Kajero 21
La Kreinto-Filoj estas la farantoj kaj regantoj de la lokaj universoj de tempo kaj spaco. Tiuj ĉi universaj kreintoj kaj suverenoj estas de duobla origino, enkorpiganta la karakterizaĵojn de Dio la Patro kaj Dio la Filo. Sed ĉiu Kreinto-Filo estas malsama de ĉiu alia; ĉiu estas unika en naturo same kiel en personeco; ĉiu estas la “sole generita Filo” de la perfekta diaĵa idealo de sia origino.
En la vasta laboro organizi, disvolvi kaj perfektigi lokan universon, tiuj ĉi altaj Filoj ĉiam ĝuas la daŭran aprobon de la Universala Patro. La rilato de la Kreinto-Filoj kun ilia Paradiza patro estas kortuŝa kaj je senegala grado. Sendube la profunda korinklino de la Diaĵaj gepatroj al ilia dia idaro estas la fonto de tiu bela kaj preskaŭ dia amo, kiun eĉ mortemaj gepatroj havas por siaj infanoj.
Tiuj ĉi unuarangaj Paradizaj Filoj estas personecigitaj kiel Mikaeloj. Kiam ili forlasas Paradizon por fondi siajn universojn, ili estas konataj kiel Kreinto-Mikaeloj. Kiam ili estas fiksitaj en plejsupera aŭtoritato, ili estas nomataj Majstro-Mikaeloj. Foje ni nomas la suverenon de via universo de Nebadono Kristo Mikaelo. Ĉiam kaj eterne ili do regnas laŭ la “ordo de Mikaelo”, kio estas la nomo de la unua Filo de ilia ordo kaj naturo.
La origina aŭ unuenaskita Mikaelo neniam spertis enkarniĝon kiel materia estaĵo, sed sepfoje li trapasis la sperton de spirita supreniro de spirita kreitaĵo sur la sep cirkvitoj de Havono, antaŭenirante de la eksteraj sferoj ĝis la plej interna cirkvito de la centra kreaĵo. La ordo de Mikaelo konas la grandan universon de unu fino ĝis la alia; ne estas esenca sperto de iu ajn infano de tempo kaj spaco, en kiu la Mikaeloj ne persone partoprenis; ili estas fakte partoprenantoj ne nur en la dia naturo sed ankaŭ en la via, tio estas en ĉiuj naturoj, de la plej alta ĝis la plej malalta.
La origina Mikaelo estas la prezidanta ĉefo de la unuarangaj Paradizaj Filoj, kiam ili kunvenas por konferenco ĉe la centro de ĉiuj aferoj. Antaŭ nelonge sur Uverso ni registris universalan elsendon pri eksterordinara konklavo sur la eterna Insulo de cent kvindek mil Kreinto-Filoj kunvenantaj en la gepatra ĉeesto, kaj engaĝitaj en pridiskutoj pri la progreso de la unuigado kaj stabiligado de la universaro. Tio ĉi estis selektita grupo de Suverenaj Mikaeloj, Filoj de sepobla sindonaco.
Kiam la pleneco de absoluta spirita ideeco ĉe la Eterna Filo renkontas la plenecon de la koncepto pri absoluta personeco ĉe la Universala Patro, kiam tia krea unuiĝo estas fine kaj plene atingita, kiam tia absoluta identeco de spirito kaj tia infinita unueco de personeca koncepto okazas, tiam, tuj kaj tie, sen perdo de io ajn de personeco aŭ prerogativo de iu el la infinitaj Diaĵoj, subite estiĝas kiel plenkreska estaĵo nova kaj originala Kreinto-Filo, la sole generita Filo de la perfekta idealo kaj la potenca ideo, kies unuiĝo produktas tiun ĉi novan kreintan personecon de povo kaj perfekteco.
Ĉiu Kreinto-Filo estas la sole generita kaj sole generebla ido de la perfekta unuiĝo de la originalaj konceptoj de la du infinitaj, eternaj kaj perfektaj mensoj de la ĉiam ekzistantaj Kreintoj de la universaro. Neniam povas ekzisti alia tia Filo, ĉar ĉiu Kreinto-Filo estas la nelimigita, finita kaj fina esprimo kaj enkorpiĝo de ĉio el ĉiu fazo de ĉiu trajto de ĉiu eblo de ĉiu dia realaĵo, kiu povus, dum la tuta eterneco, iam esti trovebla en, esprimita per, aŭ disvolvita de, tiuj diaj kreaj potencialoj unuiĝintaj por ekzistigi tiun ĉi Mikaelo-Filon. Ĉiu Kreinto-Filo estas la absoluto de la unuiĝintaj diaĵaj konceptoj, kiuj konsistigas lian dian originon.
La diaj naturoj de tiuj ĉi Kreinto-Filoj principe egale devenas de la atributoj de ambaŭ Paradizaj gepatroj. Ĉiuj partoprenas en la pleneco de la dia naturo de la Universala Patro kaj de la kreaj prerogativoj de la Eterna Filo, sed kiam ni observas la praktikan plenumadon de la Mikaelaj funkcioj en la universoj, ni perceptas ŝajnajn diferencojn. Iuj Kreinto-Filoj ŝajnas esti pli similaj al Dio la Patro, aliaj pli al Dio la Filo. Ekzemple: la administrada tendenco en la universo de Nebadono sugestas, ke la naturo kaj karaktero de ĝia reganta Kreinto-Filo pli similas al tiuj de la Eterna Patrino-Filo. Necesus aldiri, ke iuj universoj estas prezidataj de Paradizaj Mikaeloj, kiuj egale similas al Dio la Patro kaj Dilo la Filo. Kaj tiuj ĉi observoj neniel estas subkomprenataj kritikoj; ili estas simple registro de fakto.
Mi ne konas la ekzaktan nombron de ekzistantaj Kreinto-Filoj, sed mi havas bonajn kialojn por kredi, ke ili estas pli ol sepcent mil. Nun ni scias, ke estas ekzakte sepcent mil Unuiĝuloj de Tagoj, kaj ne pliaj estas kreotaj. Ni ankaŭ observas, ke la ordonitaj planoj de la nuna universa epoko ŝajnas indiki, ke unu Unuiĝulo de Tagoj devas enposteniĝi en ĉiu loka universo kiel konsilanta ambasadoro de la Trinitato. Ni plie notas, ke la konstante kreskanta nombro de Kreinto-Filoj jam superas la senŝangan nombron de la Unuiĝuloj de Tagoj. Sed koncerne la destinon de la Mikaeloj post sepcent mil, ni neniam estis informitaj.
La Paradizaj Filoj de la unuaranga ordo estas la modelantoj, kreintoj, konstruantoj kaj administrantoj de siaj respektivaj kampoj, la lokaj universoj de tempo kaj spaco, la bazaj kreaj unuoj de la sep evoluaj superuniversoj. Kreinto-Filo rajtas elekti la spacan lokon de sia estonta kosma agado, sed antaŭ ol li povu komenci eĉ la fizikan organizon de sia universo, li devas pasigi longan periodon de observado dediĉata al la studado de la klopodoj de siaj pli maljunaj fratoj en diversaj kreaĵoj situantaj en la superuniverso de lia projektita ago. Kaj antaŭ ĉio ĉi, la Mikaelo-Filo devos kompletigi sian longan kaj unikan sperton de Paradiza observado kaj Havona trejnado.
Kiam Kreinto-Filo forlasas Paradizon por entrepreni la aventuron konstrui universon, kaj fariĝi ĝia suvereno — kvazaŭ la Dio — de la loka universo de sia propra organizado, tiam, por la unua fojo, li troviĝas en intima kontakto kun, kaj en multaj rilatoj dependaj de, la Tria Fonto-Centro. La Infinita Spirito, kvankam loĝanta kun la Patro kaj la Filo en la centro de ĉiuj aferoj, estas destinita funkcii kiel la efektiva kaj efika helpanto de ĉiu Kreinto-Filo. Tial ĉiu Kreinto-Filo estas akompanata de Kreopova Filino de la Infinita Spirito, tiu estaĵo destinita fariĝi la Dia Ministro, la Patrino-Spirito de la nova loka universo.
La foriro de Mikaela Filo ĉi-okaze por ĉiam liberigas liajn kreintecajn prerogativojn el la Paradizaj Fontoj-Centroj, nur submetitaj al iuj limigoj esence propraj al la antaŭekzisto de tiuj ĉi Fontoj-Centroj kaj al iuj aliaj antaŭaj povoj kaj ĉeestoj. Inter tiuj ĉi limigoj al la alie ĉiopovaj kreintecaj prerogativoj de Patro de loka universo estas la jenaj:
1. Energio-materio estas dominata de la Infinita Spirito. Antaŭ ol iuj novaj formoj de aferoj, grandaj aŭ malgrandaj, povas esti kreitaj, antaŭ ol iuj novaj transformoj de energio-materio povas esti provitaj, Kreinto-Filo devas certigi la konsenton kaj kunlaboron de la Infinita Spirito.
2. Modeloj kaj specoj de kreitaĵoj estas regataj de la Eterna Filo. Antaŭ ol Kreinto-Filo povas okupiĝi pri la kreado de iu ajn nova speco de estaĵo, iu ajn modelo de kreitaĵo, li devas certigi la konsenton de la Eterna kaj Origina Patrino-Filo.
3. Personeco estas modelita kaj disdonacita de la Universala Patro.
La specoj kaj pratipoj de menso estas determinitaj per la antaŭkreitaĵaj faktoroj de ekzisto. Post kiam tiuj ĉi estas asociitaj por konsistigi kreitaĵon (personan aŭ alie), menso estas la doto de la Tria Fonto-Centro, la universa fonto de mensa ministrado por ĉiuj estaĵoj sub la nivelo de Paradizaj Kreintoj.
La regado de spiritaj modeloj kaj specoj dependas de la nivelo de ilia manifestiĝo. Lastanalize, spirita modelo estas regata de la Trinitato aŭ de la antaŭ-Trinitataj spiritaj dotoj de la Trinitataj personecoj — Patro, Filo kaj Spirito.
Kiam tia perfekta kaj dia Filo ekposedas la spacan lokon de sia elekta universo; kiam la komencaj problemoj de universa materiiĝo kaj de kruda ekvilibro estas solvitaj; kiam li formas efikan kaj kunlaboran unuiĝon de laboro kun la komplementa Filino de la Infinita Spirito — tiam tiu ĉi Universa Filo kaj tiu ĉi Universa Spirito iniciatas tiun kunligon, kiu estas destinita doni originon al la nenombreblaj multegoj da infanoj de ilia loka universo. Lige kun tiu ĉi evento la enfokusigo kiel Kreopova Spirito de la Paradiza Infinita Spirito ŝanĝiĝas laŭ naturo, alprenante la personajn kvalitojn de la Patrino-Spirito de loka universo.
Kvankam ĉiuj Kreinto-Filoj estas die similaj al siaj Paradizaj gepatroj, neniu ekzakte similas al alia; ĉiu estas unika, diversa, ekskluziva kaj originala en naturo same kiel en personeco. Kaj ĉar ili estas la arkitektoj kaj farantoj de la vivaj planoj de siaj respektivaj regnoj, tiu ĉi diverseco mem certigas, ke iliaj kampoj ankaŭ estos diversaj en ĉiu formo kaj fazo de vivanta ekzisto devenanta de Mikaelo, ekzisto kiu povas esti kreita aŭ poste evoluinta en ili. Tial la ordoj de kreitaĵoj indiĝenaj al la lokaj universoj estas sufiĉe diversaj. Ne du estas administrataj aŭ loĝataj de indiĝenaj estaĵoj de duobla origino, kiuj estas laŭ ĉiuj rilatoj identaj. Ene de iu ajn superuniverso unu duono de iliaj esence propraj atributoj estas tute similaj, devenante de la unuformaj Kreopovaj Spiritoj; la alia duono varias, devenante de la diversigitaj Kreinto-Filoj. Sed tia diverseco ne karakterizas tiujn kreitaĵojn, kies sola origino estas de la Kreopova Spirito, nek tiujn importitajn estaĵojn, kiuj estas indiĝenaj al la centra universo aŭ la superuniversoj.
Kiam Mikaela Filo forestas de sia universo, lia registaro estas direktita fare de la unuenaskita indiĝena estaĵo, la Brila kaj Matena Stelo, la ekzekutiva ĉefo de la loka universo. La opinio kaj konsilo de la Unuiĝulo de Tagoj estas netakseblaj en tiaj tempoj. Dum tiuj ĉi forestoj Kreinto-Filo povas investi la asociitan Patrino-Spiriton kun la superregado de sia spirita ĉeesto sur la loĝataj mondoj kaj en la koroj de siaj mortemulaj infanoj. Kaj la Patrino-Spirito de loka universo ĉiam restas en sia ĉefsidejo, etendante sian vartecan prizorgon kaj spiritan ministradon ĝis la plej foraj partoj de tia evolua kampo.
La persona ĉeesto de Kreinto-Filo en lia loka universo ne estas necesa por la glata funkciado de establita materia kreaĵo. Tiaj Filoj povas vojaĝi al Paradizo, kaj iliaj universoj daŭre svingiĝas tra la spaco. Ili povas forlasi siajn bridojn de povo por enkarniĝi kiel la tempaj infanoj; iliaj regnoj daŭre kirliĝas ĉirkaŭ siaj respektivaj centroj. Neniu materia organizo estas sendependa de la teno de absoluta gravito de Paradizo aŭ de la kosma superregado esence propra al la spaca ĉeesto de la Nekvalifikata Absoluto.
Kreinto-Filo ricevas la amplekson de universo per la konsento de la Paradiza Trinitato kaj kun la konfirmo de la superrigardanta Majstro-Spirito de la koncernata superuniverso. Tia ago konsistigas titolon de fizika posedo, kosman kontrakton. Sed la altiĝo de Mikaela Filo de tiu ĉi komenca kaj mem-limigita stadio de regadeco ĝis la sperteca plejsupereco de mem-gajnita suvereneco venas kiel rezulto de liaj propraj personaj spertoj en la laboro de universa kreado kaj enkarnigita sindonaco. Ĝis la atingo de suvereneco gajnita de sindonaco li regas kiel vicadministranto de la Universala Patro.
Kreinto-Filo povus aserti plenan suverenecon super sia persona kreaĵo iam ajn, sed li saĝe elektas ne fari tion. Se, antaŭ ol pasi tra la kreitaĵaj sindonacoj, li prenus sur sin negajnitan plejsuperan suverenecon, la Paradizaj personecoj rezidantaj en lia loka universo retiriĝus. Sed tio ĉi neniam okazis tra la tuta kreaĵoj de tempo kaj spaco.
La povo de kreado implicas la plenecon de suvereneco, sed la Mikaeloj elektas spertece gajni ĝin, tiamaniere konservantaj la plenan kunlaboron de ĉiuj Paradizaj personecoj alligitaj al la administrado de la loka universo. Ni neniam aŭdis pri Mikaelo, kiu iam agis alie; sed ili ĉiuj povus, ili estas vere libervolaj Filoj.
La suverenco de Kreinto-Filo en loka universo pasas tra ses, eble sep, stadioj de sperteca manifestiĝo. Tiuj ĉi aperas en la jena ordo:
1. Komenca vicreganta suvereneco — la soleca provizora aŭtoritato de Kreinto-Filo uzata antaŭ la akiro de personaj kvalitoj de la asociita Kreopova Spirito.
2. Kuna vicreganta suvereneco — la kuna regado de la Paradiza paro post la personeca atingo de la Universa Patrino-Spirito.
3. Kreskanta vicreganta suvereneco — la progresanta aŭtoritato de Kreinto-Filo dum la periodo de siaj sep kreitaĵaj sindonacoj.
4. Plejsupera suvereneco — la fiksita aŭtoritato sekvanta la kompletigon de la sepa sindonaco. En Nebadono, plejsupera suvereneco datiĝas de la kompletigo de la sindonaco de Mikaelo sur Urantio. Ĝi okazis antaŭ nur iomete pli ol mil naŭcent jaroj de via planeda tempo.
5. Kreskanta plejsupera Suvereneco — la progresinta rilato kreskanta pro la fiksado de plimulto de la kreitaĵaj kampoj en lumo kaj vivo. Tiu ĉi stadio apartenas al la neatingita estonteco de via loka universo.
6. Trinitata suvereneco — uzata post la fiksado de la tuta loka universo en lumo kaj vivo.
7. Nerivelita suvereneco — la nekonataj rilatoj de estonta universa epoko.
Akceptante la suverenecon de komenca vicreganto de projektita loka universo, Kreinto-Mikaelo ĵuras al la Trinitato ne preni sur sin plejsuperan suverenecon, ĝis kiam la sep kreitaĵaj sindonacoj ne estis kompletigitaj kaj atestitaj de la superuniversaj regantoj. Sed se Mikaela Filo ne povus, laŭplaĉe, preni sur sin tian negajnitan suverenecon, estus neniu signifo ĵuri ne fari tion.
Eĉ dum la antaŭsindonacaj epokoj Kreinto-Filo regas sian kampon preskaŭ plejsupere, kiam estas neniu malkonsento en iu ajn el ĝiaj partoj. Limigita suvereneco apenaŭ estus evidenta, se ĝi neniam estus kontestita. La suvereneco uzata de antaŭsindonaca Kreinto-Filo en universo sen ribelo ne estas pli granda ol en universo kun ribelo; sed en la unua kazo suverenecaj limigoj ne montriĝas; en la dua jes.
Se iam la aŭtoritato aŭ administrado de Kreinto-Filo estas kontestita, atakita aŭ endanĝerigita, li estas eterne engaĝita subteni, protekti, defendi kaj se necese repreni sian personan kreaĵon. Tiaj Filoj povas esti ĝenitaj aŭ ĉikanitaj nur de la kreitaĵoj de sia propra kreado aŭ de pli altaj estaĵoj de sia propra elekto. Oni povus dedukti, ke “pli altaj estaĵoj”, tiuj de origino sur niveloj super loka universo, verŝajne ne ĝenus Kreinto-Filon, kaj tio ĉi estas vera. Sed se ili volus, ili povus. La virto estas libervola ĉe la personeco; la rekteco ne estas aŭtomata ĉe libervolaj kreitaĵoj.
Antaŭ la kompletigo de sia sindonaca kariero, Kreinto-Filo regas kun iuj mem-truditaj limigoj de suvereneco, sed post sia finita sindonaca servo li regas laŭ sia efektiva sperto en la formo kaj simileco de siaj multoblaj kreitaĵoj. Kiam Kreinto sepfoje restadis inter siaj kreitaĵoj, kiam lia sindonaca kariero estas finita, tiam li estas plejsupere fiksita en universa aŭtoritato; li fariĝis Majstra Filo, suverena kaj plejsupera reganto.
La tekniko por akiri plejsuperan suverenecon super loka universo inkluzivas la sep jenajn spertecajn ŝtupojn:
1. Spertece penetri sep kreitaĵajn nivelojn de estaĵoj per la tekniko de enkarnigitaj sindonacoj en la simileco mem de la kreitaĵoj sur la koncernata nivelo.
2. Fari spertecan konsekron al ĉiu fazo de la sepobla volo de Paradiza Diaĵo tia, kia ĝi estas personecigita ĉe la Sep Majstro-Spiritoj.
3. Trairi ĉiun el la sep spertoj sur la kreitaĵaj niveloj samtempe plenumante unu el la sep konsekroj al la volo de la Paradiza Diaĵo.
4. Sur ĉiu kreitaĵa nivelo, spertece portreti la kulminon de kreitaĵa vivo al la Paradiza Diaĵo kaj al ĉiuj universaj inteligentuloj.
5. Sur ĉiu kreitaĵa nivelo, spertece riveli unu fazon de la sepobla volo de la Diaĵo al la sindonaca nivelo kaj al la tuta universo.
6. Spertece unuigi la sepoblan kreitaĵan sperton kun la sepobla sperto de konsekro al la revelacio de la naturo kaj volo de la Diaĵo.
7. Atingi novan kaj pli altan rilaton kun la Plejsupera Estaĵo. La postefiko de la tuto de tiu ĉi sperto Kreinto-kreitaĵo pliigas la superuniversan realon de Dio la Plejsuperulo kaj la spactempan suverenecon de la Ĉiopova Plejsuperulo, kaj faktigas la plejsuperan suverenecon de loka universo de Paradiza Mikaelo.
Solvante la demandon pri suvereneco en loka universo, la Kreinto-Filo ne nur demonstras sian propran taŭgecon regi, sed ankaŭ rivelas la naturon, kaj portretas la sepoblan sintenon de la Paradizaj Diaĵoj. La limhava kompreno kaj kreitaĵa aprezo pri la supereco de la Patro estas koncernitaj en la aventuro de Kreinto-Filo, kiam li konsentas preni sur sin la formon kaj spertojn de siaj kreitaĵoj. Tiuj ĉi unuarangaj Paradizaj Filoj estas la realaj rivelantoj de la ama naturo kaj bonfara aŭtoritato de la Patro, la sama Patro kiu, asocie kun la Filo kaj la Spirito, estas la universala ĉefo de ĉia povo, personeco kaj registaro tra ĉiuj universalaj regnoj.
Estas sep grupoj de sindonacaj Kreinto-Filoj, kaj il estas tiel klasifikitaj laŭ la nombro da fojoj, ili donacis sin ĉe la kreitaĵoj de siaj regnoj. Ili ampleksas de la komenca sperto pasante tra kvin pliaj sferoj de progresa sindonaco, ĝis ili atingas la sepan kaj lastan epizodon de sperto de kreitaĵo-Kreinto.
La Avonalaj sindonacoj ĉiam okazas en la simileco de la mortemula karno, sed la sep sindonacoj de Kreinto-Filo implicas lian aperon sur sep kreitaĵajn nivelojn de estaĵo, kaj rilatas al la revelacio de la sep precipaj esprimoj de la volo kaj naturo de la Diaĵo. Senescepte ĉiuj Kreinto-Filoj trairas tiujn ĉi sep fojojn donacante sin al siaj kreitaj infanoj, antaŭ ol ili prenas sur sin fiksitan kaj plejsuperan jurisdikcion super la universoj de sia propra kreaĵo.
Kvankam tiuj ĉi sep sindonacoj varias en la diferencaj sektoroj kaj universoj, ili ĉiam ampleksas la aventuron de mortemula sindonaco. En la lasta sindonaco Kreinto-Filo aperas kiel membro de unu el la pli superaj rasoj de mortemuloj sur iu loĝata mondo, kutime kiel membro de tiu rasa grupo enhavanta la plej grandan heredaĵon de la Adama genlinio, kiu estis antaŭe importita por plialtigi la fizikan statuson de la popoloj de besta origino. Nur unufoje en sia sepobla kariero kiel sindonaca Filo, Paradiza Mikaelo naskiĝas de virino, kiel vi havas la registron pri la bebo de Bet-Leĥemo. Nur unufoje li vivas kaj mortas kiel membro de la plej malsupera ordo de evoluaj libervolaj kreitaĵoj.
Post ĉiu el siaj sindonacoj Kreinto-Filo iras al la “dekstra mano de la Patro”, tie por gajni la akcepton de la Patro pri la sindonaco, kaj ricevi instrukcion preparan por la venonta epizodo de universa servo. Post la sepa kaj lasta sindonaco Kreinto-Filo ricevas de la Universala Patro plejsuperajn aŭtoritaton kaj jurisdikcion super sia universo.
Estas registrite, ke la dia Filo laste aperinta sur via planedo estis Paradiza Kreinto-Filo, kiu kompletigis ses fazojn de sia sindonaca kariero; sekve kiam li seniĝis je la konscia teno de la enkarnigita vivo sur Urantio, li povus diri, kaj ja vere diris, “Ĝi estas finita ” — ĝi laŭvorte estis finita. Lia morto sur Urantio kompletigis lian sindonacan karieron; ĝi estis la lasta ŝtupo en la plenumado de la sakrala ĵuro de Paradiza Kreinto-Filo. Kaj kiam tiu ĉi sperto estas akirita, tiaj Filoj estas plejsuperaj universaj suverenoj; ili ne plu regas kiel vicregantoj de la Patro sed en sia propra nomo kiel “Reĝo de Reĝoj kaj Sinjoro de Sinjoroj”. Krom iuj menciitaj esceptoj tiuj ĉi sepoblaj sindonacaj Filoj estas nelimigite plejsuperaj en la universoj de sia loĝejo. Koncerne lian lokan universon, “tuta povo en ĉielo kaj sur tero” estis asignita al tiu ĉi triumfa kaj surtronigita Majstro-Filo.
Kreinto-Filoj, post la kompletigo de siaj sindonacaj karieroj, estas agnoskitaj kiel aparta ordo de sepoblaj Majstro-Filoj. Kiel personoj la Majstro-Filoj estas identaj al la Kreinto-Filoj, sed ili submetiĝis al tia unika sindonaca sperto, ke ili estas ofte rigardataj kiel malsama ordo. Kiam Kreinto-Filo konsentas plenumi sindonacon, reala kaj permananta ŝanĝo estas destinita okazi. Estas vere, ke la sindonaca Filo estas ankoraŭ kaj ĉiukaze Kreinto, sed li aldonis al sia naturo la sperton de kreitaĵo, kiu por ĉiam forigas lin el la dia nivelo de Kreinto-Filo kaj levas lin ĝis la sperteca alteco de Majstro-Filo tiu, kiu plene gajnis la rajton regi universon kaj administri siajn mondojn. Tiaj estaĵoj enkorpigas ĉion, kio povas esti prenita de dia origino, kaj ampleksas ĉion devenantan de la sperto de perfektigita kreitaĵo. Kial homo priploru sian humilan originon kaj sian devigan evoluan karieron, dum la Dioj mem devas trapasi ekvivalentan sperton antaŭ ol ili estas konsiderataj spertece dignaj kaj kompetentaj por fine kaj plene regi super siaj universaj kampoj!
La povo de Majstro-Mikaelo estas senlima ĉar devenanta de la sperta asocio kun la Paradiza Trinitato, estas nekontestebla ĉar devenanta de efektiva sperto same kiel la kreitaĵoj mem submetitaj al tia aŭtoritato. La naturo de la suvereneco de sepobla Kreinta Filo estas plejsupera ĉar ĝi:
1. Ampleksas la sepoblan vidpunkton de la Paradiza Diaĵo.
2. Enkorpigas sepoblan sintenon de spactempaj kreitaĵoj.
3. Perfekte sintezas la Paradizan sintenon kaj la kreitaĵan vidpunkton.
Tiu ĉi sperteca suvereneco inkluzivas la tuton de la dieco de Dio la Sepoblo kulminanta en la Plejsupera Estaĵo. Kaj la persona suvereneco de sepobla Filo estas kiel la estonta suvereneco de la iam kompletigota Plejsupera Estaĵo, ampleksanta la kiel eble plej plenan enhavon de la povo kaj aŭtoritato de la Paradiza Trinitato manifestebla ene de la koncernataj tempospacaj limoj.
Kun la atingo de plejsupera suvereneco de loka universo, Mikaela Filo tiam perdas la povon kaj oportunon krei tute novajn specojn de kreitaj estaĵoj dum la nuna universa epoko. Sed la perdo de Majstro-Filo de povo estigi tute novajn ordojn de estaĵoj neniel malhelpas la laboron ellabori la vivon jam establita kaj en disvolviĝa procezo; tiu ĉi vasta programo de universa evoluo daŭras sen interrompo nek restrikto. La akiro de plejsupera suvereneco de Majstro-Filo implicas la respondecon de persona dediĉo al la zorgado kaj la administrado de tio, kio jam estis modelita kaj kreita, kaj de tio, kio estos poste produktita de tiuj, kiuj estis tiel modelitaj kaj kreitaj. Kun la tempo povas disvolviĝi preskaŭ senfina evoluo de diversaj estaĵoj, sed neniu tute nova pratipo aŭ speco de inteligenta kreitaĵo de nun havos rektan originon de Majstro-Filo. Tio ĉi estas la unua ŝtupo, la komenco, de fiksita administrado en iu ajn loka universo.
La altiĝo de Filo de sepobla sindonaco ĝis la nekontestebla suvereneco de lia universo signifas la komencon de la fino de epoklonga necerteco kaj relativa konfuzo. Post tiu ĉi evento tio, kio ne povas esti iam spiritecigita, fine estos diserigita; tio, kio ne povas esti iam kunordigita kun la kosma realo, finfine estos detruita. Kiam la provizoj de senfina mizerikordo kaj neesprimebla pacienco estos elĉerpitaj klopodante akiri la lojalecon kaj dediĉon de la libervolaj kreitaĵoj de la regno, justeco kaj rekteco venkos. Tion, kion mizerikordo ne povos rehabiliti, justeco fine nuligos.
La Majstro-Mikaeloj estas plejsuperaj en siaj propraj lokaj universoj, post kiam ili estas instalitaj kiel suverenaj regantoj. La malmultaj limigoj al ilia regado estas tiuj esence propraj al la kosma antaŭekzisto de iuj fortoj kaj personecoj. Alie tiuj ĉi Majstro-Filoj estas plejsuperaj je aŭtoritato, respondeco kaj administra povo en siaj respektivaj universoj; ili estas, kiel Kreintoj kaj Dioj, plejsuperaj en praktike ĉiuj aferoj. Ne estas penetrado preter ilia saĝeco koncerne la funkciadon de konsiderata universo.
Post sia altiĝo al fiksita suvereneco en loka universo Paradiza Mikaelo havas plenan regadon de ĉiuj aliaj Filoj de Dio agantaj en sia kampo, kaj li povas libere regi laŭ sia koncepto pri la bezonoj de siaj regnoj. Majstro-Filo povas laŭvole variigi la ordon de la spirita juĝo kaj evolua alĝustigo de la loĝataj planedoj. Kaj tiaj Filoj konceptas kaj realigas la planojn de sia propra elekto en ĉiuj fakoj de spacialaj planedaj bezonoj, precipe koncerne la mondojn de sia restado kiel kreitaĵo kaj ankoraŭ pli koncerne la regnon de fina sindonaco, la planedon de enkarniĝo en la simileco de mortemula karno.
La Majstro-Filoj ŝajnas esti en perfekta komunikado kun siaj sindonacaj mondoj, ne nur la mondoj de sia persona restado sed ĉiuj mondoj sur kiuj Magistra Filo donacis sin. Tiu ĉi kontakto estas konservita de ilia propra spirita ĉeesto, la Spirito de Vero, kiun ili kapablas “elverŝi sur ĉiun karnon”. Tiuj ĉi Majstro-Filoj ankaŭ konservas nerompitan konekton kun la Eterna Patrino-Filo en la centro de ĉiuj aferoj. Ili posedas simpatian atingon, kiu etendiĝas de la Universala Patro supre ĝis la humilaj rasoj de planeda vivo en la tempaj regnoj.
Neniu povas pretendi kun fina aŭtoritato pridiskuti aŭ pri la naturoj aŭ pri la destinoj de la sepoblaj Majstro-Suverenoj de la lokaj universoj; tamen ni ĉiuj multe spekulativas pri tiuj ĉi temoj. Ni estas instruitaj, kaj ni kredas, ke ĉiu Paradiza Mikaelo estas la absoluto de la konceptoj de duobla diaĵo de sia origino; tiel li enkorpigas efektivajn fazojn de la infinteco de la Universala Patro kaj la Eterna Filo. La Mikaeloj devas esti partaj rilate al la tuta infiniteco, sed ili probable estas absolutaj rilate al tiu parto de infiniteco koncernanta sian originon. Sed dum mi observas ilian laboron en la nuna universa epoko, ni detektas neniun agon, kiu estas pli ol limhava; iu ajn konjektitaj superlimhavaj kapabloj devas esti memstaraj kaj ankoraŭ nerivelitaj.
La kompletigo de la karieroj de kreitaĵa sindonaco kaj la altiĝo al plejsupera universa suvereneco devas signifi la kompletigitan liberiĝon de kapabloj de limhava ago de Mikaelo akompanata de la apero de kapablo por servo pli ol limhava. Ĉar ĉi-rilate ni notas, ke tiaj Majstro-Filoj estas tiam restriktitaj en la produktado de novaj specoj de kreitaj estaĵoj, restrikto nedubeble necesa pro la liberiĝo de iliaj superlimhavaj potencialoj.
Estas tre probable, ke tiuj ĉi nerivelitaj kreintecaj povoj restos memstaraj tra la tuta nuna universa epoko. Sed iam en la malproksima estonteco, en la nun mobilizantaj universoj de la ekstera spaco, ni kredas, ke la ligo inter sepobla Majstro-Filo kaj Kreopova Spirito de sepa stadio povas atingi absonidajn nivelojn de servo akompanatajn de novaj aferoj, signifoj kaj valoroj sur transcendaj niveloj de plejlasta universa signifo.
Same kiel la Diaĵo de la Plejsuperulo efektiviĝas pro la sperteca servo, tiel la Kreinto-Filoj plenumas la personan realigon de la potencialoj Paradizo-dieco ligitaj al iliaj nesondeblaj naturoj. Kiam li estis sur Urantio, Kristo Mikael diris “Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo”. Kaj ni kredas, ke en la eterneco la Mikaeloj estas laŭvorte destinitaj esti “la vojo, la vero kaj la vivo”, ĉiam flamigante la vojon por ĉiuj universaj personecoj, kiu kondukas el la plejsupera dieco tra la plejlasta absonideco ĝis la eterna diaĵa finatingo.
[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo el Uverso.]