Kajero 16
La Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo estas la unuarangaj personecoj de la Infinita Spirito. En tiu ĉi sepobla krea agado de sinduobligo la Infinita Spirito elĉerpis la asociajn eblojn matematike proprajn en la fakta ekzisto de la tri personoj de Diaĵo. Se estus eble produkti pli grandan nombron da Majstro-Spiritoj, ili estus kreitaj, sed estas nur sep asociaj ebloj, kaj nur sep, esence propraj al tri Diaĵoj. Kaj tio ĉi klarigas, kial la universo funkcias laŭ sep grandaj sekcioj, kaj kial la nombro sep estas baze fundamenta en ĝia organizado kaj administrado.
La Sep Majstro-Spiritoj tiel originas en, kaj derivigas siajn individuajn karakterizaĵojn de la jenaj sep similecoj:
1. La Universala Patro.
2. La Eterna Filo.
3. La Infinita Spirito.
4. La Patro kaj la Filo.
5. La Patro kaj la Spirito.
6. La Filo kaj la Spirito.
7. La Patro, Filo kaj Spirito.
Ni scias tre malmulte pri la agado de la Patro kaj la Filo en la kreado de la Majstro-Spiritoj. Ŝajne ili estiĝis per la personaj agoj de la Infinita Spirito, sed ni estis klare instruitaj, ke kaj la Patro kaj la Filo partoprenis en ilia origino.
Laŭ spirita karaktero kaj naturo tiuj ĉi Sep Spiritoj de Paradizo estas kiel unu, sed laŭ ĉiuj aliaj aspektoj de identeco ili estas tre malsimilaj, kaj la rezultoj de ilia funkciado en la superuniversoj estas tiaj, ke la individuaj diferencoj de ĉiu estas neeraripove percepteblaj. Ĉiuj postaj planoj de la sep segmentoj de la granda universo — kaj eĉ la korelativaj segmentoj de ekstera spaco — estis kondiĉitaj pro la alia-ol-spirita diverseco de tiuj ĉi Sep Majstro-Spiritoj de plejsupera kaj plejlasta superrigardo.
La Majstro-Spiritoj havas multajn funkciojn, sed nuntempe ilia aparta kampo estas la centra superrigardo de la sep superuniversoj. Ĉiu Majstro-Spirito subtenas sidejon de enorma fokusa forto, kiu malrapide cirkulas ĉirkaŭ la periferio de Paradizo, ĉiam konservante pozicion kontraŭ la superuniverso superrigardata kaj ĉe la Paradiza fokusa punkto de sia regado de specialigita povo kaj segmenta distribuo de energio. La radiaj limlinioj de iu ajn el la superuniversoj ja konverĝas ĉe la Paradiza sidejo de la superrigardanta Majstro-Spirito.
La Kuna Kreinto, la Infinita Spirito, estas necesa por kompletigi la triunuan personecigon de la nedividita Diaĵo. Tiu ĉi triobla Diaĵa personecigo estas esense sepobla laŭ ebleco de individua kaj asocia esprimo; tial la posta plano krei universojn loĝatajn de inteligentaj kaj potenciale spiritaj estaĵoj, tute esprimivaj de la Patro, Filo kaj Spirito, igis la personecigon de la Sep Majstro-Spiritoj neevitebla. Ni ekparolis pri la triobla personeciĝo de la Diaĵo kiel la absoluta neeviteblaĵo, kaj fine konsideris la aperon de la Sep Majstro-Spiritoj kiel la subabsolutan neeviteblaĵon.
Dum la Sep Majstro-Spiritoj apenaŭ esprimas la trioblan Diaĵon, ili estas la eterna portreto de la sepobla Diaĵo, la aktivaj kaj asociaj funkcioj de la tri ĉiam ekzistantaj personoj de la Diaĵo. Per, en kaj tra tiuj ĉi Sep Spiritoj la Universala Patro, la Eterna Filo aŭ la Infinita Spirito aŭ ajna duobla asocio kapablas funkcii kiel si mem. Kiam la Patro, la Filo kaj la Spirito kune agas, ili povas funkcii kaj ja funkcias per la Majstro-Spirito Numero Sep, sed ne kiel la Trinitato. La Majstro-Spiritoj unuope kaj grupe reprezentas ĉiujn eblajn Diaĵajn funkciojn, unuopajn kaj plurajn, sed ne kolektivajn, ne la Trinitaton. La Majstro-Spirito Numero Sep estas persone nefunkcia rilate al la Paradiza Trinitato, kaj tial li povas persone funkcii por la Plejsupera Estaĵo.
Sed kiam la Sep Majstro-Spiritoj forlasas siajn individuajn sidejojn de persona povo kaj superuniversa aŭtoritato, kaj kuniĝas ĉirkaŭ la Kuna Aganto en la triunua ĉeesto de la Paradiza Diaĵo, tiam kaj tie ili kolektive reprezentas la funkciajn povon, saĝecon kaj aŭtoritaton de la nedividita Diaĵo — la Trinitato — por kaj en la evoluantaj universoj. Tia Paradiza unuiĝo de la praunua sepobla esprimo de la Diaĵo efektive ampleksas, laŭvorte entenas, ĉion el la atributoj kaj sintenoj de la tri eternaj Diaĵoj en Plejsupereco kaj en Plejlasteco. Praktike la Sep Majstro-Spiritoj tiam kaj tie ja ampleksas la funkcian kampon de la Plejsupereco-Plejlasteco al kaj en la majstra universo.
Kiel eble plej malproksime ni povas percepti, tiuj ĉi Sep Spiritoj estas asociitaj kun la diaj agadoj de la tri eternaj personoj de la Diaĵo; ni detektas neniun pruvon pri rekta asocio kun la funkciaj ĉeestoj de la tri eternaj fazoj de la Absoluto. Kiam asociite la Majstro-Spiritoj reprezentas la paradizajn Diaĵojn en tio, kio povas esti proksimume konceptita kiel la limhava kampo de ago. Ĝi povus ampleksi multon, kio estas plejlasta sed ne absoluta.
Same kiel la Eterna kaj Originala Filo estas revelaciita per la personoj de la konstante kreskanta nombro da diaj Filoj, same la Infinita kaj Dia Spirito estas revelaciita per la kanaloj de la Sep Majstro-Spiritoj kaj iliaj grupoj de asociitaj spiritoj. Ĉe la centro de centroj la Infinita Spirito estas proksimiĝebla, sed ne ĉiuj, kiuj atingas Paradizon, tuj kapablas percepti lian personecon kaj diferencigitan ĉeeston; sed ĉiuj, kiuj atingas la centran universon, povas komunii kaj tuj komunias kun unu el la Sep Majstro-Spiritoj, tiu prezidanta la superuniverson el kiu venas la nove alveninta pilgrimanto de spaco.
Al la universaro la Paradiza Patro parolas nur per sia Filo, dum li kaj la Filo kune agas nur per la Infinita Spirito. Ekster Paradizo kaj Havono la Infinita Spirito parolas nur per la voĉoj de la Sep Majstro-Spiritoj.
La Infinita Spirito plenumas influon de persona ĉeesto en la limoj de la sistemo Paradizo-Havono; aliloke lia persona spirita ĉeesto estas plenumita de kaj per unu el la Sep Majstro-Spiritoj. Tial la superuniversa spirita ĉeesto de la Tria Fonto-Centro sur iu ajn mondo aŭ ĉe iu ajn individuo estas kondiĉita de la unika naturo de la Majstro-Spirito superrigardanta tiun segmenton de la kreitaĵaro. Inverse, la kombinitaj linioj de spiritaj forto kaj inteligenteco pasas internen ĝis la Tria Persono de Diaĵo per la Sep Majstro-Spiritoj.
La Sep Majstro-Spiritoj estas kolektive dotitaj de la plejsuperaj-plejlastaj atributoj de la Tria Fonto-Centro. Dum ĉiu individue partoprenas en tiu ĉi doto, nur kolektive ili rivelas la atributojn de ĉiopoveco, ĉioscieco kaj ĉieesteco. Neniu el ili povas tiel universale funkcii; kiel individuoj kaj en la plenumo de tiuj ĉi povoj de plejsupereco kaj plejlasteco ĉiu estas persone limigita al la superuniverso de sia superrigardo.
Ĉio, kio estis dirita al vi pri la dieco kaj personeco de la Kuna Aganto, egale kaj plene aplikiĝas al la Sep Majstro-Spiritoj, kiuj tiel efike distribuas la Infinitan Spiriton al la sep segmentoj de la granda universo konforme al sia dia dotado kaj laŭ siaj diferencaj kaj individue unikaj naturoj. Tial taŭgus apliki al la kolektiva grupo de sep iujn aŭ ĉiujn el la nomoj de la Infinita Spirito. Kolektive ili estas unu kun la Kuna Kreinto sur ĉiuj subabsolutaj niveloj.
La Sep Majstro-Spiritoj estas nepriskribeblaj estaĵoj, sed ili estas klare kaj sen dube personaj. Ili havas nomojn, sed ni elektas prezenti ilin laŭ ilia numero. Kiel praaj personecigoj de la Infinita Spirito ili similas, sed kiel praaj esprimoj de la sep eblaj asocioj de la triunua Diaĵo ili estas esence diversaj laŭ naturo, kaj tiu ĉi diverseco de naturo determinas ilian diferencecon de superuniversa konduto. Tiuj ĉi Sep Majstro-Spiritoj povas esti priskribitaj jene:
Majstro-Spirito Numero Unu. En speciala maniero tiu ĉi Spirito estas la rekta reprezentado de la Paradiza Patro. Li estas aparta kaj efika manifestiĝo de la povo, amo kaj saĝo de la Universala Patro. Li estas la proksima asociito kaj supera konsilisto de la ĉefo de Mistero-Monitoroj, tiu estaĵo kiu prezidas la Kolegion de Personecigitaj Ĝustigantoj sur Diviningtono. En ĉiuj asocioj de la Sep Majstro-Spiritoj, ĉiam estas la Majstro-Spirito Numero Unu, kiu parolas por Universala Patro.
Tiu ĉi Spirito prezidas la unuan superuniverson kaj, kvankam neeraripove elmontranta la dian naturon de praa personecigo de la Infinita Spirito, li ŝajnas pli speciale simili la Universalan Patron laŭ karaktero. Li ĉiam estas en persona ligo kun la sep Reflektopovaj Spiritoj ĉe la sidejo de la unua superuniverso.
Majstro-Spirito Numero Du. Tiu ĉi Spirito adekvate portretas la senegalan naturon kaj ĉarman karakteron de la Eterna Filo, la unuenaskito de la tuta kreitaĵaro. Li ĉiam estas en proksima asocio kun ĉiuj ordoj de la Filoj de Dio, en iu ajn okazo, kiam ajn ili troviĝas en la loĝa universo kiel individuoj aŭ en ĝoja konklavo. En ĉiuj asembleoj de la Sep Majstro-Spiritoj li ĉiam parolas por kaj nome de la Eterna Filo.
Tiu ĉi Spirito direktas la destinojn de la superuniverso numero du, kaj regas tiun ĉi vastan kampon same kiel farus la Eterna Filo. Li ĉiam estas en interligo kun la sep Reflektopovaj Spiritoj situantaj sur la ĉefmondo de la dua superuniverso.
Majstro-Spirito Numero Tri. Tiu ĉi Spirita personeco speciale similas al la Infinita Spirito, kaj li direktas la movojn kaj laboron de multaj el la altaj personecoj de la Infinita Spirito. Li prezidas iliajn asembleojn, kaj estas proksime asociita kun ĉiuj personecoj, kiuj ekskluzive originas en la Tria Fonto-Centro. Kiam la Sep Majstro-Spiritoj estas en konsilio, estas Majstro-Spirito Numero Tri, kiu ĉiam parolas por la Infinita Spirito.
Tiu ĉi Spirito respondecas pri la superuniverso numero tri, kaj administras la aferojn de tiu ĉi segmento same kiel farus la Infinita Spirito. Li ĉiam estas en rilato kun la Reflektopovaj Spiritoj sur la sidejo de la tria superuniverso.
Majstro-Spirito Numero Kvar. Kunhavante la kombinitajn naturojn de la Patro kaj la Filo, tiu ĉi Majstro-Spirito havas la decidan influon pri la principoj kaj direktivoj de la Patro-Filo en la konsilioj de la Sep Majstro-Spiritoj. Tiu ĉi Spirito estas la ĉefa direktoro kaj konsilisto de tiuj suprenirantaj estaĵoj, kiuj atingis la Infinitan Spiriton, kaj tiel fariĝis kandidatoj por vidi la Filon kaj la Patron. Li zorgas pri tiu grandega grupo de personecoj originintaj de la Patro kaj la Filo. Kiam necesas reprezenti la Patron kaj la Filon en la asocio de la Sep Majstro-Spiritoj, estas ĉiam Majstro-Spirito Numero Kvar, kiu parolas.
Tiu ĉi Spirito prizorgas la kvaran segmenton de la granda universo en intima agordo kun la atributoj de la Universala Patro kaj la Eterna Filo. Li ĉiam estas en persona rilato kun la Reflektopovaj Spiritoj de la sidejo de la kvara superuniverso.
Majstro-Spirito Numero Kvin. Tiu ĉi dia personeco, kiu delikate miksas la karakteron de la Universala Patro kaj la Infinita Spirito estas la konsilisto de tiu enorma grupo de estaĵoj konataj kiel la povo-direktoroj, povo-centroj kaj fizikaj regantoj. Tiu ĉi Spirito ankaŭ zorgas pri ĉiuj personecoj originantajn de la Patro kaj la Kuna Aganto. En la konsilioj de la Sep Majstro-Spiritoj, kiam temas pri la sinteno Patro-Spirito, estas ĉiam Majstro Spirito Numero Kvin, kiu parolas.
Tiu ĉi Spirito direktas la bonstaton de la kvina superuniverso laŭ maniero sugestanta la kombinatan agon de la Universala Patro kaj la Infinita Spirito. Li ĉiam estas en rilato kun la Reflektopovaj Spiritoj ĉe la sidejo de la kvina superuniverso.
Majstro-Spirito Numero Ses. Tiu ĉi dia estaĵo ŝajnas portreti la kombinitan karakteron de la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. Kiam ajn la kreitaĵoj kune kreitaj de la Filo kaj la Spirito kunvenas en la centra universo, tiu ĉi Majstro-Spirito estas ilia konsilisto; kaj kiam ajn, en la konsilioj de la Sep Majstro-Spiritoj, necesas paroli kune por la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito, estas Majstro-Spirito Numero Ses kiu respondas.
Tiu ĉi Spirito direktas la aferojn de la sesa superuniverso same kiel farus la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. Li ĉiam estas en rilato kun la Reflektopovaj Spiritoj sur la sidejo de la sesa superuniverso.
Majstro-Spirito Numero Sep. La Spirito prezidanta la sepan superuniverson estas unike egala portretado de la Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. La Sepa Spirito, la zorganta konsilisto de ĉiuj estaĵoj de triunua origino, estas ankaŭ la konsilisto kaj direktoro de ĉiuj suprenirantaj pilgrimantoj de Havono, tiuj humilaj estaĵoj, kiuj atingis la kortumojn de gloro per la kombinita ministrado de la Patro, la Filo kaj la Spirito.
La Sepa Majstro-Spirito ne estas organisma reprezentanto de la Paradiza Trinitato; sed estas konata fakto, ke lia persona kaj spirita naturo estas la portreto de la Kuna Aganto en egalaj proporcioj de la tri infinitaj personoj, kies Diaĵa unuiĝo estas la Paradiza Trinitato, kaj kies funkcio kiel tia estas la fonto de la persona kaj spirita naturo de Dio la Plejsuperulo. Tial la Sepa Majstro-Spirito rivelas personan kaj organisman rilaton al la spirita persono de la evoluanta Plejsuperulo. Tial en la ĉielaj konsilioj de la Majstro-Spiritoj, kiam necesas baloti pri la kombinita persona sinteno de la Patro, Filo kaj Spirito aŭ priskribi la spiritan sintenon de la Plejsupera Estaĵo, estas Majstro-Spirito Numero Sep, kiu funkcias. Li tiel enesence fariĝas la prezidanta estro de la Paradiza konsilio de la Sep Majstro-Spiritoj.
Neniu el la Sep Majstro-Spiritoj organisme reprezentas la Paradizan Trinitaton, sed kiam ili unuiĝas kiel sepobla Diaĵo, tiu ĉi unuiĝo en diaĵa senco — ne en persona senco — ekvivalentas al funkcia nivelo asociebla kun Trinitataj funkcioj. Tiusence la “Sepobla Spirito” estas funkcie asociebla kun la Paradiza Trinitato. Ankaŭ estas en tiu ĉi senco, ke la Majstro-Spirito Numero Sep foje parolas por konfirmi sintenojn de Trinitato aŭ, pli ĝuste, agas kiel proparolanto pri la sinteno de la unuiĝo de la Sepobla Spirito rilate al la unuiĝo de la sinteno de la Triobla Diaĵo, la sinteno de la Paradiza Trinitato.
La multnombraj funkcioj de la Sepa Majstro-Spirito tiel etendiĝas de kombinita portretado de la personaj naturoj de la Patro, Filo kaj Spirito, tra reprezentado de la persona sinteno de Dio la Plejsuperulo, ĝis rivelado de la diaĵa sinteno de la Paradiza Trinitato. Kaj en iuj rilatoj tiu ĉi prezidanta Spirito simile esprimas la sintenojn de la Plejlastulo kaj de la Plejsuperulo-Plejlastulo.
Estas la Sepa Majstro-Spirito kiu, laŭ siaj multnombraj kapabloj, persone patronas la progreson de la suprenirantaj kandidatoj el la tempaj mondoj en iliaj provoj finkompreni la nedividitan Diaĵon de Plejsupereco. Tia kompreno implicas ekkompreni la ekzistecan suverenecon de la Trinitato de Plejsupereco tiel kunordigita kun koncepto pri la kreskanta sperteca suvereneco de la Plejsupera Estaĵo por konsistigi la kreitaĵan komprenon pri la unueco de la Plejsupereco. Kreitaĵa konstato de tiuj tri faktoroj egalas al la Havona kompreno de Trinitata realeco, kaj dotas al la tempaj pilgrimantoj la kapablon fine penetri la Trinitaton, malkovri la tri infinitajn personojn de la Diaĵo.
La nekapablo de la Havonaj pilgrimantoj plene trovi Dion la Plejsuperulon estas kompensita de la Sepa Majstro-Spirito, kies triunua naturo laŭ tiel aparta maniero rivelas la spiritan personon de la Plejsuperulo. Dum la nuna universa epoko de la nekontaktebleco de la persono de la Plejsuperulo, Majstro-Spirito Numero Sep funkcias anstataŭ la Dio de suprenirantaj kreitaĵoj pri personaj rilatoj. Li estas la sola supera spirito, kiun ĉiuj suprenirantoj estas certaj agnoski kaj iom kompreni, kiam ili atingas la centrojn de gloro.
Tiu ĉi Majstro-Spirito ĉiam estas en rilato kun la Reflektopovaj Spiritoj de Uverso, la sidejo de la sepa superuniverso, nia propra segmento de la kreitaĵaro. Lia administrado de Orvontono rivelas la mirindan simetrion de la kunordigita miksado de la diaj naturoj de la Patro, Filo kaj Spirito.
La Sep Majstro-Spiritoj estas la plena reprezentado de la Infinita Spirito al la evoluaj universoj. Ili reprezentas la Trian Fonto-Centron en la rilatoj de energio, menso kaj spirito. Kvankam ili funkcias kiel kunordigitaj ĉefoj de la universala administra regado de la Kuna Aganto, ne forgesu, ke ili havas sian originon en la kreaj agoj de la paradizaj Diaĵoj. Laŭvorte estas vere, ke tiuj ĉi Sep Majstro-Spiritoj estas la personecigita fizika povo, kosma menso kaj spirita ĉeesto de la triunua Diaĵo, “La Sep Spiritoj de Dio senditaj al la tuta universo.”
La Majstro-Spiritoj estas unikaj, pro tio ke ili funkcias sur ĉiuj universaj niveloj de realeco krom la absoluta. Ili do estas efikaj kaj perfektaj superrigardantoj pri ĉiuj fazoj de administraj aferoj sur ĉiuj niveloj de superuniversaj agadoj. Estas malfacile por la mortema menso kompreni tre multe pri la Majstro-Spiritoj, ĉar ilia laboro estas tiel supere specialigita kaj samtempe ampleksanta ĉion, tiel escepte materia kaj samtempe tiel delikate spirita. Tiuj ĉi diverstalentaj kreintoj de la kosma menso estas la prauloj de la Universaj Povo-Direktoroj, kaj ili mem estas plejsuperaj direktoroj de la tre vasta kreitaĵaro de spiritaj kreitaĵoj.
La Sep Majstro-Spiritoj estas la kreintoj de la Universaj Povo-Direktoroj kaj iliaj asociitoj, entoj kiuj estas nemalhaveblaj por la organizado, regado kaj reguligo de la fizikaj energioj de la granda universo. Kaj tiuj ĉi samaj Majstro-Spiritoj tre materie helpas la Kreinto-Filojn en la laboro formi kaj organizi la lokajn universojn.
Ni estas nekapablaj spuri iun ajn personan rilaton inter la kosma-energia laboro de la Majstro-Spiritoj kaj la funkcioj de forto de la Nekvalifikita Absoluto. La energiaj manifestiĝoj sub la jurisdikcio de la Majstro-Spiritoj estas ĉiuj direktitaj de la periferio de Paradizo; ili ne ŝajnas esti en iu rekta maniero asociitaj kun la fenomenoj de forto identigitaj kun la malsupra surfaco de Paradizo.
Sendube, kiam ni renkontas la funkciajn agadojn de la diversaj Morontiaj Povo-Superrigardantoj, ni estas vidalvide al iuj nerivelitaj agadoj de la Majstro-Spiritoj. Kiu, krom tiuj ĉi prauloj de la fizikaj regantoj kaj de la spiritaj ministroj, povus elpensi la kombinadon kaj asociadon de materiaj kaj spiritaj energioj por produkti ĝis tiam neekzistantan fazon de universa realeco t.e. la morontia substanco kaj la morontia menso?
Plejmulte el la realeco de la spiritaj mondoj estas de la morontia ordo, fazo de universa realeco tute nekonata sur Urantio. La celo de la personeca ekzisto estas spirita, sed la morontiaj kreaĵoj ĉiam intervenas, transpontante la abismon inter la materiaj regnoj de mortemula origino kaj la superuniversaj sferoj de progresanta spirita statuso. Estas en tiu ĉi regno, ke la Majstro-Spiritoj plenumas sian grandan kontribuon al la plano de Paradiza supreniro de la homo.
La Sep Majstro-Spiritoj havas personajn reprezentantojn, kiuj funkcias tra la tuta granda universo; sed ĉar granda plimulto de tiuj ĉi subordigitaj estaĵoj ne estas rekte koncernata de la suprenira skemo de mortemula progreso sur la vojo de Paradiza perfekteco, malmulto aŭ nenio estis revelaciita pri ili. Multo, multego el la agado de la Sep Majstro-Spiritoj restas kaŝita al la homa kompreno, ĉar ĝi neniel rekte rilatas al via problemo de Paradiza supreniro.
Estas tre probable, kvankam ni ne povas prezenti certan pruvon, ke la Majstro-Spirito de Orvontono plenumas decidan influon en la jenaj sferoj de agado:
1. La proceduroj por estigi vivon de la Vivo-Portantoj de la lokaj universoj.
2. La vivo-aktivigoj de la asistantaj menso-spiritoj disdonacitaj sur la mondojn de Kreopova Spirito de loka universo.
3. La fluktuoj en la energiaj manifestiĝoj elmontritaj de la unuoj de organizita materio respondaj al la lineara gravito.
4. La konduto de emerĝa energio kiam plene liberigita de la teno de la Nekvalifikita Absoluto, tiel fariĝante responda al la rekta influo de lineara gravito kaj al la manipuladoj de la Universaj Povo-Direktoroj kaj iliaj asociitoj.
5. La sindonado de la ministranta spirito de Kreopova Spirito de loka universo, konata sur Urantio kiel la Sankta Spirito.
6. La posta sindonado de la spirito de la sindonaj Filoj, sur Urantio nomata la Konsolanto aŭ la Spirito de Vero.
7. La reflektopova mekanismo de la lokaj universoj kaj la superuniverso. Multaj trajtoj ligitaj al tiu ĉi eksterordinara fenomeno apenaŭ povas esti prudente klarigitaj aŭ racie komprenataj sen postuli la agadon de la Majstro-Spiritoj asocie kun la Kuna Aganto kaj la Plejsupera Estaĵo.
Malgraŭ nia malsukceso adekvate kompreni la multnombrajn laborojn de la Sep Majstro-Spiritoj, ni certas, ke estas du regnoj en la vasta gamo de universaj agadoj, en kiuj ili ne estas koncernataj: la disdonaco kaj ministrado de la Penso-Ĝustigantoj kaj la nepenetreblaj funkcioj de la Nekvalifikita Absoluto.
Ĉiu segmento de la granda universo, ĉiu individua universo kaj mondo ĝuas la avantaĝojn de la unuiĝinta konsilo kaj saĝo de ĉiuj Sep Majstro-Spiritoj, sed ricevas la personan markon kaj nuancon de nur unu. Kaj la persona naturo de ĉiu Majstro-Spirito komplete trapenetras kaj unike kondiĉas lian superuniverson.
Per tiu ĉi persona influo de la Sep Majstro-Spiritoj ĉiu kreitaĵo de ĉiu ordo de inteligentaj estaĵoj, ekster Paradizo kaj Havono, devas porti la karakterizan stampon de individueco indikanta la praan naturon de unu el tiuj ĉi Sep Paradizaj Spiritoj. Koncerne la sep superuniversojn ĉiu indiĝena kreitaĵo, homo aŭ anĝelo, por ĉiam portos tiun ĉi insignon de denaska identigo.
La Majstro-Spiritoj ne rekte invadas la materiajn mensojn de la individuaj kreitaĵoj sur la evoluaj mondoj de spaco. La mortemuloj de Urantio ne spertas la personan ĉeeston de la influo menso-spirito de la Majstro-Spirito de Orvontono. Se tiu ĉi Majstro-Spirito sukcesas iel ajn kontakti la menson de individua mortemulo dum la pli fruaj evoluaj epokoj de loĝata mondo, tio devas okazi per la ministrado de la Kreopova Spirito de la loka universo, la partnero kaj asociito de la Kreinto-Filo de Dio, kiu prezidas super la destinoj de ĉiu loka kreaĵo. Sed tiu ĉi mem Kreopova Patrino-Spirito, laŭ naturo kaj karaktero, tute similas al la Majstro-Spirito de Orvontono.
La fizika stampo de Majstro-Spirito estas parto de la materia origino de homo. La tuta morontia kariero estas vivata sub la daŭra influo de tiu ĉi sama Majstro-Spirito. Estas apenaŭ strange, ke la posta spirita kariero de tia supreniranta mortemulo neniam plene elradikigas la karakterizan stampon de tiu ĉi sama superrigardanta Spirito. La enpremo de Majstro-Spirito estas fundamenta por la ekzisto mem de ĉiu antaŭ-Havona stadio de mortema supreniro.
La distingaj personecaj tendencoj elmontritaj en la viva sperto de evoluaj mortemuloj, kiuj estas karakterizaj en ĉiu superuniverso, kaj kiuj rekte esprimas la naturon de la dominanta Majstro-Spirito, neniam plene malaperas, eĉ ne post kiam tiaj suprenirantoj estas submetitaj al la longa trejnado kaj unuiĝanta disciplino renkontitaj sur la miliardo da edukaj sferoj de Havono. Eĉ la posta intensa kulturo de Paradizo ne sufiĉas por elradikigi la markilojn de superuniversa origino. Dum la tuta eterneco supreniranta mortemulo elmontros trajtojn indikantajn la Spiriton, kiu prezidas lian denaskan superuniverson. Eĉ en la Korpuso de la Finatingo, kiam estas dezirite atingi aŭ portreti kompletan Trinitatan rilaton al la evolua kreitaĵaro, oni ĉiam kunvenigas grupon de sep finatingintoj, unu el ĉiu superuniverso.
La Majstro-Spiritoj estas la sepobla fonto de la kosma menso, la intelekta potencialo de la granda universo. Tiu ĉi kosma menso estas subabsoluta manifestiĝo de la menso de la Tria Fonto-Centro kaj iumaniere estas funkcie rilata al la menso de la evoluanta Plejsupera Estaĵo.
Sur mondo kiel Urantio ni ne renkontas la rektan influon de la Sep Majstro-Spiritoj en la aferoj de la homaj rasoj. Vi vivas sub la tuja influo de la Kreopova Spirito de Nebadono. Tamen tiuj ĉi samaj Majstro-Spiritoj dominas la bazajn mensajn reagojn de ĉiuj kreitaĵoj, ĉar ili estas la efektivaj fontoj de la intelektaj kaj spiritaj potencialoj, kiuj estis specialigitaj en la lokaj universoj por funkcii en la vivoj de tiuj individuoj, kiuj loĝas sur la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco.
La fakto de la kosma menso klarigas la parencecon de diversaj specoj de homaj kaj superhomaj mensoj. Ne nur la parencaj spiritoj allogas unu la alian, sed parencaj mensoj estas ankaŭ tre fratecaj kaj emaj reciproke kunlabori. Oni foje observas, ke homaj mensoj sekvas vojojn mirinde similajn kaj neklarigeble akordiĝajn.
Ekzistas en ĉiuj personecaj asocioj de la kosma menso kvalito, kiu povus esti nomata la “respondo al la realo”. Estas tiu ĉi universala kosma doto de libervolaj kreitaĵoj, kiuj savas ilin de fariĝi senhelpaj viktimoj de la implicaj aprioraj supozoj de scienco, filozofio kaj religio. Tiu ĉi realeca sentemo de la kosma menso respondas al iuj fazoj de realeco ĝuste kiel energio-materio respondas al gravito. Estus ankoraŭ pli ĝuste diri, ke tiuj ĉi supermateriaj realaĵoj tiel respondas al la menso de la kosmo.
La kosma menso senerare respondas (agnoskas respondon) sur tri niveloj de universa realeco. Tiuj ĉi respondoj estas memevidentaj al mensoj klare rezonantaj kaj profunde pensantaj. Tiuj ĉi tri niveloj de realeco estas:
1. Kaŭzeco — la realeca kampo de la fizikaj sensoj, la sciencaj regnoj de logika unuformeco, la diferencigo inter fakteco kaj nefakteco, reflektantaj konkludoj bazitaj sur kosma respondo. Tio ĉi estas la matematika formo de la kosma diskrimino.
2. Devo — la realeca kampo de moralo en la filozofia regno, la areno de racio, la agnosko de relativeco inter justeco kaj maljusteco. Tio ĉi estas la juĝa formo de la kosma diskrimino.
3. Adoro — la spirita kampo de la realeco de religia sperto, la persona konstato de dia kunuleco, la agnosko de spiritaj valoroj, la certiĝo pri eterna vivo, la supreniro de la statuso de servantoj de Dio ĝis la ĝojo kaj libereco de la filoj de Dio. Tiu ĉi estas la plej alta kompreno de la kosma menso, la respekta kaj adora formo de la kosma diskrimino.
Tiuj ĉi sciencaj, moralaj kaj spiritaj komprenoj, tiuj ĉi kosmaj respondoj, estas denaskaj en la kosma menso, kiu dotas ĉiujn libervolajn kreitaĵojn. La sperto vivi neniam malsukcesas disvolvi tiujn ĉi tri kosmajn intuiciojn; ili konstigas la memkonscion de reflektopova pensado. Sed estas malĝoje konstati, ke tiom malmulte da homoj sur Urantio ĝoje kultivas tiujn ĉi kvalitojn de kuraĝa kaj sendependa kosma pensado.
En la mensdotoj al la lokaj universoj, tiuj ĉi tri komprenoj de la kosma menso konsistigas la apriorajn supozojn, kiuj ebligas al la homo funkcii kiel racia kaj memkonscia personeco en la regnoj de scienco, filozofio kaj religio. Alidire la agnosko de la realeco de tiuj ĉi tri manifestiĝoj de la Infinito estas per kosma tekniko de memrevelacio. Materio-energio estas agnoskata per la matematika logiko de la sensoj; menso-racio intuicie konas sian moralan devon; spirito-fido (adoro) estas la religio de la realeco de spirita sperto. Tiuj ĉi tri bazaj faktoroj en reflektanta pensado povas esti unuigitaj kaj kunordigitaj en personeca disvolviĝo, aŭ ili povas fariĝi neproporciaj kaj kvazaŭ senrilataj en siaj respektivaj funkcioj. Sed kiam ili kuniĝas, ili produktas fortan personecon konsistantan en la kunrilato inter fakta scienco, morala filozofio kaj aŭtentika religia sperto. Kaj estas tiuj ĉi tri kosmaj intuicioj, kiuj donas objektivan validecon, realecon, al la homa sperto en kaj kun aferoj, signifoj kaj valoroj.
Estas la celo de edukado disvolvi kaj stimuli la denaskajn dotojn de la homa menso; celo de civilizacio esprimi ilin; celo de vivsperto realigi ilin; celo de religio nobligi ilin; kaj la celo de personeco unuigi ilin.
La inteligenteco ne povas sole klarigi la moralan naturon. La moralo, virto, estas denaska al la homa personeco. La morala intuicio, la konstato de devo, estas komponanto de homa mensa doto, kaj estas asociita kun la aliaj neforigeblaĵoj de homa naturo: la scienca scivolo kaj la spirita sagaco. La menskapablo de la homo multe superas tiun de liaj bestaj parencoj, sed estas lia morala kaj religia naturoj, kiuj speciale distingas lin de la besta mondo.
La selekta respondo de besto estas limigita al la motora nivelo de konduto. La supozata klarvideco de la pli superaj bestoj troviĝas sur motora nivelo, kaj kutime aperas nur post la sperto de motora provo kaj eraro. La homo kapablas plenumi sciencan, moralan kaj spiritan sagacon antaŭ ĉiu esplorado aŭ eksperimentado.
Nur personeco povas scii, kion ĝi faras antaŭ ol fari ĝin; nur personecoj posedas sagacon antaŭ sperto. Personeco povas rigardi antaŭ salti, kaj do povas lerni rigardante same bone kiel saltante. Nepersona besto ordinare lernas nur saltante.
Rezulte de sperto besto fariĝas kapabla ekzameni la malsamajn manierojn por atingi celon kaj elekti aliron bazitan sur akumulita sperto. Sed personeco povas ankaŭ ekzameni la celon mem kaj juĝi ĝian validecon, ĝian valoron. Inteligenteco sole povas diskrimini la plej bonajn rimedojn por atingi sendistingajn celojn, sed morala estaĵo posedas sagacon, kiu ebligas al li diskrimini inter celoj kaj ankaŭ inter rimedoj. Kaj morala estaĵo elektante virton estas tamen inteligenta. Li scias, kion li faras, kial li faras ĝin, kien li iras, kaj kiel li alvenos tien.
Kiam homo malsukcesas diskrimini la celojn de sia mortema strebado, li trovas sin funkcianta sur la besta nivelo de ekzisto. Li malsukcesis utiligi la superajn avantaĝojn de tiu materia sagaco, morala diskrimino kaj spirita klarvideco, kiuj estas integra parto de lia kosma-mensa doto kiel persona estaĵo.
La virto estas rekteco — konformeco al la kosmo. Nomi virtojn ne estas difini ilin, sed vivi ilin estas koni ilin. Virto estas nek simpla kono nek vere saĝeco sed pli ĝuste la realeco de progresanta sperto por atingi suprenirajn nivelojn de kosma finatingo. Dum la ĉiutaga vivo de la mortemulo, la virto realiĝas per la konstanta elekto de bono anstataŭ malbono, kaj tia elekta kapablo estas pruvo de la posedo de morala naturo.
La elekto de la homo inter bono kaj malbono estas influita, ne nur de la akreco de lia morala naturo, sed ankaŭ de tiaj influoj kiel nescio, nematureco kaj iluzio. Senso de proporcio ankaŭ estas koncernata en la plenumo de virto, ĉar la malbono povas esti farita kiam malpligranda celo estas elektita anstataŭ pli granda rezulte de distordo aŭ trompo. La arto de relativa taksado aŭ kompara mezuro eniras en la ekercadon de la virtoj de la morala regno.
La morala naturo de la homo estus senhelpa sen la arto de mezuro, la diskriminado enkorpigita en lia kapablo ekzameni signifojn. Same la morala elekto estus vana sen tiu kosma sagaco, kiu donas la konscion pri spiritaj valoroj. De la vidpunkto de inteligenteco, la homo supreniras ĝis la nivelo de morala estaĵo, ĉar li estas dotita per personeco.
La moraleco neniam progresas per leĝo aŭ forto. Ĝi estas persona kaj libervola afero, kaj devas esti disvastigita per la kontakto inter moralplenaj homoj kun tiuj, kiuj estas malpli morale respondaj, sed kiuj ankaŭ iom deziras fari la volon de la Patro.
Moralaj agoj estas tiuj homaj faroj karakterizitaj de la plej alta inteligenteco, direktitaj laŭ selekta dirkriminado en la elekto de superaj celoj same kiel en la selekto de moralaj rimedoj por atingi tiujn ĉi celojn. Tia konduto estas virta. Plejsupera virto do estas tutkore elekti plenumi la volon de la Patro en la ĉielo.
La Universala Patro disdonas personecon al multaj ordoj de estaĵoj funkciantaj sur diversaj niveloj de universa efektiveco. La homaj estaĵoj de Urantio estas dotitaj per personeco de la limhava-mortemula speco, funkcianta sur la nivelo de la suprenirantaj filoj de Dio.
Kvankam ni apenaŭ povas entrepreni difini personecon, ni povas provi esprimi nian komprenon pri la konataj faktoroj, kiuj konsistigas la tutaĵon de materiaj, mensaj kaj spiritaj energioj, kies interasocio konsistigas la mekanismon, en kiu, sur kiu kaj per kiu la Universala Patro funkciigas sian disdonitan personecon.
La personeco estas unika doto de originala naturo, kies ekzisto estas sendependa de, kaj antaŭa al, la disdono de la Penso-Ĝustiganto. Tamen la ĉeesto de la Ĝustiganto ja pliigas la kvalitan manifestiĝon de la personeco. Penso-Ĝustigantoj, kiam ili devenas de la Patro, estas identaj en naturo, sed la personeco estas diversa, originala kaj ekskluziva; kaj la manifestiĝo de personeco estas plue kondiĉita kaj determinita de la naturo kaj kvalitoj de la asociitaj energioj de materia, mensa kaj spirita naturo, kiuj konsistigas la organisman vehiklon por la personeca manifestiĝo.
La personecoj povas esti similaj, sed ili neniam estas samaj. Personoj de difinita serio, speco, ordo aŭ pratipo povas simili kaj ja similas unu la alian, sed ili neniam estas identaj. La personeco estas tiu trajto de individuo, kiun ni konas, kaj kiu ebligas al ni identigi tian estaĵon en iu estonta tempo sendepende de la naturo kaj amplekso de ŝanĝoj laŭ forma, mensa aŭ spirita statuso. La personeco estas tiu parto de iu ajn individuo, kiu ebligas al ni rekoni kaj pozitive identigi tiun personon, kiun ni antaŭe konis, kiom ajn li ŝanĝis pro la modifoj de la vehiklo de esprimo kaj manifestiĝo de sia personeco.
La kreitaĵa personeco distingiĝas per du memmanifestiĝantaj kaj karakterizaj fenomenoj de mortemula reaga konduto: memkonscio kaj asociita relativa libervolo.
La memkonscio konsistas en intelekta konscio pri personeca efektiveco; ĝi inkluzivas la kapablon agnoski la realecon de aliaj personecoj. Ĝi indikas kapablon por individuigita sperto en kaj kun kosmaj realaĵoj, ekvivalentan al la atingo de la stato de identeco en la personecaj rilatoj de la universo. La memkonscio indikas la agnoskon de la efektiveco de mensa ministrado kaj la konstaton de relativa sendependeco de krea kaj determina libervolo.
La relativa libervolo karakterizanta la memkonscion de homa personeco inkluzivas:
1. La morala decido, la plej alta saĝo.
2. La spirita elekto, la percepto pri vereco.
3. La malegoisma amo, la frateca servo.
4. La celplena kunlaborado, la grupa lojaleco.
5. La kosma sagaco, la kompreno pri universaj signifoj.
6. La personeca dediĉo, la tutkora sindonemo plenumi la volon de la Patro.
7. La adoro, la sincera serĉado de diaj valoroj kaj la tutkora amo de la dia Valordonanto.
La Urantia speco de homa personeco povas esti rigardata kiel funkcianta en fizika mekanismo konsistanta el la planeda modifo de Nebadona speco de organismo apartenanta al la elektrokemia ordo de vivo-aktivigo kaj dotita per la Nebadona ordo de la Orvontona serio de la kosma menso de gepatre reprodukta pratipo. La disdonado de la dia donaco de personeco al tia mense dotita mortemula mekanismo donas la dignon de kosma civitaneco, kaj ebligas al tia kreitaĵo tuj fariĝi reaga al la konsistiga rekono de la tri bazaj mensaj realaĵoj de la kosmo:
1. La matematika aŭ logika agnosko de la unuformeco de fizika kaŭzeco.
2. La pripensita agnosko de la devigo de morala konduto.
3. La fido-teno de la komuneca adoro de la Diaĵo, asociita kun la amanta servado de la homaro.
La plena funkcio de tia personeca doto estas la komenca konstato pri la Diaĵa parenceco. Tia memo, loĝata de antaŭpersona fragmento de Dio la Patro, estas laŭ vereco kaj fakto spirita filo de Dio. Tia kreitaĵo ne nur rivelas kapablon ricevi la donacon de la dia ĉeesto, sed ankaŭ montras reagan respondon al la cirkvito de personeca gravito de la Paradiza Patro de ĉiuj personecoj.
La persona kreitaĵo dotita per kosma menso kaj loĝata de Ĝustiganto posedas denaskan agnoskon-konstaton pri energia realeco, mensa realeco kaj spirita realeco. La libervola kreitaĵo estas tiel ekipita por percepti la fakton, la leĝon kaj la amon de Dio. Krom tiuj ĉi tri neforigeblaĵoj de la homa konscio, ĉiu homa sperto estas vere subjektiva, krom ke tiu intuicia konstato de valideco ligiĝas al la unuiĝo de tiuj ĉi tri universaj realecaj respondoj de kosma agnosko.
La mortemulo perceptanta Dion kapablas senti la unuiĝintan valoron de tiuj ĉi tri kosmaj kvalitoj en la evoluo de la postvivanta animo, la plejsupera entrepreno de la homo en la fizika tabernaklo, kie la morala menso kunlaboras kun la loĝanta dia spirito por dualigi la senmortan animon. De sia plej frua komenco la animo estas reala; ĝi havas kvalitojn de kosma postvivo.
Se la mortema homo malsukcesas postvivi sian naturan morton, la realaj spiritaj valoroj de lia homa sperto postvivas kiel parto de la daŭra sperto de la Penso-Ĝustiganto. La personecaj valoroj de tia nepostvivanto persistas kiel faktoro en la personeco de la efektiviĝanta Plejsupera Estaĵo. Tiaj persistantaj kvalitoj de personeco estas senigitaj je identeco sed ne je spertecaj valoroj akumulitaj dum la mortema vivo en la karno. La postvivo de identeco dependas de la postvivo de la senmorta animo de morontia statuso kaj ĉiam pli dia valoro. La personeca identeco postvivas en kaj per la postvivo de la animo.
La homa memkonscio implicas la agnoskon pri la realeco de memoj aliaj ol la konscia memo kaj plue implicas, ke tia konscio estas reciproka; ke la memo estas konata kiel ĝi konas. Tio ĉi montriĝas en la pure homa maniero en la socia vivo de la homo. Sed vi ne povas esti tiel absolute certa pri la realeco de kunulo, same kiel vi povas pri la realeco de la ĉeesto de Dio, kiu vivas en vi. La socia konscio ne estas neforigebla kiel la konscio pri Dio; ĝi estas kultura disvolviĝo, kaj dependas de scioj, simboloj kaj la kontribuoj de konsistigaj dotoj de la homo — scienco, moralo kaj religio. Kaj tiuj ĉi kosmaj donacoj, sociigitaj, konsistigas civilizacion.
Civilizacioj estas nestabilaj, ĉar ili ne estas kosmaj; ili ne estas denaskaj ĉe la individuoj de la rasoj. Ili devas esti nutritaj per la kombinitaj kontribuoj de la konsistigaj faktoroj de la homo — scienco, moralo kaj religio. Civilizacioj aperas kaj malaperas, sed la scienco, moralo kaj religio ĉiam postvivas la kraŝon.
Jesuo ne nur revelaciis Dion al la homo, sed li ankaŭ faris novan revelacion pri la homo al si mem kaj al la aliaj homoj. En la vivo de Jesuo vi vidas la plejeblan homon. La homo sekve fariĝas tiel bele reala, ĉar Jesuo havis tiom da Dio en sia vivo, kaj la konstato (agnosko) pri Dio estas neforigebla kaj konstistiga en ĉiuj homoj.
La malegoismo, krom gepatra instinkto, ne estas tute natura; aliaj personoj ne estas nature amataj aŭ socie servataj. Necesas la iluminado de racio, moralo kaj la religia impulso, kono pri Dio, por generi malegoisman kaj altruisman socian ordon. La propra personeca konscio de la homo, memkonscio, ankaŭ rekte dependas de tiu ĉi fakto mem pri la denaska konscio pri la aliulo, tiu ĉi denaska kapablo agnoski kaj kompreni la realecon pri alia personeco, etendiĝante de la homa ĝis la dia.
La malegoisma socia konscio devas esti, funde, religia konscio; tio estas, se ĝi estas objektiva; alie ĝi estas pure subjektiva filozofia abstraktaĵo kaj do sen amo. Nur individuo konanta Dion povas ami alian personon kiel li amas sin mem.
Memkonscio estas esence komuna konscio: Dio kaj homo, Patro kaj filo, Kreinto kaj kreitaĵo. En la homa memkonscio kvar konstatoj de universa realeco estas latentaj kaj esence propraj:
1. La serĉado de scio, la logiko de scienco.
2. La serĉado de moralaj valoroj, la sento pri devo.
3. La serĉado de spiritaj valoroj, la religia sperto.
4. La serĉado de personecaj valoroj, la kapablo agnoski la realecon pri Dio kiel personeco kaj la samtempa konstato pri nia frata rilato al kunulaj personecoj.
Vi fariĝas konscia pri la homo kiel via kreitaĵo-frato, ĉar vi jam konscias pri Dio kiel via Kreinto-Patro. La patreco estas la rilato, per kiu ni deduktas nian rekonon pri frateco. Kaj la Patreco fariĝas aŭ povas fariĝi universa realo por ĉiuj moralaj kreitaĵoj, ĉar la patro mem disdonis personecon al ĉiuj tiaj estaĵoj, kaj encirkvitigis ilin ene de la teno de la cirkvito de universala personeco. Ni adoras Dion, unue, ĉar li estas, poste ĉar li estas en ni, kaj fine ĉar ni estas en li.
Ĉu estas strange, ke la kosma menso estu memkonscia pri sia propra fonto, la infinita menso de la Infinita Spirito, kaj samtempe konscia pri la fizika realeco de la vastaj universoj, la spirita realeco de la Eterna Filo, kaj la personeca realeco de la Universala Patro?
[Patronita de Universala Cenzoro de Uverso.]