Kajero 40

La Suprenirantaj Filoj de Dio

Kiel en multaj el la ĉefaj grupoj de universaj estaĵoj, sep ĝeneralaj klasoj de la Suprenirantaj Filoj de Dio estas rivelitaj:

1. Mortemuloj kunfanditaj kun la Patro.

2. Mortemuloj kunfanditaj kun la Filo.

3. Mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito.

4. Evoluaj Serafoj.

5. Suprenirantaj Materiaj Filoj.

6. Translokitaj Mezvojuloj.

7. Personecigitaj Ĝustigantoj.

La historio de tiuj ĉi estaĵoj, de la humilaj mortemuloj de besta origino de la evoluaj mondoj ĝis la Personecigitaj Ĝustigantoj de la Universala Patro, presentas gloran rakonton de la senbrida disdonaco de dia amo kaj graca degno tra la tuta tempo kaj en ĉiuj universoj de la vasta kreitaĵaro de la Paradizaj Diaĵoj.

Tiuj ĉi prezentoj komencis kun priskribo de la Diaĵoj, kaj grupo post grupo, la rakontoj malsupreniris la universalan skalon de vivantaj estaĵoj, ĝis ĝi atingas la plej malaltan ordon de vivo dotitaj per la potencialo de senmorteco; kaj nun mi estas sendita el Salvingtono — iam estinta mortemulo originanta de evolua mondo de spaco — por ellabori kaj daŭrigi la rakonton de la eterna celo de la Dioj koncerne la suprenirantajn ordojn de fileco, pli specife koncerne la mortemulajn kreitaĵojn de tempo kaj spaco.

Ĉar la plej granda parto de tiu ĉi rakonto estos dediĉita al diskuto pri la tri bazaj ordoj de suprenirantaj mortemuloj, oni unue ekzamenos la nemortemajn suprenirantajn ordojn de fileco — serafa, Adama, mezvoja kaj Ĝustiganta.

1. Evoluaj serafoj

La mortemaj kreitaĵoj de besta origino ne estas la solaj estaĵoj kun la privilegio ĝui filecon; la anĝelaj multegoj ankaŭ kundividas la superan oportunon atingi Paradizon. La gardantaj serafoj, per sperto kaj servo kun la suprenirantaj mortemuloj de tempo, ankaŭ atingas la statuson de suprenira fileco. Tiaj anĝeloj atingas Paradizon per Serafingtono, kaj multaj estas eĉ rekrutitaj en la Korpuso de Mortemula Finatingo.

Grimpi ĝis la superaj altaĵoj de finatinga fileco kun Dio estas majstra finatingo por anĝelo, plenumo multe transcendanta vian atingon de eterna postvivo per la plano de la Eterna Filo kaj la ĉiam ĉeestanta helpo de la loĝanta Ĝustiganto; sed la gardantaj serafoj, kaj foje aliaj, ja efektive sukcesas tiajn suprenirojn.

2. Suprenirantaj Materiaj Filoj

La Materiaj Filoj de Dio estas kreitaj en la loka universo kune kun la melkicedekoj kaj iliaj asociitoj, kiuj ĉiuj estas klasifikitaj kiel malsuprenirantaj Filoj. Kaj efektive, la Planedaj Adamoj — la Materiaj Gefiloj de la evoluaj mondoj — estas malsuprenirantaj Filoj, malsuprenirante al la loĝataj mondoj el siaj originaj sferoj, la ĉefmondoj de la lokaj sistemoj.

Kiam tiaj Adamo kaj Eva plene sukcesas sian kunan planedan mision kiel biologiaj plibonigantoj, ili kundividas la destinon de la loĝantaro de sia mondo. Kiam tia mondo estas fiksita en la altrangaj stadioj de lumo kaj vivo, tiuj ĉi Materiaj Gefiloj rajtas rezigni ĉiujn devojn de planeda admistrado, kaj liberiĝinte de la malsuprenira aventuro, ili povas registri sin kiel perfektigitaj Materiaj Filoj en la registroj de la loka universo. Same kiam planeda asigno estas longe prokrastita, la Materiaj Filoj de senŝanĝa statuso — la civitanoj de la loka universo — povas retiriĝi el la agadoj de sia statusaj sferoj kaj sammaniere registri sin kiel perfektigitaj Materiajn Filojn. Post tiuj ĉi formalajoj tiaj liberigitaj Adamoj kaj Eva-oj estas akredititaj kiel suprenirantaj Filoj de Dio, kaj povas tuj komenci la longan vojaĝon al Havono kaj Paradizo, komencante de la ekzakta punkto de sia tiama statuso kaj spirita atingo. Kaj ili faras tiun ĉi vojaĝon akompane de la mortemaj kaj aliaj suprenirantaj Filoj, daŭrigante ĝis ili trovas Dion, kaj atingas la Korpuson de Mortemula Finatingo per la eterna servo al la Paradizaj Diaĵoj.

3. Translokitaj Mezvojuloj

Kvankam senigitaj je la tujaj profitoj de la planedaj disdonacoj de la malsuprenirantaj Filoj de Dio, kvankam la supreniro al Paradizo estas longe prokrastita, tamen baldaŭ post kiam evolua planedo atingas la mezajn epokojn de lumo kaj vivo (se ne antaŭ), ambaŭ grupoj da mezvojaj kreitaĵoj estas liberigitaj de sia planeda devo. Foje plejparto el ili estas translokita, kune kun siaj homaj kuzoj, la tagon de la malsupreniro de la templo de lumo kaj la leviĝo de la Planeda Princo ĝis la digno de Planeda Suvereno. Liberigite de la planeda servo ambaŭ ordoj estas registritaj en la loka universo kiel suprenirantaj Filoj de Dio, kaj tuj komencas la longan supreniron al Paradizo sur la samaj vojoj dekretitaj por la progresado de la mortemulaj rasoj de la materiaj mondoj. La unuaranga grupo estas destinita al diversaj korpusoj de finatingintoj, sed la duaranga aŭ Adamaj mezvojuloj estas ĉiuj destinitaj al rekrutado en la Mortemula Korpuso de Finatingo.

4. Personecigitaj Ĝustigantoj

Kiam la tempaj mortemuloj malsukcesas atingi la eternan postvivon de siaj animoj en la planeda asocio kun la spiritaj donacoj de la Universala Patro, tia malsukceso neniam estas iel kaŭzita de neglekto de devo, ministrado aŭ sindonemo fare de la Ĝustiganto. Ĉe la mortemula morto, tiaj forlasintaj Monitoroj reiras al Diviningtono, kaj sekve, post la juĝo de la nepostvivanto, ili povas esti reasignita al la mondoj de tempo kaj spaco. Foje, post tiaj ripetaj servoj aŭ post nekutima sperto, kiel funkcii kiel loĝanta Ĝustiganto de enkarnigita disdonaca Filo, tiuj ĉi efikaj Ĝustigantoj estas personecigitaj de la Universala Patro.

La Personecigitaj Ĝustigantoj estas estaĵoj de unika kaj nesondebla ordo. Origine de ekzisteca antaŭpersona statuso ili sperteciĝis partoprenante en la vivoj kaj karieroj de la humilaj mortemuloj de la materiaj mondoj. Kaj ĉar la personeco disdonacita al tiuj ĉi spertaj Penso-Ĝustigantoj originas kaj fontas en la persona kaj konstanta ministrado de la Universala Patro pri la disdonaco de sperteca personeco al lia kreitaĵa kreitaĵaro, tiuj ĉi personecigitaj Ĝustigantoj estas klasifikitaj kiel suprenirantaj Filoj de Dio, la plej alta el ĉiuj ordoj de fileco.

5. Mortemuloj de tempo kaj spaco

La mortemuloj reprezentas la lastan ĉeneron de tiuj estaĵoj nomataj filoj de Dio. La persona kontakto de la Originala kaj Eterna Filo pasas tra serio de malpli kaj malpli diaj kaj pli kaj pli homaj personecigoj, ĝis kiam alvenas estaĵo tre simila al vi mem, kiun vi povas vidi, aŭdi kaj tuŝi. Kaj tiam vi spirite konsciiĝas pri la granda vero, kiun via fido povas kompreni — filecon kun la Eterna Dio!

Same la Originala kaj Infinita Spirito, per longa serio de malpli kaj malpli diaj kaj pli kaj pli homaj ordoj, pli kaj pli proksimiĝas al la luktantaj kreitaĵoj de la regnoj, ĝis la atingo de la limo de esprimo ĉe la anĝeloj — ol kiuj vi estis kreitaj iom pli malsuperaj — kiuj persone gardas kaj gvidas vin tra la tuta viva vojaĝo de la mortemula kariero de tempo.

Dio la Patro ne malaltigas sin, ne povas malaltigi sin ĝis havi tian proksiman personan kontakon kun la preskaŭ senlima nombro da suprenirantaj kreitaĵoj tra la tuta universaro. Sed la Patro ne estas sen persona kontakto kun siaj humilaj kreitaĵoj; vi ne estas sen la dia ĉeesto. Kvankam Dio la Patro ne povas esti kun vi per rekta personeca manifestiĝo, li estas en vi kaj estas parto de vi per la identeco de la loĝantaj Penso-Ĝustigantoj, la diaj Monitoroj. Tiel la Patro, kiu estas la plej malproksima de vi laŭ personeco kaj spirito, proksimiĝas plej proksime de vi per la personeca cirkvito kaj per la spirita kontakto de interna komuneco kun la animoj mem de siaj mortemaj gefiloj.

La identigado kun la spirito konsistigas la sekreton de persona postvivo, kaj determinnas la destinon de spirita supreniro. Kaj ĉar la Penso-Ĝustigantoj estas la solaj spiritoj kun potencialo de kunfandiĝo por identiĝi kun la homo dum la vivo en la karno, la mortemuloj de tempo kaj spaco estas ĉefe klasifikitaj konforme al sia rilato al tiuj ĉi diaj donacoj, la loĝantaj Misteraj Monitoroj. Tiu ĉi klasifiko estas jene:

1. Mortemuloj loĝataj de transiraj aŭ spertecaj Ĝustigantoj.

2. Mortemuloj de specoj ne kunfandiĝantaj kun Ĝustigantoj.

3. Mortemuloj kun potencialo kunfandiĝi kun Ĝustigantoj.

Unua serio — Mortemuloj loĝataj de transiraj aŭ spertecaj Ĝustigantoj. Tiu ĉi serio estas portempa por iu ajn evoluanta planedo, uzata dum la fruaj stadioj de ĉiuj loĝataj mondoj krom tiuj de la dua serio.

La mortemuloj de la unua serio loĝas sur la mondoj de spaco dum la fruaj epokoj de la evoluo de la homaro, kaj inkluzivas la plej primitivajn specojn de homaj mensoj. Sur multaj mondoj kiel antaŭ-Adama Urantio granda nombro el la pli superaj kaj pli altrangaj specoj de primitivaj homoj akiras postvivan kapablon, sed malsukcesas atingi kunfandiĝon kun la Ĝustiganto. Epokon post epoko, antaŭ la supreniro de la homo ĝis la nivelo de pli alte spirita libervolo, la Ĝustigantoj okupas la mensojn de tiuj ĉi luktantaj kreitaĵoj dum ilia mallonga vivo en la karno, kaj tuj kiam tiaj libervolaj kreitaĵoj estas loĝataj de Ĝustigantoj, la grupo de gardantaj anĝeloj komencas funkcii. Kvankam tiuj ĉi mortemuloj de la unua serio ne havas personajn gardistojn, ili havas grupajn gardistojn.

Sperteca Ĝustiganto restas kun primitiva homa estaĵo dum lia tuta vivo en la karno. La Ĝustigantoj multe kontribuas al la antaŭenigo de primitivaj homoj, sed ili ne kapablas formi eternan unuiĝon kun tiaj mortemuloj. Tiu ĉi transira ministrado de la Ĝustigantoj plenumas du aferojn: unue, ili gajnas valoran kaj efektivan sperton pri la naturo kaj laboro de la evolua intelekto, sperto kiu estos netaksebla por postaj kontaktoj sur aliaj mondoj kun estaĵoj kun pli alta disvolviĝo. Due, la transira restado de la Ĝustigantoj multe kontribuas al la preparado de siaj mortemaj subjektoj por ebla posta kunfandiĝo kun la Spirito. Ĉiuj animoj serĉantaj Dion de tiu ĉio speco atingas eternan vivon per la spirita brakumo de la Patrino-Spirito de la loka universo, tiel fariĝante suprenirantaj mortemuloj de la reĝimo de la loka universo. Multaj personoj de antaŭ-Adama Urantio tiel progresis ĝis la domego-mondoj de Satanio.

La Dioj, kiuj ordonis, ke la mortemulo grimpu ĝis superaj niveloj de spirita inteligenteco tra longaj epokoj de evoluaj provoj kaj afliktoj, notas lian statuson kaj liajn bezonojn ĉe ĉiu etapo de la supreniro; kaj ili ĉiam estas die senpartiaj kaj justaj, eĉ ĉarme mizerikordaj, en siaj finaj juĝoj pri tiuj ĉi luktantaj mortemuloj de la fruaj tagoj de la evoluaj rasoj.

Dua Serio — mortemuloj de specoj ne kunfandiĝantaj kun Ĝustigantoj. Tiuj ĉi estas specialigitaj specoj de homaj estaĵoj, kiuj ne kapablas efekti eternan unuiĝon kun iliaj loĝantaj Ĝustigantoj. La speca klasifiko inter la rasoj de unu, du kaj tri cerboj ne estas faktoro por la kunfandiĝo kun la Ĝustiganto; ĉiuj tiaj mortemuloj estas similaj, sed tiuj ĉi specoj ne kunfandiĝantaj kun Ĝustigantoj estas tute malsama kaj rimarkeble modifita ordo de libervolaj kreitaĵoj. Multaj el nespirantoj apartenas al tiu ĉi serio, kaj estas multaj aliaj grupoj, kiuj ne kutime kunfandiĝas kun Ĝustigantoj.

Same kiel en la unua serio, ĉiu membro de tiu ĉi grupo ĝuas la ministradon de unuopa Ĝustiganto dum la vivdaŭro en la karno. Dum la tempa vivo tiuj ĉi Ĝustigantoj faras ĉion por siaj portempe loĝataj subjektoj, kio estas farita sur la aliaj mondoj, kie la mortemuloj havas kunfandiĝan potencialon. La mortemuloj de tiu ĉi dua serio estas ofte loĝataj de senspertaj Ĝustigantoj, sed la superaj homaj specoj ofte estas en rilato kun majstraj kaj spertaj Monitoroj.

En la suprenira plano por plialtigi la kreitaĵojn kun besta origino tiuj ĉi estaĵoj ĝuas la saman sindediĉan servon de la Filoj de Dio, kiel ĝuas la Urantia speco de mortemuloj. La serafa kunlaboro kun Ĝustigantoj sur la nekunfandiĝaj planedoj estas same plene provizita kiel sur la mondoj kun kunfandiĝa potencialo; la gardistoj de destino ministras sur tiaj sferoj same kiel sur Urantio, kaj simile funkcias je la tempo de la mortemula postvivo, kiam postvivanta animo kunfandiĝas kun la Spirito.

Kiam vi renkontos tiujn ĉi specojn de modifitaj mortemuloj sur la domego-mondoj, vi havos neniun malfacilaĵon por komuniki kun ili. Tie ili parolas la sisteman lingvon sed per modifita tekniko. Tiuj ĉi estaĵoj estas identaj kun via ordo de kreitaĵa vivo en la spiritaj kaj personecaj manifestiĝoj, malsamaj nur en iuj fizikaj trajtoj kaj en la fakto, ke ili estas nekunfandiĝeblaj kun Penso-Ĝustigantoj.

Pri kial tiu ĉi speco de kreitaĵo neniam kapablas kunfandiĝi kun la Ĝustigantoj de la Universala Patro, mi ne kapablas diri ion. Iuj el ni inklinas opinii, ke la Vivo-Portantoj, klopodante formuli estaĵojn kapablajn konservi ekziston en nekutima planeda medio, estas konfrontitaj al la neceso fari tiel radikalajn modifojn en la universa plano pri inteligentaj libervolaj kreitaĵoj, ke fariĝas implice neeble okazigi permanentan unuiĝon kun la Ĝustigantoj. Ofte ni demandis: Ĉu tio ĉi estas intenca aŭ neintenca parto de la suprenira plano? Sed ni ne trovis la respondon.

Tria serio — kun potencialo kunfandiĝi kun Ĝustigantoj. Ĉiuj mortemuloj kunfandiĝantaj kun la Patro havas bestan originon, same kiel la Urantiaj rasoj. Ili inkluzivas la mortemulojn de specoj kun unu, du kaj tri cerboj kun potencialo kunfandiĝi kun Ĝustigantoj. La speco de Urantianoj estas meza aŭ ducerba; estante multmaniere home supera al la grupo kun unu cerbo, sed definitive limigita kompare kun la ordoj kun tri cerboj. Tiuj ĉi tri specoj de doto de fizika cerbo ne estas faktoroj en disdonaco de Ĝustigantoj, en serafa servo aŭ en iu ajn alia fazo de spirita ministrado. La intelekta kaj spirita diferenco inter la tri cerbaj specoj karakterizas individuojn, kiuj alie estas tuta similaj laŭ mensa doto kaj spirita potencialo, diferenco estanta plej granda dum la tempa vivo kaj despli malpliiĝanta ju pli la domego-mondoj estas trairitaj unu post unu. De la sistema sidejo la progresado de tiuj ĉi tri specoj estas similaj, kaj ilia fina Paradiza destino estas identa.

La sennombraj serioj. Tiuj ĉi prelegoj ne povas inkluzivi ĉion el la fascinaj variaĵoj pri la evoluaj mondoj. Vi scias, ke ĉiu deka mondo estas dekuma aŭ eksperimenta planedo, sed vi scias nenion pri la aliaj variabloj, kiuj dividas la sinsekvon de la evoluaj sferoj. Estas tro multnombraj diferencoj por priskribi eĉ inter la rivelitaj ordoj de vivantaj kreitaĵoj kaj inter planedoj de tiu ĉi sama grupo, sed tiu ĉi prezento klarigas la esencajn diferencojn rilate al la suprenira kariero. Kaj la suprenira kariero estas la plej grava faktoro en ajna konsidero pri la mortemuloj de tempo kaj spaco.

Koncerne la ŝancojn de mortemula postvivo, ni klarigu por ĉiam: ĉiuj animoj de ĉiuj eblaj fazoj de mortemula ekzisto postvivos, kondiĉe ke ili manifestu bonvolon kunlabori kun siaj loĝantaj Ĝustigantoj, kaj elmontru deziron trovi Dion kaj atingi dian perfektecon, eĉ se tiuj ĉi deziroj estu nur la unuaj malfortaj ekbriloj de la primitiva kompreno pri tiu “vera lumo, kiu lumigas ĉiun homon, kiu venas en la mondon”.

6. La fidaj filoj de Dio

La mortemulaj rasoj reprezentas la plej malsuperan ordon de la inteligenta kaj persona kreo. Vi, la mortemuloj, estas die amataj, kaj ĉiu el vi povas elekti akcepti la certan destinon de glora sperto, sed vi ankoraŭ ne apartenas al la dia ordo laŭ naturo; vi estas tute mortemaj. Vi estos kalkulitaj kiel suprenirantaj filoj, tuj post kiam via kunfandiĝo okazos, sed la statuso de la mortemuloj de tempo kaj spaco estas tiu de fidaj filoj antaŭ la evento de fina amalgamiĝo de la animo de postvivanta mortemulo kun iu speco de eterna kaj senmorta spirito.

Tio estas solena kaj supera fakto, ke tiel humilaj kaj materiaj kreitaĵoj kiel la Urantiaj homaj estaĵoj estas la filoj de Dio, fidaj infanoj de la Plejaltulo. “Rigardu, kian specon de amo la Patro disdonacas al ni, por ke ni estu nomataj la filoj de Dio.” “Al ĉiuj, kiuj akceptis lin, al ili li donis la povon agnoski, ke ili estas la filoj de Dio.” Kvankam “ankoraŭ ne aperas, kio vi estos,“ eĉ nun “vi estas la fidaj filoj de Dio”; “ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco por denove timi, sed vi ricevis la spiriton de fileco, per kiu vi krias: ‘nia Patro’ ”. Diris la profeto de la pasinta tempo nome de la Eterna Dio: “Eĉ al ili mi donos lokon en mia domo kaj nomon pli bonan ol filoj; Mi donos al ili eternan nomon, kiu ne neniiĝos”. “Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la spiriton de sia Filo en viajn korojn.”

Ĉiuj evoluaj mondoj loĝataj de mortemuloj loĝigas tiujn ĉi fidajn filojn de Dio, filoj de graco kaj mizerikordo, mortemaj estaĵoj apartenantaj al la dia familio kaj konsekvence nomataj la filoj de Dio. La Urantiaj mortemuloj rajtas konsideri sin kiel filoj de Dio ĉar:

1. Vi estas filoj de spirita promeso, fidaj filoj; vi akceptis la filecan statuson. Vi kredas je la realeco de via fileco, kaj tiel via fileco kun Dio fariĝas eterne reala.

2. Kreinto-Filo de Dio fariĝis unu el vi; li fakte estas via plejaĝa frato; kaj se spirite vi vere fariĝas parencaj fratoj de Kristo, la venkinta Mikaelo, tiam spirite vi ankaŭ estas filoj de tiu Patro, kiun vi komune havas — la Universala Patro mem de ĉiuj.

3. Vi estas filoj, ĉar la spirito de Filo estas elverŝita super vi, libere kaj ja certe disdonacita super ĉiuj Urantiaj rasoj. Tiu ĉi spirito ĉiam tiras vin al la dia Filo, kiu estas ĝia fonto, kaj al la Paradiza Patro, kiu estas la fonto de tiu dia Filo.

4. Per sia dia libervolo la Universala Patro donis al vi vian kreitaĵan personecon. Vi estis dotitaj kun mezuro de tiu dia spontaneco de libervola ago, kiun Dio kundividas kun ĉiuj, kiuj povas fariĝi siaj filoj.

5. Loĝas en vi fragmento de la Universala Patro, kaj vi estas tiel rekte konektita kun la dia Patro de ĉiuj filoj de Dio.

7. Mortemuloj kunfanditaj kun la Patro

La sendado de Ĝustigantoj, iliaj loĝantoj, estas ja unu el la nesondeblaj misteroj de Dio la Patro. Tiuj ĉi fragmentoj de la dia naturo de la Universala Patro portas kun si la potencialon de kreitaĵa senmorteco. La Ĝustigantoj estas senmortaj spiritoj, kaj la unuiĝo kun ili donas eternan vivon al la animo de la kunfandita mortemulo.

Viaj propraj rasoj de postvivantaj mortemuloj apartenas al tiu ĉi grupo de suprenirantaj Filoj de Dio. Vi estas nun planedaj filoj, evoluaj kreitaĵoj devenantaj de la enplantadoj fare de la Vivo-Portantoj kaj modifitaj de la infuzado de Adama vivo, ankoraŭ apenaŭ suprenirantaj filoj; sed vi estas fakte filoj kun suprenira potencialo — eĉ ĝis la plej altaj altaĵoj de glora kaj dia atingo — kaj tiun ĉi spiritan statuson de suprenira fileco vi povas atingi per la fido kaj per libervola kunlaboro kun la spiritecigantaj agadoj de la loĝanta Ĝustiganto. Kiam vi kaj via Ĝustiganto estas fine kaj por ĉiam kunfanditaj, kiam vi ambaŭ fariĝas unu, same kiel Kristo Mikaelo la Filo de Dio kaj la Filo de la Homo estas unu, tiam fakte vi fariĝas la suprenirantaj filoj de Dio.

La detaloj pri la kariero de Ĝustiganto en loĝa ministrado sur prova kaj evolua planedo ne estas parto de mia tasko; la ellaborado de tiu ĉi granda vero ampleksas vian tutan karieron. Mi inkluzivas la mencion de iuj funkcioj de la Ĝustiganto por prezenti tute plenan priskribon koncerne mortemulojn kunfanditajn kun la Ĝustigantoj. Tiuj ĉi loĝantaj fragmentoj de Dio estas kun via ordo de estaĵoj de la fruaj tagoj de fizika ekzisto tra la tuta suprenira kariero en Nebadono kaj Orvontono, kaj tra Havono kaj ĝis Paradizo mem. Poste, dum la eterna aventuro, tiu ĉi sama Ĝustiganto estas unu kun vi kaj el vi.

Tiuj ĉi estas la mortemuloj, kiuj estis ordonitaj de la Universala Patro: “Estu vi perfektaj, kiel mi estas perfekta”. La Patro disdonacis sin sur vin, li metis sian propran spiriton en vi; tial li petas al vi plejlastan perfektecon. La prelego pri la homa supreniro de la mortemaj sferoj de tempo ĝis la diaj regnoj de la eterneco konsistigas fascinan rakonton ne inkluzivitan en mia tasko, sed tiu ĉi supera aventuro devus esti la plejsupera studo de la mortema homo.

La kunfandiĝo kun fragmento de la Universala Patro ekvivalentas dian validigon pri fina Paradiza finatingo, kaj tiaj mortemuloj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj estas la sola klaso de homaj estaĵoj, kiuj ĉiuj trairas la Havonajn cirkvitojn, kaj trovas Dion sur Paradizo. Al la mortemuloj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj la kariero de universala servo estas vaste malfermita. Kian dignon de destino kaj gloron de atingo atendas ĉiu el vi! Ĉu vi plene aprezas tion, kio estas farita por vi? Ĉu vi komprenas la grandiozecon de la altaĵoj de eterna atingo, kiuj etendiĝas antaŭ vi? — eĉ vi, kiuj nun pene antaŭeniras sur la humila vojo de la vivo per via tiel nomata “valo de larmoj”?

8. Mortemuloj kunfanditaj kun la Filo

Dum praktike ĉiuj postvivantaj mortemuloj kunfandiĝas kun siaj Ĝustigantoj sur unu el la domego-mondoj, aŭ tuj post sia alveno sur la superaj morontiaj sferoj, estas kelkaj kazoj de prokrastita kunfandiĝo, iuj ne spertantaj tiun ĉi finan garantio de postvivo, ĝis ili atingas la lastajn edukajn mondojn de la universa sidejo; kaj kelkaj el tiuj ĉi mortemaj kandidatoj por la neniam finiĝanta vivo tute malsukcesas atingi identecan kunfandiĝon kun siaj fidelaj Ĝustigantoj.

Tiaj mortemuloj estis taksitaj dignaj je postvivo fare de la juĝaj aŭtoritatoj, kaj eĉ iliaj Ĝustigantoj, revenante el Diviningtono, aprobis ilian supreniron al la domego-mondoj. Tiaj estaĵoj supreniris tra sistemo, konstelacio kaj la edukaj mondoj de la Salvingtona cirkvito; ili ĝuis la “sepdek sep” oportunojn kunfandiĝi, kaj ankoraŭ estis nekapablaj atingi unuecon kun siaj Ĝustigantoj.

Kiam evidentiĝas, ke iu sinkroniga malfacilaĵo malhelpas la kunfandiĝon kun la Patro, la arbitraciantoj de postvivo de la Kreinto-Filo estas kunvokitaj. Kaj kiam tiu ĉi enketa kortumo, sankciita de persona reprezentanto de la Plejaĝuloj de Tagoj, fine determinas, ke la supreniranta mortemulo ne kulpas pri iu ajn malkovrebla kaŭzo de malsukceso por atingi kunfandiĝon, ili atestas tion sur la registroj de la loka universo, kaj laŭregule transmetas tiun ĉi konkludon al la Plejaĝuloj de Tagoj. Tiam la loĝanta Ĝustiganto tuj reiras al Diviningtono por konfirmo de la Personecigitaj Monitoroj, kaj post tiu ĉi forpermeso la morontia mortemulo estas tuj kunfandigita kun individuigita donaco de la spirito de la Kreinto-Filo.

Same kiel el la morontiaj sferoj de Nebadono estas kundividitaj kun la mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito, same tiuj ĉi kreitaĵoj kunfanditaj kun la Filo kundividas la servojn de Orvontono kun siaj fratoj kunfandigitaj kun la Ĝustigantoj, kiuj vojaĝas internen al la malproksima Insulo de Paradizo. Ili estas vere viaj fratoj, kaj vi multe ĝuos ilian asocion, dum vi trairas la trejnajn mondojn de la superuniverso.

La Mortemuloj kunfanditaj kun la Filo ne estas multnombra grupo, estante malpli ol unu miliono da ili en la superuniverso de Orvontono. Krom loĝa destino sur Paradiso ili estas ĉiel egaluloj de siaj asociitoj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj. Ili ofte vojaĝas al Paradizo por superuniversa tasko, sed malofte permanente loĝas tie ĉar, kiel klaso, ili estas limigitaj en la superuniverso de sia naskiĝo.

9. Mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito

La suprenirantaj mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito ne estas personecoj de la Tria Fonto; ili estas inkluzivitaj en la personeca cirkvito de la Patro, sed ili kunfandiĝis kun individuigoj de la antaŭmensa spirito de la Tria Fonto-Centro. Tia kunfandiĝo kun la Spirito neniam okazas dum la daŭro de la natura vivo; ĝi okazas nur dum la mortemula revekiĝo en la morontia ekzisto sur la domego-mondoj. Pri la kunfandiĝa sperto estas neniu superkovrado; la libervola kreitaĵo kunfandiĝas kun aŭ la Spirito, aŭ la Filo aŭ la Patro. Tiuj, kiuj kunfandiĝis kun la Ĝustigantoj aŭ la Patro neniam kunfandiĝas kun la Spirito aŭ la Filo.

La fakto, ke tiuj ĉi specoj de mortemaj kreitaĵoj ne estas kandidatoj por kunfandiĝi kun la Ĝustigantoj, ne malhelpas la Ĝustigantojn loĝi en ili dum la vivo en la karno. La Ĝustigantoj ja laboras en la mensoj de tiaj estaĵoj dum la daŭro de materia vivo, sed ili neniam fariĝas eterne unu kun siaj lernantaj animoj. Dum tiu ĉi portempa restado la Ĝustigantoj efektive konstruas la saman spiritan kontraŭparton de mortemula naturo — la animon — same kiel ili konstruas en la kandidatoj por kunfandiĝo kun ili. Ĝis la tempo de mortemula morto la laboro de la Ĝustigantoj estas tute simila al ilia funkcio en viaj propraj rasoj, sed post la mortemula solvo la Ĝustigantoj prenas eternan forpermeson el tiuj ĉi kandidatoj kunfandiĝotaj kun la Ĝustigantoj kaj, rekte irante al Diviningtono, la sidejo de ĉiuj diaj Monitoroj, tie atendas novaj asignoj por sia ordo.

Kiam tiaj dormantaj postvivantoj estas repersonecigitaj sur la domego-mondo, la loko de la foririnta Ĝustiganto estas okupita de individuigo de la spirito de la Dia Ministro, la reprezentanto de la Infinita Spirito en la koncernata loka universo. Tiu ĉi spirita infuzo igas tiujn ĉi postvivantajn kreitaĵojn mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito. Tiaj estaĵoj estas ĉiel viaj egaluloj mense kaj spirite; kaj ili ja vere estas samtempuloj, kundividante la domego-mondojn kaj morontiajn sferojn kune kun via ordo de kunfandiĝaj kandidatoj kaj kun tiuj, kiuj kunfandiĝos kun la Filo.

Tamen estas apartaĵo propra al la mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito, kiu diferencigas ilin de siaj suprenirantaj fratoj: la mortemula memoro pri la homa sperto sur la originaj materiaj mondoj postvivas la morton en la karno, ĉar la loĝanta Ĝustiganto akiris spiritan kontraŭparton, aŭ transkribon, de tiuj eventoj de homa vivo, kiuj havis spiritan signifon. Sed kun la mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito ekzistas neniu mekanismo, per kiu la homa memoro povas daŭri. La transskriboj de memoroj de la Ĝustigantoj estas kompletaj kaj sendifektaj, sed tiuj ĉi akiraĵoj estas spertecaj posedaĵoj de la foririntaj Ĝustigantoj, kaj ili ne estas disponeblaj por la kreitaĵoj loĝitaj de ili, kiuj tial vekiĝas en la resurektaj ĉambroj de la morontiaj sferoj de Nebadono, kvazaŭ ili estus nove kreitaj estaĵoj, kreitaĵoj sen konscio pri antaŭa ekzisto.

Tiaj infanoj de la loka universo estas kapabligitaj reposedi grandparton de sia antaŭa memoro de homa sperto igante ĝin rerakontita de la asociitaj serafoj kaj keruboj kaj konsultante la registrojn de la mortemula kariero arkivitajn de la registrantaj anĝeloj. Tion ĉi ili povas per nedubebla certo, ĉar la postvivanta animo, de sperteca origino en la materia kaj mortemula vivo, kvanvam havante neniun memoron pri la fizikaj eventoj, ja havas restan respondon de sperteca rekono pri tiuj ĉi forgesitaj eventoj de pasinta sperto.

Kiam al mortemulo kunfandita kun la Ĝustiganto estas rakontitaj la eventoj de la forgesita pasinta sperto, estas tuja repondo de sperteca rekono ene de la animo (identeco) de tia postvivanto, kiu tuj donas al la rakontita evento la emocian nuancon de realeco kaj la intelektan kvaliton de fakto; kaj tiu ĉi duobla respondo konsistigas la rekonstruadon, rekonon, kaj validigon de forgesita faceto de la homa sperto.

Eĉ por la kandidatoj kunfanditaj kun la Ĝustiganto nur tiuj spertoj, kiuj havas spiritan valoron, estas la komuna posedo de la postvivanta mortemulo kaj la reveninta Ĝustiganto, kaj tial ili estas tuj rememoritaj post la mortemula postvivo. Koncerne tiujn okazaĵojn, kiuj ne havis spiritan signifon, eĉ tiuj ĉi kunfanditoj kun la Ĝustiganto devas dependi de la atributo de la rekono-respondo de la postvivanta animo. Kaj ĉar iu ajn evento povas havi spiritan signifon por iu mortemulo sed ne por alia, fariĝas eble al grupo de samtempaj suprenirantoj de la sama planedo komunigi sian provizon de eventoj rememorigitaj per iliaj Ĝustigantoj, kaj tiel rekonstrui iun ajn sperton, kiun ili komune havis, kaj kiu havis spiritan valoron en la vivo de iu ajn el ili.

Dum ni sufiĉe bone komprenas tiajn teknikojn de memora rekonstruado, ni ne komprenas la teknikon de personeca rekono. La personecoj de iama asocio reciproke respondas tute sendepende de la operacio de memoro, kvankam la memoro mem kaj la teknikoj de ĝia rekonstruado estas necesaj por doni al tia reciproka personeca respondo plenecon de rekono.

Postvivanto kunfandita kun la Spirito kapablas lerni multon pri vivo, kiun li vivis en la karno, revizitante sian denaskan mondon post la diepoko de la planedo, dum kiu li vivis. Tiaj infanoj kunfanditaj kun la Spirito rajtas ĝui tiujn ĉi oportunojn por esplori siajn homajn karierojn, ĉar ili estas ĝenerale limigitaj al la servado de la loka universo. Ili ne kundividas vian altan kaj ekzaltitan destinon en la Paradiza Korpuso de la Finatingo; nur la mortemuloj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj aŭ aliaj speciale brakumitaj estaĵoj estas rekrutiitaj en la rangoj de tiuj, kiuj atendas la eternan Diaĵan aventuron. La Mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito estas la permanentaj civitanoj de la lokaj universoj; ili povas aspiri al Paradiza destino, sed ili ne povas esti certaj pri tio. En Nebadono ilia universa hejmo estas la oka grupo de mondoj ĉirkaŭantaj Salvingtonon, destina ĉielo kun naturo kaj situo multe kiel tiu imagita de la planedaj tradicioj de Urantio.

10. Suprenirantaj destinoj

La mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito ĝenerale estas limigitaj al loka universo; la postvivantoj kunfanditaj kun la Filo estas restriktitaj al superuniverso; la mortemuloj kunfanditaj al la Ĝustigantoj estas destinitaj penetri la universaron. La spiritoj kunfanditaj kun mortemuloj ĉiam supreniras ĝis la nivelo de sia origino; tiaj spiritaj entoj neeraripove reiras al la sfero de sia praa fonto.

La mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito apartenas al la loka universo; ili ne ordinare supreniras preter la limoj de sia denaska regno, preter la limoj de la spaca kampo de la spirito, kiu trapenetras ilin. La suprenirantoj kunfanditaj kun la Filo same leviĝas ĝis la fonto de sia spirita doto, ĉar same kiel la Vereco-Spirito de Kreinto-Filo enfokusiĝas en la asociita Dia Ministro, same lia “kunfanda spirito” estas implementita en la Reflektokapablaj Spiritoj de la superaj universoj. Tiaj spiritaj rilatoj inter la niveloj de lokaj universoj kaj superuniversoj de Dio la Sepoblo povas esti malfacile klarigeblaj sed ne malfacile percepteblaj, estante neeraripove rivelitaj ĉe tiuj infanoj de la Reflektokapablaj Spiritoj — la sekonafaj Voĉoj de la Kreinto-Filoj. La Penso-Ĝustiganto, venanta de la Patro sur Paradizo, neniam ĉesas, ĝis la mortema filo statas vidalvide kun la eterna Dio.

La mistera variablo en asocia tekniko, per kiu la mortema homo ne kunfandiĝas aŭ ne povas eterne kunfandiĝi kun sia loĝanta Penso-Ĝustiganto, povas ŝajni malkaŝi misfunkcion en la suprenira plano; kunfandiĝoj kun la Filo aŭ la Spirito ja supraĵe ŝajnas esti kompensoj de neklarigitaj malsukcesoj en iuj detaloj de la plano por atingi Paradizon; sed ĉiuj tiaj konkludoj estas eraraj; ni estas instruitaj, ke ĉiuj ĉi okazaĵoj disvolviĝas konforme al la establitaj leĝoj de la Plejsuperaj Universaj Regantoj.

Ni estas analizintaj tiun ĉi problemon kaj akirintaj la nedubeblan konkludon, ke sendi ĉiujn mortemulojn al plejlasta Paradiza destino estus nejuste por la universoj de tempo kaj spaco laŭmezure, kiel la tribunaloj de la Kreintoj Filoj kaj de la Plejaĝuloj de Tagoj tiam plene dependus de la servon de tiuj kiuj transitas al superaj regnoj. Kaj ŝajnas esti pli ol norma ke ĉiu el la lokaj kaj superuniversaj registaroj estu provizitaj per permanenta grupo da suprenirantaj civitanoj, ke la funkcioj de tiuj ĉi administracioj estu riĉigitaj per la klopodoj de iuj grupoj da glorigitaj mortemuloj, kiuj havas permanentan statuson kiel evoluaj komplementoj de la abandonteroj kaj de la susatiaj. Estas ĝuste tute evidente ke la nuna plano de supreniro efektive provizas la tempajn-spacajn administraciojn per tiaj grupoj da suprenirantaj kreitaĵoj; kaj multfoje ni demandis nin : Ĉu ĉio tio ĉi reprezentas intencan parton de la tutsaĝaj planoj de la Arkitektuloj de la Majstra Universo projektitaj por provizi al la Kreintoj Filoj kaj la Plejaĝuloj de Tagoj permanentan suprenirantan loĝantaron de evoluintaj civitanoj, kiuj fariĝos pli kaj pli kompetentaj por konduki la aferojn de tiuj ĉi regnoj dum la estontaj universaj tempoj ?

Ke la mortemulaj destinoj tiel varias neniel pruvas, ke unu estas necese pli aŭ malpli granda ol alia, simple ke ili diferencas. La suprenirantoj kunfanditaj kun Ĝustigantoj ja havas grandan kaj gloran karieron kiel finatingintoj etendiĝanta antaŭ ili en la eterna estonteco, sed tio ĉi ne signifas, ke ili estas preferataj al siaj suprenirantaj fratoj. Estas neniu favorismo, neniu arbitreco, en la selekta operacio de la dia plano de mortemula postvivo.

Dum la finatingintoj kunfanditaj kun Ĝustigantoj evidente ĝuas la plej larĝan oportunon servi, la atingo de tiu ĉi celo aŭtomate senigas ilin je la ŝanco partopreni en la epoklonga lukto de iu universo aŭ superuniverso, de la fruaj kaj malpli fiksitaj epokoj ĝis la postaj kaj establitaj epokoj kun atingo de relativa perfekteco. La finatingintoj akiras mirindan kaj vastan sperton de transira servo en ĉiuj sep segmentoj de la granda universo, sed ili ĝenerale ne akiras tiun intiman konon pri iu ajn universo, kiu eĉ nun karakterizas la veteranojn kunfanditajn kun la Spirito de la Nebadona Korpuso de Kompletigo. Tiuj ĉi individuoj ĝuas oportunon ĉeesti la supreniran procesion de la planedaj epokoj, dum ili disvolviĝas unu post la alia sur dek milionoj da loĝataj mondoj. Kaj en la fidela servado de tiaj civitanoj de loka universo, sperto aldoniĝas al sperto, ĝis la tempa pleneco maturigas tiun altan kvaliton de saĝo, kiu estas generita de fokusita sperto — aŭtoritata saĝo — kaj tio ĉi en si mem estas esenca faktoro por la fiksado de iu ajn loka universo.

Same kiel la kunfanditoj kun la Spirito, same estas kun tiuj mortemuloj kunfanditaj kun la Filo, kiuj atingis loĝan statuson sur Uverso. Iuj el tiuj ĉi estaĵoj venas el la plej fruaj epokoj de Orvontono, kaj ili reprezentas malrapide kreskantan korpuson de saĝo de profunda klarvideco, kiu alportas ĉiam pli grandajn servajn kontribuojn al la bonstato kaj fina fiksado de la sepa superuniverso.

Kio estos la plejlasta destino de tiuj ĉi senmovaj ordoj de civitanoj de la lokaj universoj kaj de la superuniversoj, ni ne scias, sed estas tute eble ke, kiam la Paradizaj finatingintoj esploros la plivastiĝantajn limojn de la dieco en la planedaj sistemoj de la unua nivelo de ekstera spaco, iliaj fratoj kunfanditaj kun la Filo kaj Spirito de la suprenira evolua lukto taŭge kontribuos al la subtenado de la sperteca ekvilibro de la perfektigitaj superuniversoj, dum ili estos pretaj bonvenigi la venantan fluon de Paradizaj pilgrimantoj kiu, en tiu malproksima tago, enverŝiĝi tra Orvontono kaj ĝiaj frataj kreaĵoj kiel vasta spirit-serĉanta torento el tiuj ĉi nun neesploritaj kaj neloĝataj galaksioj de la ekstera spaco.

Kvankam la plejmulto da kunfanditoj kun la Spirito permanente servas kiel civitanoj de la lokaj universoj, ne ĉiuj same faras. Se iu fazo de ilia universa ministrado postulus ilian personan ĉeeston en la superuniverso, tiam tiaj transformoj estus faritaj ĉe tiuj ĉi civitanoj por kapabligi ilin supreniri al la pli alta universo; kaj post la alveno de la Ĉielaj Gardistoj kun ordonoj prezenti tiajn mortemulojn kunfanditaj kun la Spirito ĉe la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj, ili tiel suprenirus, kaj neniam revenus. Ili tiam fariĝus zorgatoj de la superuniverso, servante kiel asistantoj al la Ĉielaj Gardistoj kaj permanente, krom tiuj malmultaj, kiuj siavice estus alvokitaj por servi sur Paradizo kaj en Havono.

Same kiel ilia fratoj kunfanditaj kun la Spirito, la kunfanditoj kun la Filo nek trairas Havonon nek atingas Paradizon, krom se ili spertis iujn modifajn transformojn. Pro bonaj kaj sufiĉaj kialoj tiaj ŝanĝoj estis faritaj ĉe iuj postvivantoj kunfanditaj kun la Filo, kaj tiujn ĉi estaĵojn oni renkontas de tempo al tempo sur la sep cirkvitoj de la centra universo. Tiel iu nombro da mortemuloj kaj kunfanditaj kun la Filo kaj kunfanditaj kun la Spirito ja efektive supreniras al Paradizo, kaj atingas celon ĉiel egalan al tiu, kiun atendas la mortemuloj kunfanditaj kun la Patro.

La mortemuloj kunfanditaj kun la Patro estas potencialaj finatingintoj; ilia destino estas la Universala Patro, kaj ili ja atingas lin, sed en la limoj de la nuna universa epoko, finatingintoj tiaj ne atingas destinon. Ili restas nefinitaj kreitaĵoj — spiritoj de sesa stadio — kaj tial neaktivaj en la evoluaj kampoj de la antaŭluma antaŭviva statuso.

Kiam mortema finatinginto estas brakumita de la Trinitato — fariĝas Trinitatigita Filo, tia kiel Potenca Mesaĝisto — tiam tiu finatinginto atingis sian destinon, almenaŭ por la nuna universa epoko. Potencaj Mesaĝistoj kaj iliaj kunuloj ne estas precize spiritoj de la sepa stadio, sed krom aliaj aferoj la Trinitata brakumo dotas ilin per ĉio, kion finatinginto iam ricevos kiel spirito de la sepa stadio. Post kiam mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito aŭ la Filo estas trinitatigitaj, ili trapasas la Paradizan sperton kun la suprenirantoj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj, al kiuj ili estas tiam identaj koncerne ĉiujn aferojn de la superuniversa administrado. Tiuj ĉi Trinitatigitaj Filoj de Selekto aŭ de Atingo, almenaŭ nun, estas finitaj kreitaĵoj, kontraste al la finatingintoj, kiuj nuntempe estas nefinitaj kreitaĵoj.

Tiel, finanalize, estus apenaŭ konvene uzi la esprimojn “pli granda” aŭ “malpli granda” komparante la destinojn de la suprenirantaj ordoj de fileco. Ĉia filo de Dio kundividas la patrecon de Dio, kaj Dio amas ĉiun el liaj kreitaĵaj filoj egale; li ne estas pli favora al supreniraj destinoj, ol li favoras la kreitaĵoj, kiuj povas atingi tiajn destinojn. La patro amas ĉiun el siaj filoj, kaj tiu korinklino ne estas malpli ol vera, sankta, dia, senlima, eterna kaj unika — amo disdonacita al tiu ĉi filo kaj al tiu alia filo, individue, persone kaj ekzskuzive. Kaj tia amo tute eklipsas ĉiujn aliajn faktojn. Fileco estas la plejsupera rilato de la kreitaĵo al la Kreinto.

Kiel mortemuloj vi povas nun agnoski vian lokon en la familio de dia fileco, kaj komenci senti la devon utiligi la avantaĝojn tiel libere provizitaj al vi en kaj per la Paradiza plano por la mortema postvivo, plano kiu estis tiel plialtigita kaj iluminita per la viva sperto de disdonaca Filo. Ĉiu rimedo kaj ĉiu povo estis provizita por certigi vian plejlastan atingon de la Paradiza celo de dia perfekteco.

[Prezentita de Potenca Mesaĝisto portempe alligita al la personaro de Gabrielo de Salvingtono.]