Kajero 39

La serafaj multegoj

Tiom, kiom ni scias, la Infinita Spirito, kiel personecigita sur la sidejo de loka universo, intencas produkti unuforme perfektajn serafojn, sed pro nekonata kialo tiuj ĉi serafaj idoj estas tre diversaj. Tiu ĉi diverseco povas esti rezulto de la nekonata interveno de evoluanta sperteca Diaĵo; se jes, ni ne povas pruvi ĝin. Sed ni ja observas ke, kiam serafoj estas submetitaj al edukaj testoj kaj trejna disciplino, ili senmanke kaj klare estas klasifikitaj laŭ la jenaj sep grupoj:

1. Plejsuperaj Serafoj.

2. Superaj Serafoj.

3. Superrigardantaj Serafoj.

4. Administrantaj Serafoj.

5. Planedaj Helpantoj.

6. Transiraj Ministroj.

7. Serafoj de la Estonteco.

Diri, ke ajna serafo estas pli malsupera ol anĝelo de alia grupo, apenaŭ estus vera. Tamen ĉiu anĝelo estas unue limigita al servo en la grupo de sia origina kaj propra klasifiko. Mia serafa asociito prepare al tiu ĉi raporto, Manotia, estas plejsupera serafo, kaj antaŭe funkciis kiel plejsupera serafo. Per sia diligenta kaj dediĉita servado ŝi unu post la alia sukcesis ĉiujn sep el la serafaj servoj, funkciinte en preskaŭ ĉiu vojo de agado malfermita al serafo, kaj nun ŝi okupas la postenon de asociita ĉefo de serafoj sur Urantio.

La homaj estaĵoj foje malfacile povas kompreni, ke kreita kapablo por ministrado de supera nivelo ne necese implicas kapablon funkcii sur niveloj de relative malsupera servo. La homo komencas sian vivon kiel senhelpa bebo; tial ĉiu mortema atingo devas inkluzivi ĉiujn spertecajn antaŭkondiĉojn; la serafoj ne havas tian antaŭadoltan vivon — nenian infanaĝon. Ili tamen estas spertecaj kreitaĵoj, kaj per sperto kaj per plia edukado ili povas pliigi sian dian kaj esence propran doton de kapablo per la sperteca akiro de funkcia lerteco en unu aŭ pluraj serafaj servoj.

Estinte komisiitaj la serafoj estas asignitaj al la rezervoj de sia propra grupo. Tiuj kun statuso de planeda kaj admininstra statuso ofte servas dum longaj periodoj laŭ sia origina klasifiko, sed ju pli alta estas ilia nivelo de esence propra funkcio, des pli persiste la anĝelaj ministroj serĉas asignon al malsuperaj ordoj de universa servo. Ili deziras precipe asignon al la rezervoj de planedaj helpantoj, kaj se ili sukcasas, ili enskribiĝas en la ĉielaj lernejoj alligitaj al la sidejo de la Planeda Princo de iu evolua mondo. Tie ili komencas la studadon de la lingvoj, historio kaj lokaj kutimoj de la rasoj de la homaro. La serafoj devas akiri scion kaj gajni sperton, same kiel faras la homaj estaĵoj. Ili ne estas tre malproksimaj de vi laŭ iuj personecaj atributoj. Kaj ili ĉiuj avidas komenci malsupre, sur la kiel eble plej malsupera nivelo; tiel ili povas esperi akiri la kiel eble plej superan nivelon de sperteca destino.

1. Plejsuperaj serafoj

Tiuj ĉi serafoj estas la plej altaj el la sep rivelitaj ordoj de anĝeloj de la loka universo. Ili funkcias laŭ sep grupoj, kaj ĉiu el ili estas proksime asociita al la anĝelaj ministroj de la Serafa Korpuso de Kompletigo.

1. Ministroj de Filo-Spirito. La unua grupo de plejsuperaj serafoj estas asignita al la servo de la altaj estaĵoj devenantaj de la Filo kaj la Spirito loĝantaj kaj funkciantaj en la loka universo. Tiu ĉi grupo de anĝelaj ministroj ankaŭ servas la Universan Filon kaj la Universan Spiriton, kaj estas proksimaj al la informa korpuso de la Brila kaj Matena Stelo, la universa ĉefa plenumanto de la unuiĝintaj voloj de la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito.

Asignite al la altaj Filoj kaj Spiritoj tiuj cxi serafoj estas nature asociitaj al la ampleksaj servoj de la Paradizaj Avonaloj, la diaj idoj de la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. La Paradizaj Avonaloj estas ĉiam akompanataj dum cxiuj magistraj kaj disdonacaj misioj fare de tiu ĉi alta kaj sperta ordo de serafoj, kiuj tiam dediĉas sin al organizado kaj administrado de la speciala laboro ligita kun la fino de planeda diepoko kaj la inaŭguro de nova epoko. Sed ili ne okupiĝas pri la laboro de juĝado, kiu povus akompani tian ŝanĝon de diepokoj.

Disdonacaj asistantoj. La Paradizaj Avonaloj, sed ne la Kreinto-Filoj, dum disdonaca misio estas ĉiam akompanataj de korpuso de 144 disdonacaj asistantoj. Tiuj ĉi 144 anĝeloj estas la ĉefoj de ĉiuj aliaj ministroj de Filo-Spirito, kiuj povas esti asociitaj al disdonaca misio. Eble povus esti legioj da anĝeloj submetitaj al la komando de enkarnigita Filo de Dio sur planeda disdonaco, sed ĉiuj ĉi serafoj estus organizitaj kaj direktitaj de la 144 disdonacaj asistantoj. Pli superaj ordenoj de anĝeloj, superafoj kaj sekonafoj, povas ankaŭ formi parton de la asistanta multego, kaj kvankam iliaj misioj estas apartaj de tiuj de la serafoj, ĉiuj ĉi agadoj estus kunordigitaj de la disdonacaj asistantoj.

Tiuj ĉi disdonacaj asistantoj estas kompletigaj serafoj; ili ĉiuj trairis la cirklojn de Serafingtono, kaj atingis la Serafan Korpuson de Kompletigo. Kaj ili estas plue speciale trejnitaj por renkonti la malfacilaĵojn kaj okupiĝi pri la krizoj asociitaj al la disdonacoj de la Filoj de Dio por antaŭenigi la tempajn infanojn. Tiaj serafoj ĉiuj atingis Paradizon kaj la personan brakumon de la Dua Fonto-Centro, la Eterna Filo.

La serafoj egale aspiras esti asignitaj al la misioj de la enkarnigitaj Filoj kaj esti alligitaj kiel gardistoj de destino al la mortemuloj de la regnoj; tiu ĉi asigno estas la plej sekura serafa pasporto por Paradizo, dum la disdonacaj asistantoj plenumis la plej altan servon de loka universo de la kompletigaj serafoj de Paradiza atingo.

2. Kortumaj Konsilistoj. Tiuj ĉi estas la serafaj konsilistoj kaj helpantoj alligitaj al ĉiuj ordoj de juĝado, de la akorgidantoj ĝis la plej altaj tribunaloj de la regno. Ne estas la celo de tiaj tribunaloj determini punajn verdiktojn sed pri ĝuste juĝi la honestajn diferencojn de opinio kaj dekreti la porĉiaman postvivon de suprenirantaj mortemuloj. Tie kuŝas la devo de la kortumaj konsilistoj: certigi, ke ĉiuj akuzoj kontraŭ mortemulaj kreitaĵoj estas juste prezentitaj kaj mizerikorde juĝitaj. En tiu ĉi laboro ili estas proksime asociitaj kun la Altaj Komisiitoj, suprenirantaj mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito servantaj en la loka universo.

La serafaj kortumaj konsilistoj grandskale servas kiel defendantoj de mortemuloj. Ne estas, ke iam ekzistas iu ajn inklino esti partia al la humilaj kreitaĵoj de la regno, sed dum la justeco postulas la juĝadon pri ĉiu manko en la supreniro al dia perfekteco, la mizerikordo postulas, ke ĉiu mispaŝo estu senpartie juĝita konforme al la kreitaĵa naturo kaj la dia celo. Tiuj ĉi anĝeloj estas la montrantoj kaj ekzemplantoj de la elementoj de mizerikordo esence propraj al dia justeco — de senpartieco bazata sur la scio de la subkuŝantaj faktoj de personaj motivoj kaj rasaj tendencoj.

Tiu ĉi ordo de anĝeloj servas de la konsilioj de la Planedaj Princoj ĝis la plej altaj tribunaloj de la loka universo, dum iliaj asociitoj de la Serafa Korpuso de Kompletigo funkcias en la pli altaj regnoj de Orvontono, eĉ en la tribunaloj de Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.

3. Universaj Orientantoj. Tiuj ĉi estas la veraj amikoj kaj diplomitaj konsilantoj de ĉiuj tiuj suprenirantaj kreitaĵoj, kiuj lastfoje paŭzas sur Salvingtono, en sia universo de origino, dum ili staras ĉe la rando de la spirita aventuro etendiĝanta antaŭ ili en la vasta superuniverso de Orvontono. Dum tiaj momentoj multaj suprenirantoj havas senton, kiun mortemuloj povus kompreni nur komparante ĝin kun la homa emocio de nostalgio. Malantaŭ ili etendiĝas la regnoj de atingo, al kiuj ili familiariĝis per longa servo kaj morontia atingo; antaŭ ili etendiĝas la defia mistero de pli granda kaj pli vasta universo.

Estas la tasko de la universaj orientistoj faciligi la transiron de la suprenirantaj pilgrimantoj inter la jam atingita kaj la ankoraŭ ne atingita nivelo de universa servo, helpi tiujn ĉi pilgrimantojn fari tiujn kalejdoskopajn alĝustigojn en la kompreno de signifoj kaj valoroj esence propraj al la konstato, ke unuastadia spirita estaĵo staras, ne ĉe la fino kaj kulmino de la morontia supreniro de la loka universo, sed pri ĝuste ĉe la malsupro mem de la longa ŝtuparo de spirita supreniro ĝis la Universala Patro sur Paradizo.

Multaj el la Serafingtonaj diplomitoj, membroj de la Serafa Korpuso de Kompletigo, kiuj estas asociitaj al tiuj ĉi serafoj, okupiĝas pri ampleksa instruado en iuj Salvingtonaj lernejoj koncernataj de la preparado de la kreitaĵoj de Nebadono por la rilatoj de la posta universa epoko.

4. La Instruaj Konsilantoj. Tiuj ĉi anĝeloj estas la netakseblaj asistantoj de la spirita instrua korpuso de la loka universo. La Instruaj Konsilantoj estas sekretarioj por ĉiuj ordoj de instruistoj, de la Melkicedekoj kaj la Trinitataj Instruisto-Filoj ĝis la morontiaj mortemuloj, kiuj estas asignitaj kiel helpantoj al tiuj de sia speco, kiuj estas tuj malantaŭ ili en la skalo de la suprenira vivo. Vi unue vidos tiujn ĉi asociitajn instruantajn serafojn sur unu el la sep domego-mondoj ĉirkaŭantaj Jerusemon.

Tiuj ĉi serafoj fariĝas asociitoj de la sekciaj ĉefoj de la multnombraj edukaj kaj trejnaj institucioj de la loka universo, kaj ili estas alligitaj grandnombre al la fakultatoj de la sep trejnaj mondoj de la lokaj sistemoj kaj de la sepdek edukaj sferoj de la konstelacioj. Tiuj ĉi ministradoj etendiĝas ĝis la individuaj mondoj. Eĉ la veraj kaj konsekritaj instruistoj de tempo estas asistitaj kaj ofte akompanitaj de tiuj ĉi konsilantoj de la plejsuperaj serafoj.

La kvara kreitaĵa disdonaco de la Kreinto-Filo okazis en la simileco de instrua konsilanto de la plejsuperaj serafoj de Nebadono.

5. Direktoroj de Asigno. Aro de 144 plejsuperaj serafoj estas elektita de tempo al tempo de la anĝeloj servantaj sur la evoluaj kaj arkitekturaj sferoj loĝataj de kreitaĵoj. Tio ĉi estas la plej alta anĝela konsilio sur iu ajn sfero, kaj ĝi kunordigas la memdirektajn fazojn de serafaj servo kaj asigno. Tiuj ĉi anĝeloj prezidas super ĉiuj serafaj asembleoj koncernantaj la linion de devo aŭ la alvoko al adoro.

6. La Registrantoj. Tiuj ĉi estas la oficialaj registrantoj por la plejsuperaj serafoj. Multaj el tiuj ĉi altaj anĝeloj naskiĝis kun siaj plene disvolvitaj talentoj; aliaj kvalifikiĝis por siaj pozicio de fido kaj respondeco per diligenta aplikado studi kaj fidela plenumado de similaj devoj, alligite al malsuperaj aŭ malpli respondecaj ordoj.

7. Nealligitaj Ministroj. Granda nombro da nealligitaj serafoj de la plejsupera ordo estas memdirektaj servantoj sur la arkitekturaj sferoj kaj la loĝataj planedoj. Tiaj ministroj libervole plenigas la diferencon de postulo por la servo de la plejsuperaj serafoj, tiel konsistigantaj la ĝeneralan rezervon de tiu ĉi ordo.

2. Superaj serafoj

La superaj serafoj ricevis sian nomon, ne ĉar ili iel ajn kvalite superaj al aliaj ordoj de anĝeloj, sed ĉar ili respondecas pri la superaj agadoj de loka universo. Tre multaj el la unuaj du grupoj de tiu ĉi serafa korpuso estas atingintaj serafoj, anĝeloj servintaj en ĉiuj fazoj de trejnado kaj revenintaj al glorigita asigno kiel direktoroj de sia speco en la sferoj de siaj pli fruaj agadoj. Estante juna universo Nebadono ne havas multajn el tiu ĉi ordo.

La superaj serafoj funkcias en la jenaj sep grupoj:

1. La Informa Korpuso. Tiuj ĉi serafoj apartenas al la persona stabo de Gabrielo, la Brila kaj Matena Stelo. Ili trairas la lokan universon kolektante informojn en la regnoj por lia gvidado en la konsilioj de Nebadono. Ili estas la informa korpuso de la potencaj multegoj, kiun Gabrielo prezidas kiel vicadministranto de la Majstro-Filo. Tiuj ĉi serafoj ne estas rekte konektitaj al aŭ la sistemoj aŭ la konstelacioj, kaj iliaj informoj verŝiĝas rekte al Salvingtono per kontinua, rekta kaj sendependa cirkvito.

La informaj korpusoj de la diversaj lokaj universoj povas interkomuniki kaj ja interkomunikas, sed nur interne de koncernata superuniverso. Estas energia diferenco, kiu efektive apartigas la aferojn kaj operaciojn de la diversaj superregistaroj. Unu superuniverso povas kutime komuniki kun alia superuniverso nur per la rimedoj kaj instalaĵoj de la Paradiza informa interŝanĝejo.

2. La Voĉo de Mizerikordo. La mizerikordo estas la ĉefnoto de serafa servo kaj anĝela ministrado. Estas do konvene, ke devas esti korpuso de anĝelo, kiu speciale portretas mizerikordon. Tiuj ĉi serafoj estas la realaj ministroj de mizerikordo de la lokaj universoj. Ili estas la inspiritaj gvidantoj, kiuj stimulas la superajn impulsojn kaj pli sanktajn emociojn de homoj kaj anĝeloj. La direktoroj de tiuj ĉi legioj estas nun ĉiam kompletigaj serafoj, kiuj ankaŭ estas diplomitaj gardistoj de mortemula destino; tio estas, ĉiu anĝela paro gvidis almenaŭ unu animon de besta origino dum la vivo en la karno, kaj poste trairis la cirklojn de Serafingtono, kaj estis rekrutita en la Serafa Korpuso de Kompletigo.

3. Kunordigantoj de Spirito. La tria grupo de superaj serafoj baziĝas sur Salvingtono, sed funkcias en la loka universo ĉie, kie ili povas fruktodone servi. Kvankam iliaj taskoj estas esence spiritaj, kaj do ekster la realan komprenon de la homa menso, vi eble komprenos ion pri ilia ministrado al mortemuloj, se oni klarigas al vi, ke al tiuj ĉi anĝeloj estas konfidita la tasko prepari la suprenirantaj vojaĝantoj sur Salvingtono por sia lasta transiro en la loka universo — de la plej alta morontia nivelo ĝis la statuso de novnaskitaj spriritaj estaĵoj. Same kiel la mensaj planantoj sur la domego-mondoj helpas la postvivantajn kreitaĵojn adaptiĝi al la potencialoj de la morontia menso kaj uzi ilin, same tiuj ĉi serafoj instruas al la morontiajn diplomitojn sur Salvingtono pri la nove atingitaj kapabloj de la menso de la spirito. Kaj ili servas la suprenirantajn mortemulojn per multaj aliaj manieroj.

4. Asistantaj Instruistoj. La asistantaj instruistoj estas la helpantoj kaj asociitoj de siaj kunaj serafoj, la instruaj konsilantoj. Ili estas ankaŭ individue rilataj al la vastaj edukaj entreprenoj de la loka universo, precipe pri la sepobla skemo de trejnado funkcianta sur la domego-mondoj de la lokaj sistemoj. Mirinda korpuso de tiu ĉi ordo funkcias sur Urantio kun la celo stimuli kaj antaŭenigi la kaŭzon de vereco kaj rekteco.

5. La Transportistoj. Ĉiuj grupoj de ministrantaj spiritoj havas sian transportan korpuson, anĝelaj ordoj dediĉitaj al la ministrado transporti personecojn, kiuj ne kapablas per si mem vojaĝi de sfero al alia. La kvina grup de la superaj serafoj havas sian sidejon sur Salvingtono, kaj servas kiel spacaj trairantoj por iri al aŭ veni el la sidejo de la loka universo. Kiel aliaj subsekcioj de la superaj serafoj, kelkaj estis kreitaj kiel tiaj, dum aliaj leviĝis de malsuperaj aŭ malpli dotitaj grupoj.

La “energia potenco” de serafoj estas tute adekvata por kontentigi la bezonojn de loka universo kaj eĉ por superuniverso, sed ili neniam povus elteni la energiajn postulojn por vojaĝi de Uverso ĝis Havono. Tia longa vojaĝo postulas la specialajn povojn de unuaranga serafo kun transportaj dotoj. La transportistoj stokas energion por flugi dum transito, kaj rekuperas personan povon ĉe la fino de la vojaĝo.

Eĉ sur Salvingtono la suprenirantaj mortemuloj ne posedas personajn formojn de transito. La suprenirantoj devas dependi de serafa transporto por progresi de mondo al mondo, ĝis post la lasta dorma ripozo sur la plej interna cirklo de Havono kaj la eterna vekiĝo sur Paradizo. Poste vi ne plu dependos de anĝeloj por vojaĝi de universo al universo.

La procezo de enserafiĝo ne estas malsimila al la sperto de morto aŭ dormo, krom ke estas aŭtomata elemento de tempo en la transita dormo. Vi estas konscie nekonscia dum la serafa ripozo. Sed la Penso-Ĝustiganto estas tute kaj plene konscia, fakte escepte efika, ĉar vi ne kapablas kontraŭstari, rezisti aŭ alimaniere malhelpi krean kaj transformantan laboron.

Enserafigite vi ekdormas je spefica tempo, kaj vi vekiĝos je la fiksita momento. La daŭro de la vojaĝo dum la transito estas negrava. Vi ne estas rekte konscia pri la pasanta tempo. Tio estas, kiel se vi ekdormus en transporta veturilo en unu urbo kaj, ripozinte en kvieta dormo tutan nokton, vekiĝus en alia kaj fora metropolo. Vi vojaĝis, dum vi dormis. Kaj tiel vi ekflugas tra spaco, enserafigita, dum vi ripozas — dormas. La transita dormo estas provokita per la ligo inter la Ĝustiganto kaj la serafaj transportistoj.

La anĝeloj ne povas transporti bruligeblajn korpojn — karnon kaj sangon — kiel vi nun havas, sed ili povas transporti ĉiujn aliajn, de la malsuperaj morontiaj ĝis la superaj spiritaj formoj. Ili ne funkcias okaze de natura morto. Kiam vi finas vian teran karieron, via korpo restas sur tiu ĉi planedo. Via Penso-Ĝustiganto iras al la sino de la Patro, kaj tiuj ĉi anĝeloj ne rekte okupiĝas pri via posta rekunmetado de personeco sur la identiga domego-mondo. Tie via nova korpo estas morontia formo, kiu povas esti enserafigita. Vi “semas morteman korpon” en la tombo; vi “rikoltas morontian formon” sur la domego-mondoj.

6. La Registrantoj. Tiuj ĉi personecoj precipe okupiĝas pri la ricevo, ordigo kaj resendo de la registroj de Salvingtono kaj ĝiaj asociitaj mondoj. Ili ankaŭ servas kiel specialaj registrantoj por loĝantaj grupoj de superuniversaj kaj superaj personecoj kaj kiel komizoj de la kortumoj de Salvingtono kaj sekretarioj de iliaj regantoj.

Dissendantoj — ricevantoj kaj sendantoj — estas specialigita subsekcio de la serafaj registrantoj okupiĝantaj pri la sendado de registroj kaj pri la dissendado de esencaj informoj. Ilia laboro estas altranga, ĉar ili estas tiel multcirkvita, ke 144 000 mesaĝoj povas samtempe trairi la samajn linioj de energio. Ili adaptas la superajn ideografiajn teknikojn de la superafaj ĉefregistrantoj, kaj per tiuj komunaj simboloj konservas reciprokan kontakton kun kaj la informaj kunordigantoj de la triarangaj superafoj kaj la glorigitaj informaj kunordigantoj de la Serafa Korpuso de Kompletigo.

La serafaj registrantoj de la supera ordo tiel efektas proksiman ligon kun la informa korpuso de sia propra ordo kaj kun ĉiuj subordigitaj registrantoj, dum la elsendoj ebligas al ili konservi konstantan komunikadon kun la superaj registrantoj de la superuniverso kaj, per tiu ĉi kanalo, kun la registrantoj de Havono kaj la konservistoj de scio sur Paradizo. Multaj el la superaj ordoj de registrantoj estas serafoj promociitaj post similaj servoj en malsuperaj sekcioj de la universo.

7. La rezervoj. Grandaj rezervoj de ĉiuj specoj de la superaj serafoj estas tenitaj sur Salvingtono, tuj disponeblaj por esti senditaj al la malproksimajn mondojn de Nebadono, kiam ili estas rekviziciitaj de la direktoroj de asigno aŭ petitaj de la universaj administrantoj. La rezervoj de superaj serafoj ankaŭ provizas mesaĝajn helpantojn kiam rekviziciitaj de la ĉefo de la Brilaj Vesperaj Steloj, al kiu estas konfidita la gardado kaj sendado de ĉiuj personaj komunikaĵoj. Loka universo estas plene provizita per adekvataj rimedoj de interkomunikado, sed ĉiam estas restaĵo de mesaĝoj, kiu postulas sendadon per personaj mesaĝistoj.

La bazaj rezervoj por la tuta loka universo estas tenitaj sur la serafaj mondoj de Salvingtono. Tiu ĉi korpuso inkluzivas ĉiuj specojn de ĉiuj grupoj de anĝeloj.

3. Superrigardantaj serafoj

Tiu ĉi diverstalenta ordo de universaj anĝeloj estas asignita al la ekskluziva servo de la konstelacioj. Tiuj ĉi kapablaj ministroj starigas siajn sidejojn sur la konstelaciaj ĉefmondoj, sed funkcias tra tuta Nebadono profite al siaj asignitaj regnoj.

1. Superrigardantaj Asistantoj. La unua ordo de la superrigardantaj serafoj estas asignita al la kolektiva laboro de la Konstelaciaj Patroj, kaj ili estas la ĉiam efikaj helpantoj de la Plejaltuloj. Tiuj ĉi serafoj unue okupiĝas pri la unuigo kaj stabiligo de tuta konstelacio.

2. Leĝaj Prognozistoj. La intelekta fundamento de justeco estas la leĝo, kaj en loka universo la leĝo originas de la leĝdonaj asembleoj de la konstelacioj. Tiuj ĉi interkonsiliĝaj aroj kodigas kaj oficiale promulgas la bazajn leĝojn de Nebadono, leĝoj destinitaj por ebligi la kiel eble plej grandan kunordigon de tuta konstelacio kongrue kun la fiksita politiko de nemalobservo de la morala libervolo de personaj kreitaĵoj. Estas la tasko de la dua ordo de superrigardantaj serafoj prezenti al la konstelaciaj leĝdonantoj prognozon pri la maniero, kiel ĉiu proponita promulgo efektus sur la vivoj de libervolaj kreitaĵoj. Tiun ĉi servon ili estas bone kvalifikitaj por plenumi pro longa sperto en la lokaj sistemoj kaj sur la loĝataj mondoj. Tiuj ĉi serafoj serĉas neniujn specialajn favorojn por unu grupo aŭ alia, sed ili ja aperas antaŭ la ĉielaj leĝdonantoj por paroli nome de tiuj, kiuj ne povas ĉeesti por paroli por si mem. Eĉ la mortema homo povas kontribui al la evoluo de universa leĝo, ĉar tiuj ĉi serafoj mem fidele kaj plene portretas, ne necese transirajn kaj konsciajn dezirojn de la homo, sed pli ĝuste la verajn aspirojn de la interna homo, la evoluanta morontia animo de la materia mortemulo sur la spacaj mondoj.

3. Sociaj Arkitektoj. De la individuaj planedoj ĝis la morontiaj edukaj mondoj tiuj ĉi serafoj laboras por plialtigi ĉiujn sincerajn sociajn kontaktojn kaj por antaŭenigi la socian evoluon de universaj kreitaĵoj. Tiuj ĉi estas la anĝeloj, kiuj serĉas senigi la asociojn de inteligentaj estaĵoj je ĉia artefaritaĵoj, klopodante faciligi la interasocion de libervolaj kreitaĵoj surbaze de reala memkompreno kaj aŭtenta reciproka estimo.

La sociaj arkitektoj faras ĉion en sia kampo kaj laŭ sia povo por kunigi kongruajn individuojn, por ke ili konsistigu efikajn kaj konsentajn laborgrupojn sur tero; kaj foje tiaj grupoj troviĝas denove asociitaj sur la domego-mondoj por daŭrigi fruktodonan servon. Sed ne ĉiam tiuj ĉi serafoj atingas sian celon; ne ĉiam ili kapablas kunigi tiujn, kiuj formus la plej idealan grupon por atingi difinitan celon aŭ plenumi iun taskon; sub tiuj kondiĉoj ili devas uzi la plej bonan el la disponebla materialo.

Tiuj ĉi anĝeloj daŭrigas sian ministradon sur la domego-mondoj kaj la superaj morontiaj mondoj. Ili okupiĝas pri ĉiu entrepreno koncernanta la progreson sur la morontiaj mondoj kaj koncernanta tri aŭ pli da personoj. Du estaĵoj estas rigardataj kiel funkciantaj sur la para, komplementa aŭ partnera bazo, sed kiam tri aŭ pli estas grupitaj por servo, ili konsistigas socian problemon, kaj do estas sub la jurisdikcio de la sociaj arkitektoj. Tiuj ĉi efikaj serafoj estas organizitaj en sepdek sekcioj sur Edentio, kaj tiuj ĉi sekcioj ministras sur la sepdek mondoj de morontia progreso ĉirkaŭantaj la ĉefsferon.

4. Etikaj Sentemigantoj. Estas la misio de tiuj ĉi serafoj stimuli kaj promocii la kreskadon de la kreitaĵa aprezo pri la moraleco de interpersonaj rilatoj, ĉar tia estas la semo kaj sekreto de la kontinua kaj celplena kreskado de socio kaj registaro, ĉu homa aŭ superhoma. Tiuj ĉi plialtigantoj de etika aprezo funkcias ie ajn kaj ĉie, kie ili povas servi kiel libervolaj konsilantoj al la planedaj regantoj kaj kiel interŝanĝaj instruistoj sur la sistemaj trejnaj mondoj. Vi tamen ne estos sub ilia plena gvidado, ĝis vi atingos la fratecajn lernejojn sur Edentio, kie ili stimulos vian aprezon pri tiuj veraĵoj mem pri frateco, kiujn vi eĉ tiam tiel fervore esploros per la efektiva sperto vivi kun la univitatioj en la sociaj laboratorioj de Edentio, la sepdek satelitoj de la Norlatiadeka ĉefmondo.

5. La Transportistoj. La kvina grupo de superrigardantaj serafoj funkcias kiel personecaj transportistoj, portante estaĵojn al kaj el la sidejoj de la konstelacioj. Tiaj transportaj serafoj flugante de unu sfero al alia estas plene konsciaj pri sia rapido, direkto kaj astronomia pozicio. Ili ne trairas spacon, kiel farus senviva pafaĵo. Ili povas pasi proksime de alia dum spaca fluo sen ioma danĝero de kolizio. Ili tute kapablas modifi sian krozan rapidon kaj ŝanĝi sian flugan direkton, eĉ ŝanĝi sian destinon, se iliaj direktoroj instrukcius ilin ĉe iu ajn spaca vojkruciĝo de la universaj informaj cirkvitoj.

Tiuj ĉi transitaj personecoj estas tiel organizitaj, ke ili povas samtempe uzi ĉiujn tri el la universale distribuitajn liniojn de energio, ĉiu havanta klaran spacan rapidon de 299 790 kilometroj sekunde. Tiuj ĉi transportistoj tiel kapablas supermeti rapidon de energio sur rapido de povo, ĝis ili atingas averaĝan rapidon dum iliaj longaj vojaĝoj variantan inter 893 000 ĝis preskaŭ 900.000 de viaj kilometroj sekunde de via tempo. La rapido estas efektita de la maso kaj proksimeco de najbara materio kaj de la forto kaj direkto de la proksimaj ĉefaj cirkvitoj de universa povo. Estas multnombraj specoj de estaĵoj, similaj al la serafoj, kiuj kapablas trairi spacon, kaj kiuj ankaŭ kapablas transporti aliajn estaĵojn, kiuj estis adekvate preparitaj.

6. La Registrantoj. La sesa ordo de superrigardantaj serafoj agas kiel la specialaj registrantoj pri konstelaciaj aferoj. Granda kaj efika korpuso funkcias sur Edentio, la sidejo de la konstelacio de Norlatiadeko, al kiu via sistemo kaj planedo apartenas.

7. La Rezervoj. Ĝeneralaj rezervoj de la superrigardantaj serafoj estas konservitaj sur la sidejoj de la konstelacioj. Tiaj anĝelaj rezervistoj estas neniel neaktivaj; multaj servas kiel mesaĝaj helpantoj al la konstelaciaj regantoj; aliaj estas alligitaj al la Salvingtonaj rezervoj de neasignitaj Vorondadekoj; ankoraŭ aliaj povas esti alligitaj al Vorondadekaj Filoj por speciala tasko, kiel la Vorondadeka observanto, kaj foje Plejalta reganto, de Urantio.

4. Administrantaj serafoj

La kvara ordo de serafoj estas asignita al la administraj devoj de la lokaj sistemoj. Ili estas indiĝenaj al la sistemaj ĉedmondoj, sed grandnombre postenas sur la domegaj kaj morontiaj sferoj kaj sur la loĝataj mondoj. La serafoj de la kvara ordo estas nature dotitaj per nekutima administra kapablo. Ili estas la kapablaj asistantoj de la direktoroj de la malsuperaj sekcioj de la universa registaro de Kreinto-Filo, kaj ĉefe okupiĝas pri la aferoj de la lokaj sistemoj kaj iliaj komponantaj mondoj. Ili estas organizitaj por servi kiel jene:

1. Administraj Asistantoj. Tiuj ĉi kapablaj serafoj estas la tujaj asistantoj de Sistema Suvereno, unuaranga Lanonandeka Filo. Ili estas netakseblaj helpantoj por plenumi la kompleksajn detalojn de la administra laboro sur la sistemaj sidejoj. Ili ankaŭ servas kiel personaj perantoj de la sistemaj regantoj, vojaĝante tien kaj reen grandnombre al la diversaj transiraj mondoj kaj al la loĝataj planedoj, plenumantaj multajn komisiojn por la bonstato de la sistemo kaj en la fizikaj kaj biologiaj interesoj de ĝiaj loĝataj mondoj.

Tiuj ĉi samaj serafaj administrantoj estas ankaŭ alligitaj al la registaroj de la mondaj regantoj, la Planedaj Princoj. La plejmulto de planedoj en determinita universo estas sub la jurisdikcio de duaranga Lanonandeka Filo, sed sur iuj mondoj, kiel Urantio, okazis aborto de la dia plano. Okazo de la dizerto de Planeda Princo, tiuj ĉi serafoj fariĝas alligitaj al la Melkicedekaj ricevantoj kaj iliaj posteuloj pri planeda aŭtoritato. La nuna provizora reganto de Urantio estas asistata de korpuso de mil el tiuj ĉi diverstalenta ordo de serafoj.

2. Justecaj Gvidantoj. Tiuj ĉi estas la anĝeloj, kiuj prezentas la resumon de pruvoj koncernantaj la eternan bonfarton de homoj kaj anĝeloj, kiam tiaj aferoj alvenas en juĝo antaŭ la tribunaloj de sistemo aŭ planedo. Ili preparas la deklarojn por ĉiuj preparaj aŭdiencoj pri mortemula postvivo, deklaroj kiuj sekve estas portitaj kun la registroj de tiaj kazoj al la pli altaj tribunaloj de la universo kaj la superuniverso. La defendo de ĉiuj kazoj de dubinda postvivo estas preparita de tiuj ĉi serafoj, kiuj havas perfektan komprenon pri ĉiuj detaloj de ĉiu trajto de ĉiu akto en la akuzoj faritaj de la administrantoj de universa justeco.

Ne estas la misio de tiuj ĉi anĝeloj venki aŭ prokrasti justecon, sed pliĝuste certigi, ke senerara justeco estu aplikita kun malavara mizerikordo kaj senpartieco al ĉiuj kreitaĵoj. Tiuj ĉi serafoj ofte funkcias sur la lokaj mondoj, komune aperantaj antaŭ la arbitraciaj triopoj de la akordigaj komisioj — la kortumoj por minoraj miskomprenoj. Multaj, kiuj iam servis kiel justecaj gvidantoj en la malsuperaj regnoj, poste aperas kiel Voĉoj de Mizerikordo en la superaj sferoj kaj sur Salvingtono.

Dum la Lucifera ribelo en Satanio tre malmultaj el la justecaj gvidantoj estis perditaj, sed pli ol unu kvarono de la aliaj administrantaj serafoj kaj de la malsuperaj ordoj de serafaj ministroj estis devojigitaj kaj trompitaj de la sofismoj de senbrida persona libereco.

3. Interpretantoj de kosma civitaneco. Kiam la suprenirantaj mortemuloj kompletigis la trejnadon sur la domego-mondoj, la unua studenta staĝo en la universa kariero, ili rajtas ĝui la transirajn kontentigojn de relativa matureco — civitaneco sur la sistema ĉefmondo. Kvankam la atingo de ĉiu suprenira celo estas fakta plenumo, en pli vasta senco tiaj celoj simple estas limŝtonoj sur la longa suprenira vojo al Paradizo. Sed kiom ajn relativaj tiaj sukcesoj estas, al neniu evolua kreitaĵo iam estas rifuzita la plena kvankam transira kontentigo de atingita celo. De tempo al tempo estas paŭzo dum la Paradiza supreniro, periodo por mallonge spiri, dum kiu la universaj horizontoj senmove staras, la kreitaĵa statuso estas senŝanĝa kaj la personeco gustumas la dolĉecon de plenumita celo.

La unua el tiaj periodoj en la kariero de supreniranta mortemulo okazas sur la ĉefmondo de loka sistemo. Dum tiu ĉi paŭzo kiel civitano de Jerusem vi provos esprimi en la kreitaĵa vivo tiujn aferojn, kiujn vi akiris dum la ok antaŭaj vivospertoj — inkluzivante Urantion kaj la sep domego-mondoj.

La serafaj interpretantoj de kosma civitaneco gvidas la novajn civitanojn de la sistemaj ĉefmondoj, kaj stimulas ilian aprezon de la respondecoj de universa registaro. Tiuj ĉi serafoj estas ankaŭ proksime asociitaj al la Materiaj Filoj en la sistema administrado, dum ili portretas la respendecon kaj moralecon de kosma civitaneco al la materiaj mortemuloj sur la loĝataj mondoj.

4. Stimulantoj de moralo. Sur la domego-mondoj vi komencas lerni memregadon profite al ĉiuj koncernataj. Via menso lernas kunlaboron, lernas kiel plani kun aliaj kaj pli saĝaj estaĵoj. Sur la sistema sidejo la serafaj instruistoj plu stimulos vian aprezon de la kosma moralo — de la interagoj inter libereco kaj lojaleco.

Kio estas lojaleco? Ĝi estas la frukto de inteligenta aprezo de universa frateco; oni ne povus preni tiom multe kaj doni neniom. Dum vi supreniras la personecan skalon, unue vi lernas esti lojala, poste ami, poste esti fileca, kaj tiam vi povas esti libera; sed ne antaŭ ol vi estos finatinginto, ne antaŭ ol vi atingos perfektecon de lojaleco, vi povos mem realigi finatingon de libereco.

Tiuj ĉi serafoj instruas la fruktodonecon de patienco: ke stagnado estas certa morto, sed ke tro rapida kreskado egale estas memmortiga; ke same kiel akvoguto de supera nivelo falas al malsupera, fluante antaŭen, pasante ĉiam malsupren tra sinsekvo de mallongaj faloj, same ĉiam supren estas la progreso en la morontiaj kaj spiritaj mondoj — kaj same malrapide kaj tra la samaj gradaj stadioj.

Por la loĝataj mondoj la stimulantoj de moralo portretas la mortemulan vivon kiel nerompitan ĉenon de multaj ĉeneroj. Via mallonga restado sur Urantio, sur tiu ĉi sfero de mortemula bebeco, estas nur unu ĉenero, la unua mem en la longa ĉeno, kiu etendiĝas tra universoj kaj tra la eternaj epokoj. Ne estas tiom grava tio, kion vi lernas dum tiu ĉi unua vivo; estas la sperto vivi tiun ĉi vivon, kiu estas grava. Eĉ la laboro de tiu ĉi mondo, kiel ajn grava ĝi estas, estas tute ne tiel grava ol la maniero, per kiu vi plenumas tiun ĉi laboron. Estas neniu materia rekompenso por rekteca vivado, sed estas profunda kontento — konscio pri atingo — kaj tio ĉi transcendas ajnan koncepteblan materian rekompencon.

La ŝlosiloj de la regno de la ĉielo estas: sincereco, pli da sincereco, kaj pli da sincereco. Ĉiuj homoj havas tiujn ĉi ŝlosilojn. La homoj uzas ilin — progresas en spirita statuso — per decidoj, per pli da decidoj, kaj pli da decidoj. La plej alta morala elekto estas la elekto de la kiel eble plej alta valoro, kaj ĉiam — en iu ajn sfero, en ĉiuj sferoj, tio ĉi estas elekti plenumi la volon de Dio. Se la homo tiel elektas, li estas granda, kvankam li estas la plej humila civitano de Jerusemo aŭ eĉ la plej malgranda el la mortemuloj de Urantio.

5. La Transportistoj. Tiuj ĉi estas la transportaj serafoj, kiuj funkcias en la lokaj sistemoj. En Satanio, via sistemo, ili portas pasaĝerojn tien kaj reen de Jerusemo, kaj alie servas kiel interplanedaj transportistoj. Malofte pasas tago, dum kiu transporta serafo de Satanio ne deponas iun studentan vizitanton aŭ iun alian vojaĝanton kun spirita aŭ duonspirita naturo sur la bordojn de Urantio. Tiuj ĉi spacaj trairantoj mem iam portos vin al kaj el la diversaj mondoj de la sistema grupo de sidejoj, kaj kiam vi finos vian taskon sur Jerusemo, ili portos vin ĝis Edentio. Sed sub neniu cirkonstanco ili transportos vin reen al la mondo de via homa origino. Mortemulo neniam revenas al sia denaska planedo dum la diepoko de sia tempa ekzisto, kaj se li devus reveni dum posta diepoko, li estus eskortita de transporta serafo de la universa grupo de sidejoj.

6. La Arkivistoj. Tiuj ĉi serafoj estas la gardistoj de la triobla arkivo de la lokaj sistemoj. Sur ĉefplanedo de sistemo la arkiva templo estas unika strukturo, kies unu triono estas materio farita de lumaj metaloj kaj kristaloj; unu dua triono estas morontia, konsistigita de la kunligo de spirita kaj materia energio sed ekstera al la vidopovo de mortemuloj; kaj la tria triono spirita. La arkivistoj de tiu ĉi ordeno prezidasdirektas kaj konservas tiun ĉitrioblan sistemon de arkivo. Suprenirantaj mortemuloj unue konsultas la materian arkivon, Materiaj Filoj kaj la la superaj estaĵoj de transiro konsultas tiujn de la morontiaj ĉambregoj, dum serafoj kaj la superaj spiritaj personecoj de la regno detale ekzamenas la arkivon de la spirita sekcio.

7. La Rezervoj. La rezerva korpuso de administraj serafoj sur Jerusemo pasigas multe da sia atendado vizitante, kiel spiritaj kompanoj, kun la nove alvenintaj suprenirantaj mortemuloj el la diversaj mondoj de la sistemo — la akredititaj diplomitoj de la domego-mondoj. Unu el la ĝojoj de via restado sur Jerusemo estos interparoli kaj viziti, dum libertempaj periodoj, kun tiuj ĉi serafoj de la atendanta rezerva korpuso, kiuj tiel multe vojaĝis kaj spertis.

Estas ĝuste tiaj amikaj rilatoj, kiuj ravigas sisteman ĉefmondon al la suprenirantaj mortemuloj. Sur Jerusem vi trovos la unuan intermiksiĝon de Materiaj Filoj, anĝeloj kaj suprenirantaj pilgrimantoj. Tie fratiĝas estaĵoj, kiuj estas tute spiritaj kaj duonspiritaj, kaj individuoj ĵus aperantaj el la materia ekzisto. La mortemaj formoj estas tie tiel modifitaj kaj la homaj kampoj de luma reago tiel etenditaj, ke ĉiuj kapablas ĝui reciprokan agnoskon kaj simpatian personecan komprenon.

5. Planedaj helpantoj

Tiuj ĉi serafoj konservas sidejon sur la sistema ĉefmondo kaj, kvankam proksime asociitaj al la rezidantaj Adamaj civitanoj, estas ĉefe asignitaj al la servo de la Planedaj Adamoj, la biologiaj aŭ fizikaj levantoj de la materiaj rasoj sur la evoluaj mondoj. La ministranta laboro de anĝeloj pli kaj pli fariĝas interesa, kiam ĝi proksimiĝas al la loĝataj mondoj, ĉar ĝi proksimiĝas al la efektivaj problemoj alfrontataj de la tempaj geviroj, kiuj preparas sin provi atingi la celon de eternecon.

Sur Urantio la plejmulto de la planeda helpantoj estis forsenditaj post la disfalo de la Adama reĝimo, kaj la serafa superrigardo de via mondo grandparte transdonita la administrantoj, la transiraj ministroj kaj la gardistoj de destino. Sed tiuj ĉi serafaj helpantoj de viaj fiaskintaj Materiaj Filoj ankoraŭ servas Urantion en la jenaj grupoj:

1. La Voĉoj de la Ĝardeno. Kiam la planeda kurso de homa evoluo atingas sian plej altan biologian nivelon, ĉiam aperas la Materiaj Gefiloj, la Adamoj kaj Eva-ojn, por pliigi la pluan evoluon de la rasoj per efektiva kontribuo de sia supera vivoplasmo. La planeda sidejo de tia Adamo kaj Eva estas kutime nomata la Ĝardeno de Edeno, kaj iliaj personaj serafoj estas ofte konataj kiel la “voĉoj de la Ĝardeno”. Tiuj ĉi serafoj donas netakseblan servon al la Planedaj Adamoj pri ĉiuj iliaj projektoj de fizika kaj intelekta plialtigo de la evoluaj rasoj. Post la Adama fiasko sur Urantio iuj el tiuj ĉi serafoj estis lasitaj sur la planedo, kaj estis asignitaj al la aŭtoritato de la posteuloj de Adamoj.

2. La Spiritoj de Frateco. Devus ŝajni ke, kiam paro de Adamo kaj Eva alvenas sur evoluan mondon, la tasko atingi rasan harmonion kaj socian kunlaboron inter ĝiaj diversaj rasoj estas ampleksa. Malofte tiuj ĉi rasoj de malsamaj koloroj kaj diversaj naturoj volonte akceptas la planon de homa frateco. Tiuj ĉi primitivaj homoj nur sukcesas konstati la saĝecon de pacaj interasocioj rezulte de maturiĝintaj homa sperto kaj per la fidela ministrado de la serafaj spiritoj de frateco. Sen la laboro de tiuj ĉi serafoj la klopodoj de la Materiaj Adamoj por harmoniigi kaj progresigi la rasojn de evoluanta mondo estus grande prokrastitaj. Se via Adamo estus aliĝinta al la originala plano por la antaŭenigo de Urantio, tiuj ĉi spiritoj de frateco estus nun plenumintaj nekredeblajn transformojn en la homa raso. Konsiderante la Adaman fiaskon estas ja rimarkinde, ke tiuj ĉi serafaj ordoj kapablis stimuli kaj realigi eĉ tiom da frateco, kiom vi nun havas sur Urantio.

3. La Animoj de Paco. La fruaj jarmiloj de streboj supren de evoluaj homoj estas markitaj de multaj luktoj. La paco ne estas la natura stato de la materiaj regnoj. La mondoj unue realigas “pacon sur tero kaj bonvolon inter homoj” per la ministrado de la serafaj animoj de paco. Kvankam tiuj ĉi anĝeloj vaste malsukcesis en siaj fruaj klopodoj sur Urantio, Vevona, ĉefo de la animoj de paco dum la tempo de Adamo, estis lasita sur Urantio, kaj nun estas alligita al la personaro de la rezidanta ĝenerala guberniestro. Kaj estis tiu ĉi sama Vevona kiu, kiam Mikaelo naskiĝis, anoncis al la mondoj, kiel gvidanto de la anĝela multego, “Gloron al Dio en Havono kaj sur la tero pacon kaj bonvolon inter homoj”.

Dum la pli malfruaj epokoj de planeda evoluo tiuj ĉi serafoj peras anstataŭi la ideon de pekliberigo per la koncepto pri dia harmoniigo kiel filozofio de mortemula postvivo.

4. La Spiritoj de Fido. Suspekto estas la esence propra reago de primitivaj homoj; la streboj por postvivi dum la fruaj epokoj ne nature generas fidon. La fido estas nova homa akiro kaŭzita de la ministrado de tiuj ĉi planedaj serafoj de la Adama reĝimo. Estas ilia misio encerbigi la fidon en la menso de evoluantaj homoj. La Dioj estas tre fidemaj; la Universala Patro estas preta libere fidi sin — la Ĝustiganto — al asocio kun la homo.

Tiu ĉi tuta grupo de serafoj estis translokita al nova reĝimo post la Adama aborto, kaj ili de tiam daŭrigis siajn laborojn sur Urantio. Kaj ili ne tute malsukcesis, ĉar nun evoluas civilizacio, kiu enkorpigas multon el iliaj idealoj de konfido kaj fido.

En la pli progresintaj planedaj epokoj tiuj ĉi serafoj plifortigas la homan aprezon pri la vero, ke necerteco estas la sekreto de kontentiga kontinueco. Ili helpas la mortemajn filozofojn konstati ke, kiam nescio estas esenca por sukcesi, estus kolosa mispaŝo por la kreitaĵo scii la estontecon. Ili plialtigas la guston de la homo por la dolĉeco de necerteco, por la romaneco kaj ĉarmo de la nedifinita kaj nekonata estonteco.

5. La Transportistoj. La planedaj transportistoj servas la individuajn mondojn. La plejmulto de enserafigitaj estaĵoj alportitaj sur tiun ĉi planedon estas en transito; ili simple haltas; ili estas sub la gardo de siaj propraj specialaj serafaj transportistoj; sed estas granda nombro da tiaj serafoj postenigitaj sur Urantio. Tiuj ĉi estas la transportaj personecoj funkciantaj de la lokaj planedoj, kiel de Urantio ĝis Jerusemo.

Via konvencia ideo pri anĝeloj devenas laŭ la jena maniero: momentojn ĵus antaŭ la fizika morto foje okazas reflekta fenomeno en la homa menso, kaj tiu ĉi malfortiĝanta konscienco ŝajne vidas ion kun la formo de la akompananta anĝelo, kaj tio ĉi estas tuj traduktita en terminojn de la kutima koncepto pri anĝeloj tenata en tiu ĉi individua menso.

La erara ideo, ke anĝeloj posedas flugilojn, ne estas tute kaŭzita de malnovaj nocioj, laŭ kiuj ili devas havi ilin por flugi tra la aero. Al la homaj estaĵoj oni foje permesis observi serafojn preparantaj sin por transporta servo, kaj la tradicioj pri tiuj ĉi spertoj amplekse determinis la Urantian koncepton pri la anĝeloj. Observante transportan serafon pretiĝante ricevi pasaĝeron por interplaneda transito oni povas vidi, ke ŝajne estas duobla aranĝo de flugiloj etendiĝantaj de la kapo ĝis la piedoj de la anĝelo. Reale tiuj ĉi flugiloj estas energiaj izoliloj — ŝildoj kontraŭ frikcio.

Kiam ĉielaj estaĵoj estas enserafigotaj por transloko de unu mondo al alia, ili estas alportitaj al la sidejo de la sfero kaj, post regula registro, estas metitaj en la transitan dormon. Intertempe la transporta serafo metas sin en horizonta pozicio tuj super la universa poluso de energio de la planedo. Dum la energiaj ŝildoj estas larĝe malfermitaj, la dormanta personeco estas lerte deponita de la deĵorantaj serafaj asistantoj, rekte super la transporta anĝelo. Tiam kaj la supera kaj malsupera paroj de ŝildoj estas zorge fermitaj kaj alĝustigitaj.

Kaj nun, sub la influo de la transformiloj kaj la dissendiloj, komenciĝas stranga metamorfozo, dum la serafo pretiĝas svingiĝi en la energiajn fluojn de la universaj cirkvitoj. Laŭ la ekstera aspekto la serafo kreskas kaj fariĝas pinta ĉe ambaŭ siaj ekstremaĵoj, kaj fariĝas tiel envolvita en stranga lumo de sukcena nuanco, ke baldaŭ estas neeble distingi la enserafigitan personecon. Kiam ĉio estas preta por la foriro, la ĉefo de transporto zorge inspektas la vivovehiklon, faras la rutinajn testojn por certigi, ĉu la anĝelo estas aŭ ne adekvate encirkvigita, kaj tiam anoncas, ke la vojaĝanto estas konvene enserafigita, ke la energioj estas alĝustigitaj, ke la anĝelo estas izolita kaj ke ĉio estas preta por la forira fulmo. La mekanikaj regantoj, du el ili, tiam poziciiĝas. Ĝis tiam la transporta serafo fariĝas preskaŭ travidebla, vibranta torpedoforma konturo kun brila lumeco. Tiam la transporta sendanto de la regno alvokas la helpajn bateriojn de la vivantaj transsendantoj de energio, kutime mil laŭ nombro; kaj dum li anoncas la celon de la transporto, li kontaktas tuŝante la proksiman punkton de la serafa vehiklo, kiu forfuĝas kun fulmeca rapido lasante spuron de ĉiela lumeco, ĝis kie la planeda atmosfera kovraĵo etendiĝas. Post malpli ol dek minutoj la mirinda spektaklo finiĝos eĉ por la plifortigita serafa vidkapablo.

Dum planedaj spacaj raportoj estas ricevitaj tagmeze ĉe la meridiano de la difinita spirita sidejo, la transportistoj estas senditaj de la sama loko noktomeze. Tio estas la plej favora momento por foriro, kaj estas la norma horo kiam ne alie specifita.

6. La Registrantoj. Tiuj ĉi estas la konservistoj de la gravaj aferoj de la planedo, kiel ĝi funkcias kiel parto de la sistemo, kaj kiel ĝi rilatas kaj koncernas la universan registaron. Ili funkcias en la registrado de planedaj aferoj, sed ili ne okupiĝas pri aferoj de individua vivo kaj ekzisto.

7. La rezervoj. La Satania rezerva korpuso de la planedaj serafoj estas konservita sur Jerusemo en proksima asocio kun la rezervoj de la Materiaj Filoj. Tiuj ĉi abundaj rezervoj plene provizas por ĉiu fazo de la multnombraj agadoj de tiu ĉi serafa ordo. Tiuj ĉi anĝeloj estas ankaŭ la personaj portantoj de mesaĝoj de la lokaj sistemoj. Ili servas transirajn mortemulojn, anĝelojn, kaj la Materiajn Filojn, same kiel aliajn loĝantajn sur la sistema sidejo. Kvankam Urantio estas ekster la spiritaj cirkvitoj de Satanio kaj Norlatiadeko, vi alie estas en intima kontakto kun la interplanedaj aferoj, ĉar tiuj ĉi mesaĝistoj el Jerusemo ofte venas al tiu ĉi mondo same kiel al ĉiuj aliaj sferoj de la sistemo.

6. Transiraj ministroj

Kiel ilia nomo povus sugesti, la serafoj de transira ministrado servas ĉie, kie ili povas kontribui al la kreitaĵa transiro de la materia ĝis la spirita stato. Tiuj ĉi anĝeloj servas de la loĝataj mondoj ĝis la sistemaj ĉefmondoj, sed tiuj en Satanio nuntempe direktas siajn plej grandajn klopodojn al la edukado de la postvivantaj mortemuloj sur la sep domego-mondoj. Tiu ĉi ministrado estas diversigita laŭ la jenaj sep ordoj de asigno:

1. Serafaj Evangeliantoj.

2. Rasaj Interpretantoj.

3. Mensaj Planantoj.

4. Morontiaj Konsilantoj.

5. Teknikistoj.

6. Registrantoj-Instruistoj.

7. Ministrantaj Rezervoj.

Pli pri tiuj ĉi serafaj ministradoj al la transiraj suprenirantoj vi lernos lige kun la raportoj traktantaj pri la domego-mondoj kaj la morontia vivo.

7. Serafoj de la Estonteco

Tiuj ĉi anĝeloj malmulte ministras krom en malnovaj regnoj kaj sur la pli progresintaj planedoj de Nebadono. Granda nombro el ili estas tenitaj en rezervo sur la serafaj mondoj proksime de Salvingtono, kie ili estas engaĝitaj pri okupoj signifaj por la iama aŭroro de la epoko de lumo kaj vivo en Nebadono. Tiuj ĉi serafoj ja funkcias lige kun la kariero de la suprenirantaj mortemuloj, sed ministras preskaŭ ekskluzive pri tiuj mortemuloj, kiuj postvivas per iu el la modifitaj ordoj de supreniro.

Ĉar tiuj ĉi anĝeloj nun ne rekte okupiĝas pri aŭ Urantio aŭ Urantianoj, oni prefere retenas priskribi al vi iliajn fascinajn agadojn.

8. Serafa destino

Serafoj devenas de la lokaj universoj, kaj en tiuj ĉi regnoj mem de ilia naskiĝo kelkaj atingas destinon de servado. Helpe kaj konsile de la altnivelaj arkianĝeloj iuj serafoj povas esti altigitaj ĝis la ekzaltitaj devoj de Brilaj Vesperaj Steloj, dum aliaj atingas la statuson kaj servon de la nerivelitaj kunordigitoj de la Vesperaj Steloj. Ankoraŭ aliaj aventuroj en la destino de loka universo povas esti provitaj, sed Serafingtono ĉiam restas la eterna celo de ĉiuj anĝeloj. Serafingtono estas la anĝela sojlo al Paradizo kaj Diaĵa atingo, la transira sfero de la tempa ministrado ĝis la ekzaltita servo de eterneco.

la serafoj povas atingi Paradizon per multo — centoj — da vojoj, sed la plej gravaj ellaboritaj en tiuj ĉi prelegoj estas la jenaj:

1. Akiri akcepton al la Paradiza serafa loĝejo laŭ persona kapablo atingante perfektecon de specialigita servo kiel ĉiela artisto, Teknika Konsilisto aŭ Ĉiela Registranto. Fariĝi Paradiza Kompano kaj, tiel atinginte la centron de ĉiuj aferoj, eble tiam fariĝi eterna ministro kaj konsilisto por la serafaj ordoj kaj aliaj.

2. Esti alvokita al Serafingtono. Sub iuj kondiĉoj serafoj estas ordonitaj el supre; en aliaj cirkonstancoj la anĝeloj foje atingas Paradizon en multe pli malgranda tempo ol mortemuloj. Sed kiom ajn taŭga povas esti iu ajn serafa paro, ili ne povas iniciati foriri al Salvingtono aŭ aliloke. Neniu krom sukcesaj destinaj gardistoj povas esti certaj iri al Paradizo per progresanta vojo de evolua supreniro. Ĉiuj aliaj devas pacience atendi la alvenon de la Paradizaj mesaĝistoj de la triarangaj superafoj, kiuj venas kun la alvokoj ordonantaj al ili prezenti sin supre.

3. Atingi Paradizon per la tekniko de la evoluaj mortemuloj. La plejsupera elekto de la serafoj en la tempa kariero estas la posteno de gardanta anĝelo, por ke ili atingu la karieron de finatingo kaj estu kvalifikitaj por asigno sur la eternaj sferoj de serafa servo. Tiaj personaj gvidantoj de la tempaj infanoj estas nomataj gardistoj de destino, signifante ke ili gardas mortemajn kreitaĵojn sur la vojo de la dia destino, kaj farante tion ili determinas sian propran altan destinon.

La gardistoj de destino estas tiritaj el la rangoj de la pli spertaj anĝelaj personecoj de ĉiuj ordoj de serafoj, kiuj kvalifikiĝis por tiu ĉi servo. Ĉiuj postvivantaj mortemuloj kun destino kunfandiĝi kun la Ĝustigantoj havas portempajn gardistojn asignitajn, kaj tiuj ĉi asociitoj povas fariĝi permanente alligitaj, kiam la mortemaj postvivantoj atingas la bezonatan intelektan kaj spiritan disvolviĝon. Antaŭ ol la mortemaj suprenirantoj forlasas la domego-mondojn, ili ĉiuj havas permanentajn serafajn asociitojn. Tiu ĉi grupo de ministrantaj spiritoj estas diskutita lige kun la Urantiaj prelegoj.

Estas neeble al anĝeloj atingi Dion de la homa nivelo de origino, ĉar ili estas kreitaj “iom pli altaj ol vi”; sed estis saĝe arangite ke, kvankam ili ne povas komenci de la malsupro mem, la spiritaj malaltaĵoj de mortemula ekzisto, ili povas malsupreniri al tiuj, kiuj ja komencas de la malsupro, kaj piloti tiajn kreitaĵojn, paŝon post paŝo, mondon post mondo, ĝis la portegoj de Havono. Kiam la mortemaj suprenirantoj forlasos Uverson por komenci la cirklojn de Havono, tiuj ĉi gardistoj alligitaj al ili post la vivo en la karno donos al siaj pilgrimaj asociitoj portempan adiaŭon, dul ili vojaĝas al Serafingtono, la anĝela celo de la granda universo. Tie ĉi tiuj ĉi gardistoj provos, kaj sendube atingos, la sep cirklojn de serafa lumo.

Multaj, sed ne ĉiuj, el tiuj serafoj asignitaj kiel destinaj gardistoj dum la materia vivo akompanas siajn mortemajn asociitojn tra la Havonaj cirkloj, kaj iuj aliaj serafoj trapasas la cirkvitojn de la centra universo en maniero, kiu estas tute malsama ol la mortemula supreniro. Sed sendepende de sia maniero de supreniro, ĉiuj evoluaj serafoj trairas Serafingtonon, kaj la plejmulto trapasas tiun ĉi sperton anstataŭ la Havonaj cirkvitoj.

Serafingtono estas la destina sfero de anĝeloj, kaj ilia atingo sur tiu ĉi mondo estas tute malsama ol la spertoj de la mortemaj pilgrimantoj sur Ascendingtono. La anĝeloj ne estas absolute certaj pri sia eterna estonteco, ĝis ili atingas Serafingtonon. Oni konas neniun anĝelon atingintan Serafingtonon, kiu devojiĝis; peko neniam trovos respondon en la koro de serafo de kompletigo.

La diplomitoj de Serafingtono estas diverse asignitaj: destinaj gardistoj kun sperto de Havonaj cirkloj kutime eniras en la Mortemula Korpuso de Finatingintoj. Aliaj gardistoj, pasintaj siajn Havonajn testojn de apartigo, ofte rekuniĝas kun siaj mortemaj asociitoj sur Paradizo, kaj iuj fariĝas la eternaj asociitoj de la mortemaj finatingintoj, dum aliaj eniras en la diversaj nemortemaj korpusoj de finatingintoj, kaj multaj estas rekrutitaj en la Korpuso de Serafa Kompletigo.

9. La Korpuso de Serafa Kompletigo

Atinginte la Patron de la spiritoj kaj akceptite al la serafa servo de kompletigo la anĝeloj estas foje asignitaj al la ministrado de mondoj fiksitaj en lumo kaj vivo. Ili akiras korinklinon al la altaj trinitatigitaj estaĵoj de la universoj kaj al la ekzaltitaj servoj de Paradizo kaj Havono. Tiuj ĉi serafoj de la lokaj universoj spertece kompensis la diferencon en dia potencialo apartiginta ilin disde la ministrantaj spiritoj de la centra universo kaj la superuniversoj. La anĝeloj de la Serafa Korpuso de Kompletigo servas kiel asociitoj de la superuniversaj sekonafoj kaj kiel asistantoj al la altaj ordoj de superafoj de Paradizo-Havono. Por tiuj ĉi anĝeloj la tempa kariero estas finita; de tiam kaj por ĉiam ili estas la servantoj de Dio, la kompanoj de diaj personecoj kaj la egaluloj de la Paradizaj finatingintoj.

Granda nombro da kompletigaj serafoj revenas al siaj denaskaj universoj, tie kompletigante la ministradon de dia doto per la ministrado de sperteca perfekteco. Nebadono estas, kompare kun aliaj, unu el la plej novaj universoj, kaj tial ne havas multajn el tiuj ĉi revenintaj el Serafingtono, kiel troviĝus en pli malnova regno; tamen nia loka universo estas adekvate provizita per la kompletigaj serafoj, ĉar tio signifas, ke la evoluaj regnoj ju pli bezonas iliajn servojn, des pli ili proksimiĝas la statuson de lumo kaj vivo. La kompletigaj serafoj nun servas pli vaste kun la plejsuperaj ordoj de serafoj, sed iuj servas kun ĉiu el la aliaj anĝelaj ordoj. Eĉ via mondo ĝuas la ampleksan ministradon de dek du specialigitaj grupoj de la Serafa Korpuso de Kompletigo; tiuj ĉi majstraj serafoj de planeda superrigardo akompanas ĉiun nove komisiitan Planedan Princon al la loĝataj mondoj.

Multaj fascinaj vojoj de ministrado estas malfermitaj al la kompletigaj serafoj, sed same kiel ili avidis taskojn kiel destinajn gardistojn dum la antaŭ-Paradizaj tagoj, same en la post-Paradiza sperto ili plej deziras servi kiel disdonacaj akompanantoj de la enkarniĝintaj Paradizaj Filoj. Ili estas ankoraŭ plejsupere sindediĉaj al tiu universa plano irigi la mortemajn kreitaĵojn de la evoluaj mondoj sur la longa kaj alloga vojaĝo al la Paradiza celo de dieco kaj eterneco. Tra la tuta mortemula aventuro por trovi Dion kaj atingi dian perfektecon tiuj ĉi spiritaj ministroj de serafa kompletigo, kune kun la fidelaj ministrantaj spiritoj de tempo, ĉiam estas viaj veraj amikoj kaj por ĉiam viaj neeraripovaj helpantoj.

[Prezentita de Melkicedeko aganta laŭ peto de la Ĉefo de la serafaj Multegoj de Nebadono.]