Kajero 8

La Infinita Spirito

Reen en eterneco, kiam la “unua” senfina kaj absoluta penso de la Universala Patro trovas en la Eterna Filo tian perfektan kaj taŭgan vorton por sia dia esprimo, tiam rezultas la plejsupera deziro de kaj la Penso-Dio kaj la Vorto-Dio pri universala kaj infinita aganto de reciproka esprimo kaj kombinita agado.

En la aŭroro de la eterneco kaj la Patro kaj la Filo fariĝas infinite sciintaj pri sia reciproka interdependeco, sia eterna kaj absoluta unueco; kaj tial ili eniras en infinitan kaj eternan pakton de dia partnereco. Tiu ĉi neniam finiĝonta interkonsento estas farita por plenumi iliajn unuiĝintajn konceptojn tra la tuta cirklo de eterneco; kaj de post tiu ĉi eterneca evento la Patro kaj la Filo daŭras en tiu ĉi dia kuniĝo.

Ni nun estas fronte al la eterna origino de la Infinita Spirito, la Tria Persono de la Diaĵo. En la momento mem, ke Dio la Patro kaj Dio la Filo kune konceptas identan kaj infinitan agon — la plenumo de absoluta penso-plano — en tiu sama momento la Infinita Spirito plenforme ekekzistas.

Tiel deklamante la ordon de la origino de la Diaĵoj, mi faras tion nur por ebligi al vi pensi pri ilia interrilato. Fakte ili ĉiuj tri ekzistas de la eterneco; ili estas ekzistecaj. Ili estas sen komenco aŭ fino de tagoj; ili estas kunordigitaj, plejsuperaj, plejlastaj, absolutaj kaj infinitaj. Ili estas kaj ĉiam estis kaj ĉiam estos. Kaj ili estas tri distingeble individuigitaj sed eterne asociitaj personoj, Dio la Patro, Dio la Filo kaj Dio la Spirito.

1. La Dio de Agado

En la eterneco de la pasinteco, post la personeciĝo de la Infinita Spirito la dia personeca ciklo fariĝas perfekta kaj kompleta. La Dio de Agado ekzistas, kaj la vasta sceno de la spaco estas preta por la mirinda dramo de la kreitaĵaro — la universala aventuro — la dia panoramo de la eternaj epokoj.

La unua ago de la Infinita Spirito estas la inspekto kaj agnosko de siaj diaj gepatroj, la Patro-Patro kaj la Patrino-Filo. Li, la Spirito, senrestrikte identigas ambaŭ ilin. Li plene scias pri iliaj apartaj personecoj kaj infinitaj atributoj same kiel pri ilia kombinita naturo kaj unuiĝinta funkcio. Poste, volonte, kun transcenda voleco kaj inspira spontaneco, la Tria Persono de la Diaĵo, malgraŭ sia egaleco kun la Unua kaj la Dua Personoj, promesas eternan lojalecon al Dio la Patro, kaj agnoskas porĉiaman dependecon de Dio la Filo.

Esence propra al la naturo de tiu ĉi operacio kaj en reciproka agnosko de ĉies personeca sendependeco kaj la plenuma unuiĝo de ĉiuj tri, la ciklo de la eterneco estas establita. La Paradiza Trinitato ekzistas. La scenejo de la universala spaco estas preta por la multnombra kaj senfina panoramo de la krea disvolviĝo de la celo de la Universala Patro tra la personeco de la Eterna Filo kaj per la plenumo de la Dio de Agado, la plenuma peranto por la veraj realigoj de la krea partnereco Patro-Filo.

La Dio de Agado funkcias kaj la senvivaj volboj de la spaco estas aktivaj. Unu miliardo da perfektaj sferoj ŝprucas en ekziston. Antaŭ tiu ĉi hipoteza eterneca momento la spaco-energioj esence propraj al Paradizo estas ekzistaj kaj potenciale funkciantaj, sed ili ne havas efektivecon de esteco; nek la fizika gravito povas esti mezurata krom per la reago de materiaj realaĵoj al sia senĉesa tirado. Ne estas materia universo je tiu ĉi (supozata) eterna fora momento, sed je la momento mem, kiam unu miliardo da sferoj materiiĝas, tiam evidentiĝas sufiĉa kaj adekvata gravito por teni ilin sub la eterna regado de Paradizo.

Nun ŝprucas tra la kreitaĵaro de la Dioj la dua formo de energio, kaj tiu ĉi elfluanta spirito estas tuj ekprenita de la spirita gravito de la Eterna Filo. Tiel la universo duoble ekprenita de gravito estas tuŝita per la energio de infinito kaj mergita en la spiriton de dieco. Tiel la grundo de vivo estas preparita por la konscio de la menso manifestita en la asociitaj inteligentecaj cirkvitoj de la Infinita Spirito.

Sur tiuj ĉi semoj de potenciala ekzisto, disvastigitaj tra la tuta centra kreaĵo de la Dioj, la Patro agas, kaj la kreitaĵa personeco aperas. Tiam la ĉeesto de la paradizaj Diaĵoj plenigas la tutan organizitan spacon, kaj komencas efike allogi ĉiujn aferojn kaj estaĵojn paradizen.

La Infinita Spirito eterniĝas samtempe kun la naskiĝo de la Havonaj mondoj, tiu ĉi centra universo kreita de li kaj kun li kaj en li obeante la kombinitajn konceptojn kaj unuiĝintajn volojn de la Patro kaj la Filo. La Tria Persono diiĝas per tiu ĉi sama ago de kuna kreado, kaj tiel li porĉiame fariĝas la Kuna Kreinto.

Tiuj ĉi estas la grandiozaj kaj mirigaj tempoj de la krea plietentiĝo de la Patro kaj la Filo per kaj en la agado de ilia kuna asociita kaj ekskluziva plenumanto, la tria Fonto-Centro. Ne ekzistas registro de tiuj ĉi ekscitaj tempoj. Ni nur havas la malmultajn malkaŝojn de la Infinita Spirito por pruvi tiujn ĉi potencajn operaciojn, kaj li nur kontrolas la fakton, ke la centra universo kaj ĉio, kio rilatas al ĝi, eterniĝis samtempe kun lia akiro de personeco kaj konscia ekzisto.

Resume, la Infinita Spirito atestas, ke ĉar li estas eterna, tiel ankaŭ la centra universo estas eterna. Kaj tiu ĉi estas la tradicia deirpunkto de la historio de la universaro. Absolute nenio estas konata, kaj neniu registro ekzistas pri iu ajn evento aŭ operacio antaŭ tiu ĉi mirinda erupcio de krea energio kaj administra saĝo, kiu kristaligis la vastan universon, kiu ekzistas, kaj tiel delikate funkcias, en la centro de ĉiuj aferoj. Preter tiu ĉi evento kuŝas la neesploreblaj operacioj de eterneco kaj la profundoj de infinito — absoluta mistero.

Kaj ni tiel portretas la sinsekvan originon de la Tria Fonto-Centro kiel interpreta simpligo por la tempo-ligita kaj spaco-kondiĉita menso de la mortemaj kreitaĵoj. La homa menso devas havi deirpunkton por la bildigo de la universa historio, kaj mi estis direktita provizi tiun ĉi teknikon de aliro al la historia koncepto de la eterneco. En la materia menso, la kohereco postulas Unuan Kaŭzon; tial ni nomas la Universalan Patron kiel La Unuan Fonton kaj la Absolutan Centron de la tuta kreitaĵaro, samtempe instruante al ĉiuj kreitaĵaj mensoj, ke la Filo kaj la Spirito estas kuneternaj kun la Patro en ĉiuj fazoj de la universa historio kaj en ĉiuj regnoj de krea agado. Kaj ni faras ĉi tion sen ia ajn malatento al la realeco kaj eterneco de la Insulo de Paradizo kaj de la Nekvalifikita, Universala kaj Diaĵa Absolutoj.

Estas sufiĉa atingo por la materia menso de la tempaj infanoj koncepti la Patron en la eterneco. Ni scias, ke ajna infano povas plej bone rilati sin al la realo per unue regante la rilatojn de la situacio gefilo-gepatro, kaj poste plilarĝigante tiun ĉi koncepton ampleksante la familion kiel tuto. Post tio, la kreskanta menso de la infano kapablos adaptiĝi al la konceptoj de familiaj rilatoj, al rilatoj de la komunumo, la raso, kaj la mondo, kaj poste al tiuj de la universo, la superuniverso kaj eĉ la universaro.

2. La naturo de la Infinita Spirito

La Kuna Kreinto estas de la eterneco kaj estas tute sen restrikto unu kun la Universala Patro kaj la Eterna Filo. La Infinita Spirito reflektas en perfekteco ne nur la naturon de la Paradiza Patro, sed ankaŭ la naturon de la Originala Filo.

La Tria Fonto-Centro estas konata per multnombraj titoloj: la Universala Spirito, la Plejsupera Gvidanto, la Kuna Kreinto, La Dia Plenumanto, La Infinita Menso, la Spirito de Spiritoj, La Paradiza Patrino-Spirito, La Kuna Aganto, La Fina Kunordiganto, La Ĉieesta Spirito, La Absoluta Inteligento, La Dia Agado; kaj sur Urantio li ankaŭ estas foje konfuzita kun la kosma menso.

Estas tute taŭge nomi la Trian personon de la Diaĵo la Infinita Spirito, ĉar Dio estas spirito. Sed la materiaj kreitaĵoj, kiuj emas al la eraro rigardi la materion kiel bazan realon kaj menson, kune kun spirito, kiel postulatoj enradikiĝintaj en la materio, komprenus pli bone la Trian Fonto-Centron, se li estus nomata la Infinita Realo, la Universala Organizanto aŭ la Personeca Kunordiganto.

La Infinita Spirito, kiel universala revelacio de dieco, estas neesplorebla kaj tute preter la homa kompreno. Por senti la absolutecon de la Spirito, vi bezonas nur kontempli la infinitecon de la Universala Patro, kaj admiri la eternecon de la Originala Filo.

Estas ja mistero en la persono de la Infinita Spirito sed ne tiom, kiom en la Patro kaj la Filo. El ĉiuj aspektoj de la naturo de la Patro, la Kuna Kreinto plej okulfrape rivelas lian infinitecon. Eĉ se la majstra universo fine etendiĝos ĝis la infinito, la spirita ĉeesto, la energia rego kaj mensa potencialo de la Kuna Aganto troviĝos adekvataj por plenumi la postulojn de tia senlima kreitaĵaro.

Kvankam ĉiel kunhavante la perfektecon, la rektecon kaj la amon de la Universala Patro, la Infinita Spirito emas al la mizerikordaj atributoj de la Eterna Filo, tiel fariĝante la mizerikorda ministro de la Paradizaj Diaĵoj por la granda universo. Ĉie kaj ĉiam — universale kaj eterne — la Spirito estas mizerikorda ministro, ĉar, kiel la diaj Filoj rivelas la amon de Dio, tiel la dia Spirito prezentas la mizerikordon de Dio.

Ne eblas, ke la Spirito povus havi pli da boneco ol la Patro, ĉar la tuta boneco originas de la Patro, sed per la agoj de la Spirito ni povas plej bone kompreni tian bonecon. La fideleco de la Patro kaj la konstanteco de la Filo fariĝas vere realaj al la spiritaj estaĵoj kaj la materiaj kreitaĵoj de la sferoj per la amanta ministrado kaj senĉesa servado de la personecoj de la Infinita Spirito.

La Kuna Kreinto heredas la tutan belecon de penso kaj karakteron de vereco de la Patro. Kaj tiuj ĉi sublimaj trajtoj de dieco estas kunordigitaj en la preskaŭ-plejsuperaj niveloj de la kosma menso subordigite al la infinita kaj eterna saĝo de la senkondiĉa kaj senlima menso de la Tria Fonto-Centro.

3. Rilato de la Spirito kun la Patro kaj la Filo

Same kiel la Eterna Filo estas la vorta esprimo de la “unua” absoluta kaj infinita penso de la Universala Patro, tiel la Kuna Aganto estas la perfekta plenumo de la “unua” kompletigita krea koncepto aŭ plano por kombinita agado de la personeca partnereco Patro-Filo de absoluta unuiĝo penso-vorto. La Tria Fonto-Centro eterniĝas samtempe kun la centra aŭ dekretita kreaĵo, kaj nur tiu ĉi centra kreaĵo estas eterna laŭ ekzisteco inter la universoj.

De la personecigo de la Tria Fonto-Centro, la Unua Fonto ne plu persone partoprenas en la universa kreado. La Universala Patro delegas ĉion eblan al sia Eterna Filo; same la Eterna Filo donas ĉiun eblan aŭtoritaton kaj povon al la Kuna Kreinto.

La Eterna Filo kaj la Kuna Kreinto, kiel partneroj kaj per siaj kunordigitaj personecoj, planis kaj formis ĉiujn post-havonajn universojn, kiuj estis ekzistigitaj. La Spirito subtenas la saman personan rilaton kun la Filo en ĉiu sekva kreaĵo, kiun la Filo subtenas kun la Patro en la unua kaj centra kreaĵo.

Kreinto-Filo de la Eterna Filo kaj Kreopova Spirito de la Infinita Spirito kreis vin kaj vian universon; kaj dum la Patro fidele apogas tion, kion ili organizis, apartenas al tiu ĉi Universa Filo kaj tiu ĉi Universa Spirito la devo zorgi kaj subteni lian laboron, kaj ankaŭ ministri la kreitaĵojn de sia propra kreo.

La Infinita Spirito estas la reala agento de la plen-amanta Patro kaj la plen-mizerikorda Filo por la plenumo de ilia komuna projekto tiri al si mem ĉiujn veramajn animojn sur ĉiuj mondoj de tempo kaj spaco. Tuj post la Eterna Filo akceptis la planon de sia Patro por perfektiĝa atingo de la kreitaĵoj de la universoj, tuj post la suprenira projekto fariĝis plano Patro-Filo, tiam la Infinita Spirito fariĝis la kuna administranto de la Patro kaj la Filo por la plenumo de ilia unuiĝinta kaj eterna celo. Kaj tiel farante, la Infinita Spirito promesis ĉiujn siajn rimedojn de dia ĉeesto kaj de spiritaj personecoj por la Patro kaj la Filo; li dediĉis ĉion al la mirinda plano altigi postvivantajn libervolajn kreitaĵojn al la diaj altecoj de Paradiza perfekteco.

La Infinita Spirito estas kompleta, ekskluziva kaj universala revelacio de la Universala Patro kaj lia Eterna Filo. Ĉiun scion pri la partnereco Patro-Filo oni devas havi per la Infinita Spirito, la komuna reprezentanto de la dia unuiĝo penso-vorto.

La Eterna Filo estas la ununura vojo por la proksimiĝo al la Universala Patro, kaj la Infinita Spirito estas la ununura rimedo por atingi la Eternan Filon. Nur per la pacienca ministrado de la Infinita Spirito la suprenirantaj estaĵoj de la tempo kapablas malkovri la Filon.

En la centro de ĉiuj aferoj la Infinita Spirito estas la unua el la Paradizaj Diaĵoj atingita de la suprenirantaj pilgrimantoj. La Tria Persono envolvas la Duan kaj la Unuan Personojn, kaj tial devas ĉiam esti unue rekonita de ĉiuj, kiuj kandidatas por prezentiĝi ĉe la Filo kaj lia Patro.

Kaj laŭ multaj aliaj manieroj la Spirito egale reprezentas kaj simile servas la Patron kaj la Filon.

4. La Spirito de dia ministrado

Paralele al la fizika universo, en kiu la paradiza gravito tenas ĉiujn aferojn kune, estas la spirita universo, en kiu la vorto de la Filo interpretas la penson de Dio kaj, kiam ĝi “fariĝas karno”, ĝi montras la amantan mizerikordon de la kombinita naturo de la asociitaj Kreintoj. Sed en kaj tra tiu ĉi tuta materia kaj spirita kreitaĵaro estas vasta scenejo, sur kiu la Infinita Spirito kaj lia spirita idaro montras la kombinitan mizerikordon, paciencon kaj porĉiaman korinklinon de la diaj gepatroj al la inteligentaj infanoj de ilia kunlabora konceptado kaj farado. La porĉiama prizorgado de la menso estas la esenco de la dia karaktero de la Spirito. Kaj la tuta spirita idaro de la Kuna Aganto partoprenas en tiu ĉi deziro prizorgi, en tiu ĉi dia impulso servi.

Dio estas amo, la Filo estas mizerikordo, la Spirito estas ministrado — la ministrado de dia amo kaj senfina mizerikordo al ĉiu inteligenta kreaĵo. La spirito estas la personecigo de la amo de la Patro kaj la mizerikordo de la Filo; en li ili estas ili eterne unuiĝintaj por la universala servado. La Spirito estas amo aplikata al la kreitaĵa kreaĵo, la kombinita amo de la Patro kaj la Filo.

Sur Urantio la Infinita Spirito estas konata kiel ĉieesta influo, universala ĉeesto, sed en Havono vi konos lin kiel personan ĉeeston de efektiva ministrado. Tie ĉi la ministrado de la Paradiza Spirito estas la ekzempla kaj inspira pratipo por ĉiu el liaj kunordigitaj Spiritoj kaj subordigitaj personecoj ministrantaj la kreitajn estaĵojn sur la mondoj de tempo kaj spaco. En tiu ĉi dia universo la Infinita Spirito plene partoprenis en la sep transcendaj aperoj de la Eterna Filo; same li partoprenis kun la origina Mikaelo-Filo en la sep elverŝiĝoj sur la cirkvitoj de Havono, tiel fariĝante la simpatia kaj komprenema spirita ministro al ĉiu tempa pilgrimanto trairanta tiujn ĉi perfektajn cirklojn supre.

Kiam Kreinto-Filo de Dio akceptas la kreadan respondecon pri projektita loka universo, la personecoj de la Infinita Spirito devontigas sin kiel la senlacaj ministroj de tiu ĉi Mikaelo-Filo, kiam li ekiras al sia misio de krea aventuro. Precipe ĉe la personoj de la Kreopovaj Filinoj, la Patrino-Spiritoj de la lokaj universoj, ni trovas la Infinitan Spiriton dediĉitan al la tasko disvolvi la supreniron de la materiaj kreitaĵoj al pli kaj pli altaj niveloj de spirita atingo. Kaj ĉiu ĉi laboro pri kreitaĵa prizorgo estas farita en perfekta harmonio kun la celoj, kaj en proksima asocio kun la personecoj, de la Kreinto-Filoj de tiuj ĉi lokaj universoj.

Same kiel la Filoj de Dio estas engaĝitaj en la giganta tasko revelacii la aman personecon de la Patro al universo, tiel la Infinita Spirito estas dediĉita al la senfina ministrado revelacii la kombinitan amon de la Patro kaj la Filo al la individuaj mensoj de ĉiuj infanoj de ĉiu universo. En tiuj ĉi lokaj kreaĵoj la Spirito ne malsupreniras al la materiaj rasoj en la simileco de mortema karno, kiel faras kelkaj el la Filoj de Dio, sed la Infinita Spirito kaj liaj kunordigitaj Spiritoj malsuprenigas sin mem, kaj ĝoje submetiĝas al mirindaj serioj de diecaj mildiĝoj, ĝis ili aperas kiel anĝeloj por stari apud vin kaj gvidi vin tra humilaj vojoj de la surtera ekzisto.

Per tiu ĉi tre malsupreniĝanta serio la Infinita Spirito kiel persono efektive tre proksimiĝas al ĉiu estaĵo de la sferoj de animala origino. Kaj ĉion ĉi la Spirito faras sen neniel malvalidigi sian ekziston kiel la Tria Persono de la Diaĵo en la centro de ĉiuj aferoj.

La Kuna Kreinto estas vere kaj por ĉiam la granda ministra personeco, la universala mizerikorda ministro. Por kompreni la ministradon de la Spirito, pripensu la veron, ke li estas la kombinita portreto de la senfina amo de la Patro kaj la eterna mizerikordo de la Filo. La ministrado de la Spirito tamen ne estas limigita nur al la reprezentado de la Eterna Filo kaj la Universala Patro. La Infinita Spirito ankaŭ posedas la povon ministri la kreitaĵojn de la regno en sia propra nomo kaj rajto; la Tria Persono havas dian dignon kaj ankaŭ elverŝas la universalan ministradon de mizerikordo en sia propra nomo.

Ju pli la homo lernos pri la amanta kaj senlaca ministrado de la malaltaj ordoj de la kreitaĵa familio de tiu ĉi Infinita Spirito, des pli li admiros kaj adoros la transcendan naturon kaj senkomparan karakteron de tiu ĉi kombinita Ago de la Universala Patro kaj la Eterna Filo. Certe tiu ĉi Spirito estas “la okuloj de la Sinjoro, kiu ĉiam estas super la rektuloj” kaj “la diaj oreloj, kiuj estas ĉiam malfermitaj al iliaj preĝoj”.

5. La ĉeesto de Dio

La elstara atributo de la Infinita Spirito estas ĉieesteco. Tra la tuta universaro estas ĉie ĉeestanta tiu ĉi spirito penetranta ĉion, kiu tiel similas al la ĉeesto de universala kaj dia menso. Kaj la Dua kaj la Tria Persono de la Diaĵo estas reprezentataj sur ĉiuj mondoj de siaj ĉiam ĉeestantaj spiritoj.

La Patro estas infinita kaj tial estas limigita nur per volo. Pri la elverŝo de Ĝustigantoj kaj pri la encirkvitigo de personeco, la Patro agas sola, sed pri la kontakto de spiritaj fortoj kun inteligentaj estaĵoj, li uzas la spiritojn kaj personecojn de la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. Li laŭvole spirite ĉeestas egale kun la Filo aŭ kun la Kuna Aganto; li ĉeestas kun la Filo kaj en la Spirito. La Patro plej certe estas ĉie ĉeestanta, kaj ni perceptas lian ĉeeston per kaj tra ĉiuj el tiuj diversaj sed asociitaj fortoj, influoj kaj ĉeestoj.

En viaj sanktaj skribaĵoj la termino Spirito de Dio ŝajnas esti uzata interŝanĝe por indiki kaj la Infinitan Spiriton sur Paradizo kaj la Kreopovan Spiriton de via loka universo. La Sankta Spirito estas la spirita cirkvito de tiu ĉi Kreopova Filino de la Paradiza Infinita Spirito. La Sankta Spirito estas cirkvito propra al ĉiu loka universo kaj estas limigita al la spirita regno de tiu kreaĵo; sed la Infinita spirito estas ĉieesta.

Estas multaj spiritaj influoj, kaj ili ĉiuj estas kiel unu. Eĉ la laboro de la Penso-Ĝustigantoj, kvankam sendependa de ĉiuj aliaj influoj, senŝanĝe koincidas kun la spirita ministrado de la kombinitaj influoj de la Infinita Spirito kaj Patrino-Spirito de loka universo. Kiel tiuj ĉi spiritaj ĉeestoj funkcias en la vivo de Urantianoj, ili ne povas esti apartigitaj. En via mensoj kaj sur viaj animoj ili funkcias kiel unu spirito, malgraŭ siaj malsamaj originoj. Kaj dum tiu ĉi unuiĝinta spirita ministrado estas spertita, ĝi fariĝas por vi la influo de la Plejsuperulo, “kiu ĉiam kapablas demeti vin de malsukceso kaj prezenti vin senriproĉa antaŭ via Patro supre”.

Ĉiam memoru, ke la Infinita Spirito estas la Kuna Aganto; kaj la Patro kaj la Filo funkcias en kaj per li; li ĉeestas ne nur kiel si mem sed ankaŭ kiel la Patro kaj kiel la Filo kaj kiel la Patro-Filo. Rekonante tion ĉi kaj pro multaj kromaj kialoj la spirita ĉeesto de la Infinita Spirito estas ofte nomata “la spirito de Dio”.

Ankaŭ koherus referenci la interligon de la tuta spirita ministrado kiel la spirito de Dio, ĉar tia interligo estas vere la unuiĝo de la spiritoj de Dio la Patro, Dio la Filo, Dio la Spirito kaj Dio la Sepoblo — eĉ la spirito de Dio la Plejsuperulo.

6. Personeco de la Infinita Spirito

Ne permesu al la disvastigita elverŝiĝo kaj la vasta distribuado de la Tria Fonto-Centro malklarigi aŭ alimaniere malgravigi la fakton de lia personeco. La Infinita Spirito estas universa ĉeesto, eterna ago, kosma povo, sankta influo kaj universala menso; li estas ĉio ĉi kaj infinite pli, sed li ankaŭ estas vera kaj dia personeco.

La Infinita Spirito estas kompleta kaj perfekta personeco, la dia egalulo kaj kunordigito de la Universala Patro kaj la Eterna Filo. La Kuna Kreinto estas tiel same reala kaj videbla por la altaj inteligentuloj de la universoj kiel estas la Patro kaj la Filo; fakte pli, ĉar estas la Spirito, kiun ĉiuj suprenirantoj devas atingi, antaŭ ol ili povas proksimiĝi al la Patro per la Filo.

La Infinita Spirito, la Tria Persono de Diaĵo, posedas ĉiujn atributojn, kiujn vi asocias kun personeco. La Spirito estas dotita per absoluta menso: “La Spirito esploras ĉiujn aferojn, eĉ la profundajn aferojn de Dio.” La Spirito estas dotita ne nur per menso sed ankaŭ per volo. Pri la elverŝiĝo de liaj donacoj estas registrite: “Sed ĉiujn ĉi aferojn plenumas tiu nura kaj sama Spirito, dividante sin al ĉiu homo aparte kaj laŭplaĉe”.

“La amo de la Spirito” estas reala, same kiel liaj malĝojoj; tial “Ne afliktu la Spiriton de Dio”. Kiamaniere ni observas la Infinitan Spiriton ĉu kiel Paradizan Diaĵon aŭ kiel Kreopovan Spiriton de loka universo, ni trovas, ke la Kuna Kreinto ne nur estas la Tria Fonto-Centro sed ankaŭ dia persono. Tiu ĉi dia personeco ankaŭ reagas al la universo kiel persono. La Spirito parolas al vi, “Kiu havas orelojn, tiu aŭskultu tion, kion la Spirito diras”. “La Spirito mem propetas por vi”. La Spirito uzas rektan kaj personan influon sur la kreitaj estaĵoj, “Ĉar ĉiuj, kiuj estas gvidataj de la Spirito de Dio, estas la gefiloj de Dio”.

Kvankam ni rigardas la fenomenon de la ministrado de la Infinita Spirito al la foraj mondoj de la universaro, kvankam ni perceptas tiun ĉi sama kunordiganta Diaĵo agantan en kaj per la netakseblaj legioj de la multoblaj estaĵoj, kiuj originas en la Tria Fonto-Centro, kvankam ni rekonas la ĉieestecon de la Spirito, tamen ni daŭre asertas, ke tiu ĉi sama Tria Fonto-Centro estas persono, la Kuna Kreinto de ĉiuj aferoj kaj ĉiuj estaĵoj kaj ĉiuj universoj.

En la administrado de universoj la Patro, Filo kaj Spirito estas perfekte kaj eterne interasociitaj. Kvankam ĉiu okupiĝas pri persona ministrado al la tuta kreitaĵaro, ĉiuj tri estas die kaj absolute interligitaj en servo pri kreado kaj regado, kiu por ĉiam igas ilin unu.

En la persono de la Infinita Spirito la Patro kaj la Filo reciproke ĉeestas, ĉiam kaj en senrestrikta perfekteco, ĉar la Spirito estas kiel la Patro kaj kiel la Filo, kaj ankaŭ kiel la Patro kaj la Filo, ĉar ili du estas por ĉiam unu.

[Prezentita sur Urantio de Dia Konsilanto de Uverso komisiita de la Plejaĝuloj de Tagoj por portreti la naturon kaj la laboron de la Infinita Spirito]