Kajero 24

Superaj Personecoj de la Infinita Spirito

Sur Uverso ni dividas ĉiujn personecojn kaj entojn de la Kuna Aganto en tri grandajn dividojn: la Superaj Personecoj de la Infinita Spirito, la Mesaĝistaj Multegoj de Spaco kaj la Ministrantaj Spiritoj de Tempo, tiuj spiritaj estaĵoj, kiuj okupiĝas pri la instruado kaj la ministrado al la libervolaj kreitaĵoj de la suprenira skemo de kosma progresado.

Tiuj ĉi Superaj Personecoj de la Infinita Spirito, kiuj troviĝas menciitaj en tiuj ĉi rakontoj, funkcias tra la tuta granda universo en sep dividoj:

1. Solecaj Mesaĝistoj.

2. Universaj Cirkvito-Superrigardantoj.

3. Censaj Direktoroj.

4. Personaj Helpantoj de la Infinita Spirito.

5. Asociitaj Inspektoroj.

6. Asignitaj Sentineloj.

7. Gvidantoj de Diplomitoj.

Solecaj Mesaĝistoj, Cirkvito-Superrigardantoj, Cenzoraj Direktoroj kaj Personaj Helpantoj estas karakterizitaj per la posedo de grandegaj dotoj de kontraŭgravito. La Solecaj Mesaĝistoj estas sen konata ĝenerala sidejo; ili vagas tra la universaro. La Universaj Cirkvito-Superrigardantoj kaj la Cenzoraj Direktoroj konservas sidejon sur la ĉefmondoj de la superuniversoj. La Personaj Helpantoj de la Infinita Spirito estas postenigitaj sur la centra Insulo de Lumo. La Asociitaj Inspektoroj kaj la Asociitaj Sentineloj estas respektive postenigitaj sur la ĉefmondoj de la lokaj universoj kaj sur la ĉefmondoj de iliaj komponantaj sistemoj. La Gvidantoj de Diplomitoj rezidas en la Havona universo, kaj funkcias sur ĝia tuta miliardo da mondoj. Plejmulto de tiuj ĉi superaj personecoj havas postenojn en la lokaj universoj, sed ili ne estas organize alligitaj al la administracioj de la evoluaj regnoj.

El la sep klasoj komponantaj tiun ĉi grupon, nur la Solecaj Mesaĝistoj kaj eble la Personaj Helpantoj travojaĝas la universaron. La Solecaj Mesaĝistoj estas troveblaj de Paradizo eksteren: tra la Havonaj cirkvitoj ĝis la superuniversaj ĉefmondoj kaj de tie tra la sektoroj kaj lokaj universoj, kun iliaj subsekcioj, kaj eĉ ĝis la loĝataj mondoj. Kvankam la Solecaj mesaĝistoj apartenas al la Superaj Personecoj de la Infinita Spirito, iliaj origino, naturo kaj servo estis diskutitaj en la antaŭa kajero.

1. La Universaj Cirkvito-Superrigardantoj

La vastaj spacaj fluoj de povo kaj la cirkvitoj de spirita energio povas ŝajni aŭtomate funkcii; ili povas aspekti sen permeso aŭ malhelpo, sed tia ne estas la kazo. Ĉiuj ĉi mirindaj sistemoj de energio estas sub regado; ili estas submetitaj al inteligenta superrigado. La Universaj Cirkvito-Superrigardantoj okupiĝas, ne pri la regnoj de pure fizika aŭ materia energio — la kampo de la Universaj Povo-Direktoroj — sed pri la cirkvitoj de relative spirita energio kaj pri tiuj modifitaj cirkvitoj, kiuj estas esencaj por konservi kaj la alte disvolvitajn spiritajn estaĵojn kaj la morontiajn aŭ transirajn specojn de inteligentaj kreitaĵoj. La superrigardantoj ne donas originon al cirkvitoj de energio kaj superesenco de dieco, sed ĝenerale ili rilatas al ĉiuj superaj spiritaj cirkvitoj de tempo kaj eterneco kaj al ĉiuj relative spiritaj cirkvitoj koncernataj en la administrado de la komponantaj partoj de la granda universo. Ili direktas kaj manipulas ĉiujn tiajn cirkvitojn de spirito-energio ekster la Insulo de Paradizo.

La Universaj Cirkvito-Superrigardantoj estas la ekskluziva kreaĵo de la Infinita Spirito, kaj ili funkcias nur kiel agantoj de la Kuna Aganto. Ili estas personecigitaj por servi en la jenaj kvar ordoj:

1. Plejsuperaj Cirkvito-Superrigardantoj.

2. Asociitaj Cirkvito-Superrigardantoj.

3. Duarangaj Cirkvito-Superrigardantoj.

4. Triarangaj Cirkvito-Superrigardantoj.

La nombro de la plejsuperaj superrigardantoj de Havono kaj la asociitaj superrigardantoj de la sep superuniversoj estas kompleta; ne plu el tiuj ĉi ordoj estas kreita. La nombro de la plejsuperaj Superrigardantoj estas sep, kaj ili postenas sur la ekzemplaj mondoj de la sep Havonaj cirkvitoj. La cirkvitoj de la sep superuniversoj estas zorgataj de mirinda grupo de sep asociitaj superrigardantoj, kiuj konservas sidejojn sur la sep Paradizaj sferoj de la Infinita Spirito, la mondoj de la Sep Plejsuperaj Administrantoj. De tie ĉi ili superrigardas kaj direktas la cirkvitojn de la spacaj superuniversoj.

Sur tiuj ĉi Paradizaj sferoj de la Spirito la sep asociitaj cirkvito-superrigardantoj kaj la unua ordo de la Plejsuperaj Povo-Centroj efektivigas ligon kiu, sub la direkto de la Plejsuperaj Administrantoj, rezultigas la sub-Paradizan kunordigadon de ĉiuj materiaj kaj spiritaj cirkvitoj pasante ĝis la sep superuniversoj.

Sur la ĉefmondoj de ĉiu superuniverso postenas la duarangaj superrigardantoj por la lokaj universoj de tempo kaj spaco. La maĵoraj kaj minoraj sektoroj estas administraj sekcioj de la superregistaroj sed ne okupiĝas pri tiuj temoj de superrigardo de spirito-energio. Mi ne scias, kiom da duarangaj cirkvito-superrigardantoj estas en la granda universo, sed sur Uverso estas 84 691 el tiuj ĉi estaĵoj. La duarangaj superrigardantoj estas tuj kreitaj; de tempo al tempo ili aperas en grupoj de sepdek sur la mondoj de la Plejsuperaj Administrantoj. Ni akiras ilin per postulo, dum ni aranĝas la establon de apartaj cirkvitoj de spirito-energio kaj liga povo por la nove evoluantaj universoj de nia jurisdikcio.

Triaranga cirkvito-superrigardanto funkcias sur la ĉefmondo de ĉiu loka universo. Tiu ĉi ordo, kiel la duarangaj superrigardantoj, estas daŭre kreata laŭ grupoj de sepcent. Ili estas asignitaj al la lokaj universoj de la Plejaĝuloj de Tagoj.

La Cirkvito-Superrigardantoj estas kreitaj por siaj specifaj taskoj, kaj ili eterne servas en la grupoj de sia origina tasko. Ili ne rotacie servas kaj tial studas dum longaj epokoj la problemojn renkontitajn en la regnoj de sia origina tasko. Ekzemple: triaranga cirkvito-superrigardanto numero 572 842 funkcias sur Salvingtono de la frua koncepto de via loka universo, kaj li estas membro de la persona personaro de Mikaelo de Nebadono.

Ĉu agante en la lokaj aŭ pli altaj universoj la cirkvitaj superrigardantoj direktas ĉion rilate al la taŭgaj cirkvitoj uzendaj por la transmisiado de ĉiuj spiritaj mesaĝoj kaj la transito de ĉiuj personecoj. En sia laboro pri cirkvita superrigardo tiuj ĉi efikaj estaĵoj utiligas ĉiujn perantojn, fortojn kaj personecojn en la universaro. Ili uzas la nerivelitajn “altajn spiritajn personecojn de la cirkvita regado”, kaj estas lerte helpataj de multaj personaroj komponataj de personecoj de la Infinita Spirito. Estas ili, kiuj izolus evoluan mondon, se ĝia Planeda Princo ribelus kontraŭ la Universala Patro kaj lia vicreganta Filo. Ili kapablas forpeli iun ajn mondon el iuj universaj cirkvitoj de la superaj spiritaj ordoj, sed ili ne povas nuligi la materiajn fluojn de la povo-direktoroj.

La Universaj Cirkvito-Superrigardantoj havas preskaŭ la saman rilaton al la spiritaj cirkvitoj, kiun la Universaj Povo-Direktoroj havas al la materiaj cirkvitoj. La du ordoj estas komplementaj, kune havante la superrigardon de ĉiuj spiritaj kaj materiaj cirkvitoj, kiuj estas regeblaj kaj manipuleblaj de kreitaĵoj.

La Cirkvito-Superrigardantoj uzas iun superrigardon de tiuj mensaj cirkvitoj, kiuj estas spirite asociitaj, multe kiel la povo-direktoroj havas iun jurisdikcion pri tiuj fazoj de menso, kiuj estas asociitaj al fizika energio — mekanika menso. Ĝenerale la funkcioj de ĉiu ordo estas vastigitaj de la ligo kun la alia, sed la cirkvitoj de pura menso submetiĝas al la superrigardo de neniu el ili. Nek la du ordoj kunordiĝas; en ĉiuj siaj multnombraj laboroj la Universaj Cirkvito-Superrigardantoj submetiĝas al la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj kaj iliaj subuloj.

Kvankam la cirkvito-superrigardantoj estas tute similaj en siaj respektivaj ordoj, ĉiuj estas distingeblaj individuoj. Ili estas vere personaj estaĵoj, sed ili posedas specon de personeco alia-ol-dotita-de-la-Patro ne trovebla en iu ajn alia speco de kreitaĵo en la tuta universala ekzisto.

Kvankam vi rekonos kaj konos ilin, kiam vi vojaĝos internen al Paradizo, vi havos neniun personan rilaton kun ili. Ili estas cirkvito-superrigardantoj, kaj ili strikte kaj efike zorgas pri sia laboro. Ili traktas nur kun tiuj personecoj kaj entoj, kiuj havas la superrigardon de tiuj agadoj koncernantaj la cirkvitoj submetitaj al sia superrigardo.

2. La Censaj Direktoroj

Malgrau ke la kosma menso de la Universala Inteligenteco scias la ĉeeston kaj lokon de ĉiuj pensantaj kreitaĵoj, funkcias en la universaro sendependa metodo por censi ĉiujn libervolajn kreitaĵojn.

La Censaj Direktoroj estas speciala kaj kompletita kreado de la Infinita Spirito, kaj ilia nombro estas nekonata de ni. Ili estas tiel kreitaj por esti kapabla konservi perfektan sinkronecon kun la reflekteca tekniko de la superuniversoj, dum samtempe ili estas persone sensivaj kaj respondemaj al inteligenta volo. Tiuj ĉi direktoroj, per tekniko ne tute komprenata, tuj konsciiĝas pri la naskiĝo de volo en iu ajn parto de la granda universo. Ili do estas ĉiam kompetentaj por doni al ni la nombron, naturon kaj lokon de ĉiuj libervolaj kreitaĵoj en iu ajn parto de la centra kreaĵo kaj la sep superuniversoj. Sed ili ne funkcias sur Paradizo; tie ili ne estas necesaj. Sur Paradizo la scio estas esence propra; la Diaĵoj scias ĉiujn aferojn.

Sep Censaj Direktoroj funkcias en Havono, po unu postenante sur ĉiu ekzempla mondo de ĉiu Havona cirkvito. Krom tiuj ĉi sep kaj la rezervoj de la ordo sur la Paradizaj mondoj de la Spirito ĉiuj Censaj Direktoroj funkcias sub la jurisdikcio de la Plejaĝuloj de Tagoj.

Po unu Censa Direktoro prezidas sur la sidejo de ĉiu superuniverso, dum submetiĝas al tia ĉefa direktoro miloj kaj miloj, po unu sur la ĉefmondo de ĉiu loka universo. Ĉiuj personecoj de tiu ordo estas egalaj krom tiuj sur la Havonaj ekzemplaj mondoj kaj la sep superuniversaj ĉefoj.

En la sepa superuniverso estas cent mil Censaj Direktoroj. Kaj tiu ĉi nombro konsistas la tuton el tiuj asigneblaj al lokaj universoj; tio ne inkluzivas la personan personaron de Usatio, la superuniversa ĉefo de ĉiuj direktoroj de Orvontono. Usatio, kiel la aliaj superuniversaj ĉefoj, estas ne rekte agordita al la registrado de inteligenta volo. Li estas nur agordita al siaj subuloj postenantaj en la Orvontonaj universoj; tiel li agas kiel grandioza totala personeco por iliaj raportoj venantaj el la ĉefmondoj de la lokaj kreaĵoj.

De tempo al tempo la oficialaj registrantoj de Uverso metas en siajn registrojn la statuson de la superuniverso tia, kia ĝi estas indikita per la registradoj de la personeco de Usatio. Tiaj censaj datenoj estas propraj al la superuniversos; tiuj ĉi raportoj estas transmetitaj nek al Havono nek al Paradizo.

La Censaj Direktoroj okupiĝas pri homaj estaĵoj — same kiel pri aliaj libervolaj kreitaĵoj — nur por registri la fakto de libervola funkcio. Ili ne zorgas pri la registradoj de via vivo kaj ĝiaj faroj; ili neniel estas registrantaj personecojn. La Censa Directoro de Nebadono, numero 81 412 de Orvontono, nun postenanta sur Salvingtono, precize nun persone konscias pri via vivanta ĉeesto sur Urantio; kaj li donos al la registroj la konfirmon de via morto, tuj kiam vi ĉesas funkcii kiel libervola kreitaĵo.

La Censaj Direktotoj registras la ekziston de nova libervola kreitaĵo, kiam la unua ago de volo estas farita; ili indikas la morton de libervola kreitaĵo, kiam la lasta ago de volo okazas. La parta apero de volo observita en la reagoj de iuj superaj bestoj ne apartenas al la kampo de la Censaj Direktoroj. Ili kalkulas nenion krom aŭtentike libervolajn kreitaĵojn, kaj ili estas respondaj al nenio krom al la libervola funkcio. Ekzakte kiel ili registras la funkcion pri libervolo, ni se scias.

Tiuj ĉi estaĵoj ĉiam estis kaj ĉiam estos Censaj Direktoroj. Ili estus relative senutilaj en iu ajn alia sekcio de universa laboro. Sed ili estas neeraripovaj en sia funkcio; ili neniam fiaskas, nek ili falsas. Kaj malgraŭ siaj mirindaj povoj kaj nekredeblaj prerogativoj ili estas personoj; ili havas rekoneblajn spiritajn ĉeeston kaj formon.

3. Personaj Helpantoj de la Infinita Spirito

Ni havas neniun aŭtentikan scion pri la epoko aŭ la maniero pri la kreado de la Personaj Helpantoj. Ilia nombro devas esti multego, sed ne ekzistas registro sur Uverso. Laŭ singardaj deduktoj bazitaj sur nia scio pri ilia laboro, mi kuraĝas taksi, ke ilia nombro atingas altecon en la duilionoj. Ni opinias, ke la Infinita Spirito ne estas limigita de nombroj en la kreado de tiuj ĉi Personaj Helpantoj.

La Personaj Helpantoj de la Infinita Spirito ekzistas por la ekskluziva helpo de la Paradiza ĉeesto de la Tria Persono de la Diaĵo. Kvankam alligitaj rekte al la Infinita Spirito kaj situantaj sur Paradizo, ili ŝprucas tien kaj reen ĝis la ekstremaj partoj de la kreitaĵaro. Kie ajn la cirkvitoj de la Kuna Kreinto etendiĝas, tie tiuj ĉi Personaj Helpantoj povas aperi por plenumi la ordonojn de la Infinita Spirito. Ili trairas spacon, multe kiel faras la Solecaj Mesaĝistoj, sed ili ne estas personoj en la sama senco, ke estas la mesaĝistoj.

La Personaj Helpantoj estas ĉiuj egalaj kaj identaj; ili montras neniun diferencigon de individueco. Kvankam la Kuna Aganto konsideras ilin kiel verajn personecojn, estas malfacile al aliuloj rigardi ilin kiel realajn personojn; ili ne manifestas spiritan ĉeeston al aliaj spiritaj estaĵoj. La estaĵoj de Paradiza origino ĉiam konscias pri la proksimeco de tiuj ĉi Helpantoj; sed ni ne agnoskas personecan ĉeeston. La manko de tia ĉeesto-formo sendube igas ilin des pli utilaj por la Tria Persono de la Diaĵo.

El ĉiuj rivelitaj ordoj de spiritaj estaĵoj originantajn en la Infinita Spirito la Personaj Helpantoj estas preskaŭ la solaj, kiujn vi ne renkontos dum via supreniro internen al Paradizo.

4. La Asociitaj Inspektoroj

La Sep Plejsuperaj Administrantoj, sur la sep Paradizaj sferoj de la Infinita Spirito, kolektive funkcias kiel la administra estraro de superadministrantoj por la sep superuniversoj. La Asociitaj Inspektoroj estas la persona enkorpigo de la aŭtoritato de la Plejsuperaj Administrantoj por la lokaj universoj de tempo kaj spaco. Tiuj ĉi altaj observantoj de la aferoj de la lokaj kreaĵoj estas la kunaj idoj de la Infinita Spirito kaj la Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo. En la proksimaj tempoj de eterneco sepcent mil estis personecigitaj, kaj ilia rezerva korpuso loĝas sur Paradizo.

La Asociitaj Inspektoroj laboras sub la rekta superrigardo de la Sep Plejsuperaj Administrantoj; estante iliaj personaj kaj potencaj reprezentantoj al la lokaj universoj de tempo kaj spaco. Inspektoro postenas sur la ĉefsfero de ĉiu loka kreaĵo, kaj estas proksima asociito de la loĝanta Unuiĝulo de Tagoj.

La Asociitaj Inspektoroj ricevas raportojn kaj rekomendojn nur de siaj subuloj, la Asignitaj Sentineloj, postenantaj sur la ĉefmondoj de la lokaj sistemoj de loĝataj mondoj, dum ili raportas nur al sia senpera superulo, la Plejsupera Administranto de la koncernata superuniverso.

5. La Asignitaj Sentineloj

La Asignitaj Sentineloj estas kunordigantaj personecoj kaj ligaj reprezentantoj de la Sep Plejsuperaj Administrantoj. Ili estis personecigitaj sur Paradizo de la Infinita Spirito, kaj kreitaj por specifaj celoj de ilia asigno. Ilia nombro estas senŝanĝa, kaj estas ekzakte sep miliardoj.

Same kiel Asociita Inspektoro reprezentas la Sep Plejsuperajn Administrantojn al tuta loka universo, same en ĉiu el la dek mil sistemoj de tiu loka kreaĵo estas Asignita Sentinelo, kiu agas kiel la rekta reprezentanto de la malproksima kaj plejsupera estraro de superregado por la aferoj de ĉiuj sep superuniversoj. La deĵorantaj sentineloj en la registaroj de lokaj sistemaj de Orvontono funkcias sub la rekta aŭtoritato de la Plejsupera Administranto Numero Sep, la kunordiganto de la sepa superuniverso. Sed en sia administra organizado ĉiuj sentineloj komisiitaj en loka universo estas subordigitaj al la Asociita Inspektoro postenanta sur la universa sidejo.

Ene de loka kreaĵo la Asignitaj Sentineloj rotacie servas, estante translokitaj de sistemo al sistemo. Ili kutime estas ŝangitaj ĉiu jarmilo de tempo de loka universo. Ili estas inter la personecoj de plej altaj rangoj postenantaj sur sistema ĉefmondo, sed ili neniam partoprenas en la pridiskutoj koncernantaj la sistemajn aferojn. En la lokaj sistemoj ili servas kiel laŭoficaj ĉefoj de la dudek kvar administrantoj devenantaj de la evoluaj mondoj, sed alie la suprenirantaj mortemuloj havas malmulte da kontaktoj kun ili. La sentineloj preskaŭ ekskluzive okupiĝas plene informi la Asociitan Inspektoron de sia universo pri ĉiuj aferoj koncernantaj la bonstaton kaj staton de la sistemoj de sia asigno.

Asignitaj Sentineloj kaj Asociitaj Inspektoroj ne raportas al la Plejsuperaj Administrantoj per superuniversaj sidejoj. Ili estas respondecaj nur al la Plejsupera Administranto de la koncernata superuniverso; iliaj agadoj estas apartaj de la administrado de la Plejaĝuloj de Tagoj.

La Plejsuperaj Administrantoj, Asociitaj Inspektoroj kaj Asignitaj Sentineloj, kune kun la omniafoj kaj multego da nerivelitaj personecoj, konsistigas efikan, rektan, centralizitan sed vastan sistemon de konsila kaj administra kunordigado de la tuta granda universo de aferoj kaj estaĵoj.

4. La Gvidantoj de Diplomitoj

La Gvidantoj de Diplomitoj kiel grupo patronas kaj kondukas la altan universitaton de teknika instruado kaj spirita trejnado, kiu estas tiel esenca al mortemula atingo de la celo de la epokoj: Dio, ripozon kaj poste eterneco de perfektigita servo. Tiuj ĉi alte personaj estaĵoj prenas sian nomon el la naturo kaj celo de sia laboro. Ili estas ekskluzive dediĉitaj al la taskoj gvidi la mortemajn diplomitoj de la tempaj superuniversoj per la Havona kurso de instruado kaj trejnado, kiu servas prepari la suprenirantaj pilgrimantoj por ilia akcepto sur Paradizo kaj la Korpuso de la Finatingo.

Ne estas malpermesate al mi entrepreni klarigi al vi la laboron de tiuj ĉi Gvidantoj de Diplomitoj, sed ĝi estas tiel ultraspirita, ke mi malesperas kapabli adekvate portreti al la materia menso koncepton pri iliaj multnombraj agadoj. Sur la domego-mondoj, post kiam via vida amplekso plivastiĝas, kaj vi liberiĝas de la katenoj de materiaj komparoj, vi povas ekkompreni la signifon de tiuj realoj, kiujn “okulo ne povas vidi nek orelo aŭdi, kaj kiuj neniam estis konceptitaj de la homa menso”, eĉ tiuj aferoj, kiujn “Dio preparis por tiuj, kiuj amas tiajn eternajn veraĵojn”. Vi ne ĉiam estu tiel limigita en la amplekso de via vido kaj spirita kompreno.

La Gvidantoj de Diplomitoj okupiĝas pri piloti la tempajn pilgrimantojn tra la sep cirkvitoj de Havonaj mondoj. La Gvidanto, kiu salutas vin post via alveno sur la akcepta mondo de la plej ekstera Havona cirkvito, restos kun vi tra via tuta kariero sur la ĉielaj cirkvitoj. Kvankam vi asociiĝos kun nenombreblaj aliaj personecoj dum via restado sur miliardo da mondoj, via Gvidanto de Diplomitoj akompanos vin ĝis la fino de via Havona progresado, kaj atestos vian eniron en la finan dormon de tempo, la dormo de eterna transito al la Paradiza celo, kie, dum via vekiĝo, vi estos salutita de la Paradiza Kompano komisiita por bonvenigi vin kaj eble resti kun vi, ĝis kiam vi estos inicita kiel membro de la Mortemula Korpuso de la Finatingo.

La nombro de Gvidantoj de Diplomitoj estas ekster la povo de homaj mensoj kompreni, kaj ili daŭre aperas. Ilia origino estas ia mistero. Ili ne ekzistis de eterneco; ili mistere aperas kiam ili estas bezonataj. Ne ekzistas registro pri Gvidanto de Diplomitoj en ĉiuj regnoj de la centra universo antaŭ la tre malproksima tago, kiam la unua mortema pilgrimanto de la tuta tempo atingis la eksteran zonon de la centra kreaĵo. Tuj kiam li alvenis sur la ekzemplan mondon de la plej esktera cirkvito, li estis amike akceptita de Malvoriano, la unua el la Gvidantoj de Diplomitoj kaj nun la ĉefo de ilia plejsupera konsilio kaj la direktoro de ilia vasta edukada organizado.

En la Paradizaj registroj de Havono, en la sekcio nomata “Gvidantoj de Diplomitoj”, aperas tiu ĉi jena enskribo:

“Kaj Malvoriano, la unua de tiu ĉi ordo, ja salutis kaj instruis al la pilgrimanton malkovranta Havonon, kaj kondukis lin de la eksteraj cirkvitoj de komenca sperto, paŝon post paŝo kaj cirkviton post cirkvito, ĝis kiam li staris en la ĉeesto mem de la Fonto kaj Destino de ĉiuj personecoj, poste transirante la sojlon de eterneco al Paradizo.”

Dum tiu tre malproksima tempo mi estis alligita al la servo de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso, kaj ni ĉiuj ĝojis pro la certeco ke, fine, pilgrimantoj el nia superuniverso atingos Havonon. De epokoj ni estis informitaj, ke la evoluaj kreitaĵoj de spaco atingus Paradizon, kaj la ekscito de ĉiuj tempoj blovis sur la ĉielaj kortumoj, kiam la unua pilgrimanto efektive alvenis.

La nomo de tiu ĉi pilgrimanto malkovranta Havonon estas Grandfando, kaj li devenis de la planedo 341 de la sistemo 84 en la konstelacio 62 de la loka universo 1 131 situanta en la superuniverso numero unu. Lia alveno estis la signalo por la establo de la elsenda servo de la universaro. Ĝis tiam nur la elsenda servo de la superuniversoj kaj la lokaj universoj funkciis, sed la anonco de la alveno de Grandfando ĉe la pordegoj de Havono signalis la inaŭguron de la “spacaj raportoj de gloro”, tiel nomataj ĉar la komenca universa elsendo raportis la alvenon en Havono de la unua el la evoluaj estaĵoj atingantaj la eniron al la celo de suprenira ekzisto.

La Gvidantoj de Diplomitoj neniam forlasas la Havonajn mondojn; ili estas dediĉitaj al la servo de la diplomitaj pilgrimantoj de tempo kaj spaco. Kaj vi iam renkontos tiujn ĉi noblajn estaĵoj vidalvide, se vi ne malakceptos la certan kaj tute perfektigitan planon ellaborita por efektivigi vian postvivon kaj supreniron.

7. Origino de la Gvidantoj de Diplomitoj

Kvankam la evoluo ne estas la regulo de la centra universo, ni opinias, ke la Gvidantoj de Diplomitoj estas la perfektigitaj aŭ pli spertaj membroj de alia ordo de kreitaĵoj de la centra universo, la Havonaj Servitaloj. La Gvidantoj de Diplomitoj montras tian profundon de simpatio kaj tian kapablon por kompreni la suprenirantajn kreitaĵojn, ke ni estas konvinkitaj, ke ili gajnis tiun ĉi kulturon per efektiva servo en la superuniversaj regnoj kiel Havonaj servitaloj de universa ministrado. Se tiu ĉi vidpunkto ne estas ĝusta, kiel do ni povas klarigi la daŭran malaperon de la plej altrangaj aŭ plej spertaj servitaloj?

Servitalo longe forestos de Havono por superuniversa tasko, estinte sur multaj tiaj misioj antaŭe, revenos hejmen, ricevos la privilegion de “persona kontakto” kun la Paradiza Centra Brileco, estos brakumita de la Lumaj Personoj, kaj malaperos el la rekono de siaj spiritaj kunuloj, kaj neniam plu reaperos inter tiuj de sia speco.

Reveninte de superuniversa servo Havona Servitalo povas ĝui multajn diajn brakumojn, kaj eliras el tio nur ekzaltita servitalo. Sperti la luman brakumon ne nepre signifas, ke la servitalo devas rezultigi Gvidanton de Diplomitoj, sed preskaŭ la kvarono de tiuj, kiuj atingas la dian brakumon, neniam revenas al la servo de la regnoj.

En la altaj registroj aperas sinsekvo de enskriboj kiel tiu ĉi:

“Kaj servitalo numero 842 842 682 846 782 de Havono, nomata Sudna, venis de la superuniversa servo, estis akceptita sur Paradizo, konis la Patron, eniris la dian brakumon, kaj ne plu estas.”

Kiam aperas tia enskribo en la registroj, la kariero de tia servitalo estas finita. Sed ekzakte post tri momentoj (iom malpli ol tri tagoj de via tempo) novnaskita Gvidanto de Diplomitoj “spontane” aperas sur la plej ekstera cirkvito de la Havona universo. Kaj la nombro de Gvidantoj de Diplomitoj, enkalkulante etan diferencon, sendube pro tiuj, kiuj transiras, ekzakte egalas la nombron de malaperintaj servitaloj.

Estas plia kialo por supozi, ke la Gvidantoj de Diplomitoj estas evoluintaj Havonaj Servitaloj, kaj tio estas la senmanka tendenco de tiuj ĉi gvidantoj kaj iliaj asociitaj servitaloj formi tiajn eksterordinarajn korinklinojn. La maniero, per kiu tiuj supoze apartaj ordoj de estaĵoj komprenas kaj simpatias unu kun la alia, estas tute neklarigebla. Estas refreŝiga kaj inspiriga atesti ilian reciprokan dediĉon.

La Sep Majstro-Spiritoj kaj la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj respektive estas la personaj deponejoj de la mensa potencialo kaj de la pova potencialo de la Plejsupera Estaĵo, kiujn li ĝis nun ne funkciigas. Kaj kiam tiuj ĉi Paradizaj asociitoj kunlaboras por krei la Havonajn Servitalojn, tiuj ĉi-lastaj estas esence partoprenantaj en iuj fazoj de Plejsupereco. La Havonaj Servitaloj tiel efektive estas reflekto en la perfekta centra universo de iuj evoluaj potencialoj de la spactempaj kampoj, ĉiuj el kiuj estas rivelitaj, kiam servitalo spertas transformadon kaj rekreadon. Ni kredas, ke tiu ĉi transformado okazas responde al la volo de la Infinita Spirito, sendube agante nome de la Plejsuperulo. La Gvidantoj de Diplomitoj ne estas kreitaj de la Plejsupera Estaĵo, sed ni ĉiuj konjektas, ke la sperteca Diaĵo estas iel koncernata en tiuj operacioj, kiuj ekzistigas tiujn ĉi estaĵojn.

La Havono nun trapasita de suprenirantaj mortemuloj diferencas en multaj rilatoj de la centra universo tia, kia ĝi estis antaŭ la tempo de Grandfando. La alveno de mortemaj suprenirantoj sur la Havonajn cirkvitojn inaŭguris ampleksajn modifojn en la organizado de la centra kaj dia kreaĵo, modifoj sendube iniciatitaj de la Plejsupera Estaĵo — la Dio de evoluaj kreitaĵoj — responde al la alveno de la unua el liaj spertecaj infanoj el la sep superuniversoj. La apero de la Gvidantoj de Diplomitoj, kune kun la kreado de la triarangaj superafoj, indikas tiujn ĉi farojn de Dio la Plejsuperulo.

[Prezentita de Dia Konsilanto de Uverso.]