Kajero 45

La administrado de la loka sistemo

La administra centro de Satanio konsistas el amaso da kvindek sep arkitekturaj sferoj — Jerusemo mem, la sep ĉefaj satelitoj kaj la kvardek naŭ subsatelitoj. Jerusemo, la sistema ĉefmondo, estas preskaŭ centoble pli granda ol Urantio, kvankam ĝia gravito estas iomete malpli granda. La ĉefaj satelitoj de Jerusemo estas la sep transiraj mondoj, kaj ĉiu el ili estas preskaŭ dekoble pli granda ol Urantio, dum la po sep subsatelitoj de tiuj ĉi transiraj sferoj havas proksimume la saman grandon kiel Urantio.

La sep domego-mondoj estas la sep subsatelitoj de transira mondo numero unu.

Tiu ĉi tuta sistemo de kvindek sep arkitekturaj mondoj estas sendepende lumigita, varmigita, akvumita kaj energiigita per la kunordigo de la Sataniaj Povo-Centro kaj Fizikaj Regantoj konforme al la establita tekniko de la fizika organizado kaj aranĝo de tiuj ĉi speciale kreitaj sferoj. Ili ankaŭ estas fizike prizorgataj kaj alie konservitaj de la indiĝenaj spornagioj.

1. Mondoj de transira kulturo

La sep ĉefaj mondoj svingiĝante ĉirkaŭ Jerusemo estas ĝenerale konataj kiel la sferoj de transira kulturo. Iliaj regantoj estas nomumitaj de tempo al tempo de la Jerusema plejsupera ekzekutiva konsilio. Tiuj ĉi sferoj estas nombritaj kaj nomataj jene:

Numero 1. La Mondo de Finatingintoj. Tio ĉi estas la sidejo de la korpuso de finatingintoj de la loka sistemo, kaj estas ĉirkaŭita de la akceptaj mondoj, la sep domego-mondoj, tiel plene dediĉataj al la skemo de mortemula supreniro. La mondo de finatingintoj estas alirebla al la loĝantoj de ĉiuj sep domego-mondoj. Transportaj serafoj portas suprenirantajn personecojn tien kaj reen por tiuj ĉi pilgrimadoj, kiuj estas fasonitaj por kulturi sian fidon en la plejlasta destino de transiraj mortemuloj. Kvankam la finatingintoj kaj iliaj strukturoj ne estas ordinare percepteblaj al la morontia vido, vi estos pli ol ravita, de tempo al tempo, kiam la energio-transformantoj kaj la Morontiaj Povo-Superrigardantoj ebligos al vi momente ekvidi tiujn ĉi alte spiritajn personecojn, kiuj efektive kompletigis la Paradizan supreniron, kaj kiuj revenis al la mondoj mem, kie vi komencas tiun ĉi longan vojaĝon, kiel la promeson por certigi, ke vi povas plenumi la mirindan entreprenon. Ĉiuj loĝantoj de la domego-mondoj iras al la mondo de finatingintoj almenaŭ unufoje ĉiujare por tiuj ĉi asembleoj por vidi la finatingintojn.

Numero 2. La Morontia Mondo. Tiu ĉi planedo estas la sidejo de la superrigardantoj de morontia vivo, kaj estas ĉirkaŭita de la sep sferoj, sur kiuj la morontiaj ĉefoj trejnas siajn asociitojn kaj helpantojn, kaj morontiaj estaĵoj kaj suprenirantaj mortemuloj.

Studante sur la sep domego-mondoj vi ankaŭ progresoj per tiuj ĉi kulturaj kaj sociaj sferoj de kreskanta morontia kontakto. Kiam vi antaŭeniros de la unua al la dua domego-mondo, vi fariĝos elektebla por vizitpermeso al la transira sidejo numero du, la morontia mondo, kaj tiel plu. Kaj kiam vi troviĝos sur unu el tiuj ĉi kulturaj sferoj, vi povas post invito viziti kaj observi ĉiun el la sep ĉirkaŭaj mondoj de asociitaj grupaj agadoj.

Numero 3. La Anĝela Mondo. Tio ĉi estas la sidejo de ĉiuj serafaj multegoj engaĝitaj en sistemaj agadoj, estas ĉirkaŭita de la sep mondoj de anĝela trejnado kaj instruado. Tiuj ĉi estas la serafaj sociaj sferoj.

Numero 4. La Superanĝela Mondo. Tiu ĉi sfero estas la Satania hejmo de la Brilaj Vesperaj Steloj kaj de vasta kunveno de kunordigitaj kaj preskaŭ kunordigitaj estaĵoj. La sep satelitoj de tiu ĉi mondo estas asignitaj al la sep ĉefaj grupoj de tiuj ĉi nenomataj ĉielaj estaĵoj.

Numero 5. La Mondo de la Filoj. Tiu ĉi planedo estas la sidejo de la diaj Filoj de ĉiuj ordoj, inkluzive de la filojn trinitigitajn de kreitaĵoj. La ĉirkaŭaj sep mondoj estas dediĉitaj al iuj individuaj grupoj de tiuj ĉi die rilataj filoj.

Numero 6. La Mondo de la Spirito. Tiu ĉi sfero servas kiel sistema renkontiĝejo por la altaj personecoj de la Infinita Spirito. Ĝiaj sep ĉirkaŭaj satelitoj estas asignitaj al individuaj grupoj de tiuj ĉi diversaj ordoj. Sed sur transira mondo numero ses estas neniu reprezentado de la Spirito, nek tia ĉeesto povas esti observata sur la sistemaj ĉefmondoj; la Dia Ministro de Salvington estas ĉie en Nebadono.

Numero 7. La Mondo de la Patro. Tio ĉi estas la silenta sfero de la sistemo. Neniu grupo de estaĵoj loĝas sur ĝi. La granda templo de lumo okupas centran lokon, sed neniu povas esti perceptita en ĝi. Ĉiuj estaĵoj el ĉiuj sistemaj mondoj estas bonvenaj kiel adorantoj.

La sep satelitoj ĉirkaŭantaj la mondon de la Patro estas diverse uzataj en la malsamaj sistemoj. En Satanio ili estas nun uzataj kiel malliberejaj sferoj por la arestitaj grupoj de la Lucifera Ribelo. La konstelacia ĉefmondo, Edentio, havas neniun analogan prizonan mondon; la kelkaj serafoj kaj keruboj, kiuj konvertiĝis al la Satania ribelo, delonge estis enfermitaj sur tiuj ĉi izoligaj mondoj de Jerusemo.

Kiel loĝanto sur la sepa domego-mondo vi havas aliron al la sepa transira mondo, la sfero de la Universala Patro, kaj ankaŭ rajtas viziti la Sataniajn malliberejajn mondojn ĉirkaŭantajn tiun ĉi planedon, sur kiu estas nun enfermitaj Lucifero kaj la plejparto de tiuj personecoj, kiuj sekvis lin en la ribelo kontraŭ Mikaelo. Kaj tiu ĉi malĝoja spektaklo estas observebla dum tiuj ĉi freŝdataj epokoj, kaj daŭrigos por servi kiel solena averto al la tuta Nebadono, ĝis la Plejaĝuloj de Tagoj juĝos la pekon de Lucifero kaj liaj falintaj asociitoj, kiuj malakceptis la savon proponitan de Mikaelo, ilia universa Patro.

2. La Sistema Suvereno

La ĉefa plenumanto de loka sistemo de loĝataj mondoj estas unuaranga Lanonandeka Filo, la Sistema Suvereno. En nia loka universo al tiuj ĉi suverenoj estas konfiditaj grandaj ekzekutivaj respondecoj, nekutimaj personaj prerogativoj. Ne ĉiuj universoj, eĉ en Orvontono, estas tiel organizitaj por permesi al la Sistemaj Suverenoj uzi tiajn nekutimajn vastajn povojn de persona bontrovo en la direktado de sistemaj aferoj. Sed en la tuta historio de Nebadono tiuj ĉi nelimigitaj plenumantoj nur montris mallojalecon trifoje. La Lucifera ribelo en la sistemo de Satanio estis la lasta kaj la plej disvastigita el ĉiuj.

En Satanio, eĉ post tiu ĉi katastrofa malordo, absolute neniu ŝanĝo estis farita pri la tekniko de sistema administrado. La nuna Sistema Suvereno posedas ĉiujn povojn, kaj uzas la tutan aŭtoritaton atribuitajn al lia malinda antaŭulo, krom koncerne iujn aferojn nun sub la superrigardo de la Konstelaciaj Patroj, kiujn la Plejaĝuloj de Tagoj ankoraŭ ne redonis al Lanaforĝo, la posteulo de Lucifero.

La nuna ĉefo de Satanio estas gracia kaj brila reganto, kaj li estas suvereno elprovita kontraŭ ribelo. Servante kiel asistanto de Sistema Suvereno Lanaforĝo estis fidela al Mikaelo okaze de antaŭa malordo en la universo de Nebadono. Tiu ĉi potenca kaj brila Sinjoro de Satanio estas elprovita kaj testita administranto. Dum la dua sistema ribelo en Nebadon, kiam la Sistema Suvereno stumblis kaj falis en tenebron, Lanaforĝo, la unua asistanto de la devojiĝinta ĉefo, kaptis la bridojn de la registaro, kaj kondukis la aferojn de la sistemo tiel, ke relative malmulte da personoj estis perditaj aŭ sur la ĉefmondoj aŭ sur la loĝataj planedoj de tiu malfeliĉa sistemo. Lanaforĝo portas la distingiĝon esti la sola Unuaranga Lanonandeka Filo en tuta Nebadono, kiu tiel lojale funkciis en la servado de Mikaelo kaj en la ĉeesto mem de la fiasko de lia frato kun supera aŭtoritato kaj antaŭa rango. Lanaforĝo verŝajne ne estos forigita de Jerusemo, ĝis ĉiuj rezultoj de la antaŭa malsaĝaĵo estos venkitaj, kaj la konsekvencoj de la ribelo forigitaj de Satanio.

Kvankam ĉiuj aferoj de la izolitaj mondoj de Satanio ne estis redonitaj al lia jurisdikcio, Lanaforĝo montras grandan intereson pri ilia bonstato, kaj li ofte vizitas Urantion. Kiel en aliaj kaj normalaj sistemoj la Suvereno prezidas la sisteman konsilion de la mondaj regantoj, la Planedaj Princoj kaj la ĝeneralaj guberniestroj loĝantaj sur la izolitaj mondoj. Tiu ĉi planeda konsilio kunvenas de tempo al tempo sur la sidejo de la sistemo — “Kiam la Filoj de Dio kunvenas”.

Unufoje semajne, ĉiun dekan tagon sur Jerusemo, la Suvereno tenas konklavon kun iu grupo de la diversaj ordoj de personecoj loĝantaj sur la ĉefmondoj. Tiuj ĉi estas la ĉarme neformalaj horoj de Jerusemo, kaj ili estas neforgeseblaj horoj. Sur Jerusemo ekzistas plej granda frateco inter ĉiuj diversaj ordoj de estaĵoj kaj inter ĉiu el tiuj ĉi grupoj kaj la Sistema Suvereno.

Tiuj ĉi unikaj kunvenoj okazas sur la vitromaro, la granda kunvena kampo de la sistema ĉefmondo. Ili estas pure sociaj kaj spiritaj eventoj; nenio pri la planeda administrado aŭ eĉ la suprenira plano estas iam diskutita. La suprenirantaj mortemuloj kunvenas tiujn momentojn simple por distriĝi kaj renkonti siajn kunulaj Jerusemanoj. Tiuj grupoj, kiuj ne estas distritaj de la Suvereno dum tiuj ĉiusemajnaj malstreĉiĝoj renkontiĝas ĉe siaj propraj sidejoj.

3. La sistema registaro

La ĉefa plenumanto de loka sistemo, la Sistema Suvereno, estas ĉiam subtenata de du aŭ tri Lanonandekaj Filoj, kiuj funkcias kiel unua kaj dua asistantoj. Sed nuntempe la sistemo de Satanio estas administrata de personaro de sep Lanonandekoj:

1. La Sistema Suvereno — Lanaforĝo, numero 2 709 de la unuaranga ordo kaj posteulo de la apostato Lucifero.

2. La unua asista Suvereno — Mansurotio, numero 17 841 el la triarangaj Lanonandekoj. Li estis sendita al Satanio kune kun Lanaforĝo.

3. La dua asista Suvereno — Sadibo, numero 271 402 de la triaranga ordo. Sadibo ankaŭ venis sur Satanio kun Lanaforĝo.

4. La gardisto de la sistemo — Holdanto, numero 19 de la triaranga korpuso, la tenanto kaj reganto de ĉiuj internigitaj spiritoj super la ordo de homa ekzisto. Holdanto same venis al Satanio kun Lanaforĝo.

5. La sistema registranto — Viltono, sekretario de la Lanonandeka ministrado de Satanio, numero 374 de la tria ordo. Viltono estis membro de la originala grupo de Lanaforĝo.

6. La disdonaca direktoro — Fortanto, numero 319 847 de la rezervoj de la duarangaj Lanonandekoj kaj portempa direktoro de ĉiuj universaj agadoj transplantitaj sur Jerusemo depost la disdonaco de Mikaelo sur Urantio. Fortanto estis alligita al la personaro de Lanaforĝo dum dek naŭcent jaroj de Urantia tempo.

7. La alta konsilanto — Hanavardo, numero 67 de la unuarangaj Lanonandekaj Filoj kaj membro de la alta korpuso de universaj konsilantoj kaj kunordigantoj. Li funkcias kiel provizora prezidanto de la ekzekutiva konsilio de Satanio. Hanavardo estas la dekdua de tiu ĉi ordo tiel servanta depost la Lucifera ribelo.

Tiu ĉi ekzekutiva grupo de sep Lanonandekoj konsistigas la plivastigitan krizan administracion necesan pro la postuloj de la Lucifera ribelo. Estas nur minoraj kortumoj sur Jerusemo, ĉar la sistemo estas administra kaj ne juĝa unuo, sed la Lanonandeka administracio estas subtenata de la Jerusema ekzekutiva konsilio, la plejsupera konsila korpo de Satanio. Tiu ĉi konsilio konsistas el dek du membroj:

1. Hanavardo, la Lanonandeka prezidanto.

2. Lanaforĝo, la Sistema Suvereno.

3. Mansurotio, la unua asista Suvereno.

4. La ĉefo de la Sataniaj Melkicedekoj.

5. La provizora direktoro de la Sataniaj Vivo-Portantoj.

6. La ĉefo de la Sataniaj finatingintoj.

7. La originala Adamo de Satanio, la superrigardanta ĉefo de la Materiaj Filoj.

8. La direktoro de la Sataniaj serafaj multegoj.

9. La ĉefo de la Sataniaj fizikaj regantoj.

10. La direktoro de la sistemaj Morontoaj Povo-Superrigardantoj.

11. La provizora direktoro de la sistemaj mezvojaj kreitaĵoj.

12. La provizora ĉefo de la korpuso de suprenirantaj mortemuloj.

Tiu ĉi konsilio periode elektas tri membrojn por reprezenti la lokan sistemon en la plejsupera konsilio ĉe la universa sidejo, sed tiu ĉi reprezentado estas suspendita pro la ribelo. Satanio nun havas observanto ĉe la sidejo de la loka universo, sed depost la disdonaco de Mikaelo la sistemo rekomencis la elekton de dek membroj al la Edentia leĝdonejo.

4. La dudek kvar konsilantoj

Ĉe la centro de la sep anĝelaj loĝaj cirkloj sur Jerusemo situas la sidejo de la Urantia konsila konsilio, la dudek kvar konsilantoj. Johano la Revelacianto nomis ilin la dudek kvar plejaĝuloj: “Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar seĝoj, kaj sur la seĝoj mi vidis dudek kvar plejaĝulojn sidantaj, vestitaj per blankaj vestoj”. La trono ĉe la centro de tiu ĉi grupo estas la juĝa seĝo de la prezidanta arkianĝelo, la trono de la resurekta nomvokado de mizerikordo kaj justeco por tuta Satanio. Tiu ĉi juĝa seĝo ĉiam estis sur Jerusemo, sed la dudek kvar ĉirkaŭantaj seĝoj estis metitaj antaŭ ne pli ol mil naŭcent jaroj, post kiam Kristo Mikaelo estis levita al la plena suvereneco de Nebadono. Tiu ĉi dudek kvar konsilantoj estas liaj personaj agentoj sur Jerusemo, kaj ili havas aŭtoritaton por reprezenti la Majstran Filon pri ĉiuj aferoj koncernantaj la nomvokadon de Satanio kaj en multaj aliaj fazoj de la skemo de mortemula supreniro sur la izolitaj mondoj de la sistemo. Ili estas la nomumitaj agentoj por plenumi la specialajn petojn de Gabrielo kaj la nekutimajn ordonojn de Mikaelo.

Tiuj ĉi dudek kvar konsilantoj estis rekrutitaj el la ok Urantiaj rasoj, kaj la lastaj el tiu ĉi grupo estis aldonitaj dum la epoko de la resurekta nomvokado de Mikaelo, antaŭ mil naŭcent jaroj. Tiu ĉi Urantia konsila konsilio konsistas el la jenaj membroj:

1. Onagaro, la majstra pensulo de la epoko antaŭ la Planeda Princo, kiu direktis siajn kunulojn al la adoro de “La Spirodonanto”.

2. Mansanto, la granda instruisto de la epoko post la Planeda Princo sur Urantio, kiu instigis siajn kunulojn al la respektego de “La Granda Lumo”.

3. Onamonalontono, antikva gvidanto de la ruĝaj homoj, kiu revojigis tiun ĉi rason de la kulto de multaj dioj al la respektego de “La Granda Spirito”.

4. Orlandofo, princo de la bluaj homoj kaj ilia gvidanto por agnoski la diecon de “La Plejsupera Ĉefo”.

5. Porŝunto, la orakolo de la malaperinta oranĝkolora raso kaj la gvidanto de tiu ĉi popolo por adori “La Grandan Instruiston”.

6. Singlangtono, la unua el la flavaj homoj, kiu instruis kaj gvidis sian popolon al la adorado de “Unu Veraĵo” anstataŭ multaj. Antaŭ miloj da jaroj la flavaj homoj sciis pri la Unika Dio.

7. Fantado, la liberiganto de la verdaj homoj el la tenebro kaj ilia gvidanto al la adorado de “La Unika Fonto de Vivo”.

8. Orvonono, la iluminanto de la indigokoloraj rasoj kaj ilia gvidanto al la iama servado de “La Dio de Dioj”.

9. Adamo, senkreditiĝinta sed rehabilitita planeda patro de Urantio, Materia Filo de Dio, kiu estis relegaciita al la simileco de la mortemula karno, sed kiu postvivis, kaj estis poste levita al tiu ĉi pozicio per la dekreto de Mikaelo.

10. Eva, la patrino de la violkolora raso de Urantio, kiu suferis la punon de fiasko kun sia parulo, kaj ankaŭ estis rehabilitita kun li kaj asignita por servi kun tiu ĉi grupo de mortemaj postvivantoj.

11. Ĥanoĥo, la unua el la mortemuloj de Urantio kiu kunfandiĝis kun la Penso-Ĝustiganto dum la mortemula vivo en la karno.

12. Moseo, La emancipinto de restaĵo de la submergita violkolora raso kaj la instiganto de la revivigo de la adoro de la Universala Patro sub la nomo de “La Dio de Israelo”.

13. Elija, translokita animo de brila spirita atingo dum la posta epoko de la Materia Filo.

14. Makivento Melkizideko, la sola Filo de tiu ĉi ordo kiu disdonacis sin sur la Urantiaj rasoj. Kvankam ankoraŭ kalkulite kiel Melkicedeko, li fariĝis “por ĉiam ministro de la Plejaltuloj”, eterne prenanta sur sin la asignon de servo kiel mortema supreniranto, loĝante sur Urantio en la simileco de la mortemula karno en Salemo dum la epoko de Abrahamo. Tiu ĉi Melkicedeko estis lastatempe proklamita vicreganta Planeda Princo de Urantio kun sidejo sur Jerusemo kaj aŭtoritato por agi nome de Mikaelo, kiu efektive estas la Planeda Princo de la mondo, sur kiu li spertis sian finan disdonacon laŭ homa formo. Malgraŭ tio ĉi, Urantio estas ankoraŭ superrigardita de sinsekvaj rezidantaj guberniestroj, membroj de la dudek kvar konsilantoj.

15. Johano la Baptisto, la antaŭulo de la misio de Mikaelo sur Urantio kaj, en la karno, malproksima kuzo de la Filo de la Homo.

16. 1-2-3 la Unua, la gvidanto de la lojalaj mezvojaj kreitaĵoj en la servo de Gabrielo dum la epoko de la Kaligastia perfido, levita al tiu ĉi pozicio fare de Mikaelo malmulte post lia eniro al senkondiĉa suvereneco.

Tiuj ĉi selektitaj personecoj estas esceptitaj de la suprenira reĝimo por nun, laŭ peto de Gabrielo, kaj ni havas neniun ideon pri la daŭro de ilia servado en tiu ĉi ofico.

Seĝoj numero 17, 18, 19 kaj 20 ne estas permanente okupitaj. Ili estas portempe provizitaj de la unuanima konsento de la dek ses permanentaj membroj, kaj lasite malfermitaj por posta asigno al suprenirantaj mortemuloj de la nuna epoko post la disdonaco de la Filo sur Urantio.

La numeroj 21, 22, 23 kaj 24 estas same portempe okupitaj, kvankam tenitaj en rezervo por la grandaj instruistoj de aliaj kaj postaj epokoj, kiuj sendube sekvos la nunan epokon. La epokoj de Magistraj Filoj kaj Instruisto-Filoj kaj la epokoj de lumo kaj vivo estas antaŭvideblaj sur Urantio, sendepende de neatenditaj vizitoj de diaj Filoj, kiuj povas aŭ ne okazi.

5. La Materiaj Filoj

La grandaj sekcioj de la ĉiela vivo havas siajn sidejojn kaj grandegajn rezervejojn sur Jerusemo, inkluzive de la diversaj ordojn de diaj Filoj, altaj spiritoj, superanĝeloj, anĝeloj kaj mezvojaj kreitaĵoj. La centra loĝejo de tiu ĉi mirinda sektoro estas la ĉeftemplo de la Materiaj Filoj.

La kampo de la Adamoj estas la centro de altiro de ĉiuj novaj alvenintoj sur Jerusemo. Ĝi estas enorma areo konsistanta el mil centroj, kvankam ĉiu familio de Materiaj Gefiloj vivas sur sia propra bieno ĝis la momento de foriro de ĝiaj membroj por servi sur la evoluaj mondoj de spaco aŭ ĝis la komenco de ilia suprenira kariero al Paradizo.

Tiuj ĉi Materiaj Filoj estas la plej alta speco de sekse reproduktiĝantaj estaĵoj troveblaj sur la trejnaj sferoj de la evoluantaj universoj. Kaj ili estas vere materiaj; eĉ la Planedaj Adamoj kaj Eva-oj estas plene videblaj por la mortemulaj rasoj de la loĝataj mondoj. Tiuj ĉi Materiaj Filoj estas la lasta kaj fizika ero en la ĉeno de personecoj etendiĝantaj de la dieco kaj perfekteco ĝis la homeco kaj materia ekzisto malsupre. Tiuj ĉi Filoj provizas la loĝatajn mondojn per reciproke kontaktebla peranto inter la nevidebla Planeda Princo kaj la materiaj kreitaĵoj de la regnoj.

Ĉe la lasta jarmila registriĝo sur Salvingtono estis registritaj en Nebadono 161 432 840 Materiaj Gefiloj kun civitaneca statuso sur la ĉefmondoj de la lokaj sistemoj. La nombro de Materiaj Filoj varias en la malsamaj sistemoj, kaj ilia nombro konstante kreskas per natura reproduktado. Uzante siajn reproduktajn funkciojn ili ne estas nur gviditaj de la personaj deziroj de kontaktantaj personecoj sed ankaŭ de la superaj regantaj organizoj kaj konsilaj konsilioj.

Tiuj ĉi Materiaj Gefiloj estas la permanentaj loĝantoj de Jerusemo kaj ĝiaj asociitaj mondoj. Ili okupas vastajn bienojn sur Jerusemo, kaj malavare partoprenas en la loka administrado de la ĉefsfero, administrante praktike pri ĉiuj rutinaj aferoj asiste de la mezvojuloj kaj la suprenirantoj.

Sur Jerusemo tiuj ĉi reprodutiĝantaj Filoj rajtas eksperimenti la idealojn de memregado laŭ la maniero de la Melkicedekoj, kaj ili atingas tre altan specon de socio. La superaj ordoj de fileco konservas la vetorajtojn de la regno, sed por preskaŭ ĉiuj rilatoj la Adamidoj regas sin per universala voĉdonrajto kaj reprezenta registaro. Ili esperas iam ricevi praktike kompletan aŭtonomion.

La karaktero de la servo de la Materiaj Filoj estas plejparte determinita de iliaj aĝoj. Dum ili ne estas elekteblaj por esti akceptitaj en la Melkicedeka Universitato de Salvingtono — estante materiaj kaj ordinare limigitaj al iuj planedoj — la Melkicedekoj tamen konservas fortajn fakultatojn de instruistoj sur la sidejo de ĉiu sistemo por instrui la junajn generaciojn de Materiaj Filoj. La sistemoj de eduka kaj spirita trejnado provizitaj por la disvolviĝo de la pli junaj Materiaj Gefiloj estas la kulmino de perfekteco laŭ amplekso, tekniko kaj farebleco.

6. Adama trejnado de suprenirantoj

La Materiaj Gefiloj, kune kun iliaj infanoj, montras allogan spektaklon, kiu neniam malsukcesas veki la scivolemon kaj instigi la atenton de ĉiuj suprenirantaj mortemuloj. Ili estas tiel similaj al viaj propraj materiaj sekshavaj rasoj, ke ambaŭflanke vi trovas multe da komuna intereso interŝanĝi viajn pensojn kaj okupi vian tempon de frata kontakto.

La mortemaj postvivantoj pasigas multon de sia libertempo sur la sistema ĉefmondo observante kaj studante la vivkutimojn kaj konduton de tiuj ĉi superaj duonfizikaj sekshavaj kreitaĵoj, ĉar tiuj ĉi civitanoj de Jerusemo estas la senperaj patronoj kaj mentoroj de la mortemaj postvivantoj de kiam ili akiras civitanecon sur la ĉefmondo ĝis ilia foriro al Edentio.

Sur la sep domego-mondoj la suprenirantaj mortemuloj ricevas abundajn oportunojn kompensi ĉiujn spertecajn mankojn suferitajn sur iliaj mondoj de origino, ĉu kaŭzitaj de heredeco, medio aŭ malfeliĉa tro frua fino de la kariero en la karno. Tio ĉi estas ĉiusense vera krom pri la homa seksa vivo kaj ĝiaj akompanantaj alĝustigoj. Miloj da mortemuloj atingas la domego-mondojn sen esti profitinte precipe de la disciplinoj devenantaj de sufiĉe tipaj seksaj rilatoj sur siaj denaskaj sferoj. La sperto sur la domego-mondoj povas provizi malmulte da oportunoj por kompensi tiujn ĉi tre personajn mankojn. La seksa sperto laŭ fizika sperto jam pasis por tiuj ĉi suprenirantoj, sed en proksima asocio kun la Materiaj Gefiloj, kaj individue kaj kiel membroj de iliaj familioj, tiuj ĉi sekse mankaj mortemuloj kapablas kompensi la socian, intelektan, emocian kaj spiritan aspektojn de sia manko. Tiel ĉiuj ĉi homoj, kies cirkonstancoj aŭ malbonaj juĝoj senigis ilin je la avantaĝoj de favoraj seksaj asocioj sur la evoluaj mondoj, havas plenan oportunon tie ĉi sur la sistema ĉefmondo por akiri tiujn ĉi esencajn mortemulajn spertojn per proksima kaj amema asocio kun la superaj Adamaj sekshavaj kreitaĵoj permanente loĝantaj sur la sistemaj ĉefmondoj.

Neniu postvivanta mortemulo, mezvojulo aŭ serafo povas supreniri al Paradizo, atingi la Patron kaj esti rekrutita en la Korpuson de la Finatingo sen trapasi tiun subliman sperton plenumi gepatran rilaton kun evoluanta infano de la mondoj aŭ iu alia analoga kaj ekvivalenta al ĝi. La rilato de infano kaj gepatro estas fundamenta por la esenca koncepto pri la Universala Patro kaj liaj universaj infanoj. Tial tia sperto fariĝas nemalhavebla por la sperteca trejnado de ĉiuj suprenirantoj.

La suprenirantaj mezvojaj kreitaĵoj kaj la evoluaj serafoj devas trapasi tiun ĉi gepatran sperton asocie kun la Materiaj Gefiloj de la sistema sidejo. Tiel tiaj nereproduktantaj suprenirantoj akiras la sperton de gepatreco helpante la Jerusemajn Adamojn kaj Eva-ojn eduki kaj trejni siajn idojn.

Ĉiuj mortemaj postvivantoj, kiuj ne spertis gepatrecon sur la evoluaj mondoj, ankaŭ devas akiri tiun ĉi necesan trejnadon dum sia restado en la hejmoj de la Jerusemaj Materiaj Filoj kaj kiel gepatraj asociitoj de tiuj ĉi superbaj gepatroj. Tio ĉi estas vera, krom se tiaj mortemuloj jam kapablis kompensi siajn mankojn en la sistema vartejo situanta sur la unua mondo de transira kulturo de Jerusemo.

Tiu ĉi prova vartejo de Satanio estas prizorgata de iuj morontiaj personecoj sur la mondo de la finatingintoj, kie la duono de la planedo estas dediĉita al tiu ĉi laboro eduki la infanojn. Tie estas akceptitaj kaj rekunmetitaj iujn infanojn de postvivantaj mortemuloj, kiel tiuj idoj, kiuj pereis sur la evoluaj mondoj antaŭ ol akiri spiritan statuson kiel individuoj. La supreniro de unu el ĝiaj naturaj gepatroj certigas, ke tia mortema infano de la regnoj ricevos la repersonecigon sur la sistema planedo de la finatingintoj, kaj estos permesita al li montri per posta elekto de libervolo, ĉu li elektas aŭ ne sekvi la gepatran vojon de mortemula supreniro. La infanoj tie aspektas same kiel sur la naskiĝa mondo, krom la foresto de seksa diferenco. Ne estas reproduktado de mortemula speco post la sperto de vivo sur la loĝataj mondoj.

Studentoj de la domego-mondoj, kiuj havas unu aŭ plurajn infanojn en la prova vartejo sur la mondo de la finatingintoj, kaj al kiuj mankas esenca gepatra sperto, povas peti Melkicedekan permeson, kiu efektos ilian portempan translokon el la supreniraj devoj sur la domego-mondoj al la mondo de la finatingintoj, kie ili ricevos la oportunon funkcii kiel asociitaj gepatroj al siaj propraj infanoj kaj ankaŭ al aliaj. Tiu ĉi servo de gepatra ministrado estos pli malfrue akreditita sur Jerusemo kiel la plenumado de duono de la trejnado, kiun tiaj suprenirantoj estas postulataj sperti en la familioj de la Materiaj Gefiloj.

La prova vartejo mem estas superrigardata de mil paroj de Materiaj Gefiloj, volontuloj el la Jerusema kolonio de ilia ordo. Ili estas senpere asistitaj de proksimume egala nombro da gepatraj grupoj de volontulaj midsonidoj, kiuj haltas tie por fari tiun ĉi servon survoje de la midsonida mondo de Satanio ĝis la nerivelita destino sur siaj speciale rezervitaj mondoj inter la sferoj de finatingintoj de Salvingtono.

7. La Melkicedekaj lernejoj

La Melkicedekoj estas la direktoroj de tiu ampleksa korpuso instruistoj — parte spiritecigitaj libervolaj kreitaĵoj kaj aliaj — kiuj funkcias tiel akcepteble sur Jerusemo kaj ĝiaj asociitaj mondoj sed precipe sur la sep domego-mondoj. Tiuj ĉi estas la retenaj planedoj, kie tiuj mortemuloj, kiuj malsukcesis kunfandiĝi kun siaj loĝantaj Ĝustigantoj dum la vivo en la karno, estas rehabilititaj sub provizora formo por ricevi plian helpon kaj ĝui pluan oportunon daŭrigi siajn klopodojn al spirita atingo, tiuj klopodoj mem kiuj estis antaŭtempe interrompitaj de la morto. Aŭ se, pro iu ajn alia kialo de heredeca handikapo, malfavora medio aŭ konspiro de cirkonstancoj, tiu ĉi atingo de la animo ne estis kompletigita, kia ajn la kialo, ĉiuj, kiuj havas sinceran intencon kaj meritan spiriton, trovas sin, kiel sin mem, sur la planedoj de daŭrigo, kie ili devas lerni majstri la esencaĵojn de la eterna kariero, akiri trajtojn, kiujn ili ne akiris aŭ povis akiri dum la vivdaŭro en la karno.

La Brilaj Vesperaj Steloj (kaj iliaj sennomaj kunordigitoj) ofte servas kiel instruistoj en la diversaj edukaj entreprenoj de la universo, inkluzive de tiuj patronitaj de la Melkicedekoj. Ankaŭ la Trinitataj Instruisto-Filoj kunlaboras, kaj ili aldonas la tuŝon de Paradiza perfekteco al tiuj progresaj trejnaj lernejoj. Sed ĉiuj ĉi agadoj ne estas ekskluzive dediĉitaj al la antaŭenigo de suprenirantaj mortemuloj; multaj egale okupiĝas pri la progresanta trejnado de la indiĝenaj spiritaj personecoj de Nebadono.

La Melkicedekaj Filoj direktas pli ol tridek malsamajn edukajn centrojn sur Jerusemo. Tiuj ĉi trejnaj lernejoj komenciĝas per la kolegio de memtaksado, kaj finiĝas per la lernejoj de Jerusema civitaneco, en kiuj la Materiaj Gefiloj aliĝas al la Melkicedekoj kaj aliaj en siaj plejsuperaj klopodoj kvalifiki la mortemaj postvivantoj por preni sur sin la altajn respondecojn de reprezenta registaro. La tuta universo estas organizata kaj administrata sur la reprezenta plano. La reprezenta registaro estas la dia idealo de memregado por la neperfektaj estaĵoj.

Ĉiujn cent jarojn de universa tempo ĉiu sistemo selektas siajn dek reprezentantoj por kunsidi en la konstelacia leĝdonejo. Ili estas elektitaj de la Jerusema konsilio de mil, elektebla aro ŝarĝita kun la devo reprezenti la sistemajn grupojn en ĉiuj tiaj delegitaj aŭ nomumitaj aferoj. Ĉiuj reprezentantoj aŭ aliaj delegitoj estas selektitaj de la konsilio de mil voĉdonantoj, kaj ili devas esti diplomitaj de la plej alta lernejo de la Melkicedeka Kolegio de Administrado, same kiel estas ĉiuj, kiuj konsistigas tiun ĉi grupon de mil voĉdonantoj. Tiu ĉi lernejo estas prizorgita de la Melkicedekoj, freŝdate helpitaj de la finatingintoj.

Estas multaj elektaj aroj sur Jerusemo, kaj ili estas elektitaj per voĉdono al aŭtoritato fare de tri ordoj de civitaneco — la Materiaj Gefiloj, la serafoj kaj iliaj asociitoj, inkluzive de mezvojaj kreitaĵoj, kaj la suprenirantaj mortemuloj. Por ricevi nomumon al reprezenta honoro kandidato devas akiri la necesan agnoskon de la Melkicedekaj lernejoj de administrado.

La voĉdonado estas universala sur Jerusemo inter tiuj ĉi tri grupoj de civitaneco, sed la voĉo estas diferencige donita laŭ la agnoskita kaj laŭregule registrita persona posedo de motao — morontia saĝeco. La voĉo donita dum Jerusema voĉdonado fare de iu ajn personeco havas valoron etendiĝanta de unu ĝis mil. La Jerusemaj civitanoj estas tiel klasifikitaj laŭ sia motaa atingo.

De tempo al tempo la Jerusemaj civitanoj prezentas sin antaŭ la Melkicedekaj ekzamenantoj, kiuj atestas ilian atingon de morontia saĝeco. Poste ili iras antaŭ la ekzamenantan korpuson de la Brilaj Vesperaj Steloj aŭ iliaj delegitoj, kiuj konstatas ilian gradon de spirita klarvido. Serke ili aperas antaŭ la dudek kvar konsilantoj kaj iliaj asociitoj, kiuj transdonas ilian statuson de sperteca atingo pri sociigo. Tiuj ĉi tri faktoroj estas tiam transdonitaj al la civitanecaj registrantoj pri la reprezenta registaro, kiuj rapide kalkulas la motaan statuson kaj, kaj asignas voĉdonajn kvalifikojn laŭ tio.

Sub la superrigardo de la Melkicedekoj la suprenirantaj mortemuloj, precipe tiuj, kiuj estas malfruaj pri sia personeca unuiĝo sur la novaj morontiaj niveloj, estas prizorgitaj de la Materiaj Filoj, kaj ricevas intensan trejnadon celanta ĝustigi tiajn mankojn. Neniu supreniranta mortemulo forlasas la sisteman sidejon por la kariero de pli vasta kaj diversa sociigo de la konstelacio, ĝis tiuj ĉi Materiaj Filoj atestas la atingon de motaa personeco — individueco kombinanta la kompletigitan mortemulan ekziston en sperteca asocio kun la burĝonanta morontia kariero, ambaŭ laŭregule miksitaj de la spirita superregado de la Penso-Ĝustiganto.

[Prezentita de Melkicedeko portempe asignita sur Urantio.]