Kajero 11
Paradizo estas la eterna centro de la universaro kaj la rezidloko de la Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito kaj iliaj diaj kunordigitoj kaj asociitoj. Tiu centra Insulo estas la plej giganta organizata korpo de kosma realeco en la tuta majstra universo.Paradizo estas materia sfero tiom, kiom spirita rezidejo. La tuta inteligenta kreitaĵaro de la Universala Patro estas domicilata sur materiaj rezidlokoj; pro tio devas la centro de absoluta kontrolo devas ankaŭ esti materia, reala. Kaj necesas denove ripeti, ke aferoj de spirito kaj spiritaj estoj estas realaj.
La materia beleco de Paradizo konsistas en la grandiozeco de ĝia fizika perfekteco; la grandiozeco de la Insulo de Dio elmontriĝas en la superbaj intelektaj plenumoj kaj mensa disvolviĝo de ĝiaj loĝantoj; la gloro de la centra Insulo montriĝas en la infinita doto de personeco de dia spirito — la lumo de vivo. Sed la profundoj de la spirita beleco kaj la mirindaĵoj de tiu ĉi grandioza aro estas tute ekster la kompreno de la limhava menso de materiaj kreitaĵoj. La gloro kaj spirita splendeco de la dia loĝejo ne estas alirebla de la mortema kompreno. Kaj Paradizo estas de eterneco; ekzistas nek registroj nek tradicioj pri la origino de tiu ĉi nuklea Insulo de Lumo kaj Vivo.
Paradizo servas multajn celojn en la administrado de la universalaj regnoj, sed por la kreitaĵaj estaĵoj ĝi ekzistas ĉefe kiel la rezidejo de la Diaĵo. La persona ĉeesto de la Universala Patro loĝas en la centro mem de la supera surfaco de tiu ĉi preskaŭ cirkla sed ne sfera rezidejo de la Diaĵoj. Tiu ĉi Paradiza ĉeesto de la Universala Patro estas tuj ĉirkaŭita de la persona ĉeesto de la Eterna Filo, dum ili ambaŭ estas envolvitaj de la neesprimebla gloro de la Infinita Spirito.
Dio loĝas, loĝis kaj eterne loĝos en tiu ĉi sama centra kaj eterna rezidejo. Ni ĉiam trovis kaj trovos lin tie. La Universala Patro estas kosme enfokusigita, spirite personecigita kaj geografie loĝanta ĉe tiu ĉi centro de la universaro.
Ĉiuj ni konas la rektan vojon sekvendan por trovi la Universalan Patron. Vi ne kapablas kompreni multe pri la dia rezidejo pro ĝia malproksimeco de vi kaj la grandegeco de la intera spaco, sed tiuj, kiuj kapablas kompreni la signifon de tiuj ĉi enormaj distancoj, konas la lokon kaj la rezidejon de Dio, ĝuste kiel certe kaj laŭvorte vi scias la lokon de Nov-Jorko, Londono, Romo aŭ Singapuro, urboj precize kaj geografie situantaj sur Urantio. Se vi estus inteligenta navigisto ekipita de ŝipo, mapoj kaj kompaso, vi povus facile trovi tiujn ĉi urbojn. Same, se vi havus la tempon kaj trairajn rimedojn, se vi estus spirite kvalifikitaj, kaj havus la necesan gvidadon, vi povus esti pilotata tra cirkvito post cirkvito kaj de universo al universo, ĉiam vojaĝante enen tra la stelaj regnoj, ĝis fine vi starus antaŭ la centra brilo de la spirita gloro de la Universala Patro. Provizitaj per ĉiuj necesaĵoj por la vojaĝo estas same eble trovi la personan ĉeeston de Dio ĉe la centro de ĉiuj aferoj, same kiel trovi forajn urbojn sur via propra planedo. Ke vi ne vizitis tiujn ĉi lokojn neniel malpruvas ilian realecon aŭ efektivan ekziston. Ke tiel malmulte da universaj kreitaĵoj trovis Dion sur Paradizo neniel malpruvas aŭ la realecon de lia ekzisto aŭ la efektivecon de lia spirita persono ĉe la centro de ĉiuj aferoj.
La Patro ĉiam troviĝas ĉe tiu ĉi centra loko. Se li moviĝus, universala pandemonio tuj okazus, ĉar tie konverĝas en li ĉe tiu ĉi rezida centro la universalaj linioj de gravito el la randoj de la kreitaĵaro. Ĉu ni spuras la personecan cirkviton reen tra la universoj, aŭ sekvas la suprenirantajn personecojn vojaĝantajn enen ĝis la Patro; ĉu ni spuras la liniojn de materia gravito ĝis la malsupra Paradizo, aŭ sekvas la tajdajn ciklojn de kosma forto; ĉu ni spuras la liniojn de spirita gravito ĝis la Eterna Filo, aŭ sekvas la enan procesion de la Paradizaj Filoj de Dio; ĉu ni spuras la mensajn cirkvitojn aŭ sekvas la duilionojn post duilionojn da ĉielaj estaĵoj fontantaj el la Infinita Spirito — per iu ajn el tiuj ĉi observoj aŭ per ĉiuj el ili ni estas rekte rekondukitaj al la ĉeesto de la Patro, al lia centra rezidejo. Tie ĉi estas Dio persone, laŭvorte kaj efektive ĉeestanta. Kaj el lia infinita estaĵo fluas la inundaj riveroj de vivo, energio kaj personeco al ĉiuj universoj.
Ĉar vi ekvidas la enormecon de la materia universo perceptebla eĉ de via astronomia loko, via spaca pozicio en la stelaj sistemoj, evidentiĝus al vi, ke tia grandega materia universo posedu adekvatan kaj dignan ĉefplanedon, sidejon proporcian al la digneco kaj infiniteco de la universala Reganto de la tuto de tiu ĉi vasta kaj giganta kreitaĵaro de materiaj regnoj kaj vivantaj estaĵoj.
Laŭ formo Paradizo diferencas de la loĝataj spacaj korpoj: ĝi ne estas sfera. Ĝi precize estas elipsoida, estante unu sesono pli longa laŭ la norda-suda diametro ol laŭ la orienta-okcidenta diametro. La centra Insulo estas esence ebena, kaj la distanco inter la supera surfaco kaj la malsupera surfaco estas unu dekono de la orienta-okcidenta diametro.
Tiuj dimensiaj diferencigoj, aldonitaj al ĝia senŜanĝa statuso kaj la pli granda premo de forto-energio en la ekstremo de la Insulo, ebligas demonstri absolutan direkton en la majstra universo.
La centra Insulo estas geografie dividita en tri kampojn de agado:
1. Supra Paradizo.
2. Periferia Paradizo.
3. Malsupra Paradizo.
Ni parolas pri tiu surfaco de Paradizo, kiu estas okupata de personecaj agadoj, kiel la supra flanko, kaj la mala surfaco kiel la malsupra flanko. La periferio de Paradizo servas por agadoj, kiuj estas ne strikte personaj aŭ nepersonaj. La Trinitato ŝajnas domini la personan aŭ supran ebenon, la Nekvalifikita Absoluto la malsupran aŭ nepersonan ebenon. Ni apenaŭ konceptas la Nekvalifikitan Absoluton kiel personon, sed ni pensas pri la funkcia spaca ĉeesto de tiu ĉi Absoluto kiel enfokusigita en malsupra Paradizo.
La eterna Insulo konsistas el unu sola formo de materiiĝo — senmovaj sistemoj de realeco. Tiu ĉi laŭvorta substanco de Paradizo estas homogena organizo de spaca potenco netrovebla aliloke en la tuta vasta universaro. Ĝi ricevis multajn nomojn en diversaj universoj, kaj la Melkicedekoj de Nebadono delonge nomis ĝin absolutumo. Tiu ĉi Paradiza fonta materialo estas nek senviva nek viva; ĝi estas la originala nespirita esprimo de la Unua Fonto-Centro; ĝi estas Paradizo, kaj Paradizo estas sen duplikato.
Ŝajnas al ni, ke la Unua Fonto-Centro koncentris la tutan absolutan potencialon de kosma realeco en Paradizo kiel parton de sia tekniko de memliberiĝo de infinitaj limigoj kaj kiel rimedon ebligi subinfinitan, eĉ spactempan kreadon. Sed ne rezultiĝas, ke Paradizo estas spactempe limigita nur ĉar la universaro rivelas tiajn kvalitojn. Paradizo ekzistas sen tempo kaj havas neniun lokon en spaco.
Proksimume: spaco ŝajne originas tuj sub malsupra Paradizo; tempo tuj super supra Paradizo. La tempo, kiel vi komprenas ĝin, ne estas trajto de la ekzisto de Paradizo, kvankam la civitanoj de la centra Insulo plene konscias pri netempa sinsekvo de eventoj. Movo ne estas propra sur Paradizo; ĝi estas voleca. Sed la koncepto pri distanco, eĉ absoluta distanco, havas tre grandan signifon, ĉar ĝi povas esti aplikita al relativaj lokoj sur Paradizo. Paradizo estas nespaca; tial ĝiaj areoj estas absolutaj kaj tial multmaniere uzeblaj ekster la konceptado de la mortemula menso.
Sur supra Paradizo estas tri grandiozaj sferoj de agado, la Diaĵa ĉeesto, la Plej Sankta Sfero kaj la Sankta Areo. La vasta regiono tuj ĉirkaŭanta la ĉeeston de la Diaĵoj estas flankenmetita kiel la Plej Sankta Sfero, kaj estas rezervita por la funkcioj de adoro, trinitatigo kaj alte spirita atingo. Estas nek materiaj strukturoj nek pure intelektaj kreaĵoj en tiu ĉi zono; ili ne povus ekzisti tie. Estas senutile por mi entrepreni portreti al la homa menso la dian naturon kaj la belegan grandiozecon de la Plej Sankta Sfero de Paradizo. Tiu ĉi regno estas tute spirita, kaj vi estas preskaŭ tute materia. Pure spirita realo estas, por pure materia estaĵo, ŝajne neekzistanta.
Kvankam ne ekzistas fizikaj materiiĝoj en la Plej Sankta areo, estas abundaj memoroj pri viaj materiaj tagoj en la sektoroj de la Sankta Lando kaj ankoraŭ pli en la areoj de rememorigaj historiaj areoj de periferia Paradizo.
La Sankta Areo, la ekstera aŭ loĝeja regiono, estas dividita en sep samcentraj zonoj. Paradizo kelkfoje estas nomata “la Domo de la Patro”, ĉar ĝi estas lia eterna loĝejo, kaj tiuj ĉi sep zonoj estas ofte nomataj “la Paradizaj domegoj de la Patro”. La plej interna aŭ unua zono estas okupata de la Paradizaj Civitanoj, kaj la Havonaj indiĝenoj, kiuj okaze loĝas sur Paradizo. La sekva aŭ dua zono estas la loĝa areo de la indiĝenoj de la sep superuniversoj de tempo kaj spaco. Tiu ĉi dua zono estas parte subdividita en sep grandegaj dividoj, la Paradiza hejmo de la spiritaj estaĵoj kaj suprenirantaj kreitaĵoj, kiuj devenas de la universoj de evolua progresado. Ĉiu el tiuj ĉi sektoroj estas ekskluzive dediĉita al la bonfarto kaj progresado de la personecoj de unu sola superuniverso, sed tiuj ĉi instalaĵoj preskaŭ infinite superas la postulojn de la nunaj sep superuniversoj.
Ĉiu el la sep sektoroj de Paradizo estas subdividita en loĝunuoj taŭgaj por loĝi unu miliardon da laborgrupoj de glorigitaj individuoj. Mil el tiuj unuoj konsistigas divizion. Cent mil divizioj egalas unu kongregacion. Dek milionoj da kongregacioj konstituas unu asembleon. Unu miliardo da asembleoj faras unu grandan unuon. Kaj tiu ĉi progresanta serio daŭras tra la dua granda unuo, la tria kaj tiel plu ĝis la sepa granda unuo. Kaj sep da grandaj unuoj konsistigas la majstrajn unuojn, kaj sep da majstraj unuoj konsistigas superan unuon; kaj tiel sepope la progresanta serio disvolviĝas per la supera, la supersupera, la ĉiela la superĉiela ĝis la plejsuperaj unuoj. Sed eĉ tio ĉi ne uzas la tutan disponeblan spacon. Tiu ĉi mirindega nombro da loĝejoj sur Paradizo, nombro ekster via konceptado, okupas konsiderinde malpli ol unu procento de la asignita areo de la Sankta Lando. Ankoraŭ restas sufiĉe da spaco por tiuj, kiuj estas survoje internen, eĉ por tiuj, kiuj komencos la supreniron al Paradizo ne antaŭ la tempoj de la eterna estonteco.
La centra Insulo abrupte finiĝas ĉe la periferio, sed ĝia grandeco estas tiel grandega, ke tiu ĉi fina angulo estas relative nedistingebla ene de iu ajn ĉirkaŭlimigita areo. La periferia surfaco de Paradizo estas okupata, parte, de la kampoj de alveno kaj foriro por diversaj grupoj de spiritaj personecoj. Ĉar la zonoj de nepenetrita spaco preskaŭ tuŝas la periferion, ĉiuj personecaj transportoj destinitaj al Paradizo surparadiĝas en tiujn ĉi regionojn. Nek supra nek malsupra Paradizo estas alireblaj de transportaj superafoj aŭ aliaj specoj da spacaj trairantoj.
La Sep Majstro-Spiritoj havas sian personan sidejon de povo kaj aŭtoritato sur la sep sferoj de la Spirito, kiuj rondiras ĉirkaŭ Paradizo en la spaco inter la brilantaj globoj de la Filo kaj la interna cirkvito de la mondoj de Havono, sed ili konservas ĉefsidejon de forto-fokuso sur la Paradiza periferio. Tie la malrapide cirkulantaj ĉeestoj de la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj indikas la lokon de la sep transmisiaj stacioj de iuj Paradizaj energioj elirantaj al la sep superuniversoj.
Tie ĉi sur periferia Paradizo estas la grandegaj areoj de historia kaj profeta ekspozicio asignitaj al la Kreinto-Filoj, dediĉitaj al la lokaj universoj de tempo kaj spaco. Estas ekzakte sep duilionoj da tiuj ĉi historiaj lokoj starigitaj aŭ rezervitaj, sed tiuj ĉi aranĝoj ĉiuj kune okupas nur proksimume kvar procentojn de tiu parto de la periferia areo tiel asignita. Ni konkludas, ke tiuj ĉi vastaj rezervoj apartenas al kreaĵoj iam situontaj trans la limoj de la nun konataj kaj loĝataj sep superuniversoj.
Tiu parto de Paradizo, kiu estas asignita al la uzado de la ekzistantaj universoj estas okupata nur de unu ĝis kvar procentoj, dum la areo asignita al tiuj ĉi agadoj estas almenaŭ milionofoje pli ol postulita por tiaj celoj. Paradizo estas sufiĉe granda por akomodi la agadojn de preskaŭ infinita kreitaĵaro.
Sed plua provo bildigi al vi la glorojn de Paradizo estus vana. Vi devas atendi, kaj supreniri atendante, ĉar vere, “Okulo ne vidis, nek orelo aŭdis, nek eniris en la homan menson la aferoj, kiujn la Universala Patro preparis por tiuj, kiuj postvivas la vivon en la karno sur la mondoj de tempo kaj spaco.
Koncerne malsupran Paradizon, ni konas nur tion, kio estas revelaciita; la personecoj ne loĝas tie. Ĝi neniel koncernas la aferojn de spiritaj inteligentuloj, kaj la Diaĵa Absoluto ne funkcias tie. Ni estas informitaj, ke ĉiuj cirkvitoj de fizika energio kaj kosma forto havas sian originon sur malsupra Paradizo, kaj ke ĝi konsistas jene:
1. Rekte sub la loko de la Trinitato, en la centra parto de malsupra Paradizo, estas la nekonata kaj nerevelaciita Zono de Infiniteco.
2. Tiu ĉi zono estas tuj ĉirkaŭita de nenomata areo.
3. Okupanta la eksterajn randojn de la suba surfaco estas regiono ĉefe rilatanta al spaca potenco kaj forto-energio. La agadoj de tiu ĉi vasta elipsa forto-centro ne estas identigeblaj kun la konataj funkcioj de iu ajn triunio, sed la praa forto-ŝargo de spaco ŝajnas esti koncentrita en tiu ĉi areo. Tiu ĉi centro konsistas el tri samcentraj elipsaj zonoj: la plej interna zono estas la fokusa punkto de la agadoj de forto-energio de Paradizo mem; la plej ekstera povas eble esti identigita kun la funkcioj de la Nekvalifikita Absoluto, sed ni ne certas koncerne la spacajn funkciojn de la meza zono.
La interna zono de tiu ĉi forto-centro ŝajnas agi kiel giganta koro, kies pulsobatoj direktas fluojn ĝis la plej eksteraj limoj de fizika spaco. Ĝi direktas kaj modifas forto-energiojn, sed apenaŭ pelas ilin. La premo-ĉeesto de realeco de tiu ĉi praa forto estas sendube pli granda ĉe la norda ekstremo de la Paradiza centro ol en la sudaj regionoj; tio ĉi estas unuforme registrita diferenco. La patrino-forto de spaco ŝajnas enflui ĉe la sudo kaj elflui ĉe la nordo per la operacio de iu nekonata cirkula sistemo, rilata al la difuzo de tiu ĉi baza formo de forto-energio. De tempo al tempo ankaŭ estas konstateblaj diferencoj en la premoj oriento-okcidento. La fortoj emanantaj el tiu ĉi zono ne respondas al observebla fizika gravito, sed ĉiam obeas al Paradiza gravito.
La meza zono de la forta centro senpere ĉirkaŭas tiun areon. Tiu meza zono Ŝajnas esti statika krom ke ĝi dilatiĝaj kaj kunstreĉiĝas laŭ tri cikloj de aktiveco. La plej malforta el tiuj pulsobatoj efektiviĝas laŭ orienta-okcidenta direkto, la sekvanta laŭ norda-suda direkto, dum la plej forta fluktuado efektiviĝas al ĉiuj direktoj laŭ generaligata dilatiĝado kaj kunstreĉiĝado. La funkcio de tiu meza areo neniam reale estis identigita, sed ĝi devas havi funkcio en reciproka alĝustigo inter la ena kaj la ekstera zonoj de la forta centro. Multaj opinias ke la meza zono estas la kontrola mekanismo de la mez-spacaj aŭ kvietaj zonoj, kiuj apartigas la sinsekvajn spacajn nivelojn de la majstra universo, sed neniu pruvo aŭ rivelo por firmigi tion. Tiu inferenco devenas de la kono laŭ kiu tiu meza areo estas iel koneksa al la funkciado de la mekanismo de nepenetrata spaco de la majstra universo.
La ekstera zono estas la plej granda kaj la plej aktiva el la tri samcentraj kaj elipsaj zonoj de neindentigita spaca potencialo. Tiu ĉi areo estas la loko de neimagitaj agadoj, la la punkto de centra cirkvito de emanaĵoj, kiuj iras spacen en ĉiuj direktoj ĝis la plej eksteraj limigoj de la sep superuniversoj kaj pretere por disvastiĝi super la enormajn kaj nekompreneblajn kampojn de la tuta ekstera spaco. Tiu ĉi spaca ĉeesto estas tute nepersona, kvankam, laŭ nerivelita maniero, ĝi ŝajnas nerekte respondi al la volo kaj direktivoj de la infinitaj Diaĵoj kiam aganta kiel Trinitato. Oni kredas, ke tio ĉi estas la centra fokuso, la Paradiza centro, de la spaca ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto.
Ĉiuj formoj de fortoj kaj ĉiuj fazoj de energioj ŝajnas esti encirkvitigitaj; ili cirkulas tra la universoj kaj revenas laŭ precizaj vojoj. Sed la emanaĵoj de la aktivigita zono de la Nekvalifikita Absoluto ŝajnas esti ĉu eniranta aŭ eliranta — neniam ambaŭ samtempe. Tiu ĉi ekstera zono pulsas laŭ epokdaŭraj cikloj de gigantaj proporcioj. Dum iom pli ol unu miliardo da Urantiaj jaroj la spaco-forto de tiu ĉi centro eliras; sekve dum simila daŭro ĝi eniros. Kaj la manifestiĝoj de spaco-forto de tiu ĉi centro estas universalaj; ili etendiĝas tra la tuta penetrebla spaco.
Ĉiuj fizikaj forto, energio kaj materio estas unu. La tuta forto-energio origine eliris de malsupra Paradizo kaj fine revenos tien post la kompletigo de sia spaca cirkvito. Sed la energioj kaj materiaj organizaĵoj de la universaro ne ĉiuj venis el la malsupra Paradizo en siaj nunaj fenomenaj statoj; la spaco estas la utero de pluraj formoj de materio kaj antaŭmaterio. Kvankam la ekstera zono de la centro de Paradiza forto estas la fonto de spaco-energioj, la spaco ne originas de tie. La spaco estas nek forto, energio aŭ povo. Nek la pulsobatoj de tiu ĉi zono respondecas pri la spaca spirado, sed la eniraj kaj eliraj fazoj de tiu ĉi zono estas sinkronigitaj kun la cikloj de dilatiĝo-kuntiriĝo de spaco de du miliardoj da jaroj.
Ni ne konas la efektivan mekanismon de spaca spirado; ni simple observas, ke la tuta spaco alterne kuntiriĝas kaj dilatiĝas. Tiu ĉi spirado influas kaj la horizontalan etendon de penetrita spaco kaj la vertikalajn etendojn de nepenetrita spaco, kiuj ekzistas en la vastaj rezervujoj de spaco super kaj sub Paradizo. Provante imagi la volumenan konturon de tiuj ĉi spacaj rezervujoj vi povus pensi pri sablohorloĝo.
Dum la universoj de la horizontala etendo de penetrata spaco dilatiĝas, la rezervujoj de la vertikala etendo de nepenetrata spaco kuntiriĝas kaj same inverse. Estas kunfluejo de penetrita kaj nepenetrita spaco tuj sub malsupra Paradizo. Ambaŭ specoj de spaco fluas tie tra la transmutaciantaj reguligaj kanaloj, kie ŝanĝoj estas ellaboritaj por nepenetrebligi penetreblan spacon kaj same inverse dum la kuntiriĝaj kaj dilatiĝaj kosmaj cikloj de la kosmo.
“Nepenetrita” spaco signifas: nepenetrita spaco de tiuj fortoj, energioj, povoj kaj ĉeestoj konataj kiel ekzistantaj en penetrita spaco. Ni ne scias ĉu vertikala spaco (rezervujo) estas destinita ĉiam funkcii kiel la kontraŭpezo de horizontala spaco (universo); ni ne scias ĉu estas kreopova intenco pri nepenetrita spaco; ni vere scias tre malmulte pri la spacaj rezervujoj, simple ke ili ekzistas, kaj ŝajnas kontraŭpezi la ciklojn de spaca dilatiĝo-kuntiriĝo de la universaro.
La cikloj de spaca spirado etendiĝas en ĉiu fazo dum iom pli ol unu miliardo da Urantiaj jaroj. Dum unu fazo la universoj dilatiĝas; dum la sekva ili kuntiriĝas. Penetrita spaco nun proksimiĝas al la mezpunkto de la dilatiĝa fazo, dum nepenetrita spaco proksimiĝas al la mezpunkto de la kuntiriĝa fazo, kaj ni estas informitaj, ke la plej ekstremaj limoj de ambaŭ spacaj etendoj estas, teorie, nun proksimume egaldistancaj de Paradizo. La rezervujoj de nepenetrita spaco nun etendiĝas vertikale super supra Paradizo kaj sub malsupra Paradizo samdistance, kiel la penetrita spaco de la universo etendiĝas horizontale eksteren de periferia Paradizo ĝis kaj eĉ preter la kvara ekstera spaca nivelo.
Dum miliardo da jaroj de Urantia tempo la spacaj rezervujoj kustreĉiĝas dum la majstra universo kaj la fortaj aktivecoj de la tuta horizontala spaco dilatiĝas. Tiel tio postulas iom pli ol du miliardoj da Urantiaj jaroj por finfari la tutan ekspansian- kunstreĉiĝan ciklon.
La spaco ne ekzistas sur iu ajn el la surfacoj de Paradizo. Se oni “rigardus” rekte de la supra surfaco de Paradizo, oni “vidus” nenion krom nepenetritan spacon elirantan aŭ enirantan, ĵus nun enirantan. La spaco ne tuŝas Paradizon; nur la kvietaj mezspacaj zonoj kontaktas la centran Insulon.
Paradizo estas la efektive senmova kerno de la relative kvietaj zonoj ekzistantaj inter penetrita kaj nepenetrita spaco. Geografie tiuj ĉi zonoj ŝajnas esti relativa etendo de Paradizo, sed probable estas ia movo en ili. Ni scias tre malmulton pri ili, sed ni observas, ke tiuj ĉi zonoj de malpliigita spaca movo apartigas penetritan kaj nepenetritan spacon. Similaj zonoj iam ekzistis inter la niveloj de penetrita spaco, sed tiuj ĉi estas nun malpli kvietaj.
La vertikala sekco de la totala spaco iomete similus al malta kruco, la horizontalaj brakoj reprezentantaj penetritan spacon (universon) kaj la vertikalaj brakoj reprezentantaj nepenetritan spacon (rezervujon). La areoj inter la kvar brakoj apartigus ilin iom kiel la mezspacaj zonoj de mezspaco apartigas penetritan kaj nepenetritan spacon. Tiuj ĉi kvietaj mezspacaj zonoj des pli grandiĝas, kiom la distancoj de Paradizo ju pli grandiĝas, kaj fine ampleksas la randojn de la tuta spaco kaj tute enkapsulas kaj spacajn rezervujojn kaj la tutan horizontalan etendon de penetrita spaco.
La spaco estas nek subabsoluta stato en la Nekvalifikita Absoluto, nek la ĉeesto de tiu ĉi, nek ĝi estas funkcio de la Plejlasto. Ĝi estas disdonaco de Paradizo, kaj oni kredas, ke la spaco de la granda universo kaj tiu de ĉiuj eksteraj regionoj estas efektive penetrita de la praa spaca potenco de la Nekvalifikita Absoluto. De la proksima periferio de Paradizo, tiu ĉi penetrita spaco horizontale etendiĝas eksteren tra la kvara spaca nivelo kaj preter la periferio de la universaro, sed kiom malproksime preter ĝi ni ne scias.
Se vi imagas limhavan, sed neimageble grandan V-forman ebenon situanta perpendikle al kaj supra kaj malsupra surfacoj de Paradizo, kies pinto preskaŭ tanĝa al periferia Paradizo, kaj poste bildigas tiun ĉi ebenon en elipsa rivoluo ĉirkaŭ Paradizo, ĝia rivoluo krude skizus la volumenon de penetrita spaco.
Estas supra kaj malsupra limigoj de horizontala spaco kompare kun iu ajn donita loko en la universoj. Se iu sufiĉe forirus artangule de la ebeno de Orvontono suprenaŭ malsupren, finfine ĉi tiu renkontus la supran aŭ malsupran limigon de penetrata spaco. Interne de konataj dimensioj de la majstra universo tiuj limigoj pli kaj pli foriĝas laŭmezure, kiel grandiĝas la distancoj kompare kun la Paradizo; spaco dikiĝas, kaj dikiĝas iom pli rapide ol la plano de kreitaĵaro, la universoj.
La relative trankvilaj zonoj inter la spacaj niveloj, kiel tiu, kiu apartigas la sep superuniversojn de la unua ekstera spaca nivelo, estas enormaj elipsaj regionoj de kvietaj spacaj agadoj. Tiuj ĉi zonoj apartigas la vastajn galaksiojn, kiuj rondiras ĉirkaŭ Paradizo en orda procesio. Vi povas bildigi la unuan eksteran spacan nivelon, kie nenombreblaj universoj estas nun formiĝantaj, kiel vasta procesio de galaksioj svingiĝantaj ĉirkaŭ Paradizo, limigataj supre kaj malsupre de la mezspacaj zonoj de kvieteco, kaj limigitaj sur la interna kaj ekstera regionoj de relative trankvilaj spacaj zonoj.
Spaca nivelo do funkcias kiel elipsa regiono de movo ĉiuflanke ĉirkaŭata de relativa senmoveco. Tia rilato de movo kaj kvieteco konsistigas vojon de kurba spaco de malpliigita rezisto al movo, kiu estas universale sekvata de kosma forto kaj emerĝa energio, dum ili por ĉiam rondiras la Insulon de Paradizo.
Tiuj alternataj zonoj de la majstra universo, en asocio kun la alternataj dekstrumigaj kaj maldekstrumigaj movoj de galaksioj, estas faktoro en la stabiligado de fizika gravito destinita por eviti la pliigon de gravita premo al la punkto de disrompaj kaj disigaj aktivecoj. Tia aranĝo estigas kontraŭgravitan influon kaj agas kiel bremso sur alie danĝeraj rapidoj.
La neevitebla altiro de gravito efektive kaptas ĉiujn mondojn de ĉiuj universoj de la tuta spaco. La gravito estas la ĉiopova teno de la fizika ĉeesto de Paradizo. La gravito estas la plenpotenca fadeno, sur kiu estas laĉitaj la scintilantaj steloj, flagrantaj sunoj kaj kirliĝantaj sferoj, kiuj konsistigas la universalan fizikan ornamaĵon de la eterna Dio, kiu estas ĉio, plenigas ĉion, kaj el kiu ĉio konsistas.
La centro kaj fokusa punkto de absoluta materia gravito estas la Insulo de Paradozo, kompletigata per la obskuraj korpoj de gravito encirkligantaj Havona kaj ekvilibrigata per la supra kaj malsupra rezervujoj de spaco. Ĉiuj konataj emanadoj de malalta Paradizo nevarie kaj senerare respondas al la altiro de centra gravito aganta sur la senfinaj cirkvitoj de la elipsaj spacaj niveloj de la majstra universo. Ĉiuj konataj formoj de kosma realeco adaptiĝas al la kurbeco de eraoj, la cirkla kurbo, la ciklo de la granda elipso.
La spaco ne respondas al gravito, sed ĝi agas kiel ekvilibrigilo super la gravito. Sen la spaca kuseno eksploda ago skuus apudajn spacajn korpojn. La penetrita spaco ankaŭ estigas kontraŭgravitan influon sur la fizika aŭ lineara gravito; la spaco povas efektive neŭtraligi tian gravitan agon, eĉ se ĝi ne povas prokrasti ĝin. La absoluta gravito estas la Paradiza gravito. Loka aŭ lineara gravito apartenas al la elektra stadio de energio aŭ materio; ĝi funkcias ene de la centra universo, superuniversoj kaj eksteraj universoj, kie ajn taŭga materiiĝo okazis.
La multnombraj formoj de kosma forto, fizika energio, universa povo kaj diversaj materiiĝoj rivelas tri ĝeneralajn, kvankam ne tute precizajn, stadiojn de reago al la Paradiza gravito:
1. Antaŭgravitaj stadioj (Forto). Tiu ĉi estas la unua paŝo en la individuigo de spaca potenco en la antaŭenergiaj formoj de kosma forto. Tiu ĉi stadio estas analoga al la koncepto pri la praa forto-ŝargo de spaco, foje nomata pura energio aŭ segregatao.
2. Gravitaj stadioj (Energio). Tiu ĉi modifo de la forto-ŝarĝo de spaco estas produktita de la ago de la Paradiza forto-organizantoj. Ĝi signalas la aperon de energiaj sistemoj respondaj al la altiro de Paradiza gravito. Tiu ĉi emerĝa energio estas originale neŭtra, sed sekve de plua metamorfozo ĝi montros la tiel nomatajn negativajn kaj pozitivajn kvalitojn. Ni nomas tiujn ĉi stadiojn ultimatao.
3. Postgravitaj stadioj (Universa Povo). En tiu ĉi stadio, energio-materio rivelas respondon al la regado de lineara gravito. En la centra universo tiuj ĉi fizikaj sistemoj estas trioblaj organizaĵoj konataj kiel triatao. Ili estas la superpovaj patrinaj sistemoj de la kreaĵoj de tempo kaj spaco. La fizikaj sistemoj de la superuniversoj estas mobillizitaj de la Universaj Povo-Direktoroj kaj iliaj asociitoj. Tiuj ĉi materiaj organizaĵoj estas duoblaj laŭ konstitucio, kaj estas konataj kiel gravitao. La mallumaj gravitaj korpoj ĉirkaŭantaj Havonon estas nek triatao nek gravitao, kaj ilia altira povo rivelas ambaŭ formojn de fizika gravito, lineara kaj absoluta.
La spaca potenco ne submetiĝas al la interagoj de iu ajn formo de gravito. Tiu ĉi praa doto de Paradizo ne estas efektiva nivelo de realeco, sed ĝi estas praa al ĉiuj relativaj funkciaj nespiritaj realaĵoj — ĉiuj manifestiĝoj de forto-energio kaj la organizado de povo kaj materio. La spaca potenco estas termino malfacile difinebla. Ĝi ne signifas tion, kio estas praa al spaco; ĝia signifo esprimus la ideon pri la potencoj kaj potencialoj ekzistantaj en la spaco. Ĝi povas esti krude konceptita kiel inkluzivanta ĉiujn tiujn absolutajn influojn kaj potencialojn, kiuj emanas de Paradizo, kaj konsistigas la spacan ĉeeston de la Nekvalifikita Absoluto.
Paradizo estas la absoluta fonto kaj la eterna fokusa punkto de la tuta energio-materio en la universaro. La Nekvalifikita Absoluto estas la revelacianto, reguliganto kaj deponejo de tio, kio havas Paradizon kiel sian fonton kaj originon. La universala ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto ŝajnas esti ekvivalenta al la koncepto pri potenciala infiniteco de gravita etendo, elasta streĉo de Paradiza ĉeesto. Tiu ĉi koncepto helpas nin ekkompreni la fakton, ke ĉio estas altirita enen al Paradizo. La ilustraĵo estas kruda sed tamen helpema. Ĝi ankaŭ klarigas kial gravito ĉiam agas prefere en la ebeno perpendikla al la maso, fenomeno indikanta la diferencajn dimensiojn de Paradizo kaj la apudaj kreaĵoj.
Paradizo estas unika, ĉar ĝi estas la regno de praa origino kaj la fina celo de destino por ĉiuj spiritaj personecoj. Kvankam estas vere, ke ne ĉiuj el la malsuperaj spiritaj estaĵoj de la lokaj universoj estas tuj destinitaj al Paradizo, Paradizo daŭre restas la celon de deziro por ĉiuj supermateriaj personecoj.
Paradizo estas la geografia centro de infiniteco; ĝi ne estas parto de universala kreitaĵaro, nek eĉ reala parto de la eterna Havona universo. Ni kutime referencas al la centra Insulo kiel apartenanta al la dia universo, sed tio vere ne estas. Paradizo estas eterna kaj ekskluziva ekzisto.
En la eterneco de la pasinteco, kiam la Universala Patro donis infinitan personecan esprimon de sia spirita memo al la estaĵo de la Eterna Filo, samtempe li revelaciis la infinitecan potencialon de sia nepersona memo kiel Paradizon. Nepersona kaj nespirita Paradizo ŝajnas esti la neevitebla postefiko de la volo kaj ago de la Patro, kiuj eternigis la Originan Filon. Tiel la Patro projektis realecon en du efektivaj fazoj — la persona kaj la nepersona, la spirita kaj la nespirita. La streĉo inter ili, fronte al la volo agi de la Patro kaj la Filo, ekzistigis la Kunan Aganton kaj la centran universon de materiaj mondoj kaj spiritaj estaĵoj.
Kiam la realo estas diferencigita en la persona kaj la nepersona realoj (Eterna Filo kaj Paradizo), apenaŭ taŭgas nomi “Diaĵo” tion, kio estas nepersona, krom se iel kvalifikita. La energiaj kaj materiaj postefikoj de la agoj de la Diaĵo apenaŭ povus esti nomataj Diaĵo. La Diaĵo povas kaŭzi multon, kio ne estas la Diaĵo, kaj Paradizo ne estas Diaĵo; ĝi nek konscias kiel mortemulo povus iam ajn kompreni tian terminon.
Paradizo ne estas praa al iu ajn estaĵo aŭ vivanta ento; ĝi ne estas kreinto. La personeco kaj la rilatoj menso-spirito estas transdoneblaj, sed la pratipo ne. Pratipoj neniam estas reflektoj; ili estas duobligaĵoj — reproduktaĵoj. Paradizo estas la absoluto de pratipoj; Havono estas elmontraĵo de tiuj ĉi potencialoj en efektiveco.
La loĝejo de Dio estas centra kaj eterna, glora kaj ideala. Lia hejmo estas la belega pratipo por ĉiuj universaj mondaj sidejoj; kaj la centra universo de lia apuda loĝejo estas la pratipo por ĉiuj universoj pri iliaj idealoj, organizo kaj plejlasta destino.
Paradizo estas la universala sidejo de ĉiuj personecaj agadoj kaj la fonto-centro de ĉiuj manifestiĝoj de forto-spaco kaj energio. Ĉio kio estis, nun estas aŭ estos, venis, venas aŭ venos el tiu centra loĝa loko de la eternaj Dioj. Paradizo estas la centro de la tuta kreitaĵaro, la fonto de ĉiuj energioj kaj la loko de praa origino de ĉiuj personecoj.
Finfine, por la mortemuloj la plej grava afero pri eterna Paradizo estas la fakto, ke tiu ĉi perfekta loĝejo de la Universala Patro estas la reala kaj fora destino de la senmortaj animoj de la mortemaj kaj materiaj gefiloj de Dio, la suprenirantaj kreitaĵoj de la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco. Ĉiu mortemulo konanta Dion, kiu plenkore alprenis la karieron plenumadi la volon de la Patro, estas jam engaĝita sur la longa, longa Paradiza vojo de dieca serĉado kaj perfekteca atingo. Kaj kiam tia estaĵo de besta origino, kiel nun nenombreblaj aliaj, staras antaŭ la Dioj sur Paradizo, post sia supreniro de la humilaj sferoj de spaco, tia atingo reprezentas la realon de spirita transformo proksima al la limoj de plejsupereco.
[Prezentita de Perfektiganto de Saĝo komisiita tiel funkcii de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.]