Kajero 17

La sep grupoj de Plejsuperaj Spiritoj

La sep grupoj da Plejsuperaj Spiritoj estas la universalaj kunordigantaj direktoroj de la sep-segmentita administrado de la granda universo. Kvankam ĉiuj estas klasifikitaj inter la funkcia familio de la Infinita Spirito, la jenaj tri grupoj estas kutime klasifikitaj kiel infanoj de la Paradiza Trinitato:

1. La Sep Majstro-Spiritoj.

2. La Sep Plejsuperaj Plenumantoj.

3. La Reflektaj Spiritoj.

La ceteraj kvar grupoj estas estigitaj de la kreaj agoj de la Infinita Spirito aŭ de liaj asociitoj de krea statuso:

4. La Reflektaj Bildo-Helpantoj.

5. La Sep Spiritoj de la Cirkvitoj.

6. La Kreopovaj Spiritoj de la Lokaj Universoj.

7. La Asistantaj Menso-Spiritoj.

Tiuj ĉi sep ordoj estas konataj sur Uverso kiel la sep grupoj de Plejsuperaj Spiritoj. Ilia funkcia kampo etendiĝas de la persona ĉeesto de la Sep Majstro-Spiritoj sur la periferio de la eterna Insulo, tra la sep Paradizaj satelitoj de la Spirito, la Havonaj cirkvitoj, la registaroj de la superuniversoj kaj la administrado kaj superrigardo de la lokaj universoj, eĉ ĝis la humila servo de la asistantoj disdonacitaj sur la regnojn de evolua menso sur la mondoj de tempo kaj spaco.

La Sep Majstro-Spiritoj estas la kunordigantaj direktoroj de tiu ĉi vasta administra regno. En iuj aferoj koncernantaj la administran reguligadon de organizita fizika povo, mensa energio kaj nepersona spirita ministrado, ili persone kaj rekte agas, kaj en aliaj aferoj ili funkcias per siaj multspecaj asociitoj. En ĉiuj aferoj de plenuma naturo — juĝoj, reguligoj, alĝustigoj kaj administraj decidoj — la Majstro-Spiritoj agas per la personoj de la Sep Plejsuperaj Plenumantoj. En la centra universo la Majstro-Spiritoj povas funkcii per la Sep Spiritoj de la Havonaj Cirkvitoj; sur la sidejoj de la sep superuniversoj ili rivelas sin per la kanalo de la Reflektaj Spiritoj, kaj agas per la personoj de la Plejaĝuloj de Tagoj, kun kiuj ili estas en persona komunikado per la Reflektaj Bildo-Helpantoj.

La Sep Majstro-Spiritoj ne kontaktas rekte kaj persone la universan administracion sub la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Via loka universo estas administrata kiel parto de nia superuniverso fare de la Majstro-Spirito de Orvontono, sed lia funkcio rilate al la indiĝenaj estaĵoj de Nebadono estas tuj plenumita kaj persone direktita de la Kreopova Patrino-Spirito loĝanta sur Salvingtono, la sidejo de via loka universo.

1. La Sep Plejsuperaj Plenumantoj.

La ekzekutiva sidejo de la Majstro-Spiritoj okupas la sep Paradizajn satelitojn de la Infinita Spirito, kiuj svingas ĉirkaŭ la centra Insulo inter la brilaj sferoj de la Eterna Filo kaj la plej interna Havona cirkvito. Tiuj ĉi ekzekutivaj sferoj estas sub la direkto de la Plejsuperaj Plenumantoj, grupo de sep, kiuj estis trinitatigitaj de la Patro, la Filo kaj la Spirito laŭ la specifoj de la Sep Majstro-Spiritoj por estaĵoj de speco, kiu povus funkcii kiel iliaj universalaj reprezentantoj.

La Majstro-Spiritoj konservas kontakton kun la diversaj sekcioj de la superuniversaj registaroj per tiuj ĉi Plejsuperaj Plenumantoj. Estas ili, kiuj tre plejparte determinas la bazajn konsistigajn tendencojn de la sep superuniversoj. Ili estas unuforme kaj die perfektaj, sed ili ankaŭ posedas diversecon de personeco. Ili ne havas prezidan ĉefon; ĉiufoje kiam ili kunvenas, ili elektas unu inter si por prezidi tiun komunan konsilion. Periode ili vojaĝas al Paradizo por kunsidi kun la sep Majstro-Spiritoj.

La Sep Plejsuperaj Plenumantoj funkcias kiel la administraj kunordigantoj de la granda universo; ili povus esti nomataj la estraro de la administraj direktoroj de la post-Havona kreaĵo. Ili ne estas koncernata de la internaj aferoj de Paradizo, kaj ili direktas siajn limigitajn sferojn de Havona agado per la Sep Spiritoj de la Cirkvitoj. Alie estas malmultaj limoj al la amplekso de ilia superrigardado; ili okupiĝas pri la direkto de fizikaj, intelektaj kaj spiritaj aferoj; ili vidas ĉion, aŭdas ĉion, sentas ĉion kaj eĉ scias ĉion, kio okazas en la sep superuniversoj kaj en Havono.

Tiuj ĉi Plejsuperaj Plenumantoj ne iniciatas politikojn nek modifas universajn procedurojn; ili estas koncernataj de la plenumo de la planojn de dieco proklamitaj de la Sep Majstro-Spiritoj. Nek ili enmiksiĝas en la regado de la Plejaĝuloj de Tagoj en la superuniversoj nek en la suvereneco de la Kreinto-Filoj en la lokaj universoj. Ili estas la kunordigantaj plenumantoj, kies funkcio estas efektivigi la kombinitajn politikojn de ĉiuj laŭregule akredititaj regantoj en la granda universo.

Ĉiu el la plenumantoj kaj la instalaĵoj de lia sfero estas dediĉitaj al la efika administrado de ununura universo. Plejsupera Plenumanto Numero Unu, funkcianta sur ekzekutiva sfero numero unu, plene okupiĝas pri la aferoj de superuniverso numero unu, kaj tiel plu ĝis Plejsupera Plenumanto Numero Sep, laborante de la sepa Paradiza satelito de la Spirito, kaj dediĉante siajn energiojn al la administrado de la sepa superuniverso. La nomo de tiu ĉi sepa sfero estas Orvontono, ĉar la Paradizaj satelitoj de la Spirito havas la samajn nomojn kiel siaj ligitaj superuniversoj; fakte la superuniversoj estas nomataj laŭ ili.

Sur la ekzekutiva sfero de la sepa superuniverso la personaro okupiĝanta pri la bona gvidado de la aferoj de Orvontono reprezentas nombron ekster la homa kompreno, kaj ampleksas praktike ĉiujn ordojn de ĉielaj inteligentuloj. Ĉiuj superuniversaj servoj de personeca forsendo (krom Inspiritaj Trinitato-Spiritoj kaj Penso-Ĝustigantoj) pasas tra unu el tiuj ĉi sep ekzekutivaj mondoj dum siaj universaj vojaĝoj al kaj el Paradizo, kaj tie ĉi estas konservataj la centraj registroj de ĉiuj personecoj kreitaj de la Tria Fonto-Centro funkciantaj en la superuniversoj. La sistemo de materia, morontia kaj spirita registroj sur unu el tiuj ĉi ekzekutivaj mondoj mirigas eĉ estaĵon de mia ordo.

La tujaj subuloj de la Plejsuperaj Plenumantoj plejparte konsistas el la trinitatigitaj filoj de personecoj de Paradizo-Havono kaj el la trinitatigitaj idoj de la glorigitaj mortemaj diplomitoj de la epoklonga trejnado de la suprenira skemo de tempo kaj spaco. Tiuj ĉi trinitatigitaj filoj estas nomumitaj por servi kun la Plejsuperaj Plenumantoj fare de la ĉefo de la Plejsupera Konsilio de la Paradiza Korpuso de la Finatingo.

Ĉiu Plejsupera Plenumantoj havas du konsilajn kabinetojn: la idoj de la Infinita Spirito sur la sidejo de ĉiu superuniverso elektas reprezentantojn el siaj rangoj por servi dum unu jarmilo en la unuaranga konsila kabineto de sia Plejsupera Plenumantoj. Por ĉiuj aferoj koncernantaj la suprenirantajn mortemulojn de la tempo estas duaranga kabineto konsistanta el mortemuloj de Paradiza atingo kaj el la trinitatigitaj filoj de glorigitaj mortemuloj; tiu ĉi korpuso estas elektita de perfektiĝantaj kaj suprenirantaj estaĵoj, kiuj nedaŭre loĝas sur la sep superuniversaj sidejoj. Ĉiuj aliaj aferaj ĉefoj estas nomumitaj de la Plejsuperaj Plenumantoj.

De tempo al tempo, grandaj konklavoj okazas sur tiuj ĉi Paradizaj satelitoj de la Spirito. La Trinitatigitaj Filoj asignitaj al tiuj ĉi mondoj, kune kun la suprenirantoj, kiuj atingis Paradizon, kunvenas kun la spiritaj personecoj de la Tria Fonto-Centro en la kunvenoj por la luktoj kaj triumfoj de la suprenira kariero. La Plejsuperaj Plenumantoj ĉiam prezidas tiajn fratajn kunvenojn.

Unufoje en ĉiu Paradiza jarmilo la Sep Plejsuperaj Plenumantoj forlasas siajn sidejojn de aŭtoritato, kaj iras al Paradizo, kie ili okazigas sian jarmilan konklavon de universala saluto kaj bondeziro al la inteligentaj multegoj de la kreitaĵaro. Tiu ĉi grava evento okazas en la senpera ĉeesto de Majestono, la ĉefo de ĉiuj reflektaj spiritaj grupoj. Kaj ili tiel kapablas samtempe komuniki kun ĉiuj siaj asociitoj en la granda universo per la unika funkcio de universala reflekteco.

2. Majestono — Ĉefo de reflekteco

La Reflektaj Spiritoj estas de dia Trinitata origino. Estas kvindek da tiuj ĉi unikaj kaj iom misteraj estaĵoj. Tiuj ĉi eksterordinaraj personecoj estis kreitaj samtempe sepope, kaj ĉiu tia krea epizodo efektiviĝis per ligo de la Paradiza Trinitato kaj unu el la Sep Majstro-Spiritoj.

Tiu ĉi gravega kreado, okazinta je la aŭroro de tempo, konsistigas la komencan klopodon de la Plejsuperaj Kreinto-Personecoj, reprezentataj de la Majstro-Spiritoj, por funkcii kiel kunkreintoj kun la Paradiza Trinitato. Tiu ĉi unuiĝo de la krea povo de la Plejsuperaj Kreintoj kun la kreaj potencialoj de la Trinitato estas la fonto mem de la efektiveco de la Plejsupera Estaĵo. Tial, kiam la ciklo de reflekta kreado finiĝis, kiam ĉiu el la Sep Majstro-Spiritoj trovis perfektan krean sinkronecon kun la Paradiza Trinitato, kiam la kvardek naŭa reflekta Spirito personeciĝis, tiam nova kaj vasta reago okazis en la Diaĵa Absoluto, kiu atribuis novajn personecajn prerogativojn al la Plejsupera Estaĵo kaj kulminis en la personecigo de Majestono, la reflekteca ĉefo kaj Paradiza centro de ĉiuj laboroj de la kvardek naŭ Reflektaj Spiritoj kaj iliaj asociitoj tra la tuta universaro.

Majestono estas vera persono, la persona kaj neeraripova centro de la reflektecaj fenomenoj en ĉiuj sep superuniversoj de tempo kaj spaco. Li konservas konstantan Paradizan sidejon proksime al la centro de ĉiuj aferoj ĉe la kunvenejo de la Sep Majstro-Spiritoj. Li zorgas nur pri la kunordigado kaj subtenado de la reflekteca servo en la vasta kreitaĵaro; li ne alie okupiĝas pri la administrado de universaj aferoj.

Majestono ne estas inkluzivita en nia katalogo de Paradizaj personecoj ĉar li estas la nura ekzistanta personeco de dieco kreita de la Plejsupera Estaĵo en funkcia rilato kun la Diaĵa Absoluto. Li estas persono, sed li ekskluzive kaj ŝajne aŭtomate okupiĝas pri tiu fazo de universa ekonomio; li nun ne funkcias en iu ajn persona kapablo rilate al aliaj (nereflektaj) ordoj de universaj personecoj.

La kreado de Majestono signis la unuan krean agon de la Plejsupera Estaĵo. Tiu ĉi volo agi estis libervola ĉe la Plejsupera Estaĵo, sed la mirinda reago de la Diaĵa Absoluto ne estis antaŭsciita. Ekde la eterneco-apero de Havono la universo neniam atestis tian grandiozan faktigon de tia giganta kaj vasta viciĝo de povo kaj kunordigo de funkciaj spiritaj agadoj. La Diaĵa respondo al la kreaj voloj de la Plejsupera Estaĵo kaj liaj asociitoj estis treege preter ilia celita intenco kaj multe pli granda ol iliaj konceptaj antaŭkalkuloj.

Ni multe miras pri la eblo de tio, kion la estontaj epokoj, dum kiuj la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo povos atingi novajn nivelojn de dieco kaj supreniri al novaj kampoj de personeca funkcio, povos atesti en la regnoj de la diigo de ankoraŭ aliaj neatenditaj kaj neimageblaj estaĵoj, kiuj posedos neimagitajn povojn de plibonigita universa kunordigo. Ŝajnus, ke ne estas limo al la responda potencialo de la Diaĵa Absoluto al tia unuiĝo de rilatoj inter la sperteca Diaĵo kaj la ekzisteca Paradiza Trinitato.

3. La Reflektaj Spiritoj

La kvardek naŭ reflektaj Spiritoj estas de Trinitata origino, sed ĉiu el la sep kreaj epizodoj akompanantaj sian aperon produktis specon de estaĵo, kies naturo similas al la karakterizaĵoj de la kunpraa Majstro-Spirito. Tiel ili diverse reflektas la naturojn kaj karakterojn de la sep eblaj kombinaĵoj de la asocio de la diecaj karakterizaĵoj de la Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. Pro tio necesas havi sep de tiuj ĉi reflektaj Spiritoj sur la sidejo de ĉiu superuniverso. Unu el ĉiu el la sep specoj necesas por plenumi perfektan reflekton de ĉiuj fazoj de ĉiu ebla manifestiĝo de la tri Paradizaj Diaĵoj, ĉar tiaj fenomenoj povus okazi en iu ajn parto de la sep superuniversoj. Unu el ĉiu tipo estis sekve asignita por servi en ĉiu el la superuniversoj. Tiuj ĉi grupoj de sep malsimilaj reflektaj Spiritoj konservas sidejon sur la ĉefmondoj de la superuniversoj ĉe la reflekta fokuso de ĉiu regno, kaj tio ĉi ne estas identa kun la punkto de spirita poluseco.

La reflektaj Spiritoj havas nomojn, sed tiuj ĉi nomojn ne estas rivelitaj sur la spacaj mondoj. Ili rilatas al la naturo kaj karaktero de tiuj ĉi estaĵoj, kaj estas parto de unu el la sep universalaj misteroj de la sekretaj sferoj de Paradizo.

La atributo de reflekteco, la fenomeno de la mensaj niveloj de la Kuna Aganto, la Plejsupera Estaĵo kaj la Majstro-Spiritoj, estas transdonebla al ĉiuj estaĵoj koncernataj pri la laboro de tiu ĉi vasta plano de universala inteligenteco. Kaj jen granda mistero: nek la Majstro-Spiritoj nek la Paradizaj Diaĵoj, unuope aŭ kolektive, malkaŝas tiujn ĉi povojn de kunordigita universala reflekteco same kiel ili manifestiĝas ĉe tiuj ĉi kvardek naŭ ligaj personecoj de Majestono, kaj tamen ili estas la kreintoj de ĉiuj ĉi mirinde dotitaj estaĵoj. La dia heredeco foje malkaŝas ĉe la kreitaĵo iujn atributojn ne percepteblajn ĉe la Kreinto.

La personaro de la reflekteca servo, escepte de Majestono kaj la Reflektaj Spiritoj, estas ĉiuj kreitaĵoj de la Infinita Spirito kaj liaj senperaj asociitoj kaj subuloj. La Reflektaj Spiritoj de ĉiu superuniverso estas la kreintoj de siaj Reflektaj Bildo-Helpantoj, iliaj personaj voĉoj ĉe la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj.

La Reflektaj Spiritoj ne estas nur transmisiantaj agentoj; ili estas ankaŭ retenantaj personecoj. Iliaj idoj, la sekonafoj, ankaŭ estas retenantaj aŭ registraj personecoj. Ĉio de vera spirita valoro estas duoble registrita, kaj unu premsigno estas konservita en la persona ekipaĵo de iu membro de unu el la multnombraj ordoj de sekonafaj personecoj apartenantaj al la vasta personaro de la Reflektaj Spiritoj.

La formalaj registroj de la universoj estas transdonitaj de kaj per la anĝelaj registrantoj, sed la veraj spiritaj registroj estas kunmetitaj per reflekteco kaj konservataj en la menso de konvenaj kaj taŭgaj personecoj apartenantaj al la familio de la Infinita Spirito. Tiuj ĉi estas la vivaj registroj kontraste kun la formalaj kaj mortaj registroj de la universo, kaj ili estas perfekte konservataj en la vivaj mensoj de la registrantaj personecoj de la Infinita Spirito.

La reflekta organizo estas ankaŭ la mekanismo de la tuta kreitaĵaro por kolekti novaĵojn kaj diskonigi dekretojn. Ĝi konstante funkcias kontraste kun la perioda funkciado de la diversaj servoj de elsendo.

Ĉio grava okazanta sur sidejo de loka universo estas esence propre reflektita al la ĉefmondo de ĝia superuniverso. Kaj male, ĉio grava por loka universo estas reflektita eksteren al la ĉefmondoj de lokaj universoj de la sidejo de ilia superuniverso. La reflekta servo de la tempaj universoj ĝis la superuniversoj estas ŝajne aŭtomata aŭ memfunkcianta, sed ĝi ne estas. Ĝi estas tute tre persona kaj inteligenta; ĝia precizeco rezultas de la perfekteco de personeca kunlaborado kaj tial apenaŭ povas esti atribuita al la nepersonaj ĉeestaj faroj de la Absolutoj.

Kvankam la Penso-Ĝustigantoj ne partoprenas en la funkciado de la sistemo de universala reflekteco, ni havas ĉiujn kialojn kredi, ke ĉiuj fragmentoj de la Patro estas plene konsciaj pri tiuj ĉi agadoj, kaj kapablas profite uzi ilian enhavon.

Dum la nuna universa epoko la spaca amplekso de la ekster-Paradiza reflekta servo ŝajnas esti limigita al la periferio de la sep superuniversoj. Alie, la funkcio de tiu ĉi servo ŝajnas esti sendependa de tempo kaj spaco. Ĝi ŝajnas esti sendependa de ĉiuj konataj subabsolutaj universaj cirkvitoj.

Sur la sidejo de ĉiu superuniverso la reflekta organizo agas kiel apartigita unuo; sed en iuj specialaj okazoj, sub la direkto de Majestono, ĉiuj sep povas agi kaj ja agas laŭ universala unisono, kiel dum la okazo de la jubileo okazigita de la starigo de tuta loka universo en lumo kaj vivo kaj dum la tempoj de la jarmilaj salutoj de la Sep Plejsuperaj Plenumantoj.

4. La Reflektaj Bildo-Helpantoj

La kvardek naŭ Reflektaj Bildo-Helpantoj estis kreitaj de la Reflektaj Spiritoj, kaj estas precize sep Helpantoj sur la sidejo de ĉiu superuniverso. La unua krea ago de la Sep Reflektaj Spiritoj de Uverso estis produkti iliajn sep Bildo- Helpantojn, ĉiu Reflektaj Spiritoj kreantaj sian propran Helpanton. La Bildo-Helpantoj estas, en iuj atributoj kaj karakterizaĵoj, perfektaj kopioj de siaj Reflektaj Patrino-Spiritoj; ili estas preskaŭ kopioj minus la atributo de reflekteco. Ili estas veraj bildoj, kaj konstante funkcias kiel la komunika kanalo inter la Reflektaj Spiritoj kaj la superuniversaj aŭtoritatoj. La Bildo-Helpantoj ne estas nur asistantoj; ili estas efektivaj reprezentadoj de siaj respektivaj praaj Spiritoj; ili estas bildoj, kaj ili estas fidelaj al sia nomo.

La Reflektaj Spiritoj mem estas veraj personecoj sed de tia ordo, ke ili estas nekompreneblaj por materiaj estaĵoj. Eĉ sur superuniversa ĉefsideja sfero ili postulas helpon de siaj Bildo-Helpantoj en ĉiuj personaj rilatoj kun la Plejaĝuloj de Tagoj kaj iliaj asociitoj. En kontaktoj inter la Bildo-Helpantoj kaj la Plejaĝuloj de Tagoj foje unu Helpanto akcepteble funkcias, dum en aliaj cirkonstancoj, du, tri, kvar aŭ eĉ ĉiuj sep estas necesaj por la plena kaj taŭga prezento de la komunikado konfidita al ilia transdono. Same la mesaĝoj de la Bildo-Helpantoj estas diverse ricevitaj de unu, du aŭ ĉiuj tri Plejaĝuloj de Tagoj, laŭ la neceso de la enhavo de la komunikado.

La Bildo-Helpantoj por ĉiam servas ĉe la flankoj de siaj praaj Spiritoj, kaj ili havas je sia dispono nekredeblan amason da helpantaj sekonafoj. La Bildo-Helpantoj ne rekte funkcias lige kun la trejnaj mondoj de suprenirantaj mortemuloj. Ili estas proksime asociitaj kun la informa servo de la universala skemo de mortema progreso, sed vi ne persone kontaktos ilin, kiam vi loĝos en la Uversaj lernejoj, ĉar tiuj ĉi ŝajne personaj estaĵoj estas sen volo; ili ne plenumas la povon de elekto. Ili estas veraj bildoj, plene reflektaj de la personeco kaj menso de la individua praa Spirito. Kiel klaso, suprenirantaj mortemuloj ne intime estas en kontakto kun la reflekteco. Ĉiam iu estaĵo de reflekta naturo intermetiĝos inter vi kaj la efektiva operacio de la servo.

5. La Sep Spiritoj de la Cirkvitoj

La Sep Spiritoj de la Havonaj Cirkvitoj estas la kuna nepersona reprezentado de la Infinita Spirito kaj la sep Majstro-Spiritoj al la sep cirkvitoj de la centra universo. Ili estas la servantoj de la Majstro-Spiritoj, kies kolektivaj idoj ili estas. La Majstro-Spiritoj provizas apartan kaj diversigitan administran individuecon en la sep superuniversoj. Per tiuj ĉi unuformaj Spiritoj de la Havonaj Cirkvitoj ili povas provizi unuigitan, unuforman kaj kunordigitan spiritan superrigardon por la centra universo.

Ĉiu el la Sep Spiritoj de la Cirkvitoj estas limigita al la penetrado de ununura Havona cirkvito. Ili ne estas rekte koncernataj de la reĝimoj de la Eternuloj de Tagoj, la regantoj de la individuaj Havonaj mondoj. Sed ili estas en rilato kun la Sep Plejsuperaj Plenumantoj, kaj ili sinkroniĝas kun la centra universa ĉeesto de la Plejsupera Estaĵo. Ilia laboro tute limiĝas al Havono.

Tiuj ĉi Spiritoj de la Cirkvitoj kontaktas tiujn, kiuj loĝas en Havono per sia personaj idoj, la triarangaj superafoj. Dum la Cirkvitaj Spiritoj kunekzistas kun la Sep Majstro-Spiritoj, ilia funkcio en la kreado de triarangaj superafoj ne atingis ĉefan gravecon ĝis la alveno de la unuaj tempaj pilgrimantoj sur la plej eksteran cirkviton de Havono dum la tagoj de Grandfando.

Dum vi progresos de cirkvito al cirkvito en Havono, vi lernos pri la Spiritoj de la Cirkvitoj, sed vi ne kapablos persone havi personan komunion kun ili, eĉ se vi povas persone ĝui kaj agnoski la nepersonan ĉeeston de ilia spirita influo.

La Cirkvitaj Spiritoj rilatas al la indiĝenaj loĝantoj de Havono same kiel la Penso-Ĝustigantoj rilatas al la mortemaj kreitaĵoj loĝantaj sur la mondoj de la evoluaj universoj. Same kiel la Penso-Ĝustigantoj, la Cirkvitaj Spiritoj estas nepersonaj, kaj ili akordiĝas kun la perfektaj mensoj de Havonaj estaĵoj, same kiel la nepersonaj spiritoj de la Universala Patro loĝas en la limhavaj mensoj de mortemaj homoj. Sed la Spiritoj de la Cirkvitoj neniam fariĝas permanenta parto de la Havonaj personecoj.

6. LA KREOPOVAJ SPIRITOJ DE LOKAJ UNIVERSOJ

Multo, kio rilatas al la naturo kaj funkcio de la Kreopovaj Spiritoj de lokaj universoj, taŭge apartenas al la rakonto pri ilia asocio kun la Kreinto-Filoj en la organizado kaj administrado de la lokaj kreaĵoj; sed estas multaj karakterizaĵoj de la spertoj antaŭaj al lokaj universoj de tiuj ĉi mirindaj estaĵoj, kiuj povas esti rakontitaj kiel parto de tiu ĉi klarigo pri la sep grupoj de Plejsuperaj Spiritoj.

Ni konas ses fazojn de la kariero de Patrino-Spirito de loka universo, kaj ni multe konjektas pri la probableco de sepa stadio de agado. Tiuj ĉi malsamaj stadioj de ekzisto estas:

1. Komenca Paradiza Diferencigo. Kiam Kreinto-Filo estas personecigita de la kuna ago de la Universala Patro kaj la Eterna Filo, samtempe okazas en la persono de la Infinita Spirito tio, kio estas konata kiel la “plejsupera reago de komplemento”. Ni ne komprenas la naturon de tiu ĉi reago, sed ni komprenas, ke ĝi indikas esence propran modifon de tiuj personecigeblaj ebloj, kiuj estas ampleksitaj ene de la krea potencialo de la Kuna Kreinto. La naskiĝo de kunordigita Kreinto-Filo signas la naskiĝon en la persono de la Infinita Spirito de la potencialo de la estonta partnero de tiu ĉi Paradiza Filo en la loka universo. Ni ne konas tiun ĉi novan antaŭpersonan identigon de ento, sed ni scias, ke tiu ĉi fakto troviĝas en la Paradizaj registroj pri la kariero de tia Kreinto-Filo.

2. Prepara trejnado pri kreinteco. Dum la longa periodo de la prepara trejnado de Mikaela Filo en la organizado kaj administrado de universoj, lia estonta partnero spertas pluan disvolviĝon de ento, kaj fariĝas grupe konscia pri destino. Ni ne scias, sed suspektas, ke tia grupe konscia ento konsciiĝas pri spaco, kaj komencas tiun preparan trejnadon postulatan por akiri la spiritan lertecon en sia estonta laboro de kunlaboro kun la komplementa Mikaelo en universaj kreado kaj administrado.

3. La stadio de fizika kreado. Je la momento la kreinteca ŝarĝo estas donita al la Mikaela Filo fare de la Eterna Filo, la Majstro-Spirito, kiu direktas la superuniverson, al kiu tiu ĉi nova Kreinto-Filo estas destinata, esprimas la “preĝon de identigo” en la ĉeesto de la Infinita Spirito; kaj por la unua fojo, la ento de la posta Kreopova Spirito aperas kiel diferencigita de la persono de la Infinita Spirito. Kaj irante rekte al la persono de la petanta Majstro-Spirito, tiu ĉi ento tuj eskapas el nia agnosko, ŝajne fariĝanta parto de la persono de tiu ĉi Majstro-Spirito. La nove identigita Kreopova Spirito restas kun la Majstro-Spirito ĝis la momento de la foriro de la Kreinto Filo por la spaca aventuro; post kio la Majstro-Spirito konfidas la novan Spirito-Partneron al la gardo de la Kreinto-Filo, samtempe donanta al la Spirito-Partnero la ŝarĝon de eterna fideleco kaj senfina lojaleco. Kaj tiam okazas unu el la plej profunde kortuŝaj epizodoj, kiuj iam povas okazi sur Paradizo. La Universala Patro parolas agnoskante la eternan unuiĝon de la Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito kaj konfirmante la disdonacon de iuj kunaj povoj de administrado fare de la Majstro-Spirito de superuniversa jurisdikcio.

La Kreinto-Filo kaj la Kreopova Spirito unuigita de la Patro foriras al sia aventuro de universa kreado. Kaj ili kune laboras en tiu ĉi formo de asocio dum la tuta longa kaj peniga periodo de la materia organizado de sia universo.

4. La Erao de Vivo-kreado. Post la deklaro de intenco krei vivon fare de la Kreinto-Filo, okazas sur Paradizo la “personecigaj ceremonioj”, partoprenitaj de la Sep Majstro-Spiritoj, kaj persone spertitaj de la superrigardanta Majstro-Spirito. Tio ĉi estas kontribuado de Paradiza Diaĵo al la individueco de la Spirito-Partnero de la Kreinto-Filo, kaj manifestiĝas al la universo en la fenomeno de la “unuaranga erupcio” en la persono de la Infinita Spirito. Samtempe kun tiu ĉi fenomeno sur Paradizo, la ĝis nun nepersona Spirito-Partnero de la Kreinto-Filo fariĝas praktike aŭtenta persono. De nun kaj por ĉiam tiu ĉi Patrino-Spirito de loka universo estos konsiderata kiel persono, kaj konservos personajn rilatojn kun ĉiuj personecaj multegoj de la rezultonta viva kreaĵo.

5. La postdisdonacaj epokoj. Alia kaj granda ŝanĝo okazas en la senfina kariero de Kreopova Spirito, kiam la Kreinto-Filo revenas al la universa sidejo post la kompletigo de sia sepa disdonaco kaj post la akiro de sia plena universa suvereneco. Tiukaze antaŭ la kunvenintaj administrantoj de la universo, la triumfa Kreinto-Filo levas la Universan Patrino-Spiriton al kunsuvereneco, kaj agnokas la Spirito-partneron kiel sian egalulon.

6. La epokoj de Lumo kaj Vivo. Post la establo de la epoko de Lumo kaj Vivo la kunsuvereno de la loka universo eniras en la sesan fazon de la kariero de Kreopova Spirito. Sed ni ne povas portreti la naturon de tiu ĉi granda sperto. Tiaj aferoj apartenas al estonta stadio de evoluo en Nebadono.

7. La nerivelita kariero. Ni konas tiujn ĉi ses fazojn de la kariero de Patrino-Spirito de loka universo. Estas neeviteble, ke ni demandu: Ĉu estas sepa kariero? Ni memoras, ke kiam finatingintoj atingas tion, kio ŝajnas esti ilia fina destino de mortemula supreniro, ili estas registritaj kiel enirantaj en la karieron de spiritoj de sesa stadio. Ni konjektas, ke atendas la finatingintoj alia ankoraŭ nerivelita kariero en universa tasko. Tiel estus kompreneble, ke ni ankaŭ konsideru la Universajn Patrino-Spiritojn kiel havantajn antaŭ si ian nerivelitan karieron, kiu konsistigos ilian sepan fazon de persona sperto en universa servo kaj lojala kunlaboro kun la ordo de la Kreinto-Mikaeloj.

7. La asistantaj mens-spiritoj

Tiuj ĉi asistantaj spiritoj estas la sepobla mensa disdonaco de Patrina Spirito de loka universo al la vivantaj kreitaĵoj de la kuna kreado de Kreinto-Filo kaj tia Kreopova Spirito. Tiu ĉi disdonaco fariĝas ebla je la momento de la altiĝo de la Spirito al la statuso de personecaj prerogativoj. La rakonto pri la naturo kaj funkciado de la sep asistantaj menso-spiritoj pli taŭge apartenas al la historio de via loka universo de Nebadono.

8. Funkcioj de la Plejsuperaj Spiritoj

La sep grupoj de Plejsuperaj Spiritoj konsistigas la kernon de la funkcia familio de la Tria Fonto-Centro, kaj kiel la Infinita Spirito, kaj kiel la Kuna Aganto. La kampo de la Plejsuperaj Spiritoj etendiĝas de la ĉeesto de la Trinitato sur Paradizo ĝis la mensa funkciado de la ordo de evoluaj mortemuloj sur la planedoj de spaco. Tiel ili unuigas la malsuprenirantajn administrajn nivelojn, kaj kunordigas la multoblajn funkciojn de sia personaro. Ĉu temas pri grupo de reflektaj Spiritoj lige kun la Plejaĝuloj de Tagoj, pri Kreopova Spirito aganta akorde kun Mikaelo-Filo, aŭ pri la Sep Majstro-Spiritoj encirkvigitaj ĉirkaŭ la Paradiza Trinitato, la agado de la Plejsuperaj Spiritoj renkontiĝas ĉie en la centra universo, superuniversoj kaj lokaj universoj. Ili simile funkcias kun la Trinitataj personecoj de la ordo de la “Tagoj” kaj kun la Paradizaj personecoj de la ordo de la “Filoj”.

Kune kun sia Infinita Patrino-Spirito la grupoj de Plejsuperaj Spiritoj estas la senperaj kreintoj de la vasta kreitaĵa familio de la Tria Fonto-Centro. Ĉiuj ordoj de la ministrantaj spiritoj fontas el tiu ĉi asocio. La unuarangaj superafoj originas de la Infinita Spirito; la duarangaj estaĵoj de tiu ĉi ordo estas kreitaj de la Majstro-Spiritoj; la triarangaj superafoj kreitaj de la Sep Spiritoj de la Cirkvitoj. La reflektaj Spiritoj estas kolektive la produktantinoj de la mirinda ordo de anĝelaj armeoj, la potencaj sekonafoj de la superuniversaj servoj. Kreopova Spirito estas la patrino de la anĝelaj ordoj de loka kreaĵo; tiaj serafaj ministrantoj estas originalaj en ĉiu loka universo, kvankam ili estas formitaj laŭ la pratipoj de la centra universo. Ĉiuj ĉi kreintoj de ministrantaj spiritoj estas nur nerekte helpitaj de la centra loĝejo de la Infinita Spirito, la originala kaj eterna patrino de ĉiuj anĝelaj ministroj.

La sep grupoj de Plejsuperaj Spiritoj estas la kunordigantoj de la loĝata kreaĵo. La asocio de ilia direktantaj estroj, la Sep Majstro-Spiritoj, ŝajnas kunordigi la vastajn agadojn de Dio la Sepoblo:

1. Kolektive la Majstro-Spiritoj preskaŭ ekvivalentas al la dia nivelo de la Trinitato de Paradizaj Diaĵoj.

2. Individue ili elĉerpas la unuarangajn asocieblajn eblojn de triunua Diaĵo.

3. Kiel diversspecaj reprezentantoj de la Kuna Aganto ili estas la deponejoj de tiu suvereneco spirito-menso-povo de la Plejsupera Estaĵo, kiun li ankoraŭ ne persone plenumas.

4. Per la reflektaj Spiritoj ili sinkronigas la superuniversajn registarojn de la Plejaĝuloj de Tagoj kun Majestono, la Paradiza centro de universala reflekteco.

5. Per sia partopreno en la individuigo de la Diaj Ministroj de la loka universo, la Majstro-Spiritoj kontribuas al la lasta nivelo de Dio la Sepoblo, la unuiĝo inter Kreinto-Filoj kaj Kreopovaj Spiritoj de la lokaj universoj.

La funkcia unueco, esence propra al la Kuna Aganto, estas rivelita al la evoluantaj universoj per la Sep Majstro-Spiritoj, liaj unuarangaj personecoj. Sed en la perfektigitaj superuniversoj de la estonteco tiu ĉi unueco sendube estos neapartigebla de la sperteca suvereneco de la Plejsupero.

[Prezentita de Dia Konsilanto de Uverso.]