Kajero 13

La sakralaj sferoj de Paradizo

Inter la centra Insulo de Paradizo kaj la plej interna el la planedaj cirkvitoj de Havono troviĝas en la spaco tri malpli grandaj cirkvitoj de specialaj sferoj. La plej interna cirkvito konsistas el la sep sekretaj sferoj de la Universala Patro; la dua grupo konsistas el la sep lumaj mondoj de la Eterna filo; en la plej ekstera estas la sep grandegaj sferoj de la Infinita Spirito, la administraj ĉefmondoj de la Sep Majstro-Spiritoj.

Tiuj ĉi tri cirkvitoj de sep mondoj de la Patro, la Filo kaj la Spirito estas sferoj de senegala grandiozeco kaj neimagebla gloro. Eĉ ilia materiala konstruo estas de ordo nerevelaciita al vi. Ĉiu cirkvito estas diversa laŭ materialo, kaj ĉiu mondo de ĉiu cirkvito estas malsama krom la sep mondoj de la Filo, kiuj similas laŭ fizika konsisto. Ĉiuj dudek unu estas enormaj sferoj, kaj ĉiu grupo de sep estas malsame eternigita. Laŭ nia scio ili ĉiam ekzistis; kiel Paradizo ili estas eternaj. Ekzistas nek registro nek tradicio pri ilia origino.

La sep sekretaj sferoj de la Universala Patro, cirkulantaj ĉirkaŭ Paradizo proksime de la eterna Insulo, tre reflektas la spiritan lumecon de la centra brileco de la eternaj Diaĵoj, verŝante tiun ĉi lumon de dia gloro tra la tuta Paradizo kaj eĉ sur la sep cirkvitoj de Havono.

Sur la sep sakralaj mondoj de la Eterna Filo ŝajne originas la nepersonaj energioj de spirita lumeco. Neniu persona estaĵo povas loĝi sur iu ajn el tiuj sep brilaj regnoj. Kun spirita gloro ili iluminas la tutan Paradizon kaj Havonon, kaj ili direktas puran spiritan lumecon al la sep superuniversoj. Tiuj ĉi brilaj sferoj de la dua cirkvito same elsendas sian lumon (senvarma lumo) al Paradizo kaj al la miliardo da mondoj de la sep cirkvitoj de la centra universo.

La sep mondoj de la Infinita Spirito estas okupataj de la Sep Majstro-Spiritoj, kiuj prezidas super la destinoj de la sep superuniversoj, transdonante la spiritan iluminadon de la Tria Persono de la Diaĵo al tiuj ĉi kreaĵoj de tempo kaj spaco. Kaj la tuta Havono, sed ne la Insulo de Paradizo, banas en tiuj ĉi spiritecigantaj influoj.

Kvankam la mondoj de la Patro estas sferoj de plejlasta statuso por ĉiuj personecoj dotitaj de la Patro, tio ĉi ne estas ilia ekskluziva funkcio. Multaj estaĵoj kaj entoj aliaj ol personaj loĝas sur tiuj ĉi mondoj. Ĉiu mondo en la cirkvito de la Patro kaj la cirkvito de la Spirito havas apartan specon de permanenta civitaneco, sed ni pensas, ke la mondoj de la Filo estas loĝataj de unuformaj specoj de aliaj-ol-personaj estaĵoj. La fragmentoj de la Patro estas inter la indiĝenoj de Diviningtono; la aliaj ordoj de permanentaj civitanecoj estas nerivelitaj al vi.

La dudek unu satelitoj de Paradizo servas por multe da celoj ne rivelataj en tiuj raportoj kune en la centra universo kaj en la superuniversoj. Vi tiel malmulte kapablas kompreni ion pri la vivo en tiuj sferoj, ke vi ne povas esperi akiri ian ajnkoheran vidpunkton pri ili, aŭ pri ilia naturo aŭ pri ilia funkcio. Miloj da aktivecoj ne rivelataj al vi okazas tie. Tiuj dudek unu sferoj ampleksas la potencialojn de la funkcio de la majstra universo. Tiuj kajeroj povas doni nur skizan prezentadon pri iuj ĉirkaŭlimigitaj aktivecoj apartenantaj al la nuna universa erao de la granda universo - prefere al unu el la sep sektoroj de la granda universo.

1. La sep sakralaj mondoj de la Patro

La cirkvito de sferoj de sakrala vivo de la Patro enhavas la nurajn sekretojn esence proprajn al la personeco en la universaro. Tiuj ĉi satelitoj de Paradizo, la plej internaj el la tri cirkvitoj, estas la solaj malpermesataj kampoj koncerne la personecon en la centra universo. Malsupra Paradizo kaj la mondoj de la Filo estas same fermitaj al personecoj, sed neniu el tiuj regnoj iel rekte okupiĝas pri personeco.

La Paradizaj mondoj de la Patro estas direktataj de la plej alta ordo de la Senmovaj Filoj de la Trinitato, la Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco. Pri tiuj ĉi mondoj mi povas diri malmulte; pri iliaj multnombraj agadoj mi povas diri malpli. Tiaj informoj koncernas nur tiujn estaĵojn, kiuj funkcias sur ĝi, kaj devenas de ĝi. Kaj kvankam mi iom konas ses el tiuj ĉi specialaj mondoj, mi neniam sursferiĝis sur Diviningtono; tiu mondo estas tute malpermesita al mi.

Unu el la kialoj de la sekreteco de tiuj ĉi mondoj estas, ke ĉiu el tiuj ĉi sakralaj sferoj ĝuas specialigitan reprezentadon, aŭ manifestadon, de la Diaĵoj konsistigantaj la Paradizan Trinitaton; ne personeco, sed unika ĉeesto de la Dieco, kiu povas nur esti aprezata kaj komprenata de tiuj apartaj grupoj de inteligentuloj kiuj loĝas aŭ kiuj povas esti akceptitaj sur tiu aparta sfero. La Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco estas la personaj agentoj de tiuj ĉi specialigitaj kaj nepersonaj ĉeestoj de la Dieco. Kaj la Sekretoj de Plejsupereco estas tre personaj estaĵoj, superbe dotitaj kaj mirinde adaptitaj al sia ekzaltita kaj postulema tasko.

1. DIVININGTONO. Tiu ĉi mondo estas, en senkompara senco, la “sino de la Patro”, la sfero de persona komuneco de la Universala Patro, kaj sur ĝi estas speciala manifestiĝo de lia dieco. Diviningtono estas la Paradiza rendevuejo de la Penso-Ĝustigantoj, sed ĝi ankaŭ estas la hejmo de multnombraj aliaj entoj, personecoj kaj aliaj estaĵoj devenantaj de la Universala Patro. Multaj personecoj krom la Eterna Filo havas rektan originon de la solaj agoj de la Universala Patro. Nur la fragmentoj de la Patro kaj tiuj personecoj kaj aliaj estaĵoj de rekta kaj ekskluziva origino en la Universala Patro interfratiĝas kaj funkcias sur tiu ĉi loĝejo.

La sekretoj de Diviningtono inkluzivas la sekreton de la disdonaco kaj misio de la Penso-Ĝustigantoj. Ilia naturo, origino kaj la tekniko de ilia kontakto kun la malsuperaj kreitaĵoj de la evoluaj mondoj estas sekreto de tiu ĉi Paradiza sfero. Tiuj ĉi mirindaj operacioj ne persone koncernas nin ceterajn, kaj tial la Diaĵoj konsideras, ke estas taŭge reteni iujn aspektojn de tiu ĉi granda kaj dia ministrado el nia plena kompreno. Kiam ni renkontas tiun ĉi fazon de dia agado, ni estas permesataj plene koni tiujn ĉi operaciojn, sed koncerne la intimajn detalojn de tiu ĉi granda disdonaco ni ne plene estas informitaj.

Tiu ĉi sfero ankaŭ entenas la sekretojn pri la naturo, celo kaj agadoj de ĉiuj aliaj formoj de fragmentoj de la Patro, pri la Gravitaj Mesaĝistoj kaj pri multegoj da aliaj estaĵoj nerivelitaj al vi. Estas tre probable, ke se tiuj ĉi veroj koncerne Diviningtonon, kiuj estas kaŝitaj al mi, estus rivelitaj, nur konfuzus kaj malhelpus min en mia nuna laboro, kaj krome ili eble estas ekster la koncepta kapablo de mia ordo de estaĵoj.

2. SONARINGTONO. Tiu ĉi sfero estas la “sino de la Filo”, la persona akceptanta mondo de la Eterna Filo. Ĝi estas la Paradiza sidejo de la malsuprenirantaj kaj suprenirantaj Filoj de Dio, tuj post kiam ili estas plene akredititaj kaj fine aprobitaj. Tiu ĉi mondo estas la Paradiza hejmo por ĉiuj Filoj de la Eterna Filo kaj de liaj kunordigitaj kaj asociitaj Filoj. Estas multnombraj ordoj de dia fileco ligitaj al tiu ĉi supera loĝejo, kiu ne estis rivelitaj al la mortemuloj, ĉar ili ne okupiĝas pri la planoj de la suprenira skemo de homa spirita progresado tra la universoj kaj ĝis Paradizo.

La sekretoj de Sonaringtono inkluzivas la sekreton pri la enkarniĝo de la diaj Filoj. Kiam Filo de Dio fariĝas Filo de Homo, laŭvorte naskita de virino, kiel okazis sur via mondo antaŭ mil naŭcent jaroj, ĝi estas universala mistero. Ĝi konstante okazas en ĉiuj universoj, kaj ĝi estas sekreto de Sonaringtono pri la dia fileco. La Ĝustigantoj estas mistero de Dio la Patro. La enkarniĝo de la diaj Filoj estas mistero de Dio la Filo; ĝi estas sekreto enfermita en la sepa sektoro de Sonaringtono, regno alirebla de neniu krom tiuj, kiuj persone trapasis tiun ĉi unikan sperton. Nur tiuj fazoj de enkarniĝo rilataj al via suprenira kariero estas portitaj al via atento. Estas multaj aliaj fazoj de la mistero de la enkarniĝo de la Paradizaj Filoj de nerivelitaj specoj pri misioj de universa servo, kiuj estas nerivelitaj al vi. Kaj estas ankoraŭ aliaj misteroj de Sonaringtono.

3. SPIRITINGTONO. Tiu ĉi mondo estas la “sino de la Spirito”, la Paradiza hejmo de la altaj estaĵoj ekskluzive reprezentantaj la Infinitan Spiriton. Tie ĉi kunvenas la Sep Majstro-Spiritoj kaj iuj el iliaj idoj el ĉiuj universoj. Ĉe tiu ĉi ĉiela loĝejo estas ankaŭ troveblaj multnombrajn nerivelitajn ordojn de spiritaj personecoj, estaĵoj asignitaj por multoblaj universaj agadoj ne asociitaj kun la planoj de plialtigo de la mortemulaj kreitaĵoj de tempo ĝis la Paradizaj niveloj de eterneco.

La sekretoj de Spiritingtono enhavas la nepenetreblajn misterojn de reflekteco. Ni parolas al vi pri la vasta kaj universala fenomeno de reflekteco, pli speciale, ĉar ĝi funkcias sur la ĉefmondoj de la sep superuniversoj, sed ni neniam plene klarigas tiun ĉi fenomenon, ĉar ni ne plene komprenas ĝin. Ni multe, tre multe komprenas, sed multaj bazaj detaloj ankoraŭ estas misteraj por ni. La reflekteco estas sekreto de Dio la Spirito. Vi estis informitaj pri reflektaj funkcioj rilate al la suprenira skemo de la mortemula postvivo, kaj ĝi ja tiel funkcias, sed la reflekteco estas ankaŭ nemalhavebla trajto de la normala funkciado de multnombraj aliaj fazoj de universa agado. Tiu ĉi doto de la Infinita Spirito estas ankaŭ uzata en kanaloj aliaj ol tiuj de kolekto kaj disvastiĝo de informoj. Kaj estas aliaj sekretoj de Spiritingtono.

4. VICEĜERINGTONO. Tiu ĉi planedo estas la “sino de la Patro kaj la Filo”, kaj estas la sekreta sfero de iuj nerivelitaj estaĵoj, kiuj devenas de la agoj de la Patro kaj la Filo. Tio ĉi ankaŭ estas la Paradiza hejmo de multaj glorigitaj estaĵoj de kompleksa praeco, tiuj kies origino estas komplikita pro la multaj diversaj teknikoj funkciantaj en la sep superuniversoj. Multaj grupoj de estaĵoj kuniĝas sur tiu ĉi mondo, kies identeco ne estis rivelita al la mortemuloj de Urantio.

La sekretoj de Viceĝeringtono inkluzivas la sekretojn de trinitatigo, kaj la trinitatigo konsistigas la sekreton de aŭtoritato por reprezenti la Trinitaton, por agi kiel vicregantoj de la Dioj. La aŭtoritato por reprezenti la Trinitaton estas atribuita al tiuj estaĵoj, rivelitaj kaj nerivelitaj, kiuj estas trinitatigitaj, kreitaj, manifestiĝintaj aŭ eternigitaj de iuj du aŭ ĉiuj tri personoj de la Paradiza Trinitato. Personecoj estigitaj per trinitatigantaj agoj de iuj specoj de glorigitaj kreitaĵoj ne reprezentas pli ol la koncepta potencialo mobilizita en tiu trinitatigo, kvankam tiaj kreitaĵoj povas supreniri la vojon al Diaĵa brakumo malfermita al ĉiuj el ilia speco.

Netrinitatigitaj estaĵoj ne plene komprenas la teknikon de trinitatigo fare de aŭ du aŭ tri Kreintoj aŭ de iuj kreitaĵoj. Vi neniam plene komprenos tian fenomenon, krom se, en la malproksima estonteco de via glorigita kariero, vi provos kaj sukcesos en tia aventuro, ĉar alie tiuj ĉi sekretoj de Viceĝeringtono ĉiam estos malpermesitaj al vi. Sed al mi, estaĵo de alta trinitata origino, ĉiuj sektoroj de Viceĝeringtono estas malfermitaj. Mi plene komprenas, kaj same plene kaj sakrale protektas la sekreton de mia origino kaj destino.

Ankoraŭ estas aliaj formoj kaj fazoj de trinitatigo, pri kiuj neniu informo estis komunikita al la popoloj de Urantio, kaj tiuj ĉi spertoj, laŭ siaj personaj aspektoj, estas konvene protektataj en la sekreta sektoro de Viceĝeringtono.

5. SOLITARINGTONO. Tiu ĉi mondo estas la “sino de la Patro kaj la Spirito” kaj estas la rendevuejo de grandioza multego da nerivelitaj estaĵoj, kies origino troviĝas en la kunaj agoj de la Universala Patro kaj la Infinita Spirito, estaĵoj kundividantaj la trajtojn de la Patro aldone al sia heredo de la Spirito.

Tio ĉi ankaŭ estas la hejmo de la Solecaj Mesaĝistoj kaj de aliaj personecoj de la superanĝelaj ordoj. Vi scias tre malmulte pri tiuj ĉi estaĵoj; estas vasta nombro da ordoj nerivelitaj sur Urantio. Ĉar ili loĝas sur la kvina mondo, ne nepre rezultas, ke la Patro partoprenis en la kreado de la Solecaj Mesaĝistoj aŭ iliaj superanĝelaj asociitoj, sed dum tiu ĉi universa epoko li ja estas koncernata pri ilia funkcio. Dum la nuna universa epoko tio ĉi ankaŭ estas la statusa sfero de la Universaj Povo-Direktoroj.

Estas multaj pliaj ordoj de spiritaj personecoj, estaĵoj nekonataj de la mortemulo, kiuj konsideras Solitaringtonon kiel sian Paradizan hejman sferon. Oni memoru, ke ĉiuj dividoj kaj niveloj de universaj agadoj estas same provizitaj per spiritaj ministroj, kiel la regno estas koncernata pri helpi la morteman homon supreniri ĝis sia dia Paradiza destino.

La sekretoj de Solitaringtono. Krom iuj sekretoj de trinitatigo, tiu ĉi mondo posedas la sekretojn de la persona rilato de la Infinita Spirito al iuj el la pli altaj idoj de la Tria Fonto-Centro. Sur Solitaringtono oni tenas la misterojn de la intima asocio de multnombraj nerivelitaj ordoj kun la spiritoj de la Patro, la Filo kaj la Spirito, kun la triobla spirito de la Trinitato kaj kun la spiritoj de la Plejsupero, la Plejlasto kaj la Plejsupero-Plejlasto.

6. SERAFINGTONO. Tiu ĉi sfero estas la “sino de la Filo kaj la Spirito” kaj estas la hejma mondo de la vasta multego da nerivelitaj estaĵoj kreitaj de la Filo kaj la Spirito. Tio ĉi ankaŭ estas la destina sfero de ĉiuj ministrantaj ordoj de la anĝelaj multegoj inkluzive de superafoj, sekonafoj kaj serafoj. Ankaŭ servas en la centra kaj la eksteraj universoj multaj ordoj de superbaj spiritoj, kiuj ne estas “ministrantaj spiritoj por tiuj, kiuj heredos la savon”. Ĉiuj ĉi spiritaj laborantoj en ĉiuj niveloj kaj regnoj de universaj agadoj konsideras Serafingtonon kiel sian Paradizan hejmon.

La sekretoj de Serafingtono enhavas trioblan misteron, el kiuj nur unu mi povas mencii — la misteron pri serafa transportado. La kapablo de diversaj ordoj de serafoj kaj kunlaborantaj spiritaj estaĵoj envolvi en siajn spiritajn formojn ĉiujn ordojn de nemateriaj personecoj, kaj forporti ilin en longaj interplanedaj vojaĝoj, estas sekreto enfermita en la sakralaj sektoroj de Serafingtono. La transportaj serafoj komprenas tiun ĉi misteron, sed ili ne komunikas ĝin al ni ceteraj, aŭ eble ili ne povas. La aliaj misteroj de Serafingtono rilatas al la personaj spertoj de iuj specoj de spiritaj servantoj ankoraŭ ne rivelitaj al la mortemuloj. Kaj ni evitas diskuti pri la sekretoj de tiel proksime rilataj estaĵoj, ĉar vi povas preskaŭ kompreni tiajn proksimajn ordojn de ekzisto, kaj similus al perfido de fido prezenti nian eĉ partan scion pri tiaj fenomenoj.

7. ASCENDINGTONO. Tiu ĉi unika mondo estas la “sino de la Patro, la Filo kaj la Spirito”, la rendevuejo de la suprenirantaj kreitaĵoj de spaco, la akceptanta sfero de la tempaj pilgrimantoj, kiuj trapasas la Havonan universon survoje al Paradizo. Ascendingtono estas la efektiva Paradiza hejmo de la suprenirantaj animoj de tempo kaj spaco, ĝis ili atingas la Paradizan statuson. Vi, mortemuloj, pasigos la plejparte de viaj Havonaj “ferioj” sur Ascendingtono. Dum via Havona vivo Ascendingtono estos por vi tio, kio estis la retrovidaj direktoroj dum la supreniro de la loka universo kaj la superuniverso. Tie ĉi vi okupiĝos pri miloj da agadoj, kiuj estas preter la kompreno de la homa imago. Kaj same kiel ĉiu antaŭa progreso en la supreniro al Dio, via homa memo eniros tie ĉi en novajn rilatojn kun via dia memo.

La sekretoj de Ascendingtono inkluzivas la misteron de la laŭgrada kaj certa konstruado en la materia kaj mortemula menso de spirita kaj potenciale senmorta kontraŭparto de karaktero kaj identeco. Tiu ĉi fenomeno konsistigas unu el la plej konsternaj misteroj de la universoj — la evoluo de senmorta animo en la menso de mortema kaj materia kreitaĵo.

Vi neniam plene komprenos tiun ĉi misteran operacion, ĝis vi atingos Ascendingtonon. Kaj ĝuste tial la tuta Ascendingtono estos malfermita al via mira rigardo. Unu sepono de Ascendingtono estas malpermesita al mi — tiu sektoro koncernata de tiu ĉi sekreto mem, kiu estas (aŭ estos) la ekskluziva sperto kaj posedo de via speco de estaĵo. Tiu ĉi sperto apartenas al via homa ordo de ekzisto. Mia ordo de personeco ne estas rekte koncernata de tiaj operacioj. Tial ĝi estas malpermesita al mi, kaj fine rivelota al vi. Sed eĉ post kiam ĝi estos rivelita al vi, ial ĝi por ĉiam restos via sekreto. Vi ne rivelos ĝin nek al ni nek al iu ajn alia ordo de estaĵoj. Ni scias pri la eterna kunfandiĝo inter dia Ĝustiganto kaj senmorta animo de homa origino, sed la suprenirantaj finatingintoj konas tiun ĉi sperton mem kiel absolutan realaĵon.

2. Rilatoj de la mondoj de la Patro

Tiuj ĉi hejmmondoj de la diversaj ordoj de spiritaj estaĵoj estas grandegaj kaj mirindaj sferoj, kaj ili egalas Paradizon laŭ sia senkompara beleco kaj superba gloro. Ili estas rendevuejaj mondoj, kunvenejaj sferoj servantaj kiel permanentaj kosmaj adresoj. Kiel finatingintoj vi loĝos sur Paradizo, sed Ascendingtono estos por ĉiam via hejma adreso, eĉ kiam vi deĵoros en ekstera spaco. Dum la tuta eterneco vi konsideros Ascendingtonon kiel vian hejmon de sentimentalaj memoraĵoj kaj rememoraĵoj. Kiam vi fariĝos spiritaj estaĵoj de la sepa stadio, eble vi forlasos vian loĝan statuson sur Paradizo.

Se eksteraj universoj formiĝas, se ili estas loĝotaj de tempaj kreitaĵoj de suprenira potencialo, tiam ni konkludas, ke tiuj ĉi infanoj de la estonteco estos ankaŭ destinitaj konsideri Ascendingtonon kiel sian Paradizan hejmmondon.

Ascendingtono estas la sola sakrala sfero, kiu estos senrezerve malfermita al via inspektado kiel Paradizaj alvenantoj. Viceĝeringtono estas la sola sakrala sfero, kiu estas plene kaj senrezerve malfermata al mia ekzamenado. Kvankam ĝia sekretoj koncernas mian originon, dum tiu ĉi universa epoko mi ne konsideras Viceĝeringtonon kiel mian hejmon. Estaĵoj de trinitata origino kaj trinitatigitaj estaĵoj ne estas samaj.

La estaĵoj de trinitata origino ne plene kundividas la mondojn de la Patro; ili havas siajn solajn hejmojn sur la Insulo de Paradizo tre proksime de la Plej Sankta Sfero. Ili ofte aperas sur Ascendingtono, la “sino de la Patro-Filo-Spirito”, kie ili interfratiĝas kun siaj fratoj venintaj el la humilaj mondoj de la spaco.

Vi povus supozi, ke la Kreinto-Filoj, devenantaj de la Patro-Filo, konsiderus Viceĝeringtonon kiel sian hejmon, sed tia ne estas la kazo dum tiu ĉi universa epoko de la funkcio de Dio la Sepoblo. Kaj estas multaj similaj problemoj, kiuj perpleksigos vin, ĉar vi ja renkontos multajn malfacilaĵojn dum vi provos kompreni tiujn ĉi aferojn, kiuj estas tiel proksime de Paradizo. Vi nek sukcese povos rezoni pri tiuj temoj; vi tiom malmulte scias. Kaj se vi scius pli pri la mondoj de la Patro, vi simple renkontus pli da malfacilaĵoj, ĝis vi scius ĉion pri ili. La statuso sur iu ajn el tiuj ĉi sekretaj mondoj akiriĝas per servado same kiel per naturo de origino, kaj la sinsekvaj universaj epokoj povas redistribui kaj ja redistribuas iujn el tiuj ĉi personecaj grupoj.

La mondoj de la ena cirkvito estas vere frataj aŭ statusaj mondoj pli ol efektivaj loĝaj sferoj. La Mortemuloj atingos iun statuson sur ĉiu el la mondoj de la Patro krom unu. Ekzemple: kiam vi, mortemuloj, atingas Havonon, vi ricevas permeson viziti Ascendingtonon, kie vi estas tre bonvenaj, sed vi ne estas permesataj viziti la aliajn ses sakralajn mondojn. Post via trairo tra la Paradiza reĝimo kaj post via akcepto en la Korpuso de la Finatingo, vi ricevas permeson por Sonaringtono, ĉar vi estas gefiloj de Dio kaj ankaŭ suprenirantoj — kaj vi estas eĉ pli. Sed ĉiam restos unu sepono de Sonaringtono, la sektoro de la enkarniĝaj sekretoj de la diaj Filoj, kiuj ne estos malfermitaj al via ekzamenado. Tiuj ĉi sekretoj neniam estos rivelitaj al la suprenirantaj gefiloj de Dio.

Fine vi havos plenan aliron al Ascendingtono kaj relativan aliron al la aliaj sferoj de la Patro krom Diviningtono. Sed eĉ kiam vi ricevas permeson sursferiĝi sur kvin pliajn sekretajn sferojn, post kiam vi fariĝis finatinginto, vi ne rajtos viziti ĉiujn sektorojn de tiaj mondoj. Vi nek estos permesataj sursferiĝi sur la bordojn de Diviningtono, la “sino de la patro”, kvankam vi certe multfoje staros “dekstre de la Patro”. Neniam tra la tuta eterneco aperos ia neceso de via ĉeesto sur la mondo de la Penso-Ĝustigantoj.

Tiuj ĉi renkontiĝaj mondoj de spirita vivo estas malpermesata kampo, tiel ke ni estas petataj ne provi eniri tiujn fazojn de tiuj ĉi sferoj, kiuj estas tute ekster niaj regnoj de sperto. Vi povas fariĝi perfekta kreitaĵo same kiel la Universala Patro estas perfekta diaĵo, sed vi ne povas scii ĉiujn spertecajn sekretojn de ĉiuj aliaj ordoj de universaj personecoj. Kiam la Kreinto kundividas spertecan sekreton pri personeco kun sia kreitaĵo, la Kreinto konservas tiun sekreton kun eterna konfido.

Ĉiuj ĉi sekretoj estas supozeble konataj de la kolektiva korpuso de la Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco. Tiuj ĉi estaĵoj estas plene konataj nur de siaj grupoj de specialaj mondoj; ili estas malmulte komprenataj de aliaj ordoj. Post kiam vi atingos Paradizon, vi konos kaj arde amos la dek Sekretojn de Plejsupereco, kiuj direktas Ascendingtonon. Krom pri Diviningtono vi akiros ankaŭ partan komprenon pri la Sekretoj de Plejsupereco sur la aliaj mondoj de la Patro, kvankam ne tiel perfekte kiel sur Ascendingtono.

La Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco, kiel ilia nomo povus sugesti, estas ligitaj al la Plejsupero; ili estas same ligitaj al la Plejlasto kaj al la estonta Plejsupero-Plejlasto. Tiuj ĉi Sekretoj de Plejsupereco estas la sekretoj de la Plejsupero kaj ankaŭ la sekretoj de la Plejlasto, eĉ la sekretoj de la Plejsupero-Plejlasto.

3. La sakralaj mondoj de la Eterna Filo

La sep lumaj sferoj de la Eterna Filo estas la mondoj de la sep fazoj de pure spirita ekzisto. Tiuj ĉi brilaj globoj estas la fonto de la triobla lumo de Paradizo kaj Havono, kies influo estas plejparte, sed ne tute, limigita al la centra universo.

Personeco ne ĉeestas sur tiuj ĉi Paradizaj satelitoj; tial estas malmulte pri tiuj ĉi pure spiritaj loĝejoj, kiujn oni povas prezenti al la mortemula kaj materia personeco. Ni estas instruitaj, ke tiuj ĉi mondoj abundas je la alia-ol-persona vivo de la estaĵoj de la Eterna Filo. Ni konkludas, ke tiuj ĉi entoj estas kunvenigataj por ministri en la planitaj novaj universoj de ekstera spaco. La paradizaj filozofoj asertas, ke ĉiu Paradiza ciklo, ĉirkaŭ du miliardoj da jaroj de Urantia tempo, atestas la kreadon de pliaj rezervoj de tiuj ĉi ordoj sur la sekretaj mondoj de la Eterna Filo.

Laŭ mia informo neniu personeco iam estis sur iu ajn el tiuj ĉi sferoj de la Eterna Filo. Mi neniam estis komisiita viziti unu el tiuj ĉi mondoj dum mia longa sperto en kaj ekster Paradizo. Eĉ la personecoj kunkreitaj de la Eterna Filo ne iras al tiuj ĉi mondoj. Ni konkludas, ke ĉiuj specoj de nepersonaj spiritoj — sendepende de origino — estas akceptitaj en tiuj ĉi hejmoj de spiritoj. Ĉar mi estas persono, kaj havas spiritan formon, sendube tia mondo ŝajnus malplena kaj dezerta, eĉ se mi rajtus viziti ĝin. Altaj spiritaj personecoj ne fordonas sin al sencela scivolemo, pure neutila aventuro. Ĉiam estas tro multe da fascinaj kaj celplenaj aventuroj por permesi la disvolviĝon de iu ajn granda intereso en tiaj projektoj, kiuj estas bagatelaj aŭ nerealaj.

4. La mondoj de la Infinita Spirito

Inter la ena cirkvito de Havono kaj la brilaj sferoj de la Eterna Filo rondiras la sep globoj de la Infinita Spirito, mondoj loĝataj de la idaro de la Infinita Spirito, de la trinitatigitaj filoj de glorigitaj kreitaj personecoj, kaj de aliaj specoj de nerivelitaj estaĵoj koncernataj de la efika administrado de la multaj entreprenoj de la diversaj regnoj de universaj agadoj.

La Sep Majstro-Spiritoj estas la plejsuperaj kaj plejlastaj reprezentantoj de la Infinita Spirito. Ili konservas siajn personajn staciojn, siajn povajn fokusojn, sur la periferio de Paradizo, sed ĉiuj operacioj koncernantaj ilian administradon kaj direkton pri la granda universo estas faritaj sur kaj de tiuj ĉi sep specialaj ekzekutivaj sferoj de la Infinita Spirito. La Sep Majstro-Spiritoj estas, fakte, la menso-spirita ekvilibra stirilo de la universaro, ĉion ampleksanta, ĉion entenanta kaj ĉion kunordiganta povo de centra loko.

De tiuj ĉi sep spacaj sferoj la Majstro-Spiritoj funkcias por ekvilibrigi kaj stabiligi la cirkvitojn de kosma menso de la granda universo. Ili ankaŭ partoprenas en la diferencaj spiritaj sintenoj kaj ĉeestoj de la Diaĵoj tra la tuta granda universo. Fizikaj reagoj estas unuformaj, nevariaj kaj ĉiam tujaj kaj aŭtomataj. Sed sperteca spirita ĉeesto konformas al la subkuŝaj kondiĉoj aŭ statoj de spirita riceveco esence propra al la individuaj mensoj de la regnoj.

Fizika aŭtoritato, ĉeesto kaj funkcio estas nevariaj en ĉiuj universoj, malgranda aŭ granda. La diferenca faktoro en spirita ĉeesto, aŭ reago, estas la fluktuanta diferenco en ĝia agnosko kaj ricevo de libervolaj kreitaĵoj. Dum la spirita ĉeesto de la absoluta kaj ekzisteca Diaĵo estas neniel influita de sintenoj de lojaleco aŭ mallojaleco de kreitaj estaĵoj, samtempe estas vere, ke la funkcianta ĉeesto de la subabsoluta kaj sperteca Diaĵo estas definitive kaj rekte influita de la decidoj, elektoj kaj libervolaj sintenoj de tiaj limhavaj kreitaĵaj estaĵoj — de la lojaleco kaj sindediĉo de la individua estaĵo, planedo, sistemo, konstelacio aŭ universo. Sed tiu ĉi spirita ĉeesto de la dieco estas nek kaprica nek arbitra; ĝia sperteca varieco estas esence propra al la personaj kreitaĵoj dotitaj de libervolo.

La determinilo de la diferenco de spirita ĉeesto ekzistas en viaj propraj koroj kaj mensoj, kaj konsistas en la maniero de via propra elekto, en la decidoj de viaj mensoj kaj en la persisto de viaj propraj voloj. Tiu ĉi diferenco estas esence propra al la libervolaj reagoj de inteligentaj personaj estaĵoj, por kiuj la Universala Patro dekretis la plenumon de tiu ĉi elekta libereco. Kaj la Diaĵoj ĉiam estas fidelaj al la fluo kaj retrofluo de siaj spiritoj, renkontante kaj kontentigante la kondiĉojn kaj postulojn de tiu ĉi diferenco de kreitaĵa elekto, tuj disdonacante pli da sia ĉeesto responde al sincera deziro al si, aŭ retiriĝante sin mem el la sceno kiam siaj kreitaĵoj kontraŭe decidas en la plenumo de sia elekta libereco die disdonacita. Kaj tiel la spirito de dieco humile obeas la elekton de la kreitaĵoj de la regnoj.

La ekzekutivaj loĝejoj de la Sep Majstro-Spiritoj estas, reale, la Paradizaj sidejoj de la sep superuniversoj kaj iliaj interrilataj segmentoj en la ekstera spaco. Ĉiu Majstro-Spirito prezidas unu superuniverson, kaj ĉiu el tiuj ĉi sep mondoj estas ekskluzive asignita al unu el la Majstro-Spiritoj. Estas laŭvorte neniu fazo de la sub-Paradiza administrado de la sep superuniversoj, kiu ne estas provizitaj sur tiuj ĉi ekzekutivaj mondoj. Ili ne estas tiel ekskluzivaj kiel la sferoj de la Patro aŭ tiuj de la Filo, kaj kvankam la loĝa statuso estas limigita al indiĝenaj estaĵoj kaj al tiuj, kiuj laboras tie, tiuj ĉi sep administraj planedoj estas ĉiam malfermitaj por ĉiuj estaĵoj, kiuj deziras vizili ilin, kaj havas la necesajn rimedojn de transito.

Por mi, tiuj ĉi ekzekutivaj mondoj estas la plej interesaj kaj fascinaj lokoj ekster Paradizo. En neniu alia loko en la vasta universo oni povas observi tiajn diversajn agadojn, partoprenante tiom da malsamaj ordoj de vivantaj estaĵoj, koncernante operaciojn sur tiom multe da diversaj niveloj, okupoj samtempe materiaj, intelektaj kaj spiritaj. Kiam estas donita al mi periodo libera de tasko, se mi havas ŝancon esti sur Paradizo aŭ en Havono, mi kutime iras sur unu el tiuj ĉi tre okupataj mondoj de la Sep Majstro-Spiritoj por tiel inspiri mian menson per tiaj spektakloj de entrepreno, adoro, lojaleco, saĝeco kaj efikeco. Nenie krom tie mi povas observi tian mirindan interasocion de personecaj faroj sur ĉiuj sep niveloj de universa realo. Kaj mi estas ĉiam stimulita de la agadoj de tiuj, kiuj bone scias kiel fari sian laboron, kaj kiuj tiel plene ĝuas fari ĝin.

[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo komisiita tiel funkcii de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.]