Kajero 4

Rilato de Dio al la universo

La Universala Patro havas eternan celon rilate al la materiaj, intelektaj kaj spiritaj fenomenoj de la universaro, kiujn li plenumas ĉiam. Dio kreis la universojn laŭ sia propra libera kaj suverena volo, kaj li kreis ilin laŭ sia tutsaĝa kaj eterna celo. Estas dubinde, ĉu iu, krom la Diaĵoj de la Paradizo kaj iliaj plej altaj asociitoj, vere multe scias pri la eterna celo de Dio. Eĉ la ekzaltitaj civitanoj de Paradizo havas tre diversajn opiniojn pri la naturo de la eterna celo de la Diaĵoj.

Estas facile dedukti, ke la celo krei la perfektan centran universon de Havono estis nur la kontentigo de la dia naturo. Havono povas servi kiel pratipa kreaĵo por ĉiuj aliaj universoj kaj kiel fina lernejo por la tempaj pilgrimantoj survoje al Paradizo; tamen, tia supera kreaĵo devas ekzisti ĉefe por la plezuro kaj la kontento de la perfektaj kaj infinitaj Kreintoj.

La mirinda plano por perfektigi la evoluajn mortemulojn kaj, post ilia atingo de Paradizo kaj la Korpuso de la Finatingo, provizanta pliajn trejniĝojn por kelkaj nekonataj estontaj laboroj, ŝajnas esti nuntempe unu el la ĉefaj zorgoj de la sep superuniversoj kaj iliaj multaj sekcioj; sed tiu ĉi suprenira plano por spiritecigi kaj trejni la mortemuloj de tempo kaj spaco neniel estas la ekskluziva okupo de la universaj inteligentecoj. Fakte, ekzistas multaj aliaj mirindaj celoj, kiuj okupas la tempon, kaj varbas la energiojn de la ĉielaj multegoj.

1. La sinteno de la Patro rilate al la universo

Dum epokoj la loĝantoj de Urantio miskomprenis la providencon de Dio. Estas providenco de dia prilaborado en via mondo, sed ĝi ne estas la infana, arbitra kaj materia ministrado, kiun multaj mortemuloj konceptis. La providenco de Dio konsistas en la interligaj agadoj de la ĉielaj estaĵoj kaj de la diaj spiritoj, kiuj, laŭ la kosma leĝo, senĉese laboras por la honoro de Dio kaj por la spirita progresado de liaj universaj infanoj.

Ĉu vi ne povas progresi en via koncepto pri la traktado de Dio kun la homo ĝis tiu nivelo, kiam vi rekonos, ke la ŝlosilvorto de la universo estas progreso? Tra longaj epokoj la homa raso luktis por atingi sian nunan pozicion. Dum ĉiuj ĉi jarmiloj la Providenco ellaboris la planon de progresa evoluo. Ambaŭ pensoj ne estas malaj en la praktiko, nur en la eraraj konceptoj de la homoj. La dia providenco neniam kontraŭstaras la veran homan progreson, ĉu tempan aŭ spiritan. La Providenco ĉiam kongruas kun la senŝanĝa kaj perfekta naturo de la plejsupera Leĝdonanto.

“Dio estas fidela” kaj “ĉiuj liaj ordonoj estas justaj”. ”Lia fideleco estas establita en la ĉieloj mem.” “Por ĉiam, Ho Sinjoro, via parolo estas starigita en la ĉieloj. Via fideleco estas por ĉiuj generacioj; vi starigis la teron, kaj ĝi restadas.” “Li estas fidela Kreinto.”

Estas neniu limigo de la fortoj kaj personecoj, kiujn la Patro povas uzi por apogi sian celon kaj subteni siajn kreitaĵojn. “La eterna Dio estas nia rifuĝejo, kaj malsupre estas liaj porĉiamaj brakoj.” “Tiu, kiu loĝas en la sekreta loko de la Plejaltulo, restados sub la ombro de la Ĉiopovulo.” “Jen tiu, kiu gardas nin, ne povos dormeti nek dormi.” “Ni scias, ke ĉio funkcias kune por la bono de tiuj, kiuj amas Dion”, “ĉar la okuloj de la Sinjoro estas sur la rektuloj kaj liaj oreloj estas malfermitaj al iliaj preĝoj”.

Dio subtenas “ĉion per la parolo de sia povo”. Kaj kiam novaj mondoj naskiĝas, li “sendas siajn Filojn, kaj ili estas kreitaj”. Dio ne nur kreas, sed li “konservas ilin ĉiujn”. Dio konstante subtenas ĉiujn materiajn aferojn kaj ĉiujn spiritajn estaĵojn. La universoj estas eterne stabilaj. Estas stabileco meze de ŝajna malstabileco. Estas suba ordo kaj sekureco meze de la energiaj renversiĝoj kaj fizikaj kataklismoj de la stelaj regnoj.

La Universala Patro ne retiriĝis de la administrado de la universoj; li ne estas neaktiva Diaĵo. Se Dio retiriĝus kiel la nuntempa subtenanto de la tuta kreitaĵaro, tuj okazus universala kolapso. Krom Dio, ne ekzistus tiaĵo kia realo. Ĝuste nun, kiel ankaŭ dum la malproksimaj epokoj de la pasinteco kaj de la eterna estonteco, Dio daŭre subtenas ĉion. La dia atingebleco etendiĝas ĉirkaŭ la cirklo de la eterneco. La universo ne finiĝas kiel horloĝo por funkcii tiel longe kaj tiam ĉesi funkcii; ĉiuj aferoj konstante renoviĝas. La Patro senĉese elverŝas energion, lumon kaj vivon. La laboro de Dio estas fakta kaj ankaŭ spirita. “Li etendigas la nordon super la malplena spaco, kaj pendigas la teron sur nenio.”

Estaĵo de mia ordo kapablas malkovri plejlastan harmonion kaj detekti ampleksan kaj profundan kunordigon en la ĉiutagaj aferoj de la universa administrado. Multaj aferoj, kiuj ŝajnas nekoheraj kaj senordaj al la mortemula menso, ŝajnas bonordaj kaj konstruaj laŭ mia kompreno. Sed estas multaj aferoj okazantaj en la universoj, kiujn mi ne plene komprenas. Mi delonge studas kaj konas pli-malpli la agnoskitajn fortojn, energiojn, mensojn, morontiojn, spiritojn kaj personecojn de la lokaj universoj kaj la superuniversoj. Mi ĝenerale komprenas, kiel tiuj ĉi perantoj kaj personecoj funkcias, kaj mi intime konas la funkciadon de la akredititaj spiritaj inteligentecoj de la granda universo. Malgraŭ mia scio pri la fenomenoj de la universoj, mi konstante alfrontas kosmajn reagojn, kiujn mi ne povas plene kompreni. Mi konstante renkontas ŝajne hazardajn konspirojn pri la asocio de fortoj, energioj, intelektoj kaj spiritoj, kiujn mi ne povas kontentige klarigi.

Mi estas tute kompetenta spuri kaj analizi la laboradon de ĉiuj fenomenoj rekte rezultantaj de la funkciado de la Universala Patro, la Eterna Filo, la Infinita Spirito, kaj, grandparte, la Insulo de Paradizo. Mia perplekseco estas kaŭzita de la renkonto de tio, kio ŝajnas esti la agado de iliaj misteraj kunordigantoj, la tri Absolutoj de potencialeco. Tiuj ĉi Absolutoj ŝajnas anstataŭi materion, transcendi menson kaj superregi spiriton. Mi konstante konfuziĝas kaj ofte konsterniĝas pro mia nekapablo kompreni tiujn ĉi kompleksajn interagojn, kiujn mi atribuas al la ĉeestoj kaj agadoj de la Nekvalifikita Absoluto, la Diaĵa Absoluto kaj la Universala Absoluto.

Tiuj ĉi Absolutoj devas esti la neplene revelaciitaj ĉeestoj en la universaro, kiuj, en la fenomenoj de spaca potenco kaj en la funkcio de aliaj superplejlastuloj, malebligas al la fizikistoj, filozofoj kaj eĉ religianoj antaŭdiri kun certo pri kiel la praaĵoj de forto, koncepto aŭ de spirito respondos al postuloj faritaj en kompleksa realeca situacio inkluzivanta plejsuperajn alĝustigojn kaj plejlastajn valorojn.

Ekzistas ankaŭ organeca unueco en la universoj de tempo kaj spaco, kiuj ŝajnas subkuŝi la tutan teksaĵon de la kosmaj eventoj. Tiu ĉi vivanta ĉeesto de la evoluanta Plejsupera estaĵo, tiu ĉi Imanenteco de la Projektita Nekompleteco, estas neklarigeble manifestita por ĉiam per tio, kio ŝajnas esti mirinde hazarda kunordigado de ŝajne senrilataj universaj okazintaĵoj. Tio ĉi devas esti la funkcio de la Providenco — la regno de la Plejsupera estaĵo kaj de la Kuna Aganto.

Mi emas kredi, ke ĝi estas tiu ĉi vasta kaj ĝenerale nerekonebla regado de la kunordigado kaj interligado de ĉiuj fazoj kaj formoj de la universa aktivaĵo, kiuj kaŭzas tiom variajn kaj ŝajne senespere konfuzita miksaĵo de fizikaj, mensaj, moralaj kaj spiritaj fenomenoj tiel senerare funkciantaj por la gloro de Dio kaj por la bono de la homoj kaj de la anĝeloj.

Sed laŭ pli vasta senco la ŝajnaj “akcidentoj” de la kosmo estas sendube parto de la limhava dramo de la spactempa aventuro de la Infinito en ĝia eterna manipulado de la Absolutoj.

2. Dio kaj la naturo

La naturo estas, en limigita senco, la fizika aspekto de Dio. La konduto, aŭ ago, de Dio estas restriktita kaj provizore modifita de la eksperimentaj planoj kaj evoluaj pratipoj de la loka universo, konstelacio, sistemo aŭ planedo. Dio agas laŭ bone difinita, senŝanĝa kaj neŝanĝebla leĝo tra la vaste disvastiĝinta majstran universon; sed li modifas la pratipojn de sia ago por kontribui al la kunordigita kaj ekvilibra konduto de ĉiu universo, konstelacio, sistemo, planedo kaj personeco laŭ la lokaj objektoj, celoj kaj planoj de la limhavaj projektoj de la evolua disvolviĝo.

Tial, la naturo, kiel la mortemulo komprenas ĝin, prezentas la bazan fundamenton kaj subtenan fonon de la neŝanĝa Diaĵo kaj liaj neŝanĝeblaj leĝoj, modifitaj de, fluktuantaj pro, kaj spertantaj renversiĝoj per la funkciado de la lokaj planoj, celoj, pratipoj kaj kondiĉoj, kiuj estis inaŭguritaj kaj efektivigitaj de la fortoj de la loka universo, konstelacio, sistemo kaj planedo kaj personecoj. Ekzemple: kiel la leĝoj de Dio estas ordonitaj en Nebadono, ili estas modifitaj de la planoj establitaj de la Kreinto-Filo kaj de la Kreopova Spirito de tiu ĉi loka universo; kaj aldone al ĉio ĉi, la funkciado de tiuj ĉi leĝoj estis plu influita de la eraroj, fiaskoj kaj ribeloj de iuj estaĵoj loĝantaj sur via planedo kaj apartenantaj al via tuja planeda sistemo de Satanio.

La naturo estas spactempa rezulto de du kosmaj faktoroj: unue, la neŝanĝebleco, perfekteco kaj ĝusteco de la Paradiza Diaĵo, kaj due, la eksperimentaj planoj, plenumaj fuŝaĵoj, ribelaj eraroj, nekompleteco de disvolviĝoj kaj neperfekteco de saĝeco de la eksterparadizaj kreitaĵoj, de la plej superaj ĝis la plej malsuperaj. La naturo do portas unuforman, senŝanĝan, majestan kaj mirindan fadenon de perfekteco el la cirklo de eterneco; sed en ĉiu universo, sur ĉiu planedo kaj en ĉiu individua vivo, tiu ĉi naturo estas modifita, limigita kaj eble difektita de la agoj, eraroj kaj mallojalecoj de kreitaĵoj de la evoluaj sistemoj kaj universoj; kaj tial la naturo devas esti ŝanĝema kaj eĉ kaprica etoso, kvankam stabila sube kaj diversa laŭ la operaciaj procedoj de loka universo.

La naturo estas la perfekteco de Paradizo dividita per la nekompleteco, malbono kaj peko de la nefinitaj universoj. Tiu ĉi kvociento esprimas do la perfektecon kaj la partecon, la eternecon kaj la tempecon. Daŭra evoluo modifas la naturon per pligrandiĝo de la enhavo de la Paradiza perfekteco kaj per malpligrandiĝo de la enhavo de malbono, eraro kaj malharmonio de relativa realeco.

Dio ne ĉeestas persone en la naturo aŭ en iu ajn fortoj de naturo, ĉar la fenomeno de naturo estas la supermeto de la malperfektaĵoj de la progresa evoluo kaj, kelkfoje, la konsekvencoj de ribelo kontraŭ la Paradizaj fundamentoj de la universala leĝo de Dio. Tiel kiel ĝi aperas en tia mondo kiel Urantio, la naturo povas neniam esti la taŭga esprimo, la vera reprezento, la fidela portreto de la tutsaĝa kaj infinita Dio.

La naturo, en via mondo, estas limigo de la leĝoj de perfekteco laŭ la evoluaj planoj de la loka universo. Kia trompado adori la naturon, ĉar ĝi estas, en limigita, restriktita senco, trapenetrita de Dio; ĉar ĝi estas fazo de la universala kaj sekve, dia povo! La naturo estas ankaŭ la manifestiĝo de la nefinita, la nekompleta, la neperfekta prilaborado de la disvolviĝo, kresko kaj progreso de la universa eksperimento en kosma evoluo.

La ŝajnaj difektoj de la natura mondo ne montras tiajn ajn respondajn difektojn en la karaktero de Dio. Pli ĝuste tiaj observitaj neperfektaĵoj estas nur la neeviteblaj haltaj momentoj en la montrado de la ĉiam moviĝanta bobeno de infinita bildigo. Kaj estas ĝuste tiuj ĉi difektaj interrompoj de la perfekteco-kontinueco, kiuj ebligas al la limhava menso de la materia homo ekvidi la dian realon en la tempo kaj spaco. La materiaj manifestiĝoj de dieco ŝajnas difektaj por la evolua menso de la homo, nur ĉar la mortema homo persistas rigardi la naturajn fenomenoj per naturaj okuloj, homa vidkapablo ne helpita de la morontia motao aŭ de la revelacio, ĝia kompensa anstataŭaĵo en la mondoj de tempo.

Kaj la naturo estas difektita, ĝia bela vizaĝo estas cikatrigita, ĝiaj trajtoj estas velkintaj pro la ribelo, la miskonduto, la mispensado de la miriadoj da kreitaĵoj, kiuj estas parto de la naturo, sed kiuj kontribuis al ĝia malbeliĝo en la tempo. Ne, la naturo ne estas Dio. La naturo ne estas adora objekto.

3. La senŝanĝa karaktero de Dio

Tro longe la homo pensis pri Dio kiel iu kiel li mem. Dio ne estas, neniam estis kaj neniam estos envianta la homon aŭ iu ajn alia estaĵo de la universaro. Sciante, ke la Kreinto-Filo intencis la homon esti la ĉefverko de la planeda kreaĵo, esti la reganto de la tuta tero, la vido, ke la homo estas regata de siaj pli malaltaj pasioj, la spektaklo de ties riverenco antaŭ idoloj el ligno, ŝtono, oro kaj egoisma ambicio — tiuj ĉi malnoblaj scenoj incitas Dion kaj liajn Filojn esti enviantaj por la homo, sed neniam de la homo mem.

La eterna Dio estas nekapabla senti koleron aŭ rankoron en la senco de tiuj ĉi homaj emocioj kaj kiel la homo komprenas tiajn reagojn. Tiuj ĉi sentoj estas malicaj kaj malestimindaj; ili apenaŭ indas esti nomataj homaj, des malpli diaj; kaj tiaj sintenoj estas tute fremdaj al la perfekta naturo kaj graca karaktero de la Universala Patro.

Multe, tre multe de la malfacilaĵoj, kiujn urantiaj mortemuloj havas por kompreni Dion, estas pro la profundaj konsekvencoj de la ribelo de Lucifero kaj la perfido de Kaligastio. Sur la mondoj ne apartigitaj pro la peko, la evoluaj rasoj kapablas formuli multe pli bonajn ideojn pri la Universala Patro; ili malpli suferas pro konfuzo, misprezento kaj perversigo de koncepto.

Dio pentas pri nenio, kion li faris, nun faras aŭ iam faros. Li estas tutsaĝa same kiel ĉiopova. La saĝeco de homo kreskas kun la provoj kaj eraroj de la homa sperto; la saĝeco de Dio konsistas en la senrestrikta perfekteco de lia infinita klarvido de la universo, kaj tiu dia antaŭscio efektive direktas la kreopovan libervolon.

La Universala Patro neniam faras ion ajn, kio kaŭzus postan malĝojon aŭ bedaŭron, sed la libervolaj kreitaĵoj, planitaj kaj faritaj de liaj Kreintoj-personecoj en la foraj universoj, per siaj propraj miselektitaj voloj, foje kaŭzas emociojn de dia malĝojo en la personecoj de ties Kreinto-gepatroj. Sed kvankam la Patro ne faras erarojn, ne havas bedaŭrojn, nek spertas malĝojon, li estas estaĵo kun patra korinklino, kaj lia koro sendube afliktiĝas, kiam liaj infanoj malsukcesas atingi spiritajn nivelojn, kiujn ili kapablas atingi kun la asisto, kiu estis tiel libere provizita per la planoj de spirita atingo kaj per la manieroj pri mortemula supreniro en la universoj.

La infinita boneco de la Patro estas preter la kompreno de la limhava tempa menso; tial oni devas ĉiam doni kontraston kun komparebla malbono (ne peko) por la efektiva disponigo de ĉiuj fazoj de relativa boneco. La perfekteco de la dia boneco povas esti perceptebla de la mortemula neperfekteco de klarvideco nur pro tio, ke ĝi staras en kontrasta asocio kun relativa neperfekteco en la rilatoj de tempo kaj materio en la movoj de la spaco.

La karaktero de Dio estas infinite superhoma; tial tia naturo de dieco devas esti personecigita, kiel ĉe la diaj Filoj, antaŭ ol ĝi povu esti eĉ fide komprenata de la limhava menso de la homo.

4. La konstato pri Dio

Dio estas la sola senmova, memstara kaj senŝanĝa estaĵo en la tuta universaro, havanta neniun eksteron, nek forecon, nek pasintecon, kaj nek estontecon. Dio estas intenca energio (kreopova spirito) kaj absoluta volo, kaj tiuj ĉi atributoj estas memekzistaj kaj universalaj.

Ĉar Dio estas memekzista, li estas absolute sendependa. La identeco mem de Dio malemas ŝanĝiĝi. “Mi, la Sinjoro, ne ŝanĝiĝas.” Dio estas neŝanĝebla; sed ne antaŭ ol vi atingos Paradizan statuson, vi povos eĉ ekkompreni, kiel Dio povas pasi de simpleco al komplekseco, de identeco al varieco, de kvieteco al movo, de infinito al limhaveco, de dieco al homeco, kaj de unueco al dueco kaj triunio. Kaj Dio povas do modifi la manifestiĝojn de lia absoluteco, ĉar la dia neŝanĝebleco ne implicas nemovebleco; Dio havas volon — Li estas volo.

Dio estas la estaĵo de la absoluta memdecido, ekzistas neniuj limoj al liaj universaj reagoj krom tiuj memtruditaj, kaj liaj libervolaj agoj estas kondiĉitaj nur de tiuj diaj kvalitoj kaj perfektaj atributoj, kiuj esence karakterizas lian eternan naturon. Tial Dio rilatas al la universo kiel estaĵo de fina boneco plus libera volo de kreopova infinito.

La Patro-Absoluto estas la kreinto de la centra kaj perfekta universo kaj la Patro de ĉiuj aliaj Kreintoj. Personecon, bonecon, kaj multnombrajn aliajn karakterizaĵojn Dio kundividas kun la homo kaj aliaj estaĵoj, sed infinito de volo estas nur lia. Dio estas limigita en siaj kreopovaj agoj nur per la sentoj de sia eterna naturo kaj per la ordonoj de sia infinita saĝo. Dio persone elektas nur tion, kio estas infinite perfekta, do la supera perfekteco de la centra universo; kaj dum la Kreinto-Filoj plene kundividas lian diecon, eĉ fazojn de lia absoluteco, ili ne estas tute limigitaj de tiu fineco de saĝeco, kiu direktas la Patran infinitecon de la volo. Tial, laŭ la Mikaela ordo de fileco, krea libera volo fariĝas eĉ pli aktiva, tute dia kaj preskaŭ plejlasta, se ne absoluta. La Patro estas infinita kaj eterna, sed nei la eblon de lia vola memlimigo egalus nei tiun ĉi koncepton mem de la absoluteco de lia volo.

La absoluteco de Dio trapenetras ĉiujn sep nivelojn de la universa realo. Kaj la tuto de tiu ĉi absoluta naturo estas submetita al la rilato de la Kreinto al lia universa familio de kreitaĵoj. La precizeco povas karakterizi trinitatan justecon en la universaro, sed en sia tuta vasta familia rilato kun la tempaj kreitaĵoj la Dio de la universoj estas regata de dia sento. Unue kaj laste — eterne — la infinita Dio estas Patro. El ĉiuj eblaj titoloj, per kiuj li povus esti taŭge konata, mi estis ordonita portreti la Dion de la tuta kreitaĵaro kiel la Universalan Patron.

En Dio la Patro, la libervolaj agoj ne estas regataj de povo, nek gviditaj de nura intelekto; la dia personeco estas difinita kiel konsistanta en spirito kaj manifestanta sin mem al la universoj kiel amon. Tial, en ĉiuj siaj personaj rilatoj kun la kreitaĵaj personecoj de la universoj, la Unua Fonto-Centro estas ĉiam kaj konstante amanta Patro. Dio estas Patro en la plej alta senco de la termino. Li estas eterne motivita de la perfekta idealismo de dia amo, kaj tiu tenera naturo trovas sian plej fortan esprimon kaj plej grandan kontenton en ami kaj esti amata.

En scienco, Dio estas la Unua Kaŭzo; en religio, la universala kaj amanta Patro; en filozofio, tiu kiu ekzistas per si mem, ne dependa de iu ajn alia estaĵo por ekzisteco, sed bonkore disdonanta realecon de ekzisto al ĉiuj aferoj kaj al ĉiuj aliaj estaĵoj. Sed necesas revelacio por montri, ke la Unua Kaŭzo de scienco kaj la memekzista Unueco de filozofio estas la Dio de la religio, plena je mizerikordo kaj boneco, kaj plene engaĝita efektivigi la eternan postvivadon de liaj teraj infanoj.

Ni avidas la koncepton pri la Infinito, sed ni adoras la sperton-ideon pri Dio, nian kapablon ie ajn kaj iam ajn ekkompreni la personecajn kaj diecajn faktorojn de nia plej alta koncepto pri la Diaĵo.

La konscieco pri venka homa vivo sur la tero naskiĝas de la kreitaĵa fido, kiu kuraĝas defii ĉiun ripetan epizodon de ekzisto kiam konfrontita al la terura spektaklo de homaj limigoj, per la trafa deklaro: Eĉ se mi ne povas fari tion ĉi, en mi loĝas iu, kiu povas kaj faros ĝin, parto de la Patro-Absoluto de la universaro. Kaj tio estas “la venko venkinta la mondon: nia fido”.

5. Eraraj ideoj pri Dio

La religia tradicio estas la neperfekte konservita registro de la spertoj de la homoj konantaj Dion de la pasintaj epokoj, sed tiaj registroj estas nefidindaj kiel gvidiloj por la religia vivado aŭ kiel fonto de veraj informoj pri la Universala Patro. Tiaj malnovaj kredoj estis senescepte ŝanĝitaj pro la fakto, ke la primitiva homo estis mito-kreanto.

Unu el la plej grandaj fontoj de konfuzo sur Urantio pri la naturo de Dio kreskas el la malsukceso de viaj sanktaj libroj klare distingi inter la personecoj de la Paradiza Trinitato, kaj inter la Paradiza Diaĵo kaj la kreintoj kaj administrantoj de la lokaj universoj. Dum la pasintaj diepokoj de parta kompreno, viaj pastroj kaj profetoj klare malsukcesis diferencigi inter Planedaj Princoj, Sistemaj Suverenoj, Konstelaciaj Patroj, Kreinto-Filoj, Superuniversaj Regantoj, la Plejsupera estaĵo kaj la Universala Patro. Multaj el la mesaĝoj de subordigitaj personecoj kiel Vivo-Portantoj kaj diversaj ordoj de anĝeloj estis, laŭ viaj registroj, prezentitaj kiel venantaj de Dio mem. La Urantia religia penso ankoraŭ konfuziĝas pri la asociitaj personecoj de la Diaĵo kun la Universala Patro mem, tiel ke ĉiuj estas inkluzivitaj sub unu nomo.

La homoj de Urantio daŭre suferas pro la influo de primitivaj konceptoj pri Dio. La dioj, kiuj furiozas en la ŝtormo; kiuj skuas la teron en sia kolero, kaj faligas homojn en sia rankoro; kiuj disdonas sian malkontentajn juĝojn en tempoj de malsato kaj inundo — jen la dioj de primitiva religio; ili ne estas la dioj, kiuj vivas kaj regas la universojn. Tiaj konceptoj estas restaĵo de la tempoj kiam homoj supozis, ke la universo estis sub la gvidado kaj superregado de la kapricoj de tiaj imagitaj dioj. Sed la mortema homo ekkonscias, ke li loĝas en regno de kompara leĝo kaj ordo koncerne la administrajn politikojn kaj kondutojn de la Plejsuperaj Kreintoj kaj la Plejsuperaj Regantoj.

La barbara ideo trankviligi koleran Dion, repacigi ofenditan Sinjoron, gajni favoron de la Diaĵo per oferoj kaj pento kaj eĉ per verŝado de sango, reprezentas religion tute infanecan kaj primitivan, filozofion malindan je klera epoko de scienco kaj vereco. Tiaj kredoj estas plej abomenindaj al la ĉielajn estaĵojn kaj la diajn regantojn, kiuj servas kaj regas en la universoj. Estas ofendo al Dio kredi, subteni aŭ instrui, ke senkulpa sango devas esti verŝita por gajni lian favoron aŭ deturni la fikcian dian koleron.

La hebreoj kredis, ke “sen la verŝado de sango ne povus esti pardonado de peko”. Ili ne liberiĝis de la malnova kaj pagana ideo, ke la Dioj ne povus trankviliĝi krom per la vido de sango, kvankam Moseo faris klaran antaŭpaŝon, kiam li malpermesis homajn oferojn kaj anstataŭigis ilin, en la primitivaj mensoj de la infanecaj beduenoj sekvantaj lin, per la ceremonia ofero de bestoj.

La sindonaco de Paradiza Filo sur via mondo estas esence propra al la situacio pri la fermo de planeda epoko; ĝi estis neeskapebla, kaj ĝi ne fariĝis necesa por gajni la favoron de Dio. Tiu ĉi sindonaco ankaŭ koincidis kun la lasta persona ago de la Kreinto-Filo en la longa aventuro gajni la spertecan suverenecon de sia universo. Kia plena miskompreno pri la infinita karaktero de Dio! estas tiu ĉi instruo, ke lia patra koro en sia tuta supozita severa malvarmeco kaj malmoleco estis tiel netuŝita de la suferoj kaj malĝojoj de liaj kreitaĵoj, ke lia tenera mizerikordo ne aperus, ĝis li vidis sian senkulpan Filon sangantan kaj mortantan sur la kruco de kalvario!

Sed la loĝantoj de Urantio devas liberiĝi de tiuj ĉi malmodernaj eraroj kaj paganaj superstiĉoj rilate al la naturo de la Universala Patro. La revelacio de la vero pri Dio aperas, kaj la homa raso estas destinita koni la Universalan Patron en tiu tuta beleco de karaktero kaj amindeco de atributoj tiel grandioze portretitaj de la Kreinto-Filo, kiu restadis sur Urantio kiel la Filo de la Homo kaj la Filo de Dio.

[Prezentita de Dia Konsilanto de Uverso.]