Kajero 18

La Plejsuperaj Trinitataj Personecoj

La Plejsuperaj Trinitataj Personecoj estas ĉiuj kreitaj por specifa servo. Ili estas destinitaj de la dia Trinitato por la plenumo de iuj specifaj devoj, kaj ili estas kvalifikitaj por servi kun perfekteco de tekniko kaj celeco de dediĉo. Estas sep ordoj de la Plejsuperaj Trinitataj Personecoj:

1. Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco.

2. Eternuloj de Tagoj.

3. Plejaĝuloj de Tagoj.

4. Perfektuloj de Tagoj.

5. Freŝdatuloj de Tagoj.

6. Unuiĝuloj de Tagoj.

7. Fideluloj de Tagoj.

Tiuj ĉi estaĵoj de administra perfekteco ekzistas laŭ difinita kaj fina nombro. Ilia kreado estas pasinta evento; neniu pli estas personecigita.

Tra la tuta granda universo tiuj ĉi Plejsuperaj Trinitataj Personecoj reprezentas la administran politikojn de la Paradiza Trinitato; ili reprezentas la justecon, kaj estas la ekzekutiva juĝo de la Paradiza Trinitato. Ili formas interrilatan linion de administra perfekteco etendiĝanta de la Paradizaj sferoj de la Patro ĝis la ĉefmondoj de la lokaj universoj kaj ĝis la ĉefsferoj de iliaj komponantaj konstelacioj.

Ĉiuj estaĵoj de Trinitata origino estas kreitaj laŭ Paradiza perfekteco en ĉiuj siaj diaj atributoj. Nur en la regnoj de sperteco la tempa fluo aldoniĝis al ilia ekipaĵo por kosma servo. Neniam ekzistas ia ajn danĝero de fiasko aŭ risko de ribelo kun la estaĵoj de Trinitata origino. Ili estas de dia esenco, kaj oni neniam konis eĉ unu, kiu foriris de la dia kaj perfekta vojo de personeca konduto.

1. La Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco

Estas sep mondoj en la plej interna cirkvito de la Paradizaj satelitoj, kaj ĉiu el tiuj ĉi ekzaltitaj mondoj estas prezidata de korpuso de dek Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco. Ili ne estas kreintoj, sed ili estas plejsuperaj kaj plejlastaj administrantoj. La gvidado de la aferoj de tiuj ĉi sep frataj sferoj estas tute konfidita al tiu ĉi korpuso de sepdek plejsuperaj direktoroj. Kvankam la idoj de la Trinitato superrigardas tiujn ĉi sep sakralajn sferojn la plej proksimajn de Paradizo, tiu ĉi grupo de mondoj estas universale konata kiel la persona cirkvito de la Universala Patro.

La Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco funkcias en grupoj de dek kiel kunordigitaj kaj kunaj direktoroj de siaj respektivaj sferoj, sed ili ankaŭ individue funkcias en apartaj kampoj de respondeco. La laboro de ĉiu el tiuj ĉi specialaj mondoj estas dividita en sep ĉefaj departementoj, kaj unu el tiuj ĉi kunordigitaj regantoj prezidas ĉiun tian sektoron de specialigitaj agadoj. La ceteraj tri agas kiel la personaj reprezentantoj de la triunua Diaĵo rilate al la aliaj sep, unu reprezentante la Patron, unu la Filon kaj unu la Spiriton.

Kvankam estas difinita simileco de klaso, kiu karakterizas la Trinitatigitajn Sekretojn de Plejsupereco, ili ankaŭ malkaŝas sep apartajn grupojn da karakterizaĵoj. La dek plejsuperaj direktoroj de la aferoj de Diviningtono reflektas la personajn karakteron kaj naturon de la Universala Patro; kaj estas same por ĉiu el tiuj ĉi sep sferoj: ĉiu grupo de dek similas al tiu Diaĵo aŭ Diaĵa asocio karakterizanta sian kampon. La dek direktoroj regantaj sur Ascendingtono reflektas la kombinitan naturon de la Patro, Filo kaj Spirito.

Mi povas riveli malmulton pri la laboro de tiuj ĉi altaj personecoj sur la sep sakralaj mondoj de la Patro, ĉar ili vere estas la Sekretoj de Plejsupereco. Ne estas arbitraj sekretoj asociitaj kun la alproksimiĝo al la Universala Patro, la Eterna Filo aŭ la Infinita Spirito. La Diaĵoj estas malfermita libro por ĉiuj, kiuj atingas dian perfektecon, sed ĉiuj Sekretoj de Plejsupereco neniam povas esti plene atingitaj. Ĉiam ni estos malkapablaj plene penetri la regnojn entenantajn la personecajn sekretojn de Diaĵa asocio kun la sepobla grupiĝo de kreitaj estaĵoj.

Ĉar la laboro de tiuj ĉi plejsuperaj direktoroj rilatas al la intima kaj persona kontakto de la Diaĵoj kun tiuj ĉi sep bazaj grupiĝoj de universaj estaĵoj, kiam ili loĝas sur tiuj ĉi sep specialaj mondoj aŭ dum ili funkcias tra la tuta granda universo, tial estas konvene, ke tiuj ĉi tre personaj rilatoj mem kaj eksterordinaraj kontaktoj estu konservitaj en sakrala sekreto. La Paradizaj Kreintoj respektas la privatecon kaj sanktecon de personeco eĉ ĉe siaj humilaj kreitaĵoj. Kaj tio ĉi estas vera por kaj individuoj kaj diversaj apartaj ordoj de personecoj.

Por estaĵoj de eĉ alta universa atingo tiuj ĉi sekretaj mondoj ĉiam restas elprovo de lojaleco. Oni rajtigas al ni plene kaj persone koni la eternajn Diojn, libere koni iliajn karakterojn de dieco kaj perfekteco, sed oni ne permesas al ni penetri ĉiujn personajn rilatojn de la Paradizaj Regantoj kun ĉiuj iliaj kreitaj estaĵoj.

2. La Eternuloj de Tagoj

Ĉiu el la miliardo da mondoj de Havono estas direktita de Plejsupera Trinitata Personeco. Tiuj ĉi regantoj estas konataj kiel la Eternuloj de Tagoj, kaj ilia nombro estas ekzakte unu miliardo, unu por ĉiu el la Havonaj sferoj. Ili estas la idoj de la Paradiza Trinitato, sed same kiel la Sekretoj de Plejsupereco estas neniu registroj pri ilia origino. Por ĉiam tiuj ĉi du grupoj de tute saĝaj patroj regas siajn delikatajn mondojn de la sistemo Paradizo-Havono, kaj ili funkcias sen rotacio aŭ reasignado.

La Eternuloj de Tagoj estas videblaj por ĉiuj libervolaj kreitaĵoj loĝantaj en siaj kampoj. Ili prezidas la regulajn planedajn konklavojn. Periode kaj rotacie ili vizitas la ĉefsidejajn sferojn de la sep superuniversoj. Ili estas proksimaj parencoj kaj diaj egaluloj de la Plejaĝuloj de Tagoj, kiuj prezidas la destinojn de la sep superregistaroj. Kiam Eternulo de Tagoj forestas de sia sfero lia mondo estas direktita de Trinitata Instruisto-Filo.

Krom por la establitaj vivordoj, kiel la Havonaj indiĝenoj kaj aliaj vivantaj kreitaĵoj de la granda universo, la loĝantaj Eternuloj de Tagoj disvolvis siajn respektivajn sferojn tute laŭ siaj propraj personaj ideoj kaj idealoj. Ili vizitas la planedojn de unu la alian, sed ili ne kopias aŭ imitas; ili estas ĉiam kaj plene originalaj.

La arkitekturo, naturaj plibeligoj, morontiaj strukturoj kaj spiritaj kreaĵoj estas ekskluzivaj kaj unikaj sur ĉiu sfero. Ĉiu mondo estas loko de ĉiama beleco, kaj estas tute malsama al iu ajn alia mondo en la centra universo. Kaj ĉiu el vi pli aŭ malpli longe restados sur ĉiu el tiuj ĉi unikaj kaj ekscitantaj sferoj dum via vojaĝo internen tra Havono al Paradizo. Estas nature sur via mondo paroli pri Paradizo kiel irante supren, sed estus pli ĝuste aludi al la dia celo de supreniro kiel irante internen.

3. La Plejaĝuloj de Tagoj

Kiam la mortemuloj tempaj diplomiĝas el la trejnaj mondoj ĉirkaŭantaj la sidejon de loka universo, kaj antaŭeniras ĝis la edukaj sferoj de sia superuniverso, ili tiam jam progresis en spirita disvolviĝo ĝis tiu punkto, kie ili kapablas agnoski kaj komuniki kun la altaj spiritaj regantoj kaj direktoroj de tiuj ĉi progresintaj regnoj, inkluzive de la Plejaĝuloj de Tagoj.

La Plejaĝuloj de Tagoj estas ĉiuj esence identaj; ili malkaŝas la kombinitan karakteron kaj unuiĝintan naturon de la Trinitato. Ili posedas individuecon, kaj estas diversaj laŭ personeco, sed ili ne diferencas unu de la alia kiel la Sep Majstro-Spiritoj. Ili disponigas la unuforman direktadon de la alie diferencaj sep superuniversoj, kiuj estas ĉiu distingebla, aparta kaj unika kreaĵo. La Sep Majstro-Spiritoj estas malsimilaj laŭ naturo kaj atributoj, sed la Plejaĝuloj de Tagoj, la personaj regantoj de la superuniversoj, estas ĉiuj unuformaj kaj superperfektaj idoj de la Paradiza Trinitato.

La Sep Majstro-Spiritoj determinas supre la naturon de siaj respektivaj superuniversoj, sed la Plejaĝuloj de Tagoj diktas la administradon de tiuj ĉi samaj superuniversoj. Ili supermetas administran unuformecon sur krean diversecon, kaj certigas la harmonion de la tuto fronte al la subkuŝaj kreaj diferencoj de la sep segmentaj grupiĝoj de la granda universo.

La Plejaĝuloj de Tagoj estis ĉiuj trinitatigitaj samtempe. Ili reprezentas la komencon de la personecaj registroj de la universaro, tial ilia nomo — Plejaĝuloj de Tagoj. Kiam vi atingos Paradizon kaj priserĉos la skribitajn registrojn de la komenco de aferoj, vi trovos, ke la unua enskribo aperanta en la personeca sekcio estas la rakonto pri la trinitatigo de tiuj ĉi dudek unu Plejaĝuloj de Tagoj.

Tiuj ĉi altaj estaĵoj ĉiam regadas triope. Estas multaj fazoj de agado, en kiuj ili laboras kiel individuoj, ankoraŭ aliaj en kiuj ili povas funkcii duope, sed en la pli superaj sferoj de sia administrado ili devas agi kune. Ili neniam persone forlasas siajn loĝatajn mondojn, kaj ili ne bezonas fari tion, ĉar tiuj ĉi mondoj estas la superuniversaj fokusaj punktoj de la vasta sistemo de reflekteco.

La personaj loĝejoj de ĉiu triopo de Plejaĝuloj de Tagoj situas ĉe la punkto de spirita poluso sur ilia ĉefsfero. Tiu ĉi sfero estas dividita en sepdek administraj sektoroj, kaj havas sepdek sektorajn ĉefurbojn, en kiuj la Plejaĝuloj de Tagoj loĝas de tempo al tempo.

Laŭ povo, amplekso de aŭtoritato kaj graveco de jurisdikcio la Plejaĝuloj de Tagoj estas la plej potencaj kaj gravaj el ĉiuj rektaj regantoj de la spactempaj kreaĵoj. En la tuta vasta universaro nur ili estas konfiditaj kun la altaj povoj de fina ekzekutiva juĝo koncerne la eternan estingon de libervolaj kreitaĵoj. Kaj ĉiuj tri Plejaĝuloj de Tagoj devas partopreni en la finaj dekretoj de la plejsupera tribunalo de superuniverso.

Krom la Diaĵoj kaj iliaj Paradizaj asociitoj la Plejaĝuloj de Tagoj estas la plej perfektaj, plej diverstalentaj kaj la plej die dotitaj regantoj en la tuta spactempa ekzisto. Ŝajne ili estas la plejsuperaj regantoj de la superuniversoj; sed ili ne spertece gajnis tiun ĉi rajton regi, kaj tial estas destinitaj iam esti anstataŭitaj de la Plejsupera Estaĵo, sperteca suvereno, kies vicregantoj ili sendube fariĝos.

La Plejsupera Estaĵo estas atinganta la suverenecon de la sep superuniversoj per sperteca servo, same kiel Kreinto-Filo spertece gajnas la suverencon de sia loka universo. Sed dum la nuna epoko de la nefinita evoluo de la Plejsuperulo, la Plejaĝuloj de Tagoj provizas la kunordigitan kaj perfektan administran superregadon de la evoluantaj universoj de tempo kaj spaco. Kaj la saĝeco de originaleco kaj la iniciato de individueco karakterizas ĉiujn dekretojn kaj decidojn de la Plejaĝuloj de Tagoj.

4. La Perfektuloj de Tagoj

Estas ekzakte ducent dek Perfektuloj de Tagoj, kaj ili prezidas la registarojn de la dek maĵoraj sektoroj de ĉiu superuniverso. Ili estis trinitatigitaj por la speciala laboro helpi la superuniversajn direktorojn, kaj ili regas kiel la senperaj kaj personaj vicregantoj de la Plejaĝuloj de Tagoj.

Tri Perfektuloj de Tagoj estas asignitaj al ĉiu ĉefmondo de maĵora sektoro, sed male al la Plejaĝuloj de Tagoj, ne necesas, ke ĉiuj tri samtempe ĉeestu. De tempo al tempo unu el tiu ĉi triopo povas foresti por persone interkonsiliĝi kun la Plejaĝuloj de Tagoj pri la bonstato de sia regno.

Tiuj ĉi triunuaj regantoj de la maĵoraj sektoroj estas aparte perfektaj en la majstreco de administraj detaloj, tial ilia nomo — Perfektuloj de Tagoj. Registrante la nomojn de tiuj ĉi estaĵoj de la spirita mondo, ni alfrontas la problemon de tradukado en vian lingvon, kaj tre ofte estas treege malfacile fari kontentigan tradukon. Ni malŝatas uzi arbitrajn nomojn, kiuj estus sensignifaj por vi; tial ni ofte trovas malfacile elekti taŭgan nomon, kiu estos klara por vi kaj samtempe iom reprezenta de la originalo.

La Perfektuloj de Tagoj havas mezgrandan korpuson de Diaj Konsilantoj, Perfektigantoj de Saĝo kaj Universalaj Cenzoroj ligitaj al siaj registaroj. Ili havas ankoraŭ pli grandajn nombrojn da Potencaj Mesaĝistoj, Tiuj Altuloj en Aŭtoritato kaj Tiuj Sen Nomo kaj Numero. Sed multo de la rutina laboro de la aferoj de Maĵora Sektoro estas plenumita de la Ĉielaj Gardistoj kaj la Helpantoj de Altaj Filoj. Tiuj ĉi du grupoj devenas de la trinitatigitaj idoj de ĉu personecoj de Paradizo-Havono aŭ de glorigitaj mortemaj finatingintoj. Iuj el tiuj ĉi du ordoj de estaĵoj trinitatigitaj de kreitaĵoj estas retrinitatigitaj de la Paradizaj Diaĵoj, kaj poste estas senditaj por helpi en la administrado de la superuniversaj registaroj.

La plejmulto de la Ĉielaj Gardistoj kaj Helpantoj de Altaj Filoj estas asignitaj al la servado de la maĵoraj kaj la minoraj sektoroj, sed la Trinitatigitaj Konservistoj (serafoj kaj mezvojuloj brakumitaj de Trinitato) estas la oficistoj de la kortumoj de ĉiuj tri sekcioj, funkciante en la tribunaloj de Plejaĝuloj de Tagoj, Perfektuloj de Tagoj kaj Freŝdatuloj de Tagoj. La Trinitatigitaj Ambasadoroj (Suprenirantaj mortemuloj brakumitaj de la Trinitato kaj kunfanditaj kun la Filo aŭ la Spirito) povas troviĝi ie ajn en superuniverso, sed la plejmulto estas en la servo de la minoraj sektoroj.

Antaŭ la tempoj de la plena disvolviĝo de la registara skemo de la sep superuniversoj praktike ĉiuj administrantoj de la diversaj sekcioj de tiuj ĉi registaroj, krom la Plejaĝuloj de Tagoj, servadis en trejnadoj de diversaj daŭroj sub la Eternuloj de Tagoj sur la diversaj mondoj de la perfekta Havona universo. La poste trinitatigitaj estaĵoj same trapasis sezonon de trejnado sub la Eternuloj de Tagoj, antaŭ ol ili estis ligitaj al la servo de la Plejaĝuloj de Tagoj, la Perfektuloj de Tagoj kaj la Freŝdatuloj de Tagoj. Ili ĉiuj estas trejnitaj, elprovitaj kaj spertaj administrantoj.

Vi frue vidos la Perfektulojn de Tagoj, kiam vi atingos la ĉefsidejon de Splandono post via loĝado sur la mondoj de via minora sektoro, ĉar tiuj ĉi plialtigitaj regantoj estas proksime asociitaj al la sepdek mondoj de la maĵoraj sektoroj, kie oni pli supere trejnas la suprenirantajn kreitaĵojn de tempo. La Perfektuloj de Tagoj persone administras la grupajn engaĝojn de la suprenirantaj diplomitoj de la lernejoj de la maĵoraj sektoroj.

La laboro de la tempaj pilgrimantoj sur la mondoj ĉirkaŭantaj sidejon de maĵora sektoro estas ĉefe de intelekta naturo kontraste kun la pli fizika kaj materia karaktero de la trejnado sur la sep edukaj sferoj de minora sektoro kaj kun la spiritaj entreprenoj sur la kvarcent naŭdek universitataj mondoj de superuniversa sidejo.

Kvankam vi estas enskribitaj nur sur la registro de la maĵora sektoro de Splandono, kiu ampleksas la lokan universon de via origino, vi devos pasi tra ĉiu el la dek maĵoraj sekcioj de nia superuniverso. Vi vidos ĉiujn tridek el la Perfektuloj de Tagoj de Orvontono antaŭ atingi Uverson.

5. La Freŝdatuloj de Tagoj

La Freŝdatuloj de Tagoj estas la plej junaj el la plejsuperaj direktoroj de la superuniversoj; ili triope prezidas la aferojn de la minoraj sektoroj. Laŭnature ili estas kunordigitaj kun la Perfektuloj de Tagoj, sed laŭ administra aŭtoritato ili estas subordigitaj. Estas ekzakte dudek unu mil el tiuj ĉi persone gloraj kaj die efikaj Trinitataj personecoj. Ili estis kreitaj samtempe, kaj ili kune trapasis sian Havonan trejnadon sub la Eternuloj de Tagoj.

La Freŝdatuloj de Tagoj havas korpuson de asociitoj kaj asistantoj similan al tiu de la Perfektuloj de Tagoj. Krome ili asignis al si enormajn nombrojn da diversaj subordigitaj ordoj de ĉielaj estaĵoj. En la administrado de la minoraj sektoroj ili uzas grandan nombron de la loĝantaj suprenirantaj mortemuloj, la personaro de la diversaj ĝentilecaj kolonioj, kaj la diversaj grupoj devenantaj de la Infinita Spirito.

La registaroj de la minoraj sektoroj tre plejparte, kvankam ne ekskluzive, zorgas pri la grandaj fizikaj problemoj de la superuniversoj. La sferoj de la minoraj sektoroj estas la sidejoj de la Majstraj Fizikaj Regantoj. Sur tiuj ĉi mondoj suprenirantaj mortemuloj faras studadojn kaj eksperimentojn rilatajn al ekzameno de la agadoj de la tria ordo de la Plejsuperaj Povo-Centroj kaj de ĉiuj sep ordoj de la Majstraj Fizikaj Regantoj.

Ĉar la reĝimo de minora sektoro estas tiom multe okupitaj pri fizikaj problemoj, ĝiaj tri Freŝdatuloj de Tagoj malofte estas kune sur la ĉefsfero. Plejparte unu el ili estas for en konferenco kun la Perfektuloj de Tagoj de la superrigardanta maĵora sektoro, aŭ forestanta por reprezenti la Plejaĝulojn de Tagoj ĉe la Paradizaj konklavoj de la altaj estaĵoj de Trinitata origino. Ili alternas kun la Perfektuloj de Tagoj por reprezenti la Plejaĝulojn de Tagoj ĉe la plejsuperaj konsilioj sur Paradizo. Dume alia Freŝdatulo de Tagoj povas esti for por inspekta rondvizito de la ĉefmondoj de la lokaj universoj apartenantaj al sia jurisdikcio. Sed almenaŭ unu el tiuj ĉi regantoj ĉiam deĵoras ĉe la sidejo de minora sektoro.

Vi ĉiuj iam konos la tri Freŝdatulojn de Tagoj respondecajn pri Ensa, via minora sektoro, ĉar vi devos pasi per iliaj manoj dum via vojaĝo internen al la trejnaj mondoj de la maĵoraj sektoroj. Suprenirante al Uverso vi trapasos nur unu grupon de trejnaj sferoj de minora sektoro.

6. La Unuiĝuloj de Tagoj

La Trinitaj personecoj de la ordo de “Tagoj” ne funkcias en administra kapablo sub la nivelo de la superuniversaj registaroj. En la evoluantaj lokaj universoj ili agas nur kiel konsilantoj kaj konsilistoj. La Unuiĝuloj de Tagoj estas grupo de ligaj personecoj akredititaj de la Paradiza Trinitato al la dualaj regantoj de la lokaj universoj. Al ĉiu organizita kaj loĝata loka universo estas asignita unu el tiuj ĉi Paradizaj konsilantoj, kiu agas kiel la reprezentanto de la Trinitato, kaj en iuj rilatoj, de la Universala Patro, por la loka kreaĵo.

Estas sepcent mil el tiuj ĉi ekzistantaj estaĵoj, kvankam ili ne ĉiuj estis komisiitaj. La rezerva korpuso de la Unuiĝuloj de Tagoj funkcias sur Paradizo kiel la Plejsupera Konsilio de Universaj Alĝustigoj.

Laŭ speciala maniero tiuj ĉi Trinitataj observantoj kunordigas la administrajn agadojn de ĉiuj branĉoj de la universala registaro, de tiuj de la lokaj universoj tra tiuj de la sektoraj registaroj ĝis tiuj de la superuniverso, tial ilia nomo — Unuiĝuloj de Tagoj. Ili faras trioblan raporton al siaj superuloj: ili raportas trafajn datenojn de fizika kaj duonintelekta naturo al la Freŝdatuloj de Tagoj de sia minora sektoro; ili raportas intelektajn kaj preskaŭ spiritajn okazaĵojn al la Perfektuloj de Tagoj de sia maĵora sektoro; ili raportas spiritajn kaj duonparadizajn aferojn al la Plejaĝuloj de Tagoj sur la ĉefmondo de sia superuniverso.

Ĉar ili estas estaĵoj de Trinitata origino, ĉiuj el la Paradizaj cirkvitoj estas disponeblaj al ili por interkomunikado, kaj tiel ili ĉiam estas en kontakto unu kun la alia kaj kun ĉiuj aliaj postulataj personecoj ĝis la plejsuperaj konsilioj de Paradizo.

Unuiĝulo de Tagoj ne estas organe ligita kun la registaro de la loka universo de sia asigno. Krom pri siaj devoj kiel observanto li agas nur laŭ peto de la lokaj autoritatoj. Li estas laŭranga membro de ĉiuj unuarangaj konsilioj kaj ĉiuj gravaj konklavoj de la loka kreaĵo, sed li ne partoprenas en la teknika konsidero de administraj problemoj.

Kiam loka universo estas fiksita en lumo kaj vivo, ĝiaj glorigitaj estaĵoj libere asociiĝas kun la Unuiĝuloj de Tagoj, kiuj tiam funkcias laŭ pligrandigita kapablo en tia regno de evolua perfekteco. Sed li daŭre ĉefe estas Trinitata ambasadoro kaj Paradiza konsilanto.

Loka universo estas rekte regata de dia Filo de duobla Diaĵa origino, sed li konstante havas ĉe sia flanko Paradizan fraton, personecon de Trinitata origino. Okaze de portempa foresto de Kreinto-Filo de la sidejo de sia loka universo, la provizoraj regantoj estas plejparte gviditaj en siaj gravaj decidoj de la konsilado de sia Unuiĝulo de Tagoj.

7. La Fideluloj de Tagoj

Tiuj altaj personecoj de Trinita origino estas la Paradizaj konsultistoj por la regantoj de la cent konstelacioj en ĉiu loka universo. Estas sepdek milionoj da Fideluloj de Tagoj, kaj same kiel la Unuiĝuloj de Tagoj, ne ĉiuj deĵoras. Ilia Paradiza rezerva korpuso estas la Konsulta Komisiono de Interuniversaj Etiko kaj Memregado. La Fideluloj de Tagoj rotacie servas konforme al la juĝoj de la plejsupera konsilio de sia rezerva korpuso.

Ĉio, kio estas Unuiĝulo de Tagoj por Kreinto-Filo de loka universo, la Fideluloj de Tagoj estas por la Vorondadekaj Filoj, kiuj regas la konstelaciojn de tiu loka kreaĵo. Ili estas plejsupere sindediĉaj kaj die fidelaj al la bonstato de siaj asignitaj konstelacioj, tial la nomo — Fideluloj de Tagoj. Ili agas nur kiel konsilantoj; neniam ili partoprenas en administraj agadoj krom post invito fare de la konstelaciaj aŭtoritatoj. Ili nek rekte okupiĝas pri la eduka ministrado al la pilgrimantoj de supreniro sur la arkitekturaj trejnaj sferoj ĉirkaŭantaj konstelacian sidejon. Ĉiuj tiaj entreprenoj estas sub la superrigardo de la Vorondadekaj Filoj.

Ĉiuj Fideluloj de Tagoj funkciantaj en la konstelacioj de loka universo estas sub la jurisdikcio de la Unuiĝuloj de Tagoj, kaj rekte raportas al ili. Ili ne havas vastan sistemon de interkomunikado, ĉar ili ĝenerale limiĝas al interasocio interne de la limoj de loka universo. Iu ajn Fidelulo de Tagoj deĵoranta en Nebadono povas komuniki kaj ja komunikas kun ĉiuj aliaj de sia ordo deĵorantaj en tiu ĉi loka universo.

Kiel la Unuiĝuloj de Tagoj sur universa sidejo, la Fideluloj de Tagoj konservas siajn personajn loĝejojn sur la konstelaciaj ĉefmondoj apartaj de tiuj de la administraj direktoroj de tiaj regnoj. Iliaj loĝejoj estas fakte modestaj kompare kun la hejmoj de la Vorondadekaj regantoj de la konstelacioj.

La Fideluloj de Tagoj estas la lasta ĉenero en la longa administra-konsulta ĉeno, kiu etendiĝas de la sakralaj sferoj de la Universala Patro apud la centro de ĉiuj aferoj ĝis la unuarangaj sekcioj de la lokaj universoj. La reĝimo de Trinitata origino ĉesas ĉe la konstelacioj; neniuj tiaj Paradizaj konsultistoj permanente situas sur iliaj komponantaj sistemoj aŭ sur la loĝataj mondoj. Tiuj ĉi lastaj administraj unuoj estas tute sub la jurisdikcio de estaĵoj indiĝenaj al la lokaj universoj.

[Prezentita de Dia Konsilanto de Uverso.]