Kajero 43

La konstelacioj

Urantio estas ofte nomata 606 de Satanio en Norlatiadeko de Nebadono, signifante la sescent-sesan loĝatan mondon en la loka sistemo de Satanio, situanta en la konstelacio de Norlatiadeko, unu el la cent konstelacioj de la loka universo de Nebadono. La konstelacioj estantaj la unuarangaj sekcioj de loka universo ties regantoj ligas la lokajn sistemojn de loĝataj mondoj al la centra administracio de la loka universo sur Salvingtono, kaj reflekte al la superadministracio de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.

La registaro de via konstelacio situas en aro de 771 arkitekturaj sferoj, el kiuj la plej centra kaj la plej granda estas Edentio, la sidejo de la administracio de la Konstelaciaj Patroj, la Plejaltuloj de Norlatiadeko. Edentio mem estas proksimume centoble pli granda ol via mondo. La sepdek ĉefaj sferoj ĉirkaŭantajn Edention estas ĉirkaŭ dekoble pli grandaj ol Urantio, dum la dek satelitoj, kiuj ĉirkaŭiras ĉiun el tiuj ĉi sepdek mondoj, estas proksimume samgrandaj kiel Urantio. Tiuj ĉi 771 arkitekturaj sferoj estas tute kompareblaj laŭ grandeco kun tiuj de aliaj konstelacioj.

La kalkulo de tempo kaj mezuro de distanco sur Edentio estas tiuj de Salvingtono, kaj same kiel la sferoj de la universa ĉefmondo, la konstelaciaj ĉefmondoj estas plene provizitaj per ĉiuj ordoj de ĉielaj inteligentuloj. Ĝenerale tiuj ĉi personecoj ne estas tre diferencaj de tiuj priskribitaj lige kun la universa administracio.

La superrigardantaj serafoj, la tria ordo de anĝeloj de loka universo, estas asignitaj al la servo de la konstelacioj. Ili starigas sian sidejon sur la ĉefsferoj, kaj grandskale ministras al la ĉirkaŭantaj mondoj de morontia trejnado. En Norlatiadeko la sepdek ĉefaj sferoj, kune kun la sep cent malĉefaj satelitoj, estas loĝataj de la univitatioj, la permanentaj civitanoj de la konstelacio. Ĉiuj ĉi arkitekturaj mondoj estas plene administritaj de la diversaj grupoj de indiĝena vivo, plejparte nerivelita, sed inkluzivanta la efikajn spirongojn kaj la belajn spornagiojn. Estante la meza punkto en la reĝimo de morontia trejnado, kiel vi povus suspekti, la morontia vivo de la konstelacioj estas kaj tipa kaj ideala.

1. La konstelaciaj sidejoj

Edentio abundas je fascinaj altebenaĵoj, ampleksaj altaĵoj de fizika materio kronitaj kun morontia vivo kaj superkovritaj kun spirita gloro, sed ne estas krutaj montaroj kiaj sur Urantio. Estas dekmiloj da brilantaj lagoj kaj miloj kaj miloj da interkonektaj riveroj, sed estas neniu oceano nek torentaj riveregoj. Nur la altebenaĵoj estas sen surfacaj riveroj.

La akvo de Edentio kaj la similaj arkitekturaj sferoj ne diferencas de la akvo sur la evoluaj planedoj. La akvaj sistemoj de tiaj sferoj estas kaj surfacaj kaj subteraj, kaj la humido estas en konstanta cirkulado. Edentio povas esti ĉirkaŭnavigita per tiuj ĉi diversaj akvaj vojoj, tamen la ĉefa transporta rimedo estas la atmosfero. La spiritaj estaĵoj nature vojaĝas super la surfaco de la sfero, dum la morontiaj kaj materiaj estaĵoj uzas materiajn kaj duonmateriajn rimedojn por vojaĝi tra la atmosfero.

Edentio kaj ĝiaj asociitaj mondoj havas veran atmosferon, la kutiman miksaĵon de tri gasoj karakterizantajn tiajn arkitekturaj kreaĵoj, kaj kiu inkluzivas la du elementojn de la Urantia atmosfero plus tiun morontian gason adekvatan por la spiro de morontiaj kreitaĵoj. Sed kvankam tiu ĉi atmosfero estas kaj materia kaj morontia, estas neniuj ŝtormoj aŭ uraganoj; nek estas somero nek vintro. Tiu ĉi foresto de atmosferaj perturboj kaj de sezona variado ebligas beligi ĉion ekstere sur tiuj ĉi speciale kreitaj mondoj.

La Edentiaj altebenaĵoj estas grandiozaj fizikaj pejzaĝoj, kaj ilia beleco estas plialtigita de la senfina abundego de vivo, kiu abundas tra ilia tuta longo kaj larĝo. Krom kelkaj sufiĉe izolitaj strukturoj tiuj ĉi altebenaĵoj prezentas neniun manfaritan konstruon de kreitaĵoj. Materiaj kaj morontiaj ornamaĵoj estas limigitaj al la loĝataj areoj. La malaltaĵoj estas la lokoj de specialaj loĝejoj, kaj estas bele plibeligitaj per kaj biologia kaj morontia arto.

Situante sur la kulmino de la sepa altebenaĵa montaro estas la resurektaj haloj de Edentio, kie vekiĝas la suprenirantaj mortemuloj de la duaranga modifita ordo de supreniro. Tiuj ĉi ĉambregoj de kreitaĵaj rekuniĝo estas sub la superrigardo de la Melkicedekoj. La unua el la ricevaj sferoj de Edentio (kiel la planedo Melkicedeko proksime de Salvingtono) ankaŭ havas specialajn resurektajn halojn, en kiuj la mortemuloj de la modifitaj ordoj de supreniro estas rekunigitaj.

La Melkicedekoj ankaŭ konservas du specialajn kolegiojn sur Edentio. Unu, la kriza lernejo, estas dediĉita al la studado de problemoj kaŭzita de la Satania ribelo. La alia, la disdonaca lernejo, estas dediĉita al la majstrado de la novaj problemoj rezultantaj de la fakto, ke Mikaelo faris sian finan disdonacon sur unu el la mondoj de Norlatiadeko. Tiu ĉi lasta kolegio estis establita antaŭ preskaŭ kvardek mil jaroj, tuj post la anonco de Mikaelo, ke Urantio estis selektita kiel la mondo de lia fina disdonaco.

La vitromaro, la riceva areo de Edentio, estas proksima al la administra centro, kaj estas ĉirkaŭita de la sideja amfiteatro. Ĉirkaŭ tiu ĉi areo estas la registaraj centroj por la sepdek sekcioj de konstelaciaj aferoj. Unu duono de Edentio estas dividita en sepdek triangulajn sekciojn, kies limoj konverĝas al la sidejaj konstruaĵoj de iliaj respektivaj sektoroj. La restaĵo de tiu ĉi sfero estas unu vasta natura parko, la ĝardenoj de Dio.

Dum viaj periodaj vizitoj al Edentio, kvankam la tuta planedo estas malfermita al via inspektado, la plej granda parto de via tempo estos pasigita en tiu administra triangulo, kies nombro korespondas al tiu de via tiama loĝa mondo. Vi estos ĉiam bonvena kiel observanto en la leĝdonaj asembleoj.

La morontia areo asignita al suprenirantaj mortemuloj loĝantaj sur Edentio situas en la meza zono de la tridek-kvina triangulo apud la sidejo de la finatingintoj, situanta en la tridek-sesa triangulo. La ĝenerala sidejo de la univitatioj okupas enorman areon en la meza regiono de la tridek-kvara triangulo tuj apud la loĝan rezervejon de la morontiaj civitanoj. Laŭ tiuj ĉi aranĝoj oni povas vidi, ke provizoj estas faritaj por gastigi almenaŭ sepdek ĉefajn sekciojn de ĉiela vivo, kaj ankaŭ ke ĉiu el tiuj ĉi sepdek triangulaj areoj estas korelativa kun unu el la sepdek ĉefaj sferoj de morontia trejnado.

La Edentia vitromaro estas unu enorma cirkla kristalo kies cirkonferenco estas ĉirkaŭ cent sesdek kilometroj kaj kies profundo ĉirkaŭ kvindek kilometroj. Tiu ĉi grandioza kristalo servas kiel la riceva tereno por ĉiuj transportaj serafoj kaj aliaj estaĵoj alvenantaj el punktoj ekster la sfero; tia vitromaro multe faciligas la surmondiĝon de transportaj serafoj.

Kristala kampo je tiu ĉi ordo troviĝas sur preskaŭ ĉiuj arkitekturaj mondoj; kaj ĝi servas multajn celojn krom sia dekoracia valuro, uzata por portreti superuniversan reflektecon al kunvenantaj grupoj, kaj kiel faktoro en la tekniko de energia transformado por modifi la fluojn de spaco kaj por adapti aliajn enirantajn fluojn de fizika energio.

2. La konstelacia registaro

La konstelacioj estas la aŭtonomaj unuoj de loka universo, ĉiu konstelacio administrata laŭ siaj propraj leĝaj promulgoj. Kiam la kortumoj de Nebadono kunsidas por juĝi la universajn aferojn, ĉiuj internaj aferoj estas juĝitaj laŭ la leĝoj regantaj en la koncernata konstelacio. Tiuj ĉi juĝaj dekretoj de Salvingtono, kune kun la leĝaj promulgoj de la konstelacioj, estas plenumitaj de la administrantoj de la lokaj sistemoj.

La konstelacioj tiel funkcias kiel leĝdonaj aŭ leĝfaraj unuoj, dum la lokaj sistemoj servas kiel ekzekutivaj aŭ plenumantaj unuoj. La Salvingtona registaro estas la plejsupera juĝa kaj kunordig aŭtoritato.

Dum la plejsupera juĝa funkcio apartenas al la centra administracio de loka universo, estas du filiaj sed ĉefaj tribunaloj ĉe la sidejo de ĉiu konstelacio, la Melkicedeka konsilio kaj la kortumo de la Plejaltulo.

Ĉiuj juĝaj problemoj estas unue reviziitaj de la konsilio de la Melkicedekoj. Dek du el tiu ĉi ordo, kiuj akiris iun necesan sperton sur la evoluaj planedoj kaj sur la sistemaj ĉefmondoj, estas permesitaj ekzameni pruvojn, resumi pledojn kaj formuli provizorajn verdiktojn, kiuj estas transmetitaj al la tribunalo de la Plejaltulo, la reganta konstelacia Patro. La mortemula sekcio de tiu ĉi lasta tribunalo konsistas el sep juĝistoj, ĉiuj estantaj suprenirantaj mortemuloj. Ju pli vi supreniras en la universo, des pli vi estas certa esti juĝita de tiuj de via propra speco.

La konstelacia leĝdona korpo estas dividita en tri grupojn. La leĝdona programo de konstelacio originas en la malalta domo de suprenirantoj, grupo prezidata de finatinginto kaj konsistanta el mil reprezentaj mortemuloj. Ĉiu sistemo nomumas dek membrojn por kunsidi en tiu ĉi interkonsiliĝa asembleo. Sur Edentio tiu ĉi korpo ankoraŭ ne estas plene rekrutita nuntempe.

La meza chambro de leĝdonantoj konsistas el la serafaj multegoj kaj iliaj asociitoj, aliaj infanoj de la Patrino-Spirito de la loka universo. Tiu ĉi grupo nombras cent membrojn, kaj estas nomumitaj de la superrigardantaj personecoj, kiuj prezidas la diversajn agadojn de tiaj estaĵoj funkciantaj ene de la konstelacio.

La konsila aŭ plej supera korpo de konstelaciaj leĝdonantoj konsistas el la domo de pajroj — la domo de la diaj Filoj. Tiu ĉi korpo estas elektita de la Plejaltaj Patroj, kaj nombras dek membrojn. Nur Filoj kun speciala sperto povas servi en tiu ĉi supera ĉambro. Tio ĉi estas la grupo trovanta faktojn kaj ŝparanta tempon, kiu tre efike servas ambaŭ malsuperajn sekciojn de la leĝdona asembleo.

La kombinita konsilio da leĝdonantoj konsistas el tri membroj el ĉiu el tiuj ĉi apartaj branĉoj de la konstelacia interkonsiliĝa asembleo, kaj estas prezidata de la reganta malpli sperta Plejaltulo. Tiu ĉi grupo sankcias la finan formon de ĉiuj dekretoj, kaj rajtigas ilian promulgon per la dissendantoj. La aprobo de tiu ĉi plejsupera komisio igas la leĝdonajn tekstojn en leĝo de la regno; iliaj decidoj estas finaj. La leĝaj promulgoj de Edentio konsistigas la fundamentan leĝon de tuta Norlatiadeko.

3. La Plejaltuloj de Norlatiadeko

La regantoj de la konstelacioj apartenas al la Vorondadeka ordo de fileco de la loka universo. Kiam komisiitaj por aktiva devo en la universo kiel konstelaciaj regantoj aŭ alie tiuj ĉi Filoj estas konataj kiel la Plejaltuloj, ĉar ili enkorpigas la plej altan administran saĝecon, akompananta de la plej sagaca kaj inteligenta lojaleco, el ĉiuj ordoj de la Filoj de Dio de la loka universo. Ilia persona integreco kaj ilia grupa lojaleco neniam estis pridubitaj; neniu manko de lojaleco de la Vorondadekaj Filoj okazis en Nebadono.

Almenaŭ tri Vorondadekoj Filoj estas komisiitaj de Gabrielo kiel Plejaltuloj de ĉiu Nebadona konstelacio. La prezidanta membro de tiu ĉi triopo estas konata kiel la Konstelacia Patro kaj liaj du asoccitoj kiel la pli sperta Plejaltulo kaj la malpli sperta Plejaltulo. Konstelacia Patro regas dum dek mil normaj jaroj (ĉirkaŭ 50 000 Urantiaj jaroj), servinte kiel malpli sperta asociito kaj kiel pli sperta asociito dum egalaj periodoj.

La psalmisto sciis, ke Edentio estis regata de tri Konstelaciaj Patroj, kaj poste parolis pri ilia loĝejo plurale: “Estas rivero, kies riveretoj ĝojiĝos la urbon de Dio, la plej sanktan lokon de la tabernakloj de la Plejaltuloj”.

Tra la epokoj estis granda konfuzo sur Urantio koncerne la diversajn universajn regantojn. Multaj pli postaj instruistoj konfuzis siajn svagajn kaj nedifinitajn tribajn diaĵojn kun la Plejaltaj Patroj. Ankoraŭ pli poste la Hebreoj kunfandis ĉiujn ĉi ĉielajn regantojn en kunmetita Diaĵo. Iu instruisto komprenis, ke la Plejaltuloj ne estis la Plejsuperaj Regantoj, ĉar li diris: “Kiu loĝas en la sekreta loko de la Plejaltulo, tiu restos en la ombro de la Ĉiopovulo”. En la Urantiaj registroj estas foje tre malfacile scii precize, pri kio referencas la esprimo “Plejaltulo”. Sed Danielo plene komprenis tiujn ĉi temojn. Li diris: “La Plejaltulo regas en la regno de homoj, kaj donas ĝin, al kiu ajn li volas”.

La Konstelaciaj Patroj malmulte okupiĝas pri la individuoj de loĝata planedo, sed ili estas proksime asociita kun tiuj leĝdonaj kaj leĝfaraj funkcioj de la konstelacioj, kiuj tiel multe koncernas ĉiun mortemulan rason kaj nacian grupon de la loĝataj mondoj.

Kvankam la konstelacia reĝimo staras inter vi kaj la universa administracio, kiel individuoj vi devus ordinare esti malmulte koncernataj de la konstelacia registaro. Via granda intereso normale estus centrita ĉe la loka sistemo, Satanio; sed portempe Urantio estas proksime rilata al la konstelaciaj regantoj pro iuj sistemaj kaj planedaj kondiĉoj kaŭzitaj de la Lucifera ribelo.

La Edentiaj Plejaltuloj kaptis iujn fazojn de planeda aŭtoritato sur la ribelaj mondoj dum la Lucifera secesio. Ili daŭrigis uzi tiun ĉi povon, kaj la Plejaĝuloj de Tagoj delonge konfirmis tiun ĉi kapablon regi tiujn ĉi kapricajn mondojn. Ili sendube daŭrigos uzi tiun ĉi jurisdikcion, kiel longe Lucifero vivos. Multo de tiu ĉi aŭtoritato, en lojala sistemo, kutime apartenus al la Sistema Suvereno.

Sed estas ankoraŭ alia maniero, per kiu Urantio fariĝis speciale rilata al la Plejaltuloj. Kiam Mikaelo, la Kreinto-Filo, plenumis sian finan disdonacan mision, ĉar la sekvanto de Lucifero ne havis plenan aŭtoritaton en la loka sistemo, ĉiuj Urantiaj aferoj koncernantaj la Mikaelan disdonacon estis tuj superrigarditaj de la Plejaltuloj de Norlatiadeko.

4. Monto Asembleo — La Fideluloj de Tagoj

La plej sankta monto de asembleo estas la loĝejo de la Fidelulo de Tagoj, la reprezentanto de la Paradiza Trinitato funkcianta sur Edentio.

Tiu ĉi Fidelulo de Tagoj estas Trinitata Filo de Paradizo, kaj ĉeestas sur Edentio kiel persona reprezentanto de Emanuelo de la kreado de la ĉefmondo. Ĉiam la Fidelulo de Tagoj staras dekstre de la Konstelaciaj Patroj por konsili ilin, sed neniam proponas konsilon, krom se ĝi estas petita. La altaj Filoj de Paradizo neniam partoprenas en la kondukado de la aferoj de loka universo, krom pro la peto de la agantaj regantoj de tiaj kampoj. Sed ĉio, kio estas Unuiĝulo de Tagoj por Kreinto-Filo, Fidelulo de Tagoj estas por la Plejaltuloj de konstelacio.

La loĝejo de la Edentia Fidelulo de Tagoj estas la konstelacia centro de la Paradiza sistemo de eksteruniversaj komunikado kaj informado. Tiuj ĉi Trinitataj Filoj, kun iliaj personaroj de Havonaj kaj Paradizaj personecoj, lige kun la superrigardanta Unuiĝulo de Tagoj, estas en rekta kaj konstanta komunikado kun sia ordo tra ĉiuj universoj, eĉ ĝis Havono kaj Paradizo.

La plej sankta monto estas delikate bela kaj mirinde aranĝita, sed la efektiva loĝejo de la Paradiza Filo estas modesta kompare kun la centra loĝejo de la Plejaltuloj kaj la ĉirkaŭantaj sepdek strukturoj inkluzivantaj la loĝan unuon de la Vorondadekaj Filoj. Tiuj ĉi instalaĵoj estas ekskluzive loĝaj; ili estas tute apartaj de la ampleksaj administraj sidejaj konstruaĵoj, en kiu la aferoj de la konstelacio estas traktataj.

La loĝejo de la Fidelulo de Tagoj sur Edentio situas norde de tiuj ĉi loĝejoj de la Plejaltuloj, kaj estas konata kiel la “monto de Paradiza asembleo”. Sur tiu ĉi konsekrita altebenaĵo la suprenirantaj mortemuloj periode kunvenas por aŭskulti tiun ĉi Filon de Paradizo rakonti la longan kaj interesan vojaĝon de progresantaj mortemuloj tra la miliardo da perfektaj mondoj de Havono kaj la nepriskribeblaj delicoj de Paradizo. Kaj estas dum tiuj ĉi specialaj kunvenoj sur Monto Asembleo, ke la morontiaj mortemuloj pli plene konatiĝas kun la diversaj grupoj de personecoj originantaj de la centra universo.

La perfida Lucifero, iama suvereno de Satanio, anoncante siajn pretendojn al pliigita jurisdikcio, serĉis delokigi ĉiujn superajn ordojn de fileco en la registara plano de la loka universo. Li havis tian intencon en sia koro dirante: “Mi altigos mian tronon super la Filoj de Dio; mi sidos sur la monto de asembleo norde; mi estos kiel la Plejaltulo”.

La cent Sistemaj Suverenoj periode venas al la Edentiaj konklavoj interkonsiliĝante pri la bonstato de la konstelacio. Post la Satania ribelo la arkiribeluloj de Jerusemo kutimis veni al tiuj ĉi konsilioj de Edentio, same kiel ili faris en antaŭaj okazoj. Kaj neniu rimedo estis trovita por ĉesigi tiun ĉi arogantan impertinentaĵo, ĝis la disdonaco de Mikaelo sur Urantio kaj lia posta preno sur sin de senlima suvereneco tra la tuta Nebadono. Neniam de tiu tago tiuj ĉi instigantoj de peko estis permesitaj sidi sur la Edentiaj konsilioj de la lojalaj Sistemaj Suverenoj.

Ke la instruistoj de pasintaj tempoj konis tiujn aferojn, estas montrita per la registro: “Kaj estas tago, kiam la Filoj de Dio venis por prezenti sin antaŭ la Plejaltuloj, kaj Satano ankaŭ venis, kaj prezentis sin inter ili”. Kaj tio ĉi estas la deklaro de fakto sendepende de la rilato, en kiu ĝi troviĝas.

De la triumfo de Kristo la tuta Norlatiadeko estas purigata de peko kaj ribeluloj. Iam antaŭ la morto de Mikaelo en la karno la falinta asociito de Lucifero, Satano, serĉis ĉeesti tian Edentian konklavon, sed la solidiĝo de sentoj kontraŭ la arkiribeluloj atingis la punkton, kiam la pordoj de simpatio estis tiel praktike universale fermitaj, ke neniu stabila kampo estis trovita por la Sataniaj kontraŭuloj. Kiam ekzistas neniu malfermita pordo por ricevi la malbonon, ekzistas neniu oportunon por persistigi la pekon. La pordoj de la koroj de la tuta Edentia fermiĝis antaŭ Satano; li estis unuanime malakceptita de la kunvenantaj Sistemaj Suverenoj, kaj tio estis en tiu ĉi momento, ke la Filo de Homo “vidis Satanon fali kiel fulmo de la ĉielo”.

De la Lucifera ribelo nova strukturo estis konstruita apud la loĝejo de la Fidelulo de Tagoj. Tiu ĉi portempa konstruaĵo estas la sidejo de la Plejalta ligo, kiu funkcias en proksima kontakto kun la Paradiza Filo kiel konsultisto al la konstelacia registaro pri ĉiuj temoj koncernantaj la politikon kaj la konduton de la ordo de Tagoj kontraŭ peko kaj ribelo.

5. La Edentiaj patroj depost la Lucifera ribelo

La rotacio de la Plejaltuloj sur Edentio estis suspendita dum la Lucifera ribelo. Ni nun havas la samajn regantojn, kiuj deĵoris tiam. Ni konkludas, ke neniu ŝanĝo de tiuj ĉi regantoj okazos, ĝis Lucifero kaj liaj asociitoj fine estos forigitaj.

La nuna registaro de la konstelacio tamen estis plivastigita por inkluzivi dek du Filoj de la Vorondadeka ordo. Tiuj ĉi dek du estas:

1. La Konstelacia Patro. La nuna Plejaltulo, reganto de Norlatiadeko, havas la numeron 617 318 de la Vorondadeka serio de Nebadono. Li servis en multaj konstelacioj tra nia loka universo antaŭ ol preni siajn Edentiajn respondecojn.

2. La malpli sperta Plejalta asociito.

3. La pli sperta Plejalta asociito.

4. La Plejalta konsilisto, persona reprezentanto de Mikaelo de lia atingo al la statuso de Majstro-Filo.

5. La Plejalta plenumanto, la persona reprezentanto de Gabriel postenanta sur Edentio depost la ribelo de Lucifer.

6. La Plejalta ĉefo de planedaj observantoj, la direktoro de la Vorondadekaj observantoj postenantaj sur la izolitaj mondoj de Satanio.

7. La Plejalta arbitracianto, la Vorondadeka Filo al kiu estis konfidita alĝustigi ĉiujn malfacilaĵojn konsekvence de la ribelo ene de la konstelacio.

8. La Plejalta administranto de krizo, la Vorondadeka Filo komisiita kun la tasko adapti la krizajn promulgojn de la Norlatiadeka leĝdonantaro al la mondoj de satania izolitaj pro la ribelo.

9. La Plejalta mediacianto, la Vorondadeka Filo asignita por harmoniigi la specialajn disdonacajn alĝustigojn sur Urantio kun la rutina administrado de la konstelacio. La ĉeesto de iuj arkianĝelaj agadoj kaj aliaj multaj neregulaj ministradoj sur Urantio, kune kun la specialaj agadoj de la Brilaj Vesperaj Steloj sur Jerusemo, necesigas la funkciadon de tiu ĉi Filo.

10. La Plejalta juĝisto-advokato, la ĉefo de la kriza tribunalo dediĉita al la alĝustigo de la specialaj problemoj de Norlatiadeko kaŭzitaj de la konfuzo post la Satania ribelo.

11. La Plejalta ligo, la Vorondadeka Filo alligita al la Edentiaj regantoj sed komisiita kiel speciala konsilanto de la Fidelulo de Tagoj koncerne la plej bonan manieron administri la problemojn rilatajn al ribelo kaj kreitaĵa mallojaleco.

12. La Plejalta direktoro, la prezidanto de la kriza konsilio de Edentio. Ĉiuj personecoj asignitaj al Norlatiadeko pro la Satania malordo konsistigas la krizan konsilion, kaj ilia prezidanta funkciulo estas Vorondadeka Filo kun eksterordinara sperto.

Kaj tio ĉi ne kalkulas la multnombrajn Vorondadekojn, senditoj de Nebadonaj konstelacioj, kaj aliaj kiuj ankaŭ loĝas sur Edentio.

Depost la ribelo de Lucifero la Edentiaj Patroj speciale zorgis pri Urantio kaj la aliaj izolitaj mondoj de Satanio. Antaŭ longe la profeto agnoskis la regantan manon de la Konstelaciaj Patroj en la aferoj de nacioj. “Kiam la Plejaltulo kundividis al la nacioj ilian heredaĵon, kiam li apartigis la filojn de Adamo, li starigis la limojn de la popoloj.”

Ĉiu kvarantenigita aŭ izolita mondo havas Vorondadekan Filon agantan kiel observanto. Li ne partoprenas en la planeda administrado, krom kiam la Konstelacia patro ordonas al li interveni en la aferoj de la nacioj. Fakte estas tiu Plejalta observanto, kiu “regas en la regnoj de homoj”. Urantio estas unu el la izolitaj mondoj de Norlatiadeko, kaj Vorondadeka observanto estis postenigita sur la planedo depost la Kaligastia perfido. Kiam Makivento Melkicedeko ministris en duonmateria formo sur Urantio, li faris respektan omaĝon al la Plejalta observanto tiam deĵoranta, kiel estas skribite: “Kaj Melkizedeko, reĝo de Salem, estis la pastro de la Plejaltulo”. Melkicedeko rivelis la rilatojn de tiu ĉi Plejalta observanto al Abrahamo, kiam li diris: “Kaj benata estu la Plejaltulo, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn”.

6. La ĝardenoj de Dio

La sistemaj ĉefmondoj estas precipe plibeligitaj per materiaj kaj mineralaj konstruaĵoj, dum la universa sidejo pli reflektas spiritan gloron, sed la ĉefmondoj de la konstelacioj estas la kulmino de morontiaj agadoj kaj vivantaj ornamaĵoj. Sur la konstelaciaj ĉefmondoj vivantaj ornamaĵoj estas pli ĝenerale uzataj, kaj tio estas kaŭze de tiu ĉi superrego de vivo — botanika arto — ke tiuj ĉi mondoj estas nomataj “la ĝardenoj de Dio”.

Ĉirkaŭ duono de Edentio estas dediĉita al la delikataj ĝardenoj de la Plejaltuloj, kaj tiuj ĉi ĝardenoj estas inter la plej ravaj morontiaj kreaĵoj de la loka universo. Tio ĉi klarigas, kial la eksterordinare belaj lokoj sur la loĝataj mondoj de Norlatiadeko estas tiel ofte nomataj “la ĝardeno de Edeno”.

Centre situanta en tiu ĉi grandioza ĝardeno estas la adora sanktejo de la Plejaltuloj. La Psalmisto devis scii ion pri tiuj ĉi aferoj, ĉar li skribis: “Kiu supreniros la monteton de la Plejaltuloj? Kiu staros en tiu ĉi sankta loko? Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, kiu ne fordonis sian animon al vantemo nek trompe ĵuris”. En tiu ĉi sanktejo la Plejaltuloj, en ĉiu deka tago de malstreĉiĝo, gvidas la tutan Edention en la adorplena kontemplado de Dio la Plejsuperulo.

La arkitekturaj mondoj ĝuas dek formojn de vivo de la materia ordo. Sur Urantio estas planta kaj besta vivo, sed sur tia mondo kiel Edentio estas dek sekcioj de la materiaj ordoj de vivo. Se vi vidus tiujn ĉi dek sekciojn de Edentia vivo, vi rapide klasifikus la tri unuajn kiel vegetajn kaj la tri lastajn kiel bestajn, sed vi estus tute nekapablaj kompreni la naturon de la mezaj kvar grupoj de fekundaj kaj fascinaj formoj de vivo.

Eĉ la nete besta vivo estas tre malsama ol tiu de la evoluaj mondoj, tiel malsama ke estas tute neeble portreti al la mortemulaj mensoj la unikan karakteron kaj korinklinan naturon de tiuj ĉi neparolantaj kreitaĵoj. Estas miloj kaj miloj da vivantaj kreitaĵoj, kiujn via imago estus nekapablaj bildigi. La tuta besta kreitaĵaro estas de tute malsama ordo ol la krudaj bestaj specoj de la evoluaj planedoj. Sed tiu ĉi tuta besta vivo estas tre inteligenta kaj delikate servemaj, kaj ĉiuj diversaj specoj estas surprize mildaj kaj kortuŝe amikiĝemaj. Estas neniuj karnovoraj kreitaĵoj sur tiaj arkitekturaj mondoj; estas nenio en Edentio, kiu povas timigi iun ajn vivantan estaĵon.

La vegeta vivo estas ankaŭ tre malsama ol tiu de Urantio, konsistante el kaj materia kaj morontia variaĵoj. La materiaj kreskaĵoj havas karakterizan verdan kolorecon, sed la morontiaj ekvivalentoj de vegeta vivo havas violkoloran aŭ orkidan koloron de variaj nuancoj kaj reflektoj. Tia morontia vegetaro pure estas energia kreskado; kiam manĝita estas neniu restanta porcio.

Dotitaj de dek sekcioj de fizika vivo, sen mencii la morontiajn variaĵojn, tiuj ĉi arkitekturaj mondoj provizas grandegajn eblojn de biologia plibeligo de la pejzaĝo kaj de la materiaj kaj la morontiaj strukturoj. La ĉielaj artistoj direktas la spornagiojn pri tiu ĉi vasta tasko de botanika dekoracio kaj biologia plibeligo. Konsidere ke viaj artistoj devas turni sin al inerta farbo kaj senviva marmoro por portreti siajn konceptojn, la ĉielaj artistoj kaj la univitatioj pli ofte uzas vivantajn materialojn por reprezenti siajn ideojn kaj fiksi siajn idealojn.

Se vi ĝuas la florojn, arbustojn kaj arbojn de Urantio, tiam viaj okuloj festenos pri la botanika beleco kaj la flora grandiozeco de la superaj ĝardenoj de Edentio. Sed estas ekster miaj priskribaj povoj la entrepreno transdoni al la mortemula menso adekvatan koncepton pri tiuj ĉi belaĵoj de la ĉielaj mondoj. Vere, la okulo ne vidis tiajn glorojn kiel tiuj, kiuj atendas vian alvenon sur tiuj ĉi mondoj de aventuro de la mortemula supreniro.

La univitatioj

La univitatioj estas la permanentaj civitanoj de Edentio kaj ĝiaj asociitaj mondoj, ĉiuj sepcent sepdek mondoj ĉirkaŭantaj la konstelacian sidejon estante sub ilia superrigardo. Tiuj ĉi infanoj de la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito estas projektitaj sur ebeno de ekzisto inter materieco kaj spiriteco, sed ili ne estas morontiaj kreitaĵoj. La indiĝenoj de ĉiu el la sepdek ĉefaj sferoj de Edentio posedas malsamajn videblajn formojn, kaj la morontiaj mortemuloj havas siajn formojn agorditaj por korespondi kun la suprenira skalo de la univitatioj, ĉiufoje kiam ili ŝanĝas loĝejon de unu sfero de Edentio al alia, kiam ili sinsekve pasas de mondo numero unu ĝis mondo numero sepdek.

Spirite la univitatioj estas similaj; intelekte ili varias same kiel mortemuloj; laŭ formo ili multe similas al la morontia stato de ekzisto, kaj ili estas kreitaj por funkcii en sepdek diversaj ordoj de personeco. Ĉiu el tiuj ĉi ordoj de univitatioj montras dek ĉefajn variecojn de intelekta agado, kaj ĉiu el tiuj ĉi diversaj intelektaj specoj prezidas la specialajn trejnajn kaj kulturajn lernejojn de progresanta profesia aŭ praktika socialigo sur unu el la dek satelitoj, kiuj svingiĝas ĉirkaŭ ĉiu el la ĉefaj mondoj de Edentio.

Tiuj ĉi sepcent malĉefaj mondoj estas teknikaj sferoj de praktika edukado en la funkciado de la tuta loka universo, kaj estas malfermitaj al ĉiuj klasoj de inteligentaj estaĵoj. Tiuj ĉi trejnaj lernejoj de speciala lerto kaj teknika scio ne estas ekskluzive organizitaj por la suprenirantaj mortemulojn, kvankam la morontiaj studentoj konsistigas senkompare la plej grandan grupon de ĉiuj, kiuj partoprenas en tiuj ĉi kursoj de trejnado. Kiam vi estas akceptita sur iu ajn el la sepdek ĉefaj mondoj de socia kulturo, vi tuj ricevas permeson por ĉiu el la dek ĉirkaŭantaj satelitoj.

En la diversaj ĝentilecaj kolonio la suprenirantaj morontiaj mortemuloj dominas inter la retrovidaj direktoroj, sed la univitatioj reprezentas la plej grandan grupon asociitan kun la Nebadona korpuso de ĉielaj artistoj. En tuta Orvontono neniu ekster-Havona estaĵo, krom la Uversaj abandontuloj, povas egali la univitatiojn laŭ artista lerteco, socia adaptebleco kaj kunordiga inteligenteco.

Tiuj ĉi civitanoj de la konstelacio ne estas efektive membroj de la artista korpuso, sed ili libere laboras kun ĉiuj grupoj, kaj multe kontribuas por igi la konstelaciajn mondojn la ĉefaj sferoj por realigi la grandiozajn artajn eblojn de transira kulturo. Ili ne funkcias ekster la limoj de la konstelaciaj ĉefmondoj.

8. La Edentiaj trejnaj mondoj

La fizika doto de Edentio kaj ĝiaj ĉirkaŭantaj sferoj estas preskaŭ perfekta; ili apenaŭ povus egali la spiritan grandiozecon de la sferoj de Salvingtono, sed ili multe superas la glorojn de la trejnaj mondoj de Jerusemo. Ĉiuj ĉi Edentiaj sferoj estas rekte energiigitaj de la universalaj spacaj fluoj, kaj ilia enormaj povo-sistemoj, kaj materia kaj morontia, estas sperte superrigarditaj kaj distribuitaj de la konstelaciaj centroj, asistitaj de kompetenta korpuso de Majstraj Fizikaj Regantoj kaj Morontiaj Povo-Superrigardantoj.

La tempo pasigita sur la sepdek trejnaj mondoj de transira morontia kulturo asociita kun la Edentia epoko de mortemula supreniro, estas la plej stabila periodo en la suprenira kariero de supreniranto ĝis la statuso de finatinginto; tio ĉi estas vere la tipa morontia vivo. Dum vi estas reagordita ĉiufoje, kiam vi pasas de unu ĉefa kultura mondo al alia, vi gardas la saman morontian korpon, kaj estas neniu periodo de personeca senkonscio.

Via restado sur Edentio kaj ĝiaj asociitaj sferoj ĉefe pasos por majstri la grupan etikon, la sekreton pri agrabla kaj profitodona interrilato inter la diversaj universa kaj superuniversaj ordoj de inteligentaj personecoj.

Sur la domego-mondoj vi kompletigis la unuiĝon de la personeco de evoluanta mortemulo; sur la sistema ĉefmondo vi atingis Jeruseman civitanecon, kaj kompletigis la volon submeti la memon al la disciplinoj de grupaj agadoj kaj kunordigitaj entreprenoj; sed nun sur la konstelaciaj trejnaj mondoj vi devas plenumi la realan socialigon de via evoluanta morontia personeco. Tiu ĉi supera kultura akiro konsistas en lerni kiel:

1. Feliĉe vivi kaj efike labori kun dek diversaj kunaj morontianoj, dum dek tiaj grupoj estas asociitaj en kompanioj de cent kaj poste federaciitaj en korpusoj de mil.

2. Ĝoje kunvivi kaj kore kunlabori kun dek univitatioj kiuj, kvankam intelekte similaj al morontiaj estaĵoj, estas tre malsamaj laŭ ĉiu alia maniero. Kaj tiam vi devas funkcii kun tiu ĉi grupo de dek, dum ĝi estas kunordigita kun dek aliaj familioj, kiuj siavice estas konfederaciitaj en korpuso de mil univitatioj.

3. Atingi samtempan adaptiĝon kun kaj kunaj morontianoj kaj tiuj ĉi univitatiaj multegoj. Akiri la kapablon memvole kaj efike kunlabori kun estaĵoj de via propra ordo en proksima labora asocio kun iom malsimila grupo de inteligentaj kreitaĵoj.

4. Dum tiel socie funkciante kun estaĵoj similaj kaj malsimilaj al vi, atingi intelektan harmonion kun, kaj karieran alĝustigon kun ambaŭ grupoj de asociitoj.

5. Dum atingante kontentigan socialigon de la personeco sur la intelekta kaj kariera niveloj, plue perfektigi la kapablon vivi en intima kontakto kun similaj kaj iom malsimilaj estaĵoj kun ĉiam malpliiĝanta koleremo kaj ĉiam malpliiganta rankoro. La retrovidaj direktoroj kontribuas multe al tiu ĉi lasta atingo per siaj agadoj de grupludaj agadoj.

6. Alĝustigi ĉiujn ĉi diversajn teknikojn de socialigo por antaŭenigi la progresantan kunordigon de la kariero de Paradiza supreniro; pliigi universan klarvidon plifortigante la kapablon kompreni la eternajn signifojn de celo kaŝitajn ene de tiuj ĉi ŝajne sensignifaj spactempaj agadoj.

7. Kaj fine, trafi apogeon de ĉiuj ĉi proceduroj de plursocialigo kun la samtempa plifortigo de la spirita klarvido, kiel ĝi rilatas al la pliigo de ĉiuj fazoj de persona doto per grupa spirita asocio kaj morontia kunordigo. Intelekte, socie kaj spirite du moralaj kreitaĵoj ne simple duobligas siajn personajn potencialojn de universa atingo per partnera tekniko; ili pli ĝuste kvaroblas siajn atingajn kaj realigajn eblojn.

Ni portretis la Edentian socialigon kiel asocion de morontia mortemulo kun univitatia familia grupo, konsistanta el dek intelekte malsimilaj individuoj, samtempe kun simila asocio kun dek kunaj morontianoj. Sed sur la unuaj sep ĉefaj mondoj nur unu supreniranta mortemulo vivas kun dek univitatioj. Sur la dua grupo de sep ĉefaj mondoj du mortemuloj restadas kun ĉiu indiĝena grupo de dek, kaj tiel plu ĝis la lasta grupo de sep ĉefaj sferoj, dek morontiaj estaĵoj loĝantaj kun dek univitatioj. Ju pli vi lernos kiel pli bone socie vivi kun la univitatioj, vi praktikos des plibonigitan etikon en viaj rilatoj kun viaj kunaj morontiaj progresantoj.

Kiel suprenirantaj mortemuloj vi ĝuos vian restadon sur la progresaj mondoj de Edentio, sed vi ne spertos tiun personan eksciton de kontentigo, kiu karakterizas vian komencan kontakton kun universaj aferoj sur la sistema sidejo aŭ vian adiaŭan kontakton kun tiuj ĉi realaĵoj sur la finaj mondoj de la universa ĉefmondo.

9. Civitaneco sur Edentio

Post diplomiĝo el la mondo numero sepdek la suprenirantaj mortemuloj ekloĝas sur Edentio. La suprenirantoj tiam por la unua fojo ĉeestas la “asembleojn de Paradizo”, kaj aŭdas la rakonton de sia vasta kariero, kiel ĝi estas priskribita de la Fideluloj de Tagoj, la unua el la Plejsuperaj personecoj de Trinitata origino, kiun ili renkontis.

Tiu ĉi tuta restado sur la konstelaciaj trejnaj mondoj, kulminanta per la civitaneco de Edentio, estas periodo de vera kaj ĉiela feliĉego por la morontiaj progresantoj. Tra via tuta restado sur la sistemaj mondoj vi evoluis de preskaŭ besta ĝis morontia kreitaĵo; vi estis pli materia ol spirita. Sur la Salvingtonaj sferoj vi evoluos de morontia estaĵo ĝis la statuso de vera spirito; vi estos pli spirita ol materia. Sed sur Edentio la suprenirantoj estas mezvoje inter siaj pasintaj kaj venontaj statoj, mezvoje dum sia trairo de evolua besto ĝis supreniranta spirito. Dum via tuta restado sur Edentio kaj ĝiaj mondoj vi estas “kiel la anĝeloj”; vi konstante progresas, sed samtempe konservante ĝeneralan kaj tipan morontian statuson.

Tiu ĉi konstelacia restado de supreniranta mortemulo estas la plej unuforma kaj stabiligita epoko en la tuta kariero de morontia progresado. Tiu ĉi sperto konsistigas la antaŭspiritan trejnadon de sociigo de la suprenirantoj. Ĝi estas analoga al la antaŭfinatinginta spirita sperto de Havono kaj al la antaŭabsonida trejnado sur Paradizo.

La suprenirantaj mortemuloj sur Edentio estas ĉefe okupitaj kun la taskoj sur la sepdek progresantaj univitatiaj mondoj. Ili ankaŭ servas laŭ variaj kapabloj sur Edentio mem, ĉefe lige kun la konstelacia programo koncernanta la grupan, rasan, nacian kaj planedan bonstaton. La Plejaltuloj ne tiom okupiĝas pri la kreskigo de la individua progresado sur la loĝataj mondoj; ili regas en la regnoj de homoj pli ĝuste ol en la koroj de individuoj.

Kaj la tagon kiam vi estos preta forlasi Edentio por la kariero al Salvingtono, vi paŭzos kaj retrorigardos unu el la plej belaj kaj plej refreŝigaj el ĉiuj viaj epokoj de trejnado ĉi-flanke de Paradizo. Sed la gloro de ĉio ĉi des pli grandiĝas, ju pli vi supreniras internen, kaj atingas pliigitan kapablon pli amplekse aprezi diajn signifojn kaj spiritajn valorojn.

[Patronita de Malavatio Melkicedeko.]