Kajero 26
La superafoj estas la ministrantaj spiritoj de Paradizo kaj la centra universo; ili estas la plej alta ordo de la plej malalta grupo de la infanoj de la Infinita Spirito — la anĝelaj multegoj. Tiaj ministrantaj spiritoj estas renkontotaj de la Insulo de Paradizo ĝis la mondoj de tempo kaj spaco. Neniu grava parto de la organizita kaj loĝata kreitaĵaro estas sen ilia servo.
La anĝeloj estas la asociitaj ministrantaj spiritoj de la evoluaj kaj suprenirantaj libervolaj kreitaĵoj de la tuta spaco; ili estas ankaŭ la kolegoj kaj laboraj asociitoj de la superaj multegoj de la diaj personecoj de la sferoj. La anĝeloj de ĉiuj ordoj estas distingeblaj personecoj kaj estas alte individuigitaj. Ili ĉiuj havas grandan kapablon por aprezi la ministradon de la retrovidaj direktoroj. Kune kun la Mesaĝistaj Multegoj de Spaco, la ministrantaj spiritoj ĝuas periodojn de ripozo kaj ŝanĝo; ili posedas tre sociajn naturojn, kaj havas asociecan kapablon, kiu multe transcendas tiun de la homaj estaĵoj.
La ministrantaj spiritoj de la granda universo estas klasifikitaj jene:
1. Superafoj.
2. Sekonafoj.
3. Terciafoj.
4. Omniafoj.
5. Serafoj.
6. Keruboj kaj Sanoboj.
7. Mezvojaj Kreitaĵoj.
La individuaj membroj de la anĝelaj ordoj ne estas tute senŝanĝaj koncerne sian personan statuson en la universo. Anĝeloj de iuj ordoj povas fariĝi Paradizaj Kompanoj por periodo; kelkaj fariĝas Ĉielaj Registrantoj; aliaj supreniras ĝis la rangoj de la Teknikaj Konsilistoj. Iuj el la keruboj povas aspiri al serafaj statuso kaj destino, dum evoluaj serafoj povas atingi la spiritajn nivelojn de la suprenirantaj Filoj de Dio.
La sep ordoj de ministrantaj spiritoj, kiel rivelitaj, estas grupigitaj por prezento konforme al siaj plej gravaj funkcioj por la suprenirantaj kreitaĵoj:
1. La Ministrantaj Spiritoj de la Centra Universo. La tri ordoj de superafoj servas en la sistemo Paradizo-Havono. La Unuarangaj aŭ Paradizaj superafoj estas kreitaj de la Infinita Spirito. La duarangaj kaj triarangaj ordoj servantaj en Havono estas respektive la idoj de la Majstro-Spiritoj kaj la Spiritoj de la Cirkvitoj.
2. La Ministrantaj Spiritoj de la Superuniversoj— la sekonafoj, la terciafoj kaj la omniafoj. La Sekonafoj, la infanoj de la Reflektopovaj Spiritoj, diverse servas en la sep superuniversoj. La Terciafoj, devenantaj de la Infinita Spirito, estas fine dediĉitaj al la liga servo de la Kreinto-Filoj kaj la Plejaĝuloj de Tagoj. La Omniafoj estas kreitaj kune de la Infinita Spirito kaj la Sep Plejsuperaj Administrantoj, kaj ili estas la ekskluzivaj servantoj de ĉi-lastaj. La diskuto pri tiuj tri ordoj konsistigas la temon de posta rakonto en tiu ĉi serio.
3. La Ministrantaj Spiritoj de la Lokaj Universoj ampleksas la serafojn kaj iliajn asistantojn, la kerubojn. Tiujn ĉi idojn de Universa Patrino-Spirito la mortemaj suprenirantoj unue kontaktas. La mezvojaj kreitaĵoj, indiĝenaj sur la loĝataj mondoj, ne vere apartenas al la anĝelaj ordoj mem, kvankam ofte funkcie grupigitaj kun la ministrantaj spiritoj. Ilia historio, kun raporto pri la serafoj kaj keruboj, estas prezentita en tiuj kajeroj tranktantaj la aferojn pri via loka universo.
Ĉiuj ordoj de la anĝelaj multegoj estas dediĉitaj al la diversaj universaj servoj, kaj ili iele ministras la superajn ordojn de ĉielaj estaĵoj; sed estas la superafoj, sekonafoj kaj serafoj, kiuj grandnombre estas dungitaj por antaŭenigi la supreniran skemon de progresanta perfekteco por la infanoj de la tempo. Funkciante en la centra universo, superuniversoj kaj lokaj universoj ili formas tiun nerompitan ĉenon de spiritaj ministroj, kiu estis provizita de la Infinita Spirito por helpi kaj gvidi ĉiujn, kiuj serĉas atingi la Universalan Patron per la Eterna Filo.
La superafoj estas limigitaj en “spirita polareco” koncerne nur unu fazon de ago, tiun kun la Universala Patro. Ili povas labori unuope, krom kiam ili rekte uzas la ekskluzivajn cirkvitojn de la Patro. Kiam ili estas en potenca kontakto kun la rekta ministrado de la Patro, la superafoj devas memvole asociiĝi en paroj por esti kapablaj funkcii. La sekonafoj estas same limigitaj, kaj krome devas duope labori por sinkroniĝi kun la cirkvitoj de la Eterna Filo. La serafoj povas labori unuope kiel apartaj kaj lokigitaj personecoj, sed ili estas kapablaj encirvitiĝi, nur kiam ili estas polarizitaj kiel ligaj paroj. Kiam tiaj spiritaj estaĵoj estas asociitaj kiel paroj, unu estas konsiderata komplementa al la alia. Komplementaj rilatoj povas esti portempaj; ilia naturo ne nepre estas permanenta.
Tiuj ĉi brilaj kreitaĵoj de lumo estas subtenataj rekte de la konsumado de la spirita energio de la unuarangaj cirkvitoj de la universo. La mortemuloj de Urantio devas akiri lumenergion per la vegetata enkarnigo, sed la anĝelaj multegoj estas encirkvitigitaj; ili “havas nutraĵon, kiun vi ne konas”. Ili ankaŭ partoprenas en la periodaj instruoj de la mirindaj Trinitataj Instruisto-Filoj; ili enprenas la scion kaj la saĝon en maniero tre simila al ilia tekniko por enpreni vivenergiojn.
La superafoj estas la lertaj ministroj por ĉiuj specoj de estaĵoj, kiuj restas sur Paradizo kaj en la centra universo. Tiuj ĉi altaj anĝeloj estas kreitaj en tri ĉefaj ordoj: unuaranga, duaranga kaj triaranga.
La unuarangaj superafoj estas la ekskluzivaj idoj de la Kuna Kreinto. Ili dividas sian ministradon preskaŭ egale inter iuj grupoj de la Paradizaj Civitanoj kaj la ĉiam kreskanta korpuso de suprenirantaj pilgrimantoj. Tiuj ĉi anĝeloj de la eterna Insulo estas tre efikaj por antaŭenigi la esencan trejnadon de ambaŭ grupoj de Paradizaj loĝantoj. Ili kontribuas multe al tio, kio helpas al la reciproka kompreno de tiuj ĉi du unikaj ordoj de universaj kreitaĵoj — unu estante la plej alta speco de diaj kaj perfektaj libervolaj kreitaĵoj, kaj la alia, la perfektigita evoluo de la plej malalta speco de libervolaj kreitaĵoj en la tuta universaro.
La laboro de la unuarangaj superafoj estas tiel unika kaj karakteriza, ke ĝi estos aparte konsiderita en la sekva kajero.
La duarangaj superafoj estas la direktoroj pri la aferoj de suprenirantaj estaĵoj sur la sep cirkvitoj de Havono. Ili egale okupiĝas pri la ministrado al la eduka trejnado de multnombraj ordoj de Paradizaj Civitanoj, kiuj restas dum longaj periodoj sur la mondaj cirkvitoj de la centra kreaĵo, sed ni ne rajtas diskuti tiun ĉi fazon de ilia servo.
Estas sep specoj de tiuj ĉi altaj anĝeloj, ĉiu originante en unu el la Sep Majstro-Spiritoj, kaj modele konformaj al ilia naturo. Kolektive la Sep Majstro-Spiritoj kreas multajn malsamajn grupojn de unikaj estaĵoj kaj entoj, kaj la individuaj membroj de ĉiu ordo estas kompare unuforma laŭ naturo. Sed kiam tiuj ĉi samaj Sep Spiritoj individue kreas, la rezultantaj ordoj estas ĉiam sepoblaj laŭ naturo; la infanoj de ĉiu Majstro-Spirito partoprenas en la naturo de sia kreinto kaj konsekvence estas diferencaj de la aliaj. Tia estas la origino de la duarangaj superafoj, kaj la anĝeloj de ĉiuj sep kreitaj specoj funkcias en ĉiuj kanaloj de agado malfermitaj al sia tuta ordo, ĉefe sur la sep cirkvitoj de la centra kaj dia universo.
Ĉiu el la sep planedaj cirkvitoj de Havono estas sub la rekta superrigardo de unu el la Sep Spiritoj de la Cirkvitoj, kiuj mem estas la kolektiva — do unuforma — kreaĵo de la Sep Majstro-Spiritoj. Kvankam partoprenante en la naturo de la Tria Fonto-Centro, tiuj ĉi sep filiaj Spiritoj de Havono ne apartenis al la origina pratipa universo. Ili funkciis post la origina (eterna) kreaĵo sed longe antaŭ la tempoj de Grandfando. Ili sendube aperis kiel krea respondo de la Majstro-Spiritoj al la emerĝanta celo de la Plejsupera Estaĵo, kaj ili estis malkovritaj en funkcio dum la organizado de la granda universo. La Infinita Spirito kaj ĉiuj liaj kreopovaj asociitoj, kiel universalaj kunordigantoj, ŝajnas abunde dotitaj per la kapablo doni adekvatajn kreajn respondojn al la samtempaj disvolviĝoj ĉe la spertecaj Diaĵoj kaj en la evoluantaj universoj.
La triarangaj superafoj devenas de tiuj ĉi Sep Spiritoj de la Cirkvitoj. Ĉiu el ili, sur la apartaj Havonaj cirkloj, estas kapabligita de la Infinita Spirito krei sufiĉan nombron da altaj superafaj ministroj de la triaranga ordo por kontentigi la bezonojn de la centra universo. Dum la Cirkvitaj Spiritoj produktis relative malmultajn da tiuj ĉi anĝelaj ministroj antaŭ la alveno en Havono de la tempaj pilgrimantoj, la Sep Majstro-Spiritoj eĉ ne komencis la kreadon de duarangaj superafoj antaŭ la sursferiĝo de Grandfando. Estante la plej malnova el la du ordoj, la triarangaj superafoj estos unue traktitaj.
Tiuj ĉi servantoj de la Sep Majstro-Spiritoj estas la anĝelaj specialistoj de la diversaj cirkvitoj de Havono, kaj ilia ministrado etendiĝas al kaj la suprenirantaj pilgrimantoj de tempo kaj la malsuprenirantaj pilgrimantoj de eterneco. Sur la miliardo da studaj mondoj de la perfekta centra kreaĵo viaj superafaj asociitoj de ĉiuj ordoj estos plene videblaj por vi. Tie vi ĉiuj estos, en la plej alta senco, frataj kaj komprenemaj estaĵoj en reciprokaj kontakto kaj simpatio. Vi ankaŭ plene rekonos kaj delikate fratiĝos kun la malsuprenirantaj pilgrimantoj, la Paradizaj Civitanoj, kiuj trairas tiujn ĉi cirkvitojn de interne eksteren, enirante Havonon ekde la ekzempla mondo de la unua cirkvito kaj irante eksteren ĝis la sepa.
La suprenirantaj pilgrimantoj de la sep superuniversoj trapasas Havonon en la kontraŭa direkto, enirante ekde la ekzempla mondo de la sepa cirkvito kaj irante internen. Estas neniu tempa limo fiksita por la progreso de la suprenirantaj kreitaĵoj de mondo al mondo kaj de cirkvito al cirkvito, same kiel neniu fiksita tempodaŭro estas arbitre asignita por resti sur la morontiaj mondoj. Sed kvankam individuoj adekvate disvolvitaj povas esti liberiĝi de la restado sur unu aŭ pli da trejnaj mondoj de loka universo, neniu pilgrimanto povas eviti trapasi ĉiujn sep el la Havonaj cirkvitoj de progresanta spiritecigo.
Tiu ĉi korpuso de triarangaj superafoj, kiu estas ĉefe asignita por servi la tempajn pilgrimantojn, estas klasifikita jene:
1. La Superrigardantoj de Harmonio. Estas evidente, ke ia kunordiganta influo estus necesa, eĉ en perfekta Havono, por konservi sistemon kaj certigi harmonion en la tuta laboro por prepari la tempajn pilgrimantojn por ilia postaj Paradizaj plenumoj. Tia estas la reala misio de la superrigardantoj de harmonio — certigi, ke ĉio funkciu glate kaj rapide. Devenantaj de la unua cirkvito, ili servas tra la tuta Havono, kaj ilia ĉeesto sur la cirkvitoj signifas, ke nenio povas misfunkcii. Granda kapablo kunordigi diversecon de agadoj koncernantaj personecojn de malsamaj ordoj — eĉ multoblaj niveloj — ebligas al tiuj ĉi superafoj doni helpon kie ajn kaj kiam ajn necesas. Ili ege kontribuas al la reciproka kompreno inter la pilgrimantoj de tempo kaj la pilgrimantoj de eterneco.
2. La Ĉefaj Registrantoj. Tiuj ĉi anĝeloj estas kreitaj sur la dua cirkvito, sed funkcias ĉie en la centra universo. Ili registras trioble, farante raportojn por la laŭvortaj dosieroj de Havono, por la spiritaj dosieroj de sia ordo, kaj por la oficialaj registroj de Paradizo. Krome ili aŭtomate transdonas la operaciojn gravajn por la vera scio al la vivantaj bibliotekoj de Paradizo, la gardistoj de scio de la unuaranga ordo de superafoj.
3. La Dissendantoj. La infanoj de la tria Cirkvito-Spirito funkcias tra la tuta Havono, kvankam ilia oficiala posteno situas sur planedo numero sepdek en la plej ekstera cirkvito. Tiuj ĉi majstraj teknikistoj estas la dissendaj ricevantoj kaj sendantoj de la centra kreaĵo kaj la direktoroj de la spacaj raportoj de ĉiuj Diaĵaj fenomenoj sur Paradizo. Ili povas uzi ĉiujn bazajn cirkvitojn de spaco.
4. La Mesaĝistoj devenas el la cirkvito numero kvar. Ili travagas la tutan sistemon de Paradizo-Havono kiel portantoj de ĉiuj mesaĝoj postulantaj personan transdonon. Ili servas siajn kunulojn, la ĉielajn personecojn, la Paradizajn pilgrimantojn, kaj eĉ la suprenirantajn animojn de la tempo.
5. La Informaj Kunordigantoj. Tiuj ĉi triarangaj superafoj, la infanoj de la kvina Cirkvito-Spirito, ĉiam estas la saĝaj kaj simpatiaj iniciatantoj de frata asocio inter la suprenirantaj kaj la malsuprenirantaj pilgrimantoj. Ili servas al ĉiuj loĝantoj de Havono, kaj precipe al la suprenirantoj, tenante ilin konstante informitaj pri la aferoj de la universaro. Pro personaj kontaktoj kun la dissendantoj kaj la reflektantoj tiuj ĉi “vivantaj ĵurnaloj” de Havono tuj konas ĉiujn informojn aperantajn sur la vastaj novaĵaj cirkvitoj de la centra universo. Ili sekurigas informojn per la Havona grafika metodo, kiu ebligas al ili aŭtomate asimili en unu horo de la Urantia tempo tiom da informoj, kiom postulus mil jaroj de via plej rapida telegrafia tekniko por registri.
6. La Transportaj Personecoj. Tiuj ĉi estaĵoj, devenantaj de la cirkvito numero ses, kutime funkcias de la planedo numero kvardek de la plej ekstera cirkvito. Estas ili, kiuj elkondukas la seniluziigitajn kandidatojn, kiuj portempe malsukcesis la Diaĵan aventuron. Ili pretas servi ĉiujn, kiuj devas iri kaj reveni en la servo de Havono, kaj kiuj ne estas spactransirantoj.
7. La Rezerva Korpuso. La fluktuoj en la laboro kun la suprenirantoj, la Paradizaj pilgrimantoj kaj aliaj ordoj de estaĵoj restantaj en Havono, necesigas konservi tiujn ĉi rezervojn de superafoj sur la ekzempla mondo de la sepa cirklo, de kie ili devenas. Ili estas kreitaj sen speciala celo, kaj estas kompetentaj por servi en la malpli devigaj fazoj de iu ajn el la devoj de siaj superafaj asociitoj de la triaranga ordo.
La duarangaj superafoj estas ministroj por la sep planedaj cirkvitoj de la centra universo. Parto estas dediĉita al la servo de la pilgrimantoj de la tempo, kaj duono de la tuta ordo estas asignita al la trejnado de la Paradizaj pilgrimantoj de eterneco. Tiuj ĉi Paradizaj Civitanoj, dum sia pilgrimado tra la Havonaj cirkvitoj, ankaŭ estas akompanataj de volontuloj el la Mortemula Finatinga Korpuso, aranĝo kiu regas ekde la kompletigo de la unua grupo de finatingintoj.
Laŭ sia perioda asigno al la ministrado de la suprenirantaj pilgrimantoj, duarangaj superafoj laboras en la sep jenaj grupoj:
1. Helpantoj de Pilgrimantoj.
2. Gvidantoj de Plejsupereco.
3. Gvidantoj de la Trinitato.
4. Trovantoj de Filoj.
5. Gvidantoj de la Patro.
6. Konsilantoj kaj Konsilistoj.
7. Komplementoj de Ripozo.
Ĉiu el tiuj ĉi laborgrupoj enhavas anĝelojn de ĉiuj sep kreitaj specoj, kaj pilgrimanto de spaco ĉiam estas instruata de duarangaj superafoj, kies origino estas en la Majstro-Spirito prezidanta la naskiĝan superuniverson de tiu pilgrimanto. Kiam vi, mortemuloj de Urantio, atingos Havonon, vi certe estos ĉiĉeronitaj de superafoj, kies kreitaj naturoj — same kiel viaj propraj evoluintaj naturoj — devenas de la Majstro-Spirito de Orvontono. Kaj ĉar viaj mentoroj fontas el la Majstro-Spirito de via propra superuniverso, ili estas speciale kvalifikitaj por kompreni, konsoli kaj asisti vin pri ĉiuj viaj klopodoj atingi Paradizan perfektecon.
La pilgrimantoj de la tempo estas transportitaj preter la mallumaj gravitaj korpoj de Havono ĝis la plej ekstera planeda cirkvito fare de la transportaj personecoj de la unuaranga ordo de sekonafoj, funkciantaj de la sidejo de la sep superuniversoj. Plimulto, sed ne ĉiuj, el la serafoj de servo de planedoj kaj lokaj universoj, kiu estis akredititaj por la supreniro al Paradizo, apartiĝos de siaj mortemulaj asociitoj antaŭ la longa flugo al Havono kaj tuj komencos longan kaj intensan trejnadon por supera tasko kun la intenco atingi kiel serafo perfektecon de ekzisto kaj plejsuperecon de servo. Kaj tion ili faras, esperante rekuniĝi kun la pilgrimantoj de la tempo, por esti kalkulitaj inter tiuj, kiuj por ĉiam sekvas la vojon de tiaj mortemuloj, kiuj atingis la Universalan Patron kaj ricevis taskon por la nerivelita servo de la Korpuso de Finatingo.
La pilgrimantoj surteriĝas sur la ricevan planedon de Havono, la ekzemplan mondon de la sepa cirkvito, kun nur unu doto de perfekteco, la perfekteco de celo. La Universala Patro dekretis: “Estu vi perfektaj, kiel mi estas perfekta”. Tio estas la invito-ordono dissendita al la limhavaj infanoj de la mondoj de la spaco. La promulgo de tiu ordono ekmovigis la tutan kreitaĵaron en la kunlaboranta klopodo de la ĉielaj estaĵoj por helpi okazigi la plenumon kaj realigon de tiu grandega ordono de la Unua Fonto-Centro.
Kiam, per la ministrado de ĉiuj helpantaj multegoj de la universala skemo de postvivo, vi estas finfine deponita sur la ricevan mondon de Havono, vi alvenas kun nur unu speco de perfekteco — la perfekteco de celo. Via celo estis ĝisfunde pruvita; via fido estis elprovita. Oni scias, ke vi estas imuna kontraŭ seniluziiĝo. Eĉ la malsukceso percepti la Universalan Patron ne povas malfirmigi la fidon aŭ serioze perturbi la kredon de supreniranta mortemulo, kiu trapasis la sperton, kiun ĉiuj devas trairi por atingi la perfektajn sferojn de Havono. Kiam vi atingas Havonon, via sincereco fariĝis sublima. La perfekteco de celo kaj la dieco de deziro, kun firmeco de fido, certigis vian eniron al la establitaj loĝejoj de eterneco; via liberiĝo de la tempaj necertaĵoj estas plena kaj kompleta; kaj nun vi devas alfronti la problemojn de Havono kaj la grandegecojn de Paradizo, por renkonti tion, kion vi tiel longe trejniĝis dum la spertecaj epokoj de la tempo en la mondaj lernejoj de la spaco.
La fido gajnis por la supreniranta pilgrimanto perfektecon de celo, kiu allasas la infanojn de la tempo al la pordegoj de eterneco. Nun la helpantoj de pligrimantoj devas komenci la laboron disvolvi tiun perfektecon kaj tiun teknikon de kompreno, kiuj estas tiel nemalhaveblaj por la Paradiza perfekteco de personeco.
La kapableco kompreni estas la mortemula pasporto al Paradizo. La volo kredi estas la ŝlosilo por Havono. La akcepto de fileco, kunlaboro kun la loĝanta Ĝustiganto, estas la prezo de evolua postvivo.
La unua el la sep grupoj de duarangaj superafoj renkontota estas tiu de la helpantoj de pilgrimantoj, tiuj estaĵoj de rapida kompreno kaj larĝa simpatio, kiuj bonvenigas la multe vojaĝintajn suprenirantojn de la spaco al la stabiligitaj mondoj kaj al la bona ekonomio de la centra universo. Samtempe tiuj ĉi altaj ministroj komencas sian laboron por la Paradizaj pilgrimantoj de eterneco, la unua el kiuj alvenis sur la ekzemplan mondon de la plej interna cirkvito de Havono, samtempe kun la surteriĝo de Grandfando sur la ekzemplan mondon de la plej ekstera cirkvito. Reen en tiuj malproksimaj tagoj la pilgrimantoj de Paradizo kaj la pilgrimantoj de tempo unue renkontiĝis sur la akcepta mondo de cirkvito numero kvar.
Tiuj ĉi helpantoj de pilgrimantoj, funkciantaj sur la sepa cirklo de la Havonaj mondoj, kondukas sian laboron por la suprenirantaj mortemuloj laŭ tri gravaj sekcioj: unue, la plejsupera kompreno pri la Paradiza Trinitato; due, la spirita kompreno pri la partnereco Patro-Filo; kaj trie, la intelekta agnosko pri la Infinita Spirito. Ĉiu el tiuj ĉi fazoj de instruado estas dividita en sep branĉojn de dek du malpligrandaj sekcioj de sepdek filiaj grupoj; kaj ĉiu el tiuj ĉi sepdek filiaj grupoj de instruado estas prezentita en mil klasifikoj. Pli detala instruo estas provizita sur la postaj cirkloj, sed skizo de ĉiu Paradiza postulo estas instruita de la helpantoj de pilgrimantoj.
Tiu do estas la unuagrada aŭ elementa kurso, kiun alfrontas la spacaj pilgrimantoj fide elprovitaj kaj multe vojaĝintaj. Sed longe antaŭ ol atingi Havono tiuj ĉi suprenirantaj infanoj de la tempo lernis delekti sin kun necertaĵoj, nutri sin per seniluziiĝoj, entuziasmiĝi pro ŝajnaj malsukcesoj, revigligi sin antaŭ malfacilaĵoj, elmontri neflekseblan kuraĝon vidalvide al la grandegeco, kaj montri nevenkeblan fidon kiam konfrontitaj al la defio de la neklarigebleco. De longe la batalkrio de tiuj ĉi pilgrimantoj fariĝis: “En ligo kun Dio, nenio — absolute nenio — estas neebla”.
Estas definita postulo de la pilgrimantoj de tempo sur ĉiu el la Havonaj cirkloj; kaj kvankam ĉiu pilgrimanto plu iras sub la mentoreco de superafoj nature adaptitaj por helpi tiun specialan specon de suprenirantaj kreitaĵoj, la kurso majstrenda estas sufiĉe unuforma por ĉiuj suprenirantoj atingantaj la centran universon. Tiu ĉi kurso de atingo estas kvanta, kvalita kaj sperteca — intelekta, spirita kaj plejsupera.
La tempo malmulte gravas sur la Havonaj cirkloj. Ĝi eniras en limigita maniero la eblojn de progreso, sed la atingo estas la fina kaj plejsupera testo. Tuj kiam via superafa asociito opinios, ke vi estas kompetenta por transiri internen al la sekvanta cirklo, vi estos alkondukita antaŭ la dek du asistantoj de la sepa Cirkvito-Spirito. Tie vi devos trapasi la testojn de la cirkvito determinita de la superuniverso de via origino kaj de la sistemo de via naskiĝo. La dieca atingo de tiu ĉi cirklo okazas sur la ekzempla mondo kaj konsistas en la spirita agnosko kaj konstato pri la Majstro-Spirito de la superuniverso de la supreniranta pilgrimanto.
Kiam la laboro de la plej ekstera Havona cirklo estas finita kaj kiam la prezentita kurso estas majstrita, la helpantoj de pilgrimantoj alkondukas siajn lernantojn sur la ekzemplan mondon de la sekvanta cirklo, kaj konfidas ilin al la zorgado de la gvidantoj de plejsupereco. La helpantoj de pilgrimantoj ĉiam restas iom da tempo kun siaj lernantoj por igi la translokigon kaj agrabla kaj profita.
La suprenirantoj de spaco estas nomataj “spiritaj diplomitoj”, kiam ili estas translokitaj de la sepa al la sesa cirklo kaj metitaj sub la senpera superrigardo de la gvidantoj de plejsupereco. Tiuj ĉi gvidantoj ne devas esti konfuzitaj kun la Gvidantoj de Diplomitoj — kiuj apartenas al la Superaj Personecoj de la Infinita Spirito — kiuj, kun siaj servitalaj asociitoj, funkcias sur ĉiuj cirkvitoj de Havono por kaj la suprenirantaj kaj malsuprenirantaj pilgrimantoj. La gvidantoj de plejsupereco funkcias nur sur la sesa cirklo de la centra universo.
Estas en tiu ĉi cirklo, ke la suprenirantoj atingas novan konstaton de la Plejsupera Dieco. Dum siaj longaj karieroj en la evoluaj universoj la pilgrimantoj de tempo spertis kreskantan konscion pri la realaĵo de ĉiopova superregado de la tempo-spacaj kreaĵoj. Tie ĉi, sur tiu ĉi Havona cirkvito, ili proksimiĝas renkonti la fonton de tempo-spaca unueco de la centra universo — la spiritan realaĵon de Dio la Plejsuperulo.
Mi iel ne povas klarigi tion, kio okazas sur tiu ĉi cirklo. Neniu personecigita ĉeesto de Plejsupereco estas perceptebla al la suprenirantoj. En iuj aspektoj novaj rilatoj kun la Sepa Majstro-Spirito kompensas tiun ĉi nekontakteblecon de la Plejsupera Estaĵo. Sed sendepende de nia nekapableco kompreni la teknikon, ĉiu supreniranta kreitaĵo ŝajnas travivi transformantan kreskadon, novan integriĝon de konscio, novan spiritecigon de celo, novan sentivecon pri la dieco, kiu apenaŭ povas esti kontentige klarigita sen supozi la nerivelitan agadon de la Plejsupera Estaĵo. Al tiuj el ni, kiuj observis tiujn ĉi misterajn agadojn, ŝajnas kvazaŭ, ke Dio la Plejsuperulo korinkline disdonacus sur siajn spertecajn infanojn, ĝis la limoj mem de iliaj spertecaj kapabloj, tiujn plibonigojn de intelekta kompreno, de spirita klarvido kaj de personeca disvastiĝo, kiujn ili tiom bezonos en siaj klopodoj penetri la diecan nivelon de la Trinitato de Plejsupereco por atingi la eternajn kaj ekzistecajn Diaĵojn de Paradizo.
Kiam la gvidantoj de plejsupereco taksas siajn lernantojn maturaj por progresi, ili prezentas ilin antaŭ la komisiono de sepdek, miksita grupo servanta kiel ekzamenantoj sur la ekzempla mondo de cirkvito numero ses. Kontentiginte tiun ĉi komisionon pri sia kompreno de la Plejsupera Estaĵo kaj la Trinitato de Plejsupereco, la pilgrimantoj estas kvalifikitaj por translokiĝo al la kvina cirkvito.
La gvidantoj de la Trinitato estas la senlacaj ministroj de la kvina cirklo de la Havona trejnado de la progresantaj pilgrimantoj de tempo kaj spaco. La spiritaj diplomitoj estas tie nomataj “kandidatoj por la Diaĵa aventuro”, ĉar estas sur tiu ĉi cirklo sub la direktado de la gvidantoj de la Trinitato, ke la pilgrimantoj ricevas altnivelan instruadon pri la dia Trinitato prepare al la provo atingi la personecan rekonon de la Infinita Spirito. Kaj tie ĉi la suprenirantaj pilgrimantoj malkovras kion signifas vera studado kaj vera mensa klopodo, kiam ili ekperceptas la naturon de la ankoraŭ pli postulema kaj multe pli peniga spirita penado, kiu estos postulata por kontentigi la postulojn de la alta celo fiksita por ilia atingo sur la mondoj de tiu ĉi cirkvito.
Plej fidelaj kaj efikaj estas la gvidantoj de la Trinitato; kaj ĉiu pilgrimanto ricevas la nedividitan atenton, kaj ĝuas la plenan korinklinon, de duaranga superafo apartenanta al tiu ĉi ordo. Neniam pilgrimanto de la tempo trovus la unuan alireblan personon de la Paradiza Trinitato sen la helpo kaj asisto de tiuj ĉi gvidantoj kaj la multegoj de aliaj spiritaj estaĵoj okupataj instrui la suprenirantojn pri la naturo kaj tekniko de la venonta Diaĵa aventuro.
Post la kompletigo de la trejna kurso sur tiu ĉi cirkvito la gvidantoj de la Trinitato alkondukas siajn lernantojn al ĝia ekzempla mondo, kaj prezentas ilin antaŭ unu el la multaj triunuaj komisionoj funkciantaj kiel ekzamenantoj kaj atestantoj de kandidatoj por la Diaĵa aventuro. Tiuj ĉi komisionoj konsistas el unu finatinginto, unu el la direktoroj de konduto de la ordo de unurangaj superafoj kaj aŭ unu Soleca Mesaĝisto de spaco aŭ unu Trinitatigita Filo de Paradizo.
Kiam supreniranta animo efektive foriras al Paradizo, ĝi estas akompanata nur de la transita triopo: la superafa cirklo-asociito, la Gvidanto de Diplomitoj kaj la ĉiam ĉeestanta servitala asociito de tiu ĉi lasta. Tiuj ĉi ekskursoj de la Havonaj cirkloj ĝis Paradizo estas provaj vojaĝoj; la suprenirantoj ankoraŭ ne havas Paradizan statuson. Ili ne akiras loĝan statuson sur Paradizo, ĝis kiam ili trapasas la finan reston de la tempo post la atingo de la Universala Patro kaj la fina liberiĝo de la Havonaj cirkvitoj. Nur post tia dieca restado ili partoprenas en la “esenco de dieco” kaj la “spirito de plejsupereco”, kaj tiel reale ekfunkcias en la cirklo de eterneco kaj en la ĉeesto de la Trinitato.
La kompanoj de la transita triopo de la supreniranto ne estas postulataj kapabligi lin lokalizi la geografian ĉeeston de la spirita lumeco de la Trinitato, sed pli ĝuste provizi per ĉia ebla helpo la pilgrimanton en lia malfacila tasko rekoni, percepti kaj kompreni la Infinitan Spiriton sufiĉe por konsistigi agnoskon de personeco. Ĉiu supreniranta pilgrimanto sur Paradizo povas percepti la geografian kaj lokan ĉeeston de la Trinitato, la granda plimulto kapablas kontakti la intelektan realaĵon de la Diaĵoj, precipe la Trian Personon, sed ne ĉiuj povas rekoni aŭ eĉ parte kompreni la realaĵon de la spirita ĉeesto de la Patro kaj la Filo. Ankoraŭ pli malfacila estas la eĉ minimuma spirita kompreno de la Universala Patro.
Malofte la serĉado pri la Infinita Spirito malsukcesas, kaj kiam iliaj lernantoj sukcesas en tiu ĉi fazo de la Diaĵa aventuro, la gvidantoj de la Trinitato preparas transloki ilin al la ministrado de la trovantoj de la Filo sur la kvara cirklo de Havono.
La kvara Havona cirkvito estas foje nomata la “cirkvito de la Filoj”. El la mondoj de tiu ĉi cirkvito la suprenirantaj pilgrimantoj iras al Paradizo por atingi komprenan kontakton kun la Eterna Filo, dum sur la mondoj de tiu ĉi sama cirkvito la malsuprenirantaj pilgrimantoj atingas novan komprenon pri la naturo kaj misio de la Kreinto-Filoj de tempo kaj spaco. Estas sep mondoj en tiu ĉi cirkvito sur kiuj la rezerva korpuso de la Paradizaj Mikaeloj konservas specialajn lernejojn de servo pri reciproka ministrado inter kaj la suprenirantaj kaj malsuprenirantaj pilgrimantoj; kaj estas sur tiuj ĉi mondoj de la Mikaelo-Filoj, ke la pilgrimantoj de tempo kaj la pilgrimantoj de eterneco alvenas al sia unua vere reciproka kompreno de unu al la alia. En multaj aspektoj la spertoj de tiu ĉi cirkvito estas la plej fascinaj el la tuta Havona restado.
La trovantoj de la Filo estas la superafaj ministroj al la suprenirantaj mortemuloj de la kvara cirkvito. Krom la ĝenerala laboro prepari siajn kandidatojn al la konstato de la Trinitataj rilatoj de la Eterna Filo, tiuj ĉi trovantoj de la Filo devas tiel plene instrui siajn lernatojn, tiel ke ili plene sukcesu: unue, en la adekvata spirita kompreno pri la Filo; due, en la kontentiga rekono de la personeco de la Filo; kaj trie, en la ĝusta diferencigo de la Filo disde la personeco de la Infinita Spirito.
Post la atingo de la Infinita Spirito ne plu estas ekzamenoj. La testoj de la internaj cirkvitoj estas la faroj de la pligrimkandidatoj dum envolvitaj en la brakumo de la Diaĵoj. Antaŭeniĝo estas determinita ekskluzive per la spiriteco de la individuo, kaj neniu krom la Dioj povas juĝi pri tiu ĉi posedo. Okaze de malsukceso neniu kialo estas iam donita; nek la kandidatoj mem nek iliaj diversaj mentoroj kaj gvidantoj estas iam ajn riproĉitaj aŭ kritikitaj. Sur Paradizo seniluziiĝo estas neniam konsiderata kiel malsukceso, prokrasto estas neniam rigardata kiel malhonoro; la ŝajnaj malsukcesoj de tempo estas neniam konfuzitaj kun la signifaj prokrastoj de eterneco.
Malmulte da pilgrimantoj spertas la prokraston de ŝajna malsukceso en la Diaĵa aventuro. Preskaŭ ĉiuj atingas la Infinitan Spiriton, kvankam foje pilgrimanto el superuniverso numero unu ne sukcesas la unuan provon. La pilgrimantoj kiuj atingas la Spiriton malofte mankas trovi la Filon; inter tiuj, kiuj ja mankas la unuan aventuron, preskaŭ ĉiuj devenas el la superuniversoj tri kaj kvin. La granda plimulto de tiuj, kiuj malsukcesas en la unua aventuro por atingi la Patron trovinte kaj la Spiriton kaj la Filon, devenas el la superuniverso ses, kvankam kelkaj el la numeroj du kaj tri estas same malsukcesaj. Kaj ĉio ĉi ŝajnas klare indiki, ke estas bona kaj sufiĉa kialo por tiuj ĉi ŝajnaj malsukcesoj; fakte temas pri neeviteblaj prokrastoj.
La kandidatoj malsukcesintaj en la Diaĵa aventuro estas metitaj sub la jurisdikcion de la ĉefoj de tasko, grupo de unuarangaj superafoj, kaj estas resenditaj por labori en la regnoj de spaco dum minimuma periodo de unu jarmilo. Ili neniam revenas al la superuniverso de sia naskiĝo, ĉiam al la superkreaĵo la plej favora por sia retrejnado prepare al la dua Diaĵa aventuro. Post tiu ĉi servado, propravole, ili revenas al la plej ekstera cirklo de Havono, estas tuj eskortitaj al la cirklo de sia interrompita kariero, kaj tuj rekomencas siajn preparojn por la Diaĵa aventuro. Neniam la duarangaj superafoj malsukcesas konduki sukcese siajn lernantojn dum la dua provo, kaj la samaj superafaj ministroj kaj aliaj gvidantoj ĉiam helpas tiujn ĉi kandidatojn dum tiu ĉi dua aventuro.
Kiam la pilgrima animo atingas la trian cirklon de Havono, ĝi venas sub la mentoreco de gvidantoj de la Patro, la plej malnovaj, tre lertaj kaj plej spertaj el la superafaj ministroj. Sur la mondoj de tiu ĉi cirkvito la gvidantoj de la Patro konservas lernejojn pri saĝeco kaj altlernejojn pri tekniko, en kiuj ĉiuj estaĵoj loĝantaj la centran universon servas kiel instruistoj. Nenio estas neglektita, kio povus esti utila por tempa kreitaĵo en tiu ĉi transcendanta aventuro de eterneca atingo.
La atingo de la Universala Patro estas la pasporto al eterneco, malgraŭ la ceteraj cirkvitoj ankoraŭ trairendaj. Estas do grava evento sur la modela mondo de cirklo numero tri, kiam la transita triopo anoncas, ke la lasta aventuro de la tempo estas okazonta; ke alia spaca kreitaĵo emas eniri Paradizon tra la pordegoj de eterneco.
La tempa testo preskaŭ finiĝis; la kuro por eterneco estas preskaŭ finita. La tagoj de necerteco finiĝas; la tento dubi malaperas; la ordono esti perfekta estis obeita. De la fundo mem de inteligenta ekzisto la kreitaĵo de tempo kaj materia personeco supreniris la evoluajn sferojn de spaco, tiel pruvanta la fareblecon de la suprenira plano, dum por ĉiam demonstrante la justecon kaj rektecon de la ordono de la Universala Patro al siaj humilaj kreitaĵoj de la mondoj: “Estu vi perfekta, same kiel mi estas perfekta”.
Paŝon post paŝo, vivon post vivo, mondon post mondo, la suprenira kariero estis majstrita, kaj la celo de la Diaĵo atingita. La postvivo estas kompleta je perfekteco, kaj la perfekteco estas plena je la plejsupereco de dieco. La tempo perdiĝas en eterneco; la spaco englutiĝas en adorplenaj identeco kaj harmonio kun la Universala Patro. La dissendoj de Havono fulme sendas la spacajn raportojn de gloro, la bonan novaĵon, ke plej vere la konsciencaj kreitaĵoj de besta naturo kaj materia origino, per evolua supreniro, fariĝas reale kaj eterne la perfektigitaj filoj de Dio.
La superafaj konsilantoj kaj konsilistoj de la dua cirklo estas la instruistoj de la infanoj de tempo koncerne la karieron de eterneco. La atingo de Paradizo implicas respondecojn de nova kaj pli alta ordo, kaj la restado sur la dua cirklo provizas ampleksan oportunon ricevi la helpemajn konsilojn de tiuj ĉi sindonemaj superafoj.
La pilgrimantoj, kiuj malsukcesas en la unua klopodo atingi la Diaĵon, estas translokigitaj el la cirklo de sia malsukceso rekte al la dua cirklo, antaŭ ol ili estas resenditaj al servado en superuniverso. Tiel la konsilantoj kaj konsilistoj ankaŭ servas kiel konsilantoj kaj konsolantoj de tiuj ĉi seniluziiĝintaj pilgrimantoj. Ili ĵus renkontis sian plej grandan seniluziiĝon, neniel diferencan — krom en ĝia vasteco — de la longa listo de tiaj spertoj per kiuj ili supreniris, kiel sur ŝtupetaro, de kaoso ĝis gloro. Tiuj ĉi estas tiuj, kiuj malplenigis la pokalon de spertecoj ĝis ĝia fundo; kaj mi observis, ke ili portempe revenas al la servado en la superuniversoj, kiel la plej alta speco de amantaj ministroj por la infanoj de la tempo en ties tempaj seniluziiĝoj.
Post longa restado sur cirkvito numero du la seniluziiĝintoj estas ekzamenitaj fare de la konsilioj de perfekteco kunsidantaj sur la ekzempla mondo de tiu ĉi cirklo, kaj estas atestitaj kiel trapasintaj la Havonan teston; kaj tio ĉi, koncerne nespiritan statuson, permesas al ili havi la saman rangon en la superuniversoj de tempo, kvazaŭ ili efektive sukcesus la Diaĵan aventuron. La spirito de tiaj kandidatoj estis tute akceptebla; ilia malsukceso estis esence propra al iu fazo de la tekniko de aliro aŭ al iu parto de ilia sperteca fono.
Ili tiam estas alkondukitaj de la konsilantoj de la cirklo antaŭ la ĉefoj de taskado sur Paradizo, kaj estas resenditaj al la tempa servo sur la mondoj de spaco; kaj ili foriras kun ĝojo kaj kontentigo al la taskoj de antaŭaj tagoj kaj epokoj. Pli poste ili revenos al la cirklo de sia plej granda seniluziiĝo kaj denove provos la Diaĵan aventuron.
Por la sukcesaj pilgrimantoj sur la dua cirkvito la stimulo de evolua necerteco finiĝis, sed la aventuro de la eterna tasko ankoraŭ ne komenciĝis; kaj dum la restado sur tiu ĉi cirklo estas plene agrabla kaj tre profita, mankas al ĝi iom de la anticipa entuziasmo de la antaŭaj cirkloj. Multaj estas la pilgrimantoj kiuj, en tia tempo, retrorigardas la longegan lukton kun ĝoja envio, vere dezirante povi iel reiri al la tempaj mondoj kaj rekomenci ĉion, ekzakte kiel vi, mortemuloj, kiam vi proksimiĝas al la maljunaĝo, foje rigardas malantaŭen la luktojn de via junaĝo kaj frua vivo, kaj vere deziras povi denove vivi viajn vivojn.
Sed la trapaso de la plej interna cirklo kuŝas tuj antaŭen, kaj baldaŭ post tio la lasta traira dormo finiĝos, kaj la nova aventuro de la eterna kariero komenciĝos. La konsilantoj kaj konsilistoj sur la dua cirklo komencas la preparon de siaj zorgatoj por tiu ĉi granda kaj fina ripozo, la neevitebla dormo, kiu ĉiam intervenas inter la epokaj stadioj de la suprenira kariero.
Kiam tiuj ĉi suprenirantaj pilgrimantoj, kiuj atingis la Universalan Patron, kompletigas la sperton de la dua cirklo, iliaj ĉiam akompanantaj Gvidantoj de Diplomitoj eldonas la ordonon akcepti ilin al la fina cirklo. Tiuj ĉi gvidantoj persone kondukas siajn zorgatojn al la plej interna cirklo, kaj tie ili konfidas ilin sub la gardado de la Komplementantoj de la ripozo, la lastaj el tiuj ordoj de duarangaj superafoj asignitaj al la ministrado de la pilgrimantoj de tempo sur la mondaj cirkvitoj de Havono.
Multo de la tempo de supreniranto sur la lasta cirkvito estas dediĉita al daŭrigo de la studado pri la baldaŭaj problemoj de paradiza restado. Vasta kaj diversa multego da estaĵoj, la plimulto nerivelita, estas permanentaj aŭ portempaj loĝantoj de tiu ĉi plej interna ringo de Havonaj mondoj. Kaj la miksado de tiuj ĉi multnombraj specoj provizas la superafajn komplementantojn de la ripozo per riĉa situacia medio, kiun ili efike uzas por daŭrigi la edukadon de la suprenirantaj pilgrimantoj, precipe pri la problemoj de alĝustigo al la multaj grupoj de estaĵoj baldaŭ renkontotaj sur Paradizo.
Inter tiuj, kiuj loĝas en tiu ĉi plej interna cirkvito estas la filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj. La unuarangaj kaj duarangaj superafoj estas la ĝeneralaj konservistoj de la kuna korpuso de tiuj ĉi filoj, inkluzivanta la trinitatigitajn idojn de la mortemaj finatingintoj kaj similan idaron de la Paradizaj Civitanoj. Iuj el tiuj ĉi filoj estas brakumitaj de la Trinitato kaj komisiitaj en la superregistaroj, aliaj estas diverse asignitaj, sed la granda plejmulto kuniĝas en la kuna korpuso sur la perfektaj mondoj de la plej interna Havona cirkvito. Ĉi tie, sub la superrigardo de la superafoj, ili estas preparitaj por iu estonta laboro fare de speciala kaj nenomata korpuso de altaj Paradizaj Civitanoj, kiuj estis, antaŭ la tempoj de Granfando, la unuaj administraj asistantoj de la Eternuloj de Tagoj. Estas multaj kialoj por konjekti, ke tiuj ĉi du unikaj grupoj de trinitatigitaj estaĵoj kune laboros en la malproksima estonteco, ne la plej malgranda el tiuj kialoj estas ilia komuna destino en la rezervoj de la Paradiza Korpuso de Trinitatigita Finatingintoj.
Sur tiu ĉi plej interna cirkvito, kaj la suprenirantaj kaj la malsuprenirantaj pilgrimantoj fratiĝas unuj kun la aliaj kaj kun la filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj. Kiel siaj gepatroj tiuj ĉi filoj ricevas grandajn profitojn de interasocio, kaj estas la speciala misio de la superafoj faciligi kaj certigi la kunfratecon inter la trinitatigitaj filoj de la mortemaj finatingintoj kaj la trinitatigitaj filoj de la Paradizaj Civitanoj. La superafaj komplementantoj de la ripozo ne tiel okupiĝas pri ilia edukado, sed pri ĝuste pri la antaŭenigo de ilia komprenema asocio kun diversaj grupoj.
La mortemuloj ricevis la Paradizan ordonon: “Estu vi perfektaj, kiel via Paradiza Patro estas perfekta”. Al tiuj ĉi trinitatigitaj filoj de la kuna korpuso la superrigardantaj superafoj neniam ĉesas proklami: “Estu komprenemaj pri viaj suprenirantaj fratoj, same kiel la Paradizaj Kreinto-Filoj konas kaj amas ilin”.
La mortema kreitaĵo devas trovi Dion. La Kreinto-Filo neniam ĉesas, ĝis li trovas la homon — la plej humila el la libervolaj kreitaĵoj. Sen ia dubo la Kreinto-Filoj kaj iliaj mortemaj infanoj prepariĝas por iu estonta kaj nekonata universa servo. Ambaŭ trairas la gamon de la sperteca universo, kaj tiel estas edukitaj kaj trejnitaj por sia eterna misio. Ĉie en la universoj okazas tiu ĉi unika miksado inter homeco kaj dieco, la miksaĵo inter kreitaĵo kaj Kreinto. Nepripensantaj mortemuloj konsideris la manifestiĝo de la diaj mizerikordo kaj tenero, precipe al la malfortuloj kaj nome de la bezonuloj, kiel indikanta de antropomorfa Dio. Kia eraro! Pli ĝuste tiaj manifestiĝoj de mizerikordo kaj toleremo fare de homaj estaĵoj devus esti komprenataj kiel pruvo, ke la mortemulo estas loĝata de la spirito de la vivanta Dio; ke la kreitaĵo estas, finfine, diece motivata.
Proksime de la fino de la restado sur la unua cirklo la suprenirantaj pilgrimantoj unue renkontas la instigantojn de ripozo de la unuaranga ordo de superafoj. Tiuj ĉi estas la anĝeloj de Paradizo elirantaj por saluti tiujn, kiuj staras ĉe la sojlo de eterneco, kaj por kompletigi ilian preparadon por la transira dormo de la lasta resurekto. Vi ne estas vere infano de Paradizo, ĝis vi trairos la plej internan cirklon kaj spertos la resurekton de eterneco el la fina dormo de la tempo. La perfektigitaj pilgrimantoj komencas tiun ĉi ripozon, endormiĝas sur la unua cirklo de Havono, sed vekiĝas sur la bordoj de Paradizo. El ĉiuj, kiuj supreniras al la eterna Insulo, nur tiuj, kiuj tiel alvenas, estas la infanoj de eterneco; la aliaj iras kiel vizitantoj, kiel gastoj sen loĝa statuso.
Kaj nun, ĉe la kulmino de la Havona kariero, dum vi mortemuloj ekdormas sur la modela mondo de la interna cirkvito, vi iras ne sole al via ripozo, kiel vi faris sur la mondoj de via origino, kiam vi fermis viajn okulojn en la natura dormo de mortema morto, nek kiam vi eniris la longan trairan trancon preparan al la vojaĝo al Havono. Nun, dum vi prepariĝas por la atinga ripozo, tie moviĝas ĉe via flanko via delonga asociito de la unua cirklo, la majesta komplemento de ripozo, kiu pretiĝas por eniri la ripozon kiel unu kun vi, kiel la promeso de Havono, ke via transiro estas kompleta, kaj ke vi atendas nur la finan tuŝon de perfekteco.
Via unua transiro estis fakte morto, la dua ideala dormo, kaj nun la tria metamorfozo estas la vera ripozo, la malstreĉiĝo de la epokoj.
[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo el Uverso.]