Kajero 36

La Vivo-Portantoj

La vivo ne spontane aperas. La vivo estas konstruita laŭ la planoj formulitaj de la (nerivelitaj) Arkitektoj de Estaĵo, kaj aperas sur la loĝataj planedoj aŭ per rekta importado aŭ rezulte de la operacioj de la Vivo-Portantoj de la lokaj universoj. Tiuj ĉi portantoj de vivo estas inter la plej interesaj kaj diverstalentaj el la diversa familio de universaj Filoj. Ili estas komisiitaj por projekti kaj porti kreitaĵan vivon al la planedaj sferoj. Kaj enplantinte tiun ĉi vivon sur tiaj novaj mondoj ili restas tie dum longaj periodoj por okupiĝi pri ĝia disvolviĝo.

1. Origino kaj naturo de Vivo-Portantoj

Kvankam la Vivo-Portantoj apartenas al la familio de dia fileco, ili estas aparta speco de universaj Filoj, estante la sola grupo de inteligenta vivo en loka universo, en kies kreaĵo la regantoj de superuniverso partoprenas. La Vivo-Portantoj estas la idoj de tri antaŭekzistantaj personecoj: la Kreinto-Filo, la Universa Patrino-Spirito kaj, nomume, unu el la tri Plejaĝuloj de Tagoj prezidantaj la destinojn de la koncernata superuniverso. Tiuj ĉi Plejaĝuloj de Tagoj, kiuj solaj povas dekreti la estingon de inteligenta vivo, partoprenas en la kreado de la Vivo-Portantoj, kiuj estas komisiitaj por establi la fizikan vivon sur la evoluantaj mondoj.

En la universo de Nebadono ni havas registrite cent milionoj da Vivo-Portantoj. Tiu ĉi efika korpuso de dissemantoj de vivo ne estas vere memreganta grupo. Ili estas direktitaj de la triopo determinanta la vivon, konsistanta el Gabrielo, la Melkicedeka Patro kaj Nambio, la originala kaj unuenaskita Vivo-Portanto. Sed en ĉiuj fazoj de sia faka administrado ili estas memregantaj.

La Vivo-Portantoj estas gradigitaj en tri grandaj sekcioj: la unua sekcio estas la plej spertaj Vivo-Portantoj, la dua, asistantoj, kaj la tria, konservistoj. La unuaranga sekcio estas subdividita en dek du grupoj de spacialistoj pri la variaj formoj de manifestiĝo de vivo. La apartigo de tiuj ĉi tri sekcioj estis plenumita de la Melkicedekoj, kiuj pasigis testojn tiucele sur la ĉefsfero de la Vivo-Portantoj. La Melkicedekoj de ĉiam estis intime asociitaj kun la Vivo-Portantoj, kaj ĉiam akompanas ilin, kiam tiuj ĉi foriras por establi la vivon sur nova planedo.

Kiam evolua planedo estas finfine fiksita en lumo kaj vivo, la Vivo-Portantoj organiziĝas en superaj pridiskutaj korpusoj de konsulta kapablo por asisti la pluan administradon kaj disvolviĝon de la mondo kaj ĝiaj glorigitaj estaĵoj. En la postaj kaj fiksitaj epokoj de evoluanta universo, al tiuj Vivo-Portantoj estas konfiditaj multaj novaj devoj.

2. La mondoj de la Vivo-Portantoj

La Melkicedekoj okupiĝas pri la ĝenerala superrigardado de la kvara grupo de sep unuarangaj sferoj en la Salvingtona cirkvito. Tiuj ĉi mondoj de la Vivo-Portantoj estas nomataj jene:

1. La sidejo de la Vivo-Portantoj.

2. La sfero de vivoplanado.

3. La sfero de vivokonservado.

4. La sfero de la evoluo de vivo.

5. La sfero de vivo asociita kun la menso.

6. La sfero de menso kaj spirito ĉe la vivantaj estaĵoj.

7. La sfero de nerivelita vivo.

Ĉiu el tiuj ĉi unuarangaj sferoj estas ĉirkaŭita de ses satelitoj, sur kiuj la specialaj fazoj de ĉiuj agadoj de la Vivo-Portantoj estas centritaj.

Mondo Numero Unu, la ĉefsfero, kune kun ĝiaj ses dependaj satelitoj, estas dediĉita al la studado de universala vivo, vivo en ĉiuj ĝiaj konataj fazoj de manifestiĝo. Tie situas la kolegio de planado de vivo, en kiu funkcias instruistoj kaj konsilantoj el Uverso kaj Havono, eĉ el Paradizo. Kaj mi estas permesita riveli, ke la sep centraj lokoj de la asistantaj menso-spiritoj situas sur tiu ĉi mondo de la Vivo-Portantoj.

La nombro dek — la dekuma sistemo — estas esence propra al la fizika universo sed ne al la spirita. La kampo de vivo estas karakterizita per tri, sep kaj dek du aŭ per obloj kaj kombinoj de tiuj ĉi bazaj nombroj. Estas tri praaj kaj esence malsamaj planoj de vivo, laŭ la ordo de la tri Paradizaj Fontoj-Centroj, kaj en la universo de Nebadono tiuj ĉi tri bazaj formoj de vivo estas apartigitaj sur tri malsamaj specoj de planedoj. Origine estis dek du apartaj kaj diaj konceptoj pri transmetebla vivo. Tiu ĉi nombro, dek du, kun ĝiaj subdividaĵoj kaj obloj, ĉeestas en ĉiuj bazaj vivopratipoj de ĉiuj sep superuniversoj. Estas ankaŭ sep arkitekturaj specoj de vivofasonado, fundamentaj aranĝoj de la reproduktaj aspektoj de vivanta materio. La Orvontonaj vivopratipoj estas organizitaj laŭ dek du portiloj de heredeco. La diferencaj ordoj de libervolaj kreitaĵoj estas organizitaj laŭ la nombroj 12, 24, 48, 96, 192, 384 kaj 768. Sur Urantio estas kvardek ok unuoj de pratipa regado — trajtaj determinantoj — en la seksaj ĉeloj de homa reproduktado.

La Dua Mondo estas la sfero de fasonado de vivo; tie ĉiuj novaj manieroj de organizado de vivo estas ellaboritaj. Kvankam la originalaj vivofasonadoj estas provizitaj de la Kreinto-Filo, la efektiva ellaborado de tiuj ĉi planoj estas konfiditaj al la Vivo-Portantoj kaj iliaj asociitoj. Kiam la ĝeneralaj vivoplanoj por nova mondo estas formulitaj, ili estas transmetitaj al la ĉefsfero, kie ili estas detale ekzamenitaj de la plejsupera konsilio de la plej spertaj Vivo-Portantoj kunlabore kun korpuso de konsultitaj Melkicedekoj. Se la planoj devias de antaŭe akceptitaj formuloj, ili devas esti transdonitaj kaj aprobitaj de la Kreinto-Filo. La ĉefo de Melkicedekoj ofte reprezentas la Kreinto-Filon en tiuj ĉi pridiskutoj.

La planeda vivo do, kvankam simila en kelkaj rilatoj, diferencas multmaniere sur ĉiu evolua mondo. Eĉ en unuforma serio de vivo en unu sola familio de mondoj la vivo ne ekzakte estas la sama sur iuj du planedoj; ĉiam estas planeda speco, ĉar la Vivo-Portantoj konstante laboras klopodante plibonigi la vivajn formulojn konfiditajn al ilia zorgo.

Estas pli ol miliono da fundamentaj aŭ kosmaj kemiaj formuloj, kiuj konsistigas la originajn pratipojn kaj la multajn bazajn funkciajn variadojn de manifestiĝoj de vivo. Satelito numero unu de la sfero de vivoplanado estas la regno de la universaj fizikistoj kaj elektrokemiistoj, kiuj servas kiel teknikaj asistantoj al la Vivo-Portantoj en la laboro kapti, organizi kaj manipuli la esencajn unuojn de energio, kiuj estas uzataj por konstrui la materiajn vehiklojn de transdono de la vivo, la tiel nomata ĝerma plasmo.

La planedaj laboratorioj de vivoplanado situas sur la dua satelito de tiu ĉi mondo numero du. En tiuj ĉi laboratorioj la Vivo-Portantoj kaj ĉiuj iliaj asociitoj kunlaboras kun la Melkicedekoj klopodante modifi kaj eble plibonigi la vivon fasonitan por enplanti sur la dekumaj planedoj de Nebadono. La vivo nun evoluanta sur Urantio estis planita kaj parte ellaborita sur tiu ĉi mondo mem, ĉar Urantio estas dekuma planedo, mondo de eksperimenta vivo. Sur ĉiu deka mondo pli granda varianco estas permesita ol sur la aliaj (neeksperimentaj) mondoj.

La Mondo Numero Tri estas dediĉita al la konservado de vivo. Tie diversaj modaloj de vivoprotektado kaj vivokonservado estas studataj kaj disvolvataj de la asistantoj kaj konservistoj de la korpuso de Vivo-Portantoj. La vivoplanoj por ĉiu nova mondo ĉiam antaŭvidas la fruan establon de la komisio pri vivokonservado, konsistanta el konservaj specialistoj en la sperta manipulado de la bazaj vivopratipoj. Sur Urantio estis dudek kvar tiaj konservaj komisionanoj, du por ĉiu fundamenta aŭ origina pratipo de la arkitektura organizado de la materialo de vivo. Sur planedoj kiel la via la plej alta vivoformo estas reproduktita per vivoportanta pako, kiu posedas dudek kvar pratipajn unuojn. (Kaj ĉar la intelekta vivo kreskas el kaj sur la fundamento de la fizika vivo, tie ekzistiĝas la dudek kvar bazaj ordoj de psika organizado.)

La Mondo Numero Kvar kaj ĝiaj dependaj satelitoj estas dediĉitaj al la studado de la evoluo de la kreitaĵa vivo ĝenerale kaj al la evoluaj precedencoj de ajna nivelo de vivo specife. La originala vivoplasmo de evolua mondo devas enhavi la plenan potencialon por ĉiuj estontaj disvolviĝaj varioj kaj por ĉiuj postaj evoluaj ŝanĝoj kaj modifoj. La antaŭvido de tiaj ampleksaj projektoj de vivometamorfozo povas postuli la aperon de multaj ŝajne senutilaj formoj de besta kaj vegetala vivo. Tiaj kromproduktoj de planeda evoluo, antaŭviditaj aŭ ne, aperas sur la scenejo nur por malaperi, sed en kaj per tiu ĉi longa procezo kuras la fadeno de la saĝaj kaj inteligentaj formuladoj de la originalaj fasonantoj de la planeda vivoplano kaj specia skemo. La multoblaj kromproduktoj de biologia evoluo estas ĉiuj esencaj por la fina kaj plena funkcio de la superaj inteligentaj vivoformoj, kvankam granda ekstera misharmonio povas regi de tempo al tempo dum la longa lukto supren de la superaj kreitaĵoj por realigi la regadon super la malsuperaj vivoformoj, multaj el kiuj estas foje antagonismaj al la paco kaj komforto de la evoluantaj libervolaj kreitaĵoj.

La Mondo Numero Kvin tute okupiĝas pri vivo asociita kun menso. Ĉiu el ĝiaj satelitoj estas dediĉita al la studado de ununura fazo de kreitaĵa menso rilate al la kreitaĵa vivo. La menso, kiel la homo komprenas ĝin, estas doto de la sep asistantaj menso-spiritoj supermetitaj sur la neinstrueblaj aŭ mekanikaj niveloj de menso fare de la perantoj de la Infinita Spirito. La vivopratipoj estas diverse respondaj al tiuj ĉi asistantoj kaj al la malsamaj spiritaj ministradoj funkciantaj tra la tuta universaro de tempo kaj spaco. La kapablo de materiaj kreitaĵoj efekti spiritan reagon tute dependas de la asociita doto de menso kiu, siavice, direktas la kurson de la biologia evoluo de tiuj ĉi samaj mortemaj kreitaĵoj.

Mondo Numero Ses estas dediĉita al la korelativeco inter menso kaj spirito, kia ili estas asociitaj kun vivantaj formoj kaj organismoj. Tiu ĉi mondo kaj ĝiaj ses dependaj satelitoj ampleksas la lernejojn de kreitaĵa kunordigado, en kiuj instruistoj de kaj la centra universo kaj la superuniversoj kunlaboras kun la Nebadonaj instruistoj prezentante la plej altajn nivelojn de kreitaĵa atingo en tempo kaj spaco.

La Sepa Sfero de la Vivo-Portantoj estas dediĉita al la nerivelitaj kampoj de evolua kreitaĵa vivo, kiel ĝi rilatas al la kosma filozofio de la ekspansiiĝanta faktiĝo de la Plejsupera Estaĵo.

3. Vivotransportado

La vivo ne spontane aperas en la universoj; la Vivo-Portantoj devas iniciati ĝin sur la senvivaj planedoj. Ili estas la portistoj, dissemantoj kaj gardistoj de vivo, kiel ĝi aperas sur la evoluaj mondoj de spaco. Ĉiuj specioj kaj formoj de vivo konataj sur Urantio aperas per tiuj ĉi Filoj, kvankam ne ĉiuj formoj de planeda vivo ekzistas sur Urantio.

La korpuso de Vivo-Portanto komisiita por enplanti vivon sur nova mondo kutime konsistas el cent plej spertaj portantoj, cent asistantoj kaj mil konservistoj. La Vivo-Portantoj ofte portas efektivan vivoplasmon al nova mondo, sed ne ĉiam. Ili foje organizas la vivopratipojn alveninte sur la planedo de asigno konforme al la formuloj antaŭe aprobitaj por nova aventuro de establo de vivo. Tia estis la origino de la planeda vivo de Urantio.

Kiam, konforme al la aprobitaj formuloj, la fizikaj pratipoj estas provizitaj, tiam la Vivo-Portantoj katalizas tiun ĉi senvivan materialon, donante tra ilia persono la vivan spiritan fajreron; kaj tuj la inertaj pratipoj fariĝas vivanta materio.

La viva fajrero — la mistero de vivo — estas disdonacita per la Vivo-Portantoj, sed ne de ili. Ili fakte superrigardas tiajn operaciojn, ili formulas la vivoplasmon mem, sed estas la Universa Patrino-Spirito, kiu provizas la esencan faktoron de la vivanta plasmo. El la Kreopova Filino de la Infinita Spirito devenas tiu energia fajrero, kiu vivigas la korpon kaj antaŭsignas la menson.

Disdonacante la vivon la Vivo-Portantoj transdonas nenion de siaj personaj naturoj, ne eĉ sur tiuj sferoj, kie novaj ordoj de vivo estas projektitaj. En tiaj tempoj ili simple iniciatas kaj transdonas la fajreron de vivo, komencas la postulitajn rotaciojn de materio konforme al la fizikaj, kemiaj kaj elektraj specifoj de la ordonitaj planoj kaj pratipoj. La Vivo-Portantoj estas vivantaj katalizaj ĉeestoj, kiuj agitas, organizas kaj vivigas la alie inertajn elementojn de la materia ordo de ekzisto.

La Vivo-Portantoj de planeda korpuso havas iun templimon por establi vivon sur nova mondo, proksimume duonmilionon da jaroj de la tempo de tiu planedo. Ĉe la fino de tiu ĉi periodo, indikita per iuj disvolviĝaj atingoj de la planeda vivo, ili ĉesas enplantajn klopodojn, kaj ili ne plu povas aldoni ion novan aŭ plian al la vivo de tiu planedo.

Dum la epokoj intervenantaj inter la establo de vivo kaj la apero de homaj kreitaĵoj de morala statuso, la Vivo-Portantoj rajtas manipuladi la vivomedion kaj alie favore direkti la kurson de biologia evoluo. Kaj tion ĉi ili faras dum longaj periodoj.

Kiam la Vivo-Portantoj funkciantaj sur nova mondo iam sukcesas produkti estaĵon kun libervolo, kun la povo de morala decido kaj spirita elekto, de tiam ilia laboro ĉesiĝas — ili finis ĉion; ili ne plu povas manipuli la evoluantan vivon. De tiu ĉi momento la evoluo de la vivantaj aferoj devas daŭriĝi konforme al la doto de la esence propraj naturo kaj tendencoj, kiuj estas jam transdonitaj kaj establitaj en la formuloj kaj pratipoj de planeda vivo. La Vivo-Portantoj ne rajtas eksperimenti aŭ impliki kun volo; ili ne rajtas domini aŭ arbitre influi moralajn kreitaĵojn.

Kiam Planeda Princo alvenas, ili preparas sin por foriri, sed du el la plej spertaj portistoj kaj dek du konservistoj povas volontuli, promesante portempan rezignon, por resti dum nedeterminita tempo sur la planedo kiel konsilantoj pri la plua disvolviĝo kaj konservado de la vivoplasmo. Du tiaj Filoj kaj iliaj dek du asociitoj nun servas sur Urantio.

4. Melkicedekaj Vivo-Portantoj

En ĉiu loka sistemo de loĝataj mondoj de la tuta Nebadono estas unuopa sfero, sur kiu la Melkicedekoj funkcias kiel Vivo-Portantoj. Tiuj ĉi loĝejoj estas konataj kiel la sistemaj midsonidaj mondoj, kaj sur ĉiu el ili materie modifita Melkicedeka Filo pariĝis kun selektita Filino de la materia ordo de fileco. La Patrinoj Eva-oj de tiaj midsonitaj mondoj estas senditaj de la jurisdikcia sidejo de la sistemo, elektite de la nomumita Melkicedeka Vivo-Portanto inter la multaj volontuloj, kiuj respondas al la alvoko de la Sistema Suvereno adresita al la Materiaj Filinoj de lia sfero.

La idoj de Melkicedeka Vivo-Portanto kaj Materia Filino estas konataj kiel midsoniduloj. La Melkicedeka patro de tia raso de superaj kreitaĵoj fine forlasas la planedon de sia unika viva funkcio, kaj la Patrino Eva de tiu ĉi speciala ordo de universaj estaĵoj ankaŭ foriras post la apero de la sepa generacio de planedaj idoj. La direkto de tia mondo tiam transdoniĝas al ŝia unuenaskita filo.

La midsonitaj kreitaĵoj vivas kaj funkcias kiel reproduktantaj estaĵoj sur siaj grandiozaj mondoj ĝis la mila jaro de norma tempo; post kio ili estas translokitaj per serafa transporto. La midsoniduloj poste fariĝas nereproduktantaj estaĵoj, ĉar la tekniko pri demateriiĝo, tra kiu il pasas por prepariĝi al enserafiĝo, por ĉiam senigas ilin je reproduktantaj prerogativoj.

La nuna statuso de tiuj ĉi estaĵoj povas apenaŭ esti kalkulitaj kiel aŭ mortemaj aŭ nemortemaj, nek ili povas esti definitive klasifikitaj kiel homaj aŭ diaj. Tiuj ĉi kreitaĵoj ne estas loĝataj de Ĝustigantoj, tial apenaŭ senmortaj. Sed ili nek ŝajnas esti mortemaj; neniu midsonidulo spertis morton. Ĉiuj midsoniduloj naskiĝintaj en Nebadono vivas hodiaŭ, funkciantaj sur siaj denaskaj mondoj aŭ sur iu meza sfero, aŭ sur la Salvingtona midsonida sfero en la grupo de mondoj de la finatingintoj.

La Salvingtonaj Mondoj de la Finatingintoj. La Melkicedekaj Vivo-Portantoj, same kiel la asociitaj Patrinoj Eva-oj, forlasas la sistemajn midsonitajn sferojn por la mondoj de la finatingintoj de la Salvingtona cirkvito, kie iliaj idoj ankaŭ estas destinita kuniĝi.

Oni devas klarigi ĉi-rilate, ke la kvina grupo de sep unuarangaj mondoj en la Salvingtona cirkvito estas la Nebadonaj mondoj de la finatingintoj. La infanoj de la Melkicedekaj Vivo-Portantoj kaj la Materiaj Filinoj loĝas sur la sepa mondo de la finatingintoj, la Salvingtona midsonida sfero.

La satelitoj de la sep unuarangaj mondoj de la finatingintoj estas la renkontiĝejo de la personecoj de la superuniversoj kaj la centra universo, kiuj povas plenumi taskojn en Nebadono. Dum la suprenirantaj mortemuloj libere iras sur ĉiuj kulturaj mondoj kaj trejnaj sferoj de la 490 mondoj konsistigantajn la Melkicedekan Universitaton, estas iuj specialaj lernejoj kaj multaj malpermesitaj zonoj, kie ili ne rajtas eniri. Tio ĉi estas precipe vera pri la kvardek naŭ sferoj sub la jurisdikcio de la finatingintoj.

La celo de la midsonidaj kreitaĵoj ne estas nuntempe konata, sed ŝajnus, ke tiuj ĉi personecoj kuniĝas sur la sepa mondo de finatingintoj por prepariĝi al estonta eventualaĵo en la universa evoluo. Niaj demandoj pri la midsondaj rasoj estas ĉiam redirektitaj al la finatingintoj, kaj ĉiam la finatingintoj rifuzas diskuti pri la destino de siaj zorgatoj. Sendepende de nia necerteco pri la estonteco de la midsoniduloj, ni ja scias, ke ĉiu loka universo en Orvontono loĝigas kreskantan korpuson de tiuj ĉi misteraj estaĵoj. Estas la kredo de la Melkicedekaj Vivo-Portantoj, ke iliaj midsonidaj infanoj iam estos dotitaj kun la transcenda kaj eterna spirito de absonideco fare de Dio la Plejlastulo.

5. La sep asistantaj menso-spiritoj

Estas la ĉeesto de la sep asistantaj menso-spiritoj sur la primitivaj mondoj, kiu kondiĉas la kurson de organisma evoluo; tio klarigas kial evoluo estas celplena kaj ne akcidenta. Tiuj ĉi asistantoj reprezentas tiun funkcion de la mensa ministrado de la Infinita Spirito, kiu etendiĝas ĝis la malsuperaj ordoj de inteligenta vivo per la operacioj de Patrino-Spirito de loka universo. La asistantoj estas la infanoj de la Universa Patrino-Spirito, kaj konsistigas ŝian personan ministradon al la materiaj mensoj de la regnoj. Kie ajn kaj kiam ajn tia menso manifestiĝas, tiuj ĉi spiritoj diverse funkcias.

La sep asistantaj menso-spiritoj estas nomataj laŭ la jenaj indikoj: intuicio, kompreno, kuraĝo, scio, konsilo, adoro kaj saĝo. Tiuj ĉi menso-spiritoj sendas sian influon sur ĉiujn loĝatajn mondojn kiel diferencigan impulson, ĉiu serĉanta akcepteman kapablon por manifestiĝi tute sendepende de la grado, al kiu ĝiaj kunuloj povas trovi akcepton kaj oportunon por funkcii.

La centraj situoj de la asistantaj spiritoj sur la ĉefmondo de la Vivo-Portantoj indikas al la superrigardantoj de Vivo-Portantoj la amplekson kaj kvaliton de la mensa funkcio de la asistantoj sur iu ajn mondo kaj ĉe iu ajn koncernata vivanta organismo kun intelekta statuso. Tiuj ĉi situoj de vivo-menso estas perfektaj indikiloj pri vivanta mensa funkcio por la kvin unuaj asistantoj. Pri la sesa kaj sepa asistantaj spiritoj — adoro kaj saĝo — tiuj ĉi centraj situoj indikas nur kvalitan funkcion. La kvanta agado de la asistanto de adoro kaj la asistanto de saĝo estas registritaj en la tuja ĉeesto de la Dia Ministro sur Salvingtono, estante persona sperto de la Universa Patrino-Spirito.

La sep asistantaj menso-spiritoj ĉiam akompanas la Vivo-Portantojn al nova planedo, sed ili ne devas esti rigardataj kiel entoj; ili pli similas al cirkvitoj. La spiritoj de la sep universaj asistantoj ne funkcias kiel personecoj apartaj de la ĉeesto de la Dia Ministro; ili estas fakte nivelo de konscieco de la Dia Ministro, kaj ĉiam estas subordigitaj al la ago kaj ĉeesto de sia kreopova patrino.

Mankas al ni vortoj por adekvate nomi tiujn ĉi asistantajn menso-spiritojn. Ili estas ministroj de la malsuperaj niveloj de sperteca menso, kaj ili povas esti priskribitaj laŭ la ordo de evolua atingo jene:

1. La spirito de intuicio — rapida percepto, la primitivaj fizikaj kaj esence propraj refleksaj instinktoj, la direktaj kaj aliaj memkonservaj dotoj de ĉiuj mensaj kreitaĵoj; la sola el la asistantoj, kiu funkcias tiel vaste en la malsuperaj ordoj de besta vivo kaj la sola, kiu faras ampleksan funkcian kontakton kun la neinstrueblaj niveloj de mekanika menso.

2. La spirito de kompreno — la impulso de kunordigo, la spontana kaj ŝajne aŭtomata asocio de ideoj. Tiu ĉi estas la donaco de la kunordigo de akirita scio, la fenomeno de rapida rezonado, senprokrasta juĝado kaj tuja decido.

3. La spirito de kuraĝo — la fideleca doto — ĉe personaj estaĵoj, la bazo de karaktero akiro kaj la intelekta radiko de morala eltenemo kaj spirita braveco. Kiam iluminita de faktoj kaj inspirita de vero, tiu ĉi fariĝas la sekreto de la impulso de evolua supreniro per la kanaloj de inteligenta kaj konscia memdirekto.

4. La spirito de scio — La scivolemo-patrino de aventuro kaj eltrovo, la scienca spirito; la gvidanto kaj fidela asociito de la spiritoj de kuraĝo kaj konsilo; la impulso direkti la dotojn de kuraĝo al la utilaj kaj progresantaj vojoj de kreskado.

5. La spirito de konsilo — la socia impulso, la doto de specia kunlaboro; la kapablo de libervolaj kreitaĵoj harmoniiĝi kun siaj kunuloj; la origino de la grega instinkto inter la plej malsuperaj kreitaĵoj.

6. La spirito de adoro — la religia impulso, la unua diferenciga impulso apartiganta mensajn kreitaĵojn en du bazajn klasojn de mortemula ekzisto. La spirito de adoro por ĉiam distingas la besto asociita al ĝi el la senanimaj kreitaĵoj kun mensa doto. La adoro estas la insigno de kandidateco por spirita supreniro.

7. La spirito de saĝo — la esence propra tendenco de ĉiuj moralaj kreitaĵoj al orda kaj progresanta evolua antaŭenigo. Tio ĉi estas la plej alta el la asistantoj, la spirita kunordiganto kaj artikanto de la laboro de ĉiuj aliaj. Tiu ĉi spirito estas la sekreto de tiu denaska impulso de mensaj kreitaĵoj, kiuj iniciatas kaj subtenas la praktikan kaj efektivan programon de la suprenira skalo de ekzisto; tiu donaco de vivantaj aferoj, kiu respondecas pri ilia nekomprenebla kapablo postvivi kaj, pri postvivo, uzi la kunordigon de ilia tuta pasinta sperto kaj nunaj oportunoj por akiri la tuton de ĉio, kion ĉiuj el la aliaj ses mensaj ministroj povas mobilizi en la menso de la koncernata organismo. La saĝo estas la kulmino de intelekta agado. La saĝo estas la celo de pure mensa kaj morala ekzisto.

La asistantaj menso-spiritoj spertece kreskas, sed ili neniam fariĝas personaj. Ili evoluas laŭ funkcio, kaj la funkcio de la kvin unuaj en la bestaj ordoj estas iugrade esenca por la funkcio de ĉiuj sep kiel homa intelekto. Tiu ĉi besta rilato igas la asistantoj pli praktike efikaj kiel homa menso; tial bestoj estas iugrade nemalhaveblaj por la intelekto de la homo kaj ankaŭ por lia fizika evoluo.

Tiuj ĉi mensaj asistantoj de la Patrino-Spirito de loka universo rilatas al la kreitaĵa vivo de inteligenta statuso, multe kiel la povo-centroj kaj fizikaj regantoj rilatas al la nevivantaj fortoj de la universo. Ili faras netakseblajn servojn en la mensaj cirkvitoj sur la loĝataj mondoj, kaj estas efikaj kunlaborantoj kun la Majstraj Fizikaj Regantoj, kiuj ankaŭ servas kiel regantoj kaj direktoroj de la antaŭasistantaj mensaj niveloj, la niveloj de neinstruebla aŭ mekanika menso.

La vivanta menso, antaŭ la apero de la kapablo lerni per sperto, estas la ministra kampo de la Mastraj Fizikaj Regantoj. La kreitaĵa menso, antaŭ la akiro de la kapablo agnoski la diecon kaj adori la Diaĵon, estas la ekskluziva kampo de la asistantaj spiritoj. Kun la apero la spirita reago de la kreitaĵa intelekto, tiaj kreitaj mensoj tuj fariĝas supermensaj, tuj encirkviĝante en la spiritajn ciklojn de la Patrino-Spirito de la loka universo.

La asistantaj menso-spiritoj neniel rekte rilatas al la diversa kaj alte spirita funkcio de la spirito de la persona ĉeesto de la Dia Ministro, la Sankta Spirito de la loĝataj mondoj; sed ili estas funkcie antaŭaj kaj preparaj al la apero de tiu ĉi spirito mem ĉe la evolua homo. La asistantoj havigas al la Universa Patrino-Spirito varian kontakton kun la materiaj vivantaj kreitaĵoj de loka universo, kaj regado de ili, sed ili ne havas konsekvencon ĉe la Plejsupera Estaĵo, kiam ili agas sur antaŭpersonecaj niveloj.

La nespirita menso estas aŭ manifestiĝo de spirito-energio aŭ fenomeno de fizika energio. Eĉ la homa menso, la persona menso, ne havas postvivajn kvalitojn krom identiĝo al spirito. La menso estas disdonaco de la dieco, sed ĝi ne estas senmorta, kiam ĝi funkcias sen spirita klarvideco, kaj kiam ĝi estas sen la kapablo adori kaj avidi la postvivon.

6. Vivantaj fortoj

La vivo estas kaj mekanisma kaj vitalisma — materia kaj spirita. Ĉiam la Urantiaj fizikistoj kaj kemistoj progresos en sia kompreno de la protoplasmaj formoj de vegeta kaj besta vivo, sed neniam ili kapablos produkti vivantajn organismojn. La vivo estas iel malsama ol ĉiuj energiaj manifestiĝoj; eĉ la materia vivo de fizikaj kreitaĵoj ne estas esence propra al la materio.

La materiaj aferoj povas profiti de sendependa ekzisto, sed la vivo ŝprucas nur el vivo. La menso povas deveni nur de antaŭekzistanta menso. La spirito originas nur de spiritaj prauloj. La kreitaĵoj povas produkti formojn de vivo, sed nur kreinteca personeco aŭ kreopova forto povas provizi la aktivigan vivantan fajreron.

La Vivo-Portantoj povas organizi la materiajn formojn aŭ fizikajn pratipojn de vivantaj estaĵoj, sed la Spirito provizas la komencan fajreron de vivo kaj disdonacas la doton de menso. Eĉ la vivantaj formoj de eksperimenta vivo, kiujn la Vivo-Portantoj organizas sur siaj Salvingtonaj mondoj estas ĉiam sen reproduktaj povoj. Kiam la formuloj de vivo kaj la vivaj pratipoj estas ĝuste kunmetitaj kaj adekvate organizitaj, la ĉeesto de Vivo-Portanto estas sufiĉa por estigi vivon, sed al ĉiuj tiaj vivantaj organismoj mankas du esencaj atributoj — mensa doto kaj reproduktaj povoj. La besta menso kaj homa menso estas donacoj de la Patrino-Spirito de la loka universo, funkcianta per la sep asistantaj menso-spiritoj, dum la kreitaĵa kapablo reproduktiĝi estas la specifa kaj persona transdono de la Universa Spirito al la praa vivoplasmo estigita de la Vivo-Portantoj.

Kiam la Vivo-Portantoj fasonas la pratipojn de vivo, organizinte la energiajn sistemojn, devas okazi plia fenomeno; la “blovo de vivo” devas esti transdonita al tiuj ĉi senvivaj formoj. La Filoj de Dio povas konstrui la formojn de vivo, sed estas la Spirito de Dio, kiu vere donas la vivan fajreron. Kaj kiam la vivo tiel transdonita estas konsumita, tiam denove la materia korpo fariĝas morta materio. Kiam la disdonacita vivo estas elĉerpita, la korpo revenas al la sino de la materia universo, de kiu ĝi estis prunteprenita de la Vivo-Portantoj por servi kiel portempa vehiklo por tiu viva doto, kiun ili transdonis al tia videbla asocio de energio-materio.

La vivo disdonacita al plantoj kaj bestoj fare de la Vivo-Portantoj ne revenas al la Vivo-Portantoj post la morto de planto aŭ besto. La foriranta vivo de tia vivanta afero posedas nek identecon nek personecon; ĝi ne individue postvivas morton. Dum sia ekzisto kaj la daŭro de sia restado en la materia korpo ĝi spertas ŝanĝon; ĝi spertas energian evoluon, kaj postvivas nur kiel parto de la kosmaj fortoj de la universo; ĝi ne postvivas kiel individua vivo. La postvivo de mortemaj kreitaĵoj estas tute bazita sur la evoluo de senmorta animo ene de la mortemula menso.

Ni parolas pri vivo kiel “energio” kaj kiel “forto”, sed ĝi estas vere nek unu nek la alia. La forto-energio diverse respondas al gravito; la vivo ne. La pratipo ankaŭ ne respondas al gravito, estante agordo de energioj, kiu jam plenumis ĉiujn siajn devojn pri gravita respondo. La vivo, kiel tia, konsistigas la animadon de sistemo de energio agordita de pratipo aŭ alie apartigita — materia, mensa aŭ spirita.

Estas kelkaj aferoj ligitaj kun la ellaborado de vivo sur la evoluaj planedoj, kiuj ne estas tute klaraj al ni. Ni plene komprenas la fizikan organizadon de la elektrokemiaj formuloj de la Vivo-Portantoj, sed ni ne tute komprenas la naturon kaj fonton de la fajrero aktiviganta la vivon. Ni scias, ke la vivo fluas el la Patro tra la Filo kaj per la Spirito. Estas pli ol eble, ke la Majstro-Spiritoj estas la sepobla kanalo de la rivero de vivo, kiu estas elverŝita sur la tutan kreitaĵaron. Sed ni ne komprenas la teknikon, per kiu la superrigandanta Majstro-Spirito partoprenas en la komenca epizodo de disdonaco de vivo sur nova planedo. La Plejaĝuloj de Tagoj, ni certas, ankaŭ havas parton en tiu ĉi inaŭguro de la vivo sur nova mondo, sed ni tute ne konas ĝian naturon. Ni scias, ke la Universa Patrino-Spirito efektive vivigas la senvivajn pratipojn, kaj donas al tia aktivigita plasmo la prerogativojn de organisma reprodukto. Ni observas, ke tiuj ĉi tri estas la niveloj de Dio la Sepoblo, foje nomata la Plejsuperaj Kreintoj de tempo kaj spaco; sed alie ni scias malmulton pli ol la Urantiaj mortemuloj — simple ke la koncepto estas esence propra al la Patro, la esprimo al la Filo kaj realigo de vivo al la Spirito.

[Redaktita de Vorondadeka Filo postenita sur Urantio kiel observanto kaj aganta tiel post peto de la Melkicedeka Ĉefo de la Superrigardanta Korpuso pri Revelacio.]