Kajero 14

La centra kaj dia universo

La perfekta kaj dia universo okupas la centron de la tuta kreitaĵaro; ĝi estas la eterna kerno, ĉirkaŭ kiu la vastaj kreaĵoj de tempo kaj spaco rondiras. Paradizo estas la giganta nuklea Insulo de absoluta stabileco, kiu ripozas senmove en la koro mem de la grandioza eterna universo. Tiu ĉi centra planeda familio nomiĝas Havono, kaj estas malproksima de la loka universo de Nebadono. Ĝiaj dimensioj estas enormaj kaj ĝia maso preskaŭ nekredebla, kaj ĝi konsistas el miliardo da sferoj de neimagebla beleco kaj superba grandiozeco, sed la vera amplekso de tiu ĉi vasta kreaĵo vere estas ekster la kompreno de la homa menso.

Tio ĉi estas la unika kaj sola fiksa, perfekta kaj establita agregaĵo de mondoj. Ĝi estas plene kreita kaj perfekta universo; ĝi ne disvolviĝis per evoluo. Tio ĉi estas la eterna kerno de perfekteco, ĉirkaŭ kiu tiu senfina procesio da universoj, kiuj konsistigas la grandegan evoluan eksperimenton, la aŭdacan aventuron de la Kreinto-Filoj de Dio, kiuj aspiras duobligi en tempo kaj reprodukti en spaco la pratipan universon, la idealon de dia kompleteco, plejsupera finatingo, plejlasta realeco kaj eterna perfekteco.

1. La sistemo Paradizo-Havono

De la periferio de Paradizo ĝis la plej internaj bordoj de la sep superuniversoj troviĝas la jenaj sep spacaj kondiĉoj kaj movoj:

1. La kvietaj mezspacaj zonoj tuŝantaj Paradizon.

2. La dekstruma procesio de la tri Paradizaj kaj la sep Havonaj cirkvitoj.

3. La duontrankvila zono apartiganta la cirkvitojn de Havono disde la mallumaj korpoj de gravito de la centra universo.

4. La interna zono maldekstrume moviĝanta de la mallumaj korpoj de gravito.

5. La dua unika spaca zono apartiganta la du spacajn vojojn de la mallumaj korpoj de gravito.

6. La ekstera zono de mallumaj korpoj de gravito, dekstrume rondiranta ĉirkaŭ Paradizo.

7. Tria spaca zono — duontrankvila zono — apartiganta la eksteran zonon de mallumaj korpoj de gravito disde la plej internaj cirkvitoj de la sep superuniversoj.

La miliardo da mondoj de Havono estas aranĝitaj en sep samcentraj cirkvitoj tuj ĉirkaŭantaj la tri cirkvitojn de Paradizaj satelitoj. Estas pli ol tridek kvin milionoj da mondoj en la plej interna cirkvito de Havono kaj pli ol ducent kvardek kvin milionoj en la plej ekstera, kun proporciaj nombroj en la mezaj. Ĉiu cirkvito estas malsama, sed ĉiuj estas perfekte ekvilibraj kaj delikate organizitaj, kaj ĉiu estas penetrita de specialigita reprezento de la Infinita Spirito, unu el la Sep Spiritoj de la Cirkvitoj. Krom aliaj funkcioj tiu ĉi nepersona Spirito kunordigas la konduton de ĉielaj aferoj tra ĉiu cirkvito.

La planedaj cirkvitoj de Havono ne estas supermetitaj; iliaj mondoj sekvas unu la alian laŭ orda vica procesio. La centra universo kirliĝas ĉirkaŭ la senmova Insulo de Paradizo en unu vasta ebeno, konsistante el dek samcentraj stabiligitaj unuoj — la tri cirkvitoj de Paradizaj sferoj kaj la sep cirkvitoj de mondoj de Havono. Laŭ fizika vidpunkto la cirkvitoj de Havono kaj de Paradizo estas ĉiuj unu sama sistemo; ilia distingo servas kiel funkcia kaj administra apartigo.

La tempo ne estas agnoskita sur Paradizo; la sinsekvo de sinsekvaj eventoj estas esence propra al la koncepto de tiuj, kiuj estas indiĝenaj al la centra Insulo. Sed la tempo rilatas al la cirkvitoj de Havono kaj al multnombraj estaĵoj, de kaj tera kaj ĉiela origino loĝantaj tie. Ĉiu mondo de Havono havas sian propran lokan tempon determinitan de sia cirkvito. Ĉiuj mondoj en difinita cirkvito havas la saman daŭron de jaro, ĉar ili unuforme svingas ĉirkaŭ Paradizo, kaj la daŭro de tiuj ĉi planedaj jaroj malpliiĝas de la plej ekstera ĝis la plej interna cirkvito.

Krom la tempo de la Havonaj cirkvitoj, estas la norma tago de Paradizo-Havono kaj aliaj tempaj indikoj, kiuj estas determinitaj sur, kaj elsendataj el la sep Paradizaj satelitoj de la Infinita Spirito. La norma tago de Paradizo-Havono baziĝas sur la tempodaŭro necesa al la planedaj loĝejoj de la unua aŭ plej interna cirkvito de Havono por kompletigi unu rivoluon ĉirkaŭ la Insulo de Paradizo; kaj kvankam ilia rapideco estas enorma, pro ilia situacio inter la mallumaj korpoj de gravito kaj la giganta Paradizo, preskaŭ mil jaroj necesas, por ke tiuj ĉi sferoj kompletigu sian cirkviton. Vi nescie legis la veron, kiam viaj okuloj rigardis tiun ĉi frazon “Tago estas kiel mil jaroj por Dio, kiel vigilo en la nokto”. Unu tago de Paradizo-Havono ekzakte egalas mil jarojn minus sep minutoj, tri sekundoj kaj unu okono da sekundo de la nuna superjara kalendaro de Urantio.

Tiu ĉi tago de Paradizo-Havono estas la mezuro de norma tempo por la sep superuniversoj, kvankam ĉiu konservas siajn proprajn internajn normojn de tempo.

En la periferio de tiu ĉi vasta centra universo, malproksime ekster la sepa zono de Havonaj mondoj, kirliĝas nekredebla nombro da enormaj mallumaj korpoj de gravito. Tiuj ĉi multnombraj mallumaj masoj tute malsimilas al ĉiuj aliaj spacaj korpoj en multaj kampoj; eĉ laŭ formo ili estas tre malsamaj. Tiuj ĉi mallumaj korpoj de gravito nek reflektas nek sorbas lumon; ili ne reagas al la lumo de fizika energio, kaj ili tiel komplete ĉirkaŭas kaj envolvas Havonon, ke ili kaŝas ĝin de la vido de eĉ proksime loĝataj universoj de tempo kaj spaco.

La granda zono de mallumaj korpoj de gravito estas dividitaj en du egalaj elipsaj cirkvitoj per unika spaca entrudiĝo. La interna zono maldekstrume rivoluas; la ekstera rivoluas dekstrume. Tiuj ĉi alternaj direktoj de movo, kune kun la eksterordinara maso de la mallumaj korpoj, tiel efike egaligas la liniojn de Havona gravito, ke ili igas la centran universon fizike ekvilibrita kaj perfekte stabiligata kreaĵo.

La interna procesio de mallumaj korpoj de gravito estas tubforma aranĝo konsistanta el tri cirklaj grupoj. Sekco de tiu ĉi cirkvito montrus tri samcentrajn cirklojn de proksimume egala denseco. La ekstera cirkvito de mallumaj korpoj de gravito estas perpendikle aranĝita, estante dek mil fojoj pli alta ol la interna cirkvito. La vertikala diametro de la ekstera cirkvito estas kvindek miloble pli granda ol ĝia transversa diametro.

La interspaco ekzistanta inter tiuj ĉi du cirkvitoj de gravitaj korpoj estas unika en tio, ke nenio simila estas trovebla aliloke en la tuta vasta universo. Tiu ĉi zono estas karakterizita per enormaj ondaj movoj de vertikala naturo, kaj estas trapenetrita de grandegaj energiaj agadoj de nekonata ordo.

Laŭ ni, nenio simile kiel la obskuraj korpoj de gravito de la centra universo karakterizos la estontan evoluon de la eksteraj spacaj niveloj; ni konsideras kiel ununurajn en la majstra universo tiujn alternajn procesiojn da mirindegaj korpoj ekvilibrantaj graviton.

2. Konsisto de Havono

La spiritaj estaĵoj ne loĝas en nebula spaco; ili ne loĝas eterajn mondojn; ili restadas sur realaj sferoj de materia naturo, mondoj tiel realaj kiel tiuj, sur kiuj vivas la mortemuloj. La mondoj de Havono estas efektivaj kaj veraj, kvankam ilia vera substanco diferencas de la materia organizo de la planedoj de la sep superuniversoj.

La fizikaj realaĵoj de Havono reprezentas ordon de energia organizo radikale malsama de io ajn reganta en la evoluaj universoj de spaco. La energioj de Havono estas trioblaj; la superuniversaj unuoj de energio-materio enhavas duoblan energio-ŝargon, kvankam unu formo de energio ekzistas en negativa kaj pozitiva fazoj. La kreaĵo de la centra universo estas triobla (Trinitato); la kreaĵo de loka universo (rekte) estas duobla, ĉar kreita de Kreinto-Filo kaj Kreopova Spirito.

La materialo de Havono konsistas el la organizado de ekzakte mil bazaj kemiaj elementoj kaj la ekvilibriga funkcio de la sep formoj de Havona energio. Ĉiu el tiuj ĉi bazaj energioj manifestas sep fazojn de ekscito, tiel ke la indiĝenoj de Havono respondas al kvardek naŭ diferencaj sensaj stimuloj. Alivorte, laŭ pure fizika vidpunkto, la indiĝenoj de la centra universo posedas kvardek naŭ specialigitajn formojn de sensado. Estas sepdek morontiaj sensoj, kaj la pli altaj spiritaj ordoj de reaga respondo varias en malsamaj specoj de estaĵoj de sepdek ĝis ducent dek.

Neniu el la fizikaj estaĵoj de la centra universo estus videbla al la Urantianoj. Ankaŭ neniu fizika stimulo de tiuj malproksimaj mondoj ekscitus reagon en viaj krudaj sensaj organoj. Se Urantiano povus esti transportita al Havono, li estus tie surda, blinda kaj tute maltrafanta ĉiujn aliajn sensaj reagoj; li povus nur vivi kiel limigita memkonscia estaĵo senigita je ĉiuj mediaj stimuloj kaj ĉiuj reagoj al ili.

Estas multaj fizikaj fenomenoj kaj spiritaj reagoj okazantaj en la centra universo, kiuj estas nekonataj sur mondoj kiel Urantio. La baza organizo de triobla kreaĵo estas tute malsama de la duobla konsisto de la kreitaj universoj de tempo kaj spaco.

Ĉiu natura leĝo estas kunordigita sur bazo tute malsama ol en la sistemoj de duobla energio de la evoluantaj kreaĵoj. La tuta centra universo estas organizita laŭ la triobla sistemo de perfekta kaj simetria regado. Tra la tuta sistemo de Paradizo-Havono konserviĝas perfekta ekvilibro inter ĉiuj kosmaj realaĵoj kaj ĉiuj spiritaj fortoj. Paradizo, kun absoluta teno de la materia kreaĵo, perfekte reguligas kaj konservas la fizikajn energiojn de tiu ĉi centra universo; la Eterna Filo, kiel parto de sia spirita teno ampleksanta ĉion, plej perfekte subtenas la spiritan statuson de ĉiuj loĝantaj Havonon. Sur Paradizo nenio estas eksperimenta, kaj la sistemo de Paradizo-Havono estas unuo de krea perfekteco.

La universala spirita gravito de la Eterna Filo estas mirinde aktiva tra la tuta centra universo. Ĉiuj valoroj de spirito kaj spiritaj personecoj estas senĉese altirataj enen al la loĝejo de la Dioj. Tiu ĉi impulso al Dio estas intensa kaj neevitebla. La ambicio atingi Dion estas pli forta en la centra universo, ne ĉar la spirito-gravito estas pli forta ol en la eksteraj universoj, sed ĉar tiuj estaĵoj, kiuj atingis Havonon estas pli plene spiritecigitaj kaj tial pli respondaj al la ĉiam ĉeestanta ago de la universala altiro de la spirito-gravito de la Eterna Filo.

Same la Infinita Spirito altiras ĉiujn intelektajn valorojn al Paradizo. Tra la tuta centra universo la menso-gravito de la Infinita Spirito funkcias lige kun la spirito-gravito de la Eterna Filo, kaj tiuj ĉi kune, ili konsistigas la kombinitan impulson de la suprenirantaj animoj por trovi Dion, por atingi la Diaĵon, por fine atingi Paradizon kaj koni la Patron.

Havono estas spirite perfekta kaj fizike stabila universo. La regado kaj ekvilibra stabileco de la centra universo ŝajnas esti perfekta. Ĉio fizika aŭ spirita estas perfekte antaŭvidebla, sed mensaj fenomenoj kaj personeca volo ne estas. Ni ja deduktas, ke peko povas esti taksita kiel neebla, sed ni apogas nin sur la fakto, ke la indiĝenaj libervolaj kreitaĵoj de Havono neniam kulpis pri malobeo kontraŭ la volo de la Diaĵo. Dum la tuta eterneco tiuj ĉi superaj estaĵoj konstante estis lojalaj al la Eternuloj de Tagoj. Nek aperis peko ĉe iu ajn kreitaĵo enirinta Havonon kiel pilgrimanto. Neniam estis kazo de miskonduto de iu ajn kreitaĵo de iu ajn grupo de personecoj kreitaj aŭ akceptitaj en la centra universo de Havono. Tiel perfektaj kaj tiel diaj estas la metodoj kaj rimedoj de selekto en la tempaj universoj, ke neniam estis menciita eraro en la registroj de havono; neniu eraro estis farita; neniu supreniranta animo iam estis antaŭtempe akceptita en la centra universo.

3. La Havonaj mondoj

Koncerne la registaron de la centra universo, ekzistas neniu. Havono estas tiel delikate perfekta, ke neniu intelekta sistemo de registaro estas necesa. Estas neniuj regule konstituitaj kortumoj, nek neniuj leĝdonaj asembleoj; Havono postulas nur administran direktadon. Tie ĉi povas esti observata la alteco de la idealoj de vera mem-regado.

Ne necesas registaro inter tiaj perfektaj kaj preskaŭ perfektaj inteligentecoj. Ili ne bezonas regulojn, ĉar ili estas estaĵoj de denaska perfekteco miksitaj kun evoluaj kreitaĵoj, kiuj jam delonge pasis la ekzamenadon de la plejsuperaj tribunaloj de la superuniversoj.

La administrado de Havono ne estas aŭtomata, sed ĝi estas mirinde perfekta kaj die efika. Ĝi estas ĉefe planeda kaj konfidita al la loĝantaj Eternuloj de Tagoj, ĉiu sfero de Havona estante direktita de unu el tiuj ĉi personecoj de Trinitata origino. La Eternuloj de Tagoj ne estas kreintoj, sed ili estas perfektaj administrantoj. Ili instruas kun plejsupera lerteco, kaj direktas siajn planedajn infanojn kun perfekteco de saĝo proksima al absoluteco.

La miliardo da sferoj de la centra universo konsistigas la trejnajn mondojn de la altaj personecoj naskiĝintaj en Paradizo kaj Havono, kaj plue servas kiel finaj elprovejoj por suprenirantaj kreitaĵoj el la evoluaj mondoj de tempo. Plenumante la grandan planon de la Universala Patro pri la kreitaĵa supreniro la tempaj pilgrimantoj estas sursferigitaj sur la akceptajn mondojn de la plej ekstera aŭ sepa cirkvito, kaj post pliigita trejnado kaj plivastigita sperto ili progresas internen planedon post planedo kaj cirklon post cirklo, ĝis ili fine atingas la Diaĵojn, kaj akiras loĝejon sur Paradizo.

Nuntempe, kvankam la sferoj de la sep cirkvitoj estas konservataj en sia tute supera gloro, nur ĉirkaŭ unu procento el la tuta planeda kapacito estas uzata por la laboro antaŭenigi la planon de la Universala Patro pri la supreniro de la mortemuloj. Ĉirkaŭ unu dekono de unu procento de la areo de tiuj ĉi enormaj mondoj estas dediĉita al la vivo kaj agadoj de la Korpuso de la Finatingo, estaĵoj eterne fiksitaj en lumo kaj vivo, kiuj ofte loĝas kaj ministras sur la mondoj de Havono. Tiuj ĉi ekzaltitaj estaĵoj havas siajn personajn loĝejojn sur Paradizo.

La planeda konstruado de la Havonaj sferoj tute malsimilas al tiu de la evoluaj mondoj kaj spacaj sistemoj. Nenie aliloke en la tuta granda universo konvenas uzi tiajn enormajn sferojn kiel loĝatajn mondojn. La fizika konsisto Triatao, kunigita kun la ekvilibriga efiko de la grandegaj mallumaj gravitkorpoj, ebligas tiel perfekte egaligi la fizikajn fortojn kaj tiel delikate ekvilibri la diversajn altirojn de tiu ĉi mirinda kreaĵo. Kontraŭgravito estas ankaŭ uzata en la organizo de la materiaj funkcioj kaj la spiritaj agadoj de tiuj ĉi enormaj mondoj.

La arkitekturo, lumigado kaj hejtado, same kiel la biologia kaj arta plibeligado de la Havonaj sferoj, estas tute ekster la plej granda etendo de homa imago. Vi ne povas esti multe informitaj pri Havono; por kompreni ĝian belecon kaj grandiozecon vi devas vidi ĝin. Sed estas realaj riveroj kaj lagoj sur tiuj ĉi perfektaj mondoj.

Spirite tiuj ĉi mondoj estas ideale provizitaj; ili estas konvene adaptitaj al sia celo loĝigi la multnombrajn ordojn de diferencaj estaĵoj, kiuj funkcias en la centra universo. Multnombraj agadoj okazas sur tiuj ĉi belaj mondoj, kiuj estas multe ekster la homa kompreno.

4. Kreitaĵoj de la centra universo

Estas sep bazaj formoj de vivantaj aferoj kaj estaĵoj sur la Havonaj mondoj, kaj ĉiu el tiuj bazaj formoj ekzistas en po tri apartaj fazoj. Ĉiu el tiuj tri fazoj estas dividita en po sepdek unuarangajn dividojn, kaj ĉiu unuaranga divido estas kunmetita de po mil duarangaj dividoj kun ankoraŭ aliaj subdividoj, kaj tiel plu. Tiuj ĉi bazaj grupoj de baza vivo povus esti klasifikitaj jene:

1. Materia.

2. Morontia.

3. Spirita.

4. Absonida.

5. Plejlasta.

6. Kunabsoluta.

7. Absoluta.

La kadukiĝo kaj morto ne apartenas al la vivociklo sur la Havonaj mondoj. En la centra universo la malsuperaj vivaĵoj spertas la transmutacion de materiiĝo. Ili ja ŝanĝas formon kaj manifestiĝon, sed ili ne solviĝas per procezo de difektiĝo kaj ĉela morto.

Ĉiuj Havonaj indiĝenoj estas idoj de la Paradiza Trinitato. Ili ne havas gepatrojn kreitajn, kaj ili ne naskas estaĵojn. Ni ne povas portreti la kreadon de tiuj ĉi civitanoj de la centra universo, estaĵoj kiuj neniam estis kreitaj. La tuta rakonto pri la kreado de Havono estas provo por spactempigi eternecan fakton, kiu havas neniun rilaton kun tempo aŭ spaco, kiel la mortema homo komprenas ilin. Sed ni devas koncedi al la homa filozofio deirpunkton; eĉ personecoj multe super la homa nivelo postulas koncepton pri “komencoj”. Tamen la sistemo de Paradizo-Havono estas eterna.

La indiĝenoj de Havono vivas sur la miliardo da sferoj de la centra universo, same kiel aliaj ordoj de permanenta civitaneco loĝas sur siaj respektivaj sferoj de naskiĝo. Same kiel la materia ordo de fileco subtenas la materian, intelektan kaj spiritan ekonomion de miliardo da lokaj sistemoj en superuniverso, same tiel en pli granda senco la Havonaj indiĝenoj vivas kaj funkcias sur la miliardo da mondoj de la centra universo. Vi eble povus konsideri tiujn ĉi Havonanojn kiel materiajn kreitaĵojn en la senco, ke la vorto “materia” povus esti plivastigita por priskribi la fizikajn realaĵojn de la dia universo.

Estas vivo, kiu estas indiĝena al Havono, kaj posedas signifon en si kaj per si. La Havonanoj multmaniere ministras la Paradizajn malsuprenirantojn kaj la superuniversajn suprenirantojn, sed ili ankaŭ vivas vivojn, kiuj estas unikaj en la centra universo, kaj havas relativan signifon tute apartan de aŭ Paradizo aŭ la superuniversoj.

Kiel la adoro de la fidaj gefiloj de la evoluaj mondoj kontentigas la amon de la Universala Patro, tiel la ekzaltita adoro de la Havonaj kreitaĵoj satigas la perfektajn idealojn de dia beleco kaj vero. Same kiel la mortemulo klopodas plenumi la volon de Dio, same tiuj ĉi estaĵoj de la centra universo vivas por kontentigi la idealojn de la Paradiza Trinitato. Laŭ sia naturo mem ili estas la volo de Dio. La homo ĝojas de la boneco de Dio, la Havonanoj ĝojegas de la dia beleco, kaj ambaŭ ĝuas la liberecon de vivanta vero.

La Havonanoj havas kaj nuntempan kaj estontan nedevigajn nerivelitajn destinojn. Kaj estas progresado de la indiĝenaj kreitaĵoj, kiu estas propra al la centra universo, progresado kiu koncernas nek supreniron al Paradizo nek penetradon de la superuniversoj. Tiu ĉi progresado por pli alta statuso en Havono povas esti sugestita jene:

1. Sperteca progresado eksteren de la unua ĝis la sepa cirkvito.

2. Progresado internen de la sepa ĝis la unua cirkvito.

3. Encirkvita progresado — progresado ene de la mondoj de difinita cirkvito.

Krom la Havonaj indiĝenoj, la loĝantoj de la centra universo ampleksas multajn klasojn de pratipaj estaĵoj por diversaj universaj grupoj — konsultistoj, direktoroj kaj instruistoj de sia speco kaj por sia speco en la tuta kreitaĵaro. Ĉiuj estaĵoj en ĉiuj universoj estas formitaj laŭ la konturoj de iu ordo de pratipa kreitaĵo vivanta sur iu el la miliardo da mondoj de Havono. Eĉ la tempaj mortemuloj havas sian celon kaj idealojn de kreitaĵa ekzisto sur la plej eksteraj cirkvitoj de tiuj ĉi pratipaj sferoj supre.

Plue estas tiuj estaĵoj, kiuj atingis la Universalan Patron, kaj kiuj rajtas iri kaj reveni, kiuj estas asignitaj tie ĉi kaj tie en la universoj por misioj de speciala servo. Kaj sur ĉiu Havona mondo troviĝos la finatingajn kandidatojn, tiuj kiuj fizike atingis la centran universon, sed kiuj ankoraŭ ne finfaris tiun spiritan disvolviĝon, kiu ebligos al ili postuli Paradizan loĝejon.

La Infinita Spirito estas reprezentata sur la Havonaj mondoj fare de multego da personecoj, estaĵoj de gracio kaj gloro, kiuj administras la detalojn de la komplikaj intelektaj kaj spiritaj aferoj de la centra universo. Sur tiuj ĉi mondoj de dia perfekteco ili plenumas la laboron taŭgan al la norma konduto de tiu ĉi vasta kreaĵo, kaj krome daŭrigas la multnombrajn taskojn de instruado, trejnado kaj ministrado al la enormaj nombroj da suprenirantaj kreitaĵoj, kiuj supreniris ĝis gloro el la mallumaj mondoj de spaco.

Estas multnombraj grupoj de estaĵoj indiĝenaj al la sistemo Paradizo-Havono, kiuj neniel estas rekte asociitaj kun la suprenira skemo de la atingo de kreitaĵa perfekteco; tial ili estas preterlasitaj el la klasifikoj de personecoj prezentitaj al la mortemaj rasoj. Nur la unuarangaj grupoj de superhomaj estaĵoj kaj tiuj ordoj rekte konektitaj kun via postviva sperto estas prezentitaj tie ĉi.

Havono abundas je la vivo de ĉiuj fazoj de inteligentaj estaĵoj, kiuj tie serĉas progresi el malsuperaj al superaj cirkvitoj en siaj klopodoj atingi pli altajn nivelojn de dieca realigado kaj plilvastigitan aprezon de plejsuperaj signifoj, plejlastaj valoroj kaj absoluta realeco.

5. Vivo en Havono

Sur Urantio vi trapasas mallongan kaj intensan elprovon dum via komenca vivo de materia ekzisto. Sur la domego-mondoj kaj progresante tra via sistemo, konstelacio kaj loka universo, vi trairas la morontiajn fazojn de supreniro. Sur la trejnaj mondoj de la superuniverso vi trapasas la veraj spiritaj stadioj de progresado, kaj estas preparitaj por fina transiro al Havono. Sur la sep cirkvitoj de Havono via atingo estas intelekta, spirita kaj sperteca. Kaj estas difinita tasko plenumenda sur ĉiu el la mondoj de ĉiu el tiuj ĉi cirkvitoj.

La vivo sur la diaj mondoj de la centra universo estas tiel riĉa kaj plena, tiel kompleta kaj abunda, ke ĝi tute transcendas la homan koncepton pri ĉio, kion kreita estaĵo povus sperti. La sociaj kaj ekonomiaj agadoj de tiu ĉi eterna kreaĵo komplete malsimilas al la okupoj de materiaj kreitaĵoj vivantaj sur evoluaj mondoj kiel Urantio. Eĉ la tekniko de Havona penso malsamas de la pensa procezo sur Urantio.

La reguloj de la centra universo estas taŭge kaj enesence naturaj; la kondutaj reguloj ne estas arbitraj. En ĉiu postulo de Havono estas rivelita la kialo de rekteco kaj la regado de justeco. Kaj tiuj ĉi du kombinitaj faktoroj egalas al tio, kio sur Urantio estus nomata senpartieco. Kiam vi alvenos en Havono, vi nature ĝuos fari aferojn, kiel ili devus esti faritaj.

Kiam inteligentaj estaĵoj unue atingas la centran universon ili estas akceptitaj kaj loĝigitaj sur la ekzempla mondo de la sepa Havona cirkvito. Dum la novaj alvenintoj spirite progresas, kaj atingas la komprenan identecon de la Majstro-Spirito de sia superuniverso, ili estas translokitaj al la sesa cirklo. (Estas laŭ tiuj ĉi aranĝoj en la centra universo, ke la progresaj cirkloj en la homa menso estis nomataj.) Post kiam la suprenirantoj konsciiĝas pri la Plejsupereco, kaj per tio estas preparitaj por la Diaĵa aventuro, ili estas portitaj al la kvina cirkvito; kaj atinginte la Infinitan Spiriton, ili estas translokitaj al la kvara. Atingintaj la Eternan Filon ili estas direktitaj al la tria; kaj kiam ili agnoskis la Universalan Patron, ili iras loĝi al la dua cirkvito de mondoj, kie ili familiariĝas kun la Paradizaj multegoj. La alveno al la unua cirkvito de Havono signifas la akcepton de la tempaj kandidatoj al la servado de Paradizo. Nedifinite, laŭ la longo kaj naturo de la kreitaĵa supreniro, ili restados sur la interna cirkvito de progresanta spirita atingo. De tiu ĉi interna cirkvito la suprenirantaj pilgrimantoj pasas internen al la Paradiza loĝejo kaj estas akceptitaj en la Korpuso de Finatingo.

Dum via restado en Havono kiel pilgrimanto de supreniro vi rajtos libere viziti inter la mondoj de via asignita cirkvito. Vi ankaŭ rajtos reiri sur la planedoj de tiuj cirkvitoj, kiujn vi antaŭe trairis. Kaj ĉio ĉi estas ebla por tiuj, kiuj loĝas sur la cirkloj de Havono sen la neceso esti ensuperafigitaj. La tempaj pilgrimantoj kapablas ekipi sin por trairi “atingitan” spacon, sed devas dependi de dekretita tekniko por transiri “neatingitan” spacon; pilgrimanto ne povas forlasi Havonon nek progresi ekster sia asignita cirkvito sen la helpo de transporta superafo.

Estas refreŝiga originaleco pri tiu ĉi vasta centra kreaĵo. Krom la fizika organizado de materio kaj la fundamenta konsisto de la bazaj ordoj de inteligentaj estaĵoj kaj aliaj vivaĵoj, estas nenio komuna inter la mondoj de Havono. Ĉiu el tiuj ĉi planedoj estas originala, unika kaj ekskluziva kreaĵo; ĉiu planedo estas nekomparebla, superba kaj perfekta produkto. Kaj tiu ĉi diverseco de individueco etendiĝas al ĉiuj trajtoj de la fizika, intelekta kaj spirita aspektoj de planeda ekzisto. Ĉiu el tiu ĉi miliardo da planedoj de perfekteco estis disvolvita kaj plibeligita laŭ la planoj de la loĝanta Eternulo de Tagoj. Kaj ĝuste tial eĉ ne du el ili estas similaj.

Ne antaŭ ol vi trairos la lastan el la Havonaj cirkvitoj, kaj vizitos la lastan el la Havonaj mondoj, la toniko de aventuro kaj la stimulo de scivolemo malaperos de via kariero. Kaj tiam la deziro, la antaŭenpuŝanta impulso de eterneco, anstataŭos sian antaŭaĵon, la aventuran allogon de tempo.

Monotoneco indikas nematurecon de la krea imago kaj neaktivecon de intelekta kunordigado kun la spirita doto. Kiam la supreniranta mortemulo ekesploras tiujn ĉi ĉielajn mondojn li jam atingis emocian, intelektan kaj socian, se ne spiritan, maturecon.

Vi ne nur troviĝos fronte al neimageblaj ŝanĝoj dum vi antaŭeniros de cirkvito al cirkvito en Havono, sed via miro estos neesprimebla dum vi progresos de planedo al planedo ene de ĉiu cirkvito. Ĉiu el tiu miliardo da esploraj mondoj estas vera universitato de surprizoj. Daŭra fascino kaj senfina miro estas la sperto de tiuj, kiuj trairas tiujn ĉi cirkvitojn, kaj vizitas tiujn ĉi gigantajn sferojn. Monotoneco ne apartenas al la Havona kariero.

La amo al aventuro, la scivolemo kaj la malemo al monotoneco — tiuj ĉi trajtoj esence propraj al la evoluanta homa naturo — ne estis metitaj tie nur por tedi kaj ĝeni vin dum via mallonga loĝado sur la tero, sed pri ĝuste por sugesti al vi, ke la morto estas nur la komenco de senfina kariero de aventuro, ĉiama vivo de antaŭĝojo, eterna vojaĝo de malkovro.

La scivolo — la spirito pri esploro, la impulso de malkovro, la pelo de esplorado — estas parto de la denaska kaj dia doto de evoluaj kreitaĵoj de spaco. Tiuj ĉi naturaj impulsoj ne estis donitaj al vi nur por esti frustritaj kaj subpremitaj. Vere, tiuj ĉi ambiciaj instigoj ofte devas esti briditaj dum via mallonga vivo sur la tero, la seniluziiĝo devas esti ofte spertitaj, sed ili estos plene realigitaj kaj glore kontentigitaj dum la longaj venontaj epokoj.

6. La celo de la centra universo

La gamo de la agadoj de la sep cirkvitoj de Havono estas tre larĝa. Ĝenerale ili povas esti priskribitaj jene:

1. Havonaj.

2. Paradizaj.

3. Limhave suprenirantaj — Plejsupere kaj Plejlaste evoluantaj

Multaj superlimhavaj agadoj okazas en la Havono de la nuna universa epoko, inkluzivante nenombreblajn diversecojn de absonidaj kaj aliaj fazoj de mensaj kaj spiritaj funkcioj. Estas eble, ke la centra universo servas multajn celojn, kiuj ne estas rivelitaj al mi, ĉar ĝi funkcias laŭ multnombraj manieroj ekster la komprenon de la kreita menso. Tamen mi strebos bildigi kiel tiu ĉi perfekta kreaĵo prizorgas la bezonojn, kaj kontribuas al la kontentigoj de sep ordoj de universa inteligenteco.

1. La Universala Patro — La Unua Fonto-Centro. Dio la Patro ricevas plejsuperan gepatran kontentigon de la perfekteco de la centra kreaĵo. Li ĝuas la sperton de ama sateco sur preskaŭ egalaj niveloj. La perfekta Kreinto estas die kontenta pri la adorado de la perfekta kreitaĵo.

Havono havigas al la Patro la plejsuperan kontentigon de atingo. La perfekteca realigado en Havono kompensas la spactempan prokraston de la eterna impulso de infinita ekspansio.

La Patro ĝuas la Havonan reciprokon de la dia beleco. Ĝi kontentigas la dian menson havigante perfektan pratipon de delikata harmonio al ĉiuj evoluantaj universoj.

Nia Patro kontemplas la centran universon kun perfekta plezuro ĉar ĝi estas digna revelacio de spirita realo al ĉiuj personecoj de la universaro.

La Dio de universoj havas favoran konsideron al Havono kaj Paradizo kiel la eterna pova nukleo por ĉiu posta ekspansio de universoj en tempo kaj spaco.

La eterna Patro rigardas kun senfina kontentigo la Havonan kreaĵon kiel la dignan kaj allogan celon por la suprenirantaj kandidatoj de tempo, siaj mortemaj genepoj de spaco atingantaj lian eternan hejmon de la Kreinto-Patro. Kaj Dio plezuras en la Paradiza-Havona universo kiel la eterna hejmo de la Diaĵo kaj la dia familio.

2. La Eterna Filo — La Dua Fonto-Centro. Por la Eterna Filo la superba centra kreaĵo provizas eternan pruvon pri la partnera efikeco de la dia familio — Patro, Filo kaj Spirito. Ĝi estas la spirita kaj materia bazo por absoluta konfido en la Universala Patro.

Havono havigas al la Eterna Filo preskaŭ senliman bazon por la ĉiam plivastiĝanta realigo de spirita povo. La centra universo havigis al la Eterna Filo la arenon, en kiu li certe kaj sekure povis montri la esencon kaj teknikon de la sindonaca ministrado por la instruado de siaj asociitaj Paradizaj Filoj.

Havono estas la realeca fundamento por la regado de la spirita gravito de la universaro fare de la Eterna Filo. Tiu ĉi universo havigas al la Filo la kontentigo de gepatra avido, spirita reproduktado.

La Havonaj mondoj kaj iliaj perfektaj loĝantoj estas la unua kaj la eterne fina demonstro, ke la Filo estas la Vorto de la Patro. Per tio la konscio de la Filo kiel infinita komplemento de la Patro estas perfekte kontentigita.

Kaj tiu ĉi universo havigas la oportunon por realigi la reciprokeco de egaleca frateco inter la Universala Patro kaj la Eterna Filo, kaj tio ĉi konsistigas la ĉiaman pruvon pri la infinita personeco de ĉiu el ili.

3. La Infinita Spirito — La tria Fonto-Centro. La Havona universo havigas al la Infinita Spirito la pruvon, ke li estas la Kuna Aganto, la infinita reprezentanto de la unuiĝinta Patro-Filo. En Havono la Infinita Spirito ricevas la kombinitan kontentigon funkcii kiel krea agado ĝuante la kontentigon de absoluta kunekzisto kun tiu ĉi dia atingo.

En Havono la Infinita Spirito trovis arenon, en kiu li povas demonstri la kapablon kaj volon servi kiel ministro de potenciala mizerikordo. En tiu ĉi perfekta kreaĵo la Spirito preparis sin por la aventuro de ministrado en la evoluaj universoj.

Tiu ĉi perfekta kreaĵo havigis al la Infinita Spirito oportunon partopreni en universa administrado kun ambaŭ diaj gepatroj — administri universon kiel ido de asociita Kreinto, per tio prepariĝi por la kuna administrado de la lokaj universoj kiel la Kreopovaj Spiritoj, asociitoj de la Kreinto-Filoj.

La Havonaj mondoj estas la mensa laboratorio de la kreintoj de la kosma menso kaj la ministroj al ĉiu ekzistanta kreitaĵa menso. La menso estas malsama sur ĉiu Havona mondo, kaj servas kiel pratipo por ĉiuj spiritaj kaj materiaj kreitaĵaj intelektoj.

Tiuj ĉi perfektaj mondoj estas la superaj lernejoj pri menso por ĉiuj estaĵoj destinitaj al la Paradiza societo. Ili havigis al la Spirito abundan oportunon elprovi la teknikon de mensa ministrado sur sekuraj kaj konsilaj personecoj.

Havono estas kompenso al la Infinita Spirito por lia vasta kaj malegoisma laboro en la universoj de spaco. Havono estas la perfekta hejmo kaj rifuĝejo por la nelacigebla Mensa Ministro de tempo kaj spaco.

4. La Plejsupera Estaĵo — la evolua unuiĝo de la sperteca Diaĵo. La Havona kreaĵo estas la eterna kaj perfekta pruvo pri la spirita realeco de la Plejsupera Estaĵo. Tiu ĉi perfekta kreaĵo estas revelacio pri la perfekta kaj simetria naturo de spirito de Dio la Plejsuperulo antaŭ la komencoj de la sintezo povo-personeco de la limhavaj reflektoj de la Paradizaj Diaĵoj en la spertecaj universoj de tempo kaj spaco.

En Havono la povaj potencialoj de la Ĉiopovulo estas unuigitaj kun la spirita naturo de la Plejsuperulo. Tiu ĉi centra kreaĵo estas la ilustraĵo de la estonta-eterna unueco de la Plejsuperulo.

Havono estas perfekta pratipo de la universaleca potencialo de la Plejsuperulo. Tiu ĉi universo estas finfarita portreto de la estonta perfekteco de la Plejsuperulo, kaj sugestas la potencialon de la Plejlastulo.

Havono montras la finatingon de spiritaj valoroj ekzistantaj kiel vivantaj libervolaj kreitaĵoj de plejsupera kaj perfekta memregado; la menso ekzistanta kiel plejlaste ekvivalento al spirito; la realeco kaj unueco de inteligenteco kun senlima potencialo.

5. La Kunordigitaj Kreinto-Filoj. Havono estas la tereno de eduka trejnado, kie la Paradizaj Mikaeloj estas preparitaj por siaj postaj aventuroj en universa kreado. Tiu ĉi dia kaj perfekta kreaĵo estas pratipo por ĉiu Kreinto-Filo. Ĉiu klopodas, por ke sia propra universo fine atingu la Paradizajn-Havonajn nivelojn de perfekteco.

Kreinto-Filo uzas la kreitaĵojn de Havono kiel eblojn de personeco-pratipo por siaj propraj mortemaj infanoj kaj spiritaj estaĵoj. La Mikaeloj kaj aliaj Paradizaj Filoj rigardas Paradizon kaj Havonon kiel la dian destinon de la tempaj infanoj.

La Kreinto-Filoj scias, ke la centra kreaĵo estas la reala fonto de tiu nemalhavebla universa superregado, kiu stabiligas kaj unuigas siajn lokajn universojn. Ili scias, ke la persona ĉeesto de la ĉiam ĉeestanta influo de la Plejsuperulo kaj de la Plejlastulo estas en Havono,

Havono kaj Paradizo estas la fonto de krea povo de Mikaelo-Filo. Tie ĉi loĝas la estaĵoj, kiuj kunlaboras kun li en la universa kreado. El Paradizo venas la Universaj Patrino-Spiritoj, la kunkreintoj de lokaj universoj.

La Paradizaj Filoj konsideras la centran kreaĵon kiel la hejmon de siaj diaj gepatroj — sian hejmon. Ĝi estas la loko, al kiu ili ĝuas reveni de tempo al tempo.

6. La kunordigitaj Ministrantaj Filinoj. La Universaj Patrino-Spiritoj, kunkreintoj de la lokaj universoj, certigas sian antaŭpersonan trejnadon sur la mondoj de Havono en proksima asocio kun la Spiritoj de la Cirkvitoj. En la centra universo la Spirito-Filinoj de la lokaj universoj estis laŭregule trejnitaj en la metodoj de kunlaborado kun la Filoj de Paradizo, dum la tuta tempo submetitaj al la volo de la Patro.

Sur la mondoj de Havono la Spirito kaj la Filinoj de la Spirito trovas la mensajn pratipojn por ĉiuj siaj grupoj de spiritaj kaj materiaj inteligentuloj, kaj tiu ĉi centra universo estas la iama destino de tiuj kreitaĵoj, kiujn Universa Patrino-Spirito kune patronas kun asociita Kreinto-Filo.

La Universa Patrino-Kreinto memoras Paradizon kaj Havonon kiel la lokon de sia origino kaj la hejmo de la Infinita Patrino-Spirito, la loĝejo de la personeca ĉeesto de la Infinita Menso.

El tiu ĉi centra universo ankaŭ venis la disdonaco de la personaj prerogativoj de kreopovo, kiujn Universa Dia Ministro uzas kiel komplemento de Kreinto-Filo en la tasko krei vivantajn libervolajn kreitaĵojn.

Kaj fine, ĉar tiuj ĉi Filino-Spiritoj de la Infinita Patrino-Spirito probable neniam revenos al sia Paradiza hejmo, ili ricevas grandan kontenton de la fenomeno de universala reflekteco asociita kun la Plejsupera Estaĵo en Havono kaj personecigita en Majestonon sur Paradizo.

7. La Evoluaj Mortemuloj de la Supreniranta Kariero. Havono estas la hejmo de la pratipa personeco de ĉiu mortemula speco kaj la hejmo de ĉiuj superhomaj personecoj asociitaj al mortemuloj, kiuj ne estas indiĝenaj de la tempaj kreaĵoj.

Tiuj ĉi mondoj provizas la stimulon al ĉiuj homaj impulsoj por la atingo de vere spiritaj valoroj sur la plej altaj koncepteblaj niveloj de realeco. Havono estas la antaŭparadiza celo de trejnado de ĉiu supreniranta mortemulo. Tie ĉi mortemuloj atingas la antaŭparadizan Diaĵon — la Plejsupera Estaĵo. Havono staras antaŭ ĉiu libervola estaĵo kiel la portalo de Paradizo kaj atingo al Dio.

Paradizo estas la hejmo, kaj Havono la laborejo kaj ludtereno de la finatingintoj. Kaj ĉiu mortemulo konanta Dion arde deziras esti finatinginto.

La centra universo estas ne nur la establita destino de la homo sed ankaŭ la komenca loko de la eterna kariero de la finatingintoj, kiam ili iam komencos la nerivelitan kaj universalan aventuron en la sperto esplori la infinitecon de la Universala Patro.

Havono nedubeble daŭre funkcios kun absonida signifo eĉ dum estontaj universaj epokoj, kiuj povos atesti spacaj pilgrimantoj provantaj trovi Dion sur superlimhavaj niveloj. Havono havas kapablon servi kiel trejna universo por absonidaj estaĵoj. Ĝi estos probable la fina lernejo, kiam la sep superuniversoj funkcios kiel meza lernejo por la diplomiĝintoj de la unuagradaj lernejoj de ekstera spaco. Kaj ni emas opinii, ke la potencialoj de eterna Havono vere estas senlimaj, ke la centra universo havas eternan kapablon servadi kiel universo de sperteca trejnado por ĉiuj pasintaj, nuntempaj aŭ venontaj specoj de kreitaj estaĵoj.

[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo komisiita tiel funkcii de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.]