Kajero 7
La Origina Filo ĉiam zorgas pri la plenumo de la spiritaj aspektoj de la eterna celo de la Patro, dum ĝi progresive disvolviĝas en la fenomenoj de la evoluantaj universoj kun iliaj multoblaj grupoj de vivantaj estaĵoj. Ni ne plene komprenas tiun ĉi eternan planon, sed la Paradiza Filo sendube jes.
La Filo similas al la Patro tiel, ke li disdonas ĉion eblan de si mem al siaj kunordigitaj Filoj kaj al iliaj subordigitaj Filoj. Kaj la Filo kunhavas la memdistribuan naturon de la Patro en la senrezerva disdonado de si mem al la Infinita Spirito, ilia kuna plenumanto.
Kiel la subtenanto de la spiritaj realaĵoj, la Dua Fonto-Centro estas la Eterna kontraŭpezo de la Insulo de Paradizo, kiu tiel grandioze subtenas ĉiujn materiajn aferojn. Tiel la Unua Fonto-Centro estas por ĉiam rivelita en la materia beleco de la delikataj pratipoj de la centra Insulo kaj en la spiritaj valoroj de la supera personeco de la Eterna Filo.
La Eterna Filo estas la efektiva subtenanto de la vasta kreitaĵaro de spiritaj realaĵoj kaj spiritaj estaĵoj. La spirita mondo estas la kutimo, la persona konduto de la Filo, kaj la nepersonaj realaĵoj de spirita naturo ĉiam respondas al la volo kaj celo de la perfekta personeco de la Absoluta Filo.
La Filo tamen ne persone respondecas pri la konduto de ĉiuj spiritaj personecoj. La volo de la personeca kreitulo estas relative libera, kaj tial ĝi determinas la agojn de tiaj libervolaj estuloj. Tial la libervola spirita mondo ne ĉiam estas vere reprezenta de la karaktero de la Eterna Filo, same kiel la naturo sur Urantio ne vere rivelas la perfektecon kaj neŝanĝeblecon de Paradizo kaj Dieco. Sed ne gravas, kio povas karakterizi la libervolan agon de homo aŭ anĝelo, la Eterna teno fare de la Filo de la regado de la universala gravito de ĉiuj spiritaj realaĵoj daŭras kiel absoluta.
Ĉio instruita rilate al la imanenteco de Dio, lia ĉieesteco, ĉiopoveco kaj ĉioscieco estas egale vera pri la Filo en la spiritaj kampoj. La pura kaj universala spirita gravito de la tuta kreitaĵaro, tiu ĉi ekskluzive spirita cirkvito, rekondukas rekte al la persono de la Dua Fonto-Centro sur Paradizo. Li prezidas la regadon kaj operacion de tiu ĉiam ĉeestanta kaj senerara spirita teno de ĉiuj veraj spiritaj valoroj. Tiel la Eterna Filo ekzercas absolutan spiritan suverenecon. Li laŭvorte subtenas ĉiujn spiritajn realaĵojn kaj ĉiujn spiritigitajn valorojn kvazaŭ en sia mankavo. La regado de la universala spirita gravito estas la universala spirita suvereneco.
Tiu ĉi gravita regado de la spiritaj aferoj funkcias sendepende de tempo kaj spaco; tial la spirita energio estas nereduktita dum la transdono. La spirita gravito neniam suferas tempajn prokrastojn, nek spertas spacan malpliiĝon. Ĝi ne malpliiĝas laŭ la kvadrato de la distanco de sia transdono; la cirkvitoj de pura spirita povo ne malfruiĝas pro la maso de la materia kreaĵo. Kaj tiu ĉi transcendo de tempo kaj spaco per puraj spiritaj energioj estas esence propra al la absoluteco de la Filo; tio ne estas pro la intermeto de la kontraŭgravitaj fortoj de la Tria Fonto-Centro.
La spiritaj realaĵoj respondas al la altira povo de la centro de spirita gravito laŭ sia kvalita valoro, sia efektiva grado de spirita naturo. La spirita substanco (kvalito) same respondas al la spirita gravito kiel la organizita energio de fizika materio (kvanto) respondas al la fizika gravito. La spiritaj valoroj kaj spiritaj fortoj estas realaj. Laŭ la vidpunkto de personeco, la spirito estas la animo de la kreitaĵaro; la materio estas la pasema fizika korpo.
La reagoj kaj fluktuoj de la spirita gravito estas ĉiam fidelaj al la enhavo de la spiritaj valoroj, la kvalita spirita statuso de individuo aŭ mondo. Tiu ĉi altira povo tuj respondas al la interspiritaj kaj enspiritaj valoroj de iu ajn universala situacio aŭ planeda stato. Ĉiufoje, kiam iu spirita realaĵo aktualiĝas en la universoj, tiu ĉi ŝanĝo necesigas tujan kaj senprokrastan reĝustigon de la spirito-gravito. Tia nova spirito efektive estas parto de la Dua Fonto-Centro; kaj same certe kiam la mortema homo fariĝos spiritigita esto, li atingos la spiritan Filon, la centron kaj fonton de la spirito-gravito.
La spirita altira povo de la Filo estas esence propra malpli altgrade al multaj paradizaj ordoj de fileco. Ĉar ja ekzistas en la absoluta cirkvito de spirito-gravito tiuj lokaj sistemoj de spirita altiro, kiuj funkcias en la malpli grandaj unuoj de la kreitaĵaro. Tiaj subabsolutaj fokusigoj de la spirito-gravito estas parto de la dieco de la Kreinto-personecoj de tempo kaj spaco, kaj ili estas korelaciitaj kun la emerĝanta sperteca superregado de la Plejsupera Estulo.
La tiro de spirito-gravito kaj la respondo al ĝi funkcias ne nur sur la universo kiel tuto, sed ankaŭ eĉ inter individuoj kaj grupoj de individuoj. Estas spirita kohereco inter la spiritaj kaj spiritigitaj personecoj de iu ajn mondo, raso, nacio aŭ kredanta grupo de individuoj. Estas rekta altireco de spirita naturo inter spiritemaj personoj kun similaj gustoj kaj sopiroj. La termino parencaj spiritoj ne estas nur simpla parolfiguro.
Same kiel la materia gravito de Paradizo, la spirita gravito de la Eterna Filo estas absoluta. Peko kaj ribelo povas malhelpi la operacion de la cirkvitoj de lokaj universoj, sed nenio povas ĉesigi la spiritan graviton de la Eterna Filo. La ribelo de Lucifero produktis multajn ŝanĝojn en via sistemo de loĝataj mondoj kaj sur Urantio, sed ni ne observas, ke la rezulta spirita kvaranteno de via planedo iom influis la ĉeeston kaj la funkciadon de aŭ la ĉieesta spirito de la Eterna Filo aŭ la asociita cirkvito de spirita gravito.
Ĉiuj reagoj de la cirkvito de spirita gravito de la granda universo estas antaŭvidebla. Ni rekonas ĉiujn agojn kaj reagojn de la ĉieesta spirito de la Eterna Filo, kaj ni konstatas ilin fidindaj. Laŭ bone konataj leĝoj, ni povas mezuri kaj ja mezuras la spiritan graviton same kiel homo provas kalkuli la funkciadon de limhava fizika gravito. Estas senŝanĝa respondo de la spirito de la Filo al ĉiuj spiritaj aferoj, estaĵoj kaj personoj, kaj tiu ĉi respondo ĉiam konformas al la grado de aktualeco (la kvalita grado de realeco) de ĉiuj tiaj spiritaj valoroj.
Sed apud tiu ĉi tre fidinda kaj antaŭvidebla funkcio de la spirita ĉeesto de la Eterna Filo, troviĝas fenomenoj, kiuj ne estas tiel antaŭvideblaj en siaj reagoj. Tiaj fenomenoj probable indikas la kunordigan agadon de la Diaĵa Absoluto en la regnoj de la emerĝaj spiritaj potencialoj. Ni scias, ke la spirita ĉeesto de la Eterna Filo estas la influo de la majesta kaj infinita personeco, sed ni apenaŭ konsideras la reagojn asociitajn kun la konjektitaj faroj de la Diaĵa Absoluto kiel personajn.
Rigardataj de la personeca vidpunkto kaj de personoj, la Eterna Filo kaj la Diaĵa Absoluto ŝajnas esti rilataj jene: la Eterna Filo regas la regnon de la efektivaj spiritaj valoroj, dum la Diaĵa Absoluto ŝajnas trapenetri la vastan kampon de potencialaj spiritaj valoroj. Ĉiu efektiva valoro de spirita naturo troviĝas en la gravita tenado de la Eterna Filo sed, se ĝi estas potenciala, tiam ŝajne en la ĉeesto de la Diaĵa Absoluto.
La spirito ŝajne emerĝas el la potencialoj de la Diaĵa Absoluto; la evoluanta spirito trovas korelacion en la spertecaj kaj nekompletaj tenoj de la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo; la spirito fine trovas finan destinon en la absoluta teno de la spirita gravito de la Eterna Filo. Tio ĉi ŝajnas esti ciklo de la sperteca spirito, sed la ekzisteca spirito estas esence propra al la infiniteco de la Dua Fonto-Centro.
Sur Paradizo la ĉeesto kaj la persona agado de la Originala Filo estas profundaj, absolutaj laŭ la spirita senso. Ju pli ni iras eksteren de Paradizo tra Havono kaj en la regnojn de la sep superuniversoj, des malpli ni detektas la personan agadon de la Eterna Filo. En la post-Havonaj universoj la ĉeesto de la Eterna Filo estas personecigita en la Paradizaj Filoj, kondiĉita de la spertecaj realaĵoj de la Plejsuperulo kaj Plejlastulo, kaj kunordigita kun la nelimigita spirita potencialo de la Diaĵa Absoluto.
En la centra universo la persona agado de la Originala Filo estas distingebla en la delikata spirita harmonio de la eterna kreitaĵaro. Havono estas tiel mirinde perfekta, ke la spirita statuso kaj la energiaj statoj de tiu ĉi pratipa universo estas en perfekta kaj porĉiama ekvilibro.
En la superuniversoj la Filo ne persone ĉeestas aŭ loĝas; en tiuj ĉi kreaĵoj li konservas nur superpersonan reprezentadon. Tiuj ĉi spiritaj manifestiĝoj de la Filo ne estas personaj; ili ne estas en la personeca cirkvito de la Universala Patro. Ni ne konas pli bonan terminon por uzi ol nomi ilin superpersonecoj; kaj ili estas limhavaj estaĵoj, ili estas nek absonidaj nek absolutaj.
La administrado de la Eterna Filo en la superuniversoj, estante ekskluzive spirita kaj superpersona, ne estas konstatebla de la kreitulaj personecoj. Tamen la ĉion penetranta spirita impulso de la persona influo de la Filo estas trovebla en ĉiu fazo de la agadoj de ĉiuj sektoroj de la kampoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Tamen en la lokaj universoj ni observas la Eternan Filon persone ĉeestantan en la personoj de la Paradizaj Filoj. Tie ĉi la infinita Filo spirite kaj kree funkcias en la personoj de la majesta korpuso de la kunordigitaj Kreinto-Filoj.
Dum la supreniro de la loka universo la tempaj mortemuloj rigardas la Kreinto-Filon kiel la personan reprezentanton de la Eterna Filo. Sed kiam ili komencas la supreniron de la superuniversa trejna reĝimo, la tempaj pilgrimantoj pli kaj pli detektas la superan ĉeeston de la inspira spirito de la Eterna Filo, kaj ili kapablas profiti de tio sorbante tiun ĉi ministradon de spirita energiigo. En Havono la suprenirantoj fariĝas eĉ pli konsciaj de la ama brakumo de la ĉion penetranta spirito de la Originala Filo. En neniu stadio de la tuta mortemula supreniro la spirito de la Eterna Filo loĝas en la menso aŭ animo de la tempa pilgrimanto, sed ĝia bonfarado estas ĉiam proksima kaj ĉiam zorganta pri la bonfarto kaj spirita sekureco de la progresantaj gefiloj de la tempo.
La altiro de spirita gravito de la Eterna Filo konsistigas la esence propran sekreton de la Paradiza supreniro de postvivantaj homaj animoj. Ĉiuj aŭtentikaj spiritaj valoroj kaj ĉiuj bonafidaj spiritigitaj individuoj estas tenataj en la senerara teno de la spirita gravito de la Eterna Filo. La mortemula menso, ekzemple, komencas sian karieron kiel materia mekanismo kaj fine aniĝas al la Korpuso de la Finatingo kiel preskaŭ perfektigita spirita ekzisto, fariĝante progresive malpli submetita al materia gravito kaj samtempe pli respondema al la impulso tiranta enen de spirita gravito dum tiu ĉi tuta sperto. La cirkvito de spirita gravito laŭvorte logas la homan animon paradizen.
La cirkvito de spirito-gravito estas la baza kanalo por transdoni la aŭtentikajn preĝojn de la kredanta homa koro de la nivelo de homa konscienco ĝis la efektiva konscienco de la Diaĵo. Tio, kio reprezentas veran spiritan valoron en viaj petoj estos kaptita de la universala cirkvito de la spirito-gravito kaj pasos tuje kaj samtempe al ĉiuj koncernaj diaj personecoj. Ĉiu okupiĝos pri tio, kio apartenas al sia persona provinco. Tial, en via praktika religia sperto, estas malgrave ĉu, direktante viajn petojn, vi bildigas la Kreinto-Filon de via loka universo aŭ la Eternan Filon ĉe la centro de ĉiuj aferoj.
La distingiga operacio de la cirkvito de spirita gravito eble povus esti komparata kun la funkcioj de la neŭraj cirkvitoj en la materia homa korpo: sensaĵoj vojaĝas enen tra neŭraj vojoj; kelkaj estas kaptitaj kaj estas responditaj de la malsupraj aŭtomataj spinaj centroj; aliaj pasas al la centroj de la malsupra cerbo malpli aŭtomataj sed trejnitaj de kutimoj, dum la plej gravaj kaj esencaj ricevitaj mesaĝoj rapide trairas tiujn ĉi subordigitajn centrojn, kaj estas tuj registritaj en la plej altaj niveloj de la homa konscienco.
Sed kiom pli perfekta estas la superba tekniko de la spirita mondo! Se io estiĝas en via konscienco plena de spirita valoro, kiam vi esprimas ĝin, neniu povo en la universo povas malebligi, ke ĝi fulmu rekte al la Absoluta Spirita Personeco de la tuta kreitaĵaro.
Male, se viaj petegoj estas pure materiaj kaj tute memcentraj, ekzistas neniu plano, per kiu tiaj malindaj preĝoj povas trovi loĝejon en la spiritan cirkviton de la Eterna Filo. La enhavo de ajna peticio, kiu ne estas “spirite verkita”, ne povas trovi lokon en la universala spirita cirkvito; tiaj pure egoismaj kaj materiaj petoj mortas; ili ne supreniras en la cirkvitoj de veraj spiritaj valoroj. Tiaj vortoj estas kiel “sonanta kupro kaj tintanta cimbalo”
Estas la motiviga penso, la spirita enhavo, kiu validigas la mortemulan petegon. Vortoj estas senvaloraj.
La Eterna Filo estas en porĉiama interligo kun la Patro en la sukcesa daŭrigo de la dia plano de progreso: la universala plano por la kreado, evoluado, suprenirado kaj perfektigo de libervolaj kreitaĵoj. Kaj, en dia fideleco, la Filo estas la eterna egalulo de la Patro.
La Patro kaj lia Filo estas kiel unu en la formulado kaj daŭrigo de tiu ĉi giganta atingcela plano por antaŭenigi la materiajn estaĵojn de la tempo ĝis la perfekteco de la eterneco. Tiu ĉi projekto por la spirita supreniĝo de la superirantaj animoj de la spaco estas komuna kreado de la Patro kaj la Filo, kaj ili okupiĝas, en kunlaboro kun la Infinita Spirito, pri la plenumado, en asocio, de sia dia celo.
Tiu ĉi dia plano de perfekteca atingo ampleksas tri unikajn, kvankam mirinde kunligitajn, entreprenojn de la universala aventuro:
1. La plano de la progresanta atingo. Tiu ĉi estas la plano de la Universala Patro por la evolua supreniro, programo senrezerve akceptita de la Eterna Filo, kiam li konsentis la proponon de la Patro, “Ni kreu homon laŭ nia bildo”. Tiu ĉi provizo por suprenigi la tempajn kreitulojn implicas la disdonadon de la Penso-Ĝustigantoj fare de la Patro kaj la dotadon de prerogativoj de personeco al la materiaj kreitaĵoj.
2. La plano de elverŝiĝo. La sekva universala plano estas la granda entrepreno de la revelacio de la Patro fare de la Eterna Filo kaj liaj kunordigitaj Filoj. Tiu ĉi estas la propono de la Eterna Filo kaj konsistas en lia elverŝado de la Filoj de Dio sur la evoluaj kreaĵoj por personigi kaj faktigi, por enkarnigi kaj realigi la amon de la Patro kaj la mizerikordon de la Filo al la kreituloj de ĉiuj universoj. Ene en la elverŝa plano, kaj kiel proviza aldonaĵo al tiu ĉi ama ministrado, la Paradizaj Filoj agas kiel rehabilitantoj de tio, kio metis la devojigitan libervolon de la kreitaĵo en spiritan danĝeron. Kiam ajn kaj kie ajn okazas malfruo en la funkciado de la atinga plano, se ribelo eble devas difekti aŭ komplikigi tiun ĉi entreprenon, tiam la krizaj provizoj de la elverŝa plano tuj aktiviĝas. La Paradizaj Filoj diligente kaj prete staras por funkcii kiel restarigantoj, por iri en la ribelantajn regnojn kaj tie restarigi la spiritan statuson de la sferoj. Kaj tian heroan servadon kunordigita Kreinto-Filo plenumis sur Urantio lige kun sia sperteca sinelverŝa kariero por akiri suverenecon.
3. La plano pri mizerikorda ministrado. Kiam la atinga plano kaj la elverŝa plano estis formulitaj kaj proklamitaj, la Infinita Spirito, sole kaj memstare, projektis kaj funkciigis la grandegan kaj universalan entreprenon de la mizerikorda ministrado. Tiu ĉi estas la servo tiel esenca por la praktika kaj efektiva funkciado de kaj la atinga kaj elverŝa entreprenoj, kaj la spiritaj personecoj de la Tria Fonto-Centro ĉiuj partoprenas en la spirito de la mizerikorda ministrado, kiu tiel estas parto de la naturo de la Tria Persono de la Diaĵo. Ne nur en kreado sed ankaŭ en administrado, la Infinita Spirito funkcias vere kaj laŭvorte kiel la kuna plenumanto de la Patro kaj la Filo.
La Eterna Filo estas la persona kuratoro, la dia konservisto, de la Universala Plano de la Patro pri la supreniro de la kreitulo. Promulginte la universalan mandaton, “Estu perfekta, same kiel mi estas perfekta”, la Patro konfidis la plenumon de tiu ĉi grandega entrepreno al la Eterna Filo; kaj la Eterna Filo kunhavas la realigadon de tiu ĉi supera entreprenado kun sia dia kunordiganto, la Infinita Spirito. Tiel la Diaĵoj efektive kunlaboras en la laboro de la kreado, regado, evoluado, revelaciado kaj ministrado — kaj, se necese, restarigado kaj rehabilitado.
La Eterna Filo senrezerve kuniĝis kun la Universala Patro por la dissendado de tiu grandega ordono al la tuta kreitaĵaro: “Estu perfekta, same kiel mi estas perfekta”. Kaj de tiam, tiu invito-ordono motivas ĉiujn postvivajn planojn kaj la elverŝajn projektojn de la Eterna Filo kaj lia vasta familio de kunordigitaj kaj asociitaj Filoj. Kaj ĝuste en tiuj ĉi sinelverŝoj la Filoj de Dio fariĝas por ĉiuj evoluaj kreitaĵoj “la vojo, la vero kaj la vivo”.
La Eterna Filo ne povas kontakti rekte kun la homaj estuloj kiel faras la Patro per la donaco de la antaŭpersonaj Penso-Ĝustigantoj, sed la Eterna Filo proksimiĝas al la kreitaj personecoj per serio de pli kaj pli malsuperaj gradoj de dia fileco, ĝis kiam eblas al li stari en la ĉeesto de homo, kaj foje kiel homo mem.
La pure persona naturo de la Eterna Filo ne kapablas fragmentiĝi. La Eterna Filo ministras kiel spirita influo aŭ kiel persono, neniam alimaniere. La Filo ne eblas fariĝi parto de sperto de la kreitulo en la maniero per kiu la Patro-Ĝustiganto partoprenas en ĝi, sed la Eterna Filo kompensas tiun ĉi limigon per la tekniko de sinelverŝo. Kion la sperto de la fragmentitaj entoj signifas por la Universala Patro, tion la enkarniĝaj spertoj de la Paradizaj Filoj signifas por la Eterna Filo.
La Eterna filo ne venas al la mortema homo kiel la dia volo, la Penso-Ĝustiganto loĝanta en la homa menso, sed la Eterna Filo ja venis al la mortema homo sur Urantio, kiam la dia personeco de lia filo, Mikaelo de Nebadono, enkarniĝis en la homa naturo de Jesuo de Nazareto. Por kunhavi la sperton de kreitaj personecoj, la Paradizaj Filoj devas preni la naturojn mem de tiaj kreitaĵoj kaj enkarnigi siajn diajn personecojn kiel la efektivaj kreitaĵoj mem. Enkarniĝo, la sekreto de Sonaringtono, estas la tekniko de eskapo de la Filo el la alie ĉion entenantaj katenoj de personeca absolutismo.
Antaŭ longe, tre longe la Eterna Filo elverŝis sin sur ĉiu el la cirkvitoj de la centra kreaĵo por la iluminado kaj antaŭenirado de ĉiuj loĝantoj kaj pilgrimantoj de Havono, inkluzive la suprenirantajn pilgrimantojn de la tempo. En neniu de tiuj sep sinelverŝoj li funkciis kiel ĉu supreniranto aŭ Havonano. Li ekzistis kiel li mem. Lia sperto estis unika; ĝi ne estis kun aŭ kiel homo aŭ alia pilgrimanto sed iel asocia en la superpersona senco.
Li nek trapasis la ripozon, kiu okazas inter la interna cirkvito de Havono kaj la bordoj de Paradizo. Ne eblas al li, absoluta estaĵo, suspendi la konscion de personeco, ĉar en li centras ĉiujn liniojn de spirita gravito. Kaj dum la tempoj de tiuj ĉi sinelverŝoj la centra Paradiza loĝejo de spirita lumeco ne malheliĝis, kaj la teno fare de la Filo de la universala spirita gravito ne malpliiĝis.
La sinelverŝoj de la Eterna Filo en Havono ne estas en la amplekso de la homa imago; ili estis transcendaj. Li aldonis al la sperto de la tuta Havono tiam kaj poste, sed ni ne scias, ĉu li aldonis al la supozita sperteca kapablo de sia ekzisteca naturo. Tio troviĝus en la sinelverŝa mistero de la Paradizaj Filoj. Ni tamen kredas, ke kion ajn la Eterna Filo akiris dum tiuj ĉi sinelverŝaj misioj, tion li de tiam konservis; sed ni ne scias, kio ĝi estas.
Kia ajn estas malfacile al ni kompreni la sinelverŝojn de la Dua Persono de la Diaĵo, ni ja komprenas la Havonan sinelverŝon de Filo de la Eterna Filo, kiu laŭvorte trapasis la cirkvitojn de la centra universo, kaj efektive kunhavis tiujn spertojn, kiuj konsistigas la preparadon de la supreniranto por atingi la Diaĵon. Tiu ĉi estis la origina Mikaelo, la unuenaskita Kreinto-Filo, kaj li trapasis la vivajn spertojn de la suprenirantaj pilgrimantoj de cirkvito al cirkvito, persone trairante etapon de ĉiu cirklo kun ili dum la tagoj de Grandfando, la unua de ĉiuj mortemuloj atinginta Havonon.
Kion ajn alian tiu ĉi originala Mikaelo revelaciis, li realigis la transcendan elverŝon de la Origina Patrino-Filo al la kreitaĵoj de Havono. Tiel reala, ke por ĉiam ĉiu tempa pilgrimanto, kiu laboras en la aventuro trapasi la Havonajn cirkvitojn, estas kuraĝigita kaj fortigita per la certa scio, ke la Eterna Filo de Dio sepfoje abdikis la povon kaj gloron de Paradizo por partopreni en la spertoj de spactempaj pilgrimantoj de progresanta Havona atingo.
La Eterna Filo estas la ekzempla inspiro por ĉiuj Filoj de Dio en iliaj ministradoj de sinelverŝoj tra la universoj de tempo kaj spaco. La kunordigitaj Kreinto-Filoj kaj la asociitaj Magistraj Filoj, kune kun aliaj nerivelitaj ordoj de fileco, ĉiuj partoprenas tiun ĉi mirindan volontecon elverŝi sin sur la diversaj ordoj de kreitaĵa vivo kaj kiel kreitaĵoj mem. Tial, laŭ spirito kaj pro la afineco de naturo same kiel pro la fakto de origino, tio fariĝas vera, ke en la sinelverŝo de ĉiu Filo de Dio sur la spacaj mondoj, en kaj tra kaj per tiuj ĉi sinelverŝoj, la Eterna Filo elverŝis sin sur la inteligentaj libervolaj kreitaĵoj de la universoj.
Laŭ spirito kaj naturo, se ne laŭ ĉiuj atributoj, ĉiu Paradiza Filo estas die perfekta portreto de la Origina Filo. Estas laŭvorte vere, ke kiu ajn, kiu vidis Paradizan Filon, vidis la Eternan Filon de Dio.
La manko de kono pri la multnombraj Filoj de Dio estas fonto de granda konfuzo sur Urantio. Kaj tiu ĉi nekono daŭras malgraŭ tiaj asertoj kiel la registro de konklavo de tiuj ĉi diaj personecoj: “Kiam la Filoj de Dio proklamis ĝojon, kaj ĉiuj Matenaj Steloj kantis kune”. Ĉiun jarmilon de la sektora norma tempo la diversaj ordoj de la diaj Filoj kunvenas por siaj periodaj konklavoj.
La Eterna Filo estas la persona fonto de la adorindaj atributoj de mizerikordo kaj servado, kiuj tiel abunde karakterizas ĉiujn ordojn de la malsuprenirantaj Filoj de Dio dum ili funkcias tra la kreitaĵaro. La tutan dian naturon, se ne la tutan infiniton de atributoj, la Eterna Filo neeraripove transdonas al la Paradizaj Filoj, kiuj eliras de la eterna Insulo por revelacii sian dian karakteron al la universaro.
La Origina kaj Eterna Filo estas la ido-persono de la “unua” kompletigita kaj infinita penso de la Universala Patro. Ĉiufoje, kiam la Universala Patro kaj la Eterna Filo kune projekcias novan, originalan, identan, unikan kaj absolutan personan penson, tiumomente tiu ĉi krea ideo perfekte kaj fine estas personigita en la esteco kaj personeco de nova kaj originala Kreinto-Filo. Laŭ spirita naturo, dia saĝo kaj kunordigita krea povo, tiuj ĉi Kreinto-Filoj estas potenciale egalaj al Dio la Patro kaj Dio la Filo.
La Kreinto-Filoj eliras el Paradizo al la tempaj universoj kaj, kun la kunlaboro de la regantaj kaj kreopovaj perantoj de la Tria Fonto-Centro, ili kompletigas la organizadon de la lokaj universoj de progresanta evoluo. Tiuj ĉi Filoj ne estas ligitaj al, nek zorgas pri, la centraj kaj universalaj regadoj de materio, menso kaj spirito. Tial ili estas limigitaj en siaj kreaj agoj pro la antaŭekzisto, prioritato kaj ĉefeco de la Unua Fonto-Centro kaj liaj kunordigitaj Absolutoj. Tiuj ĉi Filoj kapablas administri nur tion, kion ili ekzistigas. La absoluta administrado estas esence propra en prioritato de ekzisteco kaj neapartigebla de la eterneco de ĉeesto. La Patro restas praa en la universoj.
Same kiel la Kreinto-Filoj estas personigitaj de la Patro kaj la Filo, tiel la Magistraj Filoj estas personigitaj de la Filo kaj la Spirito. Tiuj ĉi estas la Filoj kiuj, en la spertoj de kreitula enkarniĝo, gajnas la rajton servi kiel la juĝistoj de postvivado en la kreaĵoj de tempo kaj spaco.
La Patro, la Filo kaj la Spirito ankaŭ kuniĝas por personecigi la diverstalentajn Trinitatajn Instruisto-Filojn, kiuj travagas la grandan universon kiel la superaj instruistoj de ĉiuj personecoj, homaj kaj diaj. Kaj estas multaj aliaj ordoj de Paradiza fileco, kiuj ne estis atentigitaj de la Urantiaj mortemuloj.
Inter la Originala Patrino-Filo kaj tiuj ĉi multegoj de Paradizaj Filoj disigitaj tra la tuta kreitaĵaro, estas rekta kaj ekskluziva kanalo de komunikado, kanalo kies funkcio estas esence propra al la kvalito de spirita parenteco, kiu kunigas ilin en ligoj de preskaŭ absoluta spirita asocio. Tiu ĉi interfileca cirkvito estas tute malsama de la universala cirkvito de la spirita gravito, kiu ankaŭ centras en la persono de la Dua Fonto-Centro. Ĉiuj Filoj de Dio, kiu originas en la personoj de la Paradizaj Diaĵoj, estas en rekta kaj konstanta komunikado kun la Eterna Patrino-Filo. Kaj tia komunikado estas tuja; ĝi estas sendependa de tempo, kvankam foje kondiĉita de la spaco.
La Eterna Filo ne nur havas ĉiam perfektan scion pri la statuso, pensoj kaj multnombraj agadoj de ĉiuj ordoj de Paradiza fileco, sed li ankaŭ ĉiam havas perfektecon de scio pri ĉio kun spirita valoro, kiu ekzistas en la koroj de ĉiuj kreituloj en la unuaranga centra kreaĵo de eterneco kaj en la duaranga tempa kreaĵo de la kunordigitaj Kreinto-Filoj.
La Eterna Filo estas kompleta, ekskuziva, universala kaj fina revelacio de la spirito kaj la personeco de la Universala Patro. Ĉiu scio kaj informo pri la Patro devas veni de la Eterna Filo kaj liaj paradizaj Filoj. La Eterna Filo estas de eterneco, kaj estas tute kaj sen spirita restrikto unu kun la Patro. Laŭ dia personeco ili estas kunordigitaj; laŭ spirita naturo ili estas egalaj; laŭ dieco ili estas identaj.
La karaktero de Dio ne povus esti implice plibonigita en la persono de la Filo, ĉar la dia Patro estas infinite perfekta, sed tiu karaktero kaj personeco estas plifortigitaj, per la senigo de ĉio nepersona kaj nespirita, por la revelacio al kreituloj. La Unua Fonto-Centro estas multe pli ol personeco, sed ĉiuj el la spiritaj kvalitoj de la patro-personeco de la Unua Fonto-Centro spirite ĉeestas en la absoluta personeco de la Eterna Filo.
La praa Filo kaj liaj Filoj okupiĝas pri la plenumo de universala revelacio de la spirita kaj persona naturo de la Patro al la tuta kreitaĵaro. En la centra universo, la superuniversoj, la lokaj universoj aŭ sur la loĝataj planedoj, estas Paradiza Filo, kiu revelacias la Universalan Patron al la homoj kaj anĝeloj. La Eterna Filo kaj liaj Filoj revelacias la aliron de la kreitula proksimiĝo al la Universala Patro. Kaj eĉ ni, kun altranga origino, komprenas la Patron multe pli plene, dum ni studas la revelacion de lia karaktero kaj personeco en la Eterna Filo kaj en la Filoj de la Eterna Filo.
La Patro venas malsupren al vi kiel personeco nur per tiu ĉi diaj Filoj de la Eterna Filo. Kaj vi atingas la Patron per tiu ĉi sama vivanta vojo; vi supreniras al la Patro per la gvidado de tiu ĉi grupo de diaj Filoj. Kaj tio ĉi restas vera malgraŭ tio, ke via propra personeco estas rekta elverŝo de la Universala Patro.
En ĉiuj ĉi disvastigitaj agadoj de la vasta spirita administrado de la Eterna Filo, ne forgesu, ke la Filo estas persono same vere kaj efektive, kiel la Patro estas persono. Por la estuloj de la iama homa ordo la Eterna Filo ja estos pli facile proksimiĝebla ol la Universala Patro. Progresante kiel tempaj pilgrimantoj tra la cirkvitoj de Havono, vi kapablos atingi la Filon longan tempon, antaŭ ol vi estos pretaj distingi la Patron.
Pli de la karaktero kaj la mizerikorda naturo de la Eterna Filo de mizerikordo vi devus kompreni, dum vi meditas pri la revelacio de tiuj ĉi diaj atributoj, kiujn faris per ama servado via propra Kreinto-Filo, iama Filo de Homo sur la tero, nun la ekzaltita suvereno de via loka universo — la Filo de Homo kaj la Filo de Dio.
[Verkita de Dia Konsilanto asignita por formuli tiun ĉi deklaron prezentantan la Eternan Filon de Paradizo.]