Kajero 31

La korpuso de la Finatingo

La Korpuso de Mortemaj Finatingintoj reprezentas la nunan konatan destinon de la suprenirantaj mortemuloj kunfanditaj kun Ĝustiganto de la tempo. Sed estas aliaj grupoj, kiuj ankaŭ estas asignitaj al tiu ĉi korpuso. La unuaranga korpuso de finatingintoj konsistas el la jeno:

1. Havonaj Indiĝenoj.

2. Gravitaj Mesaĝistoj.

3. Glorigitaj Mortemuloj.

4. Adoptitaj Serafoj.

5. Glorigitaj Materiaj Filoj.

6. Glorigitaj Mezvojaj Kreitaĵoj.

Tiuj ĉi ses grupoj de glorigitaj estaĵoj konsistigas tiun ĉi unikan korpuson de eterna destino. Ni pensas, ke ni konas ilian estontan laboron, sed ni ne certas. Dum la Mortemula Finatingo mobiliziĝas sur Paradizo, kaj dum ili nun tiel vaste ministras al la spacaj universoj kaj administras la mondojn fiksitaj en lumo kaj vivo, ilia estonta destino devas esti la nun organiziĝantaj universoj de la ekstera spaco. Almenaŭ tio estas la konjekto sur Uverso.

La korpuso estas organizita laŭ la laboraj asocioj de la spacaj mondoj kaj konforme al la asocia sperto akirita dum la tuta longa kaj eventoplena suprenira kariero. Ĉiuj suprenirantaj kreitaĵoj akceptitaj en tiu ĉi korpuso estas egale ricevitaj, sed tiu ĉi ekzaltita egaleco neniel nuligas individuecon aŭ detruas personan identecon. Ni tuj povas percepti komunikante kun finatinginto, ĉu li estas supreniranta mortemulo, Havona indiĝeno, adoptita serafo, mezvoja kreitaĵo aŭ Materia Filo.

Dum la nuna universa epoko la finatingintoj revenas por servi en la tempajn universojn. Ili estas asignitaj por labori sinsekve en la malsamaj superuniversoj kaj neniam en siaj originaj superuniversoj, ĝis ili servas en ĉiuj aliaj ses superkreaĵoj. Tiel ili povas akiri la sepoblan koncepton pri la Plejsupera Estaĵo.

Unu aŭ pluraj kompanioj de mortemaj finatingintoj konstante servas sur Urantio. Estas neniu kampo de universa servo, al kiu ili ne estas asignitaj; ili funkcias universale kaj laŭ alternaj kaj egalaj periodoj de asignita devo kaj libera servo.

Ni havas neniun ideon pri la naturo de la estonta organizado de tiu ĉi eksterordinara grupo, sed la finatingintoj estas nun plene memreganta korpuso. Ili elektas siajn proprajn permanentajn, periodajn kaj taskajn gvidantojn kaj direktorojn. Neniu ekstera influo iam povas premi sur iliaj politikoj, kaj ilia ĵuro de fideleco estas farita nur al la Paradiza Trinitato.

La finatingintoj konservas sian propran sidejon sur Paradizo, en la superuniversoj, en la lokaj universoj kaj sur ĉiuj sekciaj ĉefplanedoj. Ili estas aparta ordo de la evolua kreitaĵaro. Ni ne rekte direktas aŭ regas ilin, kaj tamen ili estas absolute lojalaj, kaj ĉiam kunlaboras en ĉiuj niaj planoj. Ili estas fakte la amasiĝantaj elprovitaj kaj veraj animoj de tempo kaj spaco — la evolua salo de la universo — kaj ili estas porĉiame imunaj kontraŭ malbono kaj sekuraj kontraŭ peko.­

1. La Havonaj indiĝenoj

Multaj el la Havonaj indiĝenoj, kiuj servas kiel instruistoj en la lernejoj de pilgrima trejnado de la centra universo fariĝas tre korligitaj al la suprenirantaj mortemuloj kaj ankoraŭ pli intrigitaj pri la estontaj laboro kaj destino de la Korpuso de Mortemaj Finatingintoj. Sur Paradizo estas konservita, en la administra sidejo de la korpuso, registrejo por la Havonaj volontuloj prezidita de la asociito de Grandfando. Hodiaŭ vi trovus milionojn kaj milionojn da Havonaj indiĝenoj sur tiu ĉi atendolisto. Tiuj ĉi perfektaj estaĵoj de rekta kaj dia kreado multe helpas la Mortemulan Korpuson de Finatingo, kaj ili sendube faros ankoraŭ pli grandajn servojn en la malproksima estonteco. Ili provizas la vidpunkton de iu naskita en perfekteco kaj dia pleneco. La finatingintoj tiel ampleksas ambaŭ fazojn de sperteca ekzisto — perfekta kaj perfektigita.

Havonaj indiĝenoj devas atingi iujn spertjan disvolviĝojn lige kun evoluaj estaĵoj, kiuj kreos ricevan kapablon por la disdonaco de fragmento de la spirito de la Universala Patro. La Korpuso de Mortemaj Finatingintoj havas kiel permanentajn membrojn nur tiajn estaĵojn kunfanditajn kun la spirito de la Unua Fonto-Centro, aŭ kiuj, kiel la Gravitaj Mesaĝistoj, denaske enkorpigas tiun ĉi spiriton de Dio la Patro.

La loĝantoj de la centra universo estas akceptitaj en la korpuso laŭ la proporcio de unu por mil — kompanio de finatingintoj. La korpuso estas organizita por portema servo en kompanioj de unu milo, la suprenirantaj kreitaĵoj nombrantaj 997 por unu Havona indiĝeno kaj unu Gravita Mesaĝisto. La finatingintoj estas tiel mobilizitaj en kompanioj, sed la finatinga ĵuro estas individue farita. Ĝi estas ĵuro de ĝisfundaj implicoj kaj eterna graveco. La Havona indiĝeno faras la saman ĵuron, kaj fariĝas proĉiame alligita al la korpuso.

La Havonaj rekrutoj sekvas la kompanion de sia asigno; kien ajn la grupo iras, tien ili iras. Kaj vi devus vidi ilian entuziasmon pri la nova laboro de la finatingintoj. La eblo atingi la Korpuson de la Finatingo estas unu el la superbaj ekscitoj de Havono; la eblo fariĝi finatinginto estas unu el la plejsuperaj aventuroj de tiuj ĉi perfektaj rasoj.

La Havonaj indiĝenoj estas ankaŭ akceptitaj samproporcie en la Korpuso de Kune Trinitatigitaj Finatingintoj sur Viceĝeringtono kaj en la Korpuso de Transcendaj Finatingintoj sur Paradizo. La Havonaj civitanoj konsideras tiujn ĉi tri destinojn kiel konsistigantajn la plejsuperajn celojn de siaj superaj karieroj, same kun sia ebla akcepto en la Korpuso de Havonaj Finatingintoj.

2. Gravitaj Mesaĝistoj

Kie ajn kaj kiam ajn la Gravitaj Mesaĝistoj funkcias, la finatingintoj komandas. Ĉiuj Gravitaj Mesaĝistoj estas sub la ekskluziva jurisdikcio de Grandfando, kaj ili estas asignitaj nur al la unuaranga Korpuso de la Finatingo. Ili estas netakseblaj por la finatingintoj eĉ nun, kaj ili estos plene utilaj en la eterna estonteco. Neniu alia grupo de inteligentaj kreitaĵoj posedas tian korpuson de personecigitaj mesaĝistoj kapablaj transcendi tempon kaj spacon. Similaj specoj de mesaĝistoj-registrantoj alligitaj al alia korpuso de finatingintoj ne estas personecigitaj; ili estas absonidigitaj.

La Gravitaj Mesaĝistoj venas el Diviningtono, kaj ili estas modifitaj kaj personecigitaj Ĝustigantoj, sed neniu el nia Uversa grupo entreprenos klarigi la naturon de unu el tiuj ĉi mesaĝistoj. Ni scias, ke ili estas tre personaj estaĵoj, diaj, inteligentaj kaj kortuŝe komprenemaj, sed ni ne komprenas ilian sentempan teknikon por trairi spacon. Ili ŝajnas esti kompetentaj por utiligi iujn ajn energiojn, cirkvitojn kaj eĉ graviton. La Finatingintoj de la mortemula korpuso ne povas defii tempon kaj spacon, sed ili estas asociitaj kaj submetitaj al sia komando preskaŭ ĉiuj infinitaj spiritaj personecoj, kiuj ja povas. Ni povas nomi la Gravitajn Mesaĝistojn personecoj, sed fakte ili estas superspiritaj estaĵoj, senlimaj personecoj. Ili estas tute malsama ordo de personecoj kompare kun Solecaj Mesaĝistoj.

La Gravitaj Mesaĝistoj povas esti alligitaj al kompanio de finatingintoj en senlimaj nombroj, sed nur unu mesaĝisto, la ĉefo de siaj kunuloj, estas varbigita en la Mortemula Korpuso de la Finatingo. Tiu ĉi ĉefo estas asignita al si permanenta personaro kun 999 kunaj mesaĝistoj, kaj se necese li povas postuli al la rezervoj de la ordo por asistantoj en senlimaj nombroj.

La Gravitaj Mesaĝistoj kaj la glorigitaj mortemaj finatingintoj efektivigas kortuŝan kaj profundan korinklinon por unu la alia; ili havas multon komune: unu estas rekta personecigo de fragmento de la Universala Patro, la alia kreitaĵa personeco ekzistanta en la postvivanta senmorta animo kunfandita kun fragmento de la sama Universala Patro, la spirita Penso-Ĝustiganto.

3. Glorigitaj Mortemuloj

La suprenirantaj mortemuloj kunfanditaj kun la Ĝustiganto formas la plejparton de la unuaranga Korpuso de la Finatingo. Kune kun la adoptitaj kaj glorigitaj serafoj ili kutime nombras 990 en ĉiu kompanio de finatingintoj. La proporcio de mortemuloj kaj anĝeloj en iu ajn grupo varias, kvankam la mortemuloj estas multe pli ol la serafoj. La Havonaj indiĝenoj, glorigitaj Materiaj Filoj, glorigitaj mezvojulaj kreitaĵoj, la Gravitaj Mesaĝistoj kaj la nekonata kaj mankanta membro konsistigas nur unu procenton de la korpuso; ĉiu kompanio de mil finatingintoj havas lokojn por nur dek el tiuj ĉi nemortemaj kaj neserafaj personecoj.

Ni el Uverso ne konas la “finatingan destinon” de la suprenirantaj mortemuloj de tempo. Nuntempe ili rezidas sur Paradizo, kaj portempe servas en la Korpuso de Lumo kaj Vivo, sed tia grandega kurso de suprenira trejnado kaj tia longa universa disciplino devas esti elpensita por kvalifiki ilin por eĉ pli grandaj provoj de fido kaj pli sublimaj servoj de respondeco.

Malgraŭ ke tiuj ĉi suprenirantaj mortemuloj atingis Paradizon, estis rekrutitaj en la Korpuson de la Finatingo, kaj estas resenditaj grandnombre por partopreni en la kondukado de lokaj universoj kaj helpi en la administrado de superuniversaj aferoj — eĉ antaŭ tiu ĉi ŝajna destino, restas la signifa fakto, ke ili estas registritaj nur kiel spiritoj de sesa stadio. Sendube restas unu plia ŝtupo en la kariero de la Mortemula Korpuso de la Finatingo. Ni ne konas la naturon de tiu etapo, sed ni ekkonis kaj atentigas pri tri faktoj:

1. Ni scias per la registroj, ke la mortemuloj estas spiritoj de la unua ordo dum sia restado en la minoraj sektoroj, ke ili progresas ĝis la dua ordo, kiam ili estas translokitaj al la maĵoraj sektoroj, en la tria kiam ili antaŭeniras ĝis la centraj trejnaj mondoj de la superuniverso. La mortemuloj fariĝas diplomitaj spiritoj de kvara ordo, post ili atingas la sesan cirklon de Havono, kaj fariĝas spiritoj de la kvina ordo, kiam ili trovas la Universalan Patron. Ili poste atingas la sesan stadion de spirita ekzisto farante la ĵuron, kiu rekrutas ilin por ĉiam en la eterneca asigno de la Korpuso de la Mortemla Finatingo.

Ni observas, ke la spirita klasifiko, aŭ indiko, estis determinita per efektiva progreso de regno de universa servo al alia regno de universa servo aŭ de unu universo al alia universo; kaj ni supozas, ke la disdonaco de la klasifiko kiel spirito de la sepa ordo al la Mortemula Korpuso de la Finatingo okazos samtempe kun ilia progreso al eterna asigno por servo sur ĝis nun neregistritaj kaj nerivelitaj sferoj kaj samtempe kun ilia atingo de Dio la Plejsuperulo. Sed krom tiuj ĉi aŭdacaj konjektoj, ni vere ne scias pli pri ĉio ĉi ol vi; nia scio pri la mortemula kariero ne transiras la nunan Paradizan destinon.

2. La mortemaj finatingintoj plene obeas la ordonon de la epokoj, “Vi estu perfektaj”; ili supreniris la universalan vojon de mortemula finatingo; ili trovis Dion, kaj ili estis laŭregule akceptitaj en la Korpuson de la Finatingo. Tiaj estaĵoj atingis la nunan limon de spirita progreso sed ne la finatingon de plejlasta spirita statuso. Ili atingis la nunan limon de kreitaĵa perfekteco sed ne finatingon de kreitaĵa servo. Ili spertas la plenecon de Diaĵa adoro sed ne finatingon de sperteca Diaĵa atingo.

3. La glorigitaj mortemuloj de la Paradiza Korpuso de Finatingo estas suprenirantaj estaĵoj posedantaj spertecan scion pri ĉiu ŝtupo de la efektiveco kaj filozofio pri la kiel eble plej plena vivo de inteligenta ekzisto, dum la epokoj de tiu ĉi supreniro de la plej humilaj materiaj mondoj ĝis la spiritaj altoj de Paradizo, tiuj ĉi postvivantaj kreitaĵoj estis trejnitaj ĝis la limoj de sia kapablo pri ĉiu detalo de ĉiu dia principo pri la justa kaj efika, same ankaŭ mizerikorda kaj pacienca, administrado de la tuta universala kreitaĵaro de tempo kaj spaco.

Ni konsideras, ke la homaj estaĵoj rajtas kundividi niajn opiniojn, kaj ke vi estas liberaj konjekti kun ni pri la mistero de la plejlasta destino de la Paradiza Korpuso de la Finatingo. Ŝajnas evidente al ni, ke la nunaj asignoj de la perfektigitaj evoluaj kreitaĵoj partoprenas en la naturo de postdiplomaj studadoj pri universa kompreno kaj superuniversa administrado; kaj ni ĉiuj demandas, “Kial la Dioj tiel interesiĝus tiel ĝisfunde trejnadi postvivantajn mortemulojn pri la tekniko de universa administrado?”

4. Adoptitaj serafoj

Multaj el la fidelaj serafaj gardistoj de mortemuloj estas permesitaj trairi la supreniran karieron kun siaj homaj zorgatoj, kaj multaj el tiuj gardantaj anĝeloj, post sia kunfandiĝo kun la Patro, aliĝas al ili farante la ĵuron de eterneco de finatingintoj, kaj por ĉiam akceptas la destinon de siaj homaj asociitoj. La anĝeloj trapasantaj la supreniran sperton de mortemuloj povas kundividi la destinon de la homa naturo; ili povas egale kaj eterne esti rekrutitaj en tiun ĉi Korpuson de la Finatingo. Granda nombro el la adoptitaj kaj glorigitaj serafoj estas alligitaj al la diversaj korpusoj de nemortemaj finatingintoj.

5. Glorigitaj Materiaj Filoj

Ekzistas aranĝo en la universoj de tempo kaj spaco, per kiu la Adamaj civitanoj de la lokaj sistemoj, kiam longe prokrastita por ricevi planedan asignon, povas iniciati peton por liberiĝi de sia statuso de permanenta civitaneco. Kaj se konsentite ili aliĝas al la suprenirantaj pilgrimantoj sur la universajn ĉefmondojn, kaj de tie antaŭeniras al Paradizo kaj la Korpuso de la Finatingo.

Kiam progresinta evolua mondo atingas la pli postajn eraojn de lumo kaj vivo, la Materiaj Filoj, la Planedaj Adamo kaj Eva, povas elekti homiĝi, ricevi Ĝustigantojn, kaj komenci la evoluan vojon de la universa supreniro kondukanta al la Korpuso de Mortemaj Finatingintoj. Iuj el tiuj ĉi Materiaj Filoj parte malsukcesas aŭ teknike fiaskas en sia misio kiel biologiaj akcelantoj, kiel Adamo faris sur Urantio; kaj tiam ili estas devigitaj preni la naturan vojon de la popoloj de la regno, rivevi Ĝustigantojn, pasi tra la morto kaj progresi per fido tra la suprenira reĝimo, poste atingante Paradizon kaj la Korpuson de la Finatingo.

Tiuj ĉi Materiaj Filoj ne troviĝas en multaj kompanioj de finatingintoj. Ilia ĉeesto aldonas grandan potencialon al la ebloj de alta servo por tia grupo, kaj ili estas senescepte elektitaj kiel ĝiaj estroj. Se ambaŭ el la Edena paro estas alligitaj al la sama grupo, ili estas kutime permesitaj funkcii kune, kiel unu sola personeco. Tiaj suprenirantaj paroj estas multe pli sukcesaj en la aventuro de trinitatigo ol la suprenirantaj mortemuloj.

6. Glorigitaj mezvojaj kreitaĵoj

Sur multaj planedoj la mezvojaj kreitaĵoj estas grandnombre produktitaj, sed ili malofte restas sur sia denaska mondo, post kiam tiu ĉi estas fiksita en lumo kaj vivo. Tiam aŭ iom poste ili estas liberigitaj de sia statuso de permanenta civitaneco, kaj komencas la supreniron al Paradizo, trapasante la morontiaj mondoj, la superuniverso kaj Havono inter la mortemuloj de tempo kaj spaco.

La mezvojaj kreitaĵoj el diversaj universoj tre malsamas laŭ origino kaj naturo, sed ili ĉiuj estas destinitaj al unu aŭ alia el la Paradizaj finatinga korpuso. La duarangaj mezvojuloj ĉiuj estas fine kunfanditaj kun Ĝustigantoj, kaj rekrutitaj en la mortemula korpuso. Multaj kompanioj de finatingintoj havas unu el tiuj ĉi glorigitaj estaĵoj en sia grupo.

7. La Evangeliistoj de Lumo

Nuntempe ĉiu kompanio de finatingintoj nombras 999 personecojn de ĵura statuso, permanentajn membrojn. La vaka loko estas okupita de la ĉefo de la alligitaj Evangeniistoj de Lumo asignita al iu ajn unuopa misio. Sed tiuj ĉi estaĵoj estas nur portempaj membroj de la korpuso.

Iu ajn ĉiela personeco asignita al la servo de iu ajn korpuso de finatingintoj estas nomata Evangeliisto de Lumo. Tiuj ĉi estaĵoj ne faras la ĵuron de finatinginto, kaj kvankam submetitaj al la organizado de la korpuso ili ne estas permanente alligitaj. Tiu ĉi grupo povas inkluzivi Solecajn Mesaĝistojn, superafojn, sekonafojn, Paradizajn Civitanojn aŭ iliajn trinitatigitajn idojn — iun ajn estaĵon postulatan en la plenumo de tasko de portempa finatinginto. Ĉu la korpuso devas havi tiujn ĉi estaĵoj alligitaj al la eterna misio aŭ ne, ni ne scias. Ĉe la fino de sia tasko tiuj ĉi Evangeliistoj de Lumo reprenas sian antaŭan statuson.

Kiel la Mortemula Korpuso de la Finatingo estas nun konsistigita, estas nur ses klasoj de permanentaj membroj. La finatingintoj, kiel oni povus atendi, multe konjektas pri la identeco de siaj estontaj kunuloj, sed estas malmulte da samopinio inter ili.

Ni el Uverso ofte konjektas pri la identeco de la sepa grupo de finatingintoj. Ni subtenas multajn ideojn ampleksantajn eblan asignon de iuj el la amasiĝantaj korpusoj de la multaj trinitatigitaj grupoj sur Paradizo, Viceĝeringtono kaj en la plej interna Havona cirkvito. Estas eĉ konjektite, ke la Korpuso de la Finatingo povas esti permesita trinitatigi multajn el siaj asistantoj en la laboro de universa administrado, okaze ke ili estas destinitaj al la servo de universoj nun estiĝantaj.

Unu el ni opinias, ke tiu ĉi vaka loko en la korpuso estos plenigita de iu tipo de estaĵoj originantaj en la nova universo de ilia estonta servo; la aliaj emas kredi, ke tiu ĉi loko estos okupata de iu tipo de Paradiza personeco ankoraŭ ne kreita, manifestiĝinta aŭ trinitatigita. Sed ni plej verŝajne devos atendi la eniron de la finatingintoj en sian sepan stadion de spirita atingo, antaŭ ol ni vere scios.

8. La Transcenduloj

Parto de la sperto de la perfektigita mortemulo sur Paradizo kiel finatinginto konsistas en la klopodo atingi komprenon pri la naturo kaj funkcio de pli ol mil grupoj de la transcendaj supercivitanoj de Paradizo, manifestiĝintaj estaĵoj de absonidaj atributoj. Asocie kun tiuj ĉi superpersonecoj la suprenirantaj finatingintoj ricevas grandan helpon de la helpema gvidado de multaj ordoj de transcendaj ministroj, kiuj estas asignitaj al la tasko enkonduki la evoluintajn finatingintojn al iliaj novaj Paradizaj fratoj. La tuta ordo de la Transcenduloj vivas en la okcidenta parto de Paradizo en vasta areo, kiun ili ekskluzive okupas.

Por diskuti pri la Transcenduloj ni estas limigitaj, ne nur pro la limigoj de homa kompreno, sed ankaŭ pro la kondiĉoj de la mandato reganta tiujn ĉi rivelojn pri la personecoj de Paradizo. Tiuj ĉi estaĵoj estas neniel ligitaj kun la homa supreniro al Havono. La vasta multego de la Paradizaj Transcenduloj estas tute ne koncernataj de la aferoj de aŭ Havono aŭ la sep superuniversoj, koncernataj nur de la superadministrado de la aferoj de la majstra universo.

Vi, kiel kreitaĵo, povas koncepti Kreinton, sed vi apenaŭ povas kompreni, ke ekzistas enorma kaj diversa aro de inteligentaj estaĵoj, kiuj estas nek Kreintoj nek kreitaĵoj. Tiuj ĉi Transcenduloj ne kreas estaĵojn, nek ili estis iam kreitaj. Parolante pri ilia origino, por eviti uzi novan terminon — arbitran kaj sensignifan nomon — ni preferas diri, ke Transcenduloj simple manifestiĝas. La Diaĵa Absoluto eble estis koncernata pri ilia origino, kaj havis rolon en ilia destino, sed tiuj ĉi unikaj estaĵoj ne nun estas dominitaj de la Diaĵa Absoluto. Ili estas submetitaj al Dio la Plejlastulo, kaj ilia nuna Paradizo restado estas ĉiel superrigardita kaj direktita de la Trinitato.

Kvankam ĉiuj mortemuloj, kiuj atingas Paradizon, ofte fratiĝas kun la Transcenduloj, kiel ili faras kun la Paradizaj Civitanoj, montriĝas ke la unua serioza kontakto de la homo kun Transcendulo okazas dum tiu memorinda evento kiam, kiel membro de nova grupo de finatingintoj, la mortema supreniranto staras en la akcepta cirklo de finatingintoj, kiam la Trinitata ĵuro de eterneco estas administrita de la ĉefo de Transcenduloj, la prezidanta estro de la Arkitektoj de la Majstra Universo.

9. Arkitektoj de la Majstra Universo

La Arkitektoj de la Majstra Universo estas la reganta korpuso de la Paradizaj Transcenduloj. Tiu ĉi reganta korpuso nombras 28 011 personecojn, kiuj posedas majstrajn mensojn, superbajn spiritojn kaj superajn absonidecojn. La prezidanta oficiro de tiu ĉi grandioza grupo, la plej altranga Majstra Arkitekto, estas la kunordiganta estro de ĉiuj Paradizaj inteligentuloj sub la nivelo de la Diaĵo.

La deksesa preskribo de la mandato permesanta tiujn ĉi raportojn diras: “Se taksite saĝa, la ekzisto de la Arkitektoj de la Majstra Universo kaj iliaj asociitoj povas esti rivelita, sed ilia origino, naturo kaj destino ne povas esti plene rivelitaj”. Ni tamen povas informi vin, ke tiuj ĉi Majstraj Arkitektoj ekzistas en sep niveloj de la absonideco. Tiuj ĉi sep grupoj estas klasifikitaj jene:

1. La Paradiza Nivelo. Nur la plej altranga aŭ unua manifestiĝinta Arkitekto funkcias sur tiu ĉi plej alta nivelo de la absonideco. Tiu ĉi plejlasta personeco — nek Kreinto nek kreitaĵo — manifestiĝis en la aŭroro de eterneco, kaj nun funkcias kiel la delikata kunordiganto de Paradizo kaj de ĝiaj dudek unu mondoj de asociitaj agadoj.

2. La Havona Nivelo. La dua manifestiĝo de Arkitektoj donis tri majstrajn planantojn kaj absonidajn administrantojn, kaj ili ĉiam estis dediĉitaj al la kunordigado de la miliardo da perfektaj sferoj de la centra universo. Paradiza tradicio asertas, ke tiuj ĉi tri Arkitektoj, kun la konsilo de la antaŭmanifestiĝinta plej altranga Arkitekto, kontribuis al la planado de Havono, sed ni vere ne scias.

3. La Superuniversa Nivelo. La tria absonida nivelo ampleksas la sep Majstrajn Arkitektojn de la sep superuniversoj, kiuj nun, kiel grupo, pasigas proksimume egalan tempon kun la Sep Majstro-Spiritoj sur Paradizo kaj kun la Sep Plejsuperaj Administrantoj sur la sep specialaj mondoj de la Infinita Spirito. Ili estas la superkunordigantoj de la granda universo.

4. La Unuranga Nivelo de Spaco. Tiu ĉi grupo nombras sepdek Arkitektojn, kaj ni konjektas, ke ili okupiĝas pri la plejlastaj planoj por la unua universo de ekstera spaco, nun mobiliziĝantaj trans la limoj de la nunaj sep superuniversoj.

5. La Duaranga Nivelo de Spaco. Tiu ĉi korpuso de Arkitektoj nombras 490, kaj ni denove konjektas, ke ili devas okupiĝi pri la dua universo de ekstera spaco, kie jam niaj fizikistoj detektis klarajn mobilizadojn de energio.

6. La Triaranga Nivelo de Spaco. Tiu ĉi sesa grupo de Mastroj Arkitektoj nombras 3 430, kaj ni same konkludas, ke ili povas okupiĝi pri la gigantaj planoj de la tria universo de ekstera spaco.

7. La Kvararanga Nivelo de Spaco. Tiu ĉi, la fina kaj plej granda korpuso, konsistas el 24 010 Majstraj Arkitektoj, kaj se niaj antaŭaj konjektoj estas validaj, ĝi devas rilati al la kvara kaj lasta el la universoj de ekstera spaco ĉiam kreskantaj.

Tiuj ĉi sep grupoj de Majstroj Arkitektoj totalas 28 011 universajn planantoj. Sur Paradizo estas tradicio, laŭ kiu en la pasinta eterneco oni provis la manifestiĝon de la 28 012-a Majstra Arkitekto, sed tiu ĉi estaĵo malsukcesis absonidiĝi, spertante kaptadon de personeco fare de la Universala Absoluto. Estas eble, ke la suprenira serio de la Majstraj Arkitektoj atingis la limon de absonideco kun la 28 011-a Arkitekto, kaj ke la 28 012-a provo renkontis la matematikan nivelon de la ĉeesto de la Absoluto. Alivorte ĉe la 28 012-a manifestiĝa nivelo la kvalito de absonideco ekvivalentis al la nivelo de la Universaleco, kaj atingis la valoron de la Absoluto.

En sia funkcia organizado la tri superrigardantaj Arkitektoj de Havono agas kiel asociitaj asistantoj de la sola Paradiza Arkitekto. La sep Arkitektoj de la superuniversoj agas kiel kunordigitoj de la tri superrigardantoj de Havono. La sepdek planantoj de la universoj de unuaranga nivelo de ekstera spaco nun servas kiel asociitaj asistantoj al la sep Arkitektoj de la sep superuniversoj.

La Arkitektoj de la Majstra Universo havas je sia dispono multajn grupojn de asistantoj kaj helpantoj, inkluzive de du vastajn ordojn de forto-organizantoj, la unuaranga manifestiĝinta ordo kaj la asociita transcenda ordo. Tiuj ĉi Majstraj Forto-Organizantoj ne devas esti konfuzitaj kun la povo-direktoroj, kiuj rilatas al la granda universo.

Ĉiuj estaĵoj produktitaj per la unuiĝo de la infanoj de tempo kaj eterneco tiaj, kiaj la finatingintoj kaj la Paradizaj Civitanoj, iĝas zorgatoj de la Mastraj Arkitektoj. Sed el ĉiuj aliaj kreitaĵoj aŭ entoj rivelitaj kiel funkciantaj en la nunaj organizitaj universoj, nur Solaj Mesaĝistoj kaj Inspiritaj Spiritoj de la Trinitato konservas organan asocion kun la Transcendentaloj kaj la Arkitektoj de la Majstra Universo.

La Majstraj Arkitektoj kontribuas al la teknika aprobo de la asigno de la Kreinto-Filoj al iliaj spacaj lokoj de la organizado de la lokaj universoj. Estas tre proksima asocio inter la Majstraj Arkitektoj kaj la Paradizaj Kreinto-Filoj, kaj kvankam tiu ĉi rilato estas nerivelita, vi estis informitaj pri la asocio de la Arkitektoj kaj la Plejsuperaj Kreintoj de la granda universo en la rilato de la unua sperteca Trinitato. Tiuj ĉi du grupoj, kune kun la evoluanta kaj sperteca Plejsupera Estaĵo, konsistigas la Trinitatan Plejlastulon de transcendaj valoroj kaj signifoj de la majstra universo.

10. La Plejlasta Aventuro

La plej altranga Majstra Arkitekto havas la superrigardon de la sep Korpusoj de la Finatingo, kaj ili estas:

1. La Korpuso de Mortemaj Finatingintoj.

2. La Korpuso de Paradizaj Finatingintoj.

3. La Korpuso de Trinitatigitaj Finatingintoj.

4. La Korpuso de Kune Trinitatigitaj Finatingintoj.

5. La Korpuso de Havonaj Finatingintoj.

6. La Korpuso de Transcendaj Finatingintoj

7. La Korpuso de Nerivelitaj Filoj de Destino.

Ĉiu el tiuj ĉi korpusoj de destino havas prezidantan estron, kaj la sep konsistigas la Plejsuperan Konsilion de Destino sur Paradizo; kaj dum la nuna universa epoko Grandfando estas la ĉefo de tiu ĉi plejsupera korpuso de universa asigno por la infanoj de plejlasta destino.

La kuniĝo de tiuj ĉi sep korpusoj de finatingoj signifas mobilizadon de realeco de potencialoj, personecoj, mensoj, spiritoj, absonidoj kaj spertecaj efektivecoj, kiuj verŝajne transcendas eĉ la estontajn funkciojn de la Plejsupera Estaĵo pri la majstra universo. Tiuj ĉi sep korpusoj de finatingintoj verŝajne indikas la nunan agadon de la Plejlasta Trinitato okupiĝanta pri kolekti la fortojn de la limhaveco kaj la absonideco prepare al la neimageblaj disvolviĝoj en la universoj de la ekstera spaco. Nenio kiel tiu ĉi mobilizado okazis de la proksimaj tempoj de eterneco, kiam la Paradiza Trinitato simile mobilizis la tiam ekzistantajn personecojn de Paradizo kaj Havono, kaj komisiis ilin kiel administrantojn kaj regantojn de la projektitaj sep superuniversoj de tempo kaj spaco. La sep korpusoj de finatingintoj reprezentas la respondon de la dieco de la granda universo al la estontaj bezonoj de la nedisvolvitaj potencialoj en la eksteraj universoj de agadoj de eterna estonteco.

Ni riskas la prognozon de estontaj kaj pli grandaj eksteraj universoj de loĝataj mondoj, novaj sferoj loĝatajn de novaj ordoj de delikataj kaj unikaj estaĵoj, materia universo sublima en ĝia plejlasteco, vasta kreaĵo, al kiu mankas nur unu grava detalo — la ĉeesto de efektiva limhava sperto en la universala vivo de suprenira ekzisto. Tia universo estiĝos kun grandega sperteca handikapo: la manko de partopreno en la evoluo de la Ĉiopova Plejsuperulo. Tiuj ĉi eksteraj universoj ĉiuj ĝuos la senkomparan ministradon kaj superan superregadon de la Plejsupera Estaĵo, sed la fakto mem de lia aktiva ĉeesto ekskluzivas ilian partoprenon en la efektivigado de la Plejsupera Diaĵo.

Dum la nuna universa epoko la evoluantaj personecoj de la granda universo suferas multajn malfacilaĵojn pro la nekompleta efektivigado de la suvereneco de Dio la Plejsuperulo, sed ni ĉiuj kundividas la unikan sperton de lia evoluo. Ni evoluas en li, kaj li evoluas en ni. Iam en la eterna estonteco la evoluo de la Plejsupera Diaĵo fariĝos kompletita fakto de universa historio, kaj la oportuno partopreni en tiu ĉi mirinda sperto malaperos de la scenejo de kosma ago.

Sed tiuj el ni, kiuj akiras tiun ĉi unikan sperton dum la juneco de la universo, estimos ĝin dum la tuta estonta eterneco. Kaj multaj el ni spekulativas, ke povas esti la misio de la progrese amasiĝantaj rezervoj de la suprenirantaj kaj perfektigitaj mortemuloj de la Korpuso de la Finatingo, asocie kun la aliaj ses korpusoj simile rekrutantaj, por administri tiujn ĉi eksterajn universojn klopodante kompensi iliaj spertecajn mankojn ne partopreni en la spactempa evoluo de la Plejsupera Estaĵo.

Tiuj ĉi mankoj estas neeviteblaj sur ĉiuj niveloj de universa ekzisto. Dum la nuna universa epoko ni el la plej altaj niveloj de spiritaj ekzistoj nun malsupreniras por administri la evoluajn universojn kaj ministri al la suprenirantaj mortemuloj, tiel klopodante kompensi iliajn mankojn en la realaĵoj de la supera spirita sperto.

Sed kvankam ni vere scias nenion pri la planoj de la Arkitektoj de la Majstra Universo koncerne tiujn ĉi eksterajn kreaĵojn, ni tamen certas pri tri aferoj:

1. Fakte ekzistas vasta kaj nova sistemo de universoj laŭgrade organiziĝantaj en la kampoj de la ekstera spaco. Novaj ordoj de fizikaj kreaĵoj, enormaj kaj gigantaj cirkloj de svarmantaj universoj post universon multe trans la nunaj limoj de la loĝataj kaj organizitaj kreaĵoj, estas fakte videblaj per viaj teleskopoj. Nuntempe tiuj ĉi eksteraj kreaĵoj estas tute fizikaj; ili estas ŝajne neloĝataj, kaj ŝajnas esti sen kreitaĵa administrado.

2. Dum epokoj post epokoj daŭras la neklarigita kaj tute mistera Paradiza mobilizado de la perfektigitaj kaj suprenirantaj estaĵoj de tempo kaj spaco asocie kun la ses aliaj korpusoj de finatingintoj.

3. Sametempe kun tiuj ĉi operacioj la Plejsupera Persono de la Diaĵo potenciĝas kiel la ĉiopova suvereno de la superkreaĵoj.

Dum ni vidas tiun ĉi triunuan disvolviĝon, kiu ampleksas la kreitaĵojn, la universojn kaj la Diaĵon, ĉu ni povas esti kritikitaj, ĉar ni anticipas, ke io nova kaj nerivelita proksimiĝas al kulminon en la majstra universo? Ĉu ne estas nature, ke ni asociu tiun ĉi epoklongan mobilizadon kaj organizadon de fizikaj universoj sur tia ĝis nun nekonata skalo kaj la personecan aperon de la Plejsupera Estaĵo kun tiu ĉi mirinda skemo altigi la tempajn mortemulojn ĝis dia perfekteco kaj kun ilia posta mobilizado sur Paradizo en la Korpuso de la Finatingo — nomo kaj destino envolvitaj en universa mistero? Estas pli kaj pli la kredo de la tuta Uverso, ke la amasiĝanta Korpuso de Finatingo estas destinita al ia estonta servo en la universoj de ekstera spaco, kie ni jam kapablas identigi la amasiĝon de almenaŭ sepdek mil agregaĵoj de materio, ĉiu el kiuj estas pli granda ol iu ajn el la nunaj superuniversoj.

La evoluaj mortemuloj naskiĝas sur la spacaj planedoj, trapasas la morontiajn mondojn, supreniras la spiritajn universojn, trairas la Havonajn sferojn, trovas Dion, atingas Paradizon kaj estas rekrutitaj en la unuarangan Korpuson de la Finatingo, tie por atendi la sekvan asignon de universa servo. Estas ses aliaj amasiĝantaj korpusoj de finatingo, sed Grandfando, la unua mortema supreniranto, prezidas kiel Paradiza ĉefo de ĉiuj ordoj de finatingintoj. Kaj kiam ni vidas tiun ĉi subliman spektaklon, ni ĉiuj ekkrias: kia glora destino por la tempaj infanoj de besta origino, la materiaj filoj de spaco!

[Kune patronita de Dia Konsilanto kaj Unu Sen Nomo Kaj Numero, al kiuj oni permesis tiel funkcii de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.]

* * * * *

Tiuj ĉi tridek unu kajeroj priskribantaj la naturon de la Diaĵo, la realon de Paradizo, la organizadon kaj laboron de la centra universo kaj superuniversoj, la personecojn de la granda universo kaj la altan destinon de evoluaj mortemuloj, estis patronitaj, formulitaj kaj prezentitaj en la angla lingvo fare de alta komisio konsistanta el dudek kvar Orvontonaj administrantoj agantaj konforme kun mandato promulgita de la Plejaĝuloj de Tagoj de Uverso, direktante ke ni devus fari tion ĉi sur Urantio, 606 de Satania, en Norlatiadek de Nebadono, en la jaro 1934 p.K.