Kajero 38

Ministrantaj spiritoj de la loka universo

Estas tri apartaj ordoj de la personecoj de la Infinita Spirito. La impeta apostolo komprenis tion, kiam li skribis pri Jesuo, “kiu iris al ĉielo, kaj estas ĉe la dekstra mano de Dio, anĝeloj, aŭtoritatuloj kaj potenculoj submetitaj al li”. La anĝeloj estas la ministrantaj spiritoj de tempo; la aŭtoritatuloj, la mesaĝistaj multegoj de spaco; la potenculoj, la superaj personecoj de la Infinita Spirito.

Same kiel la superafoj en la centra universo kaj la sekonafoj en superuniverso, la serafoj kun iliaj asociitaj keruboj kaj sanoboj konsistigas la anĝelan korpuson de loka universo.

La serafoj estas ĉiuj sufiĉe unuformaj laŭ fasonado. Universon post universo, tra ĉiuj sep superuniversoj, ili montras minimumon da variado; ili estas la plej proksimaj de normo el ĉiuj spiritaj specoj de personaj estaĵoj. Iliaj diversaj ordoj konsistigas la korpuson de lertaj kaj komunaj ministroj de la lokaj kreaĵoj.

1. Origino de serafoj

La serafoj estas kreitaj de la Universa Patrino-Spirito, kaj estas projektitaj laŭ formaciaj unuoj — 41 472 samtempe — ĉiam de la kreado de la “pratipaj anĝeloj” kaj iuj anĝelaj arketipoj en la fruaj tempoj de Nebadono. La Kreinto-Filo kaj la universa reprezentanto de la Infinita Spirito kunlaboras por krei grandan nombron da Filoj kaj aliaj universaj personecoj. Post la kompletiĝo de tiu ĉi kuna klopodo la Filo okupiĝas pri la kreado de la Materiaj Filoj, la unuaj el la seksaj kreitaĵoj, dum la Universa Patrino-Spirito samtempe okupiĝas pri sia komenca soleca klopodo pri reproduktado de spiritoj. Tiel komenciĝas la kreado de la serafaj multegoj de loka universo.

Tiuj ĉi anĝelaj ordoj estas projektitaj planante la evoluon de mortemaj libervolaj kreitaĵoj. La kreado de serafoj datiĝas de la atingo de relativa personeco fare de la Universa Patrino-Spirito, ne kiel la posta kunordiganto de la Majstro-Filo, sed kiel la frua kreopova helpanto de la Kreinto-Filo. Antaŭ tiu ĉi evento la serafoj deĵorantaj en Nebadono estis portempe pruntedonitaj de najbara universo.

La serafoj daŭre estas periode kreitaj; la universo de Nebadono ankoraŭ estas farata. La Universa Patrino-Spirito neniam ĉesigas sian krean agadon en kreskanta kaj perfektiĝanta universo.

2. Anĝelaj naturoj

La anĝeloj ne havas materiajn korpojn, sed ili estas difinitaj kaj distingeblaj estaĵoj; iliaj naturo kaj origino estas spiritaj. Kvankam nevideblaj de la mortemuloj ili perceptas vin, kiel vi estas en la karno sen la helpo de transformiloj aŭ tradukistoj; ili intelekte komprenas la manieron de la mortema vivo, kaj ili kundividas ĉiujn nesensajn emocioj kaj sentoj de la homo. Ili aprezas kaj multe ĝuas viajn klopodojn pri muziko, arto kaj reala humuro. Ili plene konscias pri viaj moralaj luktoj kaj spiritaj malfacilaĵoj. Ili amas la homajn estaĵojn, kaj nur bono povas rezulti el viaj klopodoj kompreni kaj ami ilin.

Kvankam la serafoj estas tre amemaj kaj simpatiaj estaĵoj, ili ne estas sekse emociaj kreitaĵoj. Ili estas multe kiel vi estos sur la domego-mondoj, kie vi “nek edziĝos nek edziniĝos, sed vi estos kiel la anĝeloj en la ĉielo”. Ĉar ĉiuj, kiuj “estos konsideritaj dignaj atingi la domego-mondojn, nek edziĝos nek edziniĝos; nek ili plu mortas, ĉar ili estas egalaj al la anĝeloj.” Tamen, kiam parolante al seksaj kreitaĵoj estas nia kutimo paroli pri tiuj estaĵoj kun pli rekta deveno de la Patro kaj Filo kiel la filoj de Dio, dum parolante pri la infanoj de la Spirito kiel la filinojn de Dio. La anĝeloj tial estas komune indikitaj per inaj pronomoj sur la seksaj planedoj.

La serafoj estas tiel kreitaj por funkcii sur kaj spirita kaj laŭvorta niveloj. Estas malmulte da fazoj de morontia aŭ spirita agado, kiuj ne estas malfermitaj al iliaj ministradoj. Kvankam laŭ persona statuso la anĝeloj ne estas tre for de homaj estaĵoj, laŭ iuj funkciaj faroj la serafoj multe transcendas ilin. Ili posedas multajn povojn multe ekster la homan komprenon. Ekzemple: Oni diris al vi, ke la “haroj mem de via kapo estas kalkulitaj”, kaj tio estas vera, sed serafo ne pasigas sian tempon kalkulante ilin kaj ĝisdatigi ilian nombron. La anĝeloj posedas esence proprajn kaj aŭtomatajn (tio estas, aŭtomataj laŭ la maniero, kiun vi povus percepti) povojn por scii tiajn aferojn; vi vere konsiderus serafon kiel matematikan geniulon. Tial multaj devoj, kiuj estus enormaj taskoj por mortemuloj, estas tre facile plenumitaj de serafoj.

La anĝeloj estas pli altaj ol vi laŭ spirita statuso, sed ili ne estas viaj juĝistoj aŭ akuzantoj. Kiaj ajn estas viaj mankoj, “la anĝeloj, kvankam pli grandaj laŭ povo kaj potenco, ne akuzas vin”. La anĝeloj ne juĝas la homaron, nek la individuaj mortemuloj devus antaŭjuĝi siajn kunajn kreitaĵojn.

Vi faras bone ami ilin, sed vi ne adoru ilin; la anĝeloj ne estas objektoj de adoro. La granda serafo, Lojalatia, kiam via viziulo “adorkliniĝis al la piedoj de la anĝelo”, diris: “Gardu, ne fari tion ĉi; mi estas kuna servanto kiel vi kaj viaj rasoj, al kiuj ĉiuj estis ordonita adori Dion.”

Laŭ natura kaj personeca doto la serafoj estas nur iomete super la mortemulaj rasoj en la skalo de kreitaĵa ekzisto. Fakte, kiam vi estas liberigitaj el la karno, vi fariĝas tre similaj kiel ili. Sur la domego-mondoj vi komencos aprezi la serafojn, sur la konstelaciaj sferoj ĝui ilian ĉeeston kaj sur Salvingtono ili kundividos kun vi siajn ripozejojn kaj adoros kun vi. Tra la tuta morontia kaj posta spirita supreniro via frateco kun la serafoj estos ideala; via kamaradeco estos superba.

3. Nerivelitaj anĝeloj

Multaj ordoj de spiritaj estaĵoj funkcias tra ĉiuj kampoj de la loka universo, kiuj ne estas rivelitaj al mortemuloj, ĉar ili neniel estas ligitaj al la evolua plano de la Paradiza supreniro. En tiu ĉi kajero la vorto “anĝelo” estas intence limigita por nomi tiujn serafajn kaj asociitajn idojn de la Universa Patrino-Spirito, kiuj tiel amplekse okupiĝas pri la funkciado de la planojn de mortemula postvivo. Tie servas en la loka universo ses aliaj ordoj de rilataj estaĵoj, la nerivelitaj anĝeloj, kiuj neniel specife estas ligitaj al tiuj universaj agadoj koncernantaj la supreniro al Paradizo fare de evoluaj mortemuloj. Tiuj ĉi ses grupoj de anĝelaj asociitoj neniam estas nomataj serafoj, nek ili estas nomataj ministrantaj spiritoj. Tiuj ĉi personecoj estas plene okupataj kun la administraj kaj aliaj aferoj de Nebadono, devoj kiuj neniel rilatas al la progresanta kariero de la homo pri spirita supreniro kaj perfekteca atingo.

4. La serafaj mondoj

La naŭa grupo de sep unuarangaj sferoj en la Salvingtona cirkvito estas la mondoj de la serafoj. Ĉiu el tiuj ĉi mondoj havas ses dependajn satelitojn, sur kiuj estas la specialaj lernejoj dediĉitaj al ĉiuj fazoj de serafa trejnado. Kvankam la serafoj havas aliron al ĉiuj kvardek naŭ mondoj konsistigantaj tiun ĉi grupon de Salvingtonaj sferoj, ili ekskluzive okupas nur la unuan aron da sep. La ceteraj ses aroj estas okupitaj de la ses ordoj de anĝelaj asociitoj nerivelitaj sur Urantio; ĉiu tia grupo konservas sidejon sur unu el tiuj ĉi ses unuarangaj mondoj, kaj daŭrigas specialigitajn agadojn sur la ses dependaj satelitoj. Ĉiu anĝela ordo havas liberan aliron al ĉiuj mondoj de tiuj ĉi sep diversaj grupoj.

Tiuj ĉi ĉefmondoj estas inter la grandiozaj regnoj de Nebadono; la serafaj kampoj estas karakterizita de kaj beleco kaj vasteco. Tie ĉiu serafo havas realan hejmon, kaj “hejmo” signifas la loĝejo de du serafoj; ili vivas pare.

Kvankam ne virseksaj kaj inseksaj kiel estas la Materiaj Gefiloj kaj la mortemulaj rasoj, serafoj estas negativaj kaj positivaj. En plejmulto de taskoj estas postulitaj du anĝeloj por plenumi la taskon. Kiam ili ne estas encirkvigitaj, ili povas sole labori; nek ili bezonas siajn estaĵajn komplementulojn, kiam ili estas senmovaj. Ĝenerale ili konservas siajn originalajn estaĵajn komplementulojn, sed ne nepre. Tiaj asocioj estas ĉefe bezonataj pro funkcio; ili ne estas karaterizitaj de seksa emocio, kvankam ili estas treege personaj kaj vere amemaj.

Krom asignitaj hejmoj, serafoj ankaŭ havas sidejojn de grupo, kompanio, batalio kaj unuo. Ili kunvenas por rekuniĝo ĉiun jarmilon, kaj ili ĉiuj ĉeestas konforme al la tempo de sia kreado. Se serafo havas respondecojn, kiuj malpermesas al ŝi forlasi sian deĵoron, ŝi alternas ĉeeston kun ŝia komplementulo, anstataŭigita de serafo kun alia naskiĝdato. Ĉiu serafa partnero tiel ĉeestas almenaŭ ĉiun duan fojon.

5. Serafa trejnado

La serafoj pasigas sian unuan jarmilon kiel nekomisiitaj observantoj sur Salvingtono kaj ĝiaj asociitaj mondoj-lernejoj. La dua jarmilo estas pasigita sur la serafaj mondoj de la Salvingtona cirkvito. Ilia centra trejna lernejo estas nun prezidata de la unuaj cent mil serafoj de Nebadono, kaj ĉe ilia kapo estas la originala aŭ unuenaskita anĝelo de tiu ĉi loka universo. La unua kreita grupo de Nebadonaj serafoj estis trejnitaj de korpuso de mil serafoj el Avalono; poste niaj anĝeloj estis instruitaj de siaj propraj altranguloj. La Melkicedekoj ankaŭ havas grandan parton en la edukado kaj trejnado de ĉiuj anĝeloj de la loka universo — serafoj, keruboj kaj sanoboj.

Ĉe la fino de tiu ĉi periodo de trejnado sur la serafaj mondoj de Salvingtono la serafoj estas mobilizitaj en la konvenciaj grupoj kaj unuoj de la anĝela organizado, kaj asignitaj al unu el la konstelacioj. Ili ankoraŭ ne estas komisiitaj kiel ministrantaj spiritoj, kvankam ili bone eniris la antaŭkomisiajn fazojn pri anĝela trejnado.

La serafoj estas inicitaj kiel ministrantaj spiritoj servante kiel observantoj sur la plej malsuperaj el la evoluaj mondoj. Post tiu ĉi sperto ili revenas al la asociitaj mondoj de la sidejo de la asignita konstelacio por komenci siajn superajn studadojn kaj pli precize prepari sin por servi en iu specifa loka universo. Post tiu ĉi ĝenerala edukado ili estas promociitaj al la servo de unu el la lokaj sistemoj. Sur la arkitekturaj mondoj asociitaj al la ĉefmondo de iu Nebadona sistemo niaj serafoj kompletigas sian trejnadon, kaj estas komisiitaj kiel ministrantaj spiritoj de tempo.

Kiam serafoj fine estas komisiitaj, ili povas deĵori kie ajn en Nebadono kaj eĉ en Orvontono. Ilia laboro en la universo estas sen limoj kaj limigoj; ili estas proksime asociitaj kun la materiaj kreitaĵoj de la mondoj, kaj ĉiam servas la malsuperajn ordojn de spiritaj personecoj, kontaktigante tiujn ĉi estaĵojn de la spirita mondo kun la mortemuloj de la materiaj regnoj.

6. Serafa organizado

Post la dua jarmilo de restado sur la serafa sidejo la serafoj estas organizitaj sub ĉefoj laŭ grupoj de dek du (12 paroj, 24 serafoj), kaj dek du tiaj grupoj konsistigas kompanion (144 paroj, 288 serafoj), kiun komandas gvidanto. Dek du kompanioj sub komandanto konsistigas batalionon (1 728 paroj aŭ 3 456 serafoj), kaj dek du batalionoj sub direktoro egalas serafan unuon (20 736 paroj aŭ 41 472 individuoj), dum dek du unuoj, submetitaj al la komandado de superrigardanto, konsistigas legion nombrantan 248 832 parojn aŭ 497 664 individuojn. Jesuo aludis tian grupon de anĝeloj tiun nokton en la ĝardeno de Getsemane, kiam li diris: “Eĉ nun mi povas peti al mia Patro, kaj li baldaŭ donos al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj”.

Dek du legioj de anĝeloj konsistigas multegon nombrantan 2 985 984 paroj aŭ 5 971 968 individuoj, kaj dek du tiaj multegoj (35 831 808 paroj aŭ 71 663 616 individuoj) konsistigas la plej grandan funkcian organizon da serafoj, anĝelan armeon. Serafa multego estas komandata de arkianĝelo aŭ de iu ajn personeco kun kunordigita statuso, dum la anĝelaj armeoj estas direktitaj de la Brila Vespera Stelo aŭ aliaj senperaj leŭtenantoj de Gabrielo. Kaj Gabrielo estas la “plejsupera komandanto de la ĉielaj armeoj”, la ĉefa plenumanto de la Suvereno de Nebadono, “la Sinjoro Dio de multegoj”.

Kvankam servante sub la rekta superrigardado de la Infinita Spirito kiel personecigita sur Salvingtono, de la disdonaco de Mikaelo sur Urantio, serafoj kaj ĉiuj aliaj ordoj de la loka universo submetiĝis al la suvereneco de la Majstro-Filo. Eĉ kiam Mikaelo naskiĝis el la karno sur Urantio, estis sendita la superuniversa elsendon al la tuta Nebadono, kiu proklamis: “Kaj ĉiuj anĝeloj adoru lin.” Ĉiuj rangoj de anĝeloj estas submetitaj al lia suvereneco; ili estas parto de tiu grupo, kiu esais nomata “liaj potencaj anĝeloj”.

7. Keruboj kaj sanoboj

Laŭ ĉiuj esencaj dotoj la keruboj kaj la sanoboj estas similaj al la serafoj. Ili havas la saman originon sed ne ĉiam la saman destinon. Ili estas mirinde inteligentaj, grandioze efikaj, kortuŝe amemaj kaj preskaŭ homaj. Ili estas la plej humila ordo de anĝeloj, konsekvence des pli proksimaj de la progresivaj tipoj de homaj estaĵoj sur la evoluaj mondoj.

La keruboj kaj sanoboj estas esence asociitaj, funkcie unuigitaj. Unu estas personeco kun pozitiva energio, la alia kun negativa energio. La dekstra deturnanto, aŭ pozitive ŝargita anĝelo, estas la kerubo — la sperta aŭ reganta personeco. La maldekstra deturnanto, aŭ negative ŝargita, estas la kerubo — la estaĵa komplemento. Ĉiu speco de anĝelo estas tre limigita kiam funkciante sola; tial ili kutime servas pare. Kiam sendepende servante de siaj serafaj direktoroj ili pli ol iam dependas de reciproka kontakto, kaj ĉiam funkcias kune.

La keruboj kaj sanoboj estas la fidelaj kaj efikaj helpantoj de la serafaj ministroj, kaj ĉiuj sep ordoj de serafoj estas provizitaj per tiuj ĉi subordigitaj asistantoj. La keruboj kaj sanoboj servas dum epokoj tiel, sed ili ne akompanas serafojn por taskoj trans la limoj de la loka universo.

La keruboj kaj sanoboj estas la kutimaj spiritaj laboristoj sur la individuaj mondoj de la sistemoj. Por nepersona asigno kaj en urĝa krizo ili povas servi anstataŭ serafa paro, sed ili neniam funkcias, eĉ portempe, kiel anĝeloj asistantaj homajn estaĵojn; tio estas ekskluziva serafa privilegio.

Kiam asignite al planedo keruboj eniras la lokajn kursojn de trejnado inkluzive de studado de planedaj uzkutimoj kaj lingvoj. La ministrantaj spiritoj de tempo ĉiuj estas dulingvaj, parolante la lingvon de la loka universo de sia origino kaj tiun de sia denaska superuniverso. Studante en la lernejoj de la regnoj ili akiras pliajn lingvojn. La keruboj kaj sanoboj, kiel la serafoj kaj ĉiuj aliaj ordoj de spiritaj estaĵoj, kontinue penas pliboniĝi. Nur tiaj, kiel subordigitaj estaĵoj de povo-regado kaj energio-direktado ne kapablas progresi; ĉiuj kreitaĵoj havantaj efektivan aŭ potencialan personecan libervolon serĉas novajn atingojn.

La keruboj kaj sanoboj estas nature tre proksimaj de la morontia nivelo de ekzisto, kaj ili montras la plej grandan efikon en la lima laboro inter fizika, morontia kaj spirita kampoj. Tiuj ĉi infanoj de la Patrino-Spirito de la loka universo estas karakterizitaj per “kvaraj kreitaĵoj”, same kiel estas la Havonaj servitaloj kaj la akordiĝaj komisionoj. Ĉiu kvara kerubo kaj ĉiu kvara sanobo estas kvazaŭ materia, tre nete similaj al la morontia nivelo de ekzisto.

Tiuj ĉi anĝelaj kvaraj kreitaĵoj donan grandan helpon al la serafoj en la pli materiaj fazoj de siaj universaj kaj planedaj agadoj. Tiaj morontiaj keruboj ankaŭ plenumas multajn nemalhaveblajn limajn taskojn sur la morontiaj trejnaj mondoj, kaj estas asignitaj al la servo de la Morontiaj kompanoj en grandaj nombroj. Ili estas por la morontiaj sferoj, kiel estas la mezvojaj kreitaĵoj por la evoluaj planedoj. Sur la loĝataj mondoj tiuj ĉi morontiaj keruboj ofte laboras lige kun la mezvojaj kreitaĵoj. La keruboj kaj la mezvojaj kreitaĵoj estas nete apartaj ordoj de estaĵoj; ili havas malsimilajn originojn, sed ili malkaŝas grandan similecon de naturo kaj funkcio.

8. Evoluo de keruboj kaj sanoboj

Multaj vojoj de progresanta servo estas malfermitaj al keruboj kaj sanoboj kondukantaj al statusa plialtiĝo, kiu povas esti ankoraŭ pliigita per la brakumo de la Dia Ministro. Estas tri grandaj klasoj de keruboj kaj sanoboj pri la evolua potencialo:

1. Kandidatoj al supreniro. Tiuj ĉi estaĵoj estas nature kandidatoj por serafa statuso. La keruboj kaj sanoboj de tiu ĉi ordo estas brilaj, kvankam ne per esence propra doto egala al la serafoj; sed per aplikado kaj sperto estas eble al ili atingi plenan serafan rangon.

2. Mezfazaj keruboj. Ĉiuj keruboj kaj sanoboj ne havas egalan potencialon de supreniro, kaj tiuj ĉi estas la esence limigitaj estaĵoj de la anĝelaj kreadoj. Plejparte de ili restos keruboj kaj sanoboj, kvankam la plej dotitaj individuoj povas atingi limigitan serafan servon.

3. Morontiaj Keruboj. Tiuj ĉi “kvaraj kreitaĵoj” de la anĝelaj ordoj ĉiam konservas siajn kvazaŭ materiajn karakterizaĵojn. Ili daŭrigos kiel keruboj kaj sanoboj, kune kun plejmulto de siaj mezfazaj fratoj, atendante la kompletan faktiĝon de la Plejsupera Estaĵo.

Dum la dua kaj tria grupoj estas iom limigitaj en kreska potencialo, la supreniraj kandidatoj povas atingi la altaĵojn de universala serafa servo. Multaj el la plej spertaj el tiuj ĉi keruboj estas alligitaj al la serafaj gardistoj de destino, kaj tiel troviĝas en rekta linio por progresi ĝis la statuso de Instruistoj de la Domego-Mondoj, kiam forlasitaj de ĝiaj altranguloj. La Gardistoj de destino ne havas kerubojn kaj sanobojn kiel helpantojn, kiam iliaj mortemaj zorgatoj atingas la morontian vivon. Kaj kiam aliaj specoj de evoluaj serafoj estas akceptitaj por Serafingtono kaj Paradizoo, ili devas forlasi siajn iamajn subulojn, kiam ili eliras el la limoj de Nebadono. Tiaj forlasitaj keruboj kaj sanoboj estas kutime brakumitaj de la Universa Patrino-Spirito, tiel atingante nivelon ekvivalentan al tiu de Instruisto de Domego-Mondo akirante serafan statuson.

Kiam, kiel Instruistoj de Domegaj Mondoj, la iam brakumitaj keruboj kaj sanoboj longe servis sur la morontiaj sferoj, de la plej malsupera ĝis la plej supera, kaj kiam ilia korpuso sur Salvingtono estas superrekrutita, la Brila kaj Vespera Stelo alvokas tiujn ĉi fidelajn servantojn de la tempaj kreitaĵoj por aperi en sia ĉeesto. La ĵuro de personeca transformado estas administrita; kaj post tio, laŭ grupoj de sep mil, tiuj ĉi progresintaj kaj altrangaj keruboj kaj sanoboj estas rebrakumitaj de la Universa Patrino-Spirito. De tiu ĉi brakumo ili aperas kiel plenrajtaj serafoj. De nun la plena kaj kompleta kariero de serafo, kun siaj Paradizaj ebloj, estas malfermita al tiaj renaskiĝintaj keruboj kaj sanoboj. Tiaj anĝeloj povas esti asignitaj kiel gardistoj de destino al iu ajn mortemulo, kaj se la mortema zorgato atingas postvivon, tiam ili fariĝas elekteblaj por promocio al Salvingtono kaj la sep cirkloj de serafa atingo, eĉ al Paradizo kaj la Korpuso de la Finatingo.

9. La mezvojaj kreitaĵoj

La mezvojaj kreitaĵoj havas trioblan klasifikon: ili estas ĝuste klasifikitaj kun la suprenirantaj Filoj de Dio; ili estas fakte grupitaj kun la ordoj de permanentaj civitanoj, dum ili estas funkcie kalkulitaj kun la ministrantaj spiritoj de tempo pro sia intima kaj efektiva asocio kun la anĝelaj multegoj servantaj la mortemajn homojn sur la individuaj mondoj de spaco.

Tiuj ĉi unikaj kreitaĵoj aperas sur la plejmulto de la loĝataj mondoj, kaj estas ĉiam trovitaj sur la dekumaj planedoj de viva eksperimento kiel sur Urantio — unuarangaj kaj duarangaj — kaj ili aperas per la jenaj teknikoj:

1. La unuarangaj Mezvojuloj, la pli spirita grupo, estas iom normigita ordo de estaĵoj, kiuj unuforme devenas de la personaroj de modifitaj mortemaj suprenirantoj de la Planedaj Princoj. La nombro de unuarangaj mezvojaj kreitaĵoj estas ĉiam kvindek mil, kaj neniu planedo ĝuanta ilian ministradon havas pli grandan grupon.

2. La duarangaj Mezvojuloj, la pli materia grupo el tiuj ĉi kreitaĵoj, multe varias laŭ nombroj sur la malsamaj mondoj, kvankam la averaĝo estas ĉirkaŭ kvindek mil. Ili diverse devenas de la planedaj biologiaj altigantoj, la Adamoj kaj Eva-oj, aŭ de iliaj senperaj idoj. Estas ne malpli ol dudek kvar diversaj teknikoj koncernantaj la produkton de tiuj ĉi duarangaj mezvojaj kreitaĵoj sur la evoluaj mondoj de spaco. La maniero de origino por tiu ĉi grupo sur Urantio estis nekutima kaj eksterordinara.

Neniu el tiuj ĉi grupoj estas evolua akcidento; ambaŭ estas esencaj trajtoj en la antaŭdeterminitaj planoj de la universaj arkitektoj, kaj ilia apero sur la evoluantaj mondoj en oportuna tempo estas konforme al la originaj projektoj kaj disvolviĝaj planoj de la superrigardantaj Vivo-Portantoj.

La unuarangaj mezvojuloj estas intelekte kaj spirite energiitaj per la anĝela tekniko, kaj estas unuforma laŭ intelekta statuso. La sep asistantaj menso-spiritoj ne kontaktas ilin, kaj nur la sesa kaj la sepa, la spirito de adoro kaj la spirito de saĝo, kapablas ministri la duarangan grupon.

La duarangaj mezvojuloj estas fizike energiitaj de la Adama tekniko, spirite encirkvitigitaj de la serafa, kaj intelekte dotitaj per menso de morontie transira speco. Ili estas dividitaj laŭ kvar fizikaj specoj, spirite laŭ sep ordoj kaj laŭ dek du niveloj de intelekta respondo al la kuna ministrado de la lastaj du asistantaj menso-spiritoj kaj la morontia menso. Tiuj ĉi diversecoj determinas ilian diferencon de agado kaj de planeda asigno.

La unuarangaj mezvojuloj similas pli al anĝeloj ol mortemuloj; la duarangaj ordoj estas multe pli similaj al homaj estaĵoj. Ĉiu donas netakseblan helpon al la alian en la plenumado de siaj multnombraj planedaj asignoj. La unuarangaj ministroj povas estigi ligan kunagadon kun regantoj de kaj morontia kaj spirita energioj kaj menso-cirkvitigantoj. La duaranga grupo povas establi funkciajn konektojn nur kun la fizikaj regantoj kaj la manipulantoj de materiaj cirkvitoj. Sed ĉar ĉiu ordo de mezvojuloj povas establi perfektan sinkronecon de kontakto kun la alia, ajna grupo tiel kapablas praktike uzi la tutan energian gamon, etendiĝanta de la kruda fizika povo de la materiaj mondoj tra la transiraj fazoj de universaj energioj ĝis la superaj fortoj de spirita realeco de la ĉielaj regnoj.

La interspaco inter la materia kaj spirita mondoj estas perfekte transpontita de la seria asocio de la mortemulo, duaranga mezvojulo, unuaranga mezvojulo, morontia kerubo, mezfaza kerubo kaj serafo. En la persona sperto de individua mortemulo tiuj ĉi diversaj niveloj estas nedubeble pli-malpli unuigitaj kaj persone signifaj per la neobservitaj kaj misteraj operacioj de la dia Penso-Gxustiganto.

Sur normalaj mondoj la unuarangaj mezvojuloj konservas sian servon kiel informa korpuso kaj ĉielaj gastoj nome de la Planeda Princo, dum la duarangaj ministroj daŭrigas sian kunagadon kun la Adama reĝimo antaŭenigante la kaŭzon de la progresanta planeda civilizacio. Okaze de la fiasko de la Planeda Princo kaj la malsukceso de la Materia Filo, kiel okazis sur Urantio, la mezvojaj kreitaĵoj fariĝas la zorgatoj de la Sistema Suvereno, kaj servas sub la direktanta gvidado de la provizora konservisto de la planedo. Sed sur nur tri aliaj mondoj en Satanio tiuj ĉi estaĵoj funkcias kiel unu grupo sub unuigita gvidado kiel la unuiĝintaj mezvojaj ministroj de Urantio.

La planeda laboro de kaj unuarangaj kaj duarangaj mezvojuloj estas varia kaj diversa sur la multnombraj individuaj mondoj de universo, sed sur la normalaj kaj averaĝaj planedoj iliaj agadoj estas tre malsamaj de la devoj, kiuj okupas ilian tempon sur izolitaj sferoj kiel Urantio.

La unuarangaj mezvojuloj estas la planedaj historiistoj kiuj, de la tempo de la alveno de la Planeda Princo ĝis la epoko de fiksado en lumo kaj vivo, formulas ekspozicion kaj fasonas la portretadojn de la planeda historio por la ekspozocioj de la planedoj sur la sistemaj ĉefmondoj.

La mezvojuloj restas dum longaj periodoj sur loĝata mondo, sed se fidelaj al sia misio ili fine kaj tre certe estos agnoskitaj por sia epokolonga servo konservi la suverenecon de la Kreinto-Filo; ili estos konvene rekompencitaj pro sia pacienca ministrado al la materiaj mortemuloj sur sia mondo de tempo kaj spaco. Pli aŭ malpli frue ĉiuj akredititaj mezvojaj kreitaĵoj estos rekrutitaj en la rangojn de la suprenirantaj Filoj de Dio, kaj ili estos laŭregule inicitaj en la longa aventuro de la Paradiza supreniro akompane de tiuj mortemuloj mem de besta origino, iliaj teraj fratoj, kiujn ili tiel ĵaluze protektis kaj tiel efike servis dum sia longa planeda restado.

[Prezentita de Melkicedeko aganta laŭ peto de la Ĉefo de la Serafaj Multegoj de Nebadono.]