Kajero 32
Loka universo estas la kreaĵo de Kreinto-Filo de la paradiza ordo de Mikaelo. Ĝi entenas cent konstelaciojn, ĉiu ampleksanta cent sistemojn de loĝataj mondoj. Ĉiu sistemo fine enhavos proksimume mil loĝatajn sferojn.
Tiuj ĉi universoj de tempo kaj spaco ĉiuj estas evoluaj. La kreopova plano de la Paradizaj Mikaeloj ĉiam sekvas la vojon de laŭgrada evoluo kaj progresa disvolviĝo de la fizikaj, intelektaj kaj spiritaj naturoj kaj kapabloj de la multoblaj estaĵoj, kiuj loĝas sur la variaj sferoj konsistigantaj tian lokan universon.
Urantio apartenas al loka universo, kies suvereno estas la Dio-homo de Nebadono, Jesuo de Nazareto kaj Mikaelo de Salvingtono. Kaj ĉiuj el la planoj de Mikaelo por tiu ĉi loka universo estis plene aprobitaj de la Paradiza Trinitato, antaŭ ol li iam komencis la plejsuperan aventuron de spaco.
La Filoj de Dio povas elekti la regnojn de siaj kreaj agadoj, sed tiuj ĉi materiaj kreaĵoj estis origine projektitaj kaj planitaj de la Paradizaj Arkitektoj de la Majstra Universo.
La antaŭuniversaj manipuladoj de spaco-forto kaj la praaj energioj estas la laboro de la Paradizaj Majstraj Forto-Organizantoj; sed en la superuniversaj kampoj, kiam emerĝa energio fariĝas respondema al loka aŭ lineara gravito, ili retiriĝas favore al la povo-direktoroj de la koncernata superuniverso.
Tiuj ĉi povo-direktoroj funkcias sole dum la antaŭmateriaj kaj postfortaj fazoj de la kreado de loka universo. Estas neniu oportuno por Kreinto-Filo komenci la organizon de universo, ĝis la povo-direktoroj efektivigis la mobilizon de la spacaj energioj sufiĉe por provizi materian fundamenton — laŭvortajn sunojn kaj materiajn sferojn — al la emerĝanta universo.
La lokaj universoj ĉiam havas proksimume saman potencialon de energio, kvankam ili tre malsamas laŭ fizikaj dimensioj, kaj povas varii en enhavo de videbla materio de tempo al tempo. La povo-ŝargo kaj doto en potenciala materio de loka universo estas determinitaj de la manipuladoj de la povo-direktoroj kaj iliaj antaŭuloj same kiel de la agadoj de la Kreinto-Filo kaj la doto de esence fizika regado posedata de lia kreopova asociito.
La energio-ŝargo de loka universo estas proksimume unu centmilono de la forto-doto de ĝia superuniverso. En la kazo de Nebadono, via loka universo, la masa materiiĝo estas iomete malpli. Laŭ fizika senco Nebadono posedas la tutan fizikan doton de energio kaj materio, kiun oni povas trovi en iu ajn loka kreaĵo de Nebadono. La sola fizika limigo por la disvolviĝa ekspansio de la Nebadona universo konsistas en la kvanta ŝargo de spaco-energio kaptita de la gravita regado de la asociitaj povoj kaj personecoj de la kombinita universa mekanismo.
Kiam energio-materio atingis iun stadion de masa materiiĝo, Paradiza Kreinto-Fino aperas sur la scenejon, akompanata de Kreopova Filino de la Infinita Spirito. Samtempe kun la alveno de la Kreinto-Filo komenciĝas la laboro sur la arkitetura sfero, kiu devas fariĝi la ĉefmondo de la projektita loka universo. Dum longaj epokoj tia loka kreaĵo evoluas, sunoj stabiliĝas, planedoj formiĝas kaj svingiĝas sur siaj orbitoj, dum la laboro krei la arkitekturajn mondojn, kiuj servos kiel konstelaciaj sidejoj kaj sistemaj ĉefmondoj, daŭrigas.
La Kreinto-Filoj estas antaŭitaj en universa organizado de la povo-direktoroj kaj aliaj estaĵoj devenantaj de la Tria Fonto-Centro. El la energioj de spaco, tiel antaŭe organizitaj, Mikaelo, via Kreinto-Filo, establis la loĝatajn regnojn de la universo de Nebadono, kaj de tiam ĉiam diligente dediĉas sin al ilia administrado. El antaŭekzistanta energio tiuj ĉi diaj Filoj materiigas videblan materion, projektas vivantajn kreitaĵojn, kaj kun la kunlaboro de la universa ĉeesto de la Infinita Spirito, kreas diversan sinsekvon de spiritaj personecoj.
Tiuj ĉi povo-direktoroj kaj energio-regantoj, kiuj longe antaŭis la Kreinto-Filon en la prepara fizika laboro de universa organizado, poste servas en grandioza rilato kun tiu ĉi Universala Filo, ĉiam restantaj en asociita regado de tiuj ĉi energioj, kiujn ili origine organizis kaj encirkvitigis. Sur Salvingtono nun funkcias la samajn cent povo-centrojn, kiuj kunlaboris kun via Kreinto-Filo por la origina formado de tiu ĉi loka universo.
La unua kompletigita ago de fizika kreado en Nebadono konsistis en la organizado de la ĉefmondo, la arkitektura sfero de Salvingtono, kun ĝiaj satelitoj. De la tempo de la komencaj movoj de la povo-centroj kaj fizikaj regantoj ĝis la alveno de la vivanta personaro sur la kompletigitaj sferoj de Salvingtono pasis iom pli ol unu miliono da jaroj de via nuna planeda tempo. La konstruado de Salvingtono estis tuj sekvata de la kreado de la cent ĉefmondoj de la projektitaj konstelacioj kaj la dek mil ĉefsferoj de la projektitaj lokaj sistemoj de planedaj regado kaj administrado, kune kun iliaj arkitekturaj satelitoj. Tiaj arkitekturaj mondoj estas fasonitaj por akcepti kaj fizikajn kaj spiritajn personecojn same kiel la mezajn aŭ transirajn stadiojn de estaĵoj.
Salvingtono, la sidejo de Nebadono, situas ĉe la preciza centro de maso-energio de la loka universo. Sed via loka universo ne estas simpla astronomia sistemo, kvankam granda sistemo ekzistas ĉe ĝia fizika centro.
Salvingtono estas la persona sidejo de Mikaelo de Nebadono, sed li ne ĉiam ĉeestas. Ĉar la glata funkciado de via loka universo ne plu postulas la konstantan ĉeeston de la Kreinto-Filo sur la ĉefsfero, tio ĉi ne estis vera dum la fruaj epokoj de ĝia fizika organizado. Kreinto-Filo ne kapablas forlasi sian ĉefmondon ĝis tia tempo, kiam la gravita stabiligado de la regno efektiviĝis per la materiiĝo de sufiĉa energio por ebligi al la diversaj cirkvitoj kaj sistemoj kontraŭpezi unu la alian per reciproka materia altiro.
Nuntempe la fizika plano de universo estas kompletigita, kaj la Kreinto-Filo, asocie kun la Kreopova Spirito, projektas sian planon pri kreado de vivo; post kio tiu ĉi reprezentanto de la Infinita Spirito komencas sian universan funkcion kiel distingebla kreopova personeco. Kiam tiu ĉi unua kreopova ago estas formulita kaj plenumita, tiam ekestas la Brila kaj Matena Stelo, la personeciĝo de tiu ĉi komenca kreopova koncepto pri identeco kaj idealo de dieco. Tiu ĉi estas la ĉefadministranto de la universo, la persona asociito de la Kreinto-Filo, iu simila al li laŭ ĉiuj aspektoj de karaktero, kvankam rimarkeble limigita laŭ siaj atributoj de dieco.
Kaj nun ke la vichelpanto kaj ĉefadministranto de la Kreinto-Filo estas provizita, sekvas la estiĝo de vasta kaj mirinda aro de diversaj kreitaĵoj. La gefiloj de la loka universo aperas, kaj iom poste la registaro de tia kreaĵo, etendiĝanta de la plejsuperaj konsilioj de la universo ĝis la patroj de la konstelacioj kaj la suverenoj de la lokaj sistemoj — la agregaĵoj de tiuj mondoj, kiuj estas fasonitaj por fariĝi poste la hejmoj de la variaj mortemulaj rasoj de libervolaj kreitaĵoj; kaj ĉiu el tiuj ĉi mondoj estos prezidita de Planeda Princo.
Kaj tiam, kiam tia universo estas tiel komplete organizita kaj tiel personece plenigita, la Kreinto-Filo ektraktas la proponon de la Patro krei la morteman homon laŭ ilia dia bildo.
La organizado de planedaj loĝejoj daŭre progresas en Nebadono, ĉar tiu ĉi universo ja estas juna amaso en la stelaj kaj planedaj regnoj de Orvontono. Ĉe la lasta registraĵo estis 3 840 101 loĝataj planedoj en Nebadono, kaj Satanio, la loka universo de via mondo, estas sufiĉe tipa de aliaj sistemoj.
Satanio ne estas unuforma fizika sistemo, simpla astronomia unuo aŭ organizo. Ĝiaj 619 loĝataj mondoj situas en pli ol kvin cent malsamaj fizikaj sistemoj. Nur kvin havas pli ol du loĝataj mondoj, kaj el tiuj ĉi nur unu havas kvar loĝatajn planedojn, dum kvardek ses havas du loĝatajn mondojn.
La Satania sistemo de loĝataj mondoj estas tre malproksima de Uverso kaj de tiu granda amaso da sunoj, kiu funkcias kiel la fizika aŭ astronomia centro de la sepa superuniverso. De Jerusemo, la sidejo de Satanio, estas pli ol ducent mil lumjaroj ĝis la fizika centro de la superuniverso de Orvontono, tre, tre for en la densa diametro de la Lakta Vojo. Satanio estas ĉe la periferio de la loka universo, kaj Nebadono estas nun tre malproksima proksime de la bordo de Orvontono. De la plej ekstera sistemo de loĝataj mondoj ĝis la centro de la superuniverso estas iomete malpli ol ducent kvindek mil lumjaroj.
La universo de Nebadono nun svingiĝas for sudoriente en la superuniversa cirkvito de Orvontono. La plej proksimaj universoj estas : Avalono, Henselono, Sanselono, Portalono, Volveringo, Fanovingo kaj Alvoringo.
Sed la evoluo de loka universo estas longa rakonto. La kajeroj traktantaj la superuniverson enkondukas tiun ĉi temon, tiuj de tiu ĉi sekcio pri la lokaj kreaĵoj daŭrigas ĝin, dum tiuj sekvantaj koncernantaj la historion kaj destinon de Urantio kompletigas la rakonton. Sed vi povas adekvate kompreni la destinon de la mortemuloj de tia loka kreaĵo nur per atenta tralego de la rakontoj pri la vivo kaj instruoj de via Kreinto-Filo, kiel li iam vivis la homan vivon en la simileco de mortemula karno sur via propra evolua mondo.
La sola kreaĵo perfekte fiksita estas Havono, la centra universo, kiu estis farita rekte de la penso de la Universala Patro kaj la vorto de la Eterna Filo. Havono estas ekzisteca, perfekta kaj tute plena universo, ĉirkaŭanta la hejmon de la eternaj Diaĵoj, la centro de ĉiuj aferoj. La kreaĵoj de la sep superuniversoj estas limhavaj, evolua kaj nevarie progresanta.
La fizikaj sistemoj de tempo kaj spaco havas evoluan originon. Ili ne estas eĉ fizike stabiligitaj, ĝis ili estas svingitaj en la stabilajn cirkvitojn de siaj superuniversoj. Nek loka universo estas fiksita en lumo kaj vivo, ĝis ĝiaj fizikaj ebloj de ekspansio kaj disvolviĝo estas elĉerpitaj, kaj ĝis la spirita statuso de ĝiaj loĝataj mondoj estas por ĉiam fiksita kaj stabiligita.
Krom en la centra universo, perfekteco estas progresa atingo. En la centra kreaĵo ni havas pratipon de perfekteco, sed ĉiuj aliaj regnoj devas atingi tiun perfektecon per la metodoj establitaj por la antaŭenigo de tiuj apartaj mondoj aŭ universoj. Kaj preskaŭ infinita diverseco karakterizas la planojn de la Kreinto-Filoj por organizi, evoluigi, disciplini kaj fiksi siajn respektivajn lokajn universojn.
Kun la escepto de la diaĵa ĉeesto de la Patro, ĉiu loka universo estas iel duobligo de la administra organizo de la centra aŭ pratipa kreaĵo. Kvankam la Universala Patro persone ĉeestas en la loĝa universo, li ne loĝas en la menso de la estaĵoj originantaj de tiu universo, kiel li laŭvorte loĝas en la animoj de la mortemuloj de tempo kaj spaco. Tio ŝajnas esti tute saĝa kompenso en la alĝustigo kaj reguligo de la spiritaj aferoj de la vasta kreitaĵaro. En la centra universo la Patro persone ĉeestas kiel tia sed foresta en la menso de la infanoj de tiu perfekta kreaĵo; en la spacaj universoj la Patro forestas persone, reprezentata de siaj Suverenaj Filoj, dum li intime ĉeestas en la menso de siaj mortemaj infanoj, tiel spirite reprezentata de la antaŭpersona ĉeesto de la Misteraj Monitoroj loĝantaj en la mensoj de tiuj ĉi libervolaj kreitaĵoj.
Sur la sidejo de loka universo loĝas ĉiuj kreintulaj kaj kreopovaj personecoj, kiuj reprezentas memstaran aŭtoritaton kaj administran aŭtomonecon krom la persona ĉeesto de la Universala Patro. En la loka universo troviĝas io el ĉiuj kaj iu el preskaŭ ĉiuj klasoj de inteligentaj estaĵoj ekzistantaj en la centra universo krom la Universala Patro. Kvankam la Universala Patro ne persone ĉeestas en loka universo, li estas persone reprezentata de sia Kreinto-Filo, unue kiel vicreganto de Dio kaj poste kiel plenrajte plejsupera kaj suverena reganto.
Ju pli ni malsupreniras la skalon de vivo, des pli malfacilas situi per la okulo de la fido la nevideblan Patron. La malsuperaj kreitaĵoj — kaj foje eĉ la pli altaj personecoj — trovas malafacile ĉiam vidi la Universalan Patron en liaj Kreinto-Filoj. Kaj tiel, atendante la tempon de sia spirita ekzaltiĝo, kiam la perfekteco de disvolviĝo kapabligos ilin vidi Dion persone, ili laciĝas en progresado, havas spiritajn dubojn, stumblas en konfuzon kaj tiel izolas sin de la progresaj spiritaj celoj de sia tempo kaj universo. Tiamaniere ili perdas la kapablon vidi la Patron, kiam ili rigardas la Kreinto-Filon. La plej certa sekurigilo por la kreitaĵoj, tra la tuta longa por atingi la Patro, dum tiu ĉi tempo kiam esence propraj kondiĉoj malebligas tian atingon, estas obstine teni sin je la vero-fakto de la ĉeesto de la Patro en liaj Filoj. Laŭvorte kaj figure, spirite kaj persone, la Patro kaj la Filoj estas unu. Tio estas fakto: kiu vidis Kreinto-Filon, tiu vidis la Patron.
La personecoj de koncernata universo estas stabilaj kaj fidindaj dekomence nur laŭ sia grado de parenceco al la Diaĵo. Kiam la kreitaĵa origino devojiĝas sufiĉe for de la originaj kaj diaj Fontoj, ĉu ni traktas kun la Filoj de Dio, ĉu kun la kreitaĵoj de ministrado apartenantaj al la Infinita Spirito, kreskas la eblon de malharmonio, konfuzo kaj foje ribelo — peko.
Krom perfektaj estaĵoj de Diaĵa origino ĉiuj libervolaj kreitaĵoj en la superuniversoj estas evoluaj laŭ naturo, komencante en humila stato kaj irante ĉiam supren, fakte internen. Eĉ alte spiritaj personecoj daŭrigas supreniri la skalon de la vivo per progresantaj translokiĝoj de vivo al vivo kaj de sfero al sfero. Kaj en la kazo de tiuj, kiuj akceptas la Misterajn Monitorojn, estas ja nenia limo al la eblaj altaĵoj de ilia spirita supreniro kaj universa atingo.
La perfekteco de la tempaj kreitaĵoj, kiam finfine atingita, estas plene akiro, aŭtenta posedo de la personeco. Dum la elementoj de la graco estas libere almiksitaj, tamen la kreitaĵaj atingoj estas la rezulto de individuaj klopodoj kaj efektiva vivado, personeca reago al la ekzistanta medio.
La fakto pri besta evolua origino ne donas malhonoron al iu ajn personeco laŭ la vidpunkto de la universo, ĉar tio estas la ekskluziva metodo por produkti unu el la du bazaj specoj de libervolaj kreitaĵoj dotitaj per limhava inteligenteco. Kiam la altoj de perfekteco kaj eterneco estas atingitaj, des pli granda honoro estas al tiuj, kiuj komencis ĉe la malsupro, kaj ĝoje grimpis la ŝtuparon de la vivo, ŝtupon post ŝtupo, kaj kiuj, kiam ili ja atingas la altojn de la gloro, gajnos personan sperton, kiu enkorpigas efektivan scion pri ĉiu fazo de vivo de la malsupro ĝis la supro.
En ĉio ĉi montriĝas la saĝeco de la Kreintoj. Tute estus facile por la Universala Patro igi ĉiujn mortemulojn perfektaj estaĵoj, doni perfektecon per sia dia vorto. Sed tio senigus ilin je la mirinda sperto de la aventuro kaj trejnado asociitaj kun la longa kaj grada grimpado internen, sperto posedata nur de tiuj, kiuj estas tiel bonŝancaj komenci ĉe la malsupro mem de la vivanta ekzisto.
En la universoj ĉirkaŭantaj Havonon estas provizita nur sufiĉa nombro da perfektaj kreitaĵoj por kontentigi la bezonon de gvidiloj instruantaj pratipojn por tiuj, kiuj supreniras la evoluan skalon de vivo. La sperteca naturo de la evolua speco de personeco estas la natura kosma komplemento de la ĉiam perfektaj naturoj de la kreitaĵoj de Paradizo-Havono. Reale, kaj perfektaj kaj perfektigitaj kreitaĵoj estas nekompletaj rilate al la limhava tuto. Sed en la komplementa asocio de la ekzistece perfektaj kreitaĵoj de la sistemo de Paradizo-Havono kaj la spertece perfektigitaj finatingintoj suprenirantaj de la evoluaj universoj, ambaŭ specoj sukcesas liberiĝi de esence propraj limigoj, kaj tiel povas kune provi atingi la sublimajn altojn de la plejlasteco de kreitaĵa statuso.
Tiuj ĉi kreitaĵaj operacioj estas la universaj postefikoj de agoj kaj reagoj ene de la Sepobla Diaĵo, en kiu la eterna dieco de la Paradiza Trinitato kuniĝas kun la evoluanta dieco de la Plejsuperaj Kreintoj de la spactempaj universoj, en, per kaj tra la Diaĵo de la Plejsupera Estaĵo efektiviganta povon .
La die perfekta kreitaĵo kaj la evolua perfektigita kreitaĵo estas egalaj laŭ grado de dieca potencialo, sed ili malsamas laŭ speco. Ĉiu devas dependi de la alia por atingi la plejsuperecon de servo. La evoluaj superuniversoj dependas de la perfekta Havono por disponigi al ili la finan trejnadon de siaj suprenirantaj civitanoj, sed ankaŭ la perfekta centra universo postulas la ekziston de la perfektiĝantaj superuniversoj por provizi plenan disvolviĝon al siaj malsuprenirantaj loĝantoj.
La du ĉefaj manifestiĝoj de limhava realeco, denaska perfekteco kaj evoluinta perfekteco, ĉu personecoj aŭ universoj, estas kunordigitaj, dependaj kaj integritaj. Ĉiu postulas la alian por atingi la kompletigon de funkcio, servo kaj destino.
Ne konservu la ideon ke, ĉar la Universala Patro delegas tiom de si kaj siaj povoj al aliaj, li estas silenta aŭ neaktiva membro de la Diaĵa partnereco. Krom pri la kampoj de personeco kaj disdonacoj de Ĝustigantoj, li estas ŝajne la malplej aktiva de la Paradizaj Diaĵoj, ĉar li permesas al siaj Diaĵaj kunordigitoj, siaj Filoj kaj multaj kreitaj inteligentuloj plenumi tiel multe por efektivigi sian eternan celon. Li estas la silenta membro de la kreopova triopo nur en la senco, ke li neniam faras ion, kion iu ajn el liaj kunordigitaj aŭ subordigitaj asociitoj povas fari.
Dio havas plenan komprenon pri la bezono de ĉiu inteligenta kreitaĵo funkcii kaj sperti, kaj tial, en ĉiu situacio, ĉu temas pri la destino de universo aŭ la bonfarto de la plej humila el siaj kreitaĵoj, Dio retiras sin favore al la galaksion da personecoj de kreitaĵoj kaj Kreintoj, kiuj esence intervenas inter li kaj iu ajn koncernata universa situacio aŭ kreopova evento. Sed malgraŭ tiu ĉi retiriĝo, tiu ĉi elmontro de infinita kunordigado, estas ĉe Dio efektiva, laŭvorta kaj persona partopreno en tiuj ĉi eventoj de kaj per tiuj ĉi ordenitaj perantoj kaj personecoj. La Patro laboras en kaj per ĉiuj ĉi kanaloj por la bonstato de sia tuta vasta kreitaĵaro.
Koncerne la politikojn, konduton kaj administradon de loka universo la Universala Patro agas per la persono de sia Kreinto-Filo. En la interrilatoj de la Filoj de Dio, en la grupaj asocioj de personecoj devenantaj de la Tria Fonto-Centro, aŭ en la rilatoj inter ĉiuj aliaj kreitaĵoj kiaj homaj estaĵoj — koncerne tiajn asociojn la Universala Patro neniam intervenas. La leĝo de la Kreinto-Filo, la regado de la Konstelaciaj Patroj, la Sistemaj Suverenoj kaj la Planedaj Princoj — la ordonitaj politikoj kaj proceduroj por tiu universo — ĉiam regas. Ne estas divido de aŭtoritato; neniam estas konflikto inter diaj povo kaj celo. La Diaĵoj estas en perfekta kaj eterna unuanimeco.
La Kreinto-Filo plejsupere regas en ĉiuj aferoj de etikaj asocioj, la rilatoj de iu ajn speco de kreitaĵoj al iu ajn alia klaso de kreitaĵoj aŭ el du aŭ pli da individuoj ene de koncernata grupo; sed tia plano ne signifas, ke la Universala Patro ne povas siamaniere interveni kaj fari ion, kio plaĉas al la dia menso kun iu ajn individua kreitaĵo tra la tuta kreitaĵaro, koncerne la nunan statuson de la individuo aŭ liajn estontajn perspektivojn, kaj koncerne la eternan planon kaj infinitan celon de la Patro.
Ĉe la mortemaj libervolaj kreitaĵoj la Patro efektive ĉeestas per la loĝanta Ĝustiganto, fragmento de sia antaŭpersona spirito; kaj la Patro ankaŭ estas la fonto de la personeco de tia mortema libervola kreitaĵo.
Tiuj ĉi Penso-Ĝustigantoj, la disdonacoj de la Universala Patro, estas kompare izolitaj; ili loĝas en la homaj mensoj sed ne havas percepteblan ligon kun la etikaj aferoj de loka kreaĵo. Ili ne estas rekte kunordigitaj kun la serafa servo aŭ kun la administrado de sistemoj, konstelacioj aŭ lokaj universoj, eĉ ne kun la regado de Kreinto-Filo, kies volo estas la plejsupera leĝo de lia universo.
La loĝantaj Ĝustigantoj estas unu el la apartaj sed unuiĝintaj rimedoj de kontakto de Dio kun la kreitaĵoj de sia preskaŭ infinita kreitaĵaro. Tiel tiu, kiu estas nevidebla por la mortema homo, manifestas sian ĉeeston, kaj se li farus tion, li montrus sin al ni ankoraŭ alimaniere, sed tia plua revelacio ne estas die ebla.
Ni povas vidi kaj kompreni la mekanismon, per kiu la Filoj ĝuas intiman kaj kompletan scion pri la universoj de sia jurisdikcio; sed ni ne povas plene kompreni la metodojn, per kiu Dio tiel plene kaj persone konas la detalojn de la universaro, kvankam ni almenaŭ povas agnoski la vojon, per kiu la Universala Patro povas ricevi informojn koncerne la estaĵojn de sia grandega kreitaĵaro kaj manifesti sian ĉeeston al ili. Per la cirkvito de personecoj la Patro konscias — havas personan scion — pri la pensoj kaj agoj de ĉiuj estaĵoj el ĉiuj sistemoj de ĉiuj universoj de la tuta kreitaĵaro. Kvankam ni ne povas plene kompreni tiun ĉi teknikon de la komuneco de Dio kun liaj infanoj, ni povas esti fortigitaj en la garantio, ke la “Sinjoro konas siajn infanojn”, kaj ke pri ĉiu el ni “li notas kie ni naskiĝis”.
En via universo kaj en via koro la Universala Patro ĉeestas, laŭ la spirita senco, per unu el la Sep Majstro-Spiritoj de la centra loĝejo kaj, specife, per la dia Ĝustiganto vivanta, laboranta kaj atendanta en la profundoj de la mortemula menso.
Dio ne estas memcentra personeco; la Patro libere distribuas sin al sia kreitaĵaro kaj al siaj kreitaĵoj. Li vivas kaj agas ne nur en la Diaĵoj, sed ankaŭ en siaj Filoj, al kiuj li konfidas la faradon de ĉio, kio estas die ebla al ili fari. La Universala Patro vere senigis sin je ĉiu funkcio, kiun alia estaĵo povas plenumi. Kaj tio ĉi estas same vera pri la mortema homo kiel pri la Kreinto-Filo, kiu regas anstataŭ Dio ĉe la sidejo de loka universo. Tiel ni rigardas la elfaradon de la ideala kaj infinita amo de la Universala Patro.
Per tiu ĉi universala disdonaco ni havas abundan pruvon pri kaj la grandeco kaj la grandanimeco de la dia naturo de la Patro. Se Dio detenis sin doni ion de si al la universala kreitaĵaro, pro tiu restaĵo li do estas abundege malavara disdonacante la Penso-Ĝustigantojn al la mortemulojn de la regnoj, la Misteraj Monitoroj de tempo, kiuj tiel pacience loĝas en la mortemajn kandidatojn por la eterna vivo.
La Universala Patro elverŝis sin kvazaŭ por riĉigi la tutan kreitaĵaron je personeca posedo kaj potenciala spirita atingo. Dio donis sin al ni, por ke ni povu esti kiel li, kaj li rezervis por si la povon kaj gloron necesajn por la subtenado de tiuj aferoj, por la amo de kiuj li tiel senigis je ĉiuj aliaj aferoj.
Estas granda kaj glora celo en la marŝo de la universoj tra la spaco. Ĉiuj viaj mortemulaj luktoj ne estas vanaj. Ni ĉiuj estas parto de grandega plano, giganta entrepreno, kaj estas ĝia vasteco, kiu neebligas vidi multon de ĝi iam ajn kaj dum la vivo de iu ajn. Ni ĉiuj estas parto de eterna projekto, kiun la Dioj superrigardas kaj ellaboras. La tuta mirinda kaj universala mekanismo majeste moviĝas tra la spaco harmonie kun la mezuro de la infinita penso kaj eterna celo de la Unua Granda Fonto-Centro.
La eterna celo de la eterna Dio estas alta spirita idealo. La tempaj eventoj kaj la luktoj de la materia ekzisto estas nur la efemera skafaldo, kiu transpontas al la alia flanko, la promesita lando de spirita realo kaj supera ekzisto. Kompreneble, al vi mortemuloj estas malfacile kompreni la ideon pri eterna celo; vi estas preskaŭ nekapabla kompreni la penson de eterneco, ion neniam komenciĝantan kaj neniam finiĝantan. Ĉio konata de vi havas finon.
Koncerne individuan vivon, la daŭron de regno aŭ la kronologion de iuj ajn kunligitaj serioj de eventoj ŝajnus, ke ni traktas izolitan periodon de tempo; ĉio ŝajnas havi komencon kaj finon. Kaj ŝajnus, ke serio de tiaj spertoj, vivoj aŭ eraoj, kiam sinsekve aranĝita, konsistigas rektalinian vojiron, izolitan eventon de tempo fulmantan antaŭ la infinita vizaĝo de eterneco. Sed kiam ni rigardas ĉion ĉi de malantaŭ la kulisoj, pli ampleksa vido kaj pli kompleta kompreno sugestas, ke tia klarigo estas neadekvata, malkohera, kaj tute maltaŭga ĝuste klarigi, kaj alie korelacii, la tempajn operaciojn kun la subkuŝantaj celoj kaj bazaj reagoj de eterneco.
Ŝajnas al mi pli konvene, por klarigi al la mortema menso, koncepti la eternecon kiel ciklon kaj la eternan celon kiel senfinan cirklon, ciklon de eterneco iel sinkronigitan kun la efemeraj materiaj cikloj de tempo. Koncerne la tempajn sektorojn ligitaj kun la ciklo de eterneco kaj formantaj parton de ĝi, ni estas devigitaj agnoski, ke tiaj tempaj epokoj naskiĝas, vivas kaj mortas same kiel la tempaj estaĵoj naskiĝas, vivas kaj mortas. La plimulto de homaj estaĵoj mortas ĉar, malsukcesinte atingi la spiritan nivelon de kunfandiĝo kun la Ĝustiganto, la metamorfozo de la morto konsistigas la solan eblan proceduron, en kiu ili povas eviti la katenojn de tempo kaj la ligilojn de la materia kreado, kiu permesas al ili sekvi la spiritan paŝon kun la progresanta procesio de eterneco. Postvivinte la elprovan vivon de tempo kaj materia ekzisto, fariĝas eble por vi resti en kontakto kun eterneco, kaj eĉ aparteni al ĝi, svingante por ĉiam kun la spacaj mondoj de spaco ĉirkaŭ la cirklo de la eternaj epokoj.
La tempaj sektoroj estas kiel la personecaj fulmoj sub tempa formo; ili aperas por periodo, kaj sekve ili estas perditaj por la homa vido, nur por reaperi kiel novaj agantoj kaj daŭrigaj faktoroj en la pli alta vivo de la senfina svingo ĉirkaŭ la eterna cirklo. La eterneco apenaŭ povas esti konceptita kiel rektalinia vojiro, konsiderante nia kredo pri limigita universo moviĝanta sur vasta, longforma cirklo ĉirkaŭ la centra loĝejo de la Universala Patro.
Verdire, la eterneco estas nekomprenebla por la limhava menso de tempo. Vi simple ne povas kompreni ĝin. Mi ne tute bildigas ĝin al mi, kaj eĉ se mi sukcesus, estus neeble al mi esprimi mian koncepton al la homa menso. Tamen mi faris kiel eble plej bone por portreti ion de nia vidpunkto, por diri al vi iom de nia kompreno pri eternaj aferoj. Mi klopodas helpi vin kristaligi viajn pensojn pri tiuj ĉi valoroj, kies naturo estas infinita kaj graveco eterna.
Estas en la menso de Dio plano, kiu ampleksas ĉiun kreitaĵon de ĉiuj liaj vastaj kampoj, kaj tiu ĉi plano estas eterna celo de senlima oportuneco, nelimigita progreso kaj senfina vivo. Kaj la infinitaj trezoroj de tia senkompara kariero estas viaj rekompence de viaj klopodoj!
La celo de eterneco estas antaŭen! La aventuro atingi diecon kuŝas antaŭ vi! La kuro al perfekteco estas komencita! Kiu ajn volas, povas eniri, kaj certa venko kronos la klopodojn de ĉiu homa estaĵo, kiu faros la kuron de fido, plenumante ĉiun paŝon sur la vojo konforme al la direktado de la loĝanta Ĝustiganto kaj la gvidado de tiu bona spirito de la Universa Filo, kiu tiel libere estis elverŝita sur ĉian karnon.
[Prezentita de Potenca Mesaĝisto portempe alligita al la Plejsupera Konsilio de Nebadono kaj asignita al tiu ĉi misio de Gabrielo de Salvingtono.]