Kajero 22

La Trinitatigitaj Filoj de Dio

Estas tri grupoj de estaĵoj nomataj Filoj de Dio. Krom malsuprenirantaj kaj suprenirantaj ordoj de fileco estas tria grupo konata kiel Trinitatigitaj Filoj de Dio. La Trinitatigita ordo de fileco estas subdividita en tri unuarangajn sekciojn laŭ la originoj de siaj multaj specoj de personecoj, rivelitaj kaj nerivelitaj. Tiuj ĉi unuarangaj sekcioj estas:

1. Filoj Trinitatigitaj de la Diaĵo.

2. Filoj Brakumitaj de la Trinitato.

3. Filoj Trinitatigitaj de Kreitaĵoj.

Sendepende de origino ĉiuj Trinitatigitaj Filoj de Dio havas kune la sperton de trinitatigo, ĉu kiel parton de sia origino aŭ kiel sperton de Trinitata brakumo poste atingita. La Filoj Trinitatigitaj de la Diaĵo estas nerivelitaj en tiuj raportoj; tial tiu ĉi prezento limiĝos al la portretado de la ceteraj du grupoj, pli precipe la Filoj de Dio Brakumitaj de la Trinitato.

1. Filoj Brakumitaj de la Trinitato

Ĉiuj Filoj Brakumitaj de la Trinitato origine havas duoblan aŭ unuopan originon, sed post la brakumado de la Trinitato ili por ĉiam estas dediĉitaj al la Trinitata servo kaj asigno. Tiu ĉi korpuso, kiel rivelita kaj organizita por superuniversa servo, ampleksas sep ordoj de personecoj:

1. Potencaj Mesaĝistoj.

2. Tiuj kun Alta Aŭtoritato.

3. Tiuj sen Nomo nek Numero.

4. Trinitatigitaj Konservistoj.

5. Trinitatigitaj Ambasadoroj.

6. Ĉielaj Gardistoj.

7. Helpantoj de Altaj Filoj.

Tiuj ĉi sep grupoj de personecoj estas plue klasifikitaj laŭ origino, naturo kaj funkcio en tri grandaj sekcioj: la Trinitatigitaj Filoj de Atingo, la Trinitatigitaj Filoj de Selekto kaj la Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco.

La Trinitatigitaj Filoj de Atingo. La Potencaj Mesaĝistoj, Tiuj kun Alta Aŭtoritato kaj Tiuj sen Nomo nek Numero — ĉiuj estas suprenirantaj mortemuloj unuiĝintaj kun siaj Ĝustigantoj, kiuj atingis Paradizon kaj la Korpuson de Finatingo. Sed ili ne estas finatingintoj; kiam ili estis brakumitaj de la Trinitato, iliaj nomoj estis forigitaj el la deĵorlisto de finatingintoj. La novaj filoj de tiu ĉi ordo trapasas specifajn kursojn de trejnado, por relative mallongaj periodoj, sur la cirkvitaj ĉefmondoj de la Havonaj cirkvitoj sub la direkto de la Eternuloj de Tagoj. Poste ili estas asignitaj al la servo de la Plejaĝuloj de Tagoj en la sep superuniversoj.

La Trinitatigitaj Filoj de Selekto ampleksas la Trinitatigitajn Konservistojn kaj la Trinitatigitajn Ambasadorojn. Ili estas varbitaj inter iuj el la evoluaj serafoj kaj translokitaj mezvojaj kreitaĵoj, kiuj trairis Havonon kaj atingis Paradizon, same kiel inter iuj el la mortemuloj kunfandintaj kun la Spirito aŭ la Filo, kiuj same supreniris ĝis la Insulo de lumo kaj vivo. Post sia brakumo de la Paradiza Trinitato kaj post mallonga trejnado en Havono, la Trinitatigitaj Filoj de Selekto estas asignitaj al la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj.

La Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco. La Ĉielaj Gardistoj kaj iliaj kunordigitoj, la Helpantoj de Altaj Filoj, konsistigas unikan grupon de dufoje trinitatigitaj personecoj. Ili estas la Filoj Trinitatigitaj de Kreitaĵoj de personecoj de Paradizo-Havono aŭ de perfektigitaj suprenirantaj mortemuloj, kiuj longe eminentiĝis en la Korpuso de la Finatingo. Kelkaj el tiuj Filoj Trininatigitaj de Kreitaĵo, post servado kun la Plejsuperaj Ekzekutivoj de la Sep Majstro-Spiritoj kaj post servi sub la Trinitataj Instruisto-Filoj de Trinitato, estas retrinitatigitaj (brakumitaj) fare de la Paradiza Trinitato kaj tiam komisiitaj al la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj kiel Ĉielaj Gardistoj kaj kiel Altaj Asistantoj de la Filo. La Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco estas asignitaj rekte al la superuniversa servo sen plua trejnado.

La nombro de niaj asociitoj de Trinitata origino — Perfektigantoj de Saĝo, Diaj Konsilantoj kaj Universalaj Cenzoroj — estas senŝanĝa, sed tiu de la Filoj Trinitatigitaj de la Trinitato konstante kreskas. Ĉiuj sep ordoj de Filoj Brakumitaj de la Trinitato estas komisiitaj kiel membroj de unu el la sep superuniversaj registaroj, kaj ilia nombro en la servo de ĉiu superuniverso estas ekzakte la sama; neniu iam perdiĝis. La Estaĵoj brakumitaj de la Trinitato neniam devojiĝis; ili povas portempe stumbli, sed neniu iam estis juĝita en malestimo de la superuniversaj registaroj. La Filoj de Atingo kaj la Filoj de Selekto neniam ŝanceliĝis en la servo de Orvontono, sed la Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco foje eraris en juĝo kaj per tio kaŭzis paseman konfuzon.

Sub la direkto de la Plejaĝuloj de Tagoj ĉiuj sep ordoj funkcias vere kiel memregantaj grupoj. Ilia amplekso de servo estas vasta; la Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco ne forlasas la asignitan superuniverson, sed iliaj trinitatigitaj asociitoj trairas la grandan universon, vojaĝante de la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco ĝis la eterna Insulo de Paradizo. Ili povas funkcii en iu ajn superuniverso, sed ili ĉiam agas kiel membroj de la superuniverso de origina nomumo.

Ŝajne la Filoj Brakumitaj de la Trinitato estis permanente asignitaj al la servo de la sep superuniversoj; certe tiu ĉi asigno estas por la daŭro de la nuntempa universa epoko, sed ni neniam estis informitaj, ke ĝi estos eterna.

2. La Potencaj Mesaĝistoj

La Potencaj Mesaĝistoj apartenas al la supreniranta grupo de Trinitatigitaj Filoj. Ili estas klaso de perfektigitaj mortemuloj, kiuj estis testitaj dum ribelo aŭ alie same elprovitaj pri sia persona lojaleco; ĉiuj trapasis iun definitivan teston de universa fideleco. Iam dum sia Paradiza supreniro ili restis firmaj kaj lojalaj fronte al la mallojaleco de siaj superuloj, kaj kelkaj aktive kaj lojale funkciis anstataŭ tiaj malfidelaj gvidantoj.

Kun tiaj personaj registroj de fideleco kaj dediĉo tiuj ĉi suprenirantaj mortemuloj pasas tra Havono kun la fluo de la tempaj pilgrimantoj, atingas Paradizon, tie diplomiĝas kaj ariĝas en la Korpuso de la Finatingo. Poste ili estas trinitatigitaj en la sekreta brakumo de la paradiza Trinitato kaj poste komisiitaj por asociiĝi kun la Plejaĝuloj de Tagoj en la administrado de la registaroj de la sep superuniversoj.

Ĉiu supreniranta mortemulo kun insurekcia sperto, kiu lojale funkciis fronte al ribelo, estas fine destinita fariĝi Potenca Mesaĝisto de la superuniversa servo. Same por ĉiu supreniranta kreitaĵo, kiu efike malebligas tiajn malordojn de eraro, malbono aŭ peko; ĉar ago destinita por malebligi ribelon aŭ efektivigi pli altajn specojn de lojaleco dum universa krizo estas rigardata kiel havanta eĉ pli grandan valoron ol lojalecon fronte al efektiva ribelo.

La plej aĝaj Potencaj Mesaĝistoj estis elektitaj inter tiuj suprenirantaj mortemuloj de tempo kaj spaco, kiuj estis inter la pli fruaj alvenintoj sur Paradizo, multaj el ili trairintaj Havonon dum la tempoj de Grandfando. Sed la unua trinitatigo de Potencaj Mesaĝistoj ne efektiviĝis, antaŭ ol la kandidata korpuso inkluzivis reprezentantojn de ĉiu el la sep superuniversoj. Kaj la lasta grupo de tiu ĉi ordo kvalifikiĝanta en Paradizo ampleksis suprenirantajn pilgrimantojn el la loka universo de Nebadono.

La Potencaj Mesaĝistoj estas brakumitaj de la Paradiza Trinitato en klasoj de sepcent mil, po cent mil por asigno al ĉiu superuniverso. Preskaŭ unu duiliono da Potencaj Mesaĝisloj estas komisiitaj sur Uverso, kaj tute taŭgas kredi, ke la nombro servanta en ĉiu el la sep superuniversoj estas ekzakte la sama.

Mi estas Potenca Mesaĝisto, kaj tio povas interesi Urantianojn scii, ke la kunulo kaj asociito de mia mortemula sperto ankaŭ triumfis en la granda testo, kaj ke, kvankam ni estis multfoje kaj dum longaj periodoj apartigitaj dum la epoklonga supreniro al Havono, ni estis brakumitaj en la sama grupo de sepcent mil, kaj ke ni pasigis nian tempon tra Viceĝeringtono en proksima kaj ama asocio. Ni estis fine komisiitaj kaj kune asignitaj al Uverso de Orvontono, kaj ni estas ofte forsenditaj kune por plenumi misiojn postulantajn la servojn de du Mesaĝistoj.

La Potencaj Mesaĝistoj, kune kun ĉiuj Filoj Brakumitaj de la Trinitato, estas asignitaj al ĉiuj fazoj de superuniversaj agadoj. Ili konservas konstantan konekton kun sia ĉefsidejo per la servo de superuniversa reflekteco. La Potencaj Mesaĝistoj servas en ĉiuj sektoroj de superuniverso, kaj ofte plenumas misiojn en la lokaj universoj kaj eĉ sur la individuaj mondoj, kiel mi faras en tiu ĉi okazo.

En la superuniversaj kortumoj la Potencaj Mesaĝistoj agas kiel defendantoj de kaj individuoj kaj planedoj, kiam ili venas por juĝi; ili ankaŭ helpas la Perfektulojn de Tagoj en la direktado de la aferoj de la maĵoraj sektoroj. Kiel grupo, ilia ĉefa tasko estas tiu de superuniversaj observantoj. Ili estas postenigitaj sur la diversaj ĉefmondoj kaj sur gravaj individuaj planedoj kiel oficialaj observantoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Kiam tiel asignitaj ili ankaŭ servas kiel konsilistoj al la aŭtoritatoj direktantaj la aferojn de la sferoj de sia restado. La Mesaĝistoj prenas aktivan parton en ĉiuj fazoj de la supreniranta skemo de mortemula progresado. Kun siaj asociitoj de mortemula origino ili tenas la superregistarojn en proksima kaj persona kontakto kun la statuso kaj progreso de la planoj de la malsuprenirantaj Filoj de Dio.

La Potencaj Mesaĝistoj estas plene konsciaj pri la tuto de siaj suprenirantaj karieroj, kaj tial ili estas tiel utilaj kaj simpatiaj ministroj, komprenemaj mesaĝistoj, por servi sur iu ajn spaca mondo kaj al ĉiu tempa kreitaĵo. Tuj kiam vi estos liberigitaj de la karno, vi libere kaj kompreneme komunikos kun ni, ĉar ni fontas el ĉiuj rasoj sur ĉiuj evoluaj mondoj de spaco, tio estas, el tiuj mortemulaj rasoj loĝataj de Penso-Ĝustigantoj, kaj poste kunfanditaj kun ili.

3. Tiuj kun Alta Aŭtoritato

Tiuj kun Alta Aŭtoritato, la dua grupo de la Trinitatigitaj Filoj de Atingo, estas ĉiuj estaĵoj de mortemula origino kunfanditaj kun Ĝustigantoj. Tiuj ĉi estas la perfektigitaj mortemuloj, kiuj elmontris superan administran kapablon kaj montris eksterordinaran superan geniecon dum siaj tutaj longaj suprenirantaj karieroj. Ili estas la kremo de la registara kapablo devenanta de la postvivantaj mortemuloj de spaco.

Sepdek mil el Tiuj kun Alta Aŭtoritato estas trinitatigitaj dum ĉiu Trinitata ligo. Kvankam la loka universo de Nebadono estas relative juna kreaĵo, ĝi havas reprezentantojn inter freŝdate trinitatigita klaso de tiu ĉi ordo. Estas nun komisiitaj en Orvontono pli ol dek miliardoj da tiuj ĉi lertaj administrantoj. Kiel ĉiuj apartaj ordoj de ĉielaj estaĵoj ili konservas sian propran sidejon sur Uverso, kaj same kiel la aliaj Filoj Brakumitaj de la Trinitato, iliaj rezervoj sur Uverso agas kiel la centra direkta korpuso de ilia ordo en Orvontono.

Tiuj kun Alta Aŭtoritato estas administrantoj sen limigoj. Ili estas la ĉie ĉeestantaj kaj ĉiam efikaj plenumantoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Ili servas sur iu ajn sfero, sur iu ajn loĝata mondo, kaj en iu ajn fazo de agado en iu ajn el la sep superuniversoj.

Havante superban administran saĝon kaj nekutiman ekzekutivan lertecon, tiuj ĉi brilaj estaĵoj prenas sur sin prezenti la kaŭzon de justeco nome de la superuniversaj tribunaloj; ili zorgas la plenumadon de justeco kaj la ĝustigon de misadaptiĝoj en la evoluaj universoj. Tial, se vi iam devus esti alvokitaj pro eraroj de juĝo, dum vi supreniras la mondojn kaj sferojn de via ordonita kosma progresado, estas malmulte probable, ke vi suferus maljustaĵon, ĉar viaj prokuroroj estus iam suprenirantaj kreitaĵoj, kiuj persone konas ĉiun ŝtupon de la kariero, kiun vi trairis kaj trairas.

4. Tiuj sen Nomo nek Numero

Tiuj sen Nomo nek Numero konsistigas la trian kaj lastan grupon de la Trinitatigitaj Filoj de Atingo; ili estas la suprenirantaj animoj, kiuj disvolvis la kapablon adori preter la lerteco de ĉiuj gefiloj de la evoluaj rasoj el la spactempaj mondoj. Ili akiris spiritan koncepton pri la eterna celo de la Universala Patro, kiu kompare transcendas la komprenon de la evoluaj kreitaĵoj, kiuj havas nomon aŭ nombron; tial ili estas nomataj Tiuj sen Nomo nek Numero. Pli strikte tradukita ilia nomo estus “Tiuj super Nomo kaj Numero”.

Tiu ĉi ordo de Filoj estas brakumitaj de la Paradiza Trinitato en grupoj de sep mil. Estas registritaj sur Uverso pli ol cent milionoj da tiuj ĉi filoj komisiitaj en Orvontono.

Ĉar Tiuj sen Nomo nek Numero estas la superaj spiritaj mensoj de la postvivantaj rasoj, ili estas speciale kvalifikitaj por juĝi kaj doni opiniojn, kiam spirita vidpunkto estas dezirinda, kaj kiam sperto en la suprenira kariero estas esenca por adekvate kompreni la temojn koncernantajn la juĝotan problemon. Ili estas la plejsuperaj ĵurianoj de Orvontono. Malbone administrita ĵuria sistemo povas esti pli-malpli parodio de justeco sur iuj mondoj, sed sur Uverso kaj ĝiaj dependaj tribunaloj ni utiligas la plej altajn specojn de evoluinta spirita menseco kiel ĵurianojn-juĝistojn. Juĝo estas la plej alta funkcio de iu ajn registaro, kaj tiuj, al kiuj estas konfidita verdikto, devus esti elektitaj el la plej superaj kaj plej noblaj specoj de la plej spertaj kaj komprenemaj individuoj.

La selektado de kandidatoj por la trinitatigaj klasoj de Potencaj Mesaĝistoj, Tiuj kun Alta Aŭtoritato kaj Tiuj sen Nomo nek Numero, estas natura kaj aŭtomata. La selektaj teknikoj de Paradizo estas neniel arbitraj. Persona sperto kaj spiritaj valoroj determinas la personaron de la Trinitatigitaj Filoj de Atingo. Tiaj estaĵoj estas egalaj laŭ aŭtoritato kaj unuformaj laŭ administra statuso, sed ili ĉiuj posedas individuecon kaj diversajn karakterojn; ili ne estas normigitaj estaĵoj. Ĉiuj estas karakterize malsamaj, depende de la diferencoj en siaj supreniraj karieroj.

Krom tiuj spertecaj kvalifikoj, la Trinitatigitaj Filoj de Finatingo estis trinitatigitaj en la dia brakumado de la Paradizaj Diaĵoj. Konsekvence ili funkcias kiel la kunordigataj asociitoj de la Starantaj Filoj de la Trinitato, ĉar la brakumado de la Trinitato ŝajnas defaligi eksteren de la fluo de estonta tempo multe da nerealigitaj potencialoj de kreitaĵaj estoj. Sed tio ĉi estas vera koncerne nur tion, kio apartenas al la nuna universa epoko.

Tiu ĉi grupo de filoj okupiĝas ĉefe, sed ne tute, pri la servoj de la suprenira kariero de la spactempaj mortemuloj. Se oni dubas pri la vidpunkto de mortemula kreitaĵo, la afero estas solvita per apelacio al suprenira komisiono konsistanta el unu Potenca Mesaĝisto, Unu kun Alta Aŭtoritato kaj Unu sen Nomo nek Numero.

Vi mortemuloj, kiuj legas tiun ĉi mesaĝon, povas mem supreniri al Paradizo, atingi la Trinitatan brakumadon, kaj en malproksimaj estontaj epokoj esti alligitaj al la servo de la Plejaĝuloj de Tagoj en unu el la sep superuniversoj, kaj iam esti komisiita por plilarĝigi la revelacion de vero al iu evoluanta loĝata planedo, kiel mi nun faras sur Urantio.

5. La Trinitatigitaj Konservistoj

La Trinitatigitaj Konservistoj estas Trinitatigitaj Filoj de Selekto. Ne nur viaj rasoj kaj aliaj mortemuloj de postviva valoro trairas Havonon, atingas Paradizon, kaj foje troviĝas destinitaj al superuniversa servo kun la Starantaj Filoj de la Trinitato, sed viaj fidelaj serafaj gardistoj kaj viaj egale fidelaj mezvojaj asociitoj povas ankaŭ fariĝi kandidatoj por la sama Trinitata agnosko kaj superba personeca destino.

La Trinitatigitaj Konservistoj estas suprenirantaj serafoj kaj translokitaj mezvojaj kreitaĵoj, kiuj trapasis Havonon kaj atingis Paradizon kaj la Korpuson de la Finatingo. Poste ili estis brakumitaj de la Paradiza Trinitato, kaj estis asignitaj al la servo de la Plejaĝuloj de Tagoj.

La kandidatoj por la Trinitata brakumo el inter la suprenirantaj serafoj ricevas tiun ĉi agnoskon ĉar ili brave kunlaboris kun iu supreniranta mortemulo, kiu atingis la Korpuson de la Finatingo, kaj sekve estis trinitatigita. Mia propra serafa gardisto de la mortemula kariero trairis kun mi, poste estis trinitatigita, kaj nun estas alligita al la Uversa registaro kiel Trinitatigita Konservisto.

Kaj same kun la mezvojaj kreitaĵoj; multaj estas ankaŭ translokitaj, atingas Paradizon kaj, en kompanio de la serafoj kaj por la samaj kialoj, estas brakumitaj de la Trinitato kaj komisiitaj kiel Konservistoj en la superuniversoj.

La Trinitatigitaj Konservistoj estas brakumitaj de la Paradiza Trinitato en grupoj de sepdek mil, kaj po unu sepono de ĉiu grupo estas asignita al unu superuniverso. Estas nun en la servo de Orvontono iom pli ol dek milionoj da tiuj ĉi fidelaj kaj altaj Konservistoj. Ili servas sur Uverso kaj sur la ĉefsferoj de la maĵoraj kaj minoraj sektoroj. En siaj laboroj ili estas helpitaj de korpuso de pluraj miliardoj da sekonafoj kaj aliaj kapablaj superuniversaj personecoj.

La Trinitatigitaj Konservistoj komencas siajn karierojn kiel konservistoj, kaj ili daŭrigas kiel tia en la aferoj de la superregistaroj. Iamaniere ili estas oficistoj de siaj superuniversaj registaroj, sed ili ne okupas sin pri la individuoj kiel faras la ĉielaj Gardistoj. La Trinitatigitaj Konservistoj administras grupajn aferojn, kaj zorgas kolektivajn projektojn. Ili estas la konservistoj de registroj, planoj kaj institucioj; ili funkcias kiel kuratoroj de entreprenoj, personecaj grupoj, supreniraj projektoj, morontiaj planoj, universaj projektadoj kaj nenombreblaj aliaj entreprenoj.

6. La Trinitatigitaj Ambasadoroj

La Trinitatigitaj Ambasadoroj estas la dua ordo de la Trinitatigitaj Filoj de Selekto, kaj same kiel siaj asociitoj, la Konservistoj, ili estas rekrutitaj el du specoj de suprenirantaj kreitaĵoj. Ne ĉiuj suprenirantaj mortemuloj kunfandiĝis kun Ĝustiganto aŭ la Patro; iuj kunfandiĝis kun la Spirito, iuj kun la Filo. Iuj el tiuj ĉi mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito kaj la Filo atingas Havonon, kaj alvenas al Paradizo. El inter tiuj ĉi Paradizaj suprenirantoj, kandidatoj estas elektitaj por la Trinitata brakumo, kaj de tempo al tempo ili estas trinitatigitaj en klasoj de sep mil. Ili estas tiam komisiitaj en la superuniversoj kiel Trinitatigitaj Ambasadoroj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Preskaŭ duonmiliardo estas registritaj sur Uverso.

La Trinitatigitaj Ambasadoroj estas selektitaj por la Trinitata brakumo laŭ la konsiloj de siaj Havonaj instruistoj. Ili reprezentas la superajn mensojn de siaj respektivaj grupoj, kaj estas do plej bone kvalifikitaj por helpi la superuniversajn regantoj por kompreni kaj administri la interesojn de tiuj mondoj, el kie devenas la mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito. La Ambasadoroj kunfanditaj kun la Filo grave helpas en niaj traktadoj kun problemoj koncernantaj la ordo de personecoj kunfanditaj kun la Filo.

La Trinitatigitaj Ambasadoroj estas la senditoj de la Plejaĝuloj de Tagoj por ĉiuj ajn celoj kaj ĉiuj ajn mondoj aŭ universoj ene de la superuniverso de sia asigno. Ili donas apartajn kaj gravajn servojn sur la sidejoj de la minoraj sektoroj, kaj ili plenumas la nenombreblajn diversajn taskojn de superuniverso. Ili estas la kriza aŭ rezerva korpuso de la Trinitatigitaj Filoj de la superregistaroj, kaj ili estas do disponeblaj por granda gamo de devoj. Ili engaĝiĝas en nenombreblaj miloj da entreprenoj pri la superuniversaj aferoj, kiuj estas neportreteblaj al homaj mensoj, ĉar nenio okazas sur Urantio, kio estas iel analoga al tiuj ĉi agadoj.

7. Tekniko de Trinitatigo

Mi ne povas plene klarigi al la materia menso la sperton de la plejsupera kreopova faro de perfektaj kaj perfektigitaj spiritaj estaĵoj — la agon de trinitatigo. La teknikoj de trinitatigo estas inter la sekretoj de Viceĝeringtono kaj Solitaringtono, kaj estas riveleblaj nur al, kaj estas kompreneblaj de, neniu krom tiuj, kiuj trapasis tiujn unikajn spertojn. Tial estas ekster la eblo de iu ajn estaĵo sukcese portreti al la homa menso la naturon kaj signifon de tiu ĉi eksterordinara operacio.

Krom la Diaĵoj, nur personecoj de Paradizo-Havono kaj iuj membroj de ĉiu el la finatingintaj korpusoj engaĝiĝas en trinitatigo. Sub specialaj kondiĉoj de Paradiza perfekteco, tiuj ĉi superbaj estaĵoj povas entrepreni la unikan aventuron de koncepto-identeco, kaj ili multfoje sukcesas produkti novan estaĵon, filon trinitatigitan de kreitaĵoj.

La glorigitaj kreitaĵoj, kiuj engaĝiĝas en tiajn aventurojn de trinitatigo, povas partopreni nur unufoje en tia sperto, dum la Paradizaj Diaĵoj ŝajnas ne esti limigitaj por daŭrigi la promulgon de trinitatigaj epizodoj. La Diaĵo ŝajnas esti limigita nur en unu aspekto: Povas esti nur unu Origina kaj Infinita Spirito, nur unu infinita plenumanto de la unuiĝinta volo de la Patro-Filo.

La suprenirantaj mortemaj finatingintoj kunfanditaj kun Ĝustiganto, kiuj atingis iujn nivelojn de Paradiza kulturo kaj spirita disvolviĝo, estas inter tiuj, kiuj povas provi trinitatigi kreitaĵan estaĵon. Kompanioj de mortemulaj finatingintoj, kiam postenigitaj sur Paradizo, ricevas feriojn ĉiun jarmilon de Havona tempo. Estas sep malsamaj manieroj, inter kiuj tiaj finatingintoj povas elekti por pasigi tiun ĉi periodon de libertempo, kaj unu el tiuj ĉi estas, asocie kun iu kuna finatinginto aŭ personeco de Paradizo-Havono, provi la realigadon de kreitaĵa trinitatigo.

Se du mortemaj finatingintoj, irante antaŭ la Arkitektoj de la Majstra Universo, demonstras, ke ili sendepende elektis indentan koncepton por trinitatigo, la Arkitektoj povas laŭplaĉe promulgi mandatojn permasantaj al tiuj ĉi glorigitaj mortemaj suprenirantoj plu daŭrigi siajn feriojn, kaj izoliĝi dum iom da tempo en la trinitatigan sektoron de la Paradizaj Civitanoj. Fine de tiu ĉi donacita retiriĝo, se ili raportas, ke ili unuope kaj kune elektis fari la paradizan klopodon spiritecigi, idealigi kaj efektivigi selektitan kaj originan koncepton, kiu ankoraŭ ne estis trinitatigita, tiam la Majstro-Spirito Numero Sep ordonas permesante tian eksterordinaran entreprenon.

Nekredeble longaj periodoj de tempo foje estas konsumitaj en tiuj ĉi aventuroj; epoko ŝajnas pasi, antaŭ ol tiuj ĉi fidelaj kaj deciditaj iamaj mortemuloj — kaj foje personecoj de Paradizo- Havono — fine atingas sian celon, vere sukcesas ekzistigi sian elektitan koncepton de universa vero en efektiva estaĵo. Kaj ne ĉiam tiuj ĉi dediĉitaj paroj sukcesas; multfoje ili malsukcesas, malgraŭ neniu malkovrebla eraro siaflanke. La kandidatoj por trinitatigo tiel malsukcesintaj estas akceptitaj en speciala grupo de finatingintoj, kiu estas nomumitaj kiel estaĵoj plenuminte la plejsuperan klopodon kaj suferinte la plejsuperan seniluziiĝon. Kiam la paradizaj Diaĵoj unuiĝas por trinitatigi, ili ĉiam sukcesas, sed ne tiel kun homogena paro de kreitaĵoj, la provita unuiĝo de du membroj de la sama ordo de estaĵoj.

Kiam nova kaj origina estaĵo estas trinitatigita de la Dioj, la diaj gepatroj estas laŭ diaĵa potencialo senŝanĝa; sed kiam ekzaltitaj kreitaj estaĵoj plenumas tian kreopovan epizodon, unu el la plenumantaj kaj partoprenantaj individuoj travivas unikan modifon de personeco. La du prapatroj de filo trinitatigita de kreitaĵoj iel fariĝas spirite kiel unu. Ni kredas, ke tiu statuso de du-unuiĝo de iuj spiritaj fazoj de personeco probable dominos, ĝis kiam la Plejsupera Estaĵo atingos plenan kaj kompletigitan manifestiĝon de personeco en la granda universo.

Samtempe kun la apero de nova filo trinitatigita de kreitaĵoj, okazas tiu ĉi funkcia spirita unuiĝo de la du gepatroj; la du trinitatigantaj gepatroj fariĝas unu sur la plejlasta funkcia nivelo. Neniu kreita estaĵo en la universo povas klarigi tiun ĉi mirindan fenomenon; ĝi estas preskaŭ dia sperto. Kiam la Patro kaj la Filo unuiĝis por eternigi la Infinitan Spiriton, post la plenumo de sia celo ili tuj fariĝis kiel unu, kaj de tiam estas unu. Sed kvankam la trinitatiga unuiĝo de du kreitaĵoj estas en la ordo de la la infinita amplekso de la perfekta Diaĵa unuiĝo de la Universala Patro kaj la Eterna Filo, la postefikoj de kreitaĵa trinitatigo ne estas eternaj laŭnature; ili finiĝos post la kompletigita faktigo de la spertecaj Diaĵoj.

Dum tiuj ĉi gepatroj de filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj fariĝas kiel unu en siaj universaj taskoj, ili daŭre estas agnoskitaj kiel du personecoj en la konsisto kaj alvokolistoj de la Korpuso de la Finatingo kaj de la Arkitektoj de la Majstra Universo. Dum la nuna universa epoko ĉiuj gepatroj unuiĝintaj pro trinitatigo estas nedisigeblaj en siaj postenigoj kaj funkcioj; kien unu iras, la alia iras, kion unu faras la alia faras. Se la gepatra du-unuiĝo okazas inter mortema (aŭ alia) finatinginto kaj personeco de Paradizo-Havono, la unuiĝintaj gepatraj estaĵoj funkcias nek kun la Paradizanoj, Havonanoj nek finatingintoj. Tiaj miksitaj unuiĝoj kunvenas en speciala korpuso formita de similaj estaĵoj. Kaj en ĉiuj trinitatigaj unuiĝoj, miksitaj aŭ ne, la gepatraj estaĵoj konscias unu pri la alia kaj povas komuniki inter si, kaj povas plenumi taskojn, kiujn neniu povis antaŭe plenumi.

La Sep Majstro-Spiritoj havas aŭtoritaton por sankcii la trinitatigantan unuiĝon de finatingintoj kaj personecoj de Paradizo-Havono, kaj tiaj miksitaj ligoj ĉiam sukcesas. La rezultaj grandiozaj filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj reprezentas konceptojn nekompreneblajn de la eternaj kreitaĵoj de Paradizo aŭ de la tempaj kreitaĵoj de spaco; tial ili fariĝas la zorgatoj de la Arkitektoj de la Majstra Universo. Tiuj ĉi trinitatigitaj filoj de destino enkorpigas ideojn, idealojn kaj sperton, kiuj ŝajne rilatas al estonta universa epoko, kaj do havas neniun senperan praktikan valoron en la administracioj de ambaŭ la superuniversoj kaj la centra universo. Tiuj ĉi unikaj filoj de la infanoj de tempo kaj la civitanoj de eterneco estas ĉiuj tenitaj en rezervo sur Viceĝeringtono, kie ili estas engaĝitaj pri la studo de la konceptoj de tempo kaj la realaĵoj de eterneco en speciala sektoro de la sfero okupata de la sekretaj kolegioj de la korpuso de la Kreinto-Filoj.

La Plejsupera Estaĵo estas la unuiĝo de tri fazoj de Diaĵa realo: Dio la Plejsuperulo, la spirita unuiĝo de iuj limhavaj aspektoj de la Paradiza Trinitato; la Ĉiopova Plejsuperulo, la pova unuiĝo de la Kreintoj de la granda universo; kaj la Plejsupera Menso, la individua kontribuo de la Tria Fonto-Centro kaj liaj kunordigitoj al la realo de la Plejsupera Estaĵo. En siaj trinitatigaj aventuroj la superbaj kreitaĵoj de la centra universo kaj Paradizo estas engaĝitaj en la triobla esplorado de la Diaĵo de la Plejsuperulo, de kiu rezultas la produktado de tri ordoj de filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj.

1. Filoj trinitatigitaj de Suprenirantoj. En siaj kreaj klopodoj la finatingintoj provas trinitatigi iujn konceptajn realaĵojn de la Ĉiopova Plejsuperulo, kiujn ili sperte akiris dum sia supreniro tra la tempo kaj spaco al Paradizo.

2. Filoj trinitatigitaj de la civitanoj de Paradizo-Havona. La kreaj klopodoj de la Civitanoj de Paradizo kaj Havono rezultigas la trinitatigon de iuj alte spiritaj aspektoj de la Plejsupera Estaĵo, kiujn ili spertece akiris sur superplejsupera fono tanĝanta la Plejlastulon kaj la Eternon.

3. Trinitatigitaj Filoj de Destino. Sed kiam finatinginto kaj civitano de Paradizo-Havono kune trinitatigas novan kreitaĵon, tiu ĉi kuna klopodo postefikas en iuj fazoj de la Plejsupera-Plejlasta Menso. La rezultantaj filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj estas superkreaj; ili reprezentas efektivaĵojn de la Plejsupera-Plejlasta Diaĵo, kiuj ne estis alie spertece atingitaj, kaj kiuj do aŭtomate falas en la kampon de la Arkitektoj de la Majstra Universo, konservistoj de tiuj aferoj kiuj transcendas la kreajn limojn de la nuna universa epoko. La trinitatigitaj filoj de destino enkorpigas iujn aspektojn de la nerivelita funkcio de la Plejsuperulo-Plejlastulo en la majstra universo. Ni scias malmulton pri tiuj ĉi kunaj infanoj de tempo kaj eterneco, sed ni scias multe pli, ol ni rajtas riveli.

8. La Filoj Trinitatigitaj de Kreitaĵoj

Aldone al la filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj priparolitaj en tiu ĉi raporto, estas multaj nerivelitaj ordoj de estaĵoj trinitatigitaj de kreitaĵoj — la diversa naskitaro de la multoblaj ligoj de sep korpusoj de finatingintoj kaj personecoj de Paradizo-Havono. Sed ĉiuj ĉi estaĵoj trinitatigitaj de kreitaĵoj, rivelitaj kaj nerivelitaj, estas dotitaj de personeco fare de la Universala Patro.

Kiam novaj filoj trinitatigitaj de suprenirantoj kaj personecoj de Paradizo-Havono estas junaj kaj netrejnitaj, ili estas kutime forsenditaj por longaj periodoj de servo sur la sep Paradizajn sferojn de la Infinita spirito, kie ili servas sub la zorgo de la Sep Plejsuperaj Administrantoj. Poste ili povas esti adoptitaj por plia trejnado en la lokaj universoj fare de la Trinitataj Instruisto-Filoj.

Tiuj ĉi adoptitaj filoj de alta kaj glorigita kreitaĵa origino estas la lernantoj, studentaj helpantoj, de la Instruisto-Filoj, kaj koncerne klasifikon ili ofte estas provizore nombritaj kun tiuj ĉi Filoj. Ili povas plenumi kaj ja plenumas abnegacie multajn noblajn taskojn nome de siaj elektitaj regnoj de servo.

La Instruisto-Filoj en la lokaj universoj povas nomumi siajn zorgatojn trinitatigitajn de kreitaĵoj por brakumado de la Paradiza Trinitato. Elirante el tiu ĉi brakumo kiel Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco, ili eniras la servadon de la Plejaĝuloj de Tagoj en la sep superuniversoj, tio estante la nuna konata destino de tiu ĉi unika grupo de estaĵoj dufoje trinitatigitaj.

Ne ĉiuj filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj estas brakumitaj de la Trinitato; multaj fariĝas la asociitoj kaj ambasadoroj de la Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo, de la Reflektaj Spiritoj de la superuniversoj kaj de la Patrino-Spiritoj de la lokaj kreaĵoj. Aliaj povas akcepti specialajn taskojn sur la Eterna Insulo. Ankoraŭ aliaj povas eniri la specialajn servojn sur la sekretaj mondoj de la Patro kaj sur la Paradizaj sferoj de la Spirito. Fine multaj estos akceptitaj en la komunan korpuson de la Trinitatigitaj Filoj sur la plej interna cirkvito de Havono.

Krom la Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco kaj tiuj, kiuj kunvenas sur Viceĝeringtono, la plejsupera destino de ĉiuj filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj ŝajnas esti eniro en la korpuson de Trinitatigitaj Finatingintoj, unu el la sep Paradizaj korpusoj de la Finatingo.

9. La Ĉielaj Gardistoj

La Filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj estas brakumitaj de la Paradiza Trinitato en klasoj de sep mil. Tiuj ĉi trinitatigitaj idoj de perfektigitaj homoj kaj de personecoj de Paradizo-Havono estas ĉiuj egale brakumitaj de la Diaĵoj, sed ili estas asignitaj al la superuniversoj laŭ la konsilo de siaj antaŭaj instruistoj, la Trinitataj Instruisto-Filoj. Tiuj kun pli bona servo estas nomumitaj Helpantoj de Altaj Filoj; tiuj de malpli bona faro estas nomumitaj Ĉielaj Gardistoj.

Kiam tiuj ĉi unikaj estaĵoj estas brakumitaj de la Trinitato, ili fariĝas valoraj asistantoj al la superuniversaj registaroj. Ili estas lertaj pri la aferoj de la suprenira kariero, ne per persona supreniro, sed per sia servado kun la Trinitataj Instruisto-Filoj sur la mondoj de la spaco.

Preskaŭ unu miliardo da Ĉielaj Gardistoj estis komisiitaj en Orvontono. Ili estas ĉefe asignitaj al la administracioj de la Perfektuloj de Tagoj sur la sidejoj de la maĵoraj sektoroj, kaj estas kompetente helpitaj de korpuso de suprenirantaj mortemuloj kunfanditaj kun la Filo.

La Ĉielaj Gardistoj estas la oficistoj de la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj funkciante kiel kortumaj mesaĝistoj kaj kiel portantoj de juĝalvokoj kaj decidoj de la diversaj tribunaloj de la superuniversaj registaroj. Ili estas la kaptantaj agentoj de la Plejaĝuloj de Tagoj; ili eliras el Uverso por revenigi tien estaĵojn, kies ĉeesto estas postulita antaŭ la superuniversaj juĝistoj; ili plenumas la mandatojn pri la malliberiĝo de iuj ajn personecoj en la superuniverso. Ili ankaŭ akompanas mortemulojn de la lokaj universoj kunfanditaj kun la Spirito kiam, por ajna kialo, ilia ĉeesto estas postulata sur Uverso.

La Ĉielaj Gardistoj kaj iliaj asociitoj, la Helpantoj de Altaj Filoj, neniam estis loĝitaj de Ĝustigantoj. Ili kunfandiĝis nek kun la Spirito nek kun la Filo. Sed la brakumado de la Paradiza Trinitato tamen kompensas la statuson de nekunfandiĝo de la Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco. La Trinitata brakumado povas agi nur sur la ideo kiu estas personecigita en filo trinitatigita de kreitaĵoj, lasante la brakumitan filon alie neŝanĝita, sed tia limigo okazas nur kiam tiel planite.

Tiuj ĉi filoj dufoje trinitatigitaj estas mirindaj estaĵoj, sed ili estas nek tiel diverstalentaj nek fidindaj kiel siaj suprenirantaj asociitoj; mankas al ili tiu grandega kaj profunda persona sperto, kiun la aliaj filoj apartenantaj al tiu ĉi grupo akiris efektive suprenirante de la mallumaj kampoj de spaco ĝis gloro. Ni de la suprenira kariero amas ilin, kaj faras ĉion en nia povo por kompensi iliajn mankojn, sed ili igas nin ĉiam dankemaj pro nia humila origino kaj nia sperto-kapablo. Ilia bonvolo por agnoski kaj akcepti iliajn mankojn pri la sperteblaj realaĵoj de la universa supreniro estas transcende bela kaj foje plej kortuŝe patosa.

La Trinitatigitaj Filoj de Perfekteco estas limigitaj kontraste kun la aliaj filoj brakumitaj de la Trinitato, ĉar ilia sperteca kapablo estas spactempe inhibita. Ili estas mankaj je sperto, malgraŭ longa trejnado kun la Plejsuperaj Administrantoj kaj la Instruisto-Filoj, kaj se tio ne estus la kazo, la sperteca saturiĝo malhelpus rezervi ilin por akiri sperton en estonta universa epoko. Estas simple nenio en la tuta universala ekzisto, kiu povas anstataŭi la efektivan personan sperton, kaj tiuj ĉi filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj estas tenataj en rezervo por sperteca funkcio en iu estonta universa epoko.

Sur la domego-mondoj mi ofte vidis tiujn ĉi dignaj oficistoj de la altaj kortumoj de la superuniverso tiel sopire kaj alloge rigardi eĉ la freŝdatajn alvenojn el la evoluaj mondoj de la spaco, ke oni ne povus eviti kompreni, ke tiuj posedantoj de nesperteca trinitatigo vere enviis siajn supozeble malpli bonŝancajn fratojn, kiuj supreniras la universalan vojon ŝtupon post ŝtupo per aŭtenta sperto kaj reala vivado. Malgraŭ siaj handikapoj kaj limigoj ili estas mirinde utila kaj ĉiam disponebla korpuso de laborantoj, kiam temas pri la plenumo de la kompleksaj administraj planoj de la superuniversaj registaroj.

10. La Helpantoj de Altaj Filoj

La Helpantoj de Altaj Filoj estas la supera grupo de la retrinitatigitaj filoj trinitatigitaj de glorigitaj suprenirantaj estaĵoj de la Mortemula Korpuso de la Finatingo kaj de iliaj eternaj asociitoj, la personecoj de Paradizo-Havono. Ili estas asignitaj al la superuniversa servo, kaj funkcias kiel personaj helpantoj de la altaj filoj de la registaroj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Ili povus konvene esti nomataj privataj sekretarioj. Ili agas, de tempo al tempo, kiel oficistoj por specialaj komisionoj kaj aliaj grupaj asocioj de la altaj filoj. Ili servas la Perfektigantojn de Saĝo, la Diajn Konsilantojn, la Universalajn Cenzorojn, la Potencajn Mesaĝistojn, Tiujn kun Alta Aŭtoritato, kaj Tiujn sen Nomo nek Numero.

Se, diskutante pri la Ĉielaj Gardistoj, mi ŝajnis atentigi pri la limigoj kaj handikapoj de tiuj ĉi dufoje trinitatigitaj filoj, nun permesu al mi tute juste atentigi pri ilia punkto de granda forto, la atributo, kiu igas ilin preskaŭ netakseblaj por ni. Tiuj ĉi estaĵoj ŝuldas sian ekziston mem pro la fakto, ke ili estas la personecigo de unika kaj plejsupera koncepto. Ili estas la personeca enkorpigo de iu dia ideo, iu universa idealo, kiel ĝi neniam estis antaŭe konceptita, esprimita aŭ trinitatigita. Kaj ili poste estis brakumitaj de la Trinitato; tiel ili montras kaj efektive enkorpigas la saĝon mem de la dia Trinitato pri la ideo-idealo de sia personeca ekzisto. Kiom eble tiu aparta koncepto estas rivelebla al la universoj, tiuj ĉi personecoj enkorpigas ĉion, kion la inteligento de iu ajn kreitaĵo aŭ Kreinto povus eventuale koncepti, esprimi aŭ ekzempligi. Ili estas tiu ideo personecigita.

Ĉu vi ne povas vidi, ke tiaj vivantaj koncentriĝoj de ununura plejsupera koncepto pri universa realaĵo estus neesprimeble utilaj al tiuj, kiuj estas konfiditaj kun la administro de la superuniversoj?

Antaŭ ne longe mi estis instrukciita estri komisionon de ses altaj filoj — unu el ĉiu speco — asignitaj al la studo de tri problemoj rilataj al grupo da novaj universoj en la sudaj partoj de Orvontono. Mi estis akre konscia pri la valoro de la Asistantoj de Altaj Filoj, kiam mi postulis de la ĉefo de ilia ordeno sur Uverso portempan asignon de tiaj sekretarioj al mia komisiono. La unua el niaj ideoj estis reprezentita de Asistanto de Altaj Filoj sur Uverso, kiu estis tuj alligita al nia grupo. Nia dua problemo estis enkorpigita en Asistanto de Altaj Filoj asignita en la superuniverso numero tri. Ni akiris multan helpon de tiu ĉi fonto per la informa interŝanĝejo de la centra universo por la kunordigo kaj dissendo de esencaj scioj, sed nenio komparebla al la helpo ricevita de la efektiva ĉeesto de personeco, kiu estas koncepto trinitatigita de kreitaĵoj en plejsupereco kaj trinitatigita de Diaĵo en celo. Koncerne nian trian problemon, la registroj de Paradizo rivelis, ke tia ideo neniam estis trinitatigita de kreitaĵoj.

La Helpantoj de la Altaj Filoj estas unikaj kaj originaj personecigoj de grandegaj konceptoj kaj mirindaj idealoj. Kaj estante tiaj, ili kapablas de tempo al tempo havigi neesprimeblan iluminadon al niaj pridiskutoj. Kiam mi agas por malproksima tasko ekstere en la spacaj universoj, pensu pri la signifo de tio, ĉu por helpi, mi estas tiel bonŝanca havi alligitan al mia misio Helpanton de Altaj Filoj, kiu estas la pleneco de la dia koncepto pri la problemo mem, por kiu mi estis sendita por pritrakti kaj solvi ĝin; kaj mi havis plurfoje tiun ĉi sperton. La nura malfacilaĵo kun tiu ĉi plano estas, ke neniu superuniverso povas havi kompletan eldonon de tiuj ĉi trinitatigitaj ideoj; ni ricevas nur seponon de tiuj estaĵoj; do estas nur proksimume unu fojo inter sep, ke ni ĝuas la personan asocion de tiuj ĉi estaĵoj, eĉ kiam la registroj indikas, ke la ideo estis trinitatigita.

Ni povus uzi kun granda avantaĝo multe pli grandan nombron da tiuj estaĵoj sur Uverso. Pro ilia valoro al la superuniversaj administracioj, ni ĉiel kuraĝigas en ajna maniero la spacajn pilgrimantojn kaj ankaŭ la rezidantojn de Paradizo provi trinitatigon, post kiam ili kontribuis unu al la alia per tiuj spertecaj realaĵoj, kiuj estas esencaj por estigi tiajn kreajn aventurojn.

Ni nun havas en nia superuniverso ĉirkaŭ unu milionon kaj kvaronon da Helpantoj de Altaj Filoj, kaj ili servas sur la maĵoraj kaj minoraj sektoroj, eĉ kiel ili funkcias sur Uverso. Tre ofte ili akompanas nin dum niaj taskoj en la malproksimaj universoj. La Helpantoj de Altaj Filoj ne estas permanente asignitaj al iu Filo aŭ al iu ajn komisiono. Ili konstante rondiras servante tie, kie la ideo aŭ idealo, kio ili estas, povas plej bone servi la eternajn celojn de la Paradiza Trinitato, kies filoj ili fariĝis.

Ili estas kortuŝe korinklinaj, superbe lojalaj, delikate inteligentaj, plejsupere saĝaj — pri unika ideo — kaj transcende humilaj. Kvankam ili povas transdoni al vi la scion de la universo pri sia sola ideo aŭ idealo, estas preskaŭ patose observi ilin serĉantajn scion kaj informon pri multe da aliaj temoj, eĉ de la suprenirantaj mortemuloj.

Kaj tio ĉi estas la raporto pri la origino, naturo kaj funkciado de iuj el tiuj, kiuj estas nomataj la Tinititatigitaj Filoj de Dio, pli precipe pri tiuj, kiuj trapasis la dian brakumadon de la Paradiza Trinitato, kaj kiuj estis asignitaj al la servoj de la superuniversoj, tie por doni saĝan kaj kompreneman kunlaboron kun la administrantoj de la Plejaĝuloj de Tagoj en iliaj senlacaj klopodoj faciligi la internan progreson de la suprenirantaj mortemuloj de tempo al ilia senpera destino en Havono kaj ilia fina celo en Paradizo.

[Raportita de Potenca Mesaĝisto de la revelacia korpuso de Orvontono.]