Kajero 37

Personecoj de la loka universo

Ĉe la kapo de ĉiu personeco en Nebadono staras la Kreinto kaj Mastro-Filo, Mikaelo, la universa patro kaj suvereno. Kunordigita laŭ dieco kaj komplementa en kreopovaj atributoj estas la Patrino-Filino de la loka universo, la Dia Ministro de Salvingtono. Kaj tiuj ĉi kreintoj estas laŭ tre laŭvorta senco la Patro-Filo kaj la Spirito-Patrino de ĉiuj indiĝenaj kreitaĵoj de Nebadono.

Antaŭaj kajeroj traktis la kreitajn ordojn de fileco; la sekvaj kajeroj portretos la ministrantajn spiritojn kaj la suprenirantajn ordojn de fileco. Tiu ĉi kajero ĉefe temas pri intervena grupo, la Universaj Helpantoj, sed ĝi ankaŭ donos mallongan konsideron pri iuj el la pli altaj spiritoj postenigitaj en Nebadono kaj pri iuj el la ordoj de permanenta civitaneco en la loka universo.

1. La Universaj Helpantoj

Multaj el la unikaj ordoj ĝenerale grupigitaj en tiu ĉi kategorio estas nerivelitaj, sed kiel prezentite en tiuj ĉi kajeroj la Universaj Helpantoj inkluzivas la jenajn sep ordojn:

1. Brilaj kaj Matenaj Steloj.

2. Brilaj Vesperaj Steloj.

3. Arkianĝeloj.

4. Helpantoj de la Plejaltuloj.

5. Altaj Komisiitoj.

6. Ĉielaj Kontrolistoj.

7. Instruistoj de Domego-mondoj.

El la unua ordo de Universaj Helpantoj, la Brilaj kaj Matenaj Steloj, estas nur unu en ĉiu loka universo, kaj li estas la unuenaskita de ĉiuj kreitaĵoj indiĝenaj al la loka universo. La Brila kaj Matena Stelo de nia universo estas konata kiel Gabrielo de Salvingtono. Li estas la ekzekutiva ĉefo de la tuta Nebadono, funkciante kiel la persona reprezentanto de la Suverena Filo kaj kiel proparolanto de lia kreopova kunagantino.

Dum la pli fruaj tempoj de Nebadono, Gabrielo laboris tute sola kun Mikaelo kaj la Kreopova Spirito. Ju pli la universo kreskis kaj administraj problemoj multiĝis, des pli li estis provizita per persona stabo da nerivelitaj helpantoj, kaj fine tiu ĉi grupo estis pliigita per la kreado de la Nebadona Korpuso de Vesperaj Steloj.

2. La Brilaj Vesperaj Steloj

Tiuj ĉi brilaj kreitaĵoj estis planitaj de la Melkicedekoj kaj poste estigitaj de la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito. Ili servas diversmaniere, sed ĉefe kiel ligaj perantoj de Gabrielo, la plenumanta ĉefo de la loka universo. Unu aŭ pluraj el tiuj ĉi estaĵoj funkcias kiel liaj reprezentantoj sur la ĉefmondo de ĉiu konstelacio kaj sistemo en Nebadono.

Kiel plenumanta ĉefo de Nebadono Gabrielo estas la laŭofica prezidanto, aŭ observanto, de la plimulto de la konklavoj de Salvingtono, kaj ĝis mil el tiuj ĉi ofte okazas samtempe. La Brilaj Versperaj Steloj reprezentas Gabrielon dum tiuj ĉi okazoj; li ne povas esti en du lokoj samtempe, kaj tiuj ĉi superanĝeloj kompensas tiun ĉi limigon. Ili plenumas analogan servon por la korpuso de la Trinitataj Instruisto-Filoj.

Kvankam persone okupita kun administraj devoj, Gabrielo tenas sin informita pri ĉiuj aliaj fazoj de la universaj vivo kaj aferoj pere de la Brilaj Vesperaj Steloj. Ili ĉiam akompanas lin dum liaj planedaj rondvizitadoj, kaj ofte iras por specialaj misioj ĉe individuaj planedoj kiel liaj personaj reprezentantoj. Dum tiaj taskoj ili estis foje konataj kiel “la anĝeloj de la Sinjoro”. Ili ofte iras al Uverso por reprezenti la Brilan kaj Matenan Stelon antaŭ la kortumoj kaj asembleoj de la Plejaĝuloj de Tagoj, sed ili malofte vojaĝas ekster la limoj de Orvontono.

La Brilaj Vesperaj Steloj estas unika duobla ordo, ĉar iuj anoj apartenas al ĝi pro kreita digno kaj aliaj pro atingita servo. La Nebadona korpuso de tiuj ĉi superanĝeloj nun nombras 13 641. Estas 4 832 pro kreita digno, kaj 8 809 estas suprenirantaj spiritoj, kiuj atingis tiun ĉi celon pro altigita servo. Multaj el tiuj ĉi suprenirantaj Vesperaj Steloj komencis sian universan karieron kiel serafoj; aliaj supreniris de nerivelitaj niveloj de kreitaĵa vivo. Kiel atingota celo tiu ĉi alta korpuso neniam estas fermita al suprenirantaj kandidatoj, ĝis universo estos establita en lumo kaj vivo.

Ambaŭ specoj de Brilaj Vesperaj Steloj estas facile videblaj al morontiaj personecoj kaj al iuj tipoj de supermortemaj materiaj estaĵoj. La kreitaj estaĵoj de tiu ĉi interesa kaj diverstalenta ordo posedas spiritan forton, kiu povas manifestiĝi sendepende de ilia persona ĉeesto.

La ĉefo de tiuj ĉi superanĝeloj estas Gavalia, la unuenaskita de tiu ĉi ordo en Nebadono. Ekde la reveno de Kristo Mikaelo el lia triumfa sindonado sur Urantio, Gavalia estas asignita al la ministrado de suprenirantaj mortemuloj, kaj dum la lastaj mil naŭcent Urantiaj jaroj, Galantia konservis sian sidejon sur Jerusemo, kie li pasigas proksimume duonon de sia tempo. Galantia estas la unua el la suprenirintaj superanĝeloj, kiu atingis tiun ĉi altan kondiĉon.

Ekzistas neniu grupiĝo aŭ organiziĝo de la Brilaj Vesperaj Steloj krom ilia kutima para asocio por multaj taskoj. Ili ne estas grandskale mandatitaj por misioj koncernantaj la supreniran karieron de mortemuloj, sed kiam tiel komisiitaj, ili neniam agas solaj. Ili ĉiam laboras pare: unu, kreita estaĵo, la alia, supreniranta Vespera Stelo.

Unu el la altaj devoj de la Vesperaj Steloj estas akompani la Avonalaj sindonacaj Filoj dum iliaj planedaj misioj, same kiel Gabrielo akompanis Mikaelon dum lia Urantia sindonado. La du akompanantaj superanĝeloj estas la altrangaj personecoj de tiaj misioj, servante kiel kunkomandantoj de la arkianĝeloj kaj ĉiuj aliaj asignitaj al tiuj ĉi entreprenoj. Estas la plej altranga el tiuj ĉi superanĝelaj komandantoj kiu, je la taŭgaj tempo kaj epoko, anoncas al la Avonala sindonaca Filo: “Okupiĝu pri la aferoj de via frato”.

Similaj paroj de tiuj ĉi superanĝeloj estas asignitaj al la planeda korpuso de Trinitataj Instruisto-Filoj, kiu funkcias por establi la postsindonacan aŭ aŭrorantan spiritan epokon de loĝata mondo. Por tiaj taskoj la Vesperaj Steloj funkcias kiel ligoj inter la mortemuloj de la regno kaj la nevidebla korpuso de Instruisto-Filoj.

La Mondoj de la Vesperaj Steloj. La sesa grupo de sep Salvingtonaj mondoj kaj iliaj kvardek du dependaj satelitoj estas asignitaj al la administrado de la Brilaj Vesperaj Steloj. La sep unuarangaj mondoj estas prezidataj de la kreitaj ordoj de tiuj ĉi superanĝeloj, dum la dependaj satelitoj estas administrataj fare de suprenirantaj Vesperaj Steloj.

La satelitoj de la tri unuaj mondoj estas dediĉitaj al la lernejoj de la Instruisto-Filoj kaj la Vesperaj Steloj dediĉitaj al la spiritaj personecoj de la loka universo. La sekvaj tri grupoj estas okupitaj de similaj kunaj lernejoj dediĉitaj al la trejnado de suprenirantaj mortemuloj. La satelitoj de la sepa mondo estas rezervitaj por la triunuaj pridiskutoj de la Instruisto-Filoj, la Vesperaj Steloj kaj la finatingintoj. Dum freŝdataj tempoj tiuj ĉi superanĝeloj estas proksime identigitaj kun la laboro de la Korpuso de Finatingo en la loka universo, kaj ili estas delonge asociitaj kun la Instruisto-Filoj. Ekzistas ligo de grandegaj povo kaj graveco inter la Vesperaj Steloj kaj la Gravitaj Mesaĝistoj alligitaj al la laborgrupoj de finatingintoj. La sepa unuaranga mondo mem estas rezervita al tiuj nerivelitaj aferoj koncernantaj la estontan rilaton, kiun akiros la Instruisto-Filoj, la finatingintoj kaj la Vesperaj Steloj post la kompleta apero de la superuniversa manifestiĝo de la personeco de Dio la Plejsuperulo.

3. La arkianĝeloj

La arkianĝeloj estas la idoj de la Kreinto-Filo kaj la Universa Patrino-Spirito. Ili estas la plej alta speco de supera spirito grandnombre produktita en loka universo, kaj dum la lasta registrado ili estis preskaŭ okcent mil en Nebadono.

La arkianĝeloj estas unu el la malmultaj grupoj de personecoj de loka universo, kiuj normale ne estas sub la jurisdikcio de Gabrielo. Ili neniel okupiĝas pri la rutina administrado de la universo, dediĉante sin al la laboro de kreitaĵa postvivo kaj al la antaŭenigo de la suprenira kariero de la mortemuloj de tempo kaj spaco. Kvankam ordinare ne submetitaj al la direkto de la Brila kaj Matena Stelo la arkianĝeloj ja foje funkcias sub lia aŭtoritato. Ili ankaŭ kunlaboras kun aliaj el la Universaj Helpantoj, kiel la Vesperaj Steloj, kiel ilustrite per iuj operacioj priskribitaj en la rakonto pri la vivo-transplantado sur via mondo.

La arkianĝela korpuso de Nebadono estas direktita de la unuenaskito de tiu ĉi ordo, kaj freŝdate sekcia sidejo de la arkianĝeloj estis konservita sur Urantio. Estas tiu ĉi nekutima fakto, kiu baldaŭ atentigas ekster-nebadonaj studentoj-vizitantoj. Inter iliaj fruaj observoj pri internaj universaj operacioj estas la eltrovo, ke multaj supreniraj agadoj de la Brilaj Vesperaj Steloj estas direktitaj el la ĉefmondo de loka sistemo, Satanio. Post plua ekzameno ili malkovras, ke iuj arkianĝelaj agadoj estas direktitaj el malgranda kaj ŝajne sensignifa loĝata mondo nomata Urantio. Kaj tiam sekvas la revelacio de la sindonaco de Mikaelo sur Urantio kaj ilia tuj vigligita intereso pri vi kaj via humila sfero.

Ĉu vi komprenas la signifon de la fakto, ke via humila kaj konfuza planedo fariĝis sekcia sidejo por la universaj administrado kaj direktado de iuj arkianĝelaj agadoj koncernantaj la Paradizan supreniran skemon? Tio ĉi sendube antaŭsignas la estontan koncentriĝon de aliaj supreniraj agadoj sur la sindonaca mondo de Mikaelo, kaj donas grandegan kaj solenan gravecon al la persona promeso de la Majstro: “Mi revenos”.

Ĝenerale la arkianĝeloj estas asignitaj al la servado kaj ministrado de la Avonala ordo de fileco, sed ne antaŭ ol ili trapasis vastan preparan trejnadon en ĉiuj fazoj de la laboro de la diversaj ministrantaj spiritoj. Korpuso de cent akompanas ĉiun Paradizan sindonacan Filon al loĝata mondo, portempe asignite al li por la daŭro de tia sindonado. Se la Magistra Filo portempe fariĝus reganto de la planedo, tiuj ĉi arkianĝeloj agus kiel direktantaj estroj de la tuta ĉiela vivo sur tiu sfero.

Du pli spertaj arkianĝeloj ĉiam estas asignitaj kiel la personaj helpantoj de Paradiza Avonalo dum ĉiuj planedaj misioj, ĉu temante pri juĝaj agoj, magistraj misioj aŭ sindonacaj enkarniĝoj. Kiam tiu ĉi Paradiza Filo finis la juĝon de regno kaj la mortintoj estas alvolitaj por registrado (la tiel nomata resurekto), estas laŭvorte vere, ke la serafaj gardistoj de la dormantaj personecoj respondas al “la voĉo de la arkianĝelo”. La nomlisto de diepoka finiĝo estas promulgita de helpanta arkianĝelo. Tiu ĉi estas la arkianĝelo de la resurekto, foje nomata la “arkianĝelo de Mikaelo”.

La Mondoj de la Arkianĝeloj. La sepa grupo de la mondoj ĉirkaŭantaj Salvingtonon, kun iliaj asociitaj satelitoj, estas asignita al la arkianĝeloj. La sfero numero unu kaj ĉiuj ĝiaj ses dependaj satelitoj estas okupataj de la gardistoj de la personecaj registroj. Tiu ĉi grandega korpuso de registrantoj estas engaĝita pri la registrado de ĉiu tempa mortemulo ekde lia naskiĝo kaj dum lia universa kariero, ĝis tia individuo aŭ forlasas Salvingtonon por la superuniversa reĝimo aŭ estas “forigita el registra ekzisto” per la mandato de la Plejaĝuloj de Tagoj.

Estas sur tiuj ĉi mondoj, ke la personecaj registroj kaj identigaj garantioj estas klasifikitaj, arkivitaj kaj konservitaj, dum tiu tempo kiu intervenas inter la homa morto kaj la horo de repersonecigo, la resurekto post la morto.

4. Helpantoj de la Plejaltuloj

La Helpantoj de la Plejaltuloj estas grupo de volontulaj estaĵoj, de origino ekster la loka universo, kiuj estas portempe taskigitaj kiel reprezentantoj de la centra universo kaj superuniverso aŭ kiel observantoj de lokaj kreaĵoj. Ilia nombro konstante varias, sed ĉiam estas multe pli ol milionoj.

De tempo al tempo ni tiel profitas de la ministrado kaj helpo de tiaj estaĵoj de Paradiza origino, Perfektigantoj de Saĝo, Diaj Konsilantoj, Universalaj Cenzoroj, Inspiritaj Trinitato-Spiritoj, Solecaj Mesaĝistoj, superafoj, sekonafoj, terciafoj kaj aliaj afablaj ministroj, kiuj restadas kun ni en la celo helpi niajn indiĝenajn personecojn klopodante plene harmonigi Nebadonon kun la ideoj de Orvontono kaj la idealoj de Paradizo.

Iu ajn el tiuj ĉi estaĵoj povas librevole deĵori en Nebadono, kaj tial esti teknike ekster nia jurisdikcio, sed kiam funkciante laŭ tasko, tiaj personecoj de la superuniverso kaj la centra universo ne estas tute esceptitaj de la reguloj de la loka universo de sia restado, kvankam ili daŭre funkcias kiel reprezentantoj de la superaj universoj, kaj laboras laŭ la instrukcioj konsistigantaj ilian mision en nia regno. Ilia ĝenerala sidejo situas en la Salvingtona sektoro de la Unuiĝulo de Tagoj, kaj ili funkcias en Nebadono sub la superrigardado de tiu ĉi ambasadoro de la Paradiza Trinitato. Kiam servante en nealligitaj grupoj tiuj ĉi personecoj el la superaj regnoj kutime estas memdirektaj, sed kiam servante laŭ peto, ili ofte libervole metas sin tute sub la jurisdikcion de la superrigardantaj direktoroj de la regnoj de asignita funkcio.

La Helpantoj de la Plejaltuloj servas en la loka universo kaj konstelacioj, sed ne estas rekte ligitaj al la sistemaj aŭ planedaj registaroj. Il povas tamen funkcii ie ajn en la loka universo kaj esti mandatitaj por iu ajn fazo de Nebadona agado — administra, ekzekutiva, eduka kaj aliaj.

La plejmulto de tiu ĉi korpuso estas rekrutita por helpi la Paradizajn personecojn de Nebadono — la Unuiĝulon de Tagoj, la Kreinto-Filon, la Fidelulojn de Tagoj, la Magistrajn Filojn kaj la Trinitatajn Instruisto-Filojn. Pri la operacioj de la aferoj de loka kreaĵo estas saĝe foje portempe reteni iujn detalojn for de la scio de preskaŭ ĉiuj indiĝenaj personecoj de tiu loka universo. Iuj altnivelaj planoj kaj kompleksaj decidoj estas ankaŭ pli bone kaj pli plene komprenataj de la pli matura kaj klarvida korpuso de Helpantoj de Plejaltuloj, kaj estas en tiaj situacioj kaj multaj aliaj, ke ili estas tiel ege utilaj por la universaj regantoj kaj administrantoj.

5. Altaj Komisiitoj

La Altaj Komisiitoj estas suprenirantaj mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito; ili ne kunfandiĝis kun Ĝustiganto. Vi tute bone komprenas la karieron de universa supreniro de mortema kandidato por kunfandiĝi kun Ĝustiganto, ĉar tio estas, en perspektivo, la alta destino por ĉiuj mortemuloj de Urantio depost la sindonaco de Kristo Mikaelo. Sed tio ĉi ne estas la ekskluziva destino de ĉiuj mortemuloj dum la antaŭsindonacaj epokoj de mondoj kiel la via, kaj ekzistas alia tipo de mondo, kies loĝantoj neniam estas permanente loĝataj de Ĝustigantoj. Tiaj mortemuloj neniam estas konstante kunigitaj en unio kun la Mistero-Monitoro de Paradiza sindonaco; tamen la Ĝustigantoj ja portempe loĝas en ili, servante kiel gvidantoj kaj modeloj dum la daŭro de la vivo en la karno. Dum tiu portempa restado ili stimulas la evoluon de senmorta animo, same kiel ili faras ĉe la estaĵoj, kun kiuj ili esperas kunfandiĝi, sed kiam finiĝas la mortemula kurso, ili por ĉiam forlasas la kreitaĵojn de portempa asocio.

La postvivantaj animoj de tiu ĉi ordo atingas senmortecon per eterna kunfandiĝo kun individuigita fragmento de spirito de la Patrino-Spirito de la loka universo. Ili ne estas multnombra grupo, almenaŭ en Nebadono. Sur la domego-mondoj vi renkontos ilin kaj fratiĝos kun tiuj ĉi mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito, dum ili supreniros kun vi al Paradizo ĝis Salvingtono, kie ili haltos. Kelkaj el ili povas poste supreniri ĝis pli altaj universaj niveloj, sed la plimulto por ĉiam restos por servi en la loka universo; kiel klaso ili ne estas destinitaj atingi Paradizon.

Ne kunfandite kun Ĝustiganto ili neniam fariĝas finatingintoj, sed ili ja fine estas rekrutitaj en la Korpuso de Perfekteco de la loka universo. Ili spirite obeis la ordonon de la Patro, “Estu perfektaj”.

Atinginte la Nebadonan Korpuson de Perfekteco, suprenirantoj kunfanditaj kun la Spirito povas akcepti postenon kiel Universaj Helpantoj, tio estante unu el la vojoj de daŭra sperteca kresko, kiuj estas malfermitaj al ili. Tiel ili fariĝas kandidatoj por komisionoj al la alta servo interpreti la vidpunktojn de la evoluantaj kreitaĵoj de la materiaj mondoj al la ĉielaj aŭtoritatoj de la loka universo.

La Altaj Komisiitoj komencas sian servon sur la planedoj kiel rasaj komisiitoj. Kiel tiaj ili interpretas la vidpunktojn kaj portretas la bezonojn de la diversaj homaj rasoj. Ili estas plejsupere dediĉitaj al la bonfarto de la mortemulaj rasoj, kies ili estas proparolantoj, ĉiam serĉante akiri por ili mizerikordon, justecon kaj senpartian traktadon en ĉiuj rilatoj kun aliaj popoloj. La rasaj komisiitoj agas en senfina kvanto de planedaj krizoj, kaj servas kiel elokventa esprimo de tutaj grupoj de luktantaj mortemuloj.

Post longa sperto en solvado de problemoj sur la loĝataj mondoj, tiuj ĉi rasaj komisiitoj progresas ĝis la plej altaj niveloj de funkcio, fine atinginte la statuson de Altaj Komisiitoj de kaj en la loka universo. La lasta registrado anoncis iomete pli ol unu kaj duono-miliardo da tiuj ĉi Altaj Komisiitoj en Nebadono. Tiuj ĉi estaĵoj ne estas finatingintoj, sed ili estas suprenirantaj estaĵoj kun longa sperto kaj de granda servo al sia denaska regno.

Ni konstante trovas tiujn ĉi komisiitojn en ĉiuj tribunaloj de justico, de la plej malalta ĝis la plej alta. Ili ne partoprenas en la procezoj de justico, sed ili ja agas kiel amikoj de la kortumo, konsilante la prezidantajn juĝistojn pri la antecedentoj, medio kaj enesenca naturo de tiuj koncernitaj en la juĝado.

La Altaj Komisiitoj estas ligitaj al la diversaj multegoj de spacaj mesaĝistoj kaj ĉiam al la ministrantaj spiritoj de tempo. Ili partoprenas en la programoj de diversaj universaj asembleoj, kaj tiuj ĉi samaj komisiitoj, havantaj homan saĝon, ĉiam estas alligitaj al la misioj de la Filoj de Dio al la spacaj mondoj.

Kiam ajn senpartieco kaj justeco postulas komprenon de kiel konsiderita politiko aŭ proceduro influus la evoluajn rasojn de tempo, tiuj ĉi komisiitoj estas disponeblaj por prezenti siajn rekomendojn; ili ĉiam ĉeestas por paroli por tiuj, kiuj ne povas ĉeesti por paroli por si mem.

La Mondoj de la Mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito. La oka grupo de sep unuarangaj mondoj kaj dependaj satelitoj en la Salvingtona cirkvito estas la ekskluziva posedo de la mortemuloj kunfanditaj de la Spirito en Nebadono. La suprenirantaj mortemuloj kunfanditaj kun Ĝustigantoj ne estas koncernataj pri tiuj mondoj krom por ĝui multajn agrablajn kaj profitodonajn restadojn kiel invititaj gastoj de la loĝantoj kunfanditaj kun la Spirito.

Escepte de tiuj malmultaj, kiuj atingas Uverson kaj Paradizon, tiuj ĉi mondoj estas la permanenta loĝejo de la postvivantoj kunfanditaj kun la Spirito. Tia antaŭvidita limigo de mortemula supreniro rezultigas bonon por la lokaj universoj certiganta la retenon de permanenta evoluinta loĝantaro, kies kreskanta sperto daŭre plifortigos la estontan stabiligon kaj diversigon de la administrado de la loka universo. Tiuj ĉi estaĵoj eble ne atingas Paradizon, sed ili akiras spertecan saĝon en la majstrado de Nebadonaj problemoj, kiu tute superas ĉion atingeblan de la pasantaj suprenirantoj. Kaj tiuj ĉi postvivantaj animoj daŭras kiel unikaj kombinaĵoj de homeco kaj dieco, estante pli kaj pli kapablaj unuigi la vidpunktojn de tiuj ĉi du vaste apartaj niveloj kaj prezenti tian duoblan vidpunkton kun ĉiam pli alta saĝo.

6. Ĉielaj Kontrolistoj

La Nebadona eduka sistemo estas kune administrita fare de la Trinitataj Instruisto-Filoj kaj la Melkicedeka instrua korpuso, sed multo de la laboro destinita efektivigi ĝian konservadon kaj disvolviĝon estas plenumita fare de la Ĉielaj Kontrolistoj. Tiuj ĉi estaĵoj estas rekrutita korpuso ampleksanta ĉiujn specojn de individuoj ligitaj al la skemo de edukado kaj trejnado de la suprenirantaj mortemuloj. Estas pli ol tri milionoj da ili en Nebadono, kaj ili ĉiuj estas volontuloj, kiuj kvalifikiĝis per sperto por servi kiel edukaj konsilistoj al la tuta regno. De siaj sidejoj sur la Salvingtonaj mondoj de la Melkicedekoj, tiuj ĉi kontrolistoj trairas la lokan universon kiel inspektoroj de la Nebadona lerneja tekniko destinita por efektivigi la mensan trejnadon kaj la spiritan edukadon de la suprenirantaj kreitaĵoj.

Tiu ĉi trejnado de menso kaj edukado de spirito okazas ekde la mondoj de homa origino tra la sistemaj domego-mondoj kaj la aliaj sferoj de progreso asociitaj al Jerusemo, ĝis la sepdek sociigaj regnoj alligitaj al Edentio, kaj la kvarcent naŭdek sferoj de spirita progreso ĉirkaŭantaj Salvingtono. Sur la universa sidejo mem estas multaj Melkicedekaj lernejoj, la altlernejoj de la Universaj Filoj, la serafaj universitatoj kaj la lernejoj de la Instruisto-Filoj kaj la Unuiĝulo de Tagoj. Ĉiuj eblaj aranĝoj estas faritaj por kvalifiki la diversajn personecojn de la universo por antaŭenigi servon kaj plibonigi funkcion. La tuta universo estas vasta lernejo.

La metodoj uzataj en multaj el la superaj lernejoj estas ekster la homa konceptado pri la arto instrui la veron, sed tiu ĉi estas la ŝlosilo de la tuta eduka sistemo: karaktero akirita per klarvida sperto. La instruistoj provizas la klarvidecon; la universa situo kaj la statuso de la suprenirantoj havigas la oportunon por spertiĝo; la saĝa uzado de tiuj du faktoroj pliigas la karakteron.

Fundamente, la eduka sistemo de Nebadono provizas vian asignon al tasko, kaj tiam ĝi donas al vi oportunon ricevi instruadon pri la ideala kaj dia metodo por plej bone plenumi tiun taskon. Vi ricevas definitan plenumotan taskon, kaj samtempe kompetentaj instruistoj estas provizitaj al vi, instruontaj la plej bonan metodon por plenumi vian taskon. La dia eduka plano provizas profundan ligon inter laboro kaj instruado. Ni instruas al vi la plej bonan manieron plenumi la aferojn, kiujn ni proponas al vi.

La celo de ĉiuj ĉi trejnado kaj sperto estas prepari vin por via akcepto al pli altaj kaj pli spiritaj trejnaj sferoj de la superuniverso. Progreso ene de difinita regno estas individua, sed transiro de unu fazo al alia estas kutime per klasoj.

La progresado de eterneco konsistas ne nur en spirita disvolviĝo. Intelekta akiro estas ankaŭ parto de la universala edukado. La sperto de la menso plivastiĝas egale per la ekspansio de la spirita horizonto. La menso kaj la spirito havas similajn oportunojn de edukado kaj progreso. Sed dum ĉi tiu superba trejnado de menso kaj spirito vi estas por ĉiam liberigita de la handikapoj de la mortemula karno. Vi ne plu devas konstante arbitracii la konfliktajn disputojn inter viaj diverĝaj spirita kaj materia naturoj. Fine vi kvalifikiĝas por ĝui la unuigitan impulson de glorita menso, jam delonge senigita de primitivaj bestecaj tendencoj al materiaj aferoj.

Antaŭ ol forlasi la universon de Nebadono, la plejmulto de Urantiaj mortemuloj ricevos oportunon servi pli aŭ malpli longe kiel membroj de la Nebadona korpuso de Ĉielaj Kontrolistoj.

7. Instruistoj de Domego-Mondoj

La Instruistoj de Domego-Mondoj estas rekrutitaj kaj glorigitaj keruboj. Kiel la plimulto da aliaj instruistoj en Nebadono ili estas komisiitaj de la Melkicedekoj. Ili funkcias en la plejmulto de la edukaj entreprenoj de la morontia vivo, kaj ilia nombro estas tute ekster la kompreno de la mortemula menso.

Kiel atingonivelo de keruboj kaj sanoboj, la Instruistoj de Domego-Mondoj ricevos plian konsideron en la posta kajero, sed kiel instruistoj ludantaj gravan rolon en la morontia vivo, ili estos pli komplete diskutitaj en la kajero kun tiu titolo.

8. Ordoj de taskitaj superaj spiritoj

Krom la povo-centroj kaj la fizikaj regantoj, iuj el la spiritaj estaĵoj de la pli alta origino de la familio de la Infinita Spirito estas permanente taskitaj al la loka universo. El la ordoj de superaj spiritoj de la familio de la Infinita Spirito la jenaj estas tiel taskitaj:

La Solecaj Mesaĝistoj, kiam funkcie alligitaj al la administracio de la loka universo, faras netakseblan servon al ni en niaj klopodoj venki la handikapojn de tempo kaj spaco. Kiam ili ne estas tiel taskitaj, ni el la loka universo havas absolute neniun aŭtoritaton super ili, sed eĉ tiam tiuj ĉi unikaj estaĵoj ĉiam pretas helpi nin por solvi niajn problemojn kaj plenumi niajn taskojn.

Andovontio estas la nomo de la triaranga Universa Cirkvito-Superrigardanto postenigita en nia loka universo. Li okupiĝas nur pri spiritaj kaj morontiaj cirkvitoj, ne pri tiuj sub la jurisdikcio de la povo-direktoroj. Estas li, kiu izolis Urantion dum la Kaligastia perfido de la planedo dum la elprovantaj periodoj de la Lucifera ribelo. Sendante siajn bondezirojn al la mortemuloj de Urantio, li esprimas sian antaŭĝuon pri via iama restarigo en la universajn cirkvitojn sub sia superrigardo.

La Nebadona Censa Direktoro, Salsatio, konservas sidejon ene de la sektoro de Gabrielo sur Salvingtono. Li aŭtomate scias pri la apero kaj malapero de volo, kaj nuntempe registras la ekzaktan nombron da libervolaj kreitaĵoj funkciantaj en la loka universo. Li laboras en proksima asocio kun la personecaj registrantoj loĝantaj sur la registraj mondoj de la arkianĝeloj.

Asociita inspektisto rezidas sur Salvingtono. Li estas la persona reprezentanto de la Plejsupera Administranto de Orvontono. Liaj asociitoj, la Taskitaj Sentineloj en la lokaj sistemoj, estas ankaŭ reprezentantoj de la Plejsupera Administranto de Orvontono.

La Universalaj Akordigantoj estas la vojaĝantaj kortumoj de la universoj de tempo kaj spaco, funkciante de la evoluaj mondoj ĝis ĉiu sekcio de la loka universo kaj plue. Tiuj ĉi arbitraciantoj estas registritaj sur Uverso; la ekzakta nombro funkcianta en Nebadono ne estas konata, sed mi taksas, ke estas ĉirkaŭ cent milionoj da akordigantaj komisionoj en nia loka universo.

Pri la Teknikaj Konsilistoj, la juraj pensuloj de la regno, ni havas nian kvoton, ĉirkaŭ duonmiliardo. Tiuj ĉi estaĵoj estas la vivantaj kaj cirkulantaj spertecaj bibliotekoj pri la leĝo de la tuta spaco.

Pri la Ĉielaj Registrantoj, la suprenirantaj serafoj, ni havas en Nebadono sepdek kvin el ili. Tiuj ĉi estas la altnivelaj aŭ superrigardantaj registrantoj. La progresantaj studentoj de tiu ĉi ordo en trejnado nombras preskaŭ kvar miliardojn.

La ministrado de la sepdek miliardoj da Morontiaj Kompanoj en Nebadono estas priskribita en la prelegoj traktantaj pri la transiraj planedoj de la tempaj pilgrimantoj.

Ĉiu universo havas sian propran korpuson de denaskaj anĝeloj; tamen estas okazoj, en kiuj estas tre utile havi la helpon de tiuj pli altaj spiritoj kun origino ekster la loka kreaĵo. La superafoj faras iujn maloftajn kaj unikajn servojn; la nuna ĉefo de Urantiaj serafoj estas unuaranga superafo de Paradizo. La reflektaj sekonafoj troviĝas kie ajn la superuniversa personaro funkcias, kaj granda nombro da tertiafoj portempe deĵoras kiel Helpantoj de Plejaltuloj.

9. Permanentaj civitanoj de la loka universo

Same kiel la superuniversoj kaj la centra universo, la loka universo havas siajn ordojn de permanenta civitaneco. Tiuj ĉi inkluzivas la jenajn kreitajn specojn:

1. Susatioj.

2. Univitatioj.

3. Materiaj Gefiloj.

4. Mezvojaj Kreitaĵoj.

Tiuj ĉi indiĝenoj de la loka kreaĵo, kune kun la suprenirantoj kunfanditaj kun la Spirito kaj la Spirongoj (kiuj estas alie klasifikitaj), konsistigas relative permanentan civitanecon. Tiuj ĉi ordoj de estaĵoj estas ĝenerale nek suprenirantaj nek malsuprenirantaj. Ili ĉiuj estas spertecaj kreitaĵoj, sed ilia plivastiĝanta sperto daŭre estas disponebla al la universo sur ilia nivelo de origino. Kvankam tio ne estas tute vera pri la Adamaj Filoj kaj mezvojaj kreitaĵoj, tio estas relative vera pri tiuj ĉi ordoj.

La Susatioj. Tiuj ĉi mirindaj estaĵoj loĝas kaj funkcias kiel permanentaj civitanoj sur Salvingtono, la sidejo de tiu ĉi loka universo. Ili estas la brilaj idoj de la Kreinto-Filo kaj Kreopova Spirito, kaj ili estas proksime asociitaj al la suprenirantaj civitanoj de la loka universo, la mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito de de la Nebadona Korpuso de Perfekteco.

La Univitatioj. Ĉiu el la cent aroj de arkitekturaj sferoj de konstelaciaj sidejoj ĝuas la kontinuan ministradon de loĝanta ordo de estaĵoj konataj kiel la Univitatioj. Tiuj ĉi infanoj de la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito konsistigas la permanentan loĝantaron de la konstelaciaj ĉefmondoj. Ili estas nereproduktantaj estaĵoj ekzistantaj sur nivelo de vivo ĉirkaŭ mezvoje inter la duonmateria statuso de la Materiaj Gefiloj loĝantaj sur la sistemaj sidejoj kaj la pli klare spirita plano de la mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito kaj la Susatioj de Salvingtono; sed la Univitatioj ne estas morontiaj estaĵoj. Ili plenumas por la suprenirantaj mortemuloj dum la transiro de la konstelaciaj sferoj tion, kion la Havonaj indiĝenoj alportas al la pilgrimantaj spiritoj trasirantaj la centran kreaĵon.

La Materiaj Gefiloj de Dio. Kiam krea ligo inter la Kreinto-Filo kaj la universa reprezentanto de la Infinita Spirito, la Universa Patrino-Spirito, finis sian ciklon, kiam ne plu aperas idoj de la kombinita naturo, tiam la Kreinto-Filo personecigas en duobla formo sian lastan koncepton de estaĵo, tiel fine konfirmante sian propran kaj originalan duoblan devenon. En kaj de si mem li tiam kreas la belajn kaj superbajn Gefilojn de la materia ordo de universa fileco. Tio ĉi estas la origino de la originalaj Adamo kaj Eva de ĉiu loka sistemo de Nebadono. Ili estas reproduktanta ordo de fileco, ĉar estante kreitaj virseksaj kaj inseksaj. Ilia idaro funkcias kiel relative permanentaj civitanoj de sistema ĉefmondo, kvankam kelkaj estas komisiitaj kiel Planedaj Adamoj.

Dum sia planeda misio la Materiaj Gefiloj estas komisiitaj por fondi la Adaman rason de tiu mondo, raso destinita fine amalgamiĝi kun la mortemaj loĝantoj de tiu sfero. Planedaj Adamoj estas kaj malsuprenirantaj kaj suprenirantaj Filoj, sed ni ordinare klasifikas ilin kiel suprenirantajn.

La Mezvojaj Kreitaĵoj. Dum la fruaj tagoj de la plimulto de loĝataj mondoj, iuj superhomaj sed materiigitaj estaĵoj deĵoras, sed ili kutime retiriĝas post la alveno de la Planedaj Adamoj. La operacioj de tiaj estaĵoj kaj la klopodoj de la Materiaj Gefiloj por plibonigi la evoluajn rasojn ofte rezultigas la aperon de limigita nombro da kreitaĵoj, kiuj estas malfacile klasifikeblaj. Tiuj ĉi unikaj estaĵoj ofte estas mezvoje inter la Materiaj Gefiloj kaj la evoluaj kreitaĵoj; tial ilia nomo, mezvojaj kreitaĵoj. En kompara senco tiuj ĉi mezvojuloj estas la permanentaj civitanoj de la evoluaj mondoj. De la fruaj tagoj de la alveno de Planeda Princo ĝis la malproksima estonteco de la planeda fiksado en lumo kaj vivo, ili estas la sola grupo de inteligentaj estaĵoj, kiuj daŭre restas sur la sfero. Sur Urantio la mezvojaj ministroj estas fakte la efektivaj gardantoj de la planedo; verdire ili estas la civitanoj de Urantio. La mortemuloj ja estas la fizikaj kaj materiaj loĝantoj de evolua mondo, sed vi ĉiuj estas tiel mallongdaŭraj; vi restas sur via naskiĝplanedo tiel malmulte da tempo. Vi naskiĝas, vivas, mortas kaj transiras al aliaj mondoj de evolua progresado. Eĉ la superhomaj estaĵoj, kiuj servas sur la planedoj kiel ĉielaj ministroj, havas transiran taskon; malmultaj el ili estas longtempe alligitaj al determinita sfero. La mezvojaj kreitaĵoj tamen disponigas kontinuecon de planeda administrado fronte al la ĉiam ŝanĝiĝantaj ĉielaj ministradoj kaj konstante renovigitaj mortemaj loĝantoj. Dum tiuj ĉi senĉesaj ŝanĝiĝoj kaj renoviĝoj, la mezvojaj kreitaĵoj restas sur la planedo seninterrompe daŭrigante sian laboron.

Simile, ĉiuj sekcioj de la administra organizado de la lokaj universoj kaj superuniversoj havas sian pli-malpli permanentan loĝantaron, loĝantojn kun civitaneca statuso. Same kiel Urantio havas siajn mezvojulojn, Jerusemo, via sistema ĉefmondo, havas la Materiajn Gefilojn; Edentio via konstelacia ĉefsidejo havas la univitatiojn, dum la civitanoj de Salvingtono estas duobla speco: la kreitaj susatioj kaj la evoluintaj mortemuloj kunfandiĝintaj kun la Spirito. La administraj mondoj de la minoraj kaj maĵoraj sektoroj de la superuniversoj ne havas permanentajn civitanojn. Sed la Uversaj ĉefsferoj estas kontinue ministrataj fare de mirinda grupo de estaĵoj konataj sub la nomo de abandontuloj, la kreaĵo de la nerivelitaj agentoj de la Plejaĝuloj de Tagoj kaj la sep Reflektopovaj Spiritoj loĝantaj sur la ĉefmondo de Orvontono. Tiuj ĉi loĝantaj civitanoj sur Uverso nuntempe administras la rutinajn aferojn de sia mondo sub la tuja superrigardo de la Uversa korpuso de mortemulo kunfanditaj kun la Filo. Eĉ Havono havas siajn indiĝenajn estaĵojn, kaj la centra Insulo de Lumo kaj Vivo estas la hejmo de la diversaj grupoj de Paradizaj Civitanoj.

10. Aliaj grupoj de la loka universo

Krom la serafaj kaj mortemulaj ordoj, kiuj estos konsideritaj en postaj kajeroj, ekzistas multaj pliaj estaĵoj koncernataj pri konservi kaj perfektigi tian gigantan organizon kiel la universo de Nebadono, kiu eĉ nun havas pli ol tri milionojn da loĝataj mondoj, ĝis dek milionoj en perspektivo. La diversaj Nebadonaj vivospecoj estas tro multaj por esti katalogitaj en tiu ĉi kajero, sed estas du nekutimaj ordoj, kiuj vaste funkcias sur la 647 591 arkitekturaj sferoj de la loka universo, kiuj povas esti menciitaj.

La Spirongoj estas la spiritaj idoj de la Brila kaj Matena Stelo kaj la Patro Melkicedeko. Ili estas esceptitaj de la finiĝo de personeco, sed ili ne estas evoluaj aŭ suprenirantaj estaĵoj. Nek ili estas funkcie koncernataj pri la evolua suprenira reĝimo. Ili estas la spiritaj helpantoj de la loka universo, plenumante la rutinajn spiritajn taskojn de Nebadono.

La Spornagioj. La arkitekturaj ĉefmondoj de la loka universo estas realaj mondoj — fizikaj kreaĵoj. Estas multe da laboro ligita kun ilia fizika konservado, kaj pri tio ĉi ni havas la helpon de grupo de fizikaj kreitaĵoj nomataj spornagioj. Ili estas dediĉitaj al la prizorgado kaj kulturo de la materiaj fazoj de tiuj ĉi ĉefmondoj, de Jerusemo ĝis Salvingtono. La spornagioj estas nek spiritoj nek personoj; ili estas besta ordo de ekzisto, sed se vi povus vidi ilin, vi konsentus, ke ili ŝajnas esti perfektaj bestoj.

La diversaj ĝentilecaj kolonioj loĝas sur Salvingtono kaj aliloke. Ni speciale profitas de la ministrado de la ĉielaj artistoj sur la konstelacioj kaj ankaŭ profitas de la agadoj de la retrovidaj direktoroj, kiuj funkcias precipe sur la ĉefmondoj de la lokaj sistemoj.

Ĉiam estas alligita al la universa servo korpuso de suprenirantaj mortemuloj, inkluzive de la glorigitaj mezvojaj kreitaĵoj. Tiuj ĉi suprenirantoj, atinginte Salvingtonon, estas uzataj en preskaŭ senfina diverseco de agadoj en la administrado de universaj aferoj. De ĉiu nivelo de atingo tiuj ĉi progresantaj mortemuloj iras malantaŭe kaj malsupre por helpi al siaj kunuloj, kiuj sekvas ilin dum la supreniro. Tiaj mortemuloj portempe loĝantaj sur Salvingtono estas asignitaj per rekvizicio al preskaŭ ĉiuj korpusoj de ĉielaj personecoj kiel helpantoj, studentoj, observantoj kaj instruistoj.

Ekzitas ankoraŭ aliaj specoj de inteligenta vivo koncernataj de la administrado de loka universo, sed la plano de tiu ĉi prelego ne antaŭvidas pluan revelacion pri tiuj ĉi ordoj de kreado. Sufiĉe de la vivo kaj administrado de tiu ĉi universo estas tie ĉi priskribitaj por havigi al la mortemula menso ekkompreni la realecon kaj grandiozecon de la postviva ekzisto. Pliaj spertoj dum via progresanta kariero ĉiam pli rivelos al vi tiujn ĉi interesajn kaj ĉarmajn estaĵojn. Tiu ĉi prelego ne povas esti pli ol mallonga skizo pri la naturo kaj laboro de la multnombraj personecoj, kiuj svarmas la spacajn universojn administrante tiujn ĉi kreaĵojn kiel enormajn trejnajn lernejojn, en kiuj la tempaj pilgrimantoj antaŭeniras vivon post vivo kaj mondon post mondo, ĝis ili estas ameme dissenditaj de la bordoj de la universo de sia origino al la supera edukada reĝimo de la superuniverso, kaj de tie al la mondoj de spirita trejnado de Havono kaj finfine al Paradizo kaj la alta destino de la finatingintoj — la eterna asigno por misioj ankoraŭ ne rivelitaj al la universoj de tempo kaj spaco.

[Diktita de Brila Vespera Stelo de Nebadono, Numero 1.146 de la Kreita Korpuso.]