Kajero 15

La sep superuniversoj

Por la Universala Patro — kiel Patro — la universoj estas kvazaŭ neekzistantaj; li zorgas pri personecoj; li estas la Patro de personecoj. Por la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito — kiel kreintaj partneroj — la universoj estas lokaj kaj individuaj sub la kuna regado de la Kreinto-Filoj kaj la Kreopovaj Spiritoj. Por la Paradiza Trinitato, ekster Havono estas nur sep loĝataj universoj, la sep superuniversoj, kiuj havas jurisdikcion super la cirklo de la unua post-Havona nivelo de spaco. La Sep Majstro-Spiritoj elradias sian influon el la centra Insulo, tiel konsistigante la vastan kreitaĵaron en unu gigantan radon, la nabo estante la eterna Insulo de Paradizo, la sep spokoj la radioj de la Sep Majstro-Spiritoj, la rando la eksteraj regionoj de la granda universo.

Frue en la materiiĝo de la universala kreaĵo la sepobla skemo de la superuniversa organizado kaj regado estis formulita. La unua post-Havona kreaĵo estis dividita en sep mirindajn segmentojn, kaj la ĉefmondoj de tiuj ĉi superuniversaj registaroj estis projektitaj kaj konstruitaj. La nuna skemo de administrado ekzistas de preskaŭa eterneco, kaj la regantoj de tiuj ĉi sep superuniversoj estas prave nomataj Plejaĝuloj de Tagoj.

Pri la vasta aro de scioj pri la superuniversoj mi povas esperi malmulton diri al vi, sed tie funkcias tra ĉiuj ĉi regnoj tekniko de inteligenta regado de kaj fizikaj kaj spiritaj fortoj, kaj la universala gravito funkcias tie en majesta povo kaj perfekta harmonio. Gravas unue akiri adekvatan ideon pri la fizika konsisto kaj materia organizo de la superuniversaj kampoj, ĉar tiam vi estos la plej bone preparitaj por kompreni la signifon de la mirinda organizo provizita por ilia spirita registaro kaj la intelekta progreso de la libervolaj kreitaĵoj, kiuj loĝas sur la miriadoj da loĝataj planedoj disaj tie ĉi kaj tie tra ĉiuj ĉi sep superuniversoj.

1. La superuniversa nivelo de spaco

Ene de la limigita gamo de la registroj, observoj kaj memoroj de generacioj de miliono aŭ miliardo de viaj mallongaj jaroj, kun ĉiuj praktikaj provoj kaj klopodoj, Urantio kaj ties universo spertas la aventuron de longa kaj neesplorita plonĝo en novan spacon; sed laŭ la registroj de Uverso, akorde kun pli malnovaj observoj, harmonie kun la pli kompletaj spertoj kaj kalkuloj de nia ordo, kaj kiel rezulto de konkludoj bazitaj sur tiuj ĉi eltrovoj kaj aliaj, ni scias, ke la universoj estas engaĝitaj en ordigita, bone komprenata kaj perfekte regata procesio, svingante en majesta grandiozeco ĉirkaŭ la granda unua Fonto-Centro kaj lia loĝa universo.

Ni delonge malkovris, ke la sep superuniversoj trairas grandan elipson, gigantan kaj longforman cirklon. Via sunsistemo kaj aliaj tempaj mondoj ne plonĝas blinde, sen mapo nek kompaso en nemapitan spacon. La loka universo, al kiu via sistemo apartenas, sekvas difinitan kaj bone komprenitan maldekstruman vojon en la vasta vortico, kiu ĉirkaŭas la centran universon. Tiu ĉi kosma vojo estas bone mapita, kaj estas plendetale konata de la observantoj de superuniversaj steloj, same kiel la orbitoj de la planedoj konsistigantaj vian sunsistemon estas konataj de astronomoj de Urantio.

Urantio situas en loka universo kaj superuniverso ne plene organizitaj, kaj via loka universo estas tuj proksima al multaj parte kompletigitaj fizikaj kreaĵoj. Vi apartenas al unu el la relative freŝdataj universoj. Sed vi hodiaŭ ne sencele plonĝas en neesploritan spacon nek blinde svingas en nekonatajn regionojn. Vi sekvas la bonordan kaj antaŭdestinitan vojon de la superuniversa spaca nivelo. Vi nun pasas tra la sama spaco, kiun via planeda sistemo aŭ ĝiaj antaŭaĵoj trairis antaŭ epokoj; kaj iam, en la malproksima estonteco, via sistemo aŭ ĝiaj postaĵoj denove trairos la saman spacon, tra kiu vi nun tiel rapide plonĝas.

En tiu ĉi epoko, kaj kun la orientado rigardanta sur Urantio, la superuniverso numero unu svingiĝas preskaŭ norden, en orienta direkto kaj proksimume kontraŭ la Paradiza loĝejo de la Grandaj Fontoj-Centroj kaj la centra universo de Havono. Tiu ĉi pozicio kun la responda pozicio okcidente reprezentas la plej proksiman fizikan proksimiĝon de la sferoj de tempo al la eterna Insulo. La superuniverso numero du troviĝas norde, prepariĝante por la okcidenta svingo, dum la numero tri nun tenas la plej nordan segmenton de la granda spaca vojo, jam turniĝinte al la kurbo kondukanta al la suda plonĝo. La numero kvar estas sur la relative rekta suda flugo, la antaŭaj regionoj nun proksimiĝantaj al la opozicio de la Grandaj Centroj. La numero kvin preskaŭ forlasis sian pozicion kontraŭ la Centro de la Centroj daŭrante sur la rekta kurso suden ĵus antaŭ la kurbo orienten, la numero ses okupas plejparton de la suda kurbo, la segmento de kiu via superuniverso preskaŭ pasis.

Via loka universo de Nebadono apartenas al Orvontono, la sepa superuniverso, kiu svingiĝas inter superuniversoj unu kaj ses, post ne longe (kiel ni kalkulas tempon) turniĝis post la sudorienta kurbo de la superuniversa spaca nivelo. Hodiaŭ la sunsistemo, al kiu apartenas Urantio, troviĝas kelkaj miliardoj da jaroj post la svingo ĉirkaŭ la suda kurbo, tiel ke vi ĝuste nun progresas preter la sudorienta kurbo, kaj rapide moviĝas tra la longa kaj relative rekta vojo norden. Dum nenombreblaj epokoj Orvontono sekvos tiun ĉi preskaŭ rektan kurson norden.

Urantio apartenas al sistemo, kiu estas tre proksima de la ekstera limo de via loka universo; kaj via loka universo nuntempe trairas la periferion de Orvontono. Preter vi estas ankoraŭ aliaj, sed vi estas tre malproksime en la spaco de tiuj fizikaj sistemoj, kiuj svingiĝas ĉirkaŭ la granda cirklo en kompara proksimeco al la Granda Fonto-Centro.

2. Organizado de la superuniversoj

Nur la Universala Patro konas la lokon kaj efektivan nombron de loĝataj mondoj en la spaco; li vokas ĉiujn ilin laŭ nomo kaj numero. Mi povas doni nur la proksimuman nombron de loĝataj aŭ loĝeblaj planedoj, ĉar iuj lokaj universoj havas pli da mondoj taŭgaj por inteligenta vivo ol aliaj. Nek ĉiuj projektitaj lokaj universoj estis organizitaj. Tial la taksoj, kiujn mi prezentas, nur celas doni ian ideon pri la grandegeco de la materia kreitaĵaro.

Estas sep superuniversoj en la granda universo, kaj ili konsistas proksimume jene:

1. La sistemo. la baza unuo de la superregistaro konsistas el ĉirkaŭ mil loĝataj aŭ loĝeblaj mondoj. Flagrantaj sunoj, malvarmaj mondoj, planedoj tro proksimaj de la varmaj sunoj, kaj aliaj sferoj ne taŭgaj por la loĝado de kreitaĵoj ne estas inkluzivitaj en tiu ĉi grupo. Tiuj ĉi mil mondoj adaptitaj por subteni la vivon estas nomataj sistemo, sed en la pli junaj sistemoj nur relative malgranda nombro da tiuj ĉi mondoj povas esti loĝataj. Ĉiu loĝata planedo estas prezidata de Planeda Princo, kaj ĉiu loka sistemo havas arkitekturan sferon kiel sian sidejon, kaj estas regata de Sistema Suvereno.

2. La Konstelacio. Cent sistemoj (ĉirkaŭ 100 000 loĝeblaj planedoj) konsistigas konstelacion. Ĉiu konstelacio havas arkitekturan ĉefsferon, kaj estas prezidata de tri Vorondadeko-Filoj, la Plejaltuloj. Ĉiu konstelacio ankaŭ havas Fidelulon de Tagoj kiel observanton, ambasadoron de la Paradiza Trinitato.

3. La Loka Universo. Cent konstelacioj (ĉirkaŭ 10 000 000 loĝeblaj planedoj) konsistigas lokan universon. Ĉiu loka universo havas grandiozan arkitekturan ĉefmondon, kaj estas regata de unu el la kunordigitaj Kreinto-Filoj de Dio de la ordo de Mikaelo. Ĉiu universo estas benata de la ĉeesto de Unuiĝulo de Tagoj, reprezentanto de la Paradiza Trinitato.

4. La Minora Sektoro. Cent lokaj universoj (ĉirkaŭ 1 000 000 000 loĝeblaj planedoj) konsistigas minoran sektoron de la superuniversa registaro; ĝi havas mirindan ĉefmondon, de kie ĝiaj regantoj, la Freŝdatuloj de Tagoj, administras la aferojn de la minora sektoro. Estas tri Freŝdatuloj de Tagoj, Plejsuperaj Personecoj de Trinitato, sur ĉiu ĉefsidejo de minora sektoro.

5. La Maĵora Sektoro. Cent minoraj sektoroj (ĉirkaŭ 100 000 000 000 loĝeblaj mondoj) konsistigas unu maĵoran sektoron. Ĉiu maĵora sektoro havas superban ĉefsidejon, kaj estas prezidata de tri Perfektuloj de Tagoj, Plejsuperaj Personecoj de Trinitato.

6. La Superuniverso. Dek maĵoraj sektoroj (ĉirkaŭ 1 000 000 000 000 loĝeblaj planedoj) konsistigas superuniverson. Ĉiu superuniverso estas provizita per enorma kaj glora ĉefmondo, kaj estas regata de tri Plejaĝuloj de Tagoj.

7. La Granda Universo. Sep superuniversoj konsistigas la nuntempe organizitan grandan universon, konsistantan el proksimume sep duilionoj da loĝeblaj mondoj plus la arkitekturaj sferoj kaj la miliardo da loĝataj sferoj de Havono. La superuniversoj estas regataj kaj administrataj nerekte kaj reflektopove de Paradizo fare de la Sep Majstro-Spiritoj. La miliardo da mondoj de Havono estas rekte administrataj de la Eternuloj de Tagoj, unu tia Plejsupera Personeco de Trinitato prezidanta sur ĉiu el tiuj ĉi perfektaj sferoj.

Ekskluzive de la sferoj de Paradizo-Havono, la plano de universa organizo inkluzivas la jenajn unuojn:

Superuniversoj . . . . . . . . . . . . 7

Maĵoraj sektoroj . . . . . . . . . . . . . 70

Minoraj sektoroj . . . . . . . . . . . . 7 000

Lokaj universoj . . . . . . . . . 700 000

Konstelacioj . . . . . . . . . 70 000 000

Lokaj sistemoj . . . . . . . . 7 000 000 000

Loĝeblaj planedoj . . 7 000 000 000 000

Ĉiu el la sep superuniversoj konsistas proksimume jene:

Unu sistemo ampleksas, proksimume . . . . . . . . . . . . . 1 000 mondojn

Unu konstelacio (100 sistemoj) . . . . . . . . . . . . . . . 100 000 mondojn

Unu universo (100 konstelacioj) . . . . . . . . . . . 10 000 000 mondojn

Unu minora sektoro (100 universoj) . . . . . . . . . 1 000 000 000 mondojn

Unu maĵora sektoro (100 minoraj sektoroj) . . . . 100 000 000 000 mondojn

Unu superuniverso (10 maĵoraj sektoroj) . . . 1 000 000 000 000 mondojn

Ĉiuj tiaj taksadoj estas proksimumoj en la plej bona kazo, ĉar novaj sistemoj konstante aperas, dum aliaj organizaĵoj portempe eliras el materia ekzisto.

3. La superuniverso de Orvontono

Praktike ĉiuj stelaj regnoj okulvideblaj sur Urantio apartenas al la sepa sekcio de la granda universo, la superuniverso de Orvontono. La stela sistemo de la vasta Lakta Vojo reprezentas la centran kernon de Orvontono, estante plejparte trans la limoj de via loka universo. Tiu ĉi granda amasiĝo da sunoj, mallumaj insuloj de spaco, duoblaj steloj, globaj stelamasoj, stelaj nuboj, spiraloj kaj aliaj nebulozoj, kune kun miriadoj da unuopaj planedoj, formas horloĝsimilan kaj longforman-cirklan grupiĝon de ĉirkaŭ unu sepono de la loĝataj evoluaj universoj.

De la astronomia pozicio de Urantio, kiam vi rigardas tra la sekco de proksimaj sistemoj al la granda Lakta Vojo, vi observas, ke la sferoj de Orvontono vojaĝas en vasta longforma ebeno, kies larĝeco estas multe pli granda ol la dikeco, kaj la longeco multe pli granda ol la larĝeco.

La observado de la tiel nomata Lakta Vojo rivelas la relative pliiĝantan stelan densecon de Orvontono, kiam la ĉiela volbo estas rigardita en iu direkto, dum ambaŭflanke la denseco malpliiĝas; la nombro da steloj kaj aliaj sferoj malpliiĝas elirante de la ĉefa ebeno de nia materia superuniverso. Kiam la angulo de observado estas favora, rigardante tra la ĉefa korpo de tiu ĉi regno de maksimuma denseco, vi rigardas al la loĝa universo kaj la centro de ĉiuj aferoj.

El la dek maĵoraj sekcioj de Orvontono, ok estis proksimume identigitaj de astronomoj de Urantio. La aliaj du estas malfacile aparte rekoneblaj, ĉar vi devas vidi tiujn ĉi fenomenojn de interne. Se vi povus rigardi la superuniverson de Orvontono de tre distanca pozicio en spaco, vi tuj rekonus la dek maĵorajn sektorojn de la sepa galaksio.

La rotacia centro de via minora sektoro situas malproksime en la enorma kaj densa stela nubo de Sagitario, ĉirkaŭ kiu via loka universo kaj ĝiaj asociitaj kreaĵoj ĉiuj moviĝas, kaj el kontraŭaj flankoj de la vasta subgalaksia sistemo de Sagitario vi povas observi du grandajn fluojn de stelaj nuboj aperantaj en mirindaj stelaj volvaĵoj.

La kerno de la fizika sistemo, al kiu via suno kaj ĝiaj asociitaj planedoj apartenas, estas la centro de la iama nebulozo Andronovero. Tiu ĉi estinta spirala nebulozo estis iomete distordita de la gravitaj malordoj asociitaj al la eventoj okazintaj post la naskiĝo de via sunsistemo, kaj kiuj estis kaŭzitaj de la proksima proksimiĝo de granda najbara nebulozo. Tiu ĉi preskaŭa kolizio ŝanĝis Andronoveron en ian globan agregaĵon, sed ne komplete detruis la dudirektan sinsekvon de la sunoj kaj iliaj asociitaj fizikaj grupoj. Via sunsistemo nun okupas sufiĉe centran pozicion en unu el la brakoj de tiu ĉi distordita spiralo, situanta proksimume duonvoje inter la centro kaj la rando de la stela fluo.

La Sagitaria sektoro kaj ĉiuj aliaj sektoroj kaj sekcioj de Orvontono rotacias ĉirkaŭ Uverso, kaj iom da konfuzo de la Urantiaj observantoj de steloj okazas pro la iluzioj kaj relativaj distordoj produktitaj de la jenaj multoblaj rivoluaj movoj:

1. La rivoluo de Urantio ĉirkaŭ ĝia suno.

2. La cirkvito de via sunsistemo ĉirkaŭ la kerno de la estinta nebulozo Andronovero.

3. La rotacio de la stela familio de Andronovero kaj la asociitaj amasoj ĉirkaŭ la kombinita centro de rotacio-gravito de la stela nubo de Nebadono.

4. La svingo de la loka stela nubo de Nebadono kaj ĝiaj asociitaj kreaĵoj ĉirkaŭ la Sagitaria centro de ilia minora sektoro.

5. La rotacio de la cent minoraj sektoroj, inkluzivante Sagitarion, ĉirkaŭ ilia maĵora sektoro.

6. La kirlo de la dek maĵoraj sektoroj, la tiel nomataj stelaj drivoj, ĉirkaŭ la Uversa sidejo de Orvontono.

7. La moviĝo de Orvontono kaj ses asociitaj superuniversoj ĉirkaŭ Paradizo kaj Havono, la maldekstruma sinsekvo de la superuniversa spaca nivelo.

Tiuj multoblaj movoj estas de diversaj rangoj. La spacaj vojlinioj de via planedo kaj via suna sistemo estas genetikaj, esence propraj al sia origino. La absoluta maldektruma movo de Orvontono estas ankaŭ genetika, esence propra al la arkitekturaj planoj de la majstra universo. Sed la mezaj movoj estas kaŭzitaj de diverselementa origino; iuflanke devenantaj de la konsistiga segmentado de materio-energio en superuniversoj kaj aliflanke produktitaj de la inteligenta kaj rezoluta ago de la Paradizaj Fortorganizantoj.

La lokaj universoj estas pli proksimaj, kiam ili proksimiĝas al Havono; la nombro de cirkvitoj estas pli granda, kaj estas pli da supermetado, tavolon sur tavolo. Sed ju pli malproksime de la eterna centro, des malpli estas da sistemoj, tavoloj, cirkvitoj kaj universoj.

4. Nebulozoj — la praaĵoj de la universoj

Dum kreitaĵaro kaj universa organizaĵo restas porĉiame sub la kontrolo de la infinitaj Kreintoj kaj iliaj asociitoj, la plena fenomeno daŭrigas akorde kun ordigita tekniko kaj konforme kun la gravitaj leĝoj de forto, energio kaj materio. Sed mistera fenomeno estas asociita al la universa forto-Ŝarĝo de spaco. Ni tre bone komprenas la organizon de la materiaj kreitaĵaroj ekde la untimatonika stadio, sed ni ne plene komprenas la kosman originon de la ultimatonoj. Ni estas persvaditaj, ke tiuj prapatraj fortoj havas Paradizan originon, ĉar ili por ĉiam trairas la penetratan spacon ekzakte laŭ la giganta konturo de Paradizo. Kvankam ne sentipova al Paradiza gravito, tiu forto-Ŝarĝo de spaco, la praulo de ĉiu ajn materiiĝo, ĉiam respondas al la ĉeesto de malalta Paradizo kaj estas ŝajne encirkvitata en kaj el la malalta Paradiza centro.

La Paradizaj forto-organizantoj transmutacias la spacan potencon en praan forton, kaj evoluigas tiun ĉi antaŭmaterian potencialon en la unuarangan kaj duarangan energiajn manifestiĝojn de fizika realo. Kiam tiu ĉi energio atingas nivelojn de gravita respondo, la povo-direktoroj kaj iliaj asociitoj de la superuniversa reĝimo aperas sur la scenejon, kaj komencas siajn senfinajn manipuladojn destinitaj por establi la multoblajn povo-cirkvitojn kaj energiajn kanalojn de la universoj de tempo kaj spaco. Tiel aperas la fizika materio en spaco, kaj tiel la scenejo estas aranĝita por la inaŭguro de la universa organizado.

Tiu ĉi segmentado de energio estas fenomeno, kiu neniam estis solvita de la fizikistoj de Nebadono. Ilia ĉefa malfacilaĵo kuŝas en la relativa nealirebleco de la Paradizaj forto-organizantoj, ĉar la vivantaj povo-direktoroj, kvankam ili estas kompetentaj por trakti pri spaco-energio, havas nenian komprenon pri la origino de la energioj, kiujn ili tiel lerte kaj inteligente manipulas.

La Paradizaj forto-organizantoj estas la originantoj de nebulozoj; ili kapablas estigi ĉirkaŭ sia spaca ĉeesto la grandegajn ciklonojn de forto kiuj, iam estigitaj, neniam povas esti haltigitaj aŭ limigitaj, ĝis kiam la ĉion-penetrantaj fortoj estas mobilizitaj por la fina apero de la ultimatonaj unuoj de universa materio. Tiel estiĝas la spiraloj kaj aliaj nebulozoj, la patrinaj radoj de la sunoj de rekta origino kaj iliaj diversaj sistemoj. En la ekstera spaco estas videblaj dek malsamaj formoj de nebulozoj, fazoj de la primara universa evoluo, kaj tiuj ĉi vastaj energiaj radoj havis la saman originon, kiel tiuj en la sep superuniversoj.

La nebulozoj tre varias laŭ grandeco kaj laŭ la rezulta nombro kaj entuta maso de siaj stelaj kaj planedaj idoj. Nebulozo formanta sunojn tuj norde de la limoj de Orvontono, sed en la spaca nivelo de la superuniverso, jam estigis proksimume kvardek mil sunojn, kaj la patrina rado ankoraŭ forĵetas sunojn, kies la plimulto estas multoble pli granda ol la via. Kelkaj el la pli grandaj nebulozoj de la ekstera spaco estigas eĉ cent milionon da sunoj.

La nebulozoj ne rekte rilatas al iu ajn administraj unuoj, kiel la minoraj sektoroj aŭ la lokaj universoj, kvankam kelkaj lokaj universoj estis organizitaj el la produktoj de ununura nebulozo. Ĉiu loka universo ampleksas ekzakte unu centmilono de la totala energia ŝargo de unu superuniverso sendepende de nebuloza rilato, ĉar energio ne estas organizita laŭ nebulozoj — ĝi estas universale distribuata.

Ne ĉiuj spiralaj nebulozoj okupiĝas pri formado de sunoj. Kelkaj konservis regadon de multaj el siaj apartigitaj stelaj idoj, kaj ilia spirala aspekto rezultas el la fakto, ke iliaj sunoj eliras de la nebuloza brako en densa formacio, sed revenas laŭ diversaj vojoj, tiel faciligante ilian observadon en unu punkto, sed malpli facile vidi ilin, kiam ili estas vaste disigitaj sur siaj diversaj revenaj vojoj pli malproksime de la brako de la nebulozo. Ne estas multe da aktivaj nebulozoj formantaj sunojn en Orvontono nuntempe, kvankam Andromedo, kiu estas ekster la loĝata superuniverso, estas tre aktiva. Tiu ĉi tre malproksima nebulozo estas okulvidebla, kaj kiam vi rigardas ĝin, paŭzu por konsideri, ke la lumo, kiun vi vidas, forlasis tiujn malproksimajn sunojn antaŭ preskaŭ unu miliono da jaroj.

La galaksio Lakta Vojo konsistas el vasta nombro da estintaj spiraloj kaj aliaj nebulozoj, kaj ankoraŭ multaj konservas sian originan aranĝon. Sed rezulte de internaj katastrofoj kaj ekstera altiro, multaj suferis tiajn distordojn kaj rearanĝojn tiel ke ĉi tiuj enormaj agregaĵoj aperis kiel gigantaj helaj amasoj de ardantaj sunoj, kiel la Magelana Nubo. La globa speco de stelamasoj dominas proksime de la eksteraj randoj de Orvontono.

La vastaj stelnuboj de Orvontono devus esti konsiderataj kiel individuaj agregaĵoj de materio kompareblaj al la apartaj nebulozoj observeblaj en la spacaj regionoj eksteraj al la galaksio Lakta Vojo. Multaj el la tiel nomataj stelnuboj de spaco, tamen, konsistas nur el gasa materialo. La energia potencialo de tiuj ĉi gasaj stelnuboj estas nekredeble enorma, kaj iom da ĝi estas kaptita de proksimaj sunoj kaj redistribuita en spaco kiel sunaj emanaĵoj.

5. La origino de spacaj korpoj

La plejparto de la maso enhavata en la sunoj kaj planedoj de superuniverso originas el la nebulozaj radoj; tre malmulto de la superuniversa maso estas organizita de la rekta agado de la povo-direktoroj (kiel en la konstruado de arkitekturaj sferoj), kvankam konstante varia kvanto de materio originas en malfermita spaco.

Pri la origino la plimulto de la sunoj, planedoj kaj aliaj sferoj povas esti klasifikitaj en unu el la jenaj dek grupoj:

1. Samcentraj ringoj de kuntiriĝo. Ne ĉiuj nebulozoj estas spiralaj. Multe de la grandegaj nebulozoj, anstataŭ dividiĝi en duoblan stelsistemon aŭ evolui kiel spiralo, spertas kondensadon per formado de multoblaj ringoj. Dum longaj periodoj tia nebulozo ŝajnas kiel enorma centra suno ĉirkaŭita de multnombraj gigantaj nuboj de ĉirkaŭantaj kaj ringaspektaj formacioj de materio.

2. La kirlitaj steloj ampleksas tiujn sunojn, kiuj estas elĵetitaj de la grandaj patrinaj radoj de tre varmigitaj gasoj. Ili ne estas elĵetitaj kiel ringoj sed en dekstrumaj kaj maldekstrumaj procesioj. Kirlitaj steloj ankaŭ originas de nebulozoj aliaj ol spiralaj.

3. Planedoj de gravita eksplodo. Kiam suno naskiĝas el spiralo aŭ el rektokoneksa nebulozo, ne malofte ĝi estas elĵetita je konsiderinda distanco. Tia suno estas tre gasa, kaj post kiam ĝi iom malvarmiĝis kaj densiĝis, ĝi povas pasi apud iu enorma maso de materio, giganta suno aŭ malluma insulo de spaco. Tia proksimiĝo povas esti ne sufiĉa por kaŭzi kolizion, sed tamen sufiĉe proksima por permesi al la gravita altiro de la pli granda korpo estigi tajdajn konvulsiojn ĉe la pli malgranda, tiel komencante serion de tajdaj leviĝoj, kiuj simultane okazas ĉe kontraŭaj flankoj de la konvulsianta suno. Ĉe sia kulmino tiuj ĉi eksplodaj erupcioj produktas serion da materiaj agregaĵoj de diversaj grandoj, kiuj povas esti elĵetitaj ekster la zono de gravita repreno de la erupcianta suno, tiel stabiliĝante en propraj orbitoj ĉirkaŭ unu el la du korpoj koncernataj en tiu ĉi epizodo. Poste la pli grandaj aroj de materio unuiĝas, kaj iom post iom tiras la pli malgrandajn korpojn al si mem. Ĉi-maniere multaj el la solidaj planedoj de la malpli grandaj sistemoj estiĝas. Via propra sunsistemo ĝuste havis tian originon.

4. Centrifugaj Planedaj Filinoj. Enormaj sunoj, kiam en iuj stadioj de disvolviĝo, kaj se ilia rivolua rapideco multe akceliĝas, ekelĵetas grandajn kvantojn da materio, kiu poste povas kunmetiĝi por formi malgrandajn mondojn, kiuj daŭre ĉirkaŭas la gepatran sunon.

5. Sferoj de gravita manko. Estas sojla limo al la grandeco de individuaj steloj. Kiam suno atingas tiun ĉi limon, krom se ĝi malrapidiĝas laŭ rivolua rapideco, ĝi estas kondamnita al disiĝo; suna fisio okazas, kaj nova duobla stelo de tiu variaĵo naskiĝas. Multaj malgrandaj planedoj povas poste esti formitaj kiel kromprodukto de tiu ĉi giganta dispeciĝo.

6. Kontraktaj Steloj. En la pli malgrandaj sistemoj la plej granda ekstera planedo foje tiras al si siajn najbarajn mondojn, dum tiuj planedoj proksimaj de la suno komencas sian finan plonĝon. En via sunsistemo, tia fino signifus, ke la kvar internaj planedoj estus postulitaj de la suno, dum la ĉefa planedo, Jupitero, multe pligrandiĝus kaptante la ceterajn mondojn. Tia fino de sunsistemo rezultigus la produktadon de du apudaj sed neegalaj sunoj, unu speco de formado de duobla stelo. Tiaj katastrofoj estas maloftaj krom ekstere ĉe la rando de la superuniversaj stelaj agregaĵoj.

7. Akumulaj sferoj. El la vasta kvanto de materio cirkulanta en la spaco malgrandaj planedoj povas malrapide akumuliĝi. Ili kreskas per meteora alkreskado kaj malĉefaj kolizioj. En iuj sektoroj de spaco, kondiĉoj favoras tiajn formojn de planeda naskiĝo. Multaj loĝataj mondoj havis tian originon.

Kelkaj el la densaj mallumaj insuloj estas la rekta rezulto de la alkreskadoj de transmutacianta energio en spaco. Alia grupo de tiuj ĉi mallumaj insuloj estiĝis per la amasiĝo de enormaj kvantoj da malvarma materio, simplaj fragmentoj kaj meteoroj, cirkulantaj tra la spaco. Tiaj agregaĵoj de materio neniam estis varmaj kaj, krom laŭ denseco, havas tre similan konsiston kiel Urantio.

8. Forbrulintaj sunoj. Iuj el la mallumaj insuloj de spaco estas forbrulintaj izolitaj sunoj, la tuta havebla spaco-energio estinte elsendita. La organizitaj unuoj de materio proksimiĝas al plena kondensado, kvazaŭ kompleta solidiĝo, kaj necesas epokojn post epokoj, por ke tiaj enormaj masoj de tre kondensita materio estu reŝargitaj en la cirkvitoj de spaco kaj tiel estu pretaj por novaj cikloj de universa funkcio post kolizio aŭ iu ajn kosma okazo same reviviganta.

9. Koliziaj sferoj. En tiuj regionoj de pli dika amasiĝo, kolizioj ne estas maloftaj. Tia astronomia reĝustigo estas akompanata de grandegaj energiaj ŝanĝoj kaj materiaj transmutacioj. Kolizioj inkluzivantaj mortajn sunojn estas aparte influaj por krei vastajn energiajn fluktuadojn. Koliziaj disrompitaĵoj ofte konsistigas la materiajn kernojn por la posta formiĝo de planedaj korpoj adaptitaj al mortula loĝado.

10. Arkitekturaj mondoj. Tiuj ĉi estas la mondoj, kiuj estas konstruitaj laŭ planoj kaj specifoj por iu speciala celo, kiel Salvingtono, la sidejo de via loka universo, kaj Uverso, la registara sidejo de nia superuniverso.

Estas multaj aliaj teknikoj por evoluigi sunojn kaj apartigi planedojn, sed la ĵus menciitaj proceduroj sugestas la metodojn per kiuj la vasta plimulto de stelaj sistemoj kaj planedaj familioj estiĝas. Entrepreni priskribi ĉiujn diversajn teknikojn partoprenante en stela metamorfozo kaj planeda evoluo postulus la rakontadon de preskaŭ cent malsamaj modaloj de suna formiĝo kaj planeda origino. Dum viaj stelstudentoj esploros la ĉielojn, ili observos fenomenojn montrantajn ĉiujn ĉi modalojn de stela evoluo, sed ili malofte detektos pruvon pri la formiĝo de tiuj malgrandaj, nelumaj amasoj de materio, kiuj servas kiel loĝataj planedoj, la plej gravaj el la vastaj materiaj kreaĵoj.

6. La sferoj de spaco

Sendepende de origino la diversaj sferoj de spaco estas klasifikeblaj en la jenaj ĉefaj sekcioj:

1. La sunoj — la steloj de spaco.

2. La mallumaj insuloj de spaco.

3. Malpligrandaj spacaj korpoj — kometoj, meteoroj kaj praplanederoj.

4. La planedoj, inkluzivantaj la loĝatajn mondojn.

5. Arkitekturaj sferoj — mondoj konstruitaj laŭ ordono.

Escepte de la arkitekturaj sferoj ĉiuj spacaj korpoj havis evoluan originon, evolua en la senco, ke ili ne estiĝis per dekreto de la Diaĵo, evolua en la senco, ke la kreaj agoj de Dio disvolviĝis laŭ spactempa tekniko per la operacio de multaj kreitaj kaj manifestitaj inteligentuloj de la Diaĵo.

La sunoj. Tiuj ĉi estas la spacaj steloj en ĉiuj siaj stadioj de ekzisto. Iuj estas solecaj evoluantaj spacaj sistemoj; aliaj estas duoblaj steloj, kuntirantaj aŭ malaperantaj planedaj sistemoj. La spacaj steloj ekzistas en ne malpli ol mil malsamaj statoj kaj stadioj. Vi konas sunojn, kiuj elsendas lumon akompanatan de varmo; sed estas ankaŭ sunoj, kiuj brilas sen varmo.

La duilionoj post duilionoj da jaroj, dum kiuj ordinara suno daŭre disradios lumon kaj varmon, bone ilustras la vastan rezervon de energio, kiun ĉiu unuo de materio enhavas. La efektiva energio enhavata en tiuj ĉi nevideblaj partikloj de fizika materio estas preskaŭ neimagebla. Kaj tiu ĉi energio fariĝas preskaŭ tute disponebla kiel lumo, kiam submetita al la grandega varma premo kaj la agadoj de asociita energio, kiuj regas interne de la flagrantaj sunoj. Ankoraŭ aliaj kondiĉoj ebligas al tiuj ĉi sunoj transformi kaj resendi multon de la spaca energio, kiu alvenas al ili en la establitaj cirkvitoj de spaco. Multaj fazoj de fizika energio kaj ĉiuj formoj de materio estas altiritaj al, kaj poste distribuitaj de, la sunaj dinamoj. Tiamaniere la sunoj servas kiel lokaj akceliloj de energia cirkulado, funkciante kiel aŭtomataj stacioj de povo-regado.

La superuniverso de Orvontono estas iluminata kaj varmigata per pli ol dek duilionoj da flagraj sunoj. Tiuj sumoj estas la steloj de via observebla astronomia sistemo. Pli ol du duilionoj estas tro foraj kaj tro malgrandaj por esti iam videblaj de Urantio. Sed ekzistas tiom da sunoj en la majstra universo, kiom da glasoj da akvo en la oceanoj de via mondo.

La mallumaj insuloj de spaco. Tiuj ĉi estas la mortaj sunoj kaj aliaj grandaj agregaĵoj de materio sen lumo kaj varmo. La mallumaj insuloj foje estas enormaj laŭ maso, kaj havas potencan influon en universa ekvilibro kaj energia manipulado. La denseco de iuj el tiuj ĉi grandaj masoj estas preskaŭ nekredebla. Kaj tiu ĉi granda koncentriĝo de maso ebligas al tiuj ĉi mallumaj insuloj funkcii kiel potencaj ekvilibrigantaj radoj, tenante grandajn najbarajn sistemojn per efika kateno. Ili tenas la gravitan ekvilibron de povo en multaj konstelacioj; multaj fizikaj sistemoj, kiuj alie rapide plonĝus detruiĝante en proksimajn sunojn, estas sekure garditaj en la gravita teno de tiuj ĉi gardaj mallumaj insuloj. Estas pro tiu ĉi funkcio, ke ni povas precize lokalizi ilin. Ni mezuris la gravitan tiron de la lumaj korpoj, kaj ni povas do kalkuli la ekzaktan grandecon kaj lokon de la mallumaj insuloj de spaco, kiuj tiel efike funkcias por teni difinitan sistemon sur ĝia kurso.

Malgrandaj spacaj korpoj. La meteoroj kaj aliaj malgrandaj partikloj de materio cirkulantaj kaj evoluantaj en la spaco konsistigas enorman agregaĵon de energio kaj materia substanco.

Multaj kometoj estas neestablitaj sovaĝaj idoj de la sunaj patrinaj radoj, kiuj iom post iom submetiĝas al la regado de la centra reganta suno. Kometoj ankaŭ havas multajn aliajn originojn. La vosto de kometo direktiĝas for de la altiranta korpo aŭ suno pro la elektra reago de ĝiaj tre ekspansiitaj gasoj kaj pro la efektiva premo de lumo kaj aliaj energioj emanantaj el la suno. Tiu ĉi fenomeno konsistigas unu el la pozitivaj pruvoj de la realeco de la lumo kaj ĝiaj asociitaj energioj; ĝi demonstras, ke la lumo havas pezon. Lumo estas reala substanco, ne simple ondoj de hipoteza etero.

La planedoj. Tiuj ĉi estas pli grandaj agregaĵoj de materio, kiuj sekvas orbiton ĉirkaŭ suno aŭ iu alia spaca korpo; ilia grandeco varias de praplanederoj ĝis enormaj gasaj, likvaj aŭ solidaj sferoj. La malvarmaj mondoj, kiuj estis konstruitaj per la kuniĝo de flosanta spaca materio, kiam ili hazarde estas en adekvata rilato al proksima suno, estas la plej idealaj planedoj por akcepti inteligentajn loĝantojn. La mortintaj sunoj ĝenerale ne konvenas por vivo; ili estas kutime tro malproksimaj de viva, flagranta suno, kaj plue, ili estas tute tro masivaj; gravito estas grandega sur la surfaco.

En via superuniverso ne unu malvarma planedo el kvardek estas loĝebla de estaĵoj de via ordo. Kaj kompreneble, la superhejtitaj sunoj kaj la malvarmegaj eksteraj mondoj estas netaŭgaj por akcepti superan vivon. En via sunsistemo nur tri planedoj estas nun adekvataj por akcepti vivon. Urantio, laŭ grandeco, denseco kaj loko, estas en multaj rilatoj ideala por homa loĝado.

La leĝoj de konduto de fizika energio estas esence universalaj, sed lokaj influoj multe rilatas al la fizikaj kondiĉoj, kiuj regas sur individuaj planedoj kaj en lokaj sistemoj. Preskaŭ senfina diverseco de kreitaĵa vivo kaj aliaj vivantaj manifestiĝoj karakterizas la nenombreblajn mondojn de spaco. Tamen estas iuj punktoj de simileco en grupo da mondoj asociitaj en difinita sistemo, dum ankaŭ estas universa pratipo de inteligenta vivo. Estas fizikaj rilatoj inter tiuj planedaj sistemoj, kiuj apartenas al la sama fizika cirkvito, kaj kiuj proksime sekvas unu la alian en la senfina svingo ĉirkaŭ la cirklo de universoj.

7. La arkitekturaj sferoj

Dum ĉiu superuniversa registaro prezidas apud la centro de la evoluaj universoj de sia spaca segmento, ĝi okupas mondon konstruitan laŭ ordono, kaj estas loĝata de akredititaj personecoj. Tiuj ĉi ĉefmondoj estas arkitekturaj sferoj, spacaj korpoj spefice konstruitaj por sia speciala celo. Kvankam ricevante la lumon de proksimaj sunoj, tiuj ĉi sferoj estas sendepende lumigitaj kaj hejtitaj. Ĉiu havas sunon, kiu donas lumon sen varmo, kiel la satelitoj de Paradizo, dum ĉiu estas provizita de varmo per la cirkulado de iuj energiaj fluoj apud la surfaco de la sfero. Tiuj ĉi ĉefmondoj apartenas al unu el la pli grandaj sistemoj situantaj apud la astronomia centro de siaj respektivaj superuniversoj.

Tempo estas normigita sur la sidejoj de la superuniversoj. La norma tago de la superuniverso de Orvontono egalas preskaŭ tridek tagojn de la Urantia tempo, kaj la Orvontona jaro egalas cent normajn tagojn. Tiu ĉi Uversa jaro estas normo en la sepa superuniverso, kaj ĝi daŭras dudek du minutojn malpli ol tri mil tagoj de Urantia tempo, proksimume ok kaj unu kvinono de viaj jaroj.

La ĉefmondoj de la sep superuniversoj kunhavas la naturon kaj grandiozecon de Paradizo, sia centra pratipo de perfekteco. Fakte ĉiuj ĉefmondoj estas paradizaj. Ili ja estas ĉielaj loĝejoj, kaj ili pliiĝas laŭ materia grandeco, morontia beleco kaj spirita gloro de Jerusemo ĝis la centra Insulo. Kaj ĉiuj satelitoj de tiuj ĉi ĉefmondoj ankaŭ estas arkitekturaj sferoj.

La diversaj ĉefmondoj estas provizitaj per ĉiu fazo de materia kaj spirita kreado. Ĉiaj specoj de materiaj, morontiaj kaj spiritaj estaĵoj estas hejme sur tiuj ĉi renkontiĝaj mondoj de la universoj. Dum mortemaj kreitaĵoj supreniras la universon, pasante de la materiaj ĝis la spiritaj regnoj, ili neniam perdas sian aprezon kaj plezuron de siaj antaŭaj niveloj de ekzisto.

Jerusemo, la sidejo de via loka sistemo de Satanio, havas siajn sep mondojn de transira kulturo, ĉiu el kiuj estas ĉirkaŭita de sep satelitoj, inter kiuj estas la sep domego-mondoj de morontia detenado, la unua postmorta loĝejo de la homo. Kiel la termino ĉielo estas uzata sur Urantio, ĝi foje signifis tiujn ĉi sep domego-mondojn, la unua domego-mondo estante nomata la unua ĉielo, kaj tiel plu ĝis la sepa.

Edentio, la sidejo de via konstelacio Norlatiadeko, havas siajn sepdek satelitojn de sociiganta kulturo kaj trejnado, sur kiuj suprenirantoj loĝas post la kompletigo de la Jerusema reĝimo de personeca mobilizado, unuiĝo kaj konsciiĝo.

Salvingtono, la ĉefmondo de Nebadono, via loka universo, estas ĉirkaŭita de dek universitataj aroj da po kvardek naŭ sferoj. Tie ĉi la homo estas spiritecigita post sia konstelacia sociiĝo.

Uminor la tria, la sidejo de via minora sektoro, Enso, estas ĉirkaŭita de la sep sferoj de la superaj fizikaj studoj de la suprenira vivo.

Umajor la kvina, la sidejo de via maĵora sektoro, Splandono, estas ĉirkaŭita de la sepdek sferoj de progresanta intelekta trejnado de la superuniverso.

Uverso, la sidejo de Orvontono, via superuniverso, estas tuj ĉirkaŭita de la sep superaj universitatoj de altnivela spirita trejnado por suprenirantaj libervolaj kreitaĵoj. Ĉiu el tiuj ĉi sep aroj da mirindaj sferoj konsistas el sepdek specialigitaj mondoj entenantaj milojn kaj milojn da kompletaj institucioj kaj organizoj dediĉitaj al universa trejnado kaj spirita kulturo, en kiuj la tempaj pilgrimantoj estas reedukitaj kaj reekzamenitaj prepare al sia longa flugo ĝis Havono. La alvenantaj pilgrimantoj de tempo ĉiam estas akceptitaj sur tiuj ĉi asociitaj mondoj, sed la forirontaj diplomitoj ĉiam rekte estas senditaj al Havono el la bordoj de Uverso.

Uverso estas la spirita kaj administra sidejo por proksimume unu duiliono da loĝataj aŭ loĝeblaj mondoj. La gloro, grandiozeco kaj perfekteco de la Orvontona ĉefmondo superas ĉiujn mirindaĵojn de la spactempaj kreaĵoj.

Se ĉiuj projektitaj lokaj universoj kaj iliaj konsistigaj partoj estus establitaj, estus iom malpli ol kvincent miliardoj da arkitekturaj mondoj en la sep superuniversoj.

8. Energia regado kaj reguligo

La ĉefsferoj de la superuniversoj estas konstruitaj tiel, ke ili kapablas funkcii kiel efikaj reguligoj de povo-energio por siaj diversaj sektoroj, funkciante kiel fokusaj punktoj por la direktado de energio al siaj konsistaj lokaj universoj. Ili uzas potencan influon sur la ekvilibro kaj regado de la fizikaj energioj cirkulantaj tra organizita spaco.

Pliaj reguligaj funkcioj estas plenumitaj de la superuniversaj povo-centroj kaj fizikaj regantoj, vivantaj kaj duonvivantaj inteligentaj entoj konsistigitaj por tiu ĉi eksplicita celo. Tiuj ĉi povo-centroj kaj regantoj estas malfacile kompreneblaj; la malsuperaj ordoj ne estas libervolaj, ili ne posedas volon, ili ne elektas, iliaj funkcioj estas tre inteligentaj sed ŝajne aŭtomataj kaj esence propraj al iliaj alte specialigita organizo. La povo-centroj kaj fizikaj kontrolantoj de la superuniversoj prenas sur sin la direktadon kaj partan regadon de la tridek energiaj sistemoj, kiuj entenas la kampon de gravitao. La cirkvitoj de fizika energio administritaj de la povo-centroj de Uverso postulas iom pli ol 968 milionoj da jaroj por konpletigi la ĉirkaŭiron de la superuniverso.

La evoluanta energio havas substancon; ĝi havas pezon, kvankam pezo ĉiam estas relativa, depende de rivolua rapideco, maso kaj kontraŭgravito. La materia maso emas malrapidigi la rapidecon de la energio; kaj la ĉie-estanta rapideco de energio reprezentas: la komencan kvanton de rapideco, minus la malrapidiĝo de maso renkontita dum la transiro, plus la reguliga funkcio de la vivantaj regantoj de energio de la superuniverso kaj la fizika influo de proksimaj tre varmigitaj aŭ tre ŝargitaj korpoj.

La universala plano por la konservado de ekvilibro inter materio kaj energio necesigas la ĉiaman faradon kaj malfaradon de la pli malgrandaj materiaj unuoj. La Universaj Povo-Direktoroj havas la kapablon densigi kaj reteni, aŭ ekspansii kaj liberigi diversajn kvantojn da energio.

Surbaze de sufiĉa daŭro de prokrastanta influo, gravito fine konvertus la tutan energion en materion, se ne estus pro du faktoroj: unue pro la kontraŭgravitaj influoj de la energiaj regantoj, kaj due ĉar organizita materio emas diseriĝi sub iuj kondiĉoj troveblaj en varmegaj steloj kaj sub iuj apartaj kondiĉoj en spaco proksime de tre energiplenaj malvarmaj korpoj de densigita materio.

Kiam maso fariĝas tro agregita kaj minacas malekvilibrigi energion, malplenigi la fizikajn povo-cirkvitojn, la fizikaj regantoj intervenas, krom se la propra tendenco de gravito supermateriigi energion estas nuligita de la okazo de kolizio inter la mortintaj gigantoj de spaco, tiel tuj komplete disigante la akumulitajn kolektojn de gravito. En tiuj koliziaj epizodoj enormaj masoj de materio subite konvertiĝas en la plej maloftan formon de energio, kaj la lukto por universala ekvilibro rekomenciĝas. Fine la plej grandaj fizikaj sistemoj stabiliĝas, fizike fiksiĝas kaj svingiĝas en la ekvilibrigitajn kaj establitajn cirkvitojn de la superuniversoj. Post tiu ĉi evento kolizioj aŭ aliaj ruinigaj katatrofoj ne plu okazos en tiaj establitaj sistemoj.

Dum la tempoj de plusa energio okazas povaj perturboj kaj varmecaj fluktuoj akompanataj de elektraj manifestiĝoj. Dum la tempoj de minusa energio okazas kreskantaj tendencoj de materio agregiĝi, densiĝi kaj eliri el regado en la pli delikate ekvilibritaj cirkvitoj, rezultante tajdaj aŭ koliziaj alĝustigoj, kiuj rapide restarigas la ekvilibron inter cirkulanta energio kaj laŭvorte pli stabiligita materio. Prognozi kaj krome kompreni tian probablan konduton de la flagrantaj sunoj kaj la mallumaj insuloj de spaco estas unu el la taskoj de la ĉielaj observantoj de steloj.

Ni kapablas agnoski la plejmulton de la leĝoj regantaj la universan ekvilibron kaj antaŭdiri multon pri la universa stabileco. Praktike niaj prognozoj estas fidindaj, sed ni estas ĉiam alfrontitaj de iuj fortoj, kiuj ne plene submetiĝas al la leĝoj de energia regado kaj materia konduto konataj de ni. La antaŭvidebleco de ĉiuj fizikaj fenomenoj fariĝas ju pli malfacila, des pli ni iras eksteren ĝis la universoj de Paradizo. Dum ni transiras la limojn de la persona administrado de la Paradizaj Regantoj, ni estas alfrontitaj al kreskanta nekapablo kalkuli laŭ la establitaj normoj kaj la sperto akirita rilate al observoj ekskluzive koncernantaj la fizikajn fenomenojn de la proksimaj astronomiaj sistemoj. Eĉ en la regnoj de la sep superuniversoj ni vivas meze de agoj de forto kaj reagoj de energio, kiuj trapenetras ĉiujn niajn kampojn, kaj etendiĝas en unuiĝinta ekvilibro tra ĉiuj regionoj de ekstera spaco.

Ju pli for ni iras, des pli certe ni renkontas tiujn ĉi diversajn kaj neantaŭvideblajn fenomenojn, kiuj estas tiel senerare karakterizaj de la nesondeblajn ĉeestojn-farojn de la Absolutoj kaj la spertecajn Diaĵojn. Kaj tiuj ĉi fenomenoj devas indiki iun universalan superregadon de ĉiuj aferoj.

La superuniverso de Orvontono ŝajne nun malŝargiĝas; la eksteraj universoj ŝajnas ŝargiĝi por senekzemplaj estontaj agadoj; la centra universo de Havono estas eterne stabiligita. La gravito kaj la manko de varmo (malvarmo) organizas kaj tenas materion kune; la varmo kaj la kontraŭgravito diserigas materion kaj dispelas energion. La vivantaj povo-direktoroj kaj forto-organizantoj estas la sekreto de la speciala regado kaj inteligenta direktado de la senfinaj metamorfozoj de farado, malfarado kaj refarado de universo. Nebulozoj povas disiĝi, sunoj forbruliĝi, sistemoj malaperi kaj planedoj perei, sed la universoj ne elĉerpiĝas.

9. Cirkvitoj de la superuniversoj

La universalaj cirkvitoj de Paradizo efektive trapenetras la regnojn de la sep superuniversoj. Tiuj ĉe ĉeestaj cirkvitoj estas: la personeca gravito de la Universala Patro, la spirita gravito de la Eterna Filo, la mensa gravito de la Kuna Aganto kaj la materia gravito de la eterna Insulo.

Krom la universalaj cirkvitoj de Paradizo kaj krom la ĉeestoj-faroj de la Absolutoj kaj la spertecaj Diaĵoj, funkcias ene de la nivelo de superuniversa spaca nivelo nur du dividoj de energia cirkvito aŭ povaj apartigoj: la superuniversaj cirkvitoj kaj la cirkvitoj de la lokaj universoj.

La superuniversaj cirkvitoj:

1. La cirkvito de unuiganta inteligenteco de unu el la Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo. Tia cirkvito de kosma menso estas limigita al unu sola superuniverso.

2. La cirkvito de reflektopova servo de la sep Reflektopovaj Spiritoj en ĉiu superuniverso.

3. La sekretaj cirkvitoj de la Mistero-Monitoroj, iel interasociitaj kaj direktitaj de Diviningtono al la Universala Patro sur Paradizo.

4. La cirkvito de interkomuneco de la Eterna Filo kun liaj Paradizaj Filoj.

5. La tuja ĉeesto de la Infinita Spirito.

6. La elsendoj de Paradizo, la spacaj raportoj de Havono.

7. La energiaj cirkvitoj de la povo-centroj kaj la fizikaj regantoj.

La cirkvitoj de la lokaj universoj:

1. La sindonaca spirito de la Paradizaj Filoj, la Konsolanto de la sindonacaj mondoj. La Spirito de Vereco, la spirito de Mikaelo sur Urantio.

2. La cirkvito de la Diaj Ministroj, la Patrinaj Spiritoj de lokaj universoj, la Sankta Spirito de via mondo.

3. La cirkvito de inteligenteco-ministrado de loka universo, inkluzive de la diverse funkcianta ĉeesto de la asistantaj menso-spiritoj.

Kiam disvolviĝas tia spirita harmonio en loka universo, kies individuaj kaj kombinitaj cirkvitoj fariĝas nedistingeblaj de tiuj de la superuniverso, kiam tia identeco de funkcio kaj unueco de ministrado efektive regas, tiam la loka universo tuj svingiĝas en la fiksitajn cirkvitojn de lumo kaj vivo, fariĝante finfine elektebla por akcepto en la spirita konfederacio de la perfektigita unuiĝo de la superkreaĵo. La postuloj por akcepto en la konsilioj de la Plejaĝuloj de Tagoj, membreco en la superuniversa konfederacio, estas:

1. Fizika stabileco. La steloj kaj planedoj de loka universo devas esti en ekvilibro; la periodoj de tuja stela metamorfozo devas esti finitaj. La universo devas sekvi klaran vojon; ĝia orbito devas esti sekure kaj definitive fiksita.

2. Spirita lojaleco. Devas ekzisti stato de universala agnosko de, kaj lojaleco al, la Suvereno-Filo de Dio, kiu prezidas super la aferoj de tia loka universo. Devas estiĝi stato de harmonia kunlaboro inter la individuaj planedoj, sistemoj kaj konstelacioj de la tuta loka universo.

Via loka universo eĉ ne estas kalkulita kiel apartenanta al la fiksita fizika ordo de la superuniverso, des multe malpli kiel havanta membrecon en la agnoskita spirita familio de la superregistaro. Kvankam Nebadono ankoraŭ ne estas reprezentata sur Uverso, ni el la superuniversa registaro estas senditaj sur ĝiajn mondojn por specialaj misioj de tempo al tempo, kiel mi venis al Urantio rekte el Uverso. Ni donas la tutan helpon eblan al viaj direktoroj kaj estroj por solvi iliajn malfacilajn problemojn; ni deziras vidi vian universon kvalifikita por plena akcepto en la asociitaj kreaĵoj de la superuniversa familio.

10. Regantoj de la superuniversoj

La sidejoj de la superuniversoj estas la sidlokoj de la alta spirita registaro de la spactempaj kampoj. La ekzekutiva branĉo de la superregistaro, originanta en la Konsilioj de la Trinitato, estas tuj direktata de unu el la Sep Majstro-Spiritoj de plejsupera superrigardo, estaĵoj kiuj sidas sur la seĝoj de Paradiza aŭtoritato, kaj administras la superuniversojn per la Sep Plejsuperaj Plenumantoj postenataj sur la sep specialaj mondoj de la Infinita Spirito, la plej eksteraj satelitoj de Paradizo.

La superuniversaj sidejoj estas la loĝlokoj de la Reflektopovaj Spiritoj kaj la Reflektopovaj Bildo-Helpantoj. De tiu ĉi meza pozicio tiuj ĉi mirindaj estaĵoj kondukas siajn eksterordinarajn operaciojn de reflektopoveco, tiel ministrante al la centra universo supre kaj al la lokaj universoj malsupre.

Ĉiu superuniverso estas prezidata de tri Plejaĝuloj de Tagoj, la kune ĉefaj administrantoj de la superregistaro. En ĝia ekzekutiva branĉo la personaro de la superuniversa registaro konsistas el sep malsamaj grupoj:

1. Plejaĝuloj de Tagoj.

2. Perfektigantoj de Saĝo.

3. Diaj Konsilantoj.

4. Universalaj Cenzoroj.

5. Potencaj Mesaĝistoj.

6. Tiuj kun Alta Aŭtoritato.

7. La Sen Nomo kaj Numero

La tri Plejaĝuloj de Tagoj estas tuj asistataj de korpuso de unu miliardo da Perfektigantoj de Saĝo, kun kiuj estas asociitaj tri miliardoj da Diaj Konsilantoj. Unu miliardo da Universalaj Cenzoroj estas ligitaj al ĉiu superuniversa administracio. Tiuj ĉi tri grupoj estas Kunordigitaj Trinitataj Personecoj, originante rekte kaj die en la Paradiza Trinitato.

La ceteraj tri ordoj, la Potencaj Mesaĝistoj, Tiuj kun Alta Aŭtoritato kaj Tiuj Sen Nomo kaj Numero, estas glorigitaj suprenirantaj mortemuloj. La unua el tiuj ĉi ordoj aperis per la suprenira reĝimo kaj pasis tra Havono dum la tagoj de Grandfando. Atinginte Paradizon ili estis rekrutitaj en la Korpuson de la Finatingo, brakumitaj de la Paradiza Trinitato, kaj poste asignitaj al la supera servo de la Plejaĝuloj de Tagoj. Kiel klaso, tiuj ĉi tri ordoj estas konataj kiel la Trinitatigitaj Filoj de Finatingo, estante de duobla origino sed nun de Trinitata servo. Tiel estis la ekzekutiva branĉo de la superuniversa registaro plivastigita por inkluzivi la glorigitajn kaj perfektigitajn infanojn de la evoluaj mondoj.

La kunordigita konsilio de la superuniverso konsistas el la sep ekzekutivaj grupoj antaŭe nomitaj kaj la sekvaj sektoraj regantoj kaj aliaj regionaj kontrolantoj:

1. Perfektuloj de Tagoj — la regantoj de la superuniversaj maĵoraj sektoroj.

2. Freŝdatuloj de Tagoj — la direktoroj de la superuniversaj minoraj sektoroj.

3. Unuiĝuloj de Tagoj — la Paradizaj konsilistoj al la regantoj de la lokaj universoj.

4. Fideluloj de Tagoj — la Paradizaj konsilantoj al la Plej Altaj regantoj de la konstelaciaj registaroj.

5. Trinitataj Instruisto-Filoj, kiuj povas okaze deĵori ĉe la superuniversa sidejo.

6. Eternuloj de Tagoj, kiuj povas ĉeesti ĉe la superuniversa sidejo.

7. La sep Reflektopovaj Bildo-Helpantoj — la proparolantoj de la sep Reflektopovaj Spiritoj kaj per ili la reprezentantoj de la Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo.

La Reflektopovaj Bildo-Helpantoj ankaŭ funkcias kiel la reprezentantoj de multaj grupoj de estaĵoj, kiuj estas influaj en la superuniversaj registaroj, sed kiuj ne estas, nuntempe, pro diversaj kialoj plene aktivaj en siaj individuaj kapabloj. Inkluzivitaj en tiu ĉi grupo estas: la evoluanta superuniversa manifestiĝo de personeco de la Plejsupera Estaĵo, la Nekvalifikitaj Superrigardantoj de la Plejsuperulo, la Kvalifikitaj Vicregantoj de la Plejlastulo, la sennomaj reflektigantoj de ligo de Majestono, kaj la superpersonaj spiritaj reprezentantoj de la Eterna Filo.

Preskaŭ ĉiam estas eble trovi reprezentantojn de ĉiuj grupoj de kreitaj estaĵoj sur la ĉefmondoj de la superuniversoj. La rutina ministra laboro de la superuniversoj estas plenumita de la potencaj sekonafoj kaj aliaj membroj de la vasta familio de la Infinita Spirito. En la laboro de tiuj ĉi mirindaj centroj de superuniversaj administrado, regado, ministrado kaj ekzekutiva juĝo, la inteligentuloj de ĉiu sfero de universala vivo estas okupataj en efektiva servado, saĝa administrado, zorga ministrado kaj justa juĝo.

La superuniversoj ne konservas ian specon de ambasadora reprezentado; ili estas komplete izolataj unu de la alia. Ili scias pri reciprokaj aferoj nur per la informa interŝanĝejo de Paradizo subtenata de la Sep Majstro-Spiritoj. Iliaj regantoj laboras en la konsilioj de dia saĝeco por la bonfarto de siaj propraj superuniversoj, sendepende de tio, kio povas okazi en aliaj sekcioj de la universala kreitaĵaro. Tiu ĉi izoliteco de la superuniversoj daŭros, ĝis kiam ilia kunordigado estos finfarita de la pli kompleta faktigo de la personeco-suvereneco de la evoluanta sperteca Plejsupera Estaĵo.

11. La konsiliĝa asembleo

Estas sur tiaj mondoj kiel Uverso, ke la estaĵoj reprezentantaj la aŭtokration de perfekteco kaj la demokration de evoluo vidalvide renkontiĝas. La ekzekutiva branĉo de la superregistaro originas de la regnoj de perfekteco; la leĝdona branĉo fontas el la florado de la evoluaj universoj.

La konsiliĝa asembleo de la superuniverso limiĝas al la ĉefmondo. Tiu leĝdona aŭ konsila konsilio konsistas el sep ĉambroj, por ĉiu el kiuj ĉiu loka universo akceptita en la superuniversaj konsilioj, elektas po unu indiĝena reprezentanto. Tiuj ĉi reprezentantoj estas elektitaj de la altaj konsilioj de la respektivaj lokaj universoj inter la suprenirantaj-pilgrimantaj diplomiĝintoj de Orvontono, kiuj restadas sur Uverso, akredititaj por transporto al Havono. La averaĝa daŭro de servado estas ĉirkaŭ cent jaroj de superuniversa norma tempo.

Neniam mi sciis pri malkonsento inter la Orvontona plenumantoj kaj la Uversa asembleo. Neniam ankoraŭ, en la historio de nia superuniverso, la konsiliĝa korpuso iam prezentis rekomendon, kiun la ekzekutiva divido de la superregistaro eĉ hezitis plenumi. Ĉiam regas la plej perfekta harmonio kaj labora interkonsento, ĉio ĉi atestas la fakton, laŭ kiu evoluaj estaĵoj reale povas atingi la altaĵojn de perfektigita saĝeco kvalifikantaj ilin por akordiĝi kun la personecoj de perfekta origino kaj dia naturo. La ĉeesto de la konsiliĝaj asembleoj sur la superuniversa sidejo rivelas la saĝecon, kaj antaŭsignas la plejlastan triumfon de la tuta vasta evolua koncepto pri la Universala Patro kaj lia Eterna Filo.

12. La plejsuperaj tribunaloj

Kiam ni parolas pri ekzekutiva kaj konsiliĝaj branĉoj de la Uversa registaro, vi povas, analoge al iuj formoj de Urantia civila registaro, opinii, ke ni devas havi trian aŭ juĝan branĉon, kaj ni havas ĝin; sed ĝi ne havas apartan personaron. Niaj kortumoj estas konsistigataj jene: tie prezidas laŭ la naturo kaj graveco de la kazo, Plejaĝulo de Tagoj, Perfektiganto de Saĝo aŭ Dia Konsilanto. La pruvo por aŭ kontraŭ individuo, planedo, sistemo, konstelacio aŭ universo estas prezentita kaj interpretita de la Cenzoroj. La defendo de la tempaj infanoj kaj la evoluaj planedoj estas ofertitaj de la Potencaj Mesaĝistoj, la oficialaj observantoj de la superuniversa registaro al la lokaj universoj kaj sistemoj. La sinteno de la supera registaro estas portretita de Tiuj kun Alta Aŭtoritato. Kaj ordinare la verdikto estas formulita de komisiono de diversa grandeco konsistanta egale el Tiuj Sen Nomo kaj Numero kaj grupo de komprenemaj personecoj elektitaj inter la konsiliĝa asembleo.

La kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj estas la tribunaloj de lasta apelacio por la spirita juĝo de ĉiuj komponantaj universoj. La Suvereno-Filoj de la lokaj universoj estas plejsuperaj en siaj propraj kampoj; ili submetiĝas al superregistaro nur tiom, kiom ili propravole submetas aferojn por konsilado aŭ juĝado de la Plejaĝuloj de Tagoj, krom koncerne aferojn inkluzivantajn la estingon de libervolaj kreitaĵoj. Juĝaj ordonoj originas el la lokaj universoj, sed kondamnoj pri la estingo de libervolaj kreitaĵoj ĉiam estas formulitaj sur, kaj plenumitaj el, la sidejo de la superuniverso. La Filoj de la lokaj universoj povas dekreti la postvivon de mortemulo, sed nur la Plejaĝuloj de Tagoj povas plenume juĝi pri la aferoj de eterna vivo kaj morto.

Por ĉiuj aferoj ne postulantaj proceson, la submetadon de pruvoj, la Plejaĝuloj de Tagoj aŭ iliaj asociitoj faras decidojn, kaj tiuj ĉi verdiktoj ĉiam estas unuanimaj. Tie ĉi temas pri la konsilioj de perfekteco. Estas neniuj malkonsentoj nek minoritataj opinioj en la dekretoj de tiuj ĉi senkomparaj plejsuperaj tribunaloj.

Krom iuj malmultaj esceptoj la superregistaroj okupiĝas pri jurisdikcio sur ĉiuj aferoj kaj estaĵoj en siaj respektivaj kampoj. Estas neniu apelacio de la juĝoj kaj decidoj de la superuniversaj aŭtoritatoj, ĉar ili reprezentas la konkordajn opiniojn de la Plejaĝuloj de Tagoj kaj la Majstro-Spirito kiu, el Paradizo, prezidas la destinon de la koncerna superuniverso.

13. La sektoraj registaroj

Maĵora sektoro enhavas ĉirkaŭ dekonon de superuniverso, kaj konsistas el cent minoraj sektoroj, dek mil lokaj universoj, ĉirkaŭ cent miliardoj da loĝeblaj mondoj. Tiuj ĉi maĵoraj sektoroj estas administrataj de tri Perfektuloj de Tagoj, Plejsuperaj Trinitataj Personecoj.

La kortumoj de la Perfektuloj de Tagoj konsistas multe same kiel tiuj de la Plejaĝuloj de Tagoj, krom ke ili ne spirite juĝas la regnojn. La laboro de tiuj ĉi maĵoraj sektoroj ĉefe koncernas la intelektan statuson de vasta kreaĵo. La maĵoraj sektoroj retenas, juĝas, disdonas kaj tabeligas, por raporti al la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj, ĉiujn aferojn kun superuniversa graveco de rutina kaj administra naturo, kiuj ne tuj koncernas la spiritan administradon de la regnoj aŭ la funkciadon de la supreniraj planoj de mortemuloj de la Paradizaj regantoj. La personaro de registaro de maĵora sektoro tute ne estas malsama ol tiu de la superuniverso.

Same kiel la grandiozaj satelitoj de Uverso zorgas pri via fina spirita preparado por Havono, same la sepdek satelitoj de Umajoro la kvina estas dediĉitaj al via superuniversa intelekta trejnado kaj disvolviĝo. El tuta Orvontono, tie ĉi kunvenas la saĝaj estaĵoj, kiuj senlace laboras por prepari la tempajn mortemulojn por ilia posta progresado al la kariero de eterneco. Plejparto de tiu ĉi trejnado de suprenirantaj mortemuloj estas farita sur la sepdek studaj mondoj.

La registaroj de la minoraj sektoroj estas prezidataj de tri Freŝdatuloj de Tagoj. Ilia administrado ĉefe koncernas la fizikan regadon, unuiĝon, stabiligadon kaj rutinan kunordigadon de la administracio de la komponentaj lokaj universoj. Ĉiu minora sektoro ampleksas ĝis cent lokajn universojn, dek mil konstelaciojn, unu milionon da sistemoj, aŭ ĉirkaŭ unu miliardo da loĝeblaj mondoj.

La ĉefmondoj de la minoraj sektoroj estas la granda renkontiĝejo de la Mastraj Fizikaj Regantoj. Tiuj ĉi ĉefmondoj estas ĉirkaŭitaj de la sep instruaj sferoj, kiuj konsistigas la enkondukajn lernejojn de la superuniverso, kaj estas la centroj de trejnado pri la fizika kaj administra scio koncernanta la universaron.

La administrantoj de la registaroj de minora sektoro estas sub la senpera jurisdikcio de la regantoj de la maĵora sektoro. La Freŝdatuloj de Tagoj ricevas ĉiujn raportojn pri observadoj, kaj kunordigas ĉiujn rekomendojn, kiuj venas al la superuniverso el la Unuiĝuloj de Tagoj, kiuj estas postenigitaj kiel Trinitataj observantoj kaj konsilistoj sur la ĉefsferoj de la lokaj universoj, kaj el la Fideluloj de Tagoj, kiuj estas simile ligitaj al la konsilioj de la Plejaltuloj ĉe la konstelaciaj sidejoj. Ĉiuj tiaj raportoj estas transdonitaj al la Perfektuloj de Tagoj sur la maĵoraj sektoroj, por esti poste transdonotaj al kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Tiel la Trinitata reĝimo etendiĝas de la konstelacioj de la lokaj universoj ĝis la sidejo de la superuniverso. La sidejoj de lokaj sistemoj ne havas Trinitatajn reprezentantojn.

14. Celoj de la sep superuniversoj

Estas sep ĉefaj celoj, kiuj disvolviĝas en la evoluo de la sep superuniversoj. Ĉiu ĉefa celo en superuniversa evoluo trovos la plej plenan esprimon en nur unu el la sep superuniversoj, kaj tial ĉiu superuniverso havas specialan funkcion kaj unikan naturon.

Orvontono, la sepa superuniverso, al kiu via loka universo apartenas, estas konata ĉefe pro sia eksterordinara kaj malŝpara disdonaco de mizerokorda ministrado al la mortemuloj de la regnoj. Ĝi estas fama pro la maniero, en kiu la justeco regas kiel moderigite de mizerikordo, kaj la povo regas kiel kondiĉite de pacienco, dum la tempaj oferoj estas libere faritaj por certigi la stabiligon de eterneco. Orvontono estas universa demonstro de amo kaj mizerikordo.

Estas tamen tre malfacile priskribi nian koncepton pri la vera naturo de la evolua celo disvolviĝanta en Orvontono, sed oni povas sugesti dirante, ke en tiu ĉi superkreaĵo ni sentas, ke la ses unikaj celoj de kosma evoluo kiel manifestitaj en la ses asociitaj superkreaĵoj estas tie ĉi interasociitaj en signifon de la tuto; kaj estas por tiu ĉi kialo, ke ni foje konjektis, ke la evoluinta kaj finita personecigo de Dio la Plejsuperulo en la malproksima estonteco kaj de Uverso regos la perfektigitajn sep superuniversojn en la tuta sperteca majesteco de sia tiam atingita tutpotenca suverena povo.

Same kiel Orvontono estas unika laŭ naturo kaj individua laŭ destino, same ĉiu el siaj ses asociitaj superuniversoj. Multo okazanta en Orvontono tamen ne estas rivelita al vi, kaj el tiuj ĉi nerivelitaj karakterizaĵoj de la Orvontona vivo, multaj trovos pli kompletan esprimon en alia superuniverso. La sep celoj de superuniversa evoluo funkcias tra ĉiuj sep superuniversoj, sed ĉiu superkreaĵo donos plej plenan esprimon al nur unu el tiuj ĉi celoj. Por kompreni pli pri tiuj ĉi superunversaj celoj, multe, kion vi ne komprenas, devus esti rivelitaj, kaj eĉ tiam vi komprenus malmulte. Tiu ĉi tuta raporto prezentas nur paseman ekvidon pri la grandega kreaĵo, al kiu via mondo kaj loka sistemo apartenas.

Via mondo estas nomata Urantio, kaj ĝi estas numero 606 en la planeda grupo aŭ sistemo de Satanio. Tiu ĉi sistemo nuntempe havas 619 loĝatajn mondojn, kaj pli ol du cent pliaj planedoj favore evoluas por fariĝi loĝataj mondoj en iama estonta tempo.

Satanio havas ĉefmondon nomatan Jerusemo, kaj ĝi estas sistemo numero dudek kvar en la konstelacio de Norlatiadeko. Via konstelacio, Norlatiadeko, konsistas el cent lokaj sistemoj, kaj havas ĉefmondon nomatan Edentio. Norlatiadeko estas numero sepdek en la universo de Nebadono. La loka universo de Nebadono konsistas el cent konstelacioj, kaj havas ĉefmondon konatan kiel Salvingtono. La universo de Nebadono estas la numero okdek kvar en la minora sektoro de Enso.

La minora sektoro de Enso konsistas el cent lokaj universoj, kaj havas ĉefmondon nomatan Uminoro la Tria. Tiu ĉi minora sektoro estas numero tri en la maĵora sektoro de Splandono. Splandono konsistas el cent minoraj sektoroj, kaj havas ĉefmondon nomatan Umajoro la Kvina. Ĝi estas la kvina maĵora sektoro de la superuniverso de Orvontono, la sepa segmento de la granda universo. Tiel vi povas lokalizi vian planedon en la skemo de la organizado kaj administrado de la universaro.

En la granda universo la numero de via mondo, Urantio, estas 5 342 482 337 666. Tio estas la registra numero sur Uverso kaj sur Paradizo, via numero en la katalogo de la loĝataj mondoj. Mi konas la registran numeron de fizika sfero, sed ĝi havas tian eksterordinaran grandecon, ke ĝi havas malmultan praktikan signifon por la mortemula menso.

Via planedo estas membro de enorma kosmo; vi apartenas al preskaŭ infinita familio de mondoj, sed via sfero estas same precize administrata kaj same ame zorgata, kvazaŭ ĝi estus la sola loĝata mondo en la tuta ekzisto.

[Prezentita de Universala Cenzoro venanta de Uverso.]