Kajero 46

La sidejo de la loka sistemo

Jerusemo, la sidejo de Satanio, estas averaĝa ĉefmondo de loka sistemo, kaj krom multaj anomalioj kaŭzitaj de la Lucifera ribelo kaj la disdonaco de Mikaelo sur Urantio, ĝi estas tipa de similaj sferoj. Via loka sistemo trapasis kelkajn ŝtormecajn spertojn, sed ĝi nun estas nun plej efike administrata, kaj ju pli pasas la epokoj, des pli la rezultoj de misharmonio malrapide sed certe elradikiĝas. La ordo kaj bonvolo estas restarigataj, kaj la kondiĉoj sur Jerusemo pli kaj pli proksimiĝas al la ĉiela statuso de viaj tradicioj, ĉar la sistema sidejo estas vere la ĉielo imagita de la plejmulto de la religiaj kredantoj de la dudeka jarcento.

1. Fizikaj aspektoj de Jerusemo

Jerusemo estas dividita en mil latitudajn sektorojn kaj dek mil longitudaj zonoj. La sfero havas sep maĵorajn ĉefurbojn kaj sepdek minorajn administrajn centrojn. La sep sekciaj ĉefurboj okupiĝas pri diversaj agadoj, kaj la Sistema Suvereno ĉeestas ĉiujn almenaŭ unufoje jare.

La norma distanco de Jerusemo egalas ĉirkaŭ sep Urantiajn mejlojn [11,2 kilometroj]. La norma pezo, la “gradanto”, estas bazita sur la dekuma sistemo de la matura ultimatono, kaj reprezentas preskaŭ ekzakte 280 gramojn. La Satania tago egalas tri tagojn de Urantia tempo minus unu horo, kvar minutoj kaj dek kvin sekundoj, tio estanta la tempo de aksa rivoluo de Jerusemo. La sistema jaro konsistas el cent Jerusemaj tagoj. La tempo de la sistemo estas elsendita de la majstraj kronoldekoj.

La energio de Jerusemo estas superbe regata, kaj cirkulas ĉirkaŭ la sfero en la zonaj kanaloj, kiuj estas rekte provizataj de la energiaj ŝargoj de spaco kaj sperte administrataj de la Majstraj Fizikaj Regantoj. La natura rezisto al la trairo de tiuj ĉi energioj tra la fizikaj kanaloj de konduko provizas la necesan varmon por la produkto de la regulita temperaturo de Jerusemo. La plenluma temperaturo estas konservata je ĉirkaŭ 21 celsiaj gradoj, dum la periodo de luma malpliiĝo ĝi falas sub iom malpli ol 10 gradoj.

La lumiga sistemo de Jerusemo ne devus esti tiel malfacila por vi kompreni. Estas nek tagoj nek noktoj, nek sezonoj de varmo kaj malvarmo. La povo-transformantoj konservas cent mil centrojn, el kiuj maldensigitaj energioj estas projekciitaj supren tra la planeda atmosfero, suferante iujn ŝanĝojn, ĝis ili atingas la elektran aerplafonon de la sfero; kaj tiam tiuj ĉi energioj estas reflektitaj malsupren kiel milda, kribrita kaj egala lumo kun ĉirkaŭ la intenseco de la Urantia sunlumo, kiam la suno brilas supre je la deka matene.

Laŭ tiaj kondiĉoj de lumigado la lumaj radioj ne ŝajnas veni de unu loko; ili nur estas kribritaj el la ĉielo, emanante egale el ĉiuj spacaj direktoj. Tiu ĉi lumo estas vere simila al natura sunlumo, krom ke ĝi havas multe malpli da varmeco. Tiel oni agnoskas, ke tiaj ĉefmondoj ne estas helaj en spaco; se Jerusemo troviĝus tre proksime de Urantio, ĝi ne estus videbla.

La gasoj, kiuj reflektas tiun ĉi lumon-energion el la Jerusema supera jonosfero reen al grundo, estas tre similaj al tiuj en la Urantiaj superaj aerzonoj, kiuj partoprenas en la aŭroraj fenomenoj, kiujn vi nomas nordlumoj, kvankam tiuj ĉi estas produktitaj de aliaj kaŭzoj. Sur Urantio tio estas tiu ĉi sama gasa ŝildo, kiu preventas la eskapon de la teraj elsendaj ondoj, reflektante ilin teren, kiam ili frapas tiun ĉi gasan zonon dum sia flugo eksteren. Tiamaniere la elsendoj estas tenitaj proksime de la surfaco, dum ili vojaĝas tra la aero ĉirkaŭ via mondo.

Tiu ĉi lumigado de la sfero estas unuforme konservita dum sepdek kvin procentoj de la Jerusema tago, kaj poste okazas laŭgrada malheliĝo ĝis, je la momento de minimuma lumigo, la lumo estas proksime same luma kiel via plena luno en klara nokto. Tio ĉi estas la kvieta horo por tuta Jerusemo. Nur la ricevaj stacioj de elsendoj funkcias dum tiu ĉi periodo de ripozo kaj revigligo.

Jerusemo ricevas malfortan lumon el pluraj proksimaj sunoj — speco de brila stellumo — sed ĝi ne dependes de ili; mondoj kiel Jerusemo ne estas submetitaj al la sortoŝanĝoj de sunaj perturboj, nek ili alfrontas problemojn de malvarmiĝanta aŭ mortanta suno.

La sep transiraj mondo de studado kaj iliaj kvardek naŭ satelitoj estas varmigitaj, lumigitaj, energiigitaj kaj akvumitaj per la Jerusema tekniko.

2. Fizikaj trajtoj de Jerusemo

Sur Jerusemo mankos al vi la malglataj montaroj de Urantio kaj aliaj evolvintaj mondoj, ĉar estas nek tertremoj nek pluvo, sed vi ĝuos la belegajn altebenaĵojn kaj aliajn unikaj variantoj de topografio kaj pejzaĝo. Enormaj areoj de Jerusemo estas konservataj en “natura stato”, kaj la grandiozeco de tiaj regionoj estas tute ekster la povoj de via homa imago.

Estas miloj kaj miloj da malgrandaj lagoj sed neniuj torentaj riveroj nek vastaj oceanoj. Estas neniu pluvo nek ŝtormoj nek neĝventegoj sur iu el la arkitekturaj mondoj, sed estas ĉiutaga precipitaĵo de la kondensado de humideco dum la plej malalta temperaturo kun la luma malheliĝo. (La rosopunkto estas pl alta sur trigasa mondo ol sur dugasa planedo kiel Urantio. La fizika vivo de plantoj kaj la morontia mondo de vivantaj estaĵoj ambaŭ postulas humidecon, sed tio ĉi estas plejparte provizita per la subgrunda sistemo de irigacio, kiu etendiĝas sur la tuta sfero, eĉ ĝis la suproj mem de la altebenaĵoj. Tiu ĉi irigacia sistemo ne estas komplete subtera, ĉar estas multnombraj kanaloj interligantaj la brilantajn lagojn de Jerusemo.

La atmosfero de Jerusemo estas miksaĵo de tri gasoj. Tiu ĉi aero estas tre simila al tiu de Urantio kun la aldono de gaso adaptita al la spirado de la morontia ordo de vivo. Tiu ĉi tria gaso neniel maltaŭgigas la aeron por la spirado de bestoj aŭ plantoj de la materiaj ordoj.

La transporta sistemo estas integrita kun la cirkulaj fluoj de energia movo, tiuj ĉi ĉefaj energiaj fluoj situantaj laŭ intervaloj de dek ses kilometroj. Per la alĝustigo de fizikaj mekanismoj la materiaj estaĵoj de la planedo povas moviĝi je rapido varianta inter tricent kaj okcent kilometroj hore. La transportaj birdoj flugas je ĉirkaŭ cent sesdek kilometroj hore. La aeraj mekanismoj de la Materiaj Filoj vojaĝas je ĉirkaŭ okcent kilometroj hore. Materiaj kaj junaj morontiaj estaĵoj devas uzi tiujn ĉi mekanikajn rimedojn de transporto, sed spiritaj personecoj moviĝas pere de la superaj fortoj kaj spiritaj fontoj de energio.

Jerusemo kaj ĝiaj asociitaj mondoj estas dotitaj per la dek normaj sekcioj de fizikaj karaterizaĵoj de vivo de la arkitekturaj sferoj de Nebadono. Kaj, ĉar estas neniu organisma evoluo sur Jerusemo, estas neniuj konfliktaj formoj de vivo, neniu lukto por ekzisti, neniu postvivo de la plej kapabla. Pli ĝuste estas krea adaptiĝo, kiu antaŭsignas la belecon, la harmonion kaj la perfektecon de la eternaj mondoj de la centra kaj dia universo. Kaj en tiu ĉi tuta krea perfekteco estas la plej mirinda intermiksaĵo de fizika kaj morontia vivo, arte kontrastita de la ĉielaj artistoj kaj iliaj kunuloj.

Jerusemo ja estas antaŭgusto de Paradiza gloro kaj grandiozeco. Sed vi neniam povas esperi akiri taŭgan ideon pri tiuj ĉi gloraj arkitekturaj mondoj per ajna provita priskribo. Estas tiom malmulte da aferoj kompareblaj kun tiuj sur via mondo, kaj eĉ tiam la aferoj de Jerusemo tiel transcendas la aferojn de Urantio, ke la komparo estas preskaŭ groteska. Ĝis vi efektive alvenos sur Jerusemo, vi apenaŭ povas havi realan koncepton pri la ĉielaj mondoj, sed tio ne estas tiom longa tempo en la estonteco, kiam via venonta sperto pri la sistema ĉefmondo estas komparata kun via iama alveno sur la pli malproksimaj trejnaj sferoj de la universo, la superuniverso, kaj Havono.

La manufaktura aŭ laboratoria sektoro de Jerusemo estas ampleksa kampo, kiun la Urantianoj povus apenaŭ rekoni, ĉar tie fumas neniu kamentubo; tamen estas kompleksa materia ekonomio asociita al tiuj ĉi specialaj mondoj, kaj estas perfekteco de mekanika tekniko kaj fizika atingo, kiuj mirigus kaj eĉ konsternus viajn pli spertajn kemiistojn kaj inventintojn. Paŭzu por konsideri, ke tiu ĉi unua mondo de retenado en la Paradiza vojaĝo estas multe pli materia ol spirita. Dum via tuta restado sur Jerusemo kaj ĝiaj transiraj mondoj vi estas multe pli proksima al via tera vivo de materiaj aferoj ol al via posta vivo de progresanta spirita ekzisto.

La monto Seraf estas la plej granda altaĵo sur Jerusemo, preskaŭ kvarmil kvincent metroj, kaj estas la punkto de foriro de ĉiuj transportaj serafoj. Multaj mekanikaj disvolviĝoj estas uzataj por provizi komencan energion por eskapi la planedan graviton kaj venki la aeran reziston. Serafa transporto okazas ĉiujn tri sekundojn de la Urantia tempo dum la luma periodo kaj, foje, malfrue dum la malhela periodo. La transportistoj elmondiĝas je ĉirkaŭ dudek kvin normaj mejloj por sekundo de Urantia tempo, kaj ne atingas la norman rapidon, ĝis ili estas pli ol dumil mejloj for de Jerusemo.

La transportoj alvenas sur la kristalan kampon, la tiel nomata vitromaro. Ĉirkaŭ tiu ĉi areo troviĝas la ricevaj stacioj por la diversaj ordoj de estaĵoj, kiuj trairas spacon per serafa transporto. Apud la polusa kristala stacio ricevanta studentaj vizitantoj vi povas supreniri la perlan observejon kaj observi la grandegan reliefan mapon de la tuta ĉefplanedo.

3. La Jerusemaj elsendoj

La elsendoj el la superuniverso kaj Paradizo-Havono estas ricevitaj sur Jerusemo like kun Salvingtono kaj per tekniko koncernanta la polusan kristalon, la vitromaron. Aldone al provizoj por ricevi tiujn ĉi ekster-Nebadonajn komunikaĵojn estas tri apartaj grupoj de ricevaj stacioj. Tiuj ĉi apartaj sed tricirklaj grupoj de stacioj estas adaptitaj por ricevi la elsendojn de la lokaj mondoj, el la konstelaciaj sidejoj, kaj el la ĉefmondo de la loka universo. Ĉiuj ĉi elsendoj estas aŭtomate prezentitaj por esti percepteblaj de ĉiuj specoj de estaĵoj ĉeestantaj en la centra elsenda amfiteatro; inter ĉiuj okupoj de supreniranta mortemulo sur Jerusemo, nenio estas pli alloga kaj absorba ol aŭskulti tiun senĉesan fluon de universaj spacaj raportoj.

Tiu ĉi Jerusema stacio ricevanta elsendojn estas ĉirkaŭata de enorma amfiteatro, konstruita el scintilantaj materialoj grandparte nekonataj sur Urantio kaj povanta gasti pli ol kvin miliardoj da estaĵojn — materiajn kaj morontiajn — krom nenombreblajn spiritajn personecojn. Tio estas la plej ŝatata distraĵo de tuta Jerusemo pasigi sian libertempon ĉe la elsenda stacio por tie lerni pri la bonfarto kaj stato de la universo. Kaj tio ĉi estas la sola planeda agado, kiu ne malrapidiĝas dum la malheliĝo de la lumo.

Ĉe tiu ĉi amfiteatro ricevanta la elsendojn la Salvingtonaj mesaĝoj senĉese alvenas. Proksime, la Edentia vorto de la Plej Altaj Konstelaciaj Patroj estas ricevita almenaŭ unufoje tage. Periode la regulaj kaj specialaj elsendoj de Uverso estas resenditaj per Salvingtono, kaj kiam Paradizaj mesaĝoj estas ricevitaj, la tuta loĝantaro estas arigita ĉirkaŭ la vitromaro, kaj la Uversaj amikoj aldonas la reflektecajn fenomenojn al la tekniko de la Paradiza elsendo tiel, ke ĉiuj aŭditaj aferoj fariĝas videblaj. Kaj estas tiel, ke la kontinua antaŭgusto de progresanta beleco kaj grandiozeco estas donita al la mortemaj postvivantoj, dum ili vojaĝas internen laŭ la eterna aventuro.

La Jerusema senda stacio situas ĉe la kontraŭa poluso de la sfero. Ĉiuj elsendoj al la individuaj mondoj estas resenditaj de la sistema ĉefmondo krom la mesaĝoj de Mikaelo, kiuj foje iras rekte al siaj destinoj per la cirkvitoj de la arkianĝeloj.

4. Loĝejaj kaj administraj areoj

Grandegaj porcioj de Jerusemo estas asignitaj kiel loĝejaj zonoj, dum aliaj porcioj de la sistema ĉefmondo estas rezervitaj al necesaj administraj funkcioj koncernantaj la superrigardon de la aferoj de 619 loĝataj sferoj, 56 mondoj de transira kulturo kaj la sistema ĉefmondo mem. Sur Jerusemo kaj en Nebadono tiuj ĉi aranĝoj estas fasonitaj jene:

1. La cirkloj — la loĝejaj areoj de neindiĝenoj.

2. La kvadratoj — la plenumantaj-administraj areoj de la sistemo.

3. La rektanguloj — la renkontiĝejo de la malsupera indiĝena vivo.

4. La trianguloj — la lokaj aŭ Jerusemaj administraj areoj.

Tiu ĉi aranĝo de la sistemaj agadoj laŭ cirkloj, kvadratoj, rektanguloj kaj trianguloj estas komuna al ĉiuj sistemaj ĉefmondoj Nebadono. En alia universo tute malsama aranĝo povus regi. Tiuj ĉi aferoj estas determinitaj de la diversaj planoj de la Kreinto-Filoj.

Nia prelego pri tiuj ĉi loĝejaj kaj administraj areoj ne konsideras la vastajn kaj belajn posedaĵojn de la materiaj Filoj de Dio, la permanentaj civitanoj de Jerusemo, nek ni mencias multajn aliajn fascinajn ordojn de spiritaj kaj preskaŭ spiritaj kreitaĵoj. Ekzemple: Jerusemo ĝuas la efikajn servojn de la spirongoj fasonitaj por funkcii en la sistemo. Tiuj ĉi estaĵoj estas dediĉitaj al spirita ministrado nome de supermateriaj loĝantoj kaj vizitantoj. Ili estas mirinda grupo de inteligentaj kaj belaj estaĵoj, kiuj estas la transiraj servantoj por la superaj morontiaj kreitaĵoj kaj la morontiaj helpantoj, kiuj laboras por konservi kaj plibeligi ĉiujn morontiajn kreaĵojn. Ili estas sur Jerusemo, kio estas la mezvojuloj estas sur Urantio, mezvojaj helpantoj funkciantaj inter la materieco kaj la spiriteco.

La sistemaj ĉefmondoj estas unikaj, ĉar ili estas solaj mondoj, kiuj elmontras preskaŭ perfekte ĉiujn tri fazojn de universa ekzisto: la materia, la morontia kaj la spirita. Ĉu vi estas materia, morontia aŭ spirita personeco, vi sentos vin hejme sur Jerusemo; tiel ankaŭ estas la kombinitaj estaĵoj, kiel la mezvojaj kreitaĵoj kaj la Materiaj Filoj.

Jerusemo havas grandajn konstruaĵojn de kaj materia kaj morontia specoj, dum la plibeligo de la pure spiritaj zonoj ne estas malpli delikata kaj finfarita. Se mi nur havus vortojn por diri al vi pri la morontiaj kontraŭpartoj de la mirinda fizika ekipaĵaro de Jerusemo! Se mi nur povus portreti la subliman grandiozecon kaj delikatan perfektecon de la spiritaj aranĝoj de tiu ĉi ĉefmondo! Viaj plej imagemaj konceptoj pri la perfekta beleco kaj la pleneco de aranĝoj apenaŭ proksimiĝus al tiuj ĉi grandiozaĵoj. Kaj Jerusemo estas nur la unua paŝo sur la vojo al la ĉiela perfekteco de Paradiza beleco.

5. La Jerusemaj circloj

La loĝejaj rezervoj asignitaj al la ĉefaj grupoj de universa vivo estas nomataj la cirkloj de Jerusemo. Tiuj cirklaj grupoj menciitaj en tiuj ĉi prelegoj estas la jenaj:

1. La cirkloj de la Filoj de Dio.

2. La cirkloj de la anĝeloj kaj superaj spiritoj.

3. La cirkloj de la Universaj Helpantoj, inkluzive de la filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj ne asignitaj al la Trinitataj Instruisto-Filoj.

4. La cirkloj de la Majstraj Fizikaj Regantoj.

5. La cirkloj de la asignitaj suprenirantaj mortemuloj, inkluzive de la mezvojaj kreitaĵoj.

6. La cirkloj de la ĝentilecaj kolonioj.

7. La cirkloj de la Korpuso de la Finatingo.

Ĉiu el tiuj ĉi loĝejaj grupoj konsistas el sep samcentraj kaj sinsekve plialtigitaj cirkloj. Ĉiuj estas konstruitaj laŭ la sama modelo, sed estas malsamaj laŭ siaj grandecoj, kaj formitaj el malsamaj materialoj. Ili estas ĉiuj ĉirkaŭitaj de vastaj zonoj, kiuj altiĝas por formi ampleksajn promenejojn tute ĉirkaŭantajn ĉiun grupon de sep samcentraj cirkloj.

1. Cirkloj de la Filoj de dio. Kvankam la Filoj de Dio posedas propran socialan planedon, unu el la mondoj de transira kulturo, ili ankaŭ okupas tiujn ĉi vastajn kampojn sur Jerusemo. Sur sia mondo de transira kulturo la suprenirantaj mortemuloj libere miksiĝas kun ĉiuj ordoj de dia fileco. Tie vi persone konos kaj amos tiujn ĉi Filojn, sed ilia socia vivo estas plejparte limigita al tiu ĉi speciala mondo kaj ĝiaj satelitoj. En la Jerusemaj cirkloj, tamen, tiuj ĉi diversaj grupoj de fileco povas esti observitaj laborantaj. Kaj ĉar la morontia vidkapablo havas enorman gamon, vi povos promeni sur la promenejon de la Filoj, kaj observi la interesajn agadojn de iliaj multaj ordoj.

Tiuj ĉi sep cirkloj de la Filoj estas samcentraj kaj sinsekve pli altaj tiel, ke ĉiu el la pli eksteraj kaj pli grandaj cirkloj estas pli altaj ol la pli internaj kaj pli malgrandaj, ĉiu estante ĉirkaŭita de muro de publika promenejo. Tiuj ĉi muroj estas konstruitaj el kristalaj gemoj de speguleca brileco, kaj ili estas sufiĉe altaj por observi ĉiun el siaj respektivaj loĝejaj cirkloj. La multaj pordoj — de kvindek ĝis cent kvindek mil — kiuj trapenetras ĉiun el tiuj ĉi muroj konsistas el unikaj perlaj kristaloj.

La unua cirklo de la kampo de la Filoj estas okupita de la Magistraj Filoj kaj iliaj personaj personaroj. Tie ĉi centras ĉiuj planoj kaj senperaj agadoj pri la disdonacaj kaj juĝaj servoj de tiuj ĉi juĝaj Filoj. Estas ankaŭ per tiu ĉi centro, ke la Avonaloj de la sistemo konservas kontakton kun la universo.

La dua cirklo estas okupita de la Trinitataj Instruisto-Filoj. En tiu ĉi sakrala kampo la Dajnaloj kaj iliaj asociitoj daŭrigas la trejnadon de la nove alvenintaj unuarangaj Instruisto-Filoj. Kaj pri tiu ĉi tuta laboro ili estas lerte asistitaj de sekcio de iuj kunordigitoj de la Brilaj Vesperaj Steloj. La filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj okupas sektoron de la Dajnala cirklo. La Trinitataj Instruisto-Filoj venas kiel la plej proksimaj personaj reprezentantoj de la Universala Patro en loka sistemo; ili estas almenaŭ estaĵoj de Trinitata origino. Tiu ĉi dua cirklo estas kampo de eksterordinara intereso por la tuta loĝantaro de Jerusemo.

La tria cirklo estas dediĉita al la Melkicedekoj. Tie ĉi la sistemaj ĉefoj loĝas kaj superrigardas la preskaŭ senfinajn agadojn de tiuj ĉi diverstalentaj Filoj. De la unua el la domego-mondoj tra la tuta Jerusema kariero de la suprenirantaj mortemuloj la Melkicedekoj estas adoptaj patroj kaj ĉiam ĉeestantaj konsilistoj. Ne estus eraro diri, ke ili estas la dominanta influo sur Jerusemo krom la ĉiamaj agadoj de la Materiaj Gefiloj.

La kvara cirklo estas la hejmo de la Vorondadekoj kaj ĉiuj aliaj ordoj de vizitantaj kaj observantaj Filoj, kiuj ne estas alie konsiderataj. La Plej Altaj Konstelaciaj Patroj loĝas en tiu ĉi cirklo, dum vizitoj por inspekti la lokan sistemon. La Perfektigantoj de Saĝo, la Diaj Konsilantoj kaj la Universalaj Cenzoroj ĉiuj loĝas en tiu ĉi cirklo kiam deĵorantaj en la sistemo.

La kvina cirklo estas la loĝejo de la Lanonandekoj, la fileca ordo de la Sistemaj Suverenoj kaj Planedaj Princoj. La tri grupoj miksiĝas kiel unu, kiam ili estas hejme en tiu ĉi kampo. La sistemaj rezervoj estas tenitaj en tiu ĉi cirklo, dum la Sistema Suvereno havas templon situanta ĉe la centro de la reganta grupo de strukturoj sur la administracia monteto.

La sesa cirklo estas la restada loko de la sistema Vivo-Portantoj. Ĉiuj ordoj de tiuj ĉi Filoj kunvenas tie ĉi, kaj de tie ili foriras al siaj mondaj asignoj.

La sepa cirklo estas la renkontiĝejo de la suprenirantaj filoj, tiuj asignitaj mortemuloj, kiuj povas portempe funkcii sur la sistema sidejo, kune kun siaj serafaj partneroj. Ĉiuj eks-mortemuloj super la statuso de Jerusemaj civitanoj kaj sub tiu de finatingintoj estas kalkulitaj kiel apartenantaj al la grupo havanta sian sidejon en tiu ĉi cirklo.

Tiuj ĉi cirklaj rezervejoj de la Filoj okupas enorman areon, kaj ĝis antaŭ naudek cent jaroj ekzistis granda libera spaco ĉe ĝia centro. Tiu ĉi centra regiono estas nun okupita de la Mikaela monumento, kompletigita antaŭ ĉirkaŭ kvincent jaroj. Antaŭ kvarcent naŭdek kvin jaroj, kiam tiu ĉi templo estis dediĉita, Mikaelo persone ĉeestis, kaj tuta Jerusemo aŭdis la kortuŝan rakonton de la disdonaco de la Majstro-Filo sur Urantio, la plej malgrava de Satanio. La Mikaela monumento estas nun ĉe la centro de ĉiuj agadoj ampleksitaj en la modifita administrado de la sistemo kaŭzita de la disdonaco de Mikaelo, inkluzive de plejmulte de la plej freŝdataj transplantitaj Salvingtonaj agadoj. La monumenta personaro konsistas el pli ol unu miliono da personecoj.

2. La cirkloj de la Anĝeloj. Same kiel la loĝeja areo de la Filoj, tiuj ĉi cirkloj de la anĝeloj konsistas el sep samcentraj kaj sinsekve pli altaj cirkloj, ĉiu havante vidpunkton super la internaj areoj.

La unua cirklo de la anĝeloj estas okupita de la Superaj Personecoj de la Infinita Spirito, kiuj postenas sur la sideja mondo — Solaj Mesaĝistoj kaj iliaj asociitoj. La dua cirklo estas dediĉita al la mesaĝistaj multegoj, Teknikaj Konsilistoj, kompanoj, inspektoroj kaj rekordistoj, kiuj povas iam funkcii sur Jerusemo de tempo al tempo. La tria cirklo estas okupita de la ministrantaj spiritoj de la superaj ordoj kaj grupiĝoj.

La kvara cirklo estas okupita de la administraj serafoj, kaj la serafaj servantaj en loka sistemo kiel Satanio estas “nenombrebla multego da anĝeloj”. La kvina cirklo estas okupita de la planedaj serafoj, dum la sesa estas la hejmo de la traniraj ministroj. La sepa cirklo estas la loĝa sfero de iuj nerivelitaj ordoj de serafoj. La registrantoj de ĉiuj ĉi grupoj de anĝeloj ne loĝas kun siaj kompanoj, loĝante en la Jerusema templo de registroj. Ĉiuj registroj estas trioble konservitaj en tiu ĉi triobla halo de arkivoj. Sur sistema sidejo, la registroj estas ĉiam konservita sub materia, morontia kaj spirita formo.

Tiuj ĉi sep cirkloj estas ĉirkaŭitaj de la ekspozicia panoramo de Jerusemo, kvin mil normaj mejloj laŭ cirkonferenco, kiu estas dediĉita al la prezentado de la altnivela statuso de la loĝataj mondoj de Satanio, kaj ĝi estas konstante reviziita por vere reprezenti ĝisdatajn kondiĉojn sur la individuaj planedoj. Mi ne dubas, ke tiu ĉi vasta promenejo superanta la cirklojn de la anĝeloj estos la unua vidaĵo de Jerusemo, kiu kaptos vian atenton, kiam vi ricevos permeson al etendita libertempo dum viaj unuaj vizitoj.

Tiuj ĉi ekspozicioj estas sub la respondeco de la indiĝenoj de Jerusemo, sed tiuj ĉi estas asistataj de la suprenirantoj el la diversaj Sataniaj mondoj, kiuj restadas sur Jerusemo survoje al Edentio. La portretado de planedaj kondiĉoj kaj monda progreso estas efektivigitaj per multaj metodoj, kelkaj konataj de vi, sed plejparte per teknikoj nekonataj sur Urantio. Tiuj ĉi ekspozicioj okupas la eksteran randon de tiu ĉi vasta muro. La resto de la promenejo estas preskaŭ tute malfermita, estante alte kaj grandioze ornamita.

3. La cirkloj de la Universaj Helpantoj havas la sidejon de la Vesperaj Steloj situanta en la enorma centra spaco. Tie ĉi situas la sistema sidejo de Galantia, la asociita ĉefo de tiu ĉi potenca grupo da superanĝeloj, estante la unua komisiito el ĉiuj suprenirantaj Vesperaj Steloj. Tio ĉi estas unu el la plej grandiozaj el ĉiuj administraj sektoroj de Jerusemo, eĉ se ĝi estas inter la plej freŝdataj konstruaĵoj. Tiu ĉi centro havas diametron de kvindek mejlojn. La Galantia sidejo estas monolito el muldita kristalo, tute travidebla. Tiuj ĉi materiaj-morontiaj kristaloj estas tre aprezitaj de kaj morontiaj kaj materiaj estaĵoj. La kreitaj Vesperaj Steloj uzas sian influon super tuta Jerusem, posedante tiajn ekstrapersonecajn atributojn. La tuta mondo estis spirite ĉarmigita, ĉar tiom multe de iliaj agadoj estis translokitaj tien ĉi el Salvingtono.

4. La cirkloj de la Fizikaj Majstroj Regantoj. La diversaj ordoj de la Majstraj Fizikaj Regantoj estas samcentre aranĝitaj ĉirkaŭ la vasta templo de povo, en kiu prezidas la potenca ĉefo de la sistemo asocie kun la ĉefo de la Morontiaj Povo-Superrigardantoj. Tiu ĉi templo de povo estas unu el du sektoroj sur Jerusemo, kie oni malpermesas aliron al suprenirantaj mortemuloj kaj mezvojaj kreitaĵoj. La alia estas la malmateriiga sektoro en la areo de la Materiaj Filoj, serio de laboratorioj, en kiuj la transportaj serafoj transformas materiajn estaĵojn en staton tute similan al tiu de la morontia ordo de ekzisto.

5. La cirkloj de la suprenirantaj mortemuloj. La centra areo de la cirkloj de la suprenirantaj mortemuloj estas okupita de grupo de 619 planedaj monumentoj reprezentantaj la loĝatajn mondojn de la sistemo, kaj tiuj ĉi strukturoj periode spertas gravajn ŝanĝojn. Estas la privilegio de la mortemuloj el ĉiu mondo konsenti, de tempo al tempo, pri iuj ŝanĝoj aŭ aldonoj al iliaj planedaj monumentoj. Multaj ŝanĝoj estas eĉ nun farataj al la Urantiaj strukturoj. La centro de tiuj ĉi 619 temploj estas okupita de funkcia modelo de Edentio kaj ĝiaj multaj mondoj de suprenira kulturo. Tiu ĉi modelo havas diametron de kvardek mejloj, kaj estas efektiva reproduktaĵo de la Edentia sistemo, fidela al la originalo laŭ ĉiu detalo.

La suprenirantoj ĝuas siajn Jerusemajn servojn, kaj plezuras observi la teknikojn de aliaj grupoj. Ĉio farita en tiuj ĉi diversaj cirkloj estas malfermita al la plena observado de tuta Jerusemo.

La agadoj de tia mondo estas laŭ tri apartaj specoj: laboro, progreso kaj ludo. Alidire, ili estas: servado, studado kaj malstreĉiĝo. La kunmetitaj agadoj konsistas el sociaj rilatoj, kolektivaj distraĵoj kaj dia adoro. Estas granda eduka valoro miksiĝi kun diversaj grupoj de personecoj, ordoj tre malsamaj ol siaj propraj kunuloj.

6. La cirkloj de la ĝentilecaj kolonioj. La sep cirkloj de la ĝentilecaj kolonioj estas ornamitaj de tri enormaj strukturoj: la vasta astronomia observatorio de Jerusemo, la giganta artgalerio de Satanio kaj la grandega kunvena halo de la retrovidaj direktoroj, la teatro de morontiaj agadoj dediĉataj al ripozo kaj distro.

La ĉielaj artistoj direktas la spornagiojn, kaj disponigas la multegon da kreaj dekoraciojn kaj elstarajn monumentojn, kiuj abundas en ĉiuj lokoj de publikaj kunvenejoj. La studioj de tiuj ĉi artistoj estas inter la plej grandaj kaj plej belaj el ĉiuj senegalaj strukturoj de tiu ĉi mirinda mondo. La aliaj ĝentilecaj kolonioj konservas vastan kaj belan sidejon. Multaj el tiuj ĉi konstruaĵoj estas konstruitaj tute el kristalaj gemoj. Ĉiuj arkitekturaj mondoj abundas je kristaloj kaj la tiel nomataj altvaloraj metaloj.

7. La cirkloj de la finatingintoj havas unikan strukturon ĉe la centro. Kaj tiu ĉi sama vaka templo troviĝas sur ĉiu sistema ĉefmondo tra tuta Nebadono. Tiu ĉi konstruaĵo sur Jerusemo tiu ĉi estas sigelita kun la insigno de Mikaelo, kaj ĝi portas tiun ĉi enskribon: “Nedediĉita al la sepa stadio de spirito — al la eterna misio”. Gabrielo metis la sigelon sur tiu ĉi templo de mistero, kaj neniu krom Mikaelo povas rompi la sigelon de suvereneco alfiksita de la Brila kaj Matena Stelo. Iam vi rigardos tiun ĉi silentan templon, eĉ se vi eble ne povos penetri ĝian misteron.

Aliaj Jerusemaj cirkloj: krom tiuj ĉi loĝejaj cirkloj estas sur Jerusemo multaj pliaj specialigitaj loĝejoj.

6. La plenumaj-administraj kvadratoj

La plenumaj-administraj sekcioj de la sistemo situas en la grandegaj departementaj kvadratoj, nombrante mil. Ĉiu administra unuo estas dividita en po cent subsekcioj de po dek subgrupoj. Tiuj ĉi mil kvadratoj estas grupitaj en dek grandaj sekcioj, tiel konsistigantaj la dek jenajn administrajn departementojn:

1. Fizika konservado kaj materia plibonigo, la kampoj de fizikaj povo kaj energio.

2. Arbitracio, etiko kaj administra juĝo.

3. Planedaj kaj lokaj aferoj.

4. Konstelaciaj kaj universaj aferoj.

5. Edukado kaj aliaj Melkizedekaj agadoj.

6. Planeda kaj sistema fizika progreso, la sciencaj kampoj de Sataniaj agadoj.

7. Morontiaj aferoj.

8. Pure spiritaj agadoj kaj etiko.

9. Suprenira ministrado.

10. Filozofio de la granda universo.

Tiuj ĉi strukturoj estas travideblaj; tial ĉiuj sistemaj agadoj povas esti viditaj eĉ de studantaj vizitantoj.

7. La rektanguloj — La spornagioj

La mil rektanguloj de Jerusem estas okupitaj de la malsupera indiĝena vivo de la ĉefplanedo, kaj ĉe ilia centro situas la vasta cirkla sidejo de la sporagioj.

Sur Jerusemo vi miros pri la agrikulturaj atingoj de la mirindaj spornagioj. Tie la grundo estas kultivita ĉefe por estetikaj kaj ornamaj efektoj. La spornagioj estas la pejzaĝistoj de la ĉefmondoj, kaj ili estas kaj originalaj kaj artaj traktante la liberajn spacojn de Jerusemo. Ili uzas kaj bestojn kaj multajn mekanikajn aparatojn por kultivi la grundon. Ili estas inteligente spertaj pri la uzo de la povo-perantoj de siaj regnoj same kiel pri la uzo de multaj ordoj de siaj malsuperaj fratoj de la malpli evoluintaj bestaj kreaĵoj, per multaj el kiuj ili estas provizitaj sur tiuj ĉi specialaj mondoj. Tiu ĉi ordo de besta vivo estas nun grandparte direktita de la suprenirantaj mezvojaj kreitaĵoj el la evoluaj sferoj.

La spornagioj ne estas loĝataj de Ĝustigantoj. Ili ne posedas postvivantajn animojn, sed ili ja ĝuas longajn vivojn, foje ĝis kvardek aŭ kvindek mil normaj jaroj. Ilia nombro estas legio, kaj ili donas fizikan ministradon al ĉiuj ordoj de universaj personecoj postulantaj materian servon.

Kvankam la spornagiaj nek posedas nek evoluigas postvivantajn animojn, kvankam ili ne havas personecon, tamen ili ja evoluigas individuecon, kiu povas sperti reenkarniĝon. Kiam, dum pasas tempo, la fizikaj korpoj de tiuj ĉi unikaj kreitaĵoj defektiĝas pro la eluzado aŭ aĝo, iliaj kreintoj, kunlabore kun la Vivo-Portantoj, fabrikas novajn korpojn, en kiuj la maljunaj spornagioj reestablas siajn loĝejojn.

La spornagioj estas la solaj kreitaĵoj en la tuta universo de Nebadono, kiuj spertas tian aŭ alian specon de reenkarniĝo. Ili nur reagas al la kvin unuaj asistantaj menso-spiritoj; ili ne respondas al la spiritoj de adoro kaj saĝeco. Sed la menso de kvin asistantoj ekvivalentas al la totalo aŭ sesa nivelo de realeco, kaj estas tiu ĉi faktoro, kiu daŭras kiel sperteca identeco.

Mi trovas nenian komparojn por entrepreni la priskribadon de tiuj ĉi utilaj kaj nekutimaj kreitaĵoj, ĉar estas neniu besto sur la evoluaj mondoj komparebla al ili. Ili ne estas evoluaj estaĵoj, projektitaj de la Vivo-Portantoj en siaj nunaj formo kaj statuso. Ili estas ambaŭseksaj, kaj generas ĝis sufiĉa kvanto por renkonti la bezonojn de kreskanta populacio.

Mi eble povas sugesti al la Urantiaj mensoj ion pri la naturo de tiuj ĉi belaj kaj utilaj kreitaĵoj dirante, ke ili ampleksas la kombinitajn trajtojn de fidela ĉevalo kaj korinklina hundo, kaj montras inteligentecon superantan tiun de la plej supera speco de ĉimpanzo. Kaj ili estas tre belaj, laŭ la juĝo de la fizikaj normoj de Urantio. Ili plej aprezas la atentojn montritajn al ili fare de la materiaj kaj duonmateriaj loĝantoj sur tiuj ĉi arkitekturaj mondoj. Ili havas vidkapablon, kiu ebligas al ili rekoni — krom la materiajn estaĵojn — la morontiajn kreaĵojn la ordojn de malsuperaj anĝeloj, mezvojajn kreitaĵojn kaj iujn el la malsuperaj ordoj de spiritaj personecoj. Ili ne komprenas la adoron al la Infinito, nek la gravecon de la Eternulo sed, per la korinklino al siaj majstroj, ili partoprenas en la eksteraj spiritaj sindediĉoj de siaj regnoj.

Estas tiuj, kiuj opinias ke, en estonta universa epoko, tiuj ĉi fidelaj spornagioj eskapos el sia besta nivelo de ekzisto, kaj atingos dignan evoluan destinon de progresanta intelekta kreskado kaj eĉ spirita atingo.

8. La Jerusemaj trianguloj

La pure lokaj kaj rutinaj aferoj de Jerusemo estas direktitaj el la cent trianguloj. Tiuj ĉi unuoj estas amasigitaj ĉirkaŭ la dek mirindaj strukturoj loĝigantaj la lokan adminstraron de Jerusemo. La trianguloj estas ĉirkaŭitaj de la panorama ekspozicio de la historio de la sistema sidejo. Nuntempe estas forviŝo de pli ol du normaj mejloj en tiu ĉi cirkla rakonto. Tiu ĉi sektoro estos restaŭrita post la reakcepto de Satanio en la konstelacian familion. Ĉiuj aranĝoj por tiu ĉi evento estis deciditaj per la dekretoj de Mikaelo, sed la tribunalo de la Plejaĝuloj de Tagoj ankoraŭ ne finis juĝi la aferojn de la Lucifera ribelo. Satanio eble ne revenos al la plena komunumon de Norlatiadeko, tiel longe ĝi loĝas arkiribelulojn, alte kreitaj estaĵoj, kiuj defalis de lumo en mallumon.

Kiam Satanio povos reveni ĉe la sinon de la konstelacio, tiam estos konsiderite la reakcepto de la izolitaj mondoj en la sisteman familion de loĝataj planedoj, akompane de ilia restaŭro al la spirita komunecon de la regnoj. Sed eĉ se Urantio estus restaŭrita al la cirkvitoj de la sistemo, vi ankoraŭ estus embarasitaj pro la fakto, ke via tuta sistemo restas sub la Norlatiadeka kvaranteno parte izolante ĝin de ĉiuj aliaj sistemoj.

Sed baldaŭ, la juĝo de Lucifero kaj liaj asociitoj restaŭros la Satanian sistemon al la Norlatiadeka konstelacio, kaj poste, Urantio kaj la aliaj izolitaj sferoj estos restaŭritaj al la Sataniaj cirkvitoj, kaj denove tiaj mondoj ĝuos la privilegiojn de interplaneda komunikado kaj intersistema komuneco.

Tiam venos fino por ribeluloj kaj ribelo. La Plejsuperaj Regantoj estas mizerikordaj kaj paciencaj, sed la leĝo pri intence elfarita malbono estas universale kaj neeraripove plenumita. “La salajro de peko estas morto” — porĉiama neniigo.

[Prezentita de Arkianĝelo de Nebadono.]