Kajero 41
La karakteriza spaca fenomeno, kiu disigas ĉiun lokan kreaĵon de ĉiuj aliaj, estas la ĉeesto de la Kreopova Spirito. La tuta Nebadono estas certe trapenetrita de la spaca ĉeesto de la Dia Ministro de Salvingtono, kaj tia ĉeesto same certe finiĝas ĉe la eksteraj limoj de nia loka universo. Tio, kio estas trapenetrita de nia Patrino-Spirito, estas Nebadono; tio, kio etendiĝas ekster de ŝia spaca ĉeesto, estas ekster Nebadono, estante la eksteraj regionoj de la superuniverso de Orvontono — aliaj lokaj universoj.
La administra organizado de la granda universo malkaŝas klaran dividon inter la registaroj de la centra universo, de la superuniversoj kaj la lokaj universoj, kaj dum tiuj ĉi dividoj estas astronomie paralelaj en la spaca apartigo inter Havono kaj la sep superuniversoj, neniuj tiaj klaraj linioj de fizikaj demarkacioj apartigas la lokajn kreaĵojn. Eĉ la maĵoraj kaj minoraj sektoroj de Orvontono estas (por ni) klare distingeblaj, sed ne estas tiel facile identigi la fizikajn limojn de la lokaj universoj. Tio ĉi estas, ĉar tiuj ĉi lokaj kreaĵoj estas administre organizitaj laŭ iuj kreopovaj principoj regantaj la segmentadon de la totala energia ŝargo de superuniverso, dum iliaj fizikaj komponantoj, la sferoj de spaco — sunoj, mallumaj insuloj, planedoj, ktp. — devenas ĉefe de nebulozoj, kaj tiuj ĉi astronomie ekaperas laŭ iuj antaŭkreopovaj (transcendaj) planoj de la Arkitektoj de la Majstra Universo.
Unu aŭ pli — eĉ multaj — tiaj nebulozoj povas esti inkluzivitaj ene de la kampo de unuopa loka universo kiel Nebadono, kiu estis fizike kunigita el la stela kaj planeda naskitaro de Andronovero kaj aliaj nebulozoj. La sferoj de Nebadono havas diversajn nebulozajn devenoj, sed ili ĉiuj havis iun minimuman komunecon de spaca movo, kiu estis tiel alĝustigita de la inteligentaj klopodoj de la povo-direktoroj por produkti nian nunan agregaĵon de spacaj korpoj, kiuj kune vojaĝas kiel kontinua unuo sur la orbitoj de la superuniverso.
Tia estas la konsistigo de la loka stela nubo de Nebadono, kiu hodiaŭ svingas en pli kaj pli stabila orbito ĉirkaŭ la Sagitaria centro de tiu minora sektoro de Orvonton, al kiu apartenas nia loka universo.
La spiralaj kaj aliaj nebulozoj, la patrinaj radoj de la spacaj sferoj, estas ekigitaj de Paradizaj forto-organizantoj; kaj post la nebuloza evoluo ĝis gravita respondo ili estas anstataŭitaj en siaj superuniversaj funkcioj de la povo-centroj kaj fizikaj regantoj, kiuj tuj prenas sur sin plenan respondecon por direkti la fizikan evoluon de la sekvantaj generacioj de stelaj kaj planedaj idoj. Tiu ĉi fizika superrigardado de la Nebadona antaŭuniverso, je la alveno de nia Kreinto-Filo, estis tuj kunordigita kun lia plano de universa organizado. Ene de la kampo de tiu ĉi Paradiza Filo de Dio la Plejsuperaj Povo-Centroj kaj la Majstraj Fizikaj Regantoj kunlaboris kun la poste aperantaj Morontiaj Povo-Superrigardantoj kaj aliaj por produkti tiun vastan komplekson de komunikaj linioj, energiaj cirkvitoj kaj povo-kanaloj, kiuj firme ligas la multnombrajn spacajn korpojn de Nebadono en unu integritan administran unuon.
Cent Plejsuperaj Povo-Centroj de la kvara ordo estas permanente asignitaj al nia loka universo. Tiuj ĉi estaĵoj ricevas la povo-liniojn venantaj el la centroj de tria ordo de Uverso, kaj transsendas la reduktitajn kaj modifitajn cirkvitojn al la povo-centroj de niaj konstelacioj kaj sistemoj. Tiuj ĉi povo-centroj asocie funkcias por produkti la vivan sistemon de regado kaj egaligo, kiu funkcias por konservi la ekvilibron kaj distribuadon de energioj, kiu alie estus fluktuantaj kaj variantaj. La povo-centroj tamen ne okupiĝas pri transiraj kaj lokaj malordoj de energio, kiel sunmakuloj kaj sistemaj elektraj perturboj; lumo kaj elektro ne estas la bazaj energioj de spaco; ili estas duagradaj kaj akcesoraj manifestiĝoj.
La cent centroj de la loka universo postenas sur Salvingtono, kie ili funkcias ĉe la preciza centro de energio de tiu sfero. Arkitekturaj sferoj, kiel Salvingtono, Edentio kaj Jerusemo, estas lumigitaj, varmigitaj kaj energiigitaj per metodoj, kiuj tute sendependigas ilin de la spacaj sunoj. Tiuj ĉi sferoj estis konstruitaj — faritaj laŭ postulo — de la povo-centroj kaj fizikaj regantoj, kaj fasonitaj por uzi potencan influon al la distribuo de energio. Bazantaj siajn agadojn sur tiaj fokusaj punktoj de energia regado la povo-centroj, per siaj vivataj ĉeestoj, orientigas kaj kanalizas la fizikajn energiojn de spaco. Kaj tiuj ĉi energio-cirkvitoj estas bazaj por ĉiuj fizikaj-materiaj kaj morontiaj-spiritaj fenomenoj.
Dek Plejsuperaj Povo-Centroj de la kvina ordo estas asignitaj al ĉiu unuaranga subsekcio de Nebadono, la cent konstelacioj. En Norlatiadeko, via konstelacio, ili ne postenas sur la sideja sfero, sed situas ĉe la centro de la enorma stela sistemo, kiu konsistigas la fizikan kernon de la konstelacio. Sur Edentio estas dek asociitaj mekanikaj regantoj kaj dek frandalankoj, kiuj estas en perfekta kaj konstanta ligo kun la najbaraj povo-centroj.
Unu Plejsupera Povo-Centro de la sesa ordo postenas ĉe la preciza gravita fokuso de ĉiu loka sistemo. En la sistemo de Satanio la asignita povo-centro okupas malluman insulon de spaco situata ĉe la astronomia centro de la sistemo. Multaj el tiuj ĉi mallumaj insuloj estas vastaj dinamoj, kiuj mobilizas kaj orientigas iujn spacajn energiojn, kaj tiuj ĉi naturaj cirkonstancoj estas efike uzataj de la Satania Povo-Centro, kies vivanta maso funkcias kiel ligo kun la pli altaj centroj, direktanta la fluojn de pli materiigita povo al la Majstroj Fizikaj Regantoj sur la evoluaj planedoj de spaco.
Dum la Majstraj Fizikaj Regantoj servas kun la povo-centroj tra la tuta granda universo, iliaj funkcioj en loka sistemo, kiel Satanio, estas pli facile kompreneblaj. Satanio estas unu el cent lokaj sistemoj, kiuj konsistigas la administran organizadon de la konstelacio de Norlatiadeko, kiu havas kiel tujajn najbarojn la sistemojn de Sandmatio, Asuntio, Porogio, Sortorio, Rantulio kaj Glantonio. La Norlatiadekaj sistemoj diferencas laŭ multaj rilatoj, sed ĉiuj estas evoluaj kaj progresantaj, multe kiel Satanio.
Satanio mem estas kunmetita de pli ol sep mil astronomiaj grupoj aŭ fizikaj sistemoj, malmultaj el kiuj havas originon similan kiel via suna sistemo. La astronomia centro de Satanio estas enorma malluma insulo de spaco kiu, kun siaj akompanantaj sferoj, situas ne malproksime de la sidejo de la sistema registaro.
Krom la ĉeesto de la asignita povo-centro la superrigardado de la tuta sistemo de fizika energio de Satanio estas centrita sur Jerusemo. Majstro Fizika Reganto, postenanta sur tiu ĉi ĉefsfero, laboras kunlabore kun la sistema povo-centro, servante kiel ĉefligo de la povo-inspektoroj sidantaj sur Jerusemo kaj funkciantaj tra la tuta loka sistemo.
La cirkvitigo kaj kanalizado de energio estas superrigardata de la kvin cent mil vivantaj kaj inteligentaj manipulantoj de energio disigitaj tra la tuta Satanio. Per la agado de tiaj fizikaj regantoj la superrigardantaj povo-centroj komplete kaj perfekte regas la plejmulton de la bazaj energioj de spaco, inkluzive de la emanaĵoj de la tre varmigitaj globoj kaj la mallumaj sferoj ŝargitaj per energio. Tiu ĉi grupo de vivantaj entoj povas mobilizi, transformi, transmutacii, manipuli kaj transdoni preskaŭ ĉiujn fizikajn energiojn de organizita spaco.
La vivo havas esence propran kapablon mobilizi kaj transmutacii la universalan energion. Vi konas la agadon de la vegeta vivo, kiu transformas la materian energion de lumo en la diversajn manifestiĝojn de la vegeta regno. Vi ankaŭ iom scias la metodon, per kiu tiu ĉi vegeta energio povas esti konvertita en la fenomenojn de bestaj agadoj, sed vi scias praktike nenion pri la tekniko de la povo-direktoroj kaj la fizikaj regantoj, kiuj estas dotitaj per la kapablo mobilizi, transformi, orienti kaj koncentri la multnombrajn energiojn de spaco.
Tiuj ĉi estaĵoj de la energiaj regnoj ne rekte okupiĝas pri la energio kiel komponanta faktoro de vivantaj kreitaĵoj, nek eĉ pri la kampo de fiziologia kemio. Ili foje okupiĝas pri la fizikaj preparaĵoj de vivo, pri la ellaborado de tiuj energiaj sistemoj, kiuj povas servi kiel fizikaj vehikloj por la vivantaj energioj de elementaj materiaj organismoj. La fizikaj regantoj iel rilatas al la antaŭvivaj manifestiĝoj de materia energio, same kiel la asistantaj menso-spiritoj okupiĝas pri la antaŭspiritaj funkcioj de materia menso.
Tiuj ĉi inteligentaj kreitaĵoj pri povo-regado kaj energio-direktado devas alĝustigi sian teknikon sur ĉiu sfero konforme al la fizikaj konsisto kaj arkitekturo de tiu planedo. Ili neeraripove uzas la kalkulojn kaj deduktojn de siaj respektivaj personaroj de fizikistoj kaj aliaj teknikaj konsilistoj pri la loka influo de tre varmigitaj sunoj kaj aliaj specoj de superŝargitaj steloj. Eĉ la enormaj malvarmaj kaj mallumaj gigantoj de spaco kaj la svarmantaj nuboj de stela polvo devas esti kalkulitaj; ĉiuj ĉi materiaj elementoj gravas en la praktikaj problemoj de energia manipulado.
La superrigardado de povo-energio de la evoluaj loĝataj mondoj estas sub la respondeco de la Majstraj Fizikaj Regantoj, sed tiuj ĉi estaĵoj ne respondecas pri ĉiuj energiaj miskondutoj sur Urantio. Estas kvanto da kialoj por tiuj perturboj, kelkaj el kiuj estas ekster la kampo kaj regado de la fizikaj konservistoj. Urantio estas en la linioj de grandegaj energioj, malgranda planedo en la cirkvito de enormaj masoj, kaj la lokaj regantoj foje uzas enorman nombron da siaj membroj klopodante ekvilibrigi tiujn ĉi liniojn de energio. Ili sufiĉe bone faras koncerne la fizikaj cirkvitoj de Satanio, sed havas malfacilaĵojn por ŝirmi kontraŭ la potencaj kurentoj de Norlatiadeko.
Estas pli ol du mil brilaj sunoj elverŝantaj lumon kaj energion en Satanio, kaj via propra suno estas averaĝa flamanta globo. El la tridek sunoj plej proksimaj sunoj de la via nur tri estas pli brilaj. La Universaj Povo-Direktoroj ekmovas la specialigitajn fluojn de energio, kiuj iras inter la individuaj steloj kaj iliaj respektivaj sistemoj. Tiuj ĉi sunaj fornoj, kune kun la mallumaj gigantoj de spaco, servas al la povo-centroj kaj fizikaj regantoj kiel stacioj por efike koncentri kaj direkti la energio-cirkvitojn de la materiaj kreaĵoj.
La sunoj de Nebadono ne estas malsimilaj al tiuj de aliaj universoj. La materia konsisto de ĉiuj sunoj, mallumaj insuloj, planedoj kaj satelitoj, eĉ meteoroj, estas sufiĉe identa. La averaĝa diametro de tiuj ĉi sunoj estas ĉirkaŭ unu miliono sescent mil kilometroj, tiu de via propra suna globo estanta iomete malpli. La diametro de la plej granda stelo en la universo, la stela nubo de Antareso, estas kvarcent kvindek oble pli granda ol tiu de via suno, kaj ĝia volumeno sesdek milionoj oble pli granda. Sed estas abonda spaco por akomidi ĉiujn ĉi enormajn sunojn. Kompare ili havas saman movliberecon en spaco, kiel dekduo da oranĝoj havus, se ili cirkukus tra la tuta interno de Urantio, kaj se la planedo estus malplena globo.
Kiam tro grandaj sunoj estas ĵetitaj el nebuloza patrino-rado, ili baldaŭ disiĝas aŭ formas duoblajn stelojn. Ĉiuj sunoj origine estas vere gasaj, kvankam pli malfrue ili povas ekzisti en duonlikva stato. Kiam via suno atingis tiun ĉi kvazaŭ duonlikvan staton de supergasa premo, ĝi ne estis sufiĉe granda por dividiĝi laŭ sia ekvatoro, tiel ĉi estante unu speco de formado de duobla stelo.
Kiam malpli ol dekono de la grando de via suno tiuj ĉi fajraj sferoj rapide kuntiriĝas, kondensiĝas kaj malvarmiĝas. Kiam pli ol tridekoble ĝia grando — pli ĝuste tridekoble la malneta enhavo de reala materio — sunoj facile dividiĝas en du apartajn korpojn, aŭ fariĝante la centroj de novaj sistemoj aŭ restante en la teno de la gravito de unu la alia kaj rivoluante ĉirkaŭ komuna centro, kiel unu speco de duoblaj steloj.
La plej freŝdata el la gravaj kosmaj erupcioj en Orvontono estis la eksterodinara eksplodo de duobla stelo, kies lumo atingis Urantion en 1572 p.K. Tiu ĉi kunflagrado estis tiel intensa, ke la eksplodo estis klare videbla en plena taglumo.
Ne ĉiuj steloj estas solidaj, sed multaj el la pli malnovaj estas. Iuj el la ruĝetaj kaj malforte brilantaj steloj akiris densecon ĉe la centro de siaj enormaj masoj, kiujn oni povus esprimi dirante, ke unu kuba centimetro de tia stelo, se sur Urantio, pesus se volumeno de unu kuba centimetro estus sur Urantio, ĝi pezus preskaŭ cent sepdek kilogramojn. La enorma premo, akompanata de perdo de varmeco kaj cirkulanta energio, rezultigis la orbitojn de la bazaj materiaj unuoj pli kaj pli proksimaj kune, ĝis ili tute proksimiĝas al la statuso de elektrona denseco. Tiu ĉi procezo de malvarmiĝo kaj kuntiriĝo povas daŭri ĝis la limo aŭ kritika eksplodpunkto de ultimatona kondensado.
Plejmulte de la gigantaj sunoj estas relative junaj; plejmulte de la nanaj steloj estas maljunaj sed ne ĉiuj. La koliziintaj nanoj povas esti tre junaj, kaj povas brili per intensa blanka lumo, sen koni komencan ruĝan stadion de juna brilado. Kaj tre junaj kaj tre maljunaj sunoj kutime brilas kun ruĝeta brilo. La flava nuanco indikas moderan junecon aŭ proksimiĝo al maljuneca aĝo, sed la brila blanka lumo signifas fortikan kaj longdaŭran plenkreskan vivon.
Kvankam ne ĉiuj adoleskaj sunoj trapasas pulsan stadion, almenaŭ ne videble, kiam rigardante la spacon vi povas observi multajn el tiuj ĉi pli junaj steloj, kies gigantaj spiraj puŝoj postulas de du ĝis sep tagojn por kompletigi ciklon. Via propra suno ankoraŭ portas malpliiĝantan heredaĵon de la potencaj ŝvelaĵoj de siaj fruaj tagoj, sed la periodo plilongiĝis de la antaŭaj pulsoj longaj je tri tagoj kaj duono ĝis la nuntempa sunmakulaj cikloj longaj je dek unu jaroj kaj duono.
La variaj steloj havas multajn originojn. En iuj duoblaj steloj la tajdoj kaŭzitaj de rapide ŝanĝiĝantaj distancoj, dum la du korpoj svingiĝas sur siaj orbitoj, ankaŭ kaŭzas periodajn fluktuadojn de lumo. Tiuj ĉi gravitaj variadoj produktas regulajn kaj ripetiĝantajn flamlumojn, same kiel la kaptado de meteoroj per la akumulado de energio-materio sur la surfaco rezultigus kompare subitan fulmon de lumo, kiu rapide retiriĝus ĝis normala brileco por tiu suno. Foje suno kaptos fluon da meteoroj laŭ linio de opozicio de malpliigita gravito, kaj foje kolizioj kaŭzas stelajn ekflamojn, sed la plejmulto de tiaj fenomenoj estas tute kaŭzitaj de internaj fluktuoj.
En unu grupo de variaj steloj la periodo de luma fluktuado rekte dependas de la lumeco, kaj scio pri tiu fakto kapabligas astronomojn por uzi tiajn sunojn kiel universajn lumturojn aŭ punktojn de preciza mezuro por plu esplori malproksimajn stelamasoj. Per tiu ĉi tekniko estas eble mezuri stelajn distancojn tre precize ĝis pli ol unu miliono da lumjaroj. Pli bonaj metodoj pri spaca mezurado kaj plibonigita teleskopa tekniko iam ebligos pli plene malkovri la dek grandajn sekciojn de la superuniverso de Orvontono; vi almenaŭ agnoskos ok el tiuj ĉi grandegaj sektoroj kiel enormaj kaj sufiĉe simetriaj stelamasoj.
La maso de via suno estas iomete pli granda ol la takso de viaj fizikistoj, kiuj kalkulis ĝin je ĉirkaŭ mil okcent kvariliono da tonoj (2 × 1027). Ĝi nun estas mezvoje inter la plej densaj kaj la plej difuzaj steloj, havante ĉirkaŭ unu kaj duono oble pli densa ol akvo. Sed via suno estas nek likva nek solida — ĝi estas gasa — kaj tio ĉi estas vera malgraŭ la malfacileco klarigi, kiel gasa materio povas atingi tiom ĉi kaj eĉ multe pli grandajn densecojn.
Gasa, likva kaj solida statoj estas temoj de rilatoj inter atomoj kaj molekuloj, sed denseco estas rilato inter spaco kaj maso. La denseco varias rekte kun la kvanto de maso en spaco kaj inverse kun la kvanto de spaco en maso, la spaco inter la centraj kernoj de materio kaj la partikloj kirliĝantaj ĉirkaŭ tiuj ĉi centroj same kiel la spaco interne de tiaj materiaj partikloj.
Malvarmiĝantaj steloj povas esti samtempe fizike gasaj kaj ege densaj. Vi ne konas la sunajn supergasojn, sed tiuj ĉi kaj aliaj nekutimaj formoj de materio klarigas, kiel eĉ nesolidaj sunoj povas atingi densecon egalan al la fero — proksimume sama kiel Urantio — kaj tamen esti en stato de tre varmigita gaso kaj daŭre funkcii kiel sunoj. La atomoj en tiuj ĉi densaj supergasoj estas escepte malgrandaj; ili enhavas malmultajn elektronojn. Tiaj sunoj ankaŭ grandparte perdis siajn liberajn ultimatonajn rezervojn de energio.
Unu el la sunoj proksime de vi, kiu komencis sian ekziston kun ĉirkaŭ la sama maso kiel la via, kuntiriĝas nun ĝis preskaŭ la grando de Urantio, estante kvardek miloble pli densa ol via suno. La pezo de tiu ĉi varma-malvarma gasa solido estas ĉirkaŭ kvindek kvin kilogramoj por kuba centimetro. Kaj tiu ĉi suno ankoraŭ brilas kun malforta ruĝeta lumo, la senila brileto de mortanta monarko de lumo.
Plejmulte da sunoj tamen ne estas tiom densaj. Unu el viaj pli proksimaj najbaroj havas ekzakte la egalan densecon kiel via atmosfero ĉe marnivelo. Se vi estus interne de tiu ĉi suno, vi ne kapablus distingi kion ajn. Kaj se la temperaturo ebligus tion, vi povus penetri la plejmulton de la sunoj, kiuj scintilas en la nokta ĉielo, kaj ne rimarkus pli da materio, ol vi perceptas en la aero de viaj teraj salonoj.
La masiva suno de Veluntio, unu el la plej grandaj en Orvontono, havas densecon nur milonon ol tiu de la atmosfero de Urantio. Se ĝia konsisto estus simila al via atmosfero kaj ne supervarmigita, ĝi estus tia vakuo, ke la homaj estaĵoj rapide sufokiĝus, se ili estus sur aŭ en ĝi.
Alia el la Orvontonaj gigantoj nun havas surfacan temperaturon ĉirkaŭ mil sescent gradoj. Ĝia diametro estas pli ol kvarcent okdek milionojn da kilometroj — sufiĉa spaco por loĝi vian suno kaj la nuna orbito de la tero. Kaj tamen, malgraŭ ĉi tiu enorma grando, pli ol kvardek milionoble pli ol tiu de via suno, ĝia maso estas nur ĉirkaŭ tridekoble pli granda. Tiuj ĉi enormaj sunoj havas ampleksan franĝon atingantan preskaŭ de unu ĝis la alia.
Ke la spacaj sunoj ne estas tre densaj, pruvas la konstantaj fluoj de eskapantaj lumo-energioj. Tro granda denseco retenus la lumon per opakeco, ĝis la premo de lumo-energio atingus la eksplodan punkton. Estas grandega luma aŭ gasa premo ene de suno por igi ĝin elĵeti tian fluon de energio penetrantan la spacon ĝis milionoj kaj milionoj da kilometroj por energiigi, lumigi kaj varmigi la malproksimajn planedojn. Kvin metroj da surfaco kun denseco de Urantio efike malebligus la eskapon de ĉiuj ikso-radioj kaj lumo-energiojn el suno, ĝis la kreskanta interna premo de akumulantaj energioj rezultanta de atomaj dispartigoj venkus la graviton kun grandega eksplodo eksteren.
La lumo, en la ĉeesto de propulsaj gasoj, estas tre eksplodema kiam limigite de altaj temperaturoj per opakaj retenantaj muroj. La lumo estas reala. Laŭ via taksado pri energio kaj povo sur via mondo la sunlumo estus ekonomia je du milionoj da dolaroj por kilogramo.
La interno de via suno estas vasta generatoro de ikso-radioj. La sunoj estas subtenataj de la interno per la senĉesaj bombadoj de tiuj ĉi potencaj emanaĵoj.
Necesas pli ol unu duonmiliono da jaroj, por ke elektrono stimulita de ikso-radioj trovu vojon de la centro de averaĝa suno ĝis ĝia surfaco, de kie ĝi komencas sian spacan aventuron, eble por varmigi loĝatan planedon, esti kaptita de meteoro, partopreni en la naskiĝo de atomo, esti altirita de tre ŝargita malluma insulo de spaco aŭ fini ĝian spacan kurson per fina plonĝo sur la surfacon de suno simila al tiu de sia origino.
La ikso-radioj de la interno de suno ŝargas la tre varmigitajn kaj agititajn elektronojn por antaŭenpuŝi ilin en spacon, preter la multegoj de detenantaj influoj de intervenanta materio kaj, spite de diverĝaj gravitaj altiroj, al la malproksimaj sferoj de la malproksimaj sistemoj. La granda energio de rapido bezonata por eskapi la gravitan tenon de suno estas sufiĉa por certigi, ke la sunradio plu vojaĝos kun nereduktita rapido, ĝis ĝi renkontos konsiderindajn masojn de materio; sur kiu ĝi estos rapide transformita en varmon kun la liberiĝo de aliaj energioj.
La energio, ĉu kiel lumo aŭ aliaj formoj, en sia flugado tra spaco moviĝas rekte antaŭen. La efektivaj partikloj materie ekzistantaj trairas spacon kiel pafaĵo. Ili iras laŭ rekta kaj nerompita linio aŭ procesio, krom kiam ili estas trafita de superaj fortoj, kaj krom kiam ili ĉiam obeas la tiron de lineara gravito esence propran al materia maso kaj la ĉeeston de cirkla gravito de la Insulo de Paradizo.
La suna energio povas ŝajni esti propulsata kiel ondoj, sed tio estas pro la ago de kunekzistantaj kaj diversaj influoj. Konsiderita formo de organizita energio ne moviĝas laŭ ondoj sed laŭ rektaj linioj. La ĉeesto de dua aŭ tria formo de forto-energio povas igi la observitan fluon ŝajni moviĝi kiel onda formacio, same kiel en blindiga pluvego akompanata de forta vento la akvo foje ŝajnas fali kiel tavoloj aŭ malsupreniri kiel ondoj. La pluvgutoj falas laŭ rekta linio de senĉesa sinsekvo, sed la ago de la vento estas tia, ke ĝi donas videblan aspekton de tavoloj de akvo kaj ondoj de pluvgutoj.
La ago de iuj duarangaj kaj aliaj nemalkovritaj energioj ĉeesatantaj en la spacaj regionoj de via loka universo estas tia, ke la emanaĵoj de suna lumo ŝajnas produkti iujn ondajn fenomenojn same kiel esti dispecigita en infinitezimaj porcioj de difinitaj longo kaj pezo. Kaj praktike tio estas ekzakte tio, kio okazas. Vi povas apenaŭ esperi sukcesi pli bone kompreni la konduton de la lumo, ĝis vi akiras pli klaran koncepton pri la interago kaj interrilato de la diversaj spacaj fortoj kaj sunaj energioj funkciantaj en la spacaj regionoj de Nebadono. Via nuna konfuzo estas ankaŭ kaŭzita de via nekompleta kompreno pri tiu ĉi problemo, kiel ĝi koncernas la interasociaj agadoj de la persona kaj nepersona regado de la majstra universo — la ĉesstoj, la faroj kaj la kunordigo de la Kuna Aganto kaj la Nekvalifikita Absoluto.
Deĉifrante spektrajn fenomenojn necesas memori, ke la spaco ne estas malplena; ke la lumo trairante spacon estas foje iomete modifita de la diversaj formoj de energio kaj materio, kiuj cirkulas en la tuta organizata spaco. Iuj el la linioj indikantaj nekonatan materion, kiu aperas en la spektroj de via suno estas kaŭzitaj de modifoj de bone konataj elementoj, kiuj flosas tra la tuta spaco sub diserigita formo, la atomaj viktimoj de la furiozaj renkontoj de la sunaj elementaj bataloj. La spaco estas trapenetrita de tiuj ĉi vagantaj ruinaĵoj, speciale natrio kaj kalcio.
Kalcio fakte estas la ĉefa elemento de materio penetranta spacon tra la tuta Orvontono. Nia tuta superuniverso estas aspergita per tre polvigita ŝtono. Ŝtono laŭvorte estas la fundamenta materio por la planedoj kaj sferoj de spaco. La kosma nubo, la granda spaca kovraĵo, konsistas plejparte el la modifitaj atomoj de kalcio. La ŝtona atomo estas unu el la plej disvastigitaj kaj persistaj el la elementoj. Ĝi ne nur eltenas jonigon — disigon — sed ĝi persistas kiel asocia identeco, eĉ post kiam gi estas batita de la detruaj ikso-radioj kaj diserigita de la altaj sunaj temperaturoj. Kalcio posedas individuecon kaj vivdaŭron superantaj ĉiujn pli komunajn formojn de materio.
Kiel viaj fizikistoj suspektis, tiuj ĉi kripligitaj restaĵoj de suna kalcio laŭvorte rajdas la lumradiojn por variaj distancoj, kaj tiel ilia vasta disvastiĝo tra la tuta spaco estas ege faciligita. Natrio, post iuj modifoj, ankaŭ kapablas moviĝi per lumo kaj energio. La konsiderindaĵo de kalcio estas des pli rimarkinda, ĉar tiu ĉi elemento havas preskaŭ mason duoblan ol tiu de sodio. Loka penetrado de spaco fare de kalcio estas kaŭzita de la fakto ke ĝi eskapas el la suna fotosfero, sub modifita formo, laŭvorte rajdante la elirantajn sunradiojn. El ĉiuj sunaj elementoj, kalcio, malgraŭ sia relativa grando — ĉar ĝi enhavas dudek rivoluantajn elektronojn — estas la plej sukcesa por eskapi el la suna interno al la regnoj de spaco. Tio ĉi klarigas kial estas kalcia tavolo, gasa ŝtona surfaco, dika je preskaŭ dekmil kilometroj sur la suno; kaj tio ĉi malgraŭ la fakto, ke dek naŭ pli malpezaj kaj multaj pli pezaj elementoj troviĝas sube.
Kalcio estas aktiva kaj diverstalenta elemento je sunaj temperaturoj. La ŝtona atomo havas du lertajn kaj loze alligitajn elektronojn en la du eksteraj elektronaj cirkvitoj, kiuj estas tre proksimaj unu de la alia. Frue en la atoma lukto ĝi perdas sian plej eksteran elektronon; post kio ĝi majstre ĵonglas kun la dek naŭa elektrono inter la dek naŭa kaj dudeka cirkvitoj de elektrona rivoluo. Ĵetante tiun ĉi dek naŭan elektronon tien kaj reen inter sia orbito kaj tiu de sia perdita kompano pli ol dudek kvin mil fojojn sekunde, kripligita ŝtona atomo kapablas parte defii graviton kaj tiel sukcesi rajdi la emerĝajn fluojn de lumo kaj energio, la sunradiojn, ĝis libereco kaj aventuro. Tiu ĉi kalcia atomo moviĝas eksteren per alternaj skuoj de propulso antaŭen, tenante kaj lasante la sunradiojn ĉirkaŭ dudek kvinfojojn sekunde. Kaj jen kial ŝtono estas la ĉefa komponanto de la spacaj mondoj. Kalcio estas la plej sperta eskapanto de la suna prizono.
La lerteco de tiu ĉi akrobata elektrono de kalcio estas indikita per la fakto ke, kiam ĵetite per la sunaj fortoj kun temperaturo de ikso-radioj al la cirklo de la supera orbito, ĝi restas sur tiu orbito nur ĉirkaŭ milionono da sekundo; sed antaŭ ol la povo de elektrona gravito de la atoma kerno tiras ĝin reen en ĝian malnovan orbiton, ĝi kapablas plenumi milionon da rivoluoj ĉirkaŭ la atoma centro.
Via suno forigis enorman kvanton de sia kalcio, perdinte grandegajn kvantojn dum la tempoj de siaj konvulsiaj erupcioj lige kun la formiĝo de la suna sistemo. Grandparto de la suna kalcio nun troviĝas en la ekstera krusto de la suno.
Necesas memori, ke la spektraj analizoj montras nur la komponaĵojn de la suna surfaco. Ekzemple: sunaj spektroj elmontras multajn ferajn liniojn, sed fero ne estas la ĉefa elemento de la suno. Tiu ĉi fenomeno estas preskaŭ tute kaŭzita de la nuna temperaturo de la suna surfaco, iom malpli ol 3300 gradoj, tiu ĉi temperaturo estanta tre favora por registri la feran spektron.
La interna temperaturo de multaj sunoj, eĉ la via, estas multe pli alta ol oni kutime kredas. En la interno de suno ekzistas praktike neniu kompleta atomo; ili ĉiuj estas pli aŭ malpli frakasitaj pro la intensa bombardado de ikso-radioj, kiu estas implica je tiel altaj temperaturoj. Sendepende de kiel la materiaj elementoj povas ŝajni en la eksteraj tavoloj de suno, tiuj internaj fariĝas tre similaj pro la disocia ago de la disrompaj ikso-radioj. La ikso-radio estas granda niveliganto de la atoma ekzisto.
La surfaca temperaturo de via suno estas preskaŭ 3300 gradoj, sed ĝi des rapide kreskas ju pli interne, ĝis ĝi atingas la nekredeblan altecon de 19 400 000 gradoj en la centraj regionoj. (Ĉiuj ĉi temperaturoj estas indikitaj laŭ via Celsia skalo.)
Ĉiuj ĉi fenomenoj indikas enorman konsumon de energio, kaj la fontoj de suna energio, nomataj laŭ ilia ordo de graveco, estas:
1. Neniigo de atomoj kaj, fine, de elektronoj.
2. Transmutacio de elementoj, inkluzive de la radioaktiva grupo de energioj tiel liberrigitaj.
3. La amasiĝo kaj transdonado de iuj universalaj energioj de spaco.
4. Spaca materio kaj meteoroj, kiuj senĉese plonĝas en la flagrajn sunojn.
5. La suna kuntiriĝo: la malvarmiĝo kaj posta kuntiriĝo de suno produktas energion kaj varmon foje pli grandan ol tiuj provizitaj de spaca materio.
6. Gravita ago je altaj temperaturoj transformas iun cirkvitigitan povon en radiantajn energiojn.
7. Rekaptita de lumo kaj alia materio, kiuj estas tiritaj reen en la sunon forlasinte ĝin, kune kun aliaj energioj kun ekstersuna origino.
Ekzistas reguliga kovraĵo de varmegaj gasoj (foje je milionoj da gradoj de temperaturo), kiu envolvas la sunojn, kaj kiu agas por stabiligi perdon de varmo, kaj alie preventi la danĝerajn fluktuadojn de disfandiĝo de varmo. Dum la aktiva vivo de suno la interna temperaturo de 19 400 000 gradoj restas proksimume la sama tute sendepende de la progresanta malpliiĝo de la ekstera temperaturo.
Vi povus provi imagi 19 400 000 gradojn de varmo, asocie kun iuj gravitaj premoj, kiel la elektronan bolpunkton. Sub tiaj premoj kaj je tiaj temperaturoj ĉiuj atomoj estas difektitaj kaj diserigitaj en siajn elektronajn kaj aliajn praajn komponantojn; eĉ la elektronoj kaj aliaj asocioj de ultimatonoj povas esti diserigitaj, sed la sunoj ne kapablas difekti la ultimatonojn.
Tiuj ĉi sunaj temperaturoj funcias por enorme akceli la ultimatonojn kaj la elektronojn, almenaŭ tiujn ĉi lastaj, kiuj daŭre konservas sian ekziston sub tiuj ĉi kondiĉoj. Vi konstatos, kion signifas alta temperaturo pere de la akcelo de ultimatonaj kaj elektronaj agadoj, kiam vi paŭzos por pripensi, ke unu ordinara akvoguto enhavas pli ol unu triliardo da atomoj. Tio ĉi estas energio de pli ol cento da ĉevalpovoj senĉese uzata dum du jaroj. La totala varmo nun distribuata de la suno de via suna sistemo en unu sekundo sufiĉas por boligi la tutan akvon de ĉiuj oceanoj sur Urantio en unu sekundo.
Nur la sunoj funkciantaj en la rektaj kanaloj de la ĉefaj fluoj de universa energio povas eterne brili. Tiaj sunaj fornoj senfine flamas, kapablante replenigi siajn materiajn perdojn per la enpreno de spaca forto kaj analoga cirkulanta energio. Sed la steloj malproksimaj de tiuj ĉi ĉefaj kanaloj de reŝargado estas destinitaj suferi energian elĉerpiĝon — iom post iom malvarmiĝi kaj fine forbruli.
Tiaj mortintaj aŭ mortantaj sunoj povas esti rejunigitaj de kolizia efiko, aŭ povas esti reŝargitaj de iuj nelumaj energiaj insuloj de spaco aŭ per ŝtelo de gravito de proksimaj pli malgrandaj sunoj aŭ sistemoj. La plejmulto de mortintaj sunoj spertos revivigon per tiuj ĉi aŭ aliaj evoluaj teknikoj. Tiuj, kiuj ne estas tiel fine reŝargitaj, estas destinitaj suferi disrompan eksplodon de sia maso, kiam la gravita kondensado atingas la kritan nivelon de ultimatona kondensado de energia premo. Tiaj malaperantaj sunoj tiel fariĝas la plej malofta formo de energio, admirinde adaptita por energiigi aliajn pli favore situantaj sunoj.
En tiuj sunoj, kiuj estas encirkvitigitaj en la kanaloj de spaca energio, suna energio estas liberigita per diversaj kompleksaj nukleaj ĉenreakcioj, la plej ofta el kiuj estas la hidrogena-karbona-heliuma reakcio. En tiu ĉi metamorfozo karbono agas kiel energia katalizilo, ĉar ĝi estas neniel efektive ŝanĝita per tiu ĉi procezo de konvertado de hidrogeno en heliumon. Sub iuj kondiĉoj de alta temperaturo la hidrogeno penetras la karbonajn nukleojn. Ĉar la karbono ne povas enteni pli ol kvar tiajn protonojn, kiam tiu ĉi satura stato estas atingita, ĝi komencas elsendi protonojn, tuj post kiam novaj alvenas. En tiu ĉi reago la enirantaj hidrogenaj partikloj eliras kiel heliuma atomo.
La redukto de hidrogena enhavo pliigas la lumecon de suno. En la sunoj destinitaj forbruli la kulmino de lumeco estas atingita ĉe la punkto de hidrogena elĉerpiĝo. Post tiu ĉi punkto la brileco estas konservita per la rezultanta procezo de gravita kuntiriĝo. Fine tia stelo fariĝas tiel nomata blanka nano, tre kondensita sfero.
En grandaj sunoj — malgrandaj cirklaj nebulozoj — kiam hidrogeno estas elĉerpigita, kaj sekvas gravita kuntiriĝo, se tia korpo ne estas sufiĉe opaka por reteni la internan premon por elteni la eksterajn gasajn regionojn, tiam okazas subita kolapso. La gravito-elektraj ŝanĝoj rezultigas vastajn kvantojn de etaj partikloj sen elektra potencialo, kaj tiaj partikloj facile eskapas el la suna interno, tiel kaŭzante la kolapson de la giganta stelon ene de kelkaj tagoj. Estis tia elmigrado de tiuj ĉi “fuĝantaj partikloj”, kiu kaŭzis la kolapson de la giganta novao de la Andromeda nebulozo antaŭ cirkaŭ kvindek jaroj. Tiu ĉi vasta stela korpo kolapsis en kvardek minutoj laŭ la Urantia tempo.
Ĝenerale la vasta eltrudo de materio daŭrigas ekzisti ĉirkaŭ la resta malvarmiĝanta suno kiel ampleksaj nuboj de nebulozaj gasoj. Kaj ĉio ĉi klarigas la originon de multaj specoj de neregulaj nebulozoj, kiel la Kraba nebulozo, kiu originis antaŭ ĉirkaŭ naŭcent jaroj, kaj kiu ankoraŭ montras la patrinan sferon kiel solan stelon proksime de la centro de tiu ĉi neregula nebuloza maso.
La plej grandaj sunoj konservas tian gravitan regadon de siaj elektronoj, ke la lumo eskapas nur per la helpo de la potencaj ikso-radioj. Tiuj ĉi helpantaj radioj penetras la tutan spacon, kaj okupiĝas pri la konservado de la bazaj ultimatonaj asocioj de energio. La grandaj perdoj de energio dum la fruaj tagoj de la suno, post ĝia atingo de maksimumaj temperaturoj — pli ol 19 400 000 gradoj — ne estas tiom multe kaŭzitaj de la eskapo de lumo, ol de la likado de la ultimatonoj. Ĉiuj ĉi ultimatonaj energioj eskapas en spacon por entrepreni la aventuron de elektrona asociado kaj energia materiiĝo kiel vera eksplodo de energio dum la adoleskantaj tempoj de suno.
Atomoj kaj elektronoj estas submetitaj al gravito. La ultimatonoj ne estas submetitaj al la loka gravito, la interago de materia altiro, sed ili plene obeas la absolutan aŭ Paradizan graviton, la tendencon, la svingon de la universala kaj eterna cirklo de la universaro. La ultimatona energio ne obeas la altiron de lineara aŭ rekta gravito de proksimaj aŭ malproksimaj materiaj masoj, sed ĝi ĉiam fidele svingiĝas sur la cirkvito de la granda elipso de la vasta kreitaĵaro.
La centro de via propra suno radias preskaŭ cent miliardojn da tonoj de efektiva materio ĉiujare, dum la gigantaj sunoj perdas materion kun grandega rapido dum sia frua kreskado, la unua miliardo da jaroj. La vivo de suno stabiliĝas, kiam la maksimumo de interna temperaturo estas atingita, kaj la subatomaj energioj komencas liberiĝi. Kaj estas precize ĉe tiu ĉi krita punkto, ke la plej grandaj sunoj komencas suferi konvulsiajn pulsadojn.
La suna stabileco tute dependas de la ekvilibro de la batalo inter varmo kaj gravito — grandegaj premoj kontraŭpezitaj de neimageblaj temperaturoj. La elasteco de la interna gaso de la sunoj subtenas la eksternajn tavolojn de diversaj materialoj, kaj kiam la gravito kaj varmo estas en ekvilibro, la pezo de la eksteraj materialoj ekzakte egalas la temperaturan premon de la subkuŝaj kaj internaj gasoj. En multaj el la plej junaj steloj la kontinua kondensado de gravito produktas ĉiam kreskantajn internajn temperaturojn, kaj ju pli kreskas la interna varmo, la premo de internaj Ikso-radioj de supergasaj ventoj fariĝas des pli granda tiel ke, lige kun la centrifuga movo, suno komencas ĵeti siajn eksterajn tavolojn en spacon, tiel korektante la malekvilibron inter gravito kaj varmo.
Via propra suno delonge atingis relativan ekvilibron inter siaj cikloj de ekspansio kaj kuntiriĝo, tiuj perturboj produktantaj la gigantajn pulsadojn de multaj el la pli junaj sunoj. Via suno ĵus trapasis sian ses miliardan jaron. Ĝi nuntempe funkcias tra periodo de plej granda ekonomio. Ĝi brilos kun la nuna efiko por pli ol dudek kvin miliardoj da jaroj. Ĝi verŝajne spertos parte efikan periodon de malkresko tiel longa kiel la kombinitaj periodoj de sia juneco kaj stabiligita funkcio.
Iuj el la variaj steloj, en aŭ proksime de la stato de maksimuma pulsado, estas en procezo originigi sistemojn, multaj el kiuj fine fariĝos multe kiel via propra suno kaj ĝiaj rivoluantaj planedoj. Via suno estis ĝuste en tia stato de potenca pulsado, kiam la masiva Angona sistemo svingiĝis tre proksime de ĝi, kaj la ekstera surfaco de la suno komencis elsputi verajn fluojn — kontinuajn tavolojn — de materio. Tio ĉi daŭrigis kun ĉiam kreskanta perforto ĝis la maksimuma proksimeco, kiam la limoj de suna kohereco estis atingitaj, kaj vasta pinto de materio, la praaĵo de la suna sistemo, elŝarĝiĝis. En similaj cirkonstancoj la plej proksima aliro de la altiranta korpo foje eltiras tutajn planedojn, eĉ kvaronon aŭ trionon de suno. Tiuj ĉi ĉefaj eltrudiĝoj formas iujn apartajn specojn de mondoj envolvitaj de nuboj, sferoj multe similaj al Jupitero kaj Saturno.
La plejmulto de sunaj sistemoj tamen havis originon tute malsama ol la via, kaj tio ĉi estas vera eĉ por tiuj, kiuj estis produktitaj per tekniko de gravita tajdo. Sed negrave kia ajn tekniko de formado de mondoj gravito ĉiam produktas la kreadon de speco de suna sistemo; tio estas, centra suno aŭ malluma insulo kun planedoj, satelitoj, subsatelitoj kaj meteoroj.
La fizikaj aspektoj de la individuaj mondoj estas plejparte determinataj per la maniero de origino, la astronomia situo kaj la fizika medio. La aĝo, grandeco, frekvenco de rivoluo kaj rapideco tra spaco estas ankaŭ determinantaj faktoroj. Kaj la mondoj de gasa kuntiriĝo kaj la mondoj de solida akumulado estas karakterizitaj de montoj kaj, dum sia frua vivo, se ne tro malgrandaj, de akvo kaj aero. La mondoj fande ŝiritaj kaj la mondoj de kolizioj foje estas sen ampleksaj montaroj.
Dum la fruaj epokoj de ĉiuj ĉi novaj mondoj, la tertremoj estas oftaj, kaj ili ĉiuj estas karakterizitaj per grandaj fizikaj perturboj; precipe tio ĉi estas vera pri la sferoj de gasa kuntiriĝo, la mondoj naskitaj de la grandegaj nebulozaj ringoj, kiuj estas postlasitaj post la frua kondensado kaj kuntiriĝo de iuj individuaj sunoj. Planedoj kun duobla origino kiel Urantio trapasas malpli perfortan kaj ŝtorman junan karieron. Eĉ tiel via mondo spertis fruan fazon de potencaj renversiĝoj, karakterizitaj per vulkanoj, tertremoj, inundoj kaj teruraj fulmotondroj.
Urantio estas kompare izolita ĉe la periferio de Satanio, via suna sistemo, krom unu alia, estanta la plej malproksima de Jerusemo, dum Satanio mem estas apud la plej ekstera sistemo de Norlatiadeko, kaj tiu ĉi konstelacio nun trairas la eksteran randon de Nebadono. Vi estis vere inter la plej sensignifaj el la tuta kreaĵo, ĝis la disdonaco de Mikaelo plialtigis vian planedon al pozicio de honoro kaj granda universa intereso. Foje la lasta estas unua, dum la plej malgranda fariĝas la plej granda.
[Prezentita de Arkianĝelo kunlabore kun la Ĉefo de Nebadonaj Povo-Centroj.]