Kajero 34
Kiam Kreinto-Filo estas personecigita de la Universala Patro kaj la Eterna Filo, tiam la Infinita Spirito individuigas novan kaj unikan reprezenton de si por akompani tiun ĉi Kreinto-Filon al la spacaj regnoj, tie por esti lia kompano unue en la fizika organizado, kaj poste en la kreado kaj ministrado al la kreitaĵoj de la nove projektita universo.
Kreopova Spirito reagas al kaj fizikaj kaj spiritaj realaĵoj; same faras Kreinto-Filo; kaj tiel ili estas kunordigitoj kaj asociitoj por administri lokan universon de tempo kaj spaco.
Tiuj ĉi Filinoj-Spiritoj estas de la esenco de la Infinita Spirito, sed ili ne povas samtempe agi por la laboro pri fizika kreado kaj spirita ministrado. Por la fizika kreado la Universa Filo provizas la pratipon, dum la Universa Spirito iniciatas la materiigon de fizikaj realaĵoj. La Filo agas en la kampo de povo-planado, sed la Spirito transformas tiun ĉi energian kreadon en fizikajn substancojn. Kvankam estas iom malfacile portreti tiun ĉi fruan universan ĉeeston de la Infinita Spirito kiel persono, tamen, por la Kreinto-Filo lia Spirita asociito estas persona, kaj ĉiam agis kiel aparta individuo.
Post la kompletigo de la fizika organizado de stela kaj planeda amaso kaj la establo de la energio-cirkvitoj fare de la superuniversaj povo-centroj, post tiu ĉi prepara laboro de kreado fare de la perantoj de la Infinita Spirito, funkciantaj per kaj sub la direkto de, lia krea enfokusigo en la loka universo, tiam estas proklamita de la Filo Mikaelo, ke la vivo estos projektita en la nove organizita universo. Post la Paradiza agnosko de tiu ĉi intenca deklaro okazas aproba reago ĉe la Paradiza Trinitato, sekvata de la malapero en la spirita brileco de la Diaĵoj de la Majstro-Spirito, en kies superuniverso tiu ĉi nova kreaĵo organiziĝas. Dume la aliaj Majstro-Spiritoj proksimiĝas al tiu ĉi centra loĝejo de la Paradizaj Diaĵoj, kaj poste, kiam la Majstro-Spirito brakumita de la Diaĵo aperas ĝis la agnosko de siaj kunuloj, tiam okazas tio, kio estas konata kiel “unuaranga erupcio”. Tio ĉi estas intensega spirita ekbrilo, fenomeno klare perceptebla ĝis la sidejo de la koncernata superuniverso; kaj samtempe kun tiu ĉi malmulte komprenata manifestiĝo de la Trinitato okazas notinda ŝanĝo en la naturo de la kreopova spirita ĉeesto kaj povo de la Infinita Spirito loĝanta en la koncernata loka universo. Responde al tiuj ĉi Paradizaj fenomenoj tuj personeciĝas, en la ĉeesto mem de la Kreinto-Filo, nova persona reprezentado de la Infinita Spirito. Tiu ĉi estas la Dia Ministro. La individuigita Kreopova Spirito helpanta la Kreinto-Filon fariĝis lia persona kreopova asociito, la Patrino-Spirito de la loka universo.
De kaj per tiu ĉi nova persona apartigo de la Kuna Kreinto procedas la establitaj fluoj kaj la ordonitaj cirkvitoj de spirita povo kaj spirita influo destinitaj por trapenetri ĉiujn mondojn kaj estaĵojn de tiu loka universo. In realeco, tiu ĉi nova kaj persona ĉeesto estas nur transformo de la antaŭekzistanta kaj malpli persona asociito de la Filo en lia antaŭa laboro de fizika universa organizado.
Tio ĉi estas la rakonto de mirindega epopeo en kelkaj vortoj, sed ĝi reprezentas preskaŭ ĉion, kio povas esti dirita pri tiuj ĉi gravaj operacioj. Ili estas tujaj, nepenetreblaj kaj nekompreneblaj; la sekreto de la tekniko kaj proceduro loĝas en la sino de la Paradiza Trinitato. Pri nur unu afero ni estas certaj: la ĉeesto de la Spirito en la loka universo dum la tempo de pure fizika kreado aŭ organizado estis nekomplete diferencigita disde la spirito de la Paradiza Infinita Spirito; dume, post la reapero de la superrigardanta Majstro-Spirito el la sekreta brakumo de la Dioj kaj post la ekbrilo de spirita energio, la manifestiĝo de la Infinita Spirito en la loka universo subite kaj komplete ŝanĝiĝas al la persona simileco de tiu Majstro-Spirito, kiu estis en transmutacia ligo kun la Infinita Spirito. La Patrino-Spirito de la loka universo tiel akiras personan naturon nuancitan laŭ tiu de la Majstro-Spirito de la superuniverso de astronomia jurisdikcio.
Tiu ĉi personecigita ĉeesto de la Infinita Spirito, la Kreopova Patrino-Spirito de la loka universo, estas konata en Satanio kiel la Dia Ministro. Laŭ ĉiuj praktikaj intencoj kaj spiritaj celoj tiu ĉi manifestiĝo de la Diaĵo estas dia individuo, spirita persono. Kaj ŝi estas tiel agnoskata kaj konsiderata de la Kreinto-Filo. Estas per tiu ĉi lokiĝo kaj personeciĝo de la Tria Fonto-Centro en nia loka universo, ke la Spirito povis poste plene submetiĝi al la Kreinto-Filo tiel, ke pri tiu ĉi Filo oni vere diris: “Ĉia povo en la ĉielo kaj sur la tero estis konfidita al li.”
Travivinte notindan metamorfozon de personeco dum la kreado de vivo la Dia Ministro poste agas kiel persono kaj kunlaboras laŭ tre persona maniero kun la Kreinto-Filo por plani kaj administri la ampleksajn aferojn de ilia loka kreaĵo. Al multaj specoj de universaj estaĵoj eĉ tiu ĉi reprezentado de la Infinita spirito eble ne ŝajnas esti plene persona dum la epokoj antaŭaj al la fina sindonaco de Mikaelo; sed post la altigo de la Kreinto-Filo al la suverena aŭtoritato de Majstro-Filo, la Kreopova Patrino-Spirito fariĝas tiel pligrandigita en personaj kvalitoj, ke ŝi estas persone agnoskita de ĉiuj kontaktantaj individuoj.
De la plej frua asocio kun la Kreinto-Filo la Universa Spirito posedas ĉiujn atributojn de fizika regado de la Infinita Spirito, inkluzive de la plena doto de kontraŭgravito. Post la atingo de persona statuso la Universa Spirito uzas same plenan kaj kompletan regadon de mensa gravito en la loka universo, kiel la Infinita Spirito farus, se li persone ĉeestus.
En ĉiu loka universo la Dia Ministro funkcias laŭ la naturo kaj esence propraj karakterizaĵoj de la Infinita Spirito kiel enkorpigita en unu el la Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo. Kvankam estas baza unuformeco de karaktero ĉe ĉiuj Universaj Spiritoj, ekzistas ankaŭ diverseco de funkcio, determinita de ilia origino per unu el la Sep Majstro-Spiritoj. Tiu ĉi diferenco de origino klarigas la diversajn teknikojn en la funkcio de la Patrino-Spiritoj de lokaj universoj en malsamaj superuniversoj. Sed en ĉiuj esencaj spiritaj atributoj tiuj ĉi Spiritoj estas identaj, egale spiritaj kaj plene diaj, sendepende de superuniversa diferencigo.
La Kreopova Spirito kunrespondecas kun la Kreinto-Filo pri la generado de kreitaĵoj de la mondoj, kaj neniam desapontas la Filon klopodante subteni kaj konservi tiujn ĉi kreaĵojn. La vivo estas ministrata kaj konservata per la perado de la Kreopova Spirito. “Vi sendas Vian Spiriton, tiam ili kreiĝas. Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.”
En la kreado de universo de inteligentaj kreitaĵoj la Kreopova Patrino-Spirito funkcias unue en la sfero de universa perfekteco, kunlaborante kun la Filo por produkti la Brilan kaj Matenan Stelon. Poste la idoj de la Spirito pli kaj pli proksimiĝas al la ordo de kreitaj estaĵoj sur la planedoj, same kiel la Filoj gradiĝas malsupren de la Melkicedekoj ĝis la Materiaj Filoj, kiuj efektive kontaktas la mortemulojn de la regnoj. En la posta evoluo de mortemaj kreitaĵoj la Vivoportantaj Filoj provizas la fizikan korpon, fabrikitan el la ekzistanta organizita materialo de la regno, dum la Universa Spirito kontribuas la “spiron de vivo”.
Kvankam la sepa segmento de la granda universo multmaniere povas ŝajni disvolviĝi malrapide, pripensemaj studantoj pri niaj problemoj antaŭvidas la evoluon de eksterordinare bone ekvilibrita kreaĵo en la estontaj epokoj. Ni antaŭdiras tiun ĉi altan gradon de simetrio en Orvontono, ĉar la prezidanta Spirito de tiu ĉi superuniverso estas la ĉefo de la Majstro-Spiritoj supre, estante spirita inteligentulo enkorpiganta la ekvilibritan unuiĝon kaj perfektan kunordigon de la trajtoj kaj karaktero de ĉiuj tri el la eternaj Diaĵoj. Ni estas malrapidaj kaj malfruiĝintaj kompare kun la aliaj sektoroj, sed sendube ni povas atendi transcendan disvolviĝon kaj senprecedencan atingon iam en la eternaj epokoj de la estonteco.
Nek la Eterna Filo nek la Infinita Spirito estas limigitaj aŭ kondiĉitaj de aŭ tempo aŭ spaco, sed la plimulto de iliaj idoj ja estas.
La Infinita Spirito traprenetras la tutan spacon kaj loĝas en la cirklo de eterneco. Tamen, en sia persona kontakto kun la tempaj infanoj, la personecoj de la Infinita Spirito devas ofte kalkuli kun tempaj elementoj, kvankam ne tiom kun spaco. Multaj mensaj ministradoj ignoras la spacon, sed suferas tempan prokraston efektivigante la kunordigon de diversaj niveloj de la universa realo. Soleca Mesaĝisto estas praktike sendependa de spaco, krom ke tempo estas efektive necesa por vojaĝi de loko al alia; kaj estas similaj estaĵoj nekonataj de vi.
Pri personaj prerogativoj Kreopova Spirito estas plene kaj tute sendependa de spaco, sed ne de tempo. Estas neniu specialigita persona ĉeesto de tia Universa Spirito sur la sidejoj de aŭ konstelacioj aŭ sistemoj. Ŝi egale kaj difuze ĉeestas tra sia tuta loka universo, kaj do tute laŭvorte kaj persone ĉeestas sur unu mondo kiel sur iu ajn alia.
Nur koncerne la elementon de tempo Kreopova Spirito estas iam ajn limigita en siaj universaj ministradoj. Kreinto-Filo tuj agas tra sia tuta universo; sed la Kreopova Spirito devas kalkuli kun la tempo en la ministrado de la universa menso, krom se ŝi konscie kaj cele utiligas la personajn prerogativojn de la Universa Filo. Laŭ funkcio de pura spirito la Kreopova Spirito ankaŭ agas sendepende de tempo same kiel en sia kunlaborado kun la mistera funkcio de universa reflekteco.
Kvankam la cirkvito de spirita gravito de la Eterna Filo funkcias sendepende de kaj tempo kaj spaco, ĉiuj funkcioj de la Kreinto-Filo ne estas esceptitaj de spacaj limigoj. Se la operacioj de la evoluaj mondoj estas esceptitaj, tiuj ĉi Mikaelo-Filoj ŝajnas povi funkcii relative sendepende de tempo. Kreinto-Filo ne estas handikapita de tempo, sed li estas kondiĉita de spaco; li ne povas persone esti en du lokoj samtempe. Mikaelo de Nebadono sentempe agas interne de sia propra universo kaj per reflekteco praktike ankaŭ en la superuniverso. Li sentempe komunikas rekte kun la Eterna Filo.
La Dia Ministro estas la komprenema helpanto de la Kreinto-Filo, ebligante lin venki kaj kompensi liajn esence proprajn limigojn pri spaco, ĉar kiam tiuj ĉi du funkcias en administra unuiĝo, ili estas praktike sendependaj de tempo kaj spaco ene de la limoj de sia loka kreaĵo. Tial, kiel praktike observite tra tuta loka universo, la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito kutime funkcias sendepende de kaj tempo kaj spaco, ĉar ĉiam estas disponebla por ĉiu la tempa kaj la spaca liberigo de la alia.
Nur absolutaj estaĵoj estas sendependaj de tempo kaj spaco en la absoluta senco. La plejmulto de la subordigitaj personoj de kaj la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito estas submetitaj al kaj tempo kaj spaco.
Kiam Kreopova Spirito fariĝas “konscia pri spaco”, ŝi preparas sin agnoski ĉirkaŭlimigitan “spacan kampon” kiel sian, regnon en kiu ŝi estas libera, kontraste al ĉiu alia spaco en kiu ŝi estus kondiĉita. Oni estas libera elekti kaj agi nur ene de la regno de sia propra konscio.
Estas tri apartaj spiritaj cirkvitoj en la loka universo de Nebadono:
1. La sindonaca spirito de la Kreinto-Filo, la Konsolanto, la Spirito de Vero.
2. La spirita cirkvito de la Dia Ministro, la Sankta Spirito.
3. La cirkvito de inteligenteco-ministrado, inkluzive de la pli-malpli unuiĝintaj agadoj, sed diversmaniere funkciantaj, de la sep asistantaj menso-spiritoj.
La Kreinto-Filoj estas dotitaj per spirito de universa ĉeesto multmaniere analoga al tiu de la sep Majstro-Spiritoj de Paradizo. Tiu ĉi estas la Spirito de Vero, kiu estas elverŝita sur mondon fare de sindonaca Filo, post kiam li ricevas spiritan titolon por tia sfero. Tiu ĉi sindonacita Konsolanto estas la spirita forto, kiu ĉiam altiras ĉiujn serĉantojn de vero al Li, kiu estas la personecigo de la vero en la loka universo. Tiu ĉi spirito estas esence propra doto de la Kreinto-Filo, elirante de lia dia naturo, same kiel la majstraj cirkvitoj de la granda universo devenas de la personecaj ĉeestoj de la Paradizaj Diaĵoj.
La Kreinto-Filo povas veni kaj foriri; lia persona ĉeesto povas esti en la loka universo aŭ aliloke; tamen la Spirito de Vero senĝene funkcias, ĉar tiu ĉi dia ĉeesto, kvankam devenanta de la personeco de la Kreinto-Filo, estas funkcie centrita en la persono de la Dia ministro.
La Universa Patrino-Spirito aliflanke neniam forlasas la ĉefmondon de la loka universo. La spirito de la Kreinto-Filo povas funkcii kaj ja funkcias sendepende de la persona ĉeesto de la Filo, sed ne tiel same pri ŝia persona spirito. La Sankta Spirito de la Dia Ministro fariĝus nefunkcianta, se ŝia persona ĉeesto estus forigita de Salvingtono. Ŝia spirita ĉeesto ŝajnas esti fiksita sur la universa ĉefmondo, kaj estas tiu ĉi fakto mem, kiu ebligas al la spirito de la Kreinto-Filo funkcii sendepende de la loko de la Filo. La Universa Patrino-Spirito agas kiel la universaj fokuso kaj centro de la Spirito de Vero same kiel de sia propra persona influo, la Sankta Spirito.
La Kreinto Patro-Filo kaj la Kreopova Patrino-Spirito ambaŭ kontribuas diverse al la mensa doto de la infanoj de sia loka universo. Sed la Kreopova Spirito ne disdonas menson, antaŭ ŝi estas dotita per personaj prerogativoj.
La superevoluaj ordoj de personeco en loka universo estas dotitaj per la loka universa speco de la superuniversa pratipo de menso. La homa kaj la subhoma ordoj de evolua vivo estas dotitaj per la specoj de asistantaj spiritoj de mensa ministrado.
La sep asistantaj menso-spiritoj estas la kreaĵo de la Dia Ministro de loka universo. Tiuj menso-spiritoj estas similaj laŭ karaktero sed diversspecaj laŭ povo, kaj ĉiuj partoprenas egale en la naturo de la Universa Spirito, kvankam ili estas apenaŭ konsiderataj kiel personecoj krom de sia Patrino-Kreinto. La sep asistantoj ricevis la jenajn nomojn: la spirito de saĝo, la spirito de adoro, la spirito de konsilo, la spirito de scio, la spirito de kuraĝo, la spirito de kompreno kaj la spirito de intuicio — de rapida percepto.
Tiuj ĉi estas la “sep spiritoj de Dio”, “kiel lampoj brulantaj antaŭ la trono”, kiujn la profeto vidis en la simboloj de vizio. Sed li ne vidis la sidlokojn de la dudek kvar gardostarantoj ĉirkaŭ tiuj ĉi sep asistantaj menso-spiritoj. Tiu ĉi reĝistro reprezentas la konfuzon de du prezentoj, unu rilata al la universa sidejo kaj la alia al la sistema ĉefmondo. La sidlokoj de la dudek kvar plejaĝuloj estas sur Jerusemo, la ĉefsidejo de via loka sistemo de loĝataj mondoj.
Sed estis pri Salvingtono, ke Johano skribis: “kaj el la trono eliris fulmoj, tondroj kaj voĉoj” t.e. la universaj elsendoj al la lokaj sistemoj. Li ankaŭ viziis la kreitaĵojn regantajn la direkton de la loka universo, la vivantajn kompasojn de la ĉefmondo. Tiu ĉi direkta regado en Nebadono estas konservita fare de la kvar regantaj kreitaĵoj de Salvingtono, kiuj funkcias sur la universaj fluoj, kaj estas lerte asistataj de la unua funkcianta menso-spirito, la asistanto de intuicio, la spirito de “rapida kompreno”. Sed la priskribo de tiuj ĉi kvar kreitaĵoj — nomataj bestoj — estis bedaŭrinde distordita; ili estas de senekzempla beleco kaj delikata formo.
La kvar kardinalaj punktoj de la kompaso estas universalaj kaj esence propraj al la vivo de Nebadono. Ĉiuj vivantaj kreitaĵoj posedas korpajn unuojn, kiuj estas sensivaj kaj respondemaj al tiuj ĉi direktaj fluoj. Tiuj ĉi kreaĵoj de kreitaĵoj estas reproduktitaj malsupren tra la universo ĝis la individuaj planedoj kaj, kune kun la magnetaj fortoj de la mondoj, tiel aktivigas la amasojn da mikroskopaj korpoj en la besta organismo, ke tiuj ĉi direktaj ĉeloj indikas norden kaj suden. Tiel estas la senso de orientiĝo por ĉiam fiksita en la vivantaj estaĵoj de la universo. Tiu ĉi senso ne plene mankas kiel konscia posedo de la homaro. Tiuj ĉi korpoj estis unue observitaj sur Urantio ĉirkaŭ la tempo de tiu ĉi rakonto.
La Dia Ministro kunlaboras kun la Kreinto-Filo en la formulado de vivo kaj la kreado de novaj ordoj de estaĵoj ĝis la tempo de lia sepa disdonaco kaj, sekve, post lia altigo al la plena suvereneco de la universo, daŭre kunlaboras kun la Filo kaj la sindonacita spirito de la Filo en la plua laboro de monda ministrado kaj planeda progresado.
Sur la loĝataj mondoj la Spirito komencas la laboron de evolua progresado, komencante de la senviva materio de la regno, unue dotante per vegetaĵa vivo, poste per la bestaj organismoj, kaj poste per la unuaj ordoj de homa ekzisto; kaj ĉiu sinsekva transdono kontribuas al la plua disvolvado de la evolua potencialo de planeda vivo, de la komencaj kaj primitivaj stadioj ĝis la apero de libervolaj kreitaĵoj. Tiu ĉi laboro de la Spirito grandparte efektiviĝas per la sep asistantoj, la spiritoj de promeso, la unuiganta kaj kunordiganta spirito-menso de la evoluantaj planedoj, ĉiam kaj unuiĝinte kondukantaj la homajn rasojn al pli altaj ideoj kaj spiritaj idealoj.
La mortema homo unue spertas la ministradon de la Spirito lige kun menso, kiam la pure besta menso de evoluaj kreitaĵoj disvolvas la kapablon ricevi la asistantojn de adoro kaj saĝo. Tiu ĉi ministrado de la sesa kaj sepa asistantoj indikas mensan evoluon transpasantan la sojlon de la spirita ministrado. Kaj tuj tiaj mensoj havantaj la funkciojn de adoro kaj saĝo estas inkluzivitaj en la spiritaj cirkvitoj de la Dia Ministro.
Kiam la menso estas tiel dotita per la ministrado de la Sankta Spirito, ĝi posedas la kapablon (konscie aŭ nekonscie) elekti la spiritan ĉeeston de la Universala Patro — la Penso-Ĝustiganto. Sed estas nur post kiam sindonaca Filo liberigis la Spiriton de Vero por planeda ministrado al ĉiuj mortemuloj, ke ĉiuj normalaj mensoj estas aŭtomate preparitaj por la akcepto de la Penso-Ĝustigantoj. La Spirito de Vero laboras kiel unu kun la ĉeesto de la spirito de la Dia Ministro. Tiu ĉi duobla spirita ligo ŝvebas super la mondoj, serĉante instrui veron kaj spirite ilumini la mensojn de homoj, inspiri la animojn de la kreitaĵoj de la suprenirantaj rasoj, kaj gvidi la popolojn loĝantajn sur la evoluaj planedoj ĉiam al ilia paradiza celo de dia destino.
Kvankam la spirito de Vero estas elverŝita sur ĉian karnon, tiu ĉi spirito de la Filo estas preskaŭ tute limigita laŭ funkcio kaj povo fare de la persona ricevemo de la homo al tio, kio konsistigas la sumon kaj substancon de la misio de la sindonaca Filo. La Sankta Spirito estas parte sendependa de la homa sinteno kaj parte kondiĉita de la decidoj kaj kunlaboro de la homa volo. Tamen la ministrado de la Sankta Spirito fariĝas pli kaj pli efika por sanktigi kaj spiritecigi la internan vivon de tiuj mortemuloj, kiuj des pli plene obeas la diajn direktivojn.
Kiel individuoj vi ne persone posedas apartigitan porcion aŭ enton de la spirito de la Kreinta Patro-Filo aŭ la Kreopova Patrino-Spirito; tiuj ĉi ministradoj ne kontaktas kun, nek loĝas en, la pensantaj centroj de la menso de la individuo, kiel faras la Mistero-Monitoroj. La Penso-Ĝustigantoj estas difinitaj individuigoj de la antaŭpersona realo de la Universala Patro, efektive loĝantaj en la mortemula menso kiel parto mem de tiu menso, kaj ili ĉiam funkcias en perfekta harmonio kun la kombinitaj spiritoj de la Kreinto-Filo kaj Kreopova Spirito.
La ĉeesto de la Sankta Spirito de la Universa Filino de la Infinita Spirito, tiu de la Spirito de Vero de la Universa Filo de la Eterna Filo, kaj tiu de la Ĝustiganto-spirito de la Paradiza Patro en aŭ kun evolua mortemulo, indikas simetrion de spiritaj doto kaj ministrado, kaj kvalifikas tian mortemulon por konscie konstati la fido-fakton de la fileco kun Dio.
Kun la progresanta evoluo de loĝata planedo kaj la plua spiriteciĝo de ĝiaj loĝantoj, pliaj spiritaj influoj povas esti akceptitaj de tiaj maturaj personecoj. Ju pli la mortemuloj progresas en mensa regado kaj spirita perceptado, des pli tiuj ĉi multoblaj ministradoj kunordiĝas en funkcio; ili pli kaj pli miksiĝas kun la superministrado de la Paradiza Trinitato.
Kvankam la Dieco povas esti plurala laŭ manifestiĝo, en la homa sperto la Diaĵo estas unuopa, ĉiam unu. Ankaŭ la spirita ministrado ne estas plurala en la homa sperto. Sendepende de pluraleco de origino, ĉiuj spiritaj influoj estas unu en funkcio. Ili ja estas unu, estante la spirita ministrado de Dio la Sepoblo en kaj al la kreitaĵoj de la granda universo; kaj dum la kreitaĵoj kreskas en aprezo de, kaj en akcepto de, tiu ĉi unuiga ministrado de la spirito, tiu ĉi fariĝas en ilia sperto la ministrado de Dio la Plejsuperulo.
De la altaĵoj de eterna gloro la dia Spirito malsupreniras, per longa serio da etapoj por renkonti vin tian, kia vi estas, kaj kie vi estas, kaj tiam, en kunfido, ame brakumi vian animon de mortemula origino kaj ekiri sur la sekuran kaj efektivan reiron de tiuj etapoj de malsupreniro, neniam ĉesanta ĝis la evolua animo estas sekure altigita ĝis la altaĵoj mem de feliĉo, de kie la dia Spirito origine ekiris por tiu ĉi misio de mizerikordo kaj ministrado.
La spiritaj fortoj senerare serĉas kaj atingas siajn proprajn originalajn nivelojn. Elirinte el la Eternulo, ili certe revenos al li, alkondukante kun ili ĉiujn tiujn infanojn de tempo kaj spaco, kiuj akceptis la gvidadojn kaj instruojn de la loĝanta Ĝustiganto, tiuj kiuj vere estis “naskitaj de la Spirito”, la fidaj gefiloj de Dio.
La dia Spirito estas la fonto de kontinuaj ministrado kaj kuraĝigo por la infanoj de la homo. Via povo kaj atingo estas “laŭ lia kompato, per la renovigo de la Spirito.” La spirita vivo, kiel fizika energio, konsumiĝas. Spirita penado rezultigas relativan spiritan elĉerpiĝon. La tuta suprenira sperto estas reala same kiel spirita; tial estas vere skribite: “La Spirito estas la viviganto” “La Spirito donas vivon.”
La morta teorio de eĉ la plej altaj religiaj doktrinoj estas senpova por transformi la homan karakteron aŭ regi la mortemulan konduton. Kion la nuna mondo bezonas, estas la vero, kiun via estinta instruisto deklaris: “Ne nur parole, sed ankaŭ kun potenco kaj kun la Sankta Spirito.” La semo de teoria vero estas morta, la plej altaj moralaj konceptoj senefikaj, krom se kaj ĝis la dia Spirito spiras sur la formojn de vero, kaj vigligas la formulojn de justeco.
Tiuj, kiuj ricevis kaj agnoskis la enloĝon de Dio estas naskitaj de la Spirito. “Vi estas templo de Dio, kaj en vi loĝas la spirito de Dio.” Ne sufiĉas, ke tiu ĉi spirito estu elverŝita sur vin; la dia Spirito devas domini kaj regi ĉiun fazon de la homa sperto.
Estas la ĉeesto de la dia Spirito, la akvo de vivo, kiu preventas la konsumantan soifon de la mortemula malkontento kaj tiun nepriskribeblan malsaton de la nespiritecigita homa menso. Spirite motivataj estaĵoj “neniam soifos, ĉar tiu ĉi spirita akvo estos en ili fonto de kontentigo ŝprucanta supren por eterna vivo”. Tiaj die akvumitaj animoj estas preskaŭ tute sendependaj de materia medio koncerne la ĝojojn de vivado kaj la kontentigojn de surtera ekzisto. Ili estas spirite iluminitaj kaj refreŝigitaj, morale plifortigitaj kaj dotitaj.
Ĉe ĉiu mortemulo ekzistas duobla naturo: la heredo de bestaj tendencoj kaj la alta impulso de spirita doto. Dum la mallonga vivo, kiun vi vivas sur Urantio, tiuj ĉi du diversaj kaj kontraŭaj impulsoj malofte povas plene akordiĝi; ili apenaŭ povas esti harmoniigitaj kaj unuigitaj; sed dum via tuta vivo la kombinita Spirito ĉiam zorgas por asisti vin por pli kaj pli submeti la karnon al la gvidado de la Spirito. Kvankam vi devas travivi vian materian vivon, kvankam vi ne povas eskapi la korpon kaj ĝiajn necesojn, tamen, pri celo kaj idealoj vi havas plenpovon por pli kaj pli submeti vian bestan naturon al la majstreco de la Spirito. Vere ekzistas en vi konspiro de spiritaj fortoj, konfederacio de diaj povoj, kies ekskluziva celo estas efektifigi vian finan liberiĝon el la materia sklaveco kaj finhavaj handikapoj.
La celo de tiu ĉi tuta ministrado estas, “Por ke vi estu potence fortigita per Lia spirito en la interna homo”. Kaj ĉio ĉi reprezentas nur la preparajn paŝojn por fine atingi la perfektecon de fido kaj servo, tiun sperton en kiu vi “pleniĝos eĉ ĝis la pleneco de Dio”, “ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la spirito de Dio estas gefiloj de Dio”.
La Spirito neniam pelas, nur kondukas. Se vi estas bonvola lernanto, se vi deziras atingi spiritajn nivelojn kaj diajn altaĵojn, se vi sincere volas atingi la eternan celon, tiam la dia Spirito milde kaj ame kondukos vin laŭ la vojo de fileco kaj spirita progreso. Ĉiu paŝo, kiun vi faras, devas esti libervola, inteligenta kaj gaja kunlaborado. La dominado de la Spirito neniam estas makulita de trudado nek kompromitita de devigo.
Kaj kiam tia vivo de spirita gvidado estas libere kaj inteligente akceptita, grade disvolviĝas ene de la homa menso pozitiva konscio pri dia kontakto kaj garantio pri spirita komuneco; pli aŭ malpli frue “la Spirito atestas kun via spirito (la Ĝustiganto), ke vi estas infano de Dio”. Jam via Penso-Ĝustiganto indikis al vi vian parencecon al Dio tiel, ke la reĝistro asertas, ke la Spirito atestas “kun via spirito”, ne al via spirito.
La konscio pri la spirita dominado de homa vivo estas nun akompanata de pliiĝanta elmontro de la karakterizaĵoj de la Spirito en la vivaj reagoj de tia spirite gvidata mortemulo, “ĉar la fruktoj de la spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezemo, bonkoreco, fideleco, mildeco kaj sinregado”. Tiaj spirite gvidataj kaj die iluminataj mortemuloj, dum ili ankoraŭ paŝas la humilajn vojojn de laboro kaj per homa fideleco plenumas la devojn de siaj surteraj taskoj, jam komencis percepti la lumojn de eterna vivo brilantajn sur la malproksimaj bordoj de alia mondo; jam ili komencis kompreni la realecon de tiu inspira kaj konsola vero: “La regno de Dio ne estas manĝado kaj trinkado sed justeco, paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito.” Kaj tra ĉiu ajn elprovo kaj en la ĉeesto de ĉiu malfacilaĵo, spiritnaskitaj animoj estas subtenitaj de tiu espero, kiu transcendas ĉian timon, ĉar la amo de Dio estas vaste elverŝita en ĉiujn korojn per la ĉeesto de la dia Spirito.
La karno, la esence propra naturo devenanta de la rasoj de besta origino, ne nature portas la fruktojn de la dia Spirito. Kiam la mortemula naturo estas plifortigita per la aldono de la naturo de la Materiaj Filoj de Dio, kiel la Urantiaj rasoj estis iom antaŭenigitaj per la disdonaco de Adamo, tiam la vojo estas pli bone preparita por la Spirito de Vero por kunlabori kun la loĝanta Ĝustiganto por estigi la belan rikolton de karakteraj fruktoj de la spirito. Se vi ne malakceptas tiun ĉi spiriton, eĉ se la eterneco povas esti necesa por plenumi la komision, “li gvidos vin en tutan verecon”.
La evoluaj mortemuloj loĝantaj normalajn mondojn de spirita progreso ne spertas la akrajn konfliktojn inter la spirito kaj la karno, kiuj karakterizas la nuntempajn Urantiajn rasojn. Sed eĉ sur la plej idealaj planedoj, la antaŭ-Adama homo devas fari pozitivajn klopodojn por supreniri de la pure besta ebeno de ekzisto tra sinsekvaj niveloj de kreskantaj intelektaj signifoj kaj pli altaj spiritaj valoroj.
La mortemuloj de normala mondo ne spertas konstantan militadon inter sia fizika kaj spirita naturoj. Ili alfrontas la neceson leviĝi de la bestaj niveloj de ekzisto al la pli altaj ebenoj de spirita vivado, sed tiu ĉi supreniro ŝajnas kiel eduka trejnado kompare kun la intensaj konfliktoj de la Urantiaj mortemuloj en tiu ĉi regno de la diverĝaj materia kaj spirita naturoj.
La Urantiaj popoloj suferas la konsekvencojn de duobla manko de helpo en tiu ĉi tasko de progresanta planeda spirita atingo. La Kaligastia malordo okazigis mondskalan konfuzon, kaj rabis al ĉiuj postaj generacioj la moralan asistadon, kiun bone ordigita socio estus provizinta al ili. Sed eĉ pli katastrofa estis la Adama fiasko pro tio, ke tiu ĉi senigis la rasojn je tiu supera speco de fizika naturo, kiu estintus pli konkorda al spiritaj aspiroj.
La Urantiaj mortemuloj estas devigitaj suferi tian profundan lukton inter la spirito kaj la karno, ĉar iliaj malproksimaj prapatroj ne estis pli plene adamigitaj de la edena sindonaco. Estis la dia plano, ke la mortemulaj rasoj de Urantio estus provizitaj per fizikaj naturoj pli nature respondemaj al la spirito.
Malgraŭ tiu ĉi duobla katastrofo por la homa naturo kaj lia medio, la nuntempaj mortemuloj malpli spertus tiun ĉi ŝajnan bataladon inter la karno kaj la spirito, se ili enirus en la spiritan regnon, kie la fidaj gefiloj de Dio ĝuas relativan liberiĝon de la sklaveco-servuteco de la karno en la iluminita kaj liberiganta servado de tutkora sindediĉo plenumante la volon de la Patro en la ĉielo. Jesuo montris al la homaro la novan manieron de mortemula vivado, per kiu la homaj estaĵoj povas tre plejparte eskapi la terurajn konsekvencojn de la Kaligastia ribelo, kaj plej efike kompensi la mankojn rezultantajn de la Adama fiasko. “Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis nin de la leĝo de besta vivado kaj la tentoj de malbono kaj peko.” “Kaj jen estas la venko venkinda la mondon: nia fido.”
Tiuj geviroj konantaj Dion, kiuj naskiĝis el la Spirito, ne spertas pli da konflikto kun sia mortemula naturo ol la loĝantoj de la plej normalaj mondoj, planedoj kiuj neniam estis makulitaj per peko nek tuŝitaj de ribelo. La fidaj gefiloj laboras sur intelektaj niveloj, kaj vivas sur spiritaj ebenoj multe super la konfliktoj produktitaj de senbridaj aŭ nenaturaj fizikaj deziroj. La normalaj impulsoj de bestaj estaĵoj kaj la naturaj apetitoj kaj instigoj de la fizika naturo ne estas en konflikto kun eĉ la plej alte spirita atingo krom en la menso de malkleraj, malbone instruitaj aŭ bedaŭrinde tro konscienciaj personoj.
Ekirinte sur la vojon de eterna vivo, akceptinte la taskon kaj ricevinte viajn ordonojn por antaŭeniri, ne timu la danĝerojn de homa forgesemo kaj mortemula nekonstanteco, ne estu ĝenataj de duboj de malsukceso aŭ de perpleksa konfuzo, ne ŝancelu kaj ne dubu pri via statuso aŭ pozicio, ĉar dum ĉiu malluma horo, ĉe ĉiu vojkruciĝo en la lukto antaŭen, la Spirito de Vero ĉiam parolos, dirante: “Jen la vojo.”
[Prezentita de Potenca Mesaĝisto portempe asignita al servo sur Urantio.]