Kajero 6

La Eterna Filo

La Eterna Filo estas la perfekta kaj fina esprimo de la “unua” persona kaj absoluta koncepto de la Universala Patro. Konsekvence, kiam ajn kaj kiel ajn la Patro persone kaj absolute esprimas sin, li faras tion per sia Eterna Filo, kiu iam estis, nun estas, kaj ĉiam estos, la viva kaj dia Vorto. Kaj tiu ĉi Eterna Filo loĝas en la centro de ĉiuj aferoj, lige kun, kaj tuj envolvanta la personan ĉeeston de, la Eterna kaj Universala Patro.

Ni parolas pri la “unua” penso de Dio, kaj aludas al neebla tempa origino de la Eterna Filo celante gajni aliron al la pensaj kanaloj de la homa intelekto. Tiaj lingvaj misprezentoj reprezentas niajn plej bonajn klopodojn pri kontakto-kompromiso kun la tempolimigitaj mensoj de la mortemaj kreitaĵoj. En la sinsekva senco la Universala Patro neniam povus havi unuan penson, nek la Eterna Filo iam povus havi komencon. Sed oni instrukciis al mi portreti la realojn de la eterneco al la tempolimigitaj mensoj de mortemuloj per tiaj pensaj simboloj kaj montri la rilatojn de la eterneco per tiaj tempaj konceptoj de sinsekvo.

La Eterna Filo estas la spirita personeciĝo de la universala kaj infinita koncepto de la Paradiza Patro pri dia realeco, nelimigita spirito kaj absoluta personeco. Kaj per tio la Filo konsistigas la dian revelation de la kreinto-identeco de la Universala Patro. La perfekta personeco de la Filo malkaŝas, ke la Patro estas efektive la eterna kaj la universala fonto de ĉiuj signifoj kaj valoroj de ĉio, kio estas spirita, vola, cela kaj persona.

Penante kapabligi la limhavan menson de la tempo formi ian sinsekvan koncepton pri la rilatoj de la eternaj kaj infinitaj estaĵoj de la Paradiza Trinitato, ni uzas tian konceptan licencon por aludi la “unuan personan, universalan kaj infinitan koncepton de la Patro”. Ne eblas al mi transdoni al la homa menso ian ajn adekvatan ideon de la eternaj rilatoj de la Diaĵoj; tial mi uzas tiajn terminojn, kiuj havigos al la limhava menso ideon pri la rilato de tiuj ĉi eternaj estaĵoj en estontaj epokoj de la tempo. Ni kredas, ke la Filo devenis de la Patro; ni estis intruitaj, ke ambaŭ estas nelimigite eternaj. Estas do evidente, ke neniu tempa kreitaĵo povas iam plene kompreni tiun ĉi misteron de Filo, kiu devenas de la Patro, kaj tamen kiu estas kunordigite eterna kun la Patro mem.

1. Identeco de la Eterna Filo

La Eterna Filo estas la originala kaj la ununura naskita Filo de Dio. Li estas Dio la Filo, la Dua Persono de la Diaĵo kaj la asociita kreinto de ĉiuj aferoj. Kiel la Patro estas la Unua Granda Fonto-Centro, tiel la Eterna Filo estas la Dua Granda Fonto-Centro.

La Eterna Filo estas la spirita centro kaj la dia administranto de la spirita registaro de la universaro. La Universala Patro estas unue kreinto kaj poste reganto; la Eterna Filo estas unue kunkreinto kaj poste spirita administranto. “Dio estas spirito”, kaj la Filo estas persona revelacio de tiu spirito. La Unua Fonto-Centro estas la Vola Absoluto; la Dua Fonto-Centro estas la Personeca Absoluto.

La Universala Patro neniam persone funkcias kiel kreanto krom kune kun la Filo aŭ kun la kunordigita ago de la Filo. Se la verkisto de la Nova Testamento estus aludinta la Eternan Filon, li dirus la veron, kiam li skribis: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.”

Kiam Filo de la Eterna Filo aperis sur Urantio, tiuj, kiuj interfratiĝis kun tiu ĉi dia estaĵo en homa formo, aludis lin kiel “Tiu, kiu estis de la komenco, kiun ni aŭdis, kiun ni vidis per niaj okuloj, kiun ni rigardis kaj niaj manoj tuŝis, la Vorton mem de vivo”. Kaj tiu sindonaca Filo eliris de la Patro same vere kiel la Originala Filo, kiel sugestas unu el liaj surteraj preĝoj: “Kaj nun, ho mia Patro, gloru min per vi mem, per la gloro, kiun mi havis kun vi antaŭ ol tiu ĉi mondo estis”.

La Eterna Filo estas konata per malsamaj nomoj en diversaj universoj. En la centra universo li estas konata kiel la Kunordigita Fonto, la Kunkreinto kaj la Asociita Absoluto. Sur Uverso, la ĉefsidejo de la superuniverso, ni nomas la Filon la Kunordigita Spirita Centro kaj la Eterna Spirita Administranto. Sur Salvingtono, la ĉefsidejo de via loka universo, tiu ĉi Filo estas registrita kiel la Dua Eterna Fonto-Centro. La Melkicedekoj parolas pri li kiel la Filo de Filoj. Sur via mondo, sed ne sur via sistemo de loĝataj sferoj, tiu ĉi Originala Filo estis konfuzita kun la Kunordigita Kreinto-Filo, Mikaelo de Nebadono, kiu donacis sin al la mortemaj rasoj de Urantio.

Kvankam iu ajn el la Paradizaj Filoj povas taŭge esti nomataj Filoj de Dio, ni kutimas rezervi la nomon “la Eterna Filo” por tiu ĉi Originala Filo, la Dua Fonto-Centro, kunkreinto kun la Universala Patro de la centra universo de povo kaj perfekteco, kaj kunkreinto de ĉiuj aliaj diaj Filoj, kiuj fontas el la infinitaj Diaĵoj.

2. La naturo de la Eterna Filo

La Eterna Filo estas same senŝanĝa kaj infinite fidinda kiel la Universala Patro. Li ankaŭ estas same spirita kiel la Patro, same vere senlima spirito. Por vi de humila origino, la Filo ŝajnus esti pli persona, ĉar li estas unu paŝon pli proksima al vi je proksimebleco ol la Universala Patro.

La Eterna Filo estas la eterna Vorto de Dio. Li estas tute simila al la Patro; fakte, la Eterna Filo estas Dio la Patro persone manifestita al la Universaro. Kaj tiel estis kaj estas kaj por ĉiam estos vere pri la Eterna Filo kaj ĉiuj el la kunordigataj Kreinto-Filoj: “Tiu, kiu vidis la Filon, vidis la Patron”.

Laŭ naturo la Filo tute similas al la Spirito-Patro. Kiam ni adoras la Universalan Patron, efektive ni samtempe adoras Dion la Filo kaj Dion la Spirito. Dio la Filo estas same die reala kaj eterna laŭ naturo kiel Dio la Patro.

La Filo ne nur posedas la tutan infinitan kaj transcendan rektecon de la Patro, sed ankaŭ reflektas la tutan karakteran sanktecon de la Patro. La Filo kunhavas la perfektecon de la Patro, kaj kune kunhavas la respondecon helpi ĉiujn kreitaĵojn de neperfekteco en siaj spiritaj klopodoj atingi dian perfektecon.

La Eterna Filo posedas la tutan diecan karakteron kaj ĉiujn spiritajn atributojn de la Patro. La Filo, personece kaj spirite, estas la pleneco de la absoluteco de Dio, kaj tiujn ĉi kvalitojn la Filo rivelas en sia persona administrado de la spirita registaro de la universaro.

Dio ja estas universala spirito; Dio estas spirito; kaj tiu ĉi spirita naturo de la Patro estas fokusigita kaj personecigita en la Diaĵo de la Eterna Filo. En la Filo ĉiuj spiritaj trajtoj estas ŝajne multe plibonigitaj per la diferenciĝo de la universaleco de la Unua Fonto-Centro. Kaj kiel la Patro kunhavas sian spiritan naturon kun la Filo, tiel ili kune plene kaj senrezerve kunhavas la dian spiriton kun la Kuna Aganto, la Infinita Spirito.

Pri la amo por la vero kaj pri la kreado de beleco la Patro kaj la Filo estas egalaj, krom ke la Filo ŝajnas dediĉi sin pli al la realigo de la ekskluzive spirita beleco de universalaj valoroj.

Pri la dia boneco mi distingas neniun diferencon inter la Patro kaj la Filo. La Patro amas siajn universajn infanojn kiel patro; La Eterna Filo rigardas ĉiujn kreitaĵojn kaj kiel patro kaj kiel frato.

3. Administrado de la Patra Amo

La Filo kunhavas la justecon kaj rektecon de la Trinitato, sed superregas tiujn ĉi diajn trajtojn per la infinita personecigo de la amo kaj mizerikordo de la Patro; la Filo estas la revelacio de dia amo al la universoj. Kiel Dio estas amo, tiel la Filo estas mizerikordo. La filo ne povas ami pli ol la Patro, sed li povas montri mizerikordon al kreitaĵoj per aldona maniero, ĉar li ne nur estas praa kreinto kiel la Patro, sed li ankaŭ estas la Eterna Filo de tiu sama Patro, tiel kunhavante la filecan sperton de ĉiuj aliaj filoj de la Universala Patro.

La Eterna Filo estas la granda mizerikorda ministro de la tuta kreitaĵaro. La mizerikordo estas la esenco de la spirita karaktero de la Filo. La ordonoj de la Eterna Filo, dum ili disvastiĝas tra la spiritaj cirkvitoj de la Dua Fonto-Centro, estas komponitaj laŭ mizerikordaj tonoj.

Por kompreni la amon de la Eterna Filo, vi devas unue percepti ĝian dian fonton, la Patron, kiu estas amo, kaj tiam kontempli la dislvolviĝon de tiu ĉi infinita korinklino en la vasta administrado de la Infinita Spirito kaj lia preskaŭ senlima multego de prizorgantaj personecoj.

La ministrado de la Eterna Filo estas dediĉita al la revelacio de la Dio de amo al la universaro. Tiu ĉi dia Filo ne okupiĝas pri la malnobla tasko provi persvadi sian gracan Patron ami siajn humilajn kreitaĵojn kaj montri mizerikordon al la malbonfarantoj de la tempo. Kiel erare antaŭvidi la Eternan Filon apelacianta al la Universala Patro por montri mizerikordon al siaj humilaj kreitaĵoj en la materiaj mondoj de la spaco! Tiaj konceptoj de Dio estas krudaj kaj groteskaj. Pli ĝuste vi devus kompreni, ke ĉiuj mizerikordaj ministradoj de la Filoj de Dio estas rekta revelacio de la koro de la Patro de universala amo kaj infinita kompato. La amo de la Patro estas la vera kaj eterna fonto de la mizerikordo de la Filo.

Dio estas amo, la Filo estas mizerikordo. La mizerikordo estas aplikita amo, la amo de la Patro aganta en la persono de lia Eterna Filo. La amo de tiu ĉi universala Filo estas same universala. Kiamaniere amo estas komprenata sur seksa planedo, la amo de Dio estas pli komparebla al la amo de patro, dum la amo de la Eterna Filo pli similas al la korinklino de patrino. Krudaj ja estas tiaj ilustraĵoj, sed mi uzas ilin esperante transdoni al la homa menso la penson, ke ekzistas diferenco, ne en dia enhavo sed en kvalito kaj esprima tekniko, inter la amo de la Patro kaj la amo de la Filo.

4. Atributoj de la Eterna Filo

La Eterna Filo instigas la spiritan nivelon de la kosma realo; la spirita povo de la Filo estas absoluta rilate al ĉiuj universaj realaĵoj. Li ekzercas perfektan regon pri la interasocioj de ĉiu nediferencigita spirita energio kaj pri ĉiu efektivigita spirita realaĵo per sia absoluta tenado de spirita gravito. Ĉiu pura nefragmentita spirito kaj ĉiuj spiritaj estaĵoj kaj valoroj respondas al la infinita alloga povo de la praa Filo de Paradizo. Kaj se la eterna estonteco devus atesti la aperon de senlima universo, la spirita gravito kaj la spirita povo de la Origina Filo troviĝos tute adekvataj por la spirita regado kaj efika administrado de tia senlima kreitaĵaro.

La Filo estas ĉiopova nur en la spirita regno. En la eterna ekonomio de la universa administrado, malŝpareman kaj nenecesan ripetadon de funkcioj oni neniam trovas; la Diaĵoj ne emas fordoni sin al senutila duobligo de universa ministrado.

La ĉieesteco de la Originala Filo konsistigas la spiritan unuecon de la universaro. La spirita kohereco de la tuta kreitaĵaro ripozas sur la ĉie aktiva ĉeesto de la dia spirito de la Eterna Filo. Kiam ni konceptas la spiritan ĉeeston de la Patro, estas malfacile al ni en nia pensado diferencigi ĝin de la spirita ĉeesto de la Eterna Filo. La spirito de la Patro estas eterne loĝanta en la spirito de la Filo.

La Patro devas esti spirite ĉieesta, sed tia ĉieesteco ŝajnas esti neapartigebla de la ĉie spirita aktiveco de la Eterna Filo. Ni tamen kredas, ke en ĉiuj situacioj de ĉeesto Patro-Filo de duobla spirita naturo, la spirito de la Filo estas kunordigita kun la spirito de la Patro.

En sia kontakto kun personeco, la Patro agas en la personeca cirkvito. En sia persona kaj detektebla kontakto kun spirita kreaĵo, li aperas en la fragmentoj de la tutaĵo de sia Diaĵo, kaj tiuj ĉi fragmentoj de la Patro havas solecan, unikan kaj ekskluzivan funkcion, ie ajn kaj iam ajn ili aperas en la universoj. En ĉiaj situacioj la spirito de la Filo estas kunordigita kun la spirita funkcio de la fragmenta ĉeesto de la Universala Patro.

Spirite la Eterna Filo estas ĉieesta. La spirito de la Eterna Filo estas tre certe kun vi kaj ĉirkaŭ vi, sed ne en vi kaj parto de vi kiel la Mistero-Monitoroj. La loĝanta Patra fragmento ĝustigas la homan menson al iom-post-iomaj diaj sintenoj, post kio tia supreniranta menso iĝas pli kaj pli responda al la spirita alloga povo de la tutpova cirkvito de spirita gravito de la Dua Fonto-Centro.

La Originala Filo estas universale kaj spirite memkonscia. En saĝeco la Filo estas plene egala al la Patro. En la sferoj de kono, ĉioscio, ni ne povas distingi inter la Unua kaj la Dua Fontoj; kiel la Patro, la Filo scias ĉion; li neniam estas surprizita de iu ajn universa evento; li komprenas la finon de la komenco.

La Patro kaj la Filo vere scias nombron kaj lokon de ĉiuj spiritoj kaj spiritigitaj estaĵoj en la universaro. La Filo ne nur konas ĉiujn aferojn per sia propra ĉieesta spirito, sed la Filo, egale kun la Patro kaj la Kuna Aganto, plene scias la vastan reflektecan inteligenton de la Plejsupera estaĵo, kies inteligento ĉiam konscias pri ĉiuj aferoj, kiuj okazas sur ĉiuj mondoj de la sep superuniversoj. Kaj ekzistas aliaj manieroj, per kiuj la Paradiza Filo estas ĉioscianta.

La Eterna Filo, kiel amanta, mizerikorda kaj ministranta spirita personeco, estas tute kaj infinite egala kun la Universala Patro, dum en ĉiuj tiuj mizerikordaj kaj korinklinaj personaj kontaktoj kun la suprenirantaj estaĵoj de la malsuperaj regnoj, la Eterna Filo estas same afabla kaj empatia, same pacienca kaj eltenema, kiel liaj Paradizaj Filoj en la lokaj universoj, kiuj tiel ofte sindonacas sur la evoluantaj mondoj de la tempo.

Estas senutile plu diserti pri la atributoj de la Eterna Filo. Kun la notitaj esceptoj, necesas nur studi la spiritajn atributojn de Dio la Patro por kompreni kaj ĝuste taksi la atributojn de Dio la Filo.

5. Limoj de la Eterna Filo

La Eterna Filo ne persone funkcias en la fizikaj kampoj, nek li funkcias, krom per la Kuna Aganto, en la niveloj de la mensa prizorgado al la kreitaĵoj. Sed tiuj ĉi limigoj neniel alimaniere restriktas la Eternan Filon en la plena kaj libera ekzercado de ĉiuj diaj atributoj de spiritaj ĉioscieco, ĉieesteco kaj ĉiopoveco.

La Eterna Filo ne persone trapenetras la potencialojn de la spirito esence propraj al la infiniteco de la Diaĵa Absoluto, sed laŭmezure kiel tiuj ĉi potencialoj efektiviĝas, ili envenas en la ĉiopovan tenon de la cirkvito de spirita gravito de la Filo.

La personeco estas la ekskluziva donaco de la Universala Patro. La Eterna Filo akiras personecon de la Patro, sed li ne donacas personecon sen la Patro. La Filo donas originon al vasta multego da spiritoj, sed tiaj derivaĵoj ne estas personecoj. Kiam la Filo kreas personecon, li faras tion kune kun la Patro aŭ kun la Kuna Kreinto, kiu povas agi por la Patro en tiaj rilatoj. La Eterna Filo estas do kunkreinto de personecoj, sed li donacas personecon al neniu estaĵo kaj de li mem, sole, neniam kreas personajn estaĵojn. Tiu ĉi limigo de ago tamen ne senigas la Filon je la kapablo krei ĉiujn kaj iujn ajn specojn de alia-ol-persona realaĵo.

La Eterna Filo estas limigita en transdono de prerogativoj de kreinto. La Patro, eternigante la Originalan Filon, donacis al li la povon kaj privilegion poste kuniĝi kun la Patro en la dia ago produkti pliajn Filojn posedantajn kreopovajn atributojn, kaj tion ĉi ili faris kaj nun faras. Sed kiam tiuj ĉi kunordigitaj Filoj estis produktitaj, la prerogativoj de kreado ŝajne ne plu estas transdoneblaj. La Eterna Filo transdonas kreajn povojn nur al la unua aŭ rekta personecigo. Tial, kiam la Patro kaj la Filo unuiĝas por personecigi Kreinto-Filon, ili atingas sian celon; sed la Kreinto-Filo tiel estigita neniam povas transdoni aŭ delegi la prerogativojn de kreado al la diversaj ordoj de Filoj, kiujn li povas poste krei, malgraŭ tio, ke en la plej altaj Filoj de lokaj universoj, aperas tre limigita reflekteco de la kreopovaj atributoj de Kreinto-Filo.

La Eterna Filo, kiel infinita kaj ekskluzive persona estaĵo, ne povas fragmentigi sian naturon, ne povas distribui kaj donaci individuigitajn porciojn de sia memeco al aliaj entoj aŭ personoj, kiel faras la Universala Patro kaj la Infinita Spirito. Sed la Filo povas kaj ja elverŝas sin mem kiel senliman spiriton por disverŝadi la tutan kreitaĵaron kaj senĉese altiri al si ĉiujn spiritajn personecojn kaj spiritajn realaĵon.

Ĉiam memoru, ke la Eterna Filo estas la persona portreto de la spirita Patro al la tuta kreitaĵaro. La Filo estas persona kaj nenio krom persona laŭ la Diaĵa senso; tia dia kaj absoluta personeco ne povas esti diserigita aŭ fragmentigita. Dio la Patro kaj Dio la Spirito estas vere personaj, sed ili ankaŭ estas ĉio cetera krom esti tiaj Diaĵaj personecoj.

Kvankam la Eterna Filo ne povas persone partopreni la disdonadon de la Penso-Ĝustigantoj, li ja kunsidis kun la Universala Patro en la eterna pasinteco, aprobante la planon kaj promesante senfinan kunlaboron, kiam la Patro, projektante la disdonadon de la Penso-Ĝustigantoj, proponis al la Filo, “Ni kreu mortemulojn laŭ nia propra bildo”. Kaj kiel la spirita fragmento de la Patro loĝas en vi, tiel la spirita ĉeesto de la Filo envolvas vin, dum tiuj ĉi du por ĉiam laboras kiel unu por via spirita progreso.

6. La menso de la spirito

La Eterna Filo estas spirito kaj havas menson, sed ne menson aŭ spiriton, kiun la mortemula menso povas kompreni. La mortema homo perceptas menson en la limhava, kosma, materia kaj persona niveloj. La homo ankaŭ observas mensajn fenomenojn en vivantaj organismoj funkciantaj sur la subpersona (besta) nivelo, sed estas malfacile por li ekkompreni la naturon de menso kiam asociita al supermateriaj estaĵoj kaj kiel parto de ekskluzivaj spiritaj personecoj. La menso tamen devas esti malsame difinita, kiam ĝi rilatas al la spirita nivelo de ekzisto, kaj kiam ĝi estas uzata por indiki spiritajn funkciojn de inteligenteco. Tiu speco de menso, kiu estas rekte aliancita kun spirito, estas komparebla nek al tiu menso, kiu kunordigas spiriton kaj materion, nek al tiu menso, kiu estas aliancita nur kun materio.

La spirito estas ĉiam konscia, menshava kaj posedanta diversajn fazojn de identeco. Sen menso en iu fazo ne ekzistus spirita konscio en la frateco de spiritaj estaĵoj. La ekvivalento de menso, la kapablo koni kaj esti konata, estas denaska al la Diaĵo. La Diaĵo povas esti persona, antaŭpersona, superpersona aŭ nepersona, sed la Diaĵo estas neniam senmensa, tio estas, neniam sen la kapablo almenaŭ interkomuniki kun similaj entoj, estaĵoj aŭ personecoj.

La menso de la Eterna Filo similas al tiu de la Patro sed malsimilas al iu ajn alia menso en la universo, kaj kun la menso de la Patro ĝi estas praa al la diversaj kaj vastaj mensoj de la Kuna Kreinto. La menso de la Patro kaj la Filo, tiu intelekto, kiu estas praa al la absoluta menso de la Tria Fonto-Centro, estas eble plej bone ilustrita en la antaŭmenso de la Penso-Ĝustigantoj, ĉar kvankam tiuj ĉi fragmentoj de la Patro estas tute ekster la mensaj cirkvitoj de la Kuna Aganto, ili havas ian antaŭmenson; ili konas kiel ili estas konataj; ili ĝuas la ekvivalenton de la homa pensado.

La Eterna Filo estas tute spirita; la homo estas preskaŭ tute materia; tial multo koncerne la spiritan personecon de la Eterna Filo, lian sep spiritajn sferojn ĉirkaŭantajn Paradizon, kaj la naturon de la nepersonaj kreaĵoj de la Paradiza Filo, devos atendi vian atingon de spirita statuso post la fino de via morontia supreniro de la loka universo de Nebadono. Kaj tiam, dum vi trapasos la superuniverson kaj iros al Havono, multaj el tiuj ĉi spirite kaŝitaj misteroj klariĝos, kiam vi komencos esti dotita de la “menso de la spirito” — la spirita klarvido.

7. Personeco de la Eterna Filo

La Eterna Filo estas tiu infinita personeco, el kies nelimigitaj personecaj katenoj la Universala Patro eskapis per la tekniko de la trinitatigo, kaj pro tio li de tiam daŭre elverŝas sin mem en senfina abundo sur la ĉiam plivastiĝanta universo de Kreintoj kaj kreitaĵoj. La Filo estas absoluta personeco; Dio estas patra personeco — la fonto de personeco, la donacanto de personeco, la kaŭzo de personeco. Ĉiu persona estaĵo ricevas personecon de la Universala Patro, same kiel la Eterna Filo eterne ricevas sian personecon de la Paradiza Patro.

La personeco de la Paradiza Filo estas absoluta kaj pure spirita, kaj tiu ĉi absoluta personeco estas ankaŭ la dia kaj eterna pratipo, unue, de la donaco de personeco fare de la Patro al la Kuna Aganto kaj, poste, de lia donaco de personeco al la miriadoj de liaj kreitaĵoj tra vasta universo.

La Eterna Filo vere estas mizerikorda ministro, dia spirito, spirita povo, kaj vera personeco. La Filo estas la spirita kaj persona naturo de Dio manifestita al la universoj — la sumo kaj substanco de la Unua Fonto-Centro, senigita de ĉio, kio estas nepersoneca, eksterdia, nespirita, kaj pure potenciala. Sed estas neeble transdoni al la homa menso vortan bildon pri la beleco kaj grandiozeco de la supera personeco de la Eterna Filo. Ĉio, kio emas ombri la Universalan Patron, funkcias kun preskaŭ egala influo por malebligi la konceptan agnoskon de la Eterna Filo. Vi devas atendi vian atingon al Paradizo, kaj tiam vi komprenos, kial mi ne kapablis portreti la karakteron de tiu ĉi absoluta personeco al la kompreno de la limhava menso.

8. Konstato pri la Eterna Filo

Koncerne la identecon, naturon, kaj aliajn atributojn de la personeco, la Eterna Filo estas la tuta egalulo, la perfekta komplemento kaj la eterna ekvivalento de la Universala Patro. En la sama senco, ke Dio estas la Universala Patro, la Filo estas la Universala Patrino. Kaj ni ĉiuj, superaj kaj malsuperaj, konsistigas ilian universalan familion.

Por aprezi la karakteron de la Filo, vi devas studi la revelacion de la dia karaktero de la Patro; ili estas porĉiame kaj nedisigeble unu. Kiel diaj personecoj ili estas preskaŭ nedistingeblaj de la pli malsuperaj ordoj de inteligenteco. Por tiuj, kies origino estas en la kreaj agoj de la Diaĵoj mem, ne estas tiel malfacile aparte distingi ilin. La denaskaj estaĵoj en la centra universo kaj sur Paradizo, distingas la Patron kaj la Filon ne nur kiel unu personecan unuecon de universala regado sed ankaŭ kiel du apartajn personecojn funkciantajn en difinitaj kampoj de la universa administrado.

Kiel personoj vi povas koncepti la Universalan Patron kaj la Eternan Filon kiel apartajn individuojn, ĉar ili ja estas; sed en la administrado de la universoj ili estas tiel interplektitaj kaj interrilataj, ke ne ĉiam eblas distingi inter ili. Kiam, en la aferoj de la universoj, la Patro kaj la Filo troviĝas en konfuzaj interasocioj, ne ĉiam estas utile provi apartigi iliajn agadoj; nur memoru, ke Dio estas la komenca penso kaj la Filo estas esprimplena vorto. En ĉiu loka universo tiu ĉi neapartigebleco estas personecigita en la dieco de la Kreinto-Filo, kiu reprezentas kaj la Patron kaj Filon por la kreitaĵoj de dek milionoj da loĝataj mondoj.

La Eterna Filo estas infinita, sed li estas alirebla per la personoj de siaj Paradizaj Filoj kaj per la pacienca ministrado de la Infinita Spirito. Sen la sindonaca servo de la Paradizaj Filoj kaj la amanta ministrado de la kreitaĵoj de la Infinita Spirito, estaĵoj de materia origino apenaŭ povus esperi atingi la Eternan Filon. Kaj estas same vere: kun la helpo kaj gvidado de tiuj ĉi ĉielaj perantoj la mortemulo konscia pri Dio certe atingos Paradizon kaj iam staros en la persona ĉeesto de tiu ĉi majesta Filo de Filoj.

Kvankam la Eterna Filo estas la pratipo de mortema personeca atingo, vi povas pli facile kompreni la realon de kaj la Patro kaj la Spirito, ĉar la Patro estas la efektiva donacanto de via homa personeco kaj la Infinita Spirito estas la absoluta fonto de via mortema menso. Sed ju pli vi supreniros la alparadizan vojon de spirita progresado, des pli la personeco de la Eterna Filo fariĝos reala por vi, kaj des pli la realeco de lia infinite spirita menso fariĝos distingebla por via progresante spiritiĝanta menso.

La koncepto pri la Eterna Filo neniam povas hele brili en via materia aŭ poste morontia menso; ne antaŭ vi spiritiĝos kaj komencos vian spiritan supreniron, la kompreno de la personeco de la Eterna Filo ekegalos al la vigleco de via koncepto de la personeco de la Kreinto-Filo de Paradiza origino, kiu, persone kaj kiel persono, iam enkarniĝis kaj vivis sur Urantio kiel homo inter homoj.

Laŭlonge de via sperto de la loka universo la Kreinto-Filo, kies personeco estas komprenebla de la homo, devas kompensi vian nekapablon ekkompreni la plenan signifon de la pli ekskluzive spirita, sed ne malpli personeca, Eterna Filo de Paradizo. Dum vi progresos tra Orvontono kaj Havono, dum vi lasos malantaŭ vi la vivan bildon kaj profundajn memorojn de la Kreinto-Filo de via loka universo, la transiro de tiu ĉi materia kaj morontia sperto kompensiĝos per ĉiam plilarĝigantaj konceptoj kaj intensigita kompreno de la Eterna Filo de Paradizo, kies realeco kaj proksimeco ĉiam plialtiĝos dum vi progresos rekte al Paradizo.

La Eterna Filo estas grandioza kaj glora personeco. Kvankam estas trans la povoj de la mortema kaj materia menso ekkompreni la efektivecon de la personeco de tiu ĉi infinita estaĵo, ne dubu, ke li estas persono. Mi scias, pri kio mi parolas. Preskaŭ nenombreblajn fojojn mi staris en la dia ĉeesto de tiu ĉi Eterna Filo kaj poste mi ekiris for en la universo por plenumi lian gracan ordonon.

[Verkita de Dia Konsilanto asignita por formuli tiun ĉi deklaron prezentantan la Eternan Filon de Paradizo.]