Kajero 12

La universaro

La grandegeco de la vasta kreitaĵaro de la Universala Patro estas tute ekster el la kompreno de finita imago; la giganteco de la majstra universo malordigas la koncepton de eĉ mia ordeno de estoj. Sed la mortemula menso povas esti multe informita pri la plano kaj aranĝo de la universoj; vi povas koni ion pri ilia fizika organizo kaj mirinda administrado; vi povas lerni multe pri la variaj grupoj da inteligentuloj, kiuj loĝas en la sep superuniversoj de tempo kaj spaco kaj en la centra universo de eterneco.

Principe, tio estas, en eterna potencialo, ni konceptas la materian kreitaĵaron kiel infinitan, ĉar la Universala Patro estas efektive infinita, sed dum ni studas kaj observas la totalan materian kreitaĵaron, ni scias, ke en iu ajn momento de tempo ĝi estas limigita, kvankam por viaj limhavaj mensoj ĝi estas relative senlima, preskaŭ sen limigoj.

Ni estas konvinkitaj ke, laŭ la studado pri fizikaj leĝoj kaj observado pri la stelaj regnoj, la infinita Kreinto ne estas ankoraŭ evidentiginta la finalecon de sia kosma esprimo, ke multe de la kosma potencialo de la Infinito estas ankoraŭ entenata en li kaj ne rivelata. Por kreitaj estaĵoj la majstra universo povus aperi kiel preskaŭ infinita, sed ĝi estas tute ne finfarita; la materia kreitaĵaro havas ankoraŭ fizikajn limigojn, kaj la sperteca rivelado pri la eterna celo estas ankoraŭ en progreso.

1. Spacaj niveloj de la majstra universo

La universaro estas nek infinita plano,senlima kubo, nek senlima cirklo; ĝi certe havas dimensiojn. La leĝoj de fizika organizo kaj administrado konkludiga pruvas, ke la tute vasta agregaĵo de forto-energio kaj materio-povo plejlaste funkcias kiel spaca unuo, kiel organizata kaj kunordigata tuto. La observebla konduto de la materia kreitaĵaro konstituas pruvon pri fizika universo kun difinitaj limigoj. La decidiga pruvo ke universo estas samtempe cirkla kaj limigata estas provizata de la bone konata fakto, laŭ kiu ĉiuj formoj de ĉefaj energioj ĉiam turnas sur la kurba vojlinio de la spacaj niveloj de la majstra universo obeante al la senĉesa kaj absoluta altiro de Paradiza gravito.

La sinsekvaj spacaj niveloj de la majstra universo konstituas la plej gravajn segmentojn de penetrata spaco - tuta kreitaĵaro, organizata kaj parte loĝata aŭ ankoraŭ organizota kaj loĝota. Se la majstra universo ne estus serio da elipsaj niveloj de spaco malpli rezistantaj kontraŭ la movo kaj alternantaj kun zonoj de relativa kvieteco, ni konceptas, ke eblus observi iujn kosmajn energiojn rekte forprenitaj surinfinitaj distancoj al senvoja spaco. Sed ni neniam trovas forton, energion aŭ materion tiel reagantaj; ĉiam ili turnas, progresante sur la vojlinioj de la grandaj cirkvitoj de spaco.

Procedante ekde Paradizo tra la horizontala etendiĝo de pe,etrata spaco, la majstra universo ekzistas en ses samcentraj elipso, la spacaj niveloj ensirkligantaj la centran Insulon :

1. La centra universo — Havono.

2. La sep superuniversoj.

3. La unua nivelo de ekstera spaco.

4. La dua nivelo de ekstera spaco.

5. La tria nivelo de ekstera spaco

6. La kvara nivelo de plej ekstera spaco.

Havono, la centra universo, ne estas tempa kreaĵo; ĝi estas eterna ekzisto. Tiu ĉi senkomenca kaj senfina universo konsistas el miliardo da sferoj de sublima perfekteco kaj estas ĉirkaŭita de la enormaj mallumaj korpoj de gravito. En la centro de Havono estas la senmova kaj absolute stabiligita Insulo de Paradizo, ĉirkaŭita de siaj dudek unu satelitoj. Pro la enormaj ĉirkaŭaj masoj de mallumaj korpoj de gravito ĉe la rando de la centra universo, la masa enhavo de tiu ĉi centra kreaĵo treege superas la konatan totalan mason de ĉiuj sep sektoroj de la granda universo.

La Paradiza-Havona Sistemo, la eterna universo ĉirkaŭanta la eternan Insulon, konstituas perfektan kaj eternan kernon de la majstra universo; ĉiuj sep superuniversoj kaj ĉiuj regionoj de ekstera spaco turnas sur establitaj orbitoj ĉirkaŭ la giganta agregaĵo de la Paradizaj satelitoj kaj la sferoj de Havona.

La Sep Superuniversoj ne estas unuarangaj fizikaj organizaĵoj; nenie iliaj limoj dividas nebulozan familion, nek ili krucas lokan universon, praan krean unuon. Ĉiu superuniverso estas simple geografia spaca amasiĝo de proksimume unu sepono de la organizita kaj parte loĝata post-Havona kreaĵo, kaj ĉiu estas preskaŭ egala laŭ la nombro de lokaj universoj entenataj kaj laŭ la spaco ampleksita. Nebadono, via loka universo, estas unu el la plej novaj kreaĵoj en Orvontono, la sepa superuniverso.

La Granda Universo estas la nuna organizita kaj loĝata kreaĵo. Ĝi konsistas el la sep superuniversoj, kun kumulita evolua potencialo de ĉirkaŭ sep duiliono da loĝataj planedoj, sen mencii la eternajn sferojn de la centra kreaĵo. Sed tiu ĉi provizora takso ne konsideras la arkitekturajn administrajn sferojn, nek inkluzivas la eksterajn grupojn de neorganizitaj universoj. La nuna neregula rando de la granda universo, ĝia miksforma kaj nefinfarita periferio, kune kun la treege perturbita stato de la tuta astronomia kampo, sugestas al niaj stelstudantoj, ke eĉ la sep superuniversoj estas ankoraŭ nefinfaritaj. Kiam ni moviĝas de interne, de la dia centro eksteren al iu ajn direkto, ni fine alvenas al la eksteraj limoj de la organizita kaj loĝata kreaĵo; ni alvenas al la eksteraj limoj de la granda universo. Kaj estas proksime de tiu ĉi ekstera limo, en malproksima angulo de tia grandioza kreitaĵaro, ke via loka universo havas sian eventoplenan ekziston.

La niveloj de ekstera spaco. Malproksime en spaco, je enorma distanco de la sep loĝataj superuniversoj amasiĝas vastaj kaj nekredeble mirindaj cirkvitoj de forto kaj materiiĝantaj energioj. Inter la energiaj cirkvitoj de la sep superuniversoj kaj tiu ĉi giganta ekstera zono de agado de forto, estas spaca zono relative trankvila, kiu varias laŭ larĝo, sed averaĝas ĉirkaŭ kvarcent mil lumjaroj. Tiuj ĉi spacaj zonoj estas liberaj de stela polvo — kosma nebulo. Niaj studentoj pri tiuj ĉi fenomenojn dubas pri la ekzakta stato de la spaco-fortoj ekzistantaj en tiu ĉi zono de relativa trankvileco ĉirkaŭanta la sep superuniversoj. Sed ĉirkaŭ unu duonmiliono da lumjaroj preter la periferio de la nuna granda universo ni observas la komencojn de zono de nekredebla energia agado, kiu kreskas en volumeno kaj intenseco por pli ol dudek kvin milionoj da lumjaroj. Tiuj ĉi enormaj radoj de energiantaj fortoj situas en la unua nivelo de ekstera spaco, kontinua zono de kosma agado ĉirkaŭanta la tuton de la konata, organizita kaj loĝata kreitaĵaro.

Pli grandaj aktivecoj prenas lokon transe de tiuj regionoj, ĉar la fizikistoj de Uversa estas detektintaj anoncan pruvon de fortaj evidentigoj pli ol kvindek milionojn da lumjaroj transe de la plej eksteraj regionoj de tiuj fenomenoj en la unua ekstera spaca nivelo. Tiuj aktivecoj sendube antaŭsignas la organizon de la materiaj kreitaĵaroj de la dua nivelo de spaco de la majstra universo.

La centra universo estas la eterneca kreitaĵaro; la sep superuniversoj estas la tempaj kreitaĵaroj; La kvar eksteraj niveloj de spaco estas sendube destinataj por prepari kaj fine aperigi la kreitaĵaran plejlastecon. Kaj estas tiuj kiuj persiste asertis, ke la infinito neniam povas atingi plenan esprimon maltranse de infiniteco; Ili do postulatas plian kaj nerivelatan kreadon transe de la kvara kaj plej ekstera spaca nivelo, eblan ĉiam kreskantan kaj neniam finiĝantan universon de infiniteco. Teorie ni ne scias kiel limigi aŭ la infinitecon de la Kreinto aŭ la potencialan infinitecon de kreado, sed ni konsideras la mastran universon tian, kia ĝi ekzistas kaj estas administrata, kun limigoj kaj definitive limdifinita kaj limigita sur siaj eksteraj bordoj de malfermata spaco.

2. La kampoj de la Nekvalifikita Absoluto

Kiam Urantiaj astronomoj esploras per siaj pli kaj pli potencaj teleskopoj la misterajn etendaĵojn de ekstera spaco, kaj observas la nekredeblan evoluon de preskaŭ nenombreblaj fizikaj universoj, ili devus rimarki, ke ili kontemplas la konsiderindan plenumadon de la nesondeblaj planoj de la Arkitektoj de la Majstra Universo. Vere, ni posedas pruvojn sugestantajn la ĉeeston de iuj Paradizaj personecoj, kiuj influas tie kaj tie ĉi tra la vastaj manifestiĝoj de energio nun karakterizaj tiujn eksterajn regionojn, sed de la pli larĝa vidpunkto la spacaj regionoj etendiĝantaj preter la eksteraj bordoj de la sep superuniversoj estas ĝenerale agnoskitaj kiel konsistigantaj la kampojn de la Nekvalifikita Absoluto.

Kvankam la senhelpa homa okulo povas vidi nur du aŭ tri nebulozojn ekster la limoj de la superuniverso de Orvontono, viaj teleskopoj laŭvorte rivelas milionojn kaj milionojn da tiuj ĉi fizikaj formiĝantaj universoj. La plejmulto el la stelaj regnoj videble elmontritaj al la esploro de viaj hodiaŭaj teleskopoj estas en Orvontono, sed per fotografia tekniko la pli grandaj teleskopoj penetras multe preter la bordoj de la granda universo en la kampojn de ekstera spaco, kie nenombreblaj universoj estas en organiziĝa procezo. Kaj estas ankoraŭ pliaj milionoj da universoj preter la vidkapablo de viaj nunaj instrumentoj.

En proksima estonteco novaj teleskopoj rivelos al la mirinda rigardo de la Urantiaj astronomoj ne malpli ol 375 milionoj da novaj galaksioj en la foraj etendaĵoj de la ekstera spaco. Samtempe tiuj ĉi pli potencaj teleskopoj rivelos, ke multaj insulaj universoj antaŭe konsideritaj kiel en la ekstera spaco, estas fakte parto de la galaksia sistemo de Orvontono. La sep superuniversoj ankoraŭ kreskas; la periferio de ĉiu iom post iom plivastiĝas; novaj nebulozoj estas konstante stabiliĝantaj kaj organiziĝantaj; kaj iuj el la nebulozoj, kiujn Urantiaj astronomoj konsideras kiel ekstragalaksiajn, estas efektive ĉe la rando de Orvontono, kaj vojaĝas kune kun ni.

La Uversaj stelstudantoj observas, ke la granda universo estas ĉirkaŭita de praa serio de stelaj kaj planedaj amasoj plene ĉirkaŭantaj la nunan loĝatan kreaĵon kiel samcentraj ringoj de eksteraj universoj post universoj. La fizikistoj de Uverso kalkulas, ke la energio kaj materio de tiuj ĉi eksteraj kaj neesploritaj regionoj jam egalas multoble pli ol la tuta materia maso kaj energia ŝango ampleksita en ĉiuj sep superuniversoj. Ni estas informitaj, ke la metamorfozo de kosma forto en tiuj ĉi niveloj de ekstera spaco estas funkcio de la Paradizaj forto-organizantoj. Ni ankaŭ scias, ke tiuj ĉi fortoj estas praaj al tiuj fizikaj energioj, kiuj nuntempe aktivigas la grandan universon. La Orvontonaj povo-direktoroj tamen ne koncerniĝas pri tiuj foraj regnoj, kaj nek la movoj de energio estas percepteble ligitaj al la povo-cirkvitoj de la organizitaj kaj loĝataj kreaĵoj.

Ni scias tre malmulte pri la signifo de tiuj ĉi mirindaj fenomenoj de la ekstera spaco. Pli granda kreaĵo de la estonteco estas formiĝanta. Ni povas observi ĝian grandegecon, ni povas percepti ĝian amplekson kaj senti ĝiajn majestajn dimensiojn, sed alie ni scias ne multon pli pri tiuj ĉi regnoj ol la astronomoj de Urantio. Laŭ nia scio, neniu materiaj estaĵoj de homa ordo, neniu anĝeloj aŭ aliaj spiritaj kreitaĵoj ekzistas en tiu ĉi ekstera ringo de nebulozoj, sunoj kaj planedoj. Tiu ĉi fora regno estas ekster la jurisdikcio kaj administrado de la superuniversaj registaroj.

Tra tuta Orvontono oni kredas, ke nova tipo de kreaĵo estas en procezo, ordo de universoj destinita por fariĝi la scenejo de la estontaj agadoj de la kuniĝanta Korpuso de Finatingo; kaj se niaj konjektoj estas ĝustaj, tiam la senfina estonteco povas rezervi por ĉiuj vi la samajn interesegajn spektaklojn, kiujn la senfina estinteco rezervis por viaj plejaĝuloj kaj antaŭuloj.

3. Universala gravito

Ĉiuj formoj de forto-energio — materia, mensa aŭ spirita — same submetiĝas al tiuj tenoj, tiuj universalaj ĉeestoj, kiujn ni nomas gravito. La personeco ankaŭ respondas al la gravito — al la ekskluziva cirkvito de la Patro; sed kvankam tiu ĉi cirkvito estas ekskluziva al la Patro, li ne estas ekskluzivita de la aliaj cirkvitoj; la Universala Patro estas infinita, kaj agas en ĉiuj kvar cirkvitoj de absoluta gravito en la majstra universo:

1. La Personeca Gravito de la Universala Patro.

2. La Spirita Gravito de la Eterna Filo.

3. La Mensa Gravito de la Kuna Aganto.

4. La Kosma Gravito de la Insulo de Paradizo.

Tiuj ĉi kvar cirkvitoj ne rilatas al la forto-centro de la malsupra Paradizo; ili estas nek cirkvitoj de forto, energio, aŭ povo. Ili estas cirkvitoj de absoluta ĉeesto, kaj same kiel Dio ili estas sendependaj de tempo kaj spaco.

Ĉirilate interesas citi iujn observojn faritajn sur Uversa dum freŜdataj miljaroj de la serĉantaro pri gravito. Tiu sperta grupo da laborantoj alvenis al la jenaj konkludoj koncerne la diferencajn sistemojn de gravito de la majstra universo.

1. Fizika Gravito. Formulinte takson pri la totalo de kapablo de la tuta fizika gravito de la granda universo, ili diligente komparis tiun ĉi rezulton kun la taksita totalo de absoluta ĉeesto de gravito nun funkcianta. Tiuj ĉi kalkuloj indikas, ke la totala gravita ago sur la granda universo estas tre malgranda parto de la taksita gravita altiro de Paradizo, kalkulita surbaze de la gravita respondo de bazaj fizikaj unuoj de universa materio. Tiuj ĉi esploristoj atingis la mirindan konkludon, ke la centra universo kaj la ĉirkaŭantaj sep superuniversoj nuntempe uzas nur ĉirkaŭ kvin procentojn de la aktiva funkciado de la teno de la absoluta gravito de Paradizo. Alivorte: nuntempe ĉirkaŭ naŭdek kvin procentoj de la aktiva ago de kosma gravito de la Paradiza Insulo, kalkulitaj laŭ tiu ĉi totaleca teorio, okupiĝas pri la regado de materiaj sistemoj preter la limoj de la nunaj organizitaj universoj. Tiuj ĉi kalkuloj ĉiuj referencas al absoluta gravito; lineara gravito estas interaga fenomeno, kiu povas esti kalkulita nur konante la efektivan Paradizan graviton.

2. Spirita Gravito. Per la sama tekniko de komparaj takso kaj kalkulo tiuj ĉi esploristoj esploris la nunan reagan kapablon de spirita gravito kaj, kun la kunlaboro de la Solecaj Mesaĝistoj kaj aliaj personecoj de spirito, sukcesis sumiĝi la aktivan graviton de spirito de la Dua Fonto-Centro. Kaj estas plej interese noti, ke ili trovas proksimume la saman valoron por la efektiva kaj funkcia ĉeesto de spirita gravito en la granda universo, kiun ili supozas por la nuna totalo de aktiva gravito de spirito. Alivorte: nuntempe praktike la tuta gravito de spirito de la Eterna Filo, kalkulita laŭ tiu ĉi totaleca teorio, estas observeble funkcianta en la granda universo. Se tiuj ĉi trovoj estas fidindaj, ni povas konkludi, ke la universoj nun evoluantaj en ekstera spaco estas nuntempe plene nespiritaj. Kaj se tio ĉi estus vera, ĝi kontentige klarigus kial spirite dotitaj estaĵoj posedas malmultan aŭ neniun informon pri tiuj ĉi vastaj energiaj manifestiĝoj krom scii la fakton pri ilia fizika ekzisto.

3. Mensa Gravito. Per tiuj ĉi samaj principoj de kompara kalkulo tiuj ĉi spertuloj atakis la problemon pri la ĉeesto kaj respondo de la menso-gravito. La mensa unuo de takso estis trovita kalkulante la averaĝon de tri materiaj kaj tri spiritaj specoj de menseco, kvankam la speco de menso trovita ĉe la povo-direktoroj kaj iliaj asociitoj montriĝis kiel perturba faktoro klopodante atingi bazan unuon por la takso de menso-gravito. Estis malmulte da malfacilaĵoj por taksi la nunan kapablon de la Tria Fonto-Centro pri la funkcio de menso-gravito laŭ tiu ĉi teorio de totaleco. Kvankam la trovoj en tiu ĉi ekzemplo ne estas tiel decidaj kiel en la taksoj de fizika kaj spirita gravito, kompare konsideritaj, ili estas tre instruaj kaj eĉ kuriozaj. Tiuj ĉi esploristoj deduktas, ke ĉirkaŭ okdek kvin procentoj de la respondo de menso-gravito al la intelekta altiro de la Kuna Aganto devenas de la ekzistanta granda universo. Tio ĉi sugestus la eblon, ke mensaj agadoj partoprenas konekte kun la observeblaj fizikaj agadoj nun en progreso tra la tutaj regnoj de ekstera spaco. Kvankam tiu ĉi takso estas probable tre malpreciza, ĝi principe kongruas kun nia kredo, ke inteligentaj forto-organizantoj nuntempe direktas universan evoluon en la spacaj niveloj preter la eksteraj limoj de la granda universo. Kia ajn la naturo de tiu ĉi supozita inteligenteco, ĝi estas ŝajne ne responda al spirita gravito.

Sed ĉiuj ĉi kalkuloj plej bone estas bazitaj sur konjektitaj leĝoj. Ni pensas, ke ili estas sufiĉe fidindaj. Eĉ se kelkaj spiritaj estaĵoj troviĝus en ekstera spaco, ilia kolektiva ĉeesto ne rimarkeble influus kalkulojn pri tiaj enormaj mezuroj.

La Personeca Gravito estas nekalkulebla. Ni agnoskas la cirkviton, sed ni povas mezuri nek kvalitan nek kvantan realaĵojn respondajn al ĝi.

4. Spaco kaj movo

Ĉiuj unuoj de kosma energio estas en unuaranga rivoluo kaj engaĝitaj en la plenumo de sia misio, dum ili turnas en la universa orbito. La spacaj universoj kaj iliaj komponantaj sistemoj kaj mondoj estas ĉiuj rotaciantaj sferoj, moviĝantaj laŭ la senfinaj cirkvitoj de la spacaj niveloj de la majstra universo. Absolute nenio estas senŜanĝa en la tuta majstra universo krom la centra mem de Havona, la eterna Insulo deParadizo, la gravita centro.

La Nekvalifikita Absoluto estas funkcie limigita al spaco, sed ni ne estas tiel certaj pri la rilato de tiu ĉi Absoluto al movo. Ĉu movo estas esence propra al ĝi? Ni ne scias. Ni scias, ke movo ne estas esence propra al spaco; eĉ la movoj de spaco ne estas denaskaj. Sed ni ne estas tiel certaj pri la rilato de la Nekvalifikita al movo. Kiu aŭ kio reale respondecas pri la gigantaj agadoj de transmutacioj de forto-energio nun progresantaj ekster la limoj de la nunaj sep superuniversoj? Koncerne la originon de movo ni havas jenajn opiniojn:

1. Ni opinias, ke la Kuna Aganto iniciatas movon en spaco.

2. Se la Kuna Aganto produktas la movojn de spaco, ni ne povas pruvi ĝin.

3. La Universala Absoluto ne estigas komencan movon, sed egaligas kaj regas ĉiujn streĉojn kaŭzitajn de movo.

En la ekstera spaco la forto-organizantoj ŝajne respondecas pri la produktado de la gigantaj universaj radoj, kiuj estas nun en procezo de stela evoluo, sed ilia kapablo tiel funkcii devis esti ebligita per iu modifo de la spaca ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto.

La spaco estas, laŭ la homa vidpunkto, nenio — negativa; ĝi ekzistas nur rilate al io positiva kaj nespaca. La spaco tamen estas reala. Ĝi enhavas kaj kondiĉas movon. Ĝi eĉ moviĝas. Spacaj movoj povas esti proksimume klasifikitaj jene:

1. Unuaranga movo — spaca spirado, la movo de la spaco mem.

2. Duaranga movo — la alternaj direktaj svingoj de la sinsekvaj niveloj de spaco.

3. Relativaj movoj — relativaj en la senco, ke ili ne estas determinitaj rilate al Paradizo kiel baza punkto. Unuaranga kaj duaranga movoj estas absolutaj, movoj rilate al senmova Paradizo.

4. Kompensa aŭ korelativa movo destinita por kunordigi ĉiujn aliajn movojn.

La nunaj rilatoj de via suno kaj ĝiaj asociataj planedoj, kvankam rivelantaj multajn relativajn kaj absolutajn movojn en spaco, tendencas doni al astronomaj observantoj impreson, ke vi estas kompare senmovaj en spaco, ke la ĉirkaŭantaj stelaj amasoj kaj fluoj estas ĵetitaj en fuĝon eksteren kun ĉiam kreskanta rapideco laŭmezure, kiel viaj kalkuloj koncernas pli malproksiman spacon. Sed tia ne estas la okazo. Vi malsukcesas agnoski la nunan regulan ekspansion eksteren de la fizikaj kreitaĵaroj de la tuta penetrata spaco. Via propra loka kreitaĵaro (Nebadono) apartenas al tiu movo de universa ekspansio eksteren. Ĉiuj sep superuniverso partoprenas en la cikloj de du miliardoj da jaroj de spaca spirado kun la eksteraj regionoj de la majstra universo.

Kiam la universoj dilatiĝas kaj kuntiriĝas, la materiaj masoj en penetrita spaco alterne moviĝas kontraŭ kaj kun la altiro de la Paradiza gravito. La laboro plenumita movante mason de materia energio de kreaĵo estas laboro de spaco, ne laboro de povo-energio.

Kvankam viaj spektroskopaj taksadoj de astronomiaj rapidoj estas sufiĉe fidindaj, kiam ili estas aplikitaj al la stelaj regnoj apartenantaj al via superuniverso kaj ĝiaj asociitaj superuniversoj, tiaj kalkuloj koncernantaj la regnojn de ekstera spaco estas tute nefidindaj. La spektraj linioj moviĝas de la normalo al la violkoloro, kiam stelo proksimiĝas; same tiuj ĉi linioj moviĝas al la ruĝo kun malproksimiĝanta stelo. Multaj influoj intermetiĝas por ŝajnigi, ke la retroira rapido de la eksteraj universoj pliiĝas po pli ol cent sesdek kilometroj [cent mejloj] sekunde por ĉiu plia distanco de miliono da lumjaroj. Per tiu ĉi kalkula metodo post la perfektiĝo de pli potencaj teleskopoj, ŝajnos, ke tiuj ĉi malproksimaj sistemoj flugas de tiu ĉi universa parto je la nekredebla rapido de pli ol kvardek ok mil kilometroj [tridek mil mejloj] sekunde. Sed tiu ĉi ŝajna rapido de retroiro ne estas reala; ĝi rezultas el multnombraj eraraj faktoroj ampleksantaj angulojn de observado kaj aliajn spactempajn distordojn.

Sed la plej granda el ĉiuj tiaj distordoj okazas, ĉar la vastaj universoj de ekstera spaco proksime de la kampoj de la sep superuniversoj ŝajnas rivolui en direkto kontraŭa al tiu de la granda universo. Tio estas, tiuj ĉi miriadoj da nebulozoj kaj iliaj akompanantaj sunoj kaj sferoj nun rivoluas dekstrume ĉirkaŭ la centra kreaĵo. La sep superuniversoj rivoluas ĉirkaŭ Paradizo en maldekstruma direkto. Ŝajnas, ke la dua ekstera universo de galaksioj, same kiel la sep superuniversoj, rivoluas maldekstrume ĉirkaŭ paradizo. Kaj la astronomiaj observantoj de Uverso opinias, ke ili detektas pruvon pri rivoluaj movoj en tria ekstera zono de malproksima spaco, kiuj komencas elmontri moviĝemon laŭ la dekstruma direkto.

Estas probable, ke tiuj ĉi alternaj direktoj de sinsekvaj spacaj procesioj de la universoj havas ian rilaton al la tekniko de gravito de la Universala Absoluto ene de la majstra universo, kiu konsistas en kunlaborado de fortoj kaj egaligo de spacaj streĉoj. La movo same kiel spaco estas komplemento aŭ ekvilibra faktoro de gravito.

5. Spaco kaj tempo

Same kiel spaco, la tempo estas disdonaco de Paradizo, sed ne en la sama senco, nur nerekte. La tempo venas pro movo, kaj ĉar la menso estas esence konscia pri sinsekvo. Laŭ praktika vidpunkto, la movo estas esenca por tempo, sed ne ekzistas unuo de universala tempo bazita sur movo, krom se la norma tago de Paradizo-Havono estas arbitre agnoskita tiel. La totalo de spaca spirado detruas sian lokan valoron kiel tempan fonton.

La spaco ne estas infinita, kvankam ĝi originas de Paradizo; ĝi ne estas absoluta, ĉar ĝi estas penetrita de la Nekvalifikita Absoluto. Ni ne konas la absolutajn limojn de spaco, sed ni scias, ke la absoluto de tempo estas eterneco.

Tempo kaj spaco estas nesepareblaj nur en la spactempaj kreaĵoj, la sep superuniversoj. Netempa spaco (spaco sen tempo) teorie ekzistas, sed la nura vere netempa loko estas la Paradiza areo. Nespaca tempo (tempo sen spaco) ekzistas en la menso de la funkcia nivelo de Paradizo.

La relative senmovaj mezspacaj zonoj tuŝantaj Paradizon kaj disigantaj penetritan spacon disde nepenetrita spaco estas la transiraj zonoj de tempo al eterneco, tial la neceso por Paradizaj pilgrimantoj nekonsciiĝi dum tiu ĉi transito, kiam ĝi kulminos al Paradiza civitaneco. Vizitantoj, konsciaj pri tempo, povas iri al Paradizo sen tiel dormi, sed ili restas tempaj kreitaĵoj.

Rilatoj al tempo ne ekzistas sen movo en spaco, sed konscio pri tempo ja. Sinsekveco povas konsciigi pri tempo eĉ en la foresto de movo. La homa menso estas malpli ligita al tempo ol ligita al spaco pro la esence propra naturo de la menso. Eĉ dum la tagoj de tera vivo en la karno, kvankam la menso de la homo estas rigide ligita al spaco, la krea imago de homo kompare estas libera de tempo. Sed la tempo mem ne estas origine kvalito de menso.

Estas tri malsamaj niveloj de tempa kono:

1. Mense perceptita tempo — konscio pri sinsekvo, movo kaj senso pri daŭro.

2. Spirite perceptita tempo — klarvido pri movo al Dio kaj konscio pri suprenira movo al niveloj de kreskanta dieco.

3. La personeco kreas unikan senson pri tempo pere de la klarvido pri Realeco plus konscio pri ĉeesto kaj daŭro.

Nespiritaj bestoj konas nur la pasintecon, kaj vivas en la nuntempo. La spirite loĝata homo havas povojn de antaŭvido (klarvido); li povas antaŭvidi la estontecon. Nur antaŭenirantaj kaj progresantaj kondutoj estas persone realaj. Senmova etiko kaj tradicia moraleco estas nur iomete superbesta. Nek stoikismo estas alta nivelo de memrealigo. La etiko kaj moralo fariĝas vere homaj, kiam ili estas dinamikaj kaj progresantaj, vivantaj kun la universa realo.

La homa personeco ne estas simple akompano de spactempaj eventoj; la homa personeco povas ankaŭ agi kiel kosma kaŭzo de tiaj eventoj.

6. Universala superregado

La universo estas mova. La stabileco ne estas la rezulto de inercio sed pli ĝuste la produkto de ekvilibritaj energioj, kunlaboraj mensoj, kunordigitaj morontioj, spirita superregado kaj personeca unuiĝo. La stabileco estas plene kaj ĉiam porporcia al dieco.

En la fizika kontrolo de la majstra universo la Universala Patro plenumas prioritaton kaj unuarangecon pere de la Insulo de Paradizo; Dio estas absoluta en la spirita administrado de la kosmo en la persono de la Eterna Filo. Koncerne la mensajn kampojn, la Patro kaj la Filo kunordigate funkcias en la Kuna Aganto.

La Tria Fonto-Centro helpas subteni la ekvilibron kaj kunordigon de la kombinitaj fizika kaj spirita energioj kaj organizoj per la absoluteco de sia teno de la kosma menso kaj per la plenumo de siaj esence propraj kaj universalaj komplementoj de fizika kaj spirita gravitoj. Kiam ajn kaj kie ajn okazas ligo inter materio kaj spirito, tia mensa fenomeno estas ago de la Infinita Spirito. Nur la menso povas interasocii la fizikajn fortojn kaj energiojn de la materia nivelo kun la spiritaj povoj kaj estaĵoj de la spirita nivelo.

Dum ĉiu via kontemplado de universalaj fenomenoj, certiĝu, ke vi konsideras la interrilaton de fizika, intelekta kaj spirita energioj, kaj ke vi enkalkulas la neatenditajn fenomenojn akompanantajn ilian unuiĝon fare de la personeco kaj la neantaŭvideblajn fenomenojn rezultantajn de la agoj kaj reagoj de la spertecaj Diaĵo kaj Absolutoj.

La universo estas tre antaŭvidebla nur en la senco de kvanta aŭ gravita mezuro; eĉ la praaj fizikaj fortoj ne respondas al la lineara gravito, nek al la pli altaj mensaj signifoj kaj veraj valoroj de spirito de plejlastaj universaj realoj. Kvalite la universo estas ne tre antaŭvidebla koncerne novajn asociojn de fortoj, ĉu fizikaj, mensaj aŭ spiritaj, kvankam multaj tiaj kombinaĵoj de energioj aŭ fortoj fariĝas parte antaŭvideblaj, kiam submetitaj al profunda observado. Kiam materio, menso kaj spirito estas unuigitaj de la kreitaĵa personeco, ni estas nekapablaj plene antaŭdiri la decidojn de tia libervola estaĵo.

Ĉiuj fazoj de praa forto, naskiĝanta spirito, kaj aliaj nepersonaj plejlastoj ŝajnas reagi laŭ iuj relative stabilaj sed nekonataj leĝoj, kaj estas karaterizitaj de libereco de agado kaj elasteco de reago, kiuj ofte estas konfuzigaj, kiam ili estas renkontitaj en la fenomenoj de ĉirkaŭlimigita kaj izolita situacio. Kio estas la klarigo pri tiu ĉi neantaŭvidebla reaglibereco rivelita de tiuj ĉi emerĝantaj universaj efektivaĵoj? Tiuj ĉi nekonataj, nesondeblaj neantaŭvideblecoj — ĉu pri la konduto de praa unuo de forto, la reago de neidentigita nivelo de menso, aŭ la fenomeno de vasta antaŭuniverso formiĝanta en la kampoj de ekstera spaco — probable rivelas la agadojn de la Plejlasto kaj la ĉeesto-farojn de la Absolutoj, kiuj antaŭas la funkcion de ĉiuj universaj Kreintoj.

Ni ne reale scias, sed ni konjektas ke tia escepta diverseco kaj tia profunda kunordigado signifas la ĉeeston kaj plenumadon de la Absolutoj, kaj tiu tia reaga diverseco fronte al Ŝajne unuforma kaŭzeco rivelas la reagon de la Absolutoj, ne nur al la senpera kaj situacia kaŭzeco, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj ligitaj kaŭzecoj tra la tuta majstra universo.

Individuoj havas siajn gardistojn de destino; planedoj, sistemo, konstelacioj, universoj kaj superuniversoj, ĉiu havas siajn respektivajn estrojn, kiuj laboras por la bono de sia kampo. Havona kaj eĉ la granda universo estas prigardataj de tiuj al kiuj estis konfiditaj tiaj altaj prirespondecoj. Sed kiu certigas kaj zorgas pri la fundamentaj bezonoj de la majstra universo kiel totalo, de Paradizo ĝis la kvara kaj ekstera space nivelo ? Ekzistece tia supertasko estas probable atribuebla al la Paradiza Trinitato, sed de sperteca vidpunkto la apero post Havona de la universoj dependas de :

1. La Absolutoj en potencialo.

2. La Plejlasto en direkto.

3. La Plejsupero en evolua kunordigado.

4. La Arkitektoj de la Majstra Universo pri administrado antaŭa al la apero de specifaj estroj.

La Nekvalifikita Absoluto penetras la tutan spacon. Ni ne klare distingas la ekzaktan statuson de la Diaĵa kaj Universala Absolutoj, sed ni scias ke tiu ĉi funkcias tie, kie ajn funkcias la Diaĵa kaj Nekvalifikita Absolutoj. La Diaĵa Absoluto povas universale ĉeesti sed ne vere space ĉeesti. La Plejlasto ĉeestas aŭ iom space ĉeestos ĝis la eksteraj bordoj de la kvara spaca nivelo. Ni dubas, ke la Plejlasto iam space ĉeestos preter la periferio de la majstra universo, sed ene de tiu ĉi limo la Plejlasto iom post iom integras la krean organizon de la potencialoj de la tri Absolutoj.

7. La parto kaj la tuto

Funkcias, tra ĉiu tempo kaj spaco kaj laŭ la tuta realo de iu ajn naturo, nefleksebla kaj nepersona leĝo, kiu ekvivalentas al la funkcio de kosma providenco. La mizerikordo karakterizas la ameman sintenon de Dio al la individuo; la senpartieco motivas la sintenon de Dio al la tuto. La volo de Dio ne nepre regas en la parto — en la koro de iu ajn personeco — sed lia volo efektive regas la tuton, la universaron.

En ĉiuj liaj traktoj kun ĉiuj liaj estaĵoj estas vere, ke la leĝoj de Dio ne estas esence arbitraj. Por vi, per via limigita vidkapablo kaj limhava vidpunkto, la agoj de Dio devas ofte ŝajni esti diktatoraj kaj arbitraj. La leĝoj de Dio estas simple la kutimoj de Dio, lia maniero ripetade fari aferojn; kaj li ĉiam bone faras ĉiujn aferojn. Vi observas, ke Dio sammaniere faras la saman aferon, ripetade, simple ĉar tio estas la plej bona maniero fari tiun apartan aferon en donita cirkonstanco; kaj la plej bona maniero estas la ĝusta maniero, kaj tial la infinita saĝeco ĉiam ordonas, ke ĝi estu farita laŭ tiu preciza kaj perfekta maniero. Vi ankaŭ memoru, ke la naturo ne estas la ekskluziva ago de la Diaĵo; aliaj influoj ĉeestas en tiuj fenomenoj, kiujn la homo nomas naturo.

Estas abomene al la dia naturo suferi ian ajn difektiĝon aŭ iam permesi la plenumadon de iu ajn pure persona ago laŭ malsupera maniero. Oni tamen klarigu ke, se, en la dieco de iu ajn situacio, en la ekstremeco de iu ajn cirkonstanco, en iu kazo, kie la vojo de la plejsupera saĝeco povus indiki la postulon de malsama konduto — se la postuloj de perfekteco povus ial ajn dikti alian metodon de reago, pli bonan metodon, tiam kaj tie la tutsaĝa Dio funkcius laŭ tiu pli bona kaj pli taŭga maniero. Tio estus la esprimo de pli alta leĝo, ne la nuligo de malpli alta leĝo.

Dio ne estas sklavo limigita de kutimo kaj de la longdaŭra ripeto de siaj propraj libervolaj agoj. Estas neniu konflikto inter la leĝoj de la Infinito; ili ĉiuj estas perfektecoj de la neeraripova naturo; ili ĉiuj estas la nekontestitaj agoj esprimantaj neriproĉeblajn decidojn. La leĝo estas la senŝanĝa reago de infinita, perfekta kaj dia menso. La agoj de Dio estas ĉiuj libervolaj malgraŭ tiu ĉi ŝajna simileco. En Dio “estas nek ŝanĝebleco nek ombro de ŝanĝo”. Sed ĉio ĉi, kio povas esti vere dirita pri la Universala Patro, ne povas esti dirita kun egala certeco pri ĉiuj liaj subordigitaj inteligentuloj aŭ pri liaj evoluaj kreitaĵoj.

Ĉar Dio estas senŝanĝa, vi do povas fidi, ke en ĉiuj ordinaraj cirkonstancoj li faru la saman aferon laŭ la identa kaj ordinara maniero. Dio estas la certigo pri stabileco por ĉiuj kreitaj aĵoj kaj estaĵoj. Li estas Dio; tial li ne ŝanĝiĝas.

Kaj tiu ĉi tuta firmeco de konduto kaj unuformeco de ago estas personaj, konsciaj kaj tre libervolaj, ĉar la granda Dio ne estas senhelpa sklavo de sia propra perfekteco kaj infiniteco. Dio ne estas mem-aganta aŭtomata forto; li ne estas sklava povo limigita de leĝo. Dio estas nek matematika ekvacio nek kemia formulo. Li estas libervola kaj praa personeco. Li estas la Universala Patro, estaĵo superŝarĝita de personeco kaj la universala fonto de ĉiu kreitaĵa personeco.

La volo de Dio ne unuforme regas en la koro de la materiaj mortemuloj serĉantaj Dion, sed se la tempa kadro estas plilarĝigita preter la nuna momento por inkluzivi la tuton de la unua vivo, tiam la volo de Dio fariĝas pli kaj pli perceptebla en la spiritaj fruktoj, kiuj estas portataj en la vivoj de la infanoj de Dio gvidataj de la spirito. Kaj tiam, se la homa vivo estas plue pligrandigita por inkluzivi la morontian sperton, la dia volo observeble brilas pli kaj pli en la spiritecigantaj agoj de tiuj tempaj kreitaĵoj, kiuj komencis gustumi la diajn delicojn sperti la rilaton de la homa personeco kun la personeco de la Universala Patro.

La Patreco de Dio kaj la frateco de la homo prezentas la paradokson de la parto kaj la tuto sur la personeca nivelo. Dio amas ĉiun individuon kiel individuan infanon en la ĉiela familio. Tamen Dio tiel amas ĉiujn individuojn; li privilegias neniujn personojn, kaj la universaleco de lia amo estigas rilaton de tuto, la universalan fratecon.

La amo de la Patro absolute individuigas ĉiun personecon kiel unikan infanon de la Universala Patro, infanon sen kopio en infiniteco, libervolan kreitaĵon neanstataŭigebla en la tuta eterneco. La amo de la Patro glorigas ĉiun infanon de Dio, iluminante ĉiun membron de la ĉiela familio, nete konturante la unikan naturon de ĉiu persona estaĵo kontraŭ la nepersonaj niveloj troviĝantaj ekster la frateca cirkvito de la Patro de ĉiuj. La amo de Dio okulfrape portretas la transcendan valoron de ĉiu libervola kreitaĵo, senerare rivelas la altan valoron, kiun la Universala Patro metas en ĉiu el siaj infanoj, de la plej alte kreinta personeco de Paradiza statuso ĝis la plej malalta personeco de libervola digno inter la sovaĝaj triboj de homoj en la aŭroro de la homa specio sur iu evolua mondo de tempo kaj spaco.

Tiu ĉi amo mem de Dio al la individuaj estaĵoj estigas la dian familion de ĉiuj individuoj, la universalan fratecon de la libervolaj infanoj de la Paradiza Patro. Kaj tiu ĉi frateco, estante universala, estas rilato de la tuto. La frateco, kiam universala, rivelas ne la rilaton de ĉiu, sed la ritaton de ĉiuj. La frateco estas realeco de la tuto, kaj do rivelas kvalitojn de la tuto kontraste al kvalitoj de la parto.

La frateco konsistigas fakton de rilato inter ĉiuj personecoj en la universala ekzisto. Neniu povas eviti la avantaĝojn aŭ la punojn, kiuj povas rezulti de rilato al aliaj personoj. La parto profitas aŭ suferas laŭmezure al la tuto. La bona peno de ĉiu homo profitigas ĉiujn homojn; la eraro aŭ malbono de ĉiu homo pligrandigas la afliktojn de ĉiuj homoj. Kiel moviĝas la parto, tiel moviĝas la tuto. Kiel progresas la tuto, tiel progresas la parto. La relativaj rapidecoj de la parto kaj la tuto determinas ĉu la parto estas prokrastita de la inercio de la tuto aŭ estas antaŭenigita de la impeto de la kosma frateco.

Tio estas mistero, ke Dio estas tre persona memkonscia estaĵo kun loĝa sidejo, kaj samtempe persone ĉeestanta en tia vasta universo kaj persone en kontakto kun tiom preskaŭ infinita nombro da estaĵoj. Ke tia fenomeno estas mistero preter la homa kompreno, tute ne malgrandigu vian fidon. Ne lasu la ampleksecon de la infiniteco, la grandecon de la eterneco kaj la grandiozecon kaj glorecon de la nekomparebla karaktero de Dio, timigi, ŝanceligi aŭ senkuraĝigi vin; ĉar la Patro ne estas tre malproksima de iu ajn el vi; li loĝas en vi, kaj en li ni ĉiuj laŭvorte moviĝas, efektive vivas, kaj vere havas nian ekziston.

Kvankam la Paradiza Patro funkcias per siaj diaj kreintoj kaj siaj kreitaĵaj infanoj, li ankaŭ ĝuas la plej intiman internan kontakton kun vi, tiel subliman, tiel alte personan kontakton, ke ĝi estas eĉ preter mia kompreno — tiu mistera komuneco de la fragmento de la Patro kun la homa animo kaj kun la mortemula menso de ĝia efektiva loĝejo. Sciante, kion vi faras pri tiuj ĉi donacoj de Dio, vi do scias, ke la Patro estas en intima kontakto, ne nur kun siaj diaj asociitoj, sed ankaŭ kun siaj evoluaj mortemulaj infanoj de la tempo. La Patro ja loĝas sur Paradizo, sed lia dia ĉeesto ankaŭ loĝas en la homaj mensoj.

Kvankam la spirito de Filo estis elverŝita sur ĉiun karnon, kvankam Filo iam loĝis kun vi en la formo de mortemula karno, kvankam la serafoj persone gardas kaj gvidas vin, kiel povas iu ajn el tiuj diaj estaĵoj de la Dua kaj Tria Centroj iam esperi veni tiel proksime de vi aŭ kompreni vin tiel plene kiel la Patro, kiu donis parton de li mem por esti en vi, por esti via reala kaj dia, eĉ via eterna memo?

8. Materio, menso kaj spirito

“Dio estas spirito”, sed Paradizo ne. La materia universo ĉiam estas la areno, en kiu okazas ĉiuj spiritaj agadoj; spiritaj estaĵoj kaj spiritaj suprenirantoj vivas kaj laboras sur fizikaj sferoj de materia realo.

La donaco de kosma forto, la kampo de kosma gravito, estas la funkcio de la Insulo de Paradizo. ĉiu origina forto-energio devenas de Paradizo, kaj la materio destinata por krei nenombreblajn universojn nun cirkulas tra la tuta majstra universo en la formo de supergravita ĉeesto konstituanta la forton-Ŝarĝon de penetrata spaco.

Kiaj ajn estas la transformoj de forto en malproksimaj universoj, elirinte de Paradizo, ĝi vojaĝas submetita al la neniam finiĝanta, ĉiam ĉeestanta kaj neeraripova altiro de la eterna Insulo, obeeme kaj implice svingiĝanta por ĉiam ĉirkaŭ la eternaj spacaj vojoj de la universoj. La fizika energio estas la ununura realaĵo, kiu estas vera kaj firma en sia obeo al universala leĝo. Nur en la regnoj de la kreitaĵa volo okazas devojiĝo de la diaj vojoj kaj la originalaj planoj. La povo kaj la energio estas la universalaj pruvoj pri la stabileco, konstanteco kaj eterneco de la centra Insulo de Paradizo.

La disdonaco de spirito kaj la spiritecigo de personecoj, la kampo de spirita gravito, estas la regno de la Eterna Filo. Kaj tiu ĉi spirita gravito de la Filo, ĉiam altiranta ĉiujn spiritajn realaĵojn al si, estas same reala kaj absoluta kiel estas la tutpotenca materia teno de la Insulo de Paradizo. Sed la homo kun materia menso nature pli konas la materiajn manifestiĝojn de fizika naturo ol la egale realaj kaj potencaj operacioj de spirita naturo, kiuj estas percepteblaj nur de la spirita klarvideco de la animo.

Dum la menso de iu ajn personeco en la universo fariĝas pli spirita — Dieca — ĝi fariĝas malpli respondema al la materia gravito. Realaĵo, mezurita per la reago al fizika gravito, estas la antitezo de realaĵo determinita per la kvalito de spirita enhavo. Ago de fizika gravito estas kvanta determinanto de nespirita energio; ago de spirita gravito estas la kvalita mezuro de la vivanta energio de la dieco.

Kio Paradizo estas por la fizika kreitaĵaro, kaj kio la Eterna Filo estas por la spirita universo, la Kuna Aganto estas por la regnoj de la menso — la inteligenta universo de materiaj, morontiaj kaj spiritaj estaĵoj kaj personecoj.

La Kuna Aganto reagas al kaj materiaj kaj spiritaj realaĵoj kaj do implice fariĝas la universala ministro al ĉiuj inteligentaj estaĵoj, estaĵoj kiuj povas reprezenti unuiĝon de kaj materiaj kaj spiritaj fazoj de la kreitaĵaro. La doto de inteligenteco, la ministrado al la materio kaj la spirito en la fenomeno de la menso, estas la ekskluziva kampo de la Kuna Aganto, kiu tiel fariĝas la partnero de la spirita menso, la esenco de la morontia menso kaj la substanco de la materia menso de la evoluaj kreitaĵoj de la tempo.

La menso estas la tekniko, per kiu spiritaj realaĵoj fariĝas spertecaj al la kreitaĵaj personecoj. Kaj lastanalize la unuiĝantaj ebloj de eĉ la homa menso, la kapablo kunordigi aferojn, ideojn kaj valorojn, estas supermateriaj.

Kvankam estas apenaŭ eble por la mortema menso kompreni la sep nivelojn de relativa kosma realo, la homa intelekto devas kapabli ekkompreni multajn signifojn pri la tri funkciantaj niveloj de la limhava realo:

1. Materio. Organizita energio, kiu estas submetita al la lineara gravito, krom kiam ĝi estas modifita de movo kaj kondiĉita de menso.

2. Menso. Organizita konscio, kiu ne estas plene submetita al la materia gravito, kaj kiu vere liberiĝas, kiam ĝi estas modifita de la spirito.

3. Spirito. La plej alta persona realo. La vera spirito ne estas submetita al la fizika gravito, sed fine fariĝas la motivanta influo de ĉiuj evoluantaj energiaj sistemoj de personeca digno.

La celo de ekzisto de ĉiuj personecoj estas spirito; la materiaj manifestiĝoj estas relativaj, kaj la kosma menso intervenas inter tiuj ĉi universalaj maloj. La disdonaco de menso kaj la ministrado de spirito estas la laboro de la asociitaj personoj de la Diaĵo, la Infinita Spirito kaj la Eterna Filo. La realeco de la tuta Diaĵo ne estas menso sed spirito-menso — menso-spirito unuigita de la personeco. Tamen la absolutoj de kaj la spirito kaj la afero konverĝas al la persono de la Universala Patro.

Sur Paradizo la tri energioj, fizika, mensa kaj spirita, estas kunordigitaj. En la evolua kosmo energio-materio dominas krom en personeco, kie la spirito, per la mediacio de la menso, strebas por la majstriĝo. La spirito estas la fundamenta realo de la personeca sperto de ĉiuj kreitaĵoj, ĉar Dio estas spirito. La spirito estas senŝanĝa, kaj do, en ĉiuj personecaj rilatoj, ĝi transcendas kaj la menson kaj la materion, kiuj estas spertecaj variabloj de progresanta atingo.

En la kosma evoluo la materio fariĝas filozofia ombro projekciita de menso en la ĉeesto de spirita lumeco de dia iluminado, sed tio ĉi ne nuligas la realecon de materio-energio. La menso, la materio kaj la spirito estas egale realaj, sed ili ne havas egalan valoron por la personeco por la atingo de la dieco. La konscio pri la dieco estas progresanta spirita sperto.

Ju pli lumas la brilo de la spiritecigita personeco (la Patro en la universo, la fragmento de potenciala spirita personeco ĉe la individua kreitaĵo), des pli granda estas la ombro projekciita de la intervenanta menso sur ĝian materian aspekton. En tempo, la homa korpo estas same reala kiel la menso aŭ la spirito, sed en la morto, kaj la menso (identeco) kaj la spirito postvivas dum la korpo ne. La kosma reaeclo povas esti neekzistanta en la personeca sperto. Kaj tiel via greka parolfiguro — la materio kiel ombro de la pli reala spirita substanco — ja havas filozofian signifon.

9. Personaj realaĵoj

La spirito estas la baza persona realo en la universoj, kaj la personeco estas baza por ĉiu progresanta sperto kun la spirita realo. Ĉiu fazo de la personeca sperto sur ĉiu sinsekva nivelo de universa progresado svarmas kun indicoj por malkovri allogajn personajn realaĵojn. La vera destino de la homo konsistas en la kreado de novaj kaj spiritaj celoj kaj tiam respondi al la kosmaj allogoj de tiaj superaj celoj de nemateria valoro.

La amo estas la sekreto de utila asocio inter personecoj. Vi ne povas reale koni personon rezulte de nur unu kontakto. Vi ne povas apreze koni muzikon per matematika dedukto, eĉ se muziko estas formo de matematika ritmo. La numero atribuita al abonanto de telefono neniel identigas la personecon de tiu abonanto aŭ signifas ion ajn pri lia karaktero.

Matematiko, materia scienco, estas nemalhavebla por inteligente diskuti pri la materiaj aspektoj de la universo, sed tia scio ne nepre estas parto de pli alta konstato de vero aŭ de la persona aprezo de spiritaj realaĵoj. Ne nur en la regnoj de la vivo sed eĉ en la mondo de fizika energio, la sumo de du aŭ pli da aĵoj tre ofte estas io pli ol, aŭ io malsama de, la antaŭvideblaj aldonaj konsekvencoj de tiaj unuiĝoj. La kompleta scienco de matematiko, la tuta kampo de filozofio, la plej alta fiziko kaj kemio, ne povus antaŭdiri aŭ scii, ke la unuiĝo de du gasaj atomoj de hidrogeno kun unu gasa atomo de oksigeno rezultigus novan kaj kvalite superaldonan substancon — likva akvo. La komprena scio pri tiu ĉi nura fizikokemia fenomeno devintus eviti la disvolviĝon de materiista filozofio kaj mekanika kosmologio.

La teknika analizo ne rivelas, kion persono aŭ afero povas fari. Ekzemple: akvo estas efike uzata por estingi fajron. Ke akvo estingas fajron estas fakto de ĉiutaga sperto, sed neniu analizo de akvo povus esti iam farita por malkaŝi tian kvaliton. La analizo determinas, ke akvo konsistas el hidrogeno kaj oksigeno; pli profunda studo pri tiuj ĉi elementoj rivelas, ke oksigeno estas la reala subtenilo de brulado, kaj ke hidrogeno per ĝi mem libere brulas.

Via religio fariĝas reala, ĉar ĝi emerĝas el la sklaveco de timo kaj la servuto de superstiĉo. Via filozofio strebas al emancipo el dogmo kaj tradicio. Via scienco estas engaĝita en la epoklonga lukto inter vero kaj eraro, dum ĝi batalas por liberiĝi de la servuto de abstrakteco, la sklaveco de matematiko kaj la relativa blindeco de mekanika materiismo.

La mortemulo havas spiritan nukleon. La menso estas sistemo de persono-energio ekzistanta ĉirkaŭ dia spirita nukleo kaj funkcianta en materia medio. Tia vivanta rilato de persona menso kaj spirito konsistigas la universan potencialon de eterna personeco. Reala problemo, daŭra seniluziiĝo, serioza malvenko aŭ neevitebla morto povas okazi, nur post kiam memkonceptoj pretendas plene anstataŭi la regantan povon de la centra spirita nukleo, tiel perturbante la kosman projekton de la personeca identeco.

[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo aganta sub la aŭtoritato de la Plejaĝuloj de Tagoj.]