Kajero 2
Laŭmezure, kiel eble la plej alta koncepto de la homo pri Dio estas ampleksita ene de la homa ideo kaj idealo pri praa kaj infinita personeco, tiel estas permeseble kaj povas montriĝi utila studi iujn trajtojn de la dia naturo, kiuj konsistigas la karakteron de la Diaĵo. La naturo de Dio plej bone estas komprenebla per la revelacio pri la Patro, kiun Mikaelo de Nebadono disvolvis en siaj multnombraj instruoj kaj sia superba mortema vivo en la karno. La dia naturo ankaŭ povas esti pli bone komprenita de la homo, se li konsideras sin mem kiel infanon de Dio, kaj rigardas la Paradizan Kreinton kiel veran spiritan Patron.
La naturo de Dio povas esti studita per revelacio de plejsuperaj ideoj, la dia karaktero povas esti prikonsiderita kiel bildo de superegaj idealoj, sed la plej iluminanta kaj spirite edifa el ĉiuj revelacioj de la dia naturo troviĝas en la kompreno de la religia vivo de Jesuo de Nazareto, kaj antaŭ kaj post lia atingo de la plena konscio de dieco. Se la enkarniĝinta vivo de Mikaelo estas konsiderita kiel la fono de la revelacio pri Dio al homo, ni povas provi formuli per homaj vortaj simboloj iujn ideojn kaj idealojn pri la dia naturo, kiuj eble kontribuos al pli bona iluminiĝo kaj unuiĝo de la homa koncepto pri la naturo kaj la karaktero de la personeco de la Universala Patro.
En ĉiuj niaj klopodoj por pligrandigi kaj spiritecigi la homan koncepton pri Dio, ni estas treege handikapitaj pro la limigita kapablo de la mortema menso. Ni ankaŭ estas grave handikapitaj en la plenumado de nia tasko pro la lingvaj limigoj kaj la malriĉeco de materialo uzebla por provizi ilustraĵojn aŭ komparojn, en niaj klopodoj por priskribi diajn valorojn kaj prezenti spiritajn signifojn al la limhava kaj mortema menso de la homo. Ĉiuj niaj klopodoj por pligrandigi la homan koncepton pri Dio estus preskaŭ vanaj krom la fakto, ke la mortema menso estas loĝata de la donacita Ĝustiganto de la Universala Patro kaj estas penetrita de la Spirito de Vero de la Kreinto-Filo. Depende do de la ĉeesto de tiuj ĉi diaj spiritoj en la homa koro por helpi la pligrandigon de la koncepto pri Dio, mi gaje entreprenas la plenumadon de mia mandato provi plian prezentadon de la naturo de Dio al la homa menso.
“Tuŝante la Infiniton, ni ne povas lin malkovri. La diaj spuroj ne estas konataj.” “Lia komprenpovo estas infinita kaj lia grandeco estas neesplorebla.” La blindiga lumo de la Patra ĉeesto estas tia, ke por liaj humilaj kreitaĵoj li ŝajne “loĝas en densa mallumo”. Liaj pensoj kaj planoj ne nur estas neesploreblaj, sed “li faras grandajn kaj nenombreblajn mirindajn aferojn”. “Dio estas granda; ni ne komprenas lin, nek povas elserĉi la nombron de liaj jaroj.” “Ĉu Dio vere loĝos sur la Tero? Vidu, la ĉielo (universo) kaj la ĉielo de ĉieloj (universaro) ne povas enteni lin.” “Kiel neesploreblaj estas liaj juĝoj kaj netroveblaj liaj vojoj!”
“Estas unu nura Dio, la infinita Patro, kiu ankaŭ estas fidela Kreinto.” “La dia Kreinto estas ankaŭ la Universala Dispozicianto, la fonto kaj destino de animoj. Li estas la Plejsupera Animo, la Praa Menso kaj la Senlima Spirito de la tuta kreitaĵaro.” “La granda Reganto faras neniun eraron. Li estas brilega en majesteco kaj gloro.” “La Kreinto-Dio estas tute sen timo kaj malamikeco. Li estas senmorta, eterna, memekzistanta, dia kaj malavara.” “Kiel pura kaj bela, kiel profunda kaj nesondebla estas la ĉiela Prapatro de ĉiuj aferoj!” “La Infinito estas plej bonega, ĉar li komunikas pri si al la homo. Li estas la komenco kaj la fino, la Patro de ĉiu bona kaj perfekta celo.” “Kun Dio ĉiuj aferoj estas eblaj; la eterna Kreinto estas la kaŭzo de kaŭzoj.”
Malgraŭ la infiniteco de la mirindaj manifestiĝoj de la eterna kaj universala personeco de la Patro, li estas senrestrikte memkonscia pri kaj sia infiniteco kaj eterneco; same li plene konas sian perfektecon kaj povon. Li estas la sola estaĵo en la universo, krom siaj diaj kunordigantoj, kiu spertas perfektan, adekvatan kaj kompletan takson pri si mem.
La Patro konstante kaj neeraripove kontentigas la bezonojn de la diferenceco de postulo por si mem, kiam ĝi ŝanĝiĝas de tempo al tempo en la diversaj sekcioj de lia majstra universo. La granda Dio konas kaj komprenas sin; li estas infinite memkonscia pri ĉiuj siaj praaj atributoj de perfekteco. Dio estas nek kosma akcidento, nek universa eksperimentanto. La Universaj Suverenoj povas entrepreni aventurojn; la Konstelaciaj Patroj povas eksperimenti; la sistemaj estroj povas ekzerci sin; sed la Universala Patro vidas la finon de la komenco, kaj lia dia plano kaj eterna celo efektive ampleksas kaj entenas ĉiujn eksperimentojn kaj aventurojn de ĉiuj liaj subuloj en ĉiu mondo, sistemo kaj konstelacio en ĉiu universo de liaj vastaj kampoj.
Neniu afero estas nova por Dio, kaj neniu kosma evento surprize okazas; li loĝas en la cirklo de eterneco. Liaj tagoj estas sen komenco aŭ fino. Por Dio, ekzistas neniu estinteco, estanteco aŭ estonteco; ĉiu tempo ĉeestas en ajna momento. Li estas la granda kaj nura MI ESTAS.
La Universala Patro estas absolute kaj senrestrikte infinita en ĉiuj siaj atributoj; kaj tiu ĉi fakto, per si mem, aŭtomate detranĉas lin de ĉia rekta persona komunikado kun limhavaj materiaj estaĵoj kaj aliaj humilaj kreitaj inteligentuloj.
Kaj ĉio ĉi necesigas tiajn aranĝojn por kontakti kaj komuniki kun liaj multoblaj kreitaĵoj, kiel tio estis ordonita, unue, en la personecoj de la Paradizaj Filoj de Dio, kiuj, kvankam perfektaj en dieco, ankaŭ ofte partoprenas la naturon de la karno kaj sango mem de la planedaj rasoj, fariĝante unu el vi kaj unu kun vi; tiel, Dio fariĝas homo, kiel tio okazis dum la sinelverŝo de Mikaelo, kiu estis interŝanĝeble nomata la Filo de Dio kaj la Filo de Homo. Kaj due, estas la personecoj de la Infinita Spirito, la diverspecaj ordoj de la serafaj multegoj kaj aliaj ĉielaj inteligentuloj, kiuj proksimiĝas al la materiaj estaĵoj de humila origino kaj laŭ tiom da multaj manieroj ministras ilin kaj servas ilin. Kaj trie, estas la nepersonaj Mistero-Monitoroj, la Penso-Ĝustigantoj, la efektiva donaco de la granda Dio mem, senditaj por loĝi, sen anonco kaj klarigo, en tiuj estaĵoj kiaj la homoj de Urantio. En senfina abundeco ili malsupreniras el la altaĵoj de gloro por honori kaj loĝi en la humilaj mensoj de tiuj mortemuloj, kiuj kapablas aŭ havas potencialon konscii pri Dio.
Per tiuj ĉi metodoj kaj per multaj aliaj, per manieroj nekonataj de vi kaj tute preter la limhava kompreno, la paradiza Patro ame kaj memvole malsuprenigas kaj krome modifas, diluas kaj mildigas sian infinitecon, por ke li povu proksimiĝi al la limhavaj mensoj de siaj kreitaj infanoj. Kaj tiel, per serio de personecaj distribuoj, kiuj fariĝas malpli absoluta, la infinita Patro povas ĝui intiman kontakton kun la diversaj inteligentuloj de la multaj regnoj de sia vastega universo.
Ĉion ĉi li faris kaj nun faras, kaj por ĉiam plu faros, tute ne malhelpante la fakton kaj realecon de sia infiniteco, eterneco kaj unuarangeco. Kaj tiuj ĉi aferoj estas absolute veraj, malgraŭ la malfacileco de ilia kompreno, malgraŭ la mistero, en kiu ili estas enfermataj, aŭ la neeblo esti plene komprenataj de kreitaĵoj tiaj, kiaj loĝas sur Urantio.
Ĉar la Unua Patro estas infinita en siaj planoj kaj eterna en siaj celoj, estas esence propra neebla por kiu ajn limhava estaĵo iam ajn ekkompreni la signifon de tiuj ĉi diaj planoj kaj celoj en iliaj pleneco. La mortemulo povas ekvidi la Patrajn celojn nur de tempo al tempo, tie ĉi kaj tie, kiam ili estas revelaciitaj en rilato kun la ellaborado de la plano de la kreitaĵa supreniro sur ĝiaj sinsekvaj niveloj de universa progreso. Kvankam la homo ne povas ampleksi la signifon de infiniteco, la infinita Patro certe plene komprenas kaj ame envolvas la tutan limhavecon de ĉiuj siaj infanoj en ĉiuj universoj.
La Patro kunhavas sian diecon kaj sian eternecon kun la multnombraj superaj paradizaj estaĵoj, sed ni pridubas, ĉu la infiniteco kaj konsekvence la universala ĉefeco estas tute partigita kun aliaj krom liaj kunordigitaj asociitoj de la Paradiza Trinitato. Infiniteco de personeco devas necese envolvi la tutan personecan limhavecon; sekve la vero — laŭvorta vero — de la instruo deklaranta: “en Li ni vivas, moviĝas kaj havas nian eston”. Tiu fragmento de la pura Diaĵo de la Universala Patro, kiu loĝas en la mortemulo, estas parto de la infiniteco de la Unua Granda Fonto-Centro, la Patro de Patroj.
Eĉ viaj malnovaj profetoj komprenis la eternan, senkomencan, senfinan, cirklan naturon de la Universala Patro. Dio laŭvorte kaj eterne ĉeestas en sia universaro. Li loĝas en la nuna momento kun sia tuta absoluta majesteco kaj eterna grandeco. “La Patro havas vivon en si mem, kaj tiu ĉi vivo estas eterna vivo.” Dum la eternaj aĝoj, estis la Patro kiu “donas vivon al ĉiuj”. Estas infinita perfekteco en la dia integreco. “Mi estas la Sinjoro; Mi ne ŝanĝas.” Nia kono pri la universaro ne nur diskonigas, ke li estas la Patro de lumoj, sed ankaŭ, ke en lia konduto de interplanedaj aferoj, “estas nek ŝanĝebleco nek ombro de ŝanĝo”. Li “deklaras la finon ek la komenco”. Li diras: “Mia konsilo restos; Mi faros ĉiujn miajn plezurojn” “laŭ la eterna celo, kiun Mi estigis en mia Filo”. Tiel estas la planoj kaj celoj de la Unua Fonto-Centro kiel li mem: eternaj, perfektaj kaj porĉiame senŝanĝaj.
Estas finatingo de kompleteco kaj perfekteco de pleneco en la mandatoj de la Patro. “Kion ajn Dio faras, tio estos por ĉiam; nenio estas aldonebla al ĝi, nek io estas forprenebla de ĝi.” La Universala Patro ne pentas pri siaj originalaj celoj de saĝeco kaj perfekteco. Liaj planoj estas firmaj, lia konsilo senŝanĝa, dum liaj agoj estas diaj kaj seneraraj. “Mil jaroj laŭ li estas nur kiel la hieraŭa tago, kiam ĝi pasis, kaj kiel nokta gardo.” La perfekteco de dieco kaj la grandeco de eterneco estas por ĉiam preter la plena kompreno de la ĉirkaŭlimigita menso de la mortemulo.
La reagoj de senŝanĝa Dio, dum la plenumado de lia eterna celo, povas ŝajni varii laŭ la ŝanĝiĝanta sinteno kaj la moviĝanta menso de liaj kreitaj inteligentuloj; tio estas, ke ili povas ŝajne kaj supraĵe varii; sed sub la surfaco kaj sub ĉiuj eliĝantaj manifestiĝoj, ĉiam ĉeestas la nevaria celo, la porĉiama plano de la eterna Dio.
En la universoj, perfekteco devas nepre esti relativa termino, sed en la centra universo kaj precipe sur Paradizo, perfekteco estas nediluita; en iuj fazoj ĝi estas eĉ absoluta. La manifestiĝoj de la Trinitato variigas la publikigon de la dia perfekteco, sed ne malgravigas ĝin.
La praa perfekteco de Dio konsistas ne en supozita rektanimeco sed prefere en la esence propra perfekteco de la boneco de lia dia naturo. Li estas fina, kompleta kaj perfekta. Nenio mankas al la beleco kaj perfekteco de lia rektanima karaktero. Kaj la tuta skemo pri la vivantaj ekzistoj sur la mondoj de spaco estas centrita en la dia celo altigi ĉiujn libervolajn kreitaĵojn ĝis la alta destino de la sperto kunhavi la Paradizan perfektecon de la Patro. Dio estas nek memcentra nek memstara; li neniam ĉesas sin elverŝi en ĉiujn memkonsciajn kreitaĵojn de la vasta universaro.
Dio estas eterne kaj infinite perfekta, li ne povas persone koni neperfektecon kiel sian propran sperton, sed li kunhavas la konscion pri la tuta sperto de neperfekteco de ĉiuj baraktantaj kreitaĵoj de la evoluaj universoj de ĉiuj Paradizaj Kreintoj-Filoj. La persona kaj liberiga tuŝo de la Dio de perfekteco ŝirmas la korojn, kaj encirkvitigas la naturojn de ĉiuj tiuj mortemaj kreitaĵoj, kiuj supreniris ĝis la universa nivelo de morala juĝkapablo. Tiel, same kiel per la kontaktoj de la dia ĉeesto, la Universala Patro efektive partoprenas la sperton kun nematureco kaj neperfekteco en la evoluanta kariero de ĉiu morala estaĵo de la tuta universo.
Homaj limigoj, potenciala malbono, ne estas parto de la dia naturo, sed la mortemula sperto kun malbono kaj ĉiuj ĝiaj homaj rilatoj estas certe parto de la ĉiam plivastiĝanta memrealigo de Dio tra la infanoj de tempo — kreitaĵoj de morala respondeco, kiuj estis kreitaj aŭ evoluigitaj de ĉiu Kreinto-Filo eliranta el Paradizo.
Dio estas rektanima; do li estas justa. “La Sinjoro estas rektanima en ĉiuj siaj vojoj.” “‘Mi ne faris senkiale ĉion, kion Mi faris’, diras la Sinjoro.” “La juĝoj de la Sinjoro estas veraj kaj tute rektanimaj.” La justeco de la Universala Patro ne povas esti influita de la agoj kaj plenumadoj de liaj kreitaĵoj, “ĉar estas neniu maljusteco ĉe la Sinjoro nia Dio, neniu favoro al neniu, kaj neniu akcepto de donacoj.”
Kiel estas vane infanece apelacii tian Dion, por ke li modifu siajn senŝanĝajn dekretojn, kaj por ke ni evitu la justajn konsekvencojn de la funkciado de lia saĝaj naturaj leĝoj kaj rektanimaj spiritaj ordonoj! ”Ne trompiĝu; oni ne mokas Dion, ĉar kion ajn la homo semas, tion ankaŭ li rikoltos”. Vere, eĉ en la justeco pri rikolto de la fruktoj de malbonfarado, tiu ĉi dia justeco estas ĉiam mildigita de mizerikordo. La infinita saĝeco estas la eterna arbitracianto, kiu determinas la proporciojn de justeco kaj mizerikordo, kiuj estos disdonitaj en iu ajn donita cirkonstanco. La plej grava puno (fakte neevitebla konsekvenco) por malbonfarado kaj intenca ribelo kontraŭ la regado de Dio estas la perdo de ekzisto kiel individua regato de tiu regado. La fina rezulto de senrezerva peko estas neniiĝo. Lastanalize, tiaj individuoj identiĝintaj al peko detruis sin mem fariĝante tute nerealaj per sia brakumo al maljusteco. La fakta malapero de tia kreitaĵo tamen ĉiam estas prokrastata, ĝis kiam la dekretita ordono de justeco funkcianta en tiu universo estas plene observita.
La ĉesigo de ekzisto estas kutime dekretita dum la diepoka juĝo de la regno aŭ regnoj. Sur mondo kiel Urantio, ĝi okazas je la fino de planeda diepoko. La ĉesigo de ekzisto povas esti dekretita tiam per kunordigita agado de ĉiuj juraj tribunaloj, etendiĝante de la planeda konsilio tra la kortumoj de la Kreinto-Filo ĝis la juĝaj tribunaloj de la Plejaĝuloj de Tagoj. La ordono de dissolvo originas de la pli altaj kortumoj de la superuniverso post nerompita konfirmo de la akuzo devenanta de la sfero loĝata de la malbonfaranto; kaj tiam, kiam la verdikto de malaperigo estis konfirmita altrange, la ekzekuto okazas per rekta ago de tiuj juĝistoj loĝantaj sur, kaj agantaj de, la ĉefsidejo de la superuniverso.
Kiam tiu ĉi verdikto estas finfine konfirmita, la estaĵo identiĝinta al peko tuj fariĝas kvazaŭ li ne estus. Ne okazas reviviĝo post tia sorto; ĝi estas porĉiama kaj eterna. La vivantaj energiaj faktoroj de identeco estas solvitaj per la tempaj transformoj kaj la spacaj metamorfozoj en la kosmajn potencialojn, el kie ili iam aperis. Koncerne la personecon de la maljusta estaĵo, ĝi estas senigita je daŭra viva veturilo pro la malsukceso de la kreitaĵo fari tiujn elektojn kaj finajn decidojn, kiuj certigus eternan vivon. Kiam la daŭra adopto de peko fare de la asociita menso kulminas per kompleta memidentiĝo kun la maljusteco, tiam post la ĉesigo de vivo, post la kosma dissolvo, tia izolita personeco estas absorbita en la superanimo de la kreitaĵaro, fariĝanta parto de la evoluanta sperto de la Plejsupera estaĵo. Neniam plu ĝi aperas kiel personeco; ĝia identeco fariĝas kvazaŭ ĝi neniam ekzistis. Kaze de personeco loĝata de Ĝustiganto, la spertaj spiritaj valoroj postvivas en la realeco de la daŭranta Ĝustiganto.
En ajna universa malkonsento inter efektivaj niveloj de realeco, la personeco de la supera nivelo fine triumfos super la personeco de la malsupera nivelo. Tiu ĉi neevitebla rezulto de universa debato estas esence propra al la fakto, ke la dieco de kvalito egalas la gradon de realeco aŭ efektiveco de iu ajn libervola kreitaĵo. Nediluita malbono, kompleta eraro, libervola peko kaj nemoderita maljusteco estas esence kaj aŭtomate memmortigaj. Tiaj sintenoj de kosma nerealeco povas postvivi en la universo nur pro provizora mizerikordo-toleremo atendante la agon de la justec-determinaj kaj justec-trovaj mekanismoj de la universaj kortumoj de rektanima juĝdecido.
La regulo de la Kreinto-Filoj en la lokaj universoj estas kreado kaj spiritecigo. Tiuj ĉi Filoj dediĉas sin al la efektiva plenumado de la Paradiza plano de progresema mortemula supreniro, al la rehabilitado de ribeluloj kaj malpravaj pensuloj, sed kiam ĉiuj tiaj amaj klopodoj estas fine kaj porĉiame rifuzitaj, la fina dekreto de dissolvo estas plenumita de fortoj agantaj sub la jurisdikcio de la Plejaĝuloj de Tagoj.
La mizerikordo simple estas justeco mildigita de tiu saĝeco rezultanta de perfekteco de scio kaj de la plena agnosko de la naturaj malfortoj kaj mediaj handikapoj de la limhavaj kreitaĵoj. “Nia Dio estas kompatoplena, graca, paciencega kaj abunda je mizerikordo.” Tial “kiu ajn alvokas la Sinjoron estos savita”, “ĉar li abunde pardonos”. “La mizerikordo de la Sinjoro ekzistas de eterneco ĝis eterneco”; jes, “lia mizerikordo daŭras eterne”. “Mi estas la Sinjoro, kiu plenumas bonkorecon, juĝon kaj rektecon sur la tero, ĉar tiuj ĉi aferoj min ravas.” “Mi ne volonte afliktas aŭ ĉagrenas la infanojn de homoj”, ĉar mi estas “la Patro de mizerikordoj, kaj la Dio de ĉiu ajn konsolo.”
Dio estas esence afabla, nature kompatema, kaj eterne mizerikorda. Kaj neniam necesas, ke iu ajn influo estu portita al la Patro por akiri lian amatan bonkorecon. La bezono de la kreitaĵo plene sufiĉas por certigi la plenan fluon de la teneraj mizerikordoj de la Patro kaj de lia savanta graco. Ĉar Dio scias ĉion pri siaj infanoj, estas facile por li pardoni. Ju pli bone la homo komprenos sian proksimulon, des pli facile li pardonos lin, eĉ amos lin.
Nur la juĝkapablo de infinita saĝeco ebligas al rektanima Dio servi justecon kaj mizerikordon samtempe kaj en iu ajn universa situacio. La ĉiela Patro neniam estas korŝirita pro konfliktaj sintenoj kontraŭ siaj universaj infanoj; Dio neniam estas viktimo de sintenaj antagonismoj. La ĉioscieco de Dio neeraripove direktas lian libervolon en la elekto de tiu universa konduto, kiu perfekte, samtempe kaj egale kontentigas la postulojn de ĉiuj liaj diaj atributoj kaj la infinitajn kvalitojn de lia eterna naturo.
La mizerikordo estas la natura kaj neevitebla ido de boneco kaj amo. La bona naturo de amanta Patro ne povus rifuzi la saĝan ministron de mizerikordo al ĉiu membro de ĉiu grupo de liaj universaj infanoj. La eterna justeco kaj la dia mizerikordo kune konsistigas tion, kio laŭ homa sperto nomiĝus senpartieco.
La Dia mizerikordo reprezentas senpartiecan teknikon de ĝustigo inter la universaj niveloj de perfekteco kaj neperfekteco. La mizerikordo estas la justeco de Plejsupereco adaptita al la situacioj de la evoluanta limhavo, la rekteco de eterneco modifita por kontentigi la plej altajn interesojn kaj universan bonfarton de la tempaj infanoj. La mizerikordo ne estas malobservo de justeco, sed pli ĝuste komprenema interpretado de la postuloj de la plejsupera justeco tiel, kiel ĝi estas senpartie aplikata al la subordigitaj spiritaj estaĵoj kaj al la materiaj kreitaĵoj de la evoluantaj universoj. La mizerikordo estas la justeco de la Paradiza Trinitato saĝe kaj ame aplikata al la multnombraj inteligentuloj de la kreitaĵaro de tempo kaj spaco tiel, kiel ĝi estas formulita de la dia saĝeco kaj determinita de la ĉioscia menso kaj la suverena libervolo de la Universala Patro kaj ĉiuj liaj asociitaj Kreintoj.
“Dio estas amo”; tial lia sola persona sinteno al la aferoj de la universo estas ĉiam reago de dia korinklino. La Patro amas nin sufiĉe por donaci sian vivon al ni. “Li levigas sian sunon super la malbonulo kaj la bonulo, kaj sendas pluvon sur la justulo kaj la maljustulo.”
Estas malprave pensi pri Dio, kvazaŭ li estas instigita ami siajn infanojn pro la sinoferoj de liaj Filoj aŭ la propeto de liaj subordigitaj kreitaĵoj, “ĉar la Patro mem amas vin”. Tio respondas al tiu ĉi patra korinklino, ke Dio sendas la mirindajn Ĝustigantojn por loĝi en la mensoj de la homoj. La amo de Dio estas universala; “Kiu ajn volas, povas veni”. Li volus, “ke ĉiuj homoj estu savitaj atingante la konon de la vereco”. Li “ne deziras, ke iu ajn pereu”.
La Kreintoj estas la plej unuaj provantaj savi la homon de la katastrofaj rezultoj de lia malsaĝa malobeo de la diaj leĝoj. La amo de Dio estas nature patra korinklino; tial li kelkfoje “punas nin por nia propra profito, por ke ni partoprenu lian sanktecon”. Eĉ dum viaj akraj provoj memoru, ke “en ĉiuj niaj afliktoj li afliktiĝas kun ni”.
Dio estas die bonkora al pekuloj. Kiam ribeluloj revenas al la rekteco, ili estas mizerikordoplene ricevitaj, “ĉar nia Dio abunde pardonos”. “Mi estas tiu, kiu forviŝas viajn malobeojn por mi mem, kaj mi ne memoros viajn pekojn.” “Vidu kian amon la Patro donis al ni por, ke ni estu nomataj filoj de Dio.”
Finfine, la plej granda pruvo pri la boneco de Dio kaj la plejsupera kialo ami lin estas la loĝanta donaco de la Patro — la Ĝustiganto, kiu tiel pacience atendas la horon, kiam ambaŭ vi eterne fariĝos unu. Kvankam vi ne povas trovi Dion serĉante, se vi submetiĝos al la gvidado de la loĝanta spirito, vi estos senerare gvidata, paŝon post paŝo, vivon post vivo, universon post universo kaj aĝon post aĝo, ĝis vi fine staros en la ĉeesto de la Paradiza personeco de la Universala Patro.
Kiel malracia, ke vi ne adoru Dion pro la limigoj de via homa naturo kaj la handikapoj de via materia kreaĵo, kiuj malebligas al vi vidi lin. Inter vi kaj Dio estas grandega distanco (fizika spaco) por trairi. Tiel same ekzistas granda abismo de spirita diferenco por transponti; sed malgraŭ ĉio, kio fizike kaj spirite apartigas vin de la Paradiza persona ĉeesto de Dio, haltu vin kaj pripensu la solenan fakton, ke Dio vivas en vi; li jam siamaniere transpontis la abismon. Li sendis ion de si mem, sian spiriton, por vivi en vi kaj labori kun vi, dum vi daŭrigas vian eternan universan karieron.
Estas facile kaj agrable por mi adori iun, kiu estas tiel granda kaj samtempe tiel korinkline sindonema al la edifa ministrado de siaj humilaj kreitaĵoj. Mi nature amas tiun, kiu estas tiel potenca por krei kaj regi sian kreitaĵaron, kaj kiu plie estas tiel perfekte bona kaj tiel fidela en la bonkoreco, kiu konstante ŝirmas nin. Mi pensas, ke mi same amus Dion se li estus ne tiel granda kaj potenca, kondiĉe ke li estus tiel bona kaj mizerikorda. Ni ĉiuj amas la Patron pli pro lia naturo ol pro la agnosko de siaj nekredeblaj atributoj.
Kiam mi observas la Kreinto-Filojn kaj iliajn subordigatajn administrantojn tiel brave baraktantajn kun la multnombraj tempaj malfacilaĵoj esence propraj al la evoluo de la spacaj universoj, mi malkovras, ke mi sentas pri tiuj ĉi malpli grandaj regantoj de la universoj grandan kaj profundan korinklinon. Finfine, mi pensas, ke ni ĉiuj, inkluzive la mortemuloj de la regnoj, amas la Universalan Patron kaj ĉiujn aliajn estaĵojn, diajn aŭ homajn, ĉar ni distingas, ke tiuj ĉi personecoj vere amas nin. La sperto ami estas vere rekta respondo al la sperto esti amata. Sciante, ke Dio amas min, mi daŭre amu lin plejsupere, eĉ se li estus senigita je ĉiuj siaj atributoj de plejsupereco, plejlasteco kaj absoluteco.
La amo de la Patro sekvas nin nun kaj tra la senfina cirklo de la eternaj aĝoj. Kiam vi pripensas la amantan naturon de Dio, estas al tio ununura racia kaj natura personeca reago: Vi pli kaj pli amos vian Kreinton; vi redonos al Dio korinklinon analogan al tiu donita de infano al surtera gepatro; ĉar, kiel patro, reala patro, vera patro, amas siajn infanojn, tiel la Universala Patro amas kaj por ĉiam serĉas la bonfarton de siaj kreitaj gefiloj.
Sed la amo de Dio estas inteligenta kaj antaŭzorgema gepatra korinklino. La dia amo funkcias en unuigita asocio kun la dia saĝeco kaj ĉiuj aliaj infinitaj karakterizaĵoj de la perfekta naturo de la Universala Patro. Dio estas amo, sed amo ne estas Dio. La plej granda manifestiĝo de la dia amo por mortemaj estaĵoj observeblas en la disdonaco de la Penso-Ĝustigantoj, sed por vi la plej granda revelacio pri la amo de la Patro videblas en la sindonaca vivo de lia Filo Mikaelo, dum li vivis surtere la idealan spiritan vivon. Estas la loĝanta Ĝustiganto, kiu individuigas la amon de Dio por ĉiu homa animo.
Iafoje mi preskaŭ doloras esti devigita priskribi la dian korinklinon de la ĉiela patro al siaj universaj infanoj uzante la homan vortan simbolon amo. Tiu ĉi termino, kvankam ĝi simbolas la plej altan koncepton de la homo pri la mortemaj rilatoj de respekto kaj sindediĉo, estas tiel ofte indikanta tiom multe da homaj rilatoj, kiuj estas tute malnoblaj kaj pleje netaŭgaj esti konata de iu ajn vorto, kiu ankaŭ estas uzata por indiki la nekompareblan korinklinon de la vivanta Dio al liaj universaj kreitaĵoj! Kiel bedaŭrinde mi ne povas uzi iun ĉielan kaj ekskluzivan terminon, kiu transdonus al la homa menso la veran naturon kaj la delikate belan signifon de la dia korinklino de la Paradiza Patro.
Kiam la homo perdas la vidon de la amo al persona Dio, la regno de Dio simple fariĝas la regno de bono. Malgraŭ la infinita unueco de la dia naturo, la amo estas la domina karakterizaĵo de ĉiuj personaj rilatoj de Dio kun liaj kreitaĵoj.
En la fizika universo ni povas vidi la dian belecon, en la intelekta mondo ni povas kompreni la eternan verecon, sed la boneco de Dio troviĝas nur en la spirita mondo de persona religia sperto. En sia vera esenco, religio estas fido-konfido al la boneco de Dio. Dio povus esti granda kaj absoluta, eĉ fakte inteligenta kaj persona en filozofio, sed en religio Dio devas ankaŭ esti morala; li devas esti bona. La homo povus timi grandan Dion, sed li konfidas kaj amas nur bonan Dion. Tiu ĉi boneco de Dio estas parto de la personeco de Dio, kaj ĝia plena revelacio aperas nur en la persona religia sperto de la kredantaj filoj de Dio.
La religio implicas, ke la supermondo de spirita naturo estas konscia de, kaj respondas al la fundamentaj bezonoj de la homa mondo. La evolua religio povas fariĝi etika, sed nur la revelaciita religio fariĝas vere kaj spirite morala. La malnova koncepto, laŭ kiu Dio estas Diaĵo regata de reĝa moraleco, estis superita de Jesuo ĝis tiu korinkline kortuŝa nivelo de intime familia moraleco de la gepatra-infana rilato, ol kiu ekzistas neniu pli tenera kaj bela en la mortema sperto.
La “riĉeco de la boneco de Dio kondukas la erarvagantan homon al pento”. “Ĉiu bona donaco kaj ĉiu perfekta donaco devenas de la Patro de lumoj.” “Dio estas bona; li estas la eterna rifuĝejo de la homaj animoj.” “La Sinjoro Dio estas mizerikorda kaj graca. Li estas paciencega kaj abunda je boneco kaj vereco.” “Gustumu kaj vidu, ke la Sinjoro estas bona! Benita estas la homo, kiu fidas lin.” “La Sinjoro estas graca kaj kompatoplena. Li estas la Dio de savo.” “Li resanigas la malfeliĉulojn, kaj pansas la vundojn de la animo. Li estas la ĉiopova bonfaranto de la homo.”
La koncepto pri Dio kiel reĝo-juĝisto, kvankam ĝi favoris alte moralan normon, kaj kreis leĝrespektajn homojn kiel grupon, lasis la individuan kredanton en malĝoja pozicio de malsekureco koncerne sian statuson en tempo kaj en eterneco. La lastaj Hebreaj profetoj proklamis Dion kiel Patron por Israelo; Jesuo revelaciis Dion kiel la Patron de ĉiu homa estaĵo. La tuta mortemula koncepto pri Dio estas transcende iluminata de la vivo de Jesuo. Sindonemo estas esence propra al gepatra amo. Dio ne amas kiel patro sed ĉar li estas patro. Li estas la Paradiza Patro de ĉiu universa personeco.
La rekteco implicas, ke Dio estas la fonto de la morala leĝo de la universo. La vereco montras Dion kiel rivelanton, kiel instruiston. Sed la amo donas kaj avidas korinklinon, serĉas kompreneman kunulecon, kia ekzistas inter gepatro kaj infano. La rekteco povas esti la dia penso, sed la amo estas la sinteno de patro. La erara supozo, ke la rekteco de Dio estis malakordigebla kun la sindonema amo de la ĉiela Patro, antaŭsupozis mankon de unueco en la naturo de la Diaĵo, kaj rekte kondukis al la ellaborado de la doktrino de elaĉeto, kiu estas filozofia ofendo al ambaŭ la unueco kaj la libervolo de Dio.
La korinklina ĉiela Patro, kies spirito loĝas en siaj infanoj sur la tero, ne estas dividita personeco — unu el justeco kaj unu el mizerikordo — nek ĝi postulas peranton por certigi la favoron de la Patro aŭ lian pardonon. La dia rekteco ne estas dominata de strikta venĝa justeco; Dio kiel patro transcendas Dion kiel juĝiston.
Dio neniam estas kolerema, venĝema aŭ ĉagrenema. Estas vere, ke la saĝeco ofte retenas sian amon, dum la justeco kondiĉas lian rifuzitan mizerikordon. Lia amo al rekteco nepre manifestiĝas en egala abomeno de peko. La Patro ne estas senkohera personeco; la dia unueco estas perfekta. En la Paradiza Trinitato ekzistas absoluta unueco malgraŭ la eternaj identecoj de la kunordigantoj de Dio.
Dio amas la pekulon kaj malamas la pekon: tia aserto estas filozofie vera, sed Dio estas transcenda personeco, kaj personoj povas nur ami kaj malami aliajn personojn. La peko ne estas persono. Dio amas la pekulon, ĉar li estas personeca realaĵo (potenciale eterna), dum kontraŭ peko Dio prenas neniun personan sintenon, ĉar peko ne estas spirita realaĵo; ĝi ne estas persona; tial nur la justeco de Dio ekkonas ĝian ekziston. La amo de Dio savas la pekulon; la leĝo de Dio detruas la pekon. Tiu ĉi sinteno de la dia naturo ŝajne ŝanĝiĝus, se la pekulo fine identiĝus tute kun peko, same kiel la sama mortema menso ankaŭ povas plene identiĝi kun la loĝanta spirita Ĝustiganto. Tia pek-identigita mortemulo tiam fariĝus plene nespirita laŭ naturo (kaj do persone nereala) kaj spertus finan estingon de ekzisto. La nerealeco, eĉ nekompleteco de kreitaĵa naturo, ne povas por ĉiam ekzisti en progresive reala kaj pli kaj pli spirita universo.
Fronte al la mondo de personeco, Dio estas malkovrita kiel amanta persono; fronte al la spirita mondo, li estas persona amo; en religia sperto li estas ambaŭ. La amo identigas la volecan libervolon de Dio. La boneco de Dio kuŝas ĉe la fundo de la dia libervoleco — la universala inklino ami, montri mizerikordon, manifesti paciencon kaj pardoni.
Ĉiu limhava scio kaj ĉiu kreitaĵa kompreno estas relativaj. Informoj kolektitaj el eĉ altaj fontoj, estas nur relative kompletaj, loke ekzaktaj kaj persone veraj.
La fizikaj faktoj estas sufiĉe unuformaj, sed la vereco estas vivanta kaj fleksebla faktoro en la filozofio de la universo. La evoluantaj personecoj estas nur parte saĝaj kaj relative veraj en siaj komunikadoj. Ili povas esti certaj nur tiom, kiom etendas ilia persona sperto. Tio, kio ŝajnas plene vera en iu loko, povas esti nur relative vera en alia segmento de la kreitaĵaro.
La dia vereco, la fina vereco, estas unuforma kaj universala, sed la rakonto pri spiritaj aferoj tiaj, kiaj ĝi estas rakontitaj de multnombraj individuoj devenantaj de diversaj sferoj, povas kelkfoje varii laŭ detaloj pro tiu ĉi relativeco en la pleneco de scio kaj kompleteco de persona sperto kaj ankaŭ en la daŭro kaj amplekso de tiu sperto. Dum la leĝoj kaj dekretoj, la pensoj kaj sintenoj de la Unua Granda Fonto-Centro estas eterne, infinite kaj universale veraj; samtempe, ilia aplikado kaj alĝustigo por ĉiu universo, sistemo, mondo kaj kreita inteligentulo konformas al la planoj kaj tekniko de la Kreintoj-Filoj, kiel ili funkcias en siaj respektivaj universoj, same kiel harmonie kun la lokaj planoj kaj proceduroj de la Infinita Spirito kaj de ĉiuj aliaj asociitaj ĉielaj personecoj.
La falsa scienco pri materialismo kondamnus la morteman homon fariĝi forpelito en la universo. Tia parta scio estas potenciale malbona; ĝi estas scio kunmetita de kaj bono kaj malbono. La vereco estas bela, ĉar ĝi estas kaj plena kaj simetria. Kiam la homo serĉas la verecon, li strebas akiri la dian realon.
La filozofoj faras sian plej gravan eraron, kiam ili estas trompitaj en la falseco de abstrakteco, la praktiko enfokusigi la atenton en unu aspekton de la realo, kaj tiam proklami, ke tia izolita aspekto estu la tuta vereco. La saĝa filozofo ĉiam serĉos la krean celon, kiu estas malantaŭa kaj antaŭekzista al ĉiuj universaj fenomenoj. La penso de la kreinto nevarie antaŭas krean agon.
La intelekta memkonscio povas malkovri la belecon de vereco, ĝian spiritan kvaliton, ne nur per la filozofia kohereco de ĝiaj konceptoj, sed pli certe kaj nepre per la senerara respondo de la ĉiam ĉeestanta Spirito de Vero. La feliĉo rezultas el la agnosko pri vereco, ĉar ĝi estas plenumebla; ĝi estas vivebla. Seniluziiĝo kaj ĉagreno akompanas eraron, ĉar, ne estanta realaĵo, ĝi ne povas esti realigita per sperto. La dia vereco estas pli bone konata per sia spirita saporo.
La eterna serĉado estas por unuiĝo, por dia kohereco. La vasta fizika universo koheras en la Insulo de Paradizo; la intelekta universo koheras en la Dio de menso, la Kuna Aganto; la spirita universo estas kohera en la personeco de la Eterna Filo. Sed la izolita mortemulo de tempo kaj spaco koheras en Dio la Patro tra la rekta rilato inter la loĝanta Penso-Ĝustiganto kaj la Universala Patro. La Ĝustiganto de la homo estas fragmento de Dio kaj porĉiame serĉadas dian unuiĝon; li koheras kun kaj en la Paradiza Diaĵo de la Unua Fonto-Centro.
Diferencigi la plejsuperan belecon estas la malkovro kaj la integriĝo de la realo: la diferencigo de la dia boneco en la eternan verecon, tio estas plejlasta beleco. Eĉ la ĉarmo de la homa arto konsistas en la harmonio de ĝia unueco.
La granda eraro de la hebrea religio estis ĝia malsukceso asocii la bonecon de Dio kun la faktaj veraĵoj de la scienco kaj la alloga beleco de la arto. Dum la civilizo progresis, kaj la religio daŭre sekvis la saman malsaĝan vojon al troa emfazo de la boneco de Dio ĝis relativa ekskluzivo de la vereco kaj neglekto de la beleco, disvolviĝis kreskanta tendenco por iuj specoj de homoj forturniĝi de la abstrakta kaj disigita koncepto de izolita boneco. La trostreĉita kaj izolita moralo de moderna religio, kiu malsukcesas reteni la dediĉon kaj lojalecon de multnombraj homoj de la dudeka jarcento, rehabilitus sin, se, krom siaj moralaj ordonoj, ĝi donus egalan konsideron al la veroj de scienca, filozofia kaj spirita sperto, kaj al la beloj de la fizika kreitaĵaro, la ĉarmo de la intelekta arto kaj la grandiozeco de aŭtentika karaktera atingo.
La religia defio de tiu ĉi epoko ekzistas por tiuj sagacaj kaj antaŭrigardantaj geviroj kun spirita klarvido, kiuj aŭdacos konstrui novan kaj allogan vivfilozofion el la pligrandigitaj kaj delikate integritaj modernaj konceptoj pri kosma vereco, universa beleco kaj dia boneco. Tia nova kaj rektanima vizio de moraleco allogos ĉion, kio estas bona en la menso de mortemuloj, kaj defios tion, kio estas plej bona en la homa animo. Vereco, beleco kaj boneco estas diaj realaĵoj, kaj kiam la homo supreniras la skalon de la spirita vivado, tiuj ĉi plejsuperaj kvalitoj de la Eternulo fariĝas pli kaj pli kunordigitaj kaj unuigitaj en Dio, kiu estas amo.
Ĉiu veraĵo — materia, filozofia aŭ spirita — estas kaj bela kaj bona. Ĉiu reala belaĵo — materia arto aŭ spirita simetrio — estas kaj vera kaj bona. Ĉiu aŭtentika bonaĵo — ĉu persona moraleco, socia senpartieco aŭ dia ministro — estas egale vera kaj bela. Sano, mensa ekvilibro kaj feliĉo estas integriĝoj de vereco, beleco kaj boneco fanditaj en la homa sperto. Tiaj niveloj de efika vivado okazas per unuiĝo de energiaj sistemoj, ideaj sistemoj kaj spiritaj sistemoj.
La vereco estas kohera, la beleco alloga, la boneco stabiliganta. Kaj kiam tiuj ĉi valoroj de tio, kio estas reala, estas kunordigitaj en la personeca sperto, la rezulto estas alta nivelo de amo kondiĉita de la saĝeco kaj restriktita de lojaleco. La vera celo de ĉiu universa edukado estas efektivigi la pli bonan kunordigadon de la izolita infano de la mondoj kun la pli grandaj realaĵoj de lia plivastiĝanta sperto. La realeco estas limhava je la homa nivelo, infinita kaj eterna je la pli altaj kaj diaj niveloj.
[Prezentita de Dia Konsilanto aganta sub la aŭtoritato de la Plejaĝuloj de Tagoj de Uverso.]