Kajero 29

La Universaj Povo-Direktoroj

El ĉiuj universaj personecoj koncernataj en la reguligo de interplanedaj kaj interuniversaj aferoj la povo-direktoroj kaj iliaj asociitoj estas la malplej komprenataj sur Urantio. Kvankam viaj rasoj delonge scias la ekziston de anĝeloj kaj similaj ordoj de ĉielaj estaĵoj, malmulte da informoj pri la regantoj kaj reguligantoj de la fizika kampo estis iam komunikitaj. Eĉ nun mi rajtas plene riveli nur la lastan el la jenaj tri grupoj de vivantaj estaĵoj koncernataj de la regado de forto kaj reguligado de energio en la majstra universo:

1. Unuarangaj Manifestitaj Mastraj Forto-Organizantoj.

2. Asociitaj Transcendaj Majstra Forto-Organizantoj.

3. Universaj Povo-Direktoroj.

Kvankam mi konsideras, ke estas neebla portreti la individuecon de la diversaj grupoj de direktoroj, centroj kaj regantoj de universa povo, mi esperas kapabli klarigi iom pri la kampo de iliaj agadoj. Ili estas unika grupo de vivantaj estaĵoj okupiĝantaj pri la inteligenta reguligado de energio tra la tuta granda universo. Inkluzivante la plejsuperajn direktorojn ili ampleksas la jenajn ĉefajn sekciojn:

1. La Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj.

2. La Plejsuperaj Povo-Centroj.

3. La Majstraj Fizikaj Regantoj.

4. La Morontiaj Povo-Superrigardantoj.

La Plejsuperaj Povo-Direktoroj ekzistas de la tempoj proksimaj de eterneco, kaj laŭ nia scio neniuj aliaj estaĵoj de tiuj ĉi ordoj estis kreitaj. La Sep Plejsuperaj Direktoroj estis personecigitaj de la Sep Majstro-Spiritoj, kaj tiam ili kunlaboris kun siaj gepatroj en la produktado de pli ol dek miliardoj da asociitoj. Antaŭ la tagoj de la povo-direktoroj la energio-cirkvitoj de la spaco ekster la centra universo estis sub la superrigardo de la Majstra Forto-Organizanto de Paradizo.

Sciante pri materiaj kreitaĵoj vi havas almenaŭ kontrastan koncepton pri spiritaj estaĵoj; sed estas tre malfacile por la mortemula menso imagi la povo-direktorojn. En la skemo de suprenira progresado al pli altaj niveloj de ekzisto vi havas nenion rekte komunan kun aŭ la plejsuperaj direktoroj aŭ la povo-centroj. En iuj maloftaj okazoj vi devos trakti kun la fizikaj regantoj, kaj vi libere laboros kun la superrigardantoj de morontia povo atinginte la domego-mondojn. Tiuj ĉi Morontiaj Povo-Superrigardantoj funkcias tiel ekskluzive en la morontia reĝimo de la lokaj kreaĵoj, ke estas preferinde rakonti iliajn agadojn en la sekcio traktanta la lokan universon.

1. La Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj

La Sep plejsuperaj Povo-Direktoroj estas la reguligantoj de fizika energio de la granda universo. Ilia kreado de la Sep Majstro-Spiritoj estas la unua registrita kazo de la derivado de duonmateria naskitaro el vere spirita prapatreco. Kiam la Sep Majstro-Spiritoj individue kreas, ili estigas alte spiritajn personecojn de anĝela ordo; kiam ili kolektive kreas, ili foje produktas tiujn ĉi altajn specojn de duonmateriaj estaĵoj. Sed eĉ tiuj ĉi preskaŭ fizikaj estaĵoj estus nevideblaj por la malvasta vidkapablo de Urantiaj mortemuloj.

La Plejsuperaj Povo-Direktoroj estas sep laŭ nombro, kaj ili estas identajn lau aspekto kaj funkcio. Unu ne povas distingiĝi de alia krom de la Majstro-Spirito, kun kiu tiu estas en senpera asocio, kaj al kiu tiu estas en kompleta funkcia submetiĝo. Ĉiu el la Majstro-Spiritoj estas tiel en eterna unuiĝo kun unu el iliaj kolektivaj idoj. La sama direktoro ĉiam estas ĉiam en asocio kun la sama Spirito, kaj la rezultoj de ilia labora partnereco estas unika asocio de fizika kaj spirita energioj, de duonfizika estaĵo kaj spirita personeco.

La Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj estas postenitaj sur la periferia Paradizo, kie ilia malrapide cirkulantaj ĉeestoj indikas la lokon, kie troviĝas la sidejo de la fokusiĝo de forto de la Majstro-Spiritoj. Tiuj ĉi povo-direktoroj funkcias unuope en la reguligo de la povo-energio de la superuniversoj, sed kolektive en la administrado de la centra kreaĵon. Ili funkcias de Paraizo, sed konservas sin kiel efektivaj povo-centroj en ĉiuj sekcioj de la granda universo.

Tiuj ĉi potencaj estoĵoj estas la fizikaj prapatroj de la vasta multego de la povo-centroj kaj, per ili, de la fizikaj regantoj disaj tra ĉiuj sep superuniversoj. Tiaj subordigitaj organismoj de fizika regado estas baze unuformaj, identaj krom por la diferenca nuanco de ĉiu superuniversa korpo. Por adaptiĝi al nova superuniversa servo, ili simple devus reveni al Paradizo por renuancigo. La fizika kreitaĵaro estas fundamente unuforma laŭ administrado.

2. La Plejsuperaj Povo-Centroj

La Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj ne kapablas individue reproduktiĝi, sed kolektive kaj asocie kun la Sep Majstro-Spiritoj ili povas kaj ja reproduktas — kreas — aliajn estaĵoj kiel si. Tia estas la origino de la Plejsuperaj Povo-Centroj de la granda universo, kiu funkcias en la sep jenaj grupoj:

1. Plejsuperaj Centro-Superrigardantoj.

2. Havonaj Centroj.

3. Superuniversaj Centroj.

4. Centroj de Lokaj Universoj.

5. Konstelaciaj Centroj.

6. Sistemaj Centroj.

7. Neklasfikitaj Centroj.

Tiuj ĉi povo-centroj kune kun la Plejsuperaj Povo-Direktoroj estas estaĵoj de altaj libervolaj libereco kaj ago. Ili ĉiuj estas dotitaj per personeco de Tria Fonto, kaj malkaŝas nediskuteblan libervolan kapablon de alta ordo. Tiuj ĉi direktantaj centroj de la universaj povo-sistemo estas la posedantoj de delikata doto de inteligenteco; ili estas la intelekto de la povo-sistemo de la granda universo kaj la sekreto de la tekniko de la mensa regado de la tuta vasta reto de la vastaj funkcioj de la Mastraj Fizikaj Regantoj kaj la Morontiaj Povo-Superrigardantoj.

1. Plejsuperaj Centro-Superrigardantoj. Tiuj ĉi sep kunordigitoj kaj asociitoj de la Plejsuperaj Povo-Direktoroj estas la reguligantoj de la mastraj energio-cirkvitoj de la universo. Ĉiu centro-superrigardanto havas sian sidejon sur unu el la specialaj mondoj de la Sep Plejsuperaj Administrantoj, kaj ili laboras en proksima asocio kun tiuj ĉi kunordigantoj de ĝeneralaj universaj aferoj.

Kaj la Plejsuperaj Povo-Direktoroj kaj la Plejsuperaj Centro-Superrigardantoj funkcias individue kaj kune koncerne ĉiujn kosmajn fenomenojn sub la niveloj de “gravita energio”. Kiam agante lige tiuj ĉi dek kvar estaĵoj estas por universa povo, kio la sep Plejsuperaj Administrantoj estas por ĝeneralaj universaj aferoj, kaj kio la Sep Majstro-Spiritoj estas por la kosma menso.

2. Havonaj Centroj. Antaŭ la kreado de la tempaj kaj spacaj universoj povo-centroj ne estis necesaj en Havono, sed de tiuj ĉi malproksimaj tempoj miliono funkcias en la centra kreaĵo, ĉiu centro superrigardanta mil Havonaj mondoj. Tie en la dia universo estas perfekteco de energia regado, kondiĉo ne ekzistanta aliloke. La perfekteco de energia reguligo estas la plejlasta celo de ĉiuj povao-centroj kaj fizikaj regantoj de spaco.

3. Superuniversaj Centroj. Okupante enorman areon sur la ĉefsfero de ĉiu el la sep superuniversoj estas mil povo-centroj de la tria ordo. Tri fluoj de unuaranga energio de po dek segregacioj venas ĝis tiuj ĉi povo-centroj, sed sep specialigitaj kaj bone direktitaj, kvankam neperfekte regataj, povo-cirkvitoj eliras el ilia sidloko de unuiĝinta ago. Tio ĉi estas la elektrona organizado de universa povo.

La tuta energio estas encirkvigita en la Paradizan ciklon, sed la Universaj Povo-Direktoroj direktas la forto-energiojn de malsupra Paradizo, kiujn ili trovas modifitaj en la spacaj funkcioj de la centra universo kaj superuniversoj, konvertante kaj direktante tiujn ĉi energiojn en kanalojn de utila kaj konstrua aplikado. Estas diferenco inter Havona energio kaj la energioj de la superuniversoj. La povo-ŝargo de superuniverso konsistas el tri fazoj de energio de po dek segregacioj. Tiu ĉi triobla energio-ŝargo disvastiĝas tra la tuta spaco de la granda universo; ĝi estas kiel vasta moviĝanta oceano de energio, kiu englutas kaj banas la tuton de ĉiu el la sep superkreaĵoj.

La elektrona organizado de la universa povo funkcias en sep fazoj, kaj montras varian respondon al loka aŭ lineara gravito. Tiu ĉi sepobla cirkvito venas de la superuniversaj povo-centroj, kaj trapenetras ĉiun superkreaĵon. Tiaj specialigitaj fluoj de tempo kaj spaco estas difinitaj kaj lokalizitaj movoj de energio iniciatitaj kaj direktitaj por specifaj celoj, multe kiel la Golfa Marfluo funkcias kiel ĉirkaŭlimigita fenomeno en la mezo de la Atlantika Oceano.

4. Centroj de Loka Universo. Sur la sidejo de ĉiu loka universo postenas cent povo-centroj de la kvara ordo. Ili funkcias por malaltigi kaj alie modifi la sep povo-cirkvitojn emanantajn el la superuniversa sidejo, tiel aplikebligante ilin por la servoj de la konstelacioj kaj sistemoj. La lokaj astronomiaj katastrofoj de spaco estas nedaŭra zorgo por tiuj ĉi povo-centroj; ili okupiĝas pri la orda sendo de efika energio al la filiaj konstelacioj kaj sistemoj. Ili estas granda helpo por la Kreinto-Filoj dum la pli postaj tempoj de universa organizado kaj energia mobilizado. Tiuj ĉi centroj estas kapablaj provizi intensigitaj koridoroj de energio utila por interplaneda komunikado inter gravaj loĝataj punktoj. Tia koridorolinio de energio, foje nomata energia vojo, estas rekta cirkvito de energio de povo-centro ĝis alia povo-centro aŭ de unu fizika reganto ĝis alia reganto. Ĝi estas individuigita fluo de povo, kaj staras konstraste kun la liberaj movoj de spaco de nediferencigita energio.

5. Centroj de Konstelacioj. Dek el tiuj vivantaj centroj de povo estas postenigitaj en ĉiu konstelacio, funkciantaj kiel projektantoj de energio al la cent tributaj lokaj sistemoj. El tiuj estoj emanas la povaj kanaloj por komunikado kaj transporto kaj ankaŭ por stimuli tiujn vivantajn kreitaĵojn, kiuj dependas de iuj formoj de fizika energio por la konservado de vivo. Sed nek la povaj centroj nek la subordigataj fizikaj kontrolistoj estas alie koncernataj de vivo kiel funkcia organizo.

6. Sistemaj Centroj. Unu Plejsupera Povo-Centro estas permanente asignita al ĉiu loka sistemo. Tiuj ĉi sistemaj centroj sendas la povo-cirkvitojn al la loĝataj mondoj de tempo kaj spaco. Ili kunordigas la agadojn de la subordigitaj fizikaj regantoj, kaj alie funkcias por certigi la kontentigan distribuadon de povo en la loka sistemo. La cirkvita relajso inter la planedoj dependas de la perfekta kunordigo de iuj materiaj energioj kaj de la efika reguligo de fizika povo.

7. Neklasifikitaj Centroj. Tiuj ĉi estas la centroj funkciantaj en specialaj lokaj situacioj sed ne sur la loĝataj planedoj. La individuaj mondoj estas sub la respondeco de Majstraj Fizikaj Regantoj, kaj ricevas la encirkkvigitajn liniojn de povo senditaj de la povo-centro de sia sistemo. Nur tiuj sferoj kun la plej eksterordinara energiaj rilatoj havas povo-centrojn de la sepa ordo agantaj kiel universaj balancieroj aŭ energiaj regantoj. En ĉiu fazo de agado tiuj ĉi povo-centroj estas la plenaj egaluloj de tiuj, kiuj funkcias sur pli altaj unuoj de regado, sed ne po unu spaca korpo por miliono enhavas tian vivantan povo-organizadon.

3. La kampo de Povo-Centroj

La nombro de la Plejsuperaj Povo-Centroj disigitaj tra ĉiuj superuniversoj, kun siaj asociitoj kaj subuloj, estas pli ol dek miliardoj. Kaj ili ĉiuj estas en perfekta sinkronio kaj kompleta ligo kun siaj Paradizaj prapatroj, la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj. La povo-regado de la granda universo estas tiel konfidita al la gardado kaj direktado de la Sep Majstro-Spiritoj, la kreintoj de la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj.

La Plejsuperaj Povo-Direktoroj kaj ĉiuj iliaj asociitoj, asistantoj kaj subuloj estas por ĉiam esceptitaj de aresto aŭ impliko de iu ajn tribunalo de la tuta spaco; nek ili estas submetitaj al la administra direkto aŭ de la superuniversa registaro de la Plejaĝuloj de Tagoj aŭ de la administrado de loka universo de la Kreinto-Filoj.

Tiuj ĉi povo-centroj kaj povo-direktoroj estiĝas de la infanoj de la Infinita Spirito. Ili ne rilatas al la administrado de la Filoj de Dio, kvankam ili filiiĝas kun la Kreinto-Filoj dum la lastaj epokoj de universa materia organizado. Sed la povo-centroj estas iel proksime asociitaj kun la kosma superregado de la Plejsupera Estaĵo.

La povo-centroj kaj fizikaj regantoj spertas neniun trejnadon; ĉiuj estas kreitaj en perfekteco, kaj estas esence perfektaj en ago. Ili neniam pasas de unu funkcio al alia; ili ĉiam servas kiel origine asignitaj. Ne estas evoluo en iliaj rangoj, kaj tio ĉi estas vera por ĉiuj sep sekcioj de ambaŭ ordoj.

Havantaj neniun supreniran pasintecon por rememori, la povo-centroj kaj fizikaj regantoj neniam ludas; ili estas ĝisfunde laborecaj en ĉiuj siaj agoj. Ili ĉiam deĵoras; ne estas neniu provizo en la universa skemo por interrompi la fizikajn liniojn de energio; eĉ dum frakcio de sekundo neniam tiuj ĉi estaĵoj povas rezigni sian rektan superrigardon de la energio-cirkvitoj de tempo kaj spaco.

La direktoroj, centroj kaj regantoj de povo ne estas koncernataj de io ajn de la tuta kreado krom povo, materio aŭ duonfizika energio; ili ne iniciatas ĝin, sed ili ja modifas, manipulas kaj direktas ĝin. Ili nek havas ion ajn rilatan kun fizika gravito krom rezisti ĝian altiran povon. Ilia rilato al la gravito estas tute negativa.

La povo-centroj uzas vastajn mekanismojn kaj kunordigojn de materia naturo lige kun la vivantaj mekanismoj de la diversaj segregaciitaj koncentriĝoj de energio. Ĉiu individua povo-centro konsistas el ekzakte unu miliono da unuoj de funkcia regado, kaj tiuj ĉi unuoj modifantaj energion ne estas senmovaj, kiel estas la vivaj organoj de la fizika korpo de la homo; tiuj ĉi “vivaj organoj” de povo-reguligo estas moveblaj kaj vere kalejdoskopaj en asociaj ebloj.

Estas tute ekster mia kapablo klarigi la manieron, per kiu tiuj ĉi vivantaj estaĵoj ampleksas la manipuladon kaj reguligon de la majstraj cirkvitoj de universa energio. Entrepreni plu informi vin pri la dimensio kaj funkcio de tiuj ĉi gigantaj kaj preskaŭ perfekte efikaj povo-centroj nur pligrandigus vian konfuzon kaj konsternon. Ili estas kaj vivantaj kaj “personaj”, sed ili estas ekster via kompreno.

Ekster Havono la Plejsuperaj Povo-Centroj funkcias nur sur speciale konstruitaj (arkitekturaj) sferoj aŭ sur alie adekvate konsistigitaj spacaj korpoj. La arkitekturaj mondoj estas konstruitaj tiel, ke la vivantaj povo-centroj povas agi kiel selektivaj ŝaltiloj por direkti, modifi kaj koncentri la spacajn energiojn, dum ili verŝiĝas sur tiujn ĉi sferojn. Ili ne povus tiel funkcii sur ordinara evolua suno aŭ planedo. Iuj grupoj ankaŭ okupiĝas pri la hejtado kaj aliaj necesaĵoj de tiuj ĉi specialaj ĉefmondoj. Kaj kvankam ĝi estas ekster la amplekso de Urantia scio, mi povas konstati, ke tiuj ĉi ordoj de vivantaj povo-personecoj multe rilatas al la distribuo de la lumo brilanta sen varmo. Ili ne produktas tiun ĉi fenomenon, sed okupiĝas pri ĝia disvastigo kaj direktado.

La povo-centroj kaj iliaj subordigitaj regantoj estas asignitaj al la funkciado de ĉiuj el la fizikaj energioj de organizita spaco. Ili laboras kun la tri bazaj fluoj de po dek energioj. Tio estas la energio-ŝargo de organizita spaco; kaj organizita spaco estas ilia kampo. La Universaj Povo-Direktoroj estas neniel koncernataj de tiuj grandegaj agoj de forto, kiuj nun okazas ekster la nunaj limoj de la sep superuniversoj.

La povo-centroj kaj povo-regantoj uzas perfektan regadon sur nur sep el la dek formoj de energio entenataj en ĉiu baza universa fluo; tiuj formoj, kiuj estas parte aŭ plene ekster ilia regado, devas reprezenti la neantaŭdireblajn regnojn de energia manifestiĝo dominata de la Nekvalifikita Absoluto. Se ili uzas influon sur la praaj fortoj de tiu ĉi Absoluto, ni ne estas konsciaj pri tiaj funkcioj, kvankam estas iomete da pruvo konfirmanta la opinion, ke iuj el la fizikaj regantoj foje aŭtomate reagas al iuj impulsoj de la Universala Absoluto.

Tiuj ĉi vivantaj mekanismoj de povo ne estas konscie rilataj al la universara energio-superregado de la Nekvalifikita Absoluto, sed ni konjektas, ke ilia tuta kaj preskaŭ perfekta skemo de povo-direktado estas, laŭ iu nekonata maniero, subordigita al tiu ĉi supergravita ĉeesto. En iu ajn loka energia situacio la centroj kaj regantoj uzas preskaŭan plejsuperecon, sed ili ĉiam konscias pri la superenergia ĉeesto kaj la nerekonebla faro de la Nekvalifikita Absoluto.

4. La Majstraj Fizikaj Regantoj

Tiuj ĉi estaĵoj estas la moveblaj subuloj de la Plejsuperaj Povo-Centroj. La fizikaj regantoj estas dotitaj per kapablojn de individualeca metamorfozo de tia naturo, ke ili povas engaĝiĝi en rimarkinda diverseco de memtransportado, povantaj trairi la lokan spacon je rapidoj proksimiĝantaj la flugon de Solecaj Mesaĝistoj. Sed same kiel ĉiuj aliaj spacaj trairantoj ili postulas la asistadon de kaj siaj kunuloj kaj iuj aliaj specoj de estaĵoj por kontraŭi la agon de gravito kaj la reziston de inercio kiam forlasante materian sferon.

La Mastraj Fizikaj Regantoj servas tra la tuta granda universo. Ili estas rekte regataj el Paradizo fare de la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj ĝis la sidejoj de la superuniversoj; de tie ili estas direktitaj kaj distribuitaj de la Konsilio de Ekvilibro, la altaj komisiitoj de povo senditaj de la Sep Majstro-Spiritoj el la personaro de la Asociitaj Majstraj Forto-Organizantoj. Tiuj ĉi altaj komisiitoj estas permesitaj interpreti la legaĵojn kaj registrojn de la mastraj frandalankoj, tiuj vivantaj instrumentoj indikantaj la povo-premon kaj la energio-ŝargon de tuta superuniverso.

Dum la ĉeesto de la Paradizaj Diaĵoj ĉirkaŭas la grandan universon, kaj balaas ĉirkaŭ la eterneca cirklo, la influo de iu ajn el la Sep Majstro-Spiritoj estas limigita al unu nura superuniverso. Estas distingebla segregacio de energio kaj apartigo de cirkvito de povo inter ĉiu el la sep superkreaĵoj; tial metodoj de individuigita regado devas regi kaj ja regas.

La Mastraj Fizikaj Regantoj estas la rektaj idoj de la Plejsuperaj Povo-Centroj, kaj ilia nombro inkluzivas la jenajn ordojn:

1. Asociitaj Povo-Direktoroj.

2. Mekanikaj Regantoj.

3. Energio-Transformantoj.

4. Energio-Transdonantoj.

5. Unuarangaj Asociantoj.

6. Duarangaj Disigantoj.

7. La Frandalankoj kaj Kronoldekoj.

Ne ĉiuj el tiuj ordoj estas personoj laŭ la senco posedi individuajn povojn de elekto. Precipe la lastaj kvar ŝajnas esti plene aŭtomataj kaj mekanikaj responde al la impulsoj de siaj superuloj kaj reage al ekzistantaj kondiĉoj de energio. Sed kvankam tia respondo ŝajnas esti plene mekanisman, ĝi ne estas; ili povas ŝajni esti aŭtomatoj, sed ĉiuj el ili montras la diferencan funkcion de inteligenteco.

La personeco ne nepre koincidas kun la menso. La menso povas pensi, eĉ kiam senigite de povo de elekto, kiel en multaj el malsuperaj specoj de bestoj kaj en iuj el tiuj ĉi subordigitaj fizikaj regantoj. Multaj el tiuj ĉi pli aŭtomataj reguligantoj de fizika povo ne estas personoj laŭ iu ajn senco de la termino. Ili ne estas dotitaj per volo kaj sendepedenco de decido, estaĵoj plene submetitaj al la mekanika perfekteco de plano por la taskoj atribuitaj al ili. Tamen ĉiuj estas tre inteligentaj estaĵoj.

La fizikaj regantoj ĉefe okupiĝas pri la alĝustigo de bazaj energioj nemalkovritaj sur Urantio. Tiuj ĉi nekonataj energioj estas tre esencaj por la interplaneda sistemo de transporto kaj por iuj teknikoj de komunikado. Kiam ni metas liniojn de energio por transdoni sonajn ekvivalentojn aŭ etendi vidkapablon, tiuj ĉi nemalkovritaj formoj de energio estas uzataj de la vivantaj fizikaj regantoj kaj iliaj asociitoj. Tiuj ĉi samaj energioj estas ankaŭ foje uzataj de la mezvojaj kreitaĵoj en sia rutina laboro.

1. Asociitaj Povo-Direktoroj. Tiuj ĉi mirinde efikaj estaĵoj estas konfiditaj kun la tasko kaj sendo de ĉiuj ordojn de Majstraj Fizikaj Regantoj konforme al la ĉiam moviĝantaj bezonoj de la konstante ŝanĝiĝanta energia statuso de la regnoj. La vastaj rezervoj de la fizikaj regantoj estas konservataj sur la ĉefmondoj de la minoraj sektoroj, kaj el tiuj ĉi koncentriĝaj punktoj ili estas periode senditaj de la asociitaj povo-direktoroj al la sidejoj de la universoj, konstelacioj kaj sistemoj, kaj al la individuaj planedoj. Kiam tiel asignite la fizikaj regantoj estas provizore submetitaj al la ordoj de la diaj plenumantoj de la akordigaj komisioj, sed alie ili estas respondecaj nur antaŭ siaj asociitaj direktoroj kaj al la Plejsuperaj Povo-Centroj.

Tri milionoj da asociitaj povo-direktoroj estas asignitaj al ĉiu el la Orvontonaj minoraj sektoroj de Orvontono, farante entute tri miliardoj kiel superuniversa kvoto da tiuj ĉi mirige diverstalentaj estaĵoj. Iliaj propraj rezervoj estas konservataj sur tiuj ĉi samaj mondoj de minoraj sektoroj, kie ili ankaŭ servas kiel instruistoj al ĉiuj, kiuj studas la sciencojn pri la teknikoj de inteligentaj energiaj regado kaj transmutacio.

Tiuj ĉi direktoroj alternigas periodojn de administra servo en la minoraj sektoroj kun egalaj periodoj de inspekta servo en la spacaj regnoj. Almenaŭ unu deĵoranta inspektisto ĉiam ĉeestas en ĉiu loka sistemo, konservanta sidejon sur ĝia ĉefsfero. Ili tenas la tutan vastan agregaĵon de vivanta energio en harmonia sinkroneco.

2. Mekanikaj Regantoj. Tiuj ĉi estas la treege diverstalentaj kaj moveblaj asistantoj de la asociitaj povo-direktoroj. Duilionoj post duilionoj el ili estas komisiitaj en Enso, via minora sektoro. Tiuj ĉi estaĵoj estas nomataj mekanikaj regantoj, ĉar ili estas tiel komplete dominitaj de siaj superuloj, tiel plene submetitaj al la volo de la asociitaj povo-direktoroj. Tamen ili estas mem tre inteligentaj, kaj ilia laboro, kvankam mekanika kaj fakteca, estas lerte plenumita.

El ĉiuj Mastraj Fizikaj Regantoj asignitaj sur la loĝataj mondoj la mekanikaj regantoj estas senkompare la plej potencaj. Posedante la vivantan doton de kontraŭgravito pli ol ĉiuj aliaj estaĵoj ĉiu reganto havas gravitan reziston nur egalita de enormaj sferoj rivoluantaj je grandega rapideco. Dek el tiuj ĉi regantoj estas nun postenitaj sur Urantio, kaj unu el ilia plej gravaj planedaj agadoj estas faciligi la foriron de serafaj transportoj. Por tia funkcio ĉiuj dek mekanikaj regantoj unisone agas, dum baterio de mil energiaj transdonantoj provizas la komencan impeton por la serafa foriro.

La mekanikaj regantoj estas kompetentaj por direkti la fluon de energio kaj faciligi ĝian koncentriĝon en la specialigitajn fluojn aŭ cirkvitojn. Tiuj ĉi potencaj estaĵoj estas tre koncernataj kun la segregacio, direktado kaj intensigo de la fizikaj energioj kaj kun la egaligo de la premoj de la interplanedaj cirkvitoj. Ili estas spertaj en la manipulado de dudek unu el la tridek fizikaj energioj de spaco, konsistigantaj la povan ŝargon de superuniverso. Ili ankaŭ estas kapablaj plenumadi multon por la administrado kaj regado de ses el la naŭ pli subtilaj formoj de fizika energio. Metante tiujn ĉi regantojn en taŭga teknika rilato unu kun la aliaj kaj kun iuj el la povo-centroj, la asociita povo-direktoroj estas kapablaj efektivigi nekredeblajn ŝanĝojn en pova alĝustigo kaj energia regado.

La Mastraj Fizikaj Regantoj ofte funkcias en baterio da centoj, miloj kaj eĉ milionoj, kaj variigante siajn poziciojn kaj formacioj ili estas kapablaj efekti energian regadon kolektive same kiel individue. Ĉar postuloj varias, ili povas intensigi kaj akceli la energiajn volumenon kaj movon, aŭ reteni, densigi kaj prokrasti la energiajn fluojn. Ili influas la transformadon de energio kaj povo iom kiel tiel-nomataj katalizaj agentoj pliigas kemiajn reagojn. Ili funkcias per esence propra kapablo kaj kunlabore kun la Plejsuperaj Povo-Centroj.

3. Energio-Transformantoj. La nombro de tiuj ĉi estaĵoj en superuniverso estas nekredebla. Ili estas preskaŭ unu miliono nur en Satanio, kaj la kutima kvoto estas po cent por ĉiu loĝata mondo.

La energio-transformantoj estas la kuna kreaĵo de la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj kaj la Sep Centro-Superrigardantoj. Ili estas inter la pli personaj ordoj de fizikaj regantoj, kaj krom kiam asociita povo-direktoro ĉeestas sur loĝata mondo, la energio-transformantoj komandas. Ili estas la planedaj inspektoroj de ĉiuj forirantaj serafaj transportoj. Ĉiuj klasoj de ĉiela vivo povas uzi la malpli personajn ordojn de la fizikaj regantoj nur lige kun la pli personaj ordoj de la asociitaj direktoroj kaj la energio-transformantoj.

Tiuj ĉi transformantoj estas potencaj kaj efikaj vivantaj ŝaltantoj, estante kapablaj disponi sin por aŭ kontraŭ dispozicio aŭ direktado de konsiderata povo. Ili estas ankaŭ lertaj en siaj klopodoj ŝirmi la planedojn kontraŭ la potencaj energiaj fluoj pasantaj inter gigantaj planedaj kaj stelaj najbaroj. Iliaj atributoj transmutaciantaj energion igas ilin plej utilaj en la grava tasko konservi ekvilibron de universala energio aŭ ekvilibron de povo. Foje ili ŝajnas konsumi aŭ stoki energion; alifoje ili ŝajnas disflui aŭ liberigi energion. La transformantoj kapablas pliigi aŭ malpliigi la “akumulatorajn”potencialojn de la vivantaj kaj mortaj energioj de siaj respektivaj regnoj. Sed ili traktas nur fizikaj kaj duonmateriaj energioj, ili ne rekte funkcias en la kampo de vivo, nek ili ŝanĝas la formojn de vivantaj estaĵoj.

En kelkaj aspektoj la energio-transformantoj estas la plej rimarkindaj kaj misteraj el ĉiuj duonmateriaj vivantaj estaĵoj. Ili estas en iu nekonata maniero fizike diferencigitaj, kaj variigante iliajn ligajn rilatojn ili kapablas uzi profundan influon sur la energio pasanta tra iliaj asociitaj ĉeestoj. La statuso de la fizikaj regnoj ŝajnas sperti transformadon sub ilia lerta manipulado. Ili povas ŝanĝi kaj ja ŝanĝas la fizikan formon de la spacaj energioj. Helpe de siaj kunulaj regantoj ili efektive kapablas modifi la formon kaj potencialon de dudek sep el la tridek fizikaj energioj de la superuniversa povo-ŝargo. Ke tri el tiuj ĉi energioj estas ekster ilia regado pruvas, ke ili ne estas instrumentaĵoj de la Nekvalifikita Absoluto.

La kvar ceteraj grupoj da Majstraj Fizikaj Regantoj estas apenaŭ personoj laŭ iu ajn akceptebla difino de tiu vorto. Tiuj ĉi transdonantoj, asociantoj kaj disigantoj kaj frandalankoj estas plene aŭtomataj en siaj reagoj; tamen ili ĉiusence estas inteligentaj. Ni estas grande limigitaj en nia scio pri tiuj ĉi mirindaj entoj, ĉar ni ne povas komuniki kun ili. Ili ŝajnas kompreni la lingvon de la regno, sed ili ne povas komuniki kun ni. Ili ŝajnas plene kapablaj ricevi niajn komunikadojn sed tute nekapablaj respondi.

4. Energio-Transdonantoj. Tiuj ĉi estaĵoj ĉefe sed ne plene funkcias sur interpleneda nivelo. Ili estas mirindaj disdonantoj de energio tia, kia ĝi manifestiĝas sur la individuaj mondoj.

Kiam energio devas esti deturnita al nova cirkvito, la transdonantoj etendas sin linie laŭ la vojo de dezirata energio, kaj per siaj unikaj atributoj de energio-altiro ili povas efektive indukti fluon de pliigita energio en la dezirata direkto. Tion ĉi ili faras laŭvorte kiel iuj metalaj cirkvitoj direktantaj la fluon de iuj formoj de elektra energio; kaj ili estas vivantaj superkonduktantoj por pli ol duono el la tridek formoj de fizika energio.

La transdonantoj formas lertajn ligojn, kiuj estas efikaj por rehabiliti malfortiĝantajn fluojn de specialigata energio pasanta de planedo al planedo kaj de stacio al stacio sur individua planedo. Ili povas detekti fluojn, kiuj estas multe tro malfortaj por esti agnoskitaj de iu ajn alia speco de vivanta estaĵo, kaj ili povas ankaŭ pliigi tiujn energiojn tiel, ke la akompananta mesaĝo fariĝas perfekte komprenebla. Iliaj servoj estas netakseblaj por la dissendaj ricevantoj.

La energiaj transdonantoj povas funkcii laŭ ĉiuj formoj de komunikebla percepto; ili povas “videbligi” malproksiman scenon kaj same bone “aŭdebligi” malproksiman sonon. Ili provizas urĝajn liniojn de komuniko en la lokaj sistemoj kaj sur la individuaj planedoj. Tiuj ĉi servoj devas esti uzataj de praktike ĉiuj kreitaĵoj por celoj de komunikado ekster la regule establitaj cirkvitoj.

Tiuj ĉi estaĵoj, kune kun la energio-transformantoj, estas nemalhaveblaj por la konservado de la mortemula ekzisto sur tiuj mondoj havantaj malriĉan atmosferon, kaj ili estas integra parto de la tekniko de vivo sur la planedoj de nerespirantoj.

5. Unuarangaj Asociantoj. Tiuj ĉi interesaj kaj netakseblaj entoj estas majstraj energio-konservantoj kaj energio-gardistoj. Iel kiel planto stokas sunan lumon, same tiuj ĉi vivantaj organismoj stokas energion dum periodoj de plusaj manifestiĝoj. Ili laboras en giganta skalo, konvertante la spacajn energiojn en fizikan staton nekonatan sur Urantio. Ili ankaŭ kapablas puŝi tiujn ĉi transformojn ĝis la punkto produkti iujn el la primitivaj unuoj de materia ekzisto. Tiuj ĉi estaĵoj simple agas per sia ĉeesto. Ili neniel laciĝas aŭ elĉerpiĝas pro tiu ĉi funkcio; ili agas kiel vivantaj katalizaj agentoj.

Dum periodoj de minusaj manifestiĝoj ili rajtas liberigi tiujn ĉi akumulitajn energiojn. Sed via scio pri energio kaj materio ne estas sufiĉe progresinta por kapabli klarigi la teknikon de tiu ĉi fazo de ilia laboro. Ili ĉiam laboras konforme al la universala liĝo, traktante kaj manipulante atomojn, elektronojn kaj ultimatonojn, multe kiel vi manovras alĝustigeblajn tipojn por esprimigi al alfabetaj simboloj vere malsamajn rakontojn.

La asociantoj estas la unua grupo de vivo aperanta sur organizata materia sfero, kaj ili povas funkcii je fizikaj temperaturoj, kiujn vi konsiderus kiel tute nekongruaj kun la ekzisto de vivantaj estaĵoj. Ili reprezentas ordon de vivo, kiu estas simple ekster la homa imago. Kune kun siaj kunlaborantoj, la disigantoj, ili estas la plej sklavecaj el ĉiuj inteligentaj kreitaĵoj.

6. Duarangaj Disigantoj. Kompare kun la unuarangaj asociantoj tiuj ĉi estaĵoj kun enorma doto de kontraŭgravito estas malaj laborantoj. Neniam estas iu ajn danĝero, ke la specialaj aŭ modifitaj formoj de fizika energio sur la lokaj mondoj aŭ en la lokaj sistemoj estos elĉerpitaj, ĉar tiuj ĉi vivantaj organizaĵoj estas dotitaj kun la unika povo disvolvi senlimajn provizojn de energio. Ili ĉefe okupiĝas pri la evoluo de formo de energio, kiu estas apenaŭ konata sur Urantio devenante de formo de materio, kiu estas ankoraŭ malpli agnoskita. Ili vere estas la spacaj alkemiistoj kaj la tempaj mirakloj. Sed farante ĉiujn mirindaĵojn ili neniam malobeas la mandatojn de la Kosma Plejsupereco.

7. La Frandalankoj. Tiuj ĉi estaĵoj estas la kuna kreaĵo de ĉiuj tri ordoj de estaĵoj regantaj energion: la unuarangaj kaj duarangaj forto-organizistoj kaj la povo-direktoroj. La frandalankoj estas la plej multaj el ĉiuj Majstraj Fizikaj Regantoj; la nombro de tiuj funkciantaj nur en Satanio estas ekster via numera koncepto. Ili estas postenitaj sur ĉiuj loĝataj mondoj kaj ĉiam alligitaj al la superaj ordoj de fizikaj regantoj. Ili funkcias interŝanĝeble en la centra universo kaj superuniversoj kaj en la kampoj de ekstera spaco.

La frandalankoj estas kreitaj en tridek sekcioj, unu por ĉiu formo de baza universa forto, kaj ili funkcias ekskluzive kiel vivantaj kaj aŭtomataj mezuriloj de ĉeesto, premo kaj rapido. Tiuj ĉi vivantaj barometroj nur okupiĝas pri la aŭtomata kaj neeraripova registrado de la statuso de ĉiuj formoj de forto-energio. Ili estas por la fizika universo, kio la vasta reflekteca mekanismo estas por la mensa universo. La frandalankoj registrantaj tempon krom kvanta kaj kvalita ĉeesto de energio estas nomataj kronoldekoj.

Mi agnoskas, ke la frandalankoj estas inteligentaj, sed mi ne povas klasifiki ilin kiel aliajn ol kiel vivantaj maŝinoj. Verŝajne la nura maniero, per kiu mi povas helpi vin kompreni tiujn ĉi vivantajn mekanismojn, estas kompari ilin kun viaj propraj mekanikaj elpensaĵoj, kiuj funkcias laŭ preskaŭ inteligentaj precizeco kaj akurateco. Tiam se vi konceptus tiujn estaĵojn, ĉerpu el via imago ĝis agnoski, ke en la granda universo ni efektive havas inteligentajn kaj vivantajn mekanismojn (entojn), kiuj povas plenumi pli kompleksajn taskojn koncernante pli kolosajn komputojn kun eĉ pli granda fajneco de akurateco, eĉ kun plejlasteco de precizeco.

5. La Majstraj Forto-Organizantoj

La forto-organizantoj rezidas sur Paradizo, sed ili funkcias tra la tuta majstra universo, pli speciale en la kampoj de neorganizita spaco. Tiuj ĉi eksterordinaraj estaĵoj estas nek kreintoj nek kreitaĵoj, kaj ili konsistas el du grandaj sekcioj de servo:

1. Unuarangaj Manifestitaj Majstraj Forto-Organizantoj.

2. Asociitaj Transcendaj Majstraj Forto-Organizantoj.

Tiuj ĉi du potencaj ordoj de manipulantoj de praa forto laboras ekskluzive sub la superrigardo de la Arkitektoj de la Majstra Universo, kaj nuntempe ili ne grandskale funkcias ene de la limoj de la granda universo.

La Unuarangaj Mastraj Forto-Organizantoj estas la manipulantoj de la praaj aŭ bazaj spaco-fortoj de la Nekvalifikita Absoluto; ili estas kreintoj de nebulozoj. Ili estas la vivantaj instigantoj de la energiaj ciklonoj de spaco kaj la fruaj organizantoj kaj direktantoj de tiuj ĉi gigantaj manifestaĵoj. Tiuj ĉi forto-organizantoj transmutacias la praan forton (antaŭenergio ne responda al la rekta gravito de Paradizo) en unuarangan aŭ potencan energion; energio transmutaciiĝanta de la ekskluziva teno de la Nekvalifikita Absoluto ĝis la gravita teno de la Insulo de Paradizo. Ili poste estas sekvataj de la asociitaj forto-organizantoj, kiuj daŭrigas la procezon de energia transmutacio de la unuaranga ĝis la duaranga aŭ stadio de gravito-energio.

Post la kompletigo de la planoj por la kreado de loka universo, signalita per la alveno de Kreinto-Filo, la Asociitaj Majstraj Forto-Organizantoj cedas lokon al la ordoj de povo-direktoroj agantaj en la superuniverso de astronomia jurisdikcio. Sed se tiaj planoj forestas, la asociitaj forto-organizantoj senfine daŭrigas okupiĝi pri tiuj ĉi materiaj kreaĵoj, kiel ili nun faras en la ekstera spaco.

La Majstraj Forto-Organizantoj eltenas temperaturojn, kaj funkcias en fizikaj kondiĉoj, kiuj estus netolereblaj eĉ por la diverstalentaj povo-centroj kaj fizikaj regantoj de Orvontono. La nuraj aliaj specoj de rivelitaj estaĵoj kapablaj funkcii en tiuj ĉi regnoj de ekstera spaco estas la Solecaj Mesaĝistoj kaj la Inspiritaj Trinitataj Spiritoj.

[Patronita de Universala Cenzoro aganta sub la aŭtoritato de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.]