Kajero 25

La Mesaĝistaj Multegoj de Spaco

En la meza rango en la familio de la Infinita Spirito estas la Mesaĝistaj Multegoj de Spaco. Tiuj ĉi diverstalentaj estaĵoj funkcias kiel la konektaj ligoj inter la superaj personecoj kaj la ministrantaj spiritoj. La mesaĝistaj multegoj inkluzivas la jenajn ordojn de ĉielaj estaĵoj:

1. Havonaj Servitaloj.

2. Universalaj Akordigantoj.

3. Teknikaj Konsilistoj.

4. Konservistoj de Registroj sur Paradizo.

5. Ĉielaj Registrantoj.

6. Morontiaj Kompanoj.

7. Paradizaj Kompanoj.

El la sep listigitaj grupoj, nur tri — servitaloj, akordigantoj kaj Morontiaj Kompanoj — estas kreitaj kiel tiaj; la ceteraj kvar reprezentas atingajn nivelojn de la anĝelaj ordoj. Konforme al la esence propra naturo kaj atingita statuso la mesaĝistaj multegoj diversmaniere servas en la universaro sed ĉiam submetitaj laŭ la direkto de tiuj, kiuj regas la regnojn de ilia tasko.

1. La Havonaj Servitaloj

Kvankam nomataj servitaloj, tiuj ĉi “mezvojaj kreitaĵoj” de la centra universo estas servantoj laŭ neniu senco de la vorto. En la spirita mondo ne ekzistas tia afero kiel servila laboro; ĉiu servo estas sakrala kaj vigliga; nek la superaj ordoj de estaĵoj malestimas la malsuperajn ordojn de ekzisto.

La Havonaj Servitaloj estas la kuna krea laboro de la Sep Majstro-Spiritoj kaj iliaj asociitoj, la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj. Tiu ĉi krea kunlaborado plej proksimiĝas esti pratipo por la longa listo de reproduktoj de la duobla ordo en la evoluaj universoj, etendiĝante de la kreado de Brila kaj Matena Stelo fare de ligo inter Kreinto-Filo kaj Kreopova Spirito ĝis seksa generado sur mondoj kiel Urantio.

La nombro da servitaloj estas mirinda, kaj senĉese aliaj estas kreataj. Ili aperas en grupo de mil dum la tria momento post la kunveno de la Majstro-Spiritoj kaj la Plejsuperaj Povo-Direktoroj en ilia komuna areo en la malproksima norda sektoro de Paradizo. Ĉiu kvara servitalo havas pli fizikan specon ol la aliaj; tio estas, inter ĉiu milo, sepcent kaj kvindek ŝajne havas vere spiritan specon, sed ducent kaj kvindek havas duonfizikan naturon. Tiuj ĉi kvaraj kreitaĵoj iel apartenas al la ordo de materiaj estaĵoj (materiaj laŭ la Havona senco), similaj pli al la fizikaj povo-direktoroj ol al la Majstro-Spiritoj.

En personecaj rilatoj la spiriteco dominas la materiecon, eĉ se nun tio ne ŝajnas sur Urantio; kaj en la produktado de Havonaj Servitaloj la leĝo de spirita dominado regas; la establita proporcio produktas tri spiritajn estaĵojn kaj unu duonfizikan.

La nove kreitaj servitaloj, kune kun nove aperantaj Gvidantoj de Diplomitoj, ĉiuj trapasas la trejnadaj kursoj, kiujn la plej aĝaj gvidantoj daŭre kondukas sur ĉiu el la sep Havonaj cirkvitoj. La servitaloj estas tiam asignitaj al la agadoj, por kiuj ili estas plej bone adaptitaj, kaj ĉar ili estas laŭ du specoj — spirita kaj duonfizika — estas malmulte da limoj al la amplekso de laboro, kiun tiuj ĉi diverstalentaj estaĵoj povas fari. La superaj aŭ spiritaj grupoj estas asignitaj selektive al la servoj de la Patro, la Filo kaj la Spirito, kaj al la laboro de la Sep Majstro-Spiritoj. En grandaj nombroj ili estas dissenditaj, de tempo al tempo, por servi sur la studaj mondoj ĉirkaŭantaj la ĉefsferojn de la sep superuniversoj, la mondoj dediĉitaj al la fina trejnado kaj spirita kulturo de la suprenirantaj animoj de tempo, kiuj prepariĝas por progresi al la cirkvitoj de Havono. Kaj la spiritaj servitaloj kaj iliaj pli fizikaj kunuloj estas ankaŭ nomumitaj kiel asistantoj kaj asociitoj de la Gvidantoj de Diplomitoj por helpi kaj instrui la diversajn ordojn de suprenirantaj kreitaĵoj, kiuj atingis Havonon, kaj klopodas atingi Paradizon.

La Havonaj Servitaloj kaj la Gvidantoj de Diplomitoj montras transcendan sindediĉon al sia laboro kaj kortuŝan korinklinon unu al la alia, korinklino kiun, kvankam spiritan, vi povus kompreni nur kompare kun la fenomeno de homa amo. Estas dia patoso en la apartigo de la servitaloj de la gvidantoj, kiel tiel ofte okazas, kiam la servitaloj estas dissenditaj por misioj preter la limoj de la centra universo; sed ili iras ĝoje kaj ne kun malĝojo. La kontentiga ĝojo de alta devo estas la eklipsanta emocio de spiritaj estaĵoj. Malĝojo ne povas ekzisti fronte al la konscio pri la dia devo fidele plenumita. Kaj kiam la suprenira animo de la homo staros antaŭ la Plejsupera Juĝo, la decido de eterna graveco ne estos determinita per materiaj sukcesoj aŭ kvantaj atingoj; la verdikto diskoniĝanta tra la altaj kortumoj deklaros: “Brave, bona kaj fidela servanto; vi estis fidela pri kelkaj esencaj temoj; vi estos reganto super universaj realaĵoj.”

Dum superuniversa servo la Havonaj Servitaloj ĉiam estas asignitaj al la kampo prezidata de la Majstro-Spirito, al kiu ili plej similas laŭ siaj ĝeneralaj kaj specialaj spiritaj prerogativoj. Ili servas nur sur la edukaj mondoj ĉirkaŭantaj la ĉefmondojn de la sep superuniversoj, kaj la lasta raporto de Uverso indikas, ke preskaŭ 138 miliardoj da servitaloj servis sur ĝiaj 490 satelitoj. Ili okupiĝas pri senfina diverseco de agadoj like kun la laboro de tiuj ĉi edukaj mondoj konsistantaj el la superuniversitatoj de la superuniverso de Orvontono. Tie ci ili estas viaj kompanoj; ili malsupreniris de la loko de via venonta kariero por studi kaj inspiri vin kun la realeco kaj certeco de via fina diplomiĝo de la tempaj universoj ĝis la eternecaj regnoj. Kaj per tiuj ĉi kontaktoj la servitaloj gajnas tiun preparan sperton pri ministrado al la suprenirantaj kreitaĵoj de tempo, kiu estas tiel helpema en ilia posta laboro sur la Havonaj cirkvitoj kiel asociitoj de la Gvidantoj de Diplomitoj aŭ — kiel transformitaj servitaloj — kiel Gvidantoj de Diplomitoj mem.

2. La Universalaj Akordigantoj

Por ĉiu kreita Havona Servitalo estiĝas sep Universalaj Akordigantoj, unu en ĉiu superuniverso. Tiu ĉi krea dekreto koncernas definitivan superuniversan teknikon de reflektokapabla respondo al operacioj okazantaj sur Paradizo.

Sur la ĉefmondoj de la sep superuniversoj funkcias la sep reflektoj de la Sep Majstro-Spiritoj. Estas malfacile entrepreni portreti la naturon de tiuj ĉi Reflektokapablaj Spiritoj al la Materiaj mensoj. Ili estas veraj personecoj; tamen ĉiu membro de superuniversa grupo estas perfekte reflektokapabla de nur unu el la Sep Majstro-Spiritoj. Kaj ĉiufoje kiam la Majstro-Spiritoj asociiĝas kun la povo-direktoroj por krei grupon de Havonaj Servitaloj, estas samtempa enfokusigo sur unu el la Reflektokapablaj Spiritoj en ĉiu el la superuniversaj grupoj, kaj tuj plene egala nombro da Universalaj Akordigantoj aperas sur la ĉefmondoj de la superkreaĵoj. Se, dum la kreado de servitaloj, Majstro-Spirito Numero Sep prenus la iniciaton, neniu krom la Reflektokapablaj Spiritoj de la sepa ordo fariĝus gravedaj de akordigantoj; kaj samtempe kun la kreado de mil servitaloj de Orvontona speco, mil akordigantoj de la sepa ordo aperus sur ĉiu superuniversa ĉefmondo. El tiuj ĉi epizodoj reflektantaj la sepoblan naturon de la Majstro-Spiritoj, rezultas la sep kreitaj ordoj de akordigantoj servantaj en ĉiu superuniverso.

La akordigantoj de antaŭ-Paradiza statuso ne interŝanĝeble servas inter superuniversoj, estante limigitaj al sia indiĝena segmento de kreaĵo. Ĉiu superuniversa korpuso, ampleksanta unu seponon de ĉiu kreita ordo, do pasigas tre longan tempon sub la influo de unu el la Majstro-Spiritoj ekskluzive de la aliaj, ĉar kvankam ĉiuj sep estas reflektitaj sur la superuniversaj ĉefmondoj, nur unu dominas en ĉiu superkreaĵo.

Ĉiu el sep superkreaĵoj estas efektive trapenetrita de tiu unu el la Majstro-Spiritoj, kiu prezidas ĝiajn destinojn. Ĉiu superuniverso tiel fariĝas kiel giganta spegulo reflektanta la naturon kaj karakteron de la superrigardanta Majstro-Spirito, kaj ĉio ĉi plu dauriĝas en ĉiu filia loka universo per la ĉeesto kaj funkcio de la Kreopovaj Patrino-Spiritoj. La efekto de tia medio sur la evolua kreskado estas tiel profunda, ke en siaj postsuperuniversaj karieroj la akordigantoj kolektive manifestas kvardek naŭ spertecajn vidpunktojn aŭ sagacojn, ĉiu angula — do nekompleta — sed ĉiuj reciproke kompensaj kaj kune tendencantaj ampleksi la cirklon de Plejsupereco.

En ĉiu superuniverso la Universalaj Akordigantoj strange kaj denaske troviĝas apartigitaj en grupoj de kvar, asociojn en kiuj ili daŭre servas. En ĉiu grupo tri estas spiritaj personecoj, kaj unu, same kiel la kvara kreitaĵo de la servitaloj, estas duonmateria estaĵo. Tiu ĉi kvaropo konsistigas akordigan komisionon, kaj konsistas jene:

1. La Juĝisto-Arbitracianto. Tiu unuanime elektita de la tri aliaj kiel la plej kompetenta kaj plej bone kvalifikita por agi kiel juĝa ĉefo de la grupo.

2. La Spirito-Advokato. Tiu elektita de la Juĝisto-Arbitracianto por prezenti pruvojn kaj protekti la rajtojn de ĉiuj personecoj koncernataj de iu ajn afero asignita al la juĝado de la akordiga komisiono.

3. La Dia Plenumanto. La akordiganto kvalifikita pro sia esenca naturo por kontakti la materiajn estaĵojn de la regnoj kaj plenumi la decidojn de la komisiono. La diaj plenumantoj, estante kvaraj kreitaĵoj — preskaŭ materiaj estaĵoj — estas preskaŭ, sed ne tute, videblaj de la limigita vidkapablo de la mortemaj rasoj.

4. La Registranto. La cetera membro de la komisiono aŭtomate fariĝas la registranto, la oficisto de la tribunalo. Li certigas, ke ĉiuj registroj estas konvene preparitaj por la arkivoj de la superuniverso kaj la analoj de la loka universo. Se la komisio servas sur evolua mondo, tria raporto kun la helpo de la plenumanto estas preparita por la fizikaj registroj de la sistema registaro de la jurisdikcio.

Kiam en sesio komisiono funkcias kiel grupo de tri, ĉar la advokato estas apartigita dum juĝo, kaj partoprenas en la formulado de la verdikto nur ĉe la konkludo de la aŭdienco. Tial tiuj ĉi komisiono foje estas nomata arbitracia triopo.

La akordigantoj havas grandan valoron por glate funkciigi la universaron. Trairante spacon je la serafa triobla rapido ili funkcias kiel la vojaĝantaj tribunaloj de la mondoj, komisionoj dediĉitaj al la rapida juĝo de malgravaj malfacilaĵoj. Se ne estus tiuj ĉi moveblaj kaj eminente senpartiaj komisionoj, la tribunaloj de la sferoj estus malespere superfluitaj kun la malgravaj miskomprenoj de la regnoj.

Tiuj ĉi triopoj de arbitraciantoj ne juĝas la aferojn de eterna graveco; la animo, la eternaj perspektivoj de tempa kreitaĵo, neniam estas minacitaj de iliaj agoj. La akordigantoj ne traktas la demandojn etendiĝantaj preter la tempa ekzisto kaj la kosma bonstato de la tempaj kreitaĵoj. Sed kiam komisiono iam akceptis la jurisdikcion de problemo, ĝia verdikto estas fina kaj ĉiam unuanima; ne estas apelacio pri la decido de la juĝisto-arbitracianto.

3. La vasta servo de akordigantoj

La akordigantoj konservas grupan sidejon sur la ĉefmondo de sia superuniverso, kie situas ilia unuaranga rezerva korpuso. Iliaj duarangaj rezervoj troviĝas sur la ĉefmondoj de la lokaj universoj. La pli junaj kaj malpli spertaj komisionanoj komencas sian servon sur la malsuperaj mondoj, kiel Urantio, kaj progresas por juĝi pli gravajn problemojn, post kiam ili akiras pli maturan sperton.

La ordo de akordigantoj estas plene fidinda; neniu iam devojiĝis. Kvankam ne eraripovaj en saĝo kaj juĝo, ilia fidindeco estas nediskutebla, kaj ilia fideleco senerara. Ili originas sur la sidejo de superuniverso, kaj fine revenas tien, post la jenaj niveloj de universa servo:

1. Akordigantoj por la Mondoj. Kiam ajn la superrigardantaj personecoj de la individuaj mondoj fariĝas tre perpleksaj aŭ efektive en blokita situacio koncerne la taŭgan proceduron pri ekzistantaj cirkonstancoj, kaj se la afero ne estas sufiĉe grava por esti prezentita antaŭ la regule konsistantaj tribunaloj de la regno, tiam, post la recepto de petskribo de du personecoj, unu el ĉiu flanko, akordiga komisiono tuj ekfunkcios.

Kiam tiuj ĉi administraj kaj jurisdikciaj malfacilaĵoj estas metitaj en la manojn de la akordigantoj por studo kaj juĝo, ili estas plejsuperaj laŭ aŭtoritato. Sed ili ne formulos decidojn, antaŭ ol la tuta pruvo estos aŭditaj, kaj estas absolute sen limo ilia aŭtoritato por kunvoki atestantojn de ĉie kaj ie ajn. Kaj kvankam iliaj decidoj ne povas esti apelaciitaj, foje la aferoj tiel disvolviĝas, ke la komisiono fermas siajn rekordojn ĉe ajna punkto, konkludas siajn opiniojn, kaj transdonas la tutan aferon al pli altaj tribunaloj de la regno.

La decidoj de la komisionanoj estas transskibitaj sur la planedaj registroj kaj, se necese, estas efektivigitaj de la dia plenumanto. Lia povo estas tre granda, kaj la amplekso de liaj aktivecoj sur loĝata mondo estas tre vasta. La Diaj Plenumantoj estas majstraj manipulantoj de tio, kio estas en la intereso de tio, kio devus esti. Ilia laboro foje estas plenumita por la ŝajna bonstato de la regno, kaj foje iliaj agoj sur la mondoj de tempo kaj spaco estas malfacile klarigeblaj. Kvankam plenumantaj dekretojn spite nek naturan leĝon nek la ordonitajn kutimojn de la regno, ili ofte efektivigas siajn strangajn farojn, kaj devigas la dekretojn de la akordigantoj konforme kun la superaj leĝoj de la sistema administracio.

2. Akordigantoj por la sistemaj sidejoj. Post kiam ili servas sur la evoluaj mondoj, tiuj ĉi komisioj de kvar progresas por deĵori sur sistema sidejo. Tie ili havas multe da laboro por fari, kaj ili demonstras esti la komprenemaj amikoj de la homoj, anĝeloj kaj aliaj spiritaj estaĵoj. La arbitracia triopo ne multe okupiĝas pri personaj malkonsentoj, sed pri ĝuste pri grupaj disputoj kaj miskomprenoj okazantaj inter malsamaj ordoj de kreitaĵoj; ĉar sur la sistema sidejo vivas kaj spiritaj kaj materiaj estaĵoj, same kiel kombinitaj specoj tiaj, kiaj la Materiaj Filoj.

La momento, kiam la Kreintoj ekzistigas evoluajn individuojn kun la povo de elekto, tuj ĉesas la glata laboro de dia perfekteco; miskomprenoj certe okazas, kaj provizo por senpartia alĝustigo de tiuj ĉi honestaj diferencoj de vidpunkto devas esti farita. Ni ĉiuj devus memori, ke la tutsaĝaj kaj ĉiopovaj Kreintoj povis fari la lokajn universojn same perfektajn kiel Havono. Neniu akordiga komisiono bezonas funkcii en la centra universo. Sed la Kreintoj ne elektis en sia plena saĝeco tiel agi. Kaj dum ili produktis universojn, en kiuj abundas malkonsentoj, kaj svarmas je malfacilaĵoj, ili ankaŭ provizis la mekanismojn kaj la rimedojn por akordigi ĉiujn ĉi diferencojn kaj harmoniigi ĉiujn ĉi ŝajnajn konfuzojn.

3. La konstelaciaj akordigantoj. Post kiam ili servisj en la sistemoj la akordigantoj estas promociitaj por trakti la problemojn de konstelacio, traktante la minorajn malfacilaĵojn okazantajn inter ĝiaj cent sistemoj de loĝataj mondoj. Ne multe da problemoj disvolviĝantaj sur la konstelaciaj sidejoj falas sub ilia jurisdikcio, sed ili okupas sin irante de sistemo al sistemo por kolekti pruvojn kaj prepari preparajn raportojn. Se la disputo estas honesta, se la malfacilaĵoj estiĝas el sinceraj diferencoj de opinio kaj honesta diverseco de vidpunktoj, kiom ajn malmultaj personoj estas koncernataj, kiom ajn ŝajne bagatela la miskompreno, akordiga komisiono ĉiam povas veni por decidiĝi pri la meritoj de la debato.

4. Akordigantoj por la Lokaj Universoj. En tiu ĉi pli granda laboro de universo la komisionanoj estas granda helpo por kaj la Melkicedekoj kaj la Magistraj Filoj, kaj por la konstelaciaj regantoj kaj la multegoj da personecoj koncernataj pri la kunordigado kaj administrado de la cent konstelacioj. La malsamaj ordoj de serafoj kaj aliaj loĝantoj de la ĉefsferoj de loka universo ankaŭ utiligas la helpon kaj decidojn de la arbitraciaj triopoj.

Estas preskaŭ neeble klarigi la naturon de tiuj malkonsentoj, kiuj povas okazi en la detalaj aferoj de sistemo, konstelacio aŭ universo. Malfacilaĵoj ja disvolviĝas, sed ili tre malsimilas la malgravajn elprovoj kaj penoj de materia ekzisto, kiel ĝi estas vivata sur la evoluaj mondoj.

5. Akordigantoj por la Minoraj Sektoroj de Superuniversoj. Post kiam ili traktis problemojn de lokaj universoj, la komisionanoj progresas por studi demandojn okazantajn en la minoraj sektoroj de sia superuniverso. Ju pli ili supreniras internen de la individuaj planedoj, des malpli estas la materiaj devoj de la dia plenumanto; iom post iom li prenas sur sin novan rolon de interpretanto de mizerikordo-justeco, kaj samtempe — estante preskaŭ materia — li konservas la tutan komision en simpatia kontakto kun la materiaj aspektoj de ĝiaj esploroj.

6. Akordigantoj por la Maĵoraj Sektoroj de Superuniversoj. La karaktero de la laboro de la komisionanoj daŭre ŝanĝas, dum ili progresas. Estas malpli kaj malpli da juĝendaj miskomprenoj, kaj pli kaj pli da misteraj fenomenoj klarigendaj kaj interpretendaj. De stadio al stadio ili evoluas de arbitraciantoj de malkonsentoj ĝis klarigantoj de misteroj — juĝistoj evoluantaj al interpretantaj instruistoj. Arbitraciantoj de tiuj, kiuj permesas, pro nescio, al malfacilaĵoj kaj miskomprenoj aperi, ili iam estis; sed ili nun estas instruistoj al tiuj, kiuj estas sufiĉe inteligentaj kaj toleremaj por eviti mensajn konfliktojn kaj opiniajn militojn. Ju pli alta la edukado de kreitaĵo, des pli respektema li estas por la scio, sperto kaj opinioj de aliuloj.

7. Akordigantoj por la Superuniverso. Tie ĉi la akordigantoj fariĝas kunordigitoj — kvar arbitraciantoj-instruistoj reciproke komprenataj kaj perfekte funkciantaj. La dia plenumanto estas senigita je puna povo, kaj fariĝas la fizika voĉo de la spirita triopo. Nun tiuj ĉi konsilantoj kaj instruistoj fariĝis sperte familiariĝis kun la plejmulto da efektivaj problemoj kaj malfacilaĵoj renkontitaj en la konduko de superuniversaj aferoj. Tiel ili fariĝas mirindaj konsilistoj kaj saĝaj instruistoj de la suprenirantaj pilgrimantoj, kiuj rezidas sur la edukaj sferoj ĉirkaŭantaj la ĉefmondojn de la superuniversoj.

Ĉiuj akordigantoj servas sub la ĝenerala superrigardo de la Plejaĝuloj de Tagoj kaj sub la senpera direktado de la Bildo-Helpantoj, ĝis kiam ili progresas ĝis Paradizo. Dum la Paradiza restado ili raportas al la Majstro-Spirito prezidanta la superuniverson de ilia origino.

La superuniversaj registroj ne listigas tiujn akordigantojn, kiuj pasis preter sia jurisdikcio, kaj tiaj komisionoj estas vaste distribuitaj tra la granda universo. La lasta raporto de registro sur Uverso donas la nombron da funkciantaj komisionoj, kiu preskaŭ estas dek ok duilionoj — pli ol sepdek duilionoj da individuoj. Sed tiuj ĉi estas nur tre malgranda frakcio de la multego da akordigantoj kreitaj en Orvontono; tiu nombro estas de entute pli alta grando, kaj estas la ekvivalento de la totala nombro da Havonaj Servitaloj, konsiderante la transmutaciojn al Gvidantoj de Diplomitoj.

De tempo al tempo laŭmezure kiel la nombro da superuniversaj akordigantoj pliiĝas, ili estas translokitaj al la konsilio de perfekteco sur Paradizo, el kiu ili poste eliras kiel kunordiganta korpuso evoluigita de la Infinita Spirito por la universaro, mirinda grupo da estaĵoj konstante kreskanta en nombro kaj efikeco. Per sperteca supreniro kaj Paradiza trejnado ili akiris unikajn komprenon pri la emerĝanta realo de la Plejsupera Estaĵo, kaj ili travagas la universaron por specialaj taskoj.

La membroj de akordiga komisiono neniam estas apartigitaj. Grupo de kvar eterne kune servadas, same kiel ili estis origine asociitaj. Eĉ en sia glorigita servo ili daŭre funkcias kiel kvaropo de akumulita kosma sperto kaj perfektigita sperteca saĝo. Ili estas eterne asociitaj kiel la enkorpigo de la plejsupera justeco de tempo kaj spaco.

4. Teknikaj Konsilistoj

Tiuj ĉi leĝaj kaj teknikaj mensoj de la spirita mondo ne estis kreitaj kiel tiaj. El la fruaj superafoj kaj omniafoj, unu miliono el la plej bonordaj mensoj estis elektitaj de la Infinita Spirito kiel la kerno de tiu ĉi vasta kaj diverstalenta grupo. Kaj de tiu malproksima tempo efektiva sperto en la aplikado de la leĝoj de perfekteco al la planoj de evolua kreado estas postulata de ĉiuj, kiuj aspiras fariĝi Teknikaj Konsilistoj.

La Teknikaj Konsilistoj estas rekrutitaj el la rangoj de la jenaj personecaj ordoj:

1. La superafoj.

2. La sekonafoj.

3. La terciafoj.

4. La omniafoj.

5. La serafoj.

6. Iuj tipoj de suprenirantaj mortemuloj.

7. Iuj tipoj de suprenirantaj mezvojuloj.

Nuntempe, sen kalkuli la mortemulojn kaj mezvojuloj kiuj, ĉiuj estas por portempa tasko, la nombro de Teknikaj Konsilistoj registrita sur Uverso kaj funkcianta en Orvontono estas iomete pli ol sesdek unu duilionoj.

La Teknikaj Konsultistoj ofte funkcias kiel individuoj, sed ili estas organizitaj por servi, kaj konservas komunajn sidejojn sur la asignitaj sferoj en grupoj de sep. En ĉiu grupo almenaŭ kvin devas havi permanentan statuson, dum du povas esti portempe asociitaj. La suprenirantaj mortemuloj kaj suprenirantaj mezvojaj kreitaĵoj servas en tiuj ĉi konsultaj komisionoj dum suprenirante al Paradizo, sed ili ne partoprenas en la regulaj kursoj de trejnado por Teknikaj Konsilistoj, kaj ili nek iam fariĝas permanentaj membroj de la ordo.

Tiuj mortemuloj kaj mezvojuloj, kiuj provizore servas kun la konsilistoj, estas elektitaj por tia laboro pro sia sperteco pri la koncepto pri universala leĝo kaj plejsupera justeco. Dum vi vojaĝas al via Paradiza celo, konstante akirante plian scion kaj pli altan lertecon, vi senĉese havas la eblon transdoni al aliuloj la saĝon kaj sperton, kiujn vi jam akumulis; dum la tuta vojo al Havono vi ludas la rolon de lernanto-instruisto. Vi trairos vian vojon tra la suprenirantaj niveloj de tiu ĉi vasta sperteca universitato per transdonante al tiuj tuj sub vi la nove trovitan scion de via progresanta kariero. En la universala reĝimo vi ne estas agnoskita kiel akirinta scion kaj veron, ĝis kiam vi demonstras vian kapablon kaj bonvolon komuniki tiun ĉi scion kaj veron al aliuloj.

Post longa trejnado kaj efektiva sperto, ĉiu el la ministrantaj spiritoj super la statuso de keruboj rajtas ricevi permanentan postenon kiel Teknikaj Konsilistoj. Ĉiuj kandidatoj memvole eniras tiun ĉi ordon de servo; sed post unufoje preninte sur sin tiajn respondecojn, ili ne povas rezigni ilin. Nur la Plejaĝuloj de Tagoj povas transdoni tiujn ĉi konsilistojn al aliaj agadoj.

La trejnado de Teknikaj Konsilistoj, komencita en la Melkicedekaj kolegioj de la lokaj universoj, daŭrigas ĝis la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Post tiu ĉi superuniversa trejnado ili pasas al la “lernejoj de la sep cirkloj” situantaj sur la ekzemplaj mondoj de la Havonaj cirkvitoj. Kaj post la ekzemplaj mondoj ili estas akceptitaj en la “kolegioj de la etiko de leĝo kaj la tekniko de Plejsupereco”, la Paradiza trejna lernejo por la perfektigo de Teknikaj Konsilistoj.

Tiuj ĉi konsilistoj estas pli ol leĝaj spertuloj; ili estas studentoj kaj instruistoj pri aplikita leĝo, la leĝoj de la universo aplikitaj al la vivoj kaj destinoj de ĉiuj, kiuj loĝas la vastajn kampojn de la vasta kreitaĵaro. Ju pli pasas la tempo, des pli ili fariĝas la vivantaj leĝaj bibliotekoj de tempo kaj spaco, evitigante senfinajn problemojn kaj nenecesajn prokrastojn instruante al la tempaj personecoj la formojn kaj manierojn de proceduroj la plej akcepteblajn por la regantoj de eterneco. Ili kapablas tiel konsili la spacajn laborantojn por ebligi al ili funkcii harmonie kun la postuloj de Paradizo; ili estas la instruistoj al ĉiuj kreitaĵoj koncerne la teknikojn de la Kreintoj.

Tia vivanta biblioteko de aplikita leĝo ne povis esti kreita; tiaj estaĵoj devas evolui per efektiva sperto. La infinitaj Diaĵoj estas ekzistecaj, kaj tio kompensas ilian mankon de sperto; ili scias ĉion eĉ antaŭ sperti ĉion, sed ili ne komunikas tiun ĉi nespertecan scion al siaj subordigitaj kreitaĵoj.

La Teknikaj Konsilistoj estas dediĉitaj al la laboro eviti prokrastojn, faciligi progreson kaj konsili plenumadon. Ĉiam estas plej bona kaj justa maniero fari aferojn; ĉiam estas la tekniko de perfekteco, dia metodo, kaj tiuj ĉi konsilistoj scias, kiel direkti nin ĉiujn por trovi tiun ĉi plej bonan manieron.

Tiuj ĉi treege saĝaj kaj praktikaj estaĵoj ĉiam estas proksime asociitaj kun la servo kaj laboro de la Universalaj Cenzoroj. La Melkicedekoj estas provizitaj kun kapabla korpuso. La regantoj de la sistemoj, konstelacioj, universoj kaj superuniversaj sektoroj estas ĉiuj abunde provizitaj per tiuj ĉi mensoj de teknika aŭ leĝa referenco de la spirita mondo. Speciala grupo agas kiel leĝaj konsilantoj por la Vivo-Portantojn, konsilante tiujn ĉi Filojn pri la amplekso de akceptebla distanco de la establita ordo de viva disvastigo, kaj alie instrukciantaj ilin pri iliaj prerogativoj kaj agliberecoj de funkciado. Ili estas la konsilistoj de ĉiuj klasoj de estaĵoj pri la taŭgaj kutimoj kaj teknikoj de ĉiuj operacioj de la spirita mondo. Sed ili ne direkte kaj persone traktas kun la materiaj kreitaĵoj de la regnoj.

Krom konsilante pri leĝaj kutimoj Teknikaj Konsilistoj egale dediĉas sin al la efika interpretado de ĉiuj leĝoj pri kreitaĵaj estaĵoj — fizikaj, mensaj kaj spiritaj. Ili estas je la dispono de la Universalaj Akordigantoj kaj ĉiuj aliaj, kiuj deziras koni la leĝan veron; alivorte, scii kiel la Plejsupereco de la Diaĵo estas dependebla por reagi en fiksita situacio inkluzivanta faktorojn de establite fizika, mensa kaj spirita ordo. Ili eĉ provas klarigi la teknikon de la Plejlastulo.

La Teknikaj Konsilistoj estas selektitaj kaj elprovitaj estaĵoj; mi neniam konis unu, kiu devojiĝis. Ni havas neniun reĝistron sur Uverso pri ili, kiu juĝis ilin kiel malestimante la diajn leĝojn, kiujn ili tiel efike interpretas kaj tiel elokvente eksplikas. Estas neniu konata limo al la kampo de ilia servo, kaj nek al ilia progreso. Ili daŭrigas kiel konsilistoj eĉ ĝis la pordegoj de Paradizo; la tuta universo de leĝo kaj sperto estas malfermita al ili.

5. La Konservistoj de Registroj sur Paradizo

El inter la triarangaj superafoj en Havono, iuj el la plej altrangaj ĉefaj registristoj estas elektitaj kiel Konservistoj de Registroj, kiel gardistoj de la oficialaj arkivoj de la Insulo de Lumo, tiuj arkivoj kontrastantaj kun la vivantaj registroj en la mensoj de la konservistoj de scio, foje nomataj la “vivanta biblioteko de Paradizo”.

La registrantaj anĝeloj de la loĝataj planedoj estas la fonto de ĉiuj individuaj registroj. Tra ĉiuj universoj aliaj registristoj funkcias pri kaj oficialaj registroj kaj vivantaj registroj. De Urantio ĝis Paradizo ambaŭ registradoj estas troveblaj: en loka universo pli da skribitaj registroj kaj malpli da vivantaj; sur Paradizo pli da vivantaj kaj malpli da oficialaj; sur Uverso, ambaŭ estas egale disponeblaj.

Ĉiu okazo de signifo en la organizita kaj loĝata kreitaĵaro estas afero de registro. Dum eventoj de nur loka graveco trovas nur lokan registron, tiuj kun pli vasta signifo estas konsekvence traktitaj. De la planedoj, sistemoj kaj konstelacioj de Nebadono, ĉio kun universa graveco estas publikitaj sur Salvingtono; kaj de tiaj universaj ĉefmondoj tiuj epizodoj progresas al pli alta registro, kiu rilatas al la aferoj de registaroj de la sektoroj kaj superuniversoj. Paradizo ankaŭ havas konvenan resumon de superuniversaj kaj Havonaj datenoj; kaj tiu ĉi historia kaj kumula rakonto pri la universaro estas sub la gardado de tiuj ĉi ekzaltitaj triarangaj superafoj.

Dum iuj el tiuj estaĵoj estis dissenditaj al la superuniversoj por servi kiel Ĉefoj de Registroj direktantaj la agadojn de la Ĉielaj Registrantoj neniu estis translokitaj el la permanenta deĵorlisto de sia ordo.

6. La Ĉielaj Registrantoj

Tiuj ĉi estas la registrantoj, kiuj duobligas ĉiujn registrojn, unu origina spirita registrado kaj alia duonmateria kontraŭparto — kio povus esti nomata karbokopio. Tion ĉi ili povas fari pro sia propra kapablo samtempe manipuli kaj spiritan kaj materian energion. La Ĉielaj Registrantoj ne estas kreitaj kiel tiaj; ili estas suprenirantaj serafoj el la lokaj universoj. Ili estas akceptitaj, klasifikitaj kaj asignitaj al siaj sferoj de laboro fare de la konsilioj de la Ĉefoj de Registroj sur la ĉefmondoj de la sep superuniversoj. Tie ankaŭ situas la lernejoj por trejni la Ĉielajn Registrantoj. La lernejo sur Uverso estas kondukita de la Perfektigantoj de Saĝo kaj la Diaj Konsilantoj.

Dum la registrantoj progresas en universa servo, ili daŭrigas sian sistemon de duobla registrado, tiel ĉiam disponebliganta siajn registrojn al ĉiuj klasoj de estaĵoj, de tiuj de la materia ordo ĝis la altaj spiritoj de lumo. En via transira sperto, dum vi supreniros el tiu ĉi materia mondo, vi ĉiam kapablos konsulti la registrojn de, kaj alie konatiĝi pri, la historio kaj tradicioj de via statusa sfero.

La registrantoj estas testita kaj elprovita korpuso. Neniam mi sciis pri la dizerto de Ĉiela Arkivisto, kaj neniam oni malkovris falsaĵon en iliaj registroj. Ili estas submetita al duobla inspektado, iliaj registroj estante ekzamenitaj de iliaj ekzaltitaj kunuloj de Uverso kaj de la Potencaj Mesaĝistoj, kiuj atestas la ĝustecon de la kvazaŭ-fizikaj kopioj de la originalaj spiritaj raportoj.

Dum la progresantaj registrantoj postenantaj sur la subordigitaj sferoj de registro en la Orvontonaj sferoj nombras duilionojn post unilionoj, la nombro de tiuj atingintaj la Uversan statuson estas iom malpli ol ok milionoj. Tiuj ĉi altrangaj aŭ diplomitaj registrantoj estas la superuniversaj konservantoj kaj transsendantoj de la patronitaj registroj de tempo kaj spaco. Ilia permanenta sidejo estas en la cirklaj loĝejoj ĉirkaŭantaj la areon de registroj sur Uverso. Ili neniam forlasas la konservadon de tiuj ĉi registroj al aliaj; kiel individuoj ili povas foresti sed neniam en granda nombro.

Kiel tiuj superafoj, kiuj fariĝis Konservistoj de Registroj, la korpuso de Ĉielaj Registrantoj estas permanenta asigno. Tuj kiam serafoj kaj superafoj estas engaĝitaj en tiuj ĉi servoj, ili respektive restos Ĉielaj Registrantoj kaj Konservistoj de Registroj ĝis la tago de la nova kaj modifita administracio de la plena personecigo de Dio la Plejsuperulo.

Sur Uverso tiuj ĉi altrangaj Ĉielaj Registrantoj povas montri la registron pri ĉio de kosma graveco en la tuta Orvontono ekde la malproksimaj tempoj de la alveno de la Plejaĝuloj de Tagoj, dum sur la eterna Insulo la Konservistoj gardas la arkivojn de tiu regno, kiu atestas la operaciojn de Paradizo de la personecigo de la Infinita Spirito.

7. La Morontiaj Kompanoj

Tiuj ĉi infanoj de la Patrino-Spiritoj de lokaj universoj estas la amikoj kaj asociitoj de ĉiuj, kiuj vivas la suprenirantan morontian vivon. Ili ne estas nemalhaveblaj por la reala laboro de supreniranto por la kreitaĵa progreso, nek ili iel anstataŭas la laboron de la serafaj gardistoj, kiuj ofte akompanas siajn mortemulajn asociitojn dum la vojaĝo al Paradizo. La Morontiaj Kompanoj estas simple afablaj gastigantoj por ĉiuj, kiuj ĵus komencis la longan supreniron internen. Ili ankaŭ estas lertaj por organizi ludojn, kaj estas kompetente helpataj en tiu ĉi laboro de la retrovidaj direktoroj.

Kvankam vi devos plenumi seriozajn kaj pli kaj pli malfacilajn taskojn sur la mondoj de morontia trejnado de Nebadono, vi ĉiam ricevos regulajn periodojn de ripozo kaj retrovido. Tra la tuta vojaĝo al Pardizo estos ĉiam tempo por ripozo kaj spirita ludo; kaj en la kariero de lumo kaj vivo ĉiam estas tempo por adoro kaj nova atingo.

Tiuj ĉi Morontiaj Kompanoj estas tiel amikaj asociitoj ke, kiam vi finfine forlasos la lastan fazon de la morontia sperto, dum vi prepariĝos por komenci la superuniversan aventuron de spirito, vi vere bedaŭros, ke tiuj ĉi kompanaj kreitaĵoj ne povu akompani vin, sed ili servas ekskluzive en la lokaj universoj. Ĉe ĉiu stadio de la suprenira kariero ĉiuj kontakteblaj personecoj estos amikaj kaj akompanaj, sed ne ĝis vi renkontos la Paradizajn Kompanojn, vi trovos alian grupon tiel dediĉitaj al amikeco kaj kunuleco.

La laboro de la Morontiaj Kompanoj estas pli komplete priskribita en tiuj rakontoj traktantaj la aferojn de via loka universo.

8. La Paradizaj Kompanoj

La Paradizaj Kompanoj estas kunmetita aŭ kunigita grupo rekrutita el la rangoj de la serafoj, sekonafoj, superafoj kaj omniafoj. Kvankam servantaj dum tempo, kiun vi konsiderus kiel eksterordinare longa, ili ne havas permanentan statuson. Kiam tiu ĉi ministrado estas kompletigita, kiel regulo (sed ne senescepte) ili revenas al tiuj devoj, kiujn ili plenumis kiam alvokitaj al Paradiza servo.

La membroj de la anĝelaj multegoj estas nomumitaj por tiu ĉi servo de la Patrino-Spiritoj de la lokaj universoj, de la superuniversaj Reflektokapablaj Spiritoj kaj de Majestono de Paradizo. Ili estas alvokitaj al la centra Insulo kaj estas komisiitaj kiel Paradizaj Kompanoj de unu el la Sep Majstro-Spiritoj. Krom permanenta statuso sur Paradizo tiu ĉi portempa servo de Paradiza kamaradeco estas la plej alta honoro iam donita al la ministrantaj spiritoj.

Tiuj ĉi selektitaj anĝeloj estas dediĉitaj al la servo de kompaneco, kaj estas asignitaj kiel asociitoj al ĉiuj klasoj de estaĵoj troviĝantaj solaj sur Paradizo, ĉefe al la suprenirantaj mortemuloj sed ankaŭ al ĉiuj aliaj, kiuj estas solaj sur la centra Insulo. La Paradizaj Kompanoj havas nenion specialan plenumendan nome de tiuj, kun kiuj ili interfratiĝas; ili simple estas kompanoj. Preskaŭ ĉiuj aliaj estaĵoj, kiujn vi, mortemuloj, renkontos dum via Paradiza restado — krom viaj kunulaj pilgrimantoj — havos ion difinitan plenumendan kun vi aŭ por vi; sed tiuj ĉi kompanoj estas asignitaj nur por esti kun vi kaj komunii kun vi kiel personecaj asociitoj. Ili ofte estas helpataj en sia ministrado de la graciaj kaj brilaj Paradizaj Civitanoj.

La mortemuloj venas de rasoj, kiuj estas tre sociaj. La Kreintoj bone scias, ke “ne estas bone por la homo esti sola”, kaj oni tial disponebligas kunulecon, eĉ sur Paradizo.

Se, kiel mortemula supreniranto, vi atingus Paradizon kune kun via kompano aŭ proksima asociito de via tera kariero, aŭ se via serafa gardisto de destino koincide alvenus kun vi aŭ estus atendanta vin, tiam neniu permanenta kompano estus asignita al vi. Sed se vi alvenos sole, kompano certe bonvenigos vin, kiam vi vekiĝos sur la Insulo de Lumo el la fina dormo de tempo. Eĉ se oni scias, ke vi estos akompanata de iu el suprenira asocio, portempaj kompanoj estos nomumitaj por bonvenigi vin sur la eternaj bordoj kaj eskorti vin ĝis la loko rezervita kaj pretigita por akcepti vin kaj viajn asociitojn. Vi povas esti certaj esti varme bonvenigitaj, kiam vi spertos la resurekton en eterneco sur la eternaj bordoj de Paradizo.

Akceptaj kompanoj estas asignitaj dum la finaj tagoj de la restado de la supreniranto sur la lasta cirkvito de Havono, kaj ili zorge ekzaminas la registrojn pri la mortemula origino kaj eventoplena supreniro tra la mondoj de spaco kaj la cirkloj de Havono. Kiam ili salutas la tempajn mortemulojn, ili jam bone konas la karierojn de tiuj ĉi alvenantaj pilgrimantoj, kaj tuj montras sin simpatiaj kaj fascinaj kompanoj.

Dum via antaŭfinatinginta restado sur Paradizo, se por iu ajn kialo vi estus portempe apartigita de via asociito de la suprenira kariero — mortemula aŭ serafa — Paradiza Kompano estus tuj asignita por konsilado kaj kompaneco. Kiam unufoje asignite al supreniranta mortemulo restanta sola sur Paradizo la kompano restas kun tiu ĉi persono, ĝis kiam li aŭ estas rekuniĝinta kun siaj suprenirantaj asociitoj aŭ estas laŭregule engaĝita en la Korpuso de la Finatingo.

La Paradizaj Kompanoj estas asignitaj laŭ ordo de atendo, krom ke supreniranto neniam estas metita en la manoj de kompano, kies naturo estas malsama de lia superuniversa speco. Se Urantia mortemulo alvenus sur Paradizon hodiaŭ, estus asignita al li la unua atendanta kompano devenanta ĉu de Orvontono aŭ alie de la naturo de la Sepa Majstro-Spirito. Tial la omniafoj ne servas kun la suprenirantaj kreitaĵoj de la sep superuniversoj.

Multaj kromaj servoj estas plenumitaj de la Paradizaj Kompanoj: se supreniranta mortemulo atingus la centran universon sola kaj, trairante Havona, malsukcesus iun ajn fazon de la Diaĵa aventuro, li estus laŭregule resendita al la tempaj superuniversoj, kaj tuj voko estus farita al la rezervoj de la Paradizaj Kompanoj. Unu el tiu ĉi ordo estus asignita por sekvi la majsukcesintan pilgrimanton, akompani, konsoli kaj ĝojigi lin, resti kun li ĝis lia reveno al la centra universo por rekomenci la Paradizan supreniron.

Se supreniranta pilgrimanto renkontus malsukceson en la Diaĵa aventuro trairante Havonon en la kompaneco de supreniranta serafo, la gardanta anĝelo de la mortemula kariero, ŝi elektus akompani sian mortemulan asociiton. Tiuj ĉi serafoj ĉiam volontulas kaj rajtas akompani siajn longtempajn mortemulajn kamaradojn reen al la servado de tempo kaj spaco.

Sed ne estas tiel kun du proksime asociitaj mortemaj suprenirantoj: se unu atingas Dion dum la alia portempe malsukcesas, la sukcesa individuo sensescepte elektas reveni al la evoluaj kreaĵoj kun la seniluziĝinta personeco, sed tio ĉi ne estas permesata. Anstataŭe, voko estas farita al la rezervoj de la Paradizaj Kompanoj, kaj unu el la volontuloj estas selektita por akompani la seniluziĝintan pilgrimanton. Volontula Paradiza Civitano asociiĝas kun la sukcesa mortemulo, kiu restas sur la centra Insulo atendante la revenon en Havonon de la seniluziiĝinta kamarado kaj, intertempe li instruas en iuj Paradizaj lernejoj prezentante la aventuraj rakonto de la evolua supreniro.

[Patronita de Unu Altulo en Aŭtoritato el Uverso.]