Kajero 30

Personecoj de la Granda Universo

La personecoj kaj aliaj-ol-personaj entoj nun funkciantaj sur Paradizo kaj en la granda universo konsistigas el preskaŭ senlima nombro da vivantaj estaĵoj. Eĉ la nombro da maĵoraj ordoj kaj specoj ŝanceligus la homan imagon, des pli la nenombreblajn subspecoj kaj variaĵoj. Estas tamen dezirinde prezenti iom el la du bazaj klasifikoj de vivantaj estaĵoj — iomete el la Paradiza klasifiko kaj mallongigo de la Uversa Registro de Personecoj.

Estas neeble formuli ĝisfundajn kaj plene koherajn klasifikojn pri la personecoj de la granda universo, ĉar ĉiuj el la grupoj ne estas rivelitaj. Necesus multaj pliaj kajeroj por kovri la pluan revelacion postulatan por sisteme klasifiki ĉiujn grupojn. Tia koncepta plivastigo apenaŭ estus dezirinda, ĉar ĝi senigus la pensantajn mortemulojn de la venontaj jarmiloj je tiu stimulo de kreopova spekulativado, kiujn provizas tiuj parte rivelitaj konceptoj. Plej bone estas, ke la homo ne havu superrevelacion; ĝi estingus la imagon.

1. La Paradiza klasifiko de vivantaj estaĵoj

La vivantaj estaĵoj estas klasifikitaj sur Paradizo laŭ la esence propraj kaj atingitaj rilatoj al la Paradizaj Diaĵoj. Dum la grandaj kunvenoj de la centra universo kaj superuniversoj tiuj ĉeestantaj ofte estas grupigitaj laŭ sia origino: tiuj de triunua origino aŭ de Trinitata atingo; tiuj de duopa origino; kaj tiuj de unuopa origino. Estas malfacile interpreti la Paradizan klasifikon de vivantaj estaĵoj por la mortemula menso, sed ni estas permesitaj prezenti la jenon:

1. Estaĵoj de triunua origino. Estaĵoj kreitaj de ĉiuj tri Paradizaj Diaĵoj, aŭ kiel tiaj aŭ kiel la Trinitato, kune kun la Trinitatigita Korpuso, kies nomo referencas al ĉiuj grupoj de trinitatigitaj estaĵoj, rivelitaj kaj nerivelitaj.

A. La Plejsuperaj Spiritoj.

1. La Sep Majstro-Spiritoj.

2. La Sep Plejsuperaj Administrantoj.

3. La Sep Ordoj de Reflektokapablaj Spiritoj.

B. La Senmovaj Filoj de la Trinitato.

1. Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco.

2. Eternuloj de Tagoj.

3. Plejaĝuloj de Tagoj.

4. Perfektuloj de Tagoj.

5. Freŝdatuloj de Tagoj.

6. Unuiĝuloj de Tagoj.

7. Fideluloj de Tagoj.

8. Perfektigantoj de Saĝo.

9. Diaj Konsilantoj.

10. Universalaj Cenzoroj.

C. Triunua-origino kaj Trinitatigitaj Estaĵoj.

1. Trinitataj Instruisto-Filoj.

2. Inspiritaj Trinitato-Spiritoj.

3. Havonaj Indiĝenoj.

4. Paradizaj Civitanoj.

5. Nerivelitaj Estaĵoj de Trinitata Origino.

6. Nerivelitaj Estaĵoj Trinitatigitaj de la Diaĵo.

7. Trinitatigitaj Filoj de Atingo.

8. Trinitatigitaj Filoj de Selekto.

9. Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco.

10. Filoj Trinitatigitaj de Kreitaĵoj

2. Estaĵoj de duopa origino. Tiuj devenantaj de iuj du el la Paradizaj Diaĵoj aŭ alie kreitaj de ajnaj du estaĵoj kun rekta aŭ nerekta fileco de la Paradizaj Diaĵoj.

A. La Malsuprenirantaj Ordoj.

1. Kreinto-Filoj.

2. Magistraj Filoj.

3. Brilaj kaj Matenaj Steloj.

4. Melkicedekaj Patroj.

5. La Melkicedekoj.

6. La Vorondadekoj.

7. La Lanonandekoj.

8. Brilaj Vesperaj Steloj.

9. La Arkianĝeloj.

10. Vivo-Portantoj.

11. Nerivelitaj Universaj Helpantoj.

12. Nerivelitaj Filoj de Dio.

B. La Senmovaj Ordoj.

1. Abandontuloj

2. Susatioj.

3. Univitatioj.

4. Spirongoj.

5. Nerivelitaj Estaĵoj de duopa origino.

C. La Suprenirantaj Ordoj.

1. Mortemuloj kunfanditaj kun la Ĝustiganto.

2. Mortemuloj kunfanditaj kun la Filo.

3. Mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito

4. Translokitaj Mezvojuloj.

5. Nerivelitaj Suprenirantoj.

3. Estaĵoj de unuopa origino. Tiuj devenantaj de ajna unu el la Paradizaj Diaĵoj aŭ alie kreitaj de ajna unu estaĵo kun rekta aŭ nerekta fileco de la Paradizaj Diaĵoj.

A. La Plejsuperaj Spiritoj.

1. Gravitaj Mesaĝistoj.

2. La Sep Spiritoj de la Havonaj Cirkvitoj.

3. La Dekduopaj Asistantoj de la Havonaj Cirkvitoj.

4. La Reflektokapablaj bildo-Helpantoj.

5. Universaj Patrino-Spiritoj.

6. La Sepopaj Asistantaj Menso-Spiritoj.

7. Nerivelitaj Estaĵoj de Diaĵa origino.

B. La Suprenirantaj Ordoj.

1. Personecigitaj Ĝustigantoj.

2. Suprenirantaj Materiaj Filoj.

3. Evoluaj Serafoj.

4. Evoluaj Keruboj.

5. Nerivelitaj Suprenirantoj.

C. La Familio de la Infinita Spirito.

1. Solecaj Mesaĝistoj.

2. Universaj Cirkvito-Superrigardantoj.

3. Censaj Direktoroj.

4. Personaj Helpantoj de la Infinita Spirito.

5. Asociitaj Inspektoroj.

6. Asignitaj Sentineloj.

7. Gvidantoj de Diplomitoj.

8. Havonaj Servitaloj.

9. Universalaj Akordigantoj.

10. Morontiaj Kompanoj.

11. Superafoj.

12. Sekonafoj.

13. Terciafoj.

14. Omniafoj.

15. Serafoj.

16. Keruboj kaj Sanoboj.

17. Nerivelitaj Estaĵoj de Spirita Origino.

18. La Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj.

19. La Plejsuperaj Povo-Centroj.

20. La Mastraj Fizikaj Regantoj.

21. La Morontiaj Povo-Superrigardantoj.

4. Manifestiĝintaj Transcendaj Estaĵoj. Estas trovebla sur Paradizo vasta multego da transcendaj estaĵoj, kies origino ne estas ordinare rivelita al la universoj de tempo kaj spaco, ĝis ili ne estas fiksitaj en lumo kaj vivo. Tiuj Transcenduloj estas nek kreintoj nek kreitaĵoj; ili estas la manifestiĝintaj infanoj de dieco, plejlasteco kaj eterneco. Tiuj “manifestiĝintoj” estas nek limhavaj nek infinitaj — ili estas absonidaj; kaj absonideco estas nek infiniteco nek absoluteco.

Tiuj ĉi nekreitaj nekreintoj estas ĉiam lojalaj al la Paradiza Trinitato kaj obeemaj al la Plejlastulo. Ili ekzistas sur kvar plejlastaj niveloj de personeca agado, kaj funkcias sur la sep niveloj de la absonideco en dek du grandaj sekcioj konsistantaj el mil ĉefaj laboraj grupoj de po sep klasoj. Tiuj ĉi manifestiĝintaj estaĵoj inkluzivas la jenajn ordojn:

1. La Arkitektoj de la Majstra Universo.

2. Transcendaj Registrantoj.

3. Aliaj Transcenduloj.

4. Unuarangaj Manifestiĝintaj Majstraj Forto-Organizantoj.

5. Asociitaj Transcendaj Majstraj Forto-Organizantoj.

Dio, kiel superpersono, manifestiĝas; Dio, kiel persono, kreas; Dio, kiel antaŭpersono, fragmentiĝas; kaj tia Ĝustiganta fragmento de li mem evoluigas la spiritan animon ĉe la materia kaj mortemula menso konforme al la libervola elekto de la personeco, kiu estis disdonacita ĉe tia mortema kreitaĵo de la patra ago de Dio kiel Patro.

5. Fragmentitaj Entoj de la Diaĵo. Tiu ĉi ordo de vivanta ekzisto, devenanta de la Patro, estas plej bone tipigita de la Penso-Ĝustigantoj, kvankam tiuj ĉi entoj neniel estas la solaj fragmentaĵoj de la antaŭpersona realo de la Unua Fonto-Centro. La funkcioj de la fragmentoj aliaj-ol-Ĝustigantoj estas multoblaj kaj malmulte konataj. La kunfandiĝo kun Ĝustiganto aŭ alia tia fragmento konsistigas la kreitaĵon kiel estaĵo kunfandita kun la Patro.

Kvankam la fragmentoj de la antaŭensa spirito de la Tria Fonto-Centro, kvanvam apenaŭ kompareblaj kun la fragmentoj de la Patro, devus esti menciitaj tie ĉi. Tiaj entoj treege diferencas de la Ĝustigantoj; ili ne tiel loĝas sur Diviningtono, nek ili tiel trairas la cirkvitojn de mensa gravito; nek ili loĝas en la mortemaj kreitaĵoj dum la vivo en la karno. Ili ne estas antaŭpersonaj, kiel estas la Ĝustigantoj, sed tiaj fragmentoj de antaŭmensa spirito estas disdonacitaj al iuj el la postvivantaj mortemuloj, kaj tia kunfandiĝo konsistigas ilin kiel mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito kontraste al mortemuloj kunfanditaj kun la Ĝustiganto.

Ankoraŭ pli malfacile priskribebla estas la individuigita spirito de Kreinto-Filo; unuiĝo kun kiu konsistigas la kreitaĵon kiel mortemulo kunfanditaj kun la Filo. Kaj estas ankoraŭ aliaj fragmentoj de la Diaĵo.

6. Superpersonaj Estaĵoj. Estas vasta multego da aliaj-ol-personaj estaĵoj de dia origino kaj de multnombraj servoj en la universaro. Iuj el tiuj ĉi estaĵoj rezidas sur la Paradizaj mondoj de la Filo; aliaj, kiel la superpersonaj reprezentantoj de la Eterna Filo, estas renkontataj aliloke. Ili estas plejparte ne menciitaj en tiuj ĉi rakontoj, kaj estus tute vane provi priskribi ilin al personaj kreitaĵoj.

7. Neklasifikitaj kaj nerivelitaj ordoj. Dum la nuna universa epoko estus neeble meti ĉiujn estaĵojn, personaj aŭ alie, en klasifikoj apartenantaj al la nuna universa epoko; nek ĉiuj tiaj kategorioj estas rivelitaj en tiuj ĉi rakontoj; tial multaj ordoj estis preterlasitaj el tiuj ĉi listoj. Konsideru la jenajn:

La Konsumanto de la Universa Destino.

La Restriktaj Vicregantoj de la Plejlastulo.

La Senrestriktaj Superrigardantoj de la Plejsuperulo.

La Nerivelitaj Kreopovaj Perantoj de la Plejaĝuloj de Tagoj.

Majestono de Paradizo.

La Sennomaj Reflektokapabligantaj Ligoj de Majestono.

La Midsonidaj Ordoj de la Lokaj Universoj.

Neniu speciala signifo estu donita al la listo de tiuj ĉi ordoj, krom ke neniu el ili aperas en la Paradiza klasifiko kiel revelita tie ĉi. Tiuj ĉi estas la malmultaj neklasifikitaj; kaj vi devos ankoraŭ lerni multajn nerivelitajn.

Estas spiritoj: spiritaj entoj, spiritaj ĉeestoj, personaj spiritoj, antaŭpersonaj spiritoj, superpersonaj spiritoj, spiritaj ekzistoj, spiritaj personecoj — sed nek mortemula lingvo nek mortemula intelekto estas adekvataj. Ni tamen povas aserti, ke estas neniuj personecoj kun “pura menso”; neniu ento havas personecon, krom se li estas dotita per ĝi de Dio, kiu estas spirito. Iu ajn mensa ento, kiu ne estas asociita kun aŭ spirita aŭ fizika energio, ne estas personeco. Sed same kiel estas spiritaj personecoj, kiuj havas menson, same estas mensaj personecoj, kiuj havas spiriton. Majestono kaj liaj asociitoj estas sufiĉe bonaj ilustraĵoj de estaĵoj dominitaj de menso, sed estas pli bonaj ilustraĵoj de tiu ĉi speco de personeco nekonata de vi. Estas eĉ tute nerivelitaj ordoj de tiaj mensaj personecoj, sed ili estas ĉiam spirite asociitaj. Iuj aliaj nerivelitaj kreitaĵoj estas tio, kio povus esti nomata personecoj de mensa kaj fizika energio. Tiu ĉi speco de estaĵo estas neresponda al spirita gravito, sed estas tamen vera personeco — inkluzivita en la cirkvito de la Patro.

Tiuj ĉi kajeroj — ne povas — eĉ komenci elĉerpi la rakonton de la vivantaj kreitaĵoj, kreintoj, manifestiĝintoj kaj ankoraŭ-alie-ekzistantaj estaĵoj, kiuj vivas, adoras kaj servas en la svarmantaj universoj de tempo kaj en la centra universo de eterneco. Vi mortemuloj estas personecoj; tial ni povas priskribi estaĵojn, kiuj estas personecigitajn, sed kiel absonidigita estaĵo povus iam esti klarigita al vi?

2. La Uversa Personeca Registro

La dia familio da vivantaj estaĵoj estas registrita sur Uverso en sep sekcioj:

1. La Paradizaj Diaĵoj.

2. La Plejsuperaj Spiritoj.

3. La Estaĵoj kun Trinitata Origino.

4. La Filoj de Dio.

5. Personecoj de la Infinita Spirito.

6. La Universaj Povo-Direktoroj.

7. La Korpuso de Permanenta Civitaneco.

Tiuj ĉi grupoj de libervolaj kreitaĵoj estas dividitaj en multajn klasojn kaj minorajn subsekciojn. La prezento de tiu ĉi klasifiko de la personecoj de la granda universo tamen konsistas ĉefe en prezenti tiujn ordojn de inteligentaj estaĵoj, kiuj estis rivelitaj en tiuj ĉi rakontoj, la plej multaj el kiuj estos renkontitaj en la suprenira sperto de la tempaj mortemuloj dum ilia progresa grimpado al Paradizo. La jenaj listoj ne mencias vastajn ordojn de universaj estaĵoj, kiuj plenumas sian laboron ekster la mortemula suprenira skemo.

1. La Paradizaj Diaĵoj.

1. La Universala Patro

2. La Eterna Filo.

3. La Infinita Spirito.

2. La Plejsuperaj Spiritoj.

1. La Sep Majstro-Spiritoj.

2. La Sep Plejsuperaj Administrantoj.

3. La Sep Grupoj de Reflektokapablaj Spiritoj.

4. La Reflektokapablaj Bildo-Helpantoj.

5. La Sep Spiritoj de la Cirkvitoj.

6. Kreopovaj Spiritoj de la Lokaj Universoj.

7. Asistantaj Menso-Spiritoj.

3. La Estaĵoj kun Trinitata Origino.

1. Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco.

2. Eternuloj de Tagoj.

3. Plejaĝuloj de Tagoj.

4. Perfektuloj de Tagoj.

5. Freŝdatuloj de Tagoj.

6. Unuiĝuloj de Tagoj.

7. Fideluloj de Tagoj.

8. Trinitataj Instruisto-Filoj.

9. Perfektigantoj de Saĝo.

10. Diaj Konsilantoj.

11. Universalaj Cenzoroj.

12. Inspiritaj Trinitato-Spiritoj.

13. Havonaj Indiĝenoj.

14. Paradizaj Civitanoj.

4. La Filoj de Dio.

A. Malsupreniranta Filoj.

1. Kreinto-Filoj — Mikaeloj.

2. Magistraj Filoj — Avonaloj.

3. Trinitataj Instruisto-Filoj — Dajnaloj.

4. Melkicedekaj Filoj.

5. Vorondadekaj Filoj.

6. Lanonandekaj Filoj.

7. Vivo-Portantaj Filoj.

B. Suprenirantaj Filoj.

1. Mortemuloj kunfanditaj kun la Patro.

2. Mortemuloj kunfanditaj kun la Filo.

3. Mortemuloj kunfandigitaj kun la Spirito.

4. Evoluaj Serafoj.

5. Suprenirantaj Materiaj Filoj.

6. Translokitaj Mezvojuloj.

7. Personecigitaj Ĝustigantoj.

C. Trinitatigitaj Filoj.

1. Potencaj Mesaĝistoj.

2. Tiuj Altuloj en Aŭtoritato.

3. Tiuj sen Nomo kaj Numero.

4. Trinitatigitaj Konservistoj.

5. Trinitatigitaj Ambasadoroj.

6. Ĉielaj Gardistoj.

7. Altaj Asistantoj de la Filo.

8. Filoj Trinitatigitaj de Suprenirantoj.

9. Trinitatigitaj Filoj de Paradizo-Havono.

10. Trinitatigitaj Filoj de Destino.

5. Personecoj de la Infinita Spirito.

A. Superaj Personecoj de la Infinita Spirito.

1. Solecaj Mesaĝistoj.

2. Universaj Cirkvito-Superrigardantoj.

3. Censaj Direktoroj.

4. Personaj Helpantoj de la Infinita Spirito.

5. Asociitaj Inspektoroj.

6. Asignitaj Sentineloj.

7. Gvidantoj de Diplomitoj.

B. La Mesaĝistaj Multegoj de Spaco.

1. Havonaj Servitaloj.

2. Universalaj Akordigantoj.

3. Teknikaj Konsilistoj.

4. Konservistoj de Registroj sur Paradizo.

5. Ĉielaj Registrantoj.

6. Morontiaj Kompanoj.

7. Paradizaj Kompanoj.

C. La Ministrantaj Spiritoj.

1. Superafoj.

2. Sekonafoj.

3. Terciafoj.

4. Omniafoj.

5. Serafoj.

6. Keruboj kaj Sanoboj.

7. Mezvojuloj.

6. La Universa Povo-Direktoroj.

A. La Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj.

B. Plejsuperaj Povo-Centroj.

1. Plejsuperaj Centro-Superrigardantoj.

2. Havonaj Centroj.

3. Superuniversaj Centroj.

4. Centroj de Lokaj Universoj.

5. Konstelaciaj Centroj.

6. Sistemaj Centroj.

7. Neklasifikitaj Centroj.

C. Majstraj Fizikaj Regantoj.

1. Asociitaj Povo-Direktoroj.

2. Mekanikaj Regantoj.

3. Energio-Transformantoj.

4. Energio-Transdonantoj.

5. Unuarangaj Asociantoj.

6. Duarangaj Disigantoj.

7. Frandalankoj kaj Kronoldekoj.

D. Morontia Povo-Superrigardantoj.

1. Cirkvito-Reguligantoj.

2. Sistemaj Kunordigantoj.

3. Planedaj Konservistoj.

4. Kombinitaj Regantoj.

5. Ligo-Stabiligantoj.

6. Selektaj Harmoniigantoj.

7. Asociitaj Registrantoj.

7. La Korpuso de Permanenta Civitaneco.

1. La Planedaj Mezvojuloj.

2. La Adamaj Filoj de la Sistemoj.

3. La Konstelaciaj Univitatioj.

4. La Susatioj de la Lokaj Universoj.

5. Mortemuloj de la Lokaj Universoj Kunfanditaj kun la Spirito.

6. La Superuniversaj Abandontuloj.

7. Mortemuloj de la Superuniversoj Kunfanditaj kun la Filo.

8. Havonaj Indiĝenoj.

9. Indiĝenoj de la Paradizaj Sferoj de la Spirito.

10. Indiĝenoj de la Paradizaj Sferoj de la Patro.

11. La Kreitaj Civitanoj de Paradizo.

12. Mortemulaj Civitanoj de Paradizo Kunfanditaj kun la Ĝustiganto.

Tio ĉi estas la funkcia klasifiko de la personecoj de la universoj tiaj, kiaj ili estas registritaj sur la ĉefmondo de Uverso.

Grupoj de Miksitaj Personecoj. Estas sur Uverso la registro de multaj pliaj grupoj de inteligentaj estaĵoj, estaĵoj kiuj estas proksime rilataj al la organizado kaj administrado de la granda universo. Inter tiaj ordoj estas la jenaj tri grupoj de miksitaj personecoj:

A. La Paradiza Korpuso de la Finatingo.

1. La Korpuso de Mortemulaj Finatingintoj.

2. La Korpuso de Paradizaj Finatingintoj.

3. La Korpuso de Trinitatigitaj Finatingintoj.

4. La Korpuso de Kune Trinitatigitaj Finatingintoj.

5. La Korpuso de Havonaj Finatingintoj.

6. La Korpuso de Transcendaj Finatingintoj.

7. La Korpuso de Nerivelitaj Filoj de Destino.

La Mortemula Korpuso de la Finatingo estas traktita en la sekvanta kaj fina kajero de tiu ĉi serio.

B. La Universaj Helpantoj.

1. Brilaj kaj Matenaj Steloj.

2. Brilaj Vesperaj Steloj.

3. Arkianĝeloj.

4. Asistantoj de la Plejaltuloj.

5. Altaj Komisiitoj.

6. Ĉielaj Kontrolistoj.

7. Instruistoj de Domego-Mondoj.

Sur ĉiuj ĉefmondoj de kaj lokaj universoj kaj superuniversoj estas faritaj provizoj por tiuj ĉi estaĵoj, kiuj engaĝis sin en specifaj misioj por la Kreinto-Filoj, la regantoj de la lokaj universoj. Ni bonvenigas tiujn ĉi Universajn Helpantojn sur Uverso, sed ni ne havas jurisdikcion super ili. Tiaj senditoj plenumas sian laboron kaj daŭrigas siajn observojn sub la aŭtoritato de la Kreinto-Filoj. Iliaj agadoj estas pli plene priskribitaj en la rakonto pri via loka universo.

C. La Sep Ĝentilecaj Kolonioj.

1. Studentoj de Steloj.

2. Ĉielaj Artistoj.

3. Retrovidaj Direktoroj.

4. Postlernejaj Instruistoj.

5. La Diversaj Rezervaj Korpusoj.

6. Studentoj-Vizitantoj.

7. Suprenirantaj Pilgrimantoj.

Tiuj ĉi sep grupoj de estaĵoj troviĝos tiel organizitaj kaj regataj sur ĉiuj ĉefmondoj de la lokaj sistemoj ĝis la ĉefmondoj de la superuniversoj, ĉefe ĉi-lastaj. La ĉefmondoj de la sep superuniversoj estas la kunvenejoj por preskaŭ ĉiuj klasoj kaj ordoj de inteligentaj estaĵoj. Escepte de multaj grupoj de Paradizo-Havono, tie la libervolaj kreitaĵoj de ĉiuj fazoj de ekzisto povas esti observitaj kaj studitaj.

3. La Ĝentilecaj Kolonioj

La sep ĝentilecaj kolonioj loĝas sur la arkitekturaj sferoj dum pli aŭ malpli longa tempo, dum ili okupiĝas pri la antaŭenigo de siaj misioj kaj pri la plenumado de siaj specialaj taskoj. Ilia laboro povas esti priskribita kiel jene:

1. La Studentoj de Steloj, la ĉielaj astronomoj, elektas labori sur sferoj kiel Uverso, ĉar tiuj speciale konstruitaj mondoj estas eksterordinare favoraj por iliaj observoj kaj kalkuloj. Uverso estas favore lokita por la laboro de tiu ĉi kolonio, ne nur pro ĝia centra loko, sed ankaŭ ĉar estas neniu giganta vivanta aŭ morta suno proksime perturbantaj la energiajn fluojn. Tiuj ĉi studentoj estas neniel organize konektitaj kun la aferoj de la superuniverso; ili estas nur gastoj.

La astronomia kolonio de Uverso enhavas individuojn venantajn de multaj najbaraj regnoj, de la centra universo, kaj eĉ de Norlatiadeko. Iu ajn estaĵo sur iu ajn mondo en iu ajn sistemo de iu ajn universo povas fariĝi studento de steloj, povas aspiri aliĝi al iu korpuso de ĉielaj astronooj. La nuraj postuloj estas: daŭra vivo kaj sufiĉa scio pri la spacaj mondoj, speciale iliaj fizikaj leĝoj de evoluo kaj regado. La studentoj de steloj ne devas eterne servi en tiu ĉi korpuso, sed neniu akceptita en tiu ĉi grupo povas retiriĝi antaŭ jarmilo de Uversa tempo.

La kolonio de stelaj observantoj de Uverso nun nombras pli ol miliono. Tiuj ĉi astronomoj alvenas kaj foriras, tamen iuj restas dum kompare longaj periodoj. Ili daŭrigas sian laboron kun la helpo de multego da mekanikaj instrumentoj kaj fizikaj aparatoj; ili estas ankaŭ grande helpataj de la Solecaj Mesaĝistoj kaj aliaj spiritaj esplorantoj. Tiuj ĉi ĉielaj astronomoj konstante uzas la vivantajn energio-transformantojn kaj energio-transdonantoj, same kiel la reflektokapablajn personecojn, en sia laboro de stela studado kaj spaca mezurado. Ili studas ĉiujn formojn kaj fazojn de spaca materialo kaj energiaj manifestiĝoj, kaj ili same interesiĝas pri la forto-funkcio same kiel la stelaj fenomenoj; nenio en la spaco eskapas el ilia ekzamenado.

Similaj kolonioj de astronomoj troviĝas sur la ĉefmondoj de la sektoroj de la superuniverso same kiel sur la arkitekturaj ĉefmondoj de la lokaj universoj kaj iliaj administraj subsekcioj. Krom sur Paradizo scio ne estas esence propra; la kompreno pri la fizika universo plejparte dependas de observado kaj esplorado.

2. La Ĉielaj Artistoj servas tra ĉiuj sep superuniversoj. La suprenirantaj mortemuloj havas sian unuan kontakton kun tiuj ĉi grupoj dum la morontia kariero de la loka universo, pri kiu tiuj ĉi artistoj estos pli plene diskutitaj.

3. La Retrovidaj Direktoroj estas la iniciatantoj de malstreĉiĝo kaj humuro — retrovido al pasintaj memoroj. Ili faras grandan servon en la praktika plenumo de la suprenira skemo de mortemula progresado, speciale dum la fruaj fazoj de morontia transiro kaj spirita sperto. Ilia diskutado apartenas al la rakonto de la kariero de mortemuloj en la loka universo.

4. Postlernejaj Instruistoj. La sekva pli alta loĝa mondo de la suprenira kariero ĉiam konservas fortan korpuson de instruistoj sur la tuj suba mondo, ia prepara lernejo por la progresantaj loĝantoj de tiu sfero; tio ĉi estas fazo de la suprenira plano por antaŭenigi la tempajn pilgrimantojn. Tiuj lernejoj, iliaj metodoj de instruado kaj ekzamenadoj, estas tute malsimilaj de tiuj, kiujn vi provas iniciati sur Urantio.

La tuta suprenira plano de mortemula progresado estas karakterizita per la praktiko doni al aliaj estaĵoj novan veron kaj sperton tuj kiam akiritaj. Vi trairas vian vojon tra la longa trejnado de Paradiza finatingo servante kiel instruistoj al tiuj lernantoj tuj malantaŭ vi sur la progresa skalo.

5. La Diversaj Rezervaj Korpusoj. Vastaj rezervoj da estaĵoj ne sub nia senpera superrigardo estas mobilizitaj sur Uverso kiel kolonio de rezerva korpuso. Estas sepdek unuarangaj fakoj de tiu ĉi kolonio sur Uverso, kaj tio estas liberala edukado esti permesita pasigi periodon kun tiuj ĉi eksterordinaraj personecoj. Similaj ĝeneralaj rezervoj estas konservitaj sur Salvingtono kaj aliaj universaj ĉefmondoj; ili estas senditaj por aktiva servo pro peto de siaj direktoroj de respektivaj grupoj.

6. La Studentoj-Vizitantoj. El la tuta universo konstanta fluo de ĉielaj vizitantoj versiĝas sur la diversajn ĉefmondojn. Kiel individuoj kaj kiel klasoj tiuj ĉi diversaj specoj de estaĵoj amase venas al ni kiel observantoj, interŝanĝaj lernantoj kaj helpantoj de studentoj. Nuntempe sur Uverso estas pli ol miliardo da personoj en tiu ĉi ĝentileca kolonio. Iuj el tiuj ĉi vizitantoj povas resti unu tagon, aliaj dum unu jaro, ĉio dependas de la naturo de ilia misio. Tiu ĉi kolonio enhavas preskaŭ ĉiun klason de universaj estaĵoj krom Kreintaj personecoj kaj morontiaj mortemuloj.

La morontiaj mortemuloj estas studentoj-vizitantoj nur en la limoj de la loka universo de sia origino. Ili povas viziti laŭ superuniversa kapablo, nur kiam ili atingis spiritan statuson. Plena duono el nia vizitanta kolonio konsistas el “haltantoj”, estaĵoj survoje al aliaj lokoj paŭzantaj por viziti la Orvontonan ĉefmondon. Tiuj ĉi personecoj povas esti plenumantaj universan taskon, aŭ ili povas ĝui liberan periodon — liberigite de tasko. La privilegio de en-universaj vojaĝo kaj observado estas parto de la kariero de ĉiuj suprenirantaj estaĵoj. La homa deziro vojaĝi kaj observi novajn popolojn kaj mondojn estos plene kontentigita dum la longa kaj eventoplena supreniro al Paradizo tra la loka universo, superuniverso kaj centra universo.

7. La Suprenirantaj Pilgrimantoj. Dum la suprenirantaj pilgrimantoj estas asignitaj al diversaj servoj lige kun sia Paradiza progreso, ili loĝas kiel ĝentileca kolonio sur la diversaj ĉefsferoj. Funkciante tie ĉi kaj tie tra tuta superuniverso tiaj grupoj estas plejparte memregantaj. Ili estas ĉiam ŝanĝiĝanta kolonio ampleksanta ĉiujn ordojn de evoluaj mortemuloj kaj iliaj suprenirantaj asociitoj.

4. La Suprenirantaj Mortemuloj

Dum la mortemaj postvivantoj de tempo kaj spaco estas nomataj suprenirantaj pilgrimantoj, kiam akredititaj por la progresa supreniro al Paradizo, tiuj ĉi evoluaj kreitaĵoj okupas tian gravan lokon en tiuj ĉi rakontoj, ke ni deziras tie ĉi prezenti sinoptikon pri la jenaj sep stadioj de la suprenira universa kariero:

1. Planedaj Mortemuloj.

2. Dormantaj Postvivantoj.

3. Studentoj de Domego-Mondoj.

4. Morontiaj Progresantoj.

5. Superuniversaj Zorgatoj.

6. Havonaj Pilgrimantoj.

7. Paradizaj Alvenintoj.

La sekva rakonto prezentas la universan karieron de mortemulo loĝata de Ĝustiganto. La Mortemuloj kunfanditaj kun la Filo kaj la Spirito kundividas partojn de tiu ĉi kariero, sed ni elektis prezenti tiun ĉi rakonton, kiel ĝi aplikiĝas al la mortemuloj kunfanditaj al Ĝustigantoj, ĉar tia destino povas esti antaŭvidita de ĉiuj homaj rasoj de Urantio.

1. Planedaj Mortemuloj. La mortemuloj estas ĉiuj evoluaj estaĵoj de besta origino kun suprenira potencialo. Laŭ origino, naturo kaj destino tiuj ĉi diversaj grupoj kaj specoj de homaj estaĵoj ne tute malsimilas al la popoloj de Urantio. La homaj rasoj de ĉiu mondo ricevas la saman ministradon de la Filoj de Dio, kaj ĝuas la ĉeeston de la ministrantaj spiritoj de tempo. Post la natura morto ĉiuj specoj de suprenirantoj fratiĝas kiel unu morontia familio sur la domego-mondoj.

2. Dormantaj Postvivantoj. Ĉiuj mortemuloj de postviva statuso, sub la gardado de personaj gardistoj de destino, trapasas la pordegojn de natura morto kaj, dum la tria periodo, personeciĝas sur la domego-mondoj. Tiuj akreditaj estaĵoj, kiuj por ajna kialo estis nekapablaj atingi tiun nivelon de inteligentaj majstreco kaj doto de spiriteco, kiu rajtigus al ili ricevi personajn gardistojn, ne povas tiel tuj kaj rekte iri al la domego-mondoj. Tiaj postvivantaj animoj devas ripozi en nekonscia dormo ĝis la juĝa tago de nova epoko, nova diepoko, la veno de Filo de Dio por voki la liston de la epoko kaj juĝi la regnon, kaj tio ĉi estas la ĝenerala praktiko tra tuta Nebadono. Estis dirite pri Kristo Mikaelo ke, kiam li iris supren konklude al sia misio sur tero, “li gvidis grandan multegon da kaptitoj”. Kaj tiuj ĉi kaptitoj estis la dormantaj postvivantoj de la tagoj de Adamo ĝis la tago de la resurekto de la Majstro sur Urantio.

La forpaso de tempo ne havas daŭron por la dormantaj postvivantoj; ili estas tute nekonsciaj kaj senkonsciaj pri la longo de sia ripozo. Dum la rekunigo de la personeco ĉe la fino de epoko, tiuj, kiuj dormis kvin mil jarojn, reagos ne malsame ol tiuj, kiuj ripozis kvin tagojn. Krom tiu ĉi tempa prokrasto tiuj ĉi postvivantoj trapasas la supreniran reĝimon idente al tiuj, kiuj evitas la pli longan aŭ pli mallongan dormon de morto.

Tiuj ĉi diepokaj klasoj de mondaj pilgrimantoj estas uzataj por grupaj morontiaj agadoj en la laboro de la lokaj universoj. Estas granda avantaĝo mobilizi tiaj enormaj grupoj; ili estas tiel tenitaj kune por longaj periodoj de efektiva servo.

3. Studentoj de Domego-Mondoj. Ĉiuj postvivantaj mortemuloj, kiuj vekiĝas sur la domego-mondoj, apartenas al tiu ĉi klaso.

La fizika korpo de mortemula karno ne estas parto de la rekunigo de la dormanta postvivanto; la fizika korpo revenis al polvo. La serafo deĵoranta patronas la novan korpon, la morontian formon, kiel la novan vehiklon de vivo por la senmorta animo kaj por la loĝado de la reveninta Ĝustiganto. La Ĝustiganto estas la gardisto de la spirita transkribo de la menso de la dormanta postvivanto. La asignita serafo estas la konservanto de la postvivanta identeco — la senmorta animo — kiel ĝi evoluis. Kaj kiam tiuj ĉi du, la Ĝustiganto kaj la serafo, kunigas la personecajn elementojn konfiditajn al ili, la nova individuo konsistigas la resurekton de la malnova personeco, la postvivon de la evoluanta morontia identeco de la animo. Tia reasocio de animo kaj Ĝustiganto estas tute konvene nomata resurekto, la rekunigo de personecaj faktoroj; sed eĉ tio ĉi ne tute klarigas la reaperon de la postvivanta personeco. Kvankam vi verŝajne neniam komprenos la fakton de tia neklarigebla operacio, vi iam spertece scios la veron pri ĝi, se vi ne rifuzos la planon de la homa postvivo.

La plano de la komenca deteno de mortemuloj sur sep mondoj de progresa trejnado estas preskaŭ universala en Orvontono. En ĉiu loka sistemo de proksimume mil loĝataj planedoj estas sep domego-mondoj, kutime satelitoj aŭ subsatelitoj de la sistema ĉefmondo. Ili estas la mondoj ricevantaj la plejmulton de la suprenirantaj mortemuloj.

Foje ĉiuj trejnaj mondoj de mortemula loĝado estas nomataj universaj “domegoj”, kaj estas tiuj ĉi sferoj, kiujn Jesuo aludis, kiam li diris: ”En la hejmo de mia Patro estas multaj domegoj”. De tie, en donita grupo de sferoj kiel la domego-mondoj, la suprenirantoj individue progresos de sfero al alia kaj de fazo de vivo al alia, sed ili ĉiam progresos de stadio de universa studo al alia en klasa formo.

4. Morontiaj Progresantoj. De la domego-mondoj supren tra la sferoj de la sistemo, konstelacio kaj la universo la mortemuloj estas klasifikitaj kiel morontiaj progresantoj; ili trairas la transirajn sferojn de mortemula supreniro. Dum la suprenirantaj mortemuloj progresas de la plej malalta ĝis la plej alta el la morontiaj mondoj, la suprenirantaj mortemuloj servas en sennombraj taskoj asocie kun siaj instruistoj kaj kune kun siaj pli progresintaj kaj altrangaj fratoj.

La morontia progreso rilatas al la daŭra pliboniĝo de intelekta, spirita kaj personeca formo. La postvivantoj estas ankoraŭ estaĵoj de tri naturoj. Tra la tuta morontia sperto ili estas zorgatoj de la loka universo. La reĝimo de la superuniverso ne funkcias, antaŭ ol la spirita kariero komenciĝas.

La mortemuloj akiras realan spiritan identecon, ĵus antaŭ ol ili forlasas la sidejon de la loka universo por la akceptaj mondoj de la minoraj sektoroj de la superuniverso. Pasi de la fina morontia stadio al la unua aŭ la plej malalta spirita statuso estas malgranda transiro. La menso, personeco kaj karaktero estas neŝanĝitaj per tia antaŭeniro; nur la formo spertas modifon. Sed la spirita formo estas same reala kiel la morontia korpo, kaj ĝi estas egale perceptebla.

Antaŭ forlasi siajn indiĝenajn lokajn universojn por la superuniversaj akceptaj mondoj, la tempaj mortemuloj estas ricevantoj de la spirita konfirmo de la Kreinto-Filo kaj la Patrino-Spirito de la loka universo. De tiu ĉi momento la statuso de la supreniranta mortemulo estas por ĉiam fiksita. Neniam oni aŭdis, ke superuniversaj zorgatoj iam devojiĝis. La suprenirantaj serafoj ankaŭ progresas laŭ anĝela statuso de sia foriro de la lokaj universoj.

5. Superuniversaj Zorgatoj. Ĉiuj suprenirantoj alvenantaj sur la trejnajn mondojn de la superuniversoj fariĝas la zorgatoj de la Plejaĝuloj de Tagoj; ili trairis la morontian vivon de la loka universo, kaj estas nun akredititaj spiritoj. Kiel junaj spiritoj ili komencas la supreniron de la superuniversa sistemo de trejnado kaj kuturo, ampleksante de la akceptaj sferoj de ilia minora sektoro internen tra la studaj mondoj de la dek maĵoraj sektoroj kaj ĝis la pli altaj kulturaj sferoj de la superuniversa sidejo.

Estas tri ordoj de studentaj spiritoj konforme al ilia restado sur la minora sektoro, maĵoraj sektoroj kaj la superuniversaj ĉefmondoj de spirita progreso. Same kiel la morontiaj suprenirantoj studis kaj laboris sur la mondoj de la loka universo, same la spiritaj suprenirantoj daŭrigas majstri novajn mondojn, dum ili praktikas transdoni al aliuloj tion, kion ili sorbis el la spertecaj fontoj de saĝeco. Sed iri al la lernejo kiel spirita estaĵo en la superuniversa kariero estas tute malsimila al kio ajn, kio iam penetris la imagemajn regnojn de la materia menso de la homo.

Antaŭ ol forlasi la superuniverson por Havono tiuj ĉi suprenirantaj spiritoj ricevas la saman ĝisfundan kurson pri la superuniversa administrado, kiun ili ricevis dum sia morontia sperto pri la superrigardo de loka universo. Antaŭ ol la spiritaj mortemuloj atingu Havonon, ilia ĉefa studado, sed ne la ekskluziva okupo, estas la majstrado de la administrado de loka universo kaj superuniverso. La kialo de ĉio ĉi sperto ne estas nun plene ŝajna, sed sendube tia edukado estas saĝa kaj necesa por ilia ebla estonta destino kiel membroj de la Korpuso de la Finatingo.

La superuniversa reĝimo ne estas la sama por ĉiuj suprenirantaj mortemuloj. Ili ricevas la saman ĝeneralan edukadon, sed specialaj grupoj kaj klasoj estas aranĝitaj per specialaj kursoj de instruado, kaj estas submetitaj al specifajn kursojn de trejnado.

6. Havonaj Pilgrimantoj. Kiam la spirita disvolviĝo estas kompleta, kvankam ne plena, tiam la postvivanta mortemulo preparas sin por la longa flugo al Havono, la haveno de evoluaj spiritoj. Sur la tero vi estis karna kaj sanga kreitaĵo; tra la loka universo vi estis morontia estaĵo; tra la superuniverso vi estis evoluanta spirito; alvenante sur la akceptaj mondoj de Havono via spirita edukado reale kaj serioze komenciĝas; via fina apero sur Paradizo estos kiel perfektigita spirito.

La vojaĝo de la superuniversa sidejo ĝis la Havonaj akceptaj sferoj estas ĉiam farita sole. De nun la instruado ne plu estos administrata en klaso aŭ grupo. Vi estas libera de la teknika kaj administra trejnado de la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco. Nun komenciĝas via persona edukado, via individua spirita trejnado. De la komenco ĝis la fino, tra tuta Havono, la instruado estas persona kaj triobla laŭ naturo: intelekta, spirita kaj sperteca.

La unua ago de via Havona kariero estos agnoski kaj danki vian transportan sekonafon pro la longa kaj sekura vojaĝo. Tiam vi estas prezentita al tiuj estaĵoj, kiuj patronos viajn fruajn Havonajn agadojn. Poste vi registrigas vian alvenon, kaj preparas vian mesaĝon de dankado kaj adorado sendota al la Kreinto-Filo de via loka universo, la universa Patro, kiu ebligis vian filecan karieron. Tio ĉi konkludas la formalaĵojn de via Havona alveno; post kio vi ricevas longan periodon de libertempo por libera observado, kaj tio ĉi donas al vi la oportunon viziti viajn amikojn, kompanojn kaj asociitojn de la longa suprenira sperto. Vi povas ankaŭ konsulti la elsendojn por konstati, kiuj el viaj kunaj pilgrimantoj foriris al Havono ekde la tempo de via foriro el Uverso.

La fakto de via alveno sur la akceptaj mondoj de Havono estos laŭregule transsendita al la sidejo de via loka universo kaj persone transmetita al via serafa gardisto, kie ajn tiu serafo troviĝas.

La suprenirantaj mortemuloj estis ĝisfunde trejnitaj pri la aferoj de la evoluaj mondoj de spaco; nun ili komencas sian longan kaj profitan kontakton kun la kreitaj sferoj de perfekteco. Kia preparo por iu estonta laboro estas proponita per tiu ĉi kombinita, unika kaj eksterordinara sperto! Sed mi ne povas rakonti al vi pri Havono; vi devas vidi tiujn ĉi mondojn por aprezi ilian gloron aŭ kompreni ilian grandiozecon.

7. Paradizaj Alvenintoj. Atingante Paradizon kun loĝa statuso vi komencas la progresan kurson en dieco kaj absonideco. Via loĝado sur Paradizo signifas, ke vi trovis Dion, kaj ke vi estos varbigita en la Mortema Korpuso de la Finatingo. El ĉiuj kreitaĵoj de la granda universo nur tiuj, kiuj estas kunfanditaj kun la Patro, estas varbigitaj en la Mortema Korpuso de la Finatingo. Nur tiaj individuoj faras la ĵuron de finatinginto. Aliaj estaĵoj de Paradiza perfekteco aŭ finatingo povas esti porteme alligitaj al tiu ĉi finatinga korpuso, sed ili estas ne eterne asignitaj por la nekonata kaj nerivelita misio de tiu ĉi akumuliĝanta multego de la evoluaj kaj perfektigitaj veteranoj de tempo kaj spaco.

La Paradizaj alvenintoj ricevas periodon de libereco, post kio ili komencas siajn asociojn kun la sep grupoj de la unuarangaj superafoj. Ili estas nomataj Paradizaj diplomitoj, kiam ili finis sian kurson kun la kondukantoj de adoro kaj poste, kiel finatingintoj ili estas asignitaj en servoj de observado kaj kunlaborado ĝis la ekstremaĵoj de la vasta kreitaĵaro. Ĝis nun ŝajnas esti neniu specifa aŭ fiksita ofico por la Mortema Korpuso de la Finatingo, kvankam ili servas en multaj kapabloj sur mondoj fiksitaj en lumo kaj vivo.

Se estus neniu estonta aŭ nerivelita destino por la Mortema Korpuso de la Finatingo, la nuna posteno de tiuj ĉi suprenirantaj estaĵoj estus entute adekvata kaj glora. Ilia nuna destino plene pravigas la universalan planon de evolua supreniro. Sed la venontaj epokoj de la evoluo de la sferoj de ekstera spaco sendube plue ellaboros, kaj pli plene die iluminos la saĝon kaj bonkorecon de la Dioj plenunamte sian dian planon pri la homa postvivo kaj mortemula supreniro.

Tiu ĉi rakonto, kune kun tio, kio estis rivelita al vi, kaj kun tio, kion vi povas akiri rilate al la instruado pri via propra mondo, prezentas skizon pri la kariero de supreniranta mortemulo. La rakonto konsiderinde varias en la malsamaj superuniversoj, sed tiu ĉi recitaĵo donas ekvidon pri la averaĝa plano de mortemula progreso tia, kia ĝi okazas en la loka universo de Nebadono kaj en la sepa segmento de la granda universo, la superuniverso de Orvontono.

[Patronita de Potenca Mesaĝisto el Uverso.]