Antaŭparolo

En la menso de la mortemuloj de Urantio — tio estas la nomo de via mondo — ekzistas granda konfuzo pri la signifo de tiaj terminoj kiaj Dio, dieco kaj diaĵo. La homaj estaĵoj estas ankoraŭ pli konfuzitaj kaj necertaj pri la rilatoj de la diaj personecoj indikitaj per tiuj ĉi multoblaj nomoj. Pro tiu ĉi koncepta malriĉeco asociita kun tiom da idea konfuzo, mi estis komisiita por formuli tiun ĉi enkondukan raporton por klarigi la signifojn, kiuj devus esti alligitaj al iuj vortaj simboloj, kiel ili povas esti ĉi-poste uzataj en tiuj kajeroj, kiujn la Orvontona korpuso de revelaciantoj de vero estis rajtigita traduki en la anglan lingvon de Urantio.

Estas treege malfacile prezenti pligrandigitajn konceptojn kaj altnivelan veron, strebante vastigi kosman konscion kaj plialtigi la spiritan percepton, kiam ni estas limigitaj al la uzado de ĉirkaŭlimigita lingvo de la regno. Sed nia mandato ordonas al ni fari ĉiujn klopodojn por transdoni niajn signifojn uzante la vortajn simbolojn de la angla lingvo. Ni estis instrukciitaj enkonduki novajn terminojn, nur kiam la koncepto portretenda trovas neniun terminologion en la angla, kiu povus esti uzata por transdoni tian novan koncepton parte aŭ eĉ kun pli aŭ malpli da distordo de signifo.

Esperante faciligi la komprenon kaj preventi konfuzon ĉe ĉiu mortemulo, kiu povas legi tiujn ĉi kajerojn, ni opinias, ke estas saĝe prezenti en tiu ĉi komenca raporto skizon pri la signifoj alligotaj al multnombraj anglaj vortoj uzotaj por nomi la Diaĵon kaj iujn asociitajn konceptojn pri aferoj, signifoj kaj valoroj pri la universa realo.

Sed por formuli tiun ĉi Antaŭparolon pri difinoj kaj limigoj de terminologio, necesas antaŭvidi la uzon de tiuj ĉi terminoj en la postaj prezentoj. Tiu ĉi Antaŭparolo ne estas do kompleta raporto per si mem; ĝi estas nur difina gvidilo destinita por helpi tiujn, kiuj legos la akompanantajn kajerojn traktantajn la Diaĵon kaj la universaron, kiuj estis formulitaj de Orvontona komisiono sendita sur Urantion por tiu celo.

Via mondo, Urantio, estas unu el multaj similaj loĝataj planedoj, kiuj konsistigas la lokan universon de Nebadono. Tiu ĉi universo, kune kun aliaj similaj kreaĵoj, konsistigas la superuniverson de Orvontono, el kies ĉefmondo, Uverso, nia komisiono devenas. Orvontono estas unu el la sep evoluantaj superuniversoj de tempo kaj spaco, kiuj ĉirkaŭas la neniam komenciĝintan kaj neniam finiĝontan kreaĵon de dia perfekteco — la centran universon de Havono. Ĉe la koro de tiu ĉi eterna kaj centra universo troviĝas la senmova Insulo de la Paradizo, la geografia centro de infinito kaj la loĝloko de la eterna Dio.

La sep evoluantajn superuniversojn asocie kun la centra kaj dia universon ni kutime nomas la granda universo; tiuj estas la nun organizitajn kaj loĝatajn kreaĵojn. Ili ĉiuj estas parto de la majstra universo, kiu ankaŭ ampleksas la neloĝatajn sed pretigotajn universojn de la ekstera spaco.

1. Diaĵo kaj dieco

La universaro prezentas fenomenojn de diaĵaj agadoj sur diversaj niveloj de kosmaj realoj, mensaj signifoj kaj spiritaj valoroj, sed ĉiuj el tiuj ministradoj — personaj aŭ aliaj — estas die kunordigitaj.

La Diaĵo estas personecigebla kiel Dio, estas antaŭpersona kaj superpersona laŭ manieroj ne tute kompreneblaj de la homo. La Diaĵo estas karakterizita per la kvalito de unueco — efektiva aŭ potenciala — sur ĉiuj supermateriaj niveloj de realo; kaj tiu ĉi unuiganta kvalito estas plej bone komprenata de kreitaĵoj kiel dieco.

La Diaĵo funkcias sur personaj, antaŭpersonaj kaj superpersonaj niveloj. La totala Diaĵo funkcias sur la jenaj sep niveloj:

1. Statika — mementenata kaj memekzistanta Diaĵo.

2. Potenciala — memvola kaj memcela Diaĵo.

3. Asocia — mempersonecigita kaj die frata Diaĵo.

4. Kreopova — memdisdona kaj die revelaciata Diaĵo.

5. Evolua — memvastiga Diaĵo identigita al la kreitaĵo.

6. Plejsupera — memsperta Diaĵo unuiganta la kreitaĵon kaj la Kreinton. Diaĵo funkcianta sur la unua nivelo de identigo de kreitaĵoj kiel spactempaj superregantoj de la granda universo, foje nomata la Plejsupereco de Diaĵo.

7. Plejlasta — memprojektata Diaĵo transcendanta spactempon. Ĉiopova, ĉioscia kaj ĉieesta Diaĵo. Diaĵo funkcianta sur la dua nivelo de esprimo de unuiĝanta dieco kiel efikaj superregantoj kaj absonidaj subtenantoj de la majstra universo. Kompare kun la ministrado de la Diaĵoj al la granda universo, tiu ĉi absonida funkcio en la majstra universo egalas la universajn superregadon kaj supersubtenon, foje nomata la Plejlasteco de Diaĵo.

La limhava nivelo de realo estas karakterizita per la kreitaĵa vivo kaj spactempaj limigoj. La limhavaj realaĵoj povas ne havi finojn, sed ili ĉiam havas komencon — ili estas kreitaj. La Diaĵa nivelo de Plejsupereco povas esti konceptita kiel funkcio rilate al limhavaj ekzistoj.

La absonida nivelo de realo estas karakterizita per senkomencaj kaj senfinaj aferoj kaj estaĵoj kaj per la transcendeco de tempo kaj spaco. La absoniduloj ne estas kreitaj; ili estas manifestiĝintaj — ili simple estas. La Diaĵa nivelo de Plejlasteco elvokas funkcion rilate al absonidaj realaĵoj. Ne gravas en kiu parto de la majstra universo, kiam ajn tempo kaj spaco estas transcenditaj, tia absonida fenomeno estas ago de la Plejlasteco de Diaĵo.

La absoluta nivelo estas senkomenca, senfina, sentempa kaj senspaca. Ekzemple: sur Paradizo, tempo kaj spaco ne ekzistas; la spactempa statuso de Paradizo estas absoluta. Tiu ĉi nivelo estas Trinitate atingita ekzistece de la Paradizaj Diaĵoj, sed tiu ĉi tria nivelo de esprimo de unuiĝanta Diaĵo ne estas plene spertece unuiĝinta. Kiam ajn, kie ajn kaj kiel ajn funkcias la absoluta nivelo de Diaĵo funkcias, valoroj kaj signifoj de Paradizo-absoluto estas evidentaj.

La Diaĵo povas esti ekzisteca, kiel en la Eterna Filo; sperteca kiel en la Plejsupera Estaĵo; asocieca kiel en Dio la Sepoblo; nedividita kiel en la Paradiza Trinitato.

La Diaĵo estas la fonto de ĉio, kio estas dia. La Diaĵo estas karakterize kaj nevarie dia, sed ĉio, kio estas dia, ne estas necese Diaĵo, kvankam tio estos kunordigita kun la Diaĵo, kaj emos al iu fazo de unueco kun la Diaĵo — spirita, mensa aŭ persona.

La dieco estas la karakteriza, unuiĝanta kaj kunordiganta kvalito de la Diaĵo.

La dieco estas komprenebla por la kreitaĵo kiel vereco, beleco kaj boneco; korelativa en personeco kiel amo, mizerikordo kaj ministrado; rivelita sur nepersonaj niveloj kiel justeco, povo kaj suvereneco.

La dieco povas esti perfekta — kompleta — kiel sur la niveloj de ekzisteco kaj de Kreinto de Paradiza perfekteco; ĝi povas esti neperfekta, kiel sur la niveloj de sperteco kaj de kreitaĵo de spactempa evoluo; aŭ ĝi povas esti relativa, nek perfekta nek neperfekta, kiel sur iuj Havonaj niveloj de ekzistecaj-spertecaj rilatoj.

Kiam ni provas koncepti perfektecon en ĉiuj fazoj kaj formoj de relativeco, ni renkontas sep koncepteblajn specojn:

1. Absoluta perfekteco en ĉiuj aspektoj.

2. Absoluta perfekteco en kelkaj fazoj kaj relativa perfekteco en ĉiuj aliaj aspektoj.

3. Absolutaj, relativaj kaj neperfektaj aspektoj en diversaj asocioj.

4. Absoluta perfekteco en iuj rilatoj, neperfekteco en ĉiuj aliaj.

5. Absoluta perfekteco en neniu direkto, relativa perfekteco en ĉiuj manifestiĝoj.

6. Absoluta perfekteco en neniu fazo, relativa en kelkaj, neperfekteco en aliaj.

7. Absoluta perfekteco en neniu atributo, neperfekteco en ĉiuj.

2. Dio

La evoluantaj mortemaj kreitaĵoj spertas nerezisteblan impulson simboligi siajn limhavajn konceptojn pri Dio. La konscio de la homo pri morala devo kaj lia spirita idealismo reprezentas nivelon de valoro —spertecan realecon — kiu estas malfacile simboligebla.

La kosma konscio implicas la agnoskon de Unua Kaŭzo, la sola kaj unika senkaŭza realo. Dio, la Universala Patro, funkcias sur tri niveloj Diaĵo-personeco de subinfinita valoro kaj relativa esprimo de dieco:

1. Antaŭpersona — kiel en la ministrado de la fragmentoj de la Patro, kiaj la Penso-Ĝustigantoj.

2. Persona — kiel en la evolua sperto de kreitaj kaj generitaj estaĵoj.

3. Superpersona — kiel en la manifestiĝintaj ekzistoj de iuj absonidaj kaj asociitaj estaĵoj.

Dio estas vorta simbolo signanta ĉiujn personecigojn de la Diaĵo. La termino postulas malsaman difinon sur ĉiu persona nivelo de Diaĵa funkcio, kaj devas esti ankoraŭ pli redifinita ene de ĉiu el tiuj ĉi niveloj, ĉar tiu ĉi termino povas esti uzata por signi la diversajn kunordigitajn kaj subordigitajn personecigojn de la Diaĵo; ekzemple: la Paradizaj Kreinto-Filoj — la patroj de lokaj universoj.

La termino Dio, kiel ni uzas ĝin, povas esti komprenata:

Laŭ nomo — kiel Dio la Patro.

Laŭ kunteksto — kiel kiam ĝi estas uzata en la diskuto de iu diaĵa nivelo aŭ asocio. Kiam estas dubo pri la ekzakta interpretado de la vorto Dio, estus konsilinde referenci ĝin kiel la personon de la Universala Patro.

La termino Dio ĉiam indikas la personecon. La Diaĵo povas, aŭ ne povas, referenci al diecaj personecoj.

La vorto DIO estas uzata en tiuj ĉi kajeroj laŭ la jenaj signifoj:

1. Dio la Patro — Kreinto, Reganto kaj Subtenanto. La Universala Patro, la Unua Persono de la Diaĵo.

2. Dio la Filo — Kunordigita Kreinto, Spirito-Reganto kaj Spirita Administranto. La Eterna Filo, la Dua Persono de la Diaĵo.

3. Dio la Spirito — Kuna Aganto, Universala Integranto kaj Mensa Disdonacanto. La Infinita Spirito, la Tria Persono de la Diaĵo.

4. Dio la Plejsuperulo — la efektiviĝanta aŭ evoluanta Dio de tempo kaj spaco. Persona Diaĵo asocie realiganta la spactempan spertecan atingon de identeco kreitaĵo-Kreinto. La Plejsupera Estaĵo persone spertas la atingon de Diaĵa unueco kiel la evoluanta kaj sperteca Dio de la evoluaj kreitaĵoj de tempo kaj spaco.

5. Dio la Sepoblo — Diaĵa personeco ĉie efektive funkcianta en tempo kaj spaco. La personaj Paradizaj Diaĵoj kaj iliaj kreopovaj asociitoj funkciantaj en kaj trans la limoj de la centra universo kaj povo-personeciĝanta kiel la Plejsupera Estaĵo sur la unua kreitaĵa nivelo de unuiĝanta Diaĵa revelacio en tempo kaj spaco. Tiu ĉi nivelo, la granda universo, estas la sfero de la spactempa malsupreniro de Paradizaj personecoj en reciproka asocio kun la spactempa supreniro de evoluaj kreitaĵoj.

6. Dio la Plejlastulo — la manifestiĝinta Dio de supertempo kaj transcendita spaco. La dua sperteca nivelo de unuiĝanta Diaĵa manifestiĝo. Dio la Plejlastulo implicas la atingitan realigon de la sintezitaj absonidaj-superpersonaj, spactempe transcenditaj kaj manifestiĝintaj-spertecaj valoroj, kunordigitaj sur finaj kreaj niveloj de Diaĵa realo.

7. Dio la Absoluto — la sperteciganta Dio de transcenditaj superpersonaj valoroj kaj diecaj signifoj, nun ekzistecaj kiel Diaĵa Absoluto. Tio ĉi estas la tria nivelo de unuiĝanta Diaĵa esprimo kaj ekspansio. Sur tiu superkrea nivelo, la Diaĵo spertas la elĉerpiĝon de personecigebla potencialo, renkontas kompletigon de dieco, kaj suferas malpleniĝon de kapablo por memrevelacii sur sinsekvaj kaj progresantaj niveloj de alia personecigo. La Diaĵo nun renkontas, efikas, kaj spertas identecon kun la Nekvalifikita Absoluto.

3. La Unua Fonto-Centro

La totala kaj infinita realo estas ekzisteca en sep fazoj kaj kiel sep kunordigitaj Absolutoj:

1. La Unua Fonto-Centro.

2. La Dua Fonto-Centro.

3. La Tria Fonto-Centro.

4. La Insulo de Paradizo.

5. La Diaĵa Absoluto.

6. La Universala Absoluto.

7. La Nedeterminta Absoluto.

Dio, kiel la Unua Fonto-Centro, estas praa rilate al la tuta realo — senrezerve. La Unua Fonto-Centro estas infinita same kiel eterna, kaj estas do limigita aŭ kondiĉita nur de volo.

Dio — la Universala Patro — estas la personeco de la Unua Fonto-Centro, kaj tiel konservas personajn rilatojn de infinita regado super ĉiuj kunordigitaj kaj subordigitaj fontoj kaj centroj. Tia regado estas persona kaj infinita laŭ potencialo, eĉ se ĝi povas neniam efektive funkcii pro la perfekteco de la funkcio de tiaj kunordigitaj kaj subordigitaj fontoj, centroj kaj personecoj.

La Unua Fonto-Centro estas do praa en ĉiuj kampoj: diigitaj aŭ nediigitaj, personaj aŭ nepersonaj, efektivaj aŭ potencialaj, limhavaj aŭ infinitaj. Neniu afero aŭ estaĵo, neniu relativeco aŭ finatingo ekzistas, krom en rekta aŭ nerekta rilato kaj dependeco kun la unuarangeco de la Unua Fonto-Centro.

La Unua Fonto-centro rilatas al la universo kiel jene:

1. La gravitaj fortoj de la materiaj universoj konverĝas en la gravita centro de malalta Paradizo. Estas ĝuste tial la geografia situo de lia persono estas eterne fiksita en absoluta rilato al la centro de forto-energio de la malalta aŭ materia plano de Paradizo. Sed la absoluta personeco de la Diaĵo ekzistas sur la supra aŭ spirita plano de Paradizo.

2. La mensaj fortoj konverĝas en la Infinita Spirito; la diferenca kaj diverĝa kosma menso en la Sep Majstro-Spiritoj; la faktiganta menso de la Plejsuperulo kiel spactempa sperto en Majestono.

3. La universaj spiritaj fortoj konverĝas en la Eterna Filo.

4. La nelimigita kapablo por diaĵa ago loĝas en la Diaĵa Absoluto.

5. La nelimigita kapablo por infiniteca respondo ekzistas en la Nekvalifikita Absoluto.

6. La du Absolutoj — Qvalifikita kaj Nekvalifikita — estas kunordigitaj kaj unuigitaj en kaj de la Universala Absoluto.

7. La potenciala personeco de evolua morala estaĵo aŭ de iu ajn alia morala estaĵo estas centrita en la personeco de la Universala Patro.

La REALO, komprenata de limhavaj estaĵoj, estas parta, relativa kaj svaga. La maksimuma realo pri la Diaĵo komprenebla de evoluaj limhavaj kreitaĵoj estas entenata en la Plejsupera Estaĵo. Tamen estas antaŭaj kaj eternaj kaj superlimhavaj realoj, kiuj estas praaj al tiu ĉi Plejsupera Diaĵo de evoluaj spactempaj kreitaĵoj. Provante portreti la originon kaj naturon de universala realo, ni estas devigitaj uzi la teknikon de spactempa rezonado por atingi la nivelon de la limhava menso. Tial multaj el la samtempaj eventoj pri eterneco devas esti prezentitaj kiel sinsekvaj operacioj.

Kiel spactempa kreitaĵo rigardus la originon kaj diferencigon de la Realo, la eterna kaj infinita MI ESTAS atingis la Diaĵan liberiĝon de la katenoj de nekvalifikita infiniteco per la uzo de esence propra kaj eterna libervolo, kaj tiu ĉi disiĝo de la nekvalifikita infiniteco produktis la unuan absolutan tension de dieco. Tiu ĉi tensio de infiniteca diferenco estas solvita de la Universala Absoluto, kiu funkcias por unuigi kaj kunordigi la dinamikan infinitecon de la Totala Diaĵo kaj la statikan infinitecon de la Nekvalifikita Absoluto.

En tiu ĉi origina operacio la teoria MI ESTAS atingis la realigon de la personeco fariĝante la Eterna Patro de la Origina Filo kaj samtempe la Eterna Fonto de la Paradiza Insulo. Kunekzistante kun la diferencigo de la Filo disde la Patro, kaj en la ĉeesto de Paradizo, aperis la persono de la Infinita Spirito kaj la centra universo de Havono. Kun la apero de kunekzistanta persona Diaĵo, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito, la Patro eskapis, kiel personeco, el la alie neevitebla disvastigo tra la tuta potencialo de la Totala Diaĵo. De tiam estas nur en Trinitata asocio kun siaj du Diaĵaj egaluloj, ke la Patro plenigas la tutan Diaĵan potencialon, dum la pli kaj pli sperteca Diaĵo estas efektiviĝanta sur la diecaj niveloj de Plejsupereco, Plejlasteco kaj Absoluteco.

La koncepto pri la MI ESTAS estas filozofia koncedo, kiun ni faras por la homa menso, ligita al tempo kaj katenita al spaco, al la neebleco de la kreitaĵo kompreni eternecajn ekzistojn — senkomencajn, senfinajn realojn kaj rilatojn. Por la spactempa kreitaĵo ĉiuj aferoj devas havi komencon krom nur la NEKAŬZITO — la praa kaŭzo de kaŭzoj. Tial ni konceptas tiun ĉi filozofian nivelon de valoro kiel la MI ESTAS, samtempe instruante al ĉiuj kreitaĵoj, ke la Eterna Filo kaj Infinita Spirito estas kuneternaj kun la MI ESTAS; alivorte, neniam estis tempo, kiam la MI ESTAS ne estis la Patro de la Filo kaj, kun li, de la Spirito.

La Infinito estas uzata por indiki la plenecon — la celecon — implicita de la praeco de la Unua Fonto-Centro. La teoria MI ESTAS estas filizofia etendo de la kreitaĵo pri la “infiniteco de volo”, sed la Infinito estas efektiva nivelo de valoro reprezentanta la eternecan-intencon de la vera infiniteco de la absoluteco kaj la senbrida libervolo de la Universala Patro. Tiu ĉi koncepto estas foje nomata la Patro-Infinito.

Multo de la konfuzo de ĉiuj ordoj de estaĵoj, superaj kaj malsuperaj, klopodante malkovri la Patron-Infiniton, estas esence propra al iliaj limigoj de kompreno. La absoluta praeco de la Universala Patro ne aperas sur la subinfinitaj niveloj; tial estas verŝajne, ke nur la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito reale konas la Patron kiel infinitecon; por ĉiuj aliaj personecoj tia koncepto reprezentas la uzon de la fido.

4. Universa realo

La realo diference efektiviĝas sur diversaj universaj niveloj; la realo originas en kaj de la infinita volo de la Universala Patro, kaj estas realigebla en tri praaj fazoj sur multaj malsamaj niveloj de universa efektiviĝo:

1. La nediigita realo etendiĝas de la energiaj kampoj de la nepersoneco ĝis la realecaj kampoj de la nepersonecigeblaj valoroj de universala ekzisto, eĉ ĝis la ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto.

2. La diigita realo ampleksas ĉiujn infinitajn potencialojn de la Diaĵo etendiĝantajn tra ĉiuj regnoj de personeco, de la plej malalta limhaveco ĝis la plej alta infiniteco, tiel inkluzivanta la kampon de ĉio, kio estas personecigebla kaj pli — eĉ ĝis la ĉeesto de la Diaĵa Absoluto.

3. La interasociita realo. La universa realo supoze estas aŭ diigita aŭ nediigita, sed por subdiigitaj estaĵoj ekzistas vasta kampo de interasociita realo, potenciala kaj efektiviĝanta, kiun estas malfacile identigi. Multo de tiu ĉi kunordigita realo estas inkluzivita ene de la regnoj de la Universala Absoluto.

Tio ĉi estas la praa koncepto pri la origina realo: la Patro iniciatas kaj konservas la Realon. La praaj diferencoj de realo estas la diigiteco kaj la nediigiteco — la Diaĵa Absoluto kaj la Nekvalifikita Absoluto. La praa rilato estas la tensio inter ili. Tiu ĉi dieca tensio iniciatita de la Patro estas perfekte solvata de, kaj eterniĝas kiel la Universala Absoluto.

De la vidpunkto de tempo kaj spaco, la realo estas plue dividebla jene:

1. Efektiva kaj potenciala. La realaĵoj ekzistantaj en esprima pleneco kontraste kun tiuj, kiuj portas nerivelitan kapablon de kreskado. La Eterna Filo estas absoluta spirita efektiveco; la mortema homo estas tre plejparte nerealigita spirita potencialeco.

2. Absoluta kaj Subabsoluta. La absolutaj realaĵoj estas eternecaj ekzistoj. La subabsolutaj realaĵoj estas projekciitaj sur du nivelojn: Absonidaj — realaĵoj kiuj estas relativaj rilate al kaj la tempo kaj la eterneco. Limhavaj — realaĵoj kiuj estas projekciitaj en spacon kaj efektivigitaj en tempo.

3. Ekzisteca kaj sperteca. La Paradiza Diaĵo estas ekzisteca, sed la emerĝantaj Plejsuperulo kaj Plejlastulo estas spertecaj.

4. Persona kaj Nepersona. La Diaĵa ekspansio, la personeca esprimo kaj la universa evoluo estas por ĉiam kondiĉitaj de la ago de la libervolo de la Patro, kiu por ĉiam apartigis la signifojn kaj valorojn de menseco, spiriteco kaj personeco pri efektiveco kaj potencialeco centritajn en la Eterna Filo disde tiuj aferoj, kiuj estas centritaj en la eterna Insulo de Paradizo.

PARADIZO estas termino inkluzivanta la personajn kaj nepersonajn fokusajn Absolutojn de ĉiuj fazoj de universa realo. Paradizo, konvene kvalifikita, povas elvoki iujn ajn kaj ĉiujn formoj de realo, Diaĵo, dieco, personeco kaj energio — spiritaj, mensaj aŭ materiaj. Ĉiuj kundividas Paradizon kiel lokon de origino, funkcio kaj destino, koncerne valorojn, signifojn kaj faktajn ekzistojn.

La Insulo de Paradizo — Paradizo ne alie kvalifikita — estas la Absoluto de regado de materia gravito de la Unua Fonto-Centro. Paradizo estas senmova, estante la sola senŝanĝa afero en la universaro. La Insulo de Paradizo havas universan lokon sed neniun pozicion en spaco. Tiu ĉi eterna Insulo estas la efektiva fonto de la fizikaj universoj — estintaj, estantaj kaj estontaj. La nuklea Insulo de Lumo havas Diaĵan devenon, sed ĝi estas apenaŭ Diaĵo; nek estas la materiaj kreaĵoj parto de la Diaĵo; ili estas konsekvenco.

Paradizo ne estas kreinto; ĝi estas unika reganto de multaj universaj agadoj, multe pli reganta ol reaganta. Tra ĉiuj materiaj universoj Paradizo influas la reagojn kaj konduton de ĉiuj estaĵoj rilatajn al forto, energio kaj povo, sed Paradizo mem estas unika, ekskluziva kaj izolita en la universoj. Paradizo reprezentas nenion kaj nenio reprezentas Paradizon. Ĝi estas nek forto nek ĉeesto; ĝi estas simple Paradizo.

5. Personecaj realaĵoj

La personeco estas nivelo de diigita realo, kaj etendiĝas de la mortemula kaj mezvoja nivelo de la pli alta mensa aktivado de adoro kaj saĝo pasante tra la morontia kaj spirita niveloj ĝis la atingo de finatingo de personeca statuso. Tio estas la evolua supreniro de personeco de mortemaj kreitaĵoj kaj similaj estaĵoj, sed estas multnombraj aliaj ordoj de universaj personecoj.

La realo estas submetita al universala ekspansio, la personeco al infinita diversigo, kaj ambaŭ estas kapablaj de preskaŭ senlima Diaĵa kunordigo kaj eterna stabiligo. Dum la metamorfa gamo de nepersona realo estas definitive limigita, ni konas neniujn limigojn al la progresanta evoluo de personecaj realaĵoj.

Sur atingitaj spertecaj niveloj ĉiuj personecaj ordoj aŭ valoroj estas asocieblaj kaj eĉ kunkreaj. Eĉ Dio kaj la homo povas kunekzisti en unuigita personeco, kiel tio estas tiel delikate demonstrita per la nuna statuso de Kristo Mikaelo — Filo de Homo kaj Filo de Dio.

Ĉiuj subinfinitaj ordoj kaj fazoj de personeco estas asocie atingeblaj, kaj estas potenciale kunkreaj. La antaŭpersoneco, la personeco kaj la superpersoneco estas ĉiuj kune ligitaj per reciproka potencialo de kunordigita atingo, progresanta finfaro kaj kunkrea kapablo. Sed neniam la nepersoneco rekte transmutaciiĝas en la personeco. La personeco neniam estas spontana; ĝi estas la donaco de la Paradiza Patro. La personeco estas supermetita sur energio, kaj ĝi estas asociita nur kun vivantaj sistemoj de energio; la identeco povas esti asociita kun nevivaj pratipoj de energio.

La Universa Patro estas la sekreto de la realeco de la personeco, la disdonaco de la personeco, la destino de la personeco. La Eterna Filo estas la absoluta personeco, la sekreto de spirita energio, de morontiaj spiritoj kaj prefektigitaj spiritoj. La Kuna Aganto estas la personeco de spirito-menso, la fonto de inteligenteco, racio kaj la universala menso. Sed la Insulo de Paradizo estas nepersona kaj eksterspirita, estante la esenco de la universala korpo, la fonto-centro de fizika materio, kaj la absoluta majstra pratipo de universala materia realo.

Tiuj ĉi kvalitoj de la universala realo estas evidentaj en la Urantia homa sperto sur la jenaj niveloj:

1. Korpo. La materia aŭ fizika organismo de la homo. La viavanta elektrokemia mekanismo de besta naturo kaj origino.

2. Menso. La pensanta, perceptanta kaj sentanta mekanismo de la homa organismo. La tute konscia kaj nekonscia sperto. La inteligenteco asociita kun la emocia vivo leviĝanta per adoro kaj saĝo ĝis la spirita nivelo.

3. Spirito. La dia spirito kiu loĝas en la menso de la homo — la Penso-Ĝustiganto. Tiu ĉi senmorta spirito estas antaŭpersona — ne personeco, kvankam destinite por fariĝi parto de la personeco de la postvivanta mortema kreitaĵo.

4. Animo. La animo de la homo estas sperteca akiro. Kiam la mortema kreitaĵo elektas “plenumi la volon de la Patro en la ĉielo”, tiam la loĝanta spirito fariĝas la patro de nova realaĵo en la homa sperto. La mortema kaj materia menso estas la patrino de tiu ĉi sama emerĝa realaĵo. La substanco de tiu ĉi nova realaĵo estas nek materia nek spirita — ĝi estas morontia. Tio ĉi estas la emerĝa kaj senmorta animo, kiu estas destinita por postvivi la mortemulan morton kaj komenci la Paradizan supreniron.

La personeco. La personeco de la mortema homo estas nek korpo, menso aŭ spirito; nek ĝi estas animo. La personeco estas la sola senŝanĝa realaĵo en alie ĉiam ŝanĝanta kreitaĵa sperto; kaj ĝi unuigas ĉiujn aliajn asociitajn faktorojn de individueco. La personeco estas la unika disdonaco, kiun la Universala Patro faras sur la vivantaj kaj asociitaj energioj de materio, menso kaj spirito, kaj kiu postvivas kun la postvivo de la morontia animo.

Morontio estas termino indikanta vastan nivelon intervenanta inter la materieco kaj la spiriteco. Ĝi povas signi personajn aŭ nepersonajn realaĵojn, vivantajn aŭ nevivantajn energiojn. La varpo de morontio estas spirita; ĝia vefto estas fizika.

6. Energio kaj pratipo

Ĉiuj aferoj reagantaj al la personeca cirkvito de la Patro ni nomas personecaj. Ĉiuj aferoj reagantaj al la spirita cirkvito de la Filo ni nomas spiritaj. Ĉio reaganta al la mensa cirkvito de la Kuna Aganto ni nomas mensa, mensa kiel atributo de la Infinita Spirito — mensa en ĉiuj ĝiaj fazoj. Ĉio reaganta al la cirkvito de materia gravito centrita en malsupra Paradizo ni nomas materia — energia-materia en ĉiuj ĝiaj metamorfaj statoj.

ENERGION ni uzas kiel terminon inkluzivantan ĉion aplikitan al spiritaj, mensaj kaj materiaj regnoj. Forto estas ankaŭ tiel vaste uzata. Povo estas kutime limigita por indiki la elektronajn nivelojn de materio aŭ materion respondantan al la lineara gravito de la granda universo. Povo estas ankaŭ uzata por indiki suverenecon. Ni ne povas sekvi viajn ĝenerale akceptitajn difinojn pri forto, energio kaj povo. Estas tia malriĉeco de lingvo, ke ni devas asigni multajn signifojn al tiuj ĉi terminoj.

Fizika energio estas termino elvokantaj ĉiujn fazojn kaj formojn de fenomenaj movo, ago kaj potencialo.

Diskutante pri la eventoj de fizika energio ni ĝenerale uzas la terminojn kosma forto, emerĝa energio kaj universa povo. Tiuj estas ofte uzataj jene:

1. Kosma forto ampleksas ĉiujn energiojn devenantajn de la Nekvalifikita Absoluto, sed kiuj ankoraŭ ne reagas al la Paradiza gravito.

2. Emerĝa energio ampleksas tiujn energiojn, kiuj respondas al la Paradiza gravito sed ankoraŭ ne al la loka aŭ lineara gravito. Tio ĉi estas la antaŭelektrona nivelo de energio-materio.

3. Universa povo inkluzivas ĉiujn formojn de energioj kiuj, kvankam ankoraŭ respondantaj al la Paradiza gravito, rekte reagas al la lineara gravito. Tio ĉi estas la elektrona nivelo de energio-materio kaj ĉiuj postaj evoluoj de ĝi.

Menso estas fenomeno elvokanta la ĉeeston-agadon de vivanta ministrado aldonita al diversaj sistemoj de energio; kaj tio ĉi estas vera sur ĉiuj niveloj de inteligenteco. En la personeco, la menso ĉiam intervenas inter spirito kaj materio; tial la universo estas lumigita de tri specoj de lumo: materia lumo, intelekta klarvideco kaj spirita lumeco.

Lumo — spirita lumeco — estas vorta simbolo, maniero diri, kiu elvokas la personecan manifestiĝon karakterizan de spiritaj estaĵoj de diversaj ordoj. Tiu ĉi luma emanaĵo tute ne rilatas al intelekta klarvido aŭ al manifestiĝo de fizika lumo.

PRATIPO povas esti projekciita kiel materia, spirita aŭ mensa energio, aŭ ajna kombinado de tiuj ĉi energioj. Ĝi povas trapenetri personecojn, identecojn, entojn aŭ nevivantan materion. Sed pratipo estas pratipo kaj restas pratipo; nur kopioj estas multobligitaj.

Pratipo povas agordi la energion, sed ĝi ne regas ĝin. La gravito estas la nura regado de energio-materio. Nek spaco nek pratipo respondas al la gravito, sed estas neniu rilato inter spaco kaj pratipo; spaco estas nek pratipo nek potenciala pratipo. Pratipo estas agordo de realo, kiu jam liberiĝis de ĉiu ajn gravita ŝuldo; la realeco de iu ajn pratipo konsistas el ĝiaj energioj, ĝiaj mensaj, spiritaj aŭ materiaj komponantoj.

Kontraste al la aspekto de la totalo, pratipo rivelas la individuan aspekton de energio kaj de personeco. Personecaj aŭ identecaj formoj estas pratipoj rezultantaj de energio (fizika, spirita aŭ mensa), sed ne estas esence propraj al ĝi. Tiu kvalito de energio aŭ de personeco, pro kiu pratipo estas aperigita, povas esti atribuita al Dio — la Diaĵo — al la Paradiza doto de forto, al la kunekzisto de personeco kaj povo.

Pratipo estas majstra modelo, per kiu kopioj estas faritaj. Eterna Paradizo estas la absoluto de pratipoj; la Eterna Filo estas la persona pratipo; la Universala Patro estas la rekta prafonto de ambaŭ. Sed Paradizo ne disdonacas pratipon, kaj la Filo ne povas disdonaci personecon.

7. La Plejsupera Estaĵo

La Diaĵa mekanismo de la majstra universo estas duobla koncerne eternajn rilatojn. Dio la Patro, Dio la Filo kaj Dio la Spirito estas eternaj — estas ekzistecaj estaĵoj — dum Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj Dio la Absoluto estas efektiviĝantaj Diaĵaj personecoj de la post-Havonaj epokoj en la spactempo kaj la sferoj de transcendata spactempo de la evolua ekspansio de la majstra universo. Tiuj ĉi efektiviĝantaj Diaĵaj personecoj estas estontaj eternuloj de la tempo, kiam kaj kiel ili povo-personeciĝas en la kreskantaj universoj per la tekniko de la sperteca efektivigo de la asociaj-kreaj potencialoj de la eternaj Paradizaj Diaĵoj.

La Diaĵo do estas duobla laŭ ĉeesto:

1. Ekzisteca — estaĵoj de eterna ekzisto, estinta, estanta kaj estonta.

2. Sperteca — estaĵoj efektiviĝantaj en la post-Havona nuntempo sed kun senfina ekzisto dum la tuta estonta eterneco.

La Patro, Filo kaj Spirito estas ekzistecaj — ekzistecaj en efektiveco (kvankam ĉiuj potencialoj estas supoze spertecaj). La Plejsuperulo kaj la Plejlastulo estas plene spertecaj. La Diaĵa Absoluto estas sperteca laŭ efektivigo sed ekzisteca en potencialeco. La esenco de la Diaĵo estas eterna, sed nur la tri originalaj personoj de la Diaĵo estas nekvalifikate eternaj. Ĉiuj aliaj Diaĵaj personecoj havas originon, sed ili estas eternaj laŭ destino.

Atinginte esprimon de ekzisteca Diaĵo de li mem en la Filo kaj la Spirito, la Patro nun atingas spertecan esprimon sur niveloj de ĝis nun nepersonaj kaj nerivelitaj Diaĵoj kiel Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj Dio la Absoluto; sed tiuj ĉi spertecaj Diaĵoj ne nun plene ekzistas; ili estas en procezo de efektiviĝo.

Dio la Plejsuperulo en Havono estas la persona spirita reflekto de la triunua Paradiza Diaĵo. Tiu ĉi asocia Diaĵa rilato nun kreopove plivastiĝas eksteren en Dio la Sepoblo, kaj sinteziĝas en la sperteca povo de la Ĉiopova Plejsuperulo en la granda universo. La Paradiza Diaĵo, ekzisteca kiel tri personoj, tiel spertece evoluas en du fazoj de la Plejsupereco, dum tiuj ĉi duoblaj fazoj unuigas povon-personecon en unu sola Sinjoro, la Plejsupera Estaĵo.

La Universala Patro atingas libervolan liberiĝon de la ligiloj de infiniteco kaj la katenoj de eterneco per la tekniko de trinitatigo, triobla Diaĵa personecigo. La Plejsupera Estaĵo eĉ nun evoluas kiel subeterna unuiĝo de personeco de la sepobla manifestiĝo de la Diaĵo en la spactempaj segmentoj de la granda universo.

La Plejsupera Estaĵo ne estas rekta kreinto, krom ke li estas la patro de Majestono, sed li estas sinteza kunordiganto de ĉiuj universaj agadoj inter kreitaĵo kaj Kreinto. La Plejsupera Estaĵo, nun efektiviĝanta en la evoluaj universoj, estas la Diaĵa korelacianto kaj sintezanto de spactempa dieco, de triunua Paradiza Diaĵo en sperteca asocio kun la Plejsuperaj Kreintoj de tempo kaj spaco. Kiam fine efektiviĝinte tiu ĉi evolua Diaĵo konsistigos la eternan kunfandiĝon de la limhaveco kaj la infiniteco — la porĉiama kaj nedisigebla unuiĝo inter sperteca povo kaj spirita personeco.

La tuta spactempa limhava realo, sub la rekta impulso de la evoluanta Plejsupera Estaĵo, estas engaĝita en ĉiam supreniranta mobilizado kaj perfektiganta unuiĝo (sintezo povo-personeco) de ĉiuj fazoj kaj valoroj de limhava realo, asocie kun diversaj fazoj de Paradiza realo, ĝis la fino kaj por la celo de poste komenci provi atingi absonidajn nivelojn de superkreitaĵa atingo.

8. Dio la Sepoblo

Por kontraŭpezi la limhavecon de statuso kaj kompensi la kreitaĵajn limigojn de konceptado, la Universala Patro establis por la evoluaj kreitaĵoj la sepoblan proksimiĝon al la Diaĵo:

1. La Paradizaj Kreinto-Filoj.

2. La Plejaĝuloj de Tagoj.

3. La Sep Majstro-Spiritoj.

4. La Plejsupera Estaĵo.

5. Dio la Spirito

6. Dio la Filo.

7. Dio la Patro.

Tiu ĉi sepobla Diaĵa personecigo en tempo kaj spaco kaj al la sep superuniversoj ebligas al la mortemaj homoj atingi la ĉeeston de Dio, kiu estas spirito. Tiu ĉi sepobla Diaĵo, por la limhavaj spactempaj kreitaĵoj iam povo-personeciĝantaj en la Plejsupera Estaĵo, estas la funkcia Diaĵo de la mortemaj evoluaj kreitaĵoj de la kariero de Paradiza supreniro. Tia sperteca malkovro-kariero de la konstato pri Dio komencas kun la agnosko de la dieco de la Kreinto-Filo de la loka universo, kaj supreniras per la superuniversaj Plejaĝuloj de Tagoj kaj la persono de unu el la sep Majstro-Spiritoj ĝis la atingo de la malkovro kaj agnosko de la dia personeco de la Universala Patro sur Paradizo.

La granda universo estas la triobla Diaĵa kampo de la Plejsupereca Trinitato, Dio la Sepoblo kaj la Plejsupera Estaĵo. Dio la Plejsuperulo estas potenciala en la Paradiza Trinitato, de kiu devenas sia personeca kaj spirita atributoj; sed li nun efektiviĝas en la Kreinto-Filoj, Plejaĝuloj de Tagoj kaj la Majstro-Spiritoj, de kiuj devenas sia povo kiel Ĉiopovulo al la superuniversoj de tempo kaj spaco. Tiu manifestiĝo de povo de la senpera Dio de evoluaj kreitaĵoj efektive spactempe evoluas samtempe kun ili. La Ĉiopova Plejsuperulo, evoluanta sur la valoro-nivelo de nepersonaj agadoj, kaj la spirita persono de Dio la Plejsuperulo estas unu realaĵo — la Plejsupera Estaĵo.

La Kreinto-Filoj en la Diaĵa asocio de Dio la Sepoblo provizas la mekanismon, per kiu la mortemulo fariĝas senmorta kaj la limhaveco atingas la brakumon de la infiniteco. La Plejsupera Estaĵo provizas la teknikon por mobilizi la povon-personecon, la dian sintezon, de ĉiuj ĉi multnombraj operacioj, tiel ebligante al la limhaveco atingi la absonidecon, kaj per aliaj eblaj estontaj efektiviĝoj, provi atingi la Plejlastulon. La Kreinto-Filoj kaj iliaj asociitaj Diaj Ministroj partoprenas en tiu ĉi plejsupera mobilizado, sed la Plejaĝuloj de Tagoj kaj la Sep Majstro-Spiritoj estas verŝajne eterne fiksitaj kiel permanentaj administrantoj en la granda universo.

La funkcio de Dio la Sepoblo datiĝas de la organizado de la sep superuniversoj, kaj ĝi verŝajne etendiĝos lige kun la estonta evoluo de la kreaĵoj de la ekstera spaco. La organizado de tiuj ĉi estontaj universoj sur la unuaranga, duaranga, triaranga kaj kvararanga spacaj niveloj de progresanta evoluo sendube atestos la inaŭguron de la transcenda kaj absonida proksimiĝon al la Diaĵo.

9. Dio la Plejlastulo

Same kiel la Plejsupera Estaĵo progresante evoluas el la antaŭa dieca doto de la potencialo de energio kaj personeco ampleksanta la grandan universon, same Dio la Plejlastulo manifestiĝas el la potencialoj de dieco loĝantaj en la kampoj de transcendita spactempo de la majstra universo. La efektiviĝo de la Plejlasta Diaĵo signalas la absonidan unuiĝon de la unua sperteca Trinitato, kaj anoncas la ekspansion de la unuiĝanta Diaĵo sur la dua nivelo de krea memrealigo. Tio ĉi konsistigas la ekvivalenton de personeco-povo de la universa efektiviĝo de la sperteca Diaĵo de la absonidaj realaĵoj de Paradizo sur la manifestiĝantaj niveloj de transcenditaj spactempaj valoroj. La kompletigo de tia sperteca disvolviĝo estas destinita por provizi plejlastan servon-destinon al ĉiuj spactempaj kreitaĵoj, kiuj atingis absonidajn nivelojn per la kompleta konstato pri la Plejsupera Estaĵo kaj per la ministrado de Dio la Sepoblo.

Dio la Plejlastulo indikas personan Diaĵon funkciantan sur la diecaj niveloj de la absonideco kaj sur la universaj sferoj de supertempo kaj transcendita spaco. La Plejlastulo estas superplejsupera manifestiĝo de la Diaĵo. La Plejsuperulo estas la unuiĝo de la Trinitato komprenata de la limhavaj estaĵoj; la Plejlastulo estas la unuiĝo de la Paradiza Trinitato komprenata de la absonidaj estaĵoj.

La Universala Patro, per la mekanismo de evolua Diaĵo, estas efektive engaĝita en la mirinda ago de personeca fokusigo kaj pova mobilizado, sur iliaj respektivaj universaj niveloj de signifo, de la diaj valoroj de realo de la limhaveco, de la absonideco, kaj eĉ de la absoluteco.

La unuaj tri Diaĵoj de Paradizo de la eterna pasinteco — la Universala Patro, La Eterna Filo kaj la Infinita Spirito — estos, en la eterna estonteco, personece kompletigitaj de la sperteca efektivigo de asociitaj evoluaj Diaĵoj — Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj Dio la Absoluto.

Dio la Plejsuperulo kaj Dio la Plejlastulo, nun evoluantaj en la spertecaj universoj, ne estas ekzistecaj — ne pasintaj eternuloj, nur estontaj eternuloj, spactempe kondiĉitaj kaj transcende kondiĉitaj eternuloj. Ili estas Diaĵoj kun plejsupera, plejlasta kaj eble plejsupera-plejlasta dotoj, sed ili spertis la historiajn originojn de la universo. Ili neniam havos finon, sed ili ja havis personecajn komencojn. Ili ja estas efektivigoj de eternaj kaj infinitaj potencialoj de la Diaĵo, sed ili mem estas nek nekvalifikite eternaj nek infinitaj.

10. Dio la Absoluto

Estas multaj trajtoj de la eterna realo pri la Diaĵa Absoluto, kiuj ne povas esti plene klarigitaj al la spactempa limhava menso, sed la efektiviĝo de Dio la Absoluto estus la konsekvenco de la unuiĝo de la dua sperteca Trinitato, la Absoluta Trinitato. Tio konsistigus la spertecan konstaton pri absoluta dieco, la unuiĝo de absolutaj signifoj sur absolutaj niveloj; sed ni ne estas certaj pri la amplekso de ĉiuj absolutaj valoroj, ĉar ni neniam estis informitaj, ke la Kvalifikita Absoluto estas la ekvivalento de la Infinito. Superplejlastaj destinoj estas implicitaj en absolutaj signifoj kaj en infinita spiriteco, kaj sen ambaŭ el tiuj ĉi neatingitaj realaĵoj ni ne povas establi absolutajn valorojn.

Dio la Absoluto estas la celo de realigo kaj de atingo de ĉiuj superabsonidaj estaĵoj, sed la potencialo de povo kaj personeco de la Diaĵa Absoluto transcendas nian koncepton, kaj ni hezitas diskuti tiujn realaĵojn, kiuj estas tiel malproksimaj de sperteca efektivigo.

11. La tri Absolutoj

Kiam la kombinita penso de la Universala Patro kaj la Eterna Filo, funkcianta en la Dio de Ago, konsistigis la kreadon de la dia kaj centra universo, la Patro sekvis la esprimon de sia penso en la parolon de sia Filo kaj la agon de ilia Kuna Administranto diferencigante sian Havonan ĉeeston disde la potencialoj de infiniteco. Kaj tiuj ĉi nerivelitaj potencialoj de infiniteco restas space kaŝitaj en la Nekvalifikita Absoluto kaj die envolvitaj en la Diaĵa Absoluto, dum tiuj ĉi du fariĝas unu en la funkciado de la Universala Absoluto, la nerivelita infiniteco-unueco de la Paradiza Patro.

Kaj la potenco de kosma forto kaj la potenco de spirita forto estas en procezo de progresanta revelacio-realiĝo, dum la riĉiĝo de la tuta realo estas efektita de la sperteca kresko kaj per la korelacio inter la spertececo kaj la ekzisteco fare de la Universala Absoluto. Pro la egaliga ĉeesto de la Universala Absoluto, la Unua Fonto-Centro realigas etendon de sperteca povo, ĝuas identigon kun siaj evoluaj kreitaĵoj, kaj atingas ekspansion de sperteca Diaĵo sur la niveloj de Plejsupereco, Plejlasteco kaj Absoluteco.

Kiam estas neeble plene distingi inter la Diaĵa Absoluto kaj la Nekvalifikita Absoluto, ilia supoze konbinita funkcio aŭ kunordigita ĉeesto estas nomata la ago de la Universala Absoluto.

1. La Diaĵa Absoluto ŝajnas esti la tutpotenca aktiviganto, dum la Nekvalifikita Absoluto ŝajnas esti la plenefika mekanikiganto de la plejsupere unuiĝanta kaj plejlaste kunordigita universaro, eĉ de universaro de universaroj faritaj, farataj kaj ankoraŭ farotaj.

La Diaĵa Absoluto ne povas reagi, aŭ almenaŭ ne reagas, al iu ajn universa situacio laŭ subabsoluta maniero. Ĉiu respondo de tiu ĉi Absoluto al iu ajn difinita situacio ŝajnas esti farita por la bonstato de la tuta kreitaĵaro de aferoj kaj estaĵoj, ne nur en ĝia nuna stato de ekzisto, sed ankaŭ konsiderante la infinitajn eblojn de la tuta estonta eterneco.

La Diaĵa Absoluto estas tiu potencialo, kiu estis apartigita de la totala, infinita realo fare de la libervola elekto de la Universala Patro, kaj ene de kiu ĉiuj diecaj agadoj — ekzistecaj kaj spertecaj — okazas. Tio ĉi estas la Kvalifikita Absoluto kontraste al la Nekvalfikita Absoluto; sed la Universala Absoluto estas superaldona al ambaŭ en la ampleksado de la tuta absoluta potencialo.

2. La Nekvalifikita Absoluto estas nepersona, eksterdia kaj nediigita. La Nekvalifikita Absoluto estas do sen personeco, dieco kaj iuj prerogativoj de Kreinto. Nek fakto nek vero, nek sperto nek revelacio, nek filozofio nek absonideco kapablas penetri la naturon kaj karakteron de tiu ĉi Absoluto sen universa kvalifiko.

Ni klarigu, ke la Nekvalifikita Absoluto estas pozitiva realaĵo trapenetranta la grandan universon kaj, ŝajne, etendiĝanta kun egala spaca ĉeesto en la agadojn de forto kaj antaŭmateriajn evoluojn de la ŝancelantaj vastecoj de la spacaj regionoj ekster la sep superuniversoj. La Nekvalifikita Absoluto ne estas simpla negativismo de filozofia koncepto fondita sur la hipotezoj de metafizikaj sofismoj koncernantaj la universaleco, domineco kaj praeco de la senkondiĉeco kaj la nekvalifikiteco. La Nekvalifikita Absoluto estas pozitiva universa superregado en infiniteco; tiu ĉi superregado estas senlima laŭ spaco-forto, sed estas definitive kondiĉita de la ĉeesto de vivo, menso, spirito kaj personeco, kaj estas plue kondiĉita de la volaj reagoj kaj intencaj mandatoj de la Paradiza Trinitato.

Ni estas konvinkitaj, ke la Nekvalifikita Absoluto ne estas nediferencigita kaj ĉion trapenetranta influo komparebla aŭ al la panteismaj konceptoj de metafiziko aŭ al la iama scienca hipotezo pri etero. La Nekvalifikita Absoluto estas nelimigita de forto kaj kondiĉita de Diaĵo, sed ni ne plene perceptas la rilaton de tiu ĉi Absoluto al la spiritaj realaĵoj de la universoj.

3. La Universala Absoluto, ni logike deduktas, estis neevitebla en la absoluta libervola ago de la Universala Patro diferencigi la universajn realaĵojn inter diigitaj kaj nediigitaj — personecigeblaj kaj nepersonecigeblaj — valoroj. La Universala Absoluto estas la Diaĵa fenomeno indikanta la solviĝon de la tensio kreita de la libervola ago tiel diferenciganta la universan realon, kaj funkcias kiel asocia kunordiganto de tiuj ĉi totaloj de ekzistecaj potencialecoj.

La tensio-ĉeesto de la Universala Absoluto signifas la alĝustigon de diferencigo inter la diaĵa realo kaj la nediigita realo esence propra en la apartigo de la dinamiko de la libervola dieco disde la statiko de nekvalifikita infiniteco.

Ĉiam memoru: La potenciala infinito estas absoluta kaj nedisigebla de eterneco. La efektiva infiniteco en tempo neniam povas esti ne parta, kaj do devas esti neabsoluta; same la infiniteco de efektiva personeco ne povas esti absoluta krom en la nekvalifikita Diaĵo. Kaj estas la diferencigo de infiniteca potencialo en la Nekvalifikita Absoluto kaj la Diaĵa Absoluto, kiu eternigas la Universalan Absoluton, tiel kosme ebligante havi materiajn universojn en spaco kaj spirite havi limhavajn personecojn en tempo.

La limhaveco povas kunekzisti en la kosmo kun la Infinito, nur ĉar la asocia ĉeesto de la Universala Absoluto tiel perfekte egaligas la tensiojn inter tempo kaj eterneco, limhaveco kaj infiniteco, realeca potencialo kaj realeca efektiveco, Paradizo kaj spaco, homo kaj Dio. Asocie la Universala Absoluto konsistigas la identigon de la zono de progresanta evolua realo ekzistanta en la spactempo kaj en la transcendita spactempo, la universoj de subinfinita manifestiĝo de la Diaĵo.

La Universala Absoluto estas la potencialo de la statika-dinamika Diaĵo funkcie realigebla sur la niveloj de tempo-eterneco niveloj kiel valoroj de limhavo-absoluto kaj kiel ebla proksimiĝo de sperteco-ekzisteco. Tiu ĉi nekomprenebla aspekto de la Diaĵo povas esti statika, potenciala kaj asocia, sed ĝi ne estas spertece kreopova aŭ evolua koncerne la inteligentajn personecojn nun funkciantajn en la majstra universo.

La Absoluto. La du Absolutoj — kvalifikita kaj nekvalifikita — kvankam tiel ŝajne diverĝaj laŭ funkcio, kiaj ili povas esti observitaj de mensaj kreitaĵoj, estas perfekte kaj die unuigitaj en kaj de la Universala Absoluto. Lastanalize kaj finkomprene ĉiuj tri estas unu Absoluto. Sur subinfinitaj niveloj ili estas funkcie diferencigitaj, sed en infiniteco ili estas UNU.

Ni neniam uzas la terminon “la Absoluto” kiel neon de io ajn. Same ni ne rigardas la Universalan Absoluton kiel memdeterminan, specon de panteista kaj nepersona Diaĵo. La Absoluto, pri ĉio rilata al universa personeco, estas strikte limigita de la Trinitato kaj dominita de la Diaĵo.

12. La Trinitatoj

La originala kaj eterna Paradiza Trinitato estas ekzisteca, kaj estis neevitebla. Tiu ĉi neniam komencanta Trinitato estis esence propra al la fakto de la diferencigo inter la personeco kaj la nepersoneco fare de la senkatena volo de la Patro kaj faktigita, kiam lia persona volo kunordigis tiun duoblan realon per la menso. La post-Havonaj Trinitatoj estas spertecaj — esence propraj al la kreado de du subabsolutaj kaj evoluaj niveloj de manifestiĝo de povo-personeco en la majstra universo.

La Paradiza Trinitato — la eterna Diaĵa unuiĝo de la Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito — estas ekzisteca en efektiveco, sed ĉiuj potencialoj estas spertecaj. Tial tiu ĉi Trinitato konsistigas la solan Diaĵan realon ampleksantan la infinitecon, kaj tial okazas la universaj fenomenoj de la efektivigo de Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj Dio la Absoluto.

La unua kaj dua spertecaj Trinitatoj, la post-Havonaj Trinitatoj, ne povas esti infinitaj, ĉar ili ampleksas devenintajn Diaĵojn, Diaĵojn evoluintajn per la sperteca efektiviĝo de realaĵoj kreitaj aŭ manifestiĝintaj per la ekzisteca Paradiza Trinitato. La infiniteco de dieco estas konstante riĉigata, se ne plivastigata, de limhaveco kaj absonideco de la sperto de kreitaĵoj kaj de Kreinto.

La Trinitatoj estas veroj de rilatoj kaj faktoj de kunordigita Diaĵa manifestiĝo. Trinitataj funkcioj ampleksas Diaĵajn realaĵojn, kaj Diaĵaj realaĵoj ĉiam serĉas realigon kaj manifestiĝon per la personecigo. Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj eĉ Dio la Absoluto estas do diaj neeviteblaĵoj. Tiuj ĉi tri spertecaj Diaĵoj estis potencialaj en la ekzisteca Trinitato, la Paradiza Trinitato, sed ilia universa emerĝo kiel personecoj de povo parte dependas de ilia propra sperteca funkciado en la universoj de povo kaj personeco kaj parte de la spertecaj atingoj de la post-Havonaj Kreintoj kaj Trinitatoj.

La du post-Havonaj Trinitatoj, la Plejlasta kaj la Absoluta spertecaj Trinitatoj, ne estas nun plene evidentaj; ili estas en procezo de universa realiĝo. Tiuj ĉi Diaĵaj asocioj povas esti priskribitaj jene:

1. La Plejlasta Trinitato, nun evoluanta, fine konsistos el la Plejsupera Estaĵo, la Plejsuperaj Kreinto-Personecoj kaj la absonidaj Arkitektoj de la Majstra Universo, tiuj unikaj universaj planantoj, kiuj estas nek kreintoj nek kreitaĵoj. Dio la Plejlastulo fine kaj neeviteble poviĝos kaj personeciĝos kiel la Diaĵa konsekvenco de la unuiĝo de tiu ĉi sperteca Plejlasta Trinitato en la plivastiĝanta areno de la preskaŭ senlima majstra universo.

2. La Absoluta Trinitato — la dua sperteca Trinitato — nun en procezo de efektiviĝo, konsistos el Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj la nerivelita Konsumanto de la Universa Destino. Tiu ĉi Trinitato funkcias sur kaj persona kaj superpersona niveloj, eĉ ĝis la limoj de la nepersona, kaj ĝia unuiĝo en la universeco spertecigus la Absolutan Diaĵon.

La Plejlasta Trinitato spertece unuiĝas ĝis kompletigo, sed ni reale dubas la eblon pri tia plena unuiĝo de la Absoluta Trinitato. Nia koncepto, tamen, pri la eterna Paradiza Trinitato ĉiam rememorigas nin, ke la Diaĵa trinitatigo povas plenumi tion, kio alie estas neatingebla; tial ni konjektas la iaman aperon de la Plejsuperulo-Plejlastulo kaj la eblan trinitatigon-faktigadon de Dio la Absoluto.

La filozofoj de la universoj konjektas Trinitaton de Trinitatoj, ekzisteca-sperteca Trinitata Infinito, sed ili ne estas kapablaj antaŭvidi ĝian personeciĝon; eble ĝi ekvivalentus al la persono de la Universala Patro sur la koncepta nivelo de la MI ESTAS. Sed sendepende de ĉio ĉi, la originala Paradiza Trinitato estas potenciale infinita, ĉar la Universala Patro efektive estas infinita.

Dankemo

Formulante la sekvantajn prezentojn koncernantajn la portretadon de la karaktero de la Universala Patro kaj la naturon de liaj Paradizaj asociitoj, kaj provante priskribi la perfektan centran universon kaj la sep ĉirkaŭantajn superuniversojn, ni devas esti gviditaj de la mandato de la superuniversaj regantoj, kiuj direktas, ke ni, per ĉiuj niaj klopodoj por riveli la veron kaj kunordigi la esencan scion, preferu la plej altajn homajn konceptojn rilatajn al la prezentotaj subjektoj. Ni povas uzi puran revelacion, nur kiam la prezentenda koncepto ne antaŭe estis adekvate esprimita de la homa menso.

Sinsekvaj planedaj revelacioj de dia vero senescepte ampleksas la plej altajn ekzistantajn konceptojn pri spiritaj valoroj kiel parton de la nova kaj plialtigita kunordigo de planeda scio. Konsekvence, farante tiujn ĉi prezentojn pri Dio kaj liaj universaj asociitoj, ni selektis kiel bazon de tiuj ĉi kajeroj pli ol mil homajn konceptojn reprezentantajn la plej altan kaj plej altnivelan planedan scion pri spiritaj valoroj kaj universaj signifoj. Kiam tiuj ĉi homaj konceptoj, kolektitaj de mortemuloj konantaj Dion de la pasinteco kaj de la nuntempo, estas neadekvataj por portreti la veron, kiel ni estas direktitaj riveli ĝin, ni senhezite kompletigos ilin, tiucele ĉerpante en nia propra supera scio pri la realeco kaj dieco de la Paradizaj Diaĵoj kaj iliaj transcendaj loĝaj universoj.

Ni estas plene konsciaj pri la malfacilaĵoj de nia tasko; ni agnoskas la neeblecon plene traduki la lingvon pri la konceptoj de dieco kaj eterneco en la simbolojn de la lingvo pri la limhavah konceptoj de la mortemula menso. Sed ni scias, ke loĝas en la homa menso fragmento de Dio, kaj restadas kun la homa animo la Spirito de Vero; kaj ni krome scias, ke tiuj ĉi spiritaj fortoj konspiras por ebligi al la materia homo kompreni la realecon de spiritaj valoroj kaj la filozofion de universaj signifoj. Sed eĉ pli certe ni scias, ke tiuj ĉi spiritoj de la Dia Ĉeesto kapablas helpi la homon en la spirita alproprigo de la tuta vero kontribuanta plialtigi la ĉiam progresantan realaĵon pri la persona religia sperto — konscio pri Dio.

[Redaktita de Dia Konsilanto de Nebadono, Ĉefo de la Korpuso de Superuniversaj Personecoj komisiita por portreti sur Urantio la veron pri la Paradizaj Diaĵoj kaj la universaro.]