Kajero 10

La Paradiza Trinitato

La Paradiza Trinitato de eternaj Diaĵoj faciligas al la Patro eskapi la personecan absolutismon. La Trinitato perfekte asocias la senliman esprimon de la infinita persona libervolo de Dio kun la absoluteco de la Diaĵo. La Eterna Filo kaj la diversaj Filoj de dia origino, kune kun la Kuna Aganto kaj liaj universaj infanoj, efike provizas la liberigon de la Patro de la limigoj alimaniere esence propraj al la ĉefeco, perfekteco, senŝanĝeco, eterneco, universeco, absoluteco kaj infiniteco.

La Paradiza Trinitato efike provizas la plenan esprimon kaj perfektan revelacion de la eterna naturo de la Diaĵo. La Senmovaj Filoj de la Trinitato same disponigas plenan kaj perfektan revelacion de dia justeco. La Trinitato estas Diaĵa unueco, kaj tiu ĉi unueco eterne kuŝas sur la absolutaj fundamentoj de la dia unueco de la tri originaj, kunordigitaj kaj kunekzistaj personecoj, Dio la Patro, Dio la Filo kaj Dio la Spirito.

Ekde la nuna situacio sur la eterneca cirklo, rigardante al la senlima estinteco, ni povas eltrovi nur unu neneigeblan neeviteblecon en universaj aferoj, temas pri la Paradiza Trinitato. Mi konsideras, la Trinitato estis neevitebla. Kiam mi rigardas estint-ant-onteco de tempo, mi konsideras, io alia en la universaro estis neevitebla. La nuna majstra universo, vidita retrospektive aŭ prospektive, estas nepensebla sen la Trinitato. Kun la Paradiza Trinitato ni povas postulati alian aŭ eĉ multoblajn manierojn plenumadi ĉiujn aferojn, sed sen la trinitato de Patro, Filo kaj Spirito ni nekapablas koncepti kiel la Infinito povus realigi trioblan kaj kunordigatan personecigadon sen la absoluta unueco de Diaĵo. Neniu alia koncepto pri la kreado ne povas lukti kun la Trinitaj normoj de absoluteca kompleteco esence propra al Diaĵa unueco aldoniĝanta al la pleneco de privola liberiĝo esence propra al ĝia triobla personecigado.

1. Memdistribuado de la Unua Fonto-Centro

Ŝajnus, ke la Patro, en pasinta eterneco, inaŭguris politikon de profunda memdistribuado. Estas io esence propra al la malegoisma, amanta kaj aminda naturo de la Universala Patro, kio igas lin rezervi al si mem la plenumon de nur tiuj povoj kaj tiu aŭtoritato, kiujn li ŝajne trovas neeble delegi aŭ donaci.

La Universala Patro konstante senigis sin je ĉiu parto de si, kiu estis donacebla al iu ajn alia Kreinto aŭ kreitaĵo. Li delegis al siaj diaj Filoj kaj iliaj asociitaj inteligentuloj ĉiun povon kaj ĉiun aŭtoritaton, delegiteblajn. Li efektive transdonis al siaj Suverenaj Filoj, en iliaj respektivaj universoj, ĉiun prerogativon de administra aŭtoritato, kiu estis transdonebla. En la aferoj de loka universo, li igis ĉiun Suverenan Filon same perfekta, kompetenta kaj aŭtoritata kiel estas la Eterna Filo en la origina kaj centra universo. Li fordonis, efektive donacis, kun la digneco kaj sankteco de personeca posedo, ĉion de si mem kaj ĉion de siaj atributoj, ĉion je kio li povis senigi sin, ĉiumaniere, ĉiuepoke, ĉiuloke, al ĉiu persono kaj en ĉiu universo krom tiu de sia centra loĝejo.

La dia personeco ne estas memcentra; la memdistribuado kaj la kundivido de personeco karakterizas dian libervolan memecon. La kreitaĵoj avidas asociiĝi kun aliaj personaj kreitaĵoj; la Kreintoj emas kundividi la diecon kun siaj universaj infanoj; la personeco de la Infinito estas rivelita kiel la Universala Patro, kiu kundividas la realecon de esteco kaj egalecon de si mem kun du kunordigitaj personecoj, la Eterna Filo kaj la Kuna Aganto.

Pri la scioj koncerne la personecon kaj la diaj atributoj de la Patro, ni ĉiam dependos de la revelacioj de la Eterna Filo, ĉar kiam estis plenumita la kuna ago de kreado, kiam la Tria Persono de la Diaĵo ekaperis en personecan ekziston, kaj plenumis la kombinitajn konceptojn de siaj diaj gepatroj, la Patro ĉesis ekzisti kiel la senrestrikta personeco. Kun la estiĝo de la Kuna Aganto kaj la materiiĝo de la centra kerno de la kreitaĵaro, iuj eternaj ŝanĝoj okazis. Dio donis sin kiel absolutan personecon al sia Eterna Filo. Tiel la Patro donacas la “personecon de infiniteco” al sia unuenaskita Filo, dum ambaŭ ili donacas la “kunan personecon” de sia eterna unuiĝo al la Infinita Spirito.

Por tiuj ĉi kaj aliaj kialoj ekster la konceptopovo de la limhava menso, estas treege malfacile por la homa kreitaĵo kompreni la infinitan patro-personecon de Dio, krom kiam ĝi estas universale revelaciita en la Eterna Filo kaj, kun la Filo, estas universale aktiva en la Infinita Spirito.

Ĉar la Paradizaj Filoj de Dio vizitas la evoluajn mondojn, kaj kelkfoje eĉ loĝas tie en la simileco de la mortema karno, kaj ĉar tiuj ĉi sinelverŝoj ebligas al la mortema homo efektive koni ion de la naturo kaj karaktero de dia personeco, tial la kreitaĵoj de la planedaj sferoj devas rigardi la sinelverŝojn de tiuj ĉi Paradizaj Filoj por fidindaj informoj pri la Patro, la Filo kaj la Spirito.

2. Personeciĝo de la Diaĵo

Per la tekniko de trinitatiĝo la Patro senigas sin je tiu senrestrikta spirito-personeco, kiu estas la Filo, sed farante tion li konsistigas sin kiel la Patron de tiu ĉi Filo mem, kaj tiel havigas al si la senliman kapablon fariĝi la dia Patro de ĉiuj poste kreitaj, manifestiĝintaj aŭ alimaniere personecigitaj tipoj de inteligentaj libervolaj kreitaĵoj. Kiel la absoluta kaj senrestrikta personeco la Patro povas funkcii nur kiel kaj kun la Filo, sed kiel persona Patro li daŭre elverŝas personecon sur la diversaj multegoj de la diferencaj niveloj de inteligentaj libervolaj kreitaĵoj, kaj li konservas por ĉiam personajn rilatojn de amanta asocio kun tiu ĉi vasta familio de universaj infanoj.

Post kiam la Patro elverŝis sur la personecon de sia Filo la plenecon de si mem, kaj kiam tiu ĉi ago de sinelverŝo estas kompleta kaj perfekta, la eternaj partneroj kune elverŝas tiujn kvalitojn kaj atributojn de infinita povo kaj naturo, kiuj ekzistas tiel en la unuiĝo Patro-Filo, kaj tiuj konsistigas alian estaĵon similan al ili mem; kaj tiu ĉi kuna personeco, la Infinita Spirito, kompletigas la ekzistecan personeciĝon de la Diaĵo.

La Filo estas nemalhavebla al la patreco de Dio. La Spirito estas nemalhavebla al la frateco de la Dua kaj Tria Personoj. Tri personoj estas minimuma socia grupo, sed tio ĉi estas la plej malgranda el la multaj kialoj por kredi je la neevitebleco de la Kuna Aganto.

La Unua Fonto-Centro estas la infinita patro-personeco, la personeco de senlima fonto. La Eterna Filo estas la senrestrikta personeco-absoluto, tiu dia estaĵo, kiu statas dum la tuta tempo kaj eterneco kiel la perfekta revelacio de la persona naturo de Dio. La Infinita Spirito estas la kuna personento, la unika persona konsekvenco de la eterna kuniĝo Patro-Filo.

La personeco de la Unua Fonto-Centro estas la personeco de infiniteco minus la absoluta personeco de la Eterna Filo. La personeco de la Tria Fonto-Centro estas la superaldona konsekvenco de la kuniĝo de la liberigita Patro-personeco kaj la absoluta Filo-personeco.

La Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito estas unikaj personoj; neniu estas kopio, ĉiu estas originala; ĉiuj estas unuiĝintaj.

Nur la Eterna Filo spertas la plenecon de rilatoj de diaj personecoj, la konscion pri kaj la fileco kun la Patro kaj patreco kun la Spirito, kaj pri la dia egaleco kun kaj la Patro-prapatro kaj la Spirito-asociito. La Patro konas la sperton havi Filon, kiu estas lia egalulo, sed la Patro konas neniujn praajn antaŭulojn. La Eterna Filo havas la sperton pri fileco, agnoskon pri personeca praeco, kaj samtempe, la Filo konscias esti kuna gepatro al la Infinita Spirito. La Infinita Spirito konscias pri duobla prapatreco de personeco, sed li ne estas gepatro de kunordigita personeco de la Diaĵo. Kun la Spirito la ekzisteca ciklo de Diaĵa personecigo atingas finon; la unuarangaj personecoj de la Tria Fonto-centro estas spertecaj kaj sepoblaj.

Mi originas de la Paradiza Trinitato. Mi konas la Trinitaton kiel unuiĝintan Diaĵon; mi ankaŭ scias, ke la Patro, Filo kaj Spirito ekzistas kaj agas laŭ siaj difinitaj personaj kapabloj. Mi positive scias, ke ili ne nur agas persone kaj kolektive, sed ke ili ankaŭ kunordigas siajn plenumadojn laŭ diversaj grupoj tiel, ke fine ili funkcias laŭ sep malsamaj unuopaj kaj pluralaj kapabloj. Kaj ĉar tiuj ĉi sep asocioj elĉerpas la eblojn de tiaj diaj kombinaĵoj, estas neeviteble, ke la realaĵoj de la universo aperu en sep variaĵoj de valoroj, signifoj kaj personecoj.

3. La tri personoj de la Diaĵo

Kvankam estas nur unu Diaĵo, estas tri pozitivaj kaj diaj personecigoj de la Diaĵo. Koncerne la homan doton de diaj Ĝustigantoj, la Patro diris: “Ni faru la morteman homon laŭ nia propra bildo”. Plurfoje tra la Urantiaj skribaĵoj aperas tiu ĉi referenco al la agoj kaj faroj de plurala Diaĵo klare montrante la agnoskon de la ekzisto kaj laboro de la tri Fonto-Centroj.

Ni estas instruitaj, ke la Filo kaj la Spirito subtenas la samajn kaj egalajn rilatojn kun la Patro en la Trinitata asocio. En eterneco kaj kiel Diaĵoj ili sendube faras, sed en tempo kaj kiel personecoj ili certe rivelas rilatojn de tre diversa naturo. Rigardante de Paradizo al la universoj, tiuj ĉi rilatoj ja ŝajnas esti tre similaj, sed viditaj de la spacaj kampoj, ili ŝajnas esti tute malsamaj.

La diaj Filoj ja estas la “Vorto de Dio”, sed la infanoj de la Spirito vere estas la “Ago de Dio”. Dio parolas per la Filo kaj, kun la Filo, agas per la Infinita Spirito, dum en ĉiuj universaj agadoj la Filo kaj la Spirito estas delikate frataj, laborante kiel du egalaj fratoj kun admiro kaj amo por honorata kaj die respektata komuna Patro.

La Patro, Filo kaj Spirito estas certe egalaj laŭ naturo, kunordigitaj laŭ esteco, sed estas nekonfuzeblaj diferencoj en iliaj universaj faroj, kaj kiam sole agantaj ĉiu persono de la Diaĵo ŝajne estas limigita laŭ absoluteco.

La Universala Patro, antaŭ sia memvola senigo je la personeco, povoj kaj atributoj kiuj konsistigas la Filon kaj la Spiriton, ŝajnas, ke li estis (filozofie konsiderata) senrestrikta, absoluta kaj infinita Diaĵo. Sed tia teoria Unua Fonto-Centro sen Filo ne povus en iu senco de la termino esti konsiderata kiel la Universala Patro; la patreco ne estas reala sen fileco. Plue, la Patro, por esti absoluta laŭ totala senco, devus ekzisti sola en iu eterne malproksima momento. Sed li neniam havis tian solecan ekziston; la Filo kaj la Spirito estas ambaŭ kuneternaj kun la Patro. La Unua Fonto-Centro ĉiam estis, kaj por ĉiam estos, la eterna Patro de la Originala Filo kaj, kun la Filo, la eterna prapatro de la Infinita Spirito.

Ni observas, ke la Patro senigis sin de ĉiuj rektaj manifestiĝoj de absoluteco krom absoluta patreco kaj absoluta voleco. Ni ne scias ĉu la voleco estas neforigebla atributo de la patro; ni povas nur observi, ke li ne senigis sin je voleco. Tia libervola infiniteco devis esti eterne propra al la Unua Fonto-Centro.

Donacante absolutecon de personeco al la Eterna Filo, la Universala Patro eskapas el la katenoj de personeca absolutismo, sed farante tion li faras paŝon, kiu por ĉiam malebligas al li agi sole kiel la personeco-absoluto. Kaj kun la fina personecigo de kunekzistanta Diaĵo — la Kuna Aganto — rezultas la kritika trinitata interdependeco de la tri diaj personecoj rilate al la totalo de la Diaĵa funkcio en absoluto.

Dio estas la Patro-Absoluto de ĉiuj personecoj en la universaro. La Patro estas persone absoluta laŭ libereco de ago, sed en la kreitaj, kreataj kaj kreotaj universoj de tempo kaj spaco, la Patro ne estas percepteble absoluta kiel totala Diaĵo krom en la Paradiza Trinitato.

La Unua Fonto-Centro funkcias ekster Havono en la fenomenaj universoj jene:

1. Kiel kreinto, per la Kreinto-Filoj, siaj nepoj.

2. Kiel reganto, per la gravita centro de Paradizo.

3. Kiel spirito, per la Eterna Filo.

4. Kiel menso, per la Kuna Kreinto.

5. Kiel Patro, li subtenas patrecan kontakton kun ĉiuj kreitaĵoj per sia personeca cirkvito.

6. Kiel persono, li agas rekte tra la tuta kreitaĵaro per siaj ekskluzivaj fragmentoj — en la mortema homo per la Penso-Ĝustigantoj.

7. Kiel totala Diaĵo, li funkcias nur en la Paradiza Trinitato.

Ĉiuj ĉi jurisdikciaj rezignoj kaj delegoj de la Universala Patro estas plene libervolaj kaj memdevigitaj. La tutpotenca Patro intence prenas sur sin tiujn ĉi limigojn de universa aŭtoritato.

La Eterna Filo ŝajnas funkcii kiel unu kun la Patro en ĉiuj spiritaj rilatoj krom en la elverŝoj de la fragmentoj de Dio kaj aliaj antaŭpersonaj agadoj. La Filo estas proksime identigita nek kun la intelektaj agadoj de materiaj kreitaĵoj nek kun la energiaj agadoj de la materiaj universoj. Kiel absoluto la Filo funkcias kiel persono kaj nur en la kampo de la spirita universo.

La Infinita Spirito estas mirinde universala kaj nekredeble diverstalenta en ĉiuj siaj operacioj. Li agas en la sferoj de menso, materio kaj spirito. La Kuna Aganto reprezentas la asocion Patro-Filo, sed li ankaŭ funkcias kiel si mem. Li ne estas rekte koncernata de fizika gravito, spirita gravito aŭ la personeca cirkvito, sed li pli malpli partoprenas en ĉiuj aliaj universaj agadoj. Kvankam ŝajne dependa de tri regoj de ekzisteca kaj absoluta gravito, la Infinita Spirito ŝajnas plenumi tri superregojn. Tiu ĉi triobla doto estas uzata multmaniere por transcendi kaj ŝajne neŭtraligi eĉ la manifestiĝojn de unuarangaj fortoj kaj energioj, ĝis la superplejlastaj limoj de absoluteco. En iuj situacioj tiuj ĉi superregoj absolute transcendas eĉ la praajn manifestiĝojn de kosma realo.

4. La trinitata unuiĝo de la Diaĵo

El ĉiuj absolutaj asocioj, la Paradiza Trinitato (la unua triunio) estas unika kiel ekskluziva asocio de persona Diaĵo. Dio funkcias kiel Dio nur rilate al Dio kaj al tiuj, kiuj povas koni Dion, sed kiel absoluta Diaĵo nur en la Paradiza Trinitato kaj rilate al la universa tuteco.

La Eterna Diaĵo estas perfekte unuigita; tamen estas tri perfekte individuigitaj personoj de la Diaĵo. La Paradiza Trinitato ebligas la samtempan esprimon de la tuta diverseco de la karakteraj trajtoj kaj infinitaj povoj de la Unua Fonto-Centro kaj liaj eternaj kunordigitoj kaj de la tuta unueco de la universaj funkcioj de la nedividita Diaĵo.

La Trinitato estas asocio de infinitaj personoj funkciantaj en nepersona kapablo sed sen malobservo al personeco. La ilustraĵo estas kruda, sed patro, filo kaj nepo povus formi korporacian enton, kiu estus nepersona, sed tamen submetita al iliaj personaj voloj.

La Paradiza Trinitato estas reala. Ĝi ekzistas kiel la Diaĵa unuiĝo de Patro, Filo kaj Spirito; tamen la Patro, la Filo kaj la Spirito, aŭ ajnaj du el ili, povas funkcii rilate al tiu ĉi sama Paradiza Trinitato. La Patro, Filo kaj Spirito povas netrinitate kunlabori, sed ne kiel tri Diaĵoj. Kiel personoj ili povas kunlabori laŭplaĉe, sed tio ne estas la Trinitato.

Ĉiam memoru, ke tio, kion faras la Infinita Spirito, estas la funkcio de la Kuna Aganto. Kaj la Patro kaj la Filo funkcias en li, per li kaj kiel li. Sed estus vane provi pliklarigi la Trinitatan misteron: tri kiel unu kaj en unu, kaj unu kiel du kaj aganta por du.

La Trinitato estas tiel rilata al la tuto de la universaj aferoj, ke ĝi devas esti kalkulita en niaj provoj klarigi la tuton de iu ajn izolita kosma evento aŭ personeca rilato. La Trinitato funkcias sur ĉiuj niveloj de la kosmo, kaj la mortemulo estas limigita al la limhava nivelo; tial la homo devas kontentiĝi pri limhava koncepto pri la Trinitato kiel la Trinitato.

Kiel mortemulo en la karno vi devus konsideri la Trinitaton laŭ via individua klereco kaj harmonie kun la reagoj de via menso kaj animo. Vi povas scii tre malmulte pri la absoluteco de la Trinitato, sed ju pli vi supreniras al Paradizo, des pli vi multfoje spertos miron pri sinsekvaj revelacioj kaj neatenditaj malkaŝoj pri la Trinitataj plejsupereco kaj plejlasteco, se ne pri Trinitata absoluteco.

5. Funkcioj de la Trinitato

La personaj Diaĵoj havas atributojn, sed apenaŭ koheras paroli pri la Trinitato kiel havanta atributojn. Tiu ĉi asocio de diaj estaĵoj povas esti pli adekvate rigardata kiel havanta funkciojn, kiel justecan administradon, tutecan sintenon, kunordigitan agon kaj kosman superregadon. Tiuj ĉi funkcioj estas aktive plejsuperaj, plejlastaj kaj (en la limoj de la Diaĵo) absolutaj tiel, kiel ĉiuj vivantaj realoj de personeca valoro estas koncernataj.

La funkcioj de la Paradiza Trinitato ne simple estas la sumo de la ŝajnaj dotoj de dieco de la Patro plus tiuj specialigitaj atributoj, kiuj estas unikaj en la persona ekzisto de la Filo kaj la Spirito. La Trinitata asocio de la tri Paradizaj Diaĵoj rezultigas la evoluon, manifestiĝon kaj diaĵiĝon de novaj signifoj, valoroj, povoj kaj kapabloj por universalaj revelacio, ago kaj administrado. Vivantaj asocioj, homaj familioj, sociaj grupoj, aŭ la Paradiza Trinitato ne pliiĝas per nura aritmetika sumigo. La grupa potencialo ĉiam multe superas la simplan sumon de la atributoj de la komponantaj individuoj.

La Trinitato konservas unikan sintenon kiel Trinitato rilate al la tuta universo de pasinteco, estanteco kaj estonteco. Kaj la funkcioj de la Trinitato povas esti plej bone konsiderataj rilate al la universaj sintenoj de la Trinitato. Tiaj sintenoj estas samtempaj kaj povas esti multoblaj koncerne iun ajn izolitan situacion aŭ eventon:

1. Sinteno al la Limhaveco. La maksimuma memlimigo de la Trinitato estas ĝia sinteno al la limhaveco. La Trinitato ne estas persono, nek la Plejsupera Estaĵo estas ekskluziva personecigo de la Trinitato, sed la Plejsuperulo estas la plej proksima aliro al fokusiĝo de povo-personeco de la Trinitato, kiu povas esti komprenata de limhavaj kreitaĵoj. Tial la Trinitato rilate al la limhaveco estas foje nomata la Trinitato de Plejsupereco.

2. Sinteno al la Absonido. La Paradiza trinitato atentas tiujn nivelojn de ekzisto, kiuj estas pli ol limhavaj sed malpli ol absolutaj, kaj tiu ĉi rilato estas foje nomata la Trinitato de Plejlasteco. Nek la Plejlastulo nek la Plejsuperulo tute reprezentas la Paradizan Trinitaton, sed laŭ restrikta senco kaj laŭ siaj respektivaj niveloj, ĉiu ŝajnas reprezenti la Trinitaton dum la antaŭpersonaj epokoj de disvolviĝo de sperteco-povo.

3. La Absoluta Sinteno de la Paradiza Trinitato rilatas al absolutaj ekzistoj kaj kulminas per la ago de la totala Diaĵo.

La Trinitato-Infinito implicas la kunordigitan agon de ĉiuj triuniaj rilatoj de la Unua Fonto-Centro — nediigitaj kaj ankaŭ diigitaj — kaj tial personecoj malfacilege komprenas ĝin. En la kontemplado de la Trinitato kiel infinito, ne ignoru la sep triuniojn; tiel iuj malfacilaĵoj de kompreno povas esti evititaj, kaj iuj paradoksoj povas esti parte solvitaj.

Sed lingvaĵo ne disponeblas al mi, kiu kapabligus min transdoni al la limigita homa menso la plenan veron kaj la eternan signifon de la Paradiza Trinitato kaj la naturon de la ĉiama interasocio de la tri estaĵoj de infinita perfekteco.

6. La Senmovaj Filoj de la Trinitato

Ĉiu leĝo devenas el la Unua Fonto-Centro; li estas leĝo. La administrado de spirita leĝo estas esence propra al la Dua Fonto-Centro. La revelacio de leĝo, la promulgo kaj interpreto de la diaj statutoj, estas la funkcio de la Tria Fonto-Centro. La apliko de leĝo, justeco, falas en la kampon de la Paradiza Trinitato, kaj estas plenumata de iuj Filoj de la Trinitato.

La justeco estas esence propra al la universala suvereneco de la Paradiza Trinitato, sed boneco, mizerikordo kaj vereco estas la universa ministrado de la diaj personecoj, kies Diaĵa unuiĝo konistigas la Trinitaton. La justeco ne estas la sinteno de la Patro, la Filo aŭ la Spirito. La justeco estas la Trinitata sinteno de tiuj personecoj de amo, mizerikordo kaj ministrado. Neniu el la Paradizaj Diaĵoj okupiĝas pri la administrado de justeco. La justeco estas neniam persona sinteno; ĝi ĉiam estas plurala funkcio.

La pruvo, la bazo de senpartieco (justeco harmonie kun mizerikordo) estas provizita de la personecoj de la Tria Fonto-Centro, la kuna reprezentanto de la Patro kaj la Filo al ĉiuj regnoj kaj al la mensoj de la inteligentaj estaĵoj de la tuta kreitaĵaro.

La juĝo, la fina aplikado de justeco konforme al la pruvo prezentita de la personecoj de la Infinita Spirito, estas la laboro de la Senmovaj Filoj de la Trinitato, estaĵoj partoprenantaj la Trinitatan naturon de la unuiĝintaj Patro, Filo kaj Spirito.

Tiu ĉi grupo de Filoj de la Trinitato ampleksas la jenajn personecojn:

1. Trinitatigitaj Sekretoj de Plejsupereco.

2. Eternuloj de Tagoj.

3. Plejaĝuloj de Tagoj.

4. Perfektuloj de Tagoj.

5. Freŝdatuloj de Tagoj.

6. Unuiĝuloj de Tagoj.

7. Fideluloj de Tagoj.

8. Perfektigantoj de Saĝo.

9. Diaj Konsilantoj.

10. Universalaj Cenzoroj.

Ni estas la infanoj de la Tri Paradizaj Diaĵoj funkciantaj kiel la Trinitato, ĉar ĝuste mi apartenas al la deka ordo de tiu ĉi grupo, la Universalaj Cenzoroj. Tiuj ĉi ordoj ne estas reprezentaj de la sinteno de la Trinitato laŭ universala senco; ili reprezentas tiun ĉi kolektivan sintenon de la Diaĵo nur en la kampoj de plenuma juĝo — justico. Ili estis specife projektitaj de la Trinitato por la preciza laboro al kiu ili estas asignitaj kaj ili reprezentas la Trinitaton nur en tiuj funkcioj, por kiuj ili estis personecigitaj.

La Plejaĝuloj de Tagoj kaj iliaj asociitoj de Trinitata origino eldiras la justan juĝon de plejsupera senpartieco al la sep superuniversoj. En la centra universo tiaj funkcioj ekzistas nur teorie; tie senpartieco estas memevidenta en perfekteco, kaj Havona perfekteco ekskluzivas ĉiun eblon de malharmonio.

La justeco estas kolektiva penso pri rekteco; la mizerikordo estas ĝia persona esprimo. La mizerikordo estas sinteno de amo; la precizeco karakterizas la operacion de leĝo; la dia juĝo estas la animo de senpartieco, ĉiam konformanta al la justeco de la Trinitato, ĉiam plenumanta la dian amon de Dio. Kiam plene perceptitaj kaj komplete komprenitaj, la rekta justeco de la Trinitato kaj la mizerikorda amo de la Universala Patro koincidas. Sed la homo ne havas tian plenan komprenon pri la dia justeco. Tiel en la Trinitato, kiel la homo rigardus ĝin, la personecoj de Patro, Filo kaj Spirito estas ĝustigitaj por kunordigi la ministradon de amo kaj leĝo en la spertecaj universoj de tempo.

7. La superregado de la Plejsupereco

La Unua, Dua kaj Tria Personoj de la Diaĵo egalas unu al la alia, kaj ili estas unu. “La Sinjoro nia Dio estas unu Dio.” Estas perfekteco de celo kaj unueco de plenumo en la dia Trinitato de eternaj Diaĵoj. La Patro, la Filo kaj la Kuna Aganto estas vere kaj die unu. Pri veraĵo estas skribite: “Mi estas la unua, kaj mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom mi”.

Kiel aferoj ŝajnas al la mortemuloj sur la limhava nivelo, la Paradiza Trinitato, kiel la Plejsupera estaĵo, estas koncernata nur de la tuto — tuta planedo, tuta universo, tuta superuniverso, tuta granda universo. Tiu ĉi sinteno al tuto ekzistas ĉar la Trinitato estas la tuto de la Diaĵo kaj pro multaj aliaj kialoj.

La Plejsupera Estaĵo estas io malpli kaj io alia ol la Trinitato funkcianta en la limhavaj universoj; sed en iuj limigoj kaj dum la nuna epoko de nekompleta povo- personecigado, tiu ĉi evolua Diaĵo ŝajnas reflekti la sintenon de la Trinitato de Plejsupereco. La Patro, Filo kaj Spirito ne persone funkcias kun la Plejsupera Estaĵo, sed dum la nuna universa epoko ili kunlaboras kun li kiel la Trinitato. Ni komprenas, ke ili subtenas similan rilaton al la Plejlastulo. Ni ofte konjektas pri kia estos la persona rilato inter la Paradizaj Diaĵoj kaj Dio la Plejsuperulo, kiam li estos fine evoluinta, sed ni ne vere scias.

Ni ne trovas la superregadon de la Plejsupereco plene antaŭvidebla. Krome, tiu ĉi neantaŭvidebleco ŝajnas esti karakterizata de iu disvolviĝa nekompleteco, sendube marko de nekompleteco de la Plejsuperulo kaj de la nekompleteco de limhava reago al la Paradiza Trinitato.

La mortemula menso povas tuj imagi mil kaj unu aferojn — katastrofajn fizikajn eventojn, konsternigajn akcidentojn, terurajn katastrofojn, dolorajn malsanojn kaj tutmondajn plagojn — kaj demandi sin, ĉu tiaj kataklismoj rilatas al la nekonata manovro de tiu ĉi probabla funkciado de la Plejsupera Estaĵo. Sincere ni ne scias; ni ne vere certas. Sed ni ja observas, ke dum la tempo pasas, ĉiuj ĉi malfacilaj kaj pli malpli misteraj situacioj ĉiam rezultas por la bonstato kaj progreso de la universoj. Povas esti, ke la cirkonstancoj de ekzisto kaj la neklarigeblaj sortoŝanĝoj de vivado estas ĉiuj interplektitaj en signifan modelon de alta valoro fare de la Plejsuperulo kaj la superregado de la Trinitato.

Kiel filo de Dio vi povas percepti la personan sintenon de amo en ĉiuj agoj de Dio la Patro. Sed vi ne ĉiam kapablos kompreni kiom multaj el la universaj agoj de la Paradiza Trinitato kontribuas al la bono de la individua mortemulo sur la evoluaj mondoj de spaco. Dum la eterna progreso la agoj de la Trinitato estos revelaciitaj kiel plene signifaj kaj empatiaj, sed ili ne ĉiam aperas tiel al la tempaj kreitaĵoj.

8. La Trinitato trans la limhaveco

Multaj veroj kaj faktoj koncerne la Paradizan Trinitaton nur povas, eĉ parte, esti komprenataj agnoskante funkcion, kiu transcendas la limhavecon.

Maloportunus diskuti la funkcaferojn de la Trinitato de Plejlasteco, sed povas esti rivelita la fakto, ke Dio la Plejlastulo estas la Trinitata manifestado komprenata de la Transcendantuloj. ni inklinas kredi, ke la unuiĝado de la majstra universo estas la eventiĝanta ago de la Plejlastulo kaj probable la reflekto de iuj, sed ne de ĉiuj fazoj de la absonida superkontrolo de la Paradiza Trinitato. La Plejlastulo estas kvalifikata manifestado de la Trinitato en rilato kun la absonido nur en la senco ke la Plejsuperulo tiel parte reprezentas la Trinitaton en rilato kun la finito.

La Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito estas, en iu senco, la konsistigaj personecoj de la totala Diaĵo. Ilia unuiĝo en la Paradiza Trinitato kaj la absoluta funkcio de la Trintato ekvivalentas al la funkcio de la totala Diaĵo. Kaj tia kompletiĝo de la Diaĵo transcendas kaj la limhavecon kaj la absonidecon.

Kvankam neniu unuopa persono de la Paradizaj Diaĵoj efektive plenigas la tutan Diaĵan potencialon, kolektive ĉiuj tri faras. Tri infinitaj personoj ŝajnas esti la mimimuma nombro de estaĵoj necesaj por aktivigi la antaŭpersonan kaj ekzistecan potencialon de la totala Diaĵo — la Diaĵa Absoluto.

Ni konas la Universalan Patron, la Eternan Filon kaj la Infinitan Spiriton kiel personojn, sed mi ne persone konas la Diaĵan Absoluton. Mi amas kaj adoras Dion la Patron; mi respektas kaj honoras la Diaĵan Absoluton.

Mi iam loĝis en universo, kie iu grupo de estaĵoj instruis, ke la finatingintoj, en eterneco, fine estos la infanoj de la Diaĵa Absoluto. Sed mi ne pretas akcepti tiun ĉi solvon pri la mistero, kiu envolvas la estontecon de la finatingintoj.

La Korpuso de la Finatingo ampleksas, inter aliaj, tiujn mortemulojn de tempo kaj spaco, kiuj atingis perfektecon en ĉio, kio rilatas al la volo de Dio. Kiel kreitaĵoj kaj en la limigoj de kreitaĵa kapablo ili plene kaj vere konas Dion. Tiel trovinte Dion kiel la Patron de ĉiuj kreitaĵoj, tiuj ĉi finatingintoj devas iam ekserĉadi la superlimhavan Patron. Sed tiu ĉi serĉado implicas ekkompreni la absonidan naturon de la plejlastaj atributoj kaj karaktero de la Paradiza Patro. La eterneco rivelos ĉu tia atingo estas ebla, sed ni estas konvinkitaj, ke eĉ se la finatingintoj ja komprenas tiun ĉi plejlastulon de dieco, ili probable estos nekapablaj atingi la superplejlastajn nivelojn de la absoluta Diaĵo.

Estas eble, ke la finatingintoj parte atingos la Diaĵan Absoluton, sed eĉ se ili sukcesus, en la eterneco de eternecoj la problemo pri la Universala Absoluto daŭre intrigos, mistifikos, konfuzos kaj defios la suprenirantajn kaj progresantajn finatingintojn, ĉar ni perceptas, ke la nesondebleco de la kosmaj rilatoj de la Universala Absoluto emos kreski proporcie, dum la materiaj universoj kaj ilia spirita administrado daŭre plivastiĝas.

Nur infiniteco povas riveli la Patro-Infiniton.

[Patronita de Universala Cenzoro aganta sub la aŭtoritato de la Plejaĝuloj de Tagoj loĝantaj sur Uverso.]