Kajero 3

La atributoj de Dio

Dio ĉeestas ĉie; la Universala Patro regas la cirklon de la eterneco. Sed li regas en la lokaj universoj per la personoj de siaj Paradizaj Kreinto-Filoj, eĉ kiam li donacas vivon tra tiuj ĉi Filoj. “Dio donis al ni eternan vivon, kaj tiu ĉi vivo estas en liaj Filoj.” Tiuj Kreinto-Filoj de Dio estas la persona esprimo de li mem en la tempaj sektoroj kaj al la infanoj de la turniĝantaj planedoj de la evoluantaj universoj de spaco.

La alte personecigitaj Filoj de Dio estas klare distingeblaj de la malsupraj ordoj de kreitaj inteligentecoj, kaj tiel ili kompensas la nevideblecon de la infinita kaj do malpli distingebla Patro. La Paradizaj Kreinto-Filoj de la Universala Patro estas revelacio de alie nevidebla estaĵo, nevidebla pro la absoluteco kaj infiniteco esence propraj al la cirklo de eterneco kaj al la personecoj de la Paradizaj Diaĵoj.

La kreinteco apenaŭ estas atributo de Dio; ĝi estas pli ĝuste la entutaĵo de lia aganta naturo. Kaj tiu ĉi universala funkcio de kreinteco eterne manifestiĝas tiel, kiel ĝi estas kondiĉigita kaj regita de ĉiuj kunordigitaj atributoj de la infinita kaj dia realo de la Unua Fonto-Centro. Ni sincere dubas, ĉu iu ajn karakterizaĵo de la dia naturo povas esti konsiderata kiel antaŭa al la aliaj, sed se tia estus la kazo, tiam la kreinteca naturo de la Diaĵo regus super ĉiuj aliaj naturoj, aktivaĵoj kaj atributoj. Kaj la kreinteco de la Diaĵo kulminas en la universala vero de la Patreco de Dio.

1. La ĉieesto de Dio

La kapablo de la Universala Patro ĉeesti ĉie samtempe konsistigas lian ĉieestecon. Nur Dio povas esti en du aŭ nenombreblaj lokoj samtempe. Dio samtempe ĉeestas en “la ĉielo supre kaj sur la tero sube”; kiel la psalmisto ekkriis: “Kien mi iru for de via spirito? Aŭ kien mi forkuru de via ĉeesto?”

“‘Mi estas proksima kaj ankaŭ malproksima Dio’, diras la Sinjoro. ‘Ĉu mi ne plenigas ĉielon kaj teron?’” La Universala Patro estas ĉiam ĉeestanta en ĉiuj partoj kaj en ĉiuj koroj de sia vasta kreitaĵaro. Li estas “la pleneco de tiu, kiu plenigas ĉion kaj ĉiujn”, kaj “kiu funkciigas ĉion en ĉiuj”, kaj krome, la koncepto de lia personeco estas tia, ke “la ĉielo (universo) kaj la ĉielo de la ĉieloj (universaro) ne povas enteni lin”. Estas laŭvorte vere, ke Dio estas ĉio kaj en ĉiuj. Sed eĉ tio ne estas la tuto de Dio. La Infinito povas esti fine revelaciita nur en infiniteco; la kaŭzo neniam povas esti plene komprenata per analizo de efikoj; la vivanta Dio estas nemezureble pli granda ol la tuta sumo de la kreitaĵaro, kiu estiĝis kiel rezulto de la kreopovaj agoj de lia senbrida libera volo. Dio estas revelaciita tra la kosmo, sed la kosmo neniam povas enteni aŭ ampleksi la tuton de la infiniteco de Dio.

La ĉeesto de la Patro senĉese rondiras la majstran universon. “Lia eliro estas el la fino de la ĉielo, kaj lia cirkvito iras ĝis ĝiaj finoj; kaj nenio estas kaŝita de lia lumo.”

La kreitaĵo ne nur ekzistas en Dio, sed ankaŭ Dio vivas en la kreitaĵo. “Ni scias, ke ni loĝas en li, ĉar li vivas en ni; li donis al ni sian spiriton. Tiu ĉi donaco de la Paradiza Patro estas neapartigebla kunulo de la homo.” “Li estas ĉiam ĉeestanta kaj ĉion penetranta Dio.” “La spirito de la eterna Patro estas kaŝita en la menso de ĉiu mortema infano.” “La homo foriras serĉante amikon, dum tiu vera amiko vivas en lia propra koro.” “La vera Dio ne estas for; li estas parto de ni; lia spirito parolas el ni.” “La Patro vivas en la infano. Dio ĉiam estas kun ni. Li estas la gvidanta spirito de eterna destino.”

Oni vere diris pri la homa raso: “Vi estas de Dio”, ĉar “tiu, kiu restadas en amo, restadas en Dio, kaj Dio en tiu.” Eĉ per malbonfarado vi turmentas la loĝantan donacon de Dio, ĉar la Penso-Ĝustiganto devas suferi la konsekvencojn de la malbona pensado kun la homa menso, en kiu ĝi estas malliberigita.

La ĉieesteco de Dio estas fakte parto de lia infinita naturo; la spaco reprezentas neniun baron por la Diaĵo. Dio estas, en perfekto kaj sen limigo, distingeble ĉeestanta nur sur Paradizo kaj en la centra universo. Li do ne observeble ĉeestas en la kreaĵoj ĉirkaŭantaj Havonon, ĉar Dio limigis sian rektan kaj efektivan ĉeeston, rekonante la suverenecon kaj la diajn prerogativojn de la kunordigitaj kreintoj kaj regantoj de la universoj de tempo kaj spaco. Tial la koncepto pri la dia ĉeesto devas permesi larĝan gamon de kaj modo kaj kanalo de manifestiĝo ampleksante la ĉeestajn cirkvitojn de la Eterna Filo, de la Infinita Spirito kaj de la Insulo de Paradizo. Ankaŭ ne ĉiam eblas distingi inter la ĉeesto de la Universala Patro kaj la agoj de liaj eternaj kunordigantoj kaj perantoj, tiel perfekte ili plenumas ĉiujn infinitajn postulojn de lia senŝanĝa celo. Sed ne tiel kun la personeca cirkvito kaj la Ĝustigantoj; ĉi tie Dio agas unike, rekte kaj ekskluzive.

La Universala Reganto potenciale ĉeestas la gravitajn cirkvitojn de la Insulo de Paradizo en ĉiuj partoj de la universo, ĉiumomente kaj je la sama grado, konforme al la maso, responde al la fizikaj postuloj por tiu ĉi ĉeesto, kaj pro la esence propra naturo de la tuta kreitaĵaro, kiu kaŭzas, ke ĉiuj aferoj aliĝas al li kaj konsistigas lin. Same la Unua Fonto-Centro potenciale ĉeestas en la Nekvalifikita Absoluto, la deponejo de la nekreitaj universoj de la eterna estonteco. Dio tiel potenciale trapenetras la fizikajn universojn de la estinteco, estanteco kaj estonteco. Li estas la praa fundamento de la kohereco de la tiel nomata materia kreitaĵaro. Tiu ĉi nespirita potencialo de la Diaĵo fariĝas efektiva tie kaj tie ĉi tra la nivelo de fizikaj ekzistoj per la neklarigebla entrudiĝo de unu el liaj ekskluzivaj perantoj en la kampo de la universa agado.

La mensa ĉeesto de Dio estas korelativa kun la absoluta menso de la Kuna Aganto, la Infinita Spirito, sed en la limhavaj kreaĵoj ĝi pli bone distingiĝas en la ĉieesta funkciado de la kosma menso de la Paradizaj Majstro-Spiritoj. Same kiel la Unua Fonto-Centro potenciale ĉeestas en la mensaj cirkvitoj de la Kuna Aganto, tiel ankaŭ li potenciale ĉeestas en la streĉoj de la Universala Absoluto. Sed la menso de la homa ordo estas donaco de la Filinoj de la Kuna Aganto, la Diaj Ministroj de la evoluantaj universoj.

La ĉie ĉeestanta spirito de la Universala Patro estas kunordigita kun la funkcio de la universala spirita ĉeesto de la Eterna Filo kaj la eterna dia potencialo de la Diaĵa Absoluto. Sed nek la spirita agado de la Eterna Filo kaj de liaj Paradizaj Filoj nek la mensaj disdonacoj de la Infinita Spirito ŝajnas ekskluzivi la rektan agadon de la Penso-Ĝustigantoj, la loĝantaj fragmentoj de Dio, en la koroj de liaj kreitaĵaj infanoj.

Koncerne la ĉeeston de Dio en planedo, sistemo, konstelacio aŭ universo, la grado de tia ĉeesto en iu ajn kreitara unuo estas mezuro de la grado de la evoluanta ĉeesto de la Plejsupera estaĵo: ĝi estas determinita de la amasa rekono de Dio kaj de la lojaleco al li fare de la vasta universa organizaĵo ĝis sistemoj kaj planedoj mem. Tial kelkfoje estas kun la espero konservi kaj savi tiujn ĉi fazojn de altvalora ĉeesto de Dio ke, kiam kelkaj planedoj (aŭ eĉ sistemoj) profunde plonĝas en spiritan mallumon, ili estas iusence kvarantenigitaj, aŭ parte izolitaj de interŝanĝoj kun la pligrandaj unuoj de la kreitaĵaro. Kaj ĉio tio, kiel ĝi funkcias sur Urantio, estas spirite defenda reago de la plimulto de la mondoj por savi sin mem, kiel eble plej multe, de la suferado kaŭzita de la izolaj konsekvencoj de la fremdigaj agoj de la obstina, perversa kaj ribelema malplimulto.

Dum la Patro patre encirkvitigas ĉiujn siajn gefilojn — ĉiujn personecojn — lia influo sur ili estas limigita de la malproksimeco de ilia origino de la Dua kaj la Tria Personoj de la Diaĵo, kaj pligrandiĝas dum la destina atingo proksimiĝas al tiuj niveloj. La fakto de la ĉeesto de Dio en la kreitaĵaj mensoj estas determinita de tio, ĉu ili estas loĝataj de Patraj fragmentoj aŭ ne, kiel la Mistero-Monitoroj, sed lia efektiva ĉeesto estas determinita de la grado de kunlaborado donita al tiuj ĉi loĝantaj Ĝustigantoj fare de la enloĝata menso.

La fluktuadoj de la ĉeesto de la Patro ne estas pro la ŝanĝebleco de Dio. La Patro ne retiriĝas izolite ĉar li estis malestimata; siaj korinklinoj ne fremdiĝas pro la malbonfaro de la kreitaĵo. Pli ĝuste, dotitaj de la povo de elekto (pri li mem), liaj infanoj, uzante tiun elekton, rekte determinas la gradon kaj limojn de la dia influo de la Patro en siaj koroj kaj animoj. La Patro libere donacis sin sur ni senlime kaj senfavore. Li ne privilegias personojn, planedojn, sistemojn aŭ universojn. En la tempaj sektoroj li asignas diferencajn honorojn nur al la Paradizaj personoj kiel Dio la Sepoblo, la kunordigitaj kreintoj de la limhavaj universoj.

2. La infinita povo de Dio

Ĉiuj universoj scias, ke “la ĉiopova Sinjoro Dio regas”. La aferoj de tiu ĉi mondo kaj de aliaj mondoj estas die superrigardataj. “Li agas laŭ sia volo en la armeo de la ĉielo kaj inter la loĝantoj de la Tero.” Eterne estas vere, ke “ne estas povo krom de Dio”.

En la limoj de tio, kio kongruas kun la dia naturo, laŭvorte estas vere, ke “kun Dio ĉio estas ebla”. La longdaŭraj evoluaj procezoj de popoloj, planedoj kaj universoj estas sub la perfekta regado de la universaj kreintoj kaj administrantoj, kaj disvolviĝas en akordo kun la eterna celo de la Universala Patro, procedante harmonie, orde kaj laŭ la tutsaĝa plano de Dio. Estas nur unu leĝodonanto. Li subtenas la mondojn en la spaco kaj svingas la universojn ĉirkaŭ la senfina cirklo de la eterna cirkvito.

El ĉiuj diaj atributoj, lia ĉiopovo, speciale kiel ĝi regas en la materia universo, estas la plej bone komprenata. Rigardata kiel nespirita fenomeno, Dio estas energio. Tiu ĉi deklaro pri la fizika fakto estas bazita sur la nekomprenebla vero, ke la Unua Fonto-Centro estas la praa kaŭzo de la universalaj fizikaj fenomenoj de la tuta spaco. De tiu ĉi dia aktivaĵo devenas ĉiu fizika energio kaj aliaj materiaj manifestiĝoj. Lumo, tio estas lumo sen varmo, estas alia el la nespiritaj manifestiĝoj de la Diaĵoj. Kaj ankoraŭ ekzistas alia formo de nespirita energio, kiu estas preskaŭ tute nekonata sur Urantio; ĝi ankoraŭ ne estas agnoskita.

Dio regas la tutan povon; li faris la “vojon por la fulmo”; li ordonis la cirkvitojn de la tuta energio. Li dekretis la momenton kaj la manieron de la manifestiĝo de ĉiuj formoj de energio-materio. Kaj ĉiuj tiuj aferoj estas por ĉiam tenataj en lia eterna teno — en la gravita regado centrita ĉe la malsupra Paradizo. La lumo kaj la energio de la eterna Dio tiel por ĉiam ĉirkaŭiras lian majestan cirkviton, la senfina sed bonorda sinsekvo de la stelaj multegoj, kiuj konsistigas la universaron. La tuta kreitaĵaro eterne ĉirkaŭiras la centron de la Personeco-Paradizo de ĉiuj aferoj kaj estaĵoj.

La ĉiopovo de la Patro rilatas al la ĉieesta superregado de la absoluta nivelo, en kiu la tri energioj, materia, mensa kaj spirita, estas nedistingeblaj proksime de li — la Fonto de ĉiuj aferoj. La kreitaĵa menso, kiu estas nek Paradiza monotao nek Paradiza spirito, ne rekte respondas al la Universala Patro. Dio ĝustigas kun la menso de la neperfekteco — kun la Urantiaj mortemuloj per la Penso-Ĝustigantoj.

La Universala Patro ne estas portempa forto, ŝanĝebla povo aŭ fluktuanta energio. La povo kaj la saĝeco de la Patro estas tute adekvataj por plenumi ĉiujn ajn universajn postulojn. Dum aperas la urĝaĵoj de la homa sperto, li jam antaŭvidis ĉiujn, kaj tial li ne reagas al la aferoj de la universo laŭ aparta maniero, sed pli ĝuste laŭ la asertoj de la eterna saĝeco kaj konforme al la ordonoj de infinita juĝo. Malgraŭ la aspektoj, la povo de Dio ne funkcias en la universo kiel blinda forto.

Situacioj aperas, en kiuj ŝajnas, ke urĝaj decidoj estis faritaj, ke la naturaj leĝoj estis suspenditaj, ke misadaptoj estis agnoskitaj, kaj ke klopodo estas farita por korekti la situacion; sed tia ne estas la kazo. Tiaj konceptoj pri Dio originas el la limigita gamo de via vidpunkto, el la limhaveco de via kompreno kaj el la ĉirkaŭlimigita amplekso de via superrigardo; tia miskompreno pri Dio estas kaŭzita de la profunda nescio, kiun vi ĝuas pri la ekzisto de la pli altaj leĝoj de la regno, la grandeco de la karaktero de la Patro, la infinito de liaj atributoj, kaj la fakto pri lia libervoleco.

La planedaj kreitaĵoj loĝataj de la spirito de Dio, disaj tie ĉi kaj tie tra la universoj de la spaco, estas tiel preskaŭ infinitaj en nombroj kaj ordoj, iliaj intelektoj estas tiel diversaj, iliaj mensoj estas tiel limigitaj kaj foje tiel krudaj, ilia vidkapablo tiel reduktita kaj lokita, ke estas preskaŭ neeble formuli ĝeneraligojn de leĝoj, kiuj adekvate esprimas la infinitajn atributojn de la Patro, kaj kiuj samtempe ajnagrade estas kompreneblaj por tiuj ĉi kreitaj inteligentecoj. Tial, por vi la kreitaĵoj, multaj de la agoj de la ĉiopotenca Kreinto ŝajnas esti arbitraj, senzorgaj, kaj ne malofte, senkoraj kaj kruelaj. Sed denove mi certigas al vi, ke tio ĉi ne estas vera. La faroj de Dio estas ĉiuj celplenaj, inteligentaj, saĝaj, bonkoraj, kaj eterne atentaj al la plej granda bono, ne ĉiam nur tiu de individua estaĵo, individua raso, individua planedo, aŭ eĉ individua universo; sed ili estas por la bonfarto kaj plej granda bono de ĉiuj koncernatoj, de la plej malsuperaj ĝis la plej superaj. En la epokoj de la tempo la bonfarto de la parto povas foje aperi malsame de la bonfarto de la tuto; en la cirklo de eterneco tiuj ŝajnaj diferencoj ne ekzistas.

Ni ĉiuj estas parto de la familio de Dio, kaj ni tial kelkfoje devas partopreni en la familia disciplino. Multaj el la agoj de Dio, kiuj tiel perturbas kaj konfuzas nin, estas la rezulto de la decidoj kaj finaj ordonoj de la tutsaĝeco, kiu rajtigas la Kunan Aganton plenumi la elekton de la neeraripova volo de la infinita menso, plenumi la decidojn de la personeco de perfekteco, kies esploro, vidpovo kaj zorgemo ampleksas la plej altan kaj eternan bonfarton de lia tuta vasta kaj ampleksa kreitaĵaro.

Tiel estas, ke via aparta, sekcia, limhava, kruda kaj tre materiisma vidpunkto, kaj la limigoj esence propraj al la naturo de via estado konsistigas tian handikapon, ke vi ne kapablas vidi, kompreni aŭ koni la saĝecon kaj la bonkorecon de multaj el la diaj agoj, kiuj ŝajnas al vi plenaj je tia dispremanta krueleco, kaj kiuj ŝajnas esti karakterizita per tia totala indiferenteco al la komforto kaj la bonfarto, al la planeda feliĉo kaj al la persona prospero de kreitaĵoj kiel vi. Estas pro la limoj de la homa vidpovo, estas pro via ĉirkaŭlimigita kaj limhava kompreno, ke vi miskomprenas la motivojn kaj perversigas la celojn de Dio. Tamen, multaj aferoj okazas sur la evoluaj mondoj, kiuj ne estas la personaj agoj de la Universala Patro.

La dia ĉiopovo estas perfekte kunordigita kun la aliaj atributoj de la personeco de Dio. La povo de Dio ordinare estas nur limigita en siaj universaj spiritaj manifestiĝoj per tri kondiĉoj aŭ situacioj:

1. Per la naturo de Dio, precipe per lia infinita amo, per la vereco, beleco kaj boneco.

2. Per la volo de Dio, per lia mizerikorda ministrado kaj patreca rilato kun la personecoj de la universo.

3. Per la leĝo de Dio, per la rekteco kaj justeco de la eterna Paradiza Trinitato.

Dio estas senlima en povo, dia en naturo, fina en volo, infinita en atributoj, eterna en saĝeco kaj absoluta en realeco. Sed ĉiuj tiuj karakterizaĵoj de la Universala Patro estas unuigitaj en la Diaĵo, kaj universale esprimitaj en la Paradiza Trinitato kaj en la diaj Filoj de la Trinitato. Alie, ekster Paradizo kaj la centra universo de Havono, ĉio apartenanta al Dio estas limigita de la evolua ĉeesto de la Plejsupero, kondiĉita de la manifestiĝanta ĉeesto de la Plejlasto kaj kunordigita de la tri ekzistecaj Absolutoj: la Diaĵa Absoluto, la Universala Absoluto kaj la Nekvalifikita Absoluto. Kaj la ĉeesto de Dio estas tiel limigita, ĉar tia estas la volo de Dio.

3. La universala scio de Dio

“Dio scias ĉion.” La dia menso konscias pri kaj konas la penson de la tuta kreitaĵaro. Lia scio pri okazaĵoj estas universala kaj perfekta. La diaj entoj elirantaj de li estas parto de li; li, kiu “ekvilibrigas la nubojn”, estas ankaŭ “perfekta en scio”. “La okuloj de la Sinjoro estas en ĉiu loko.” Diris via granda instruisto pri sensignifa pasero, “neniu el ili falos surteren sen la scio de mia Patro”, kaj ankaŭ, “la haroj mem de via kapo estas nombritaj”. “Li diras la nombron de la steloj; li nomas ilin ĉiujn laŭ iliaj nomoj”.

La Universala Patro estas la nura personeco en la tuta universo, kiu efektive konas la nombron de steloj kaj planedoj de la spaco. Ĉiuj mondoj de ĉiu universo konstante estas en la konscio de Dio. Li ankaŭ diras: “Mi certe vidis la aflikton de mia popolo, mi aŭdis ĝian ploron, kaj mi konas ĝian malĝojon”. Ĉar “la Sinjoro rigardas el la ĉielo; li observas ĉiujn gefilojn de la homoj; de sia loĝejo li rigardas ĉiujn loĝantojn de la tero”. Ĉiu kreitaĵa infano povas vere diri: “Li konas la vojon, kiun mi prenas, kaj post kiam li elprovos min, mi reaperos kiel oro”. “Dio scias, kiam ni sidiĝas kaj kiam ni leviĝas; li komprenas niajn pensojn de malproksime, kaj konas ĉiujn niajn vojojn.” “Ĉiuj aferoj estas nudaj kaj malfermitaj je la okuloj de li, al kiu ni devas rilati.” Kaj devus esti vera konsolo por ĉiu homa estaĵo kompreni, ke “li konas vian konsiston; li memoras, ke vi estas polvo.” Jesuo, parolante pri la vivanta Dio, diris: “Via Patro scias, kion vi bezonas, eĉ antaŭ ol vi petas lin”.

Dio posedas senliman povon scii ĉion; lia konscio estas universala. Lia persona cirkvito ampleksas ĉiujn personecojn, kaj lia kono, eĉ pri la plej humilaj kreitaĵoj, estas nerekte kompletigita per la malsuprenirantaj serioj de diaj Filoj, kaj rekte per la loĝanta Penso-Ĝustiganto. Kaj krome, la Infinita Spirito estas konstante ĉie ĉeestanta.

Ni ne estas tute certaj, ĉu Dio elektas aŭ ne antaŭscii okazojn de peko. Sed eĉ se Dio antaŭscius la libervolajn agojn de siaj infanoj, tia antaŭscio neniel nuligus ilian liberecon. Unu afero estas certa: Dio neniam submetiĝas al surprizo.

La ĉiopovo ne implicas la povon fari nefareblaĵojn, maldiecajn agojn. Nek la ĉioscio implicas scii la nescieblaĵojn. Sed tiaj asertoj apenaŭ povas fariĝi kompreneblaj por la limhava menso. La kreitaĵo apenaŭ povas kompreni la amplekson kaj limojn de la volo de la Kreinto.

4. La senlimeco de Dio

La sinsekvaj elverŝoj de li mem sur la universoj, kiam ili estiĝas, neniel malpliigas la potencialon de povo aŭ la rezervo de saĝeco, kiuj daŭre loĝas kaj ripozas en la centra personeco de la Diaĵo. En potencialo de forto, saĝeco kaj amo, la Patro neniam malpliigis ion ajn de sia posedo, nek senigis iun ajn atributon de sia glora personeco, rezulte de la senbrida elverŝo de si mem al la Paradizaj Filoj, al siaj subordigitaj kreitaĵaroj, kaj al iliaj multnombraj kreitaĵoj.

La kreado de ĉiu nova universo postulas novan ĝustigon de la gravito; sed eĉ se la kreado daŭrus senfine, eterne, eĉ ĝis infinito, tiel ke fine la materia kreaĵo ekzistus sen limigoj, tamen la potenco de regado kaj kunordigado kuŝanta en la Insulo de la Paradizo troviĝus egala al kaj taŭga por la primajstrado, la regado kaj la kunordigado de tia infinita universo. Kaj post tiu ĉi elverŝo de senlima forto kaj povo al senlima universo, la Infinito ankoraŭ estus superŝargita je la sama grado de forto kaj energio; la Rekvalifikita Absoluto ankoraŭ estus nereduktita; Dio ankoraŭ posedus la saman infinitan potencialon, same kvazaŭ forto, energio kaj povo neniam estus verŝitaj por la dotado de universoj post universoj.

Kaj tiel kun la saĝeco: la fakto, ke la menso estas tiel libere disdonita al la penso de la regnoj, neniel malriĉigas la centran fonton de la dia saĝeco. Dum la universoj multiĝas, kaj la estaĵoj de la regnoj multnombriĝas ĝis la limoj de la kompreno, se la menso senĉese daŭre elverŝiĝus al tiuj ĉi estaĵoj de altaj kaj malaltaj rangoj, la centra personeco de Dio daŭre ampleksus la saman eternan, infinitan kaj tutsaĝan menson.

La fakto, ke li sendas spiritajn mesaĝistojn el si mem por loĝi en viroj kaj virinoj de via mondo kaj de aliaj mondoj, neniel malpliigas lian kapablon funkcii kiel dia kaj ĉiopova spirita personeco; kaj estas absolute neniu limo al la amplekso aŭ nombro de tiuj spiritaj Monitoroj, kiujn li povas kaj kapablas sendi. Tiu ĉi donaco de li mem al liaj kreitaĵoj kreas senliman, kaj preskaŭ neimageblan estontan eblon de progresaj kaj sinsekvaj ekzistadoj por tiuj ĉi mortemuloj die dotitaj. Kaj tiu ĉi malavara disdonado de li mem kiel tiuj ĉi ministrantaj spiritaj entoj neniel malpliigas la saĝecon kaj la perfektecon de la vereco kaj de la kono, kiuj kuŝas en la persono de la tutsaĝa, ĉioscia kaj ĉiopova Patro.

Por la mortemuloj de la tempo estas estonteco, sed Dio loĝas en la eterneco. Kvankam mi venas el tre proksime de la propra loĝejo de la Diaĵo, mi ne povas pretendi paroli kun perfekta kompreno pri la infiniteco de multaj el la diaj atributoj. Nur infiniteco de menso povas plene kompreni la infinitecon de ekzisto kaj la eterneco de ago.

La mortema homo neniel povas scii la infinitecon de la ĉiela Patro. La limhava menso ne povas pripensi tian absolutan veron aŭ fakton. Sed tiu ĉi sama limhava homa estaĵo povas fakte senti — laŭvorte sperti — la plenan kaj nereduktitan efikon de tia infinita AMO de la Patro. Tia amo povas esti vere spertata, kvankam dum la kvalito de la sperto estas senlima, la kvanto de tia sperto estas strikte limigita de la homa kapablo por spirita ricevado, kaj de la kunligita kapablo ami la Patron reciproke.

La limhava aprezo de infinitaj kvalitoj multe transcendas la kapablojn logike limigitajn de la kreitaĵo pro la fakto, ke la mortema homo estas farita laŭ la bildo de Dio — tie loĝas en li fragmento de la infiniteco. Tial la plej proksima kaj plej kara aliro de la homo al Dio estas per kaj tra la amo, ĉar Dio estas amo. Kaj ĉio en tia unika rilato estas efektiva sperto en la kosma sociologio: la rilato Kreinto-kreitaĵo — la korinklino Patro-infano.

5. La plejsupera regado de la Patro

Rilate al sia kontakto kun la post-Havonaj kreaĵoj, la Universala Patro ne uzas sian infinitan povon kaj finan aŭtoritaton per rekta transsendo, sed pli ĝuste per siaj Filoj kaj iliaj subordigitaj personecoj. Kaj Dio faras ĉion ĉi laŭ sia propra libera volo. Ĉiuj ajn delegitaj povoj, se okazo aperus, kaj se tio fariĝus la elekto de la dia menso, povus esti rekte uzataj; sed ĝenerale tia ago nur okazas rezulte de la malsukceso de la delegita personeco plenumi la dian fidon. En tiaj okazoj kaj antaŭ tia fiasko kaj en la limoj de la rezervo de diaj povo kaj potencialo, la Patro ja agas sendepende kaj konforme al la ordonoj de sia propra elekto; kaj tiu ĉi elekto estas ĉiam senerara perfekteco kaj infinita saĝeco.

La Patro regas per siaj Filoj; malsupren tra la universa organizado ekzistas seninterrompa ĉeno de regantoj finiĝanta kun la Planedaj Princoj, kiuj regas la destinon de la evoluantaj sferoj de la vastaj kampoj de la Patro. Ne estis nur poezia esprimo, kiun oni ekkriis: “La tero apartenas al la Sinjoro laŭ ĝia pleneco”. “Li detronigas kaj surtronigas reĝojn.” “La Plejaltuloj regas en la regnoj de la homoj.”

En la aferoj de la homaj koroj la volo de la Universala Patro eble ne ĉiam estas plenumita; sed en la konduto kaj destino de planedo regas la dia plano; la eterna celo de saĝeco kaj amo triumfas.

Jesuo diris: “Mia Patro, kiu donis ilin al mi, estas pli granda ol ĉiuj; kaj neniu kapablas forkapti ilin el la mano de mia Patro”. Kiam vi ekvidas la multnombrajn laborojn, kaj kontemplas la mirige grandan vastecon de la preskaŭ senlima kreitaĵaro de Dio, vi povas stumbli en via koncepto pri lia ĉefeco, sed vi ne malsukcesu akcepti lin kiel sekure kaj porĉiame surtroniĝintan ĉe la Paradiza centro de ĉiuj aferoj, kaj kiel bonfara Patro de ĉiuj inteligentaj estaĵoj. Estas nur “unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj kaj en ĉiuj”, “kaj li estas antaŭ ĉiuj aferoj, kaj en li ĉiuj aferoj konsistas”.

La necertaĵoj de la vivo kaj la sortoŝanĝoj de la ekzistado neniel kontraŭdiras la koncepton pri la universala suvereneco de Dio. La tuta evolua kreitaĵa vivo estas turmentita de kelkaj neeviteblaĵoj. Konsideru la jenajn:

1. Ĉu kuraĝo — forto de la karaktero — estas dezirinda? Tiam la homo devas esti edukita en medio, kiu postulas alfronti malfacilaĵojn kaj reagi al seniluziiĝoj.

2. Ĉu altruismo — servado al siaj kunuloj — estas dezirinda? Tiam la viva sperto devas doni oportunojn renkonti situaciojn de socia malegaleco.

3. Ĉu espero — grandiozeco de la fido — estas dezirinda? Tiam la homa ekzistado devas konstante alfronti malsekurecojn kaj ripetiĝantajn necertecojn.

4. Ĉu fido — plejsupera aserto de la homa penso — estas dezirinda? Tiam la homa menso devas trovi sin en tiu ĝena situacio, kie ĝi ĉiam scias malpli ol ĝi povas kredi.

5. Ĉu amo al la vereco, kaj volo iri kien ajn ĝi kondukas, estas dezirinda? Tiam la homo devas kreski en mondo, kie la eraro ĉeestas, kaj la malvereco ĉiam estas ebla.

6. Ĉu idealismo — la proksimiĝanta koncepto de la dieco — estas dezirinda? Tiam la homo devas barakti en medio kun relativa boneco kaj beleco, en ĉirkaŭaĵoj stimulantaj la neregeblan atingon al pli bonaj aferoj.

7. Ĉu lojaleco — sindediĉo al la plej alta devo — estas dezirinda? Tiam la homo devas pluiri inter la ebloj de perfido kaj dizerto. La valoro de la dediĉo al devo konsistas en la implicita danĝero de fiasko.

8. Ĉu malegoismo — spirito de la memforgeso — estas dezirinda? Tiam la mortema homo devas vivi vidalvide al la senĉesa insistado de neeskapebla memo por rekono kaj honoro. La homo ne povus dinamike elekti la dian vivon, se ne ekzistus forlasinda memvivo. La homo neniam povus uzi la rektecon por sia savo, se ne estus potenciala malbono por ekzalti, kaj diferencigi la bonon per kontrasto.

9. Ĉu plezuro — kontentigo de la feliĉo — estas dezirinda? Tiam la homo devas vivi en mondo, kie la alternativo de la doloro kaj la probableco de la sufero estas spertecaj ebloj ĉiam ĉeestantaj.

Ĉie en la universo, ĉiu unuo estas konsiderata kiel parto de la tuto. La postvivo de la parto dependas de la kunlaboro kun la plano kaj celo de la tuto, de la tutkora volo kaj perfekta volonteco plenumi la dian volon de la Patro. La nura evolua mondo sen eraro (la eblo de malsaĝa juĝo) estus mondo sen libera inteligenteco. En la Havona universo estas miliardo da perfektaj mondoj kun siaj perfektaj loĝantoj, sed la evoluanta homo devas esti eraripova, se li devas esti libera. Libera kaj sensperta inteligenteco ne povas komence esti unuforme saĝa. La eblo de erara juĝo (la malbono) fariĝas peko, nur kiam la homa volo konscie aprobas kaj intence adoptas konscian malmoralan juĝon.

La plena aprezo de la vereco, la beleco kaj la boneco estas esence propra al la perfekteco de la dia universo. La loĝantoj de la mondoj de Havono ne postulas la potencialon de la relativaj niveloj de valoroj kiel stimulon por la elekto; tiaj perfektaj estaĵoj kapablas identigi kaj elekti la bonon en la foresto de kontrastaj kaj pensigaj moralaj situacioj. Sed ĉiuj tiaj perfektaj estaĵoj estas, laŭ morala naturo kaj spirita statuso, tiaj, kiaj ili estas pro la fakto de ekzisto. Ili spertece gajnis progreson nur ene de sia esence propra statuso. La mortema homo gajnas eĉ sian statuson kiel kandidaton al supreniro per sia propra fido kaj espero. Ĉio dia, kion la homa menso ekkomprenas, kaj kion la homa animo akiras, estas sperteca atingo; ĝi estas realo de la persona sperto, kaj tial estas unika posedaĵo kontraste al la esence propraj boneco kaj rekteco de la neeraripovaj personecoj de Havono.

La kreitaĵoj de Havono estas nature bravaj, sed ili ne estas kuraĝaj laŭ la homa senco. Ili estas denaske afablaj kaj simpatiaj, sed apenaŭ altruismaj laŭ la homa maniero. Ili atendas agrablan estontecon, sed ne estas esperplenaj laŭ la delikata maniero de la fidema mortemulo de la necertaj evoluaj sferoj. Ili fidas al la stabileco de la universo, sed ili estas tute fremdaj al la savanta fido, per kiu la mortema homo grimpas ekde sia animala statuso ĝis la pordegoj de Paradizo. Ili amas la verecon, sed ili scias nenion pri ĝiaj animosavantaj kvalitoj. Ili estas idealistoj, sed ili tiel naskiĝis; ili tute ignoras la ekstazon fariĝi tia per entuziasmiga elekto. Ili estas lojalaj, sed ili neniam spertis la ekcitan emocion de la tutkora kaj inteligenta sindediĉo al devo, alfrontante la tenton al fiasko. Ili estas malegoismaj, sed ili neniam akiris tiajn nivelojn de sperto per la grandioza konkero de spitema memo. Ili ĝuas plezuron, sed ili ne komprenas la dolĉecon de la plezuro eskapi la doloran potencialon.

6. La ĉefeco de la Patro

Kun dia malegoismo kaj plenplena malavareco, la Universala Patro forlasas la aŭtoritaton kaj komisias la povon, sed li daŭre estas ĉefa; lia mano estas sur la potenca levilo de la cirkonstancoj de la universalaj regnoj; li rezervis al si ĉiujn finajn decidojn, kaj senerare uzas la tutpotencan vetoan sceptron de sia eterna celo kun nekontestebla aŭtoritato pri la bonfarto kaj la destino de la etendita, turniĝanta kaj ĉiam ĉirkaŭiranta kreitaĵaro.

La suvereneco de Dio estas senlima; ĝi estas la fundamenta fakto de la tuta kreitaĵaro. La universo ne estis neevitebla. La universo ne estas akcidento, nek ĝi estas memekzista. La universo estas verko de kreado, kaj pro tio ĝi estas tute submetita al la volo de la Kreinto. La volo de Dio estas dia vero kaj viva amo; tial la perfektiĝantaj kreaĵoj de la evoluaj universoj estas karakterizitaj per la boneco — la proksimeco al la dieco; kaj per la potenciala malbono — la malproksimeco al la dieco.

Ĉiu religia filozofio, frue aŭ malfrue, alvenas al la koncepto pri unuiĝinta universa regado, pri unu Dio. La universaj kaŭzoj ne povas esti pli malaltaj ol la universaj efektoj. La fonto de la fluoj de la universa vivo kaj de la kosma menso devas esti super la niveloj de ilia manifestiĝo. La homa menso ne povas esti kohere klarigita per la terminoj de la malsuperaj ordoj de ekzisto. La menso de la homo povas esti vere komprenata nur per agnosko de la realo de pli altaj ordoj de penso kaj celplena volo. La homo kiel morala estaĵo estas neklarigebla, krom se la realo de la Universala Patro estas agnoskita.

La mekanikista filozofo asertas malakcepti la ideon pri universala kaj suverena volo, tiu suverena volo mem, kies aktivaĵon en la ellaborado de la universaj leĝoj li tiel profunde respektas. Kian neintencan omaĝon la mekanikisto donas al la leĝo-Kreinto, kiam li konceptas tiajn leĝojn kiel memagantajn kaj memklarigeblajn!

Estas granda fuŝo homecigi Dion, krom en la koncepto de la loĝanta Penso-Ĝustiganto, sed eĉ tio ne estas tiel stulta kiel plene mekanikigi la ideon pri la Unua Granda Fonto-Centro.

Ĉu la Paradiza Patro suferas? Mi ne scias. La Kreinto-Filoj plej certe povas suferi, kelkfoje eĉ kiel la mortemuloj suferas. La Eterna Filo kaj la Infinita Spirito suferas laŭ modifita maniero. Mi pensas, ke la Universala Patro suferas, sed mi ne povas kompreni kiamaniere; eble per la personeca cirkvito aŭ per la individueco de la Penso-Ĝustigantoj kaj aliaj donacoj de lia eterna naturo. Li diris pri la mortemaj rasoj: “En ĉiuj viaj afliktoj, mi afliktiĝas”. Li sendube spertas patran kaj simpatian komprenon; li povas vere suferi, sed mi ne komprenas la naturon de tiu ĉi sufero.

La infinita kaj eterna Reganto de la universaro estas povo, formo, energio, procezo, pratipo, principo, ĉeesto kaj idealigita realo. Sed li estas pli; li estas persona; li plenumas suverenan volon, spertas memkonsciecon pri la dieco, plenumas la ordonojn de kreopova menso, daŭrigas la kontentigon de la realigo de eterna celo, kaj manifestas Patran amon kaj korinklinon al siaj universaj infanoj. Kaj ĉiuj ĉi pli personaj trajtoj de la Patro povas esti pli bone komprenataj, kiam oni observas ilin, kiel ili estis rivelitaj en la sindonaca vivo de Mikaelo, via Kreinto-Filo, dum li enkarniĝis sur Urantio.

Dio la Patro amas la homojn; Dio la Filo servas la homojn; Dio la Spirito inspiras al la infanoj de la universo la ĉiam suprenirantan aventuron trovi Dion la Patron, laŭ la manieroj ordonitaj de Dio la Filoj, per la ministrado de la graco de Dio la Spirito.

[Estante la Dia Konsilanto asignita al la prezento de la revelacio pri la Universala Patro, mi daŭrigis per tiu ĉi prelego pri la atributoj de la Diaĵo.]