Kajero 23

La Solecaj Mesaĝistoj

La Solecaj Mesaĝistoj estas la persona kaj universala korpuso de la Kuna Kreinto; ili estas la unua kaj plej aĝa ordo de la Superaj Personecoj de la Infinita Spirito. Ili reprezentas la komencan krean agon de la Infinita Spirito en soleca funkcio por ekzistigi solecajn personecajn spiritojn. Nek la Patro nek la Filo rekte partoprenis en tiu ĉi grandioza spiritecigo.

Tiuj ĉi spiritaj mesaĝistoj estis personecigitaj en unu sola krea epizodo, kaj ilia nombro estas senŝanĝa. Kvankam mi havas unu el tiuj ĉi eksterordinaraj estaĵoj asociita kun mi por tiu ĉi nuna misio, mi ne scias kiom da tiaj personecoj ekzistas en la universaro. Mi nur scias, de tempo al tempo, kiom da ili estas registritaj kiel funkciantaj tiam en la jurisdikcio de nia superuniverso. Laŭ la lasta Uversa raporto mi observas, ke estis preskaŭ 7690 duilionoj da Solecaj Mesaĝistoj tiam funkciante ene de la limoj de Orvontono; kaj mi konjektas, ke tio ĉi estas ege malpli ol unu sepono de ilia totala nombro.

1. Naturo kaj origino de Solecaj Mesaĝistoj

Tuj post la kreado de la Sep Spiritoj de la Havonaj Cirkvitoj la Infinita Spirito estigis la vastan korpuson de Solecaj Mesaĝistoj. Estas neniu parto de la universala kreitaĵaro, kiu estas antaŭekzista al la Solecaj Mesaĝistoj krom Paradizo kaj la Havonaj Cirkvitoj; ili funkciis tra la tuta granda universo preskaŭ de eterneco. Ili estas fundamentaj al la dia tekniko de la Infinita Spirito por memrivelado al, kaj persona kontakto kun, la vastaj kreaĵoj de tempo kaj spaco.

Malgraŭ tio, ke tiuj ĉi mesaĝistoj ekzistas de la proksimaj tempoj de eterneco, ili ĉiuj konscias pri komenco de memeco. Ili konscias pri tempo, estante la unuaj de la kreado de la Infinita Spirito, kiuj posedas tian konscion pri tempo. Ili estas la unuenaskitaj kreitaĵoj de la Infinita Spirito, kiuj estas personecigitaj en la tempo kaj spiritecigitaj en la spaco.

Tiuj ĉi solecaj spiritoj aperis en la aŭroro de la tempo kiel spiritaj estaĵoj plenrajtaj kaj perfekte dotitaj. Ili ĉiuj estas egalaj, kaj estas neniu klaso aŭ subsekcio bazita sur persona variado. Iliaj klasifikoj estas plene bazitaj sur la tipo de laboro, al kiu ili estas asignitaj de tempo al tempo.

La mortemuloj estiĝas kiel preskaŭ materiaj estaĵoj sur la spacaj mondoj, kaj supreniras internen al la Grandaj Centroj; tiuj ĉi solecaj spiritoj estiĝas ĉe la centro de ĉiuj aferoj, kaj avidas taskojn en la malproksimaj kreaĵoj, eĉ ĝis la individuaj mondoj de la plej eksteraj universoj kaj eĉ pretere.

Kvankam nomataj Solecaj Mesaĝistoj, ili ne estas spiritoj suferantaj de soleco, ĉar ili vere ŝatas labori sole. Ili estas la nuraj estaĵoj en la tuta kreitaĵaro, kiuj povas ĝui kaj ja ĝuas solecan ekziston, kvankam ili egale ĝuas asocion kun la tre malmultaj ordoj de universa inteligenteco, kun kiuj ili povas interfratiĝi.

La Solecaj Mesaĝistoj ne estas izolitaj en sia servo; ili estas konstante en kontakto kun la intelekta riĉeco de la tuta kreitaĵaro, ĉar ili kapablas “aŭskulti” ĉiujn elsendojn de la regnoj de sia restado. Ili ankaŭ povas interkomuniki kun membroj de sia propra tuja korpuso, tiuj estaĵoj farantaj la saman specon de laboro en la sama superuniverso. Ili povus komuniki kun aliaj el sia ordo, sed ili estis instrukciitaj de la konsilio de la Sep Majstro-Spiritoj ne fari tion, kaj ili estas lojala grupo; ili nek malobeas nek fiaskas. Estas neniu raporto, ke Soleca Mesaĝisto iam stumblis en mallumon.

La Solecaj Mesaĝistoj, same kiel la Universaj Povo-Direktoroj, estas inter la tre malmultaj tipoj de estaĵoj funkciantaj ĉie en la regnoj, kiuj ne povas esti arestitaj aŭ detenitaj de la tribunaloj de tempo kaj spaco. Ili povus esti kunvokitaj por aperi antaŭ neniu krom la Sep Majstro-Spiritoj, sed en neniu analo de la majstra universo tiu ĉi Paradiza konsilio estis alvokita por juĝi la kazon de Soleca Mesaĝisto.

Tiuj ĉi mesaĝistoj de soleca tasko estas fidinda, memstara, diverstalenta, ĝisfunde spirita kaj vaste simpatia grupo de kreitaj estaĵoj devenantaj de la Tria Fonto-Centro; ili funkcias laŭ la aŭtoritato de la Infinita Spirito loĝanta sur la centra Insulo de Paradizo kaj laŭ lia personecigo sur la ĉefsferoj de la lokaj universoj. Ili estas konstantaj partoprenantoj de la rekta cirkvito emananta el la Infinita Spirito, eĉ kiam ili funkcias en la lokaj kreaĵoj sub la senpera influo de la Patrino-Spiritoj de la lokaj universoj.

Estas teknika kialo, kial tiuj ĉi Solecaj Mesaĝistoj devas vojaĝi kaj labori sole. Dum mallongaj periodoj kaj kiam senmovaj ili povas kunlabori en grupo, sed kiam tiel grupe ili ĉiuj estas malkonektitaj de la subteno kaj direkto de sia Paradiza cirkvito; ili estas tute izolitaj. Kiam transite aŭ kiam funkciante en la cirkvitoj de spaco kaj la fluoj de tempo, se du aŭ pli el tiu ordo estas en tuja proksimeco, ambaŭ aŭ ĉiuj estas malkonektitaj el la superaj cirkulaj fortoj. Ili estas “kurtcirkvititaj”, kiel vi povus priskribi ĝin per ilustraj simboloj. Tial ili havas en si esence propran povon de aŭtomata alarmo, averta signalo, kiu senerare funkcias por informi ilin pri proksimiĝantaj kolizioj, kaj senerare tenas ilin sufiĉe apartigitaj por ne malhelpi ilian propran kaj efektivan funkciadon. Ili ankaŭ posedas esence proprajn kaj aŭtomatajn povojn, kiuj detektas kaj indikas la proksimecon de kaj la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj kaj la diaj Penso-Ĝustigantoj.

Tiuj ĉi mesaĝistoj posedas neniun povon de personeca etendiĝo aŭ reprodukto, sed estas praktike neniu laboro en la universoj, en kiu ili ne povas engaĝiĝi, kaj al kiu ili ne povas kontribui per io esenca kaj helpa. Precipe ili estas la grandaj ŝparantoj de tempo por tiuj, kiuj okupiĝas pri la administrado de universaj aferoj; kaj ili helpas nin ĉiujn, de la plej alta ĝis la plej malalta.

2. Taskoj de Solecaj Mesaĝistoj

La Solecaj Mesaĝistoj ne estas permanente alligitaj al iu ajn individuo aŭ grupo de ĉielaj personecoj. Ili deĵoras, ĉiam laŭ tasko, kaj dum tia tasko ili laboras sub la senpera superrigardo de tiuj, kiuj direktas la regnojn de sia tasko. Inter si ili havas nek organizadon nek registaron de iu ajn speco; ili estas Solecaj Mesaĝistoj.

La Solecaj Mesaĝistoj estas asignitaj de la Infinita Spirito al la jenaj sep sekcioj de servo:

1. Mesaĝistoj de la Paradiza Trinitato.

2. Mesaĝistoj de la Havonaj Cirkvitoj.

3. Mesaĝistoj de la Superuniversoj.

4. Mesaĝistoj de la Lokaj Universoj.

5. Esploristoj de Nedirektita Tasko.

6. Ambasadoroj kaj Senditoj de Speciala Tasko.

7. Revelaciantoj de Vero.

Tiuj ĉi spiritaj mesaĝistoj estas ĉiusence interŝanĝeblaj de speco de servo al alia; tiaj ŝanĝoj konstante okazas. Estas neniu aparta ordo de Solecaj Mesaĝistoj; ili estas spirite similaj kaj ĉiusence egalaj. Kvankam ili estas ĝenerale indikitaj per numero, ili estas konataj de la Infinita Spirito per personaj nomoj. Ili estas konataj al la ceteraj el ni per la nomo aŭ numero indikanta sia nuna tasko.

1. Mesaĝistoj de la Paradiza Trinitato. Mi ne rajtas multe riveli pri la laboro de la grupo de mesaĝistoj asignitaj al la Trinitato. Ili estas la fidindaj kaj sekretaj servantoj de la Diaĵoj, kaj kiam konfiditaj per specialaj mesaĝoj koncernantaj la nerivelitajn politikojn kaj estontan konduton de la Dioj, neniu trovis ilin malkaŝantaj sekreton aŭ perfidantaj fidon de ilia ordo. Kaj ĉio ĉi estas en tiu ĉi raporto, ne por ŝajni fanfarona pri ilia perfekteco, sed pli ĝuste por antentigi, ke la Diaĵoj povas krei kaj ja kreas perfektajn estaĵojn.

La konfuzo kaj tumulto de Urantio ne signifas, ke mankas al la Paradizaj Regantoj aŭ intereso aŭ kapablo administri aferojn alimaniere. La Kreintoj posedas plenan povon fari Urantion vera paradizo, sed tia Edeno ne kontribuus al la disvolviĝo de tiuj fortaj, noblaj kaj spertaj karakteroj, kiujn la Dioj certe forĝas sur via mondo inter la ambosoj de la neceso kaj la marteloj de la angoro. Viaj maltrankviloj kaj malĝojoj, viaj elprovoj kaj seniluziiĝoj estas same parto de la dia plano sur via sfero, kiel estas la delikata perfekteco kaj infinita adaptiĝo de ĉiuj aferoj al ilia plejsupera celo sur la mondoj de la centra kaj perfekta universo.

2. Mesaĝistoj de la Havonaj Cirkvitoj. Dum la tuta suprenira kariero vi povos malklare sed pli kaj pli detekti la ĉeeston de la Solecaj Mesaĝistoj, sed ne antaŭ ol vi atingos Havonon, vi senerare agnoskos ilin. La unuaj el la mesaĝistoj, kiujn vi vidalvide vidos, troviĝos sur la Havonaj cirkvitoj.

La Solecaj Mesaĝistoj ĝuas specialajn rilatojn kun la indiĝenoj de la Havonaj mondoj. Tiuj ĉi mesaĝistoj, kiuj estas tiel funkcie handikapitaj, kiam ili asocias unu kun alia, povas havi kaj ja havas tre proksiman kaj personan komunecon kun la Havonaj indiĝenoj. Sed estas tute neeble transdoni al la homaj mensoj la plejsuperajn kontentiĝojn rezulte de la kontakto de la mensoj de tiuj ĉi die perfektaj estaĵoj kun la spiritoj de tiaj preskaŭ transcendaj personecoj.

3. Mesaĝistoj de la Superuniversoj. La Plejaĝuloj de Tagoj, tiuj personecoj de Trinitata origino, kiuj prezidas la destinojn de la sep superuniversoj, tiuj triopoj de dia povo kaj administra saĝo, estas abunde provizitaj per Solecaj Mesaĝistoj. Estas nur per tiu ĉi ordo de mesaĝistoj, ke la triunuaj regantoj de superuniverso povas rekte kaj persone komuniki kun la regantoj de aliaj. La Solecaj Mesaĝistoj estas la nura havebla speco de spirita inteligenteco — krom eble la Inspiritaj Spiritoj de la Trinitato — kiuj povas esti dissenditaj de la sidejo de unu superuniverso rekte al la sidejo de alia. Ĉiuj aliaj personecoj devas fari tiajn ekskursojn tra Havono kaj la ekzekutivaj mondoj de la Majstro-Spiritoj.

Estas iuj specoj de informoj, kiuj povas esti akiritaj nek de Gravitaj Mesaĝistoj nek per reflekteco nek per elsendado. Kaj kiam la Plejaĝuloj de Tagoj volas nepre scii tiujn ĉi aferojn, ili devas sendi Solecan Mesaĝiston al la fonto de scio. Longe antaŭ la ĉeesto de vivo sur Urantio la mesaĝisto, nun asociita kun mi, estis asignita por misio el Uverso al la centra universo — li forestis el la deĵorlistoj de Orvontono dum preskaŭ miliono da jaroj, sed revenis ĝustatempe kun la dezirata informo.

Estas neniu limigo pri la servo de Solecaj Mesaĝistoj en la superuniversoj; ili povas funkcii kiel plenumantoj de la altaj tribunaloj aŭ kiel kolektantoj de informoj por la bono de la regno. El ĉiuj superkreaĵoj ili plej ĝojas servi en Orvontono, ĉar tie ĉi la bezono estas plej granda kaj la oportunaĵoj por heroa klopodo multiĝas. En la pli bezonantaj regnoj ni ĉiuj ĝuas la kontentigon de pli plena funkciado.

4. Mesaĝistoj de la Lokaj Universoj. En la servoj de loka universo ekzistas neniu limigo al la funkciado de la Solecaj Mesaĝistoj. Ili estas la fidelaj rivelantoj de la motivoj kaj intencoj de la Patrino-Spirito de la loka universo, kvankam ili estas sub la plena jurisdikcio de la reganta Majstro-Filo. Kaj tio ĉi estas vera pri ĉiuj mesaĝistoj funkciantaj en loka universo, ĉu ili vojaĝas eksteren rekte el universa sidejo, aŭ ĉu ili portempe agas rilate kun Konstelaciaj Patroj, Sistemaj Suverenoj aŭ Planedaj Princoj. Antaŭ la koncentrado de ĉiuj povoj en la manoj de Kreinto-Filo en la momento de lia altigo kiel suverena reganto de lia universo, ĉi tiuj mesaĝistoj de la lokaj universoj funkcias sub la ĝenerala direkto de la Plejaĝuloj de Tagoj, kaj estas senpere respondecaj al sia loĝanta reprezentanto, la Unuiĝulo de Tagoj.

5. Esploristoj de Nedirektita Tasko. Kiam la rezerva korpuso de la Solecaj Mesaĝistoj havas tro multe da rekrutoj, tie devenas de unu el la Sep Plejsupera Povo-Direktoroj voko por esploraj volontuloj; kaj neniam mankas volontuloj, ĉar ili ravas esti dissenditaj kiel liberaj kaj nelimigitaj esploristoj, por sperti la eksciton trovi la organiziĝantajn kernojn de novaj mondoj kaj universoj.

Ili foriras esplorante la indicojn provizitajn fare de la spacaj kontemplantoj de la regnoj. Sendube la Paradizaj Diaĵoj konas la ekziston de tiuj ĉi nemalkovritaj energiaj sistemoj de spaco, sed ili neniam malkaŝas tiajn informojn. Se la Solecaj Mesaĝistoj ne esplorus kaj ne mapus tiujn ĉi nove organiziĝantajn energiajn centrojn, tiaj fenomenoj longe restus nerimarkitaj eĉ de la inteligentuloj de apudaj regnoj. La Solecaj Mesaĝistoj, kiel klaso, estas tre sentivaj al gravito; sekve ili povas foje detekti la probablan ĉeeston de tre malgrandaj malhelaj planedoj, la mondoj mem, kiuj estas plej bone adaptitaj por eksperimenti vivon.

Tiuj ĉi mesaĝistoj esploristoj de nedirektita misio patrolas la majstran universon. Ili estas konstante en esploraj ekspedicioj al la nemapitaj regionoj de la tuta ekstera spaco. Tre multe de la informoj, kiun ni posedas pri la operacioj en la regnoj de ekstera spaco, ni ŝuldas al la esploradoj de la Solecaj Mesaĝistoj, ĉar ili ofte laboras kaj studas kun la ĉielaj astronomoj.

6. Ambasadoroj kaj Senditoj de Speciala Tasko. Lokaj universoj situantaj ene de la sama superuniverso kutime interŝanĝas ambasadorojn elektitajn inter siaj indiĝenaj ordoj de fileco. Sed por eviti prokraston, Solecaj Mesaĝistoj estas ofte petataj iri kiel ambasadoroj de unu loka kreaĵo al alia, por reprezenti kaj interpreti unu regnon al alia. Ekzemple: kiam nove loĝata regno estas malkovrita, ĝi povas troviĝi tiel malproksima en spaco, ke longa tempo pasos antaŭ ol enserafigita ambasadoro povos atingi tiun ĉi malproksiman universon. Enserafigita estaĵo ne povas superi la rapidon de 899 370 Urantiaj kilometroj en unu sekundo de via tempo. Masivaj steloj, kontraŭfluoj, kromvojoj same kiel altiraj tanĝantoj, ĉiuj tendencos prokrasti tian rapidecon, tiel ke por longa vojaĝo la averaĝa rapido estos ĉirkaŭ 885 000 kilometroj sekunde.

Kiam antaŭvideblas, ke necesos centoj da jaroj, por ke indiĝena ambasadoro atingu malproksiman lokan universon, Soleca Mesaĝisto estas ofte petita por tuj iri tien por agi kiel provizora ambasadoro. Solecaj Mesaĝistoj povas foriri tre rapide, ne sendepende de tempo kaj spaco kiel faras la Gravitaj Mesaĝistoj, sed preskaŭ same. Ili ankaŭ servas en aliaj cirkonstancoj kiel senditoj de speciala tasko.

7. Revelaciantoj de Vero. La Solecaj Mesaĝistoj konsideras la taskon revelacii la veron kiel la plej altan devon de sia ordo. Kaj ili funkcias de tempo al tempo en tiu ĉi tasko, de la superuniversoj ĝis la individuaj planedoj de spaco. Ili estas ofte ligitaj al komisionoj, kiuj estas senditaj por plivastigi la revelacion de vero al la mondoj kaj sistemoj.

3. Spactempaj servoj de Solecaj Mesaĝistoj

La Solecaj Mesaĝistoj estas la plej alta speco de perfekta kaj konfidenca personeco disponebla en ĉiuj regnoj por rapide transmeti gravajn kaj urĝajn mesaĝojn, kiam estas malkonvene uzi aŭ la dissendan servon aŭ la reflektecan mekanismon. Ili servas en senfina diverseco de taskoj, helpante la spiritajn kaj materiajn estaĵojn de la regnoj, precipe kiam la tempa elemento estas implikita. El ĉiuj ordoj asignitaj al la servoj de la superuniversaj kampoj, ili estas la plej altaj kaj plej diverstalentaj personecigitaj estaĵoj, kiuj povas tiom proksimiĝi al defio de tempo kaj spaco.

La universo estas bone provizita per spiritoj, kiuj uzas graviton por trairado; ili povas iri ien ajn kiam ajn — tuje — sed ili ne estas personoj. Iuj aliaj gravitaj trairantoj estas personaj estaĵoj, kiel ekzemple la Gravitaj Mesaĝistoj kaj Transcendentaj Registrantoj, sed ili ne estas disponeblaj por la administrantoj de la superuniversoj kaj la lokaj universoj. La mondoj abundas je anĝeloj, homoj kaj aliaj alte personaj estaĵoj, sed ili estas handikapitaj pro tempo kaj spaco: la limo de rapideco por plejparto de neenserafigitaj estaĵoj estas 299 790 kilometroj de via mondo je sekundo de via tempo; la mezvojaj kreitaĵoj kaj iuj aliaj povas atingi kaj ofte atingas duoblan rapidecon — 599 580 kilometroj sekunde — dum la serafoj kaj aliaj povas trairi spacon je triobla rapideco, ĉirkaŭ 899 370 kilometroj sekunde. Estas tamen neniu transira aŭ mesaĝista personeco, kiu funkcias inter la tujaj rapidecoj de la gravitaj trairantoj kaj la kompare malrapidaj rapidecoj de la serafoj, escepte de la Solecaj Mesaĝistoj.

La Solecaj Mesaĝistoj tial estas ĝenerale uzataj por dissendo kaj servo en tiuj situacioj, kie la personeco estas esenca por la plenumado de la tasko, kaj kie estas dezirinde eviti tempoperdon, kiu okazus pro la sendo de iu ajn alia tuj disponebla speco de persona mesaĝisto. Ili estas la solaj sendube personecigitaj estaĵoj, kiuj povas sinkroniĝi kun la kombinitaj universalaj fluoj de la granda universo. Ilia rapideco por trairi spacon estas varia, depende de granda vario de interferaj influoj, sed la arkivoj montras, ke survoje por plenumi tiun ĉi mision mia asociita mesaĝisto vojaĝis je la rapideco de 1 354 458 739 000 de viaj kilometroj je sekundo de via tempo.

Estas tute ekster mia kapablo klarigi al la materia speco de menso, kiel spirito povas esti reala persono, kaj samtempe trairi spacon je tiom grandegaj rapidoj. Sed tiuj Solecaj Mesaĝistoj mem efektive venas sur Urantion kaj reforiras je tiuj nekompreneblaj rapidecoj; efektive la tuta ekonomio de universala administrado estus plejparte senigita je sia persona elemento, se tio ne estus fakto.

La Solecaj Mesaĝistoj kapablas funkcii kiel krizaj linioj de komunikado tra ĉiuj malproksimaj regionoj de spaco, regnoj ne ampleksitaj de la establitaj cirkvitoj de la granda universo. Sekvas, ke unu mesaĝisto tiel funkcianta povas transmeti mesaĝon aŭ sendi impulson tra spaco al kunula mesaĝisto troviĝanta cent lumjarojn for, kiel la Urantiaj astronomoj taksas stelajn distancojn.

El la miriadoj da estaĵoj, kiuj kunlaboras kun ni en la konduko de la aferoj de la superuniverso, neniu estas pli grava en praktika helpeco kaj tempoŝpara asistado. En la universoj de la spaco ni devas kalkuli je la handikapoj de la tempo; tial la grava servo de la Solecaj Mesaĝistoj kiuj, per siaj personaj prerogativoj de komunikado, estas iom sendependaj de la spaco, kaj pro siaj grandegaj rapidoj de trairado, estas tiel preskaŭ sendependaj de la tempo.

Mi ne kapablas klarigi al Urantiaj mortemuloj, kiel la Solecaj Mesaĝistoj povas esti senformaj, kaj tamen posedi realajn kaj difinitajn personecojn. Kvankam ili estas sen tiu formo, kiu nature estus asociita al personeco, ili ja posedas spiritan ĉeeston, kiu estas perceptebla de ĉiuj pli altaj specoj de spiritaj estaĵoj. La Solecaj Mesaĝistoj estas la sola klaso de estaĵoj, kiuj ŝajnas posedi preskaŭ ĉiujn avantaĝojn de senforma spirito kunligita kun ĉiuj prerogativoj de plenrajta personeco. Ili estas veraj personoj, tamen dotitaj per preskaŭ ĉiuj atributoj de manifestiĝo de nepersona spirito.

En la sep superuniversoj, ordinare — sed ne ĉiam — ĉio, kio tendencas pliigi la liberiĝon de la kreitaĵo el la tempaj kaj spacaj handikapoj, proporcie malpliigas personecajn prerogativojn. La Solecaj Mesaĝistoj estas escepto al tiu ĉi ĝenerala leĝo. Ili estas pri siaj agadoj preskaŭ sen limigoj por uzi iun ajn vojon de spirita esprimado, dia servado, persona ministrado kaj kosma komunikado. Se vi povus vidi tiujn ĉi eksterordinarajn estaĵojn konsiderante mian sperton en universa administrado, vi komprenus kiom malfacile estus kunordigi superuniversajn aferojn sen ilia diverstalenta kunlaborado.

Kiom ajn la universo povos pligrandiĝi, ne pliaj Solecaj Mesaĝistoj probable estos iam kreitaj. Dum la universo kreskas, la vastigita laboro de administrado devos esti pli kaj pli plenumita de aliaj specoj de spiritaj ministroj kaj de tiuj estaĵoj, kiuj devenas de tiuj ĉi novaj kreaĵoj, kiel la kreitaĵoj de la Suverenaj Filoj kaj la Patrino-Spiritoj de lokaj universoj.

4. Speciala ministrado de Solecaj Mesaĝistoj

La Solecaj Mesaĝistoj ŝajnas esti personecaj kunordigantoj por ĉiuj specoj de spiritaj estaĵoj. Ilia ministrado helpas similigi ĉiujn personecojn de la vasta spirita mondo. Ili multe kontribuas al la disvolviĝo, en ĉiuj spiritaj estaĵoj, de konscio de grupa identeco. Ĉiu speco de spiritaj estaĵoj estas servata de specialaj grupoj de Solecaj Mesaĝistoj, kiuj stimulas la kapablon de tiaj estaĵoj kompreni kaj fratiĝi kun ĉiuj aliaj specoj kaj ordoj, kiom ajn malsimilaj.

La Solecaj Mesaĝistoj demonstras tian mirindan kapablon kunordigi ĉiujn specojn kaj ordojn de limhavaj personecoj — eĉ por kontakti la absonidan reĝimon de la superregantoj de la majstra universo — ke iuj el ni konjektas, ke la kreado de tiuj ĉi mesaĝistoj fare de la Infinita Spirito estas iel rilata al la sindonado de la Menso de la Plejsuperulo-Plejlastulo fare de la Kuna Aganto.

Kiam finatinginto kaj Paradiza Civitano kunlaboras por la trinitatigo de “infano de tempo kaj eterneco” — operacio koncernanta la nerivelitajn mensajn potencialojn de la Plejsuperulo-Plejlastulo — kaj kiam tia neklasifikita personeco estas dissendita sur Viceĝeringtono, Soleca Mesaĝisto (konjektita postefiko de personeco de la sindonado de tia diaĵa menso) estas ĉiam asignita kiel gardisto-kompano al tia filo trinitatigita de kreitaĵoj. Tiu ĉi mesaĝisto akompanas la novan filon de destino al la mondo de lia tasko, kaj neniam plu forlasas Viceĝeringtonon. Kiam tiel alligita al la destinoj de infano de tempo kaj eterneco, Soleca Mesaĝisto estas por ĉiam translokita al la nura superrigardo de la Arkitektoj de la Majstra Universo. Kio povas esti la estonteco de tia eksterordinara asocio, ni ne scias. Dum epokoj tiuj ĉi partnerecoj de unikaj personecoj daŭre kuniĝis sur Viceĝeringtono, sed ne eĉ unu sola paro iam eliris de tie.

La nombro da Solecaj Mesaĝistoj estas senŝanĝa, sed la trinitatigo de la filoj de destino estas ŝajne nelimigita tekniko. Ĉar al ĉiu trinitatigita filo de destino estas atribuita Soleca Mesaĝisto, ŝajnas al ni, ke iam en la malproksima estonteco la provizo de mesaĝistoj elĉerpiĝos. Kiu faros ilian laboron en la granda universo? Ĉu ilia servo estos plenumita de iu nova disvolviĝo inter la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj? Ĉu la granda universo en malproksima periodo estos pli proksime administrata de estaĵoj de Trinitata origino, dum la kreitaĵoj de unuobla kaj duobla origino pluiros al la regnoj de la ekstera spaco? Se la mesaĝistoj revenos al sia antaŭa servo, ĉu tiuj ĉi filoj de destino akompanos ilin? Ĉu la trinitatigoj inter finatingintoj kaj Civitanoj de Paradizo-Havono ĉesos, kiam la provizo de Solecaj Mesaĝistoj estos sorbita kiel gardistoj-kompanoj de tiuj ĉi filoj de destino? Ĉu ĉiuj niaj efikaj Solecaj Mesaĝistoj koncentriĝos sur Viceĝeringtono? Ĉu tiuj ĉi eksterordinaraj spiritaj personecoj estos eterne asociitaj kun tiuj ĉi trinitatigitaj filoj de nerivelita destino? Kian signifon ni devas atribui al la fakto, ke tiuj ĉi paroj kuniĝantaj sur Viceĝeringtono estas sub la ekskluziva direktado de tiuj potencaj misteraj estaĵoj, la Arkitektoj de la Majstra Universo? Tiujn ĉi kaj multajn similajn demandojn ni demandas al ni mem, kaj ankaŭ al multaj aliaj ordoj de ĉielaj estaĵoj, sed ni ne konas la respondojn.

Tiu ĉi operacio, kune kun multaj similaj kazoj en universa administrado, senerare indikas, ke la personaro de la granda universo, eĉ tiu de Havona kaj Paradizo, estas submetita al definita kaj preciza reorganizado en kunordigado kaj rilato kun la ampleksaj energiaj evoluoj okazantaj nun tra ĉiuj regnoj de ekstera spaco.

Ni inklinas kredi, ke la eterna estonteco atestos fenomenojn de universa evoluo, kiuj multe transcendos ĉion, kion la eterna pasinteco spertis. Kaj ni antaŭvidas tiajn mirindajn aventurojn, eĉ kiel vi devus fari, kun fervora delekto kaj ĉiam pli granda atendo.

[Prezentita de Dia Konsilanto de Uverso.]