Kajero 5

La rilato de Dio al la individuo

Se la limhava menso de la homo ne kapablas kompreni, kiamaniere tiel granda kaj majesta Dio kiel la Universala Patro povas malsupreniri de sia eterna loĝejo en infinita perfekteco por interfratiĝi kun la individua homa kreitaĵo, tiam tiu limhava intelekto devas resti trankvila pri la dia kunuleco, pri la vero de la fakto, ke efektiva fragmento de la vivanta Dio loĝas en la intelekto de ĉiu normala menso kaj morale konscia mortemulo de Urantio. La loĝantaj Penso-Ĝustigantoj estas parto de la eterna Diaĵo de la Paradiza Patro. La homo ne devas iri pli for ol sia interna sperto pri la anima kontemplado de tiu ĉi spirita-reala ĉeesto por trovi Dion kaj atingi komunecon kun li.

Dio disdonis la infinitecon de sia eterna naturo tra la ekzistecaj realoj de siaj ses absolutaj kunordigantoj, sed li povas iam ajn fari rektan personan kontakton kun iu ajn parto aŭ fazo aŭ speco de kreaĵo per la agado de siaj antaŭpersonaj fragmentoj. Kaj la eterna Dio ankaŭ rezervis al si la prerogativon disdoni personecon al la diaj Kreintoj kaj al la vivantaj kreitaĵoj de la universaro, dum li ankaŭ rezervis la prerogativon subteni rektan kaj patran kontakton kun ĉiuj ĉi personaj estaĵoj per la personeca cirkvito.

1. La aliro al Dio

La nekapablo de la limhava kreitaĵo proksimiĝi al la infinita Patro estas esence propra, ne al la malproksimeco de la Patro, sed al la limhaveco kaj al la materiaj limigoj de la kreitaj estaĵoj. La grandeco de la spirita diferenco inter la plej alta personeco de universa ekzistado kaj la pli malaltaj grupoj de kreitaj inteligentuloj estas neimagebla. Se estus ebla al la pli malaltaj inteligentaj ordoj esti tuj transportitaj en la ĉeeston de la Patro mem, ili ne scius, ke ili estas tie. Ili estus same nekonsciaj pri la ĉeesto de la Universala Patro kiel kie ili nun estas. Estas longa, longa vojo antaŭ la mortema homo, antaŭ ol li povas konsekvence kaj kun eblecoj de sukceso peti paspermesilon por iri en la paradizan ĉeeston de la Universala Patro. Spirite, la homo devas esti translokita multfoje, antaŭ ol li povas atingi nivelon, kiu donos la spiritan vidkapablon ebliganta al li vidi eĉ iun ajn el la Sep Majstro-Spiritoj.

Nia Patro ne kaŝiĝas; li ne estas en arbitra izoliteco. Li mobilizis la rimedojn de dia saĝo en senĉesa klopodo riveli sin al la infanoj de siaj universalaj kampoj. Estas infinita grandiozeco kaj neesprimebla malavareco konektitaj al la majesto de lia amo, kiu sopirigas lin al la asocio de ĉiu kreita estaĵo, kiu kapablas kompreni, ami aŭ proksimiĝi al li; kaj tial, la limoj esence propraj al vi, neapartigeblaj de via limhava personeco kaj materia ekzisto, determinas la tempon, la lokon kaj la cirkonstancojn, en kiuj vi povas atingi la celon de la vojaĝo de mortema supreniro kaj stari en la ĉeesto de la Universala Patro en la centro de ĉiuj aferoj.

Kvankam la aliro al la paradiza ĉeesto de la Patro devas atendi vian atingon de la plej altaj limhavaj niveloj de la spirita progresado, vi ĝoju pri la rekono de la ĉiam ĉeestanta eblo de tuja komuneco kun la elverŝita spirito de la Patro tiel intime asociita kun via interna animo kaj via spiritiĝanta memo.

La mortemuloj de la regnoj de la tempo kaj spaco povas multe diferenci laŭ denaskaj kapabloj kaj intelekta dotado, ili povas ĝui mediojn escepte favoraj por socia antaŭeniĝo kaj morala progreso, aŭ ili povas suferi pro la manko de preskaŭ ĉiu homa helpo al kulturo kaj supozita progreso en la civilizaciaj artoj; sed la ebloj por spirita progreso en la suprenira kariero estas samaj por ĉiuj; kreskantaj niveloj de spirita klarvido kaj kosmaj signifoj estas atingitaj tute sendepende de ĉiuj tiaj sociomoralaj malsamecoj de la diversaj materiaj medioj sur la evoluaj mondoj.

Kiel ajn mortemuloj de Urantio povas diferenci pri siaj intelektaj, sociaj, ekonomiaj, kaj eĉ moralaj oportunoj kaj dotoj, ne forgesu, ke la spirita doto estas unuforma kaj unika. Ili ĉiuj ĝuas la saman dian ĉeeston de la donaco el la Patro, kaj ĉiuj estas same privilegiitaj serĉi intiman personan komunecon kun tiu ĉi loĝanta spirito de dia origino, dum ili ĉiuj povas egale akcepti la unuforman spiritan gvidadon de tiuj ĉi Mistero-Monitoroj.

Se la mortema homo estas tutkore spirite motivita, senrezerve konsekrita fari la volon de la Patro, tiam, ĉar li estas tiel certe kaj tiel efike spirite dotita de la loĝanta kaj dia Ĝustiganto, ne povas malsukcese realiĝi en tiu individua sperto la sublima konscio koni Dion kaj la superan certiĝon postvivi celante trovi Dion per la progresanta sperto fariĝi pli kaj pli simila al li.

La homo estas spirite loĝata de postvivanta Penso-Ĝustiganto. Se tia homa menso estas sincere kaj spirite motivita, se tia homa animo deziras koni Dion kaj fariĝi kiel li, honeste volas fari la volon de la Patro, ekzistas neniu negativa influo de mortema senigo nek pozitiva povo de ebla interveno, kiu povas malhelpi tian die motivitan animon sekure supreniri al la pordegoj de Paradizo.

La Patro deziras, ke ĉiuj liaj kreitaĵoj estu en persona komuneco kun li. Li havas sur Paradizo lokon por ricevi ĉiujn, kies postviva statuso kaj spirita naturo ebligas tian atingon. Tial staru en via filozofio nun kaj por ĉiam: Al ĉiu el vi kaj al ĉiuj ni, Dio estas alproksimiĝebla, la Patro estas atingebla, la vojo estas malfermita; la fortoj de dia amo kaj la manieroj kaj rimedoj de dia administrado estas ĉiuj kunligitaj klopodante faciligi la progreson de ĉiu inda inteligentulo de ĉiu universo al la Paradiza ĉeesto de la Universala Patro.

La fakto, ke vasta tempo estas bezonata por la atingo de Dio, tamen ne igas la ĉeeston kaj personecon de la Infinito malpli realaj. Via supreniro estas parto de la cirkvito de la sep superuniversoj, kaj kvankam vi svingiĝas ĉirkaŭ ĝi multfoje, vi povas atendi, laŭ spirito kaj statuso, ĉiam svingiĝi enen. Vi povas dependi de la translokado de sfero al sfero, de la eksteraj cirkvitoj ĝis ĉiam pli proksimaj al la interna centro, kaj ne dubu, ke iam vi staros en la dia kaj centra ĉeesto kaj vidos lin, en figura senco, vizaĝon al vizaĝo. Temas pri la atingo de efektivaj kaj laŭvortaj spiritaj niveloj; kaj tiuj ĉi spiritaj niveloj estas atingeblaj de iu ajn estaĵo, kiu estas loĝata de Mistero-Monitoro, kaj kiu eterne kunfandiĝadis kun tiu ĉi Penso-Ĝustiganto.

La Patro ne kaŝiĝas spirite, sed tiom multaj el liaj kreitaĵoj kaŝis sin en la nebuloj de siaj propraj obstinaj decidoj kaj provizore ili apartigis sin de la komuneco kun lia spirito kaj la spirito de lia Filo pro la elekto de iliaj propraj perversaj manieroj kaj pro la indulgo de memaserteco de iliaj netoleremaj mensoj kaj nespiritaj naturoj.

La mortema homo povas proksimiĝi al Dio kaj povas plurfoje forlasi la dian volon tiel longe, kiel restas la elekta povo. La fina sorto de la homo ne estas sigelita, ĝis li perdas la povon elekti la volon de la Patro. Neniam estas fermo de la koro de la Patro pri la bezono kaj peto de liaj infanoj. Nur liaj idoj fermas siajn korojn por ĉiam al la alloga povo de la Patro, kiam ili finfine kaj por ĉiam perdas la deziron fari lian dian volon — koni lin kaj esti kiel li. Same la homa eterna destino estas certigita, kiam la Ĝustiganta fandiĝo proklamas al la universo, ke tia supreniranto faris la finan kaj nerevokeblan decidon vivi la volon de la Patro.

La granda Dio faras rektan kontakton kun la mortema homo kaj donas parton de sia infinita kaj eterna kaj nekomprenebla memo por vivi kaj loĝi ene de li. Dio ekiris al la eterna aventuro kun la homo. Se vi cedas al la gvidoj de la spiritaj fortoj en vi kaj ĉirkaŭ vi, vi ne povas malsukcesi atingi la altan destinon establitan de ama Dio, kiel la universa celo de liaj suprenirantaj kreitaĵoj el la evoluaj mondoj de la spaco.

2. La ĉeesto de Dio

La fizika ĉeesto de la Infinito estas realo de la materia universo. La mensa ĉeesto de la Diaĵo devas esti determinita de la profundeco de la individua intelekta sperto kaj de la evolua personeca nivelo. La spirita ĉeesto de la Dieco devas esti nepre diferenciala en la universo. Ĝi estas determinita de la spirita kapablo de akceptemo kaj de la grado de la konsekro de la kreitaĵa volo fari la dian volon.

Dio vivas en ĉiu el siaj spirite naskitaj gefiloj. La Paradizaj Filoj ĉiam havas aliron al la ĉeesto de Dio, “la dekstra mano de la Patro”, kaj ĉiuj liaj personecoj de la kreitaĵoj havas aliron al la “sino de la Patro”. Tio ĉi rilatas al la personeca cirkvito, kiam, kie kaj kiel ajn kontaktita, aŭ alimaniere, implicas personan, memkonscian kontakton kaj komuneco kun la Universala Patro, ĉu ĉe la centra loĝejo aŭ ĉe iu ajn alia loko elektita, kiel sur unu el la sep sanktaj sferoj de Paradizo.

La dia ĉeesto tamen ne povas esti malkovrita ie ajn en la naturo aŭ eĉ en la vivoj de Dio-konantaj mortemuloj tiel plene kaj tiel certe, kiel en via provata komuneco kun la enloĝanta Mistero-Monitoro, la Paradiza Penso-Ĝustiganto. Kia eraro revi pri Dio malproksima en la ĉielo, kiam la spirito de la Universala Patro loĝas en via propra menso!

Estas pro tiu ĉi Dia fragmento loĝanta en vi, ke vi povas esperi, dum vi progresas harmoniiĝi kun la spiritaj gvidadoj de la Ĝustiganto, pli plene percepti la ĉeeston kaj la transformantan povon de tiuj aliaj spiritaj influoj, kiuj ĉirkaŭas vin kaj influas vin, sed kiuj ne funkcias kiel integra parto de vi. La fakto, ke vi ne intelekte konscias pri la proksima kaj intima kontakto kun la enloĝanta Ĝustiganto, tute ne kontraŭas tian ekzaltitan sperton. La pruvo de frateco kun la dia Ĝustiganto tute konsistas en la naturo kaj amplekso de la fruktoj de la spirito, kiuj estas produktitaj en la viva sperto de la individua kredanto. “Per iliaj fruktoj vi konos ilin.”

Estas treege malfacile por la malmulte spiritigita materia menso de la mortema homo sperti konsiderindan konscion pri la spiritaj agadoj de tiaj diaj entoj kiel la Paradizaj Ĝustigantoj. Dum la animo, komuna kreaĵo de la menso kaj la Ĝustiganto, fariĝas pli kaj pli ekzista, evoluas ankaŭ nova fazo de animo-konscio, kiu kapablas sperti la ĉeeston, kaj rekoni la spiritajn gvidadojn kaj aliajn supermateriajn agadojn de la Mistero-Monitoroj.

La tuta sperto de la komuneco kun la Ĝustiganto implicas moralan statuson, mensan motivadon kaj spiritan sperton. La memrealiĝo de tia atingo estas ĉefe, kvankam ne ekskluzive, limigita al la sferoj de la animo-konscio, sed la pruvoj estas alireblaj kaj abundaj en la manifestiĝo de la fruktoj de la spirito en la vivoj de ĉiuj tiaj internaj spiritaj kontaktantoj.

3. Vera adoro

Kvankam la Paradizaj Diaĵoj, laŭ la universa vidpunkto, estas kiel unu, en siaj spiritaj rilatoj kun tiaj estaĵoj, loĝantaj sur Urantio, ili ankaŭ estas tri distingeblaj kaj apartaj personoj. Estas diferenco inter la diaj personecoj rilate al personaj alvokoj, komuneco kaj aliaj intimaj rilatoj. En la plej alta senco, ni adoras la Universalan Patron kaj nur lin. Vere, ni povas adori kaj efektive adoras la Patron tiel, kiel li estas manifestita en siaj Kreinto-Filoj, sed estas la Patro, rekte aŭ nerekte, kiu estas kultata kaj adorata.

Favorpetoj ĉiaspecaj apartenas al la regno de la Eterna Filo kaj la spirita organizado de la Filo. Preĝoj, ĉiuj formalaj komunikadoj, ĉio krom kultado kaj adorado de la Universala Patro, estas aferoj rilatantaj al la loka universo; ili ordinare ne eliras ekster la regno de la jurisdikcio de Kreinto-Filo. Sed adoro estas sendube encirkvitita kaj forsendita al la persono de la Kreinto per la funkcio de la personeca cirkvito de la Patro. Ni krome kredas, ke tia registraĵo de la omaĝo de kreitaĵo loĝata de Ĝustiganto estas faciligita per la spirita ĉeesto de la Patro. Ekzistas grandega amaso da pruvoj por pravigi tian kredon, kaj mi scias, ke ĉiuj ordoj de Patro-fragmentoj rajtas akcepteble registri la fidindan adoron de siaj regatoj en la ĉeesto de la Universala Patro. La Ĝustigantoj sendube ankaŭ uzas rektajn antaŭpersonajn kanalojn de komunikado kun Dio, kaj ili same kapablas uzi la cirkvitojn de spirita gravito de la Eterna Filo.

La adoro estas memsufiĉa; la preĝo enkorpigas elementon profitan al ĝia kreitaĵo aŭ aliaj kreitaĵoj; tio estas la granda diferenco inter adoro kaj preĝo. Estas absolute neniu mempeto aŭ alia elemento de persona intereso en vera adorado; ni simple adoras Dion laŭ nia kompreno, pri kio li estas. La adoro nenion postulas aŭ atendas por la adoranto. Ni ne adoras la Patron pro io ajn, kion ni povas akiri de tia admirado; ni faras tian dediĉon, kaj engaĝas sin en tia adorado kiel natura kaj spontana reago al la agnosko de la nekomparebla personeco de la Patro kaj pro lia aminda naturo kaj adorindaj atributoj.

Tuj kiam la elemento de memintereso entrudiĝas al adoro, tiu devoteco transiras de adoro al preĝo kaj, pli taŭge, ĝi devus esti direktita al la persono de la Eterna Filo aŭ la Kreinto-Filo. Sed en praktika religia sperto, ekzistas neniu kialo, kial preĝo ne estu alparolita al Dio la Patro, kiel parto de vera adoro.

Kiam vi traktas la praktikajn aferojn de via ĉiutaga vivo, vi estas en la manoj de la spiritaj personecoj devenantaj de la Tria Fonto-Centro; vi kunlaboras kun la perantoj de la Kuna Aganto. Kaj do tiel estas: Vi adoras Dion; vi preĝas kaj komunias kun la Filo; kaj ellaboras la detalojn de via surtera restado lige kun la inteligentuloj de la Infinita Spirito agantaj sur via mondo kaj tra via universo.

La Kreinto-Filoj aŭ Suverenaj Filoj, kiuj prezidas la destinojn de la lokaj universoj, rolas kiel kaj la Universala Patro kaj la Eterna Filo de Paradizo. Tiuj ĉi Universaj Filoj ricevas, nome de la Patro, la kulton de adoro, kaj aŭskultas la pledojn de siaj petantaj regatoj tra siaj respektivaj kreaĵoj. Por la infanoj de la loka universo, Mikaelo-Filo estas, por ĉiuj praktikaj intencoj kaj celoj, Dio. Li estas la personecigo de la Universala Patro kaj la Eterna Filo en la loka universo. La Infinita Spirito subtenas personan kontakton kun la infanoj de tiuj ĉi regnoj per la Universaj Spiritoj, la administraj kaj kreaj asociitoj de la Paradizaj Kreinto-Filoj.

Sincera adoro implicas la mobilizon de ĉiuj povoj de la homa personeco sub la regado de la evoluanta animo kaj submetita al la dia direktado de la asociita Penso-Ĝustiganto. La materie limigita menso neniam povas fariĝi alte konscia pri la reala signifo de vera adoro. La konstato de la homo pri la realeco de la adora sperto estas ĉefe determinita de la disvolviĝa statuso de lia evoluanta senmorta animo. La spirita kresko de la animo okazas tute sendepende de la intelekta memkonscio.

La adora sperto konsistas en la sublima provo de la fianĉigita Ĝustiganto komuniki al la dia Patro la neesprimeblajn sopirojn kaj la neprononceblajn dezirojn de la homa animo — la kuna kreado de la mortema menso serĉanta Dion kaj la senmorta Ĝustiganto revelacianta Dion. La adoro do estas la ago de konsento de la materia menso al la provo de ĝia spiritiĝanta memo, sub la gvidado de la asociita spirito, komuniki kun Dio kiel fida filo de la Universala Patro. La mortemula menso konsentas adori; la senmorta animo avidas kaj iniciatas adori; la dia ĉeesto de la Ĝustiganto kondukas tian adoron nome de la mortemula menso kaj la evoluanta senmorta animo. Vera adoro lastanalize fariĝas sperto realigita je kvar kosmaj niveloj: la intelekta, la morontia, la spirita kaj la persona —la konscio de menso, animo kaj spirito, kaj ilia unuiĝo en personeco.

4. Dio en religio

La moraleco de la evoluaj religioj pelas homojn antaŭen en serĉado de Dio, per la motiva povo de timo. La revelaciaj religioj allogas homojn serĉi Dion de amo, ĉar ili avidas fariĝi kiel li. Sed la religio ne estas nur pasiva sento de “absoluta dependeco“ kaj “sekureco de postvivado”; ĝi estas vivanta kaj dinamika sperto de dieca atingo bazita sur la homara servado.

La granda kaj tuja servo de vera religio estas la establo de permanenta unueco en homa sperto, daŭra paco kaj profunda certeco. Ĉe la primitiva homo, eĉ politeismo estas relativa unuiĝo de la evoluanta koncepto pri la Diaĵo; politeismo estas naskiĝanta monoteismo. Pli aŭ malpli frue, Dio estas destinita esti komprenata kiel la realo de valoroj, la substanco de signifoj kaj la vivo de la vero.

Dio estas ne nur la determinanto de la destino; li estas la eterna destino de la homo. Ĉiuj nereligiaj homaj agadoj provas fleksi la universon al la distorda servo de la memo; la vere religia individuo celas identigi sian memon kun la universo kaj tiam dediĉi la agadojn de tiu ĉi unuigita memo al la servo de la universa familio de kunuloj, homaj kaj superhomaj.

La kampoj de filozofio kaj arto intervenas inter la nereligia kaj religia agadoj de la homa memo. Per arto kaj filozofio la homo kun materia menso estas persvadita al la kontemplado de la spiritaj realaĵoj kaj la universaj valoroj de eternaj signifoj.

Ĉiuj religioj instruas la adoron de la Diaĵo kaj ian doktrinon de homa savo. La budhisma religio promesas savon de sufero, senfina paco; la juda religio promesas savon de malfacilaĵoj, prosperon bazitan sur rekteco; la greka religio promesis savon de malharmonio, malbeleco, per la realigo de beleco; kristanismo promesas savon de peko, sanktecon; mohamedanismo provizas liberecon de la rigoraj moralaj normoj de judismo kaj kristanismo. La religio de Jesuo estas savo de la memo, liberiĝo de la malbonoj de la kreitaĵa izoliteco en tempo kaj eterneco.

La hebreoj bazigis sian religion sur la boneco; la grekoj sur la beleco; ambaŭ religioj serĉis la verecon. Jesuo revelaciis Dion de amo, kaj amo tute ampleksas verecon, belecon kaj bonecon.

La zoroastrianoj havis religion de moralo; la hinduoj religion de metafiziko; la konfuceanoj religion de etiko. Jesuo vivis religion de servo. Ĉiuj ĉi religioj havas valoron ĉar ili estas validaj proksimiĝoj al la religio de Jesuo. La religio estas destinita fariĝi la realo de la spirita unuiĝo de ĉio, kio estas bona, bela kaj vera en la homa sperto.

La greka religio havis ŝlosilvorton “Konu vin”; la hebreoj centris sian instruadon en “Konu vian Dion“; la kristanoj predikas la evangelion celante al “kono de la Sinjoro Jesuo Kristo”; Jesuo proklamis la bonan novaĵon “koni Dion, kaj vin mem kiel filon de Dio”. Tiuj ĉi malsamaj konceptoj pri la celo de religio determinas la sintenon de la individuo en diversaj vivaj situacioj, kaj antaŭvidas la profundon de adorado kaj la naturon de liaj personaj preĝaj kutimoj. La spirita statuso de iu ajn religio povas esti determinita de la naturo de ĝiaj preĝoj.

La koncepto pri duonhoma kaj ĵaluza Dio estas neevitebla transiro inter politeismo kaj sublima monoteismo. Ekzaltita antropomorfismo estas la plej alte atinga nivelo de pure evolua religio. Kristanismo altigis la koncepton pri antropomorfismo de la homa idealo ĝis la transcenda kaj dia koncepto pri la persono de la glorigita Kristo. Kaj tio ĉi estas la plej alta antropomorfismo, kiun la homo povas iam ajn koncepti.

La kristana koncepto pri Dio estas provo kombini tri apartajn instruojn:

1. La hebrea koncepto — Dio kiel praviganto de moralaj valoroj, rekta Dio.

2. La greka koncepto — Dio kiel unuiganto, Dio de saĝeco.

3. Jesua koncepto — Dio kiel vivanta amiko, amanta Patro, la dia ĉeesto.

Tial devas esti evidente, ke la kunmetaĵa kristana teologio renkontas grandan malfacilaĵon atingi koherecon. Tiu ĉi malfacilaĵo pligraviĝas ĉar la doktrinoj de la frua kristanismo ĝenerale baziĝis sur la persona religia sperto de tri malsamaj homoj: Filono de Aleksandrio, Jesuo de Nazareto kaj Paŭlo de Tarso.

Studante la religian vivon de Jesuo, rigardu lin pozitive. Pensu ne tiom pri lia senpekeco, kiom pri lia rekteco, lia amema servado. Jesuo plialtigis la pasivan amon malkaŝita en la hebrea koncepto pri la ĉiela Patro al pli alta aktiva korinklino de la kreitaĵo amanta Dion, kiu estas la Patro de ĉiu individuo, eĉ la malbonfaranto.

5. La konscio pri Dio

La moralo havas sian originon en la kialo de memkonscieco; ĝi estas superbesta sed tute evolua. La homa evoluo ampleksas en sia disvolviĝo ĉiujn donacojn antaŭajn al la sinelverŝo de la Penso-Ĝustiganto kaj al la elverŝado de la Spirito de Vero. Sed la atingo de moralaj niveloj ne liberigas la homon de la realaj luktoj de mortemula vivo. La fizika medio de la homo implicas la batalon por ekzisto; la sociaj ĉirkaŭaĵoj necesigas etikajn ĝustigojn; la moralaj situacioj postulas elektadon en la plej altaj raciaj regnoj; la spirita sperto (konscio pri Dio) postulas, ke la homo trovu lin, kaj sincere strebu esti kiel li.

La religio ne baziĝas sur la sciencaj faktoj, la sociaj devigoj, la filozofiaj supozoj, aŭ la implicitaj moralaj devoj. La religio estas sendependa kampo de homa respondo al vivaj situacioj, kaj estas senerare elmontrita en ĉiuj postmoralaj stadioj de la homa disvolviĝo. La religio povas trapenetri ĉiujn kvar nivelojn pri la konsciiĝo de valoroj kaj la ĝuo de universa kunuleco: la fizika aŭ materia nivelo de la memkonservado; la socia aŭ emocia nivelo de kunuleco; la morala aŭ deva nivelo de la racio; la spirita nivelo de la konscio pri la universa kunuleco per dia adorado.

La sciencisto serĉanta la faktojn konceptas Dion kiel la Unuan Kaŭzon, Dio de forto. La emocia artisto vidas Dion kiel la idealon de beleco, Dio de estetiko. La racia filozofo kelkfoje emas proponi Dion kiel universalan unuecon, eĉ panteisman Diaĵon. La fidema religiano kredas je Dio, kiu ministras postvivon, la Patro en la ĉielo, la Dio de amo.

La morala konduto ĉiam antaŭas evoluintan religion kaj parton de eĉ revelaciita religio, sed neniam la tuton de religia sperto. La socia servo estas la rezulto de morala pensado kaj religia vivado. La moralo ne biologie kondukas al pli altaj spiritaj niveloj de religia sperto. La kultado de la abstrakta belo ne estas adoro de Dio; nek la ekzaltado de naturo aŭ la respekto de unueco estas adoro de Dio.

La evolua religio estas la patrino de la scienco, arto kaj filozofio, kiuj altigis la homon al la nivelo de akceptemo al revelaciita religio, inkluzive la disdonacon de la Ĝustigantoj kaj la alvenon de la Spirito de Vero. La evolua bildo de homa ekzisto komenciĝas kaj finiĝas kun religio, kvankam kun tre malsamaj kvalitoj de religio, unu evolua kaj biologia, la alia revelacia kaj perioda. Kaj do, dum religio estas normala kaj natura por la homo, ĝi ankaŭ estas nedeviga. La homo ne devas esti religia kontraŭ sia volo.

La religia sperto, estante esence spirita, neniam povas esti plene komprenata de la materia menso; tial la funkcio de teologio, la psikologio de religio. La esenca doktrino de la homa konstato pri Dio kreas paradokson en la limhava kompreno. Estas preskaŭ neeble por la homa logiko kaj limhava racio harmoniigi la koncepton pri la dia imanenteco, Dio ene kaj parto de ĉiu individuo, kun la ideo pri la transcendeco de Dio, la dia regado de la universaro. Tiuj ĉi du esencaj konceptoj pri la Diaĵo devas esti unuigitaj en la fido-kompreno de la koncepto pri la transcendeco de persona Dio kaj en la konstato pri la loĝanta ĉeesto de fragmento de tiu Dio por pravigi inteligentan adoron kaj validigi la esperon pri la personeca postvivado. La malfacilaĵoj kaj la paradoksoj de la religio estas esence propraj al tio, ke la religiaj realaĵoj estas tute ekster la kapablo de intelekta kompreno de la mortemulo.

La mortema homo certigas tri grandajn kontentigojn de religia sperto, eĉ en la tagoj de sia tempa restado sur la tero:

1. Intelekte, li akiras la kontentigojn pri pli unuigita homa konscio.

2. Filozofie, li ĝuas la pravigon de siaj idealoj de moralaj valoroj.

3. Spirite, li prosperas en sperto de dia ĉeesto, en spiritaj kontentigoj de la vera adoro.

La konscio pri Dio, kiel ĝi estas spertita de la evoluanta mortemulo de la regnoj, devas konsisti el tri diversaj faktoroj, tri malsamaj niveloj de konstato pri la realo. Unue estas la mensa konscio — la kompreno pri la ideo pri Dio. Poste sekvas la anima konscio — la konstato pri la idealo pri Dio. Laste, ekaperas la spirita konscio — la konstato pri la spirita realo pri Dio. Unuiĝante tiujn ĉi faktorojn de la dia konstato, kiom ajn nekompleta, la mortema personeco ĉiam superas ĉiujn konsciajn nivelojn per la konstato pri la personeco de Dio. Ĉe tiuj mortemuloj, kiuj atingis la Korpuson de Finatingo, ĉio ĉi kun la tempo kondukos al la konstato pri la plejsupereco de Dio, kaj povas konsekvence okazigi la konstaton pri la plejlasteco de Dio, iu fazo de la absonida superkonscio de la Paradiza Patro.

La sperto de la konscio pri Dio restas la sama de generacio al generacio, sed kun ĉiu progresanta epoko en la homa scio la filozofia koncepto kaj teologiaj difinoj de Dio devas ŝanĝiĝi. La kono de Dio, religia konscio, estas universa realo, sed kiom ajn valida (reala) religia sperto estas, ĝi devas esti preta submetiĝi al inteligenta kritiko kaj racia filozofia interpreto; ĝi ne devas klopodi esti apartan aferon en la tuto de la homa sperto.

La eterna postvivo de personeco estas tute dependa de la elekto de la mortemula menso, kies decidoj determinas la postvivan potencialon de la senmorta animo. Kiam la menso kredas Dion kaj la animo konas Dion, kaj kiam, kun la zorganta Ĝustiganto, ili ĉiuj deziras Dion, tiam la postvivo estas certa. Intelektaj limigoj, manko de edukado, senigo de kulturo, malriĉiĝo de socia statuso, eĉ malsupereco de la homaj moralaj normoj rezulte de la malbonŝanca manko de edukaj, kulturaj kaj sociaj avantaĝoj, ne povas nuligi la ĉeeston de la dia spirito en tiaj malbonŝancaj kaj home handikapitaj sed kredantaj individuoj. La loĝado de la Mistero-Monitoro konsistigas la komencon, kaj certigas la eblon de la potencialo de kresko kaj postvivo de la senmorta animo.

La kapablo de mortemaj gepatroj generi ne dependas de ilia eduka, kultura, socia aŭ ekonomia statuso. La kunigo de la gepatraj faktoroj sub naturaj kondiĉoj estas tute sufiĉa por komenci idaron. La homa menso distinganta bonon kaj malbonon kaj posedanta la kapablon adori Dion, en unuiĝo kun dia Ĝustiganto, estas ĉio kio estas bezonata al tiu mortemulo por komenci kaj kreskigi la produktadon de sia senmorta animo de postvivaj kvalitoj, se tia spirite dotita individuo serĉas Dion, kaj sincere deziras fariĝi kiel li, honeste elektas plenumi la volon de la Patro en la ĉielo.

6. La Dio de personeco

La Universala Patro estas la Dio de personecoj. La kampo de universa personeco, de la plej malalta mortema kaj materia kreitaĵo kun personeca statuso ĝis la plej altaj personoj kun digno de kreinto kaj dia statuso, havas sian centron kaj cirkonferencon en la Universala Patro. Dio la Patro estas la donacanto kaj la konservanto de ĉiu personeco. Kaj la Paradiza Patro same estas la destino de ĉiuj tiuj limhavaj personecoj, kiuj tutkore elektas plenumi la dian volon, tiuj kiuj amas Dion kaj deziras esti kiel li.

La personeco estas unu el la nesolvitaj misteroj de la universoj. Ni kapablas formi adekvatajn konceptojn pri la faktoroj konsistigantaj la diversajn ordojn kaj nivelojn de personeco, sed ni ne plene komprenas la realan naturon de la personeco mem. Ni klare perceptas la multnombrajn faktorojn, kiuj, kunmetitaj, konsistigas la veturilon por homa personeco, sed ni ne plene komprenas la naturon kaj signifon de tia limhava personeco.

La personeco estas potenciala en ĉiuj kreitaĵoj, kiuj posedas mensan doton ampleksantan de la minimumo de memkonscio ĝis la maksimumo de konscio pri Dio. Sed la mensa doto sola ne estas personeco, nek spirito nek fizika energio. La personeco estas tiu kvalito kaj valoro en kosma realo, kiu estas ekskluzive donacita de Dio la Patro al tiuj ĉi vivantaj sistemoj de la asociitaj kaj kunordigitaj energioj de materio, menso kaj spirito. La personeco nek estas progresanta atingo. La personeco povas esti materia aŭ spirita, sed aŭ ekzistas personeco aŭ ne ekzistas personeco. Tio, kio estas alia ol personeco neniam atingas la nivelon de la personeco, krom per la rekta ago de la Paradiza Patro.

La donaco de personeco estas la ekskluziva funkcio de la Universala Patro, la personecigo de la vivantaj energiaj sistemoj, kiujn li dotas per la atributoj de relativa krea konscio kaj ties libervola regado. Estas neniu personeco aparta de Dio la Patro, kaj neniu personeco ekzistas preter Dio la Patro. La fundamentaj atributoj de la homa memeco, same kiel la absoluta Ĝustiganto kerno de la homa personeco, estas la donacoj de la Universala Patro, aganta en lia ekskluziva persona kampo de kosma prizorgado.

La Ĝustigantoj kun antaŭpersona statuso loĝas en multaj specoj de mortemaj kreitaĵoj, tiel certigante, ke tiuj ĉi samaj estaĵoj povas postvivi fizikan morton por personeciĝi kiel morontiaj kreitaĵoj kun la potencialo de plejlasta spirita atingo. Ĉar, kiam tia kreitaĵa menso de personeca dotado estas loĝata de fragmento de la spirito de la eterna Dio, la antaŭpersona donaco de la persona Patro, tiam tiu ĉi limhava personeco posedas la potencialon de la dieco kaj la eterneco, kaj aspiras al destino simila al tiu de la Plejlastulo, eĉ atingante konstaton de la Absoluto.

La kapablo por dia personeco estas esence propra al la antaŭpersona Ĝustiganto; la kapablo por homa personeco estas potenciala en la kosma-mensa doto de la homa estaĵo. Sed la sperteca personeco de la mortema homo ne estas observebla kiel aktiva kaj funkcia realo, ĝis kiam la materia vivo-veturilo de la mortema kreitaĵo estas tuŝita de la liberiga dieco de la Universala Patro, tiel lanĉita sur la marojn de la sperto kiel memkonscia kaj (relative) memdecida kaj memkrea personeco. La materia memo estas plene kaj senlime personeca.

La materia memo havas personecon kaj identecon, tempan identecon; la antaŭpersona spirita Ĝustiganto ankaŭ havas identecon, eternan identecon. Tiu ĉi materia personeco kaj tiu ĉi spirita antaŭpersoneco kapablas unuigi siajn kreajn atributojn, por naskigi la postvivantan identecon de la senmorta animo.

Tiel provizinte la kreskon de la senmorta animo kaj liberiginte la internan homan memon de la katenoj de la absoluta dependeco de antaŭa kaŭzeco, la Patro staras flanke. Nun, la homo tiel liberigita de la katenoj de la kaŭzeca respondo, almenaŭ rilate al la eterna destino, kaj provizaĵoj faritaj por la kresko de la senmorta memo, la animo, restas al la homo decidi ĉu mem voli aŭ malhelpi la kreadon de tiu ĉi postvivanta kaj eterna memo, kiu estas lia por la elekto. Neniu alia estaĵo, forto, kreinto aŭ peranto en la tuta universaro povas enmiksiĝi iugrade en la absoluta suvereneco de la mortemula libervolo, dum ĝi funkcias en la regnoj pri elekto koncerne la eternan destinon de la personeco de la elektanta mortemulo. Koncerne eternan postvivadon, Dio dekretis la suverenecon de la materia kaj mortemula volo, kaj tiu dekreto estas absoluta.

La donaco de kreitaĵa personeco donas relativan liberigon de sklaveca respondo al antaŭa kaŭzeco, kaj la personecoj de ĉiuj tiaj moralaj estaĵoj, evoluaj aŭ alie, estas centritaj en la personeco de la Universala Patro. Ili estas ĉiam allogitaj al lia Paradiza ĉeesto per tiu estaĵa afineco, kiu konsistigas la vastan kaj universalan familian cirklon kaj fratecan cirkviton de la eterna Dio. Estas afineco de dia spontaneco en ĉiu personeco.

La personeca cirkvito de la universaro estas centrita en la persono de la Universala Patro, kaj la Paradiza Patro estas persone konscia pri, kaj en persona kontakto kun, ĉiuj personecoj de ĉiuj niveloj de memkonscia ekzisto. Kaj tiu ĉi personeca konscio pri la tuta kreitaĵaro ekzistas sendepende de la misio de la Penso-Ĝustigantoj.

Kiel ĉiu gravito estas encirkvitigita en la Insulo de Paradizo, same kiel ĉiu menso estas encirkvitigita en la Kuna Aganto kaj ĉiu spirito en la Eterna Filo, tiel ĉiu personeco estas encirkvitigita en la persona ĉeesto de la Universala Patro, kaj tiu ĉi cirkvito senerare transdonas la adoron de ĉiuj personecoj al la Origina kaj Eterna Personeco.

Koncerne tiujn personecojn, kiuj ne estas loĝataj de Ĝustiganto: la atributo de elekto-libereco estas ankaŭ donacita de la Universala Patro, kaj tiaj personoj estas same inkluzivitaj en la granda cirkvito de dia amo, la personeca cirkvito de la Universala Patro. Dio zorgas pri la suverena elekto de ĉiuj veraj personecoj. Neniu persona kreitaĵo povas esti devigita vivi la eternan aventuron; la pordego de eterneco malfermiĝas nur responde al la libervola elekto de la libervolaj gefiloj de la Dio de la libera volo.

Kaj tio ĉi reprezentas miajn klopodojn prezenti la rilaton de la vivanta Dio al la tempaj infanoj. Kaj kiam ĉio estas dirita kaj farita, mi povas fari nenion pli helpan ol ripeti, ke Dio estas via universa Patro, kaj ke vi ĉiuj estas liaj planedaj infanoj.

[Tio ĉi estas la kvina kaj la lasta de la serio prezentanta la rakonton de la Universala Patro fare de Dia Konsilanto de Uverso].