Kajero 42
La fundamento de la universo estas materia en la senco, ke la energio estas la bazo de la tuta ekzisto, kaj pura energio estas regata de la Universala Patro. La forto, la energio, estas la sola afero, kiu stariĝas kiel ĉiama monumento demonstranta kaj pruvanta la ekziston kaj ĉeeston de la Universala Absoluto. Tiu ĉi vasta fluo de energio venanta el la Paradizaj Ĉeestoj neniam forpasis, neniam malsukcesis; neniam okazis interrompo en la infinita subteno.
La manipulado de universa energio estas ĉiam konforma kun la persona volo kaj la tute saĝaj ordonoj de la Universala Patro. Tiu ĉi persona regado de manifestita povo kaj cirkulanta energio estas modifita per la kunordigitaj agoj kaj decidoj de la Eterna Filo, same kiel de la unuiĝintaj celoj de la Filo kaj la Patro plenumitaj de la Kuna Aganto. Tiuj ĉi diaj estaĵoj persone kaj kiel individuoj agas; ili ankaŭ funkcias per la personoj kaj povoj de preskaŭ senlima nombro da subordigitoj, ĉiu diverse esprimanta la eternan kaj dian celon en la universaro. Sed tiuj ĉi funkciaj kaj provizoraj modifoj aŭ transmutacioj de dia povo neniel malpliigas la veron pri la aserto, laŭ kiu la tuta forto-energio estas sub la plejlasta regado de persona Dio loĝanta ĉe la centro de ĉiuj aferoj.
La fundamento de la universo estas materia, sed la esenco de vivo estas spirita. La Patro de spiritoj estas ankaŭ la prapatro de universoj; la eterna Patro de la Originala Filo estas ankaŭ la eterna fonto de la originala pratipo, la Insulo de Paradizo.
La materio — energio — ĉar ili estas nur diversaj manifestiĝoj de la sama kosma realo, kiel universa femonemo, estas esence propra al la Universala Patro. “En li ĉiuj aferoj konsistas.” La materio povas ŝajni manifesti esence propran energion kaj elmontri memstarajn povojn, sed la linioj de gravito implicaj en la energioj koncernataj en ĉiuj ĉi fizikajn fenomenojn devenas el kaj dependas de Paradizo. La ultimatono, la unua mezurebla formo de energio, havas Paradizon kiel kernon.
Estas implica en materio kaj ĉeestanta en universala spaco formo de energio nekonata sur Urantio. Kiam tiu ĉi malkovro estos fine farita, tiam la fizikistoj sentos, ke ili solvis, almenaŭ preskaŭ, la misteron de materio. Kaj tiel ili proksimiĝos unu paŝon pli proksime al la Kreinto; tiel ili majstros unu plian fazon de la dia tekniko; sed neniel ili trovos Dio, nek ili establos la ekziston de materio aŭ la funkciado de naturaj leĝoj krom la kosma tekniko de Paradizo kaj la motiviga celo de la Universala Patro.
Post eĉ pli grandaj progresoj kaj pliaj eltrovoj, post kiam Urantio progresos nemezureble kompare kun nunaj scioj, kvankam vi devos akiri la regadon de la energiaj rotacioj de la elektraj unuoj de materio ĝis modifi ĝiajn fizikajn manifestiĝojn — eĉ post ĉiuj tiaj eblaj progresoj la sciencistoj por ĉiam ne kapablos krei unu atomon de materio, estigi ekbrilon de energio aŭ iam aldoni al materio tion, kion ni nomas vivo.
La kreado de energio kaj la disdonaco de vivo estas la prerogativoj de la Universala Patro kaj liaj asociitaj personecoj de Kreintoj. La rivero de energio kaj vivo estas kontinua elverŝo el la Diaĵoj, la universala kaj unuiĝinta fluo de Paradiza forto iranta al la tuta spaco. Tiu ĉi dia energio trapenetras la tutan kreitaĵaron. La forto-organizantoj ekigas tiujn ŝanĝojn, kaj establas tiujn modifojn de spaco-forto, kiuj rezultigas energion; la povo-direktoroj transmutacias energion en materion; tiel la materiaj mondoj naskiĝas. La Vivo-Portantoj ekigas tiujn procezojn en morta materio, kiujn ni nomas vivo, materia vivo. La Morontiaj Povo-Superrigardantoj same faras en ĉiuj transiraj kampoj inter la materiaj kaj la spiritaj mondoj. La superaj spiritaj Kreintoj inaŭguras similajn procezojn en diaj formoj de energio, kaj tie rezultas la superaj spiritaj formoj de inteligenta vivo.
La energio venas el Paradizo, fasonita laŭ la dia ordono. La energio — pura energio — partoprenas en la naturo de la dia organizado; ĝi estas formita laŭ la simileco de la tri Dioj entenataj en unu, kiel ili funkcias ĉe la sidejo de la universaro. Kaj la tuta forto estas encirkvitita en Paradizo, devenas de la Paradizaj Ĉeestoj kaj revenas tien, kaj estas esence manifestiĝo de la senkaŭza Kaŭzo — la Universala Patro; kaj sen la Patro nenio ekzistus, kiu ja ekzistas.
Rezultanta el Diaĵo ekzistanta en si, forto ĉiam en si estas ekzistanta. Forto-energio estas nepereonta, nedetruebla; tiuj ĉi evidentigoj de la Infinito povas esti submetitaj al senlimigita transmutacio, senfina transfomado kaj eterna meta- morfozo; sed neniel aŭ je ajna grado, nek eĉ en la plej malgranda mezuro, ilii povus suferi aŭ iam suferos detruon. Sed energio, kvankam ŝprucanta el la Infinito, estas ne senlime evidenta; la nun konceptata majstra universo havas limigojn.
La energio estas eterna sed ne infinita; ĝi ĉiam respondas al la teno de Infiniteco ampleksanta ĉion. Por ĉiam la forto kaj la energio daŭras; elirinte el Paradizo ili devas reveni tien, eĉ se epokoj post epokoj estas necesaj por kompletigi la ordonitan cirkviton. Tio, kio originas el la Paradiza Diaĵo, povas nur havi Paradizan aŭ Diaĵan Destinon.
Kaj ĉio ĉi konfirmas nian kredon je cirkla, iom limigita, sed bonorda kaj giganta universaro. Se tio ĉi ne estis vera, tiam pruvo pri energia elĉerpiĝo pli aŭ malpli frue aperus. Ĉiuj leĝoj, organizoj, administracio kaj la atesto de universaj esploristoj — ĉio indikas la ekziston de infinita Dio, kvankam ankoraŭ limhava universo, cirkleco de senfina ekzisto, preskaŭ senlima sed tamen limhava kontraste kun infiniteco.
Estas ja malfacile trovi taŭgajn vortojn en la angla lingvo per kiuj indiki kaj priskribi la diversajn nivelojn de forto kaj energio — fizikaj, mensaj aŭ spiritaj. Tiuj ĉi raportoj ne povas entute sekvi viajn akceptitajn difinojn pri forto, energio kaj povo. Estas tiom da malriĉeco da lingvo, ke ni devas uzi tiujn ĉi terminojn por multoblaj signifoj. En tiu ĉi kajero, ekzemple, la vorto energio estas uzata por indiki ĉiujn fazojn kaj formojn de fenomenaj movoj, agoj kaj potencialoj, dum forto estas aplikita al la antaŭgravito kaj povo al la postgravito, stadioj de energio.
Tamen, por provi eviti konceptan konfuzon, mi sugestas prudente adopti la jenan klasifikon por kosma forto, emerĝa energio kaj universa povo -fizika energio:
1. Spaca potenco. Tio ĉi estas la nekontestebla libera ĉeesto en spaco de la Nekvalifikita Absoluto. La etendo de tiu ĉi koncepto elvokas la potencialon de universa forto-spaco esence propra al la funkcia totalo de la Nekvalifikita Absoluto, dum la intenseco de tiu ĉi koncepto implicas la totalon de kosma realo — universoj — kiu emanis eternece el la neniam komenciĝinta, neniam finiĝonta, neniam moviĝanta, neniam ŝanĝiĝanta Insulo de Paradizo.
La fenomenoj propraj al la malsupra flanko de Paradizo verŝajne ampleksas tri zonojn de absolutaj ĉeesto kaj faro de forto: la apogpunkta zono de la Nekvalifikita Absoluto, la zono de la Insulo de Paradizo mem kaj la meza zono de iuj neidentigitaj egaligantaj kaj kompensantaj perantoj aŭ funkcioj. Tiuj ĉi tri samcentraj zonoj estas la centro de la Paradiza ciklo de kosma realo.
La spaca potenco estas antaŭrealaĵo; ĝi estas la kampo de la Nekvalifikita Absoluto, kaj nur respondas al la persona teno de la Universala Patro, kvankam ĝi estas ŝajne modifebla de la ĉeesto de la Unuarangaj Majstraj Forto-Organizantoj.
Sur Uverso la spaca potenco estas nomata absoluta.
2. Praa forto. Tio ĉi reprezentas la unuan bazan ŝanĝon en spaca potenco, kaj povas esti unu el la funkcioj de la Nekvalifikita Absoluto en la malsupra Paradizo. Ni scias, ke la spaca ĉeesto eliranta el la malsupra Paradizo estas iel modifita kompare kun tiu, kiu eniras. Sed sendepende de iaj eblaj rilatoj la malkaŝe agnoskita transmutacio de spaca potenco en praan forton estas la unuaranga diferenciga funkcio de la tensio-ĉeesto de la vivantaj Paradizaj forto-organizantoj.
La pasiva kaj potenciala forto fariĝas aktiva kaj praa responde al la rezisto provizita de la spaca ĉeesto de la Unuarangaj Manifestiĝintaj Majstraj Forto-Organizantoj. La forto nun emerĝas el la ekskluziva kampo de la Nekvalifikita Absoluto en la regnojn de multobla respondo — respondo al iuj praaj movoj iniciatitaj de la Dio de Ago kaj poste al iuj kompensaj movoj emanantaj el la Universala Absoluto. La Praa Forto ŝajne reagas al transcenda kaŭzeco proporcie al absoluteco.
La praa forto estas foje nomata pura energio; sur Uverso ni nomas ĝin segregata.
3. Emerĝaj energioj. La pasiva ĉeesto de la unuarangaj forto-organizantoj sufiĉas por transformi spacan potencon en praan forton, kaj estas sur tia aktivigita spackampo, ke tiuj ĉi samaj forto-organizantoj komencas siajn unuajn kaj aktivajn operaciojn. La praa forto estas destinita trapasi du apartajn fazojn de transmutacio en la regnoj de energia manifestiĝo antaŭ ol aperi kiel universa povo. Tiuj ĉi du niveloj de emerĝaj energioj estas:
a. Potenca energio. Tio ĉi estas la energio direktita de povo, movata de maso, streĉita de potenco kaj reaganta al forto — gigantaj energiaj sistemoj ekmovigitaj de la agadoj de la unuarangaj forto-origanizantoj. Tiu ĉi unuaranga aŭ potenca energio ne dekomence estas definitive responda al la altiro de la Paradiza gravito, kvankam verŝajne provizanta agregitan mason aŭ space-direktan respondon al la kolektiva grupo de absolutaj influoj funkciantaj de la malsupra flanko de Paradizo. Kiam la energio emerĝas al la nivelo de komenca respondo al la cirkla teno de absoluta gravito de Paradizo, la unuarangaj forto-organizistoj lasas la vojon al la funkciado de siaj duarangaj asociitoj.
b. Gravita energio. La nun ŝajna energio responda al gravito portas la potencialon de universa povo, kaj fariĝas la aktiva praaĵo de la tuta universa materio. Tiu ĉi duaranga aŭ gravita energio estas la produkto de la energia ellaborado rezultanta de la premo-ĉeesto kaj la tensio-tendencoj starigitaj de la Asociitaj Transcendaj Majstraj Forto-Organizantoj. Responde al la laboro de tiuj ĉi forto-manipulantoj la spaca energio rapide pasas de la potenca stadio ĝis la gravita stadio, tiel fariĝante rekte responda al la cirkla teno de la Paradiza (absoluta) gravito, dum malkaŝante iun potencialon de sensebleco al la tiro de lineara gravito esence propra al la baldaŭ aperanta materia maso de la elektronaj kaj postelektronaj stadioj de energio kaj materio. Post la apero de gravita reago la Asociitaj Majstra Forto-Organizantoj povas retiriĝi de la energiaj ciklonoj de spaco, kondiĉe ke la Universaj Povo-Direktoroj povas posteni al tiu kampo de ago.
Ni estas sufiĉe necertaj koncerne la precizaj kaŭzoj de la fruaj stadioj de forta evoluo, sed ni agnoskas la inteligentan agon de la Plejlasto en ambaŭ niveloj de manifestiĝo de emerĝa energio. La potencaj kaj gravitaj energioj, se konsiderataj kolektive, estas nomataj sur Uverso ultimata.
4. Universa povo. La spaca forto estis ŝanĝita en spacan energion kaj de tie en la energion de gravita regado. Tiel, fizika energio estis maturigita ĝis la punkto, kie ĝi povas esti direktita en kanalojn de povo kaj farita por servi la multnombrajn celojn de la universaj Kreintoj. Tiu ĉi laboro estas daŭrigita de la diverstalentaj direktoroj, centroj kaj regantoj de fizika energio en la granda universo — la organizitaj kaj loĝataj kreaĵoj. Tiuj ĉi Universaj Povo-Direktoroj prenas sur sin la pli-malpli kompletan regadon de dudek unu el la tridek fazoj de energio konsistigantaj la nunan energian sistemon de la sep superuniversoj. Tiu ĉi kampo de povo-energio-materio estas la regno de la inteligentaj agadoj de la Sepoblo, funkcianta sub la spactempa superregado de la Plejsupero.
Sur Uverso ni nomas la regnon de universa povo gravita.
5. Havona energio. Tiu ĉi raporto koncepte moviĝas al Paradizo dum la transmutaciado de la spaca forto estas sekvata, nivelon post nivelo, ĝis la funkcia nivelo de la energio-povo de la spactempaj universoj. Daŭrigante al Paradizo estas poste renkontata antaŭekzista fazo de energio, kiu karakterizas la centran univeron. Tie ĉi la evolua ciklo ŝajnas reveni al si mem; la energio-povo nun ŝajnas komenci svingiĝi reen al la forto, sed forto kies naturo estas tre malsama de la spaca potenco kaj praa forto. Havonaj energiaj sistemoj ne estas duopaj; ili estas triunuaj. Tio ĉi estas la ekzisteca energia kampo de la Kuna Aganto funkcianta nome de la Paradiza Trinitato.
Sur Uverso tiuj ĉi energioj de Havono estas konataj kiel triata.
6. Transcenda energio. Tiu ĉi energia sistemo funkcias sur kaj de la supera nivelo de Paradizo kaj nur lige kun la absonidaj loĝantaroj. Sur Uverso ĝi estas nomata tranosta.
7. Monota. La energio estas proksima parenco al la dieco, kiam ĝi estas Paradiza energio. Ni inklinas kredi, ke la monotao estas la vivanta, nespirita energio de Paradizo — eterna kontraŭparto de la vivanta spirita energio de la Originala Filo — do la nespirita energia sistemo de la Universala Patro.
Ne ne povas diferencigi la naturon de la Paradiza spirito kaj la Paradiza monotao; ili estas ŝajne similaj. Ili havas malsamajn nomojn, sed oni apenaŭ povas diri multon pri realo, kies spiritaj kaj nespiritaj manifestiĝoj estas distingeblaj nur per nomo.
Ni scias, ke la limhavaj kreitaĵoj povas atingi la adoran sperton de la Universala Patro per la ministrado de Dio la Sepoblo kaj la Penso-Ĝustigantoj, sed ni dubas, ke iu ajn subabsoluta personeco, eĉ la povo-direktoroj, povas kompreni la energian infinitecon de la Unua Granda Fonto-Centro. Io estas certa: se la povo-direktoroj konas la teknikon pri la metamorfozo de spaca forto, ili ne rivelas ĝian sekreton al ni. Laŭ mia opinio ili ne plene komprenas la funkcion de la forto-organizantoj.
Tiuj ĉi povo-direktoroj mem estas katalizantoj de energio; tio estas, ili igas energion segmentiĝi, organiziĝi aŭ kuniĝi laŭ formoj de unuoj per sia ĉeesto. Kaj ĉio ĉi implicas, ke devas esti io esence propra al la energio, kiu kaŭzas ĝian funkciadon en la ĉeesto de tiuj ĉi povo-entoj. La Nebadonaj Melkicedekoj delonge nomis la fenomenon de transmutacio de kosma forto en universan povon unu el la sep “infinitecoj de dieco”. Kaj tio estas kiel eble plej for vi lernos pri tiu ĉi tempo dum via supreniro en la loka universo.
Malgraŭ nia nekapablo plene kompreni la originon, la naturon kaj la transmutaciojn de kosma forto, ni plene konas ĉiujn fazojn de konduto de emerĝa energio ekde la tempoj de ĝia rekta kaj nedubebla respondo al la ago de Paradiza gravito — ĉirkaŭ la tempo de la komenco de la funkciado de la superuniversaj povo-direktoroj.
La materio en ĉiuj universoj, krom en la centra universo, estas identa. La materio en en siaj fizikaj ecoj dependas de la rivoluaj rapidoj de siaj komponaj elementoj, de la nombro kaj grando de la rotaciantaj membroj, de ilia distanco de la nuklea korpo aŭ la spaca enhavo de materio, kaj ankaŭ de la ĉeesto de iuj fortoj ankoraŭ ne malkovritaj sur Urantio.
En la diversaj sunoj, planedo kaj spacaj korpoj estas dek grandaj dividoj de materio:
1. Ultimatona materio — la ĉefaj fizikaj unuoj de materia ekzisto, la energiaj partikloj kiuj konsistigos elektronojn.
2. Subelektrona materio — la eksploda kaj forpuŝa stadio de la sunaj supergasoj.
3. Elektrona materio — la elektra stadio de materia diferenciĝo — elektronoj, protonoj kaj diversaj aliaj unuoj komponantaj la diversan konsiston de la elektronaj grupoj.
4. Subatoma materio — materio abunde ekzistanta en la interno de la varmaj sunoj.
5. Frakasitaj atomoj — trovitaj en la malvarmiĝantaj sunoj kaj tra la tuta spaco.
6. Jonigita materio — individuaj atomoj senigitaj je siaj eksteraj (kemie aktivaj) elektronoj de elektraj, termikaj aŭ ikso-radiaj agadoj kaj de solvantoj.
7. Atoma materio — la kemia stadio de elementa organizo, la komponantaj unuoj de molekula aŭ videbla materio.
8. La molekula stadio de materio — materio kiel ĝi ekzistas sur Urantio en stato de relative stabila materiiĝo sub ordinaraj kondiĉoj.
9. Radioaktiva materio — la malorganiza tendenco kaj agado de la pli pezaj elementoj sub kondiĉoj de modera varmeco kaj malpliigita gravita premo.
10. Kolapsita materio — la relative senŝanĝa materio trovita interne de la malvarmaj aŭ mortintaj sunoj. Tiu ĉi formo de materio ne estas vere senŝanĝa; ankoraŭ estas iom da ultimatona eĉ elektrona agado, sed tiuj ĉi unuoj estas en tre granda proksimeco, kaj iliaj rapidoj de rivoluo multe malpliiĝis.
La ĉi-supre klasifiko de materio koncernas ĝian organizadon pli ĝuste ol la formojn de ĝia aspekto al la kreitaj estaĵoj. Nek ĝi konsideras la antaŭemerĝajn stadiojn de energio nek la eternajn materiiĝojn sur Paradizo kaj en la centra universo.
La lumo, varmo, elektro, magnetismo, kemio, energio kaj materio estas — laŭ origino, naturo kaj destino —unu sama afero, kune kun aliaj materiaj realaĵoj ankoraŭ ne malkovritaj sur Urantio.
Ni ne plene komprenas la preskaŭ senfinajn ŝanĝojn, al kiuj la fizika energio povas esti submetita. En iu universo ĝi aperas kiel lumo, en alia kiel lumo plus varmo, en alia sub formoj de energio nekonata sur Urantio; en nedireblaj milionoj da jaroj ĝi povas reaperi sub iu formo de maltrankvila, ŝprucanta elektra energio aŭ magneta povo; kaj ankoraŭ pli poste ĝi povas denove aperi en posta universo sub iu formo de varianta materio trapasanta serion de metamorfozoj, sekvita de sia ekstera fizika malapero en iu granda kataklismo de la regnoj. Kaj tiam, post sennombraj epokoj kaj preskaŭ senfina vagado tra nenombreblaj universoj, tiu ĉi sama energio povas ankoraŭ reaperi kaj multfoje ŝanĝi sian formon kaj potencialon; kaj tiel tiuj ĉi transformadoj daŭras tra sinsekvaj epokoj kaj tra la sennombraj regnoj. Tiel la materio progresas, suferante la transmutaciojn de tempo sed ĉiam fidele adaptiĝante al la cirklo de eterneco; eĉ se longtempe malhelpata reveni al sia fonto ĝi ĉiam respondas al ĝi, kaj ĝi ĉiam iras laŭ la vojo ordonita de la Infinita Personeco, kiu sendis ĝin.
La povo-centroj kaj iliaj asociitoj multe okupiĝas pri la laboro transmutacii la ultimatonon en la cikvitojn kaj rivuluojn de la elektrono. Tiuj ĉi unikaj estaĵoj regas kaj kunmetas la povon per siaj lerta manipulado de la bazaj unuoj de materiigita energio, la ultimatonoj. Ili estas majstroj de energion, kiel ĝi cirkulas en tiu ĉi praa stato. Lige kun la fizikaj regantoj ili kapablas efektive regi kaj direkti energion, eĉ post ĝi estas transmutaciita ĝis la elektra nivelo, la tiel-nomata elektrona stadio. Sed ilia agokampo estas ege limigita, kiam la elektrone organizita energio svingiĝas en la kirloj de la atomaj sistemoj. Post tia materiiĝo tiuj ĉi energioj falas sub la kompleta teno de la altira povo de lineara gravito.
La gravito pozitive agas sur la povo-liniojn kaj kanalojn de energio de la povo-centroj kaj la fizikaj regantoj, sed tiuj ĉi estaĵoj havas nur negativan rilaton al la gravito — la uzo de iliaj kontraŭgravitaj dotoj.
Tra la tuta spaco malvarmo kaj aliaj influoj laboras por kree organizi ultimatonojn en elektronojn. La varmo estas la mezuro de elektrona agado, dum la malvarmo simple signifas la foresto de varmo — kompara ripozo de energio — la statuso de la universala forto-ŝargo de spaco, kondiĉe ke nek la emerĝa energio nek la organizita materio ĉestas kaj respondas al gravito.
La ĉeesto kaj ago de la gravito estas tio, kio malhelpas la aperon de la teoria absoluta nulo, ĉar la temperaturo de la interstela spaco ne estas absoluta nulo. Tra la tuta organizita spaco estas energiaj fluoj respondantaj al gravito, povo-cirkvitoj kaj ultimatonaj agadoj, kaj ankaŭ organizantaj elektronaj energioj. Praktike la spaco ne estas malplena. Eĉ la atmosfero de Urantio pli kaj pli maldensiĝas ĝis ĉirkaŭ kvin mil kilometroj, kie ĝi komencas miksiĝi kun la averaĝa spaca materio en tiu ĉi sekcio de la universo. La plej preskaŭ malplena spaco konata en Nebadono enhavus ankoraŭ cent ultimatonojn — la ekvivalento de unu elektrono — en ĉiu kuba colo [16,4 cm3]. Tia malabundo de materio estas konsiderata kiel praktike malplena spaco.
La temperaturo — varmo kaj malvarmo — estas duaranga post la gravito en la regnoj de energia kaj materia evoluo. La ultimatonoj humile obeas al temperaturaj ekstremoj. Malaltaj temperaturoj faciligas iujn formojn de elektrona konstruado kaj atoma kunmetado, dum altaj temperaturoj favoras ĉiujn specojn de atoma disigo kaj materia disrompado.
Kiam submetite al la varmo kaj premo de iuj internaj statoj de sunoj, ĉiuj asocioj de materio, krom la plej praaj, povas esti disrompitaj. La varmo tiel povas amplekse superi la gravitan stabilecon. Sed neniu konata suna varmo aŭ premo povas konverti ultimatonojn en potencan energion.
La flamaj sunoj povas transformi materion en diversajn formojn de energio, sed la mallumaj mondoj kaj la tuta ekstera spaco povas malakceli elektronan kaj ultimatonan agadon ĝis konvertado de tiuj ĉi energioj en la materion de la regnoj. Iuj elektronaj asocioj de proksima naturo, same kiel multe da bazaj asocioj de nuklea materio, formiĝas en la ekstreme malaltaj temperaturoj de malfermita spaco, poste pliigite per asocio kun pli gravaj alkreskaĵoj de materiiĝanta energio.
Tra ĉiuj ĉi senfina metamorfozo de energio kaj materio ni devas kalkuli la influon de gravita premo kaj la kontraŭgravitan konduton de la ultimatonaj energioj sub iuj kondiĉoj de temperaturo, rapido kaj rivoluo. La temperaturo, energiaj fluoj, distanco kaj ĉeesto de la vivantaj forto-organizantoj kaj la povo-direktoroj ankaŭ influas ĉiujn transmutaciajn fenomenojn de energio kaj materio.
La pliiĝo de maso en materio egalas la pliiiĝon de energio dividita de la kvadrato de la rapido de lumo. Laŭ dinamika senco la laboro, kiun la ripozanta materio povas fari, egalas la energion elspezitan por kunigi ĝiajn elementojn el Paradizo malpli la rezisto de la fortoj venkitaj dum transito kaj la altiro uzata de la partoj de materio unu sur la aliaj.
La ekzisto de antaŭelektronaj formoj de materio estas indikita de la du atomaj pezoj de plumbo. La plumbo de origina formado pezas iomete pli ol tiu produktita de la diserigo de uranio pere de emanaĵoj de radiumo; kaj tiu ĉi diferenco en atoma pezo reprezentas la efektivan perdon de energio en la atoma disrompiĝo.
La relativa integreco de materio estas garantiita de la fakto, ke energio povas esti sorbigita aŭ liberigita nur en tiuj ekzaktaj kvantoj, kiujn la Urantiaj sciencistoj nomis kvantumoj. Tiu ĉi saĝa organizo en la materiaj regnoj servas por konservi la universojn kiel funkciajn unuojn.
La kvanto da energio prenita aŭ donita, kiam elektronaj aŭ aliaj pozicioj estas ŝanĝitaj, estas ĉiam “kvantumo” aŭ oblo de ĝi, sed la vibra aŭ ondoforma konduto de tiaj unuoj de energio estas tute determinitaj de la dimensioj de la koncernataj materiaj strukturoj. Tiaj ondoformaj ondetoj de energio estas 860-oble pli grandaj ol la diametroj de la ultimatonoj, elektronoj, atomoj aŭ aliaj unuoj tiel funkciantaj. La senfina konfuzo akompananta la observadon de la onda mekaniko de kvantuma konduto estas kaŭzita de la supermetado de energiaj ondoj: du krestoj povas kombiniĝi por estigi duoble altan kreston, dum kresto kaj kavo povas kombiniĝi por tiel reciproke nuliĝi.
En la superuniverso de Orvontono estas cent oktavoj da onda energio. El tiuj cent grupoj da energiaj manifestiĝoj sesdek kvar estas plene aŭ parte agnoskitaj sur Urantio. La sunaj radioj konsistigas kvar oktavojn en la superuniversa skalo, la videblaj radioj ampleksantaj nur unu oktavon, kies numero estas kvardek ses en tiu ĉi serio. La ultraviola grupo sekvas poste, dum dek oktavoj supre troviĝas la ikso-radioj, sekvitaj de la gama-radioj de radiumo. Tridek du oktavoj super la videbla lumo de la suno estas la energiaj radioj de la ekstera spaco tiel ofte miksitaj kun siaj rilataj tre energiigitaj etaj partikloj de materio. Tuj sub la videbla sunlumo aperas la infraruĝaj radioj, kaj tridek oktavoj sube estas la grupo de radio-dissendo.
Laŭ la vidpunkto de scienca klarigo dum la dudeka centjaro sur Urantio, manifestiĝoj de ondoforma energio povas esti klasigitaj laŭ la dek jenaj grupoj:
1. Infra-ultimatonaj radioj — la marĝenaj rivoluoj de ultimatonoj, kiam ili komencas alpreni difinitan formon. Tio ĉi estas la unua stadio de emerĝa energio, en kiu ondoformaj fenomenoj povas esti detektitaj laj mezuritaj.
2. Ultimatonaj radioj. La kuniĝo de energio en la etaj sferoj de la ultimatonoj okazigas vibradojn en la spaca enhavo, kiuj estas percepteblaj kaj mezureblaj. Kaj longe antaŭ la fizikistoj iam malkovros la ultimatonon, ili nedubeble detektos la fenomenojn de tiuj ĉi radioj, dum ili verŝiĝas sur Urantion. Tiuj ĉi mallongaj kaj potencaj radioj reprezentas la komencan agadon de la ultimatonoj, kiam ili estas malakcelitaj ĝis la punkto, kie ili turniĝas al la elektrona organizado de materio. Ju pli la ultimatonoj akumuliĝas en elektronojn, des pli la kondensado okazas kun sekva konservado de energio.
3. La mallongaj spacaj radioj. Tiuj ĉi estas la plej mallongaj el ĉiuj pure elektronaj vibradoj, kaj reprezentas la antaŭatoman stadion de tiu ĉi formo de materio. Tiuj ĉi radioj postulas eksterordinare altajn aŭ malaltajn temperaturojn por produktiĝi. Estas du specoj de tiuj ĉi spacaj radioj: unu asociita al la apero de atomoj, la alia indikanta ilian disrompiĝon. Ili emanas kun plej granda kvanto el la plej densa plano de la superuniverso, la Lakta Vojo, kiu ankaŭ estas la plej densa ebeno de la eksteraj universoj.
4. La eletrona stadio. Tiu ĉi stadio de energio estas la bazo de ĉiu materiiĝo en la sep superuniversoj. Kiam la elektronoj pasas de superaj ĝis malsuperaj energiaj niveloj de orbita rivoluo, kvantumoj ĉiam estas eligitaj. Orbitaj ŝanĝoj de elektronoj rezultigas la elĵeton aŭ sorbon de tre difinitaj kaj unuformaj mezureblaj partikloj de lumo-energio, dum la individua elektrono ĉiam cedas partiklon de lumo-energio kiam submetita al kolizio. Ondoformaj manifestiĝoj de energio ankaŭ akompanas la farojn de la pozitivaj korpoj kaj la aliaj membrroj de la elektrona stadio.
5. Gama-radioj — tiuj emanaĵoj kiuj karakterizas la spontanan disocion de atoma materio. La pli bona ilustrado de tiu ĉi formo de elektrona agado troviĝas en la fenomenoj asociitaj kun la diseriĝo de radiumo.
6. La grupo de ikso-radioj. La sekva etapo en la malakcelo de la elektrono donas la diversajn formojn de sunaj ikso-radioj kune kun la artefarite generitaj ikso-radioj. La elektrona ŝargo kreas elektran kampon; la movo estigas elektran kurenton; la kurento produktas magnetan kampon. Kiam elektrono estas subite haltigita, la rezultanta elektromagneta ŝoko produktas la ikso-radion; la ikso-radio estas tiun perturbon. La sunaj ikso-radioj estas identaj al tiuj, kiuj estas mekanike generitaj por esplori la internon de la homa korpo krom tio, ke ili estas iomete pli longaj.
7. La ultraviolaj aŭ kemiaj radioj de sunlumo kaj la diversaj mekanikaj produktadoj.
8. La blanka lumo — la tuta videbla lumo de la sunoj.
9. Infraruĝaj radioj — la malakcelo de elektrona agado ankoraŭ pli proksima al la stadio de perceptebla varmo.
10. Hercaj ondoj — tiuj energioj uzataj sur Urantio por elsendado.
El ĉiuj ĉi dek fazoj de ondoforma energia agado la homa okulo povas reagi al nur unu oktavo, la tuta lumo de ordinara sunlumo.
La tiel nomata etero estas simple kolektiva nomo por nomi grupon de agadoj de forto kaj energio okazantaj en la spaco. La ultimatonoj, elektronoj kaj aliaj masaj agregaĵoj de energio estas unuformaj partikloj de materio, kaj dum ilia transito tra spaco ili vere iras laŭ rektaj linioj. La lumo kaj ĉiuj aliaj formoj de rekoneblaj manifestiĝoj de energio konsistas el sinsekvo de difinitaj energiaj partikloj, kiuj moviĝas laŭ rektaj linioj krom kiam modifitaj de gravito kaj aliaj intervenantaj fortoj. Ke tiuj ĉi sinsekvoj de energiaj partikloj prezentiĝantaj kiel ondaj fenomenoj kiam submetitaj al iuj observadoj estas kaŭzite de la rezisto de la tavolo de nediferencita kovrilo de forto de la tuta spaco, la hipoteza etero, kaj de la intergravita tensio de la asociitaj agregaĵoj de materio. La interspaco de partiklaj intervaloj de materio, kune kun la komenca rapido de la energiaj faskoj, establas la ondecan ŝajnon de la multaj formoj de energio-materio.
La ekscito de la spaca enhavo produktas ondoforman reagon al la trairo de rapide moviĝantaj partikloj de materio, same kiel la trairo de boato tra akvo aperigas ondojn de diversaj amplitudoj kaj intervalo.
La konduto de praa forto ja estigas fenomenojn, kiuj multrilate estas analogaj al via postulata etero. La spaco ne estas malplena; la sferoj de la tuta spaco kirliĝas kaj plonĝas tra vasta oceano de disvastigita forto-energio; nek la spaca enhavo de atomo estas malplena. Tamen etero ne ekzistas, kaj la foresto mem de tiu ĉi hipoteza etero ebligas al la loĝata planedo ne fali en la sunon kaj al la ĉirkaŭanta elektrono rezisti fali en la nukleon.
Kvankam la spaca ŝargo de universala forto estas homogena kaj nediferencita, la organizado de evoluinta energio en materion necesigas la koncentradon de energio en diskretaj masoj de difinitaj dimensioj kaj establita pezo — preciza reago al gravito.
La loka aŭ lineara gravito fariĝas plene funkcianta kun la apero de la atoma organizado de materio. La antaŭatoma materio fariĝas iomete responda al gravito, kiam aktivite de ikso-radioj kaj aliaj similaj energioj, sed neniu mezurebla altiro de linea gravito estas uzata sur liberaj, nealligilaj kaj neŝargitaj partikloj de elektra energio aŭ sur neasociitaj ultimatonoj.
La ultimatonoj funkcias per reciproka altiro, respondantaj nur al la altiro de cirkla gravito de Paradizo. Sen respondo al la lineara gravito ili estas tiel konservitaj en la fluo de universala spaca drivo. La ultimatonoj kapablas akceli sian rivoluan rapidon ĝis la punkto de parte kontraŭgravita konduto, sed ili ne povas, sendepende de forto-organizantoj aŭ povo-direktoroj, atingi la kritan rapidon de eskapo por senindividuiĝo, reveni al la stadio de potenca energio. En naturo la ultimatonoj eskapas el la statuso de fizika ekzisto, nur kiam ili partoprenas en la fina diseriĝo de malvarmiĝanta kaj mortanta suno.
La ultimatonoj, nekonataj sur Urantio, malakceliĝas per multaj fazoj de fizika agado, antaŭ ol ili atingas la antaŭkondiĉojn de rivolua energio por elektrona organizado. La ultimatonoj havas tri variaĵojn de moviĝo: reciproka rezisto al la kosma forto, individuaj rivoluoj de kontraŭgravita potencialo kaj la intraelektronaj pozicioj de la cent reciproke interasociitaj ultmatonoj.
Reciproka altiro tenas cent ultimatonojn kune por konsistigi la elektronon. kaj neniam estas pli aŭ malpli ol cent ultimatonoj en tipa elektrono. La perdo de unu aŭ pli da ultimatonoj detruas la tipan identecon de elektrono, tiel ekzistigante unu el la dek modifitaj formoj de la elektrono.
La ultimatonoj ne spuras orbitojn aŭ kirliĝas sur cirkvitoj ene de la elektronoj, sed ili ja disvastiĝas aŭ amasiĝas konforme al siaj rapidoj de aksa rivoluo, tiel determinante la diferencajn elektronajn dimensiojn. Tiu ĉi sama ultimatona rapido de aksa rivoluo ankaŭ determinas la negativajn aŭ pozitivajn reagojn de la pluraj specoj de elektronaj unuoj. La tuta apartigo aŭ grupigo de elektrona materio, kune kun la elektra diferenciĝo de negativaj kaj pozitivaj korpoj de energio-materio, rezultas el tiuj ĉi variaj funkcioj de la komponanta ultimatona interasocio.
La diametro de ĉiu atomo estas apenaŭ pli ol 1/4 000 000-ono de milimetro, dum elektrono pezas apenaŭ pli ol 1/2 000-ono de la plej malgranda atomo, hidrogeno. La pozitiva protono, karateriza de la atoma nukleo, kvankam ne pli granda ol negativa elektrono, pezas preskaŭ dumil-oble pli.
Se la maso de materio estus pligrandigita ĝis la elektrono pezus dekonon de unco [2,84 gramojn], se la grandeco estus proporcie pligrandigita, tiam la volumeno de tia elektrono fariĝus same granda kiel la tero. Se la volumeno de protono — mil-okcent-oble pli peza ol elektrono — estus pligrandigita ĝis la grando de stiftokapo, tiam, kompare, stiftokapo atingus diametron egala al la orbito de la tero ĉirkaŭ la suno.
La tuta materio formiĝas laŭ la ordo de la suna sistemo. Estas ĉe la centro de ĉiu eta universo de energio relative stabila, kompare senmova, nukla porcio de materia ekzisto. Tiu ĉi centra unuo estas dotita per triobla eblo de manifestiĝo. Ĉirkaŭ tiu ĉi energia centro kirlas, laŭ senfina abundo sed en fluktuantaj cirkvitoj, la energiaj unuoj, kiuj estas apenaŭ kompareblaj al la planedoj ĉirkauantaj la sunon de iu stela grupo simila kiel via propra suna sistemo.
Ene de la atomo la elektronoj rivoluas ĉirkaŭ la centra protono kun proksimume la sama spaco, proporcie kiel la planedoj rivoluas ĉirkaŭ la suno en la spaco de la sunsistemo. Estas la sama relativa distanco, kompare kun efektiva grando, inter la atoma nukleo kaj la plej interna elektrona cirkvito, kaj inter la interna planedo, Merkuro, kaj via suno.
Kaj la elektronaj aksaj rivoluoj kaj iliaj orbitaj rapidoj ĉirkaŭ la atoma nukleo estas ekster la homa imago, sen mencii la rapidojn de iliaj ultimatonaj komponantoj. La pozitivaj partikloj de radiumo forflugas tra spaco kun la rapido de dek ses mil kilometroj sekunde, dum la negativaj pertikloj atingas rapidon proksimiĝantan tiun de la lumo.
La lokaj universoj estas dekume konstruitaj. Estas nur cent distingeblaj atomaj materiiĝoj de spaca energio en duobla universo; tio estas la maksimume ebla organizado de materio en Nebadono. Tiuj ĉi cent formoj de materio konsistas en regula serio, en kiu de unu ĝis cent elektronoj rivoluas ĉirkaŭ centra kaj relative kompakta nukleo. Estas tiu ĉi bonorda kaj fidinda asocio de diversaj energioj, kiu konsistigas materion.
Ne ĉiu mondo montros cent rekoneblajn elementojn ĉe la surfaco, sed ili ĉeestas ie, ĉeestis aŭ estas en procezo de evoluo. La kondiĉoj koncernantaj la originon kaj postan evoluon de planedo determinas kiom el la cent atomaj specoj estos observeblaj. La pli pezaj atomoj ne troviĝas sur la surfaco de multa mondoj. Eĉ sur Urantio la konataj pli pezaj elementoj montras tendencon splitiĝi, kiel ilustrite per la konduto de radiumo.
La stabileco de atomo dependas de la nombro da elektre neaktivaj neŭtronoj en la centra korpo. La kemia konduto plene dependas de la aktiveco de la libere rivoluantaj elektronoj.
En Orvontono neniam eblis nature kunmeti pli ol cent orbitajn elektronojn en unu atoma sistemo. Kiam cent unu estis artefarite enmetita en la orbitan kampon, la rezulto ĉiam estis la tuja disrompiĝo de la centra protono kun la ŝtorma disiĝo de la elektronoj kaj aliaj liberigitaj energioj.
Dum la atomoj povas enhavi de unu ĝis cent orbitajn elektronojn, nur la eksteraj dek elektronoj de la pli grandaj atomoj rivoluas ĉirkaŭ la centra nukleo kiel apartaj kaj diskretaj korpoj, sendifekte kaj kompakte cirkulante sur precizaj kaj difinitaj orbitoj. La tridek elektronoj pli proksimaj al la centro estas malfacile observeblaj aŭ detekteblaj kiel apartaj kaj organizitaj korpoj. Tiu ĉi sama relativa proporcio de elektrona konduto rilate al la proksimeco de la nukleo validas por ĉiuj atomoj sendepende de la nombro de posedataj elektronoj. Ju pli proksima estas la nukleo, des malpli estas elektrona individueco. La etendiĝo de la ondoforma energio de elektrono povas tiel disvastiĝi ĝis okupi la tuton de la malpli grandaj atomaj orbitoj; tio ĉi estas precipe vera pri la plej proksimaj elektronoj de la atoma nukleo.
La tridek plej internaj orbitaj elektronoj havas individuecon, sed iliaj energiaj sistemoj tendencas intermiksiĝi, etendiĝante de elektrono al elektrono kaj preskaŭ de orbito al orbito. La tridek sekvantaj elektronoj konsistigas la duan familion, aŭ energian zonon, kaj havas plian individuecon, materiaj korpoj uzantaj pli kompletan regadon de siaj akompanantaj sistemoj de energio. La tridek sekvantaj elektronoj, la tria energia zono, estas ankoraŭ pli individuigitaj, kaj cirkulas sur pli distingeblaj kaj difinitaj orbitoj. La dek lastaj elektronoj, ĉeestantaj nur en la dek plej pezaj elementoj, posedas la dignon de sendependeco, kaj do kapablas pli-malpli libere eskapi el la regado de la patrina nukleo. Kun minimuma variado de temperaturo kaj premo la membroj de tiu ĉi kvara kaj plej ekstera grupo de elektronoj eskapos el la teno de la centra nukleo, kiel ilustrite de la spontana disrompiĝo de uranio kaj similaj elementoj.
La unuaj dudek sep atomoj, ehhavantaj de unu ĝis dudek sep orbitajn elektronojn, estas pli facile kompreneblaj ol la aliaj. De dudek ok kaj pli ni renkontas pli kaj pli da neantaŭvidebleco pri la supozata ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto. Sed iom da tiu ĉi elektrona neantaŭvidebleco estas kaŭzita de la diferencaj rapidoj de aksa rivoluo de la ultimatonoj kaj de la neklarigita tendenco de ultimatonoj “amasiĝi”. Aliaj influoj — fizikaj, elektraj, magnetaj kaj gravitaj — ankaŭ agas por produkti varian konduton de la elektronoj. La atomoj estas do similaj al personoj pri la antaŭvidebleco. Statistikistoj povas anonci leĝojn pri granda nombro da atomoj aŭ personoj sed ne pri simpla individua atomo aŭ persono.
Dum la gravito estas unu el pluraj faktoroj koncernataj por kune teni eta atoma sistemo, ankaŭ ĉeestas en kaj inter tiuj ĉi bazaj fizikaj unuoj potenca kaj nekonata energio, la sekreto de ilia baza konsisto kaj plejlasta konduto, forto ankoraŭ malkovrota sur Urantio. Tiu ĉi universala influo trapenetras la tutan spacon ampleksatan ene de tiu ĉi eta organizado de energio.
La interelektrona spaco de atomo ne estas malplena. Cxie en la atomo tiu ĉi interelektrona spaco estas aktivigita de ondoformaj manifestiĝoj, kiuj estas perfekte sinkronigitaj kun elektrona rapido kaj ultimatonaj rivoluoj. Tiu ĉi forto ne estas plene dominita de viaj agnoskitaj leĝoj pri pozitiva kaj negativa altiro; ĝia konduto estas do foje neantaŭvidebla. Tiu ĉi sennoma influo ŝajnas esti reago de spaco-forto de la Nekvalifikita Absoluto.
La ŝargitaj protonoj kaj la neŝargitaj neŭtronoj de la atoma nukleo restas kune per la alterna funkcio de la mezotrono, partiklo de materio 180-oble pli peza ol la elektrono. Sen tiu ĉi aranĝo la elektra ŝarĝo portata de la protonoj diserigus la atoman nukleon.
Kiel estas konsistigitaj la atomoj, nek elektraj nek gravitaj fortoj povus teni la nukleon kune. La integreco de la nukleo estas konservita de la reciproka funkcio de kohereco de la mezotrono, kiu kapablas gardi la ŝargitajn kaj neŝargitajn partikloj kune per la supera povo de forto-maso kaj per la plia funkcio konstante ŝanĝigante la lokojn de protonoj kaj neŭtronoj. La mezotrono igas la elektran ŝargon de la nukleaj partikloj senĉese interŝanĝantan inter protonoj kaj neŭtronoj. Je unu infinitezima parto de sekundo konsiderita nuklea partiklo estas ŝargita protono, kaj postan momenton ĝi fariĝas neŝargita neŭtrono. Kaj tiuj ĉi alternoj de energia statuso estas tiel nekredeble rapida, ke la elektra ŝargo havas neniun oportunon funkcii kiel disrompa influo. Tiel la mezotrono funkcias kiel partiklo “portanta energion”, kiu potence kontribuas al la nuklea stabileco de la atomo.
La ĉeesto kaj funkcio de la mezotrono ankaŭ klarigas alian enigmon pri la atomo. Kiam atomoj radioaktive agas, ili elsendas multe pli da energio ol atendite. Tiu ĉi troa radiado devenas de la disrompiĝo de la mezotrono “portanta energion”, kiu tiel fariĝas simpla elektrono. La mezotrona diseriĝo estas ankaŭ akompanita de la elsendo de iuj malgrandaj neŝargitaj partikloj.
La mezotrono klarigas iujn koherecajn ecojn de la atoma nukleo, sed ĝi ne respondecas pri la koherecon inter protonoj nek la adherecon inter neŭtronoj. La paradoksa kaj potenca forto de la kohereca integreco de atomo estas formo de energio ankoraŭ nemalkovrita sur Urantio.
Tiuj ĉi mezotronoj abunde troviĝas en la spacaj radioj, kiuj tiel senĉese trafas vian planedon.
La religio ne estas sole dogmisma, ankaŭ la natura filozofio egale tendencas al dogmismo. Kiam famkonata religia instruisto rezonis, ke la nombro sep estas fundamenta en la naturo, ĉar estas sep aperturojn en la homa kapo, se li estus sciinta pli da kemio, li estus povinta rekomendi tian kredon bazitan sur vera fenomeno de la fizika mondo. Estas en ĉiuj fizikaj universoj de tempo kaj spaco, malgraŭ la universala manifestiĝo de la dekuma konsisto de energio, la ĉiam ĉeestanta rememorigo de la realeco de la sepobla elektrona organizado de antaŭmaterio.
La nombro sep estas baza por la centra universo kaj la spirita sistemo de esence propra transdonoj de karaktero, sed la nombro dek, la dekuma sistemo, estas esence propra en energio, materio kaj la materia kreitaĵaro. Tamen la atoma mondo ja prezentas iujn periodajn karakterizaĵojn, kiuj sepope ripetiĝas — naskiĝmarko portata de tiu ĉi materia mondo indikanta ĝian malproksiman spiritan originon.
Tiu ĉi sepobla persisto de krea konsisto elmontriĝas en la kemiaj kampoj kiel ripetiĝo de similaj fizikaj kaj kemiaj ecoj en apartaj periodoj de sep, kiam la bazaj elementoj estas aranĝitaj laŭ la ordo de siaj atomaj pezoj. Kiam la Urantiaj kemiaj elementoj estas tiel prezentitaj laŭ vicoj, iu ajn konsiderita eco aŭ propreco tendencas ripetiĝi post sep. Tiu ĉi sepopa perioda ŝanĝo ripetiĝas malpliiĝante kun variaĵoj tra la tuta kemia tabelo, estante pli rimarkindaj en la grupoj de unuaj aŭ malpli pezaj atomoj. Komenciĝante per iu ajn elemento, notinte iun econ, oni rimarkos, ke tia eco ŝanĝos por la ses postaj elementoj, sed atingante la okan ĝi tendencas reaperi, tio estas, la oka elemento kemie aktiva similas al la unua, la naŭa al la dua kaj tiel plu. Tia fakto de fizika mondo seneraripove montras la sepoblan konsiston de praa energio, kaj tio indikas la fundamentan realecon de la sepobla diverseco de la kreaĵoj de tempo kaj spaco. La homo ankaŭ notu, ke estas sep koloroj en la natura spektro.
Sed ne ĉiuj supozoj de natura filozofio estas validaj; ekzemple la hipoteza etero, kiu reprezentas linĝenian provon de la homo unuigi sian nescion pri spacaj fenomenoj. La filozofio de la universo ne povas esti fondita sur la observoj de la tiel nomata scienco. Se tia metamorfozo ne povus esti vidita, scienculo inklinus nei la eblecon de papilio disvolviĝinta el raŭpo.
La fizika stabileco asociita kun biologia elasteco ĉeestas en la naturo nur pro la preskaŭ infinita saĝeco de la Majstroj Arkitektoj de la kreitaĵaro. Nenio malpli ol transcenda saĝo povus iam koncepti unuojn de materio, kiuj povas esti samtempe tiel stabilajn kaj tiel efike flekseblajn.
La senfina disvolviĝo de relativa kosma realo, de la absoluteco de la Paradiza monotao ĝis la absoluteco de la spaca potenco, sugestas iujn evoluojn de rilato en la nespiritaj realaĵoj de la Unua Fonto-Centro — tiuj realaĵoj kiuj estas kaŝitaj en la spaca potenco, rivelitaj en la monotao kaj provizore malkaŝitaj sur mezaj kosmaj niveloj. Tiu ĉi eterna ciklo de energio, encirkvitigata en la Patro de la universoj, estas absoluta, kaj ĉar absoluta ĝi estas ekspansiebla nek en fakto nek en valoro; tamen la Praa Patro eĉ nun estas — kiel ĉiam — realiĝanta pri ĉiam etendiĝanta areno de spaco-tempo, kaj de transcendita spaco-tempo, signifoj, areno de ŝanĝiĝantaj rilatoj, en kiuj energio-materio estas pli kaj pli submetita al la superregado de la vivanta kaj dia spirito per la sperteca strebado de la vivanta kaj persona menso.
La universaj nespiritaj energioj estas reasociitaj en la vivantaj sistemoj de la ne-Kreintaj mensoj sur diversaj niveloj; iuj el ili povas esti priskribitaj kiel sekvas:
1. Mensoj antaŭ asistantaj spiritoj. Tiu ĉi nivelo de menso estas nespertanta, kaj sur la loĝataj mondoj ĝi estas sub la ministrado de la Majstraj Fizikaj Regantoj. Tio ĉi estas mekanika menso, la neinstruebla intelekto de la plej primitivaj formoj de materia vivo, sed la neinstruebla menso funkcias sur multaj niveloj krom la primitiva planeda vivo.
2. Mensoj de asistantaj spiritoj. Tio ĉi estas la ministrado de Patrino-Spirito de loka universo funkcianta per siaj sep asistantaj menso-spiritoj sur la instruebla (nemekanika) nivelo de la materia menso. Sur tiu ĉi nivelo la materia menso spertas: kiel subhoma (besta) intelekto per la kvin unuaj asistantoj; kiel homa (morala) intelekto per la sep asistantoj; kiel superhoma (mezvoja) intelekto per la du lastaj asistantoj.
3. Evoluantaj morontiaj mensoj — la plivastiĝanta konscieco de evoluantaj personecoj en la supreniraj karieroj en la loka universo. Tio ĉi estas la disdonaco de la Patrino-Spirito de la loka universo lige kun la Kreinto-Filo. Tiu ĉi mensa nivelo elvokas la organizadon de la morontia speco de viva vehiklo, sintezo de la materia kaj la spirita kampoj, kiu estas efektivigita de la Morontia Povo-Superrigardantoj de loka universo. La morontia menso funkcias diference responde al la 570 niveloj de morontia vivo, malkaŝante kreskantan asocian kapablon kun la kosma menso sur la superaj niveloj de finatingo. Tio ĉi estas la evolua kurso de mortemaj kreitaĵoj, sed la menso de nemorontia ordo estas ankaŭ disdonacita de Universa Filo kaj Universa Spirito super la nemorontiaj infanoj de la lokaj kreaĵoj.
La kosma menso. Tio ĉi estas la sepobla diversigata menso de tempo kaj spaco, fazo de kiu estas administrita de ĉiu el la Sep Majstro-Spiritoj al unu el la sep superuniversoj. La kosma menso ampleksas ĉiujn nivelojn de limhava menso, kaj spertece kunordigas kun la niveloj de evolua diaĵo de la Plejsupera Menso kaj transcende kun la ekzistecaj niveloj de absoluta menso — la rektaj cirkvitoj de la Kuna Aganto.
Sur Paradizo la menso estas absoluta; en Havono, absonida; en Orvontono, limhava. La menso ĉiam indikas la ĉeeston-aktivecon de vivanta ministrado plus diversajn sistemojn de energio, kaj tio ĉi estas vera pri ĉiuj niveloj kaj specoj de menso. Sed ekster la kosma menso fariĝas pli kaj pli malfacile portreti la rilatojn de la menso kun la nespirita energio. La Havona estas menso estas subabsoluta sed superevolua; estante ekzisteca-sperteca ĝi estas pli proksima al absonideco ol iu ajn alia koncepto rivelita al vi. La Paradiza menso estas ekster la homa kompreno; ĝi estas ekzisteca, nespaca kaj netempa. Tamen ĉiuj ĉi niveloj de menso estas ombritaj de la universala ĉeesto de la Kuna Aganto — de la teno de menso-gravito de la Dio de menso sur Paradizo.
Por taksi kaj agnoski la menson oni devas memori, ke la universo estas nek mekanika nek magia; ĝi estas kreado de menso kaj mekanismo de leĝo. Sed kvankam en praktika aplikado la leĝoj de naturo funkcias en tio, kio ŝajnas esti duoblaj regnoj de la fizikeco kaj la spiriteco, en realo tiuj ĉi estas unu. La Unua Fonto-Centro estas la praa kaŭzo de la tuta materiiĝo kaj samtempe la unua kaj fina Patro de ĉiuj spiritoj. La Paradiza Patro persone ŝajnas en la universoj ekster Havono nur kiel pura energio kaj pura spirito — kiel la Penso-Ĝustiganto kaj aliaj similaj fragmentaĵoj.
La mekanismoj ne absolute dominas la totalan kreitaĵaron; la universaro entute estas planita de menso, konstruita de menso kaj administrita de menso. Sed la dia mekanismo de la universaro estas entute tro perfekta por la sciencaj metodoj de la limhava menso de la homo por percepti eĉ spuron de la domineco de la infinita menso. Cxar tiu ĉi kreanta, reganta kaj subtenanta menso estas nek materia menso nek kreitaĵa menso; ĝi estas spirito-menso funkcianta sur kaj de niveloj de kreinteco de la dia realo.
La kapablo percepti kaj malkovri la menson en la universaj mekanismoj tute dependas de la kapablo, amplekso kaj lerto de la esploranta menso engaĝita sin al tia tasko de observado. La spactempaj mensoj, organizitaj el la energioj de tempo kaj spaco, estas submetitaj al la mekanismoj de tempo kaj spaco.
La movo kaj universa gravito estas ĝemelaj aspektoj de la nepersona spactempa mekanismo de la universaro. La niveloj de gravita respondo por la spirito, la menso kaj la materio estas tute sendependaj de tempo, sed nur veraj niveloj de spirito estas sendependaj de spaco (nespacaj). La superaj mensaj niveloj de la universo — la niveloj de spirito-menso — povas ankaŭ esti nespacaj, sed la niveloj de materia menso, kiel la homa menso, respondas al la interagoj de la universa gravito, perdante tiun ĉi respondon nur proporcie al la identigo kun la spirito. La niveloj de spirita realeco estas agnoskitaj per sia spirita enteno, kaj la spiriteco en tempo kaj spaco mezuriĝas inverse al la respondo al lineara gravito.
La respondo al lineara gravito estas kvanta mezuro de nespirita energio. Ĉiu maso — organizita energio — estas submetita al tiu ĉi teno, krom kiam la movo kaj menso agas sur ĝi. La lineara gravito estas la mallongdistanca kohera forto de la makrokosmo, iom same kiel la fortoj de la interna kohereco de la atomo estas la mallongdistancaj fortoj de la mikrokosmo. La fizika materiigita energio, organizita kiel tiel nomata materio, ne povas trairi spacon sen influi la respondon de lineara gravito. Kvankam tia gravita respondo estas rekte proporcia al maso, ĝi estas tiel modifita de la meza spaco, ke la fina rezulto ne estas pli ol kruda proksimumo, kiam esprimite kiel inverse proporcia al la kvadrato de la distanco. La spaco fine venkas la linearan graviton pro la ĉeesto en ĝi de la kontraŭgravitaj influoj de multaj supermateriaj fortoj, kiuj funkcias por neŭtraligi la gravitan agon kaj ĉiujn ĝiajn respondojn.
Ekstreme kompleksaj kaj ŝajne tre aŭtomataj kosmaj mekanismoj ĉiam tendencas kaŝi la ĉeeston de la origina aŭ krea loĝanta menso el iuj ajn inteligentuloj tre malproksime sub la universaj niveloj de la naturo kaj kapablo de la mekanismo mem. Tial estas neeviteble, ke la superaj universaj mekanismoj devas ŝajni estas senmensaj al la humilaj ordoj de kreitaĵoj. La sola ebla escepto al tia konkludo estus la implico de menseco en la mirinda fenomeno de ŝajne memkonservanta universo — sed tio estas filozofia temo pli ĝuste ol efektiva sperto.
Ĉar la menso kunordigas la universon, fikseco de mekanismoj ne ekzistas. La fenomeno de progresanta evoluo, asociita kun la kosma memkonservaco, estas universala. La evolua kapableco de la universo estas neelĉerpebla en la infiniteco de spontaneco. La progreso al harmonia unueco, kreskanta sperteca sintezo supermetita sur ĉiam pliiĝanta komplekseco de rilatoj, povus esti efektivigita nur de celplena kaj dominanta menso.
Ju pli alta estas la universa menso asociita kun iu ajn universa fenomeno, des pli malfacile estas por la malsuperaj specoj de menso malkovri ĝin. Kaj ĉar la menso de la universa mekanismo estas kreopova spirito-menso (eĉ la menseco de la Infinito), ĝi neniam povas esti malkovrita aŭ perceptita de la mensoj de malsupera nivelo de la universo, des malpli de la plej malsupera menso de ĉiuj, la homa menso. La evoluanta besta menso, kvankam nature serĉantan Dion, ne estas sola, kaj per si mem implice konanta Dion.
La evoluo de mekanismoj implicas kaj indikas la kaŝitajn ĉeeston kaj dominadon de la krea menso. La kapablo de la mortemula intelekto koncepti, fasoni kaj krei aŭtomatajn mekanismojn demonstras la superan kreajn kaj celplenajn kvalitojn de la homa menso kiel dominantan influon sur la planedo. La menso ĉiam emas al:
1. Kreado de materiaj mekanismoj.
2. Malkovro de kaŝitaj misteroj.
3. Esplorado de foraj situacioj.
4. Formulado de mensaj sistemoj.
5. Atingo de ŝagecaj celoj.
6. Atingo de spiritaj niveloj.
7. La plenumo de diaj destinoj — plejsuperaj, plejlastaj kaj absolutaj.
La menso estas ĉiam kreopova. La mensa doto de individua besto, mortemulo, morontiano, spirita supreniranto aŭ finatinganto estas ĉiam kompetenta produkti adekvatan kaj utilan korpon por la vivantan kreitaĵan identecon. Sed la ĉeesta fenomeno de personeco aŭ la pratipo de identeco, kiel tia, ne estas manifestiĝo de energio, aŭ fizika, mensa aŭ spirita. La personeca formo estas la pratipa aspekto de vivanta estaĵo; ĝi indikas la aranĝon de energioj, kaj tio ĉi, plus vivo kaj movo, estas la mekanismo de la kreitaĵa ekzisto.
Eĉ la spiritaj estaĵoj havas formon, kaj tiuj ĉi formoj de spiritoj (pratipoj) estas realaj. Eĉ la plej alta speco de spiritaj personecoj havas formojn — personecajn ĉeestojn ĉiusence analogajn al Urantiaj mortemulaj korpoj. Preskaŭ ĉiuj estaĵoj renkonteblaj en la sep superuniversoj posedas formojn. Sed estas kelkaj esceptoj al tiu ĉi ĝenelala regulo: la ĝustigantoj ŝajnas esti senformaj ĝis sia kuniĝo kun la postvivantaj animoj de siaj homaj asociitoj. La Solecaj Mesaĝistoj, Inspiritaj Trinitataj Spiritoj, Personaj Helpantoj de la Infinita Spirito, Gravitaj Mesaĝistoj, Transcendaj Registrantoj kaj iuj aliaj ankaŭ estas sen malkovrebla formo. Sed tiuj ĉi estas tipaj de la escepte malmultaj; la granda plejmulto havas aŭtentajn personecajn formojn, kiuj estas individue karaterizaj, kaj kiuj estas rekoneblaj kaj persone distingeblaj.
La ligo de la kosma menso kaj la ministrado de la asistantaj menso-spiritoj evoluigas taŭgan fizikan tabernaklon por la evoluantaj homaj estaĵoj. Same la morontia menso individuigas la morontian formon por ĉiuj postvivantaj mortemuloj. Same kiel la mortemula korpo estas persona kaj karakteriza por ĉiu homa estaĵo, same la morontia formo estos tre individua kaj adekvate karateriza de la kreopova menso, kiu dominas ĝin. Neniuj du morontiaj formoj estas pli similaj ol iuj ajn du homaj korpoj. La Morontiaj Povo-Superrigardantoj patronas, kaj la asistantaj serafoj provizas la nediferencigitan morontian materialon, per kiu la morontia vivo povas ekfunkcii. Kaj post la morontia vivo oni trovos, ke la spiritaj formoj estas egale diversaj, personaj kaj karakterizaj de siaj respektivaj loĝantoj de spirito-menso.
Sur materia mondo vi pensas pri korpo havanta spiriton, sed ni konsideras la spiriton kiel havantan korpon. La materiaj okuloj estas vere la fenestroj de la spirite naskita animo. La spirito estas la arkitekto, la menso estas la konstruanto, la korpo estas la materia konstruaĵo.
Fizikaj, spiritaj kaj mensaj energioj, kiel tiaj kaj en siaj puraj statoj, ne plene interagas kiel efektivaĵoj de la fenomenaj universoj. Sur Paradizo la tri energioj estas kunordaj, en Havono kunordigitaj, kaj en la universaj niveloj de limhavaj agadoj devas esti rekontitaj ĉiuj gamoj de materia, mensa kaj spirita dominado. En nepersonaj situacioj de tempo kaj spaco la fizika energio ŝajnas superregi, sed ankaŭ ŝajnas, ke ju pli funkcio de spirito-menso proksimiĝas al dieco de celo kaj plejsupereco de ago, des pli proksime la spirita fazo fariĝas dominanta; ke sur la plejlasta nivelo la spirito-menso povas fariĝi preskaŭ tute dominanta. Sur la absoluta nivelo la spirito certe regaso. Kaj de tie ĝis la regnoj de tempo kaj spaco, kie ajn ĉeestas realaĵo de dia spirito, kiam ajn reala spirito-menso funkcias, ĉiam estas tendenco al produktiĝo de materia aŭ fizika kontraŭparto de tiu spirita realaĵo.
La spirito estas la kreopova realo; la fizika kontraŭparto estas la spactempa reflekto de la spirita realo, la fizika konsekvenco de la krea ago de la spirito-menso.
La menso universale dominas la materion, eĉ kiam ĝi siavice respondas al la plejlasta superregado de la spirito. Kaj por la mortemulo nur tiu menso, kiu libere submetas sin al la spirita direkto, povas esperi postvivi la mortemulan spactempan ekziston kiel senmorta infano de la eterna spirita mondo de la Plejsupero, la Plejlasto kaj la Absoluto: la Infinito.
[Prezentita de Potenca Mesaĝisto deĵoranta en Nebadono laŭ peto de Gabrielo.]