Kajero 19

La Kunordigitaj Estaĵoj de Trinitata Origino

Tiu ĉi Paradiza grupo, nomata la Kunordigitaj Estaĵoj de Trinitata Origino, ampleksas la Trinitatajn Instruisto-Filojn, ankaŭ klasifikitajn inter la Paradizaj Filoj de Dio, tri grupoj de altaj superuniversaj administrantoj, kaj la iom nepersona kategorio de la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj. Eĉ la Havonaj indiĝenoj povas konvene esti inkluzivitaj en tiu ĉi klasifiko de Trinitataj personecoj kune kun multaj grupoj de estaĵoj loĝantaj sur Paradizo. Tiuj ĉi estaĵoj de Trinitata origino konsiderindaj en tiu ĉi raporto estas:

1. Trinitataj Instruisto-Filoj.

2. Perfektigantoj de Saĝo.

3. Diaj Konsilantoj.

4. Universala Cenzoroj.

5. Inspiritaj Trinitato-Spiritoj.

6. Havonaj Indiĝenoj.

7. Paradizaj Civitanoj.

Krom la Trinitataj Instruisto-Filoj kaj eble la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj, tiuj ĉi grupoj estas de difinitaj nombroj; ilia kreado estas finita kaj pasinta evento.

1. La Trinitataj Instruisto-Filoj

El ĉiuj altaj ordoj de ĉielaj personecoj rivelitaj al vi, la Trinitataj Instruisto-Filoj sole agas en duobla kapablo. Pro origino de Trinitata naturo iliaj funkcioj estas preskaŭ tute dediĉitaj al la servoj de dia fileco. Ili estas la ligaj estaĵoj, kiuj transpontas la universan abismon inter personecoj de Trinitata origino kaj de duobla origino.

Dum la Senmovaj Filoj de la Trinitato estas de finita nombro, la nombro de Trinitataj Instruisto-Filoj konstante kreskas. Kio estos la fina nombro de Instruisto-Filoj, mi ne scias tion. Mi tamen povas deklari, ke laŭ la lasta perioda raporto al Uverso, la Paradizaj registroj indikis 21 001 624 821 da tiuj ĉi deĵorantaj Filoj.

Tiuj ĉi estaĵoj estas la sola grupo de Filoj de Dio rivelitaj al vi, kies origino estas en la Paradiza Trinitato. Ili vojaĝas tra la centra universo kaj la superuniversoj, kaj enorma korpuso de ili estas asignita al ĉiu loka universo. Ili ankaŭ servas la individuajn planedojn, same kiel faras la aliaj Paradizaj Filoj de Dio. Ĉar la skemo de la granda universo ankoraŭ ne estas plene disvolvita, granda nombro da Instruisto-Filoj estas garditaj en rezervo sur Paradizo, kaj ili volontulas por urĝaj misioj kaj nekutimaj servoj en ĉiuj partoj de la granda universo, sur la izolitaj mondoj de spaco, en la lokaj universoj kaj superuniversoj, kaj sur la mondoj de Havono. Ili ankaŭ havas taskojn en Paradizo, sed pli bone ni prokrastu ilian detalan ekzamenon, ĝis ni venos al la diskuto pri la Paradizaj Filoj de Dio.

Ĉi-rilate oni tamen povas rimarki, ke la Instruisto-Filoj estas la plejsuperaj kunordigantaj personecoj de Trinitata origino. En tia vasta universaro estas ĉiam granda danĝero fali en la eraron de la tro strikta vidpunkto, en la malbonon esence propran al segmentita konceptado de realeco kaj dieco.

Ekzemple: la homa menso ordinare avidus proksimiĝi al la kosma filozofio portretita en tiuj ĉi revelacioj, irante de simplaj kaj limhavaj ĝis kompleksaj kaj infinitaj, de homaj originoj ĝis diaj destinoj. Sed tiu vojo ne kondukas al la spirita saĝo. Tia proceduro estas la plej facila vojo al iu formo de origina scio, sed, en la plej bona okazo, ĝi povas nur riveli la originon de la homo; ĝi rivelas malmulte aŭ nenion pri lia dia destino.

Eĉ en la studado de la biologia evoluo de la homaro sur Urantio, estas gravaj obĵetoj kontraŭ la ekskluziva historia aliro al lia hodiaŭa statuso kaj liaj nunaj problemoj. La vera perspektivo de iu ajn realeca problemo — homa aŭ dia, tera aŭ kosma — estas akirebla nur per la plenaj kaj senantaŭjuĝaj studado kaj korelativeco de tri fazoj de universa realo: origino, historio kaj destino. La ĝusta kompreno de tiuj ĉi tri spertecaj realaĵoj donas la bazon de saĝa takso de la nuna stato.

Kiam la homa menso decidas apliki la filozofian teknikon komenci de la malsupero por atingi la superon, ĉu en biologio aŭ teologio, ĝi estas ĉiam en danĝero fari kvar erarojn de rezonado:

1. Ĝi povas tute malsukcesi percepti la finan kaj kompletitan evoluan celon de aŭ persona atingo aŭ kosma destino.

2. Ĝi povas fari la plejsuperan filozofian eraron tro simpligi la kosman evoluan (spertecan) realon, tiel kondukante al la distordo de faktoj, al la perversigo de vero kaj la miskompreno de destinoj.

3. La studado de kaŭzeco estas la ekzamenado de la historio. Sed la scio, pri kiel estaĵo evoluas, ne nepre donas inteligentan komprenon pri la nuna statuso kaj la vera karaktero de tia estaĵo.

4. Historio sole malsukcesas adekvate riveli estontan disvolviĝon — destinon. Limhavaj originoj estas utilaj, sed nur diaj kaŭzoj rivelas finajn efikojn. Eternaj finoj ne montriĝas en tempaj komencoj. La nuntempo povas esti vere interpretita nur en la lumo de la korelacio inter pasinteco kaj estonteco.

Tial, pro tiuj ĉi kialoj kaj ankoraŭ aliaj, ni ja uzas la teknikon proksimiĝi al la homo kaj al liaj planedaj problemoj entreprenante la spactempan vojaĝon el la infinita, eterna kaj dia Paradiza Fonto-Centro de ĉiu ajn personeca realeco kaj ĉiu ajn kosma ekzisto.

La Perfektigantoj de Saĝo

La Perfektigantoj de Saĝo estas specialigita kreaĵo de la Paradiza Trinitato destinita por personecigi la saĝon de la dieco en la superuniversoj. Estas ekzakte sep miliardoj da tiuj ĉi ekzistantaj estaĵoj, kaj unu miliardo estas asignitaj al ĉiu el la sep superuniversoj.

Kune kun siaj kunordigitoj, la Diaj Konsilantoj kaj la Universaj Cenzoroj, la Perfektigantoj de Saĝo pasis tra la saĝo de Paradizo, de Havono, kaj krom Diviningtono, de la Paradizaj sferoj de la Patro. Post tiuj ĉi spertoj la Perfektigantoj de Saĝo estis permanente asignitaj al la servado de la Plejaĝuloj de Tagoj. Ili servas nek sur Paradizo nek sur la mondoj de la cirkvitoj de Paradizo-Havono; ili estas plene okupataj pri la administrado de la superuniversaj registaroj.

Kie ajn kaj kiam ajn funkcias Perfektiganto de Saĝo, tie kaj tiam rekte funkcias la dia saĝo. Estas efektiveco de ĉeesto kaj perfekteco de manifestiĝo en la scio kaj saĝo reprezentitaj en la faroj de tiuj ĉi potencaj kaj majestaj personecoj. Ili ne reflektas la saĝon de la Paradiza Trinitato; ili estas tiu saĝo. Ili estas la fontoj de saĝeco por ĉiuj instruistoj en la aplikado de universa scio; ili estas la fontoj de prudento kaj la fontoj de bona ĵuĝo por la lernaj kaj klerigaj institucioj en ĉiuj universoj.

La saĝeco estas duobla laŭ origino, devenante de la perfekteco de dia sagaco esence propra al perfektaj estaĵoj kaj de la persona sperto akirita fare de evoluaj kreitaĵoj. La Perfektigantoj de Saĝo estas la dia saĝo de la Paradiza perfekteco de Diaĵa sagaco. Iliaj administraj asociitoj sur Uverso, la Potencaj Mesaĝistoj, Tiuj Sen Nomo kaj Sen Numero, kaj Tiuj Altuloj en Aŭtoritato, kiam agante kune, estas la universa saĝo de sperto. Dia estaĵo povas havi perfektecon de dia scio. Evolua mortemulo povas iam atingi perfektecon de suprenira scio, sed neniu el tiuj ĉi estaĵoj povas sole elĉerpi la potencialojn de la tuta ebla saĝeco. Tial, kiam ajn, en la konduko de superuniversoj, estas dezirinde atingi la maksimumon de administra saĝeco, tiuj ĉi Perfektigantoj de Saĝo de dia sagaco ĉiam estas asociitaj kun tiuj ĉi suprenirantaj personecoj, kiuj atingis la altajn respondecojn de superuniversa aŭtoritato per la spertecaj afliktoj de evolua progresado.

La Perfektigantoj de Saĝo ĉiam bezonos tiun ĉi komplementon de sperteca saĝeco por kompletigi sian administran sagacon. Sed estis supozite, ke alta kaj ĝis nun ne atingita nivelo de saĝeco povas eble esti atingita de la Paradizaj finatingintoj, post kiam ili iam estos akceptitaj en la sepa stadio de spirita ekzisto. Se tiu ĉi hipotezo estas ĝusta, tiam tiaj perfektigitaj estaĵoj de evolua supreniro sendube fariĝus la plej efikaj universaj administrantoj iam ajn konataj en la tuta kreitaĵaro. Mi kredas, ke tio estas la alta destino de finatingintoj.

La diverstalenteco de la Perfektigantoj de Saĝo ebligas al ili partopreni en praktike ĉiuj el la ĉielaj servoj de la suprenirantaj kreitaĵoj. La Perfektigantoj de Saĝo kaj mia ordo de personeco, la Diaj Konsilantoj, kune kun la Universalaj Cenzoroj, konsistigas la plej altajn ordojn de estaĵoj, kiuj ja entreprenas la laboron riveli la veron al la individuaj planedoj kaj sistemoj, ĉu dum iliaj fruaj epokoj aŭ kiam ili estas fiksitaj en lumo kaj vivo. De tempo al tempo ni ĉiuj kontaktas la servon de la suprenirantaj mortemuloj, de planedo de komenca vivo ĝis loka universo kaj la superuniverso, aparte la lasta.

3. La Diaj Konsilantoj

Tiuj ĉi estaĵoj de Trinitata origino estas la konsilo de la Diaĵo al la regnoj de la sep superuniversoj. Ili ne reflektas la dian konsilon de la Trinitato; ili estas tiu konsilo. Estas dudek unu miliardoj da deĵorantaj Konsilantoj, kaj tri miliardoj estas asignitaj al ĉiu superuniverso.

La Diaj Konsilantoj estas la asociitoj kaj egaluloj de la Universalaj Cenzoroj kaj la Perfektigantoj de Saĝo, kaj de unu ĝis sep Konsilantoj estas asociitaj kun ĉiu el tiuj ĉi lastaj personecoj. Ĉiuj tri ordoj partoprenas en la registaro de la Plejaĝuloj de Tagoj, inkluzive de maĵoraj kaj minoraj sektoroj, en la lokaj universoj kaj konstelacioj, kaj en la konsilioj de la suverenoj de la lokaj sistemoj.

Ni agas kiel individuoj, kiel mi faras redaktante tiun ĉi raporton, sed ni ankaŭ funkcias triope kiam ajn postulas la cirkonstancoj. Kiam ni agas laŭ ekzekutiva maniero, ĉiam estas kune asociitaj Perfektiganto de Saĝo, Universala Cenzoro kaj de unu ĝis sep Diaj Konsilantoj.

Unu Perfektiganto de Saĝo, sep Diaj Konsilantoj kaj unu Universala Cenzoro konsistigas tribunalon de Trinitata dieco, la plej altan moveblan konsultan korpuson en la universoj de tempo kaj spaco. Tia grupo de naŭ estas konata kiel tribunalo, kiu konstatas la faktojn aŭ rivelas la veron, kaj kiam ĝi kunsidas por juĝi problemon kaj fari decidon, tio estas ekzakte kvazaŭ Plejaĝulo de Tagoj juĝis la aferon, ĉar en ĉiuj analoj de la superuniversoj tia verdikto neniam estis renversita de la Plejaĝuloj de Tagoj.

Kiam la tri Plejaĝuloj de Tagoj funkcias, la Paradiza Trinitato funkcias. Kiam la tribunalo de naŭ alvenas al decido post siaj kunaj pridiskutoj, estas praktike same kiel la Plejaĝuloj de Tagoj estus parolintaj. Kaj estas tiel, ke la Paradizaj regantoj persone kontaktas, en administraj aferoj kaj registara reguligo, la individuajn mondojn, sistemojn kaj universojn.

La Diaj Konsilantoj estas la perfekteco de la dia konsilo de la Paradiza Trinitato. Ni reprezentas, fakte estas, la konsilo de perfekteco. Kiam ni estas kompletigitaj de la sperteca konsilo de niaj asociitoj, la estaĵoj de evolua supreniro perfektigitaj kaj brakumitaj de la Trinitato, niaj kombinitaj konkludoj estas ne nur kompletaj sed plenaj. Kiam nia unuiĝinta konsilo estas asociita, kontrolita, konfirmita kaj promulgita de Universala Cenzoro, estas tre verŝajne, ke ĝi proksimiĝas al la sojlo de universala totaleco. Tiaj verdiktoj reprezentas la kiel eble plej proksiman aliron al la absoluta sinteno de la Diaĵo ene de la spactempaj limoj de la koncernata situacio kaj la priparolata problemo.

Sep Diaj Konsilantoj lige kun trinitatigita evolua triopo — unu Potenca Mesaĝisto, unu Altulo en Aŭtoritato kaj Unu Sen Nomo Kaj Numero — reprezentas la plej proksiman superuniversan aliron al la unuiĝo de la homa vidpunkto kaj la dia sinteno je preskaŭ paradizaj niveloj de spiritaj signifoj kaj realecaj valoroj. Tia proksima proksimiĝo de la unuiĝintaj kosmaj sintenoj de la kreitaĵo kaj la Kreinto estas nur preterpasita de la Paradizaj sinelverŝaj Filoj, kiuj estas, en ĉiu fazo de personeca sperto, Dio kaj homo.

4. La Universalaj Cenzoroj

Ekzistas ekzakte ok miliardoj da Universalaj Cenzoroj. Tiuj ĉi unikaj estaĵoj estas la juĝo de la Diaĵo. Ili ne simple reflektas la decidojn de perfekteco; ili estas la juĝo de la Paradiza trinitato. Eĉ la Plejaĝuloj de Tagoj ne kunsidas por juĝi krom asocie kun la Universalaj Cenzoroj.

Unu Cenzoro estas komisiita sur ĉiu el la miliardo da mondoj de la centra universo, alligita al la planeda administracio de la loĝanta Eternulo de Tagoj. Nek Perfektigantoj de Saĝo nek Diaj Konsilantoj estas tiel permanente alligitaj al la Havonaj Administracioj, nek ni tute komprenas kial la Universalaj Cenzoroj estas postenigitaj en la centra universo. Iliaj nunaj agadoj apenaŭ pravigas ilian asignon en Havono, kaj ni tial suspektas, ke ili estas tie anticipante la bezonojn de iu estonta universa epoko, dum kiu la Havona loĝantaro povus parte ŝanĝi.

Po unu miliardo da Cenzoroj estas asignitaj al ĉiu el la sep superuniversoj. Kaj individue kaj asocie kun Perfektigantoj de Saĝo kaj Diaj Konsilantoj, ili funkcias tra ĉiuj sekcioj de la sep superuniversoj. Tiel la Cenzoroj agas sur ĉiuj niveloj de la granda universo, de la perfektaj mondoj de Havono ĝis la konsilioj de la Sistemaj Suverenoj, kaj ili estas esence propra parto de ĉiuj diepokaj juĝoj de la evoluaj mondoj.

Kiam ajn kaj kie ajn Universala Cenzoro ĉeestas, tiam kaj tie ankaŭ estas la juĝo de la Diaĵo. Kaj ĉar la Cenzoroj ĉiam verdiktas lige kun la Perfektigantoj de Saĝo kaj la Diaj Konsilantoj, tiaj decidoj ampleksas la unuiĝintajn saĝecon, konsilon kaj juĝon de la Paradiza Trinitato. En tiu ĉi jura triopo la Perfektiganto de Saĝo estus la “Mi estis”, la Dia Konsilanto la “Mi estos”, sed la Universala Cenzoro ĉiam estas la “Mi estas”.

La Cenzoroj estas sumigantaj personecoj de la universo. Kiam mil atestantoj donis ateston — aŭ miliono — kiam la voĉo de saĝeco parolis kaj la konsilo de dieco registriĝis, kiam la atesto de supreniranta perfekteco aldoniĝis, tiam la Cenzoro ekagas, kaj tuj riveliĝas senerara kaj dia sumigo de ĉio okazinta; kaj tia rivelo reprezentas la dian konkludon, la sumon kaj substancon de fina kaj perfekta decido. Tial, kiam Cenzoro parolis, neniu alia povas paroli, ĉar la Cenzoro priskribis la veran kaj seneraran totalon de ĉio, kio okazis antaŭe. Kiam li parolas, ne estas apelacio.

Plej plene mi komprenas la la funkciadon de la menso de Perfektiganto de Saĝo, sed mi certe ne plene komprenas la funkciadon de juĝanta menso de Universala Cenzoro. Ŝajnas al mi, ke la Cenzoroj formulas novajn signifojn, kaj estigas novajn valorojn asociante la faktojn, verojn kaj eltrovojn prezentitajn al ili dum esplorado de universaj aferoj. Ŝajnas probable, ke la Universalaj Cenzoroj kapablas alporti originalajn interpretadojn de la kombino inter sagaco de perfekta Kreinto kaj sperto de perfektigita kreitaĵo. Tiu ĉi asocio de Paradiza perfekteco kaj universa sperto sendube manifestas novan valoron en la plej lastaj niveloj.

Sed tio ĉi ne estas la fino de niaj malfacilaĵoj rilate la funkciadon de la mensoj de la Universalaj Cenzoroj. Enkalkulante ĉion, kion ni scias aŭ konjektas pri la funkciado de Cenzoro en iu ajn konsiderita universa situacio, ni trovas, ke ni daŭre estas nekapablaj antaŭdiri decidojn aŭ antaŭvidi verdiktojn. Ni tre precize determinas la probablan rezulton de la asocio inter Kreinta sinteno kun kreitaĵa sperto, sed tiaj konkludoj ne estas ĉiam precizaj antaŭvidoj de la Cenzuraj riveloj. Verŝajne ŝajnas, ke la Cenzoroj estas iel en rilato kun la Diaĵa Absoluto; ni alie ne kapablas klarigi multajn el iliaj decidoj kaj juĝoj.

La Perfektigantoj de Saĝo, Diaj Konsilantoj kaj Universalaj Cenzoroj, kune kun la sep ordoj de Plejsuperaj Trinitataj Personecoj, konsistigas tiujn dek grupojn, kiuj foje estas nomataj Senmovaj Filoj de la Trinitato. Kune ili formas la grandan korpuson de Trinitataj administrantoj, regantoj, plenumantoj, konsilistoj, konsilantoj kaj juĝistoj. Ilia nombro iomete superas tridek sep miliardojn. Du miliardoj kaj sepdek estas postenigitaj en la centra universo kaj iom pli ol kvin miliardoj en ĉiu superuniverso.

Estas tre malfacile portreti la funkciajn limojn de la Senmovaj Filoj de la Trinitato. Estus malĝuste deklari, ke iliaj agoj estas limhave limigitaj, ĉar ekzistas operacioj de superuniversa registro, kiuj indikas la malon. Ili agas sur iu ajn nivelo de universa administrado aŭ adjudikado, kiu povas esti postulata de spactempaj kondiĉoj kaj kiu koncernas la pasintan, estantan kaj venontan evoluon de la majstra universo.

5. Inspiritaj Trinitato-Spiritoj

Mi kapablos diri al vi tre malmulte pri la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj, ĉar ili estas unu el la malmultaj tute sekretaj ordoj de ekzistantaj estaĵoj, sekretaj sendube, ĉar estas neeble al ili plene riveli sin eĉ al tiuj el ni, kies origino estas tiel proksime de la fonto de ilia kreo. Ili estiĝas per la ago de la Paradiza Trinitato, kaj povas esti uzataj de unu aŭ du el la Diaĵoj same kiel ankaŭ de ĉiuj tri. Ni ne scias, ĉu la nombro de tiuj ĉi Spiritoj estas kompleta aŭ konstante kreskanta, sed ni inklinas kredi, ke ilia nombro ne estas fiksita.

Ni plene komprenas nek la naturon nek la konduton de la Inspiritaj Spiritoj. Eble ili apartenas al la kategorio de superpersonaj spiritoj. Ili ŝajnas funkcii sur ĉiuj konataj cirkvitoj, kaj ŝajnas agi preskaŭ sendepende de tempo kaj spaco. Sed ni scias malmulte pri ili, krom kiam ni deduktas la karakteron el la naturo de iliaj agadoj, kies rezultoj ni certe observas tie ĉi kaj tie en la universoj.

Sub iuj kondiĉoj tiuj ĉi Inspiritaj Spiritoj povas individuiĝi sufiĉe por esti rekoneblaj de estaĵoj de Trinitata origino. Mi jam vidis ilin; sed neniam estus eble por la malsuperaj ordoj de ĉielaj estaĵoj rekoni unu el ili. Iuj cirkonstancoj ankaŭ aperas de tempo al tempo en la kondukto de la evoluantaj universoj, en kiuj iu ajn estaĵo de Trinitata origino povas rekte utiligi tiujn ĉi Spiritojn por la antaŭenigo de siaj taskoj. Ni do scias, ke ili ekzistas, kaj sub iuj kondiĉoj ni povas mendi kaj ricevi ilian helpon, kaj foje rekoni ilian ĉeeston. Sed ili ne estas parto de la evidenta kaj definitive rivelita organizo konfidita por kondukti la spactempajn universojn, antaŭ ol tiaj materiaj kreaĵoj estas fiksitaj en lumo kaj vivo. Ili ne havas klare distingeblan lokon en la nuna ekonomio aŭ administrado de la sep evoluantaj superuniversoj. Ili estas sekreto de la Paradiza Trinitato.

La Melkicedekoj de Nebadono instruas, ke la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj estas destinitaj, iam en la eterna estonteco, funkcii anstataŭ la Solecaj Mesaĝistoj, kies nombroj malrapide sed certe malpliiĝas pro ilia asigno kiel asociitoj de iuj specoj de trinitatigitaj filoj.

La Inspiritaj Spiritoj estas la solecaj Spiritoj de la universaro. Kiel Spiritoj ili multe similas la Solecajn Mesaĝistojn krom ke tiuj ĉi lastaj estas disaj personecoj. Ni akiras multajn el niaj konoj pri la Inspiritaj Spiritoj de la Solecaj Mesaĝistoj, kiuj detektas ilian proksimecon per la esence propra sensiveco al la ĉeesto de la Inspiritaj Spiritoj, kiu funkcias tiel neeraripove kiel magneta nadlo indikanta la magnetan poluson. Kiam Soleca Mesaĝisto estas proksime de Inspirita Trinitato-Spirito, li konscias pri kvalita indiko de tia dia ĉeesto kaj ankaŭ pri tre difinita kvanta registrado, kiu ebligas al li vere koni la kategorion de la ĉeestanta Spirito aŭ nombron da ĉeestantaj Spiritoj.

Mi povas rakonti plian interesan fakton: kiam Soleca Mesaĝisto estas sur planedo, kies loĝantoj estas loĝataj de Penso-Ĝustigantoj, kiel sur Urantio, li konscias pri kvalita ekscito en sia detekta sensiveco al spirita ĉeesto. En tiaj okazoj ne estas kvanta ekscito, nur kvalita agitado. Kiam temas pri planedo, sur kiun ne venas Ĝustigantoj, kontakto kun la indiĝenoj ne produktas tian reagon. Tio ĉi sugestas, ke Penso-Ĝustigantoj estas iel rilataj al, aŭ konektitaj kun, la Inspiritaj Spiritoj de la Paradiza Trinitato. Iumaniere ili eble povas esti asociitaj en iuj fazoj de sia laboro; sed ni ne vere scias. Ili ambaŭ originas proksime de la fonto-centro de ĉiuj aferoj, sed ili ne estas la sama ordo de estaĵoj. La Penso-Ĝustigantoj devenas nur el la Patro; la Inspiritaj Spiritoj estas la idoj de la Paradiza Trinitato.

La Inspiritaj Spiritoj ŝajne ne apartenas al la evolua plano de la individuaj planedoj aŭ universoj, kaj tamen ili ŝajnas esti preskaŭ ĉie. Ĝuste kiam mi estas ekformulanta tiun ĉi raporton, la persona sensiveco de mia asociita Soleca Mesaĝisto al la ĉeesto de tiu ĉi ordo de Spirito indikas, ke estas kun ni ekzakte ĉi-momente, je distanco de ĉirkau sep metroj, Spirito de la Inspirita ordo kaj de la tria volumena povo-ĉeesto. La tria volumena povo-ĉeesto sugestas al ni la probablecon, ke tri Inspiritaj Spiritoj agas interlige.

El pli ol dek du ordoj de estaĵoj asociitaj kun mi nun, nur la Soleca Mesaĝisto konscias pri la ĉeesto de tiuj ĉi misteraj entoj de la Trinitato. Kaj plie, dum ni estas tiel informitaj pri la proksimeco de tiuj ĉi diaj Spiritoj, ni ĉiuj same ne scias pri ilia misio. Ni vere ne scias, ĉu ili estas simple interesataj observi niajn farojn, aŭ ĉu, per nekonata maniero de ni, ili efektive kontribuas al la sukceso de nia entrepreno.

Ni scias, ke la Trinitataj Instruisto-Filoj dediĉas sin al la konscia iluminado de universaj kreitaĵoj. Mi atingis la firman konkludon, ke la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj, per superkonsciaj teknikoj, ankaŭ funkcias kiel instruistoj de la regnoj. Mi estas persvadita, ke estas vasta aro de esencaj spiritaj scioj, veraĵoj nemalhaveblaj por alta spirita atingo, kiu ne povas esti konscie ricevita; memkonscio efektive kompromitus la certecon de ĝia ricevo. Se ni pravas pri tiu ĉi koncepto, kaj mia tuta ordo de estaĵoj samopinias pri ĝi, eble estas la misio de tiuj ĉi Inspiritaj Spiritoj venki tiun ĉi malfacilaĵon, transponti tiun ĉi mankon en la universala skemo de morala iluminado kaj spirita progresado. Ni opinias, ke tiuj ĉi du specoj de instruistoj de Trinitata origino efektivigas ian ligon en siaj agadoj, sed ni ne reale scias.

Sur la superuniversaj trejnaj mondoj kaj sur la eternaj cirkvitoj de Havono, mi interfratiĝis kun la perfektiĝantaj mortemuloj — spiritecigitaj kaj suprenirantaj animoj el la evoluaj regnoj — sed neniam ili konsciis pri la Inspiritaj Spiritoj, detektitaj de la povoj de la Solecaj Mesaĝistoj kiuj indikas, ke ili estas tre proksimaj de ni. Mi libere interparolis kun ĉiuj ordoj de la Filoj de Dio, superaj kaj malsuperaj, kaj ili ankaŭ ne konscias pri la admonoj de la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj. Ili povas rememori kaj ja rememoras siajn spertojn, kaj rakontas eventojn, kiuj estas malfacile klarigeblaj, se la agado de tiaj Spiritoj ne estas konsiderata. Sed krom Solecaj Mesaĝistoj, kaj foje estaĵoj de Trinitata origino, neniu el la ĉiela familio iam konsciis pri la proksimeco de la Inspiritaj Spiritoj.

Mi ne kredas, ke la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj ludas kaŝludon kun mi. Ili verŝajne same penas malkaŝi sin al mi, same kiel mi penas komuniki kun ili; niaj malfacilaĵoj kaj limigoj devas esti reciprokaj kaj esence propraj. Mi estas kontenta, ke ne estas arbitraj sekretoj en la universo; tial mi neniam ĉesos klopodi solvi la misteron de la izolado de tiuj ĉi Spiritoj apartenantaj al mia ordo de kreado.

Kaj el ĉio ĉi, vi mortemuloj, kiuj ĵus faris vian unuan paŝojn en la eterna vojaĝo, povas bone vidi, ke vi devos longtempe antaŭeniri antaŭ progresi per “vida” kaj “materia” certigo. Vi longe uzos fidon, kaj dependos de revelacio, se vi esperas rapide kaj sekure progresi.

6. Havonaj indiĝenoj

La Havonaj indiĝenoj estas la rekta kreo de la Paradiza Trinitato, kaj ilia nombro estas ekster la koncepto de viaj ĉirkaŭlimigitaj mensoj. Nek estas eble al Urantianoj koncepti la esence proprajn dotojn de tiaj die perfektaj kreitaĵoj, kiel tiuj ĉi rasoj de Trinitata origino de la eterna universo. Vi neniam povas vere imagi tiujn ĉi glorajn kreitaĵojn; vi devos atendi vian alvenon en Havono, kiam vi povos saluti ilin kiel spiritajn kamaradojn.

Dum via longa restado sur la miliardo da mondoj de Havona kulturo vi disvolvos eternan amikecon por tiuj ĉi superbaj estaĵoj. Kaj kiel profunda estas tiu amikeco, kiu kreskas inter la plej malsuperaj personaj kreitaĵoj el la spacaj mondoj kaj tiuj ĉi altaj personaj estaĵoj indiĝenaj al la perfektaj sferoj de la centra universo! La suprenirantaj mortemuloj, en sia longa kaj ama asocio kun la Havonaj indiĝenoj, multe faras por kompensi la spiritan malriĉecon de la fruaj stadioj de mortema progreso. Samtempe per siaj kontaktoj kun la suprenirantaj pilgrimantoj, la Havonanoj akiras sperton, kiu en ne malgranda mezuro venkas la spertecan handikapon ĉiam vivi vivon de dia perfekteco. La bono al kaj la supreniranta mortemulo kaj la Havona indiĝeno estas granda kaj reciproka.

La Havonaj indiĝenoj, kiel ĉiuj aliaj personecoj de Trinitata origino, estas projekciitaj en dia perfekteco, kaj same kiel kun aliaj personecoj de Trinitata origino la pasanta tempo povas pliigi iliajn rezervojn de spertecaj dotoj. Sed male al la Senmovaj Filoj de la Trinitato, la Havonanoj povas evolui laŭ statuso, povas havi nerivelitan estontan eternercan destinon. Tio ĉi estas ilustrita de tiuj Havonanoj kiuj per la servo faktigas la kapablon unuiĝi kun fragmento de la Patro alia ol Ĝustiganto, kaj tiel kvalifiki sin kiel membron en la Mortemula Korpuso de la Finatingo. Kaj estas aliaj korpusoj de finatingintoj malfermitaj al tiuj ĉi indiĝenoj de la centra universo.

La statusa evoluo de la Havonaj indiĝenoj kaŭzis multajn konjektojn sur Uverso. Ĉar ili konstante membriĝas al la pluraj Paradizaj Korpusoj de la Finatingo, kaj ĉar neniu estas plu kreita, ŝajnas, ke la nombro de indiĝenoj restantaj en Havono konstante malpliiĝas. La plejlastaj konsekvencoj de tiuj ĉi operacioj neniam estis rivelitaj al ni, sed ni ne kredas, ke Havono iam estos tute malplenigita je siaj indiĝenoj. Ni subtenas la teorion, ke Havonanoj eble ĉesos eniri la korpusojn de finatingintoj iam dum la epokoj de la sinsekvaj kreadoj de la eksteraj niveloj de spaco. Ni ankaŭ subtenas la ideon, ke en tiuj ĉi postaj universaj epokoj la centra universo povas esti loĝata de miksita grupo de loĝantaj estaĵoj, civitaneco konsistanta nur parton de la originaj Havonaj indiĝenoj. Ni ne scias, kia ordo aŭ speco de kreitaĵo povas tiel esti destinita al loĝa statuso en la estonta Havono, sed ni pensas pri:

1. La univitatioj, kiuj nun estas la permanentaj civitanoj de la konstelacioj de lokaj universoj.

2. Estontaj specoj de mortemuloj, kiuj povas naskiĝi sur la loĝataj sferoj de la superuniversoj dum la florado de la epokoj de lumo kaj vivo.

3. La venonta spirita aristokratio de la sinsekvaj eksteraj universoj.

Ni scias, ke la Havono de la antaŭa universa epoko estis iom malsama de la Havono de la nuna epoko. Ni opinias, ke oni povas tute racie supozi, ke ni nun estas atestantoj de tiuj malrapidaj ŝanĝoj en la centra universo, kiuj anticipas la venontajn epokojn. Io estas certa: la universo estas nestatika; nur Dio estas senŝanĝa.

7. Paradizaj Civitanoj

Loĝas multaj grupoj de superbaj estaĵoj sur Paradizo, la Paradizaj Civitanoj. Ili ne rekte estas koncernitaj pri la skemo de la perfektiĝantaj suprenirantaj libervolaj kreitajoj, kaj tial ne estas plene rivelitaj al la Urantiaj mortemuloj. Estas pli ol tri mil ordoj de tiuj ĉi superaj inteligentuloj, la lasta grupo estinte personecigita samtempe kun la mandato de la Trinitato, kiu promulgis la krean planon de la sep superuniversoj de tempo kaj spaco.

La Paradizaj Civitanoj kaj la Havonaj indiĝenoj foje estas kolektive nomataj personecoj de Paradizo-Havono.

Tio ĉi kompletigas la rakonton de tiuj estaĵoj, kiuj estas estigitaj de la Paradiza Trinitato. Neniu el ili iam devojiĝis. Kaj tamen, en la plej alta senco, ili ĉiuj estas dotitaj de libervolo.

Estaĵoj de Trinitata origino posedas prerogativojn de transito, kiuj igas ilin sendependaj de transportaj personecoj, kiaj la serafoj. Ni ĉiuj posedas la povon libere kaj rapide moviĝi en la universaro. Krom la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj ni ne povas atingi la preskaŭ nekredeblan rapidon de la Solecaj Mesaĝistoj, sed ni kapablas uzi la tutan sumon de transportaj rimedoj de spaco tiel, ke ni povas atingi iun ajn punkton de superuniverso, de ĝia ĉefsidejo, en malpli ol unu jaro de la tempo de Urantio. Necesis 109 tagoj de via tempo, por ke mi vojaĝu de Uverso ĝis Urantio.

Per tiuj ĉi samaj vojoj estas eble al ni tuj interkomuniki. Nia tuta ordo de kreado troviĝas en kontakto kun ĉiu individuo inkluzivita en ĉiu divido de la infanoj de la Paradiza Trinitato krom nur la Inspiritaj Spiritoj.

[Prezentita de Dia Konsilanto de Uverso.]