Kajero 9

Rilato de la Infinita Spirito al la universo

Stranga afero okazis kiam, en la ĉeesto de Paradizo, la Universala Patro kaj la Eterna Filo unuiĝis por personecigi sin mem. Nenio en tiu ĉi eterneca situacio antaŭsignis, ke la Kuna Aganto personeciĝus kiel senlima spiriteco kunordigita kun absoluta menso kaj dotita kun unikaj prerogativoj de energia manipulado. Lia alveno al estiĝo kompletigas la liberiĝon de la Patro de la ligoj de centrigita perfekteco kaj de la katenoj de personeca absolutismo. Kaj tiu ĉi liberiĝo estas malkaŝita en la mirinda povo de la Kuna Kreanto krei estaĵojn bone adaptitajn por servi kiel ministrantaj spiritoj eĉ al la materiaj kreitaĵoj de la pli poste evoluantaj universoj.

La Patro estas infinita en amo kaj volo, en spirita penso kaj celo; li estas la universala subtenanto. La Filo estas infinita en saĝeco kaj vereco, en spirita esprimo kaj interpreto; li estas la universala revelacianto. Paradizo estas infinita en potencialo de dotado de forto kaj en kapablo de energia dominado; ĝi estas la universala stabiligilo. La Kuna Aganto posedas unikajn prerogativojn de sintezo, infinitan kapablon kunordigi ĉiujn ekzistantajn universajn energiojn, ĉiujn efektivajn universajn spiritojn kaj ĉiujn realajn universajn intelektojn; la Tria Fonto-Centro estas la universala unuiganto de la multnombraj energioj kaj diversaj kreaĵoj, kiuj aperis konsekvence de la dia plano kaj la eterna celo de la Universala Patro.

La Infinita Spirito, la Kuna Kreinto, estas universala kaj dia ministro. La Spirito senĉese ministras la mizerikordon de la Filo kaj la amon de la Patro, eĉ harmonie kun la stabila, senŝanĝa kaj rekta justico de la Paradiza Trinitato. Lia influo kaj personecoj estas ĉiam proksime de vi; ili vere konas vin kaj vere komprenas vin.

Tra ĉiuj universoj la perantoj de la Kuna Aganto senĉese manipulas la fortojn kaj energiojn de la tuta spaco. Kiel la Unua Fonto-Centro, la Tria Fonto-Centro respondas al kaj spiriteco kaj materieco. La Kuna Aganto estas la revelacio de la unueco de Dio, en kiu konsistas ĉiuj aferoj — aferoj, signifoj kaj valoroj; energioj, mensoj kaj spiritoj.

La Infinita Spirito trapenetras la tutan spacon; li loĝas en la cirklo de eterneco; kaj la Spirito, kiel la Patro kaj la Filo, estas perfekta kaj senŝanĝa — absoluta.

1. Atributoj de la Tria Fonto-Centro

La Tria Fonto-Centro estas konata per multaj nomoj, ĉiuj indikantaj rilatecon kaj agnoskantaj funkcion: Kiel Dio la Spirito, li estas la personeca kunordiganto kaj dia egalulo de Dio la Filo kaj Dio la Patro. Kiel Infinita Spirito li estas ĉieesta spirita influo. Kiel Universala Manipulanto li estas la prapatro de la kreitaĵoj de povo-regado kaj la aktiviganto de la kosmaj fortoj de la spaco. Kiel Kuna Aganto, li estas la kuna reprezentanto kaj partnereca plenumanto de la Patro-Filo. Kiel Absoluta Menso li estas la fonto de la dotado de intelekto tra la universoj. Kiel Dio de Agado, li estas la ŝajna praulo de movo, ŝanĝo kaj rilatoj.

Kelkaj el la atributoj de la Tria Fonto-Centro devenas de la Patro, kelkaj de la Filo, dum aliaj ne estas observataj kiel aktive kaj persone ĉeestantaj ĉu en la Patro aŭ en la Filo — atributoj, kiuj estas malfacile klarigeblaj, krom supozante, ke la partnereco Patro-Filo, kiu eternigas la Trian Fonto-Centron, konstante funkcias kongrue kun, kaj agnoske al, la eterna fakto de la absoluteco de Paradizo. La Kuna Kreinto enkorpigas la plenecon de la kombinitaj kaj infinitaj konceptoj de la Unua kaj la Dua Personoj de la Diaĵo.

Dum vi konsideras la Patron kiel originala kreinto kaj la Filon kiel spirita administranto, vi devus pensi pri la Tria Fonto-Centro kiel universala kunordiganto, ministro pri senlima kunlaboro. La Kuna Aganto estas la kunliganto de la tuta efektiva realo; li estas la Diaĵa deponejo de la penso de la Patro kaj la vorto de la Filo, kaj agante li eterne atentas la materian absoluteco de la centra Insulo. La Paradiza Trinitato ordonis la universalan ordon de progreso, kaj la providenco de Dio estas la kampo de la Kuna Kreinto kaj la evoluanta Plejsupera Estaĵo. Neniu efektiva aŭ efektiviĝanta realo povas eskapi el fina rilato kun la Tria Fonto-Centro.

La Universala Patro prezidas la regnojn de antaŭenergio, antaŭspirito kaj personeco; la Eterna Filo regas la sferojn de spiritaj agadoj; la ĉeesto de la Insulo de Parazido unuigas la kampon de fizika energio kaj materiiĝanta povo; la Kuna Aganto funkcias ne nur kiel infinita spirito reprezentanta la Filon sed ankaŭ kiel universala manipulanto de la fortoj kaj energioj de Paradizo, tiel estigante la universalan kaj absolutan menson. La Kuna Aganto funkcias tra la tuta granda universo kiel pozitiva kaj distingebla personeco, precipe en la pli altaj sferoj de spiritaj valoroj, rilatoj de fizikaj energioj, kaj veraj mensaj signifoj. Li funkcias specife kie ajn kaj kiam ajn energio kaj spirito asociiĝas kaj interagas; li regas ĉiujn reagojn kun la menso, posedas grandan povon en la spirita mondo kaj plenumas potencan influon al energio kaj materio. Ĉiumomente la Tria Fonto esprimas la naturon de la Unua Fonto-Centro.

La Tria Fonto-Centro perfekte kaj senlime partoprenas la ĉieestecon de la Unua Fonto-Centro, foje nomata la Ĉieesta Spirito. En propra kaj tre persona maniero, la Dio de menso kunhavas la ĉioscion de la Universala Patro kaj lia Eterna Filo; la scio de la Spirito estas profunda kaj kompleta. La Kuna Kreinto manifestas iujn fazojn de la ĉiopoveco de la Universala Patro, sed efektive estas ĉiopova nur en la kampo de la menso. La Tria Persono de Diaĵo estas la intelekta centro kaj la universala administranto de la mensaj regnoj; en ili li estas absoluta — lia suvereneco estas senlima.

La Kuna Aganto ŝajnas esti motivita de la partnereco Patro-Filo, sed ĉiuj liaj agoj ŝajnas agnoski la rilaton Patro-Paradizo. Iafoje kaj en iuj funkcioj li ŝajnas kompensi la nekompletecon de la disvolviĝo de la spertecaj Diaĵoj — Dio la Plejsupera kaj Dio la Plejlasta.

Kaj tie ĉi estas infinita mistero: ke la Infinito samtempe rivelis sian infinitecon en la Filo kaj kiel Paradizo, kaj tiam estiĝis estaĵo egala al Dio en dieco, reflektokapabla de la spirita naturo de la Filo, kaj kapabla aktivigi la Paradizan pratipon, estaĵo provizore subordigita en suvereneco sed laŭ multaj manieroj ŝajne la plej diverstalenta en agado. Kaj tia ŝajna supereco en agado estas malkaŝita en atributo de la Tria Fonto-Centro, kiu superas eĉ al fizika gravito — la universala manifestiĝo de la Insulo de Paradizo.

Aldone al tiu ĉi superregado de energio kaj fizikaj aferoj, la Infinita Spirito estas superbe dotita de tiuj atributoj de pacienco, mizerikordo kaj amo, kiuj estas tiel delikate rivelitaj en lia spirita ministerio. La Spirito estas plejsupere kompetenta por disdoni amon kaj impregni justicon per mizerikordo. Dio la Spirito posedas la tutan superan afablecon kaj mizerikordan korinklinon de la Originala kaj Eterna Filo. La universo de via origino estas forĝita inter la amboso de justeco kaj la martelo de sufero; sed tiuj, kiuj uzas la martelon, estas la infanoj de mizerikordo, la spiritaj idoj de la Infinita Spirito.

2. La Ĉieesta Spirito

Dio estas spirito en triobla senco: li mem estas spirito; en sia Filo li aperas kiel spirito sen limo ; kaj en la Kuna Aganto kiel spirito kunligita kun menso. Kaj aldone al tiuj ĉi spiritaj realoj ni pensas, ke ni perceptas nivelojn de spertecaj spiritaj fenomenoj — la spiritoj de la Plejsupera Estaĵo, la Plejlasta Diaĵo kaj la Diaĵa Absoluto.

La Infinita Spirito estas same komplemento de la Eterna Filo, kiel la Eterna Filo estas komplemento de la Universala Patro. La Eterna Filo estas spiritigita personecigo de la Patro; la Infinita Spirito estas personecigita spiritigo de la Eterna Filo kaj la Universala Patro.

Estas multaj nelimigitaj linioj de spirita forto kaj fontoj de supramateria povo ligante la homojn de Urantio rekte kun la Diaĵoj de Paradizo. Ekzistas la konekto de la Penso-Ĝustigantoj rekte al la Universala Patro, la disvastigita influo de la spirita-gravita impulso de la Eterna Filo, kaj la spirita ĉeesto de la Kuna Kreinto. Estas diferenco laŭ funkciado inter la spirito de la Filo kaj la spirito de la Spirito. La Tria Persono en sia spirita ministerio povas funkcii kiel menso plus spirito aŭ kiel spirito sola.

Aldone al tiuj ĉi paradizaj ĉeestoj, Urantianoj profitas de la spiritaj influoj kaj agadoj de la loka universo kaj la superuniverso, kun ilia preskaŭ senfina aro de amantaj personecoj, kiuj ĉiam gvidas tiujn estaĵojn kun sinceraj intencoj kaj kun honestaj koroj supren kaj internen al la idealoj de dieco kaj al la celo de plejsupera perfekteco.

La ĉeeston de la universala spirito de la Eterna Filo ni konas — ni povas senerare rekoni ĝin. La ĉeeston de la Infinita Spirito, la Tria Persono de la Diaĵo, eĉ la mortema homo povas koni, ĉar materiaj kreitaĵoj povas efektive sperti la bonefikojn de tiu ĉi dia influo, kiu funkcias kiel la Sankta Spirito de la loka universo elverŝita sur la rasoj de la homaro. La homaj estuloj ankaŭ povas iagrade konsciiĝi pri la Penso-Ĝustiganto, la nepersona ĉeesto de la Universala Patro. Tiuj ĉi diaj spiritoj, kiuj laboras por la homa supreniro kaj spiritigo, ĉiuj agas unisone kaj en perfekta kunlaboro. Ili estas kiel unu en la spirita plenumado de la planoj por la mortemula supreniro kaj la atingo de perfekteco.

3. La Universala Manipulanto

La Insulo de Paradizo estas fonto kaj substanco de fizika gravito; kaj tio devas sufiĉi por informi vin, ke la gravito estas unu el la plej realaj kaj eterne fidindaj aferoj en la tuta fizika universaro. La gravito ne povas esti modifita aŭ nuligita krom per la fortoj kaj energioj kune respondecaj de la Patro kaj de la Filo, kiuj estas konfiditaj al, kaj funkcie asociigitaj kun, la persono de la Tria Fonto-Centro.

La Infinita Spirito posedas unikan kaj mirindan povon — kontraŭgraviton. Tiu ĉi povo estas funkcie (observeble) ĉeesta nek ĉe la Patro nek ĉe la Filo. Tiu ĉi kapablo rezisti la altiradon de materia gravito, esence propra en la Tria Fonto, estas rivelita en la personaj reagoj de la Kuna Aganto al iuj fazoj de universaj rilatoj. Kaj tiu ĉi unika atributo estas transdonebla al iuj el la pli superaj personecoj de la Infinita Spirito.

Kontraŭgraviteco povas nuligi graviton en loka kadro; ĝi faras tion per la uzo de egala forto-ĉeesto. Ĝi funkcias nur rilate al materia gravito, kaj ĝi ne estas mensa ago. La fenomeno de rezisto al gravito de giroskopo estas sufiĉe bona bildigo de efiko de kontraŭgravito sed senvalora por bildigi la kaŭzon de kontraŭgravito.

Plie la Kuna Aganto montras povojn, kiuj povas transcendi forton kaj neŭtraligi energion. Tiaj povoj funkcias per la malrapidigo de energion ĝis ĝia materiiĝo kaj per aliaj teknikoj nekonataj de vi.

La Kuna Kreinto ne estas energio nek la fonto de energio nek la destino de energio; li estas la manipulanto de energio. La Kuna Kreinto estas ago — movo, ŝanĝo, modifo, kunordigo, stabiligo kaj ekvilibro. La energioj submetitaj al la rekta aŭ nerekta regado de Paradizo nature respondas al la agoj de la Tria Fonto-Centro kaj liaj multnombraj perantoj.

La universaro estas trapenetrita de la kreitaĵoj de povo-regado de la Tria Fonto-Centro: fizikaj regantoj, povo-direktoroj, povo-centroj, kaj aliaj reprezentantoj de la Dio de Ago, kiuj rilatas al reguligo kaj stabiligo de la fizikaj energioj. Tiuj ĉi unikaj kreitaĵoj de fizika funkcio ĉiuj posedas diversajn atributojn de povo-regado, kiel kontraŭgravito, kiun ili uzas klopodante establi la fizikan ekvilibron de la materio kaj energioj de la granda universo.

Ĉiuj ĉi materiaj agadoj de la Dio de Ago ŝajnas rilatigi lian funkcion al la Insulo de Paradizo, kaj la perantoj de povo ja estas ĉiuj atentemaj al, kaj eĉ dependaj de, la absoluteco de la eterna Insulo. Sed la Kuna Aganto ne agas por, aŭ respondas al, Paradizo. Li agas persone por la Patro kaj la Filo. Paradizo ne estas persono. La nepersonaj, senpersonaj, kaj aliaj-ol-personaj faroj de la Tria Fonto-Centro estas ĉiuj libervolaj agoj de la Kuna Aganto mem; ili ne estas reflektoj, derivaĵoj aŭ postefikoj de io ajn aŭ iu ajn.

Paradizo estas la pratipo de infinito; la Dio de Ago estas la aktiviganto de tiu pratipo. Paradizo estas la materia apogpunkto de infinito; la perantoj de la Tria Fonto-Centro estas la leviloj de inteligenteco, kiuj motivigas la materian nivelon kaj enigas spontanecon en la mekanismon de la fizika kreitaĵaro.

4. La absoluta menso

Estas intelekta naturo de la Tria Fonto-Centro, kiu distingiĝas de liaj fizikaj kaj spiritaj atributoj. Tia naturo estas apenaŭ kontaktebla, sed ĝi estas asociebla — intelekte kvankam ne persone. Ĝi estas distingebla el la fizikaj atributoj kaj spirita karaktero de la Tria Persono en mensaj niveloj de funkciado, sed pri la percepto de personecoj tiu ĉi naturo neniam funkcias sendepende de la fizikaj aŭ spiritaj manifestiĝoj.

La absoluta menso estas la menso de la Tria Persono; ĝi estas neapartigebla de la personeco de Dio la Spirito. La menso, en funkciantaj estaĵoj, ne estas apartigita disde energio aŭ spirito, aŭ ambaŭ. Menso ne estas esence propra al energio; energio estas akcepta kaj responda al menso; la menso povas esti supermetita al energio, sed la konscio ne estas esence propra al la pure materia nivelo. La menso ne bezonas esti aldonita al pura spirito, ĉar la spirito estas nature konscia kaj identigokapabla. La spirito estas ĉiam inteligenta, iumaniere menseca. Ĝi povas esti tiun ĉi menso aŭ tiu alia menso, ĝi povas esti antaŭmenso aŭ supermenso, eĉ spirita menso, sed ĝi faras la ekvalenton de pensi kaj scii. La klarvideco de spirito transcendas, tuj sekvas kaj teorie antaŭas la konscienco de menso.

La Kuna Kreinto estas absoluta nur en la kampo de menso, en la sferoj de universala inteligenteco. La menso de la Tria Fonto-Centro estas infinita; ĝi tute transcendas la aktivajn kaj funkciantajn menso-cirkvitojn de la universaro. La mensa doto de la sep superuniversoj devenas de la Sep Majstro-Spiritoj, la unuarangaj personecoj de la Kuna Kreinto. Tiuj ĉi Majstro-Spiritoj distribuas menson al la granda universo kiel kosma menso, kaj via loka universo estas penetrita de la Nebadona varianto de la Orvontona tipo de kosma menso.

La infinita menso ignoras tempon, la plejlasta menso transcendas tempon, la kosma menso estas kondiĉita de tempo. Tiel same kun spaco: la Infinita menso estas sendependa de spaco, sed ju pli oni malsupreniras de la infiniteco ĝis la asistantaj niveloj de menso, des pli intelekto devas kalkuli kun la fakto kaj limigoj de spaco.

La kosma forto respondas al la menso same kiel la kosma menso respondas al la spirito. La spirito estas dia celo, kaj la spirita menso estas dia celo aganta. La energio estas afero, la menso estas signifo, la spirito estas valoro. Eĉ en tempo kaj spaco, la menso establas tiujn relativajn rilatojn inter energio kaj spirito, kiuj sugestas reciprokan parencecon en eterneco.

La menso transmutacias la valorojn de la spirito en signifojn de intelekto; la volo havas povon fruktigi la signifojn de la menso kaj en materiaj kaj spiritaj kampoj. La alparadiza supreniro implicas relativan kaj diferencan kreskon en spirito, menso kaj energio. La personeco estas la unuiganto de tiuj ĉi eroj de sperteca individueco.

5. La ministrado de la menso

La Tria Fonto-Centro estas infinita en menso. Eĉ se la universo kreskus ĝis infinito, lia mensa potencialo estus sufiĉa por doti senliman nombron da kreitaĵoj kun taŭgaj mensoj kaj aliaj antaŭkondiĉoj de intelekto.

En la kampo de kreita menso la Tria Persono, kun siaj kunordigitaj kaj subordigitaj asociitoj, regas plejsupere. La regnoj de la kreitaĵa menso havas ekskluzivan originon en la Tria Fonto-Centro; li estas la disdonanto de la menso. Eĉ la fragmentoj de la Patro ne kapablas loĝi en la mensoj de la homoj, ĝis la vojo estas konvene preparita por ili fare de la mensa ago kaj spirita funkcio de la Infinita Spirito.

La unika kvalito de la menso estas, ke ĝi povas esti elverŝita al tiel vasta gamo de vivo. Per siaj kreaj kaj kreitaĵaj asociitoj la Tria Fonto-Centro prizorgas ĉiujn mensojn sur ĉiuj sferoj. Li prizorgas homan kaj subhoman intelekton per la asistantoj de la lokaj universoj kaj, per la peranteco de la fizikaj regantoj, prizorgas eĉ al la plej malaltaj nespertantaj entoj de la plej primitivaj specoj de vivaĵoj. Kaj ĉiam la direkto de la menso estas ministrado de la personecoj de menso-spirito aŭ menso-energio.

Ĉar la Tria Persono de Dieco estas la fonto de menso, estas tute nature, ke la evoluaj libervolaj kreitaĵoj trovas pli facile formi kompreneblajn konceptojn pri la Infinita Spirito ol ili faras pri la Eterna Filo aŭ la Universala Patro. La realo de la Kuna Kreinto estas malkaŝita neperfekte per la ekzisto mem de la homa menso. La Kuna Kreinto estas la prapatro de la kosma menso, kaj la menso de la homo estas individuigita cirkvito, nepersona parto, de tiu kosma menso, kiel ĝi estas disdonacita en loka universo de Kreopova Filino de la Tria Fonto-Centro.

Ĉar la Tria Persono estas la fonto de menso, ne konkludu, ke ĉiuj fenomenoj de menso estas diaj. La homa intelekto radikas en la materia origino de la bestaj rasoj. La universa inteligenteco ne estas pli vera revelacio de Dio, kiu estas menso, ol la fizika naturo estas vera revelacio de la beleco kaj harmonio de Paradizo. La perfekteco estas en la naturo, sed la naturo ne estas perfekta. La Kuna Kreinto estas la fonto de menso, sed la menso ne estas la Kuna Kreinto.

Menso sur Urantio, estas kompromiso inter la esenco de perfekteco de penso kaj la evoluanta pensmaniero de via nematura homa naturo. La plano por via intelekta evoluo estas fakte unu el sublima perfekteco, sed vi estas tre malproksima de tiu dia celo, dum vi funkcias en la karnaj tabernakloj. La menso estas vere de dia origino, kaj ĝi ja havas dian destinon, sed viaj mortemaj mensoj ankoraŭ ne havas dian dignon.

Tro ofte, ege tro ofte, vi difektas viajn mensojn per malsincereco, kaj velkigas ilin per malrekteco; vi submetas ilin al besta timo kaj distordas ilin per senutila angoro. Tial, kvankam la fonto de menso estas dia, la menso, kiel vi konas ĝin sur via mondo de supreniro, apenaŭ povas fariĝi objekto de granda admiro, des malpli de adorado aŭ kulto. La kontemplado de la nematura kaj neaktiva homa intelekto devus konduki al nur reagoj de humileco.

6. La cirkvito de mensa gravito

La Tria Fonto-Centro, la universala inteligenteco, estas persone konscia pri ĉiu menso, ĉiu intelekto, en la tuta kreitaĵaro, kaj li subtenas personan kaj perfektan kontakton kun ĉiuj ĉi fizikaj, morontiaj kaj spiritaj kreitaĵoj de mensa doto en la vastaj universoj. Ĉiuj ĉi mensaj agadoj estas tenitaj en la absoluta cirkvito de mensa gravito, kiu fokusiĝas en la Tria Fonto-Centro kaj estas parto de la persona konscio de la Infinita Spirito.

Same kiel la Patro altiras ĉiun personecon al si, same kiel la Filo allogas ĉiun spiritan realon, tiel ankaŭ la Kuna Aganto plenumas altiran povon ĉe ĉiuj mensoj; li senlime regas kaj kontrolas la cirkviton de universala menso. Ĉiuj veraj kaj aŭtentikaj intelektaj valoroj, ĉiuj diaj pensoj kaj perfektaj ideoj estas neeraripove altiritaj en tiun ĉi absolutan cirkviton de menso.

La mensa gravito povas funkcii sendepende de materia kaj spirita gravito, sed kie ajn kaj kiam ajn tiuj ĉi du efikas, la mensa gravito funkcias. Kiam ĉiuj tri asociiĝas, la personeca gravito povas ampleksi la materian kreitaĵon — fizikan aŭ morontian, limhavan aŭ absonidan. Sed sendepende de tio ĉi, la dotado de menso eĉ ĉe nepersonaj estaĵoj kvalifikas ilin por pensi, kaj dotas ilin per konscio malgraŭ la tuta foresto de personeco.

La memeco de personeca digno, homa aŭ dia, senmorta aŭ potenciale senmorta, tamen ne havas sian originon en spirito aŭ menso aŭ materio; ĝi estas la donaco de la Universala Patro. Nek la interago de spirita, mensa kaj materia gravito estas antaŭkondiĉo por la apero de personeca gravito. La cirkvito de la Patro povas ampleksi estaĵon de materia menso, kiu estas nerespondema al la spirita gravito, aŭ ĝi povas inkluzivi estaĵon de spirita menso, kiu estas nerespondema al la materia gravito. La funkciado de la personeca gravito ĉiam estas libervola ago de la Universala Patro.

Dum la menso estas asociita kun energio ĉe pure materiaj estaĵoj kaj asociita kun spirito ĉe pure spiritaj personecoj, nenombreblaj ordoj de personeco, inkluzive la homon, posedas mensojn, kiuj estas asociitaj kaj kun energio kaj spirito. La spiritaj aspektoj de la kreitaĵa menso neeraripove respondas al la tiro de spirito-gravito de la Eterna Filo, la materiaj trajtoj respondas al la gravita impulso de la materia universo.

Kiam la kosma menso ne estas asociita kun energio aŭ spirito, ĝi estas submetita al la gravitaj postuloj de nek materiaj nek spiritaj cirkvitoj. La pura menso estas submetita nur al la universala gravita teno de la Kuna Aganto. La pura menso estas parenca al la infinita menso, kaj la infinita menso (la teoria kunordigito de la absolutoj de spirito kaj energio) ŝajne estas leĝo en si mem.

Ju pli granda la diverĝo de spirito-energio, des pli granda la observebla funkcio de menso; ju malpli granda la diverseco de spirito-energio, des malpli la observebla funkcio de menso. La maksimuma funkcio de la kosma menso ŝajne estas en la tempaj universoj de spaco. Tie ĉi la menso ŝajnas funkcii en meza zono inter energio kaj spirito, sed tio ĉi ne estas vera pri la pli altaj niveloj de menso; sur Paradizo, energio kaj spirito esence estas unu.

La cirkvito de menso-gravito estas fidinda; ĝi emanas el la Tria Persono de la Diaĵo sur Paradizo, sed ne la tuta observebla funkcio de menso estas antaŭvidebla. Tra la tuta konata kreitaĵaro paralele kun tiu ĉi cirkvito de menso ekzistas iu malmulte komprenata ĉeesto, kies funkcio ne estas antaŭvidebla. Ni kredas, ke tiu ĉi neantaŭvidebleco estas parte atribuebla al la funkcio de la Universala Absoluto. Kio estas tiu ĉi funkcio, ni ne scias; kio efektivigas ĝin, ni povas nur konjekti; koncerne ĝian rilaton al kreitaĵoj, ni povas nur spekulativi.

Iuj fazoj de la neantaŭvidebleco de la infinita menso povas ŝulidiĝi al la nekompleteco de la Plejsupera Estaĵo, kaj ekzistas vasta zono de agadoj, kie la Kuna Aganto kaj la Universala Absoluto povas eble esti tanĝaj. Estas multe pri la menso, kiu estas nekonata, sed ni estas certaj pri tio ĉi: la Infinita Spirito estas la perfekta esprimo de la menso de la Kreinto por ĉiuj kreitaĵoj; la Plejsupera Estaĵo estas la evoluanta esprimo de la mensoj de ĉiuj kreitaĵoj por ilia Kreinto.

7. Universa reflekteco

La Kuna Aganto kapablas kunordigi ĉiujn nivelojn de universa efektiveco tiamaniere, por ebligi la samtempan agnoskon de ĉio mensa, materia kaj spirita. Tio ĉi estas la fenomeno de universa reflekteco, tiu unika kaj neklarigebla povo vidi, aŭdi, sensi kaj scii ĉiujn aferojn, dum ili okazas tra tuta superuniverso, kaj enfokusigi per reflekteco ĉiujn ĉi informojn kaj sciojn ĉe iu ajn dezirata punkto. La ago de la reflekteco montriĝas perfekte sur ĉiu el la ĉefmondoj de la sep superuniversoj. Ĝi ankaŭ funkcias tra ĉiuj sektoroj de la superuniversoj kaj ene de la limoj de la lokaj universoj. La reflektokapablo fine fokusiĝas sur Paradizo.

La fenomeno de reflekteco, kiel ĝi estas rivelita sur la superuniversaj ĉefmondoj per la mirindaj faroj de la reflektivaj personecoj postenataj tie, reprezentas la plej kompleksan interasocion de ĉiuj fazoj de ekzisto troveblaj en la tuta kreitaĵaro. Spiritaj linioj povas esti spuritaj ĝis la Filo, fizika energio ĝis Paradizo, kaj menso ĝis la Tria Fonto; sed en la eksterordinara fenomeno de universa reflektokapableco estas unika kaj escepta unuiĝo de ĉiuj tri, tiel asociitaj kapabligante la universajn regantojn koni malproksimajn eventojn tuje, samtempe kun ilia okazo.

Ni komprenas multon de la reflekta tekniko, sed estas multaj fazoj, kiuj vere konsternas nin. Ni scias, ke la Kuna Aganto estas la universa centro de la mensa cirkvito, ke li estas la prapatro de la kosma menso, kaj ke la kosma menso funkcias sub la regado de la absoluta menso-gravito de la Tria Fonto-Centro. Ni krome scias, ke la cirkvitoj de la kosma menso influas la intelektajn nivelojn de ĉiu konata ekzisto; ili enhavas la universalajn spacajn raportojn, kaj same certe ili fokusiĝas en la Sep Majstro-Spiritoj, kaj konverĝas al la Tria Fonto-Centro.

La rilato inter la limhava kosma menso kaj la dia absoluta menso ŝajnas evolui en la sperteca menso de la Plejsupero. Ni estas instruitaj ke, je la eko de tempo, tiu ĉi sperteca menso estis donacita al la Plesupero fare de la Infinita Spirito, kaj ni konjektas, ke iuj trajtoj de la reflekta fenomeno povas esti klarigitaj nur postulante la agadon de la Plej Supera Menso. Se la Plejsupero ne koncerniĝas pri la reflektokapablo, ni estas perpleksaj por klarigi la kompleksajn procezojn kaj neeraripovajn operaciojn de tiu ĉi konscio de la kosmo.

La reflekteco ŝajnas esti ĉioscieco ene de la limoj de la limhava sperteco, kaj povas reprezenti la aperon de la ĉeesto-konscio de la Plejsupera Estaĵo. Se tiu ĉi hipotezo estas vera, tiam la uzado de la reflekteco en iu el ĝiaj fazoj ekvivalentas al parta kontakto kun la konscio de la Plejsupero.

8. Personecoj de la Infinita Spirito

La Infinita Spirito posedas plenan povon por transdoni multaj el siaj povoj kaj prerogativoj al siaj kunordigitaj kaj subordigitaj personecoj kaj perantoj.

La unua ago de la Infinita Spirito kiel kreinta Diaĵo, funkcianta aparte de la Trinitato sed en iu nerevelaciita asocio kun la Patro kaj la Filo, personeciĝis per la ekzisto de la Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo, la distribuantoj de la Infinita Spirito al la universoj.

Estas neniu rekta reprezentanto de la Tria Fonto-Centro sur la sidejoj de superuniverso. Ĉiu el tiuj ĉi sep kreaĵoj dependas de unu el la Majstro-Spiritoj de Paradizo, kiuj agas per la sep Reflektokapablaj Spiritoj troviĝantaj sur la ĉefplanedo de la superuniverso.

La sekva kaj daŭra krea ago de la Infinita Spirito estas rivelita, de tempo al tempo, per la produkto de la Kreopovaj Spiritoj. Ĉiufoje kiam la Universala Patro kaj la Eterna Filo fariĝas gepatroj de Kreinto-Filo, la Infinita Spirito fariĝas prapatro de Kreopova Spirito de loka universo, kiu fariĝas la proksima asociito de tiu Kreinto-Filo en ĉiuj postaj universaj spertoj.

Same kiel necesas distingi inter la Eterna Filo kaj la Kreinto-Filoj, same necesas diferencigi inter la Infinita Spirito kaj la Kreopovaj Spiritoj, la kunordigitoj de la Kreinto-Filoj en la lokaj universoj. Kio la Infinita Spirito estas por la tuta kreitaĵaro, Kreopova Spirito estas por loka universo.

La Tria Fonto-Centro estas reprezentata en la granda universo per vasta aro de ministrantaj spiritoj, mesaĝistoj, instruistoj, juĝistoj, helpantoj kaj konsultistoj, kune kun superrigardantoj de iuj cirkvitoj de fizika, morontia kaj spirita naturo. Ne ĉiuj el tiuj ĉi estaĵoj estas personecoj laŭ la strikta signifo de la termino. La personeco de la limhava-kreitaĵa tipo estas karakterizita per:

1. Subjektiva memkonscio.

2. Objektiva reago al la personeca cirkvito de la Patro.

Estas personecoj de Kreinto kaj personecoj de kreitaĵo, kaj krom tiuj ĉi du fundamentaj tipoj estas personecoj de la Tria Fonto-Centro, estaĵoj kiuj estas personaj rilate al la Infinita Spirito, sed kiuj ne estas senrestrikte personaj rilate al la kreitaĵoj. Tiuj ĉi personecoj de la Tria Fonto ne estas parto de la personeca cirkvito de la Patro. Personeco de la Unua Fonto kaj personeco de la Tria Fonto povas reciproke kontakti sin; ĉiu personeco estas kontaktebla.

La Patro donacas personecon laŭ sia persona libervolo. Kial li faras tion, ni povas nur konjekti; kiel li faras tiel, ni ne scias. Ni ankaŭ ne scias, kial la Tria Fonto elverŝas personecon ne originintan de la Patro, sed tion ĉi la Infinita Spirito faras propranome, en krea konjunkcio kun la Eterna Filo kaj laŭ multaj manieroj nekonataj de vi. La Infinita Spirito povas ankaŭ agi por la Patro donacante personecon de la Unua Fonto.

Estas multaj specoj de personecoj de Tria Fonto. La Infinita Spirito elverŝas personecon de Tria Fonto sur multajn grupojn ne inkluzivatajn en la personeca cirkvito de la Patro, kiel iuj el la povo-direktoroj. Same la Infinita Spirito traktas kiel personecojn multajn grupojn de estaĵoj, kiel la Kreopovajn Spiritojn, kiuj estas klaso per si mem laŭ siaj rilatoj al la encirkvigitaj kreitaĵoj de la Patro.

La personecoj de kaj la Unua Fonto kaj la Tria Fonto estas dotitaj per ĉio, kaj pli, kion la homo asocias kun la koncepto de personeco; ili havas mensojn ampleksantajn memoron, racion, juĝkapablon, krean imagon, asocion de ideoj, decidopovon, elektopovon kaj multajn pliajn intelektajn povojn tute nekonatajn al mortemuloj. Kun malmultaj esceptoj la ordoj revelaciiitaj al vi posedas formon kaj dintingeblan individuecon; ili estas realaj estaĵoj. Plimulto el ili estas videbla por ĉiuj ordoj de spirita ekzisto.

Eĉ vi kapablos vidi viajn spiritajn asociitojn de la malsuperaj ordoj tuj kiam vi estos liberigitaj de la limigita vidkapablo de viaj nunaj materiaj okuloj kaj estos dotitaj per morontia formo kun ĝia pligrandigita sensiveco al la realeco de spiritaj aferoj.

La funkcia familio de la Tria Fonto-Centro, kiel ĝi estas revelaciita en tiuj ĉi raportoj, prezentiĝas laŭ tri grandaj grupoj:

1. La Plejsuperaj Spiritoj. Grupo de kombinita origino ampleksanta interalie la jenajn ordojn:

a. La Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo.

b. La Reflektokapablaj Spiritoj de la Superuniversoj.

c. La Kreopovaj Spiritoj de la Lokaj Universoj.

2. La Povo-Direktoroj. Grupo de regaj kreitaĵoj kaj perantoj funkciantaj tra la tuta organizita spaco.

3. La Personecoj de la Infinita Spirito. Tiu ĉi indiko ne necese implicas, ke tiuj ĉi estaĵoj estas personecoj de la Tria Fonto, kvankam iuj el ili estas unikaj kiel libervolaj kreitaĵoj. Ili kutime grupiĝas laŭ tri ĉefaj klasifikoj:

a. La Superaj Personecoj de la Infinita Spirito.

b. La Mesaĝistaj Multegoj de Spaco.

c. La Ministrantaj Spiritoj de Tempo.

Tiuj ĉi grupoj servas sur Paradizo, en la centra aŭ loĝata universo, en la superuniversoj, kaj ili ampleksas ordojn funkciantajn en la lokaj universoj, eĉ en la konstelacioj, sistemoj kaj planedoj.

La spiritaj personecoj de la vasta familio de la Dia kaj Infinita Spirito estas por ĉiam dediĉitaj al la priservado de la amo de Dio kaj de la mizerikordo de la Filo al ĉiuj inteligentaj kreitaĵoj de la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco. Tiuj ĉi estaĵoj de spirito konsistigas la vivantan ŝtuparon, per kiu la mortema homo grimpas de kaoso ĝis gloro.

[Revelaciita sur Urantio de Dia Konsilanto de Uverso komisiita de la Plejaĝuloj de Tagoj por portreti la naturon kaj laboron de la Infinita Spirito.]