Kajero 28
Same kiel la superafoj estas la anĝelaj multegoj de la centra universo kaj la serafoj de la lokaj universoj, same la sekonafoj estas la ministrantaj spiritoj de la superuniversoj. Tamen, laŭ grado de dieco kaj en potencialo de plejsupereco, tiuj ĉi infanoj de la Reflektopovaj Spiritoj estas multe pli kiel superafoj ol kiel serafoj. Ili servas ne sole en la superkreaĵoj, kaj multaj kaj misteraj estas la operacioj patronitaj de iliaj nerivelitaj asocioj.
Kiel prezentite en tiuj ĉi rakontoj la ministrantaj spiritoj de la superuniversoj ampleksas la tri jenajn ordojn:
1. La Sekonafoj.
2. La Tertiafoj.
3. La Omniafoj.
Ĉar ĉi-lastaj du ordoj ne tiel rekte koncernas la supreniran planon de homa progreso, ili estos mallonge prezentitaj antaŭ konsideri pli amplekse la sekonafojn. Teknike nek la tertiafoj nek la omniafoj estas ministrantaj spiritoj de la superuniversoj, kvankam ambaŭ servas kiel spiritaj ministroj en tiuj ĉi kampoj.
Tiuj ĉi altaj anĝeloj estas registritaj sur la superuniversaj sidejoj, kaj malgraŭ sia servo en la lokaj kreaĵoj ili teknike estas loĝantoj de tiuj ĉi superuniversaj ĉefmondoj, ĉar ili ne estas indiĝenaj al la lokaj universoj. La tertiafoj estas infanoj de la Infinita Spirito kaj personecigitaj sur Paradizo en grupoj de mil. Tiuj ĉi superaj estaĵoj de dia originaleco kaj preskaŭ plejsupera diverstalenteco estas la donaco de la Infinita Spirito al la Kreintoj Filoj de Dio.
Kiam Mikaelo-Filo estas malligita de la gepatra reĝimo de Paradizo, kaj estas preta antaŭeniri al la universa aventuro de spaco, la Infinita Spirito naskas grupon da mil el tiuj ĉi kompanaj spiritoj. Kaj tiuj ĉi majestaj tertiafoj akompanas tiun ĉi Kreinto-Filon, kiam li komencas la aventuron de universa organizado.
Dum la fruaj tempoj de universa konstruado, tiuj ĉi mil tertiafoj estas la nura persona personaro de Kreinto-Filo. Ili akiras potencan sperton kiel asistantoj de Filo dum tiuj ĉi ekscitaj epokoj de universa kunmetado kaj aliaj astronomiaj manipuladoj. Ili servas flanke de la Kreinto-Filo ĝis la tago de la personecigado de la Brila kaj Matena Stelo, la unuenaskito de loka universo. Poste la formalaj demisioj de la tertiafoj estas proponitaj kaj akceptitaj. Kaj kun la apero de la komencaj ordoj de indiĝena anĝela vivo, ili retiriĝas de aktiva servo en la loka universo, kaj fariĝas la ministroj ligantaj inter la Kreinto-Filo, al kiu ili estis antaŭe alligitaj, kaj la Plejaĝuloj de Tagoj de la koncernata superuniverso.
La omniafoj estas kreitaj de la Infinita Spirito lige kun la Sep Plejsuperaj Administrantoj, kaj ili estas la ekskluzivaj servantoj kaj mesaĝistoj de tiuj ĉi samaj Plejsuperaj Administrantoj. La omniafoj estas asignitaj al la granda universo, kaj en Orvontono ilia korpuso konservas sidejon en la nordaj partoj de Uverso, kie ili loĝas kiel speciala ĝentileca kolonio. Ili ne estas registritaj sur Uverso, nek ili estas ligitaj al nia administracio. Ili nek rekte okupiĝas pri la suprenira plano de mortemula progresado.
La omniafoj plene okupiĝas pri la superrigardo de la superuniversoj por la bono de la administra kunordigado el la vidpunkto de la Sep Plejsuperaj Administrantoj. Nia kolonio de omniafoj sur Uverso ricevas instrukciojn de, kaj faras raportojn al, nur la Plejsupera Administranto de Orvontono, situanta sur komuna ekzekutiva sfero numero sep en la ekstera ringo de Paradizaj satelitoj.
La sekonafaj multegoj estas produktitaj de la sep Reflektopovaj Spiritoj asignitaj al la sidejo de ĉiu superuniverso. Estas difinita tekniko de Paradiza respondo asociita kun la kreado de tiuj ĉi anĝeloj en grupoj de sep. En ĉiu sepopo ĉiam estas unu unuaranga, tri duarangaj kaj tri triarangaj sekonafoj; ili ĉiam personeciĝas laŭ tiu ĉi ekzakta proporcio. Kiam sep tiaj sekonafoj estas kreitaj, unu, la unuaranga, fariĝas ligita al la servo de la Plejaĝuloj de Tagoj. La tri duarangaj anĝeloj estas asociitaj al tri grupoj de administrantoj de Paradiza origino en la superregistaroj: La Diaj Konsilantoj, la Perfektigantoj de Saĝo kaj la Universalaj Cenzoroj. La tri triarangaj anĝeloj estas ligitaj al la suprenirantaj trinitatigitaj asociitoj de la superuniversaj regantoj: la Potencaj Mesaĝistoj, Tiuj kun Alta Aŭtoritato kaj Tiuj Sen Nomo kaj Numero.
Tiuj ĉi sekonafoj de la superuniversoj estas la idoj de la Reflektopovaj Spiritoj, kaj do reflektopoveco estas esence propra al ilia naturo. Ili estas reflektopove respondemaj al ĉio el ĉiu fazo de ĉiu kreitaĵo originanta en la Tria Fonto-Centro kaj la Paradizaj Kreinto-Filoj; sed ili ne rekte reflektas la estaĵojn kaj entojn, personajn aŭ aliajn, originantajn nur en la Unua Fonto-Centro. Ni posedas multajn pruvojn pri la efektiveco de la universalaj cirkvitoj de inteligenteco de la Infinita Spirito, sed eĉ se ni havus neniun alian pruvon, la reflektopovaj faroj de la sekonafoj estus tute sufiĉaj por demonstri la realecon de la universala ĉeesto de la infinita menso de la Kuna Aganto.
La unuarangaj sekonafoj asignitaj al la Plejaĝuloj de Tagoj estas vivantaj speguloj en la servo al tiuj ĉi triunuaj regantoj. Imagu, kion signifas en la ekonomio de superuniverso kapabli turni sin kvazaŭ al vivanta spegulo, kaj vidi en ĝi kaj aŭdi per ĝi la certajn respondojn de alia estaĵo malproksima je mil aŭ cent mil lumjaroj, kaj fari ĉion ĉi tuj kaj senerare. Registroj estas esencaj por la konduko de la universoj, elsendoj estas utilaj, la laboro de la Solecaj Mesaĝistoj kaj aliaj mesaĝistoj estas tre helpema, sed la Plejaĝuloj de Tagoj, de sia mezvoja pozicio inter la loĝataj mondoj kaj Paradizo — inter homo kaj Dio — povas tuj vidi ambaŭflanke, aŭdi ambaŭflanke kaj scii ambaŭflanke.
Tiu ĉi kapablo — aŭdi kaj vidi kvazaŭ ĉion — povas esti perfekte realigita en la superuniversoj nur de la Plejaĝuloj de Tagoj kaj nur sur iliaj respektivaj ĉefmondoj. Eĉ tie limoj estas renkontitaj: de Uverso tia komunikado estas limigita al la mondoj kaj universoj de Orvontono, kaj kvankam senefika inter la superuniversoj tiu ĉi sama reflektopova tekniko konservas ĉiun el ili en proksima kontakto kun la centra universo kaj kun Paradizo. La sep superregistaroj, kvankam individue apartigitaj, estas do perfekte reflektaj de la supera aŭtoritato kaj estas tute simpatiaj, same kiel perfekte konantaj pri la malsuperaj bezonoj.
Ni rimarkas, ke la unuarangaj sekonafoj tendencas per esence propra naturo al sep specoj de servo, kaj estas konvene, ke la unuaj serioj de tiu ĉi ordo estu tiel dotitaj por funde interpreti la menson de la Spirito al la Plejaĝuloj de Tagoj:
1. La Voĉo de la Kuna Aganto. En ĉiu superuniverso la unua unuaranga sekonafo kaj ĉiu sepa de tiu ordo poste kreita montras altan nivelon de adaptebleco por kompreni kaj interpreti la menson de la Infinita Spirito al la Plejaĝuloj de Tagoj kaj iliaj asociitoj en la superregistaroj. Tio ĉi havas grandan valoron sur la ĉefsidejoj de la superuniversoj, ĉar, male al la lokaj kreaĵoj kun iliaj Diaj Ministroj, la sidejo de superregistaro ne havas specialigitan personecigon de la Infinita Spirito. Tial tiuj ĉi sekorafaj voĉoj estas la plej proksimaj por esti personaj reprezentantoj de la Tria Fonto-Centro sur tia ĉefmondo. Vere la sep Reflektopovaj Spiritoj ĉeestas, sed tiuj ĉi patrinoj de la sekorafaj multegoj malpli vere kaj aŭtomate reflektas la Kunan Aganton ol la Sep Majstro-Spiritojn.
2. La Voĉo de la Sep Majstro-Spiritoj. La dua unuaranga sekonafo kaj ĉiu sepa poste kreita inklinas portreti la kolektivajn naturojn kaj reagojn de la sep Majstro-Spiritoj. Kvankam ĉiu Majstro-Spirito estas jam reprezentata sur superuniversa ĉefmondo fare de unu el la sep asignitaj Reflektopovaj Spiritoj, tia reprezentado estas individua, ne kolektiva. Kolektive ili nur reflektopove ĉeestas; tial la Majstro-Spiritoj bonvenigas la servojn de tiuj ĉi alte personaj anĝeloj, la dua serio de la unuarangaj sekonafoj, kiuj estas tiel kompetentaj por reprezenti ilin antaŭ la Plejaĝuloj de Tagoj.
3. La Voĉo de la Kreinto-Filoj. La Infinita Spirito devis esti koncernataj de la kreado aŭ trejnado de la Paradizaj Filoj de la ordo de Mikaelo, ĉar la tria unuaranga sekonafo kaj ĉiu sepa poste kreita posedas la rimarkindan donacon esti reflekta de la menso de tiuj ĉi Kreinto-Filoj. Se la Plejaĝuloj de Tagoj dezirus koni — reale koni — la sintenon de Mikaelo de Nebadono pri iu prikonsiderata afero, ili ne devas vokas lin sur la linioj de spaco; ili bezonas nur voki la Ĉefon de Nebadonaj voĉoj kiuj, post peto, prezentos la Mikaelan sekonafon registritan; kaj tuj la Plejaĝuloj de Tagoj perceptos la voĉon de la Majstro Filo de Nebadono.
Neniu alia ordo de fileco estas tiel “reflektebla”, kaj neniu alia ordo de anĝelo povas tiel funkcii. Ni ne plene komprenas, ekzakte kiel tio ĉi plenumiĝas, kaj mi tre dubas, ke la Kreinto-Filoj mem plene komprenas ĝin. Sed ni certe scias, ke ĝi funkcias, kaj ke ĝi senerare laboras akcepteble ni ankaŭ scias, ĉar dum la tuta historio de Uverso la sekorafaj voĉoj neniam eraris en siaj prezentoj.
Tie ĉi vi nun ekkomprenas ion pri la maniero, laŭ kiu la dieco ampleksas la spacon de tempo, kaj majstras la tempon de spaco. Tie ĉi vi nun akiras unu el viaj unuaj efemeraj ekvidoj pri la tekniko de la ciklo de eterneco, nuntempe diverĝanta por helpi la infanojn de la tempo en iliaj taskoj majstri la malfacilajn handikapojn de spaco. Kaj tiuj ĉi fenomenoj estas aldonaj al la establita universa tekniko de la Reflektopovaj Spiritoj.
Kvankam ŝajne senigitaj je la persona ĉeesto de la Majstro-Spiritoj supre kaj je la Kreinto-Filoj malsupre, la Plejaĝuloj de Tagoj havas je sia dispono vivantajn estaĵojn agorditajn al kosmaj mekanismoj de reflektopova perfekteco kaj plejlasta precizeco, per kiu ili povas ĝui la reflektopovan ĉeeston de ĉiuj tiuj ekzaltitaj estaĵoj, kies persona ĉeesto estas rifuzita al ili. Per tiuj ĉi rimedoj, kaj aliaj nekonataj de vi, Dio potenciale ĉeestas sur la ĉefsidejoj de la superuniversoj.
La Plejaĝuloj de Tagoj perfekte deduktas la volon de la Patro egaligante la voĉigon de la Spirito de supre kaj la Mikaelajn voĉigojn de malsupre. Tiel ili povas senerare esti certaj taksante la volon de la Patro koncerne la administrajn aferojn de la lokaj universoj. Sed por dedukti la volon de unu el la Dioj disde la scio de la aliaj du, la tri Plejaĝuloj de Tagoj devas kune agi; du el ili ne kapablus atingi la respondon. Kaj pro tiu ĉi kialo, eĉ sen aliaj kialoj, la superuniversoj ĉiam estas prezidataj de tri Plejaĝuloj de Tagoj, kaj ne de unu aŭ eĉ de du.
4. La Voĉo de la Anĝelaj Multegoj. La kvara unuaranga sekonafo kaj ĉiu posta sepa montriĝas esti anĝeloj aparte respondemaj al la sentoj de ĉiuj ordoj de anĝeloj, inkluzive de la superafojn supre kaj la serafojn malsupre. Tial la sinteno de iu ajn komandanta aŭ superrigardanta anĝelo estas tuj havebla por konsidero ĉe iu ajn konsilio de la Plejaĝuloj de Tagoj. Neniam pasas tago sur via mondo, sen ke la ĉefo de la serafoj sur Urantio konsciiĝas pri la fenomeno de reflektopova transmetado uzata de Uverso por iu ajn celo; sed krom se avertite de Soleca Mesaĝisto, ŝi restas tute senscia pri tio, kio estas serĉata, kaj kiel tio estas akirita. Tiuj ĉi ministrantaj spiritoj de tempo konstante provizas tiun ĉi specon de nekonscia kaj certe senpartia atesto pri la senfina aro da aferoj engaĝantaj la atenton kaj konsilon de la Plejaĝuloj de Tagoj kaj iliaj asociitoj.
5. Dissendaj Ricevantoj. Ekzistas speciala klaso de dissendaj mesaĝoj, kiuj estas ricevitaj nur de tiuj ĉi unuarangaj sekonafoj. Kvankam ili ne estas la kutimaj dissendantoj de Uverso, ili laboras lige kun la anĝeloj de la reflektopovaj voĉoj kun la celo sinkronigi la reflektopovan klarvidon de la Plejaĝuloj de Tagoj kun iuj efektivaj mesaĝoj alvenantaj per la establitaj cirkvitoj de universa komunikado. La dissendaj ricevantoj estas la kvina serio, la kvina unuaranga sekonafo kaj ĉiu sepa poste kreitaj.
6. Transportaj personecoj. Tiuj ĉi estas la sekonafoj, kiuj portas la tempajn pilgrimantojn de la ĉefmondoj de la superuniversoj ĝis la plej ekstera cirklo de Havono. Ili estas la transporta korpuso de la superuniversoj, funkcianta internen ĝis Paradizo kaj eksteren ĝis la mondoj de siaj respektivaj sektoroj. Tiu ĉi korpuso konsistas el la sesa unuaranga sekonafo kaj ĉiu sepa poste kreitaj.
7. La Rezerva Korpuso. Tre granda grupo de sekonafoj, la sepaj unuarangaj de ĉiu serio, estas garditaj en rezervo por la neklasifikitaj devoj kaj la urĝaj taskoj de la regnoj. Ne estante tre specialigitaj ili povas sufiĉe bone funkcii en iu ajn el la kapabloj de siaj diversaj asociitoj, sed ĉiu specialigita laboro estas entreprenita nur en krizokazoj. Iliaj kutimaj taskoj estas la faro de tiuj ĝeneraligitaj devoj de superuniverso, kiuj estas ekster la kampoj de anĝeloj kun specifajn taskojn.
La sekonafoj de duaranga ordo ne estas malpli reflektopovaj ol siaj unuarangaj kunuloj. La klasifiko de sekonafoj en unuaranga, duaranga kaj triaranga ne indikas diferencon de statuso aŭ funkcio; ĝi simple montras ordojn de proceduro. Identaj kvalitoj estas elmontritaj fare de ĉiuj tri grupoj en iliaj agadoj.
La sep reflektopovaj specoj de duarangaj sekonafoj estas asignitaj al la servoj de la kunordigitaj asociitoj de Trinitata origino de la Plejaĝuloj de Tagoj jene:
Al la Perfektigantoj de Saĝo — la Voĉoj de Saĝo, la Animoj de Filizofio kaj la Unuiĝuloj de Animoj.
Al la Diaj Konsilantoj — la Koroj de Konsilo, la Ĝojoj de Ekzisto kaj la Kontentigoj de Servo.
Al la Universalaj Cenzoroj — la Distingantoj de Spiritoj.
Kiel la unuaranga ordo tiu ĉi grupo estas serie kreita; tio estas, la unuenaskito estis Voĉo de Saĝo, kaj la sepa poste estis simila, kaj tiel plu kun la ses aliaj specoj de tiuj ĉi reflektopovaj anĝeloj.
1. La Voĉo de Saĝo. Iuj el tiuj ĉi sekonafoj estas en ĉiama ligo kun la vivantaj bibliotekoj de Paradizo, la konservistoj de scio apartenantaj al la unuarangaj superafoj. Laŭ specialigita reflektopova servo la Voĉoj de Saĝo estas vivantaj, aktualaj, plenaj kaj ĝisfunde fidindaj koncentriĝoj kaj fokusiĝoj de la kunordigita saĝo de la universaro. Por la preskaŭ infinita kvanto da informoj cirkulantaj sur la majstraj cirkvitoj de la superuniversoj, tiuj ĉi superbaj estaĵoj estas tiel reflektopovaj kaj selektivaj, tiel sensivaj, ke ili kapablas apartigi kaj ricevi la esencon de saĝo kaj seneraripove transmeti tiujn ĉi juvelojn de mensa laboro al siaj superuloj, la Perfektigantoj de Saĝo. Kaj ili tiel funkcias, ke la Perfektigantoj de Saĝo ne nur aŭdas la efektivajn kaj originalajn esprimojn de tiu ĉi saĝo, sed ili ankaŭ reflektopove vidas la estaĵojn mem, de alta aŭ malalta origino, kiuj esprimas ĝin.
Estas skribite: “Se al iu homo mankas saĝo, li petu”. Sur Uverso kiam fariĝas necese alveni al la decidoj de saĝeco en la perpleksaj situacioj de la kompleksaj aferoj de la superuniversa regado, kiam la saĝeco de perfekteco kaj praktikebleco devas esti uzataj, tiam la Perfektigantoj de Saĝo alvokas aron da Voĉoj de Saĝo kaj, per la sperta lerteco de ilia ordo, tiel agordas kaj orientas tiujn ĉi vivantajn ricevantojn de la enmensa kaj cirkulanta saĝo de la universaro kiel nuntempe, el tiuj sekorafaj voĉoj, rezultiĝas fluo de la saĝo de dieco el la universo supre kaj fluo de la saĝo de praktikeco el la superaj mensoj de la universoj malsupre.
Se konfuzo aperas pri la harmoniigo de tiuj ĉi du versioj de saĝeco, tuj alvoko estas farita al la Diaj Konsilantoj, kiuj tuj estigas la adekvatan kombinon de proceduroj. Se estas iu ajn dubo pri la aŭtentikeco de io devenanta de regnoj, kie ribelo estis abunda, alvoko estas farita al la Cenzoroj, kiuj, kun siaj Distingantoj de Spiritoj, kapablas tuj percepti “kian specon de spirito” efektivigis la konsultisto. Tiel estas la saĝeco de la epokoj kaj la intelekto de la momento ĉiam ĉeestantaj ĉe la Plejaĝuloj de Tagoj, kiel malfermita libro antaŭ ilia bonfara rigardo.
Vi povas nur svage kompreni, kion ĉio ĉi signifas por tiuj, kiuj respondecas pri la konduko de la superuniversaj registaroj. La vasteco kaj la komprenebleco de tiuj ĉi operacioj estas tute ekster la limhava koncepto. Kiam vi staros, kiel mi plurfoje faris, en la specialaj akceptaj ĉambroj de la templo de saĝeco sur Uverso, kaj vidos ĉion ĉi efektive funkcii, vi estos instigitaj al adoro pro la perfekteco de la komplekseco, kaj pro la certeco de la funkciado, de la interplanedaj komunikadoj de la universoj. Vi omaĝos al la dia saĝeco kaj boneco de la Dioj, kiuj planas kaj plenumas per tia superba tekniko. Kaj tiuj ĉi aferoj efektive okazas same kiel mi priskribis ilin.
2. La Animo de Filozofio. Tiuj ĉi mirindaj instruistoj estas ankaŭ alligitaj al la Perfektigantoj de Saĝo kaj, kiam ne alie direktitaj, restas en fokusa sinkroneco kun la majstroj de filozofio sur Paradizo. Imagu vin paŝi antaŭ kvazaŭ giganta vivanta spegulo, sed anstataŭ vidi la similecon de via limhava kaj materia memo, percepti reflekton de la saĝo de dieco kaj la filozofio de Paradizo. Kaj se fariĝas dezirinde “enkarnigi” tiun ĉi filozofion de perfekteco, dilui ĝin tiel por ke ĝi estu praktike aplikebla kaj asimilebla de la humilaj popoloj de la malsuperaj mondoj, tiuj ĉi vivantaj speguloj nur devas orienti siajn vizaĝojn malsupren por reflekti la normojn kaj bezonojn de alia mondo aŭ universo.
Per tiuj ĉi teknikoj mem la Perfektigantoj de Saĝo ja adaptas decidojn kaj rekomendojn al la realaj bezonoj kaj efektiva statuso de la konsiderataj popoloj kaj mondoj, kaj ĉiam ili agas akorde kun la Diaj Konsilantoj kaj la Universalaj Cenzoroj. Sed la sublima pleneco de tiuj ĉi operacioj estas ekster eĉ mia kapablo kompreni.
3. La Unuiĝulo de Animoj. Kompletigante la triunuan personaron alligitan al la Perfektigantoj de Saĝo estas tiuj ĉi reflektantoj de la idealoj kaj statuso de etikaj rilatoj. El ĉiuj problemoj en la universo postulantaj la uzon de la plena saĝo de sperto kaj adaptableco, neniuj estas pli gravaj ol tiuj okazantaj el rilatoj kaj asocioj de inteligentaj estaĵoj. Ĉu en homaj asocioj de negoco kaj komerco, amikeco kaj geedziĝo, aŭ en la ligoj de la anĝelaj multegoj, daŭre aperas negravaj frotadoj, etaj miskomprenoj tro bagatelaj eĉ por altiri la atenton de akordigantoj sed sufiĉe ĝenaj kaj perturbantaj por noci la glatan funkciadon de la universo, se oni permesus ilin multiĝi kaj daŭri. Tial la Perfektigantoj de Saĝo disponigas la saĝan sperton de sia ordo kiel “oleo de repaciĝo” por tuta superuniverso. Por tiu ĉi tuta laboro tiuj ĉi saĝuloj de la superuniversoj estas lerte subtenataj de siaj reflektopovaj asociitoj, la Unuiĝuloj de Animoj, kiuj disponigas la aktualajn informojn pri la statuso de la universo, kaj samtempe portretas la Paradizan idealon de la plej bona alĝustigo al tiuj ĉi perpleksaj problemoj. Kiam ne specife orientite aliloke tiuj ĉi sekonafoj restas en reflektopova ligo kun la interpretantoj de etiko sur Paradizo.
Tiuj ĉi estas la anĝeloj, kiuj nutras kaj antaŭenigas la teamlaboron de tuta Orvontono. Unu el la plej gravaj lecionoj lernendaj dum via mortemula kariero estas teamlaboro. La sferoj de perfekteco estas popolitaj de tiuj, kiuj majstris tiun ĉi arton labori kun aliaj estaĵoj. Malmultaj estas la devoj en la universo por la sola servanto. Ju pli alte vi supreniras, despli vi fariĝas sola, kiam vi estas portempe sen la asocio de viaj kunuloj.
4. La Koro de Konsilo. Tio ĉi estas la unua grupo de tiuj ĉi reflektopovaj genioj metitaj sub la superrigardo de la Diaj Konsilantoj. La sekonafoj de tiu ĉi speco posedas la faktojn pri spaco, estante selektemaj por tiaj datenoj en la cirkvitoj de tempo. Precipe ili estas reflektopovaj de la superafaj kunordigantoj de informoj, sed ili estas ankaŭ selekteme reflektopovaj de la konsilo de ĉiuj estaĵoj, ĉu de alta aŭ malalta stato. Kiam ajn la Diaj Konsilantoj estas alvokitaj por gravaj konsiloj aŭ decidoj, ili tuj rekvizicias aron da Koroj de Konsilo, kaj tiam estas transmetita decido, kiu efektive enhavas la kunordigitajn saĝon kaj konsilojn de la plej kompetentaj mensoj de la tuta superuniverso, ĉiuj el ili estante cenzuritaj kaj reviziitaj en la lumo de la konsilo de la altaj mensoj de Havono, kaj eĉ de Paradizo.
5. La Ĝojo de Ekzisto. Laŭ naturo tiuj ĉi estaĵoj estas reflektopove agorditaj al la superafaj superrigardantoj de Harmonio supre kaj al iuj el la serafoj malsupre, sed estas malfacile klarigi tion, kion reale faras la membroj de tiu ĉi interesa grupo. Iliaj ĉefaj agadoj estas direktitaj al antaŭenigi reagojn de ĝojo inter la diversaj ordoj de la anĝelaj multegoj kaj la humilaj libervolaj kreitaĵoj. La Diaj Konsilantoj, al kiuj ili estas alligitaj, malofte uzas ilin por trovi specifan ĝojon. Laŭ pli ĝenerala maniero kaj kunlabore kun la retrovidaj directoroj ili funkcias kiel interŝanĝejoj de ĝojo, serĉante plialtigi la plezurajn reagojn de la regnoj dum provante plibonigi la humuran guston, disvolvi superhumuron inter mortemuloj kaj anĝeloj. Ili klopodas demonstri, ke estas esence propra ĝojo en la libervola ekzisto, sendepende de ĉiuj eksteraj influoj; kaj ili pravas, kvankam ili renkontas gravajn malfacilaĵojn por enŝovi tiun veraĵon en la mensojn de primitivaj homoj. La pli superaj spiritaj personecoj kaj la anĝeloj estas pli rapide respondemaj al tiuj ĉi edukaj klopodoj.
6. La Kontentigo de Servo. Tiuj ĉi anĝeloj estas alte reflektopovaj de la sinteno de la direktoroj de konduto sur Paradizo, kaj funkciante multe kiel la Ĝojoj de Ekzisto ili strebas plialtigi la valoron de servo kaj pligrandigi la kontentojn, kiuj devenas de ĝi. Ili multe faris por atentigi la prokrastitajn rekompencojn esence proprajn al malegoisma servo, servo por la plivastigo de la regno de vero.
La Diaj Konsilantoj, al kiuj tiu ĉi ordo estas alligita, utiligas ilin por reflekti el mondo al alia la profitojn devenantajn de spirita servo. Kaj uzante la farojn de la plej bonaj por inspiri kaj kuraĝigi la mezbonajn, tiuj ĉi sekonafoj multege kontribuas al la kvalito de sindonema servo en la superuniversoj. Oni faras efikan uzon de la frata konkura spirito per cirkulado sur iu ajn mondo de faroj, kiujn la aliaj, precipe la plej bonaj, plenumas. Refreŝiga kaj sana rivaleco estas antaŭenigita eĉ inter la serafaj multegoj.
7. La Distingantoj de Spiritoj. Speciala ligo ekzistas inter la konsilantoj kaj konsilistoj de la dua Havona cirkvito kaj tiuj ĉi reflektopovaj anĝeloj. Ili estas la solaj sekonafoj alligitaj al la Universalaj Cenzoroj, sed estas verŝajne la plej aparte specialigitaj el ĉiuj siaj kunuloj. Sendepende de la fonto aŭ kanalo de informo, negrave kiom malabundas la disponebla pruvo, kiam ĝi estas submetita al ilia reflektopova ekzamenado, tiuj ĉi distingantoj tuj sciigos nin pri la vera motivo, la efektiva celo kaj la reala naturo de ĝia origino. Mi miras pri la bonega funkciado de tiuj ĉi anĝeloj, kiuj tiel senerare reflektas la efektivan moralan kaj spiritan karakteron de iu ajn koncernata individuo, kiun ili fokusas.
La Distingantoj de Spiritoj daŭrigas tiujn ĉi malsimplajn servojn per sia esence propra “spirita klarvideco”, se mi rajtas uzi tiajn vortojn por klopodi transdoni al la homa menso la penson, ke tiuj ĉi reflektopovaj anĝeloj tiel intuicie, esence kaj senerare funkcias. Kiam la Universalaj Cenzoroj rigardas tiujn ĉi prezentojn, ili estas vidalvide fronte al la nuda animo de la reflektita individuo; kaj tiuj ĉi certeco kaj perfekteco mem de portretado parte klarigas, kial la Cenzoroj povas ĉiam funkcii tiel ekzakte kiel rektanimaj juĝistoj. La distingantoj ĉiam akompanas la Cenzorojn por iu ajn misio for de Uversa, kaj ili estas same efikaj ekstere en la universoj kiel en sia Uversa ĉefsidejo.
Mi certigas al vi, ke ĉiuj ĉi operacioj de la spiritaj mondoj estas realaj, ke ili okazas konforme al establitaj kutimoj kaj harmonie kun la neŝanĝeblaj leĝoj de la universalaj kampoj. La estaĵoj de ĉiu nove kreita ordo, tuj post ricevi la spiron de vivo, tuj reflektiĝas supren; vivanta portreto de la kreitaĵa naturo kaj potencialo estas tuj emisiita al la superuniversa sidejo. Tiel, pere de la distingantoj, la Cenzoroj estas plene konsciaj pri ĝuste “kia spirito”, naskiĝis sur la mondoj de spaco.
Tiel estas kun la mortema homo: la Patrino-Spirito de Salvingtono plene konas vin, ĉar la Sankta Spirito sur via mondo “serĉas ĉiujn aferojn”, kaj ĉio, kion la dia Spirito scias pri vi, estas tuj disponebla, kiam ajn la sekonafaj distingantoj reflektas kun la Spirito tion, kion la Spirito scias pri vi. Estas tamen menciinde, ke la scioj kaj planoj de la fragmentoj de la Patro ne estas reflekteblaj. La distingantoj povas reflekti kaj ja reflektas la ĉeeston de la Ĝustigantoj (kaj la Cenzoroj deklaras ilin diaj), sed ili ne povas deĉifri la enhavon de la menso de la Misteraj Monitoroj.
Same kiel siaj kunuloj tiuj ĉi anĝeloj estas kreitaj serie kaj en sep reflektopovaj specoj, sed tiuj ĉi specoj ne estas individue asignitaj en la apartaj servoj de la superuniversaj administrantoj. Ĉiuj triarangaj sekonafoj estas kolektive asignitaj al la Trinitatigitaj Filoj de Atingo, kaj tiuj ĉi suprenirantaj filoj uzas ilin interŝanĝeble; tio estas, la Potencaj Mesaĝistoj povas utiligi kaj ja utiligas iun ajn el la triarangaj specoj, kaj ankaŭ tiel faras iliaj kunordigitoj, Tiuj kun Alta Aŭtoritato kaj Tiuj sen Nomo kaj Numero. Tiuj ĉi sep specoj de triarangaj sekonafoj estas:
1. La Signifo de la Originoj. La suprenirantaj Trinitatigitaj Filoj de superuniversa registaro havas la respondecon trakti ĉiujn aferojn kreskantajn el la origino de iu ajn individuo, raso aŭ mondo; kaj la signifo de origino estas la plej grava demando en ĉiuj niaj planoj por la kosma progreso de la vivantaj kreitaĵoj de la regno. Ĉiuj rilatoj kaj la aplikado de etiko kreskas el la fundamentaj faktoj de origino. La origino estas la bazo de la rilata reago de la Dioj. Ĉiam la Kuna Aganto “notas pri la homo, kiamaniere li naskiĝis”.
Ĉe la superaj malsuprenirantaj estaĵoj la origino estas simple konstatebla fakto, sed pri la suprenirantaj estaĵoj, inkluzivantaj la malsuperajn ordojn de anĝeloj, la naturo kaj cirkonstancoj de origino ne ĉiam estas tiel klaraj, kvankam havante egale esencan gravecon ĉe preskaŭ ĉiu turnopunkto de universaj aferoj — tial la valoro havi je nia dispono serion da reflektopovaj sekonafoj, kiuj povas tuj portreti kion ajn postulatan pri la genezo de iu ajn estaĵo en, aŭ la centra universo, aŭ tra la tuta regno de superuniverso.
La Signifoj de Originoj estas la vivaj tujaj disponeblaj genealogioj pri la vastaj multegoj da estaĵoj — homoj, anĝeloj kaj aliaj — kiuj loĝas la sep superuniversojn. Ili estas ĉiam pretaj provizi al siaj superuloj ĝisdatigitan, kompletan kaj fidindan takson pri la prapatraj faktoroj kaj la aktuala efektiva statuso de iu ajn individuo sur iu ajn mondo de siaj respektivaj superuniversoj; kaj ilia kalkulado de posedataj faktoj ĉiam estas ĝisdatigita.
2. La Memoro de Mizerikordo. Tiuj ĉi estas la efektivaj, plenaj kaj kompletaj vivantaj registroj de la mizerikordo, kiu estis etendita al la individuoj kaj rasoj per la tenera prizorgado de la perantoj de la Infinita Spirito en la misio adapti la justecon de rektanimeco al la statuso de la regnoj, kiel rivelite per la priskriboj de la Signifo de la Originoj. La Memoro de Mizerikordo rivelas la moralan ŝuldon de la infanoj de mizerikordo — ilian spiritan ŝuldon — kiu balanciĝas kontraŭ ilia aktivo de sava provizo establita de la Filoj de Dio. Revelaciante la antaŭekzistantan mizerikordon de la Patro, la Filoj de Dio establas la necesan krediton por certigi la postvivon de ĉiuj. Kaj tiam konforme al la konkludoj de la Signifo de Originoj, mizerikorda kredito estas konsentita por la postvivo de ĉiu racia kreitaĵo, kredito de abundaj proporcioj kaj de sufiĉa graco por certigi la postvivon de ĉiu animo, kiu vere deziras dian civitanecon.
La Memoro de Mizerikordo estas vivanta bilanco de proceso, aktuala raporto de via konto ĉe la supernaturaj fortoj de la regnoj. Tiuj ĉi estas la vivantaj registroj de mizerikorda ministrado, kiuj estas legitaj por atesti antaŭ la tribunaloj de Uverso, kiam la rajto de ĉiu individuo al senfina vivo estas prezentita por juĝo, kiam “tronoj estas preparitaj kaj la Plejaĝuloj de Tagoj kunsidas. La elsendoj de Uverso eliras kaj elvenas antaŭ ili; miloj kaj miloj da estaĵoj servas ilin, kaj dekmil oble dekmil staras antaŭ ili. La juĝo estas decidita, kaj la libroj estas malfermitaj.” Kaj la libroj malfermitaj por tia grava okazo estas la vivantaj registroj de la triarangaj sekonafoj de la superuniversoj. La oficialaj registroj estas en dosiero por konfirmi la ateston de la Memoroj de Mizerikordo, se necese.
La Memoro de Mizerikordo devas montri, ke la sava kredito establita de la Filoj de Dio estis plene kaj fidele elspezita en la korinklina ministrado de la paciencaj personecoj de la Tria Fonto-Centro. Sed kiam la mizerikordo estas elĉerpita, kiam la “memoro” de ĝi atestas ĝian elĉerpiĝon, tiam la justeco regas, kaj la rektanimeco dekretas. Ĉar la mizerikordo ne estas trudita al tiuj, kiuj malestimas ĝin; la mizerikordo ne estas donaco piedpremebla de la persistaj ribelantoj de tempo. Tamen kvankam mizerikordo estas tiel altvalora kaj kare disdonacita, viaj individuaj kreditaj kontoj estas ĉiam multe pli ol via kapablo elĉerpi la rezervon, se vi estas sincera de celo kaj honesta de koro.
La mizerikordaj reflektantoj, kun siaj triarangaj asociitoj, engaĝiĝas en multaj superuniversaj ministradoj, inkluzivantaj la instruadon de la suprenirantaj kreitaĵoj. Inter multaj aliaj aferoj la Signifoj de Originoj instruas al tiuj ĉi suprenirantojn kiel apliki spiritan etikon, kaj post tia edukado la Memoroj de Mizerikordo instruas ilin kiel esti vere mizerikordaj. Kvankam la spiritaj teknikoj de mizerikorda ministrado estas ekster via konceptado, vi devus eĉ nun kompreni, ke la mizerikordo estas kvalito de kreskado. Vi devus konstati, ke estas granda rekompenco de persona kontentigo esti unue justa, poste senpartia, poste pacienca kaj poste afabla. Kaj tiam, sur tiu fundamento, se vi elektas kaj havas ĝin en via koro, vi povas fari la sekvantan paŝon kaj vere montri mizerikordon; sed vi ne povas elmontri mizerikordon per ĝi mem. Tiuj ĉi paŝoj devas esti trairitaj; alie ne povas esti aŭtentika mizerikordo. Povas esti patronado, degno aŭ bonfarado — eĉ kompato — sed ne mizerikordo. Vera mizerikordo venas nur kiel la bela kulmino al tiuj ĉi antaŭaj aldonaĵoj de grupa kompreno, reciproka estimo, frata kunuleco, spirita komuneco kaj dia harmonio.
3. La Graveco de la Tempo. La tempo estas la nura universala doto por ĉiuj libervolaj kreitaĵoj; ĝi estas la “nura talento” konfidita al ĉiuj inteligentaj estaĵoj. Vi ĉiuj havas tempon por certigi vian postvivon; kaj la tempo estas fatale malŝparita, nur kiam ĝi estas neglekte elspezita, kiam vi malsukcesas uzi ĝin por certigi la postvivon de via animo. Malsukceso por kiel eble plej bone plilarĝigi sian tempon ne kunportas fatalajn punojn; ĝi nur prokrastas la tempan pilgrimanton en lia vojaĝo de supreniro. Se la postvivo estas akirita, ĉiuj aliaj perdoj povas esti reprenitaj.
En la asigno de misioj la konsilo de la Gravecoj de la Tempo estas netaksebla. La tempo estas esenca faktoro por ĉio ĉe tiu ĉi flanko de Havono kaj Paradizo. En la fina juĝo antaŭ la Plejaĝuloj de Tagoj, la tempo estas elemento de pruvo. La Gravecoj de la Tempo ĉiam devas havigi atestaĵon por montri, ke ĉiu defendanto havis sufiĉan tempon por decidi kaj elekti.
Tiuj ĉi taksantoj de tempo estas ankaŭ la sekreto de profetaĵo; ili portretas la elementon de tempo necesan por la plenumado de iu ajn entrepreno, kaj ili estas same fidindaj kiel indikantoj, kiel estas la frandalankoj kaj kronoldekoj de aliaj vivantaj ordoj. La Dioj antaŭvidas, do antaŭscias; sed la suprenirantaj aŭtoritatoj de la tempaj universoj devas konsulti la Gravecojn de la Tempo por kapabli antaŭdiri la eventojn de estonteco.
Vi unue renkontos tiujn ĉi estaĵojn sur la domego-mondoj, kaj tie ili instruos al vi la avantaĝan uzon de tio, kion vi nomas “tempo”, kaj en ĝia pozitiva uzo, la laboro, kaj en ĝia negativa utiligo, la ripozo. Ambaŭ uzoj de tempo estas gravaj.
4. La Soleneco de Fido. Fido estas la decida testo de libervolaj kreitaĵoj. La fidindeco estas la vera mezuro de memregado, de karaktero. Tiuj ĉi sekonafoj plenumas duoblan celon en la ekonomio de la superuniversoj: ili portretas por ĉiuj libervolaj kreitaĵoj la signifon de la devigo, sakraleco kaj soleneco de fido. Samtempe ili senerare reflektas al la regantaj aŭtoritatoj la ekzaktan fidindecon de iu ajn kandidato por konfido aŭ fido.
Sur Urantio vi groteske provas legi karakteron kaj taksi specifajn kapablojn, sed sur Uverso ni efektive faras perfekte tiujn ĉi aferojn. Tiuj ĉi sekonafoj pesas vian fidindecon per la vivantaj pesiloj de neeraripova aprezado de karaktero, kaj kiam ili vidis vin, ni devas nur rigardi ilin por scii la limigojn de via kapablo plenumi respondecon, uzi fidon kaj plenumi misiojn de konfido. Via aktivo de fidindeco klare aperas flanke de via pasivo de ebla fiasko aŭ perfido.
Estas la plano de viaj superuloj antaŭenigi vin per pli grandaj konfidoj, same rapide kiel via karaktero sufiĉe disvolviĝas por gracie elteni tiujn ĉi pliajn respondecojn, sed troŝarĝi la individuon nur direktas al katastrofo kaj certigas seniluziiĝon. Kaj la eraro antaŭtempe meti respondecon aŭ al homo aŭ al anĝelo povas esti evitita uzante la ministradon de tiuj ĉi neeraripovaj taksantoj pri la kapablo de la individuoj de tempo kaj spaco ricevi konfidon. Tiuj ĉi sekonafoj ĉiam akompanas Tiujn kun Alta Aŭtoritato, kaj neniam tiuj ĉi administrantoj donas taskojn, ĝis iliaj kandidatoj estas pesitaj en la sekonafaj pesiloj kaj deklaritaj “kapablaj”.
5. La Sankteco de Servo. La privilegio servi tuj sekvas la malkovron de fidindeco. Nenio povas stari inter vi kaj la oportuno por pliigita servo krom via propra malfidindeco, via manko de kapablo aprezi la solenecon de fido.
La servo — cela servo, ne sklaveco — produktas la plej altan kontenton, kaj esprimas la plej dian dignecon. Servo — pli da servo, pliigita servo, malfacila servo, aventurema servo, kaj finfine dia kaj perfekta servo — estas la celo de tempo kaj la destino de spaco. Sed ĉiam la ludaj cikloj de tempo alternos kun la servaj cikloj de progreso. Kaj post la servo de la tempo sekvas la superservo de la eterneco. Dum la tempa ludo vi devus imagi la laboron de eterneco, same kiel dum la servo de eterneco vi rememoros la tempan ludon.
La universala ekonomio estas bazita sur konsumado kaj produktado; tra la tuta eterna kariero vi neniam renkontos monotonecon de senokupeco aŭ stagnadon de personeco. Progreso ebliĝas per esence propra moviĝo, antaŭeniĝo kreskas el la dia kapablo agi, kaj plenumado estas infano de imagema aventuro. Sed esence propra al tiu ĉi kapablo plenumi estas la respondeco de etiko, la neceso agnoski, ke la mondo kaj la universo estas plenaj de multego da malsamaj specoj de estaĵoj. Ĉio el tiu ĉi grandioza kreitaĵaro, inkluze de vin mem, ne estis farita nur por vi. Tio ĉi ne estas egocentra universo. La Dioj dekretis: “Estas pli feliĉe doni ol ricevi”, kaj via Majstro-Filo diris: “Kiu volas esti la plej granda inter vi, tiu estu servanto de ĉiuj”.
La reala naturo de iu ajn servo, plenumita de ĉu homo aŭ anĝelo, estas plene rivelita sur la vizaĝoj de tiuj ĉi indikiloj de sekonafa servo, la Sanktecoj de Servo. La kompleta analizo de la veraj kaj de la kaŝitaj motivoj estas klare montrita. Tiuj ĉi anĝeloj ja estas legantoj de menso, sondantoj de koro, kaj rivelantoj de animo de la universo. La mortemuloj povas uzi vortojn por kaŝi siajn pensojn, sed tiuj ĉi altaj sekonafoj malkaŝas la profundajn motivojn de la homa koro kaj de la anĝela menso.
6 kaj 7. La Sekreto de Grandeco kaj la Animo de Boneco. La suprenirantaj pilgrimantoj estinte vekiĝintaj antaŭ la graveco de tempo, la vojo estas preparita por la konstato de la soleneco de fido kaj por la aprezo de la sankteco de servo. Dum tiuj ĉi estas la moralaj elementoj de grandeco, ekzistas ankaŭ la sekretoj de grandeco. Kiam la spiritaj testoj de grandeco estas aplikitaj, la moralaj elementoj ne estas neglektitaj, sed la kvalito de altruismo rivelita en neprofitcela laboro por la bonfarto de niaj surteraj samuloj, precipe indaj estaĵoj en bezono kaj mizero, tio estas la vera mezuro de planeda grandeco. Kaj la manifestiĝo de grandeco sur mondo kiel Urantio estas la elmontro de memregado. La granda homo ne estas tiu, kiu “venkoprenas urbon” aŭ “renversas nacion”, sed pri ĝuste “tiu, kiu submetas sian propran langon”.
Grandeco estas sinonimo de dieco. Dio estas plejsupere granda kaj bona. Grandeco kaj boneco simple ne povas esti apartigitaj. Ili por ĉiam estas unu en Dio. Tiu ĉi vero estas laŭvorte kaj rimarkinde ilustrita per la reflektopova interdependeco de la Sekreto de Grandeco kaj la Animo de Boneco, ĉar unu ne povas funkcii sen la alia. Reflektante aliajn kvalitojn de la dieco, la superuniversaj sekonafoj povas agi kaj ja agas sole, sed la reflektopovaj taksadoj de grandeco kaj de boneco ŝajnas esti nedisigeblaj. Tial sur iu ajn mondo en iu ajn universo tiuj ĉi reflektantoj de grandeco kaj boneco devas kune labori, ĉiam montrante duoblan kaj reciproke dependan raporton pri ĉiu estaĵo, sur kiu ili fokusiĝas. La grandeco ne povas esti taksita sen koni la enhavon de boneco, kaj la boneco ne povas esti portretita sen elmontri sian esence propran kaj dian grandecon.
La takso de grandeco varias de sfero al sfero. Esti granda estas esti kiel Dio. Kaj ĉar la kvalito de grandeco estas tute determinata de la enhavo de boneco, sekvas ke, eĉ en via nuna homa stato, se vi povas per graco boniĝi, vi grandiĝas per tio. Ju pli vi firme rigardos, kaj ju pli persiste vi serĉos la konceptojn pri dia boneco, des pli certe vi kreskos en grandeco, en vera amplekso de aŭtentika postviva karaktero.
La sekonafoj havas sian originon kaj sidejon sur la ĉefmondoj de la superuniversoj, sed kun siaj ligaj kunuloj ili etendiĝas de la bordoj de Paradizo ĝis la evoluaj mondoj de spaco. Ili servas kiel valoraj asistantoj al la membroj de la interkonsiliĝaj asembleoj de la superregistaroj, kaj grande helpas la ĝentilecajn kolonioj de Uverso: la stelaj studentoj, jarmilaj vojaĝantoj, la ĉielaj observantoj kaj multego da aliaj, inkluzive de la suprenirantaj estaĵoj atendantaj transporton al Havono. La Plejaĝuloj de Tagoj ĝojas asigni iujn el la unuarangaj sekonafoj por asisti la suprenirantajn kreitaĵojn loĝantajn sur la kvarcent naŭdek studaj mondoj ĉirkaŭantaj Uverson, kaj ĉi tie ankaŭ multaj el la duaranga kaj triaranga ordoj servas kiel instruistoj. Tiuj ĉi Uversaj satelitoj estas la finaj lernejoj de la universoj de tempo, prezentante la preparajn kursojn por la sep-cirkvita universitato de Havono.
El la tri ordoj de sekonafoj, la triaranga grupo, alligita al la suprenirantaj aŭtoritatoj, plej amplekse ministras al la suprenirantaj kreitaĵoj. Vi foje renkontos ilin baldaŭ post via foriro el Urantio, kvankam vi ne libere uzos iliajn servojn, ĝis vi atingos la bonvenigajn mondojn de Orvontono. Vi ĝuos ilian kunulecon, kiam vi plene konatiĝos kun ili dum via restado sur la lernejaj mondoj de Uverso.
Tiuj ĉi triarangaj sekonafoj estas la tempo-ŝparantoj, la spaco-reduktantoj, la eraro-detektantoj, la fidelaj instruistoj kaj la eternaj vojmontriloj — vivantaj signoj de dia sekureco — mizerikorde lokitaj ĉe la tempaj vojkruciĝoj por tie gvidi la paŝojn de maltrankvilaj pilgrimantoj dum momentoj de granda perplekseco kaj spirita necerteco. Longe antaŭ atingi la pordegojn de perfekteco, vi komencos atingi la instrumentojn de la dieco kaj havi aliron al la teknikoj de la Diaĵo. Des pli, ekde la tempo de via alveno sur la unuan domego-mondon ĝis vi fermos la okulojn por la Havona dormo prepara al via transiro al la Paradizo, vi pli kaj pli profitos de la urĝa helpo de tiuj ĉi mirindaj estaĵoj, kiuj reflektas tiel plene kaj libere la veran scion kaj efektivan saĝon de tiuj sekuraj kaj fidindaj pilgrimantoj, kiuj antaŭis vin sur la longa vojo al la pordegoj de perfekteco.
La plena privilegio uzi tiujn ĉi anĝelojn de la reflektopova ordo estas rifuzita al ni sur Urantio. Ili estas oftaj vizitantoj sur via mondo akompanante asignitajn personecojn, sed tie ĉi ili ne povas libere funkcii. Tiu ĉi sfero estas ankoraŭ sub parta spirita kvaranteno, kaj iuj el la cirkvitoj esencaj al iliaj servoj ne ĉeestas nuntempe. Kiam via mondo denove estos restarigita en la koncernataj reflektopovaj cirkvitoj, multo de la laboro de interplaneda kaj interuniversa komunikado estos grande simpligita kaj plirapidigita. La ĉielaj laborantoj sur Urantio renkontas multajn malfacilaĵojn pro tiu ĉi funkcia limigo de siaj reflektopovaj asociitoj. Sed ni daŭre ĝoje kondukas niajn aferojn kun la rimedoj je dispono, malgraŭ nia loka senigo de multaj servoj de tiuj ĉi mirindaj estaĵoj, la vivantaj speguloj de spaco kaj la ĉeestaj projekciantoj de tempo.
[Patronita de Potenca Mesaĝisto de Uverso.]