Kajero 20
Laŭ siaj funkcioj en la superuniverso de Orvontono, la Filoj de Dio estas klasifikitaj sub tri ĝeneralaj rubrikoj:
1. La malsuprenirantaj Filoj de Dio.
2. La suprenirantaj Filoj de Dio.
3. La Trinitatigitaj Filoj de Dio.
La malsuprenirantaj ordoj de fileco inkluzivas personecojn, kiuj estas de rekta kaj dia kreado. La suprenirantaj filoj, kiel la mortemaj kreitaĵoj, atingas tiun ĉi statuson per sperteca partopreno en la krea tekniko konata kiel evoluo. La Trinitatigitaj Filoj estas grupo de miksita origino inkluzivanta ĉiujn estaĵojn brakumitajn de la Paradiza Trinitato eĉ se ne de rekta Trinitata origino.
Ĉiuj malsuprenirantaj Filoj de Dio havas altajn kaj diajn originojn. Ili estas dediĉitaj al la malsupreniranta ministrado de servo sur la mondoj kaj sistemoj de tempo kaj spaco por faciligi la progreson en la , grimpado fare de la humilaj kreitaĵoj de evolua origino— la suprenirantaj filoj de Dio. El la multaj ordoj de malsuprenirantaj Filoj, sep estos prezentitaj en tiuj ĉi raportoj. Tiuj Filoj devenantaj de la Diaĵoj sur la centra Insulo de Lumo kaj Vivo estas nomataj la Paradizaj Filoj de Dio, kaj entenas la jenajn tri ordojn:
1. Kreinto-Filoj — la Mikaeloj.
2. Magistraj Filoj — la Avonaloj.
3. Trinitataj Instruisto-Filoj - La Dajnaloj.
La aliaj kvar ordoj de malsupreniranta fileco estas konataj kiel la Filoj de Dio de la Lokaj Universoj:
4. Melkicedekaj Filoj.
5. Vorondadekaj Filoj.
6. Lanonandekaj Filoj.
7. La Vivo-Portantoj.
La Melkicedekoj estas la kunaj idoj de Kreinto-Filo, Kreopova Spirito kaj Patro Melkicedeko de loka universo. Kaj la Vorondadekoj kaj Lanonandekoj estas estigitaj de Kreinto-Filo kaj lia asociita Kreopova Spirito. La Vorondadekoj estas plej bone konataj kiel la Plejaltuloj, la Konstelaciaj Patroj; la Lanonandekoj kiel Sistemaj Suverenoj kaj Planedaj Princoj. La triobla ordo de la Vivo-Portantoj estas estigitaj de Kreinto-Filo kaj Kreopova Spirito asociitaj al unu el la tri Plejaĝuloj de Tagoj de la superuniverso de jurisdikcio. Sed la naturoj kaj agadoj de tiuj ĉi Filoj de Dio de Lokaj Universoj estas pli konvene portretitaj en tiuj kajeroj traktantaj la aferojn de la lokaj kreaĵoj.
La Paradizaj Filoj de Dio havas trioblan originon: la unuarangaj aŭ Kreinto-Filoj estas estigitaj de la Universala Patro kaj la Eterna Filo; la duarangaj aŭ Magistraj Filoj estas infanoj de la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito; la Trinitataj Instruisto-Filoj estas la idoj de la Patro, Filo kaj Spirito. De la vidpunkto de servo, adoro kaj peto la Paradizaj Filoj estas kiel unu; ilia spirito estas unu, kaj ilia laboro estas identa laŭ kvalito kaj kompleteco.
Kiel la Paradizaj ordoj de Tagoj manifestiĝis kiel diaj administrantoj, tiel la ordoj de Paradizaj Filoj rivelis sin kiel diaj ministroj — kreintoj, servantoj, donacantoj, juĝistoj, instruistoj kaj rivelantoj de vero. Ili trairas la universaron de la bordoj de la eterna Insulo ĝis la loĝataj mondoj de tempo kaj spaco, farante multnombrajn servojn en la centra universo kaj superuniversoj ne rivelitajn en tiu ĉi rakontado. Ili estas diverse organizitaj laŭ la naturo kaj kampo de sia servo, sed en loka universo kaj Magistraj Filoj kaj Instruisto-Filoj servas sub la direkto de la Kreinto-Filo, kiu prezidas sur tiu kampo.
La Kreinto-Filoj ŝajnas posedi spiritan doton centrita ĉe iliaj personoj, kiun ili regas kaj povas disdoni, kiel faris via propra Kreinto-Filo, kiam li elverŝis sian spiriton sur ĉiun mortemulan karnon sur Urantio. Ĉiu Kreinto-Filo estas dotita per tiu ĉi spirita altira povo en sia propra regno; li persone konscias pri ĉiu ago kaj emocio de ĉiu malsupreniranta Filo de Dio servanta en lia kampo. Tie ĉi estas dia reflekto, duobligo en loka universo, de tiu absoluta spirita altira povo de la Eterna Filo, kiu ebligas al li atingi kaj konservi kontakton kun siaj Paradizaj Filoj, kie ajn ili povas esti en la universaro.
La Paradizaj Kreinto-Filoj servas ne nur kiel Filoj en siaj malsuprenirantaj ministradoj de servo kaj sindonado sed kiam ili kompletigis siajn sindonajn karierojn, ĉiu funkcias kiel universa Patro en sia propra kreaĵo, dum la aliaj Filoj de Dio daŭrigas la servadon de sindonado kaj spirita plialtigo por gajni, unu post alia, la planedojn, kiuj propravole agnoskas la amantan regadon de la Universala Patro, kulminante per la kreitaĵa konsekro al la volo de la Paradiza Patro kaj per la planeda lojaleco al la universa suvereneco de sia Kreinto-Filo.
En sepobla Kreinto-Filo, la Kreinto kaj la kreitaĵo por ĉiam miksiĝas en komprenema, simpatia kaj mizerikorda asocio. La tuta ordo de Mikaeloj, la Kreinto-Filoj, estas tiel unika, ke la rakonto pri iliaj naturoj kaj agadoj estos rezervita por la sekvanta kajero en tiu ĉi serio, dum tiu ĉi raporto ĉefe traktos pri la du aliaj ordoj de Paradiza fileco: la Magistraj Filoj kaj la Trinitataj Instruisto-Filoj.
Ĉiufoje kiam originala kaj absoluta koncepto de ekzisto formulita de la Eterna Filo unuiĝas kun nova kaj dia idealo de amema servo konceptita de la Infinita Spirito, nova kaj originala Filo de Dio, Paradiza Magistra Filo, estas produktita. Tiuj Filoj konsistigas la ordon de Avonaloj kontraste al la ordo de Mikaeloj, la Kreinto-Filoj. Kvankam ne kreintoj en la persona senso, ili estas proksime asociitaj kun la Mikaeloj en ĉiuj iliaj laboroj. La Avonaloj estas planedaj ministroj kaj juĝistoj, la justic-oficistoj de la regnoj de tempo-spaco — de ĉiuj rasoj, sur ĉiuj mondoj, kaj en ĉiuj universoj.
Ni havas kialojn kredi, ke la totala nombro de Magistraj Filoj en la granda universo estas ĉirkaŭ unu miliardo. Ili estas memreganta ordeno, direktata de sia plejsupera konsilio sur Paradizo, kiu konsistas el spertaj Avonaloj tiritaj de la servoj de ĉiuj universoj. Sed kiam ili estas asignitaj al, kaj komisiitaj en, loka universo, ili servas sub la direkto de la Kreinto-Filo de tiu kampo.
La Avonaloj estas la Paradizaj Filoj de servado kaj sindonado sur la individuaj planedoj de la lokaj universoj. Kaj ĉar ĉiu Avonalo havas eksluzivan personecon, ĉar neniuj du estas similaj, ilia laboro estas individue unika en la regnoj de ilia restado, kie ili ofte estas enkarnigitaj en la simileco de mortemula karno, kaj foje naskiĝas de teraj patrinoj sur la evoluaj mondoj.
Krom siaj servoj sur la pli altaj administraj niveloj, la Avonaloj havas trioblan funkcion sur la loĝataj mondoj:
1. Juĝaj agoj. Ili agas dum la fermado de la planedaj diepokoj. Kun la tempo, dekoj — centoj — da tiaj misioj povas esti plenumitaj sur ĉiu individua mondo, kaj ili povas iri sur la sama aŭ aliaj mondoj multfoje kiel diepokaj finantoj, liberigantoj de la dormantaj postvivantoj.
2. Magistraj misioj. Planeda vizito de tiu ĉi speco kutime okazas antaŭ la alveno de sindonaca Filo. Dum tia misio Avonalo aperas kiel plenkreskulo de la regno per tekniko de enkarniĝo ne implikanta mortan naskiĝon. Post tiu ĉi unua kaj kutima magistra vizito, Avonaloj povas plurfoje servi en magistra kapablo sur la sama planedo kaj antaŭ kaj post la apero de la sindonaca Filo. Dum tiuj ĉi aldonaj magistraj misioj Avonalo povas aŭ ne aperi en materia kaj videbla formo, sed sur neniu el ili li naskiĝos en la mondo kiel senhelpa bebo.
3. Sindonadaj misioj. Ĉiuj Avonalaj Filoj almenaŭ unufoje sindonacas sur iu ajn mortemulan rason sur iu ajn evolua mondo. Juĝaj vizitoj estas nombraj, magistraj misioj povas esti pluralaj, sed sur ĉiu planedo aperas nur unu sindonaca Filo. Sindonacaj Avonaloj naskiĝas de virinoj kiel Mikaelo de Nebadono enkarniĝis sur Urantio.
Ne estas limoj al la nombro da fojoj la Avonaloj Filoj povas servi en magistraj kaj sindonadaj misioj, sed kutime, kiam la sperto estis sepfoje trapasita, estas interrompo favore al tiuj, kiuj havis malpli da tia servo. Tiuj ĉi Filoj de multoblaj sindonacaj spertoj estas tiam asignitaj al la alte persona konsilio de Kreinto-Filo, tiel partoprenanta en la administrado de universaj aferoj.
Pri ĉiu sia laboro por kaj sur la loĝataj mondoj, la Magistraj Filoj estas helpataj de du ordoj de kreitaĵoj de lokaj universoj, la Melkicedekoj kaj la arkianĝeloj, dum pri siaj sindonacaj misioj ili estas ankaŭ akompanataj de la Brilaj Vesperaj Steloj devenantaj ankaŭ de la lokaj kreaĵoj. Dum ĉiu planeda klopodo la duarangaj Paradizaj Filoj, la Avonaloj, estas subtenataj de la plena povo kaj aŭtoritato de unuaranga Paradiza Filo, la Kreinto-Filo de lia loka universo de servo. De praktika vidpunkto ilia laboro sur la loĝataj sferoj estas same efika kaj akceptebla, kiel estus la servo de Kreinto-Filo sur tiaj mondoj loĝataj de mortemuloj.
La Avonaloj estas konataj kiel Magistraj Filoj, ĉar ili estas la altaj justic-oficistoj de la regnoj, la juĝistoj de la sinsekvaj diepokoj de la tempaj mondoj. Ili prezidas la vekiĝon de la dormantaj postvivantoj, juĝas la regnon, finigas la diepokon de suspendita justeco, plenumas la mandatojn de epoko de prova mizerikordo, reasignas la spacajn kreitaĵojn de planeda ministro al la taskoj de la nova diepoko, kaj revenas al la sidejo de sia loka universo post la kompletigo de sia misio.
Kiam ili juĝas la destinojn de epoko, la Avonaloj dekrete decidas la sorton de la evoluaj rasoj, sed kvankam ili povas verdikti la estingon de identeco de personaj kreitaĵoj, ili ne plenumas tiajn kondamnojn. Verdiktoj de tiu ĉi naturo estas plenumitaj nur de aŭtoritatoj de superuniverso.
La alveno de Paradiza Avonalo sur evoluan mondon por finigi diepokon kaj inaŭguri novan epokon de planeda progreso ne estas necese ĉu magistra misio aŭ sindonaca misio. Magistraj misioj foje kaj sindonacaj misioj ĉiam, estas enkarniĝoj; tio estas, por tiaj taskoj la Avonaloj servas sur planedo en materia formo — laŭvorte. Iliaj aliaj vizitoj estas “teknikaj”, kaj en tiu cirkonstanco Avonalo ne estas enkarnigita por planeda servo. Se Magistra Filo venas nur kiel juĝisto de diepoko, li alvenas sur planedo kiel spirita estaĵo, nevidebla al la materiaj kreitaĵoj de la regno. Tiaj teknikaj vizitoj ripete okazas dum la longa historio de loĝata mondo.
Avonalaj Filoj povas agi kiel planedaj juĝistoj antaŭ kaj la magistra kaj sindonaca spertoj. Pri ĉiu el tiuj ĉi misioj tamen, la enkarniĝinta Filo juĝos la finiĝontan planedan epokon; same faras Kreinto-Filo, kiam li enkarniĝas por sindonaca misio en la simileco de mortemula karno. Kiam Paradiza Filo vizitas evoluan mondon, kaj fariĝas kiel unu el ĝiaj loĝantoj, lia ĉeesto ĉesigas diepokon, kaj konsistigas juĝon de la regno.
Antaŭ la planeda apero de sindonaca Filo, loĝata mondo estas kutime vizitata de Paradiza Avonalo por magistra misio. Se temas pri unua magistra vizito, la Avonalo ĉiam enkarniĝas kiel materia estaĵo. Li aperas sur la asignita planedo kiel plenkreskula viro de la mortemulaj rasoj, estaĵo plene videbla de la kreitaĵoj de sia epoko kaj generacio kaj en fizika kontakto kun ili. Dum lia tuta magistra enkarniĝo la konekto inter la Avonala Filo kun la lokaj kaj universaj spiritaj fortoj estas kompleta kaj nerompita.
Planedo povas ricevi multajn magistrajn vizitojn kaj antaŭ kaj post la apero de sindonaca Filo. Ĝi povas esti multfoje vizitita de la samaj aŭ aliaj Avonaloj, agantaj kiel diepokaj juĝistoj, sed tiaj teknikaj misioj de juĝo estas nek sindonacaj nek magistraj, kaj la Avonaloj neniam estas enkarnigitaj tiuokaze. Eĉ kiam planedo estas benita per ripetaj magistraj misioj la Avonaloj ne ĉiam submetiĝas al mortemula enkarniĝo; kaj kiam ili servas en la simileco de mortemula karno, ili ĉiam aperas kiel plenkreskuloj de la regno; ili ne naskiĝas de virinoj.
Kiam enkarniĝintaj por sindonacaj aŭ magistraj misioj la Paradizaj Filoj havas spertajn Ĝustigantojn, kaj tiuj ĉi Ĝustigantoj estas malsamaj por ĉiu enkarniĝo. La Ĝustigantoj, kiuj okupas la mensojn de la enkarnigitaj Filoj de Dio, neniam povas esperi akiron de personeco pere de unuiĝo kun la homaj-diaj estaĵoj loĝataj en ili, sed ili estas ofte personecigitaj per dekreto de la Universala Patro. Tiaj Ĝustigantoj formas la plejsuperan Divingtonan konsilion de direkto por la administrado, identigo kaj dissendo de Misteraj Monitoroj al la loĝataj regnoj. Ili ankaŭ ricevas kaj akreditas la Ĝustigantojn revenantajn al la “sino de la Patro” post la dissolvo pro morto de la teraj tabernakloj. Tiamaniere la fidelaj Ĝustigantoj de la mondaj juĝistoj fariĝas la ekzaltitaj ĉefoj de sia speco.
Urantio neniam gastigis Avonalan Filon por magistra misio. Se Urantio estus sekvinta la ĝeneralan planon de loĝataj mondoj, ĝi estus jam benita per magistra misio iam inter la tagoj de Adamo kaj la sindonaco de Kristo Mikaelo. Sed la regula sinsekvo de Paradizaj Filoj sur via planedo estis komplete perturbita pro la apero de via Kreinto-Filo en lia lasta sindonaco antaŭ mil naŭcent jaroj.
Urantio ankoraŭ povas esti vizitata de Avonalo komisiita por enkarniĝi en magistra misio, sed koncerne la estontan aperon de Paradizaj Filoj, eĉ ne “la anĝeloj en la ĉielo scias la tempon aŭ manieron de tiaj vizitoj”, ĉar sindonaca mondo de Mikaelo fariĝas la individua kaj persona zorgaĵo de Majstro-Filo kaj, tiel estas plene submetita al liaj propraj planoj kaj decidoj. Kaj sur via mondo, tio ĉi estas plie komplikita pro la promeso de Mikaelo reveni. Sendepende de la miskomprenoj pri la restado de Mikaelo de Nebadono sur Urantio, io estas certe aŭtentika — lia promeso reveni sur vian mondon. Konsiderante tiun ĉi perspektivon nur tempo povas riveli la estontan ordon de la vizitoj de la Paradizaj Filoj de Dio sur Urantion.
La Eterna Filo estas la eterna Vorto de Dio. La Eterna Filo estas la perfekta esprimo de la “unua” absoluta kaj infinita penso de sia eterna Patro. Kiam persona duobligo aŭ dia etendigo de tiu ĉi Originala Filo foriras por sindonaca misio de mortemula enkarniĝo, fariĝas laŭvorte vere, ke la dia “Vorto fariĝas karno”, kaj ke la Vorto tiel loĝas inter la humilaj estaĵoj de besta origino.
Sur Urantio estas disvastigita kredo, ke la celo de la sindonaco de Filo estas iel influi la sintenon de la Universala Patro. Sed via kleriĝo devus indiki al vi, ke tio ne estas vera. La sindonado de la Avonalaj kaj la Mikaelaj Filoj estas necesa parto de la sperteca procezo konceptita, por ke tiuj ĉi Filoj estu sekuraj kaj simpatiaj magistratanoj kaj regantoj de la popoloj kaj planedoj de tempo kaj spaco. La kariero de sepobla sindonaco estas la plejsupera celo de ĉiuj Paradizaj Kreinto-Filoj. Kaj ĉiuj Magistraj Filoj estas motivitaj de tiu ĉi sama spirito de servo, kiu tiel abunde karakterizas la unuarangajn Kreinto-Filojn kaj la Eternan Filon de Paradizo.
Iu ordo de Paradiza Filo devas esti disdonacita sur ĉiun mondon loĝatan de mortemuloj por ebligi, ke Penso-Ĝustigantoj loĝu la mensojn de ĉiuj normalaj homaj estaĵoj sur tiu sfero, ĉar la Ĝustigantoj ne venas ĉe ĉiuj sinceraj estaĵoj, ĝis kiam la Spirito de Vero estas elverŝita sur la tutan karnon; kaj la sendo de la Spirito de Vero dependas de la reveno al la universa sidejo de Paradiza Filo, kiu sukcese plenumis mision de mortemula sindonado sur evoluanta mondo.
Dum la daŭro de la longa historio de loĝata planedo okazos multaj diepokaj juĝoj, kaj pli ol unu magistra misio povas okazi, sed kutime nur unufoje sindonaca Filo servos sur la sfero. Nur necesas, ke ĉiu loĝata mondo havu unu sindonaca Filo, kiu venas por vivi la tutan mortemulan vivon de naskiĝo ĝis morto. Pli aŭ malpli frue, sendepende de spirita statuso, ĉiu mondo loĝata de mortemuloj estas destinita por gastigi mision de Magistra Filo, krom la unika planedo en ĉiu loka universo, sur kiu Kreinto-Filo elektas plenumi sian mortemulan sindonacon.
Komprenante pli bone la sindonacajn Filojn, vi ekkomprenas kial tiom da intereso estas ligita al Urantio en la historio de Nebadono. Via malgranda kaj sensignifa planedo interesas la lokan universon, simple ĉar ĝi estas la mortemula hejma mondo de Jesuo de Nazareto. Ĝi estis la sceno de la fina kaj triumfa sindonaco de via Kreinto-Filo, la areno en kiu Mikaelo gajnis la plejsuperan personan suverenecon de la universo de Nebadono.
Ĉe la sidejo de sia loka universo Kreinto Filo, precipe post la kompletigo de sia propra mortemula sindonaco, pasigas multe da tempo por konsili kaj instrukcii la kolegion de asociitaj Filoj, la Magistraj Filoj kaj aliaj. En amo kaj sindediĉo, kun tenera mizerikordo kaj korinklina konsidero, tiuj ĉi Magistraj Filoj donacas sin sur la spacajn mondojn. Kaj neniel tiuj ĉi planedaj servoj estas malsuperaj al la mortemulaj sindonacoj de la Mikaeloj. Estas vere, ke via Kreinto-Filo elektis kiel regnon de sia fina aventuro de kreitaĵa sperto mondon, kiu havis nekutimajn misfortunojn. Sed neniu planedo povus iam troviĝi en tia kondiĉo, ke ĝi postulus la sindonacon de Kreinto-Filo por efektivigi sian spiritan rehabilitadon. Iu ajn Filo de la sindonada grupo estus egale sufiĉinta, ĉar en sia tuta laboro sur la mondoj de loka universo la Magistraj Filoj estas same die efikaj kaj tute saĝaj kiel estus ilia Paradiza frato, la Kreinto-Filo.
Kvankam la eblo de katastrofo ĉiam akompanas tiujn ĉi Paradizajn Filojn dum iliaj sindonacaj enkarniĝoj, mi ankoraŭ ne vidis la registron pri la malsukceso aŭ eraro de ĉu Magistra Filo aŭ Kreinto-Filo dum sindonaca misio. Ambaŭ estas laŭ origino tro proksimaj al absoluta perfekteco por malsukcesi. Ili ja akceptas la riskon, efektive fariĝas kiel la mortemaj kreitaĵoj de karno kaj sango, kaj per tio akiras la unikan sperton de la kreitaĵo, sed en la etendo de mia observo ili ĉiam sukcesas. Ili neniam maltrafas la celon de la sindonaca misio. La rakonto de ilia sindonaca kaj planeda servo tra tuta Nebadono konsistigas la plej noblan kaj fascinan ĉapitron en la historio de via loka universo.
La metodo per kiu Paradiza Filo, pretiĝanta al mortemula enkarniĝo kiel sindonaca Filo, enpatriniĝas sur la sindonaca planedo, estas universala mistero, kaj iu ajn klopodo por detekti la laboron de tiu ĉi tekniko de Sonarington estas kondamnita renkonti certan malsukceson. Lasu la subliman konon pri la vivo de Jesuo kiel mortemulo enprofundiĝi en viajn animojn, sed ne malŝparu vian penson en neutila spekulativo pri kiamaniere efektiviĝis tiu mistera enkarniĝo de Mikael de Nebadono. Ni ĉiuj ĝoju pro la scio kaj certeco ke tiaj plenumadoj estas eblaj por la dia naturo kaj ne malŝparu tempon en malgravaj konjektoj pri la tekniko uzata de dia saĝeco por efektivigi tiajn fenomenojn.
Dum misio de mortemula sindonaco Paradiza Filo ĉiam naskiĝas de virino, kaj kreskas kiel vira infano de la regno, kiel Jesuo faris sur Urantio. Tiuj ĉi Filoj de plejsupera servo ĉiuj pasas de infaneco tra juneco ĝis plenaĝo ekzakte kiel faras homa estaĵo. Ĉiurilate ili fariĝas kiel la mortemuloj de la raso, en kiu ili naskiĝas. Ili faras petojn al la Patro kiel faras la infanoj de la regnoj, en kiu ili servas. Laŭ materia vidpunkto tiuj ĉi homaj-diaj Filoj vivas ordinarajn vivojn kun nur unu escepto: ili ne generas idojn sur la mondoj de sia restado; tio ĉi estas universala restrikto trudita al ĉiuj ordoj de la Paradizaj sindonacaj Filoj.
Same kiel Jesuo laboris sur via mondo kiel la filo de ĉarpentisto, same aliaj Paradizaj Filoj laboras laŭ diversaj kapablecoj sur siaj sindonacaj planedoj. Vi apenaŭ povus pensi pri profesio, kiu ne estis praktikata de iu ajn Paradiza Filo dum lia sindonaco sur iu el la evoluaj planedoj de tempo.
Kiam sindonaca Filo majstriĝis pri la sperto vivi mortemula vivon, kiam li atingis perfektan adaptiĝon kun sia loĝanta Ĝustiganto, tiam li komencas tiun parton de sia planeda misio destinita ilumini la mensojn kaj inspiri la animojn de siaj gefratoj en la karno. Kiel instruistoj tiuj ĉi Filoj estas ekskluzive dediĉitaj al la spirita iluminigo de la mortemulaj rasoj sur la mondoj de sia restado.
La sindonacaj karieroj kiel mortemuloj de la Mikaeloj kaj la Avonaloj, kvankam kompareblaj en multaj aspektoj, ne estas tute identaj: neniam Magistra Filo proklamas: “Kiu ajn vidis la Filon, vidis la Patron”, kiel proklamis via Kreinto-Filo dum sia restado en la karno sur Urantio. Sed sindonacita Avonalo deklaras, “Kiu ajn vidis min, vidis la Eternan Filon de Dio”. La Magistraj Filoj ne senpere devenas de la Universala Patro, nek enkarniĝas laŭ la volo de la Patro; ili ĉiam sin mem donacas kiel Paradizajn Filojn submetitajn al la Eterna Filo de Paradizo.
Kiam la sindonacaj Filoj, Kreinto-Filoj aŭ Magistraj Filoj, transpasas la pordojn de la morto, ili reaperas en la tria tagon. Sed vi ne devu akcepti la ideon, ke ili ĉiam renkontas la tragikan finon, kiun travivis la Kreinto-Filo, kiu restadis sur via mondo antaŭ dek naŭcent jaroj. La eksterordinara kaj nekutime kruela sperto, kiun trapasis Jesuo de Nazareto, igis Urantio loke konata kiel “la mondo de la kruco”. Ne necesas, ke tia malhumana traktado estu farita al Filo de Dio, kaj la vasta plimulto de planedoj donis al ili pli respektoplenan akcepton, ebligante al ili fini siajn mortemulan karierojn, ĉesigi la epokon, juĝi la dormantajn postvivantojn, kaj inaŭguri novan diepokon, sen trudi violentan morton. Sindonaca Filo devas renkonti morton, pasi tra la tuto de la efektiva sperto de mortemuloj de la regno, sed ne estas postulo de la dia plano, ke tiu ĉi morto estu aŭ violenta aŭ nekutima.
Kiam sindonacaj Filoj ne estas violente mortigitaj ili libervole forlasas siajn vivojn, kaj trapasas la pordojn de la morto, ne por kontentigi la postulojn de “severa justeco” aŭ “dia kolero“, sed pli ĝuste por kompletigi la sindonacon, “por trinki la pokalon” de la kariero de enkarniĝo kaj persona sperto en ĉio, kio konsistigas kreitaĵan vivon tian, kian ĝi estas vivata sur la planedoj de mortemula ekzisto. La sindonado estas planeda kaj universa neceso, kaj la fizika morto estas nenio pli ol necesa parto de sindonaca misio.
Kiam la mortemula enkarniĝo finiĝas, la servanta Avonalo iras al Paradizo, estas akceptita de la Universala Patro, revenas al la loka universo de sia asigno, kaj estas agnoskita de la Kreinto-Filo. Tiam la sindonaca Avonalo kaj la Kreinto-Filo sendas sian kunan Spiriton de Vero por funkcii en la koroj de la mortemulaj rasoj loĝantaj sur la sindonada mondo. Dum la antaŭsuverenecaj epokoj de loka universo, tio ĉi estas la kuna spirito de ambaŭ Filoj, efektivigita de la Kreopova Spirito. Ĝi iom diferencas de la Spirito de Vero, kiu karakterizas la epokojn de loka universo post la sepa sindonaco de Mikaelo.
Post la kompletigo de la fina sindonado de Kreinto Filo, la Spirito de Vero antaŭe sendita sur ĉiujn mondojn de Avonala sindonado de tiu loka universo, ŝanĝiĝas laŭ naturo, fariĝante pli laŭvorte la spirito de la suvereno Mikaelo. Tiu ĉi fenomeno okazas samtempe kun la liberiĝo de la Spirito de Vero por servi sur la planedo de mortemula sindonaco de Mikaelo. Poste ĉiu mondo honorita de Magistra sindonado ricevos la saman spiritan Konsolanton de la sepobla Kreinto-Filo, asocie kun tiu Magistra Filo, kiun ĝi estus ricevinta se la Suvereno de la loka universo persone enkarniĝus kiel sindonaca Filo.
Tiuj alte personaj kaj spiritaj Paradizaj Filoj estas estigitaj de la Paradiza Trinitato. Ili estas konataj en Havono kiel la ordo de Dajnaloj. En Orvontono ili estas registritaj kiel Trinitataj Instruisto-Filoj, tiel nomataj pro siaj prapatroj. Sur Salvingtono ili foje estas nomataj la Paradizaj Spiritaj Filoj.
La nombro de Instruisto-Filoj konstante kreskas. La lasta universala censa diskonigo donis la nombron de tiuj ĉi Trinitataj Filoj funkciantaj en la centra universo kaj superuniversoj kiel iom pli ol dudek unu miliardoj, kaj tio ĉi ekskluzivas la Paradizajn rezervojn, kiuj inkluzivas pli ol unu trionon de ĉiuj ekzistantaj Trinitataj Instruisto-Filoj.
La Dajnala ordo de fileco ne estas organa parto de la lokaj aŭ superuniversaj administracioj. Ĝiaj membroj estas nek kreintoj nek liberigantoj, nek juĝistoj nek regantoj. Ili ne tiom okupiĝas pri universa administrado sed pli ĝuste pri morala ilumino kaj spirita disvolviĝo. Ili estas la universalaj edukistoj, dediĉitaj al la spirita vekiĝo kaj morala gvido de ĉiuj regnoj. Ilia ministrado estas en intima interrilato kun tiu de la personecoj de la Infinita Spirito kaj proksime asociita al la Paradiza supreniro de kreitaĵaj estaĵoj.
Tiuj ĉi Filoj de la Trinitato kunhavas la kombinitajn naturojn de la tri Paradizaj Diaĵoj, sed en Havono ili ŝajnas pli reflekti la naturon de la Universala Patro. En la superuniversoj ili ŝajnas portreti la naturon de la Eterna Filo, dum en la lokaj kreaĵoj ili ŝajnas montri la karakteron de la Infinita Spirito. En ĉiuj universoj ili estas la enkorpiĝo de servo kaj la disponigo de saĝeco.
Male al siaj Paradizaj fratoj, Mikaeloj kaj Avonaloj, la Trinitataj Instruisto-Filoj ricevas neniun preparan trejnadon en la centra universo. Ili estas rekte dissenditaj al la sidejoj de la superuniversoj, kaj el tie estas komisiitaj por servi en iu loka universo. En sia ministrado al tiuj ĉi evoluaj regnoj ili uzas la kombinitan spiritan influon de Kreinto-Filo kaj asociitaj Magistraj Filoj, ĉar la Dajnaloj ne posedas spiritan altiran povon en si mem kaj per si mem.
La Paradizaj Spiritaj Filoj estas unikaj estaĵoj de Trinitata origino, kaj la nuraj Trinitataj kreitaĵoj, kiuj estas komplete asociitaj en la konduko de la universoj de duobla origino. Ili estas korinkline dediĉitaj al la eduka prizorgado de la mortaj kreitaĵoj kaj la malsuperaj ordoj de spiritaj estaĵoj. Ili komencas siajn laborojn en la lokaj sistemoj kaj, laŭ sperto kaj realigo, progresas internen per konstelacia servado ĝis la superaj laboroj de la loka kreaĵo. Post atesto ili povas fariĝi spiritaj ambasadoroj por reprezenti la lokajn universojn de sia servo.
Mi ne scias la ekzaktan nombron de Instruisto-Filoj en Nebadono; estas multaj miloj da ili. Multaj el la sekciestroj en la Melkicedekaj lernejoj apartenas al tiu ĉi ordo, dum la kombinita personaro de la regule konsistigita Universitato de Salvingtono ampleksas pli ol cent mil inkluzivante tiujn ĉi Filojn. Granda nombro estas enpostenigita sur la diversaj mondoj de morontia trejnado, sed ili ne estas tute okupataj pri la spirita kaj intelekta progreso de mortemulaj kreitaĵoj; ili egale okupiĝas pri la instruado de serafaj estaĵoj kaj aliaj indiĝenoj de la lokaj kreaĵoj. Multaj el iliaj asistantoj devenas de la rangoj de la estaĵoj trinitatigitaj de kreitaĵoj.
La Instruisto-Filoj konsistigas la fakultatojn kiuj administras ĉiujn ekzamenojn kaj kondukas ĉiujn testojn por la kvalifiko kaj diplomo de ĉiuj subordigitaj fazoj de universa servo, de la deĵoroj de antaŭpostenaj gardostarantoj ĝis tiuj de la studantoj de steloj. Ili kondukas epoklongan kurso de trejnado etendiĝanta de la planedaj kursoj ĝis la supera Kolegio de Saĝeco situanta sur Salvingtono. La agnosko de strebo kaj atingo estas donata al ĉiuj, ĉu supreniranta mortemulo, ĉu ambicia kerubo, kiuj kompletigas tiujn ĉi vivspertojn en saĝeco kaj vero.
En ĉiuj universoj ĉiuj Filoj de Dio estas dankemaj al tiuj ĉi ĉiam fidelaj kaj universale efikaj Trinitataj Instruisto-Filoj. Ili estas la ekzaltitaj Instruistoj de ĉiuj spiritaj personecoj, eĉ la elprovitaj kaj veraj instruistoj de la Filoj de Dio mem. Sed pri la senfinaj detaloj de la deĵoroj kaj funkcioj de la Instruisto-Filoj mi povas apenaŭ instrui vin. La vasta kampo de agadoj de la Filoj Dajnaloj estos pli bone komprenata sur Urantio, kiam vi estos pli progresinta en inteligenteco, kaj post kiam ĉesos la spirita izolado de via planedo.
Kiam la progreso de eventoj sur evolua mondo indikas, ke la tempo estas matura por komenci spiritan epokon, la Trinitataj Instruisto-Filoj ĉiam volontulas por tiu ĉi servo. Vi ne konas tiun ĉi ordon de fileco, ĉar Urantio neniam spertis spiritan epokon, jarmilon de kosma iluminado. Sed la Instruisto-Filoj eĉ nun vizitas vian mondon kun la celo formuli planojn pri sia projektita restado sur via sfero. Ili devos aperi sur Urantio, kiam ĝiaj loĝantoj akiros sufiĉan liberiĝon de la katenoj de animaleco kaj la ĉenoj de materialismo.
La Trinitataj Instruisto-Filoj ne okupiĝas pri la ĉesigo de planedaj diepokoj. Ili nek juĝas mortintojn nek translokas la vivantojn, sed dum ĉiu planeda misio ili estas akompanataj de Magistra Filo, kiu plenumas tiujn ĉi taskojn. La Instruisto-Filoj estas tute okupataj pri la inaŭguro de spirita epoko, pri la aŭroro de la epoko de spiritaj realaĵoj sur evolua planedo. Ili realigas la spiritajn kontraŭpartojn de materia scio kaj tempa saĝo.
La Instruisto-Filoj kutime restas sur sia vizita planedo dum mil jaroj de la planeda tempo. Unu Filo prezidas la planedan jarmilan regadon kaj estas asistita de sepdek asociitoj de sia ordo. La Dajnaloj nek enkarniĝas nek alimaniere materiiĝas por esti videblaj de la mortemulaj estaĵoj; tial la kontakto kun la vizita mondo estas konservita per la agadoj de la Brilaj Vesperaj Steloj, personecoj de loka universo, kiuj estas asociitaj al la Trinitataj Instruisto-Filoj.
La Dajnaloj povas reveni multfoje al loĝata mondo, kaj sekvante ilian finan mision la planedo eniros en fiksitan statuson de sfero de lumo kaj vivo, la evolua celo de ĉiuj mondoj loĝataj de mortemuloj de la nuna universa epoko. La Mortemula Korpuso de la Finatingo havas grandan rilaton kun la sferoj fiksitaj en lumo kaj vivo, kaj iliaj planedaj agadoj tuŝas tiujn de la Instruisto-Filoj. Efektive, la tuta ordo de Dajnala fileco estas intime konektita kun ĉiuj fazoj de finatingintaj agadoj en la evoluaj kreaĵoj de tempo kaj spaco.
La Trinitataj Instruisto-Filoj ŝajnas esti tiel komplete identigitaj kun la reĝimo de mortemula progresado tra la pli fruaj stadioj de evolua supreniro, ke ni ofte emas konjekti pri ilia ebla asocio kun la finatingintoj en la nerivelita kariero de la estontaj universoj. Ni observas, ke la administrantoj de la superuniversoj estas parte personecoj de Trinitata origino kaj parte suprenirantaj evoluaj kreitaĵoj brakumitaj de la Trinitato. Ni firme kredas, ke la Instruisto-Filoj kaj la finatingintoj estas nun engaĝitaj en la akiro de la sperto de tempa asocio, kiu povas esti la prepara trejnado preparante ilin por proksima asocio en iu nerivelita estonta destino. Sur Uverso nia kredo estas ke, kiam la superuniversoj estos definitive fiksitaj en lumo kaj vivo, tiuj ĉi Paradizaj Instruisto-Filoj, kiuj fariĝis tiel profunde familiaraj kun la problemoj de evoluaj mondoj, kaj estis tiel longe asociitaj kun la kariero de evoluaj mortemuloj, probable estos translokitaj al eterna asocio kun la Paradiza Korpuso de la Finatingo.
Ĉiuj Paradizaj Filoj de Dio estas diaj laŭ origino kaj naturo. La laboro de ĉiu Paradiza Filo favore al ĉiu mondo estas ekzakte kiel se la Filo de servo estus la unua kaj sola Filo de Dio.
La Paradizaj Filoj estas la dia prezentado de la agantaj naturoj de la tri personoj de Diaĵo al la kampoj de tempo kaj spaco. La Kreinto-Filoj, Magistraj Filoj kaj Instruisto-Filoj estas la donacoj de la eternaj Diaĵoj al la infanoj de la homo kaj al ĉiuj aliaj universaj kreitaĵoj de suprenira potencialo. Tiuj ĉi Filoj de Dio estas la diaj ministroj, kiuj senĉese dediĉas sin al la laboro helpi la tempajn kreitaĵojn atingi la alte spiritan celon de eterneco.
Ĉe la Kreinto-Filoj la amo de la Universala Patro estas miksita kun la mizerikordo de la Eterna Filo, kaj rivelita al la lokaj universoj en la krea povo, la amanta ministrado kaj komprenema suvereneco de la Mikaeloj. Ĉe la Magistraj Filoj la mizerikordo de la Eterna Filo, unuiĝinta kun la ministrado de la Infinita Spirito, estas rivelita al la evoluaj kampoj en la kariero de tiuj ĉi Avonaloj de juĝo, servo kaj sindonado. Ĉe la Trinitataj Instruisto-Filoj la amo, mizerikordo kaj ministrado de la tri Paradizaj Diaĵoj estas kunordigitaj sur la superaj valor-niveloj de tempo kaj spaco, kaj prezentataj al la universoj kiel vivanta vero, dia bono kaj vere spirita belo.
En la lokaj universoj tiuj ĉi ordoj de fileco kunlaboras por efektivigi la revelacion de la Diaĵoj de Paradizo al la kreitaĵoj de spaco: kiel la Patro de loka universo, Kreinto-Filo portretas la infinitan karakteron de la Universala Patro. Kiel sindonacaj Filoj de mizerikordo, la Avonaloj rivelas la senegalan naturon de la Eterna Filo de infinita kompato. Kiel veraj instruistoj de suprenirantaj personecoj, la Trinitataj Dajnalaj Filoj rivelas la instruan personecon de la Infinita Spirito. En sia die perfekta kunlaboro, Mikaeloj, Avonaloj kaj Dajnaloj kontribuas al la efektivigado kaj revelacio de la personeco kaj suvereneco de Dio la Plejsuperulo en kaj al la spactempaj universoj. En la harmonio de sia triunuaj agadoj tiuj ĉi Paradizaj Filoj de Dio ĉiam funkcias avangarde de la personecoj de Diaĵo, dum ili sekvas la senfinan ekspansion de la dieco de la Unua Granda Fonto-Centro de la eterna Insulo de Paradizo ĝis la nekonataj profundoj de spaco.
[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo el Uverso.]