Kajero 33
Dum la Universala Patro tre certe regas super sia vasta kreitaĵaro, li funkcias en la administrado de loka universo per la persono de la Kreinto-Filo. La Patro ne alie persone funkcias en la administraj aferoj de loka universo. Tiuj ĉi aferoj estas konfiditaj al la Kreinto-Filo kaj al la Patrino-Spirito de la loka universo kaj al iliaj multnombraj infanoj. La planoj, politikoj kaj administraj agoj de la loka universo estas formitaj kaj plenumitaj de tiu ĉi Filo kiu, lige kun sia Spirita asociito, delegas administran povon al Gabrielo kaj jurisdikcian aŭtoritaton al la Konstelaciaj Patroj, la Sistemaj Suverenoj kaj la Planedaj Princoj.
Nia Kreinto-Filo estas la personecigo de la 611 121-a originala koncepto de infinita identeco de samtempa origino en la Universala Patro kaj la Eterna Filo. La Mikaelo de Nebadono estas la “nura Filo” personeciganta tiun ĉi 611 121-an universalan koncepton pri dieco kaj infiniteco. Lia sidejo estas la triobla domego de lumo sur Salvingtono. Kaj tiu ĉi loĝejo estas tiel ordigita, ĉar Mikaelo spertis la vivadon de ĉiuj tri fazoj de ekzisto de inteligenta kreitaĵo: spirita, morontia kaj materia. Pro la nomo asociita kun sia sepa kaj fina disdonaco sur Urantio li foje estas nomata Kristo Mikaelo.
Nia Kreinto-Filo ne estas la Eterna Filo, la ekzisteca Paradiza asociito de la Universala Patro kaj la Infinita Spirito. Mikaelo de Nebadono ne estas membro de la Paradiza Trinitato. Tamen nia Majstro-Filo posedas en sia regno ĉiujn el la diaj atributojn kaj povojn, kiujn la Eterna Filo mem manifestus, se li efektive ĉeestus sur Salvingtono, kaj funkcius en Nebadono. Mikaelo posedas eĉ pliajn povon kaj aŭtoritaton, ĉar li ne nur personecigas la Eternan Filon, sed ankaŭ plene reprezentas kaj efektive enkorpigas la personecan ĉeeston de la Universala Patro al kaj en tiu ĉi loka universo. Li eĉ reprezentas la Patron-Filon. Tiuj ĉi rilatoj igas Kreinto-Filon la plej potenca, diverstalenta kaj influa el ĉiuj diaj estaĵoj, kiuj kapablas rekte administri evoluajn universojn kaj persone kontakti nematurajn kreitaĵajn estaĵojn.
Nia Kreinto-Filo uzas la saman povon de spirita altiro, spirita gravito, de la sidejo de la loka universo, kiun la Eterna Filo de Paradizo uzus, se li persone ĉeestus sur Salvingtono, kaj pli; tiu ĉi Universa Filo ankaŭ estas la personecigo de la Universala Patro por la universo de Nebadono. La Kreinto-Filoj estas centroj de personecoj por la spiritaj fortoj de la Paradiza Patro-Filo. La Kreinto-Filoj estas la finaj fokusoj de povo-personeco de la potencaj spactempaj atributoj de Dio la Sepoblo.
La Kreinto-Filo estas la vicadministra personecigo de la Universala Patro, la kunordigito de dieco de la Eterna Filo kaj la kreopova asociito de la Infinita Spirito. Por nia universo kaj ĉiuj ĝiaj loĝataj mondoj la Suverena Filo praktike estas Dio. Li personecigas ĉion pri la Paradizaj Diaĵoj, kion la evoluantaj mortemuloj povas percekteble kompreni. Tiu ĉi Filo kaj lia Spirito-asociito estas viaj kreintoj-gepatroj. Por vi, Mikaelo, la Kreinto-Filo, estas la plejsupera personeco; por vi, la Eterna Filo estas superplejsupera — infinita personeco de Diaĵo.
En la persono de la Kreinto-Filo ni havas reganton kaj dian gepatron, kiu estas same potenca, efika kaj bonfara, kiel estus la Universala Patro kaj la Eterna Filo, se ambaŭ ĉeestus sur Salvingtono, kaj okupiĝus pri la administrado de la aferoj de la universo de Nebadono.
La observado de Kreinto-Filoj rivelas, ke iuj pli similas al la Patro, iuj pli al la Filo, dum aliaj estas miksaĵo de ambaŭ siaj infinitaj gepatroj. Nia Kreinto-Filo tre klare manifestas trajtojn kaj atributojn, kiuj pli similas al la Eterna Filo.
Mikaelo elektis organizi tiun ĉi lokan universon, kaj tie ĉi li nun plejsupere regas. Lia persona povo estas limigita de la antaŭekzistantaj cirkvitoj de gravito centritaj ĉe Paradizo, kaj de la rezervo fare de la Plejaĝuloj de Tagoj de la superuniversa registaro pri ĉiuj finaj plenumaj juĝoj koncerne la estingo de personeco. La personeco estas la ekskluziva disdonaco de la Patro, sed la Kreinto-Filoj, kun la aprobo de la Eterna Filo, ja iniciatas novajn modelojn de kreitaĵoj, kaj kun la aktiva kunlaborado de siaj Spirito-asociitoj ili povas provi novajn transformojn de energio-materio.
Mikaelo estas la personecigo de la Paradiza Patro-Filo por kaj en la loka universo de Nebadono; tial, kiam la Kreopova Patrino-Spirito, la reprezentado en la loka universo de la Infinita Spirito, subigis sin al Kristo Mikaelo post la reveno de lia fina disdonaco sur Urantio, la Majstro-Filo per tio akiris jurisdikcion super “ĉiuj povoj en la ĉielo kaj sur la tero”.
Tiu ĉi subigo de la Diaj Ministroj al la Kreinto-Filoj de la lokaj universoj konsistigas tiujn ĉi Majstro-Filojn kiel la personajn deponejojn de la limhave manifestebla dieco de la Patro, Filo kaj Spirito, dum la spertoj de disdonaco kiel kreitaĵoj de la Mikaeloj kvalifikas ilin por portreti la spertecan diecon de la Plejsupera Estaĵo. Neniuj aliaj estaĵoj en la universoj tiel persone elĉerpis la potencialojn de nuna limhava sperto, kaj neniuj aliaj estaĵoj en la universoj posedas tiajn kvalifikojn por soleca suvereneco.
Kvankam la sidejo de Mikaelo oficiale situas sur Salvingtono, la ĉefmondo de Nebadono, li pasigas multon de sia tempo viziti la sidejojn de konstelacioj kaj sistemoj kaj eĉ la individuajn planedojn. Periode li vojaĝas al Paradizo kaj ofte al Uverso, kie li konsiliĝas kun la Plejaĝuloj de Tagoj. Kiam li estas for de Salvingtono, lia loko estas okupita de Gabrielo, kiu tiam funkcias kiel reganto de la universo de Nebadono.
Trapenetrante ĉiujn universojn de tempo kaj spaco la Infinita Spirito funkcias de la sidejo de ĉiu loka universo kiel specialigita enfokusigo akiranta plenajn kvalitojn de personeco per la tekniko de kreopova kunlaboro kun la Kreinto-Filo. Pri loka universo la administra aŭtoritato de Kreinto-Filo estas plejsupera; la Infinita Spirito, kiel la Dia Ministrino, estas plene kunlabora kvankam perfekte kunordigita.
La Universa Patrino Spirito de Salvingtono, la asociito de Mikaelo en la regado kaj administrado de Nebadono, apartenas al la sesa grupo de Plejsuperaj Spiritoj, estante la 611 121-a de tiu ordo. Ŝi volontulis por akompani Mikaelon okaze de lia liberiĝo de siaj Paradizaj devoj, kaj de tiam ŝi deĵoras kun li kreinte kaj regante lian universon.
La Majstra Kreinto-Filo estas la persona suvereno de sia universo, sed en ĉiuj detaloj de ĝia administrado la Universa Spirito estas kundirektoro kun la Filo. Dum la Spirito ĉiam agnoskas la Filon kiel suverenon kaj reganton, la Filo ĉiam donas al la Spirito kunordigan pozicion kaj egalecon de aŭtoritato en ĉiuj aferoj de la regno. En sia tuta laboro disdonaci amon kaj vivon la Kreinto-Filo ĉiam kaj eterne estas perfekte subtenata kaj lerte helpata de la tutsaĝa kaj ĉiam fidela Universa Spirito kaj de ŝia tuta diversigita sekvantaro de anĝelaj personecoj. Tia Dia ministro fakte estas la patrino de spiritoj kaj spiritaj personecoj, la ĉiam ĉeestanta kaj tutsaĝa konsilisto de la Kreinto-Filo, fidela kaj vera manifestado de la Paradiza Infinita Spirito.
La Filo funkcias kiel Patro en sia loka universo. La Spirito, kiel la mortemaj homoj komprenus, ludas la rolon de patrino, ĉiam asistante la Filon kaj eterne estante nemalhavebla por la administrado de la universo. Fronte al insurekcio nur la Filo kaj liaj asociitaj Filoj povas funkcii kiel liberigantoj. Neniam la Spirito povas entrepreni kontraŭi ribelon aŭ defendi aŭtoritaton, sed la Spirito ĉiam subtenas la Filon en ĉiuj aferoj, kiujn li povas esti postulita sperti klopodante stabiligi regadon kaj konservi aŭtoritaton sur mondoj koruptitaj de malbono aŭ dominataj de peko. Nur Filo povas retrovi la laboron de ilia kuna kreaĵo, sed neniu Filo povus esperi finan sukceson sen la senĉesa kunlaborado de la Dia Ministro kaj ŝia vasta aro da spiritaj helpantoj, la filinoj de Dio, kiuj tiel fidele kaj brave luktas por la bonfarto de mortemaj homoj kaj la gloro de iliaj diaj gepatroj.
Post la kompletiĝo de la sepa kaj lasta disdonaco de la Kreinto-Filo kiel kreitaĵo la necertecoj de perioda izolado ĉesas por la Dia Ministro, kaj la universa asistanto de la Filo estas por ĉiam fiksita en sekureco kaj regado. Estas ĉe la surtroniĝo de la Kreinto-Filo kiel Majstro-Filo, dum la jubileo de la jubileoj, ke la Universa Spirito, antaŭ la kunvenintaj multegoj, unue publike kaj universale agnoskas sian submetiĝon al la Filo, promesante al li fidelecon kaj obeemon. Tiu ĉi evento okazis en Nebadono, kiam Mikaelo revenis sur Salvingtono post sia disdonaco sur Urantio. Neniam antaŭ tiu ĉi grava evento la Universa Spirito agnoskis sian submetiĝon al la Universa Filo, kaj nur post tiu ĉi libervola forlaso de povo kaj aŭtoritato fare de la Spirito oni povis vere proklami, ke “ĉiuj povoj en la ĉielo kaj sur la tero estis konfiditaj al la Filo”.
Post tiu ĉi promeso de submetiĝo de la Kreopova Patrino-Spirito, Mikaelo de Nebadono noble agnoskis sian eternan dependon al sia Spirita kunulo, konsistigante la Spiriton la kunreganto de liaj universaj kampoj kaj postulante al ĉiuj iliaj kreitaĵoj promesi lojalecon al la Spirito, same kiel ili faris al la Filo; kaj tiam estis elsendita kaj disvastigita la fina “Proklamo de Egaleco”. Kvankam li estis suvereno de tiu ĉi loka universo, la Filo publikigis al la mondoj la fakton pri la egaleco de la Spirito kun li en ĉiuj dotoj de personeco kaj atributoj de dia karaktero. Kaj tio ĉi fariĝas la transcenda pratipo por la familiaj organizado kaj regado eĉ por la humilaj kreitaĵoj de la spacaj mondoj. Tio ĉi estas, fakte kaj vere, la alta idealo de la familio kaj de la homa intitucio de libervola geedziĝo.
La Filo kaj la Spirito nun prezidas super la universo multe kiel gepatroj zorgas kaj okupiĝas pri sia familio de gefiloj. Neniel estas malkonvene nomi la Universan Spiriton la kreopova kunulo de la Kreinto-Filo kaj rigardi la kreitaĵojn de la regnoj kiel iliaj gefiloj — granda kaj glora familio sed kun nenombreblaj respondecoj kaj senfina viglado.
La Filo iniciatas la kreadon de iuj el la universaj infanoj, dum la Spirito nur respondecas pri estigi la multnombrajn ordojn de spiritaj personecoj, kiuj ministras kaj servas sub la direktado kaj gvidado de tiu ĉi sama Patrino-Spirito. En la kreado de aliaj specoj de universaj personecoj kaj la Filo kaj la Spirito kune funkcias, kaj en neniu krea ago unu faras ion sen la konsilo kaj aprobo de la alia.
La Brila kaj Matena Stelo estas la personecigado de la unua koncepto pri identeco kaj idealo de personeco konceptita de la Kreinto-Filo kaj la manifestiĝo en loka universo de la Infinita Spirito. Reirante al la fruaj tagoj de la loka universo, antaŭ la unuiĝo de la Kreinto-Filo kaj la Patrino-Spirito en la ligoj de krea asocio, reen al la tempoj antaŭ la komenco de la kreado de iliaj diverstalenta familio de gefiloj, la unua kuna ago de tiu ĉi frua kaj libera asocio de tiuj ĉi du diaj personoj rezultigas la kreadon de la plej alta spirita personeco de la Filo kaj la Spirito, la Brila kaj Matena Stelo.
Nur unu tia estaĵo de saĝo kaj majesto estas kreita en ĉiu loka universo. La Universala Patro kaj la Eterna Filo povas krei kaj fakte kreas senliman nombron da Filoj egalaj laŭ dieco al ili mem; sed tiaj Filoj unuiĝinte kun la Filinoj de la Infinita Spirito povas krei nur unu Brilan kaj Matenan Stelon en ĉiu universo, estaĵon similan al ili mem libere partoprenantan iliajn kombinitajn naturojn sed ne iliajn kreopovajn prerogativojn. Gabrielo de Salvingtono similas al la Universa Filo laŭ dieco de naturo kvankam tre limigita laŭ la atributoj de la Diaĵo.
Tiu ĉi unuenaskito de la gepatroj de nova universo estas unika personeco posedanta multajn mirindajn trajtojn nevideble ĉeesatantajn en neniu gepatro, estaĵo posedanta unikan diverstalentecon kaj neimageblan brilecon. Tiu ĉi supera personeco ampleksas la dian volon de la Filo kombinita kun la kreopova imago de la Spirito. La pensoj kaj agoj de la Brila kaj Matena Stelo ĉiam reprezentos kaj la Kreinto-Filon kaj la Kreopovan Spiriton. Tia estaĵo ankaŭ kapablas vaste kompreni kaj simpatie kontakti kun kaj la spiritajn serafajn multegojn kaj la materiajn evoluajn libervolajn kreitaĵojn.
La Brila kaj Matena Stelo ne estas kreinto, sed li estas mirinda administranto, estante la persona administra reprezentanto de la Kreinto-Filo. Krom pri kreado kaj donado de vivo la Filo kaj la Spirito neniam donas gravajn universajn procedurojn sen la ĉeesto de Gabrielo.
Gabrielo de Salvingtono estas la ĉefadministranto de la universo de Nebadono kaj la arbitracianto de ĉiuj plenumaj apelacioj koncernantaj sian administradon. Tiu ĉi universa plenumanto estis kreita plene dotita por sia laboro, sed li akiris sperton kun la kresko kaj evoluo de nia loka kreaĵo.
Gabrielo estas la ĉefa oficisto de ekzekutivo pri superuniversaj ordonoj rilataj al nepersonaj aferoj en la loka universo. Plej multaj el la aferoj koncernantaj amasajn juĝojn kaj diepokajn resurektojn, adjudikitaj de la Plejaĝuloj de Tagoj, estas ankaŭ delegitaj al Gabrielo kaj lia personaro por plenumado. Gabrielo estas tiel la kombinita ĉefa plenumanto de la regantoj de kaj superuniverso kaj loka universoj. Li havas sub sia komando kapablan korpuson de administraj asistantoj, kreitaj por ilia speciala laboro, kaj kiuj estas nerivelitaj al evoluaj mortemuloj. Krom tiuj ĉi asistantoj Gabrielo povas uzi ĉiujn ordojn de ĉielaj estaĵoj funkciantaj en Nebadono, kaj li ankaŭ estas la ĉefkomandanto de “la armeoj de la ĉielo” — la ĉielaj multegoj.
Gabriel kaj lia personaro ne estas instruistoj; ili estas administrantoj. Ne estas konate, ke ili forlasis sian kutiman laboron, krom kiam Mikaelo enkarniĝis dum disdonaco kiel kreitaĵo. Dum tiaj disdonacoj Gabrielo ĉiam atentis pri la volo de la enkarniĝinta Filo, kaj kunkabore kun la Unuiĝulo de Tagoj li fariĝis la efektiva direktoro de universaj aferoj dum la postaj disdonacoj. Gabrielo estis proksime identigita kun la historio kaj disvolviĝo de Urantio de la mortema disdonaco de Mikaelo.
Krom renkontante Gabrielon sur la disdonacaj mondoj kaj dum la tempoj de voklistoj de ĝeneralaj kaj specialaj resurektoj, la mortemuloj malofte renkontos lin dum sia supreniro tra la loka universo, ĝis ili estos akceptitaj por administra laboro en la loka kreaĵo. Kiel administrantoj, de iu ajn ordo aŭ grado, vi venos sub la direkto de Gabrielo.
La administrado de personecoj de trinitata origino finiĝas kun la registaro de la superuniversoj. La lokaj universoj estas karakterizitaj per duobla superrigardo, la komenco de la koncepto patro-patrino. La universa patro estas la Kreinto-Filo; la universa patrino estas la Dia Ministro, la Kreopova Spirito de la loka universo. Ĉiu loka universo estas, tamen, benita de la ĉeesto de iuj personecoj el la centra universo kaj Paradizo. Ĉe la kapo de tiu ĉi Paradiza grupo en Nebadono estas la ambasadoro de la Paradiza trinitato — Emanuelo de Salvingtono — la Unuiĝulo de Tagoj asignita al la loka universo de Nebadono. Iusence tiu ĉi alta Trinitata Filo ankaŭ estas la persona reprezentanto de la Universala Patro ĉe la kortego de la Kreinto-Filo; tial lia nomo, Emanuelo.
Emanuelo de Salvingtono, numero 611 121 de la sesa ordo de Plejsuperaj Trinitataj Personecoj, estas estaĵo kun sublima digno kaj kun tia superba degno, ke li rifuzas la kulton kaj adoron de ĉiuj vivantaj kreitaĵoj. Li distingiĝas per la fakto, ke li estas la sola personeco en tuta Nebadono, kiu neniam agnoskis subiĝon al sia frato Mikaelo. Li funkcias kiel konsilisto al la Suverena Filo, sed donas konsilon nur laŭ peto. Dum la foresto de la Kreinto-Filo li povus prezidi iun ajn altan universan konsilion, sed alie ne partoprenus en la administraj aferoj de la universo krom laŭ peto.
Tiu ĉi ambasadoro de Paradizo al Nebadono ne estas submetita al la jurisdikcio de la registaro de la loka universo. Nek li uzas aŭtoritatan jurisdikcion en la administraj aferoj de evoluanta loka universo krom en la superrigardo de siaj ligaj fratoj, la Fideluloj de Tagoj, servantaj sur la sidejoj de la konstelacioj.
La Fideluloj de Tagoj, same kiel la Unuiĝuloj de Tagoj, neniam donas konsilon aŭ proponas helpon al la konstelaciaj regantoj, krom se ĝi estas petita. Tiuj ĉi Paradizaj ambasadoroj al la konstelacioj reprezentas la finan personan ĉeeston de la Senmovaj Filoj de la Trinitato funkcianta en konsilaj roloj en la lokaj universoj. La konstelacioj estas pli proksime rilataj al la superuniversa administrado ol la lokaj sistemoj, kiuj estas administritaj ekskluzive de personecoj indiĝenaj en la loka universo.
Gabrielo estas la ĉefa kaj efektiva administranto de Nebadono. La foresto de Mikaelo de Salvingtono neniel malhelpas la bonordan konduton de universaj aferoj. Dum la foresto de Mikaelo, kiel freŝdate dum la misio kunveniganta la Orvontonajn Majstro-Filojn sur Paradizo, Gabrielo estas la reganto de la universo. Tiajn fojojn Gabrielo ĉiam serĉas la konsilon de Emanuelo de Salvingtono koncerne ĉiujn gravajn problemojn.
La Patro Melkicedeko estas la unua asistanto de Gabrielo. Kiam la Brila kaj Matena Stelo forestas de Salvingtono, tiu ĉi origina Melkicedeka Filo prenas sur sin liajn responsecojn.
La diversaj subadministracioj de la universo estas asignitaj al si iujn specialajn kampojn de respondeco. Kvankam ĝenerale sistema registaro okupiĝas pri la bonstato de siaj planedoj, ĝi pli speciale zorgas pri la fizika statuso de vivantaj estaĵoj, kun biologiaj problemoj. Siavice la konstelaciaj regantoj dediĉas specialan atenton al la sociaj kaj registaraj kondiĉoj regantaj sur la diversaj planedoj kaj sistemoj. Konstelacia registaro ĉefe okupiĝas pri unuigado kaj stabiligado. Ankoraŭ pli supre la universaj regantoj pli okupiĝas pri la spirita statuso de la regnoj.
Ambasadoroj estas nomumitaj per jura dekreto, kaj reprezentas universojn en aliaj universoj. Konsuloj reprezentas konstelaciojn unu por aliaj kaj sur la universa sidejo; ili estas nomumitaj per leĝodona dekreto, kaj funkcias nur ene de la limoj de la loka universo. Observantoj estas komisiitaj per ekzekutiva dekreto de Sistema Suvereno por reprezenti tiun sistemon en aliaj sistemoj kaj sur la konstelacia ĉefplanedo, kaj ankaŭ ili funkcias nur ene de la limoj de la loka universo.
De Salvingtono elsendoj estas samtempe senditaj al la sidejoj de konstelacioj, sistemoj kaj al individuaj planedoj. Ĉiuj pli altaj ordoj de ĉielaj estaĵoj kapablas uzi tiun ĉi servon por komuniki kun siaj kunuloj disigitaj tra la tuta universo. La universa elsendo estas etendita al ĉiuj loĝataj mondoj sendepende de ilia spirita statuso. Planeda interkomunikado estas rifuzita nur al la mondoj sub spirita kvaranteno.
Konstelaciaj elsendoj estas periode elsenditaj el la sidejo de la konstelacio fare de la ĉefo de la Konstelaciaj Patroj.
La kronologio estas kalkulita, komputita kaj korektita de speciala grupo de estaĵoj sur Salvingtono. La norma tago de Nebadono egalas dek ok tagojn, ses horojn de la Urantia tempo plus du minutoj kaj duono. La Nebadona jaro konsistas en tempa segmento de universa svingo rilate al la Uversa cirkvito, kaj egalas cent tagojn de norma universa tempo, proksimume kvin jarojn de Urantia tempo.
La Nebadona tempo, elsendita el Salvingtono, estas la normo por ĉiuj konstelacioj kaj sistemoj en tiu ĉi loka universo. Ĉiu konstelacio kondukas siajn aferojn laŭ la Nebadona tempo, sed la sistemoj konservas sian propran kronologion, kiel faras la individuaj planedoj.
La tago en Satanio, kia kalkulite sur Jerusemo, estas iom malpli (1 horo, 4 minutoj, 15 sekundoj) ol tri tagoj de Urantia tempo. Tiuj ĉi tempoj estas ĝenerale konataj kiel Salvingtona aŭ universa tempo, kaj Satania aŭ sistema tempo. La norma tempo estas la universa tempo.
La Majstro-Filo, Mikaelo, plejsupere okupiĝas nur pri tri aferoj: kreado, konservado kaj ministrado. Li ne persone partoprenas en la juĝa laboro de la universo. Kreintoj neniam kunsidas por juĝi siajn kreitaĵojn; tio ĉi estas la ekskluziva funkcio de kreitaĵoj alte trejnitaj kaj kun efektiva sperto kiel kreitaĵoj.
La tuta juĝa mekanismo de Nebadono estas sub la superrigardo de Gabrielo. La altaj kortumoj, situantaj sur Salvingtono, okupiĝas pri problemoj de ĝenerala universa graveco kaj pri apelaciaj kazoj, kiuj venas de la sistemaj tribunaloj. Estas sepdek branĉoj de tiuj ĉi universaj kortumoj, kaj ili funkcias laŭ sep sekcioj de po dek subsekcioj. Pri ĉiuj aferoj de adjudikado prezidas duobla juĝistaro konsistanta el unu juĝisto kun perfektecaj antecedentoj kaj unu juĝisto kun supreniranta sperto.
Koncerne jurisdikcion la kortumoj de la lokaj universoj estas limigitaj en la jenaj temoj:
1. La administrado de la loka universo okupiĝas pri kreado, evoluado, konservado kaj servado. La universaj tribunaloj do havas neniun rajton juĝi kazojn koncernantajn la demandojn de eterna vivo kaj morto. Tio ĉi neniel rilatas al la natura morto, kiel ĝi regas sur Urantio, sed se la demando de la rajto pri kontinua ekzisto, eterna vivo, venas por adjudikado, ĝi devas esti plusendita al la tribunalo de Orvontono, kaj se decidite malfavore por la individuo, ĉiuj verdiktoj de neniiĝo estas plenumitaj laŭ la ordonoj, kaj per la perantoj de la regantoj de la superregistaro.
2. La manko aŭ difekto de iu ajn Filo de Dio de Loka Universo, kiu kompromitas ilian statuson kaj aŭtoritaton kiel Filo, neniam estas juĝita antaŭ la tribunaloj de Filo; tia miskompreno tuj estus portita al la superuniversaj kortumoj.
3. La temo reakcepti iun ajn konsistigan parton de loka universo — kiel ekzemple loka sistemo — en la kunularon de plene spirita statuso en la loka kreaĵo post spirita izolado devas esti konsentita de la alta asembleo de la superuniverso.
En ĉiuj aliaj aferoj la kortumoj de Salvingtono estas finaj kaj plejsuperaj. Estas neniu apelacio kaj neniu eskapo de iliaj decidoj kaj dekretoj.
Tamen maljuste homaj malkonsentoj povas foje ŝajni esti juĝitaj sur Urantio, en la universo la justeco kaj dia senpertieco regas. Vi vivas en bone ordigita universo, kaj pli malpli baldaŭ vi povas esti certa, ke vi estos traktita juste, eĉ mizerikorde.
Sur Salvingtono, la sidejo de Nebadono, ne estas veraj leĝdonaj korpusoj. La universaj ĉefmondoj ĉefe okupiĝas pri juĝado. La leĝdonaj asembleoj de la loka universo situas sur la sidejoj de la cent konstelacioj. La sistemoj ĉefe okupiĝas pri la ekzekutiva kaj administra laboro de la lokaj kreaĵoj. La Sistemaj Suverenoj kaj iliaj asociitoj plenumas la leĝdonajn mandatojn de la konstelaciaj regantoj kaj plenumas la juĝajn dekretojn de la altaj kortumoj de la universo.
Kvankam vera leĝaro ne estas realigita sur la universa sidejo, ja funkcias sur Salvingtono diverseco de konsilaj kaj esploraj asembleoj, diverse konsistigitaj kaj kondukitaj konforme al siaj amplekso kaj celo. Iuj estas permanentaj; aliaj estas dissolvitaj post la plenumo de sia celo.
La plejsupera konsilio de la loka universo konsistas el tri membroj el ĉiu sistemo kaj sep reprezentantoj el ĉiu konstelacio. Sistemoj izolitaj ne estas reprezentitaj en tiu ĉi asembleo, sed ili rajtas sendi observantojn, kiuj ĉeestas kaj studas ĉiujn ĝiajn pridiskutojn.
La cent konsilioj de plejsupera sankcio ankaŭ situas sur Salvingtono. La prezidantoj de tiuj ĉi konsilioj konsistigas la senperan laboran kabineton de Gabrielo.
Ĉiuj konkludoj de la altaj konsilaj konsilioj de la universo estas transdonitaj al aŭ la Salvingtonaj juĝaj korpusoj aŭ la leĝdonaj asembleoj de la konstelacioj. Tiuj ĉi altaj konsilioj estas sen aŭtoritato aŭ povo por plenumi siajn rekomendojn. Se ilia konsilo estas bazita sur la fundamentaj leĝoj de la universo, tiam la Nebadonaj kortumoj eldonos verdikton por plenumi; sed se iliaj rekomendoj koncernas lokajn aŭ urĝajn kondiĉojn, ili devas esti transdonitaj al la leĝdonaj asembleoj de la konstelacio por interkonsiliĝi, kaj poste al la sistemaj aŭtoritatuloj por plenumo. Tiuj ĉi altaj konsilioj estas, reale, la universaj superleĝdonejoj, sed ili funkcias sen la aŭtoritato promulgi kaj sen la povo plenumi.
Kiam ni parolas pri universa administracio en terminoj de “kortumoj” kaj “asembleoj”, oni devas kompreni, ke tiuj ĉi spiritaj operacioj estas tre malsamaj de la pli primitivaj kaj materiaj agadoj de Urantio, kiuj portas la samajn nomojn.
[Prezentita de la Ĉefo de la Arkianĝeloj de Nebadono.]