Kajero 35

La Filoj de Dio de la loka universo

La Filoj de Dio antaŭe prezentitaj havis Paradizan originon. Ili estas la idoj de la diaj Regantoj de la universalaj kampoj. El la unua Paradiza ordo de fileco, la Kreinto-Filoj, estas en Nebadono nur unu, Mikaelo, la universa patro kaj suvereno. El la dua ordo de Paradiza fileco, la Avonaloj aŭ Magistraj Filoj, Nebadono havas sian plenan kvoton — 1 062. Kaj tiuj ĉi “malpli grandaj Kristoj” estas same efikaj kaj tutpotencaj en siaj planedaj disdonacoj, kiel estis la Kreinto kaj Majstro-Filo sur Urantio. La tria ordo, devenanta de la Trinitato, ne estas registritaj en loka universo, sed mi taksas, ke estas en Nebadono inter dek kvin kaj dudek mil Trinitataj Instruisto-Filoj ekskluzive de la 9 642 registritaj asistantoj trinitatigitaj de kreitaĵoj. Tiuj ĉi Paradizaj Dajnaloj estas nek juĝistoj nek administrantoj; ili estas superinstruistoj.

La specoj de Filoj konsiderotaj havas sian originon en la loka universo; ili estas la idoj de Paradiza Kreinto-Filo en diversa asocio kun la komplementa Universa Patrino-Spirito. La jenaj ordoj de fileco de loka universo estal menciitaj en tiuj ĉi rakontoj:

1. Melkicedekaj Filoj.

2. Vorondadekaj Filoj.

3. Lanonandekaj Filoj.

4. Vivo-Portantaj Filoj.

La Triunua Paradiza Diaĵo funkcias por la kreado de tri filecaj ordoj: la Mikaeloj, la Avonaloj kaj la Dajnaloj. La Duobla Diaĵo en la loka universo, la Filo kaj la Spirito, ankaŭ funkcias por la kreado de tri ordoj de filoj: la Melkicedekoj, la Vorondadekoj kaj la Lanonandekoj; kaj atinginte tiun ĉi trioblan esprimon ili kunlaboras kun la sekva nivelo de Dio la Sepoblo por produkti la diverstalentan ordon de Vivo-Portantoj. Tiuj ĉi estaĵoj estas klasifikitaj kun la malsuprenirantaj Filoj de Dio, sed ili estas unika kaj originala formo de universa vivo. Ilia ekzameno okupos la tuton de la venontan kajeron.

1. La Patro Melkicedeko

Ekzistiginte la estaĵojn de persona asistado, kiel la Brila kaj Matena Stelo kaj aliaj administraj personecoj, konforme al la dia celo kaj kreopovaj planoj de difinita universo, okazas nova formo de krea unuiĝo inter la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito, la Filino de la Infinita Spirito en la loka universo. La personeca ido rezultanta de tiu ĉi krea asocio estas la origina Melkicedeko — la Patro Melkicedeko — tiu unika estaĵo kiu poste kunlaboras kun la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito por ekzistigi la tutan grupon kun tiu nomo.

En la universo de Nebadono la Patro Melkicedeko agas kiel la unua administra asociito de la Brila kaj Matena Stelo. Gabrielo okupiĝas pli pri universaj politikoj, kaj Melkicedeko pri praktikaj proceduroj. Gabrielo prezidas la regule konsistigitajn tribunalojn kaj konsiliojn de Nebadono, Melkicedeko la specialajn, eksterordinarajn kaj urĝajn komisionojn kaj konsultajn instancojn. Gabrielo kaj la Patro Melkicedeko neniam estas for de Salvingtono samtempe, ĉar dum la foresto de Gabrielo, Melkicedeko funkcias kiel la administra ĉefo de Nebadono.

La Melkicedekoj de nia universo ĉiuj estis kreitaj ene de unu jarmila periodo de norma tempo fare de la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito lige kun la Patro Melkicedeko. Estante ordo de fileco, en kiu unu el iliaj propraj membroj funkciis kiel kunordigita kreinto, la Melkicedekoj estas laŭ konsisto parte de memorigino, kaj do estas kandidatoj por realigi superan specon de memregado. Ili periode elektas sian propran administran ĉefon por periodo de sep jaroj de norma tempo, kaj alie funkcias kiel memreguliga ordo, kvankam la originala Melkicedeko ja uzas iujn esence proprajn kungepatrajn prerogativojn. De tempo al tempo tiu ĉi Patro Melkicedeko nomumas iujn individuojn de sia ordo por funkcii kiel specialaj Vivo-Portantoj sur la midsonidaj mondoj, speco de loĝata planedo ankoraŭ ne rivelita sur Urantio.

La Melkicedekoj ne grandskale funkcias ekster la loka universo, krom kiam ili estas vokitaj kiel atestantoj en pritraktataj aferoj antaŭ la tribunaloj de la superuniverso, kaj kiam ili estas nomumitaj kiel specialaj ambasadoroj, kiel ili foje estas, por reprezenti universon al alia en la sama superuniverso. La originala aŭ unuenaskita Melkicedeko de ĉiu universo estas ĉiam libera vojaĝi al la najbaraj universoj aŭ al Paradizo por misiojn koncernantajn la interesojn kaj devojn de sia ordo.

2. La Melkicedekaj Filoj

La Melkicedekoj estas la unua ordo de diaj Filoj proksimiĝantaj sufiĉe proksime al la vivo de humilaj kreitaĵoj por kapabli rekte funkcii en la ministrado de mortemula levado, servi la evoluajn rasojn sen necese enkarniĝi. Tiuj ĉi Filoj estas nature ĉe la mezpunkto de la granda personeca malsupreniro, laŭ origino estanta ĉirkaŭ mezvoje inter la plej alta Dieco kaj la plej malalta kreitaĵo dotita per volo. Ili tiel fariĝas la naturaj perantoj inter la pli altaj kaj diaj niveloj de vivanta ekzisto kaj la pli malaltaj, eĉ la materiaj, formoj de vivo sur la evoluaj mondoj. La serafaj ordoj, la anĝeloj, ĝojas labori kun la Melkicedekoj; fakte ĉiuj formoj de inteligenta vivo trovas ĉe tiuj ĉi Filoj komprenemajn amikojn, simpatiajn instruistojn kaj saĝajn konsilantojn.

La Melkicedekoj estas memreganta ordo. Kun tiu ĉi unika grupo ni renkontas la unuan provon de memdecido ĉe estaĵoj de loka universo, kaj observas la plej altan specon de vera memreganta registaro. Tiuj ĉi Filoj organizas sian propran aranĝon por sia grupa kaj hejmplaneda administrado, same kiel por la ses asociitaj sferoj kaj iliaj dependaj mondoj. Kaj estas notinde, ke ili neniam misuzis siajn prerogativojn; neniufoje en la tuta superuniverso de Orvontono tiuj ĉi Melkizedekaj Filoj perfidis sian fidon. Ili estas la espero de ĉiu universa grupo aspiranta al memregado; ili estas la modelo kaj la instruistoj de memregado por ĉiuj sferoj de Nebadono. Ĉiuj ordoj de inteligenta estaĵoj, superuloj de supre kaj subuloj de malsupre, estas tutkore en sia laŭdo al la registaro de la melkicedekoj.

La Melklizedeka ordo de fileco okupas la pozicion kaj prenas sur sin la respondecon de la unuenaskita filo en granda familio. Plejparto de ilia laboro estas regula kaj iom rutina, sed multe de ĝi estas libervola kaj entute memtrudita. Plimulto de la specialaj asembleoj kiuj, de tempo al tempo, kunvenas sur Salvingtono estas alvokita sur propono de la Melkicedekoj. Laŭ sia propra iniciato tiuj ĉi Filoj patrolas en sia denaska universo. Ili konservas aŭtonoman organizadon dediĉita al universa informo, farante periodajn raportojn al la Kreinto-Filo sendependaj de ĉiu ajn informo alvenanta al la universa sidejo per la regulaj perantoj koncernataj de la rutina administrado de la regno. Ili estas laŭ naturo senantaŭjuĝaj observantoj; ili havas la plenan konfidon de ĉiuj klasoj de inteligentaj estaĵoj.

La Melkicedekoj funkcias kiel moveblaj kaj konsilaj reviziaj tribunaloj de la regnoj; tiuj ĉu universaj Filoj iras kiel etaj grupoj sur la mondoj por servi kiel konsilaj komisionoj, kolekti depoziciojn, ricevi sugestojn kaj agi kiel konsilantoj, tiel helpante trakti la pligrandajn malfacilaĵojn kaj solvi la seriozajn malkonsentojn, kiuj okazas de tempo al tempo en la aferoj de la evoluaj kampoj.

Tiuj ĉi plej aĝaj Filoj de universo estas la ĉefaj helpantoj de la Brila kaj Matena Stelo por plenumi la ordonojn de la Kreinto-Filo. Kiam Melkicedeko iras sur malproksima mondo nome de Gabrielo, li povas, por la celoj de tiu speciala misio, esti delegita nome de la sendinto, kaj tiuokaze aperos sur la asignita planedo kun la plena aŭtoritato de la Brila kaj Matena stelo. Tio ĉi estas aparte vera sur sferoj, kie supera Filo ankoraŭ ne aperis en la simileco de la kreitaĵoj de la regno.

Kiam Kreinto-Filo komencas la disdonacan karieron sur evolua mondo, li iras sola; sed kiam unu el liaj Paradizaj fratoj, Avonala Filo, entreprenas disdonacon, li estas akompanata de la Melkicedekaj subtenantoj, dek du en nombro, kiuj tiel efike kontribuas al la sukceso de la disdonaca misio. Ili ankaŭ subtenas la Paradizajn Avonalojn dum magistraj misioj sur la loĝataj mondoj, kaj dum siaj taskoj la Melkicedekoj estas videblaj por la mortemulaj okuloj, se la Avonala Filo ankaŭ estas tiel videbla.

Estas neniu fazo de planeda spirita bezono, al kiu ili ne ministras. Ili estas la instruistoj, kiuj tiel ofte gajnas tutajn mondojn kun altnivela vivo al la fina kaj plena agnosko de la Kreinto-Filo kaj lia Paradiza Patro.

La Melkicedekoj estas preskaŭ perfektaj laŭ saĝeco, sed ili ne estas neeraripovaj laŭ juĝo. Kiam izolitaj kaj solaj dum planeda misio ili foje eraris pri malpligrandaj temoj, tio estas, ili elektis fari iujn aferojn, kiujn iliaj superuloj poste ne aprobis. Tia eraro de juĝo portempe malkvalifikas Melkicedekon, ĝis kiam li iras al Salvingtono kaj, aŭdience kun la Kreinto-Filo, li ricevas tiun instrukcion, kiu efektive purigos lin de la misharminio, kiu kaŭzis malkonsenton kun liaj kunuloj; kaj post la korekta ripozo, la reenoficigo al deĵoro rezultas la trian tagon. Sed tiuj ĉi malpligrandaj misadaptaĵoj en Melkicedeka funkcio malofte okazis en Nebadono.

La nombro de tiuj ĉi Filoj ne kreskas; ilia nombro estas senŝanĝa, kvankam varianta en ĉiu loka universo. La nombro de Melkicedekoj registrita sur ilia ĉefplanedo superas dek milionojn.

3. La Melkicedekaj mondoj

La Melkicedekoj okupas sian propran mondon proksime de Salvingtono, la universa sidejo.Tiu ĉi sfero, nomata Melkicedeko, estas la modela mondo de la Salvingtona cirkvito de sepdek unuarangaj sferoj, ĉiu el ili ĉirkaŭata de ses dependaj sferoj dediĉitaj al specialigitaj agadoj. Tiuj ĉi belegaj sferoj — sepdek unuarangaj kaj 420 dependaj — estas ofte nomataj la Melkicedeka Universitato. Suprenirantaj mortemuloj el ĉiuj konstelacioj de Nebadono trapasas trejnadoj sur ĉiuj 490 mondoj por akiri loĝan statuson sur Salvingtono. Sed la edukado de suprenirantoj estas nur unu fazo de la multnombraj agadoj okazantaj sur la Salvingtona aro de arkitekturaj sferoj.

La 490 sferoj de la Salvingtona cirkvito estas dividitaj en dek grupojn, ĉiu entenanta sep unuarangajn kaj kvardek du dependajn sferojn. Ĉiu el tiuj ĉi grupoj estas sub la ĝenerala superrigardo de unu el la ĉefaj ordoj de universa vivo. La unua grupo, ampleksanta la modelan mondon kaj la ses sekvajn sferojn ĉirkaŭantajn ĝin en planeda procesio, estas sub la superrigardado de la Melkicedekoj. Tiuj ĉi Melkicedekaj mondoj estas:

1. La modela mondo — la hejma mondo de la Melkicedekaj Filoj.

2. La mondo de la lernejoj de fizika vivo kaj la laboratorioj de vivantaj energioj.

3. La mondo de morontia vivo.

4. La sfero de komenca spirita vivo.

5. La mondo de meza spirita vivo.

6. La sfero de altnivela spirita vivo.

7. La kampo de kunordigita kaj plejsupera memrealigado.

La ses dependaj mondoj de ĉiu el tiuj ĉi Melkicedekaj sferoj estas dediĉitaj al agadoj rilataj al la laboro de la asociitaj unuarangaj sferoj.

La modela mondo, la Melkicedeka sfero, estas la komuna renkontrejo por ĉiuj estaĵoj, kiuj estas engaĝitaj en la edukado kaj spiritecigo de suprenirantaj mortemuloj de tempo kaj spaco. Por supreniranto tiu ĉi mondo estas verŝajne la plej interesa loko en tuta Nebadono. Ĉiuj evoluaj mortemuloj diplomiĝintaj de ilia konstelacia trejnado estas destinitaj surmondiĝi sur Melkicedeko, kie ili estas inicitaj pri la reĝimo de la disciplinoj kaj spirita progresado de la Salvingtona edukada sistemo. Kaj neniam vi forgesos viajn reagojn dum tiu ĉi unua tago de vivo sur tiu ĉi unika mondo, eĉ ne post kiam vi atingos vian Paradizan destinon.

La suprenirantaj mortemuloj konservas loĝejon sur la Melkicedeka mondo daŭrigante sian trejnadon sur la ses ĉirkaŭantaj planedoj de specialigita edukado. Kaj tiu ĉi sama metodo estas uzata dum ilia restado sur la sepdek kulturaj mondoj, la unuarangaj sferoj de la Salvingtona cirkvito.

Multaj diversaj agadoj okupas la tempon de la multnombraj estaĵoj, kiuj loĝas sur la ses dependaj mondoj de la Melkicedeka sfero, sed koncerne la suprenirantajn mortemulojn tiuj satelitoj estas dediĉitaj al la jenaj specialaj fazoj de studado:

1. La sfero numero unu estas dediĉita al la revuo de la komenca planeda vivo de la suprenirantaj mortemuloj. Tiu ĉi laboro estas plenumita en klasoj konsistantaj el tiuj, kiuj devenas de difinita mondo de mortemula origino. Tiuj de Urantio traktas tian spertecan revizion kune.

2. La speciala laboro de la sfero numero du konsistas en simila revizio de la spertoj travivitaj sur la domego-mondoj ĉirkaŭantaj la unuan sateliton de la sidejo de la loka sistemo.

3. La revizioj de tiu ĉi sfero koncernas la restadon sur la ĉefmondo de la loka sistemo, kaj ampleksas la agadojn de la aliaj arkitekturaj mondoj de la sistema sideja aro.

4. La kvara sfero estas dediĉita al revizio de la spertoj de la sepdek dependaj mondoj de la konstelacio kaj iliaj asociitaj sferoj.

5. Sur la kvina sfero estas kondukita la revizion de la suprenirantan restadon sur la konstelacia ĉefmondo.

6. La tempo sur la sfero numero ses estas dediĉita al provo korelativigi tiujn ĉi kvin apokojn kaj tiel sukcesi la kunordigon de sperto prepara por eniri la Melkicedekajn unuarangajn lernejojn de universa trejnado.

La lernejoj de universa administrado kaj spirita saĝeco situas sur la Melkicedeka hejma mondo, kie ankaŭ troviĝas lernejoj dediĉitaj al unuopa fako de esplorado, kiel ekzemple energio, materio, organizado, komunikado, reĝistroj, etiko kaj kompara kreitaĵa ekzisto.

En la Melkicedeka Kolegio de Spirita Doto ĉiuj ordoj — eĉ la Paradizaj ordoj — de la Filoj de Dio kunlaboras kun la Melkicedekoj kaj la serafaj instruistoj por trejni la multegojn, kiuj antaŭeniras kiel evangeliantoj de destino proklamante spiritan liberecon kaj dian filecon eĉ ĝis la malproksimaj mondoj de la universo. Tiu ĉi aparta lernejo de la Melkicedeka Universitato estas ekskluziva universa institucio; la studentaj vizitantoj j ne estas akceptitaj de aliaj regnoj.

La plej alta kurso de trejnado en universa administrado estas donita de la Melkicedekoj sur ilia hejma mondo. Tiu ĉi Kolegio de Alta Etiko estas prezidata de la Origina Patro Melkicedeko. Ĝuste al tiuj ĉi lernejoj la diversaj universoj sendas interŝanĝaj studentoj. Kvankam la juna universo de Nebadono situas malalte en la skalo de universoj koncerne spiritan atingon kaj disvolviĝon de alta etiko, tamen niaj administraj problemoj tiel transformis la tutan universon en vasta kliniko por aliaj proksimaj kreaĵoj, ke la Melkicedekaj kolegioj svarmas studentaj vizitantoj kaj observantoj el aliaj regnoj. Krom la grandega grupo da lokaj registritoj ĉiam estas pli ol cent mil eksteruniversaj studentoj frekventantaj la Melkicedekajn lernejojn, ĉar la ordo de Melkicedekoj an Nebadono estas fama tra la tuta Spandono.

4. Speciala laboro de la Melkicedekoj

Alte specialigita branĉo de Melkicedekaj agadoj okupiĝas pri la superrigardado de la progresanta morontia kariero de la suprenirantaj mortemuloj. Multo de tiu ĉi trejnado estas kondukita de la paciencaj kaj saĝaj serafaj ministroj, asistataj de mortemuloj, kiuj supreniris ĝis relative altaj niveloj de universa atingo, sed ĉio el tiu ĉi tuta eduka laboro estas sub la ĝenerala superrigardo de la Melkicedekoj asocie kun la Trinitataj Instruisto-Filoj.

Dum la Melkicedekaj ordoj estas ĉefe dediĉitaj al la vasta eduka sistemo kaj sperteca trejna reĝimo de la loka universo, ili ankaŭ funkcias en unikaj taskoj kaj nekutimaj cirkonstancoj. En evoluanta universo fine ampleksonta prosimume dek milionojn da loĝataj mondoj, multaj eksterordinaraj aferoj povas okazi, kaj estas en tiaj krizoj, ke la Melkicedekoj agas. Sur Edentio, via konstelacia sidejo; ili estas konataj kiel Filoj de krizo. Ili estas ĉiam pretaj por servi sub ĉiuj postuloj — fizikaj, intelektaj aŭ spiritaj — ĉu sur planedo, en sistemo, en konstelacio aŭ en la universo. Kiam ajn kaj kie ajn speciala helpo estas necesa, vi renkontos unu aŭ plurajn Melkicedekajn Filojn.

Kiam malsukceso de parto de la plano de la Kreinto-Filo minacas, tuj Melkicedeko iras por helpi. Sed malofte ili estas alvokitaj por agi ĉeeste de pekoplena ribelo, kiel okazis en Satanio.

La Melkicedekoj estas la unuaj por agi en ĉiuj krizoj de kia ajn naturo sur ĉiuj mondoj, sur kiuj loĝas kreitaĵoj. Ili foje agas kiel portempaj gardistoj sur kapricaj planedoj, servantaj kiel kuratoroj de fiaskanta planeda registaro. Dum planeda krizo tiuj ĉi Melkicedekaj Filoj servas en multaj unikaj kapabloj. Estas tre facile por tia Filo fariĝi videbla al mortemaj estaĵoj, kaj foje unu el tiu ĉi ordo eĉ enkarniĝas en la simileco de mortemula karno. Sep fojojn en Nebadono Melkicedeko servis sur evolua mondo en la simileco de mortemula karno, kaj en multaj okazoj tiuj ĉi Filoj aperis en la simileco de aliaj ordoj de universaj kreitaĵoj. Ili fakte estas la divesrtalentaj kaj volontulaj krizaj ministroj por ĉiuj ordoj de universaj inteligentuloj kaj por ĉiuj mondoj kaj mondaj sistemoj.

La Melkicedeko, kiu vivis sur Urantio dum la tempo de Abrahamo, estis loke konata kiel la Princo de Salemo, ĉar li prezidis malgrandan kolonion de serĉantoj de vero rezidantaj en loko nomata Salemo. Li volontulis por enkarniĝi en la simileco de mortemula karno, kaj faris tion kun la aprobo de la Melkicedekaj kuratoroj de la planedo, kiuj timis, ke la lumo de vivo estingiĝus dum tiu periodo de kreskanta spirita mallumo. Kaj li ja konservis la veron de tiu epoko, kaj sekure transmetis ĝin al Abrahamo kaj liaj asociitoj.

5. La Vorondadekaj Filoj

Post la kreado de la personaj helpantoj kaj la unua grupo de la diverstalentaj Melkicedekoj la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito de la loka universo planis kaj ekzistigis la duan grandan kaj diversan ordon de universa fileco, la Vorondadekoj. Ili estas pli ĝenerale konataj kiel Konstelaciaj Patroj, ĉar Filo de tiu ĉi ordo estas unuforme trovita kiel ĉefo de ĉiu konstelacia registaro en ĉiu loka universo.

La nombro de Vorondadekoj varias en ĉiu loka universo, ekzakte unu miliono estanta la reĝistrita nombro en Nebadono. Tiuj ĉi Filoj, same kiel iliaj kunordigitoj, la Melkicedekoj, posedas neniun povon de reprodukto. Ekzistas neniu konata metodo, per kiu ili povus pliigi sian nombron.

En multaj rilatoj tiuj ĉi Filoj estas memreganta korpuso; kiel individuoj, kaj kiel grupoj, kaj eĉ kiel tuto, ili estas grandparte memdeterminaj, multe kiel la Melkicedekoj, sed Vorondadekoj ne funkcias per tia vasta gamo. Ili ne egalas siajn Melkicedekajn fratojn laŭ ilia brila diverstalenteco, sed ili estas eĉ pli fidindaj kaj efikaj kiel regantoj kaj klarvidaj administrantoj. Nek ili plene estas la administraj egaluloj de siaj subuloj, la Lanonandekaj Sistemaj Suverenoj, sed ili superas ĉiujn ordojn de universa fileco laŭ stabileco de celo kaj laŭ dieco de juĝo.

Kvankam la decidoj kaj juĝoj de tiu ĉi ordo de Filoj estas ĉiam konformaj al la spirito de dia fileco kaj harmoniaj kun la politikoj de la Kreinto-Filoj, ili foje aperis antaŭ la Kreinto-Filo, kaj pri detaloj de tekniko iliaj decidoj foje estis nuligitaj apelaciite al la superaj tribunaloj de la universo. Sed tiuj ĉi Filoj malofte eraras, kaj ili neniam eniris en ribelo; neniam dum la tuta historio de Nebadono Vorondadeko troviĝis en malestimo de la universa registaro.

La servo de la Vorondadekoj en la lokaj universoj estas ampleksa kaj diversa. Ili servas kiel ambasadoroj al aliaj universoj kaj kiel konsuloj reprezentantaj konstelaciojn ene de sia denaska universo. El ĉiuj ordoj de fileco de loka universo estas ili, al kiuj oni la plej ofte konfidas plenan delegacion de suverenajn povojn uzeblajn por krizaj universaj situacioj.

Sur tiuj mondoj apartigitaj en spirita mallumo, tiuj sferoj, kiuj tra ribelo kaj fiasko suferis planedan izoliĝon, Vorondadeka observanto kutime ĉeestas atendante la restarigon de normala statuso. En iuj urĝoj tiu ĉi Plej Alta observanto povus uzi absolutan kaj arbitran aŭtoritaton super ĉiu ĉiela estaĵo asignita sur tiu planedo. Estas registrite sur Salvingtono, ke la Vorondadekoj foje uzis tian aŭtoritaton kiel Plej Altaj regantoj de tiaj planedoj. Kaj tio ĉi estis ankaŭ vera eĉ por loĝataj mondoj netuŝitaj de ribelo.

Ofte korpuso de dek du Vorondadekaj Filoj aŭ pli kunsidas kiel alta kortumo de revizio kaj apelacio koncerne specialaj kazoj implicantaj la statuson de planedo aŭ sistemo. Sed ilia laboro plejparte koncernas la leĝdonajn funkciojn indiĝenajn al la konstelaciaj registaroj. Rezulte de ĉiuj ĉi servoj la Vorondadekaj Filoj fariĝas la historiistoj de la lokaj universoj; ili persone konas ĉiujn politikajn luktojn kaj la sociajn renversiĝojn de la loĝataj mondoj.

6. La Konstelaciaj Patroj

Almenaŭ tri Vorondadekoj estas asignitaj al la regado de ĉiu el la cent konstelacioj de loka universo. Tiuj ĉi Filoj estas selektitaj de la Kreinto-Filo, kaj estas komisiitaj de Gabrielo kiel la Plejaltuloj de la konstelacioj por servi dum unu jardekmilo — 10 000 normaj jaroj, proksimume 50 000 jaroj de Urantia tempo. La reĝanta Plejaltulo, la Konstelacia Patro, havas du asociitojn, unu pli sperta kaj unu malpli sperta. Ĉe ĉiu ŝanĝo de administracio la pli sperta asociito fariĝas la ĉefo de la registaro, la malpli sperta prenas sur sin la devojn de la pli sperta, dum la neasignitaj Vorondadekoj loĝantaj sur la mondoj de Salvingtono nomumas unu el si kiel kandidaton selektotan por preni sur sin la respondecojn de la malpli sperta asociito. Tiel ĉiu el la Plej Altaj ĉefoj laŭ la nuna politiko deĵoras sur la sidejo de konstelacio dum periodo de tri jardekmiloj, ĉirkaŭ 150 000 Urantiaj jaroj.

La cent Konstelaciaj Patroj, la efektivaj ĉefoj prezidantaj la konstelaciajn registarojn, konsistigas la plejsuperan konsilan kabineton de la Kreinto-Filo. Tiu ĉi konsilio estas ofte en sesio sur la universa sidejo, kaj estas nelimigita laŭ la amplekso kaj gamo de ĝiaj pridiskutoj, sed ĝi ĉefe okupiĝas pri la bonstato de la konstelacioj kaj pri la administra unuiĝo de la tuta loka universo.

Kiam Konstelacia Patro ĉeestas pro siaj devoj sur la universa sidejo, kaj tio ofte okazas, la pli sperta asociito fariĝas aganta direktoro pri konstelaciaj aferoj. La normala funkcio de la pli sperta asociito estas la superrigardo de la spiritaj aferoj, dum la malpli sperta asociito persone okupiĝas pri la fizika bonstato de la konstelacio. Neniu grava politiko, tamen, estas efektivigita, krom se ĉiuj tri Plejaltuloj konsentas pri ĉiuj detaloj de ĝia plenumado.

La tuta mekanismo de spirita informo kaj komunikaj kanaloj estas je la dispono de la konstelaciaj Plejaltuloj. Ili estas en perfekta kontakto kun siaj superuloj sur Salvingtono, kaj kun siaj rektaj subuloj, la suverenoj de la lokaj sistemoj. Ili ofte kunvenas en konsilio kun tiuj ĉi Sistemaj Suverenoj por pridiskuti la staton de la konstelacio.

La Plejaltuloj ĉirkaŭas sin de korpuso de konsilantoj, kiu varias laŭ nombro kaj personaro de tempo al tempo konforme al la ĉeesto de diversaj grupoj sur la konstelacia sidejo kaj ankaŭ al la lokaj bezonoj. Dum tempoj de streĉo ili povas peti, kaj rapide ricevos, pliajn Filoj de la Vorondadeka ordo por helpi pri la administra laboro. Norlatiadeko, via propra konstelacio, estas nun administrata de dek du Vorondadekaj Filoj.

7. La Vorondadekaj mondoj

La dua grupo de sep mondoj en la cirkvito de sepdek unuarangaj sferoj ĉirkaŭantaj Salvingtono entenas la Vorondadekajn planedojn. Ĉiu el tiuj ĉi sferoj, kun siaj po ses ĉirkaŭantaj planedoj, estas dediĉita al speciala fazo de Vorondadekaj agadoj. Sur tiuj ĉi kvardek naŭ regnoj la suprenirantaj mortemuloj sekurigas la maksimumon de sia edukado koncerne la universan leĝaron.

La suprenirantaj mortemuloj observis la funkciadon de la leĝdonaj asembleoj, kiel ili funkciis sur la ĉefmondoj de la konstelacioj, sed tie sur tiuj ĉi Vorondadekaj mondoj ili partoprenas en la promulgo de la efektiva ĝenerala leĝaro de la loka universo sub la kuratoreco de la altrangaj Vorondadekoj. Tiaj promulgoj estas destinitaj por kunordigi la diversajn deklarojn de la aŭtonomaj leĝdonaj asembleoj de la cent konstelacioj. La instruado ricevota en la Vorondadekaj lernejoj estas senegala eĉ sur Uverso. Tiu ĉi trejnado estas progresanta, etentiĝante de la unua sfero, kun plua laboro sur ĝiaj ses satelitoj, kaj progresante tra la ceteraj ses unuarangaj sferoj kaj iliaj asociitaj satelitaj grupoj.

La suprenirantaj pilgrimantoj estos alkondukitaj al multaj novaj agadoj sur tiuj ĉi mondoj de studado kaj praktika laboro. Ne estas malpermesite al ni revelacii tiujn ĉi novajn kaj neimageblajn serĉadojn, sed ni malesperas kapabli portreti tiujn ĉi entreprenojn al la materia menso de mortemaj estaĵoj. Ni ne havas vortojn por transdoni la signifojn de tiuj ĉi ĉielaj agadoj, kaj ne estas analogaj homaj engaĝiĝoj, kiuj povus esti uzataj por ilustri tiujn ĉi novajn okupojn de la suprenirantaj mortemuloj, dum ili daŭrigas siajn studadojn sur tiuj ĉi kvardek naŭ mondoj. Kaj multaj aliaj agadoj ne rilataj al la suprenira reĝimo estas centritaj sur tiuj ĉi Vorondadekaj mondoj de la Salvingtona cirkvito.

8. La Lanonandekaj Filoj

Post la kreado de la Vorondadekoj, la Kreinto-Filo kaj la Universa Patrino-Spirito unuiĝas por ekzistigi la trian ordon de universa fileco, la Lanonandekojn. Kvankam tiuj ĉi okupiĝas pri variaj taskoj ligitaj kun la sistemaj administradoj, ili estas plej bone konataj kiel Sistemaj Suverenoj, la regantoj de la lokaj sistemoj kaj Planedaj Princoj, la administraj ĉefoj de la loĝataj mondoj.

Estante pli posta kaj pli malalta — koncene diecajn nivelojn — ordo de fileca kreado, tiuj estaĵoj estis postulitaj trapasi iujn kursojn de trejnado sur la Melkicedekaj mondoj prepare al sia posta servo. Ili estis la unuaj studentoj en la Melkicedeka Universitato, kaj estis klasifikitaj kaj atestitaj de siaj Melkicedekaj instruistoj kaj ekzaminantoj laŭ kapablo, personeco kaj atingo.

La universo de Nebadono komencis sian ekziston kun ekzakte dek du milionoj da Lanonandekoj, kaj kiam ili trapasis la Melkicedekan sferon, ili estis dividitaj dum la finaj testoj laŭ tri klasoj:

1. Unuarangaj Lanonandekoj. 709 841 apartenis al la plej alta rango. Tiuj ĉi estas la Filoj nomumitaj kiel Sistemaj Suverenoj kaj asistantoj en la plejsuperaj konsilioj de la konstelacioj kaj kiel konsilantoj en la supera administra laboro de la universo.

2. Duarangaj Lanonandekoj. 10 234 601 de tiu ĉi ordo eliris el Melkicedeko. Ili estas asignitaj kiel Planedaj Princoj kaj al rezervoj de tiu ordo.

3. Triarangaj Lanonandekoj. 1 055 558 konsistigis tiun ĉi grupon. Tiuj ĉi Filoj funkcias kiel subulaj asistantoj, mesaĝistoj, gardistoj, komisiitoj, observantoj, kaj plenumas la diversajn devojn de sistemo kaj ĝiaj komponantaj mondoj.

Estas neeble, kiel estas por evoluaj estaĵoj, por tiuj ĉi Filoj progresi de grupo al alia. Instruite de la Melkicedekoj, estinte unufoje testitaj kaj klasifikitaj, ili daŭre servas laŭ sia asignita rango. Nek ili reproduktiĝas; ilia nombro en la universo estas senŝanĝa.

Kun rondaj nombroj la Lanonandeka ordo de Filoj estas klasifikita sur Salvingtono jene:

Universaj kunordigantoj kaj konstelaciaj konsilantoj . 100 000

Sistemaj Suverenoj kaj asistantoj . . . . . . . . . . . 600 000

Planedaj Princoj kaj Rezervoj . . . . . . . . . . . 10 000 000

Mesaĝista korpuso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 400 000

Konservistoj kaj Rekordistoj . . . . . . . . . . . . . . . 100 000

Rezerva korpuso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 800 000

Ĉar la Lanonandekoj estas iom pli malalta ordo de fileco ol la Melkicedekoj kaj la Vorondadekoj, ankoraŭ pli granda estas ilia servo en la subordigitaj unuoj de la universo, ĉar ili estas kapablaj proksimiĝi pli al la malsuperaj kreitaĵoj de la inteligentaj rasoj. Ili ankaŭ estas en pli granda danĝero devojiĝi, malobservi la akcepteblan teknikon de universa regado. Sed tiuj ĉi Lanonadekoj, precipe la unuaranga ordo, estas la plej kapablaj kaj diverstalentaj el ĉiuj administrantoj de loka universo. Laŭ administra kapablo ili estas superitaj nur de Gabrielo kaj liaj nerivelitaj asociitoj.

9. La Lanonandekaj Regantoj

La Lanonandekoj estas la kontinuaj regantoj de la planedoj kaj la rotaciaj suverenoj de la sistemoj. Tia Filo nun regas sur Jerusemo, la sidejo de via loka sistemo de loĝataj mondoj.

La Sistemaj Suverenoj regas en komisionoj de du aŭ tri sur la sidejo de ĉiu sistemo de loĝataj mondoj. La Konstelacia Patro nomumas unu el tiuj ĉi Lanonandekoj kiel ĉefon por ĉiu jardekmilo. Foje ne estas ŝanĝita la ĉefo de tiu ĉi triopo, la afero estante tute laŭvola de la konstelaciaj ĉefoj. La sistemaj registaroj ne subite ŝanĝas sian personaron, krom se ia tragedio okazas.

Kiam Sistemaj Suverenoj aŭ asistantoj estas revokitaj, iliaj postenoj estas plenigitaj per la selektoj de la plejsupera konsilio situanta sur la konstelacia sidejo, provizas iliajn postenojn el la rezervoj de tiu ordo, grupo pli granda sur Edentio ol la indikita averaĝo.

La plejsuperaj Lanonandekaj konsilioj deĵoras sur la diversaj konstelaciaj sidejoj. Tia korpuso estas prezidata de la pli sperta Plejaltulo asociita al la Konstelacia Patro, dum la malpli sperta asociito superrigardas la rezervojn de la duaranga ordo.

La Sistemaj Suverenoj estas vere fidelaj al siaj nomoj; ili estas praktike suverenoj en la lokaj aferoj de la loĝataj mondoj. Ili estas kvazaŭ patraj direktante la Planedajn Princojn, la Materiajn Filojn kaj la ministrantajn spiritojn. La persona teno de la suverenoj estas preskaŭ kompleta. Tiuj ĉi regantoj ne estas kontrolitaj de la Trinitataj observantoj el la centra universo. Ili estas la administra divido de la loka universo, kaj kiel konservistoj de la devigo de leĝdonaj mandatoj kaj kiel administrantoj por la apliko de juraj verdiktoj, ili staras en la sola loko en la tuta universa administracio, kie persona mallojaleco al la Mikaela Filo povas plej facile enradikiĝi kaj klopodi aserti sin.

Nia loka universo estis malbonŝanca, pro tio ke pli ol sep cent Filoj de la Lanonandeka ordo ribelis kontraŭ la universa registaro, tiel provokante konfuzon en pluraj sistemoj kaj sur multaj planedoj. Inter tiu ĉi tuta nombro de fiaskoj nur tri estis Sistemaj Suverenoj; praktike ĉiuj el tiuj ĉi Filoj apartenis al la dua kaj tria ordoj, Planedaj Princoj kaj triarangaj Lanonandekoj.

La granda nombro de tiuj ĉi Filoj, al kiuj mankis integreco, ne indikas ian eraron de kreinteco. Ili povintus esti faritaj die perfektaj, sed ili estis tiel kreitaj, por ke ili povu pli bone kompreni kaj proksimiĝi al la evoluaj kreitaĵoj loĝantaj sur la mondoj de tempo kaj spaco.

El ĉiuj lokaj universoj en Orvontono nia universo, krom Henselono, perdis la plej grandan nombron da tiu ordo de Filoj. Sur Uversa estas la konsento, ke ni havis tiom da administra tumulto, ĉar niaj Filoj de Lanonandeka ordo estis kreitaj kun tiel granda grado de persona libereco por elekti kaj plani. Mi ne prezentas tiun ĉi observon kiel kritikon. La Kreinto de nia universo havas plenajn aŭtoritaton kaj povon por fari tion ĉi. Estas la argumento de niaj altaj regantoj ke, kvankam tiaj libere elektantaj Filoj kaŭzas troan tumulton dum la unuaj epokoj de la universo, kiam la aferoj estos plene kriblitaj kaj fine fiksitaj, la avantaĝoj de pli alta lojaleco kaj pli plena libervola servo nome de tiuj ĉi ĝisfunde elprovitaj Filoj multe pli kompensos la konfuzon kaj la afliktojn de la pli fruaj epokoj.

Okaze de ribelo sur sistema sidejo, nova suvereno estas kutime instalita en relative mallonga tempo, sed ne estas tiel sur la individuaj planedoj. Ili estas la komponantaj unuoj de la materia kreitaĵaro, kaj la libervolo de la kreitaĵoj estas faktoro en la fina juĝo de ĉiuj tiaj problemoj. Postvenantaj Planedaj Princoj estas nomumitaj al izolitaj mondoj, planedoj kies princoj de aŭtoritato povas devojiĝi, sed ili ne prenas sur sin aktivan regadon de tiaj mondoj, antaŭ ol la rezultoj de ribelo estas parte venkitaj kaj forigitaj per la riparaj rimedoj adoptitaj de la Melkicedekoj kaj aliaj ministrantaj personecoj. Ribelo de Planeda Princo tuj izolas lian planedon; la lokaj spiritaj cirkvitoj estas tuj distranĉitaj. Nur disdonaca Filo povas reestabli interplanedajn liniojn de komunikado sur tia spirite izolita mondo.

Ekzistas plano por savi tiujn ĉi kapricajn kaj malsaĝajn Filojn, kaj multaj el ili akceptis tiun ĉi mizerikordan provizon; sed neniam plu ili povos funkcii tie, kie ili fiaskis. Post rehabilitado ili estas asignitaj al taskoj de gardaj devoj kaj al fakoj de fizika administrado.

10. La Lanonandekaj mondoj

La tria grupo de sep mondoj en la Salvingtona cirkvito de sepdek planedoj, kun iliaj respektivaj kvardek du satelitoj, konsistigas la Lanonandekan aron de administraj sferoj. Sur tiuj ĉi regnoj la spertaj Lanonandekoj apartenantaj al la korpuso de antaŭaj Sistemaj Suverenoj oficas kiel administraj instruistoj de la suprenirantaj pilgrimantoj kaj la serafaj multegoj. La evoluaj mortemuloj observas la laboron de la sistemaj administrantoj sur la ĉefmondoj, sed tie ili partoprenas en la efektiva kunordigo de la administraj decidoj de la dekmil lokaj sistemoj.

Tiuj ĉi administraj lernejoj de la loka universo estas superrigarditaj de korpuso de Lanonandekaj Filoj, kiuj akiris longan sperton kiel Sistemaj Suverenoj kaj konstelaciaj konsilantoj. Tiuj ĉi administraj kolegioj estas superitaj nur de la administraj lernjoj de Enso.

Funkciante kiel trejnaj sferoj por la suprenirantaj mortemuloj la Lanonandekaj mondoj la centroj de ampleksaj entreprenoj koncernantaj la normalaj kaj rutinaj administraj operacioj de la universo. Dum la tuta vojiro ĝis Paradizo la suprenirantaj pilgrimantoj daŭrigas siajn studojn en la praktikaj lernejoj de aplikata scio — efektiva trejnado vere plenumi la aferojn instruitajn al ili. La universa edukada sistemo patronita de la Melkicedekoj estas praktika, progresanta, signifoplena kaj sperteca. Ĝi ampleksas trejnadon pri aferoj materiaj, intelektaj, morontiaj kaj spiritaj.

Estas lige kun tiuj ĉi administraj sferoj de la Lanonandekoj, ke la plej multaj el la savitaj Filoj de tiu ordo servas kiel konservistoj kaj direktoroj de planedaj aferoj. Kaj tiuj ĉi fiaskintaj Planedaj Princoj kaj iliaj asociitoj en ribelo, kiuj elektis akcepti la proponitan rehabilitadon, daŭre servi en tiuj ĉi rutinaj okupoj, almenaŭ ĝis kiam la universo de Nebadono estos fiksita en la lumo kaj vivo.

Multaj el la Lanonandekaj Filoj en la pli malnovaj sistemoj tamen establis mirindajn registrojn de servo, administrado kaj spirita atingo. Ili estas nobla, fidela kaj lojala grupo, malgraŭ sia tendenco fali en eraron per sofismoj de persona libereco kaj fikcioj de memdetermino.

[Patronita de la Ĉefo de Arkianĝeloj agantaj sub aŭtoritato de Gabrielo de Salvingtono.]