Kajero 44

La Ĉielaj Artistoj

Inter la ĝentilecaj kolonioj de la diversaj sekciaj kaj universaj ĉefmondoj povas troviĝi la unika ordo de kunmetitaj personecoj nomataj la ĉielaj artistoj. Tiuj ĉi estaĵoj estas la majstraj artistoj kaj metiistoj de la morontiaj kaj malsuperaj spiritaj regnoj. Ili estas la spiritoj kaj duonspiritoj, kiuj okupiĝas pri la morontia ornamarto kaj spirita plibeligo. Tiaj artistoj estas disaj tra la tuta granda universo — sur la ĉefmondoj de la superuniversoj, la lokaj universoj, la konstelacioj kaj sistemoj, same kiel sur ĉiuj sferoj fiksitaj en lumo kaj vivo; sed ilia ĉefa kampo de agado estas en la konstelacioj kaj speciale sur la sep cent sepdek mondoj ĉirkaŭantaj ĉiun ĉefsferon.

Kvankam ilia laboro povas esti preskaŭ nekomprenebla por la materia menso, oni devas kompreni, ke la morontiaj kaj spiritaj mondoj ne estas sen sia altaj artoj kaj superaj kulturoj.

La ĉielaj artistoj ne estas kreitaj kiel tiaj; ili estas selektita kaj rekrutita korpuso konsistanta el iuj instruistaj personecoj denaskaj al la centra universo kaj iliaj volontulaj lernantoj elektitaj tiritaj el la suprenirantaj mortemuloj kaj multaj aliaj ĉielaj grupoj. La originala instruista korpuso de tiuj ĉi artistoj estis iam asignita de la Infinita Spirito kunlabore kun la Sep Majstro-Spiritoj, kaj konsistis el sep mil Havonaj instruistoj, mil al ĉiu el la sep fakoj de artistoj. Kun tia kerno por komenci tiu ĉi brila korpuso de lertaj laboristoj en spiritaj kaj morontiaj aferoj.

Iu ajn morontia personeco aŭ spirita ento estas akceptebla al la korpuso de la ĉielaj artistoj; tio estas, iu ajn estaĵo sub la rango de esence dia fileco. La suprenirantaj filoj de Dio el la evoluaj sferoj povas, post sia alveno sur la morontiaj mondoj, peti pri akcepto al la artista korpuso kaj, se sufiĉe dotitaj, ili povas elekti tian karieron por pli aŭ malpli longa periodo. Sed neniu povas aliĝi kun la ĉielaj artistoj por malpli ol unu jarmilo, mil jaroj de la superuniversa tempo.

Ĉiuj ĉielaj artistoj estas registritaj sur la superuniversa sidejo, sed estas direktitaj de morontiaj superrigardistoj sur la ĉefmondoj de la loka universo. Ili estas komisiitaj en la sep jenaj ĉefaj sekcioj de agado fare de la centra korpuso de morontiaj superrigardistoj funkciantaj sur la ĉefmondoj de ĉiu loka universo:

1. Ĉielaj Musikistoj.

2. Ĉielaj Reproduktantoj.

3. Diaj Konstruistoj.

4. Penso-Registrantoj.

5. Energio-Manipulantoj.

6. Dezajnistoj kaj ornamistoj.

7. Harmoniaj Laboristoj.

La originalaj instruistoj de tiuj ĉi sep grupoj ĉiuj venas el la perfektaj mondoj de Havono, kaj Havono enhavas la pratipojn, la pratipajn studojn, por ĉiuj fazoj kaj formoj de spirita arto. Kvankam estas giganta tasko entrepreni translokigi tiujn ĉi artojn de Havono al la spacaj mondoj, la ĉielaj artistoj pliboniĝas laŭ tekniko kaj realigo epokon post epoko. Kiel en ĉiuj aliaj fazoj de la suprenira kariero tiuj, kiuj estas plej altnivelaj en ajna vojo de serĉado, estas konstante petitaj por kundividi sian superan scion kaj lerton al siaj malpli favoraj kompanoj.

Vi unue ekvidos tiujn ĉi transplantitajn artojn de Havono sur la domego-mondoj, kaj ilia beleco kaj ankaŭ via aprezo de ilia beleco plialtiĝos kaj pliboniĝos, ĝis vi staros en la spiritaj haloj de Salvingtono, kaj rigardos la inspirajn ĉefverkojn de la superaj artistoj de la spiritaj regnoj.

Ĉiuj ĉi agadoj de la morontiaj kaj spiritaj mondoj estas realaj. Por la spiritaj estaĵoj la spirita mondo esta realo. Por ni la materia kampo estas la pli nereala. La superaj formoj de spiritoj libere trairas ordinaran materion. La altaj spiritoj neniel reagas al materio krom iuj bazaj energioj. Por la materiaj estaĵoj la spirita kampo estas pli aŭ malpli nereala; por la spiritaj estoj la materia mondo estas preskaŭ tute nereala, estante simpla ombro de la substanco de spiritaj realaĵoj.

Mi ne povas per ekzkluziva spirita vidkapablo percepti la konstruaĵon, en kiu tiu ĉi prelego estas tradukata kaj registrata. Dia Konsilanto de Uverso, kiu hazarde troviĝas apud mi, perceptas ankoraŭ malpli tiujn ĉi pure materiajn kreaĵojn. Ni perceptas, kiel tiuj ĉi materiaj strukturoj ŝajnas al vi rigardante spiritan kontraŭparton prezentitan al niaj mensoj fare de unu el niaj akompanantaj energio-tranformantoj. Tiu ĉi materia konstruaĵo ne estas ekzakte reala por mi, kiel spirito, sed tio estas kompreneble tre reala kaj tre utila por la materiaj mortemuloj.

Estas iuj specoj de estaĵoj, kiuj kapablas percepti la realon de la kreitaĵoj de kaj la spiritaj kaj materiaj mondoj. Apartenante al tiu ĉi klaso estas la tiel nomataj kvaraj kreitaĵoj de la Havonaj Servitaloj kaj la kvaraj kreitaĵoj de la akordigantoj. La anĝeloj de tempo kaj spaco estas dotitaj per la kapablo distingi kaj spiritajn kaj materiajn estaĵojn, same kiel estas dotitaj la suprenirantaj mortemuloj post liberiĝo de la vivo en la karno. Atinginte la superajn spiritajn nivelojn la suprenirantoj kapablas rekoni materiajn, morontiajn kaj spiritajn realaĵojn.

Estas ankaŭ tie ĉi kun mi Potenca Mesaĝisto el Uverso, supreniranto kunfandita kun sia Ĝustiganto, iam mortema estaĵo, kaj li perceptas vin tia, kia vi estas, kaj samtempe li vidas la Solecan Mesaĝiston, superafojn kaj aliajn ĉeestantajn ĉielajn estaĵojn. Neniam dum via longa supreniro vi perdos la povon rekoni viajn asociitojn de antaŭaj ekzistoj. Ĉiam, dum vi supreniras internen en la vivskalo, vi konservos la kapablecon rekoni kaj fratiĝi kun la kunaj estaĵoj de viaj antaŭaj kaj malsuperaj niveloj de sperto. Ĉiu nova transloko aŭ resurekto aldonos plian grupon de spiritaj estaĵoj al via vidkampo tute sen senigi vin je la kapablo rekoni viajn amikojn kaj kompanojn de antaŭaj statoj.

Ĉio ĉi estas ebligita en la sperto de suprenirantaj mortemuloj per la ago de la loĝantaj Penso-Ĝustigantoj. Per ilia konservado de la kopioj de viaj tutaj vivospertoj vi estas certigitaj neniam perdi iun ajn poseditan atributon, kiun vi iam havis; kaj tiuj ĉi Ĝustigantoj trapasas kun vi, kiel parto de vi, reale, estante vi.

Sed mi preskaŭ malesperas kapabli transdoni al la materia menso la naturon de la laboro de la ĉielaj artistoj. Mi konstante bezonas deturni la penson kaj distordi la lingvon klopodante disfaldi al la mortemula menso la realecon pri tiuj ĉi morontiaj operacioj kaj preskaŭ spiritaj fenomenoj. Via kompreno ne kapablas kompreni, kaj via lingvo estas neadekvata por transmeti la signifon, la valoron kaj la rilaton de tiuj ĉi duonspiritaj agadoj. Kaj mi daŭrigas mian klopodon por ilumini la homan menson pri tiuj realaĵoj plene komprenante mian nekapablon esti tre sukcesa en tia entrepreno.

Mi ne povas fari pli ol provi skizi krudan paralelaĵon inter mortemulaj materiaj agadoj kaj la multnombraj funkcioj de la ĉielaj artistoj. Se la Urantiaj rasoj estus pli progresintaj pri arto kaj aliaj kulturaj plenumoj, tiam mi povus iri multe pli malproksime klopodante projekcii la homan menson de la aferoj de materio ĝis tiuj de morontio. Apenaŭ ĉio, kion mi povas esperi plenumi, estas emfazi la fakton de la realeco de tiuj operacioj de la morontia kaj spirita mondoj.

1. La ĉielaj muzikistoj

Kun la limigita gamo de la homa aŭdkapablo vi povas apenaŭ koncepti morontiajn melodiojn. Estas eĉ materia gamo de belaj sonoj ne agnoskitaj de la homa senso de aŭdo, sen mencii la nekoncepteblan amplekson de morontia kaj spirita harmonio. Spiritaj melodioj ne estas materiaj ondaj sonoj sed spiritaj pulsadoj ricevitaj de la spiritoj de ĉielaj personecoj. Estas vasteco de gamo kaj animo de esprimo, same kiel grandiozeco de plenumo, asociitaj kun la melodio de la sferoj, kiuj estas plene ekster la homa kompreno. Mi vidis milionojn da ravitaj estaĵoj tenataj en sublima ekstazo, dum la melodio de la regnoj disvolviĝis sur la spirita energio de la ĉielaj cirkvitoj. Tiuj ĉi mirindaj melodioj povas esti elsenditaj ĝis la ekstremaj partoj de universo.

La ĉielaj muzikistoj okupiĝas pri la produtado de ĉiela harmonio per la manipulado de la jenaj spiritaj fortoj:

1. Spirita sono — interrompoj de spirita fluo.

2. Spirita lumo — la regado kaj intensigado de la lumo de la morontiaj kaj spiritaj regnoj.

3. Energiaj interferoj — melodio produktita de la lerta manipulado de la morontia kaj spirita energioj.

4. Koloraj simfonioj — melodio de morontiaj koloraj tonoj; tio ĉi estas inter la plej altaj plenumoj de la ĉielaj muzikistoj.

5. Harmonio de asociitaj spiritoj — la aranĝo kaj asocio mem de malsamaj ordoj de morontiaj kaj spiritaj estaĵoj produktantaj majestajn melodiojn.

6. Melodio de penso — la pensado de spiritaj pensoj povas esti tiel perfektigita ĝis ekflori en la melodioj de Havono.

7. La spaca muziko — per konvena agordo la melodio de aliaj sferoj povas esti kaptitaj sur la universaj elsendaj cirkvitoj.

Estas pli ol cent mil malsamaj specoj de sona, kolora kaj energia manipulado, teknikoj analogaj al la homa uzado de muzikiloj. Viaj dansaj ensembloj sendube representas krudan kaj groteskan provon de materiaj kreitaĵoj por proksimiĝi al la ĉiela harmonio de estaĵa poziciado kaj personeca organizado. La aliaj kvin formoj de morontia melodio ne estas rekonataj de la sensa mekanismo de materiaj korpoj.

La harmonio, la muziko de la sep niveloj de melodia asocio, estas la sola universa kodo de spirita komunikado. La muziko, kiel la Urantiaj mortemuloj komprenas ĝin, atingas sian plej altan esprimon en la lernejoj de Jerusemo, la sistema sidejo, kie la harmonioj de sono estas instruitaj al duonmateriaj estaĵoj. La mortemuloj ne reagas al la aliaj formoj de morontia melodio kaj ĉiela harmonio.

La aprezado pri muziko sur Urantio estas kaj fizika kaj kaj spirita; kaj viaj homaj muzikistoj multe faris por plialtigi la muzikan guston de la barbara monotoneco de viaj fruaj prapatroj ĝis la pli altaj niveloj de sona aprezado. La plejmulto de Urantiaj mortemuloj reagas al muziko tiel multe per la materiaj muskoloj kaj tiel malmulte per la menso kaj spirito; sed estas konstanta pliboniĝo en muzika aprezado dum pli ol tridek kvin mil jaroj.

Tona sinkopo reprezentas transiron de la muzika monotonio de la primitivaj homoj ĝis la esprimoplena harmonio kaj signifaj melodioj de viaj freŝdataj muzikistoj. Tiuj ĉi pli fruaj specoj de ritmo stimulas la reagon de la muzikema senso sen necesigi la uzadon de la superaj intelektaj povoj de harmonia aprezado, kaj tiel pli ĝenerale allogas al nematuraj aŭ spirite maldiligenta individuoj.

La plej bona muziko de Urantio estas nur efemera eĥo de la grandiozaj melodioj aŭditaj de la ĉielaj asociitoj de viaj muzikistoj, kiuj lasis nur fragmentojn de tiuj ĉi harmonioj de morontiaj fortoj registritaj kiel muzikaj melodioj de sonaj harmonioj. La spirita-morontia muziko ne malofte uzas ĉiujn sep manierojn de esprimo kaj reprodukto, tiel ke la homa menso estas treege handikapita en iu ajn provo redukti tiujn ĉi melodiojn de la superaj sferoj al simplaj tonoj de muzika sono. Tia klopodo estus kiel provi reprodukti la melodiojn de granda orkestro pere de simpla muzika instrumento.

Kvankam vi komponis kelkajn belajn melodiojn sur Urantio, vi ne muzike progresis tiel altnivele kiel pluraj el viaj najbaraj planedoj en Satanio. Se Adamo kaj Eva postvivus, tiam vi havus veran muzikon, sed la doto de harmonio, tiel granda en ilia naturo, estis tiel diluita en trajtoj de nemuzikaj tendencoj, ke nur unu el mil mortemaj vivoj havas vere grandan aprezon pri harmonio. Sed ne senkuraĝiĝu; iam reala muzikisto povas aperi sur Urantio, kaj tutaj popoloj estos ravitaj de la grandiozaj trajtoj de liaj melodioj. Tia homa estaĵo povus por ĉiam ŝanĝi la kuron de tuta nacio, eĉ la tuta civilizita mondo. Laŭvorte estas vere, ke “la melodio havas povon transformi tutan mondon”. Por ĉiam la muziko restos la universala lingvo de homoj, anĝeloj kaj spiritoj. La harmonio estas la parolado de Havono.

2. La ĉielaj reproduktantoj

La mortemulo apenaŭ povas esperi pli ol magran kaj distorditan koncepton pri la funkcioj de la ĉielaj reproduktantoj, kiujn mi devas provi ilustri per la kruda kaj limigita simbolismo de via materia lingvo. La spirita-morontia mondo havas mil kaj unu aferojn de plejsupera valaro, aferoj reproduktindaj sed nekonataj sur Urantio, spertoj apartenantaj al la kategorio de la agadoj, kiuj apenaŭ “penetris en la homan menson”, tiuj realaĵoj, kiujn Dio rezervas al tiuj, kiuj postvivas la vivon en la karno.

Estas sep grupoj de ĉielaj reproduktantoj, kaj mi provos ilustri iliajn laborojn laŭ la jena klasifiko:

1. La kantistoj — harmonistoj, kiuj ripetas la specifajn harmoniojn de la pasinteco, kaj interpretas la melodiojn de la nuntempo. Sed ĉio ĉi efektiviĝas sur la morontia nivelo.

2. La koloraj laborantoj — tiujn artistojn de lumo kaj ombro vi povus nomi skizistoj kaj pentristoj, artistoj kiuj konservas pasemajn scenojn kaj efemerajn epizodojn por estonta morontia ĝuo.

3. La lumaj bildigistoj — la farantoj de la realaj konservadoj de duonspiritaj fenomenoj, pri kiuj filmoj estus nur tre kruda ilustrado.

4. La historiaj spektaklistoj — tiuj, kiuj drame reproduktas la decidajn eventojn de universaj registroj ka historio.

5. La profetaj artistoj — tiuj, kiuj projekcias la historiajn signifojn en la estontecon.

6. La rakontistoj de vivo — tiuj, kiuj eternigas la signifon kaj la sencon de la viva sperto. La projekciado de nunaj personaj spertoj en estontajn valorojn de atingo.

7. La administraj agantoj — tiuj, kiuj bildigas la sencon de registara filozofio kaj administra tekniko, la ĉielaj dramistoj de suvereneco.

Tre ofte kaj efike la ĉielaj reproduktantoj kunlaboras kun la retrovidaj direktoroj kombinante memoran resumadon kun iuj formoj de mensa ripozo kaj personeca distro. Antaŭ la morontiaj konklavoj kaj spiritaj kunvenoj tiuj reproduktantoj foje asociiĝas en grandegaj dramaj spektakloj reprezentaj la celon de tiaj kunvenoj. Mi lastatempe atestis tian mirindan prezentadon, en kiu pli ol miliono da aktoroj ensceniĝis sinsekvon da mil scenoj.

La superaj intelektaj instruistoj kaj la transiraj ministroj libere kaj efike uzas tiujn diversajn grupojn de reproduktantoj en siaj morontiaj edukaj agadoj. Sed ne ĉiuj iliaj klopodoj estas dediĉitaj al efemera ilustrado; multe, tre multe de ilia laboro havas permanentan naturon, kaj por ĉiam restos kiel heredaĵo por la tuta estonta tempo. Tiel diverstalentaj estas tiuj ĉi artistoj ke, kiam ili kune agas, ili kapablas reludi epokon, kaj kunlaborante kun la serafaj ministroj ili povas efektive portreti la eternajn valorojn de la spirita mondo al la mortemulaj vidantoj de tempo.

3. La diaj konstruistoj

Estas urboj “kies konstruanto kaj kreinto estas Dio”. En spirita kontraŭparto ni havas ĉion, pri kio vi konas kaj neesprimeble pli. Ni havas hejmojn, spiritajn komfortaĵojn kaj morontiajn necesaĵojn. Por ĉiu materia kontentigo, kiun homoj kapablas ĝui, ni havas milojn da spiritaj realaĵoj, kiuj servas por pliriĉigi kaj plivastigi nian ekziston. La diaj konstruantoj funkcias laŭ sep grupoj:

1. La fasonistoj kaj konstruistoj de hejmoj — tiuj, kiuj konstruas kaj restrukturas la loĝejojn asignitajn al individuoj kaj laboraj grupoj. Tiuj ĉi morontiaj kaj spiritaj loĝejoj estas realaj. Ili estus nevideblaj por via limigita vidkapablo, sed ili estas tute realaj kaj belaj por ni. Iugrade ĉiuj spiritaj estaĵoj povas doni al la konstruistoj iujn detalojn de la planado kaj kreado de siaj morontiaj aŭ spiritaj loĝejoj. Tiuj ĉi loĝejoj estas taŭge provizitaj kaj plibeligitaj laŭ la bezonoj de la morontiaj aŭ spiritaj kreitaĵoj, kiuj devas loĝi ilin. Estas abunda diverseco kaj ampleksa oportuneco por individua esprimo en ĉiuj ĉi konstruaĵoj.

2. La konstruistoj de profesiejoj — tiuj, kiuj fasonas kaj aranĝas la lokojn de la regulaj kaj rutinaj laboristoj de la spiritaj kaj morontiaj regnoj. Tiuj ĉi konstruistoj estas kompareblaj al tiuj, kiuj konstruas la Urantiajn laborejojn kaj aliajn industriajn instalaĵojn. La transiraj mondoj havas necesan ekonomion de reciproka ministrado kaj specialigitan dividon de laboro. Ni ĉiuj ne faras ĉion; estas funkcia diverseco inter morontiaj estaĵoj kaj evoluantaj spiritoj, kaj tiuj konstruistoj de profesiejoj ne nur konstruas pli bonajn laborejojn, sed ankaŭ kontribuas al la profesia plialtigo de la laboristo.

3. La konstruistoj de ludejoj. Enormaj konstruaĵoj estas uzataj dum la periodoj de ripozo, kiujn la mortemuloj povus nomi distrado kaj, iusense, ludo. Adekvata aranĝo estas provizita al la retrovidaj direktoroj, la humuristoj de la morontiaj mondoj, tiuj transiraj sferoj, sur kiuj okazas la trejado de suprenirantaj estaĵoj nur freŝdate elprenitaj el la evoluaj planedoj. Eĉ la superaj spiritoj uzas iujn formojn de rememora humuro dum siaj periodoj de spirita reŝargado.

4. La konstruistoj de kultejoj — La spertaj arkitektoj de la spiritaj kaj morontiaj temploj. Ĉiuj mondoj de mortemula supreniro havas templojn de adoro, kaj ili estas la plej delikataj kreaĵoj de la morontiaj regnoj kaj la spiritaj sferoj.

5. La konstruistoj de edukejoj — tiuj, kiuj konstruas la sidejojn de la morontia trejnado kaj la altnivele spirita lernado. Ĉiam la vojo estas malfermita por akiri pli da scio, por ricevi aldonajn informojn pri via nuna kaj estonta laboro, same kiel universalan kulturan scion, informojn destinitajn igi la suprenirantajn mortemulojn pli inteligentaj kaj efikaj civitanoj de la morontiaj kaj spiritaj mondoj.

6. Morontiaj planistoj — tiuj, kiuj konstruas por la kunordiga asocio de ĉiuj personecoj de ĉiuj regnoj, kiel ili ĉeestas iam ajn sur iu ajn sfero. Tiuj ĉi planistoj kunlaboras kun la Morontiaj Povo-Superrigardantoj por riĉigi la kunordigon de la progresanta morontia vivo.

7. La konstruistoj de publikejoj — la artistoj, kiuj planas kaj konstruas la difinitajn kunvenejojn krom tiuj por adoro. Grandaj kaj grandiozaj estas la lokoj de komuna kunvenejo.

Kvankam nek tiuj ĉi strukturoj nek ilia plibeligo estus precize realaj por la sensa kompreno de la materiaj mortemuloj, ili estas tre realaj por ni. Vi ne kapablus vidi tiujn ĉi templojn, se vi estus tie en la karno; tamen ĉiuj ĉi supermateriaj kreaĵoj estas efective tie, kaj ni klare perceptas ilin kaj same plene ĝuas ilin.

4. La penso-registrantoj

Tiuj ĉi artistoj estas dediĉitaj al la konservado kaj reproduktado de la supera penso de la regnoj, kaj ili funkcias laŭ sep grupoj:

1. Penso-konservistoj. Tiuj ĉi estas la artistoj dediĉitaj al la konservado de la supera penso de la regnoj. Sur la morontiaj mondoj ili vere zorgas pri la gemojn de mensado. Antaŭ ol unue veni al Urantio mi vidis registrojn kaj aŭdis elsendojn pri la konceptado de kelkaj el la grandaj pensuloj de tiu ĉi planedo. La penso-registristoj konservas tiajn noblajn ideojn en la lingvo de Uverso.

Ĉiu superuniverso havas sian propran lingvon, lingvon parolatan de ĝiaj personecoj kaj uzatan tra ciuj ĝiaj sektoroj. Ĝi estas konata kiel la lingvo de Uverso en nia superuniverso. Ĉiu loka universo ankaŭ havas sian propran lingvon. Ĉiuj el la superaj ordoj de Nebadono estas dulingvaj, parolantaj kaj la lingvon de Nebadono kaj la lingvon de Uverso. Kiam du individuoj de malsamaj lokaj universoj renkontiĝas, ili komunikas per la lingvo de Uverso; se tamen unu el ili venas el alia superuniverso, ili devas turni sin al tradukisto. En la centra universo apenaŭ necesas lingvo; tie ekzistas perfekta kaj preskaŭ kompleta kompreno; tie nur la Dioj ne estas plene komprenataj. Oni instruas al ni, ke iu ajn renkontiĝo sur Paradizo rivelas pli da reciproka kompreno, ol povus estas komunikite de mortemula lingvo dum mil jaroj. Eĉ sur Salvington ni “konas kiel ni estas konataj.”

La kapablo traduki la penson en lingvon de la morontiaj kaj spiritaj sferoj estas ekster mortemulan komprenon. Nia rapido redukti la penson al permanenta registro povas esti tiel plirapidigita de la spertaj registrantoj, ke la ekvivalento de pli ol duonmiliono da vortoj, aŭ pensaj simboloj, povas esti registrita en nur unu minuto de Urantia tempo. Tiuj ĉi universaj lingvoj estas multe pli kompletaj ol la lingvoj de la evoluantaj mondoj. La konceptaj simboloj de Uverso ampleksas pli ol unu miliardo da karaktroj, kvankam la baza alfabeto enhavas nur sepdek simbolojn. La lingvo de Nebadono ne tute estas tiel ellaborita, la bazaj simboloj, aŭ alfabeto, nombras kvardek ok.

2. Konceptaj registrantoj. Tiu ĉi dua grupo de registrantoj okupiĝas pri la konservado de konceptaj bildoj, ideaj pratipoj. Tio ĉi estas formo de permanenta registrado nekonata sur la materiaj regnoj, kaj per tiu ĉi metodo mi povus akiri pli da scio en unu horo de via tempo, ol vi povus akiri en cent jaroj de tralego de ordinara skribita lingvo.

3. Ideogramaj registrantoj. Ni havas la ekvivalenton de viaj kaj skribitaj kaj parolitaj vortoj, sed por konservi la penson ni kutime uzas konceptan bildigon kaj ideogramajn teknikojn. Tiuj, kiuj konservas ideogramojn, kapablas miloble plibonigi la laboron de la konceptaj registrantoj.

4. Promociantoj de oratorado. Tiu ĉi grupo de registrantoj okupiĝas pri la tasko konservi la penson por reproduktado per oratorado. Sed en la lingvo de Nebadono ni povas, dum nur unu duonhoro, trakti la temon de la tuta vivtempo de Urantia mortemulo. Via sola espero kompreni tiujn ĉi operaciojn estas paŭzi kaj konsideri la teknikon de via senorda kaj malklara sonĝa vivo — kiamaniere vi povas en kelkaj sekundoj trairi jarojn de sperto dum tiuj ĉi fantazioj de la nokta periodo.

La oratorado de la spiritaj mondoj estas unu el la esceptaj regaloj, kiuj atendas vin, vi kiuj aŭdis nur la krudajn kaj balbutantajn paroladojn de Urantio. Estas harmonio de musiko kaj eŭfonio de esprimo en la oratoradoj de Salvingtono kaj Edentio, kiuj estas inspiraj ekster priskribo. Tiuj ĉi ardaj konceptoj estas kiel gemoj de beleco en diademoj de gloro. Sed mi ne povas sukcesi! Mi ne povas transdoni al la homa menso la larĝecon ka profundecon de tiuj ĉi realaĵoj de alia mondo!

5. La elsendaj direktoroj. La elsendoj de Paradizo, la superuniversoj kaj la lokaj universoj estas sub la ĝenerala superrigardo de tiu ĉi grupo de penso-konservantoj. Ili servas kiel cenzoroj kaj redaktistoj same kiel kunordigantoj de la elsenda materialo, farante superuniversan adaptadon de ĉiuj Paradizaj elsendoj, kaj adaptante kaj tradukante la elsendojn de la Plejaĝuloj de Tagoj en la individuajn lingvojn de la lokaj universoj.

La elsendoj de la lokaj universoj devas ankaŭ esti modifitaj por ricevo fare de la sistemoj kaj individuaj planedoj. La transsendo de tiuj ĉi spacaj raportoj estas zorge superrigardita, kaj ĉiam estas retroregistrado por certigi la konvenan ricevon de ĉiu raporto sur ĉiu mondo de difinita cirkvito. Tiuj ĉi elsendaj direktoroj estas teknike spertaj pri la uzo de la spacaj fluoj por ĉiuj celoj de inteligenteca komunikado.

6. La ritmaj registrantoj. Urantianoj sendube nomus tiujn ĉi artistojn poetoj, kvankam ilia laboro estas tre malsama de viaj poeziaj produktoj, kaj preskaŭ infinite transcendas ilin. La ritmo estas malpli elĉerpa por kaj morontiaj kaj spiritaj estaĵoj, kaj tial klopodo estas ofte farita por pliigi efikecon, kaj same pliigi plezuron, plenumante multajn funkciojn laŭ ritma formo. Mi nur esperas, ke vi povu havi la privilegion aŭdi iujn el tiuj ĉi poeziaj elsendoj de la Edentiaj kunvenoj kaj ĝui la riĉecon de koloroj kaj tonoj de la konstelaciaj genioj, kiuj estas majstroj pri tiu ĉi delikata formo de memesprimo kaj socia harmoniigo.

7. La morontiaj registrantoj. Mi ne sukcesas scii kiel bildigi al la mortemula menso la funkcion de tiu ĉi grava grupo de penso-registrantoj asignitaj al la laboro konservi la ensemblajn bildojn de la diversaj grupiĝoj de morontiaj aferoj kaj spiritaj operacioj; krude ilustrite, ili estas la grupo da fotistoj de la transiraj mondoj. Ili savas por la estonteco la vivajn scenojn kaj asociojn de tiuj ĉi progresantaj epokoj konservante ilin en la arkivoj de la morontiaj haloj de registroj.

5. La manipulantoj de energio

Tiuj ĉi interesaj kaj efikaj artistoj okupiĝas pri ĉiu speco de energio: fizika, mensa kaj spirita.

1. Manipulantoj de fizika energio. La manipulantoj de fizika energio servas dum longaj periodoj kun la povo-direktoroj, kaj estas spertaj pri la manipulado kaj regado de multaj fazoj de fizika energio. Ili konas la tri bazajn fluojn kaj la tridek duarangajn segregaciojn de energio de la superuniversoj. Tiuj ĉi estaĵoj estas netaksebla helpo por la Morontiaj Povo-Superrigardantoj de la transiraj mondoj. Ili estas la persistaj studentoj de la kosmaj projekcioj de Paradizo.

2. Manipulantoj de mensa energio. Tiuj ĉi estas la spertuloj de interkomunikado inter morontiaj kaj aliaj specoj de inteligentaj estaĵoj. Tiu ĉi formo de komunikado inter mortemuloj estas praktike neekzistanta sur Urantio. Tiuj ĉi estas la specialistoj, kiuj promocias la kapablon de la morontiaj estaĵoj komuniki unu kun la alia, kaj ilia laboro ampleksas multajn unikajn aventurojn pri intelektaj ligoj, kiuj estas tre ekster mia povo por portreti al la materia menso. Tiuj ĉi artistoj estas la lertaj studentoj de la mensaj cirkvitoj de la Infinita Spirito.

3. Manipulantoj de spirita energio. La manipulantoj de spirita energio estas fascina grupo. La spirita energio agas laŭ establitaj leĝoj, precize kiel faras fizika energio. Tio estas, la spirita forto, kiam studita, provizas fidindajn deduktojn, kaj povas esti precize traktita, same kiel povas la fizikaj energioj. Estas same certaj kaj fidindaj leĝoj en la spirita mondo, kiel en la materiaj regnoj. Dum la kelkaj lastaj milionoj da jaroj multaj teknikoj por kapti la spiritan energion estis plibonigitaj de tiuj ĉi studentoj de la fundamentaj leĝoj de la Eterna Filo regantaj la spiritan energion, kiel aplikite al la morontiaj kaj aliaj ordoj de ĉielaj estaĵoj tra ĉiuj universoj.

4. La manipulantoj de kombinaĵoj. Tio ĉi estas la aventurema grupo de bone trejnitaj estaĵoj, kiuj dediĉas sin al la funkcia asocio de la tri originalaj fazoj de dia energio manifestita tra ĉiuj universoj kiel fizika, mensa kaj spirita energioj. Tiuj ĉi estas la lertaj personecoj, kiuj serĉas en la realo malkovri la universan ĉeeston de Dio la Plejsuperulo, ĉar en tiu ĉi Diaĵa personeco devas okazi la sperteca unuiĝo de dieco de la tuta dieco de la granda universo. Kaj iugrade tiuj ĉi artistoj lastatempe renkontis iom da sukceso.

5. La konsilistoj pri transportado. Tiu ĉi korpuso de teknikaj konsilistoj al la transportaj serafoj estas plej kompetentaj por kunlabori kun la stelaj studentoj por ellabori vojplanojn kaj alie helpi la ĉefojn de transporto sur la spacaj mondoj. Ili estas la superrigardistoj de trafiko de la sferoj, kaj ĉeestas sur ĉiuj loĝataj planedoj. Sur Urantio servas korpuso de sepdek transportaj konsilistoj.

6. La spertuloj de komunikado. Sur Urantio same servas dek du teknikistoj de interplaneda kaj interuniversa komunikado. Tiuj ĉi estaĵoj de vasta sperto estas spertaj en la scio de la leĝoj de transsendo kaj interfero aplikitaj al la komunikadoj de la regnoj. Tiu ĉi korpuso okupiĝas pri ĉiuj formoj de spacaj mesaĝoj krom tiuj de Gravitaj kaj Solecaj Mesaĝistoj. Sur Urantio multe de ilia laboro devas esti plenumita sur la cirkvito de la arkianĝeloj.

7. La instruistoj de ripozo. La dia ripozo estas asociita kun la tekniko de konsumado de spirita energio. La morontia kaj spirita energio devas esti replenigita same certe kiel la fizika energio, sed ne por la samaj kialoj. Mi estas nepre devigita uzi krudajn ilustradojn en miaj provoj ilumini vin; tamen, ni de la spirita kampo devas periode ĉesigi niaj regulajn agadojn kaj foriri al taŭgaj lokoj, kie ni eniras en la dian ripozon, kaj tiel restaŭri niajn elĉerpitajn energiojn.

Vi ricevos viajn unuajn lecionojn pri tiuj ĉi temoj, kiam vi atingos la domego-mondojn, post kiam vi fariĝos morontiaj estaĵoj, kaj vi komencos sperti la teknikon de spiritaj aferoj. Vi scias iom pri la plej interna cirklo de Havono kaj, post kiam la spacaj pilgrimantoj trairas la antaŭajn cirklojn, ili devas esti enkondukiĝi al la longa kaj revigliganta ripozo de Paradizo. Tio ĉi ne nur estas teknika postulo de transito inter la tempa kariero kaj la eterneca servo, sed ĝi ankaŭ estas neceso, formo de ripozo necesa por replenigi la energiajn perdojn kaŭzitaj de la finaj etapoj de la suprenira sperto kaj stoki rezervojn de spirita povo por la posta stadio de senfina kariero.

Tiuj ĉi manipulistoj de energio ankaŭ funkcias laŭ centoj da aliaj manieroj tro multaj por katalogi, kiel ekzemple konsili al la serafoj, keruboj kaj sanoboj pri la plej efikaj rimedoj por ricevi energion kaj konservi la plej utilajn ekvilibrojn de diverĝaj fortoj inter aktiva kerubo kaj pasiva sanobo. Laŭ multaj aliaj manieroj tiuj ĉi spertuloj helpas la morontiajn kaj spiritajn kreitaĵojn pri iliaj klopodoj kompreni la dian ripozon, kiu estas tiel esenca por efike uzi la bazajn energiojn de spaco.

6. La dezajnistoj kaj ornamistoj.

Kiel mi ŝatus scii kiel portreti la delikatan laboron de tiuj ĉi unikaj artistoj! Ĉiu mia provo por klarigi la laboron de spirita plibeligo nur memorigus al la homa menso viajn proprajn kompatindajn sed dignajn klopodojn por fari tiujn ĉi aferojn sur via mondo de menso kaj materio.

Tiu ĉi korpuso, ampleksante pli ol mil subsekciojn de agado, estas grupigita sub la jenaj sep ĉefaj fakoj:

1. La metiistoj de koloroj. Estas tiuj ĉi, kiuj sonorigas la dekmil kolorajn tonojn de spirita reflekto per siaj delikataj mesaĝoj de harmonia beleco. Krom pri kolora perceptado nenio estas komparebla en la homa sperto al tiuj ĉi agadoj.

2. La dezajnistoj de sonoj. La spiritaj ondoj de diversa identeco kaj morontia aprezado estas priskribitaj de tiuj ĉi dezajnistoj pri tio, kion vi nomus sono. Tiuj ĉi impulsoj estas fakte la superbaj reflektoj de la nudaj kaj gloraj spiritoj-animoj de la ĉielaj multegoj.

3. La dezajnistoj de emocioj. Tiuj ĉi plialtigantoj kaj konservantoj de sentado estas tiuj, kiuj konservas la sentojn de morontio kaj la emocioj de la dieco por la studado kaj edifado de la tempaj infanoj kaj por la inspirado kaj plibeligo de morontiaj progresantoj kaj progresantaj spiritoj.

4. La artistoj de odoro. Tiu ĉi komparo de ĉielaj spiritaj agadoj al la fizika rekono de kemiaj odoroj estas ja bedaŭrinda, sed la Urantiaj mortemuloj povus malfacile rekoni tiun ĉi ministradon sub iu ajn alia nomo. Tiuj ĉi artistoj kreas siajn diversajn simfoniojn por la edifo kaj ĝojo de la progresantaj infanoj de lumo. Vi havas nenion sur la tero, al kio eĉ malproksime oni povas kompari ĉi tiun specon de spirita grandiozeco.

5. La ornamistoj de ĉeesto. Tiuj ĉi artistoj ne okupiĝas pri la artoj ornami sin aŭ la tekniko por plibeligi kreitaĵojn. Ili estas dediĉitaj al la produktado de nenombreblaj kaj ĝojaj reagoj ĉe la individuaj morontiaj kaj spiritaj kreitaĵoj enscenigante la gravecon de la rilatoj per la poziciaj valoroj asignitaj al malsamaj morontiaj kaj spiritaj ordoj en la kunmetitaj ensembloj de tiuj ĉi diversigitaj estaĵoj. Tiuj ĉi artistoj aranĝas supermateriajn estaĵojn, kiel vi aranĝus vivantajn muzikajn notojn de muziko, aromojn, scenojn, kaj poste miksas ilin en la himnojn de gloro.

6. La dezajnistoj de gustumo. Kaj kiel oni povus paroli al vi pri tiuj ĉi artistoj! Mi timide sugestus, ke ili estas plibonigistoj de morontia gustumo, kaj ili ankaŭ klopodas pliigi la aprezadon de beleco akrigante la sensojn de evoluanta spirito.

7. La morontiaj sintezantoj. Tiuj ĉi estas la majstraj metiistoj kiuj, kiam ĉiuj aliaj faras siajn respektivajn kontribuojn, tiam aldonas la kulminajn kaj finajn tuŝojn al la morontia ensemblo, tiel atingante inspiran portreton de la dia beleco, daŭran inspiron al la spiritaj estaĵoj kaj iliaj morontiaj asociitoj. Sed vi devas atendi vian liberiĝon de la besta korpo, antaŭ ol vi povas komenci koncepti la artajn glorojn kaj estetikajn belaĵojn de la morontiaj kaj spiritaj mondoj.

7. La harmoniaj laboristoj

Tiuj ĉi artistoj ne okupiĝas pri muziko, pentrado aŭ io simlia, kiel vi povus konjekti. Ili okupiĝas pri la manipulado kaj organizado de specialigitaj fortoj kaj energioj, kiuj ĉeestas en la spirita mondo, sed kiuj ne estas agnoskitaj de mortemuloj. Se mi havus la kiel eble plej malgrandan bazon de komparo, mi provus portreti tiun ĉi unikan kampon de spirita atingo, sed mi malesperas — estas neniu espero transdoni al mortemulaj mensoj tiun ĉi sferon de ĉiela arto. Tamen tio, kio ne povas esti priskribita, ankoraŭ povas esti subkomprenata:

La beleco, ritmo kaj harmonio estas intelekte asociitaj kaj spirite parencaj. La vereco, fakto kaj rilato estas intelekte nedisigeblaj kaj asociitaj al la filozofiaj konceptoj de beleco. La boneco, rekteco kaj justeco estas filozofie interrilataj kaj spirite ligitaj kun vivanta vereco kaj dia beleco.

Kosmaj konceptoj pri vera filozofio, la portreto de ĉiela arto, aŭ la mortemulaj provoj por prezenti la homan agnoskon de dia beleco neniam povas vere esti kontentigaj, se tia provita progreso de kreitaĵoj estas neunuigita. Tiuj ĉi esprimoj de la dia impulso ĉe la evoluanta kreitaĵo povas esti intelekte veraj, emocie belaj kaj spirite bonaj; sed la reala animo de esprimo forestas, krom se tiuj ĉi realaĵoj de vereco, signifoj de beleco kaj valoroj de boneco estas unuigitaj en la vivsperto de la artisto, sciencisto aŭ filozofo.

Tiuj ĉi diaj kvalitoj estas perfekte kaj absolute unuigitaj en Dio. Kaj ĉiu homo aŭ anĝelo konanta Dion posedas la potencialon de senlima memesprimo sur ĉiuj progresantaj niveloj de unuigita memrealigo per la tekniko de la neniam ĉesanta atingo de simileco kun Dio — la sperteca miksado en la evolua sperto de eterna vereco, universala beleco kaj dia boneco.

8. Mortemulaj aspiroj kaj morontiaj atingoj

Kvankam ĉielaj artistoj ne persone laboras sur materiaj planedoj, kiel Urantio, ili ja venas de tempo al tempo el la sidejo de la sistemo por proponi sian helpon al la nature dotitaj individuoj de la mortemulaj rasoj. Kiam tiel asignite tiuj ĉi artistoj portempe laboras sub la superrigardo de la planedaj anĝeloj de progreso. La serafaj multegoj kunlaboras kun tiuj ĉi artistoj provante helpi tiujn mortemulaj artistoj, kiuj posedas esence proprajn dotojn, kaj ankaŭ posedas Ĝustigantojn kun specialaj kaj antaŭaj spertoj.

Estas tri eblaj fontoj de speciala homa kapablo: ĉe la fundo ĉiam ekzistas la natura aŭ esence propra kapablo. Speciala kapablo neniam estas arbitra donaco de la Dioj; estas ĉiam praa fundamento por ĉiu elstara talento. Aldone al tiu ĉi natura kapablo, aŭ pli ĝuste ĝia suplemento, la gvidadoj de la Penso-Ĝustigantoj povas kontribui ĉe tiuj individuoj, kies la loĝantaj Ĝustigantoj povas havi realajn kaj aŭtentajn spertojn en tiaj kampoj sur aliaj mondoj kaj ĉe aliaj homaj kreitaĵoj. En tiuj kazoj, kiam ambaŭ la homa menso kaj la loĝanta Ĝustiganto estas nekutime lertaj, la spiritaj artistoj povas esti delegitaj por agi kiel harmoniigistoj de tiuj ĉi talentoj kaj alie por helpi kaj inspiri tiujn ĉi mortemulojn serĉi de ĉiam perfektiĝantaj idealoj kaj provi sian plialtigitan portretadon por la edifo de la regno.

Estas neniu kasto ĉe la rangoj de spiritaj artistoj. Ne grave kiel humila estas via origino, se vi havas kapablon kaj la donacon de esprimo, vi akiros adekvatan agnoskon kaj ricevos laŭregulan aprezon, dum vi supreniros en la skalo de morontia sperto kaj spirita atingo. Povas ekzisti neniu handikapo de homa heredeco aŭ senigo je mortemula medio, kiujn la morontia kariero ne povos plene kompensi kaj tute forpreni. Kaj ĉiuj tiaj kontentigoj de artaj atingoj kaj esprimoplena memrealigado estos efektitaj per viaj propraj personaj klopodoj por progrese antaŭeniĝi. Fine la aspiroj de evolua mezkvaliteco povas esti realigitaj. Dum la Dioj ne arbitre disdonacas talentojn kaj kapablon al la tempaj infanoj, ili ja zorgas pri la atingo de la kontentigo de ĉiuj iliaj noblaj sopirojn kaj de la satigo de la tuta homa malsato je supera memesprimo.

Sed ĉiu homa estaĵo devus memori: multaj ambicioj por elstari, kiuj tantaligas la mortemulojn en la karno, ne persistos ĉe tiuj samaj mortemuloj en la moroncia kaj spirita karieroj. La suprenirantaj morontianoj lernas sociigi siajn antaŭajn pure egoismajn dezirojn kaj ambiciojn. Tamen tiujn aferojn, kiujn vi tiel fervore sopiris fari sur la tero kaj kiujn la cirkonstancoj tiel persiste malhelpis al vi fari, se, akirinte veran motaan klarvidon, vi ankoraŭ deziras fari, tiam vi certe ricevos ĉiun oportunon plene kontentigi viajn delonge aviditajn dezirojn.

Antaŭ ol la suprenirantaj mortemuloj forlasos la lokan universon por komenci sian spiritan karieron, ili satiĝos pri ĉiu intelekta, arta kaj socia deziro aŭ vera ambicio, kiuj iam karakterizis iliajn mortemulajn aŭ morontiajn planojn de ekzisto. Tio ĉi estas la atingo de egaleco pri la kontentigo de memesprimo kaj memrealigo sed ne la atingo de identa sperteca statuso nek la kompleta forigo de karakteriza individueco laŭ lerteco, tekniko kaj esprimo. Sed la nova spirita diferenco de persona sperteca atingo ne fariĝos tiel ebenigita kaj niveligita, ĝis vi finos la lastan cirklon de la Havona kariero. Kaj tiam la Paradizaj loĝantoj alfrontos la neceson alĝustiĝi al tiu absonida diferenco de persona sperto, kiu povas esti ebenigita nur per la grupa atingo al la plejlasta kreitaĵa statuso — la destino de spirito de sepa stadio de la mortemaj finatingintoj.

Kaj tio ĉi estas la rakonto pri la ĉielaj artistoj, tiu kosmopolita korpuso de delikataj laboristoj, kiuj tiel multe faras por glorigi la arkitekturajn sferojn per siaj artaj portretoj de la dia beleco de la Paradizaj Kreintoj.

[Verkita de Arkianĝelo de Nebadono.]