Kajero 1

La Universala Patro

La Universala Patro estas la Dio de la tuta kreitaĵaro, la Unua Fonto-Centro de ĉiuj aferoj kaj estaĵoj. Unue pensu pri Dio kiel kreinto, poste kiel reganto, kaj fine kiel infinita subtenanto. La vero pri la Universala Patro ekaperis ĉe la homaro kiam la profeto diris: “Vi, Dio, estas sola; estas neniu krom vi. Vi kreis la ĉielon kaj la ĉielaron, kun ĉiuj iliaj multegoj; vi konservas kaj regas ilin. De la Filoj de Dio la universoj estis faritaj. La Kreinto kovriĝas per lumo kvazaŭ kiel vesto, kaj etendas la ĉielojn kiel kurtenon.” Nur la koncepto pri la Universala Patro — unu Dio anstataŭ multaj dioj — ebligis al la mortemulo kompreni la Patron kiel dian kreinton kaj infinitan reganton.

La miriadoj da planedaj sistemoj estis ĉiuj faritaj por fine esti loĝataj de multaj malsamaj tipoj de inteligentaj kreitaĵoj, estaĵoj kiuj povas koni Dion, ricevi la dian korinklinon, kaj reen ami lin. La universaro estas la verko de Dio kaj la loĝloko de liaj diverspecaj kreitaĵoj. “Dio kreis la ĉielojn kaj formis la teron; li starigis la universon kaj kreis tiun ĉi mondon nevane; li formis ĝin por esti loĝata.”

Ĉiuj iluminitaj mondoj agnoskas kaj adoras la Universalan Patron, la eternan farinton kaj infinitan subtenanton de la tuta kreitaĵaro. La libervolaj kreitaĵoj de nenombreblaj universoj ekiris al la longa, longa alparadiza vojaĝo, la fascina lukto de la eterna aventuro por atingi Dion la Patron. La transcenda celo de la infanoj de tempo estas trovi la eternan Dion, kompreni la dian naturon, agnoski la Universalan Patron. Kreitaĵoj konantaj Dion havas nur unu plejsuperan ambicion, nur unu fervoregan deziron, kaj tio estas fariĝi en iliaj sferoj tiaj, kiaj li estas en sia Paradiza perfekteco de personeco kaj en sia universala sfero de rekta plejsupereco. De la Universala Patro kiu loĝas en eterneco eliris la plejsupera ordono: “Estu vi perfekta same kiel mi estas perfekta.” Ame kaj mizerikorde la Paradizaj mesaĝistoj alportis tiun ĉi dian admonon tra la eraoj kaj la universoj, eĉ ĝis tiel humilaj kreitaĵoj de besta origino kiel la homaj rasoj de Urantio.

Tiu ĉi grandioza kaj universala ordono strebi atingi la diecan perfektecon estas la unua devo, kaj devus esti la plej alta ambicio de ĉiuj luktantaj kreitaĵoj en la kreitaĵaro de la Dio de perfekteco. Tiu ĉi eblo atingi la dian perfektecon estas la fina kaj certa destino de la eterna spirita progreso de ĉiuj homoj.

La mortemuloj de Urantio apenaŭ povas esperi esti perfektaj laŭ la infinita senco, sed tute eblas por homaj estaĵoj, komenciĝantaj kiel ili faras sur tiu ĉi planedo, atingi la ĉielan kaj dian celon, kiun la infinita Dio planis por la mortemulo; kaj kiam ili estos plenumintaj tiun destinon, ili estos, pri ĉio kio koncernas la memrealiĝon kaj mensan sukceson, tute tiel kompletaj en siaj sferoj de dia perfekteco, kiel Dio mem en sia sfero de infiniteco kaj eterneco. Tia perfekteco povas esti ne universala laŭ materia senco, senlima laŭ intelekta kompreno aŭ fina laŭ spirita sperto, sed ĝi estas fina kaj kompleta laŭ ĉiuj limhavaj aspektoj de dieco de libervolo, perfekteco de personeca motivado kaj konscio pri Dio.

Tio ĉi estas la vera signifo de tiu dia ordono, “Estu vi perfekta, same kiel mi estas perfekta,” kiu ĉiam puŝas antaŭen kaj altiras mortemulon al tiu longa kaj fascina lukto por atingi pli kaj pli altajn nivelojn de spiritaj valoroj kaj veraj universaj signifoj. Tiu ĉi sublima serĉado de la Dio de la universaro estas la plejsupera aventuro de la loĝantoj de ĉiuj mondoj de tempo kaj spaco.

1. La nomo de la Patro

El ĉiuj nomoj, laŭ kiuj Dio la Patro estas konata tra la universoj, plej ofte troviĝas tiuj, kiuj simbolas lin kiel la Unua Fonto kaj Universa Centro. La Unua Patro estas konata per diversaj nomoj en malsamaj universoj kaj en malsamaj sektoroj de la sama universo. La nomoj, kiujn la kreitaĵo atribuas al la Kreinto multe dependas de la kreitaĵa koncepto pri la Kreinto. La Unua Fonto kaj Universa Centro neniam rivelis sian nomon, nur sian naturon. Se ni kredas, ke ni estas la infanoj de tiu ĉi Kreinto, estas nature, ke ni fine nomu lin Patro. Sed tiu ĉi nomo estas nia propra elekto, kaj ĝi rezultas de la agnosko de nia persona rilato kun la Unua Fonto-Centro.

La Universala Patro neniam trudas ian formon de arbitra agnosko, formala adoro aŭ sklava servado al la inteligentaj libervolaj kreitaĵoj de la universoj. La evoluantaj loĝantoj de la mondoj de la tempo kaj spaco devas per si mem — en siaj propraj koroj — agnoski, ami kaj volonte adori lin. La Kreinto rifuzas devigi aŭ altrudi la submetiĝon de la spiritaj liberaj voloj de siaj materiaj kreitaĵoj. La korinklina dediĉo de la homa volo al la plenumo de la Patra volo estas la plej elektinda donaco al Dio; fakte, tia konsekro de la kreitaĵa volo konsistigas la nuran eblan donacon vere valoran al la paradiza Patro. En Dio, homo vivas, moviĝas kaj havas sian ekzistadon; estas nenio, kion la homo povas doni al Dio, krom tiun elekton plenumi la volon de la Patro, kaj tiaj decidoj, efektivigitaj de la inteligentaj libervolaj kreitaĵoj de la universoj, konsistigas la realon de tiu vera adoro, kiu tiel kontentigas la naturon dominatan de amo de la Kreinto-Patro.

Kiam vi iam fariĝos vere konscia pri Dio, post kiam vi reale malkovros la majestan Kreinton kaj ek-spertos la konstaton de la enloĝanta ĉeesto de la dia reganto, tiam, laŭ via klereco kaj akorde kun la maniero kaj metodo per kiuj la diaj Filoj rivelas Dion, vi trovos nomon por la Universala Patro, nomon, kiu adekvate esprimos vian koncepton pri la Unua Granda Fonto-Centro. Kaj tiel, sur malsamaj mondoj kaj en diversaj universoj, la Kreinto estas konata laŭ multnombraj nomoj kiuj, depende de rilato, ĉiuj estas samsignifaj, sed vorte kaj simbole, ĉiu nomo reprezentas la gradon, la profundon de sia instalo en la koroj de liaj kreitaĵoj de iu ajn regno.

Proksime de la centro de la universaro, la Universala Patro estas ĝenerale konata per nomoj, kiuj povas esti konsideritaj kiel signifantaj la Unuan Fonton. Pli malproksime ekstere en la universoj de la spaco, la terminoj uzataj por nomi la Universalan Patron pli ofte signifas la Universalan Centron. Ankoraŭ pli malproksime ekstere en la stelplena kreitaĵaro, li estas konata, ekzemple sur la ĉefmondo de via loka universo, kiel la Unua Kreopova Fonto kaj Dia Centro. En iu najbara konstelacio Dio estas nomata la Patro de Universoj. En alia, la Infinita Subtenanto, kaj oriente, la Dia Reganto. Li estas ankaŭ nomata la Patro de Lumoj, la Donaco de Vivo kaj la Tutpotenca Unu.

Sur tiuj mondoj, kie Paradiza Filo vivis sindonacan vivon, Dio estas ĝenerale konata per nomo indikanta personan rilaton, teneran korinklinon kaj patran sindonemon. Sur via konstelacia ĉefsidejo Dio estas konsiderata kiel la Universala Patro, kaj sur malsamaj planedoj en via loka sistemo de loĝataj mondoj, li estas diverse konata kiel la Patro de Patroj, la Paradiza Patro, la Havona Patro kaj la Spirito-Patro. Tiuj, kiuj konas Dion per la revelacioj de la sindonacoj de la Paradizaj Filoj, fine cedas al sentimentala alvoko de la kortuŝa rilato inter la kreitaĵo kaj la Kreinto, kaj nomas Dion kiel “nian Patron.”

Sur planedo de seksohavaj kreitaĵoj, en mondo kie la impulsoj de gepatra emocio estas esence propraj al siaj inteligentaj estaĵoj, la termino Patro fariĝas vere esprimplena kaj taŭga nomo por la eterna Dio. Li estas plej bone konata, plej universale agnoskita, sur via planedo, Urantio, per la nomo Dio. La nomo, kiun li ricevas, malmulte gravas; la signifa afero estas, ke vi konu lin kaj aspiru esti kiel li. Viaj estintaj profetoj vere nomis lin “la eterna Dio”, kaj konsideris lin kiel tiu, kiu “loĝas eternecon.”

2. La Realeco de Dio

Dio estas la praa realo en la spirita mondo; Dio estas la fonto de vereco en la mensaj sferoj; Dio ombras ĉion, tra la tutaj materiaj regnoj. Por ĉiuj kreitaj inteligentuloj Dio estas personeco, kaj por la universaro li estas la Unua Fonto-Centro de la eterna realo. Dio similas nek al homo nek al maŝino. La Unua Patro estas universala spirito, eterna vereco, infinita realeco kaj patra personeco.

La Eterna Dio estas infinite pli ol idealigita realo aŭ la personecigita universo. Dio ne estas simple la plejsupera deziro de homo, la objektigita serĉado de mortemulo. Nek Dio estas nur koncepto, la povo-potencialo de rekteco. La Universala Patro estas nek sinonimo por naturo, nek la natura leĝo personecigita. Dio estas transcenda realeco, ne nur la tradicia koncepto de la homo pri plejsuperaj valoroj. Dio ne estas la psikologia enfokusigo de spiritaj signifoj, nek “la plej nobla laboro de la homo”. Dio povas esti iuj aŭ ĉiuj el tiuj ĉi konceptoj en la homa menso, sed li estas pli. Li estas savanta persono kaj amanta Patro por ĉiuj, kiuj ĝuas spiritan pacon sur tero, kaj kiuj avidas sperti personecan postvivon de la morto.

La efektiveco de la ekzisto de Dio estas demonstrata al la homa sperto per la enloĝado de la dia ĉeesto, la spirita Monitoro sendita el Paradizo por vivi en la mortemula menso de la homo, kaj tie helpi evoluigi la senmortan animon de eterna postvivo. La ĉeesto de tiu ĉi dia Ĝustiganto en la homa menso estas diskonigita de tri spertecaj fenomenoj:

1. La intelekta kapablo koni Dion — la konscio pri Dio.

2. La spirita impulso trovi Dion — la serĉado de Dio.

3. La personeca avido esti kiel Dio — la tutkora deziro plenumi la volon de la Patro.

La ekzisto de Dio neniam povos esti pruvita per sciencaj eksperimentoj aŭ per la pura racio de logika dedukto. Dio povas esti realigita nur en la regnoj de la homa sperto; tamen, la vera koncepto pri la realo de Dio estas racia por la logiko, kredinda por la filozofio, esenca por la religio, kaj nemalhavebla por ajna espero de la personeca transvivo.

Tiuj, kiuj konas Dion, spertis la fakton de lia ĉeesto; tiaj mortemuloj konantaj Dion tenas en sia propra sperto la solan pozitivan pruvon pri la ekzisto de la vivanta Dio, kiun iu homa estaĵo povas oferti al alia. La ekzisto de Dio estas tute preter ĉiuj ebloj de demonstro krom la kontakto inter la konscio pri Dio de la homa menso kaj la ĉeesto de Dio per la Penso-Ĝustiganto, kiu loĝas en la mortemula intelekto kaj estas donita al homo kiel libera donaco de la Universala Patro.

Teorie vi povas pensi pri Dio kiel la Kreinto, kaj li estas la persona kreinto de Paradizo kaj de la centra universo de perfekteco, sed la universoj de tempo kaj spaco estas ĉiuj kreitaj kaj organizitaj per la Paradiza korpuso de la Kreinto-Filoj. La Universala Patro ne estas la persona kreinto de la loka universo de Nebadono; la universo, en kiu vi loĝas, estas la kreado de lia Filo Mikaelo. Kvankam la Patro ne persone kreas la evoluajn universojn, li tamen regas ilin en multaj el iliaj universaj rilatoj kaj en iuj el iliaj manifestiĝoj de fizikaj, mensaj kaj spiritaj energioj. Dio la Patro estas la persona kreinto de la Paradiza universo kaj, asocie kun la Eterna Filo, la kreinto de ĉiuj aliaj personaj Kreintoj de universoj.

Kiel fizika reganto en la materia universaro, la Unua Fonto-Centro funkcias laŭ la pratipoj de la eterna Insulo de Paradizo, kaj per tiu ĉi absoluta gravito-centro la eterna Dio ekzercas kosman superregadon de la fizika nivelo egalmaniere en la centra universo kaj tra la tuta universaro. Kiel menso, Dio funkcias en la Diaĵo de la Infinita Spirito; kiel spirito, Dio manifestiĝas en la persono de la Eterna Filo kaj en la personoj de la diaj infanoj de la Eterna Filo. Tiu ĉi interrilato de la Unua Fonto-Centro kun la kunordigitaj Personoj kaj Absolutoj de Paradizo neniel malhelpas la rektan personan agon de la Universala Patro tra la tuta kreitaĵaro kaj sur ĉiuj ĝiaj niveloj. Per la ĉeesto de sia fragmentigita spirito la Kreinto-Patro subtenas tujan kontakton kun siaj kreitaĵaj infanoj kaj siaj kreitaj universoj.

3. Dio estas Universala Spirito

“Dio estas spirito.” Li estas universala spirita ĉeesto. La Universala Patro estas infinita spirita realo; li estas “la suverena, eterna, senmorta, nevidebla kaj sola vera Dio”. Kvankam vi estas “la idoj de Dio”, vi ne devas pensi, ke la Patro similas al vi laŭ formo kaj fiziko, ĉar oni diris al vi, ke vi estis kreitaj “laŭ lia bildo” — loĝataj de la Mistero-Monitoroj dissenditaj el la centra loĝejo de lia eterna ĉeesto. Spiritaj estaĵoj estas realaj, kvankam ili estas nevideblaj al homaj okuloj; kvankam ili havas nek karnon kaj nek sangon.

Diris la estinta klarvidanto: “Jen li iras apud mi, kaj mi ne vidas lin; li ankaŭ preterpasas, sed mi ne perceptas lin.” Ni povas konstante observi la verkojn de Dio, ni povas esti tre konsciaj pri la materiaj pruvoj de lia majesta konduto, sed malofte ni povas kontempli la videblan manifestiĝon de lia dieco, eĉ nek por vidi la ĉeeston de lia delegita spirito loĝanta en la homo.

La Universala Patro estas nevidebla, ne ĉar li kaŝas sin for de la humilaj kreitaĵoj kun materiaj handikapoj kaj spiritaj limigoj. La situacio pli ĝuste estas jena: “Vi ne povas vidi mian vizaĝon, ĉar neniu mortemulo povas vidi min kaj vivi”. Neniu materia homo povus vidi la spirito-Dion kaj konservi sian mortemulan ekziston. La gloro kaj la spirita brilo de la dia personeco-ĉeesto ne estas proksimiĝebla de la malsuperaj grupoj de spiritaj estaĵoj aŭ iu ajn ordo de materiaj personecoj. La spirita lumeco de la persona ĉeesto de la Patro estas “lumo, kiun neniu mortemulo povas alproksimiĝi; kiun neniu materia kreitaĵo jam vidis aŭ povas vidi”. Sed ne necesas vidi Dion per karnaj okuloj por distingi lin per la fido-vido de la spiritigita menso.

La spirita naturo de la Universala Patro estas plene kunhavigita kun lia kunekzistanta memo, la Eterna Filo de Paradizo. Kaj la Patro kaj la Filo sammaniere kunhavas la universalan kaj eternan spiriton plene kaj senrezerve kun sia kuna personeca kunordiganto, la Infinita Spirito. La spirito de Dio estas, en li mem kaj de li mem, absoluta; en la Filo ĝi estas nelimigita, en la Spirito, universala, kaj en ĉiuj el ili kaj de ĉiuj el ili, infinita.

Dio estas universala spirito; Dio estas la universala persono. La plejsupera persona realo de la limhava kreitaĵaro estas spirito; la plejlasta realo de la persona kosmo estas absonida spirito. Nur la niveloj de infiniteco estas absolutaj, kaj nur sur tiaj niveloj estas finatingo de unueco inter materio, menso kaj spirito.

En la universoj Dio la Patro estas potenciale la superreganto de materio, menso kaj spirito. Nur pere de sia vasta cirkvito de personeco Dio rekte traktas kun la personecoj de sia vasta kreitaĵaro de libervolaj kreitaĵoj, sed li estas kontaktebla (ekster Paradizo) nur per la ĉeesto de siaj fragmentitaj entoj, la volo de Dio for en la universoj. Tiu ĉi Paradiza spirito, kiu loĝas en la mensoj de la tempaj mortemuloj, kaj tie kuraĝigas la evoluon de la senmorta animo de la postvivanta kreitaĵo, estas de la Universala Patro laŭ naturo kaj dieco. Sed la mensoj de tiaj evoluaj kreitaĵoj originas de la lokaj universoj kaj devas akiri dian perfektecon plenumante tiujn spertecajn transformojn de spirita atingo, kiuj estas la neevitebla rezulto de kreitaĵa elekto plenumi la volon de la Patro en ĉielo.

En la interna sperto de homo, la menso estas kunigita kun materio. Tia menso ligita al materio ne povas postvivi la fizikan morton. La postviva tekniko konsistas el tiuj alĝustigoj de la homa volo, kaj el tiuj transformoj en la mortemula menso, per kiuj tia intelekto, konscia pri Dio iom post iom fariĝas spirite instruita kaj fine spirite gvidita. Tiu ĉi evoluo de la homa menso ekde materia asocio ĝis spirita unuiĝo rezultigas la transmutacion de la potenciale spiritaj fazoj de la mortemula menso en la morontiajn realojn de la senmorta animo. La mortemula menso subordigita al materio estas destinita fariĝi ĉiam pli materia kaj sekve suferi finan formorton de la personeco; la menso submetita al la spirito estas destinita fariĝi ĉiam pli spirita kaj finfine atingi unuecon kun la transvivanta kaj gvidanta dia spirito, kaj tiamaniere atingi transvivon kaj eternecon de personeca ekzisto.

Mi devenas de la Eternulo, kaj mi plurfoje revenis al la ĉeesto de la Universala Patro. Mi konas la efektivecon kaj personecon de la Unua Fonto-Centro, la Eterna kaj Universala Patro. Mi scias, ke, kvankam la granda Dio estas absoluta, eterna kaj infinita, li ankaŭ estas bona, dia kaj graca. Mi konas la veron pri la grandaj deklaroj: “Dio estas spirito” kaj “Dio estas amo”, kaj tiuj ĉi du atributoj estas pli komplete rivelitaj al la universo en la Eterna Filo.

4. La Mistero de Dio

La infiniteco de la perfekteco de Dio estas tia, ke ĝi eterne konsistigas lin kiel misteron. Kaj la plej granda el la nesondeblaj misteroj de Dio estas la fenomeno de la dia loĝado de mortemulaj mensoj. La maniero, laŭ kiu la Universala Patro loĝas en la tempaj kreitaĵoj, estas la plej profunda el ĉiuj universaj misteroj; la dia ĉeesto en la menso de la homo estas la mistero de misteroj.

La fizikaj korpoj de la mortemuloj estas “la temploj de Dio”. Kvankam la Suverenaj Kreinto-Filoj proksimiĝas al la kreitaĵoj de siaj loĝataj mondoj kaj “tiras ĉiujn homojn al si mem”; kvankam ili “staras ĉe la pordo” de konscio “kaj frapas” kaj ĝojas eniri ĉe ĉiuj, kiuj “malfermos la pordojn de siaj koroj”; kvankam ekzistas tiu ĉi intima persona komuneco inter la Kreinto-Filoj kaj iliaj mortemaj kreitaĵoj, tamen, mortemaj homoj havas ion el Dio li mem, kiu efektive loĝas en ili; iliaj korpoj estas la temploj de li.

Kiam vi foriros de tie ĉi, kiam via vojo finiĝos en portempa formo, kiam via elprova vojaĝo en la karno estos finita, kiam la polvo, kiu formas la mortemulan tabernaklon, “revenos al la tero, de kiu ĝi venas”; tiam estas rivelite, ke la enloĝanta Spirito revenos al Dio, kiu donis ĝin. Loĝas en ĉiu morala estaĵo de tiu ĉi planedo fragmento de Dio, parto de dieco. Ĝi ankoraŭ ne apartenas al vi laŭ posedrajto, sed ĝi laŭplane estas celita esti unu kun vi, se vi transvivos la mortemulan ekziston.

Ni konstante estas konfrontataj kun tiu ĉi mistero de Dio; ni estas perpleksaj antaŭ la kreskanta disvolviĝo de la senfina panoramo de la vereco de lia infinita boneco, senfina mizerikordo, nekomparebla saĝeco kaj superba karaktero.

La dia mistero konsistas el la esence propra diferenco, kiu ekzistas inter la limhaveco kaj la infiniteco, la tempeco kaj la eterneco, la tempspaca kreitaĵo kaj la Universala Kreinto, la materieco kaj la spiriteco, la neperfekteco de la homo kaj la perfekteco de la Paradiza Diaĵo. La Dio de universala amo neeraripove manifestiĝas al ĉiuj el siaj kreitaĵoj ĝis la pleneco de tiu kreitaĵa kapablo spirite kompreni la kvalitojn de dia vereco, beleco kaj boneco.

Al ĉiu spirita estaĵo kaj al ĉiu mortema kreitaĵo en ĉiu sfero kaj sur ĉiu mondo de la universaro, la Universala Patro rivelas ĉion de sia graca kaj dia memo, kio povas esti distingata kaj komprenata de tiaj spiritaj estaĵoj kaj mortemaj kreitaĵoj. Dio privilegias neniun personon, ĉu spirita aŭ materia. La dia ĉeesto, kiun ĉiu infano de la universo iam ajn ĝuas, estas limigita nur pro la kapablo de tia kreitaĵo ricevi kaj distingi la spiritajn realaĵojn de la supermateria mondo.

Kiel realo en la homa spirita sperto Dio ne estas mistero. Sed kiam oni provas klare komprenigi la realaĵojn de la spirita mondo al la fizikaj mensoj de la materia ordo, mistero aperas: misteroj tiel subtilaj kaj tiel profundaj, ke nur la fidopleno de la mortemulo konanta Dion povas atingi la filozofian miraklon de la rekono de la Infinito fare de la limhavo, la distingo de la eterna Dio fare de la evoluantaj mortemuloj de la materiaj mondoj de tempo kaj spaco.

5. Personeco de la Universala Patro

Ne permesu, ke la grandeco de Dio, lia infiniteco, malklarigu aŭ eklipsu lian personecon. “Kiu planis orelon, ĉu li ne aŭdos? Kiu formis la okulon, ĉu li ne vidos? La Universala Patro estas la kulmino de dia personeco; li estas la origino kaj destino de personeco tra la tuta kreitaĵaro. Dio estas kaj infinita kaj persona; li estas infinita personeco. La Patro vere estas personeco, kvankam la infiniteco de lia persono por ĉiam metas lin preter la plena kompreno de materiaj kaj limhavaj estaĵoj.

Dio estas multe pli ol personeco, kiel la homa menso komprenas la personecon; li estas eĉ multe pli ol iu ajn ebla koncepto pri superpersoneco. Sed estas tute vane diskuti tiajn nekompreneblajn konceptojn pri dia personeco kun la mensoj de la materiaj kreitaĵoj, kies maksimuma koncepto pri la estaĵa realo konsistas el la ideo kaj idealo de personeco. La kiel eble plej alta koncepto de la materia kreitaĵo pri la Universala Kreinto estas ampleksita en la spiritaj idealoj de la ekzaltita ideo de la dia personeco. Konsekvence, kvankam vi povas scii, ke Dio devas esti multe pli ol la homa koncepto pri personeco, vi same bone scias, ke la Universala Patro ne povas esti io ajn malpli ol eterna, infinita, vera, bona kaj bela personeco.

Dio ne kaŝas sin de iuj el siaj kreitaĵoj. Li estas neatingebla al tiom multe da ordoj de estaĵoj, nur ĉar li “loĝas en lumo, al kiu neniu materia kreitaĵo povas proksimiĝi”. La grandegeco kaj mirindeco de la dia personeco superas la kompreneblon de la neperfekta menso de la evoluaj mortemuloj. Li “mezuras la akvojn en sia mankavo, kaj mezuras universon per sia manspano. Estas li, kiu sidas sur la cirklo de la tero, kiu etendas la ĉielojn kiel kurtenon, kaj dismetas ilin kiel universon por esti loĝata.” “Levu viajn okulojn alten, kaj rigardu tiun, kiu kreis ĉiujn ĉi aferojn, kiu aperigas siajn mondojn laŭnombre, kaj vokas ĉiujn ilin laŭ iliaj nomoj”; tiel estas vere, ke “la nevideblaj aferoj de Dio estas parte komprenataj per la aferoj, kiuj estis faritaj”. Hodiaŭ, kaj kiel vi estas, vi devas distingi la nevideblan Fariston tra lia multobla kaj diversa kreitaĵaro, kaj ankaŭ tra la revelacio kaj ministrado de liaj Filoj kaj iliaj multnombraj subuloj.

Kvankam materiaj mortemuloj ne povas vidi la personon de Dio, ili devus ĝoji pri la certo, ke li estas persono; per fido ili akceptu la veron, kiu prezentas, ke la Universala Patro tiel amis la mondon, ke li provizis ĝiajn humilajn loĝantojn per la eterna spirita progresado; ke li “ĝojas en siaj infanoj”. Al Dio mankas neniu el tiuj superhomaj kaj diaj atributoj, kiuj konsistigas perfektan, eternan, aman kaj infinitan Kreinto-personecon.

En la lokaj kreaĵoj (krom la personaro de la superuniversoj) Dio havas neniun personan aŭ loĝan manifestiĝon krom la Paradizaj Kreinto-Filoj, kiuj estas la patroj de la loĝataj mondoj kaj la suverenoj de la lokaj universoj. Se la fido de la kreitaĵo estus perfekta, li certe scius, ke vidinte Kreinto-Filon, li vidis la Universalan Patron; serĉante la Patron, li ne petus nek atendus vidi alian ol la Filon. La mortemulo simple ne povas vidi Dion, ĝis li kompletigos kompletan spiritan transformon kaj efektive atingos Paradizon.

La naturoj de la Paradizaj Kreinto-Filoj ne ampleksas ĉiujn nelimigitajn potencialojn de la universala absoluteco de la infinita naturo de la Unua Granda Fonto-Centro, sed la Universala Patro ĉiel die ĉeestas en la Kreinto-Filoj. La Patro kaj liaj Filoj estas unu. Tiuj ĉi Paradizaj Filoj de la ordo de Mikaelo estas perfektaj personecoj, eĉ la pratipo por ĉiu personeco de loka universo, ekde la Brila kaj Matena Stelo ĝis la plej humila homa kreitaĵo de progresanta besta evoluo.

Sen Dio kaj sen lia granda kaj centra persono, ekzistus neniu personeco tra la tuta vasta universaro. Dio estas personeco.

Kvankam Dio estas eterna povo, majesta ĉeesto, transcenda idealo kaj glora spirito, kvankam li estas ĉiuj ĉi aferoj kaj infinite pli, tamen li estas vere kaj porĉiame perfekta Kreinto-personeco, persono, kiu povas “koni kaj esti konata”, kiu povas “ami kaj esti amata”, kaj iu kiu povas amikiĝi kun ni; dumtempe vi povas esti konata, kiel aliaj homoj povas esti konata, kiel la amiko de Dio. Li estas reala spirito kaj spirita realo.

Kiam ni vidas la Universalan Patron rivelitan tra lia tuta universo; kiam ni distingas lin loĝanta en liaj miriadoj da kreitaĵoj; kiam ni rigardas lin en la personoj de liaj Suverenaj Filoj; kiam ni daŭre sentas lian dian ĉeeston tie kaj tie ĉi, proksime kaj malproksime, ni ne dubu nek pridubu lian personecan ĉefecon. Malgraŭ ĉiuj ĉi vastaj distribuoj, li restas vera persono kaj porĉiame konservas personan rilaton kun siaj nenombreblaj multegoj da kreitaĵoj disaj tra la universaro.

La ideo pri la personeco de la Universala Patro estas plivastigita kaj pli vera koncepto pri Dio, kiu venis al la homaro ĉefe per revelacio. Racio, saĝeco kaj religia sperto, ĉiuj induktas kaj implicas la personecon de Dio, sed ili ne entute validigas ĝin. Eĉ la enloĝanta Penso-Ĝustiganto estas antaŭpersona. La vereco kaj matureco de ajna religio estas rekte proporcia al ĝia koncepto pri la infinita personeco de Dio, kaj al ĝia kompreno pri la absoluta unueco de la Diaĵo. La ideo pri persona Diaĵo fariĝas do la mezuro de la religia matureco post kiam religio unue formulis la koncepton pri la unueco de Dio.

La primitiva religio havis multajn personajn diojn, prilaboritajn laŭ la homa bildo. La revelacio asertas la validecon de la personeca koncepto pri Dio, kiu estas nur ebla en la scienca postulato de Unua Kaŭzo kaj nur provizore sugestita en la filozofia ideo de la Universala Unueco. Nur per personeca proksimiĝo iu ajn persono povas ekkompreni la unuecon de Dio. Nei la personecon de la Unua Fonto-Centro lasas nur la elekton de du filozofiaj dilemoj: materiismo aŭ panteismo.

Kontemplante la Diaĵon la koncepto pri personeco devas esti liberigita de la ideo de korpeco. Por homa personeco aŭ por Dio, materia korpo ne estas nemalhavebla. La korpeca eraro montriĝas en ambaŭ ekstremoj de homa filozofio. En materiismo, ĉar la homo perdas sian korpon pro la morto, li ĉesas ekzisti kiel personeco; en panteismo, ĉar Dio ne havas korpon, li tial ne ekzistas kiel persono. La superhoma speco de progresanta personeco funkcias en kuniĝo de menso kaj spirito.

La personeco ne simple estas atributo de Dio; ĝi pli ĝuste signifas la tuton de la kunordigita infinita naturo kaj de la unuigita dia volo, kiu estas montrata en la eterneco kaj la universaleco de perfekta esprimo. La personeco, laŭ la plejsupera senco, estas la revelacio de Dio al la universaro.

Dio, estante eterna, universala, absoluta kaj infinita, ne kreskas sian scion nek pligrandigas sian saĝon. Dio ne akiras sperton, kiel la limhava homo povus konjekti aŭ kompreni, sed, ene la regnoj de sia propra eterna personeco, li ĝuas tiujn daŭrajn ekspansiojn de memrealigo, kiuj laŭ iuj manieroj, estas kompareblaj kaj analogaj al la akiro de nova spertado de la limhavaj kreitaĵoj de la evoluaj mondoj.

La absoluta perfekteco de la infinita Dio kondukus lin suferi la terurajn limigojn de senrestrikta finatingo de perfekteco, se ne estus la fakto, ke la Universala Patro rekte partoprenas la personecan lukton de ĉiu neperfekta animo kiu, per dia helpo, serĉas en la vasta universo supreniri al la spirite superaj perfektaj mondoj. Tiu ĉi progresanta sperto de ĉiu spirita estaĵo kaj ĉiu mortema kreitaĵo tra la tuta universaro estas parto de la ĉiam plivastiĝanta Diaĵa-konscio de la Patro pri la senfina dia cirklo de senĉesa memrealigado.

Laŭvorte estas vere: “En ĉiuj viaj afliktoj li estas afliktita.” “En ĉiuj viaj triumfoj li triumfas en kaj kun vi.” Lia antaŭpersona dia spirito estas reala parto de vi. La Insulo de Paradizo respondas al ĉiuj fizikaj metamorfozoj de la universaro; la Eterna Filo inkluzivas ĉiujn spiritajn impulsojn de la tuta kreitaĵaro; la Kuna Aganto ampleksas la tutan mensan esprimon de la plivastiĝanta kosmo. La Universala Patro realigas en la pleneco de la dia konscio ĉiun individuan sperton de la progresaj luktoj de la plivastiĝantaj mensoj kaj suprenirantaj spiritoj de ĉiu ento, estaĵo kaj personeco de la tuta evolua kreitaĵaro de tempo kaj spaco. Kaj ĉio ĉi estas laŭvorte vera, ĉar “en Li ĉiuj ni vivas, moviĝas kaj havas nian ekziston.”

6. Personeco en la Universo

La homa personeco estas la spactempa bildo-ombro projekciita de la dia Kreinto-personeco. Kaj neniu efektivajxo iam povas esti adekvate komprenata per la ekzameno de ĝia ombro. Ombroj devus esti interpretitaj laŭ la vera substanco.

Dio estas por la scienco kaŭzo, por la filozofio ideo, por la religio persono, ecx la amanta ĉiela Patro. Dio estas por la sciencisto praa forto, por la filozofo hipotezo de unueco, por la religiulo vivanta spirita sperto. La neadekvata koncepto de la homo pri la personeco de la Universala Patro povas esti plibonigita nur per la spirita progreso de la homo en la universo, kaj fariĝos vere adekvata, nur kiam la pilgrimantoj de tempo kaj spaco fine atingos la dian brakumon de la vivanta Dio sur Paradizo.

Neniam malatentu la antipodajn vidpunktojn de la personeco, kiel ĝi estas konceptita de Dio kaj la homo. La homo vidas kaj komprenas personecon rigardante de la limhaveco al la infiniteco; Dio rigardas de la infiniteco al la limhaveco. La homo posedas la plej malaltan specon de personeco; Dio la plej altan, eĉ plejsuperan, plejlastan kaj absolutan. Tial la pli bonaj konceptoj pri la dia personeco devis pacience atendi la aperon de plibonigitaj ideoj pri la homa personeco, precipe la plialtigitan revelacion kaj de la homa kaj la dia personeco en la sindonaca vivo sur Urantio de Mikaelo, la Kreinto-Filo.

La antaŭpersona dia spirito, kiu loĝas en la mortemula menso, portas, per sia ĉeesto mem, la validan pruvon de sia efektiva ekzisto, sed la koncepto pri la dia personeco povas esti komprenata nur per la spirita klarvideco de aŭtentika persona religia sperto. Ajna persono, ĉu homa aŭ dia, povas esti konata kaj komprenata tute aparte de la eksteraj reagoj aŭ de la materia ĉeesto de tiu persono.

Iom da morala afineco kaj spirita harmonio estas esencaj al amikeco inter du personoj; amanta personeco apenaŭ povas riveli sin al senamulo. Eĉ por proksimiĝi al la kono de dia personeco, ĉiuj personecaj dotoj de la homo devas esti plene konsekritaj al la klopodo; senentuziasma, parta sindonemo estos vana.

Ju pli la homo komplete komprenas sin kaj aprezas la personecajn valorojn de siaj kunuloj, des pli li avidos koni la Originalan Personecon, kaj des pli sincere tia homo konanta Dion klopodos fariĝi kiel la Originala Personeco. Oni povas argumenti opiniojn pri Dio, sed la sperto kun li kaj en li ekzistas super kaj ekster ĉia homa polemika kaj nura intelekta logiko. La homo konanta Dion priskribas siajn spiritajn spertojn, ne por konvinki nekredantojn, sed por la edifo kaj reciproka kontento de kredantoj.

Agnoski, ke la universo povas esti konata, ke ĝi estas komprenebla, estas agnoski, ke la universo estas mense konstruata kaj administrata de personeco. La homa menso nur povas percepti la mensajn fenomenojn de aliaj mensoj, ĉu homaj, ĉu superhomaj. Se la homa personeco povas sperti la universon, tio estas ĉar la dia menso kaj efektiva personeco estas ie kaŝitaj en tiu universo.

Dio estas spirito — spirita personeco; la homo ankaŭ estas spirito, potenciala spirita personeco. Jesuo de Nazareto atingis la plenan realigon de tiu ĉi potencialo de spirita personeco en la homa sperto; tial lia vivo plenumanta la volon de la Patro fariĝas por la homo la plej reala kaj ideala revelacio pri la personeco de Dio. Kvankam la personeco de la Universala Patro povas esti komprenata nur en la efektiva religia sperto, en la tera vivo de Jesuo ni estas inspiritaj de la perfekta demonstro de tia realigo kaj revelacio de la personeco de Dio en vere homa sperto.

7. Spirita Valoro de la Personeca Koncepto

Kiam Jesuo parolis pri “la vivanta Dio”, li aludis personan Diaĵon — la Patro en la ĉielo. La koncepto pri la personeco de la Diaĵo plifaciligas kunulecon; ĝi favoras inteligentan adoron; ĝi disvolvas kuraĝigan konfidon. Inter nepersonaj aferoj povas esti interagoj, sed ne kunuleco. La kunuleco inter patro kaj filo, same kiel inter Dio kaj homo, ne povas ekzisti krom se ambaŭ estas personoj. Nur personecoj povas komuniĝi unu kun la alia, kvankam tiu ĉi personeca komuneco povas esti multe faciligita per la ĉeesto de ĝuste tia nepersona ento kiel la Penso-Ĝustiganto.

La homo ne atingas sian unuiĝon kun Dio kiel akvoguto povus trovi unuecon kun la oceano. La homo atingas dian unuiĝon per progresanta reciproka spirita komuneco, per personeca interrilato kun la persona Dio, per kreskanta atingado de la dia naturo per tutkora kaj inteligenta konformeco al la dia volo. Tia sublima rilato povas ekzisti nur inter personecoj.

Eble la koncepto pri vereco povus esti disigita de la personeco, la koncepto pri la beleco povas ekzisti sen la personeco, sed la koncepto pri la dia boneco estas komprenebla nur rilate al la personeco. Nur persono povas ami kaj esti amata. Eĉ beleco kaj vereco estus eksigitaj de la postviva espero, se ili ne estus atributoj de persona Dio, amanta Patro.

Ni ne povas plene kompreni kiel Dio povas esti praa, senŝanĝa, tutpotenca kaj perfekta, kaj samtempe ĉirkaŭita de ĉiam ŝanĝiĝanta kaj ŝajne leĝ-limigita universo, evoluanta universo de relativaj neperfektaĵoj. Sed ni povas koni tian veron en nia propra persona sperto, ĉar ĉiuj ni konservas la identecon de personeco kaj unuecon de volo malgraŭ la konstanta ŝanĝiĝo de ni mem kaj nia medio.

La plejlasta universa realeco ne povas esti komprenata per matematiko, logiko aŭ filozofio, sed nur per persona spertado en progresanta konformeco al la dia volo de persona Dio. Nek scienco, nek filozofio, nek teologio povas validigi la personecon de Dio. Nur la persona sperto de la fidaj gefiloj de la ĉiela Patro povas realigi la efektivan spiritan atingon de la personeco de Dio.

La pli altaj konceptoj de universa personeco implicas: identecon, memkonscion, memvolon kaj eblon memrevelacii. Kaj tiuj ĉi trajtoj ankaŭ implicas kamaradecon kun aliaj kaj egalaj personecoj, kiel ekzistas en la personecaj asocioj de la Paradizaj diaĵoj. Kaj la absoluta unueco de tiuj ĉi asocioj estas tiel perfekta, ke la dieco konatiĝas per sia nedividebleco kaj unueco. “La Sinjoro Dio estas unu.” La nedividebleco de personeco ne malhelpas Dion disdonaci sian spiriton por vivi en la koroj de la mortemuloj. La nedividebleco de la personeco de homa patro ne malhelpas la reprodukton de mortemaj gefiloj.

Tiu ĉi koncepto de nevidebleco lige kun la koncepto de unueco implicas transcendecon de tempo kaj spaco fare de la Plejlasteco de la Diaĵo; do nek spaco nek tempo povas esti absoluta aŭ infinita. La Unua Fonto-Centro estas tiu infiniteco, kiu senrestrikte transcendas ĉiun menson, ĉiun materion kaj ĉiun spiriton.

La fakto pri la Paradiza Trinitato neniel malobservas la veron pri la dia unueco. La tri personecoj de Paradiza Diaĵo estas, en ĉiuj reagoj de universa realeco kaj en ĉiuj kreitaĵaj rilatoj, kiel unu. La ekzisto de tiuj ĉi eternaj personoj ankaŭ ne malobservas la veron de la nedividebleco de la Diaĵo. Mi plene konscias, ke mi havas je mia dispono neniun adekvatan lingvon por klarigi al la mortemula menso kiel tiuj ĉi universaj problemoj aperas al ni. Sed vi ne senkuraĝiĝu; ne ĉiuj tiuj aferoj estas plene klaraj eĉ al la altaj personecoj apartenantaj al mia grupo de Paradizaj estaĵoj. Ĉiam memoru, ke tiuj ĉi profundaj veroj rilataj al la Diaĵo pli kaj pli klariĝos, kiam viaj mensoj iom post iom spiritiĝos dum la sinsekvaj epokoj de la longa supreniro de la mortemulo al Paradizo.

[Prezentita de Dia Konsilanto, membro de grupo de ĉielaj personecoj asignitaj de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso, la ĉefsidejo de la sepa superuniverso, por superrigardi tiujn partojn de tiu ĉi venonta revelacio, kiu rilatas al aferoj ekster la limoj de la loka universo de Nebadono. Mi estas komisiita por patroni tiujn kajerojn priskribantajn la naturon kaj atributojn de Dio, ĉar mi reprezentas la plej altan informfonton haveblan por tia celo en iu ajn loĝata mondo. Mi servis kiel Dia Konsilanto en ĉiu el la sep superuniversoj, kaj longe vivis en la Paradiza centro de ĉiuj aferoj. Multfoje mi ĝuis la plejsuperan plezuron resti en la tuja persona ĉeesto de la Universala Patro. Mi prezentas la realon kaj veron de la naturo kaj atributoj de la Patro kun nekontestebla aŭtoritato; mi scias, pri kio mi parolas.]