Kajero 27
La unuarangaj superafoj estas la ĉielaj servantoj de la Diaĵoj sur la eterna Insulo de Paradizo. Neniam okazis, ke ili devojiĝis de la vojoj de lumo kaj justeco. La postenoj estas kompletaj; de eterneco neniu el tiu ĉi grandioza multego perdiĝis. Tiuj ĉi altaj superafoj estas perfektaj estaĵoj, plejsuperaj laŭ perfekteco, sed ili ne estas absonidaj nek absolutaj. Estante de la esenco de perfekteco, tiuj ĉi infanoj de la Infinita Spirito interŝanĝeble kaj propravole laboras en ĉiuj fazoj de siaj multnombraj devoj. Ili ne funkcias grandskale ekster Paradizo, kvankam ili partoprenas la diversajn jarmilajn kunvenojn kaj grupajn kunsidojn de la centra universo. Ili ankaŭ eliras kiel specialaj mesaĝistoj de la Diaĵoj, kaj ili grandnombre supreniras por fariĝi Teknikaj Konsilistoj.
La unuarangaj superafoj estas ankaŭ postenigitaj por komandi la serafajn multegojn ministrantajn sur mondoj izolitaj pro ribelo. Kiam Paradiza Filo donacas sin sur tia mondo, kompletigas sian mision, supreniras al la Universala Patro, estas akceptita kaj revenas kiel akreditita liberiganto de tiu ĉi izolita mondo, unuaranga superafo ĉiam estas nomumita fare de la ĉefoj de taskado por preni sur sin la komandon de la ministrantaj spiritoj deĵorantaj en la nove rekonkerita sfero. La superafoj en tiu ĉi speciala servo estas periode rotaciitaj. Sur Urantio la nuna “ĉefo de serafoj” estas la dua de tiu ĉi ordo deĵoranta ekde la tempoj de la sindonaco de Kristo Mikaelo.
De eterneco la unuarangaj superafoj servis sur la Insulo de Lumo, kaj iris en misioj de gvidado al la mondoj de spaco, sed ili funkciis laŭ sia nuna klasifiko nur ekde la alveno sur Paradizon de la Havonaj pilgrimantoj de la tempo. Tiuj altaj anĝeloj nun ĉefe servas en la jenaj sep ordoj de servado:
1. Kondukantoj de adoro.
2. Majstroj de filizofio.
3. Konservistoj de scio.
4. Direktoroj de konduto.
5. Interpretantoj de etiko.
6. Ĉefoj de taskado.
7. Instigantoj de ripozo.
Ne antaŭ ol la suprenirantaj pilgrimantoj efektive atingas Paradizan restadon, ili venas sub la rektan influon de tiuj ĉi superafoj, kaj tiam ili trapasas trejnan sperton sub la direkto de tiuj ĉi anĝeloj laŭ la inversa sinsekvo de ilia nomado. Tio estas, vi komencas vian Paradizan karieron sub la mentoreco de la instigantoj de ripozo kaj, post sinsekvaj periodoj kun la interaj ordoj, finas tiun ĉi trejnan periodon kun la kondukantoj de adoro. Poste vi pretas komenci la senfinan karieron de finatinginto.
La instigantoj de ripozo estas la inspektoroj de Paradizo, kiuj foriras de la centra Insulo ĝis la interna cirkvito de Havono, por tie kunlabori kun siaj kolegoj, la komplementantoj de ripozo de la duaranga ordo de superafoj. La esenca afero por ĝui Paradizon estas ripozo, dia ripozo; kaj tiuj ĉi instigantoj de ripozo estas la finaj instruistoj, kiuj pretigas la pilgrimantojn de la tempo por ilia enkonduko al eterneco. Ili komencas sian laboron sur la fina atinga cirklo de la centra universo, kaj daŭrigas ĝin kiam la pilgrimanto vekiĝas de la lasta transira dormado, kiu altigas kreitaĵon de la spaco en la regnon de la eterneco.
La ripozo havas sepoblan naturon: estas la ripozo de dormo kaj de ludo ĉe la malsuperaj vivordoj, de malkovro ĉe la pli altaj estaĵoj, kaj de adoro ĉe la plej altaj specoj de spirita personeco. Estas ankaŭ la normala ripozo de energia konsumado, la reŝargado de estaĵoj per fizika aŭ spirita energio. Kaj poste estas la transira dormado, la nekonscia dormado kiam oni estas enserafigita, transirante de unu sfero al alia. Tute malsama de ĉiuj ĉi estas la profunda dormo de metamorfozo, la transira ripozo de unu stadio de estado al alia, de unu vivo al alia, de unu stato de ekzisto al alia, la dormo kiu ĉiam akompanas transiron de efektiva universa statuso kontraste al evoluo tra diversaj stadioj de iu ajn statuso.
Sed la lasta metamorfa dormo estas io pli ol tiuj antaŭaj transiraj dormoj, kiuj markis la sinsekvajn statusojn de atingo de la suprenira kariero; tiel la kreitaĵoj de la tempo kaj spaco trairas la plej internajn tempajn kaj spacajn randojn por atingi loĝan statuson en la sentempaj kaj senspacaj loĝejoj de Paradizo. La instigantoj kaj komplementoj de ripozo estas same esencaj por tiu ĉi transcendanta metamorfozo, kiel la serafoj kaj asociitaj estaĵoj por la morta postvivo de la mortema kreitaĵo.
Vi eniras la ripozon sur la fina Havona cirkvito, kaj estas eterne resurektita sur Paradizo. Kaj dum vi tie spirite repersoneciĝos, vi tuj rekonos la instiganton de ripozo kiu bonvenigas vin sur la eternaj bordoj kiel la sama unuaranga superafo kiu produktis vian finan dormon sur la plej interna cirkvito de Havono; kaj vi rememoros la lastan grandan klopodon de fido, kiam vi denove pretiĝis por konfidi la gardon de via identeco en la manojn de la Universala Patro.
La lasta tempa ripozo estis ĝuita; la lasta transira dormo estis spertita; nun vi vekiĝas al eterna vivo sur la bordoj de la eterna loĝejo. “Kaj ne plus estos dormo. La ĉeesto de Dio kaj lia Filo estas antaŭ vi, kaj vi eterne estas liaj servantoj; vi vidis lian vizaĝon, kaj lia nomo estas via spirito. Ne estos nokto tie; kaj ili ne bezonos lumon de la suno, ĉar la Granda Fonto-Centro donas al ili lumon; ili vivos por ĉiam. Kaj Dio forviŝos ĉiujn larmojn el iliaj okuloj; ne plu estos morto, nek malĝojo nek ploro, nek estos plu doloro, ĉar la antaŭaj aferoj forpasis.”
Tiu ĉi estas la grupo nomumita de tempo al tempo de la ĉefa superafo, “la origina pratipa anĝelo”, por prezidi la organizadon de ĉiuj tri ordoj de tiuj ĉi anĝeloj — unuaranga, duaranga kaj triaranga. La superafoj, kiel korpuso, estas tute memregantaj kaj memreguligantaj krom pri la funkcioj de sia komuna ĉefo, la unua anĝelo de Paradizo, kiu ĉiam prezidas ĉiujn ĉi spiritajn personecojn.
La anĝeloj de taskado multe rilatas al la glorigitaj mortemuloj loĝantaj sur Paradizo, antaŭ ol ili estas akceptitaj al la Korpuso de la Finatingo. Studado kaj instruado ne estas la ekskluzivaj okupoj de la Paradizaj alvenintoj; servado ankaŭ ludas sian esencan rolon en la antaŭfinatingintaj edukaj spertoj de Paradizo. Kaj mi observis ke, kiam la suprenirantaj mortemuloj havas periodojn de libertempo, ili montras preferon fratiĝi kun la rezerva korpuso de la superafaj ĉefoj de taskado.
Kiam vi, mortemaj suprenirantoj, atingas Paradizon, viaj sociaj rilatoj implicas multe pli ol kontakto kun multego da plialtigitaj kaj diaj estaĵoj, kaj kun konata amaso da glorigitaj kompanaj mortemuloj. Vi devas ankaŭ interfratiĝi kun pli ol tri mil malsamaj ordoj de Paradizaj Civitanoj, kun la diversaj grupoj de la Transcenduloj, kaj kun multaj aliaj specoj de Paradizaj loĝantoj, permanentaj kaj transiraj, kiuj ne estis rivelitaj sur Urantio. Post daŭra kontakto kun tiuj ĉi potencaj intelektuloj de Paradizo, estas tre ripozige pasigi tempon kun estaĵoj havantaj anĝelan specon de menso; ili rememorigas al la tempaj mortemuloj la serafojn, kun kiuj ili havis tiel longan kontakton kaj tian refreŝigan asocion.
Ju pli alte vi supreniras en la skalo de la vivo, des pli da atento vi devas dediĉi al la universa etiko. La etika konscio estas simple la agnosko de iu ajn individuo pri la rajtoj esence propraj al la ekzisto de ĉiuj aliaj individuoj. Sed la spirita etiko multe transcendas la morteman kaj eĉ la morontian koncepton pri personaj kaj grupaj rilatoj.
La etiko estis laŭregule instruita kaj adkvate lernita de la pilgrimantoj de la tempo dum ilia longa supreniro ĝis la gloroj de Paradizo. Ju pli tiu ĉi supreniranta kariero internen disvolviĝis de la naskiĝaj mondoj de spaco, des pli la suprenirantoj daŭre aldonis grupon post grupo al sia plivastiĝanta cirklo de universaj asociitoj. Ĉiu nova grupo de kolegoj renkontita aldonas unu plian nivelon de etiko, kiu estu rekonita kaj observita, ĝis la mortemuloj de supreniro atingas Paradizon, tiam ili vere bezonas iun por provizi helpemajn kaj amikemajn konsilojn pri etikaj interpretadoj. Ili ne bezonas esti instruitaj pri etiko, sed ili ja bezonas, ke tio, kion ili tiel pene lernis, estu adekvate interpretita al ili, dum ili estas kondukitaj vidalvide al la eksterordinara tasko kontakti kun tiom multe da novaj aferoj.
La interpretantoj de etiko estas de netaksebla helpo al la Paradizaj alvenintoj helpante ilin alĝustiĝi al multaj grupoj de majestaj estaĵoj, dum tiu eventoplena periodo etendiĝanta de la akiro de loĝa statuso ĝis formala akcepto en la Korpuson de Mortemaj Finatingintoj. Multajn el la multnombraj specoj de Paradizaj Civitanoj la suprenirantaj pilgrimantoj jam renkontis sur la sep cirkvitoj de Havono. La glorigitaj mortemuloj ankaŭ ĝuis intiman kontakton kun la filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj de la kuna korpuso sur la interna cirkvito de Havono, kie tiuj ĉi estaĵoj ricevas grandan parton de sia edukado. Kaj sur la aliaj cirkvitoj, la suprenirantaj pilgrimantoj renkontis multajn nerivelitajn loĝantojn de la sistemo Paradizo-Havono, kiuj tie daŭrigas grupan trejnadon prepare al la nerivelitaj taskoj de la estonteco.
Ĉiuj ĉi ĉielaj kompanecoj estas senescepte reciprokaj. Kiel suprenirantaj mortemuloj vi ne nur profitas de tiuj ĉi sinsekvaj universaj kompanoj kaj tiaj multaj ordoj de ĉiam pli diaj asociitoj, sed vi ankaŭ transmetas al ĉiu el tiuj ĉi frataj estaĵoj ion el via propra personeco kaj sperto, kiu por ĉiam igas ĉiun el ili malsama kaj pli bona pro asocio kun supreniranta mortemulo el la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco.
Jam plene instruitaj pri la etiko de Paradizaj rilatoj — nek sensignifaj formalaĵoj nek la diktaĵoj de artefaritaj kastoj sed pli ĝuste la esence propraj trajtoj — la suprenirantaj mortemuloj trovas utila ricevi la konsilojn de la superafaj direktoroj de konduto, kiuj instruas al la novaj membroj de la Paradiza societo la kutimojn de la perfekta konduto de la altaj estaĵoj loĝantaj sur la centra Insulo de Lumo kaj Vivo.
La harmonio estas la ĉefnoto de la centra universo, kaj konstatebla ordo regas sur Paradizo. Taŭga konduto estas esenca por progresi per scio, per filozofio, ĝis la spiritaj altecoj de spontana adoro. Ekzistas dia tekniko por proksimiĝi al la Dieco; kaj la akiro de tiu ĉi tekniko devas atendi la alvenon de la pilgrimantoj sur Paradizon. Ĝia spirito estis donita sur la cirkloj de Havono, sed la finaj tuŝoj de la trejnado de la pilgrimantoj de la tempo povas esti aplikitaj, nur post kiam ili efektive atingas la Insulon de Lumo.
Ĉiu Paradiza konduto estas plene spontana, ĉiusence natura kaj libera. Sed ankoraŭ ekzistas taŭga kaj perfekta maniero fari aferojn sur la eterna Insulo, kaj la direktoroj de konduto estas ĉiam ĉe la flanko de la “fremduloj ene de la pordegoj” por instrui al ili kaj tiel gvidi iliajn paŝojn por ke ili plene trankviliĝu kaj samtempe kapabligi la pilgrimantojn eviti konfuzon kaj necertecon, kio alimaniere estus neevitebla. Nur per tia aranĝo senfina konfuzo povas esti evitita; kaj konfuzo neniam aperas sur Paradizo.
Tiuj ĉi direktoroj de konduto vere servas kiel glorigitaj instruistoj kaj gvidantoj. Ili ĉefe okupiĝas instrui al la novaj mortemaj loĝantoj la preskaŭ senfinan gamon de novaj situacioj kaj nefamiliaraj kutimoj. Malgraŭ la tuta longa preparo por ĝi kaj la longa vojaĝo al ĝi, Paradizo restas ankoraŭ neesprimeble stranga kaj neatendite nova por tiuj, kiuj finfine atingas loĝan statuson.
La superafaj konservistoj de scio estas la superaj “vivantaj epistoloj” konataj kaj legataj de ĉiuj, kiuj loĝas sur Paradizo. Ili estas la diaj registroj de vero, la vivantaj libroj de reala scio. Vi aŭdis pri registroj en la “libro de vivo”. La konservistoj de scio estas ĝuste tiaj vivantaj libroj, registroj de perfekteco presitaj sur la eternaj tabuloj de dia vivo kaj plejsupera garantio. Ili estas reale vivantaj, aŭtomataj bibliotekoj. La faktoj de la universoj estas esence propraj al tiuj ĉi unuarangaj superafoj, efektive registritaj en tiuj ĉi anĝeloj; kaj estas ankaŭ esence neeble, ke malvero troviĝu en la menso de tiuj ĉi perfektaj kaj kompletaj deponejoj de la vero de eterneco kaj la inteligenteco de la tempo.
Tiuj ĉi konservistoj kondukas neformalajn instrukciajn kursojn por la loĝantoj de la eterna Insulo, sed ilia ĉefa funkcio estas tiu de konsultado kaj konfirmado. Ĉiu loĝanto sur Paradizo povas laŭvole havi ĉe sia flanko la vivantan deponejon de la specifa fakto aŭ vero, kiun li deziras koni. Ĉe la norda ekstremaĵo de la Insulo estas disponeblaj la vivantaj trovantoj de scio, kiuj indikos la direktoron de la grupo tenanta la serĉatan informon, kaj tuj aperos la brilaj estaĵoj, kiuj estas ĝuste tio, kion vi deziras scii. Vi ne plu bezonas serĉadi iluminiĝon en presitaj paĝoj; vi nun komunecas kun vivanta inteligentulo vidalvide. Plejsuperan konon vi tiel akiras el la vivantaj estaĵoj, kiuj estas ĝiaj finaj konservistoj.
Kiam vi lokalizos tiun superafon, kiu estas ekzakte tio, kion vi deziras kontroli, vi trovos disponeblaj ĉiujn konatajn faktojn de ĉiuj universoj, ĉar tiuj ĉi konservistoj de scio estas la finaj kaj vivantaj resumoj de la vasta reto de la registantaj anĝeloj, ampleksante de la serafoj kaj sekonafoj de la lokaj universoj kaj superuniversoj ĝis la ĉefaj registrantoj de la triarangaj superafoj en Havono. Kaj tiu ĉi vivanta akumulado de scio estas aparta de la formalaj registroj de Paradizo, la akumula resumo de universala historio.
La saĝeco de vero originas de la dieco de la centra universo, sed scio, sperteca scio, grandparte komenciĝas en la kampoj de tempo kaj spaco — tial necesas konservi la vastajn universajn organizojn de la registrantaj serafoj kaj superafoj patronitaj fare de la Ĉielaj Registrantoj.
Tiuj ĉi unuarangaj superafoj, kiuj enesence posedas universan scion, ankaŭ respondecas pri ĝia organizado kaj klasifikado. Estigante sin la vivanta referenca biblioteko de la universaro, ili klasifikas scion en sep grandaj ordoj, ĉiu havanta ĉirkaŭ unu milionon da subsekcioj. La facileco, per kiu la loĝantoj de Paradizo povas konsulti tiun ĉi vastan stokejon de scio, nur estas pro la libervolaj kaj saĝaj klopodoj de la konservistoj de scio. La konservistoj ankaŭ estas la plialtigitaj instruistoj de la centra universo, libere disdonante sian vivantajn trezorojn al ĉiuj estaĵoj sur ĉiu el la Havonaj cirkvitoj, kaj ili estas abunde, kvankam nerekte, uzataj fare de la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Sed tiu ĉi vivanta biblioteko, kiu estas disponebla por la centra universo kaj la superuniversoj, ne estas alirebla por la lokaj kreitaĵoj. Nur nerekte kaj reflektopove la bonfaroj de Paradiza scio estas certigitaj por la lokaj universoj.
Post la plejsupera kontentigo de adoro estas la ĝojigo de filozofio. Neniam vi supreniras tiel alten aŭ antaŭeniras tiel malproksimen, ke ne restas mil misteroj postulantaj la uzon de filozofio en provita solvo.
La majstroj de filozofio de Paradizo ravas gvidi la mensojn de ĝiaj loĝantoj, kaj indiĝenaj kaj suprenirantaj, en la ekzaltiga serĉo provi solvi universajn problemojn. Tiuj ĉi superefaj majstroj de filozofio estas la “saĝuloj de la ĉielo”, la estaĵoj de saĝeco, kiuj utiligas la veron de scio kaj la faktojn de sperto en siaj klopodoj regi la nekonatecon. Kun ili, la scio atingas la verecon kaj la sperto leviĝas ĝis saĝeco. Sur Paradizo la suprenirantaj personecoj de spaco spertas la altecojn de estado: ili havas scion; ili scias la veron; ili povas filozofii — pensi la veron; ili eĉ povas aspiri ampleksi la konceptojn pri la Plejlastulo, kaj provi kapti la teknikojn de la Absolutoj.
Ĉe la suda ekstremaĵo de la vasta Paradiza kampo la majstroj de filozofio kondukas ellaboritajn kursojn pri la sepdek funkciaj sekcioj de saĝeco. Tie ili paroladas pri la planoj kaj celoj de Infiniteco, kaj aspiras kunordigi la spertojn kaj kolektigi la scion de ĉiuj, kiuj havas aliron al ilia saĝo. Ili disvolvis altan specialigitan konduton antaŭ diversaj universaj problemoj, sed iliaj finaj konkludoj ĉiam estas faritaj per unuforma interkonsento.
Tiuj ĉi Paradizaj filozofoj instruas per ĉiu ebla metodo de instruado, inkluzive de la supera grafika tekniko de Havono kaj iuj Paradizaj metodoj por komuniki informojn. Ĉiuj ĉi superaj teknikoj por doni scion kaj esprimi ideojn estas tute ekster la komprena kapablo de eĉ la plej alte evoluinta homa menso. Unu hora instruado sur Paradizo estus la ekvivalento de dek mil jaroj laŭ la vortmemoraj metodoj de Urantio. Vi ne povas ekkompreni tiajn komunikajn teknikojn, kaj estas simple nenio en la mortemula sperto, kun kio ili povas esti komparataj, nenio kun kio ili povas esti paraleligitaj.
La majstroj de filozofio prenas plejsuperan plezuron doni sian interpretadon pri la universaro al tiuj estaĵoj, kiuj supreniris el la mondoj de la spaco. Kaj kvankam la filozofio neniam povas esti fiksita en siaj konkludoj same kiel la faktoj de scio kaj la veroj de sperto, tamen kiam vi aŭskultos tiujn ĉi unuarangajn superafojn paroladi pri la nesolvitaj problemoj de eterneco kaj la faroj de la Absolutoj, vi sentos certan kaj daŭran kontentigon koncerne tiujn neregatajn temojn.
Tiuj ĉi intelektaj serĉadoj de Paradizo ne estas dissenditaj; la filozofio de perfekteco estas disponebla nur por tiuj, kiuj persone ĉeestas. La ĉirkaŭantaj kreaĵoj konas tiujn ĉi instruojn nur de tiuj, kiuj trapasis tiun ĉi sperton, kaj kiuj poste portis tiun ĉi saĝon al la universoj de la spaco.
Adoro estas la plej alta privilegio kaj la unua devo de ĉiuj kreitaj inteligentuloj. Adoro estas la konscia kaj ĝoja ago rekoni kaj agnoski la veron kaj fakton de la intimaj kaj personaj rilatoj de la Kreintoj kun iliaj kreitaĵoj. La kvalito de adoro estas determinita de la profundo de kreitaĵa percepto; kaj ju pli la scio pri la infinita karaktero de la Dioj progresas, des pli la ago de adoro plilarĝiĝas, ĝis ĝi fine atingas la gloron de la plej alta sperteca ravo kaj la plej delikata plezuro konataj de la kreitaj estaĵoj.
Kvankam la Insulo de Paradizo enhavas iujn lokojn de adoro, ĝi estas pli ĝuste vasta sanktejo de dia servo. Adoro estas la unua kaj ĉefa pasio de ĉiuj, kiuj grimpas ĝis ĝiaj feliĉegaj bordoj — la spontana elmontro de la estaĵoj, kiuj sufiĉe lernis pri Dio por atingi lian ĉeeston. Cirklon post cirklo, dum la vojaĝo internen tra Havono, la adoro estas kreskanta pasio, ĝis sur Paradizo necesas direkti kaj alie regi ĝian esprimon.
La periodaj, spontanaj, grupaj kaj aliaj specialaj eksploroj de plejsupera adoro kaj spirita laŭdo ĝuataj sur Paradizo estas kondukitaj sub la gvidado de speciala korpuso de unuarangaj superafoj. Sub la direkto de tiuj ĉi konduktantoj de adoro, tia omaĝo realigas la kreitaĵan celon de plejsupera kontentigo kaj finfaras la altaĵojn de perfekteco de sublima memesprimo kaj persona ĝuo. Ĉiuj unuarangaj superafoj emas esti kondukantoj de adoro; kaj ĉiuj suprenirantaj estaĵoj ĝojus ade restadi en la sinteno de adoro, se la ĉefoj de taskado periode ne disvatigus tiujn ĉi kunvenojn. Sed neniu supreniranta estaĵo iam estas postulata engaĝi sin en taskojn de eterna servo, ĝis li atingis plenan kontenton en adoro.
La tasko de la kondukantoj de adoro estas instrui al la suprenirantaj kreitaĵoj kiel adori, tiel ke ili povu akiri tiun ĉi kontentigon de memesprimo kaj samtempe esti kapablaj atenti la esencajn agadojn de la Paradiza reĝimo. Sen plibonigo de la tekniko de adoro necesus centoj da jaroj al averaĝa mortemulo atinginta Paradizon por akiri plenan kaj kontentigan esprimon al siaj emocioj de inteligenta aprezo kaj suprenira dankemo. La kondukantoj de adoro malfermas novajn kaj ĝis tiam nekonatajn vojojn de esprimo, por ke tiuj ĉi mirindaj infanoj en la sino de la spaco kaj doloriga tempo povu akiri la plenajn kontentigojn de adoro en multe malpli da tempo.
Ĉiuj artoj de ĉiuj estaĵoj de la tuta universo, kiuj kapablas intensigi kaj plialtigi la kapablojn de memesprimo kaj la transdonon de aprezo, estas uzataj laŭ sia plej alta kapablo en la adoro de Paradizaj Diaĵoj. Adoro estas la plej alta ĝojo de Paradiza ekzistado; ĝi estas la refreŝiga ludo de Paradizo. Kion ludo faras por viaj elĉerpitaj mensoj sur la tero, adoro faros por viaj perfektigitaj animoj sur Paradizo. La maniero de adoro sur Paradizo estas tute preter la mortemula kompreno, sed ĝian spiriton vi povas ekaprezi eĉ tie ĉi sur Urantio, ĉar la spiritoj de la Dioj eĉ nun loĝas en vi, ŝvebas super vi, kaj instigas vin al vera adoro.
Estas difinitaj momentoj kaj lokoj por adoro sur Paradizo, sed tiuj ĉi ne estas adekvataj por akomodi la ĉiam kreskantan superfluon de la spiritaj emocioj de la kreskanta inteligenteco kaj plivastiganta dieca agnosko fare de la brilaj estaĵoj de sperteca supreniro al la eterna Insulo. Neniam ekde la tempoj de Grandfando la superafoj povis plene akomodi la spiriton de adoro sur Paradizo. Ĉiam estas eksceso de adoreco laŭ la preparado de tio. Kaj tio ĉi estas, ĉar personecoj, enesence perfektaj, neniam povas plene aprezi la grandegajn reagojn de spiritaj emocioj de estaĵoj, kiuj malrapide kaj pene vojiris supren ĝis Paradiza gloro de la profundaĵoj de la spirita mallumo de la malsuperaj mondoj de tempo kaj spaco. Kiam tiaj anĝeloj kaj mortemuloj de la tempo atingas la ĉeeston de la Povuloj de Paradizo, tiam okazas la esprimo de la akumulitaj emocioj de la epokoj, spektaklo miriganta la anĝelojn de Paradizo kaj produktanta la plejsuperan ĝojon de dia kontentigo ĉe la Paradizaj Diaĵoj.
Foje tuta Paradizo fariĝas invadita de dominanta tajdo de spirita kaj adora esprimo. Ofte la kondukantoj de adoro ne povas regi tiajn fenomenojn antaŭ la apero de la triobla luma fluktuado de la Diaĵa loĝejo, signifante ke la dia koro de la Dioj estis plene kaj komplete kontentigita per la sincera adoro de la rezidantoj de Paradizo, la perfektaj civitanoj de gloro kaj la suprenirantaj kreitaĵoj de tempo. Kia triumfo de tekniko! Kia fruktado de la eternaj plano kaj celo de la Dioj, kiam la inteligenta amo de la kreitaĵa infano donas plenan kontentigon al la infinita amo de la Patro Kreinto!
Post la atingo de la plejsupera kontentigo de pleneco de adoro, vi estas kvalifikita por akcepto al la Korpuso de la Finatingo. La suprenira kariero estas preskaŭ finita, kaj la celebro de la sepa jubileo prepariĝas. La unua jubileo markis la mortemulan konsenton kun la Penso- Ĝustiganto, kiam la intenco supervivi estis sigelita; la dua estis la vekiĝo en la morontia vivo; la tria estis la kunfandiĝo kun la Penso-Ĝustiganto; la kvara estis la vekiĝo en Havono; la kvina celebris la trovon de la Universala Patro; kaj la sesa jubileo estis la okazo de la Paradiza vekiĝo el la fina transira dormo de la tempo. La sepa jubileo markas eniron en la mortemula finatinginta korpuso kaj la komenco de la eterneca servo. La atingo de la sepa stadio de spirita realigo fare de finatinginto signalos verŝajne la celebradon de la unua el la jubileoj de eterneco.
Kaj tiel finiĝas la rakonto pri la Paradizaj superafoj, la plej alta ordo el ĉiuj ministrantaj spiritoj, tiuj estaĵoj kiuj, kiel universala klaso, ĉiam akompanas vin de la mondo de via origino, ĝis vi estas finfine adiaŭitaj de la kondukantoj de adoro, kiam vi prononcas la Trinitatan ĵuron de eterneco kaj estas varbitaj en la Mortemulan Korpuson de la Finatingo.
La senfina servo de la Paradiza Trinitato estas komenconta; kaj nun la finatinginto estas fronte al la defio de Dio la Plejlastulo.
[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo el Uverso.]